Skip to content

Latest commit

 

History

History
6902 lines (3443 loc) · 196 KB

Du malsanoj en Esperanto - H. A. de Hoog.md

File metadata and controls

6902 lines (3443 loc) · 196 KB

% Du malsanoj en Esperanto % H. A. de Hoog

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

eLIBRO

H. A. de Hoog

Du malsanoj

en Esperanto

Kia-ismo

Tiom-kiom-ismo

I N K O

1

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

H. A. de Hoog

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

Kia-ismo — Tiom-kiom-ismo

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-136-4

[email protected]

http://www.omnibus.se/inko

NOVEMBRO 2001

2

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ANTAŭPAROLO

La enhavo de ĉi tiu libreto estas represo de artikolserio, kiu aperis en la rubriko ”Nia Lingvo” sur la paĝoj de Dia Regno, organo de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia),

en la jaroj 1949-1952.

De diversaj flankoj oni petis la redakcion aŭ min mem

aperigi ĝin en libroformo, por ke ĝi trovu pli ampleksan leg-

antaron. Mi estas tre danka al la eldoninto, ke li ebligas la ple-numon de tiu peto.

Starigite antaŭ la demando aperigi la traktaton en ĝia ori-

ginala formo aŭ nur post reverkado kaj reviziado, mi decidis

post profunda konsidero elekti la unuan metodon. Multaj ja

timas la ”sekecon” de temoj gramatikaj kaj mi kredas, ke la

nuna formo, en kiu diversaj paragrafoj estas respondoj al ri-

cevitaj demandoj, aproboj aŭ kritikoj, povas multe kontribui

al la vivanteco de la traktado.

Kiu deziras koni la intencojn de la aŭtoro kaj la celon de

ĉi tiu eldono, tiu legu unue la finan paragrafon (§107).

Mi dankas la multajn samideanojn, kiuj instigis min dum

la verkado de miaj artikoloj per siaj aproboj, konsiloj aŭ kritikoj.

H. A. de Hoog

3

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

I

KARAKTERO DE LA VORTO KIEL

§1

La plej malfacila vorto en Esperanto sendube estas la ĉi su-

pra, senkulpe aspektanta kvarlitera vorteto.

En la lastaj vesperoj, komparante, ordigante kaj klasifi-

kante miajn notojn, mi preskaŭ sentis koleron, abomenon, eĉ

furiozon, ĉar ĉiam denove, kiam mi kredas min trovinta kon-

tentigan kaj sisteman grupigon, mi renkontas ian ”kiel” kiu

ne volas adaptiĝi al mia sistemo kaj kvazaŭ rikanante eskapas

ĉiujn miajn klopodojn. La ĉikanulo!

”Efektive”, mi ĝemis, ”la gramatiko ne ekzistis en la ĉielo

antaŭ ol naskiĝis homoj” kaj subite sentis min konsolita de

tiu admono de mia subkonscio, kie tiu saĝa eldiro jam kuŝis

multege da jaroj de post la momento kiam mi legis la ĉarman

”Esprimo de sentoj en Esperanto” de nia Edmond Privat.

Kion fari? Deklari sin venkita de tiu simpla kvarlitero?

(kara leganto, rimarku la belan inventon, kiu naskis tiun las-

tan vorton! Inversa efiko! dank’al Kalocsay!)

Unusence, jes, mi estas venkita kaj rezignas pri la honoro

verki ĉionsolvantan artikolon pri kiel. Alifanke mi uzados la

konvenan okazon elmeti la malfacilaĵojn kiujn oni renkontas

ĉe la pritrakto de tiel simpla vorteto kiel ”kiel”.

Kie estas ĝia loko en nia kara centjarojn-malnova sistemo

de vortspecoj?

4

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§2

Unualoke ĝi estas adverbo.

a. demanda adverbo de maniero:

Kiel vivas la indiĝenoj de Afriko? Kiel vi fartas?

b. ekkria adverbo de maniero:

Kiel mi paŝos apud mia patro, kaj kiel avinjo min admiros!

(el ”La nevenkebla ĝeno”, trad. Faulhaber).

c. demanda adverbo de grado:

Kiel alta estas tiu turo?

d. ekkria adverbo de grado:

Kiel grandaj estas viaj faroj! (Ps. 92: 5) Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj! (Alta Kanto 7: 1) Kiel majesta estas Via

nomo sur la tuta tero! (Ps. 8:9).

§3

La demanda adverbo kiel povas esti la unua vorto de nerek-

ta demando. En tiu okazo la adverba karaktero estas klara,

sed samtempe la adverbo jam havas iomete la karakteron de

konjunkcio, do

e. konjunkcieta adverbo.

Mi demandis kiel tio estas farata. Li informiĝis kiel alta la

turo estas.

§4

Sed post ĉefpropozicio kiu neniel esprimas demandon, ni

havas jam novan kazon, nome la adverba karaktero pli mal-

fortiĝas kaj la konjunkcia karaktero fariĝas pli forta.

5

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

f.

konjunkcia adverbo.

Mi scias kiel tio estas farata. Ni vidis kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon. (”Fabeloj” de And.).

Faru kiel oni ordonas al vi. Vidu kiel bona estas la Eternu-

lo (Ps. 34: 8). Maria rigardis kiel la maljuna mano trans-

kuras la paperon (Fab. de And.).

§5

Nova ŝtupo estas atingita se la subpropozicio en sia tuteco

esprimas la manieron de la ĉefpropozicia ago. Tamen, ĝuste

la fakto ke la subpropozicio rilatas al la verbo kiu esprimas

tiun agon kaj ne al la tuta ĉefpropozicio, sentigas nin ke la

adverba karaktero de kiel ankoraŭ ne tute perdiĝis. Tial ni

parolas pri

g. adverba konjunkcio.

Li vivas kiel plaĉas al li. Skribu tion kiel mi diris al vi.

§6

Pura konjunkcio la vorto kiel fariĝas nur, se la subpropozicio rilatas al la tuta enhavo de la ĉefpropozicio.

h. konjunkcio.

Da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo (Ester 1: 7)

Li fariĝis profesoro, kiel mi jam atendis antaŭe. Ili ne be-

zonis almoze levi la manon, kiel ili asertis kun fiero. (Fab.

de And.) Vivis iam viro, severa kredanto, kiel oni diris pri

li. (Fab. de And.) Plej multan laboron kaŭzis al panjo la

fendo, kiel ŝi konfesas (Faulhaber, Nevenkebla ĝeno).

En tiaj frazoj la enigma vorto kiel preskaŭ tute aŭ tute

6

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

perdis sian originan sencon. ¯i ne plu esprimas manieron aŭ

gradon, sed estas nura gramatika ligilo.

Tio denove pruvas la aserton de la granda gramatikisto

Kruisinga: ”La konjunkcieco de iu vorto estas en inversa ri-

lato kun ĝia semantika individueco”.

§7

Nur kiel interesan flankan rimarkon mi aldonu ke ekzistas

gramatikistoj kiuj nomas la vorton kiel uzitan en tiaj frazoj ne konjunkcio, sed rilata pronomo.

Efektive, ankaŭ tiu opinio estas pravigebla. Nome, rilata

pronomo povas havi tutan propozicion kiel antecedenton (ri-

lataton).

Esperanto uzas en tiaj kazoj la rilat-pronomon kio. Kom-

paru nun la lastan frazon el par. 6 kun:

Plej multan laboron kaŭzis al panjo la fendo, kion ŝi kon-

fesis nur poste.

§8

Mi neniel kuraĝas aserti ke per miaj ekzemploj la tuta ŝtuparo inter la adverbo kiel kaj la konjunkcio estas ilustrita. Ankaŭ mi ne asertas ke estas necese fari tiom da distingoj. Mi nur

volas pruvi ke la gramatiko de iu lingvo, ankaŭ de Esperan-

to, estas komplika afero, simple pro la fakto ke la lingvo estas instrumento de la homa menso, la plej komplika afero en la

mondo. Mia intenco estas iom averti kontraŭ la ”teruraj sim-

pligantoj”, kiuj ne vidas distingojn kaj kunbalaas ĉiujn kazojn en unu grandan rubaĵon.

7

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Unu frazo povas aparteni al du kategorioj, sed ne sam-

tempe; tio dependas de la senco.

Prenu ekzemple la Zamenhofan frazon (el Fabeloj): Li

grandanime pardonis kiel diktis lia kristana devo.

Legite kun nur eta paŭzo post pardonis, la subpropozicio

apartenas al kategorio g. kaj esprimas la manieron laŭ kiu li

donis sian pardonon.

Legite kun klare markita paŭzo kaj kun falanta tono en la

prononcado de la vorto pardonis, la sama frazo apartenas al

h. kaj kiel estas pura konjunkcio.

En tiaj okazoj la kunteksto decidas pri la ĝusta senco.

§9

De la adverbo kiel do iras kontaktfadenoj al la konjunkcio

kiel. Aliflanke ni vidos ke kiel povas ankaŭ alpreni la karakteron de rilata vorto t. e. ĝi resendas al antaŭa substantivo aŭ pronomo. ĉi tie ni povas distingi 2 kazojn:

k. rilata konjunkcia adverbo (komparu kun f).

Oni aŭdis muzikon en tia maniero kiel ĝi plej plaĉis al la

plenumantoj. (Fab. de And. III 50.)

La manieron kiel konduti en bona societo, li neniam eller-

nos. (Pl. Gram. 2a eldono par. 369 b.)

Tio estas bona ekzemplo kiel oni devas agi por havi sukce-

son.

Li donis al mi klarigon kiel li venkis la malfacilaĵojn.

Tiu libro enhavas la rakonton kiel ŝi fariĝis reĝino.

8

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§10

Dualoke la rilata vorto kiel povas alpreni la karakteron de

rilata pronomo aŭ prepozicio laŭ tio, ĉu ĝi enkondukas epi-

tetan subpropozicion aŭ solan vorton.

Ekz: Kiel funkcias kiel prepozicio en:

  1. Via opinio estas sama kiel mia.

  2. Kaj vi pensas ke Mi estas tia kiel vi. (Ps. 50: 21)

  3. Ne ekzistas faroj kiel Viaj faroj. (Ps. 86: 8)

  4. ĉu vi ne scias ke tia homo kiel mi facile divenos? (Gene-

zo 44: 15)

¯i funkcias kiel rilata pronomo en ekz.:

  1. Ili ne restigis tian riĉecon kiel la homoj asertis (Fab III. 23) 2. ĉu en ĝi troviĝas tia sama bela koltuko kiel Kristino havas (Fab. III 89.)

  2. Oni detranĉis fajfilon de la saliko kiel li ricevis jam de aliaj salikoj (Fab. III. 48).

§11

Mi plene konscias ke §10 elvokos kritikon. Tial mi devas pli

funde trakti tiajn uzadojn de kiel, kiuj igas nin transpaŝi la limojn de la regno kie la kompara funkcio de kiel regas.

Kelkaj rimarkoj enkonduku tiun traktaĵon.

POR ESPRIMI KOMPAROJN ZAMENHOF

ELEKTIS LA VORTON KIEL.

Mi petos la presiston presi la lastan frazon per la plej

”grasaj” litertipoj pri kiuj li disponas. ĉar multaj nuntempaj Esperantistoj, fervoraj ĉasistoj post ”pli logikaj formoj” pretervidas intence aŭ eble pro blindeco la simplan konstaton

9

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kiun ĝi enhavas. Nur en esceptaj kazoj Zamenhof uzas

”kiom” aŭ ”kia” en kompara senco, kaj tiam ĉiam en korela-

tiveco kun tiom aŭ tia.

Per sia elekto de kiel Zamenhof faris gravan simpligon

kompare kun la maniero laŭ kiuj naciaj lingvoj esprimas komparojn. Tie oni uzas adverbojn, prepoziciojn aŭ konjunkciojn por tiu funkcio kaj ofte ia prepozicio estas uzata kon-

junkcie aŭ inverse.

La nederlanda lingvo havas ”als” kaj ”gelijk”, la angla ”as”

kaj ”like”, la germana ”wie” kaj ”gleich”, la sveda ”såsom” kaj

”lik”. La francoj havas nur ”comme” kaj estas kontentaj pri tio.

Anglaj lingvistoj kvereletas pri la klasifiko de ”like”. Malmodernuloj diras: ”ĝi estas prepozicio kaj uzi ĝin konjunkcie

estas ekstreme vulgare”.

Aliaj kontestas tion pro la simpla fakto ke la lingvofaranta

amaso ne sekvas tiun regulon! Gaja ŝercemulo kiel Prof. Lea-

cock ridindigas la nenecesan distingon, kaj ĉiu povas konklu-

di ke la simileco inter prepozicioj kaj konjunkcioj estas tiel granda ke estas ofte tute neeble distingi inter ambaŭ specoj.

Esperantistoj evidente estas tro seriozaj por akcepti ion

tian kaj daŭrigas sensencajn disputojn pri tiaj aferoj, asertan-te ekzemple: ”Dum estas prepozicio, do (atentu tiun do) ĝi ne

povas esti konjunkcio”.

Aliflanke ekzistas nenia fiksa limo inter adverboj kaj pre-

pozicioj. Eĉ en Esperanto adverboj estas uzataj prepozicie,

ekz: ”rilate tion, koncerne min k. c. En tiu kazo la ”akuzativa”

n estas aldonata por indiki la prepozician funkcion. Sed ĝene-

rale Esperanto ne havas tiajn laŭformajn karakterizilojn por

indiki la vortspecojn.

Tial estus multe pli saĝe kaj racie, se la esperantistaj gra-

10

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

matikistoj tute rezignus pri la determinado de la vort-klasoj en multaj kazoj kie ia vorto estas nura ”form-vorto”, kie la funkcio estas primara kaj la senco nur duaranga.

La ĉinoj jam dum jarcentoj parolas pri ”plenaj vortoj” kaj

”malplenaj vortoj”. lom post iom la okcidentlingvaj gramatiki-

stoj vidas la avantaĝojn kaj la pravecon de tia divido.

Jam antaŭ kvindek jaroj ili komencis dubi pri la sankte-

co de la famaj dek (latindevenaj) vortkategorioj. Kaj nun la

termino ”strukturvorto” estas jam ĝenerale akceptita. Sed ŝaj-

nas ke ĉio ĉi preterglitis Esperantujon nerimarkite.

Kiam oni vekiĝos en tiu lando kaj vidos la infanecan stul-

tecon de disputoj pri la vortklaso de vorto kiel la kompara

kiel.

Ni simple difinu:

Kiel estas struktur-vorto i. a. uzata por esprimi kom-

parojn.

Tia elirpunkto ŝparos al ni la superlogikaĵojn de nia tem-

po. ĉar la simpleco de la Zamenhofa kiel ne plaĉas kaj kon-

tentigas kelkajn malmodernajn modernulojn.

Kaj kiel sekvo aperas la monstraĵoj: homo-kia-mi, larĝa-

kiom-manplato, dika-kia-porko, peza-kiom-fero.

Ridinda afero!? Certe, se tiaj formoj estus uzitaj de kelkaj

seninfluaj unuopuloj. Tiam oni povus ŝultrolevante diri: ”Pri

gustoj oni ne disputu”. Sed alia estas la afero, se influriĉaj homoj komencas instrui tiajn novaĵojn. Tiam konvenas aver-toj!

11

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

II

LA ZAMENHOFA TIA-KIEL

§12

Por esplori la uzadon de la kompara kiel ĉe Zamenhof mi ek-

zamenadis kvar el liaj verkoj el diversaj periodoj de lia vivo: 1e. La Rabistoj el 1908 (R)

2e. Marta el 1910 (M)

3e. Grandaj partoj el la Malnova Testamento (Psalmaro el

1908, aliaj partoj inter 1912-1915; Kp. Orig. Verk. pĝ. 472)

4e. Fabeloj de Andersen, IIIa parto, verŝajne el 1914–1917 (F).

Intence mi elektis ne la unuajn verkojn de Zamenhof, sed

kelkajn el la periodo post 1905, en kiu Zamenhof kvazaŭ fe-

bre tradukadis por doni la lingvon Esperanton ”kun ĝia tuta

vera kaj unuforma spirito”, el la periodo pri kiu Zamenhof

mem skribis: ”En mia propra kapo la tuta lingvo kun ĉiuj ĝiaj

nuancoj havas formon tute difinitan kaj precizan” (Let. de Z.

73). *)

Mi scias ke la ”Londona Biblio” ne havas precize la origi-

nalan Zamenhofan tekston, sed komparante grandajn par-

tojn de tiu biblio kun la originala teksto, mi trovis ke la ŝanĝoj de la Londona komitato nenie koncernis la t.n. tabelvortojn.

Ankaŭ la teksto de ”Fabeloj” estas, post la morto de Za-

* Poste mi plivastigis mian esploron je ĉiuj verkoj de Zamenhof kaj venis al la samaj konkludoj. kuraĝas akcepti ke oni lasis la ”korelativojn” netu-

ŝita.

12

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

menhof, korektita, sed ankaŭ rilate tiun libron mi kuraĝas

akcepti ke oni lasis la ”korelativojn” netuŝitaj!

Efektive, la ”korektado” de la Zamenhofa uzado de kiel k.

t. p. komenciĝis nur proks. 1930.

§13

La kompara senco de kiel ne estas ĉiam same klara.

Oni povus distingi multajn kazojn.

Por atingi mian celon, mi elektis kiel elirpunkton la uza-

don de kiel post substantivo akompanita de la adjektiva pro-

nomo tia.

Jen kelkaj ekzemploj de Zamenhof:

  1. ¯i estos malfermita ankaŭ al tia mizera estaĵo kiel mi. (F.

152)

  1. ĉu mi povus trovi tian homon kiel li. (Gen. 41: 38)

  2. Sed vi, kiu estas tia sama homo kiel mi (Ps. 55: 13)

  3. Tia knabego kiel vi, kiu … (R 18)

  4. … la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia (M 72)

  5. ĉu ĉiu el ili ne povus iam subfali al tia sorto kiel tiu sor-to, kiu … (M 139)

Ankaŭ kun predikativa tia

  1. Mi ne estas tia kiel la aliaj (F 35)

  2. Ili estas tiaj kiel vi (Juĝ. 8: 18)

  3. La lasta fojo ne estos tia kiel la unua (Dan. 11: 29)

  4. Vi pensis ke Mi estas tia kiel vi (Ps. 50: 21)

13

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§14

Zamenhof do konsekvence uzadis tia … kiel en ĉi tiu kazo. Oni

povus nomi ĝin: la klasifika kiel. Nome: la persono aŭ afero

indikitaj per la substantivo aŭ pronomo enkondukitaj per kiel

servas kiel ekzempla ekzemplero de sia klaso:

Tia homo kiel li = homo de la klaso, kiun ”li” reprezentas

= lia-klasa homo.

Tia estaĵo kiel mi = mia-speca estaĵo.

Tiaj homoj kiel via edzo (M 96) = homoj de la klaso, pri

kiu via edzo estas ekzemplo.

Korekti Zamenhof estas afero tre delikata. Mi tute ne vo-

las aserti ke li neniam eraris, sed … sen ia ajn dubo li estis la plej kompetenta Esperantisto! Tio devus averti ĉiujn kiuj aŭ-

dacas entrepreni tiajn korektojn!!

Nuntempe ”oni” volas kredigi al ni ke Zamenhof en ĉi tiu

kazo eraris. Post tia ja ”povas logike sekvi nur kia”, oni in-

struas. Naivaj logikuloj!!

ĉu Zamenhof vere ne rimarkis la pli grandan akordon kiu

ekzistas inter tia … kia ol inter tia … kiel? Kiu estas sufiĉe naiva supozi ion tian?

Kaj tamen li elektis tia … kiel en ĉi tiu kazo. Tio do certe

okazis pro iaj motivoj, ne pro senzorgeco aŭ manko de logi-

ko.

Vere, ankaŭ tia … kia estas de li uzita. Sed … en diferencaj

kazoj.

”Teruraj simpligantoj”, ŝatante pensi rektlinie, volas aŭ-

tomate uzi kia’n post ĉiuj tia’j. Ili ja postulas ”konsekvencan lingvo-uzadon ”!

Sed eĉ mia kara Plena Gramatiko (par. 390 c) ŝanceliĝas

14

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kaj singarde diras: ”ŝajnas pli gramatike enkonduki la sub-

propozicion per kia”.

Kio do povas esti la Zamenhofa motivo por tia … kiel?

Mi kredas, ke ĝi povus esti jena:

En ĉi tiu kazo la korelativeco inter tia kaj kiel man-

kas.

Tion mi esperas pruvi en la daŭrigo!

§15.

PRI KORELATIVECO

La vorto ”korelativa” (de la latina cum = kun, + relatum =

metita en rilaton) en si mem esprimas ne pli ol ke ekzistas ia reciproka rilato inter du aŭ pli da aferoj. En la lingvistiko ĝi estas uzata laŭ du manieroj, tiel ke oni povas paroli pri

a. korelativeco en la vortformado

b. korelativeco en la sintakso.

a. La vortvico ia, tia, kia, ĉia, nenia estas formita tute laŭ la sama maniero kiel ekz. ie, tie, kie, ĉie, nenie. Tial oni diras ke inter tiuj du vicoj ekzistas korelativeco. ĉiu Espe-

rantisto scias ke en Esperanto troviĝas naŭ tiaj korelati-

vaj vicoj, kiuj formas la konatan tabelon de ”korelativoj”.

b. Sed tian korelativecon oni nepre ne intermiksu kun la sin-

taksa korelativeco.

Sintaksa korelativeco ekzistas se du vortoj, havantaj simi-

lan sencon kaj funkcion estas uzataj paralele en reciproka de-

pendeco.

Ekzemploj:

Kaj la patro kaj la patrino mortis.

Li nek aŭskultis nek parolis.

15

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉu pluvas, ĉu hajlas, ni foriros.

Kia patro, tia filo.

Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj.

Unuparte … aliparte.

Ne nur … sed ankaŭ.

Ju pli … des pli.

Kion mi promesas, tion mi faras.

Se oni pristudas ĉi tiujn ekzemplojn oni rimarkas, ke la du

membroj de tia korelativa duopo

  1. apartenas al la sama vortspeco.

  2. estas reciproke dependaj

3. havas la saman gramatikan funkcion

Se tiu paralelismo ne ekzistas, oni ne povas paroli pri kore-

lativa paro. Por tuj doni ekzemplon: la vortoj pli … ol, ne formas korelativan paron. Ni prenu: Li estas pli granda ol mi. Pli granda formas fortikan tuton, la rilato inter pli kaj granda

estas tiel forta ke la vorto ”pli” ne plu havas eblon formi paron kun ol.

En: mi estis tiel laca, ke mi ne plu povis pensi, la duopo

tiel … ke, ne formas korelativan paron, ĉar la gramatika pa-

ralelismo tute mankas.

§16

Nun ni reiru al la Zamenhofaj frazoj de §13 por esplori la

eventualan korelativecon.

Ni rigardu ”tia homo kiel li”.

Tia estas adjektiva pronomo, do speco de ĝenerala ad-

jektivo, kiu simple aludas al ”speco” kaj ”kvalito”. Multan valoron ĝi ne havas, oni povus ĝin ellasi sen ŝanĝo de senco (kiel 16

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Zamenhof efektive faris, vidu malsupre). ¯i estas determinan-

ta vorto kaj formas kvazaŭ unu tuton kun la substantivo

homo.

Kiel formas kun la pronomo ”li ” vortgrupon, kiu servas

kiel suplemento al la antaŭa substantivo, kaj samtempe difi-

nas la rilaton inter homo kaj li, nome, ke la lasta indikas la klason, la specon de la unua. ¯i do estas pura prepozicio.

En Esperanto, kiu ne havas lingvistikan historion, oni ja

ne povas diri: ”kiel estis adverbo, kiu evoluis ĝis ĝi farigis konjunkcio kaj nuntempe eĉ servas kiel prepozicio.” En Esperan-

to, en ĝia tuteco donita al ni de Zamenhof, ni nur povas diri:

”kiel estas jen adverbo, jen konjunkcio, jen prepozicio.” (kp.

§11) ĉiuokaze: Kiel estas ĉi tie kunliganta vorto.

Ni do klare vidas ke:

  1. tia kaj kiel ne apartenas al la sama vortspeco

  2. ne estas interdependaj (ellasu ja la vorton tia)

  3. ne havas similan gramatikan funkcion.

Do: inter ili ne ekzistas korelativeco.

§17

El tio sekvas ke la rezonado ”Tia povas logike esti sekvata nur de sia korelativo kia” estas ĝisfunde falsa.

Unualoke la elkovantoj de tiu regulo intermiksas korela-

tivecon ĉe la formado kun la sintaksa korelativeco.

Dualoke la aŭtomata sekvado de kia post tia ne povas esti

ĝusta el lingva vidpunkto, ĉar aŭtomateco ne ekzistas en gra-

matikaj aferoj. Trialoke estas ĝuste la manko de ĉia ajn kore-

lativeco kiu faras la uzadon de kia en ĉi tiuj kazoj nepardone-17

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

bla eraro kontraŭ la logiko. Nome: KIA neniam povas havi

prepozician funkcion.

Zamenhof sendube sentis tion, en sia bonega lingvokon-

cepto kaj intence uzis tia … kiel ĉiam kaj senescepte ĉiufoje

kiam ”kiel” estas vortenkonduka strukturvorto kun klasifika

funkcio.

18

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

III

LA KIA-ISMO

§18

La klasifikan funkcion de la kompara kiel ni trovas ankaŭ en

kazoj, kiam la kiel-suplemento determinas substantivon ne

akompanatan de la vorteto tia. Mi jam citis (§10) la Zamen-

hofan ”faroj kiel viaj faroj”. Kvankam ekzemploj de tiu kazo

ne abundas en la Zamenhofa literaturo, ili certe ne estas es-

ceptaj. Mi mencios el diversaj fontoj:

  1. vera Dano kiel ni (F 66)

  2. okuloj kiel okulo de homo (Dan. 7: 8)

  3. knabegoj kiel mi (R 17)

  4. haroj kiel plumoj (M 159)

El tiaj ekzemploj evidentiĝas ke la rolo de tia ne estas tre

grava, kiel mi jam diris en §16. La sola diferenco estas ke per aldono de tia la klasifika karaktero de la tuta esprimo iom pli reliefiĝas. Zamenhof preferis uzi tiun plifortigan aldonon

(eble sub slavaj influoj?), sed en nia tempo la plimulto da Esperantistaj tradukistoj kaj verkistoj uzas tiajn esprimojn sen

”tia”.

Sed kàj en la kazo kiun mi nomis en §13 kàj en ĉi lasta

kazo (§18) Ili ĉiam pli kaj pli kutimas uzi la vorton kia ansta-taŭ kiel, ”korektante” Zamenhofon.

Montriĝas eĉ ke pri tio la diversaj skoloj (budapeŝta, am-

sterdama) kaj izoluloj samopinias!

Jen kelkaj el la centoj da ekzemploj.

19

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Por ŝpari spacon mi aldonas nur la nomon de la koncerna

verkisto, sed estas ĉiam preta doni informojn pri la trov-loko.

  1. tiaj studoj kia ”La gramatika karaktero de la E-aj radikoj”

(Paŭl Nylén)

  1. homoj kiaj kuracistoj (Waringhien)

  2. nomo kia Benelukso (idem)

  3. formoj kiaj Francujo, Polujo (idem)

  4. stilisto kia la tradukanto (Tarkony)

  5. pantalono kia la mia (Faulhaber)

  6. iu — kia — mi (idem)

  7. ili ne estos tiaj kia mi (idem)

  8. honorinda persono kia la dekano (Mason Stuttard)

  9. kapo kia de virbovo (Kruit)

  10. tapiŝo kun koloroj kiaj en bedo (idem)

  11. objektoj kia buĉita anaso (Degenkamp)

  12. Esprimoj kia ”Je mia bedaŭro” (idem)

  13. La pasio kaj animnobeleco de Bergamin estas la samaj

kiaj tiuj kiujn mi ekkonis (Degenkamp).

§19

ARGUMENTOJ DE LA KIA-ISTOJ

ĉar, kiel ni vidis, tia uzado de kia estas nepre ne-Zamenho-

fa, oni rajtas atendi ke la modernaj verkistoj havos tre gravajn motivojn pro pravigi sian korektadon de la Zamenhofa kiel.

Aŭ ĉu ankaŭ en aferoj kiel ĉi tiaj (pardonu: aferoj kiaj ĉi tiaj!?) ekzistas ia modo, same kaprica kiel la modo pri virinaj vestoj?

20

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Efektive, mi kredas ke imitemo ludas pli gravan rolon en la

lingvouzado ol multaj supozas.

Tamen alia faktoro estas ke la nova formo estas distrum-

petita kiel pli logika, kaj neniu ja ŝatas esti rigardata kiel mal-logikulo. LOGIKO ja estas severa diino, multe adorata en Es-

perantujo!

Antaŭ du jaroj mi priparolis la kazon kun unu el la verki-

stoj menciitaj en §18. Li donis al mi tri argumentojn:

  1. Oni devas uzi kia, ĉar la vorto tia antaŭiras (§13) kvankam

ĝi estas ofte subkomprenata (§18)

  1. Oni povas ”kompletigi ” tiajn esprimojn per la verbofor-

mo estas, tio estas kopulo, do logike oni devas uzi la ad-

jektivan formon kia anstataŭ la Zamenhofa kiel. Ni do ha-

vas:

Zamenhof skribis: ”knabo kiel mi”

Kompletigita: ”knabo kiel mi estas”

Korektita: knabo kia mi estas

Mallongigita: knabo kia mi

  1. Zamenhof mem uzis jen tia … kiel, jen tia … kia, do lasis

la solvon al ni.

§20

Ni iom esploru tiujn argumentojn.

  1. Pri la uzado de kia post substantivo + tia, por enkondu-

ki alian substantivon mi jam sufiĉe skribis en §§14-17. Ni

vidis ke inter tia kaj kiel ne ekzistas korelativeco en tiaj

kazoj, do ke la uzado de tia ne povas postuli la paralelan

uzadon de kia. Tio kompreneble pli forte validas se la vor-

21

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

to tia tute mankas. ĉi tie mi nur volas akcenti la prepozi-

cian karakteron de kiel en esprimoj kiel: knabo kiel mi.

La uzado de kia ja kondukas al treege stranga lingva feno-

meno. Nome: Se la esprimo ”homoj kiaj kuracistoj” estus ĝu-

sta, Esperanto havus prepozicion kiun oni povus pluraligi!

Tio estas konsekvenco de la uzado de vorto, pri kiu Za-

menhof skribis ke ĝi estas pure adjektiva. (L. R. pĝ 64, 3a eld.), en funkcio kunliganta. Pure adjektiva, tio do signifas, ke en

”homoj kiaj kuracistoj” kiaj determinas la vorton kuracistoj,

per kio tamen la tuta esprimo fariĝas sensenca.

§21

La dua argumento ŝajnas pli forta, kaj necesigas malgrandan

ĝeneralan enkondukon.

Esperantistoj ŝatas pruvi siajn tezojn per kompletigado de

”elipsaj frazoj”.

Kelkaj estas vere virtuozaj en tio kaj scias per elegantaj

kompletigoj pruvi ĉion ajn.

Kiel juna Esperantisto mi ĉeestis kunvenon en Amster-

dam, kie iu doktoro (ne-lingvisto) priparolis kelkajn tilklajn punktojn en la gramatiko. Iu demandis pri la fama ”tien kaj

reen”. La kuraĝa doktoro respondis: ”Ho, tio estas tre simpla, jen la solvo” kaj li skribis sur la nigran tabulon:

”tien kaj ree (returne ĉi tie)n.

”Jen”, li diris, ”la kompleta formo plus la mallongigo!”

La kompatindulo tre miris pri la laŭta ridego kiu sekvis

lian ”solvon”.

Per tiu historia anekdoto mi volas nur diri ke oni estu tre

singarda pri elipseco kaj kompletigo!

22

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

¯enerale oni eliras de la malĝusta ideo ke, kiam du for-

moj ekzistas unu flanke de la alia, la mallonga nepre devas esti mallongigo de la longa. Kaj tio estas tre malĝusta supozo. Jam ofte lingvistoj atentigis pri la fakto ke kontraŭe la longaj formoj estas ofte plivastigoj de la mallongaj, aŭ ke ambaŭ formoj ekzistis en tre frua periodo de la koncerna lingvo. El tio sekvas ke la moderna lingvistiko ne plu parolas pri elipseco krom en okazo de nepra gramatika neceso.

Ekz: En la frazo: ”Kiu estas soldato, tiu sekvu sian gene-

ralon, kiel mi” (R. 47), la esprimo ”kiel mi” ne estas komple-

ta per si mem, do elipsa kaj oni povas kompletigi per ”faros”

aŭ per ”sekvos lin”.

Alia ekzemplo: ”Se homido, havante bonrasan sangon kaj

genealogian liston kiel la Arabaj ĉevaloj …” (F. 49).

ĉi tie ”kiel la Arabaj ĉevaloj ” ne povas esti kompletigo de

”liston” kaj ni devas en nia mensa aldoni la vorton ”havas …

kiel la Arabaj ĉevaloj havas”.

Sed ĉu: ”verkisto kiel Kalocsay, malliberejo kiel La Bastille, homo kiel mi” k.c. esprimas nekompletajn ideojn? Certe ne!

Ili neniel bezonas ian ajn kompletigon.

§22

Eĉ pli! Dua grava regulo estas, ke la kompletigo de elipsaj

frazoj neniel devas efiki al la gramatika strukturo nek al la

senco!

Kaj ĉu tiu kondiĉo plenumiĝas en la koncernata kazo:

Ni prenu: (Ps. 86: 8) ”Ne ekzistas faroj kiel Viaj faroj” kaj

kompletigu jene: ”Ne ekzistas faroj kiel Viaj faroj estas”.

ĉu vi ne rimarkas la subtilan ŝanĝon en la senco. La unua

23

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kiel estas klasifika (vidu §13), ĉe la dua kiel la kompara sen-co estas multe pli forta. Gramatike, kiel fariĝas predikativa kaj poste ni vidos la etan diferencon inter la suplementa (”atribu-tiva”) kiel-esprimo kaj la predikativa.

§23

Trie: Eventuala verba kompletigo de la traktataj esprimoj po-

vas okazi nur per esti. Tio jam devas esti averto! La karaktero de ”esti ” povas esti temo por aparta traktaĵo.* ĉiu Esperantisto scias ke Zamenhof uzis ”kiel estas …” kaj ankaŭ ”kia

estas …” Ankaŭ tio ne okazis pro manko de logiko aŭ neglek-

temo! Por iom ilustri ke tiu ”nekonsekvenco” vere povus esti

nur ŝajna, mi citas el konata angla gramatiko: ”Estas tre mal-

facile difini la ekzaktan sencon de esti kiam tiu verbo estas

uzata por esprimi kiel (aŭ kia) iu aŭ io estas” (”how a person or a thing is”).

Zamenhof havis delikatan sencon por nuancoj!

La konkludo: ” ’estas’ estas kopulo, do kiel estas eraro”, es-

tas eble ne tute logika!

§24

Kvare: ĉu la ”kompletigo” per la verbo esti vere kaj nekontes-

teble estas la ĝusta? Kial ne kompletigi alimaniere?

Ekz: nomo kiel Benelukso — nomo trafa kiel la nomo Be-

nelukso; honorinda persono kiel la dekano — persono ho-

norinda kiel la dekano.

Kontraŭ tio ja povas oponi nur tiuj kelkaj unuopuloj, kiuj

* Vidu §§46-49.

24

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kondukas la konsekvencojn ĝis la absurda: nobela-kia-sinjo-

rino!

Atentu bone: mi estas konvinkita ke ĉia kompletigo estas

nenecesa, eĉ malpermesita, sed deziras nur demonstri ke per

”kompletigoj” oni povas atingi pli ol unu ”solvon”.

En la daŭrigo mi unue parolos pri la tria argumento de la

kia-istoj: la nekonsekvenceco de Zamenhof.

25

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

IV

LA ZAMENHOFA TIA-KIA

§25

En kiuj kazoj Zamenhof uzis ”tia … kia”? ĉu li vere estis ne-

konsekvenca en tio? Mi kredas ke ne. Ni povas distingi du

kazojn:

A. Tia … kia (aŭ kia … tia) estas uzita se ekzistas plena

gramatika paralelismo inter ambaŭ vortoj, do plena sintaksa

korelativeco.

Ekzemploj:

  1. Kia ago, tia pago; kia demando, tia respondo; kia drapo,

tia vesto; kia fripono, tia bastono; kaj pluraj tiaj prover-

baj esprimoj el ”Proverbaro”.

  1. Restu ĉiam tia, kia vi estas (F. 60)

  2. Li ekvidis antaŭ si Kristinon tute tian, kian li ŝin rememoris (F. 93), (nuntempe oni skribus, laŭ ĝenerala akceptita

regulo, tia … kia en ĉi tiu frazo).

  1. Ni devas preni lin tia, kia li estas (F. 119).

  2. Kia estas la viro, tia estas lia forto (Juĝ. 8: 21).

  3. Kia estas lia nomo, tia li mem estas (1 Sam. 25: 25).

  4. Ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis antaŭe (Hoŝ. 2: 3).

  5. Vi estas tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi (R. 110) (vidu la rimarkon ĉe la 3-a ekz.).

  6. ŝi estis tia, kia ŝi sendube devis esti (M. 22).

  7. Li estas tia, kiaj estas ĉiuj viroj (M. 171).

26

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

En tiaj frazoj la vorto kia estas rilata adjektiva pronomo,

”re”-sendanta al la adjektiva pronomo tia, kaj ambaŭ vortoj havas precize la saman gramatikan funkcion, en la ekzemploj

sub 1 ili estas epitetoj, en 2-10 ili estas predikativoj (Ned: na-amwoordelijk deel van het gezegde of bepaling van gesteld-

heid).

§26

B. En la dua kazo la pronomo kia enkondukas epitetan sub-

propozicion, (ofte nomitan ankaŭ: adjektiva subpropozicio).

  1. Li ludis tian rolon, kian ludas multekosta tirilo de sono-

rilo (F. 41).

  1. ¯i fariĝis tia masko, kian faris al si Thespis (F.49).

  2. Regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havis (F.83).

  3. ŝi kuŝis tie en tia mizera stato, kian ŝi en siaj junaj jaroj eble povus toleri (F. 94).

  4. Eksonis tia muziko, kia decas por la kuirejo (F. 130).

  5. Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo (Lev. 27: 9).

  6. En ĝi sonis tia maldolĉeco, kia ĝis nun neniam estis en ŝia vivo (M. 112).

  7. En ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo

matura rigardas naivan infanon (M. 38).

  1. Vi troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj

troviĝas mia kuzino (M. 116).

Kelkfoje, sed escepte, sen tia (kp §18):

  1. Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia

memoro (M. 175).

27

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. Li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ

neniu reĝo iam havis (R. 60).

  1. … elvenis tuta svarmo da belegaj grandaj birdoj, kiajn la

anasido neniam ankoraŭ vidis antaŭe (F. II 40).

  1. Venos malfacila tempo kia ne ekzistis de tiu tempo kiam

aperis homoj (Dan. 12: 1).

§27

Plena Gramatiko (§186 C; dua eldono) diras ke en tiaj kazoj

la pronomo kia reprezentas la pronomon tia (en 1-9) aŭ la

adjektivon (en 10-13). Mi ne kredas ke tio estas ĝusta. Oni

povas ja ellasi la adjektivojn aŭ la pronomojn tia, sen ke tio necesigus la ŝanĝon de kia en iun alian vorton. Nur faru la

provon:

  1. Regis frosto kian ni ĉe ni ne havis.

  2. Li ĵuris bruligi torĉon kian neniu reĝo iam havis.

Tio sufiĉe pruvas ke tia rilatas al la substantivo mem, kun

ties eventualaj komplementoj kompreneble.

Laŭ mia opinio alia pli kontentiga klarigo pri la uzado de

kia povas esti donata.

Tial mi antaŭe citas denove la tri ekzemplojn de la rilat-

pronoma kiel, kiujn mi jam donis en §10.

  1. Ili ne restigis tian riĉecon kiel la homoj asertis (F. 23).

  2. ĉu en ĝi troviĝas tia santa bela koltuko, kiel Kristino havas (F. 89).

  3. Oni detranĉis fajfilon de la saliko, kiel li ricevis jam de aliaj salikoj (F. 48).

Mi tuj atentigas vin ke la uzado de kiel post tia por enkon-

28

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

duki epitetan subpropozicion estas ege malofta en la Zamen-

hofa literaturo. ¯is nun mi trovis nur ĉi tiujn tri frazojn kvankam mi traserĉis preskaŭ la tutan Zamenhofan verkaron.

Se iu el vi trovas specimenojn de la sama kazo, nepre ne

forgesu informi min pri tio!

Pri tiu malofteco mi cetere neniel miras. La vorto kiel, kiu

estas adverbo, prepozicio aŭ konjunkcio kaj tial ne estas de-

klinaciebla, tute ne taŭgas por la rolo de rilata pronomo, sa-

me malmulte kiel la pronomo kia taŭgus por funkcio pure

kunliganta (vidu §16 kaj 17).

§28

Ni prenu kiel elirpunkton la frazon 14, sed en iom modifita

formo.

Tiel: ”ni ne restigis riĉecon, kiel la homoj asertis”. Legu ĝin kun klare markita paŭzo post ”riĉecon”. Se vi havas bonan

memoron flanke de sufiĉe da studemo, vi rimarkos ke tiu fra-

zo estas de la tipo kiun mi menciis en §6 jam. Kiel estas kon-

junkcio kaj la frazo havas adverban karakteron, proksimume

kun la senco:

Ili ne restigis riĉecon, kvankam la homoj asertis tion.

Sed nun ni prenu la frazon sen modifoj: ni ne restigis tian

riĉecon kiel la homoj asertis. Kvankam en Fabeloj troviĝas

komo post ”riĉecon”, la kunteksto klare montras ke ni devas

legi la frazon sen ia paŭzo.

Nun venas la malfacilaĵoj. ”Kiel la homoj asertis” sendu-

be kompletigas ”tian riĉecon”. Demandu nur: ”Kia riĉeco?”

kaj vi ricevos la respondon: ”Nu … kiel la homoj asertis”.

La frazo estas do epiteta (adjektiva). Sed samtempe ĝi ha-

29

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

vas en si ankoraŭ multon de la adverba karaktero kiun ni tro-

vis en la unua, modifita frazo.

ĉi tie ni havas unu el tiaj frazoj kun hibrida karaktero,

kiuj kaŭzas tiom da kapdoloro al gramatikistoj!

Kio pri la vorto kiel? ĉu ĝi nun estas rilata adverbo, kiel

en §9. Certe ne! ĉu rilata pronomo? Eble! ¯i ja resendas al

”tia riĉeco”. Sed ĉu oni povas ”aserti riĉecon”? Ne, tio ne estas ebla! Sed kion asertis la homoj? ”Ke ili restigis tian riĉecon!”

Do kiel resendas al la tuta unua parto? Certe ankaŭ tio

estas vera! Legantoj, mi ĉesu. ĉu vi vidas ke ĉiuj partioj po-

vas iel pravigi sian opinion. Kiel estas adverbo rilate la vorton asertis, aliaj eble diras ke ĝi estas objekto de asertis, ĝi estas rilata pronomo pro la kompletigo de ”tia riĉeco”, ĝi estas konjunkcio pro … Sed sufiĉe.

ĉu ne pli facile apliki la difinon de §11 kaj diri: Kiel estas strukturvorto, ĉi tie uzita por esprimi komparon.

La malfacilaĵoj miaopinie devenas de la uzita verbo, aser-

ti. Pro la uzado de tiu verbo la adverba karaktero de la subpropozicio estas pli forta ol ĝia adjektiva funkcio.

§29

Nun ni modifas jene:

Ili ne restigis tian riĉecon kian la homoj esperis trovi.

Tio estas frazo de la sama tipo kiel la frazoj 1-13 en §27.

En tiaj frazoj Zamenhof preskaŭ senescepte uzis la vorton

kia. Oni ne povas aserti riĉecon, sed oni povas trovi ĝin, kvankam nur malmultaj spertas tiun feliĉon (aŭ malfeliĉon?).

Kian estas la objekto de ”trovi”, ĝi estas rilata pronomo re-

30

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

sendanta al ”tian riĉecon”. La vorto kian estas kvazaŭ ”pli

memstara” ol ”kiel” en la antaŭa frazo. ¯i malhavas la adver-

ban karakteron de kiel en tiu frazo. ĉi tiu frazo havas multe

pli fortan adjektivan karakteron. Mi eĉ ne unu momenton

hezitis nomi ĝin: subpropozicio epiteta.

Tamen, ĉu ĝi tute perdis la adverban karakteron? ¯i ja es-

tas ankaŭ kompara, kaj komparado ja estas adverba nocio!

Ankaŭ ĉi tiu frazo do ne estas pure adjektiva, ĝi havas

etan kromguston adverban.

Kaj ĝuste en tiaj frazoj Zamenhof uzas kia. Tio do ne

unualoke dependas de la vorto tia aŭ de iu akompananta ad-

jektivo. Ni povus formuli: Kia estas uzata en subpropozicioj epi-tetaj kun kompara senco.

§30

Se tiu kompara elemento tute mankas aŭ preskaŭ tute man-

kas, Zamenhof uzas tia … kiu.

Ekzemploj:

  1. Oni atendas de mi tiajn ŝanĝojn kiujn mi ne aprobas (Let.

de Z. II 120).

  1. Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon (Ps. 5: 4}.

  2. Tie estis tia izoliteco kiun ŝi neniam antaŭe spertis

F. 105).

  1. El la tolo oni tranĉis 12 pecojn da tia tolaĵo kiun oni ne

volonte nomas (F. 9).

  1. Sur lia loko stariĝos tia homo, kiu sendos impostiston tra

la tuta regno (Dan. 11: 20).

31

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§31

Estas evidente ke la uzado de kia en la frazoj de §26 estas pli logika ol la eventuala uzado de kiel.

Kiel, pura strukturvorto, ja ne taŭgas kiel subjekto, objek-

to aŭ en alia grava gramatika funkcio. ¯i ja ne estas reprezen-tanto, sed liganto! Tamen ni trovas ĉe Zamenhof kelkajn,

kvankam tre malmultajn, esceptojn. En frazo 14 la karakte-

ro de ”asertis” baras la vojon al la uzado de kia, kiel ni jam demonstris. (§28.

En frazo 15 mi imputas la uzadon de kiel al la antaŭiranta

vorto sama, pri kiu vorto mi ankoraŭ donos kelkajn koncizajn

rimarkigojn (§34).

En frazo 16 mi ne vidas ian motivon por la ne-uzado de

kian. Tamen mi ne parolos pri eraro en tiu frazo, eble ke Za-

menhof, verkante ĝin, sentis la adverban elementon pli for-

te ol en aliaj tiaj frazoj. Nuancoj, nuancoj!

Fine ni trovas en Rab. pĝ. 31:

Li meritas havi tiajn filojn kiel vi estas.

Ankaŭ tio ŝajnas escepto. Tamen, ni estu singard aj. La

verboformo ”estas” ĉi tie ja havas nenian logikan valoron, ĝi ne aldonas al la frazo ian novan elementon. Legu ĝin sen ”estas”: Li meritas havi tiajn filojn kiel vi. Tiu frazo povus esti dusenca: ”tiajn filojn kiel vi estas” kaj ”tiajn filojn” kiel ”vi havas”.

Verŝajne por eviti tiun dusencecon, Zamenhof aldonis estas,

cetere tute superflue kiel montras la kunteksto. ”Estas” en ĉi tiu frazo havas nur iom da gramatika valoro, ne pli. ¯i estas

nur tre malgrava vosteto kiu neniel influas la antaŭajn vor-

tojn (kp §23).

32

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

V

¯ENERALA DlVIDO DE KIEL-ESPRIMOJ

§32

Elirinte de la ”klasifika kiel” (§14) mi jam iom devojiĝis. ĉar mi ne aŭdacas diri ke la adjektivaj frazoj de §26 ĉiuj havas

tiun klasifikan funkcion, kvankam multaj povus havi ĝin. Sed

mi tute ne intencas klopodi por dividi la komparajn espri-

mojn laŭ ilia logika senco. Eĉ, mi kredas ke tio estas malebla!

Komparado estas tiel grava kaj tiel ofta lingva fenomeno ke

ĉiuj uzas ĝin sen ia cetera cerbumado.

Oni povas kompari por klasifiki, por esprimi identecon de

speco aŭ plenan identecon, por elmeti similecojn de ago, de

maniero, de kvalito, por kompari cirkonstancojn de ago, de

maniero, de kvalito, por kompari cirkonstancojn, aŭ kvalitojn

sub diversaj cirkonstancoj, aŭ agojn en diversaj tempoj, aŭ …

Neniu divido laŭ la logika principo kontentigus ĉiujn gra-

matikistojn aŭ ampleksus ĉiujn eblajn kazojn.

ŝajnas al mi ke ni plej grandparte povas atingi kontenti-

gan dividon laŭ la gramatika funkcio de la kiel-esprimoj. Tio

havas ankaŭ la avantaĝon de granda simpleco. Tiamaniere ni

havas:

1. La kiel-esprimo estas komplemento de substantivo

a. suplementa, b. predikativa.

  1. La kiel-esprimo estas adjekto.

  2. La kiel-esprimo estas komplemento de adjektivo.

33

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

VI

NENIAM UZU ”KIA ” POR ENKONDUKI

FRAZPARTON

§33

La ĝis nun traktita kazo apartenas al 1 a: suplementa kiel-es-

primo. Tamen tiu klaso estas multe pli ampleksa. Estas al mi

neeble trakti ĉion same detale kiel mi faris ĝis nun. Tio ankaŭ ne estas necesa, ĉar ekzistas paraleloj kaj analogioj kiuj ebligos simplan re-sendadon al antaŭaj paragrafoj.

Prenu jenan simplan frazon: Mi neniam vidis tian hom-

amason kiel nun. ”Kiel nun” estas denove duonadjektiva,

duon-adverba (vidu §§28,29). Kvankam por mi persone la

frazo estas neniel elipsa aŭ nekompleta, mi ne kontraŭstaras

se iu deziras ”kompletigi” ĝin, ĉar tiu ”kompletigo” povas

okazi per elementoj jam troviĝantaj en la ”ĉefpropozicio”.

Sed kiel ”kompletigi”?

  1. Mi neniam vidis tian homamason kian mi vidis nun.

  2. Mi neniam vidis tian homamason kiel la homamaso, kiun

mi vidis nun.

La unua kompletigo kondukas al kian, laŭ la ekzemploj de

§26. La dua rezultigis la vorton kiel, laŭ la Zamenhofaĵoj de

§13 kaj §18. Do kio estas ĝusta, ĉu kian aŭ kiel?

Sed ĉu ni vere devas lasi nin konduki per tiaj konsideroj?

La esprimo kiel nun ja ne bezonas kompletigon. La diferenco

inter la kia-(kiel)-subpropozicioj kaj la kiel-suplementoj estas ke la lastaj estas multe pli nedifinitaj, la komparo ne estas

elmetita detale. Sed ĝuste tiu nedifiniteco donas al ni la eblon 34

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

uzi ilin tiel ofte. Kiu ja povas, dum siaj paroloj, esti ĉiam konscia pri la logikaj rilatoj inter la frazelementoj kiujn li uzas kune kun ĉiaj iliaj ofte etaj nuancoj?

Se oni postulus ion tian, Esperanto fariĝus multe pli mal-

facila ol ĉiu ajn nacia lingvo.

Kial ne akcepti la solvon de Zamenhof: Neniam uzu kia

por enkonduki frazparton.

Jen ankoraŭ kelkaj ekzemploj:

  1. Se vi havas tian brakon kiel Dio (Ijob. 40: 9).

  2. Vi denove havas tian aspekton kiel tiam (M.13).

Feliĉe estas ke oni preskaŭ ĝenerale ne estas ”tiel konse-

kvenca” apliki kia(j)(n) en tiaj komparoj.

Tamen: la kia-ismo disvastiĝas kiel infekta malsano. ĉu mi

ne legis sur unu paĝo de ”La Perfido” du tiajn kazojn. (pĝ 96).

”Neniam li troviĝis en tia penujo kia nun.” ”Neniam li prepa-

ris tian insidon kian ĉifoje.”

Imagu: vorto en prepozicia funkcio kiun oni povas plura-

ligi kaj akuzativigi!! Absurda!

35

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

VII

SAMA

§34

Ofte ia substantivo estas determinata de la vorto sama kaj

samtempe sekvata de ia kompara esprimo, ĉu suplementa, ĉu

propozicia.

La vorto sama indikas identecon. Sed ekzistas diversaj gra-

doj de identeco, kaj per la lingvo-materialo de Esperanto oni

POVUS distingi inter tiuj gradoj, se almenaŭ la komparo es-

tas ellaborita per subpropozicio.

Komparu nur la jenajn 3 frazojn:

  1. Li ŝatas studi tiajn samajn librojn kiajn lia frato abomenas.

(parta identeco: libroj de la sama speco, ekz. pri historio,

pri matematiko)

  1. Vi posedas tiajn samajn librojn kiujn mi aĉetis jam antaŭ

multaj jaroj. (pli granda identeco: la samaj libroj sed ne la

samaj ekzempleroj)

  1. ĉar ili estas en la sama lernejo, Karlo uzas nun la samajn

librojn kiujn Eriko jam finstudis. (kompleta identeco: sa-

maj libroj kaj ankaŭ samaj ekzempleroj)

Tio estas bela teorio, sed … ĉu en la praktiko la Esperan-

tistoj povus atingi tian nivelon de sagaca inteligenteco? Eble dum verkado malantaŭ la skribotablo, sed kio pri la ĉiutaga

parola uzado? Cetere: ĉu tia detalemo estas dezirinda? Mi fir-

me kredas, ke ne! Postulante tian altgradan akuratecon oni

36

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

malebligus la uzadon de Esperanto kaj farus ĝin morta teo-

ria sistemo.

§35

Pli volonte ni vidos kiel Zamenhof agis en la uzado de sama

+ subst. + komparo. Ekzistas granda paralelismo kun tia +

subst. + komparo.

A. Post tia sama … aŭ la sama … aŭ tiu sama … Z. uzis se-

nescepte la komparon kiel por enkonduki frazparton (neniam

kia aŭ kiom) Kp §§13-17.

  1. La uzado de la artikolo estas tia sama kiel en aliaj lingvoj (tro fama frazo por mencii la fonton!)

  2. Sed vi, kiu estas tia sama homo kiel mi (Ps. 55: 13) (§13)

  3. Mia taktiko devas ĉiam esti tia sama kiel antaŭe. (Let. de

Z. II 96)

  1. Mia respondo estas tia sama kiel pri la Deklaracio (id. 108) 5. La enhavo devus resti tute tia sama kiel en mia forsendi-ta letero (id. 178)

  2. ĉiuj havis la saman opinion kiel la tino (F 52)

  3. ŝi havis la saman penson kiel la botelo (F 111)

  4. La kverkoj donis al la tutaĵo la saman aspekton kiel en lia infaneco (F 145)

  5. Tio estos la sama afero kiel kun ĉiu el tiuj (1 Sam. 17: 36) 10. ¯i havis la saman signifon kiel klara rifuzo (M 25)

  6. Li diris tion kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe. (M 49) 12. En mia koro fluas tiu sama sango kiel via (M 61) 13 ….

ombrita per tia sama hedero kiel ĉi tie (M 76)

37

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam. (M 120)

  2. … tiu sama sindona kaj multemerita Michaŭx kiel antaŭe

(Let. de Z. II 198) ktp. ktp.

§36

B. Subpropozicioj post sama plus subst. estas en la Zamenho-

fa lingvo sufiĉe maloftaj. Mi donas:

  1. La trajtoj montris ankoraŭ la saman esprimon kiu iam lu-

mis sur la vizaĝo de la infano (F 103)

  1. ¯i estas tia sama komercejo kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj (M 23)

  2. Vi troviĝas en tia sama situacio en kia antaŭ du monatoj

troviĝas mia kuzino (M 116) (§26)

  1. Mi restas ĉe tiu sama opinio kiun mi esprimis antaŭ 8–10

tagoj (Let. de Z. II 92)

  1. ĉu tie troviĝas tia sama bela koltuko kiel Kristino havas?

(F 89) (§27)

  1. Ni demandis lian opinion nur en tia sama grado en kiu ni

demandis la opinion de ĉiuj aliaj. (Let. de Z. II 202)

  1. La enhavo de la memuaro estos la sama, kiun mi jam sen-

dis al vi (Let. de Z. II 337)

Malmultaj ekzemploj, sed sufiĉe por pruvi ke ankaŭ ĉi tie

validas ankoraŭ la samaj principoj kiujn mi konstatis en §§29

kaj 30, nome:

a. kia, se la kompara senco estas klara.

b. kiu, se tiu senco mankas aŭ estas nur en la fono.

38

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

c. kiel: malofta escepto ne ĉiam klarigebla (krom kiel ”ana-

coluthon”).

§37

Ankaŭ la sama-esprimoj devas iom suferi de la kia-ismo.

”La Progresanto”, studorgano de la amsterdama skolo, kiu

jam en 1938 deklaris ĉiujn ”tia, kiu” kaj ”tia, kiel” eraroj (pĝ

130), instruis en 1939 (pĝ 66) ke la frazo: ”La uzado de la artikolo estas tia sama kiel en aliaj lingvoj” estas nekorekta, ĉar:

”Post la formo tia sama povas logike sekvi nur kia.”

En la sama jarkolekto ni trovas kritikon kontraŭ la frazo:

”Virino ne portas la samajn vestojn kiel viro.” (pĝ 191) Tie

estas dirite: ”En tiaj frazoj kiel estas malnoviĝinta formo, kiu tamen tiom enradikiĝis ke oni ne povas nomi ĝin erara. La

korekta formo tamen estas ’kiajn’. ”

La aŭtoro do estas singarda. Ne-erara, tamen ne korekta!

En akordo kun tiu tezo la tradukinto de ”La Perfido” ver-

kis ekz. jenajn frazojn:

  1. ŝi portis robon, kies koloro estis sama kia ŝiaj okuloj. (pĝ

82)

  1. ŝi aspektas sama kia vi (pĝ 87).

En la unua frazo Zamenhof certe skribus: ” … , kies kol-

oro estis tia sama kiel ŝiaj okuloj”, kaj en la dua: aŭ tia sama kiel aŭ, pro la duba karaktero de la verbo aspekti, tiel same

kiel.

Mi forte bedaŭras ke ”La Progresanto” ankoraŭ neniam

revokis tiun sama-kia-instruon. ”La Progresanto” ja estas la

fonto el kiu mi mem, kiel juna Esperantisto, kvietigis mian

soifon al pli vasta kono de Esperanto, kaj … ĝi estis la sola

39

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

fonto trovebla por Nederlandano, ankoraŭ ne sufiĉe kapabla

por trinki al aliaj fremdaj fontoj.

Mi plene konscias ke estas nedece kraĉi en la puton el kiu

oni trinkis, kiel la Araboj diras (anstataŭigante la vorton kraĉi per pli kruda esprimo), sed ĉu estas malpermesate purigi la

puton kiun oni tiel alte ŝatas?

§38

ĉiam denove ni renkontas la saman, fundamentan eraron:

Oni volas ”kompletigi” ĉiujn kiel-esprimojn, kaj tiam oni mal-

kovras ”erarojn”. Ne mirige! ĉar inter kiel-komplemento kaj

kiel-subpropozicio estas grava diferenco. Subpropozicioj kaj

komplementoj estas ja paralelaj, sed tute ne identaj. Ke oni ne vidas tion, ĝuste kiam temas pri kiel-esprimoj, trovas sian

kaŭzon en la neagnoskado de kiel en prepozicio funkcia. Oni

dekretas: kiel estas konjunkcio, do ĉiuj kiel-esprimoj estas

elipsaj frazoj, kompletigendaj por trovi la ĝustan interrilaton al la resto de la frazo. Sed ĝuste la ”sama … kiel”esprimoj bone taŭgas por montri la konsekvencojn de tiu starpunkto.

La uzado de la artikolo estas tia sama

  1. kia ĝi estas en aliaj lingvoj

2. kian oni trovas en aliaj lingvoj

  1. kiel ĝia uzado en aliaj lingvoj

  2. kiun oni trovas en aliaj lingvoj

5. kiu ekzistas en aliaj lingvoj

Lerta kompletigisto povas verŝajne fabriki frazojn kun

kiaj, kiajn, kiuj, kiujn. Kio do estas ĝusta? ĉiu povas iel pravigi sin, eĉ per Zamenhofaj ekzemploj.

ĉu ”La Progresanto” kaj aliaj kia-istoj vere deziras devi-

40

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

gi la Esperantistojn al tia cerbumado? ĉu la ”nekompleta”

kiel-esprimo en sia simpleco ne estas preferinda? (Kp §33)

§39

Zamenhof uzis post tiu sama kaj post la sama ĉiam kaj senes-

cepte la pronomon kiu, por enkonduki propozicion. Feliĉe ke

la Esperantistaro sekvis tiun ekzemplon, kiel ĉiu povas kon-

stati en ĉiuj libroj kaj gazetoj. ĉar tiu uzado estas nepre logika. Nome: ”la sama ” aŭ ”tiu sama” ne esprimas unualoke la

komparon, sed konstatas identecon. Tia konstato komprene-

ble estas nur farebla post ia komparado, sed uzante ”la sam-

an” aŭ ”tiun saman” oni jam preteriris en sia menso la stadion de komparado, tiel ke tio lasta kvazaŭ retiriĝas kaj la rezultato de la komparado, nome la identeco emerĝas kaj okupas

la unuan lokon. (Kp §30)

Tiu ĝenerala akceptita kiu-uzado donas al mi bonvenan

okazon ilustri la nekonsekvencecon de … la kia-istoj.

Ni prenu la unuan ekzemplon de §36: ”La trajtoj mont-

ris ankoraŭ la saman esprimon kiu iam lumis sur la vizaĝo de

la infano.”

Flanke de tio Zamenhof povus esti skribinta (vidu ja §35

nro 8 kaj 14): La trajtoj montris ankoraŭ la saman esprimon

kiel iam en lia infaneco. Ho, tiu Zamenhof! Kiel nekonsekven-

ca li estis! Tio ”logike” ja devas esti: ” … la saman esprimon kiu iam”.

”Sed tio estas freneza”, vi ekkrias. Mi konsentas!

ĉi tie ni havas tute konvinkan pruvon pri la neebleco de

kompletigoj de kiel-suplementoj. La diferenco inter la ne-el-

laborita kiel-suplemento kaj la detalita subpropozicio estas

41

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

klara kaj nekontestebla. Strange estas nur ke oni preskaŭ ĝe-

nerale sentas tion en ĉi tiu kazo, sed rifuzas la prepozician

funkcion al kiel en aliaj tute similaj kazoj, insistante pri (ne-certaj, eĉ malsaĝaj, neĝustaj) kompletigoj por pene serĉi la

”ĝustan” vorton: kia(j) (n), sed, strange, neniam kiu(j) (n).

Jen la senkonsekvenco de tiaj personoj, kiuj ne vidas ke

ekzistas realaj sintaksaj kaŭzoj por la Zamenhofa uzado de

kiel kaj de kia aŭ kiu post tia (sama) plus substantivo, uzado kiun ili kuraĝas nomi erara, nekonsekvenca, nelogika, nekorekta.

Legu fine ĉi tiun rakonton (la verkisto estas Sro Teo Jung):

”Petro estas alta kiel giganto, li estas filo de la sama popolo kiel mi, kaj loĝas en la sama urbo kiel mi, kie li vizitis la saman lernejon kiel mi. Dum la pasinta somero li intencis vojaĝi en

la saman regionon kiel mi, eĉ je la sama tempo kiel mi, sed li devis rezigni tiun intencon pro la sama kaŭzo kiel mi. Tial ni nun kune iros al la Universala Kongreso, kiu ĉi jare estos en

la sama lando kaj je la sama dato kiel la Olimpaj Ludoj.”

Nun la sama historio en ”pli logika” formo(!!):

Petro estas alta kia giganto, li estas filo de la sama popo-

lo kies mi, kaj loĝas en la sama urbo kie mi, kie li vizitis la saman lernejon kiun mi. Dum la pasinta somero li intencis vo-

jaĝi en la saman regionon kien mi, eĉ je la sama tempo kiam

mi, sed li devis rezigni tiun intencon pro la sama kaŭzo kial

mi. Tial ni nun kune iros al la Universala Kongreso, kiu ĉi jare estos en la sama lando kaj je la sama dato, kiem la Olimpaj

Ludoj. (Kiem estas kie plus kiam; ĉi tiu nova vorto estas ne-

cesa pro la logiko!)

Antaŭ ol transiri al la predikativa kiel-esprimo, mi finos

ĉi tiun parton per du nefermitaj leteroj.

42

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

VIII

DU LETEROJ

§40

Nefermita letero al iu amiko:

Kara Amiko,

Vi skribas: ”Kvankam mi volonte kredas ke via rubriko es-

tas interesa por teoriuloj, mi ne povas vidi kian utilon povas havi mi mem kaj aliaj simplaj praktikaj homoj de viaj eble tre sagacaj, sed por mi tro malfacilaj klarigoj.”

Kara amiko, mi komprenas vian plendon, sed vi estas

malprava pensante ke mia kiel-traktato havas nur teorian va-

loron. Kontraŭe, ĝia praktika valoro povas esti granda. Mul-

taj praktikaj Esperantistoj ja apenaŭ kuragas paroli aŭ verki

en Esperanto, ĉar ili malkovris ke tiu lingvo estas treege malfacila kaj postulas multe pli da cerbostreĉo ol la naturaj lingvoj. Tion kaŭzas la perfektigistoj kaj reformistoj, kiuj, sub la ŝajno de logiko, trudas al la lingvo pezecon kaj apenaŭ trans-salteblajn barojn. El miaj ĝisnunaj artikoloj vi povas distili 3

simplajn regulojn:

  1. Post substantivo oni uzu kiel se la komparo estas esprimi-

ta per frazparto.

  1. Oni uzu kia se la komparo estas esprimita per kompleta

propozicio.

  1. Oni uzu kiu se la kompara senco de la subpropozicio es-

tas ege malforta (ekz. post ”la sama”) aŭ tute mankas.

La ekstreme maloftaj kazoj en kiuj kiel estas necesa por

43

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

enkonduki la komparan epitetan subpropozicion ne havas

por vi praktikan valoron.

La vorteto tia nepre ne postulas la ĉiaman uzadon de kia.

Eble ke miaj tri reguloj ŝajnas al vi ankoraŭ malfacilaj.

Sed, amika mia, faru la provon, kaj vi rimarkos kiel nature kaj senpene vi baldaŭ lernos uzi ilin.

La tro strikta kaj lingvistike absurda regulo de la tia-kia-

istoj postulas de vi ĉiaman haltigon de viaj pensoj, por ke vi

”kompletigu” frazpartojn kiuj antaŭ via menso tute ne ape-

ris kiel ”nekompletaj”. Akceptu mian konsilon: Traduku en

kajero ĉiujn Zamenhofajn ekzemplojn kiujn mi donis en la di-

versaj paragrafoj, relernu ilin el via lingvo en Esperanton kaj en la daŭro de via tuta vivo vi ne plu povas fari erarojn.

Tute via, de H.

§41

Nefermita letero al iu Eminentulo.

Estimata Eminentulo,

Dankon pro via letero. ¯ia tono montras al mi ke vi ha-

vas afablajn, eĉ patrajn sentojn rilate min. Ke vi ĉiam legas

mian rubrikon kun granda interesiĝo, jen, kiel flata vi povas

esti! Tamen vi admonas kaj avertas kaj parolas pri ”regulfa-

ristoj”, kaj finas per: ”Vi iom similas al Couturat, kiu ankaŭ faris regulojn kaj poste riproĉis al Esperanto ke ĝi ne sekvas liajn regulojn.”

Jen, kiel malflata vi povas esti!

Kara eminentulo, mi atendas kritikojn, sed esperas ke ili

estu ”realaj”. Kelkaj personoj ja povas esti tiel malfacilaj! Post mallonga traktato ili diras: ”Sro W aŭ H aŭ N dekretas”, post

44

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

longa traktato: ”Sro K aŭ D aŭ M uzas mulvortecon por kaŝi

sian mankon de taŭgaj argumentoj.”

Eminenta Moŝto, mi ne faras regulojn, mi post tempora-

ba klopodado provas formuli la regulecojn kiuj estas en la lingvo mem, ĉiam konsciante ke, unuflanke, neniu lingvo lasas

sin tute kapti en regul-reton, sed ke aliflanke, la lernanto de lingvoj bezonas regulojn.

Ankaŭ al vi mi donas konsilon. Vi komparas min kun

Couturat. Mi kuraĝas supozi ke vi skribis tion freŝleginte la

duan parton de la ”Leteroj de Zamenhof”. Nu, ankaŭ mi le-

gis ĝin por kontroli ”miajn teoriojn”. Kaj, estimata sinjoro, tiu kontrolo havis centprocentan rezultaton! Ankaŭ vi faru la provon. Vi trovas:

  1. tia kiel sur pĝ 63, 96, 108, 109, 244, 263, 317.

  2. tia kia sur pĝ 3, 11 (2x), 104, 107, 197, 211, 282, 318 (2x), 338, 345.

  3. tia kiu sur pĝ 4, 23, 39, 40, 108, 126, 146, 160, 169, 214, 273, 275, 282, 324, 339.

  4. La esceptan frazenkondukan tia kiel: unufoje, sur pĝ 271,

kaj tie facile klarigeblan pro la sensubjekta verboformo

”ŝajnas”. (Kp. ankaŭ pĝ 228, linio 4 de ms)

Estimata Eminentulo, mi restas, kun la ŝuldata respekto.

Via de H.

45

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

IX

LA PREDIKATIVA KIEL ESPRIMO

§42

La kiel-esprimo povas esti predikativo. En tiu kazo Zamenhof

uzis ĉiam kaj senescepte kiel.

Centoj da ekzemploj estas troveblaj en la Malnova Testa-

mento, kio facile estas klarigebla el la karaktero de ties stilo.

Sed ankaŭ en aliaj libroj ili estas oftaj. Unue mi donos kelkajn ekzemplojn kun la verboj esti aŭ fariĝi.

  1. La urbo estas kiel arbaro (M 185)

  2. ¯i estis kiel velkinta folio (F 80)

  3. Liaj pensoj estis kiel fadeno (F 34)

  4. Malobeo estas kiel peko de sorĉado (1 Sam. 15: 23)

  5. Li fariĝis kiel ŝtono (1 Sam. 25: 37)

  6. Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo (Ps. 32: 9)

  7. Via justeco estas kiel la montoj de Dio (Ps. 36: 6)

  8. Li fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado (Hoŝ. 7: 8) 9. Viaj ungoj fariĝos kiel ungegoj (Rab. 22)

  9. Mi estas por Izrael kiel roso, li ekfloros kiel rozo, li pro-fundigos siajn radikojn kiel Lebanon. Li estos bela kiel

olivarbo, li bonodoras kiel Lebanon. (Hoŝ. 14: 5, 6)

Legu ankaŭ: Alta Kanto 5: 12-16 kaj 7: 1-9.

Ankaŭ inter la predikativoj la kia-ismo serĉas siajn vikti-

mojn. Ekz.:

46

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. Li estas ĉiam kia nun (Perfido 38)

  2. Li ne fariĝu kia lia granda frato (La Nevenkebla ¯eno 30)

  3. Mi ne ankoraŭ estu kia Henĉjo (id. 30)

Kiom da ”eraroj” do faris Zamenhof! Ni nepre ŝanĝu ilin

tuj kaj legu ekz. en Alta Kanto 5: 13: Liaj okuloj estas kiaj ko-lomboj ĉe la akvotorentoj; liaj vangoj estas, kiaj bedoj de aro-maĵoj, kia kesto de ŝmiraĵisto; liaj lipoj estas kiaj rozoj.

Eble ke iu simpla Esperantisto tiam demandus: ”ĉu vi po-

vas doni al mi kelkajn detalojn pri la ”kia-rozo” kaj la ”kia-ko-lombo”, sed tio ne gravas, se ja la logiko mem postulas tiujn

korektojn!

Granda ja estas la Artemis de l’Esperantistoj kaj ŝia nomo

estas: LOGIKO!!

§43

ĉu la predikativa kiel-esprimo vere prezentas al ni novan ka-

zon? ĉu estas diferenco inter: homo kiel mia patro kaj: Li es-

tas kiel mia patro. Mi opinias ke jes. Tio certe estas la kaŭzo ke nur la ĝisostaj kia-istoj uzas kia en la predikativoj, dum, kiel ni vidis, la uzado de kia en la kiel-suplementoj jam fariĝis preskaŭ ĝenerala (§18).

La diferenco inter la du esprimoj estas paralela kun la di-

ferenco inter la epiteta adjektivo kaj la predikativa (la alta arbo — la arbo estas alta).

Ni prenu ekzemple: ”homo-kiel-Napoleon”. Tiu esprimo

elvokas en nia menso ian bildon, kvazaŭ ian fotografaĵon. La

tuta esprimo estas firma tutaĵo, nedisigebla unuo. La bildo,

kiun ĝi elvokas povus esti nomata ankaŭ per unu sola vorto

ekz. diktatoro, aŭ kruelulo, do la esprimo konigas unu solan

47

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ideon. Kiam ni parolas pri iu kiel ”homo-kiel-Napoleon” ni

klasifikas lin, ni metas lin en iun difinitan kategorion, ni ski-zas per unu esprimo lian tutan personon: Tia li estas kaj es-

tis kaj estos!

Sed en: ”Li estas kiel Napoleon” la kiel-esprimo aldonas

ion novan al tio, kion ni jam scias pri iu persono. Tiu nova

elemento tute ne bezonas esti konstanta” daŭra, kontraŭe: ĝi

ofte estas pasa, dependa de la cirkon’stancoj, portempa.

La kiel-suplemento estas kvazaŭ rigida, la kiel-predikati-

vo flua, pli libera. Tial la kiel-predikativo estas ofte esprimita per nedifinita vorto, dum la kiel-suplemento ĉiam devas

esti difinita, kiel vi povas vidi en la ekzemploj de §18. Ekzistas do diferenco inter: ”Li estas homo kiel Napoleon” kaj ”Li

estas kiel Napoleon”. En la dua frazo la kompara senco estas

multe pli forta; oni povas diri: la dua esprimo estas nur kvali-fika, dum la unua estas klasifika, kiu termino estas multe pli speciala. Oni ekz. povus diri: En sia amo al la ŝakludo li estas kiel Napoleon, kvankam li tute ne estas homo-kiel-Napoleon. Aŭ: Li estas kiel patro por siaj soldatoj, sed li tute ne estas homo-kiel-mia-patro.

§44

Sed kial elmeti tiun distingon? Nur por montri ke oni ne po-

vas disigi lingvajn elementojn, kombini ilin alimaniere kaj tiel

”pruvi la logikecon” de iaj formoj.

Oni ja asertas ke la frazo de Zamenhof: ”Li estis kiel bona

patro por siaj soldatoj” estas malbona, kaj kuraĝe oni ŝanĝas:

”Li estas kia patro”. Sed: kiel patro kaj kia patro estas sintaksaj unuoj inter kiuj estas grava diferenco. Demandu cent

48

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Esperantistojn fari frazon kun ”kiel patro” kaj oni ricevos eble: Kiel patro li zorgis por mi; Li parolis al mi kiel patro (dusenca); Li estas kiel patro por siaj lernantoj; Kaj donu la saman peton pri kia patro kaj vi ricevos: Kia patro, tia filo; Kian pa-tron havas li? k. s. — sed mi estas certa ke neniu skribos: Li estas kia patro.

La sintaksa grupo: kiel patro povas trankvile funkcii kiel

adjekto, (Li zorgis kiel patro por siaj soldatoj) sed tuj kiam ĝi fariĝas predikativo (Li estis kiel patro por siaj soldatoj), kia-istoj fariĝas maltrankvilaj kaj trastrekas kiel, anstataŭigante

ĝin per kia.

§45

Ni iom sekvu ilian ”logikan” rezonadon:

Li estis kiel patro.

K (la kia-isto): ”Kiel ” ne povas esti prepozicio, ĝi estas konjunkcio, do ĝi bezonas kompletigon.

E (ordinara esperantisto): Kial vi rifuzas la prepozician funkcion al kiel? Vidu:

a. Li estas en bona humoro — li estas bonhumora.

b. Li estas kiel patro — li estas patrosimila.

ĉu diferenco en la funkcio de la vortoj en kaj kiel?

K: Silentu, vi herezulo, mi daŭrigas: La kompletigo devas

okazi per la ĉefpropozicia verbo, do: Li estis kiel patro

estas.

E: Sed ĉu tio estas ĝusta? Vi diras estas, kaj ne estis. Tio ja ne estas la sama!

K: Vi ne komprenas mian logikon.

49

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

E: Dankon! Sed kion vi farus en la frazo de Zamenhof: ”ni

fariĝis kiel pafarko”?

K: Ankaŭ tiam mi kompletigas: ni fariĝis kiel pafarko estas.

Tio ja estas simpla! Kie estas viaj cerboj?

E: Sed … Sed …

K: Silentu! Estas, estas, ĉiam estas! Ni logikuloj ja ĉiam mo-

viĝas en la prezenco, ĝi estas la sola realaĵo. Mi daŭrigas:

Nun montriĝas la eraro de Zamenhof, ĉar tiu estas ja po-

stulas ”kia”, do: Li estis kia patro estas, aŭ eĉ pli bone: Li estis kia estas patro.

E (balbute): ĉu vi tiel ne akiris tute alian frazon? La verbo

”estas” ja ne povas esti tiel grava. En multaj lingvoj …

K: Stultulo! Lasu min finparoli. Kia estas pronomo, do ĝi po-

stulas antaŭ si la vorton tia aŭ ian adjektivon: Jen do la

kompleta frazo: Li estis tia, kia estas patro, aŭ: Li estis zorganta, kia estas patro.

E: Ho, mia kap’. Ne perdu viajn harojn!

K: ĉu vi ne komprenas?

E: Ne, kompare kun la alia frazo mi trovas vian teda, sensu-

ka, babilaĉa kaj se mi aldonas ”por siaj soldatoj” mi eĉ

trovas ĝin absurda: ”Li estis zorganta, kia estas patro, por

siaj soldatoj”.

K: Vi estas ege sendanka. Kompreneble oni nun devas mal-

longigi la tuton: Li estis kia patro por siaj soldatoj! aŭ: Li estis por siaj soldatoj kia patro! Sed ĉu vi scias la matema-tikon?

E: Iom.

K: Aŭskultu: Li estis kiel patro. Mi enmetas tia: Li estis tia kiel 50

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

patro. Tiu malgrava ŝanĝo ja estas tute logika, ĉu ne? …

Ne, silentu kaj atendu.

Nun mi disigas la vorton kiel de ĝia komplemento patro.

”Kial”? vi demandas. Nu, nur por alkroĉi ĝin al tia, sed en

iom modifita formo: Li estas ”tia kia” — patro!

Nun venas la plej lerta salto: Por ripari la breĉon inter kia

kaj patro mi aldonas la verbon estas:

Li estas tia kia estas patro.

Nu … kontenta?

E: ĉu tio estas matematiko?

K: Certe, oni forprenas la kontakton inter kiel kaj patro kaj

poste riparas ĝin per esti! ĉu ne simple? Same kiel en la

matematiko: negativa elemento kaj pozitiva elemento

kompensas unu la alian. (+ 10) + (-10) = 0.

E: Mirinde, mirinde … pardonu, mi devas diri: mirige, miri-

ge. Sed tiu enŝovado de tia ne tre plaĉas al mi!

K: Obstinulo! Ankaŭ tio ja estas simplega. Aŭskultu: ”Li zor-

gas kiel patro”. Tio estas en ordo, ĉu ne? Nun: ”Li estas

kiel patro”. Atentu: ni perdis la verban ideon zorgi. Sed oni

ja povas lerte kompensi la perdon, enŝovante tiun ideon

en participa formo: Li estas zorganta kiel patro.

E: Do tamen kiel?

K: Ne, tion ni jam pruvis, eĉ matematike! Ni devas diri:

Li estas zorganta kia patro. Sed ĉar ni ne ĉiam povas scii

kia verba ideo perdiĝis, do kiun participon ni devas enŝo-

vi, ni uzas la ĝelleralan vorton tia: Li estas tia kia estas

patro, el kiu frazo ni distilas: Li estas kia patro!

51

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

E: Dankon, sed ĉu ĉiuj tiuj ŝanĝoj, enŝovadoj, disigoj, pli-

vastigoj kaj mallongigoj estas permesataj? Mi trovas la

Zamenhofan: ”Li estas kiel patro” flanke de ”Li zorgis kiel

patro” multe pli simpla. ĉu Zamenhof …

K: Ho, tiu kompatinda Zamenhof!

E: Efektive … kompatinda Zamenhof!

52

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

X

LA VERBO ESTI KAJ TIES PREDIKATIVA

KOMPLEMENTO

§46

Sekvante la virtuozajn kapricojn de sinjoro Kia-isto kaj mir-

ante la facilanimecon kun kiu li fendas sintaksajn unuojn por

poste korfavore ripari ilin, ni rimarkas ke li atribuas grandegan valoron al la verboformo estas. Mi jam diris ke ĝuste la

uzado de tiu estas devus averti lin! (§23) Iu petis de mi iom

pli detalan klarigon pri tio. La afero ja ŝajnas tiel simpla: ”esti estas kopulo, do ĝi devas esti sekvata de ia adjektiva forma”.

Efektive, tiu regulo estas praktika. Sed ĉi tie ne temas pri

la simplaj malfacilaĵoj de komencantoj, ĉi tie ni havas profundan diferencon de opinioj, kiun ni ne povas solvi per regulo

por komencantoj. En: ”Li estas kiel patro” certe mankas ek-

stera indiko pri adjektiveco. Sed ripari tion per: ”Li estas kia patro”, estas malĝuste, ĉar tiu kia ne havas interrilaton kun la vorto estas en la frazo mem, ĝi (laŭ la kia-istoj) dependas de iu latenta, subkomprenita estas, kiun oni povas loki post kia

aŭ post patro.

La indiko pri adjektiveco ĉiam mankas kiam oni uzas pre-

pozician grupon kiel predikativon kaj neniu, ĝis nun, trovis

tion stranga. Kp. Li estas en bona humoro, kun: Li estas bon-

humora.

53

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§47

La verbo esti povas esprimi multe da nuancoj. Oni povus

aranĝi ilin laŭ malsupreniranta skalo tiel, ke la verbo ĉiam pli perdas sian sencon, sian memstarecon, ĝis ĝi fariĝis simpla

gramatikilo sen ia plia valoro. Mi donu kelkajn ŝtupojn el tia skalo:

  1. ”ĉiuj teorioj pri Esperanto estus senutilaj, se neniu Espe-

ranto ekzistus. Sed Esperanto estas kaj vivas.” (D-ro A.

Mildwurt.)

Kio estis, tio estos (Fred. l: 9).

ĉi tie ni havas la bazan signifon de esti, nome: ekzisti. Kp:

ĉu vi ne kredas ke Dio vere estas?

  1. La ekspozicio estas en la florhalo; kun iom malpliforta esti

= okazi.

  1. Li estas en la ĝardeno.

Esti = troviĝi, moviĝi. ĉi tie ni do havas la lokan signifon

kaj ĉi tie komenciĝas la hezitoj kaj malfacilaĵoj. Mi ne in-

tencas tro multe detaligi sed petas ĉiun pristudi kelkajn

ekzemplojn:

Li jam longe estas for (adverba (!) predikativo aŭ loka ad-

jekto)?

Ni estas hejme (atentu la e).

La ŝipo estas sur la maro — la ŝipo estas surmare — sur-

mara ŝipo.

La loka pozicio povas ankaŭ esti esprimita per adjektivo:

Malfeliĉo estas proksima (Ps 22: 11).

Mi estas proksima al Dio (Ps 73: 28).

54

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Proksima estas Dio al tiuj, kies koro estas rompita (Ps 34:

18).

Sed:

Vi estas proksime de mi (Genezo 45: 10).

Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento (Ps 103).

Malproksimaj ili estas de via leĝo (Ps 119: 50).

Tio klare montras kiel facile la predikativa adjektivo gli-

tas en la adverban (aŭ prepozician) klason, precipe se tiu

adjektivo havas propran komplementon.

La samon ni povas konstati ĉe la vorto alta.

Viaj juĝoj estas tro alte super li (Ps 10).

Li estas alte super ĉiuj popoloj (Ps 99).

ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, tiel granda estas

Lia boneco (Ps 103).

La dekstra mano de la Eternulo estas alte (Ps 118).

  1. Li estas malfrue.

Ni estis kune en la ĝardeno.

Ili estis triope.

Iam mi legis: ”Gramatike la adjektiva formo estus pli

korekta, sed tradicio kaj praktiko pravigas la adverban

formon!” Kia ”solvo pro embaraso”! ĉu ne estas klare ke

en tiaj frazoj la predikativa adverbo estas tre natura, pro

la fakto ke ĝi esprimas unu el la cirkonstancoj de la estado,

de la ”ekzistado, moviĝado, troviĝado”. Bonegan ekzem-

plon donas al ni Alta Kanto 2: 2 kaj 3:

Kiel rozo inter la domoj.

Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.

55

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, tiel estas mia amato

inter la junuloj.

La verbo estas en ĉi tiu ekzemplo ankoraŭ ne tute perdis

sian signifon, ĝia senco estas proksimume vivi. Tio ankaŭ

klarigas ke Zamenhof ĉiam uzas kiel por demandi pri ies

farto:

Kiel vi vin sentas (F I 77; R 43).

Kp: Mi esperas ke sinjorino Bourlet sentas sin tute bone

(L. d. Z. II 334).

Alian tipan ekzemplon ni havas en Ps 131: 2:

Kiel infano formetita de la mamo de sia patrino, Tiel es-

tas en mi mia animo.

Tial frazo kiel: ”Lasu lin, li estas tute bone, kie li estas”, estas nepre korekta.

  1. La plej malsupran ŝtupon ni atingas en ekz:

La tero estas ronda. Tia ”estas” estas la kopulo, nura gra-

matika ligilo. Multaj lingvoj tute ne havas ĝin, (ekz: en la

hebrea lingvo psalmo 23 komenciĝas tiel: La Sinjoro, mia

paŝtisto) aliaj havas ĝin, sed uzas ĝin malmulte (ekz. la

Rusa lingvo ne uzas ĝin en la prezenco).

§48

La uzado de adjektivo aŭ adverbo post esti do jam estas dis-

kutinda kaj ne ĉiam facila. ĉiu Esperantisto scias ke en tri

kazoj Zamenhof ĉiam uzis la adverban formon: a) resti kun

leono estas danĝere (infinitiva subjekto)

(Ekz. §7). b) estus tre bele ke mi iru al la fonto (propozi-

56

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

cia subjekto) (Ekz. §19). c) ĉu estas varme? (sensubjekta fra-

zo) (Ekz. §25).

Trie mi mencias la heziton inter adverbo kaj adjektivo ĉe

la objektaj predikativoj post ”sin teni”.

  1. Ni devas teni nin tute flanke (Let. de Z. II 345).

  2. Se ni nur tenos nin forte (id. 17).

  3. Tenu vin forte, forta estu via koro (Ps 27).

§49

Sufiĉe por pruvi ke en la predikativoj ekzistas ĉe Zamenhof

ia ŝanceliĝado inter adverbo kaj adjektivo. Kelkaj gramatiki-

stoj provis klarigi tion per ”influoj de la rusa lingvo”, en kiu la predikativa adjektivo havas alian formon ol la epiteta (dom nov = (la) domo estas nova; dom novyj — (la) nova domo).

Tiu ”neŭtra adjektivo” povas ankaŭ roli kiel adverbo (Ple-

na Gr. §196). Nu, mi neniam kontestos ke Zamenhof estis el-

metita al fortaj influoj de sia patrina lingvo, tamen mi kredas ke en ĉi tiu kazo la radikoj iras pli profunden. Nome: la predikativo havas logike kaj psikologi(k)e mezan pozicion inter la epitetoj kaj la adjektoj, alivorte ĝi estas duonadjektiva, duon-adverba.

La ruslingva ”neŭtra adjektivo” estas nur la ekstera mani-

festiĝo de tiu lingvistika ”leĝo”. Anstataŭ imputi la Zamenho-

fan ”ŝanceliĝadon” al la rusa lingvo, estas multe pli bone re-

koni ke Zamenhof lasis sin influi de tiu sama lingvistika leĝo kiu en la rusa lingvo trovis sian eksteran stampon en la ”neŭ-

tra adjektivo”. Ni ja vidas similajn fenomenojn en ne-slavaj

lingvoj.

Ni unue prenu la svedan lingvon:

57

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Han sjunger vackert — li kantas bele (adverbo).

Amsterdam är vackert — Amsterdam estas bela (predi-

kativo).

Det vackra landet — la bela lando (epiteto).

Kaj nun la nederlanda lingvo, en kiu la predikativo estas

ĉiam adjektivo sen ia fleksio, do estas identa kun la adverbo, dum la epiteta adjektivo ofte konservas restojn de la antaŭaj

fleksioj.

Hij zingt prachtig — li kantas belege (adverbo).

Het schilderij is prachtig — la pentraĵo estas belega (pre-

dikativo).

Hij vindt het prachtig — li trovas ĝin belega (predikativo).

Het prachtige schilderij — la belega pentraĵo (epiteto).

ĉar ni renkontas similajn fenomenojn en slava lingvo, en

skandinava lingvo kaj en okcident-ĝermana lingvo ni ne po-

vas ignori la fakton ke tiuj fenomenoj elkreskas el la sama

radiko, havas la saman bazon, konstruiĝas sur la sama fun-

damento.

§50

ĉu do Esperanto bezonas ian novan formon, mezan formon

inter la adjektivo kaj la adverbo, ekz:

Bela: por la epiteta adjektivo

Beleŭ (aŭ belij aŭ … ): predikativo

Bele: adverbo.

Kara leganto; Ne pensu eĉ dum unu sekundo ke mi dezi-

ras rekomendi tian ”solvon”! Ni domaĝu nin mem kaj nian

Esperanton. Tiel agante, ni turnus la lingvistikan horloĝon

kelkajn jarcentojn malantaŭen, per kiu iom stranga bildo mi

58

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

nur volas diri ke ni irus rekte kontraŭ la ĝenerala direkto laŭ kiu niaj hind-eŭropaj lingvoj evoluas. Ni povas esti tute kontentaj pri la praktikaj reguloj kiuj kristaliĝis el la lingvo-uzado de Zamenhof mem kaj kiuj estas pli firme fiksitaj de la dua generacio da Esperantistoj. Ni do u zu la adjektivan formon

por la predikativo krom en la tri kazoj de §48.

Sed ni neniam forgesu ke tio estas praktika regulo kaj ne-

niom pli ol tio. ¯i ne estas logika, ĉar ĝi ja ignoras la apartan karakteron de la predikativo.

Iam mi legis ke la finna lingvo havas kvar diversajn for-

mojn por la predikativo. Tio devas averti nin ke ni ne rigar-

du la predikativon nur el okcident-eŭropa gramatika vid-

punkto, kiu vidpunkto estas tre ofte sub la forta influo de la tradiciaj latin-devenaj lingvo-konceptoj.

§51

El tio sekvas klare ke ni gardu nin kontraŭ ĉiam plivastiĝantaj konsekvencoj. La praktika regulo pri la adjektiveco de la predikativoj ja tute ne taŭgas kiel fundamento por surkonstrui

novajn regulojn kaj ne povas esti bazo por kondamni deviojn

kiel erarojn.

Unu el tiuj konsekvencoj estas certe la novmoda ŝanĝo de

la predikativa kiel-esprimo en ”kia-esprimo”, kiun mi traktis

kaj kondamnis en §§42-45. La ebleco aldoni la verboformon

estas (ĉiam nur ”estas”, vidu §45) trovas sian kaŭzon en la

funkcio predikativa, sed tiu aldono ne estas deviga, nek logika kaj tiu ”latenta estas” — eĉ se oni insistas pri ĝia ekzistado —

neniel estas tiel grava kiel oni asertas.

59

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XI

ASPEKTI -A Aŭ -E

§52

¯is nun mi menciis nur la kopulojn esti kaj fariĝi (§42). Sed

ankaŭ post aliaj kopuloj la kia-istoj postulas kia-esprimojn

anstataŭ kiel-esprimoj.

Kiel ekzemplon mi traktos tiun postulon post la verbo as-

pekti. Zamenhof uzis ĉiam kaj senescepte: kiel.

  1. ŝi aspektas kiel la matenruĝo (Alta Kanto 6: 10).

  2. Ili aspektis kiel malgrandaj insuloj (F 87).

  3. ŝi aspektis kiel ŝtoniĝinta (M 144).

  4. ŝiaj okuloj aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo (M

175).

La Amsterdama Kia-skolo postulas kia, ”ĉar ĝi estas pli lo-

gika”:

  1. Li aspektis kia sensignifa vireto (La Perfido 16).

  2. Fine la mondo denove aspektis kia antaŭe (id. 173).

  3. Ili aspektas kiaj la fingroj de fumanto (La Nevenkebla ¯e-

no 5) (tamen: ”ankaŭ vi aspektas kiel balono” sur pĝ 71 kaj

pĝ 123).

§53

Tiu korektado de Dro Zamenhof, kvankam nepra konsek-

venco de la kia-ismo, malhavas ĉian bazon. Eĉ la ”kompleti-

60

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

go” per estas, al kiu oni atribuas tian grandan valoron (§§19, 23, 45-51), ne povas aplikiĝi en ĉi tiu kazo.

Tamen: Jen ilia klarigo: Aspekti estas kopulo, ĝi apartenas

al la sama klaso kiel esti, do ankaŭ postulas adjektivon.

Sed ĉu oni rajtas rezoni tiamaniere? ĉu aspekti estas vera

kopulo? Eĉ la verbo esti ne ĉiam estas pura kopulo, tio depen-

das de la grado en kiu ĝi perdas sian originan signifon (§47).

Nu: aspekti (same kiel nomiĝi, ŝajni, mieni k. a.) neniam

tute perdas sian signifon por fariĝi nura kunliganto. ¯i ĉiam

restas en la limregiono inter kopulaj kaj plensencaj verboj.

Tio estas certe la kaŭzo ke Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis

adverbon post aspekti (aspekti bonege, malgaje, suferante,

sane, freŝe, bele), kvankam aspekti -a ankaŭ aperas (ekz. as-

pektis bonorda, sed malnova M 130). Tio kompreneble ne

kontentigis niajn ”logikulojn” kaj ili dekretis ke aspekti, estante kopulo, ĉiam postulas adjektivon post si.

Tio estas tre praktika ”solvo”, kiu ja pretervidas la veran

karakteron de aspekti (nomiĝi k. a.), do iom trosimpligas la

aferon, sed kiu estas facila, precipe por niaj komencantoj. Oni povus akcepti ĝin pro pura oportuneco, ĉar tre grava la afero ne estas, tamen mi nepre rifuzas tiri el tiu praktika regulo konsekvencojn kiel:

  1. Zamenhof faris erarojn; li estis nekonsekvenca.

  2. ĉiuj kiel-esprimoj post aspekti estas ”nelogikaj” kaj devas esti ŝangataj.

Tio estas tro ”logika”! Ankaŭ post aspekti ni restu ĉe la Za-

menhofa kiel!

61

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XII

OBJEKTAJ KAJ SUBJEKTAJ PREDIKATIVOJ

§54

La kiel-esprimo ankaŭ troviĝas en la funkcio de objekta pre-

dikativo:

  1. Mi faris mian vizaĝon kiel siliko (silik-simila: Jes. 50: 7).

  2. Li faros ĝian dezerton kiel Eden kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo (ĝardensimila Jes. 51: 3).

  3. Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero (polvo simila —

nekalkulebla Gen. 13: 16).

  1. Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva

(Hoŝea 1: 3).

¯is nun ĉi tiuj esprimoj, pro sia malofteco verŝajne, an-

koraŭ ne fariĝis viktimoj de la kia-ismo, kvankam oni povus

”kompletigi” ilin per ”estas”.

Atentu, ke ili estas en la nominativo kaj ke kiel denove ha-

vas prepozician karakteron.

§55

Ekzistas tamen tute alikaraktera kiel-esprimo, kiu ankaŭ funkcias kiel (objekta aŭ subjekta) predikativo.

  1. Ili aperis kiel atestantoj (F 34).

  2. Oni elektis lin kiel prezidanton.

  3. Vi elektis la Plejaltulon kiel vian rifuĝejon (Ps 91: 9).

62

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. Li volas havi min kiel virgulinon, sed eble ne kiel stampi-

lon (F 81)

  1. Ili revenas kiel homoj novaj (F 42)

  2. Jozef estis vendita kiel sklavo (Ps 105).

  3. La naturo elkraĉu min kiel ekstermindan beston (R 120).

  4. Ili, kiel grandagaj knabinoj, havis la permeson supreniri (F.

I. 54)

  1. … por preni ŝin kiel fianĉinon (F. I. 64)

  2. Mi, kiel pli maljuna, estas preta reteni la koleron (Ifigenio 102).

  3. Mi tiam lin akceptos kiel dion (Ifigenio 102).

  4. Dio donas al vi la landon kiel posedaĵon (Josuo 1: 11).

Por tiuj, kiuj deziras pristudi tiajn kiel-esprimojn, mi re-

sendas al Plena Gramatiko §§303 II, 328 A, 337 Rim. IV kaj

precipe §384.

§56

Mi faros nur kelkajn rimarkigojn:

  1. La kiel-oj en ĉi tiu funkcio ne komparas, sed identigas. En la unua frazo ekz.: Ili ne aperas laŭ la maniero kiel atestantoj aperas; do oni ne komparas ilin kun iaj atestantoj, sed: ili mem ESTAS atestantoj kaj aperas en tiu kvalito.

Dua frazo: a. Oni elektis lin por ke li ESTU prezidanto, aŭ

b. Oni elektis lin (por ia tasko) ĉar li ESTAS jam prezidanto, kaj tial eble plej bone taŭgas por la tasko.

Same pri la aliaj ekzemploj. Prave ”Plena Gramatiko” (pĝ

423 malsupre) rimarkas ke tiu lasta, do identiga funkcio de

kiel estas ”sence preskaŭ kontraŭa” al la kompara funkcio.

63

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§57

  1. El tio sekvas tuj, ke oni nepre ne povas ”kompletigi” ĉi tiujn esprimojn. Ni jam vidis ke tiaj kompletigoj ofte havas du-

ban karakteron kaj estas superfluaj, aŭ iom modifas la sencon

(§§21-24, 33, 38, 39, 43,45, 51). Sed en ĉi tiu kazo ili ne nur estas dubaj, superfluaj, modifemaj, sed rekte eraraj, ĉar ili ŝangas la identigan kiel en la komparan kiel. Ni prenu ekzemplon:

”Li forkuras kiel krimulo.”

ĉu tio estas la kompara kiel aŭ la identiga? Tio dependas

de la kunteksto. La senco povas esti: Li ESTAS krimulo kaj tial devas forkuri (do identiga) aŭ: Li forkuris kvazaŭ li estus krimulo. Kompletigo de la frazo per ”forkuras” neprigas la kom-

paran sencon. Jen: Li forkuradis de la preĝejo kiel krimulo

forkuradas de malliberejo. (Rab. 7) Do: Li ne estis krimulo,

sed forkuris krimulmaniere.

Ofte nur la kunteksto devas decidi. En Rab. pĝ 86 oni ren-

kontas: ”Mi konsilas al vi kiel patro”. La teksto montras ke la parolanto ne estas la patro de la alparolito, do ke ni havas la komparan kiel: Mi konsilas al vi kiel patro konsilas. (Kp. en la nederlanda lingvo: Ik raad je als een vader aan, flanke de: Ik raad je als vader aan).

ĉi tie ni do povas havi eĉ kvar sencojn: Kiel patro mi kon-

silas al vi:

a) Mi donas al vi konsilon en patra maniera (kompara kiel).

b) Mem estante patro, mi povas doni al vi ĉi tiun konsilon

(koncerne vian filon).

c) Estante via patro, mi konsilas al vi.

d) ĉar vi estas patro, mi konsilas al vi.

64

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

b, c, kaj d estas identigaj. (Vidu ankaŭ Lingvaj Respondoj

pĝ 49.)

Se la kunteksto ne sufiĉe klare montras la sencon, oni po-

vas uzi aliajn rimedojn por distingi (Vidu Plena Gr. pĝ

424).

§58

  1. La identiga kiel sendube estas prepozicio. Tio sekvas pre-

cipe el la neebleco de ia ajn kompletigo. Sed ekzistas ankoraŭ aliaj argumentoj:

a) La naciaj lingvoj ofte tradukas tiun kiel per prepozicio:

I. Oni elektis lin kiel prezidanton: men koos hem tot voor-

zitter.

II. Jozefo estis vendita kiel sklavo (Ps 105) — Joseph was

sold for a servant — Josef blev såld till träl — Joseph ward

zum Knecht verkauft; ktp.

b) Ankaŭ en Esperanto mem la identiga kiel kelkfoje alternas

kun la prepozicio por.

(Jos. 1: 11) Dio donas al vi la landon kiel posedaĵon, flanke

de: Mi donas al vi la landon por posedaĵo (de Zam. laŭ Pl.

Gr. pĝ 332). Kp. ankaŭ: ni uzis la ŝtonon kiel seĝon; ni uzis

la ŝtonon por seĝo.

c) Krom ĉi tiuj 3 pozitivaj argumentoj, ekzistas ankoraŭ gra-

va negativa, nome: ĉiu nova Esperantisto, kiu ankoraŭ ne

estas katenita de la tro striktaj reguloj de sia lernolibro, vidas en tiu identiga kiel prepozicion.

Tial Degenkamp avertas en ”La Konsilanto” (pĝ 75, dua

eldono pĝ 30) ke ĝi ne estas prepozicio, kaj ankaŭ Wa-

65

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ringhien en Plena Gramatiko (§328) opinias tiun averton

necesa, kvankam la funkcio de la identiga kiel tute kon-

gruas kun la funkcioj de la prepozicioj, kiel ĉi lastaj estas

difinitaj en Pl. Gr. §152. Eĉ pli, laŭ la sama Pl. Gr. la identiga-kiel-esprimo estas nerekta predikativo. Pri tio ĉiu

certe samopinias kun prof. Waringhien (vidu tamen la

rimarkon post §59). Kaj en Pl. Gr. pĝ 159 en §153 ni tro-

vas difinon de la nocio nerekta. Tie ni legas: Nerekta oni

nomas komplementon, se ĝin antaŭas … prepozicio. An-

kaŭ pri tio neniu protestos. Nu la konkludo ne povas esti

alia ol: Tiu kiel do estas prepozicio!

Jespersen, la granda lingvisto” diras: ”Ne estas ia motivo

por distingi prepoziciojn kaj konjunkciojn kiel apartajn

vortklasojn” (The Philosophy of Grammar, pĝ 88). Tio

eble iras tro malproksimen. Tamen (kaj nun mi venas al

mia kvina argumento) …

d) ĉu ne estas multsignife, ke Zamenhof, ĝuste en sia Lingva

Respondo pri ĉi tiu temo, difinas la vorton kiel ne kiel

konjunkcion, ne kiel prepozicion, sed kiel … ligantan vor-

ton (L. R. pĝ 49).

Kaj tiel mi revenas preskaŭ tute al mia elirpunkto kaj ri-

petas: Ne limigu la sencon de kiel, ne difinu ĝin tro strikte, ne rifuzu al ĝi la prepozician funkcion, sed estu kontenta pri:

Kiel estas strukturvorto (i. a. uzata por esprimi kompa-

rojn). Vidu §11 de ĉi tiu traktaĵo.

66

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§59

  1. Unu malgranda punkto ankoraŭ.

La identiga-kiel-esprimoj ofte havas ”akuzativan” ”n”. Tio

tamen ne estas pruvo, ke kiel estas konjunkcio, kiel sugestas

Pl. Gram. §328 Rim. I. Tiu ”akuzativo” (stranga termino, tiu

vorto akuzativo, sed … sankta relikvo el la muzeo de lingvistikaj antikvaĵoj!) ne estas pli ol distinga marko, same kiel la di-rekta-”n” en: Mi iras en la ĝardenon.

Ni jam vidis ke la frazo: ”Mi konsilas al vi kiel patro”, po-

vas esti kvarsenca. La verbo konsili ĉiam havas objekton kun

la prepozicio al. Aliaj verboj tamen havas akuzativan objek-

ton, ekz: Mi avertas vin kiel patro.

Por iom limigi la vere iom grandan abundon de kvar sen-

coj, oni nun uzas: Mi avertas vin kiel patroN por la senco de

§57 d: Mi avertas vin en via kvalito de patro.

Restas do ankoraŭ tri aliaj sencoj kaj oni vere ne povas

diri ke tiu N savas multon aŭ estas necesa, aŭ logika.

Eĉ, la N ne povas tute forigi la plursencecon. Ni jam ri-

markis ke frazo kiel: ”Oni elektis lin kiel prezidanton” restas dusenca (§56). Tamen, la N iom helpas kaj ĝia aplikado ne estas malfacila.

Oni instruu nur, ke la kiel-esprimo havas la saman kazon

kiel la frazparto kun kiu ĝi staras paralele. Tio estas Zamenhofa (vidu L. R. pĝ 50), kvankam ne senescepta (klasifika kiel §13, vidu ankaŭ §54).

En dubaj kazoj oni ne uzu la N. Ekz. en Ps 147: 16 ni le-

gas: Li donas neĝon kiel lanon. Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Miaopinie tiuj kiel-esprimoj partoprenas la karakteron de la

ekzemploj en §54 (li faras la neĝon kiel lano, li faras la neĝon 67

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

lansimila), kaj do ne rajtas porti la ”akuzativan” N. La frazo certe ne signifas ekz: Li ŝutas prujnon kiel Li ŝutas cindron.

Tiu lasta ekzemplo pruvas kiel malfacile estas tiri preci-

zajn limliniojn.

Rim.: Degenkamp (en ”La Konsilanto”, pĝ 75/76, dua el-

dono pĝ 30) faras diferencon en la analizado de resp:

1) Oni elektis lin kiel prezidanton.

2) Oni elektis lin prezidanto.

Laŭ Degenkamp kiel prezidanton en la unua frazo estas:

bijvoeglijke bepaling — ”adjektiveca komplemento”, aŭ ”sup-

lemento de substantivo aŭ pronomo”).

En la dua frazo li nomas la vorton ”prezidanto” ”objekta

predikativo”. Tiu diferenco ne povas esti ĝusta, la funkcio

estas ja en ambaŭ kazoj tute sama. La diferenco estas nur: En

la unua frazo ni havas nerektan predikativon, en la dua rektan predikativon.

68

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XIII

LA KIEL-ESPRIMO KIEL ADJEKTO

§60

ĉar pri tio ne ekzistas diferenco de opinioj ni povas preterpasi tiujn kiel-esprimojn rapide. Kelkaj ekzemploj Zamenhofaj:

  1. Ili malaperas kiel fumo (Ps 37: 20)

  2. Ili malaperu kiel limako konsumiĝanta (Ps 58: 8)

  3. Niaj jaroj malaperas kiel sono (Ps 90: 9)

  4. Montoj fandiĝas kiel vakso (Ps 97: 5)

  5. La montoj saltis kiel ŝafoj (Ps 114: 4)

  6. Mia animo soifas kiel seka tero (Ps 143: 6)

  7. … brilas kiel rubeno en ŝlimo (R 33)

  8. La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento (R 56)

  9. Li furiozas kiel apro (R 60)

  10. La lipoj tremis kiel folietoj (M 144)

  11. Li ruĝiĝis kiel peono (M 185)

  12. Liaj okuloj brilis kiel ardantaj karboj (M 165)

  13. ŝi sidis kiel senmova statueto (M 58)

  14. ¯i sidis kiel babilema korvo (F 12)

  15. La animo kuris kiel cervino (F 34)

  16. ŝi ridetis kiel anĝelo (F 70)

  17. ¯i kuŝis kiel Jona en la baleno (F 70}

  18. La perlo lumis kiel stelo (F 80)

69

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. ¯i radiis kiel luma flamo (F 117)

  2. La sciigo trakuris la arbaron kiel fulmo (F 128)

Ne gravas ĉu oni rigardas tiun kiel prepozicio aŭ konjunk-

cio. Laŭ mi ili estas preskaŭ ĉiam prepozicioj. Unu rimarkigo

ankoraŭ: Tiaj komparaj adjektoj inklinadas perdi sian origi-

nan, komparan valoron, ili fariĝas kliŝoj, kiujn la parolanta

amaso uzas senpripense.

Prenu ekz. numeron 9: Li furiozas kiel apro. Tiu esprimo

povas esti uzata ankaŭ de iu, kiu neniam vidis apron, eble

tute ne konas la beston, nek scias ion pri ĝia furiozeco. Efektive: la parolanto certe ne intencas kompari la furiozecon de

la priparolata persono kun la speciala formo de furiozeco de

la aproj, li simple esprimas … la gradon de furiozeco. Kaj vidu numeron 20: ĉu fulmo iam trakuris arbaron? Certe ne! La

esprimo kiel fulmo estas grad-esprima. Komparu la ekz. 7, 12,

18, 19. Ili certe esprimas pli la gradon ol la manieron. ĉu per-lo povas lumi kiel stelo? Ne, tion povas fari brilianto, sed perlo ne! Tio tamen ne gravas. La esprimota senco nur estas: La

perlo lumis en tre forta grado. Jam nun, anticipante postajn

paragrafojn mi volas starigi ĉi tiun tezon: En la praktika lingvo-uzado maniero kaj grado ne estas disigeblaj.

Laŭ la prezidanto de nia Akademio regas inter la Espe-

rantistoj infekta malsano kiun li nomis la tiom-kiom-malsano.

Efektive! ¯i ofte infektas la samajn personojn kiuj jam sufe-

ras de la kia-ismo, sed estas eĉ pli disvastiĝinta ol la lasta. Kia feliĉo ke tiuj kiom-istoj ankoraŭ ne atentis la grad-espriman

valoron de multaj kiel-adjektoj! ĉar tuj post kiam ili malkov-

ros tion, ilia logiko devigos ilin ŝanĝi centojn da Zamenho-

faĵoj, skribante ekz.: Li furiozas kiom apro; la perlo lumas kiom 70

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

stelo! ĉar prave diris Goethe: ”En ag’ malbona kuŝas tiu ĉi

malben’, ke, plu-irante, ĝi nur malbonecon povas naski.”

71

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XIV

LA KIEL-ESPRIMO ESTAS SUPLEMENTO

DE ADJEKTIVO Aŭ ADVERBO

§61

La kompara esprimo tre ofte funkcias kiel suplemento de iu

adjektivo aŭ adverbo. En tiu kazo Zamenhof ĉiam kaj senes-

cepte uzis kiel. El la centoj da ekzemploj mi citas kelkajn:

  1. pala kiel la folioj de la tea rozo (F 25)

  2. pala kiel la muro (R 22)

  3. pala kiel kadavro (R 22)

  4. pala kiel neĝo (R 95, 126)

  5. pala kiel marmoro (M 195)

  6. nigraj kiel ebono (F 103)

  7. nigra kiel inko (F 128)

  8. nigra kiel la tendoj de Kedar (A. K. 1: 5)

  9. alta kiel poplo (M 159)

  10. alta kiel masto (F 128)

  11. blanka kiel kreto (F 77)

  12. blanka kiel marmoro (M 162)

  13. blanka kiel neĝo (Dan. 7: 9)

  14. blanka kiel papero (M 158)

  15. furioza kiel tigrino (R 78)

  16. fortika kiel ankra ŝnurego (F 123)

  17. malmola kiel fero (Dan. 2: 40)

72

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. bela kiel delikata fraŭlino (F 90)

  2. bela kiel anĝelo (M 225)

  3. bela kiel Tirca (A. K. 6: 4)

ĉi tiuj komparoj estas tiel oftaj ĉe ĉiuj aŭtoroj, ke ĉies oreloj (aŭ okuloj) estas tute alkutimiĝintaj al ili. Tial ili fo-rmas fortikan bastionon kontraŭ la danĝera kia-ismo. Tamen, an-kaŭ antaŭ ĉi tiu bastiono la ”logikuloj” ne haltos. Iom post

iom ili subfosos ĝin, kaj imitemo faros la reston. La unuaj

simptomoj jam montriĝis. Vidu nur:

  1. malĝoja kia la alia (La Perfido 172)

  2. bovinoj dignaj kaj nobelaj kiaj sinjorinoj (Skizoj pri Ne-

derlando 53)

  1. la pasaĝero samnoma kia la bremsisto (La Progresanto

1938, pĝ. 158).

§62

Por la ĝis-istaj kia-istoj tiu uzado de kia post ĉiaj adjektivoj estas nepra konsekvenco de ilia starpunkto. Oni ja povas

ĉiam ”kompletigi” tiujn kiel-esprimojn per la fama vorteto

estas: malmola kiel fero estas, dignaj kiel sinjorinoj estas, malĝoja kiel la alia estas (vidu §65).

Sed ankaŭ la ordinara, praktika Esperantisto, kaj eĉ la plej

eminenta inter ni, estu singarda. Ni vidis ke la uzado de kia

por kunligi du substantivojn jam (kaj bedaŭrinde!) fariĝis ĝe-

nerala (§§18-24). Tiu absolute ne-Zamenhofa uzado de kia

enhavas en si la ĝermojn por novaj mispaŝoj. Komparu ek-

zemple jenajn tri frazojn de Profesoro Waringhien:

  1. Estas defio al la komuna saĝo kaj al la natura malpenemo

73

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

de la homoj, voli trudi al ili formojn kiaj urinifar, adresi-

zar aŭ martelagar (Let. de Zam II: 28)

  1. Oni diskutis akcesorajn punktojn kiaj minme, ultre aŭ

prox. (Let. de Zam. Il: 48)

  1. … tiu haladzo, kiun tuj rimarkigis homoj tiel diferencaj kiaj S-roj Aymonier kaj von Wahl … (Let. de Zam.ll: 47).

En la unua frazo la vorto ”formojn” ne havas akompa-

nantan adjektivon, en la dua frazo ”punktojn” estas akompa-

nata de la antaŭstaranta adjektivo ”akcesorajn”, kaj la kompa-

ro ”kiaj minme, ultre aŭ prox” rilatas al la tutaĵo ”akcesoraj punktoj”. Sed en la tria frazo la adjektivo (diferencaj) staras malantaŭe, estas determinita de la vorto tiel, kaj la komparo

(kiaj Aymonier kaj von Wahl) rilatas nur la adjektivo. Se Prof.

Waringhien estus konstruinta la frazon per helpo de subpro-

pozicio epiteta ( … kiun tuj rimarkigis homoj, kiuj estas tiel diferencaj KIEL Sroj Aymonier kaj von Wahl, … ), tiam li certe

uzus kiel anstataŭ kiaj! Sed lia kutima ne-Zamenhofa uzado

de ”homoj kiaj …” glitigas lin.

§63

Ankaŭ la uzado de kia en la predikativoj (§42 k.c.) povas fa-

cile misgvidi al kia, post la adjektivoj. Se oni rigardas kiel ĝustan la frazon: ”Li estas kia patro por siaj soldatoj”, oni nur bezonas fari unu paŝon plu por akiri: ”Li estas bona kia patro por siaj soldatoj ”, el kio bona kia patro naskiĝas por komenci sian (mizeran) vivon. Kiel malproksimen povas iri la

mislogiko pruvas la jeno:

Iu logikulo (mi ne mencios lian nomon, ĉar — feliĉe — li

ne plu havas ian influon) eltrovis ke la esprimo alia … ol es-

74

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tas nepre erara kaj mallogika. Tio devus esti alia … kia!! Jen liia rezono:

1. alia signifas ne tia

  1. post tia nur kia estas ĝusta (vidu pri tio miajn §§ 13-33)

  2. el tia … kia nepre sekvas ankaŭ ne tia … kia

  3. ni do devas uzi alia … kia.

Pri tio komentario estas superflua.

§64

ĉi tiu kazo (adjektivo plus kiel plus substantivo) donas al mi okazon por plivastigi (kaj fini!) mian kritikon kontraŭ la kvazaŭ-logika, sed esence arbitra kaj erara kompletigo de la kiel-esprimoj per la verbo-formo estas.

ĉe tio mi ne ripetos antaŭajn argumentojn, kiuj tamen

plene validas ankaŭ nun. (§§21-23, 45-51).

Ni eliru de la esprimo: blanka kiel neĝo. La tute superflua

kompletigo de la kia-istoj donas: blanka kiel neĝo estas, kaj

”korektita”: blanka kia neĝo estas, do: blanka kia neĝo. Sed ĉu

”blanka kiel neĝo estas” estas ĝusta esprimo? ¯i povus esti

ĝusta, se la dua parto (kiel neĝo estas) havus la funkcion klarigi la signifon de la vorto blanka.

Se ekzemple iu Cseh-instruisto, instruante la nomojn de

la koloroj al grupo de Eskimo-infanoj, uzus la vorton blanka

por la unua fojo, li povus diri: ”La floroj estas blankaj”, kaj, vidante la nekomprenon sur la vizaĝoj de la lernantoj, aldoni: ”kiel neĝo estas”.

En skribita lingvo oni tiam uzus komon post blankaj, tiel:

La floroj estas blankaj, kiel neĝo estas. (Notu bone ke mis-

kompreno estas neebla, nur se la infanoj scias ke temas pri ko-75

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

loroj. Se ili ne scius tion, ili povus kompreni ke la floroj estas ekz. malvarmaj, ĉar ”kiel neĝo estas” tute ne diras, kiu eco de neĝo estas aludita!) Sed en blanka kiel neĝo la kiel-esprimo

tute ne havas kiel funkcion difini la nocion blanka. ¯i havas

samtempe (kaj neapartigeble) du funkciojn:

1e. ĝi esprimas la gradon, la intensecon de blankeco.

2e. ĝi esprimas la specialan specon de blankeco, la specialan

aspekton de tiu speciala blankeco, oni povus diri: la manie-

ron de blankeco.

§65

”Kiel neĝo estas” per si mem ne povas esti memstara. ¯i no-

me estas nesufiĉe preciza. Ankaŭ la korektado al ”kia neĝo

estas” neniel helpas por precizigi la sencon. ĉar: ”kia estas

neĝo?” ¯i estas ja ne nur blanka, sed ankaŭ malmola, malpe-

za, malvarma, malseka, brila, glitiga, kristalforma, blindiga, varmo-retena.

Se oni pripensas tion, oni rimarkas ke la kompletigo NUR

per ESTAS eĉ malklarigas anstataŭ kompletigas. Ekz.: ”ŝia

vesto estis blanka, kiel neĝo estas” ne faras kompletan sen-

con. Logika kompletigo donas: ”ŝia vesto estis blanka, kiel

neĝo estas blanka”, t. e. ”ŝia vesto estis blanka en la sama grado de blankceo kiel la blankeco de neĝo”, kaj ankaŭ samtem-

pe: ”ŝia vesto montris la saman specon, la saman aspekton de

blankeco, kiun neĝo posedas”.

Resume: Oni esprimas la gradon KAJ la specialan nuancon

de la blankeco de la vesto, komparante ĝin kun la blankeco

de neĝo. SE oni postulas kompletigojn de la kiel-esprimoj en

§61, la ununura racia kompletigo povas okazi ne nur per ”es-

76

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tas”, sed per ”estas plus la koncerna adjektivo”, tiel: pala kiel la muro estas pala, nigra kiel inko estas nigra, nigra kiel ebono estas nigra k. t. p.

Tio klare montras ke ekzistas nenia kaŭzo por ŝanĝi la

Zamenhofan kiel en kia.

§66

Ke tiaj esprimoj esprimas ne nur la gradon, sed ankaŭ la spe-

cialan aspekton, evidentiĝas klare el la ekzemploj de §61, el

kiuj multaj estas intence prenitaj kune en grupetojn. Kom-

paru ekz. numerojn 9 kaj 10: alta kiel masto kaj alta kiel pop-lo. Ambaŭ esprimas altan gradon de alteco, sed tamen tiuj du

esprimoj elvokas tute diferencajn bildojn en la menso de la

aŭdantoj. La alteco de iu masto, rigida kaj senmova, estas alia ol la alteco de la nervoza, moviĝema, susuranta poplo. Tial

ankaŭ en 3, 4 kaj 5: La vaksa paleco de kadavro estas alia ol

la brila paleco de neĝo, aŭ la malvarma paleco de marmoro,

aŭ la delikata paleco de iu tea rozo (nro 1).

Oni povus longe disputi, kiu el tiu kvaropo posedas la plej

altan gradon de paleco, sed ĉiu agnoskas ke ili ne estas palaj en la sama maniero.

Ankaŭ ĉi tie ni rimarkas la saman fenomenon kiel en §60:

Grado kaj maniero ofte ne estas disigeblaj.

§67

”ĉiufoje kiam lingvero estas uzata, ĝi perdas iom de sia espri-ma valoro”, diris la franca lingvisto Meillet.

Tio precipe validas por la komparaj esprimoj. La amaso

imitas oratorojn kaj verkistojn, transprenas iliajn komparojn

77

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

senpripense kaj ofte senkritike, kun la sekvo ke tiuj kompa-

roj perdas sian freŝecon, sian esprimvaloron, sian vivantecon.

Ili fariĝas kliŝoj, ŝablonoj, banalaĵoj. (kp. §60.) Tiu proceso ne estas haltigebla. Kelkfoje ĝi eĉ kondukas al absurdaĵoj. Ekzemplojn ĉiu povas aŭdi ĉirkaŭ si en sia propra lingvo. Mia

plej juna filino, kiu estis ofte aŭdinta sian patrinon grumble diri al ŝi: ”Vi estas ree nigra kiel fulgo”, surprizis nin unu vin-tran matenon post neĝa nokto, kriante: ”Ho, rigardu, kiel

blanka ĉio estas. Blanka kiel … kiel fulgo!”

Jen la esenco de la proceso: Por ŝi la esprimo kiel fulgo

estis nur esprimo de grado, ŝi tute ne sciis kio fulgo estas, je tiu aĝo.

Tio sama propre okazas ĉe multuzitaj kaj tial foruzitaj

komparoj, kiel ekz.: forta kiel leono, hela kiel anĝelo, malvar-ma kiel glacio, klara kiel la tago, muta kiel tombo, sana kiel fiŝo, malmola kiel ŝtalo, seka kiel sablo k. a.

La origina komparo de grado kaj speciala aspekto perdi-

ĝas, restas nur ia gradesprima forto en tiaj diraĵoj.

§68

Tio kaŭzas konfuziĝon en la vicoj de niaj karaj logikuloj.

Unuflanke infektite de la kia-ismo, ili sentas sin inklinaj al: nobela-kia-sinjorino; sed tra iliaj vejnoj cirkulas ankaŭ mik-roboj de la tiom-kiom-malsano.

Tiu kiom-ismo postulas kiom por esprimi gradojn, kaj do

inklinigas siajn viktimojn al: nobela-kiom-sinjorino!

Tragika konflikto! Ankoraŭ ĝi ne maltrankviligas multajn.

Sed iom post iom ĝi aktualiĝos.

La unua kiu sisteme klopodas uzi kiom ankaŭ en ĉi tiaj ka-

78

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

zoj, estas S-ro w. F. Kruit en sia traduko de ”La Perfido”. Tie ni trovas i. a.:

ruza kiom la diablo pĝ. 131

plena kiom sako pĝ 98

malmola kiom fero pĝ. 75

peza kiom martelegoj pĝ. 47.

(Mi nur mencias kelkajn ekzemplojn, kie la adjektivo ne

estas antaŭita de tiom. La kombinaĵo tiom … kiom abundas en

tiu libro same kiel en ĉiuj verkaĵoj de la amsterdama skolo.)

Krom en tiu libro, mi renkontis tion ankaŭ en ”Skizoj pri

Nederlando”, sur pĝ. 50: ”grandaj kiom manplato” (kp Ps 39:

5).

Sufiĉe por averti kontraŭ tiaj ekscesaj konsekvencoj. ŝaj-

nas al mi plej bone trakti la tiom-kiom-problemon en sia tu-

teco kiel duan parton de ĉi tiu traktato.

79

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XV

LA TIOM-KIOM-MALSANO

§69

Historio.

En 1937 la Akademio de Esperanto ekhavis novan prezidan-

ton, la nederlandanon Inĝ-o J. R. G. Isbrucker. Fervore li komencis sian novan taskon kiel ĉefkontrolanto kaj ĉefgvidanto

en lingvaj aferoj. Malfacila tasko! Pri tio li estis profunde konvinkita, sciante ke multaj ŝafoj (pardonu la komparon) ŝatas

iri propran vojon kaj ŝajnigas surdecon, kiam la paŝtisto revokas ilin.

Meze de 1938 S-ro Isbrucker publikigis sufiĉe ampleksan

artikolon en kiu li esprimis sian opinion pri kelkaj aktualaj

lingvaj ”problemoj”, akcentante ke li faras tion nur kiel priva-ta persono, ne ”ex cathedra”, kiel prezidanto de la Akademio.

Ke la nova reĝo estis milda reĝo klare montriĝis el la fino de lia artikolo, kie li kun iom da bonvola ironio kaj ŝerca indul-gemo parolis pri la ”tiom-kiom-malsano”. Jen tiu fino:

”Ekzistas malsanoj, pri kiuj oni neniam aŭdis, sed kiuj

kvazaŭ subite komencas disvastiĝi en ĉiam pli vastaj rondoj.

Ankaŭ en lingvoj ekzistas tiaj infektaj malsanoj, eĉ en Espe-

ranto, kaj mi volas atentigi ĉi tie pri unu, kiun mi observis jam de kelkaj jaroj. Mi volas nomi ĝin la ”tiom-kiom-malsano”.

Kiam ni serĉas en la Universala Vortaro la vortojn kiom kaj

tiom, ni facile konstatas per la donitaj tradukoj ke ili esprimas kvanton aŭ nombron, sed ne gradon. Se oni volas esprimi la

80

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

gradon de la kvalito, nomata de iu adjektivo, oni devas fari

tion, metante la vortojn kiel kaj tiel antaŭ la koncernan adjektivon. Ekzemple, oni diras en bona Esperanto: hodiaŭ ne es-

tas tiel varme kiel hieraŭ; lia embaraso estas tiel granda ke li tute ne vidis min. Oni povas kontroli tion per la ekzemploj en la Ekzercaro de la Fundamento aŭ konsultante bonan vortaron kia estas la Plena Vortaro. Sed okazis iun tagon antaŭ

kelkaj jaroj, ke iu Esperantisto kiu evidente ne studis la verkojn de Zamenhof, almenaŭ ne la Fundamenton, faris eraron

kaj skribis: hodiaŭ ne estas tiom varme, kiom hieraŭ; lia em-

baraso estis tiom granda, ke li tute ne vidis min. La sekvantan monaton dua Esperantisto, kiu ankaŭ ne studis la Fundamenton, imitis lin (imitado estas konata eco de la homoj, eĉ de la Esperantistoj!) kaj tiam jam estis du erarintoj. Post plua monato ambaŭ samideanoj havis imitanton kaj tiam ja estis kvar.

Post nova monato estis 8, poste 16, 32, 64 erarantoj kaj ĉiam

post unu monato la nombro de la infektitaj personoj estis du-

obligita.

Feliĉe ekzistas tre multaj Esperantistoj kaj tial estas an-

koraŭ tre multaj inter ili, kiuj korekte uzas tiel kaj tiom, kiel kaj kiom, sed tamen mi iom timas, se almenaŭ mia kalkulma-niero estas ĝusta! Vere oni jam povas paroli pri malsano en

la lingvo kaj estas bone, ke ni apliku kontraŭ ĝi la necesajn

medikamentojn. Jam ekzistas diversaj libroj kiuj estas tute

infektitaj de la malsano kaj en la gazetoj la eraroj ankaŭ svarmas. Mi eĉ scias pri iu sinjoro, kiu prenis el la Fundamenta

Krestomatio iun rakonton de Zamenhof por tradukigi ĝin kiel

ekzamenan taskon en nacian lingvon kaj li simple anstataŭi-

gis ĉiujn vortojn tiel kaj kiel de Zamenhof per tiom kaj kiom!!

Kaj kial, kial?? Mi vere ne scias kio estas la utilo de tiu

81

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ŝanĝo en la vortuzo, kiu estas nek bela, nek klara. Oni eĉ po-

vas nomi ĝin kontraŭ-fundamenta, ĉar ŝanĝi la signifojn de

la korelativa tabelo ja ne estas nura enkonduko de neologis-

moj. Mi povas vidi la fenomenon nur kiel senpripensan imi-

tadon de malbona ekzemplo. Sed espereble la konstato de la

malsano jam estos utila por la kuracado. ĉiu Esperantisto

povas nun facile esplori, ĉu la simptomoj jam montris sin ĉe

li. Kaj se ĉiu konvertito faros du prozelitojn en unu monato,

ni eble same rapide liberiĝos de tiu malsano, kiel ĝi penetris inter ni. — — —”

§70

Malmulte S-ro Isbrucker povis konjekti ke lia paŝtista letero

vekos tiom da impeta indigniĝo. ĉu Esperantistoj ne kom-

prenas ŝercojn? Lia alvoko kaŭzis reakciojn kaj disputojn en

diversaj Esperanto-gazetoj kaj precipe la tiom-tiel-problemo

baldaŭ troviĝis en la centro de atento. La rubrikoj kun lingvaj respondoj en klub-organoj aŭ asociaj revuoj devis kontentigi siajn klientojn kaj esprimi siajn opiniojn. La Esperantista-ro dividiĝis en du partiojn: la kiel-istoj kaj la kiom-istoj, kiuj bombardis unu la alian per argumentoj, sensencaĵoj kaj absurdaĵoj.

Kiom-istoj apelaciis al kelke da Zamenhofaj formoj kaj al

”la logiko”.

Kiel-istoj apelaciis al miloj da Zamenhofaj esprimoj; kaj

al la ”Fundamento”.

Iu ĝemis: ”Estas nekompreneble de D-ro Zamenhof ke,

kontraŭ la sana prudento, li uzas tiel kaj kiel”. Alia alvokis al vigleco kontraŭ la ”reakcio protradicia”. Eĉ politikaj faktoroj 82

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

sentigis sian influon kaj la esprimo ”burĝa reakcio” estis uza-ta.

ĉefa antaŭbatalanto por la kiom-ismo tuj estis (kaj restis)

la nederlanda studgazeto de la amsterdama skolo ”La Progre-

santo”.

Kelkajn semajnojn post la nefermita letero de Isbrucker

ĝi jam havis ĉefartikolon sub la titolo: ”Malsana kuracisto”. La malsaneco de kuracisto Isbrucker konsistis en la uzado de

iom kun gradesprima valoro.

Karakteriza estas jena alineo: ”Ni ne ŝatas laŭvorte ripe-

ti la tutan babilon pri tiu afero. ¯i naŭzas nin pro sia suspektiga tendenco. Eble ĝi taŭge konvenas en la kadro de organiza

diktatoro, al la prezidanto de Akademio ĝi estas malinda!”

§71

Jen interesa epizodo el la historio de nia movado, epizodo kiu forte impresis min, kiu en tiu tempo kiel kelkjara Esperantista etulo ensorbis ĉion kion mi povis akiri por kvietigi la Esperanto-febron.

ĉu tiu bataleto finiĝis kaj kiel ĝi finiĝis? ĉe kiu flanko la

venko? Kiel estas la nuna stato, 15 jarojn poste?

Nu, ni povas konstati ke neniu el la du partioj cedis sian

starpunkton. La kiom-ismo ankoraŭ ekzistas, kaj do montri-

ĝis ke la malsano ne estas mortiga por Esperanto!

Sed ankaŭ la kiel-istoj ankoraŭ vivas kaj ekzistas nenia

signo ke la kiom-formoj iam elpuŝos la Zamenhofajn kiel-ojn.

Oni povus esti kontenta pri tiu ”status quo””, se nur ne

aperus de tempo al tempo simptomoj maltrankviligaj kiel tiu,

kiun mi menciis en §68.

83

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Malkontentige estas ankaŭ, ke la disputo ”finiĝis en la

sablo” kaj ne havis iajn pozitivajn rezultatojn.

Plue restas la fakto ke la nuna situacio strange impresas

eksterulojn kaj novulojn. Iu nova Esperantisto, leginte ”kiom-

istan” libron petis de mi klarigon en jena formo: ”ĉu la tra-

dukinto eble skribas alian dialekton de Esperanto?”

Tial ŝajnas al mi konsilinde trakti la temon denove. Tion

mi faros des pli volonte, ĉar la tiel-istoj ĝis nun apenaŭ povis trovi argumentojn kontraŭ la kiom-istoj.

Nekontestebla vero estas ke tiuj lastaj multe pli bone de-

fendis sian opinion ol la aliaj.

La tiel-partio parolis pri tradicio, belsoneco kaj fideleco al la Fundamento, kaj kvankam certe argumentoj valoraj, tiuj ne

povas esti decidaj. Sed ili ankaŭ batalis per argumentoj absurdaj, kiel ekz.: ”Tiel ne esprimas unualoke la manieron, sed

ĝuste la gradon ”, aŭ ”Tiom ne estas adverbo, sed nur nume-

ralo”!!

Mi honeste kredas ke ekzistas pli trafaj argumentoj por

subteni la Zamenhofan preferon de tiel je tiom.

§72

Unue mi prezentos la aferon laŭ la vidpunkto de la tiom-ki-

om-istoj.

  1. La korelativa iel-serio esprimas la manieron: tiel labori,

kiel traduki, iel elpensita, neniel riĉa.

  1. La iom-serio esprimas kvanton aŭ mezuron: iom da mono,

kiom mi ŝuldas al vi?, kiom da kapoj, tiom da opinoj.

  1. Por esprimi gradojn Zamenhof uzis jen tiel-kiel (mi estas

tiel forta kiel vi; kiel eble plej bona; kiel rapide li kuras!), 84

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

jen tiom-kiom (laboro iom pli malfacila; iom varmeta;

iom-post-ioma; tiom pli gaja estos; tiom pli, ke).

  1. La uzado de Zamenhof do estis nekonsekvenca, el kio oni

rajtas konkludi ke parto de liaj ekzemploj estas erara aŭ

almenaŭ malpli ĝusta (L. Pr. 1938 pĝ 130).

  1. Estas do necese fari iom da ordo en tiu neĝusta kaj ne-

konsekvenca uzado.

  1. Logika pensado kondukas al la uzado de la iom-serio por

gradesprimoj, ĉar:

a) Por ricevi de siaj lernantoj respondon ”iom malsana” la

instruanto devas nepre demandi: ”Kiom malsana?” kaj

ne: ”Kiel malsana?”

b) Al ĉiu kiu scias logike pensi estas klare ke la ideoj ”gra-

do” kaj ”maniero” estas inter si tre diferencaj kaj ke la

ideoj ”grado” kaj ”kvanto” estas inter si parencaj, ĉar gra-

do estas kvanto de kvalito. (L. Pr. 1938 pĝ 131; 1948 pĝ 74.)

  1. En La Pr. 1948 pĝ 74 Degenkamp klopodas por pruvi ”ke

la iom-uzo de Zamenhof logike nepre kondukas al tiom-

uzo” per jena serio da frazoj:

”Iu turo estas alta 100 metrojn. Alia turo estas iom pli alta.

(Oni certe ne povas diri iel pli!) Kiom pli (certe ne: kiel

pli!) alta ĝi estas?

¯i estas 10 metrojn pli alta.

Oni do scias kiom pli alta ĝi estas; kaj per tio scias ankaŭ:

kiom alta ĝi estas.

Tiu ĉi ekzemplo ŝajnas al ni (t. e. Degenkamp) sufiĉa pru-

vo, ke la iom-korelativoj logike havas la signifon de gra-

do.”

85

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§73

Pri la unuaj tri punktoj de §72 certe ne ekzistas ia diferenco de opinioj. Tiuj diferencoj nur povas komenciĝi ĉe punkto 4,

kiu enhavas la aplomban aserton ke Zamenhof estis nekon-

sekvenca, el kio oni tiras la konkludon ke parto de liaj ekzemploj devas esti eraraj.

ĉe la traktado de tia-kia, tia-kiu, tia-kiel, (§§13-41) jam

montriĝis, kiel singarda oni devas esti pri tiaj asertoj. Se Zamenhof, kiu ja certe ne estis fanfaronema deklaras ke ”la tuta lingvo kun ĉiuj ĝiaj nuancoj havas en lia kapo formon tute

difinitan kaj precizan” (Let. de Z. I 73), ni devas esti iom mo-destaj. Almenaŭ, ni ne rajtas konkludi al nekonsekvenceco,

eraremo aŭ neĝusteco, antaŭ ol esplori detale la koncernajn

punktojn. Se el tiaj esploroj evidentiĝas ke Zamenhof senpri-

pense, kvazaŭ kaprice, elektis jen iel-formojn jen iom-for-

mojn, nur tiam, kaj ne pli frue ol tiam ni povas konkludi al

nekonsekvenceco. Sed eĉ tiam ni gardu nin kontraŭ tro ra-

pidaj konkludoj aŭ tro facilaj ĝeneraligoj.

86

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XVI

IELE, IOME, DUONE MALBONE*

§74

Kiel ni vidis, (§72, 6 a) la kiom-istoj uzas kiel ĉefan argumenton la Zamenhofan uzadon de iom por esprimi gradon. Ili

ŝatas citi por tio jenan frazon el Fundamento de Esperanto,

Ekzercaro §38:

”Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo

ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varma,

kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.”

Estas nekontesteble ke la adverbo iom esprimas tie ĉi ian

gradon de varmeco.

En la Zamenhofa uzado de iom ni povas distingi kelkajn

grupojn:

  1. iom da por esprimi kvanton: iom da pajlo, iom da mono,

iom da poezio.

  1. iom pli por esprimi kvanton: Mi perlaboras nur iom pli ol

unu dolaron en tago (F. K. 112-10); li havis bonan porvi-

vaĵon kaj eĉ iom pli (Fab. de A. III, 41).

  1. iom pli plus adjektivo (adverbo) por esprimi kvanton aŭ

mezuron: La libera kampo, kiu estas iom pli alta ol la

ĉambro (F. K. 225-2); ili estis iom pli grandaj kaj havis fe-

nestrojn (Fab. de A. III, 138).

  1. iom pli plus adjektivo (adverbo) por esprimi ian metaforan

* Proverbaro 560.

87

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kvanton aŭ mezuron: Iom pli maljuna virino (Fab. de A.

III, 74); iom pli bone (id. 76).

  1. iom plus verboformo por esprimi kvanton aŭ gradon (aŭ

ambaŭ!): Iom perlabori, iom manĝi, iom ripozi, por iom

ornami la lokon; la afero iom prosperis al mi (F. K. 245),

mediti iom pri tiuj problemoj (id. 245); altranĉadon mi

iom scias (Marta 109).

  1. iom plus adjektivo (adverbo) por esprimi gradon: Iom var-

meta, iom strange, iom longa, iom malnova, iom mal-

proksimen.

  1. La esprimo iom-post-iom, kiu tamen ne esprimas la gra-

don mem, sed la laŭgradan iradon de iu proceso.

§75

ĉiu kiu pristudas tiun uzadon de iom tuj rimarkas ke Zamen-

hof donis al tiu vorteto specialan sencon, kiu lokas ĝin iom

ekster la reguleco de la tabelvortoj. Nome:

Iu estas: nedifinita persono; ie estas: je nedifinita loko;

iam estas: je nedifinita tempo k. t. p. sed iom ne estas nur nedifinita kvanto (grado), sed samtempe havas kroman ideon:

proksimume ”nemulte”, kvankam ĝi tute ne estas sinonima

kun: malmulte.

Tion lastan oni ofte asertas (vidu ekz. Laborista Esperan-

tisto 1950 pĝ 76) kaj pretervidas la veran karakteron de la Zamenhofa iom.

Kiam Zamenhof kreis kaj eksperimentis je sia Esperanto,

li renkontis la lingvistike interesajn esprimojn: un peu (fran-ce), ein wenig (germane), a little, a few (angle), un poco (his-pane), een beetje, een paar, een weinig (nederlande). Kun sia

88

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

delikata sento por nuancoj li rimarkis ke ili ne estas sinoni-

maj kun peu, little, few, poco, beetje, paar, wenig, malmulte.

La strukturo de Esperanto (la nedifina artikolo tie ja man-

kas!) ne permesis al li uzi la samajn rimedojn por esprimi tiun nuancon. Tial li devis serĉi alian vojon kaj trovis ĝin, aparti-gante iom el la korelativa tabelo kaj atribuante al ĝi la nuancon por kiu li bezonis esprimilon.

ĉu li agis neprudente, farante tion? Mia-opinie ne, ĉar li

elektis el la disponebla lingvo-materialo tiun vorton kiu plej bone kaj tre facile taŭgas por la plenumota tasko.

Certe … li ne povis antaŭvidi ke posta generacio faros al

si idolon el ia matematika kaj rigida ”logiko”!

§76

En sia tre originala kaj admirinda verko ”The Philosophy of

Grammar” Prof. Otto Jespersen donas tre interesajn specime-

nojn pri la aplikebleco de ”tripartaj dividoj” (tripartitions) por trakti kontrastojn. (pĝ 322 k. skv.) Li nomas ilin:

A. Positive (la pozitiva kampo)

B. Questionable (la diskutebla kampo)

C. Negative (la negativa kampo)

Aplikite por nia celo, ĉi tiu teorio donas:

A. ĉio, ĉiom. C. nenio, neniom.

Inter tiuj du absolutaĵoj kuŝas la kampo B, por kiu Espe-

ranto ne havas unu specialan terminon, sed kiu ampleksas

ekz. la nociojn kelkaj, diversaj, pluraj, iuj, iom, multe, malmulte.

Tiu kampo B povas esti subdividata laŭ la sama principo

kaj tiamaniere ni ekhavas ekz.:

89

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

A.

ĉiom da mono

B 1.

multe da mono

B 2.

iom da mono

B 3.

malmulte da mono

C.

neniom da mono

Multe (B 1) formas kontraston kun malmulte (B 3) , sed

iom (B 2) estas plejofte uzata kiel kontrasto kun neniom (C).

B1 proksimiĝas al A, B3 al C.

Notu ankaŭ la subjektivan karakteron de iom kontraste

kun la pli objektivaj multe kaj malmulte.

Iu povas diri al sia amiko: ”ĉu vi jam aŭdis ke mi heredis

iom da mono de mia onklo. Nun mi intencas aĉeti novan

Rolls-Royce kaj fari kelkjaran vojaĝon tra la mondo”.

§77

Resume ni povas diri:

Iom esprimas nedifinitan kvanton, limigitan tamen unu-

flanke de multe, aliflanke de malmulte.

En akordo kun la lingvaj kutimoj de multaj Eŭropaj po-

poloj, Zamenhof uzis tiun iom, kun ĝia speciala nuanco, an-

kaŭ por esprimi gradon. Tion li faris konscie kaj poste apli-

kis ĝin tre konsekvence.

¯uste pro ĝia speciala senco oni ne povas uzi la vorton

iom por surkonstrui teorion pri la uzado de la aliaj iom-vor-

toj kiel gradesprimiloj.

90

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§78

La uzado de iel estas ĉe Zamenhof ekstreme malofta. Plena

Vortaro donas:

  1. Neniu havas la rajton iel tuŝi vian kapon. Mi mem trovis:

  2. Iel malfacile iras la afero ĉe mia diino (Marta 54).

  3. ¯i sentis sin iel malvigla, io mankis al ĝi (Fab. III, 107).

En la unua ekzemplo iel certe esprimas nur la manieron,

en la dua kaj tria ekzemploj ni havas miaopinie manieron kaj

gradon samtempe esprimitaj. Tion ni priparolos poste.

91

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

VII

ESENCO KAJ KONSEKVENCOJ DE

TIOM-KIOM MALSANO

§79

La esenco de la ”tiom-kiom-malsano” kuŝas en la uzado de

tiom, sekvata de kiom en komparoj de egaleco.

Zamenhof donis en Ekzercaro 10 jenan modelon por tiaj

komparoj: Mi estas tiel forta kiel vi.

En ĉiuj siaj verkoj Zamenhof tute konsekvence tenis sin

je tiu modelo. Kelkaj ekzemploj el la centoj sekvu:

  1. Unuj estis tiel grandaj kiel niaj Hunaj tomboj. Fab. III 82.

  2. Ili rajdis tiel rapide kiel ili povis. Fab. III 97.

  3. … kreskaĵo tiel bela kiel neniu alia. Fab. III 71.

  4. … viandon tiel malmolan kiel trabo. Rev. 29.

  5. Neniu povas flirtadi tiel gracie kiel vi. F. Krest. 50. ktp.

Mi nepre volas akcenti ke Zamenhof uzis ĉi tiun formon

ĉiam kaj senescepte. Sperto pruvis al mi ke tia insistado estas necesa, ĉar jam plurloje mi rimarkis ke la maniero laŭ kiu la

kiom-istoj prezentas sian starpunkton kaŭzas konfuziĝon kaj

dubon inter la ordinaraj Esperantistoj. Ili renkontas eldirojn kiel: ”Zamenhof uzis jen iom-formojn, jen iel-formojn”, aŭ

”Zamenhof uzis jen tiel-kiel, jen tiom-kiom” aŭ ”Eventuala

konsilo de la Akademio, kia ajn ĝi estus, signifus ke ĝi malre-komendas la alian formon, ankaŭ uzitan de Zamenhof” (La

Progr. 1948 pĝ 73).

La sekvo estas ke, kondamnante frazon kiel: ”ŝi neniam

92

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kriis tiom terure kiom ĵus” (Perfido 35), oni ricevas la respondon: ”Sed, ĉu vi ne scias ke Zamenhof mem ne estis konse-

kvenca?” Tial mi ripetas kun granda emfazo: Zamenhof ne-

niam uzis tiom plus adjektivo (adverbo) plus kiom, sekvatan

de alia frazparto, en frazoj kiel la ĉi-supraj.

§80

La kiom-ismo do ne elektis inter du Zamenhofaj ekzemploj,

ĝi konscie kaj intence ŝanĝis la Zamenhofan uzadon, en la

konvinko ke la nova formo estas pli logika, do pli korekta,

apelaciante al la konata maksimo: ”En lingvo artefarita ĉiu

havas la rajton uzi formon pli logikan”. ĉe tio ĝiaj disĉiploj tamen pretervidas multajn eldirojn de Zamenhof per kiuj li

komentariis ĉi tiun maksimon, avertante kontraŭ ”perfektiga-

do”. Oni nur legu la korespondadon inter Javal kaj Zamenhof

pri reformoj en ”Leteroj de Zamenhof”, kaj relegu en Letero

248 la tipan kaj multsignifan ”Peza ŝtono defalis de mia bru-

sto …”, skribitan kiam la reformdanĝero pasis.

La prezidanto de la Akademio jam plurfoje esprimis kiel

sian opinion, ke la tiom-kiom-ismo estas kontraŭ la Funda-

mento, sed oni rebatis tiun opinion per argumentoj prenitaj

el la antaŭparolo al tiu sama Fundamento.

Efektive, tiu antaŭparolo lasas tiom da elasteco, per la

”vojo de neologismoj”, ke estas tre malfacile kondamni ian ajn novan formon. Sed oni ne pretervidu, ke en la koncerna kazo

ne temas pri punkto unu de tiu antaŭparolo (la kreado de no-

vaj vortoj), sed pri la dua punkto: propono de nova gramatika

formo, de nova regulo. ĉar neniu ja kontestos ke la proponita, kaj de multaj jam enkondukita novaĵo ne rilatas la vortaron,

93

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

sed la gramatikon. Tial estas sofisma elturniĝo, se iu kiom-

isto respondas al S-ro Isbrucker (kaj tio efektive okazis!): ”La frazo: Mi estas tiel forta kiel vi, troviĝas en la Ekzercaro kaj ne en la Gramatiko deksesregula, kaj la formoj el la Ekzercaro ne estas same strikte aplikendaj kiom (!) la reguloj de la Gramatiko”.

Tiu sinjoro tute ne atentas ke la deksesregula gramatiko

estas ne pli ol ”fundamenta gramatiko” (tia Zamenhof nomis

ĝin, vidu en la ”Fundamento de Esperanto” pĝ 1!), ellaborita

per la Ekzercaro, kaj ke, sen tiu Ekzercaro, ni eĉ ne scius kiel uzi ĝin en la praktiko. Oni ne faru el tiu ”fundamenta gramatiko” novan superfundamenton super La ”Fundamento”!

La kazo ”tiom-kiom” estas en si mem gramatika kazo, kaj

neniu kun eĉ nur iom da sana prudento povos aŭ provos re-

futi tion! ¯i estas ankaŭ multe pli grava ol ĉiuj aliaj disputeblaj punktoj en la Fundamento kiel ekzemple: po tri pomoj

aŭ pomojn, anstataŭ kafo aŭ kafon, kvar metroj da aŭ de tiu

ĉi ŝtofo. ĉar la tiom-kiom-ismo grave ŝanĝas la tutan aspekton de nia lingvo kaj impresas ĉiun kiel nova dialekto.

Kiel ajn estu: La kiom-istoj ignoris el tiu sama Fundamen-

to la gravan admonon, kiu koncernas ĝuste ĝian duan punk-

ton, la ”perfektigadon” per novaj reguloj:

”Sed ni devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia ”per-

fektigado” de la lingvo: a. Ili devas tion fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco. b. fari tion povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta Esperantistaro”.

94

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§81

Ni nun vidu la tiom-kiom-malsanon en ĝiaj konsekvencoj. La

unua paŝo estas, kiel ni jam diris, la uzado de tiom-kiom an-

stataŭ tiel-kiel kun adjektivo aŭ adverbo. Ekz.:

  1. Ili ne estas tiom malbonaj kiom la homoj. (Perfido 61, Kru-

it)

  1. Li estis tiom vanta kiom karnavala arlekeno. (Perfido 79)

  2. Vestita tiom mizere kiom neniu alia knabo. (La nevenkebla

¯eno, pĝ 16, Faulhaber)

  1. Henĉjo ankoraŭ ne estas tiom aĝa kiom mi. (idem 60)

  2. Mi finportis tiujn botojn ne tiom plene kiom ordinarajn.

(idem 13)

  1. … lingvo, eĉ en tiom logika formo kiom Esperanto. (La

Progr. Degenkamp)

  1. Li estas tiom alta kiom nia Horejc. (Skizoj pri Ned. pĝ 12, Degenkamp)

  2. La vivo en tiuj stratoj estas tiom regula kiom en aliaj. (Stur-mer en Por Recenzo, pĝ 27)

ĉar flanke de tiel-kiel staras same-kiel en la Zamenhofa

Esperanto, kun nur eta nuanco de diferenco, ankaŭ tiu espri-

mo estas kelkfoje ŝanĝita, sed nur de la ĝisostuloj:

  1. Tio estas same bona kiom konfesado. (Perfido 10)

  2. … pasioj same nevenkeblaj kiom absurdaj. (idem 38)

  3. … okuloj same klare bluaj kiom la ĉielo. (idem 81)

  4. La maro de l’infanoj estas same granda kiom la oceano.

(Skizoj 142)

Jam en §68 ni vidis kiel ĝisekstrema konsekvenco kondu-

95

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kas al uzado de kiom, eĉ kiam tiom aŭ same ne antaŭ-iras: ruza kiom la diablo; grandaj kiom manplatoj; diferenco granda

kiom inter du kontraŭaj polusoj, k. s.

Tiuj lastaj du formoj tamen estas ankoraŭ ne ĝeneralaj,

kaj — feliĉe — la kiom-istoj ne ĉiuj deziras iri ĝis absurdeco.

Sed jam ĝenerala fariĝis inter ili la uzado:

A. de tiom anstataŭ tiel antaŭ adjektivo aŭ adverbo:

  1. Li pendis tiom dolĉe malantaŭen. (Perl. pĝ 11); tiom stran-

ge nereale (idem 15); tiom nova (idem 24); ion tiom mal-

saĝan (idem 25); k.t.p.

  1. tiom grava degenero (La Nevenkebla ¯eno, pĝ 5); ne tiom

sovaĝe (idem 9); botojn tiom belajn (idem 12); iri tiom

malproksimen (idem 17), k.t.p.

  1. Tiom forta estis la simpatio (Por Recenzo, pĝ 13); la vivo

ne estas tiom malbona (idem 13); li promenis tiom fiera

(idem 21), k.t.p.

  1. Tial la fenestroj estas tiom grandaj (Skizoj pri Ned. pĝ 27); tiom diferencaj (idem 81), k.t.p.

B. de kiom anstataŭ kiel antaŭ adjektivo aŭ adverbo kiel

”ekkria aŭ demanda adverbo de grado”. Ekz.:

  1. Kiom malfeliĉa ĝi faris lin (Perfido, pĝ 18); kiom ajn teru-ra (idem 21); kiom komika li estas (idem 23); kiom gran-

dajn okulojn li faros (idem 43); kiom bela (idem 44); kiom

strange (idem 45), k.t.p.

  1. Kiom bedaŭrinde (La Nevenkebla ¯eno 22); kiom mizere

(idem 22); kiom grava malprovito (idem 32), k.t.p.

Mi ripetu ke ĉiuj kvin tiaj uz-manieroj estas kontraŭ-Za-

menhofaj!

96

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XVIII

GRADO KAJ MANIEKO NEDISIGEBLAJ

§82

Krom en la Zamenhofa uzado de iom por esprimi gradon

(vidu §§74-76), la kiom-istoj trovas duan motivon por siaj

plibonigoj en la karaktero de la nocio ”grado”. (vidu §72 post 6.) ni difinas: ”Grado estas kvanto de kvalito” aŭ, kiel Faulhaber diras en Laborista Esperantisto 1950, pĝ 86: ”Grado estas

speco de kvanto.”

Sur tiu, certe ne tro preciza difino, ili bazas sian opinion

ke por ”ĉiu, kiu scias logike pensi, estas klare”, ke la uzado de la kvanto-vortoj estas pli korekta ”por indiki gradojn.”

Estas iom strange ke la Esperantistaro travivis kaj traluk-

tis proksimume kvardekkvin jarojn, antaŭ ol ĉi tiu logika vero estis malkovrita. La reformistoj de ĉirkaŭ 1907 ja ofte plendis pri la tro-ofteco de tiel-kiel, sed precipe pro ties neoportuna dusilabeco, ne pro ia mallogikeco en ties uzado.

Alia rimarkinda fakto estas ke la naturaj lingvoj preskaŭ

ĉiuj montras fortan preferon por la uzado de adverboj de ma-

niero por esprimi gradojn, kaj nur en malmultaj kazoj uzas

por tio adverbojn de kvanto. Ankaŭ la patrolingvo de Zamen-

hof, la rusa, montras tiun fenomenon. En tio la kiom-ismo

trovas novan argumenton: ”Zamenhof verŝajne lasis sin in-

flui de sia propra lingvo.”

Oni tamen estu singarda kaj ne saltu al tro baldaŭaj kon-

kludoj! Se iu lingva fenomeno estas tiel ĝenerala, tiel disvasti-97

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĝinta, ke ni trovas ĝin en lingvoj de tre malproksima paren-

ceco, ni povas esti preskaŭ certaj ke iu ĝenerala ”lingvistika leĝo” troviĝas ĉe la radiko, el kiu tiu fenomeno kreskas.

La lingvoj naturaj ja ne estas tieląosaj kuiraĵoj, kiel oni

kelkfoje volas kredigi al ni.

§83

Ni do iom esploru al esencon de la nocio grado.

La vorto devenas de la latina vorto gradus, kies signifo

estas paŝo, kaj pli speciale paŝo sur ŝtuparo, do ŝtupo.

Kun tiu originala signifo ĝi troviĝas tre verŝajne en 2 Re-

ĝoj 20: 9, en la rakonto pri la malsaneco de la reĝo ˘izkija.

Atentu speciale la vorton malsupriĝis en 2 Reĝ. 20: 11 kaj en

Jesaja 38: 8.

La sunhorloĝo de Aąz havis plej verŝajne ŝtuparan for-

mon, kaj sur la ŝtupoj la ombro iris malsupren.

Duan fojon ni trovas ĝin en la surskribo super la Psalmoj

120-134, la konataj ”kantoj de Maaloth”. Maaloth signifas

”ŝtupojn” kaj en la angla biblia traduko ni trovas ankoraŭ

”Song of degrees” — kanto de gradoj.

Unu el la plej akcepteblaj ekzegezoj klarigas tiun surskri-

bon jene: Tiuj psalmoj estis kantataj de levidaj kaj pastraj

˛oroj, en la templo de Jerusalem okaze de la grandaj festoj,

kaj dum la kantado oni supreniris la ŝtuparon al la templo,

tiel ke ĉiu nova psalmo estis kantata sur nova ŝtupo.

Nu, ni lasu la plej ĝustan ekzegezon al la specialistoj de

la hebrea lingvo, por ni estas sufiĉe ke la nocio grado havas

kiel sian fonon la ideon pri ”ŝtuparo”. ĉar tio montras al ni la 98

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

vojon al ĝusta kompreno de la funkcio de ĉiu gradindiko. Ni

povas difini:

Gradindiko estas la fiksado de la relativa pozicio de io en ia supozata skalo aŭ ŝtuparo.

Ekz.: Per: ”ŝi estas tiel bela kiel ŝia fratino”, ni lokas ŝin, rilate belecon, sur la saman ŝtupon. Per: ”Li estas pli klera ol mi”, ni metas lin, rilate klerecon, sur pli altan ŝtupon. Dirante:

”La vento estis tiel forta, ke multaj branĉoj rompiĝis”, ni fiksas la ŝtupon en la skalo de forteco per la mencio de la sekvoj.

La ideo pri skalo, ŝtuparo efektive ĉiam elvokas la ideon

pri pli alta aŭ malpli alta, do la ideon pri mezurado.

Mi neniel volas kontesti ke tial la nocio grado estas pa-

renca al la nocio kvanto. Sed oni ne povas per simpla formulo

identigi ilin.

Eĉ, en kelkaj okazoj, oni povas difini la gradon per simpla

mezurado de ia kvanto (pri tio poste).

Sed la diferenco restas. Kiel la esencon de la nocio grado

mi vidas ĝian relativecon, kontraste kun la absoluteco de la

kvantoj. Tiu relativeco — la fiksado de la relativa pozicio —

portas kun si la necesecon de komparado kun aliaj ŝtupoj en

la sama skalo.

Tiel mi venas al tiu ĉi tezo: La nocio grado implicas kom-

paradon, alivorte: komparado estas inherenta en la esprimo de

ia grado.

Tio jam estas indiko en specialan direkton! ĉu ni ne vidis

ke, por esprimi komparojn, Zamenhof antaŭ ĉio, unuloke, kaj

kun granda prefero uzis la vorton kiel. (vidu §11 k. skv.)

Sed estas pli!

99

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§84

Ni renkontas la nocion grado ankaŭ, eĉ ofte, en la fiziko. Ver-

ŝajne la vorto estas ĝuste pro tio konata al ĉiu, eĉ al la plej simpla, ordinara homo, kiu neniam okupas sin pri filozofio,

lingvistiko aŭ la fiziko mem. Infano jam frue lernas ”legi la

termometron” en la hejma, familia ĉambro kaj tiel konatiĝas

kun ”gradoj”.

Baldaŭ li aŭ ŝi scias respondi la demandon: ”kiel varme

estas ĉi tie”, per ”15 gradoj, 20 gradoj”, aŭ per ”3 gradoj pli varme ol hieraŭ vespere” k. t. p.

Se tiu sama infano eniras la unuan klason de la supera

lernejo, la dektrijarulo travivos la tagon, en kiu, je sia gran-da miro, li aŭdos ke tiamaniere ni ne mezuras la varmon

mem sed nur la gradon de varmeco.

Kun iom da konsterniĝo li klopodos por sekvi la (ofte lon-

gajn) rezonadojn de sinjoro la profesoro pri fiziko, kiu ĝisŝvite penadas por klarigi ke kvanto da varmo estas io tute alia ol

grado de varmo. Kaj verŝajne li kaptos la veron de tiu aserto

nur kelkajn jarojn poste, kiam li estos solvinta jam multajn

ekzercajn problemetojn pri kalorioj, termometroj, dilatiĝoj

kaj aliaj turmentiloj.

En tiuj samaj lecionoj pri fiziko, li povos lerni ke ”grado”

estas esprimata per diversaj metodoj. Kelkfoje per mezurado

de ia kvanto. Ekz.: La gr;ado de forteco de ia solvaĵo, kiu entenas salon aŭ sukeron aŭ kalkon povas esti trovata per fik-

sado de la kvanto de miligramoj da salo k. t. p. en unu litro de la solvaĵo. Kiam ni legas ekzemple: ”En Nederlando la meza

’malmoleco’ de la trink-akvo estas 10 germanaj gradoj”, tio

100

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

signifas: unu litro da trinkakvo entenas meze 100 mg da kal-

ciaĵoj.

Sed la pli oftan kaj pli ĝeneralan manieron ni trovas ĉe la

termometroj. En tiu kazo la grado (de varmeco) estas espri-

mata kaj mezurata per sia efiko. Nome: la pli alta grado de

varmeco havas kiel efikon, ke la termometra fluidaĵo (ĉu hid-

rargo, akvo, alkoholo aŭ ia gasa) dilatiĝas, t.e. pligrandiĝas je volumeno. La hidrargo supreniras kaj tiel indikas la pli altan varmogradon.

Do: la grado esprimiĝas per la maniero de konduto de ia

materio. Laŭ tiu principo oni mezuras ĉiajn valorojn en ĉiaj

diversaj branĉoj de la fiziko.

Ankaŭ en tiu sfero ni rimarkas ke la nocio ”grado” tro-

viĝas en la sama kategorio kiel ”mezuro, forteco, kvanta, vo-

lumeno, grando, nombro, proporcio, supereco” k. s., kvan-

kam tio neniel pravigas la difinon ke ”grado estas speco de

kvanto.” Oni povas konstati nur, ke tiuj du nocioj kvanto-

grado estas inter si parencaj kaj sendube ĉiu filozofo klasos

ilin en la saman kategorion. Sed …

§85

Sed … ĉu tio havas valoron por la gramatiko de lingvoj, por

la lingvistiko? Oni lasu ĉi tiun demandon penetri profunden

en sian menson! Kaj tuj oni eksentos dubon. ĉar tiu deman-

do tuŝas la kernon de la tiom-tiel disputo, de ĝia respondo de-pendos la praveco de la uzado de tiu argumento, la sola ar-

gumento de la kiom-istoj:

”Grado estas speco de kvanto, do … grado devas esti es-

primita per la kvanto-vortoj.”

101

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉu tio vere estas logika? ĉu vere la prezidanto de nia Aka-

demio kaj ĉiuj kiuj samopinias kun li ”tordas la leĝojn de la logiko, defendante la iel-korelativojn por signifoj gradoj”?

(atentu: tio lasta estas citaĵo!)

Kompreneble mi neniel volas tie ĉi malfermi (remalfermi)

debaton pri la rolo de la logiko en Esperanto. Pri tio oni jam tre (eble tro) multe skribis. Sed mi volas insiste diri: La lingvistiko havas siajn proprajn leĝojn, siajn proprajn kategoriojn kaj ĉiu kiu provas identigi kategoriojn fizikajn, matematikajn aŭ filozofiajn kun kategorioj gramatikaj, tiu eraras, eraregas, perdas la vojon kiel blindulo, kiu klopodas por direkti flug-maŝinon.

Eĉ pli grava tiu ĉi eraro fariĝas, se oni kuraĝas uzi ĉe tio

la vorton ”logiko”, kiel tio okazas en la disputo tiom-tiel. ĉar, se la eldiro ”grado estas speco de kvanto” jam atestas pri tre granda kaj naiva supraĵemo, la konkludo: ”do grado estu esprimota per kvanto-vortoj” liveras tipan ekzemplon de malĝu-

sta, malkorekta koncepto pri la ideo ”lingvo”, per sia konfu-

zado de nocioj semantikaj kun nocioj sintaksaj; nome: se-

mantikaj (kategorioj de signifo) tute ne bezonas korespondi

kun sintaksaj kategorioj, eĉ ne povas ĉiam korespondi. Se oni

tamen serĉas tian korespondecon, eĉ postulas ĝin, oni faras

gravan logikan eraron, miksante nociojn el du diversaj terenoj.

La konstato ke grado kaj kvanto estas parencaj ideoj, kiel

ajn vera ĝi estu, neniel koncernas la praktikan lingvouzadon.

ĉar tiu praktika lingvo-uzado ne servas por manifesti filozo-

fiajn dividojn, ĝi neniel respegulas per siaj formoj la logikan konstruaĵon filozofian. Tion ĝi jam ne povas fari pro la simpla fakto ke la lingvo estas pli maljuna ol ”la filozofio”. Sed ankaŭ ne, ĉar tio ne estas ĝia tasko. La primara tasko de ”la lingvo”

102

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

estas, ke ĝi priskribas la eksteran mondon (la mondon ekster

la homo) tiel, kiel ĝi montras sin, kiel ĝi manifestas sin, en siaj multnuancaj fenomenoj.

Konkrete: Se ”la lingvo” priskribas graddiferencojn, ĝi fa-

ras tion unualoke priskribante la efikon de tiuj diferencoj, per kiu ili manifestiĝas.

§86

Ni prenu simplan ekzemplon:

Sinjorino N. N., transloĝiĝinte de P al R, trovas ke en ŝia

nova loĝloko la akvo estas ”malmola” (vidu §84). Komprene-

ble tio estas por ŝi tre malagrabla kaj en multaj konversacioj kun la novaj najbaroj ŝi plendas pri tiu ĝeno. Ni vidu kiamaniere ŝi povas esprimi sian indigniĝon pri la tro granda kvan-

to da kalciaĵoj en la akvo. ŝi povas uzi simplan adverbon, dirante:

La akvo estas tre malmola, tro malmola, iom malmola,

sufiĉe malmola, ekstreme malmola.

Tio estas tre ĝeneralaj esprimoj, kvazaŭ nedifinitaj. Estan-

te Esperantistino, ŝi eĉ havas je sia dispono specialajn espri-milojn, nome la afiksojn et kaj eg, uzotajn adverbe aŭ afikse: La akvo tie ĉi estas ete malmola, aŭ ege malmola, aŭ mal-moleta aŭ malmolega, aŭ treege malmola.

Pli fortajn esprimojn ŝi povas uzi en malbona humoro:

La akvo estas terure malmola, diable malmola, abomeninde

malmola.

Jam ŝi do uzas adverbojn kiuj ankaŭ — eĉ pli ofte estas

uzataj por esprimi la manieron de ia ago, la kielecon.

103

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

La grado de malmoleco estas esprimebla eĉ per adjektivo,

se ŝi diras:

ĉi tie la malmoleco de la akvo estas granda, grandega.

(Atentu ke oni tamen ne povas diri: La akvo estas grande mal-

mola! ĉu nova ”nelogikaĵo?)

Sinjorino N. N. ankoraŭ ne estas je la fino de sia Latino.

Por esprimi la gradon ŝi povas fari komparojn:

La akvo tie ĉi estas pli malmola ol en P, same malmola kiel

en S.

La incito kiun ŝi spertas, povas eĉ kondtiki ŝin al strangaj

komparoj, tiel ke ŝi grumblas:

La akvo estas malmola kiel ŝtono, malmola kiel ŝtipo, mal-

mola kiel granito, malmola kiel bastono.

Tiajn komparojn mi jam menciis kaj priparolis en §§61-

68, kie ni ankaŭ vidis kiamaniere tiaj komparoj gradindikaj

povas evolui el pli sencoplenaj komparoj, kiuj samtempe es-

primas kaj manieron (aŭ specialan aspekton) kaj gradon.

§87

ĉiuj gradindikoj de §86 tamen estas ne tre precizaj, sed pli aŭ malpli ĝeneralaj. Kion faros nia samideanino, se ŝi volos pli

nete specialigi? Tiam ŝi esprimos la gradon per menciado de

ĝiaj efikoj. Ekzemple: La akvo estas tiel malmola ke la sapo tute ne volas ŝaŭmi. La akvo estas tre malmola tie ĉi, eĉ tiel, ke mi uzas duoble pli da sodo ol en P. La akvo estas tiel malmola, ke miaj manoj iĝas tute malglataj. La akvo estas tiel malmola, ke ĉiuj miaj kaldronoj havas dikan kalktegon. K. t. p.

La vorto tiel havas tie ĉi duoblan funkcion: 1e. ĝi anoncas

en konciza formo en la ĉefpropozicio la enhavon de la sub-

104

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

propozicio. 2e. ĝi estas subordigita al la adjektivo por indiki ke la enhavo de la subpropozicio servas por esprimi la gradon

de tiu adjektivo.

La subpropozicio esprimas ian manieron de agado aŭ su-

ferado; tiu maniero estas — tute nature — anoncita per la ma-

nier-indika vorto tiel, kiu samtempe esprimas la gradon. Ali-

vorte: La grado estas esprimita per ia agmaniero.

Klare ni konstatas la veron de la regulo kiun ni jam tro-

vis en §60 kaj §66: En la praktika lingvo-uzado grado kaj ma-

niero ne estas disigeblaj.

§88

Diferenco de grado do estas praktike nur esprimebla per

komparado aŭ per menciado de la sekvoj de ĝia efiko. La fi-

zika aŭ matematika maniero por fiksi graddiferencojn per

mezurado de ia kvanto (§84) tute ne ludas ian rolon en la

lingvo-uzado, sed tio ĉi lasta ofte sekvas la alian manieron,

nome la manieron de la termometro, kiu mezuras la gradon

per la kondutmaniero (de hidrargo aŭ io tia).

¯uste tio estas la kaŭzo ke en la naturaj lingvoj la gradin-

dikaj adverboj evoluis el la manierindikaj. Sed tio ne estas nur interesa historia fakto; la alternado de grado-maniero, kaj la neebleco disigi ilin montras sin ankoraŭ ĉiutage.

Tio estas eĉ unu el la malmultaj punktoj pri kiuj grama-

tikistoj modernaj kaj elmodaj samopinias. Mi citu du eldirojn: La unua estas el 1892. En parto II, pĝ 107 de sia ”Neder-landsche Spraakkunst” (kiu dum jardekoj estis la aŭtoritato

en Nederlando), C. H. den Hartog skribas: ”Vanaj estos la klo-

podoj por apartigi gradon kaj manieron en multaj kazoj.”

105

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

La dua estas el 1948, el ”Stilistische Grammatica” de G. S.

Overdiep: ”Gradadjektoj estas speciala nuanco de manierad-

jektoj”.

Nur kelkaj Esperanto-gramatikistoj havas alian opinion.

Sed tiel ili trudas al la Esperantistaro tute falsan dilemon kaj puŝas ĝin en la pozicio de la kompatinda junulo, kiu ne povis decidi ĉu li esprimu la gradon de sia amo al sia fianĉino

per la kvanto de siaj kisoj aŭ per la maniero de sia kisado. Kaj pri tiaj problemoj oni nepre ne tro cerbumu!

§89

Kelkaj ilustraĵoj:

  1. Li scias sian lecionon perfekte. ĉu tio estas laŭ perfekta

maniero aŭ en perfekta grado? Ambaŭ!

  1. Kiel ili turmentis min! ĉu tio rilatas la manieron de tur-

mentado aŭ la gradon? Ambaŭ! La grado (t.e. la intense-

co) de la turmentado manifestiĝis per la rafinitaj manie-

roj de turmentado!

  1. ŝi estas eksterordinarie bela. (F. Krest. 19) ĉu bela en eksterordinara maniero aŭ en eksterordinara grado? Ambaŭ:

la unua esprimas la duan. En la saman grupon ni povas

meti esprimojn kiel: eksterordinare rapide (F. Krest. 122),

kadavre pala (Fab. 100), mirinde silenta (Fab. 80), neĝe

blanka, kisinde ĉarmaj, ridige malgranda, velure verda,

morte laca, k.t.p. (kp. §61 k. skv.)

  1. ŝi sentis sin neniel trankvila (Kruit en La Perfido, 41). ĉu trankvila en nenia maniero? Aŭ maltrankvila en forta grado? Ambaŭ? ĉar ŝi estas maltrankvila en ĉiaj manieroj, tial

ŝi atingas la plej grandan gradon de maltrankvileco! Aten-

106

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tu ke eĉ sinjoro Kruit ne skribis: ŝi sentis sin neniom tran-

kvila, kvankam la gradindiko estas nekontestebla!

  1. ŝi sentis sin iel malvigla, io mankis al ŝi (Fab. III 107); Iel malfacile iras la afero ĉe mia diino (Marta 54). En ambaŭ

frazoj iel esprimas gradon kaj manieron tute kiel en la

aliaj ekzemploj.

  1. ĉu la mondo tiel freneziĝas, ke niaj semoj disbloviĝos kaj

dronos inter la ondoj de la historio? (Szilagyi) ĉu maniero

aŭ grado? Ambaŭ! La grado esprimiĝas per la maniero.

  1. Ili estis tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus.

(Fab. III 95) ĉu tiamaniere spritaj aŭ tiagrade? Ambaŭ!

  1. Kio vin tiel afliktas? (Marta 60) T.e.: Kio afliktas vin tiamaniere, ke vi atingis tian gradon de aflikteco?

  2. Li komencis tremi tiel, ke li ne povis eligi eĉ unu vorton.

La maniero de tremado, kiu malhelpas lin paroli, perfidas

la gradon de intenseco de tiu tremado.

  1. ŝi ruĝiĝis tiel, ke la larmoj ekŝprucis en ŝiaj okuloj. Denove la sama.

  2. ¯i tiel laŭte kantis, ke oni aŭdis resonadon.

  3. Pluvis, kvazaŭ oni elĵetis la akvon per bareloj. Ankaŭ ĉi tie la maniero de pluvado esprimas la intensecon de pluvado.

  4. Li estas tiel avara ke li formanĝus siajn proprajn fingrojn.

Denove la maniero de avareco (rilate manĝadon) montras

la gradon de avareco.

ĉi tiu dektrio estas ad libitum multobligebla! Se oni aten-

tas la fenomenon dum la legado de kiu ajn libro, oni trovos

centojn da similaj frazoj.

107

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§90

Per la §§82-89 ni miaopinie sufiĉe montris ke la bazo kiun la

kiom-istoj ŝovis sub sian preferon de kiom-tiom, estas tute

senvalora, eĉ falsa kaj erariga. La ligiteco inter grado kaj maniero estas tiel granda, ke, kontraŭe, la uzado de tiel kaj kiel povas esti nomata ”logika”, se oni almenaŭ prenas la vorton

ne en ia filozofia senco, sed en la senco de ”tute natura, mem-komprenebla, evidenta”. Ankaŭ en tiu ĉi kazo, kie Zamenhof

sekvis ”la naturan vojon”, li ne faris erarojn kaj estis neniel nekonsekvenca!

Krom la gravaj argumentoj de §§82-89, ekzistas tamen

kelkaj sekundaraj argumentoj, kiuj plifortigas la kazon por

tiel-kiel. Ili estas:

  1. Zamenhof uzis kiom ofte en adverba funkcio, sed neni-

am en prepozicia funkcio. Tiun lastan funkcion ĝi ja havas en

esprimoj kiel:

Tio estas same bona kiom konfesado (Perfido 10); plena

kiom sako (id. 98); Ili ne estas tiom belaj kiom miaj (Nevenk.

¯eno 39); ŝi kantis tiom bele kiom anĝelo.

Atentu bone ke mi ne skribas: Kiom E S T A S prepozicio,

aŭ: Kiom estas pseŭdo-prepozicio, sed nur ke kiom havas en tiaj esprimoj prepozician funkcion.

Tion saman ni vidis pri kiel (§§11, 16, 58, 60), kaj pro tiu

prepozicia funkcio ĝi ne povas esti anstataŭigata per kia.

Kiom do havas kun kia la saman komunan trajton ke ili

neniam uziĝas prepozicie. Ni jam detale priparolis tion rila-

te la vorton kia kaj poste vidos kian motivon Zamenhof po-

vus havi por agi same rilate kiom.

108

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§91

  1. Dua flanka argumento kontraŭ kiom kuŝas en la fonetika

valoro de tiu vorto.

Efektive, la enkonduko de centoj da kiom-oj sonas tre

malagrable! Pri tio atentigite, la kiom-istoj neniel neas tiun konstaton, sed bagateligas ĝin per eldiroj kiel: ”Tio estas nur afero de kutimo” aŭ ”Pri gustoj oni ne disputu”. Kontraŭ tio

oni povas rimarkigi, ke la belsoneco de iu lingvo ja ne estas

tute malgrava kaj ke ankaŭ la naturaj lingvoj evitas tiajn pez-sonajn vortojn en negravaj (sintakse negravaj) pozicioj.

La reformistoj de ĉirkaŭ 1907 plendis pri la pezeco kaj

maloportuneco de la dusilabaj tiel-kiel. En siaj reformprojek-

toj (eldevigitaj ”kontraŭ koro” de la cirkonstancoj) Zamenhof

proponis la neologismajn formojn kom por kiel, kaj sik por tiel, verŝajne laŭ la franca comme kaj si (de latina sic). Feliĉe tiu propono restis mortnaskita infano. La uzadkampo de la Esperanta kiel ja estas multe pli ampleksa ol tiu de la franca

comme; kaj centoj da komoj, kvankam havante la avantaĝon

de unusilabeco, terure pezigus la lingvon. Tio des pli validas por la dusilaba kiom. Tio ne estas nur afero de gusto! La fonetika valoro de -om estas multe pli peza ol tiu de -el. La sono, prezentita per I, ne nomiĝas sen kaŭzo la likvida konsonanto.

Per tio la fonetiko volas esprimi ke ĝi tre facile kombiniĝas

kun ĉiaj aliaj vokaloj kaj konsonantoj.

Tia facila kombin-povo estas tre taŭga ĝuste por la mult-

uzita Esperanta kiel kaj la vorto kiom tute malhavas ĝin. Tial iu teksto kun multaj kiel-oj restas flua kaj facile elparolebla, dum la sama teksto kun kiom-oj sonas peze, ”morne”.

109

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Tion ankaŭ kaŭzas la obtuza sono de o kompare kun la

facila sono e. Fine ankaŭ la kombino i-e estas fonetike pli facile farebla ol i-o. Konsiderante ĉion ĉi, oni ne povas ŝultrolevante ignori la argumenton de belsoneco.

110

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XIX

LA ZAMENHOFA UZADO

DE LA IOM-VORTOJ

§92

Estas nekontestebla fakto ke Zamenhof uzis ankaŭ la iom-

vortojn por esprimi gradojn. La kiom-istoj ne ĉesas atentigi

pri tio, aldonante ke en tio kuŝas ia nekonsekvenceco kaj, —

ĉar laŭ ilia opinio la uzado de la iom-vortoj estas pli logika —

ankaŭ ia manko de logikeco. Ili vidas, kiel ĉiu alia kiu legas la verkojn de Zamenhof, ke la iel-formoj laŭ nombro treege superas la iom-formojn tiel ke tiuj lastaj eĉ ŝajnas esceptaj, sed ili ne akceptas tiun konstaton kiel argumenton kontraŭ kiom-ismo.

Kurioza kaj karakteriza estas la klarigo, kiun Faulhaber

donas en sia parolado ”Tra mallumaj koridoroj de la lingva

labirinto”, kie li diras: ”Konscie aŭ nekonscie Zamenhof mem

uzis tiun liberon (nome: uzi formon pli logikan) en okazoj en

kiuj lia sento por logiko evidente estas pli potenca ol la modelo, kiun li mem donis”. (Lab. Esperantisto 1950 — Nro 11 pĝ 86).

Kaj poste: ”El tio montriĝas, ke la naturo estas pli forta ol la doktrino”. (ibid.)

ĉe tia argumentado oni nur povas levi la ŝultrojn. Imagu

do: Zamenhof, ĉiam je sia gardo por obei al siaj propraj mo-

deloj, sed de tempo al tempo, eble pro laceco aŭ dormo aŭ

trorapidemo, kaptita de la potenca monstro L O G I K O, kiu

devigas lin devii de siaj propraj vojoj por oferi incenson sur Lia altaro. Sceno, inda por karikaturisto!

111

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉar efektive: Tia prezentado estas karikatura. Kontraŭ tio

mi metas: Zamenhof uzis la iom-vortojn por esprimi gradojn

konscie, regule kaj konsekvence, ĉiufoje kiam li bezonis ilin por esprimi difinitan gramatikan aŭ stilan nuancon.

Ni jam vidis la validecon de tiu tezo koncerne la uzadon

de iom (§§74-77), ni pruvos ĝin en la daŭrigo por kelkaj aliaj kazoj.

§93

Unualoke ni renkontas la uzadon de tiom kaj kiom en la Za-

menhofa literaturo, por esprimi kvantojn. Kelkaj ekzemploj:

  1. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas necese,

ĉar mi devas gvidi alian laboron (Marta 108).

  1. Kiom da kapoj, tiom da opinioj (Orig. Verk. 424).

  2. Vi demandas min, kiom ”Espero” ŝuldas al mi? (O. V. 515,

temas pri monŝuldo).

  1. Li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo

(Marta 189).

  1. ĉiu delegito havas tiom da voĉoj kiomfoje po 25 anoj ha-

vas la grupoj, kiujn ili reprezentas (L. d.Z. II 283).

  1. La mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj ha-

vas la Psalmoj (Fund. Krest. 183).

Pri tiu ĉi uzado ne ekzistas diferenco de opinioj. Mi men-

cias ĝin pro kompleteco kaj ĉar ĝi donas al mi okazon diri kelkajn vortojn pri la stranga argumento, kiun kelkaj oponantoj

al la kiom-ismo pruntis el ĝi. Tiu argumento tekstas: ”La uza-

do de kiom (tiom) kiel adverbo de grado jam pro tio estas era-

ra, ke kiom tute ne estas adverbo, sed numeralo!”

112

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Mi ne hezitas nomi tiun argumenton absurda! Ke tiom

kaj kiom estas adverboj (de kvanto) jam montras la uzado de

la prepozicio da por ligi ilin al la determinita substantivo.

Komparu: tri arboj, multe da arboj, kiom da arboj, kelke da arboj.

Krom tio ni trovas en tiu eldiro la ideon ke ĉiuj vortoj ri-

latantaj la nocion kvanto iel devas aparteni al la numeraloj.

Tio ja estas tute malĝusta: kvanto-vortoj apartenas al diver-

saj vortospecoj. Komparu: pokalo da vino, pluraj samideanoj,

ĉiuj homoj, multaj homoj, multe da homoj, tri homoj, kiom da

homoj, ambaŭ homoj, la tria homo.

Tiu ĉi misideo estas despli grava, ke ĝuste la numeraloj tre

ofte tute ne estas rigardataj kiel aparta vortklaso. En Neder-

landaj gramatikoj tio estis kutimo dum longa tempo, sed pli

modernaj gramatikoj jam forlasis tiun starpunkton. ¯enera-

la jam fariĝis la opinio ke la t.n. numeraloj povas pli taŭge kaj

ĝuste esti traktataj kiel subklasoj de substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj pronomoj. Sed plej serioze estas ke tiu absurda

argumento montras nedefendeblan lingvo-koncepton. ĉar eĉ

se ekzistus aparta klaso de numeraloj, kaj eĉ se kiom apar-

tenus al tiu klaso, kie estas la leĝo kiu kondamnas ian vorton resti ”enkarcerita en sia vortspeco”? Vortoj, kaj precipe partik-loj, ja ne limigas sin je nur unu servo kaj la (dek) latindevenaj vortklasoj ne estas hermete fermitaj ĉeloj! Krome: ĉiu scias ke tiu dekklasa divido estas tute ne kontentiga, kaj ke eminen-taj lingvistoj pene serĉas pli bonan kadron.

Tiu miskoncepto — la sankteco de la malnovaj kategori-

oj — jam faris multe da malbono en diskutoj inter Esperan-

to-gramatikistoj. (vidu ankaŭ §11)

113

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§94

Dualoke Zamenhof uzis la iom-korelativojn kiel komplemen-

ton de verboj por esprimi metaforan kvanton, kaj en tiaj kazoj ili samtempe esprimas ofte gradojn de intenseco aŭ amplekseco.

ĉar, notu bone, ke ekzistas diferenco inter gradesprimo

de kvalitoj (plej ofte ĉe adjektivoj) kaj gradesprimo de agoj

(do plej ofte ĉe verboj). Fakte tiuj du formas tute apartajn kategoriojn.

Rimarkinde estas ke ĝis nun (kiom mi scias) neniu aten-

tigis pri tio, kaj ke tial la kiom-ismo kredis sin solvinta la problemon per sia difino: ”Grado estas kvanto de kvalito”, kiu

difino certe ne povas aplikiĝi, se oni parolas pri gradesprimo ĉe verboj.

La naturaj lingvoj ofte manifestas tiun diferencon ĝuste

per la uzado de la determinantaj adverboj de grado. Unuj po-

vas esti uzataj por ambaŭ celoj, aliaj nur por unu el la du.

Ekz.: En Esperanto oni povas diri: 1. Mi tre amas ŝin. 2. ŝi estas tre bela. Kaj en la Nederlanda lingvo oni povas traduki per: 1. Ik bemin haar zeer. 2. Zij is zeer mooi. Por tio lasta oni povas ankaŭ diri: 2. Zij is heel mooi, sed oni nepre ne diru: 1. Ik bemin haar heel.

Kelkaj anglaj ekzemploj: 1. It surprises me much (Tio tre

surprizas min). 2. The translation is very good (La traduko estas tre bona). Ankaŭ: 1. The shoes are too large for you (La

ŝuoj estas tro grandaj por vi). 2. I cannot walk so far: it tires me too much (Mi ne povas iri tiel malproksimen, tio lacigos

min tro /multe/).

La saman fenomenon ni trovas en la franca lingvo, kie

114

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

beaucoup determinas la verbojn, très uziĝas kun adjektivoj,

dum la adverboj havas mezan pozicion.

Kaj ĉiam ni vidas ke ekzistas tendenco uzi kvanto-vortojn

por esprimi la gradon ĉe verboj, kaj aliajn vortojn ĉe adjek-

tivoj. Zamenhof sekvis tiun tendencon, li do prenis — kiel

ofte — la naturan vojon. Kaj miaopinie ĝi estas ankaŭ tie ĉi la

ĝusta vojo! Verboj ja havas unikan lokon en la lingvo: inter

verboj kaj adjektivoj ja etendiĝas la grava diferenco inter mo-vo kaj pozicio, inter dinamiko kaj statiko; verboj ja estas la solaj vortoj kiuj esprimas la iradon de la tempo; ago bezonas

tempon, havas daŭron, esprimas proceson.

Kvankam estas tre malfacile kaj verŝajne neeble sekvi

ĉiujn komplikajn vojojn kiuj direktis la parolantan homaron

al la uzado de kvant-adverboj por gradesprimo ĉe verboj,

devas tamen ekzisti iaj motivoj por tio. ŝajnas al mi probable ke unu el la efikantaj faktoroj povas esti, ke la intenseco de ia ago ofte dependas de ties daŭro aŭ de ties amplekso. Alia faktoro certe estas la analogio. Kiel facile ja estas veni de: ”Kiom

’Espero’ ŝuldas al mi” (§93, 3) en ekzakta senco al: ”Kiom mi

ŝuldas al tiu grava klubo!” en figura senco. La sekvantaj ek-

zemploj prilumu tion:

  1. Mi turmentas min tiom, ke al mi preskaŭ la sango elŝpru-

cas el sub la ungoj (Fab. III, 74).

  1. Tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis (Marta 77).

  2. … kiu tiom en la Tantala dom’ jam furiozis (Ifig. 52).

  3. Kiuj estas la viroj, kiuj tiom vin zorgigas. (Ifig. 94).

  4. Altranĉadon mi iom scias, sed nur tiom ke mi povus al-

tranĉi kolumon (Marta 109, kp 93, 1).

115

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. Tiu lingvo tiom fortikiĝus en la mondo, ke … (Fund. Kr.

286).

  1. lom post iom ili trankviliĝis tiom ke ili ĉirkaŭflaris la gas-ton (Fund. Kr. 200).

  2. La demando neniom koncernas mian personon (O. V.457).

  3. Tio absolute neniom pligrandigas la libron (Let. de Z II

282).

  1. Kiom ajn mi provis forigi tiun kredon, mi ne sukcesis (Id.

302).

  1. Kiom ajn vi penos, nenio alvenos (Prov. 1062).

  2. Kiome mi bezonas vin (If 41).

  3. Kiome li, malfeliĉul’, suferas! (If. 54).

  4. Kiome ajn vi estas malfeliĉa (If. 43).

  5. Je kiom mi estas pli saĝa ol vi, kiel multe pli mi atingis!

(Marta 174).

  1. Mi decidis labori, kiom mi povas, por mia klerigo

(Fund. Kr. 113).

  1. Ni decidis ŝpari kiom ni nur povos kaj, kiom eble, ĉion fari mem (Fund. Kr. 114).

  2. Mi provas batali kontraŭ la malkontentuloj, kiom mi po-

vas (Let. de Z. il 311).

  1. Li devas — kiom tio estas ebla — uzi la lingvon kiom eble

plej neŭtralan (Le,t. de Z. II 330).

  1. Sed la apero, kiom mi komprenas, al nia land’ malbonon

antaŭdiras (Fund. Kr. 407).

  1. Kiom mi nur havas la eblon, mi jam dissendis mem la li-

brojn (O. V. 477).

116

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. El Aŭstralio, kiom mi memoras, mi ricevis leterojn el M.

(O. V. 481).

  1. Almenaŭ tiom kiom mi ĝin aŭdis (Fund. Kr. 408).

  2. Nur tiom kiom povas li plenumi, la vorton sian — tio es-

tas tiom kiom permesas la komuna voĉo de tuta la Danujo

(Fund. Kr. 424).

  1. La Jezuitoj permesis fumi tabakon tiom kiom ĝi servas al

la sano (Fund. Kr. 186).

  1. La kuracado (devas tion fari), kiom tion ĉi permesas la

profesio de la paciento (Fund. Kr. 233).

§95

Specialan kazon de tiom-kiom uzado prezentas al ni la espri-

mo ne tiom … kiom. Ekz.:

Li estas jam sana; kaj ne tiom dank’al la medikamentoj,

kiom dank’al honesteco kaj ordo (Rev. 43).

En ĉi tiu ekzemplo du kaŭzoj estas menciataj, kiuj kontri-

buis al lia resaniĝo: 1. medikamentoj, 2. honesteco kaj ordo.

La vortoj ne tiom … kiom indikas la proporcion laŭ kiu tiuj kaŭ-

zoj efikis: la dua havis pli grandan parton en la proceso, kvankam oni koncedis ke ankaŭ la unua iom kontribuis. Ankaŭ tio

certe estas en ia senco gradesprimo. Sed rimarku ke la grama-

tika interrilato inter tiom kaj kiom estas tute diferenca en ĉi tiu frazo kompare kun ekzemple frazoj 23, 24, 25 de §94. En

tiuj lastaj kiom komencas subpropozicion, kiu estas anonci-

ta per kaj kvazaŭ kunprenita en la vorto tiom en la ĉefpropo-

zicio. Tiu anoncilo eĉ ne estas ĉiam necesa, vidu kiel pruvon

117

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

frazon 26 (§94), kie ĝi mankas kaj konstatu ke ĝi povus manki

ankaŭ en frazoj 23 kaj 25.

La rilato tiom — kiom do troviĝas en subordiga kadro,

sed en la esprimo ne tiom … kiom de tiu ĉi paragrafo ni havas

kunordigan rilaton: kunigo de du gramatike paralelaj frazpar-

toj. Inter tiom kaj kiom do regas plena sintaksa korelativeco

(§15), ili ĉi tie formas korelativan duopon. Tial la uzado de

tiom nepre rezultigas la aperon de kiom.

Paralelojn ni trovas en la uzado de: ne nur … sed ankaŭ,

kiel … tiel ankaŭ.

§96

Se oni iom atente pristudas la Zamenhofajn ekzemplojn de

§94, oni povas fari al si kelkajn rimarkojn:

1. Kelkfoje la iom-vorto esprimas unualoke kvanton en

metafora senco, kaj nur dualoke pere de tio la gradon. Tio kva-zaŭ dependas de la uzita verbo. Vidu kiel ekzemplojn la nu-

merojn 2, 9, 12.

  1. En multaj frazoj la iom-vorto estus anstataŭigebla per

iel-vorto. Ekz. en numeroj 1, 2, 3, 4, 6, 8-14. Sed, farinte la ŝanĝon, oni ne imagu al si, ke tio ne faras diferencon. Kontraŭe, estas mia firma konvinko, ke Zamenhof, kun sia sub-

tila sento por nuancoj, intence uzis la iom-vortojn en tiuj ĉi frazoj ĝuste por esprimi tian stilan nuancon.

Komparu ekz.: ”Kiom ili turmentis min!” kun ”Kiel ili tur-

mentis min!” La objektiva, esenca enhavo de tiuj du frazoj

estas la sama. Ambaŭ esprimas fortan gradon de turmentite-

co. Sed tamen ili ne havas la saman subjektivan valoron, ili

elvokas en la menso de la aŭdanto (leganto) du diferencajn,

118

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

apartajn bildojn. La unua akcentas la oftecon, la longan daŭ-

ron aŭ la ripetitecon de la turmentoj kaj per tio markas la

intensecon. La dua elvokas bildon pri la diverseco, la rafini-

teco de la turmentoj, ĝi akcentas la manieron de turmenta do

sed ankaŭ per tio markas la intensecon. (vidu §89) Faru la sam-an provon per ekz. 10: Kiom ajn mi provis forigi … , flanke de kiel ajn mi provis forigi …

Tiun saman fenomenon oni renkontas ankaŭ ĉe la studa-

do de aliaj lingvoj. Kelkfoje ili senesperigas la studanton. El propra sperto mi rememoras la saĝan respondon kiun iu

angla profesorino donis al mi je miaj plendoj kaj demandoj:

”Kial?”, kaj ”ĉu tio vere faras diferencon?” Tiam ŝi diris:

”Well, my dear Mr. de H., it all depends on what is in your

mind!” (”tio tute dependas de tio, kion oni havas en sia men-

so”), do de tio, kion la verkisto volas vortigi.

La gradesprimo ĉe verboj permesas la uzadon de ambaŭ

rimedoj, ĝuste pro la karaktero de la verbo entute.

Malpermeso de unu el ambaŭ rimedoj malriĉigus Espe-

ranton, ĉar forprenus la eblecon esprimi subtilajn nuancojn!

  1. En la frazoj 5, 7, eble ankaŭ en 16, 17, 18 kaj certe de-

nove en la frazoj 19-26 la uzado de la iom-vortoj esprimas ne

stilan, sed gramatikan nuancon. La iom-vortoj tie havas limi-

gan funkcion. (ĉi tie mi sentas la mankon de la vorto restrik-

tiva en Esp-o.) En tiu funkcio ili neniel estas anstataŭigeblaj per iel-vortoj. Tiu limiga funkcio signifas ke la amplekseco de iu ago estas malvastigita inter certaj limoj, ke la valideco de iu konstato, deklaro, eldiro ne estas sen rezervoj, sed ke ĝi

validas nur en certa grado, nur povas aplikiĝi en specialaj kazoj, ke ĝi estas submetita al iaj plistriktigaj kondiĉoj. La nederlanda lingvo tiam uzas ”zover, voorz over, inzoverre, zo-

119

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

veel, voorzoveel”, la angla havas ”in so far as, as far as, so far as, in as much as”, la franca uzas (au) tant (que). Tre bonan

ekzemplon ni trovas en Let. de Zam. II 202, eĉ kun parafra-

zo de Zamenhof mem:

”Ni aŭskultis la voĉon de Cart nur tiom same kiom ni aŭs-

kultis la voĉojn de ĉiuj aliaj Esperantistoj; ni demandis oficiale la opinion de Cart nur en tia sama grado, en kiu ni deman-

dis la opinion de ĉiuj aliaj membroj.”

§97

La vorto kiom en sia limiga funkcio ĉiam troviĝas ĉe la kome-

neo de limigaj subpropozicioj. (Inter krampoj: Kial tiuj pro-

pozicioj ne estas menciitaj en Plena Gramatiko?) Tiuj kiom-

oj do ĉiam havas konjunkcian funkcion. Ekzistas nur unu ka-

zo en kiu tiu kiom ne estas sekvata de kompleta frazo, nome

en la esprimo: kiom eble.

Mi ripetu frazojn 19 kaj 21 el §94 kaj aldonu kelkajn Za-

menhofajn ekzemplojn pri la uzado de kiom eble.

  1. Kiom mi nur havas la eblon, mi jam dissendis mem la li-

brojn. (o. V. 477)

  1. Li devas — kiom tio estas ebla — uzi la lingvon kiom eble

plej neŭtralan. (Let. de Z. II 330)

  1. Ni decidis kiom eble ĉion fari mem. (F. K. 330)

  2. Mi persone volas kiom eble pli deteni min de korespon-

dado kun s-ro Ostwald (sed skribos al li nur, se … ) (Let.

de Z. II 92)

  1. Estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble

egale. (O. V. 429)

120

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. Mi kiom eble evitas tiun vorton. (Let. de Z. II 331)

  2. Por forigi kiom eble ankaŭ tiun ĉi oportunecon, mi kreis la vortaron ne arbitre, sed kiom eble el vorloj konataj. (F. K.

253)

  1. Vi nun jam nur bezonas lernadi kiom eble pli da vortoj. (F.

K. 292)

Flanke de tiuj malmultaj ”kiom-eble”-oj (mi trovis ĝin nur

en 12 lokoj) ekzistas en abunda amaso la esprimoj kun: kiel

eble plej (rapide, baldaŭ, granda, etc.). Mi indikas nur kelkajn trovlokojn: en Fund. Krest. pĝ 9, 65, 112, 113, 195, 245, 308

ktp.; en Or. Verk. i.a. sur pĝ 432, 437 (eĉ 4-foje), 487

El la 8 cititaj ekzemploj klare montriĝas tamen ke la du

esprimoj ne estas samvaloraj.

Kiom eble ĉiam havas la limigan funkcion, kiun ni pripa-

rolis en §96, 3. Tion tre klare montras la dua ekzemplo de tiu ĉi paragrafo, kie ni vidas ke la esprimo kiom eble devas esti rigardata kiel elipso de: kiom tio estas ebla.

Estas do nerekomendinde instrui — kiel tio kelkfoje oka-

zas — ke estas indiferente uzi kiel eble plej rapide aŭ kiom eble rapide. Ne nur ĉar Zamenhof neniam uzis la lastan esprimon

en tiu formo, sed ankaŭ kaj precipe ĉar la du esprimoj ne ha-

vas la saman signifon.

”Venu kiel eble plej rapide” estas tute pozitiva ordono; la

ordonanto ne dubas pri la ebleco veni rapide, kaj instigas al

tio.

”Venu kiom eble rapide” estas multe pli milda ordono kun

la signifo: Venu rapide, kiom tio estas ebla. La ordonanto do

ne estas certa pri tiu ebleco, li scias ke ĉiaj cirkonstancoj povas malhelpi rapidan venon.

121

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Ankaŭ en ĉi tiu kazo Zamenhof esprimis per kiom eble

specialan nuancon, kiu estas ne nur stila, sed ankaŭ grama-

tika. Nome: kiom estas ĉi tie adverbo de grado, sed kun spe-

ciala, nome limiga, funkcio.

§98

TIOM MULTE

Kvare, ni renkontas en la Zamenhofa literaturo la vortojn

tiom kaj kiom en kombino kun multe aŭ (kelkfoje kun) mal-

multe. Ekzemploj:

  1. Mi scias kiom multe da malĝojo faris al vi kelkaj intrigan-

toj. (Let. de Z. II 60)

2 …. la aferon, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj la-

boroj. (O. V. 425)

  1. Kiom ajn multe vi laboros kaj elspezos … (Let. de Z. II 285) 4. Ne ĉiuj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara fo-ririnto. (Let. de Z. II 342)

  2. Oni legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da sen-

kulpaj versoj. (Fab. III 40)

  1. tiom multe da tempo. (Fab. III 55)

  2. tiom multe da papero. (Fab. III 40)

  3. Tie estis tiom multe da siringoj kaj tiom multe da salikoj.

(id. 64)

  1. Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari. (id. 98)

  2. Parizo jam tiom multe aŭdis pri tio. (F. K. 143)

  3. Kiom ajn multe la mondo asertos, ke ŝi estas sentaŭga.

(Fab. III 78)

122

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. Kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi. (F. K.289)

  2. … ke la kongreso tiom malmulte pripensas kaj es tos tiel

blindigita, ke … F. K. 300)

  1. Kiom multe perdis la esprimo de tiuj okuloj. (Mar ta 84)

  2. Se ili labarus sur alia kampa tiom multe kiom ili laboras

por Esperanto. (L. de Z. II 187)

  1. ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe kiom ŝi povis. (Fab.

III 65)

  1. … vi, kiu faris por nia afero tiom multe kiom neniu alia ĝis nun faris. (L. de Z. 1332)

  2. Neniu scias tiom multe da historioj KIEL la dio de dormo.

(Fab. II 2)

Tiuj ĉi vortduopoj liveras al ni sufiĉe interesan gramati-

kaĵon. Juĝante laŭ la ekstera aspekto, oni diris: tiom kaj kiom estas ĉi tie adverboj de grado kiu determinas la vorton multe, do kiuj esprimas certan gradon de multeco. Sed — ĉe dua

aŭ tria pripenso — oni baldaŭ faras la malkovron ke oni po-

vas ellasi la vorton multe sen ia ajn katastrofa konsekvenco.

Provu nur:

  1. Mi scias kiom da malĝojo …

  2. jam tiom da laboroj.

  3. Kiom ajn vi laboros (kp §94, 11)

  4. kiom nia afero ŝuldas (kp §93, 3) ktp. ktp.

Estas do klare ke inter kiom (tiom) kaj multe ne ekzistas la

rilato de servanto kaj mastro, de determinanto kaj determi-

nato, ke la kiom’oj ne estas subordigitaj al la multe’oj.

Kiel ĉi tiu stranga fenomeno estas klarigebla?

La solvo ŝajnas al mi simpla: En la tabelo de korelativoj

123

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tiom kaj kiom indikas aŭ demandas je nedifinitaj kvantoj. En

si mem ili teorie ne enhavas la nocion mult’ aŭ malmult’. Sed

en la praktiko ĉiuj sentas en ili la latentan nocion mult’. Sen tio ili eĉ ne estas tradukeblaj. La universala vortaro en Fundamento de Esperanto jam tradukas ilin:

tiom — tant, autant, so much, soviel;

kiom — combien, how much, wieviel.

La sekvo estas ke en la praktika lingvo-uzado la vorto

tiom egalas al tiel multe kaj kiom al kiel multe.

Sed dua sekvo estas ke la aldono de multe al tiom aŭ

kiom, en la lingva sento de la uzanto, fariĝas preskaŭ tute

pleonasma. El gramatika, teoria vidpunkto ĝi ne estas tute su-

perflua, kiel montris ekz. 14 kun tiom malmulte, sed tio lasta estas tiel granda escepto (ĝi estas la sola ekzemplo kiun mi

trovis), ke mi sen ia skrupulo povas paroli pri: la pleonasma

multe.

Tiel ni konstatas ke multe en tiom multe kaj kiom multe

estas ne pli ol (sufiĉe superflua) plivastigo de la simplaj tiom aŭ kiom, do ke ĝi iasence determinas tiom kaj kiom, kaj ne inverse.

Se esprimi sin alie: Oni povas rigardi tiom multe (aŭ kiom

multe) kiel unu solan vorton, malgraŭ la skribmaniero en du

apartaj tutoj, komparu zoveel, soviel, tant, hoeveel, wieviel, combien.

Aŭ laŭ tria maniero, tiom kaj kiom ĉi tie ne estas grad- aŭ

kvant-adverboj ĉe multe, sed ili per si mem esprimas gradon

aŭ kvanton de multeco.

Zamenhof uzis ankaŭ la alian rimedon: Kiel multe li pen-

sadis pri Anjo (Fab. III 59). Tio do estas ekvivalento de: Kiom li pensadis pri Anjo, kaj tio lasta povas esti farata pli emfaza 124

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

jene: Kiom multe li pensadis pri Anjo. Sed oni nepre ne kon-

kludu ke ”do” kiel estas kiom, ĉar la traktita fenomeno estas

aparta, izolita kazo, rezultanta el la karaktero kaj signifo de tiom kaj kiom.

ĉi tiuj tiom multe kaj kiom multe povas simple esti rigar-

dataj kiel leksikonaj unuoj kaj oni gardu sin kontraŭ la jam farita miskompreno uzi ilin kiel argumenton por la tiom-kiom-

ismo!

§99

TIOM SAME

En la antaŭa paragrafo ni jam rimarkigis ke la vorto tiom en

si mem estas nedifinita. Tial povas okazi ke por esprimi la

ideon ”la saman kvanton” oni kelkfoje sentas la inklinon pli-

konkretigi ĝian enhavon per aldono de la vorto same. Ekz.:

  1. Antaŭ ĉio li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lin-

gvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por … (F.

K. 263)

  1. oni povas sekve ankaŭ doni tiom same, por ke estu jam

ĝuste okcent. (Revizoro 80)

  1. ¯i sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same KIEL mi.

(Fab. II 36)

  1. … havante tiom same da talento KIEL mi (Marta 39)

Por tiu ĉi uzado (ĝi estas tre malofta; la 6 ekzemploj de tiu

ĉi paragrafo estas la solaj kiujn mi trovis), validas plej-grandparte la samaj konsideroj kiel por tiom multe (malmulte).

Oni povus sen iu ajn malprofito por la senco ellasi la vor-

ton same, kaj — ankaŭ tio estas pruvanta provo por la vali-

125

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

deco de niaj rimarkigoj — en ĉiuj kvar ekzemploj oni povus

aldoni la vorton multe.

Same nur iom detaligas, plivastigas la signifon de tiom,

same kvazaŭ reliefigas la indikan valoron de la litero t en la vorto tiom.

En akordo kun §94 tiu tiom same povas esti komplemento

de ia verbo en metafora aŭ en gradesprima senco (eble en

ekz. 3 ĝi jam estas gradesprima!).

  1. Ni aŭskultis la voĉon de Cart nur tiom same kiom ni aŭs-

kultis la voĉon de ĉiuj aliaj. (L. de Z. 202)

  1. … zorgante pri vi tiom same malmulte KIEL pri aliaj sub-

fosantoj (L. de Z. 180)

Ankaŭ tiuj maloftaj tiom same kazoj estas ne pli ol izoli-

taj leksikonaĵoj, rigardeblaj kiel unuoj, kiel tradukoj de la na-cilingvaj evenveel, evenzeer, ebensoviel, autant, as much.

§100

Sed ege rimarkinde estas ke tiu tiom same estas kelkloke uzita kiel gradesprimilo ĉe adjektivoj aŭ adverboj, kvankam tio

estas granda escepto. Dekoj kaj dekoj da fojoj oni trovas tiel same kiel, (tiel same bone kiel, tiel same saĝaj kiel, tiel same belegaj kiel k. s.), sed kvarfoje mi trovis tiom same en tiu pozicio.

  1. ¯i ne havis en si plu vinon, tamen ion tiom same bonan.

(Fab. III 109)

  1. La pentraĵoj havis tiom same grandan indon KIEL bonaj

libroj. (F. K. 111)

  1. Letero iris tiom same longe KIEL hodiaŭ. (F. K. 221)

126

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. Tiom same malbone KIEL longedaŭran kuntuŝiĝon kun la

aero, ĝi elportas ankaŭ … F. K. 232)

Kvankam tiuj kvar staras flanke de dekoj da tiel same’oj,

ni ne rajtas paroli pri eraroj, neglektemo aŭ senzorgeco. La

motivo por ilia uzado ne povas esti io alia ol la deziro uzi formon tre emfazan. Pri tio ni diru iom pli en §104.

Mi tre ĝojas tamen, ke Zamenhof uzis ilin! ĉar atentu

bone la grandlitere presitajn KIEL-ojn en frazo 18 de §98, en

frazoj 3, 4 kaj 6 de §99, kaj en frazoj 2, 3 kaj 4 de ĉi tiu paragrafo.

Gravuru en vian cerbon: Zamenhof ne uzis tie yiom-

kiom, sed tiom-KIEL. Tio estas forta bato kontraŭ tiuj logiku-

loj kiuj logikumas: ”Post tia nepre sekvu kia”, aŭ ”tiom povas logike nur esti sekvata de kiom”.

Sed tiuj ĉi ekzemploj denove pruvas ke Zamenhof mala-

tentas tian logikon (!) rimadon! Denove, ĉar ni rimarkis tion

jam antaŭe kaj priparolis ĝin en §§14-24, 31-33, k. a.

Tie ni vidis ke Zamenhof neniam uzas la vorton kia kiel

rimedon por enkonduki ian apartan vorton aŭ frazeron, far-

ante el ili komplementon, ĉu suplementon de substantivo,

adjektivo aŭ adverbo, ĉu pli memstaran adjekton. La kaŭzo

estis, mallonge dirite, kia ne havas sufiĉan ĝeneralan, sufiĉe vastan sencon por ebligi ĝian uzadon kiel nura kunliganto aŭ

prepozicio sen pli.

Kaj nun ni renkontas similan fenomenon. La ekzemploj

de §93 (1,4, 5, 6), de §94 (16-26), de §98 (15-17) kaj de §99 (5) pru vas ke Zamenhof donis al kiom (kune kun ĝia adverba

karaktero) klaran konjunkcian valoron. En ĉiuj menciitaj fra-

zoj ĝi ja enkondukas kompletan subpropozicion.

127

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Sed se sekvas ne ia propozicio, sed ia frazparto, Zamen-

hof elektas KIEL eĉ malgraŭ la antaŭiranta tiom.

Kompreneble ekzistas ĉi tie kazoj, kiuj estas kvazaŭ ĝuste

sur la limo. Tamen, en la Zamenhofaj verkoj mi trovis nur tri

tiajn kazojn:

  1. Multe la lanterno estis vidinta, eble tiom same multe kiom

la tridekses sinjoroj urbaj delegitoj. (Fab. II, 117)

  1. ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi.

(O. V. 40)

  1. La rusa soldato, mortigante ˛inan soldaton, scias tre bone

ke tiu ĉi lasta neniam farus al li tiom da malbono kiom lia

samgenta pugno. (O. V. 346)

Rimarku ke en ĉiuj tri frazoj oni bezonas nur ripeti la ĉef-

propozician verbon por ekhavi propozicion de la plej simpla

konstruo, nome: subjekto + verba predikato. (1: kiom la de-

legitoj estis vidintaj; 2: kiom mi povas, 3 kiom lia samgentano farus.)

ĉi tie ni do havas la plej simplan tipon de elipseco, eĉ …

la uzado de kiom estas pruvo, ke Zamenhof sentis ilin kiel

elipsojn.

Atentu ankaŭ, ke du el la tri havas tiom same (vidu §99)

kaj la tria tiom da.

Kontraŭe, la uzado de tiom-KIEL en §98, 18, §99, 3 kaj 4,

§100, 2 (§100, 2), 3, 4 pruvas ke tie ni ne havas elipsojn, sed ke la kiel-adjekto estas kompleta en si mem. Tio dependas

kompreneble nur de la vidpunkto de la aŭtoro mem. Sed la

aliaj KIEL-uzadoj, do en frazoj ne ”kompletigeblaj” per simp-

la ripeto de la jam uzita verbo, klare montras la Zamenhofan

128

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tendencon ne uzi la vorton kiom por enduki apartan frazpar-

ton, do kvazaŭ prepozicie.

Frazo kiel: ”En tiu ĉi jaro ne pluvis tiom multe kiom last-

jare”, kiun mi trovis en iu ekzamena tasko estus nepensebla

en la Zamenhofa lingvo. (vidu §100,3.)

La kaŭzo fakte estas la sama kiel ĉe la vorto kia.

Al KIEL Zamenhof donis tre vastan, tre ĝeneralan, do tre

malprecizan kaj maldifinitan sencon. Tial ĝi taŭgas eĉ en pre-

pozicia funkcio por enkonduki komparojn laŭ plej ĝenerala

maniero sen troa precizigo de la esprimota rilato. Sed laŭ la

Zamenhofa uzado la vorto kiom malhavas tiun ĝeneralecon,

tiun ”malplenecon de signifo”, kiu estas necesa kondiĉo por

fari ĝin nura ”kunliganto”. Oni povus diri: la ideo de kvanto, de grado aŭ de limiganta grado estas en kiom tro drasta, tro

sentebla, tro manifesta, tro evidenta, tro sintruda por uzi ĝin en prepozicia funkcio. Aŭ per pli teknika termino: Kiom havas tro grandan semantikan individuecon por ebligi ĝian prepo-

zician uzadon.

Konkludo: La tiom-kiom-ismo estas rekta peko kontraŭ

la Zamenhofa uzado; tiu uzado estas neniel ne konsekvenca

kaj kaprica, sed sekvas konscie tre difinitan modelon, pro taŭ-

gaj, ĝeneralaj sintaksaj motivoj.

§101

Regule Zamenhof uzis tiom kaj kiom ĉe adjektivoj aŭ adver-

boj, se tiuj jam estas determinitaj per la adverbo pli. Ekzemploj: 1. Kiel bela estas via amo, kiom pli bona estas via amo ol

vino. (Alta Kanto 4: 10)

  1. Oni poste tiom pli senzorge povas ripozi. (F. K. 47)

129

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. ĉe la sensignifeco de la simptomoj, tiom pli granda aten-

to devas esti turnata al la plendoj de la paciento. (F. K.

230)

  1. (Tion mi eksentu nur iom pli malfrue.) Sed tiom pli pro-

funde. (Ifig. 53)

  1. (ĉu tio ne naskas kompaton?) Kaj tiom pli en mia kor’.

(Ifig. 92)

  1. (Tion) akceptis multaj jam tre malamike, tiom pli granda

estus la malkontenteco, se mi … (L. de Z. I 49)

  1. Ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke …

(Marta 39)

  1. Lia subfosado estas tiom pli danĝera, ke ĝi estas farata sub la masko de amikeco. (L. de Z. 209, ankaŭ 210)

  2. Ni ne devas fari tion, tiom pli ke la agadmaniero de S-ro

Christen ŝajnas al mi ne tre fidinda. (id. 258)

  1. Tio kaŭzis konfuzon, tiom pli ke samtempe kelkaj perso-

noj … (id. 106)

  1. Estus eble afero tro danĝera, tiom pli, ke la … (id. 316)

  2. Tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli ke ni venis al festa tago. (1 Sam. 25: 8)

  3. Mi povus rebati iliajn atakojn, tiom pli ke mi diris … (O.

V. 450)

  1. Turnu vin al ia specialisto, tiom pli ke mi min okupas

escepte de malsanoj de okuloj. (O. V. 486)

  1. La verko estas tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi en granda nombro. (O. V. 499)

Ankaŭ en ĉi tiu kazo Zamenhof adaptis sian Esperanton

130

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

al la lingvo-kutimoj de la gravaj kulturaj lingvoj. Tie oni ja an-kaŭ renkontas kvanto-vortojn ĉe la t. n. komparativoj. Oni

diras ja (france) ”beaucoup plus grand” kaj ne ”tres plus grand”, (angle) ”much better, much more dangerous” kaj ne

”very better, very more dangerous”, (germane) ”viel grösser”,

kaj ne ”sehr grösser”, (nederlande) ”veel mooier” kaj ne ”erg

mooier”, (esperante) ”multe pli bona ” kaj ne ”tre pli bona”.

Kio povas esti la kaŭzo de tia tre vastiĝinta fenomeno. Mi

vidas precipe du motivojn:

  1. Tiuj formoj precipe uziĝas kun adjektivoj (adverboj)

kiuj signifas ion mezureblan. Ekz.: Oni povas demandi ”Kiom

pli alta estas la katedrala turo de Strasburgo ol tiu de Utre˛t?”

kaj ricevos la respondoll: ”¯i estas 32 metrojn pli alta”.

En tiu demando kiom do ne rilatas al ia grado, sed al tre

difinita kvanto. La uzado kun aliaj adjektivoj (kiom pli bona

k. s.) povus esti atribuata al analogio, kiu ja estas la plej forta lingvoformanta faktoro.

Tamen mi kredas ke en ĉi tiu kazo ni devas fosi pli pro-

funden. Tial mi imputas pli da valoro al dua motivo:

  1. En §83 ni difinis gradindikon kiel la fiksadon de la re-

lativa pozicio de io en ia ”supozita skalo aŭ ŝtuparo”. Nu, la gradindika vorto ”pli” jam indikas la pozicion sur tia ŝtuparo, pozicion pli altan ol tiu de io alia. Kaj aldonado de dua gradesprimilo fiksas tiun pozicion ankoraŭ pli firme, eĉ tiel, ke la tuta proceso perdas sian relativan karakteron. Alimaniere: Tia gradesprimo en dua instanco tiel konkretigas, ke la parolanto

en sia menso transiras de la relativa sfero en la absolutan. Por muzikamantoj: La dua grad-vorto estas la dieso kiu transpo-nas la melodion en alian tonskalon.

Tio kaŭzas ke la uzanto sentas sin kvazaŭ li estus mezu-

131

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ranta. Vidu la unuan ekzemplon (el Alta Kanto 4: 10): ”Vino

estas bona, via amo pli bona”; per tio tiuj du havas siajn po-

ziciojn indikitaj. Kaj nun la ekstaza amanto kvazaŭ mezuras la distancon inter tiuj du pozicioj en la skalo de boneco, ”Kiom

pli bona …”!

§102

Volonte mi interŝanĝos mian klarigon por ia pli bona, sed

nekontestebla estas la fakto ke ĉi tiu fenomeno prezentas al

ni novan apartan kazon, de ĉiuj lingvoj distingitan dis-de la

gradesprimo en unua instanco.

Tial oni povas nur miri pri la supraĵemo per kiu iaj, kiom-

batalantoj volas ”logike” pruvi ke la uzado de ”tiom pli gran-

da” pravigas la uzadon de ”tiom granda kiom”. Tre mankha-

va estas la rezono kiun ni menciis en §72 sub. 7. La aŭtoro

bazas sin sur ekzemplo kiu esprimas nur la kvanton: ”Kiom pli

alta ĝi estas? ¯i estas 10 metrojn pli alta”.

Tio havas nenian rilaton kun gradesprimo!

Poste li saltas de ”kiom pli alta” al ”kiom alta”, kaj konklu-

das, ke tio estas sufiĉa pruvo, ke la iom-korelativoj ”logike”

havas signifon de grado.

Efektive, la iom-korelativoj povas esprimi gradojn, same

kiel la iel-vortoj, sed oni ne povas pruvi tion per tia riskoplena

”salto mortale”!

132

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

§103

Ankoraŭ du rimarkigoj:

  1. En §101, 7 ni trovas tiom pli post ju pli. ŝajnas al mi pli bone uzi en tiaj frazoj: des pli, kvankam tiom pli estas certe defendebla.

  2. En la frazoj 5, 7, 9-15 oni povus plivastigi la solstaran-

tan pli per la vorto multe (kp. §§98, 99).

  1. La esprimo tiom … ke ĉe la kapo de iu subpropozicio

havas tre apartan funkcion. Name, ĝi anoncas ke la subpro-

pozicio mencios kaŭzon aŭ motivon (ofte surprizan aŭ neaten-

ditan) de la ĉefpropozicia ago. La gradesprima valoro de tiom

en tiu formo estas tial treege malforta, eble eĉ duba. Plej simple estas rigardi la vortkombinon tiom pli ke kiel leksikonan

apartaĵon, kiel ”esperantismon”, ne analizante ĝin.

Kelkloke Zamenhof uzas des pli ke en precize la sama

funkcio. Ankaŭ eĉ tial la formo tiom pli ke ne povas servi por apogi la tiom-kiom-ismon: speciala kazo ja ne havas valoron

por distili el ĝi ĝeneralan regulon.

§104

Nun ni venas al nia lasta punkto: Ekzistas kelkaj, tre malmul-

taj frazoj, en kiuj Zamenhof uzas tiom aŭ kiom kiel adverbojn

de grado rekte determinantajn adjektivojn aŭ adverbojn.

Jen ĉiuj, kiujn mi trovis:

  1. La propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas ĝiaj

lastaj progresoj, estas apenaŭ komencata. (L. de Z. I 323)

  1. … milojn da personoj kiuj tiom multe, kaj tiom longe kaj

tiom malfacile laboris … (L. de Z. II 53)

133

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

  1. … Esperantistoj, kiom ajn grandaj estas iliaj personaj pre-

stiĝo kaj aŭtoritato. (L. de Z. II 142)

  1. Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema. (Rab. 137)

  2. Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blin-

digita, ke … (F. K. 304, kp. 300)

  1. Ilia lingvo prezentas ion tiom (kursive presita en la origi-nalo!) perfektan, ke … (F. K. 312)

  2. ¯i estis nur tiom alta ke ili povis veturi tra ĝi en la fin-gringo’. (Fab. II 7)

  3. La vojetoj estas prilumitaj, almenaŭ tiom, ke oni havus

sufiĉe da lumo por la plua irado. (Fab. III 111).

Krom tio ni renkontas escept-okaze tiom multaj aŭ kiom

multaj, ekz.:

  1. … kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj (F. K. 217)

  2. … tiom multaj da aferoj … (!?) (Fab. III 113)

Regule tamen estas: tiel multaj kaj kiel multaj (vidu ekz.

Psalmoj 3, 25, 104)

Mi nepre atentigas miajn legantojn pri la ekstreme gran-

da malofteco de tiaj ekzemploj. Ekzistas diversaj libroj de Zamenhof, en kiuj mi eĉ ne trovis unu solan ekzemplon (Mar-

ta, Revizoro, Ifigenio, Maln. Test.), nur unufoje mi renkontis ĉi tiun kazon en Rabistoj, en Fabeloj II, en Fabeloj III, en Leteroj de Z. I; dufoje en Let. de Z. II, kaj en Fund. Krest.

Ili preskaŭ dronas en la maro de miloj da tiel-oj en simi-

la pozicio. Malgraŭ tio mi ne kredas ke Zamenhof uzis ilin

pro manko je sinkritiko, aŭ eĉ simple pro ”forglito de la plu-

mo”. Tio ja ne estas ebla! ¯uste pro sia malofteco ili estas tiel frapaj ke ili kvazaŭ ”saltas en la okulon”, kaj do certe estus el-134

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kribritaj ĉe eĉ tre supraĵa tralegado aŭ korektado. Ne, Zamen-

hof ne eraris kaj ankaŭ ne estis devigita de ia logiko, ”kiu estis pli potenco ol lia propra modelo”. (vidu • 92)

Sed estas inverse!

¯uste tiu ekstrema malofteco estis por Zamenhof rimedo

por atingi ian deziritan stilan nuancon, kiun li opiniis nece-

sa. Plej ofte tio estas la deziro uzi formon tre emfazan, ekz. en la n-roj 1, 3, 5, 6; komparu tiel blindigitan sur pĝ 300 de F. K.

kun: ”Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, … tiom blindigita —” sur

pĝ 304, kaj atentu la kursivan tiom sur pĝ 312.

En ekzemplo 2 ni povas sendube konstati la influon de

tiom multe, krom la deziro emfazi plej forte. Influo de tiom

multe verŝajne ankaŭ estas la kaŭzo por la uzado de la mal-

ofta tiom multaj, kiu povus esti anstataŭigata per tiom multe

da.

En ekz. 4, 7, 8 la afero estas iom alia.

Frazo 4: ”Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema” es-

tas parolita al tre senkompata homo. La parolinto, petite doni sian benon, plenumas tiun peton, tamen faras la benon dependa de la estonta kompatemo de la rabisto. Kiom do havas

la ”limigan funkcion” de §96, 3 kaj §97. (komparu §94-14)

Konsiderinte tion, mi havas la opinion ke tiom en la unua

propozicio propre ne rilatas strikte al ”feliĉa”, sed la tuta predikato ”estu feliĉa”, tiel ke la frazo estas tute samvalora kun:

”Estu feliĉa (tiom), kiom vi estos kompatema”. Se estas tiel, la frazo ne apartenas al ĉi tiu grupo, sed devus havi sian lokon

en §94, kiel n-ro 27.

Evidente estas ĉiuokaze ke ĝi esprimas specialan nuan-

con!

Limigan nuancon ni ankaŭ trovas en n-roj 7 kaj 8. Aten-

135

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tu ke en n-ro 7 ne estas parolo pro efektiva alteco. En n-roj

5 kaj 8 verŝajne la fakto, ke ”blindigita” kaj ”prilumitaj” estas participoj, do de-verb-aĵoj, ludas ankaŭ rolon.

Zamenhof estis plene konscia ke ofta uzado de tiu rime-

do forprenus ĝian frapecon kaj saĝe li limigis sin je tiu kon-

statita maloftegeco. Tiu estu averto por tiuj personoj, kiuj tute laŭ kaprico uzas jen tiel-, jen tiom-formojn laŭ la ”inspiro” de la momento.

ĉar tio estas unu el la plej fatalaj sekvoj de la ”kiel-kiom-

milito”, ke multaj, tre multaj, tiris el ĝi la solan konkludon:

”Estas tute indiferente kion uzi, ĉu tiom-oj, ĉu tiel-oj, ĉar Zamenhof mem agis same!” Klare ni povas konstati tion en la Es-

peranto-literaturo de post proks. 1937. Kaj tiel kreskas la dan-

ĝero ke la posta generacio ne plu povos distingi puran Espe-

ranton disde fuŝita, malriĉigita.

136

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

XX

KONKLUDOJ KAJ FINO

§105

En §40 mi povis kapti la Zamenhofan uzadon de tia-kia, tia-

kiu kaj tia-kiel en kelkaj simplaj reguloj.

Provante la samon por la uzado de tiel, kiel, tiom, kiom,

en gradindika funkcio, la reguloj ne povas esti tiel simplaj, sed oni ne forgesu ke por komencantoj parto el ili jam estas sufi-

ĉa. Unu averto iru antaŭe: Post §§94-104, kun iliaj multaj ilustrantaj, Zamenhofaj ekzemploj supraĵa studanto povus senti

la inklinon konkludi ke la Zamenhofa uzado de tiom kaj kiom

estas tre abunda. Sed la malo estas vera. Oni povas ofte legi

tutajn sinsekvajn paĝojn sen renkontado kun iaj tiom-kiom-

aĵoj!

Por indiki gradojn Zamenhof agis laŭ jenaj principoj: Oni

uzu:

A. 1. ĉe adjektivoj (adverboj) la iel-serion + iom §§ 75-78)

  1. ĉe adjektivoj en la komparativo: la iom-serion (§§ 101-

103)

B. ĉe verboj:

  1. ĝenerale: la iel-serion + iom

  2. por indiki gradojn de intenseco, amplekso aŭ daŭro,

sen ia ajn rilato al la maniero de agado: la iom-serion (§§

94-96)

  1. En kazo B2 tiom, kiom kaj tiom … kiom povas, laŭ

(efektiva aŭ nur sentata) bezono, esti pliprecizigataj aŭ

137

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

pliakcentataj per multe aŭ same. (§§ 98-99) Paralele oni

do havas:

a. tiom, kiom, tiom … kiom

b. tiom multe, kiom multe, tiom multe … kiom

c. tiom same, kiom same, tiom same … kiom.

4. La vorto kiom, enkondukante subpropozicion, povas

havi limigan funkcion, limigante la ampleksecon de la va-

lideco de la ĉefpropozicia enhavo. (§96, 3)

C. Specialaj kazoj:

  1. Kiom eble = Kiom tio estas ebla (B 4) (§97).

  2. Nur tre malofte, por atingi specialan nuancon aŭ efek-

ton, oni povas uzi tiom, tiom same, kaj kiom ĉe adjektivoj

(adverboj) (§§100, 104). Oni tamen uzu tiun licencon

same ŝpare kiel Zamenhof, t. e. preskaŭ neniam.

  1. La subordigan tiom … kiom oni uzu nur se kiom enkon-

dukas kompletan subpropozicion.

En lernolibroj por komencantoj sufiĉas A1 en kombino

kun B1, en daŭrigaj kursoj kaj libroj oni povus kompletigi per A2 kaj B2.

B3, 4 kaj C1 estu instruataj kiel leksikonaj (vortaraj) apar-

taĵoj.

Forte oni avertu kontraŭ la ne-Zamenhofa tiom … kiom.

C2 restu privilegio por literaturistoj!

§106

Post la praktika resumo de §105 sekvu kelkaj vortoj, kiujn oni povus rigardi kiel teorian resumon.

Se oni klopodas por prezenti la tutan konflikton tiom …

138

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tiel en unu tezo, mi kredas ke la sekvonta redonas ĝin ĝuste

kaj koncize:

Gradesprimo ne estas afero de analiza difino, sed de

(ofte kompara) priskribo de fenomenoj.

a. ¯i ne estas afero de analiza difino! Tial oni ne povas ”solvi la problemon” per abstraktaj teoriaĵoj. Rezonoj kiel: ”La

iel-serio esprimas la manieron, la iom-serio esprimas la

kvanton, por esprimi gradojn mi propradire bezonus

trian serion, sed ĝi mankas en Esperanto … bedaŭrinde”;

tiaj rezonoj estas nur pruvoj pri krudaj miskonceptoj!

Paroli pri ”erareco de Zamenhofaj formoj”, pri ”io kio laŭ-

logike ne estas en ordo”, pri la ”ekzisto de grava eraro kiun

ni deziras korekti” (La Progr. 1938, pĝ 98, 130) nur pru-

vas la supraĵemon de tiaj eldiroj. ĉar:

b. Gradesprimo estas afero de priskribo de fenomenoj! Tial

ĝi povas okazi per ĉiaj lingvaj rimedoj. Jen ĝi esprimiĝas

per originalaj adverboj kiel tre, tro, pli, jen per derivitaj: sufiĉe, multe, forte, terure; jen ĝi estas indikita per ia adjektivo, jen per ia afikso; jen ĝi necesigas komparon, jen ĝi

estas menciita per la efikoj; jen la substantivo mem espri-

mas ĝin, jen ia substantivo bezonas ĉiajn komplementojn.

Kelkajn ilustrantajn ekzemplojn mi donis en §§86 kaj 87,

kaj diversaj ceteraj lokoj montriĝis ke speciale la ligiteco

inter maniero kaj grado estas tiel forta, ke ĝi ne estas mal-

ligebla.

ĉiaj vortoj povas esprimi gradojn, sed tre speciale ĉiuj in-

dikaj aŭ ekkriaj vortoj. Ofte nur iom pli da akcento estas sufi-

ĉa por ke la senco de tia vorto havu kroman gradindikan valo-

139

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ron. Tio validas por tiel, kiel tiom, kiom, sed same multe por tia kaj kia.

Ekz.: ”Kia vetero!” povas esprimi gradon de boneco aŭ

(laŭ la cirkonstancoj) de malboneco.

”Estis tia ventego ke la arboj renversiĝis”: grado de forte-

co.

”ĉu li vere loĝas tie”: grado de malproksimeco.

Ne estas hazardo ke ĉiuj lingvoj havas nur tiom malmulte

da pure gradesprimaj adverboj (en Esp. tro, tre, pli), sed uzas aliajn rimedojn. Tio donas al la lingvoj la eblecon esprimi

dekojn da nuancoj en la gradesprimo, tio faras ilin flekseblaj kaj riĉaj instrumentoj.

Ne estas malfeliĉa bedaŭrindaĵo ke Zamenhof ne kreis

apartan gradespriman korelativo-serion. Tio estu kaŭzo por

granda ĝojo, ĉar — se ĝi ekzistus — neniu scius ĝin uzi korek-

te, kaj la malfeliĉuloj, kiuj turmentus sin por tamen fari tion, sentus sin katenitaj kaj kaptitaj kvazaŭ en la metala strikt-vesto por mensmalsanuloj.

Ne estasąosa senreguleco en la Zamenhofa uzado de iel

kaj iom-vortoj. Kiu asertas tion, tiu ne donis al si la penon esplori la aferojn.

Kontraŭe: Zamenhof rezervis al si iom da libereco, sed

agis tre regule kaj konsekvence, tiel konservante, por Espe-

ranto la samajn eblojn kiujn posedas la naturaj lingvoj.

Tial pravas S-ro Isbrucker kiam li nomis la tiom-kiom-is-

mon malsano. Li faris tion nur ŝerce, kaj kiel forte oni ekin-

dignis kontraŭ li! Sed vere la tiom-kiom-ismo malriĉigas Es-

peranton, postulante unuformecon tie, kie diversaj nuancoj

postulas diversecon. Ne mirinde ke la tiom-kiom-stilo impre-

sas rigide, pro la pezeco kiun la uzantoj trudas al si mem. Eĉ 140

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ne unu momenton mi dubas ke la ”korektado”, prezentita per

la tiom-kiom-ismo apartenas al tiu kategorio de reformoj, pri

kiuj la opinio de Zamenhof estus: ”90% el ili estas absolute

senbezonaj, aŭ eĉ rekte malutilaj!” (L. de Z. I 196)

§107

En tiu ĉi traktato mi detale esploris la uzadon de kelkaj korelativoj en la verkoj de Zamenhof, kaj en la §40 kaj 105 mi

venis al kelkaj, sufiĉe simplaj reguloj.

Mi klopodis ankaŭ por trovi” la lingvistikajn influojn kiuj

povus esti la kaŭzoj por la Zamenhofa prefero de certaj for-

moj en certaj (lingvaj) cirkonstancoj.

Plene mi konscias ke pri tiu teoria pritrakto oni povas in-

ter si forte malsamopinii kaj disputi. Tio ja estas en la karaktero de ĉiuj teoriaj klarigoj! Sed pro tio oni ne pretervidu unu tre gravan aferon:

Malsameco de opinioj pri la PRAKTIKA UZADO de la trak-

titaj punktoj en la verkoj de Zamenhof ne povas pli longe ekzis-ti.

ĉu tial ne estus eble ke la tuta esperantistaro sekvu la Za-

menhofan ekzemplon pri la koncernaj korelativoj?

Ni havas nian Akademion. ĉu ĝi ne havan taskon en tio?

ĉu ĝi ne povus komisii al kelkaj kompetentuloj esplori ĉu

”miaj ” reguloj ĝuste kovras la Zamenhofan lingvon? Kaj se

jes — kaj pri tio mi ne povas dubi — ĉu ne estas ĝia tasko re-

komendi al la esperantistoj uzi la korelativojn laŭ tiuj reguloj?

Tiamaniere la ”konflikto” (kiu iras pli profunden ol multaj supozas) povus iom post iom malaperi. Kiu ja ne povus akcepti

la Zamenhofan uzadon kiel ĝustan bazon por propra uzado?

141

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Tiun celon — la repaciĝadon de du kontraŭaj tendencoj

kaj partioj — mi ĉiam havis antaŭ mi dum la verkado de tiu

ĉi provo. ¯i estos granda avantaĝo por la esperantistaro kaj

ebligos al ni transdoni Esperanton al posta generacio en ĝia

pura originala formo.

31-1-1952.

142

DU MALSANOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-136-4

143