Skip to content

Latest commit

 

History

History
8356 lines (4176 loc) · 261 KB

Eo - Turner, Ethel - Sep junaj australianoj.md

File metadata and controls

8356 lines (4176 loc) · 261 KB

% Eo - Turner, Ethel % Sep junaj australianoj

SEP JUNAJ

AŬSTRALIANOJ

de

ETHEL TURNER

tradukis el la angla

RUTH McGRATH

BOOKLEAF PUBLISHING

Bakers Hill & Beverley WA

Aŭstralio

1994

elibro pretigita 2005 de

Donald Broadribb, la

pretiginto de la Bookleaf-eldono.

Sep junaj aŭstralianoj estas klasika verko

de la aŭstralia literaturo. La tradukon pretigis

Ruth McGrath por siaj familio kaj amikoj, kaj neniam

estis ĝenerale vendata.

ENHAVO

Ĉapitro

Paĝo

I

Plejparte Priskriba.......................................................... 1

II

Kokidaĵo Por La Ĉefmanĝo...........................................7

III

Virto Ne Ĉiam Premiiĝas............................................ 13

IV

La Generalo Militiras................................................... 26

V

“Venontan Ludon Matene”..........................................38

VI

Kiel Dolĉe Esti Deksesjara...........................................44

VII

Kiel Plaĉus Al Vi Enamiĝi?..........................................51

VIII

Ŝtonĵetilo Kaj Katastrofo..............................................63

IX

Sekvoj............................................................................. 69

X

Bunty En La Rolo De Heroo....................................... 73

XI

La Forvaginto................................................................ 84

XII

Vergado..........................................................................91

XIII

Gastoj Sen Invito...........................................................99

XIV

La Invito De La Bienisto............................................107

XV

Tricent Mejlojn Per Trajno........................................ 113

XVI

Yarrahappini................................................................122

XVII

Bovoapartigo...............................................................129

XVIII La Pikniko Ĉe Krangi-Bahtu.....................................135

XIX

Palblua Harrubando...................................................142

XX

Malgranda Judi........................................................... 149

XXI

Kiam Subiris La Suno.................................................154

XXII

…Kaj Lasta.................................................................. 159

Ĉapitro 1

Plejparte Priskriba

Antaŭ ol vi vere komencos legi ĉi tiun historion, mi volus

mallonge averti vin.

Se vi supozas, ke vi estas legonta pri modelaj infanoj kun

eble unu ema al malbonkonduto por reliefigi la moralinstruon,

pli bone estus ke vi tuj formetu la libron kaj prenu Sandford

kaj Merton* aŭ iun similan normigan verkon por infanoj.

Neniu el la sep estas vere bonkonduta pro la bona kialo ke

aŭstraliaj infanoj neniam estas tiaj.

En Anglio kaj Ameriko kaj Afriko kaj Azio la etuloj eble

estas perfektaj modeloj de virto, mi scias malmulton pri ili.

Sed en Aŭstralio modelaj infanoj estas—mi tion diras ne

sen dankemo—io nekonata.

Eble estas ke la miasmoj de petolemo plej bone evoluas en

la suna brileco de nia atmosfero. Povas esti ke lando kaj

popolo kune estas junkoraj kaj la animoj de la infanoj ne estas premitaj kaj malgajigitaj de multjara malĝoja historio.

Estas insida fulmeto de ĝojo kaj ribelemo kaj petolemo en

la naturo ĉi tie kaj sekve ankaŭ en la infanoj.

Ofte la lumo fariĝas obtuza kaj la helaj koloroj paliĝas ĝis

neŭtralaj nuancoj en la polvo kaj varmego de la tago. Sed kiam

ĝi travivas ludotagojn kaj lernotagojn, sole la cirkonstancoj

diktas ĉu la elektra fulmbrilo fariĝu erarlumo al la sentaŭguloj aŭ ĉu ĝi varmigu la bruston al la viglaj, sinceraj, lojaluloj kiuj

  • 1 -

estas la solaj kiuj kapablas “antaŭenigi Aŭstralion”.

Jam sufiĉe pri tio. Mi rakontu al vi pri miaj sep elektitoj.

En la nuna momento ili vespermanĝas en la infanejo kun

minimuma komforto kaj maksimuma bruo, do se vi povas

toleri surdigan kunsonadon de voĉoj kaj nemuzikan tintadon

de fajencaĵoj mi kondukos vin en la ĉambron kaj prezentos ilin

al vi.Infaneja vespermanĝo estas institucio pli angla ol

aŭstralia: estas ia sento pri bona kamaradeco inter gepatroj kaj infanoj ĉi tie kaj tuta manko de respekteco flanke de ĉilastaj.

Do eĉ en la plej riĉaj familioj malofte okazas ke la gepatroj

ĉefmanĝas en solena aparteco dum la infanoj ricevas

vespermanĝon en alia ĉambro; ili ĉiuj kuniĝas ĉirkaŭ komuna

tablo kaj la etuloj dividas la samajn pladojn kaj vigle

partoprenas en [al] la konversacio.

Sed ĉar temas pri ĉikanema kaj iom incitiĝema patro kaj

sep infanoj kun bonegaj pulmoj kaj nelacigeblaj langoj, kion

fari krom doni al ili apartajn ĉambrojn en kiuj manĝi?

Kapitano Woolcot, la patro, aldone al ĉi tiu apartigo,

remburigis per dika felto la svingpordon ĉe la supera etaĝo sed la bruo flosadis malsupren ĝis la manĝoĉambro en bonhumora

senĝena maniero malgraŭ tio.

Ankaŭ ĝi estis infanejo sen vartistino, do tio parte klarigis

la aferon. Meg, la plej aĝa, havis nur dek ses jarojn, tial oni ne povus atendi ke ŝi starigu bonan disciplinon, kaj la malordema

kvankam bonkora knabino kiu laŭdire kombinis la taskaron

de vartistino kaj domservistino tiom okupiĝis pri sia dua ofico ke la unua suferis iom grandan neglekton. Ŝi kutimis surtabligi la manĝojn en la infanejo kiam neniu el la knabinetoj troveblis por helpi ŝin, kaj ŝovi la du plej junajn en iliajn vestojn matene, sed krom tio la sep devis sin mem prizorgi.

  • 2 -

La patrino? vi demandas.

Ho ŝi havis nur dudek jarojn—nur bela, ridvizaĝa knabino

ŝi estis, kiun ili ĉiuj adoris, kaj kiu estis malmulte pli

respondeca kaj minimume pli lerta en la mastrumado ol estis

Meg. Nur la plej juna el la idaro estis ŝia, sed ŝi ŝajnis egale ami la ceterajn ses kiel ĝin kaj traktis ĝin kvazaŭ ĝi estus tre amuza katido pli ol vere vivanta homido kaj ŝia propra.

Efektive ĉe Misrego—per tiu nomo ilia domo ĉiam estis

konata, kvankam mi kredas ke alia estis pentrita super la

balkono—tiu bebo ŝajnis amuzega ŝerco al ĉiu. La Kapitano

kutime ridis kiam li vidis ĝin, balancis ĝin kaj tuj petis ke iu alia ĝin prenu.

La infanoj trenis ĝin ĉien kun si, faligis ĝin sennombrajn

fojojn, forgesis ĝian mantelon en pluvaj tagoj, surmetis al ĝi

tro da vestoj kiam estis varme, manĝigis ĝin per la plej

eksterordinaraj nutraĵoj kaj tamen ĝi estis la plej sana, bela kaj ĝoja bebo kiu iam suĉis dikan polekseton.

Krome oni neniam nomis ĝin “bebo”; tio estis la speciala

nomo de la plej proksima al ĝi laŭ aĝo. Kapitano Woolcot estis

dirinta “Nu do, ĉu ĉi tiu estas la Generalo?” kiam oni metis en liajn brakojn la etan, ruĝan, elstarokulan estaĵon kaj la nomo

ricevis ĉiutagan uzadon kvankam mi kredas ke en la

baptosoleno la subpastro ja diris ion pri Francisko Ruperto

Burnando Woolcot.

Bebinjo havis kvar jarojn kaj ĉiam estis mola, dika etulino,

ĉarme karesinda, kun grandaj, ridetemaj okuloj kaj lipoj tre

kisindaj kiam ili estis liberaj de konfitaĵo.

Ŝi tamen havis emon plorigi la Generalon. Alie ŝi vere

estus preskaŭ modela infano. Sennombrajn fojojn oni trovis

ŝin premanta ĝian kompatindan bruston por “fajfigi” ĝin, aŭ eĉ

pinĉanta ĝiajn braketojn aŭ tiranta ĝian senkulpan nazon

  • 3 -

simple por la stranga plezuro aŭdi la vekriojn kiujn ĝi tuj

eligis. Kapitano Woolcot klarigis tiun strangan tendencon per

la fakto, ke la infano iam posedis hidropseaspektan lanecan

ludŝafidon el kiu la plej forta premado eligis nur mallaŭtan

fajfeton; li diris ke estas ja kompreneble ke nun kiam ŝi havas ion tiel taŭgan por premado ŝi volas profiti ĝin.

Bunty havis ses jarojn kaj estis dika kaj tre mallaborema.

Li malamis pilkoĉasadon en kriketludoj. Li abomenis eĉ la

nomon “paperĉasado” kaj rilate al plenumado de irkomisioj,

nu, antaŭ ol oni povus finklarigi pri kio temas, li jam tute

malaperis. Li estis sub meza kresko por sia aĝo kaj mi dubas ĉu li iam vidiĝis purvizaĝa. Eĉ en la preĝejo kvankam la fronto

direktata al la pastro eble estis akceptebla, la sidantoj sur la apuda benko ĉiam havis seninterrompan vidon de la nigra

rando kie la lavado ĉesis.

La plej proksima sur la listo—vi ja komprenas ke mi

antaŭeniras de la plej juna ĝis la plejaĝa—estis la

“ekspoziciinda Woolcot” kiel Pip, la plej aĝa knabo, kutimis

diri. Vi ja estas vidinta tiujn ravajn infananĝelajn vizaĝojn sur la Kristnaskaj salutkartoj de Raphael Tuck, ĉu ne? Mi kredas

ke la artisto simple revis pri Nell, kaj poste reproduktis la

vizion malperfekte. Ŝi estis dekjara kaj havis feecan figuron,

orajn harojn ariĝantajn en mirindaj ondoj kaj bukloj ĉirkaŭ ŝia vizaĝo, delikate avelkolorajn okulojn, kaj kiel buŝon

rozburĝoneton.

Krom tio ŝi ne estis memfiera, la familio evitigis tion—Pip

estus tre frue haltiginta tian misevoluon; tamen iel okazis ke se estis krome havebla bela rubando aŭ sufiĉe da alloga ŝtofo por

fari ankoraŭ unu robeton, ŝi sendispute ĝin ricevis.

Judi estis pli aĝa je nur tri jaroj, sed pli grandan

kontraston oni ne povus imagi. Nelli sin movis iom malrapide

  • 4 -

kaj estus pentrinda en kiu ajn pozo. Judi’n laŭ mia kredo oni

neniam vidis marŝanta kaj ŝi malofte aspektis pentrinda. Se ŝi

ne kuregis frenezule al la loko kiun ŝi celis, ŝi iradis per serio da saltoj, saltegoj kaj strangaj saltetoj. Ŝi estis tre maldika, kiel kutimas ĉe homoj kiuj havas hidrargon en la vejnoj anstataŭ

sango; ŝi havis malgrandan, vervan, lentugan vizaĝon kun tre

lumaj, malhelaj okuloj, malgrandan, firman buŝon kaj faskon

da malordaj, buklaj, malhelaj haroj kiuj estis por ŝi nevenkebla ĝenaĵo.

Sendube ŝi estis la plej malbonkonduta el la sep, probable

ĉar ŝi estis la plej inteligenta. Ŝia brila elpensemo venigis ilin senĉese en misaferojn kaj kvankam ŝi ofte akceptis egalanime

la plej grandan porcion de la kulpo ili ofte mallojalis kaj

riproĉis ŝin ĉar ŝi sugestis la petolaĵon. Oni baptis ŝin “Helena”

kio neniel klarigas “Judi”, sed ŝercnomoj kelkfoje estas

neklarigeblaj, ĉu ne? Bunty diris ke estas ĉar ŝi ĉiam spasme

kaj salte sin movas kiel la fama edzino de Pulĉinelo, kaj en tio estas iom da vero. Ŝia alia nomo “Ŝaŭmo” estis pli facile

komprenebla; Pip diradis ke li ankoraŭ neniam vidis zingibran

elon kiu eferveskis kaj vezikiĝis kaj bruis samgrade kiel Judi.

Mi ankoraŭ ne prezentis al vi Pip, ĉu? Li iom similis al

Judi sed estis pli belaspekta kaj alta kaj li havis dek kvar jarojn kaj havis same bonan opinion pri si kaj same malbonan

opinion pri knabinoj kiel knaboj de lia aĝo kutime havas.

Meg estis la plej aĝa en la familio kaj havis longan blondan

harplektaĵon kies tiradon Bunty ĝue kulpadis, dolĉan iom

reveman vizaĝon kaj surŝuton de belaj lentugoj kiuj kaŭzis al ŝi multajn animdolorojn.

La familianoj kredis ke ŝi verkas poemojn kaj rakontojn

kaj eĉ enskribadas taglibron, sed oni neniam vidis eĉ unu el

ŝiaj folioj, tiel zorge ŝi tenis ilin enŝlositaj en sia malnova lada

  • 5 -

ĉapelujo. Se vi estus demandinta ilin pri la patro ili ĉiuj estus respondintaj kun sufiĉe da fiero ke li estas “militisto” kaj ofte for de la domo. Li tute ne komprenis infanojn kaj senĉese

grumbladis pri la bruo kiun ili faras kaj la mono kiun ili

kostas. Mi tamen kredas ke li iom fieris pri Pip kaj kelkfoje se Nelli estis ĉarme vestita li kunprenis ŝin kun si en la kariolo.

Li estis proponinta sendi ĉiujn ses al pensionlernejoj kiam

li hejmen venigis sian knabinedzinon, sed tion ŝi rifuzis

permesi.

Komence ili provis loĝadon en la kazerno, sed post iom da

tempo ĉiu en la oficira loĝejo ribelis kontraŭ la petolaĵoj de tiuj virtomankaj infanoj, do Kapitano Woolcot akiris domon iom

malproksime laŭ la rivero Parramatta kaj kun forta sento de

amaro translokigis sian familion tien.

La ŝanĝo plaĉis al ili; ĉar estis granda sovaĝejo sub nomo de

ĝardeno, du-tri kampoj, sennombraj budoj por kaŝludoj kaj

antaŭ ĉio, la akvo. Ilia patro tenis tri belajn ĉevalojn, unu ĉe la kazerno krom ĉasĉevalo kaj rajdĉevalo ĉe Misrego; do por

kompensi la infanoj—kiuj cetere neniel sin ĝenis pri tio—

portadis ĉifonitajn kubute truitajn vestojn kaj eluzitajn botojn.

Instruon ili ricevis—ĉiuj krom Pip, kiu vizitadis gimnazion—

de triaranga privata instruistino kiu vivadis sub daŭra timo ke ŝiaj instruatoj malkovros ŝian mankon de scio. Efektive ili estis jam de longe konstatintaj la situacion, kiel infanoj ja emas fari, sed tute plaĉis al ili ne esti premataj kaj devigataj labori, do ili unuanime silentis pri tio.<<<<<>>>>>

* Sandford kaj Merton (1783) de Thomas Day, estis

moralinstrua rakonto por infanoj.

  • 6 -

Ĉapitro II

Kokidaĵo Por La Ĉefmanĝo

Mi esperas ke vi ankoraŭ ne tute surdiĝis ĉar, kvankam mi

jam prezentis al vi ĉiun, la vespermanĝo ankoraŭ iom longe

daŭros, do ni devos plu resti iom da tempo en la infanejo.

Dum la tuta tempo kiam mi rakontis, Pip plendadis pri la

manko de bonaj manĝaĵoj. Sendube la surtablaĵoj ne estis tre

apetitigaj; la tablotuko aspektis kvazaŭ ĝi estus surĵetita, la fajencaĵoj estis tre difektitaj kaj rompetitaj, la teo estis tre malforta kaj por manĝi estis nenio krom dikaj buterpanoj.

Tamen ĝi estis la kutima vespermanĝo kaj ĉiuj ŝajnis miri pri la kolereksplodo de Pip.

“Mia patro kaj Estera (ili ĉiuj nomis sian junan

vicpatrinon per ŝia voknomo) havas rostitan kokidon, tri

legomojn kaj kvar specojn de pudingo,” li diris kolere; “ne estas juste!”

“Sed ni ĉefmanĝis je la unua, Pip, kaj via estas konservita

kiel kutime,” diris Meg, elverŝante teon abunda je varmega

akvo kaj sukero.

“Ŝafidaĵon akve kuiritan kaj karotojn kaj rizpudingon!”

replikis ŝia frato velkige. “Kial ni ne povas havi rostitan

kokidaĵon kaj kustardon kaj tiel plu?”

“Jes, kial ne?” eĥis la malgranda, manĝavida Bunty, la

okuloj briletantaj.

“Kiel multe oni bezonus por doni al ni ĉiuj!” diris Meg,

  • 7 -

bonhumore atakante la panbulon.

“Ni estas nur infanoj—ni estu dankaj pro ĉi tiuj bonaj,

dikaj pantranĉaĵoj kaj abundo da fandiĝanta butero,” diris Judi per virta voĉtoneto.

Pip ŝovis sian seĝon for de la tablo.

“Mi iros malsupren por peti iom da rostita kokidaĵo”, li

diris kun spitema rigardo. “Mi ne povas forgesi ĝian odoron,

kaj ili havas multon sur la tablo—mi kaŝe rigardis en la

pordon.”

Li prenis sian teleron kaj malsupreniris la ŝtuparon,

baldaŭ revenante, je ĉies miro, kun iom granda porcio sur ĝi.

“Li apenaŭ povis rifuzi,” li diris kun subrido. “Kolonelo

Bryant estas tie; sed li aspektis iom kolere—Jen, Ŝaŭma, mi

duonigos ĝin kun vi.”

Judi avide alŝovis sian teleron, akceptante ĉi tiun nekutime

grandaniman proponon kaj ricevis tre malgrandan frakcion,

eble kvinonon, kun granda dankemo.

“Mi simple amas kokidaĵon,” diris Nell sopire, “Mi tre

emas malsupreniri kaj peti flugilon—mi kredas ke li donus

tion al mi.”

Ĉi tiuj malrespektemaj infanoj, kiel mi timas ke vi jam

rimarkis, ĉiam aludis pri la patro kiel “li”.

“Jes, tion faru,” diris Pip kun brileto en la okuloj.

Nell prenis alian teleron kaj foriris malrapide al la subaj

regionoj. Ŝi sekvis la domservistinon en la manĝoĉambron kaj

staris flanke de sia patro, la telero zorge kaŝita malantaŭ ŝia dorso.

“Nu, fraŭlineto, ĉu vi ne premos al mi la manon? Kiel vi

nomiĝas?” diris Kolonelo Bryant, lude frapetante ŝian vangon.

Nell rigardis supren per modestaj, belaj okuloj.

“Elinor Woolcot, sed mi estas konata kiel Nell, ŝi diris,

  • 8 -

etendante la maldekstran manon ĉar la dekstra okupiĝis pri la

telero.

“Kia barbareto vi estas, Nell,” ridis ŝia patro, sed li donis al ŝi rapidan, koleretan rigardon. “Kie estas via dekstra mano?”

Ŝi tiris ĝin malrapide de malantaŭe kaj etendis la fend-

havan malnovan teleron. “Mi pensis ke eble vi donos al mi

ankaŭ iom da kokidaĵo” ŝi diris—“Nur femuron aŭ flugilon aŭ

iom da brustaĵo sufiĉus.”

La kapitano kuntiris la brovojn. “Kion ĉi tio signifas? Pip

ĵus venis al mi ankaŭ. Ĉi vi havas nenion pro manĝi en la

infanejo?”

“Nur buterpanojn, tre dikajn” vespiris Nelli.

Estera kun malfacilo subpremis rideton.

“Sed vi ĉiuj ĉefmanĝis je la unua.”

“Ŝafaĵon akve kuiritan kun karotoj kaj rizpudingon,” diris

Nell malgaje.

Kapitano Woolcot detranĉis femuron preskaŭ sovaĝe kaj

metis ĝin sur ŝian teleron.

“Nun forkuru; mi ne scias kio estas al vi du hodiaŭ

vespere.”

Nelli atingis la pordon, tiam sin turnis.

“Ho, se vi nur donus al mi flugilon por kompatinda Meg—

Judi iom ricevis de Pip, sed Meg nenion havas,” ŝi diris kun

bele afliktita esprimo kiu absolute tuŝis la koron de Kolonelo

Bryant.

Ŝia patro mordis sian lipon, dehakis flugilon en malbon-

aŭgura silento kaj metis ĝin sur ŝian teleron.

“Nun forkuru kaj ne plu ĝenu min per tiaj sensencaĵoj—

kara.” La lasta vorto tre malfacile eliĝis.

La aperon de Nell kun la du porcioj de kokidaĵo oni salutis

per brua aplaŭdo en la infanejo; Meg estis ravita de sia

  • 9 -

ricevaĵo, fortranĉis pecon por Bebinjo kaj la manĝo gaje

daŭris.

“Kie estas Bunty?” diris Nell, paŭzante subite kun tre pura

femurosto inter la fingroj, “ĉar mi esperas ke li ne iris ankaŭ.

Mi emas supozi ke patro ne estus tre kontenta, aparte ĉar tiu

viro estas tie.”

Sed tiu malgranda junulo tion estis farinta kaj li baldaŭ

revenis deprimita.

“Li rifuzis iom doni al mi—li diris ke mi foriru, kaj la viro

ridis kaj Estera diris ke ni estas tre malbonaj; mi tamen prenis plumitan terpomon de la tablo ekster la pordo.

Li disigis siajn malpurajn manetojn kaj faligis la mal-

allogan plumecan frandaĵon sur la tablotukon.

“Bunty, vi estas porko,” vespiris Meg, suprenrigardante de

sia libro. Ŝi ĉiam legis ĉetable kaj la nuna rakonto temis pri

kelkaj tre rafinitaj, elegantaj junulinoj.

“Porko vi mem—ĉiu el vi havis kokidaĵon krom mi—

aviduloj!” replikis Bunty feroce dum li tre rapide manĝis sian

terpomon.

“Ne, la Generalo ne ricevis,” diris Judi, kaj la konata

petolemo subite aperis en ŝiaj malhelaj okuloj.

“Nu, Judi!” ekdiris Meg averte; ŝi eĉ tro bone komprenis la

signifon de ĝuste tiu mieno.

“Ho, mi tute ne intencas malutili al vi, karulinjo,” diris

Fino Judi, dancpaŝante ĝis la kontraŭa flanko de la ĉambro kaj

ame frapetante la blondan kapon de sia fratino dum ŝi

preteriris, “Nur estas la Generalo kiu emas sin distri.”

Ŝi levis lin el la alta infanseĝo kie li sidis tamburanta per

kulero sur la tablon kaj manĝanta sukeron dum la paŭzoj.

“Veran agadon vi iras partopreni, Generalo,” ŝi diris, dance

alproksimiĝante la pordon kun li.

  • 10 -

“Ho Judi, kion vi intencas fari?” diris Meg petege.

“Ju-Ju” kokerikis la Generalo, preskaŭ saltante el la brakoj

de Judi kaj antaŭsentante amuziĝon kun la instinkto de

veterano.

Laŭ la koridoro ili iris, la cetera kvino sekvanta por rigardi

la evoluon de la afero. Judi sidiĝis kun li sur la lasta ŝtupo.

“Knab’ havu ĉu-ka-ĉuk, belan ĉuk-ĉuk?” ŝi diris inside.

“Ĉuk-ĉuk” ĝoje kokerikis la Generalo, pene ekstarante,—

“trov’ ĉuk-ĉuk.”

“Tien,” flustris Judi, lin ŝovetante tra la duone malfermitan

manĝejan pordon. “Petu Paĉjon.”

Tute trans la ĉambron la bebo ŝanceliĝis per siaj dikaj,

nestabilaj kruretoj.

“Ĉu ĉiuj la infanoj estas demonhavaj ĉivespere, Estera?”

demandis la Kapitano dum lia plej juna filo ŝancele ekkaptis

lian kruron kaj penis grimpi sur ĝin.

Li rigardis malsupren en la malpuran, kavethavan vizaĝon.

“Nu, Generalo, kaj al kio ni ŝuldas la honoron de via ĉeesto?”

“Ĉuk-ĉuk, ĉu-ka-ĉuk, ĉuk, ĉuk, ĉuk,” diris la Generalo, tuj

sin metante sur la manojn kaj genuojn por serĉi la plumhavajn

karulojn kiuj laŭ Judi troviĝas tie.

Sed Estera kaptis la karan, malpurvizaĝan friponeton kaj

portis lin baraktantan el la ĉambro. Je la komenciĝo de la

ŝtuparo ŝi preskaŭ faletis sur la ceterajn familianojn.

“Ho vi kanajletoj, vi malbonaj, pekaj diabletoj!” ŝi diris,

penante frapi ilin ĉiujn kaj kompreneble sen sukceso.

Ŝi sidis sur la plej malsupra ŝtupo por ridi dum momento,

tiam ŝi transdonis la Generalon al Pip.

“Morgaŭ,” ŝi diris, ekstarante kaj rapide glatigante la

abundan hararon, kiun la Generalo estis ĝoje ekkaptinta,

“morgaŭ mi batos vin ĉiujn per la balailstango.”

  • 11 -

Ili rigardis dum la trenaĵo de ŝia robo el flava silko

malaperis denove en la manĝoĉambron, kaj malrapide revenis

al la infanejo kaj sia interrompita manĝo.

<<<<<>>>>>

  • 12 -

Ĉapitro III

Virto Ne Ĉiam Premiiĝas

Ne estis atendeble ke tia okazo forpasu sen reago, kaj

tamen, puni sep infanojn samtempe estas malfacile. Komence,

Kapitano Woolcot petis al Estera ke ŝi ordonu al Fino Marsh,

la instruistino, devigi ilin ĉiujn lerni dek francajn verbojn; sed, kiel Judi atentigis, la Generalo kaj Bebinjo kaj Bunty kaj Nell ankoraŭ ne atingis tiun dignan etapon de la vivo en kiu oni

konatiĝas kun la francaj verboj, do tia puno estus maljusta. Pri la puno, do, oni ankoraŭ ne decidis kaj ĉiu konsciis pri

malagrabla sento de malcerteco.

“Via patro diras ke vi estas hontinda tribo,” diris la juna

vicpatrino malrapide, sidiĝante en la infaneja balanca seĝo

tagon poste. Ŝi portis treniĝantan tualetrobon el blanka

muslino kun ĉerizkoloraj rubandoj, sed pinglo anstataŭis

butonon en unu-du lokoj kaj la punto iom disŝiriĝis ĉe unu

maniko.

“Meg, kara, verdire vi estas tre malordema kaj Judi estas

preter espero.”

Meg portis nebelan robon el verda kaŝmiro kun truoj ĉe la

kubutoj kaj la pluŝo kelkloke forfrotita, dum la tre mallonga,

rozkolora robo portata de Judi estis kelkloke ŝirita kaj la

koloro apenaŭ estis videbla pro la multaj fruktosukaj makuloj.

Meg iom ruĝiĝis. “Mi scias, Estera, kaj mi volonte min

vestus same bele kiel kiu ajn, sed efektive ne penvaloras ripari ĉi malnovaĵon.”

  • 13 -

Ŝi prenis sian libron pri la elegantaj junulinoj kiuj

perturbas ŝian trankvilon kaj iris kun ĝi al la fotelo.

“Nu, Judi, vi iru kunkudri tiujn ŝiraĵojn kaj metu kelkajn

butonojn sur via robo.” Estera parolis kun nekutima firmeco.

La okuloj de Judi fulmis kaj fajretis.

“‘Ĉu ponardon mi vidas antaŭ mi, la tenilon je mia mano?

Do mi prenu ĝin!’” ŝi diris impertinente, forkaptante unu el la pingloj de la robo de Estera, riparante per ĝi la propran kaj sin klinante.

Nun Estera iom ruĝiĝis.

“Kulpas la Generalo, Judi, li ĉiam fortiras la butonojn de

miaj tualetroboj kiam mi ludas kun li. Sed mi forgesis. Infanoj, mi havas por vi malbonan sciigon.

Oni silentis senspire. Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ ŝiaj genuoj.

“Juĝon oni proklamis,” diris Judi dramege, “ni razu al ni la

kapon kaj surmetu sakaĵon.”

“Via patro diras ke li ne povas toleri ke tia konduto okazu

senpune, precipe ĉar vi ĉiuj estis lastatempe tre agacaj, do vi estas ĉiuj—”

“Forprenotaj kaj pendigotaj per la nuko ĝis ni estos

mortintaj!”

“Silentu, Judi. Mi faris mian eblon por senkulpigi vin sed

tio nur despli incitas lin. Li diras ke vi estas la plej malordema, neregebla infanaro en Sidnejo kaj li punos vin ĉiufoje kiam vi

mispaŝos, kaj—”

“Estos plorado kaj dentogrincado.”

“Ho, fermu la buŝon, Judi. Ĉu vi ne povas permesi al ni

aŭdi?”

Pip metis manon sur[super] ŝian buŝon kaj tenis ŝin per la

haroj dum Estera plu informis.

“Neniu el vi iros al la ferakonta spektaklo. Oni mendis

  • 14 -

biletojn por ĵaŭdo vespere, kaj nun, vi tre malsaĝaj infanoj, vi ĉiuj devos resti hejme.”

Okazis unu-duminuta kuna vekriado. Ili ĉiuj antaŭĝuis ĉi

tiun plezuron jam de preskaŭ monato kaj la disreviĝo estis al

ĉiuj vere amara.

“Ho Estera, tio vere estas tro forta! Ĉiuj la uloj ĉe la

lernejo jam vizitis ĝin.” La bela vizaĝo de Pip kolere ruĝiĝis.

“Kaj pro tia bagatelaĵo ankaŭ!”

“Simple ĉar vi havis rostitan kokidaĵon por la ĉefmanĝo,”

diris Judi per voĉo sufokeca. “Ho, Estera, kial vi ne povintus

manĝigi vin per bovino, aŭ ĉevalo aŭ hipopotamo—kio ajn

krom rostita kokido?”

“Ĉu vi ne povus persvadi lin, Estera?” Meg ŝin rigardis

pete.“Kara Estera, tion faru!”

“Ho dolĉa, bela Enjo, penu!”

Ili sin kroĉis al ŝi avide. Bebinjo ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj preskaŭ sufokis ŝin; Nell karesis ŝian vangon. Pip

frapetis al ŝi la dorson kaj petis ke ŝi “estu bonulo”; Bunty kaŝis sian nazon en la haroj ĉe ŝia nuko kaj silente larmis; Meg tenis ŝian manon malĝojege; la Generalo eligis serion da ĝojkriĉoj

kaj Judi, agacita, premiis lin per frapo.

Estera promesis fari sian eblon, peti kiel neniam antaŭe,

kaĵoli, petegi, perflati, minaci; kaj ili fine permesis al ŝi foriri post tiu certigo.

“Mi tamen konsilas al vi ĉiuj esti preternormale bon-

kondutaj kaj kvietaj la tutan tagon,” ŝi diris, rerigardante el la pordejo. “Tio plej efikus ĉe li, kaj li estos hejme la tutan tagon.”

Bonkondutaj! Estis absolute dolorige observi la virton de

tiuj infanoj dum la cetero de la tago.

Estis feria tago kaj Fino Marsh estis for, sed eĉ ne unufoje

  • 15 -

la sonoj de kverelado, ridado aŭ plorado atingis la subajn

regionojn.

“Civitanoj de Romo, la okuloj de la mondo rigardas vin!”

diris Judi solene, kaj ĉiuj estis promesintaj tiel konduti ke la koro de la patro nepre moliĝos.

Pipo surmetis sian lernejan jakon, brosis siajn harojn,

prenis stakon da studlibroj kaj iris al la kabineto kie lia patro estis skribanta leterojn kaj kie estis al li permesate fari siajn hejmtaskojn.

“Nu, kion vi volas?” demandis la Kapitano, kuntirante la

brovojn. “Ne, ne utilas veni al mi pri tiu hundido, sinjoro—mi

ne permesas ke vi retenu ĝin.”

“Mi venis por studi, sinjoro,” diris Pip milde. “Mi sentas ke

mi iom postrestas pri matematiko, do mi ne malŝparos la

tutajn feriojn, ĉar kostas al vi multege pro mia instruado.”

La Kapitano spasme spiretis kaj rigardegis al Pip; sed la

vizaĝo de la knabo estis tiel ridetomanka kaj serioza ke tio

malarmis lin, kaj li eĉ gratulis al si ke lia plej aĝa filo finfine konstatis siajn mankojn.

“Estas tiuj problemaroj en tiu tirkesto kiujn mi faris kiam

mi estis lernejano,” li diris bonvoleme. “Se ili iel utilas al vi, vi rajtas elpreni ilin.”

“Multajn dankojn—ili tre helpos,” diris Pip dankeme.

Li ekzamenis ilin kun admiro klare pentrita sur la vizaĝo.

“Kiel tre klare kaj korekte vi laboris, patro,” li diris kun sopiro.

“Mi demandas al vi ĉu mi iam atingos ĉi tiun nivelon! Kiom

da jaroj vi havis, patro, kiam vi faris ilin?”

“Mi havis proksimume vian aĝon,” diris la Kapitano,

levante la foliojn.

Li ekzamenis ilin kun la kapo iom oblikve tenata. Li iom

fieris pri ili, aparte pro tio, ke li jam tute forgesis kiel prilabori

  • 16 -

decimalajn frakciojn kaj ne estus povinta fari kvadratan

ekvacion eĉ por savi al si la vivon.

“Tamen, mi ne pensas ke vi devas tute senkuraĝiĝi, Pip.

Mi iom antaŭiris la aliajn knabojn en mia klaso en tiuj

studobjektoj, laŭ mia memoro. Ni ne povas ĉiuj eminenti en la

sama sfero kaj mi ĝojas ke vi ekkonstatas la gravecon de

laboro.”

“Jes, patro.”

Meg estis enirinta la salonon kaj sidis sur la planko antaŭ

la meblo kiu entenis la muzikfoliaron, kun tondilo, fingringo

kaj volvaĵo de mallarĝa blua rubando sur la genuo, kaj ĉiuj la

kantnotaroj de la patro, pri kiuj li tiel ofte plendis ke ili

disfalas, sternitaj antaŭ ŝi[si].

Li rimarkis ŝin iufoje kiam li preterpasis la pordon kaj

aspektis mirigita kaj kontenta.

“Dankon, Margareta; ili tion tre bezonis. Mi ĝojas ke vi

tamen povas montri vin servema.”

“Jes, patro.”

Meg kudradis diligente.

Li revenis al sia kabineto kie la kapo de Pip estis klinita

studeme, absorbite, kaj piramidoj el libroj estis sur la tablo. Li skribis ankoraŭ du leterojn kaj tiam aŭdiĝis frapeto ĉe la

pordo.

“Envenu,” li vokis, kaj eniris Nell.

Ŝi tre zorge portis pleton kovritan de neĝblanka surtelero

sur kiu estis glaso da lakto kaj telereto da morusoj. Ŝi metis ĝin antaŭ lin.

“Mi pensis ke eble vi volus havi manĝeton, patro,” ŝi diris

milde kaj Pip ricevis subitan tusatakon.

“Mia kara infano!” li diris.

Li rigardis ĝin tre penseme.

  • 17 -

“Kiam mi lastafoje trinkis glason da lakto, Nelli, mi havis

la aĝon de Pip kaj estis la servojunulo de Barlow ĉe Rugby. Ĝi

vomigis min kaj mi neniam plu trinkis.”

“Sed ĉi tiu ne malutilos al vi. Vi trinkos, ĉu ne?”

Ŝi donis al li unu el siaj plej belaj rigardoj.

“Mi same volonte trinkus la akvon en kiu la servistinoj

lavis la vazaron, infano mia.” Li prenis moruson, manĝis ĝin

kaj grimacis. “Ili estas nematuraj.”

“Jam manĝinte proksimume ses oni ne plu rimarkas ke ili

estas acidaj,” ŝi diris entuziasme. Sed li ŝovis ilin for. “Mi estas kontenta akcepti vian verdikton sen propra esploro.” Li tamen

rigardis ŝin scivole. “Kial venis al vi en la kapon porti al mi ion, Nelli? Mi ne memoras ke vi iam antaŭe faris tion.”

“Mi pensis ke eble vi malsatas post tiom da skribado,” ŝi

diris milde; kaj Pip denove tusis sufoke, kaj ŝi foriris.

Ekstere sub la brileganta suno Judi falĉis la gazonon. Oni

dungis nur unu serviston kaj ĉar laboro rilate al la ĉevaloj kaj stalo tiel okupis lian tempon la ĝardeno suferis neglekton. Pli ol unufoje la Kapitano parolis kolerete pri malordaj gazonoj

kaj diris ke li hontas kiam vizitantoj alvenas ĉe la domo.

Do Judi, plenplena de fervoro, sin armis per preter-

normale granda falĉilo kaj eklaboris pri la longa, longa herbo.

“Sankta Ĉielo, Helena! vi distranĉos la krurojn!” vokis ŝia

patro per maltrankvila voĉtono.

Li estis elpaŝinta sur la antaŭan verandon por fumi mildan

cigaron post la moruso ĝuste kiam ŝi ĉirkaŭsvingis sian

falĉilon kun admirinda elano kaj senkapigis tutan armeon da

flavkaskaj leontodoj.

Ŝi sinturnis kaj donis al li belan rideton.

“Ho, ne, patro!—efektive mi estas tre lerta pri falĉado.”

Ŝi donis novan timigan sed vere sciencan svingon.

  • 18 -

“Rigardu tion—tiion—kaj tiiion!’

“Tiion” forprenis pecon de ŝia robo kaj “tiiion” forigis la

supron de rozujo; sed tiaj bagatelaj misokazoj estas ofta

fenomeno en multaj sferoj.

“Akcidentoj ja okazas, eĉ al la plej bone reguligitaj herbo-

tondistoj,” ŝi diris trankvile, levante la falĉilon per nova

ĉirkaŭsvingo.

“Ĉesu tuj, Helena! Kial vi ne povas iri kaj ludi trankvile

kun via pupo kaj ne fari tiajn aferojn?” diris ŝia patro

kolereme.

“Kaj ja estis por plezurigi lin ke mi tion faris,” ŝi diris,

laŭŝajne alparolante la leontodojn.

“Nu, ne ‘plezurigos lin’ esti devigata provizi vin per korkaj

kruroj kaj restoki la ĝardenon,” li diris seke. “Formetu ĝin.”

“Ja kaj estas eleganteco mem ĉiflanke: vi certe ne estus

volanta lasi la duonon ne farita simile al viro kun nur unu

vango razita.”

Judi de tempo al tempo afektis kuriozan parolmanieron

pro iu neklara motivo.

“Nu do, se vi nur bonvolus malsupreniri kaj mem kontroli

ĝin, konvinkita vi ja fariĝus.”

La Kapitano kaŝis sian ridetemon malantaŭ siaj lipharoj.

La knabineto tre komike aspektis starante tie en sia kurta

malnova, rozkolora robo, ĉapelo kun ŝirita randaĵo sur ŝiaj

implikitaj malhelaj haroj, siaj okuloj fajretantaj, ŝia vizaĝo

ruĝeta, kaj la granda falĉilo en ŝiaj manoj, impertinentaj vortoj sur ŝiaj lipoj.

Li malsupreniris kaj ekzamenis ĝin: ĝi estis bonege farita

same kiel la plejmulto de la aferoj entreprenitaj de Fraŭlino

Judi, inkluzive de la petolaĵoj; kaj ŝiaj malgrandaj nigre-

ŝtrumpitaj kruroj estis ankoraŭ en bona stato.

  • 19 -

“Hm! Nu, mi permesas al vi fini la aferon do, konsiderante

ke Patriĉjo estas okupata. Kie vi lernis herbotondi, juna

sinjorino kun mirindaj scipovoj? (li ŝin rigardis demande); kaj kial vi surprenis tian taskon?”

Judi haste ŝovis siajn buklojn for de sia varma frunto.

“(A) Efektive, ĝi estas ennaskita,” ŝi tuj respondis; “kaj

(B)—nu, kaj ĉu mi ne aaamas vin kaj plezure ĝojigas vin?”

Li endomiĝis denove, malrapide, penseme. Judi ĉiam estis

por li enigmo. El ĉiuj siaj infanoj li malplej komprenis ŝin, kaj kelkfoje okazis ke pensi pri ŝi perturbis lin. En la nuna tempo ŝi estis nur inteligenta, lerta kaj ofte impertinenta infano; sed li ĉiam sentis ke ŝi estas tute malsimila al la ceteraj ses kaj tio donis al li ian senton de ofendo kiam ajn li pripensis la aferon, kio ne estis tre ofte.

Li rememoris ke ŝia propra patrino ofte estis dirinta ke ŝi

tremas pri la estonteco de Judi. Tiu ŝia maltrankvila fajro kiu lumis el ŝiaj dancantaj okuloj kaj ardis skarlate sur ŝiaj vangoj kaj pruntis mirindan energion kaj aktivecon al ŝia juna,

facilmova korpo aŭ faros el ŝi noblan, kuraĝan brilan virinon

aŭ ŝi ŝippereos sur rokoj neniam atingotaj de la aliaj kaj ĝi

flamos ĉiam pli alten kaj forkonsumos ŝin.

“Estu zorgema pri Judi” estis preskaŭ la lastaj vortoj de la

maltrankvila patrino kiam, per tiu lumo kiu venas kiam tiu de

la mondo estingiĝas, ŝi estis vidinta la ŝtonojn kaj dornojn sur la vojo de tiu aparta paro de malgrandaj, moviĝemaj piedoj.

Kaj ŝi estis mortinta, kaj Judi jam nun stumblas inter ili kaj

ŝia patro ne povas “esti zorgema” pri ŝi ĉar li tute ne scias kiel tion fari.

Dum li supreniris la ŝtupojn de la verando denove kaj

trairis la enirejon li deziris preskaŭ preĝe ke ŝi ne estu tiel malsimila al la aliaj infanoj, volante ke li povu estingi tiun

  • 20 -

strangan flamon en ŝi kiu foje tiel maltrankviligis lin. Li forte suĉis sian cigaron kaj sopiris profunde; poste li sin turnis kaj foriris en la direkton de la staloj por forgesi la tutan aferon.

La servisto estis for, ekzercigante unu el la ĉevaloj en la

longa kampo; sed io sin movadis en la jungilara ĉambro, do li

eniris.

Tie malgranda, malsekega figuro staris super granda sitelo

kaj ion trempadis kun ĉarma vigleco.

Je la sono de liaj paŝoj Bebinjo sin turnis kaj levis al li

ŝvitantan vizaĝeton.

“Mi lavi por vi katidĉjojn kaj ankaŭ Fliberti-Ĝibeton,” ŝi

diris kun radianta mieno.

Li paŝis antaŭen, konsternita.

Jen estis liaj du preferataj katidoj, tremantaj, malgajaj,

ĝiskole en ŝaŭmo de sapeca akvo; kaj Fliberti-Ĝibeto, la bela

malgranda teriero kiun li ĵus aĉetis por sia edzino, ĉenita al

fosto, ankaŭ malseka, malgaja, kaj veaspekta, ankaŭ purigata,

frotlavata kaj surverŝata de akvo ĝis ĝia prudento ŝancelis.

“Ili estas tiel puraj kaj plaĉaj—ne plu kun aĉaj puloj nun.

Vi ja ĝojas, ĉu ne? Vi povos permesi ke Fliberti suriru vian

liton nun, kaj Katidĉjo Nigrokula estas—”

Kompatinda Bebinjo neniam finis sian parolon. Ŝi konfuze

sentis ke ŝi aŭdas malgrandan “fivorton” de la patro, ke ŝi estas iom forte skuata kaj eligita el la stalo dum la malfeliĉaj bestoj estas sekigataj kaj tre zorge traktataj.

Sed la plej malbona afero ankoraŭ atendis, kaj la rezultoj

estis tiel malbonegaj ke la junaj familianoj Woolcot firme

decidiĝis neniam plu afekti virtojn kiujn ili efektive ne

posedas.

Bunty, kompreneble, same forte kiel la aliaj deziris doni

sian apogon al la kampanjo, kaj tiucele lia unua paŝo estis eniri

  • 21 -

sian litĉambron kaj tie fari mirigan lavtaskon rilate siajn

vizaĝon, kolon, kaj manojn. Tiam li portis malsupren sian sape

brilan vizaĝon kaj ruĝajn, multe frotpurigitajn manojn kaj sin

montris en apudeco de la patro, esperante altiri laŭdon.

Sed li estis senpacience petita ke li “iru ludi” kaj li vidis ke li devos trovi alian vojon al kormoligo.

Li vagis en la kabineton, kun ia penso ke li ordigos la jam

bonordan librobretaron, sed Pip estis tie, ĉirkaŭita de libroj kaj tranĉe modifanta branĉeton por fari ŝtonĵetilon, do li eliris

denove. Post tio li supreniris la ŝtuparon kaj esploris la

litĉambron kaj tualetejon de la patro. En ĉi-lasta estis vasta

kampo por lia agado. Solena uniformo estis sternita sur seĝo

kaj ŝajnis al li ke la oraj butonoj aspektas malpli brilaj ol ili devus esti, do li dediĉis senkulpan kvaronhoron al la tasko

briligi ilin. Poste li briligis paron da spronoj, kio ankaŭ ne estis riproĉinda. Tiam li serĉis novan taskon.

Estis tuta kolonio da polvokovritaj botoj en unu angulo de

la ĉambro kaj estis botelego da nigra melaseca lako sur la

kamenbreto. Venis al Bunty la brila ideo purigi ilin ĉiujn kaj

starigi ilin en bela vico atendanta la ravitan rigardon de la

patro. Li trovis sur la planko naztukon el tre delikata batisto, eĉ se malpura, surverŝis ĝin malavare per lako kaj atakis la

unuan paron. Rekompencis lin brila poluro, ĉar ili estis el

brilledo; sed la sekvanta kaj la sekvanta kaj la sekvanta ne

brilis, kiel ajn energie li frotis. Aŭdiĝis paŝoj sur la ŝtuparo, la firma, konata paŝado de lia patro kaj li paŭzis momenton kun

rigardo de konscia virto sur sia brilanta vizaĝeto.

Sed ĝi subite malaperis kaj ĝin anstataŭis hororplena

mieno. Li estis ŝovinta la botelon sur grandan fotelon pro

oportuneco ĉar li sidis sur la planko kaj nun li rimarkis ke ĝi flanken falis kaj nigra, abomena fluo eliras el ĝia kolo.

  • 22 -

Kaj tiu estis la seĝo kiu surhavis la uniformon kaj unu

maniko tramalsekiĝis per la likvaĵo, kaj la bela blanka ĉemizo

kiu kuŝis tie ankaŭ, atendante ke oni surkudru butonon, estis

glueca, abomena! Bunty per freneza, terurita rigardo ĉirkaŭ la

ĉambron serĉis iun lokon por sin malaperigi, sed estis nek

ŝirmaj anguloj nek kurtenoj, kaj mankis tempo iri en la

litĉambron kaj sub la liton. Apud la fenestro estis iom granda

ŝranko por medikamentoj kaj kiel lasta rimedo Bunty sin

premis en ĝin, la kruroj kuntiritaj, la kapo inter la genuoj kaj la sonoj de misaŭgura kunklakado de boteloj en liaj oreloj.

Momenton poste lia patro estis en la ĉambro.

“Granda Ĉielo! Dio benu mian animon!” li diris, kaj Bunty

tremis de kapo ĝis piedoj.

Tiam li diris multon tre rapide—“fremdan lingvaĵon” kiel

Judi nomis ĝin; piede faligis ion kaj kriis “Estera!” en teruriga voĉtono. Sed Estera estis for en unu el la kampoj kun la

Generalo, do ne estis respondo.

Pli da fremdlingvaĵo, pli da brua paŝado.

La dentoj de Bunty kunklakadis brue; li levis manon por

kunpremi la buŝon, kaj la ŝranko perdis la ekvilibron,

renversiĝis, elĵetante ĝian okupanton ĝuste ĉe la piedoj de la

patro, kaj la botelojn ĉiudirekten.

“Mi ne faris—mi tute ne—ne estis mi—mi ne kulpas!” li

veis, paŝante malantaŭen en la direkton de la pordo.

“Hu—ja-a—bu—hu-u! Estera—bu-u—jah—Judi—ho-o-

o! ho-ho-oh!” Kiel ja estus atendeble, lia patro estis preninta rimenon kiu kuŝis en oportuna proksimeco kaj vigle utiligis

ĝin sur sian filon.

“Ho-o-o! ho-o-o! h-oo! ha-a-a! ne estis mi—mi ne

kulpas—estas Pip kaj Judi—ho-o-hu-u! la spektaklo! bu-hu!

ha-ah—vi mortigas min! hu-bu mi nur f-faris—ho-hu-u-ha! f-

  • 23 -

faris por p-plaĉi—bu-u-u! por p-plaĉi al vi!”

La patro paŭzis kun levita rimeno. “Do tio klarigas kial

ĉiuj la aliaj tiel strange kondutas, ĉu? Nur por ke mi konduku

ilin al la spektaklo, ĉu?”

Bunty torde sin liberigis. “Bu-hu—jes! sed ne mi—mi

ne—mi neniam—verdire—ho-o-o-jah! ne estis mia kulpo,

kulpas ĉiuj la aliaj—bu-hu-ha! donu la ceteran batadon al la

aliaj.”Liricevisankoraŭtriakrajnregalojnkajpostefuĝisveante

kaj kriegante en la infanejon, kie li falis sur la plankon kaj

baraktis kaj sin rulis kvazaŭ li estus duone mortigita.

“Rampuloj!” li singultis, alparolante la aliajn kiuj alkuris el diversaj lokoj pro lia brua kriado, “mizeraj p-p-porkoj! Mi-mi-h-h-havis ne-neniom da ko-ko-kokid-a-aĵo kaj ri-ricevis la tu-

tu-tuton de la b-b-batado! r-r-rampuloj! h-h-ho! ha-a-a! ho-o!

m-mi s-s-sangas ĉ-ĉie, m-mi s-scias!”

Ili ne povis ne ridi iom; Bunty ĉiam estis tiel nerezisteble

komika kiam li vundiĝis, eĉ iomete; ili tamen konsolis lin

kiom ili povis kaj penis ekscii kio okazis.

Estera baldaŭ envenis, aspektante tre ĝenata.

“Nu?” ili diris ĥore.

“Vi vere estas la plej kolerigaj infanoj,” ŝi diris mal-

kontente.

“Sed la spektaklo—rapide, Estera—ĉu vi petis al li?” ili

demandis senpacience.

“La spektaklo! Li diras ke li prefere pagus al S-ro Rignold

ne prezenti ĝin ol permesi ke eĉ unu el vi ekvidu ĝin—kaj tion

vi ja meritas! Meg, pro la ĉielo, donu al Bebinjo sekan

vestaron—nur rigardu ŝin; kaj, Judi, se vi havas por mi ian

korsenton, ŝanĝu tiun robon. Bunty, vi malbonulo, mi alvokos

vian patron se vi ne ĉesigos tiun bruon. Nell, forprenu la

  • 24 -

tondilon de la Generalo aŭ li forigos siajn okulojn, Dio lin

benu.”

La juna vicpatrino sin klinis malantaŭen en sia seĝo kaj

ĉirkaŭrigardis tragedie. Ŝi neniam vidis sian edzon tiel

kolerega kaj ŝiaj belaj lipoj tremis kiam ŝi rememoris ke li

ŝajnis kulpigi ŝin pri ĉio.

Meg ankoraŭ ne moviĝis; la akvo malrapide gutadis el la

vestoj de Bebinjo kaj faris flakon sur la planko, Bunty ankoraŭ

spasme veis, Judi fajfadis spiteme, kaj la Generalo, senigita de la tondilo, ĉirkaŭlekadis sian kotan ŝuon per sia kara ruĝa

langeto.

Singulto leviĝis en ŝia gorĝo, du larmoj plenigis ŝiajn

okulojn kaj kuris laŭ ŝiaj glataj, belaj vangoj.

“Sep vi estas, kaj mi havas nur dudek jarojn!” ŝi diris

patose. “Ho! estas troe—ho ve! estas ja troe.”

<<<<<>>>>>

  • 25 -

Ĉapitro IV

La Generalo Militiras

Estis la tago sekvanta “la eventojn rakontitajn en la antaŭa

ĉapitro,” kiel oni diras en rakontlibroj. Kaj Judi, kun kolera

rigardo en la okuloj, sidis sur la infaneja tablo, la genuoj

tuŝantaj la mentonon kaj la maldikaj brunaj manoj

ĉirkaŭpremantaj ilin.

“Estas maljustaĵo,” ŝi diris, “estas brulanta, fia maljustaĵo!

Kian utilon en la mondo havas la patroj? Tion mi volus scii!”

“Ho, Judi!” diris Meg, kiu sin kurbigis en fotelon,

profunde absorbita per libro. Sed ŝi diris tion mekanike kaj

pro devo, estante tri jarojn pli aĝa ol Judi.

“Pensu pri la vivoĝuoj kiujn ni povus havi se nur li ne

loĝus ĉe ni,” daŭrigis Judi, trankvile malatentante ŝin. “Nu, ni manĝus kokidaĵon tri fojojn ĉiutage kaj vizitadus la spektaklon sep vesperojn en semajno.”

Nell sugestis ke ne estas kutime havi spektaklo-

prezentadon en la sepa tago, sed Judi persistis.

“Mi havus specon de religia spektaklo,” ŝi diris penseme—

“kun belaj bildoj kaj informoj pri la Sankta Lando kaj la plej

rava muziko, kaj belaj infanoj blanke vestitaj kantantaj

himnojn, kaj helaj koloroj ĉie, kaj neniuj monkolektaj teleroj

por forpreni vian lastan tripencan moneron—ho kaj

kompreneble ne estus predikoj nek litanioj.”

“Ho, Judi!” murmuris Meg, turnante paĝon.

  • 26 -

Judi disigis siajn manojn kaj tuj kunigis ilin pli firme ol

antaŭe.

“Tuto da ses biletoj perditaj—tridek belaj ŝilingoj—simple

ĉar ni havas patron!”

“Li sendis ilin al la familio Digby-Smith, Bunty informis,

“kaj skribis sur la koverton, ‘Kun salutoj—J.C. Woolcot.’”

Judi ĝemis. “Ses aĉaj malgrandaj Digby-Smith-oj sidantaj

en la teatro rigardantaj nian amuzaĵon per siaj ses aĉaj

okuletoj,” ŝi diris amare.

Bunty, kiu estis matematikema, demandis kial ili ne povus

ĝin rigardi per siaj dek du aĉaj okuletoj, kaj Judi ridis kaj deiris de la tablo esprimante pekan deziron ke la malgrandaj Digby-Smith-oj ĉiuj transfalu la balustradon de la balkono antaŭ la

leviĝo de la kurteno. Meg fermis sian libron kun hasta

frapsono.

“Ĉu Pip jam iris? Patro tre koleros. Ho ve, kiel distriĝema

mi estas!” ŝi diris. “Kie estas Estera?”

“Mia kara Meg!” Judi diris; “estas jam pli ol du horoj de

kiam Estera laŭiris la kaleŝvojon ĝuste antaŭ via nazo. Ŝi foriris al Waverly—ŝi ja envenis kaj informis vin kaj diris, ke ŝi

konfidas al vi prizorgi la jakon kaj vi diris, ‘Mm! nu bone.’”

Meg, kun konsternita rigardo, penis rememori. “Ĉu mi

devas purigi ĝin?” ŝi demandis per tima voĉtono, ŝovante la

blondajn harojn for de la frunto. “Ho, knabinoj! Kion mi devis

fari?”“Purigu per benzino, gladu dum malseka, metu en

malvarman lokon por teni varma, kaj baku ĝis bruna,” diris

Judi senhezite. “Vi nepre aŭdis, Margareta? Estera tiel zorge

klarigis.

Denove Meg malordigis siajn harojn malespere.

“Kion mi faru?” ŝi diris, efektivaj larmoj saltantaj en la

  • 27 -

okulojn. “Kion patro diros” Ho, Judi, kial vi ne memorigis

min?”

Nell glitigis brakon ĉirkaŭ ŝian kolon. “Ŝi nur turmentetas

vin, Menjo; Estera ĝin faris kaj lasis ĝin preta en la vestiblo—vi devas nur transdoni ĝin al Pip. Patriĉjo devas veturigi la

kariolon en la urbegon hodiaŭ posttagmeze por riparigi la

benkon kaj Pip kuniros ankaŭ, jen ĉio, kaj oni ĝuste jungas la

ĉevalon; vi ne malfruas.”

Temis pri la jako kiun Bunty preskaŭ ruinigis. Ĝi

apartenis, kiel mi jam diris, al la solena uniformo de la

Kapitano, kaj estis bezonata por bankedo ĉe la Kazerno

tiuvespere. Kaj Estera ĝin spongadis kaj purigadis dum la tuta

mateno kaj estis lasinta instrukcion ke oni ĝin transportu en la Kazernon posttagmeze.

Post nelonge la kariolo impone kaj rapide alvenis ĉe la

pordo, veturigata de Pip dum Patriĉjo malkontente rigardis. Ili prenis la pakaĵon enhavantan la jakon kaj zorge metis ĝin sub

la benkon, kaj estis pretaj denove ekiri kiam Judi elvenis sur la verandon, tenante la Generalon en malkomforta pozicio en

siaj brakoj.

“Vi venu ankaŭ, Ŝaŭm’, estas multe da spaco—nenio

malhelpas,” Pip diris subite.

“Hooo!” diris Judi, la okuloj brilegantaj. Ŝi faris rapidan

paŝon antaŭen kaj levis piedon por eniri.

“Ho, verdire!” protestis Pip, “vi devos ion surmeti super

tiu robo, injo—ĝi plurloke surhavas konfitaĵon kaj tiel plu.”

Judi sin pafis en la vestiblon kaj revenis kun sia

pluvmantelo; ŝi momente metis la Generalon sur la plankon

dum ŝi surmetis ĝin, poste ŝi levis kaj transdonis lin supren al Pip. “Li devos veni ankaŭ,” ŝi diris; “mi promesis al Estera ke

  • 28 -

mi ne lasos lin ekster mia vido dum eĉ minuto; ŝi fariĝas tute

nervoza pri li lastatampe—opinias ke li rompiĝos.”

Pip grumblis dum unu-du minutoj, sed la Generalo donis

gargaran, ĉarman ridon kaj etendis la brakojn, do li levis kaj

tenis lin dum Judi engrimpis.

“Ni povos reveni trame ĝis la Kajo, kaj de tie trafi boaton

revene,” ŝi diris, premante la bebon sur la benkon inter ili. “La Generalo amas suriri la akvon.”

For ili rapidis; laŭ la neglektita kaleŝvojo, tra la pordegoj

kaj foren laŭ la vojo. Pip, Judi la brilokula, la Generalo

manĝeganta sian dikfingron kaj Patriĉjo denove ridetvizaĝa

ĉar li denove tenis la kondukrimenojn.

Vento de sur la rivero blovis tra bosko de eŭkaliptaj arboj

sur la publika tereno kaj saltigis la junan ruĝan sangon en iliaj vejnoj; ĝi turmentadis la buklojn de Judi kaj kolorigis ŝiajn

brunajn vangojn varmruĝe; ĝi igis la Generalon ŝovadi la

krurojn kaj ridi kaj fariĝi moviĝema kaj kaŭzis al Pip ŝovi la

ĉapelon malantaŭen sur la kapo kaj fajfi ĝoje.

Tiel oni kondutis ĝis ili atingis la urbon kie necesis iom

cedi al la postuloj de konveneco.

Survoje al Paddington sinjoro rajdanta ĉevalon iom

moderigis la rapidecon de sia irado. Pip svinge demetis la

ĉapelon kaj Judi ridetis sincere kaj plezure, ĉar estis iu maljuna Kolonelo kiun ili konis jam de multaj jaroj, kaj kies

bonhumoron kaj donacemon ili havis kaŭzon memori.

“Nu, mia fraŭlineto—Nu, Filipo, knabo,” li diris ridetante

afable dum lia ĉevalo ĉirkaŭprancis la kariolon—”kaj la

Generalo ankaŭ—kien vi ĉiuj iras?”

“Al la Kazerno—mi ion portas al la patro,” Pip respondis.

Judi rigardis la baŭmantan ĉevalon per admiraj okuloj. “Kaj

poste ni reiros hejmen.”

  • 29 -

La maljuna sinjoro sukcesis, malgraŭ la petolado de la

ĉevalo, glitigi sian manon en sian poŝon.

“Jen io per kio malsanigi vin survoje,” li diris,

enmanigante al ili du duonkronojn; “sed ne sendu al mi la

kalkulon de la kuracisto.”

Li frapetis vangon de la Generalo per sia vipo, kapsalutis

al Judi, kaj galopetis for.

La infanoj rigardis unu la alian per briletantaj okuloj.

“Kokusojn,” Pip diris, “kaj tortojn kaj buterkaramelojn kaj

ŝpari la restaĵon por aĉeti piedpilkon?” Judi skuis la kapon.

“Kion pri mi?” ŝi diris. “Vi tenus la piedpilkon ĉe la

lernejo. Mi voĉdonos por rozkoloraj jujuboj, kaj glaciaĵoj kaj

vaksa pupo.”

“Vaksa avino!” rebatis Pip; “Espereble vi ne estus tia

knabino.” Tiam li aldonis kun preskaŭ pia fervoro, “Dankindas

ke vi ĉiam malamis pupojn, Ŝaŭm’.”

Judi subite saltis sur sia sidejo, preskaŭ faligante la

Generalon, kaj venigante sur sin aron da riproĉoj de la koĉero.

“Mi scias!” ŝi diris; “kaj ni jam duone atingis la lokon. Hooo!

estos ja belege.”

Pip urĝe petis ŝin klarigi.

“La Akvario ĉe Bondi—rulŝuoj, boatoj, karuselo, ondanta

fervojo po tri pencoj!” ŝi respondis koncize.

“Bona ideo,” Pip fajfis mallaŭte dum li mense esploris la

proponon. “Estus restaĵo ankaŭ, per kiu aĉeti iom da manĝaĵo

kaj eble iom por la piedpilko ankaŭ.” Tiam lia frunto

malheliĝis.

“Kion pri la bubeto—kial vi stultule kuntrenis lin? Kiel

knabinece, ĉion ruinigi!”

Judi perplekse aspektis. “Mi tute forgesis lin,” ŝi diris

malkontente. “Ĉu ni ne povus lasi lin ie? Ĉu ni ne povus peti

  • 30 -

ke iu prizorgu lin dum ni iros? Ho, estus tro malbone devi

rezigni pri la afero simple pro li. Ekpluvas ankaŭ; ni ne povus kunpreni lin.

Ili jam estis ĉe la malsupro de Kazerna Monteto kaj

Patriĉjo informis ilin ke ili devos deiĝi kaj piediri la ceteron de la vojo aŭ mankos tempo por riparigi la kariolon ĝustatempe

por revenigi ĝin tiuvespere.

Pip eliĝis kaj prenis la Generalon en kunvolvita bulo kaj

Judi dekarioliĝis singarde post li, la nepre protektota

jakopakaĵo en siaj brakoj. Kaj tute senvorte ili supreniris la

asfaltan deklivon ĝis la pordego kondukanta al la oficiraj

loĝejoj.

“Nu?” Pip diris plendeme, “Rapidu; ĉu vi ankoraŭ nenion

elpensis?”

Tiu kuntirado de la brovoj kaj faltigo de la lipoj ĉe lia

fratino ĉiam signifis profundan kaj komplikan kalkuladon, kiel

li bone sciis.

“Jes,” Judi diris kviete. “Mi havas planon kiu taŭgos, mi

kredas.” Post tio subita fajreco eniris ŝian sintenon.

“Kiu estas la patro de la Generalo? diru al mi tion,” ŝi diris

per rapida, verva maniero; “kaj ĉu ne estus juste kaj konvene

ke la patroj prizorgu siajn filojn? kaj ĉu li ne meritas ke ni

reguligu la konton inter ni pro tio ke li senigis nin de la

spektaklo? kaj ĉu la Akvario ne estas tro bela por rezigni?”

“Nu?” Pip diris; lia malpli rapida cerbo ne sekvis tiun

rapidan rezonadon.

“Nur estas ke mi lasos la Generalon ĉi tie, ĉe la Kazerno

dum duo da horoj ĝis ni revenos, ĉar memevidente lia patro

estas la ĝusta persono lin gardi.” Judi prenis la dikan maneton de la Generalo en decidema maniero, kaj malfermis la

pordegon.

  • 31 -

“Ho, verdire,” rimarkis Pip, “ni trafos en teruran tumulton,

vi scias, Ŝaŭm’. Mi pensas pli bone ke ni ne faru—efektive,

injo.”“Neniom,” diris Judi kuraĝe—“almenaŭ nur iom, kaj la

Akvario valoras tion. Rigardu kiel pluvas; la infano ricevos

krupon aŭ reŭmatismon, aŭ ion alian se ni kunprenos lin; jen

estas patro staranta sur la gazono apud la tenisludejo kaj

parolanta al viro. Mi kviete laŭiros la verandon kaj eniros lian propran ĉambron kaj metos la jakon kaj la Generalon sur la

liton; poste mi petos al soldato iri kaj informi patron ke liaj pakaĵoj alvenis, kaj dum li estos for mi fulme rapidos revene al vi, kaj ni trafos la tramon kaj iros al la Akvario.”

Pip denove fajfis mallaŭte. Li kutimis al aŭdacaj proponoj

de ĉi tiu fratino lia, sed la nuna superis ĉion. “S-sed,” li diris maltrankvile, “sed, Judi, kion li farus kun tiu bubo dum du

longegaj horoj?”

“Gardus lin,” Judi tuj replikis. “Bela afero estas se patro ne

povas gardi la propran infanon dum du horoj. Poste, vi

komprenu, kiam ni jam vizitis la Akvarion, ni revenos kaj

kolektos lin, kaj ni povos klarigi al patro ke pluvis kaj ni pensis pli bone ne preni lin kun ni pro timo de reŭmatismo, kaj ke

urĝis trafi tramon, kaj ĉar li ne estis en sia ĉambro ni simple metis lin sur la liton ĝis li venos. Efektive, Pip, la afero estas bele simpla!”

Pip ankoraŭ aspektis embarasita. “Ĝi ne plaĉas al mi,

Ŝaŭm’,” li diris denove; “li estos terure kolera.”

Judi rigardis lin senpacience. “Iru kontroli ĉu tiu bruo

signifas ke la tramo por Bondi venas,” ŝi diris; kaj dankema

pro momenta prokrasto li iris laŭ la pado denove ĝis la

trotuaro kaj rigardis malsupren la monteton. Kiam li sin turnis denove ŝi jam estis foririnta.

  • 32 -

Li ŝovis la manojn en siajn poŝojn kaj promenis tien kaj

reen kelkfoje, laŭ la pado.

“Ŝaŭm’ finfine igos nin pendumi,” li murmuris, malhele

rigardante la pordon en la muro tra kiu ŝi ĵus malaperis.

Li ŝovis sian ĉapelon malantaŭen kaj malgaje fiksrigardis

siajn botojn, cerbumante pri la sekvoj de ĉi nova petolaĵo.

Malpeza paŝo aŭdiĝis apud li.

“Ni iru,” diris Judi, tirante lian manikon; “estas jam farite

nun, do ni iru nin amuzi; ĉu vi tenas la monon sekure?”

Estis la dua horo kiam ili eliris la pordegon kaj direktis

sian rigardon supren laŭ la deklivo ĝis la haltejo. Kaj estis la kvara kaj duono kiam ili elsaltis urbonirantan tramon por

kolekti sian konfidaton.

Kian posttagmezon ili havis! Tuj kiam ili jam troviĝis

interne de la Akvario eĉ Pip flankenmetis siajn skrupulojn kaj

sin plene dediĉis al amuziĝo. Kaj Judi kvazaŭ estis

frenezulineto. Ŝi elspezis ŝilingon de sia mono por la ondanta

fervojo, nomante la rapidan, konsternan moviĝon “ĉieleca”. La

unua veturo sentigis vomemon al Pip, do li evitis ripeti la

provon kaj kun sento preskaŭ de sufokiĝo pro timo rigardis

dum Judi de tempo al tempo ekiris, gaje mansvingante de la

riskoplena ĉareto. Poste ili ambaŭ luis paron da rulŝuoj kaj

kontuziĝis nigre kaj blue pro pezaj faloj sur la asfalto. Post tio ili rajdis sur la karuselo, sed Judi trovis tion seninteresa

kompare kun la ondanta fervojo kaj rifuzis fordoni duan

tripencon por ĝi, sin kontentigante rigardi dum Pip

ĉirkaŭrapidis kaj kuregi ĉe lia flanko tiel longe kiel ŝi povis samrapide iri. Ili finis la viziton per longa inspektado de la

fiŝujo, manĝeto el dubefreŝaj konfitaĵaj tortoj kaj arakidoj je valoro de du pencoj. Kaj, kiel mi jam diris, estis la kvara duono kiam ili suprenrapidis la padon denove ĝis la supra pordego de

  • 33 -

la Kazerno.

“Mi esperas ke li bone kondutis,” Judi diris dum ŝi turnis

la anson. “Jes, vi venu ankaŭ, Pip,” ĉar tiu juna sinjoro dum

unu angora sekundo malemis pluiri. “Dudek piedfrapoj aŭ

batoj dividitaj per du faras nur dek, vi komprenu.”

Ili laŭiris la longan, ŝtonan verandon kaj haltis ĉe unu

pordo.

Areto da junaj oficiroj ridis kaj babilis apude.

“Kredu al mi, estis same amuze kiel teatraĵo, vidi

Woolĉjon ekpreni sian etulon kaj ŝovi ĝin en fiakron kaj mem

eniri, ĉion kun peza aspekto de vundita digno,” unu diris, kaj

ridis pro la rememoro.

Alia forblovis nubon el cigara fumo. “Ĝi estis ĉarma

kanajleto,” li diris. “Ĝi pugnigis la manetojn kaj trafis Lian

Altan Moŝtecon ĝuste en la okulo; kaj poste ĝia ŝuo forfalis kaj ni ĉiuj kuris por ĝin levi, kaj ĝi estis kota kaj entute

malbonstata, kaj Woolĉjo malrapide ruĝiĝis ĝis la pintoj dum

li penis remeti ĝin.”

Malgranda figuro paŝis en la mezon de la grupo—

malgranda figuro kun ridinde mallonga kaj eluzita

pluvmantelo, maldikaj, nigreŝtrumpetitaj kruroj, kaj granda

ĉapelo premita sur malordajn buklojn.

“Tiu, pri kiu vi parolas estas mia patro,” ŝi diris, la kapo

alte tenita, la voĉtono aroganta, “kaj mi ne scias kion vi trovas amuza. Ĉu mia patro estas ĉi tie, aŭ ĉu mi aŭdis vin diri ke li foriris?”

Du el la viroj aspektis embarasitaj, la tria demetis la

kaskedon.

“Mi bedaŭras ke vi hazarde aŭdis nin, Fino Woolcot,” li

diris afable. “Tamen, oni ne faris nebonigeblan malutilon, ĉu?

Jes, via patro foriris en fiakro. Li tute ne sciis kiel la knabeto

  • 34 -

alvenis sur lian liton kaj, ĉar li ne bone povus teni lin ĉi tie, mi supozas ke li kondukis lin hejmen.”

Io simila al honta rigardo venis en la helajn okulojn de

Judi.“Mitimaskemiverŝajnekaŭzisiomdaĝenoalmiapatro,”

ŝi diris kviete. “Estis mi kiu lasis la Gen mian fraton ĉi tie ĉar mi ne sciis al kiu konfidi lin dum unu-du horoj. Sed mi ja

intencis mem konduki lin hejmen. Ĉu li jam de longe estas

for?”“Proksimume duonhoron,” la oficiro diris kaj penis ne

aspekti amuzita pri la solena maniero de la knabineto.

“Ha, dankon. Eble ni sukcesos atingi lin. Venu, Pip,” kaj

kapsalutante en serioza, formala maniero ŝi sin turnis kaj iris laŭ la verando kaj tra la pordego kun sia frato.

“Ni trafis en belan kaĉon,” li diris.

Judi kapjesis.

“Tio estas verŝajne la plej terura faro de nia tuta vivo.

Prezentu al vi ke patro portaĉas tiun infanon la tutan

distancon de ĉi tie. Mia di’!”

Judi kapjesis denove.

“Ĉu vi ne kapablas paroli?” li diris incitite. “Vi kondukis

nin en ĉi tion—mi ne volis ĝin fari; mi tamen akceptos kun vi

la sekvojn, kompreneble. Sed vi devos rapide elpensi

senkulpigon.”

Judi formordis tri fingropintojn de sia dekstra ganto kaj

melankolie aspektis.

“Estas absolute nenio farebla, Pip,” ŝi diris malrapide. “Mi

tute ne pensis ke la afero finiĝos tiele. Mi supozas ke ni simple devos tuj reiri kaj nin prezenti por puno. Li estos tro kolera

aŭskulti ian ajn senkulpigon, do plej bone ke ni nur submetiĝu

kuraĝe al tio, kion li faros al ni. Mi ankaŭ vere bedaŭras ke mi

  • 35 -

faris lin ridindulo tie supre.”

Pip estis eksplodema. Li nomis ŝin azeneto kaj kreteno kaj

stulta idioto por fari ion tian, kaj eĉ ne unufoje ŝi riproĉis lin aŭ rebatis.

Ili trafis tramon kaj iris en Sidnejon kaj poste al la boato.

Ili trovis oportunan sidlokon en angulo ĉe la malantaŭo, kaj

diskutis la situacion kun granda seriozo. Post tio Pip stariĝis kaj iom promenis por malŝarĝi siajn emociojn, preskaŭ tuj

revenante kun blanka, timplena vizaĝo.

“Li estas sur la boato,” li flustris, terurite.

“Kie—kie—kie? kio—kio—kio?” Judi kriis, neintence

mimikante longe mortintan monarĥon.

“En la kajuto, aspektante malgaja kiel boligita valabio, kaj

tenegante la kompatindan Generaleton kvazaŭ li pensus ke tiu

forflugus.”

Judi por la unua fojo aspektis iom tima.

“Ĉu ni ne povas nin kaŝi? Ne lasu ke li vidu nin. Jam ne

helpus nin proponi por prizorgi la Generalon, ni estas preter

savo nun, Pip—estos nenia indulgo.”

Pip ĝemis; Judi tiam ekstaris.

“Ni ŝteliru ĝis la motoro,” ŝi diris, “kaj kontrolu ĉu li tre

malbone aspektas.”

Ili tre singarde laŭiris la ferdekon kaj okupis lokon kie ili

povis vidi sen danĝero ke oni ilin vidu. La kara malgranda

Generalo sidis sur la sidejo apud sia severa patro, kiu firme

tenis de malantaŭe lian lanan surtuton. Li suĉadis la malpuran

maneton kaj de tempo al tempo sopire rigardis al sia tankolora

ŝuo, kiu, li sciis laŭsperte, estis ĝue mordinda. Unu-du-foje li fortiris ĝin kaj portis al sia buŝo, sed lia patro intervenis kaj kolere butonumis ĝin denove sur ĝia ĝusta loko. Li ankaŭ

deziris forgliti de la abomena sidejo kaj tute trarampi la

  • 36 -

ferdekon, kaj esplori la terenon sub la sidejoj kaj ekscii de kie venas la sonoj de pulsado; sed restis tiu fera tenado de lia

mantelo kiun eĉ la plej daŭra sintordado ne povis forigi. Ne

mirinde ke la kompatinda infano aspektis malfeliĉa.

Finfine la boato haltis ĉe kajo ne malproksime de Misrego

kaj la Kapitano eliĝis, singarde portante sian malpuran fileton en siaj brakoj. Li marŝis malrapide supren la ruĝan vojon laŭ

kiu la kariolo estis tiel senĝene rapidinta antaŭ ses-sep horoj, kaj Judi kaj Pip sekvis en konvena—tre konvena

malproksimeco. Ĉe la pordego li vidis ilin kaj gestis larĝe,

kolere, ke ili alproksimiĝu. Judi paliĝis, sed tuj obeis, kaj Pip, sin regante, postsekvis.

Poste Judi nur tre malklare memoris la eventojn de la

sekvanta duonhoro. Ŝi sciis ke estis ŝtorma sceno, en kiu Estera kaj la tuta familio ricevis gigantan vortdraŝadon.

Post tio Pip ricevis bastonadon, malgraŭ la insistado de

Judi ke ŝi sola kulpas, kaj ke Pip nenion riproĉindan faris. Ŝi rememoris ke ŝi estis sin demandinta ĉu ŝi ricevos la saman

traktadon kiel Pip, tiel kolera estis la vizaĝo de ŝia patro dum li flankenŝovis la knabon kaj staris ŝin rigardante, rajdvipo en la mano.

Sed li ĵetis ĝin surteren kaj metis pezan manon sur ŝian

forcedantan ŝultron.

“Venontan lundon,” li diris malrapide—“venontan lundon

matene vi iros al pensiona lernejo. Estera, bonvolu kontroli ke la vestoj de Helena estu pretaj por pensiona lernejo—la

venontan lundon matene.”

<<<<<>>>>>

  • 37 -

Ĉapitro V

“Venontan Lundon Matene”

Kofro staris en la vestiblo, kaj granda, multe vojaĝinta

valizo, kaj sur ili estis etikedoj kiuj informis: “Fino Helena

Woolcot, La Fraŭlinoj Burton, Monto Viktoria.”

En la infanejo oni—jen kaj jen—matenmanĝis. La bluaj

okuloj de Meg estis tute ruĝaj kaj ŝvelaj de plorado kaj ŝi

ankoraŭ snufis aŭdeble dum ŝi elverŝis la kafon. Pip havis siajn manojn en la poŝoj kaj staris sur la antaŭfajreja tapiŝeto,

malgaje rigardante iun apartan teleron kaj tute rifuzante

matenmanĝi; la Generalo ĝoje kunklakis sian propran tason

kaj teleron; kaj Bunty manĝis buterpanojn en flegma silento.

Judi, blankvizaĝa kaj sekokula, sidis ĉe la tablo, kaj Nell kaj Bebinjo sin kroĉis unu al ĉiu brako. Dum ĉiuj tri tagoj inter tiu fatala ĵaŭdo kaj ĉi tiu morna mateno ŝi estis obstine

malkonsterna. Ŝi neniam ŝajnis pli gaja, ŝiaj okuloj pli brilaj, ŝia lango pli pika, ol dum tiu kelktaga intertempo; kaj ŝi

ŝajnigis al ĉiu, kaj antaŭ ĉio al sia patro, ke ŝi opinias ke

pensiona lernejo nepre devas esti tre amuza, kaj ke ŝi multege

ĝuos tion.

Sed hodiaŭ matene ŝi estis tute kolapsinta. La tutan

tempon antaŭe ŝia impulsema, infana koro diradis al ŝi ke ŝia

patro vere ne povus esti tiel kruela, kaj ke li vere ne intencas forsendi ŝin inter fremdulojn, malproksime de kara, malorda

Misrego kaj ĉiuj ŝiaj gefratoj; ke li nur diras tion por timigi ŝin, tiel ŝi diradas al si, kaj ŝi montros al li ke ŝi ne estas malfort-

  • 38 -

anima bebo.

Sed dimanĉon vespere, kiam ŝi vidis portata malsupren ĝis

la teretaĝo kofron kiun oni plenigis per ŝiaj posedaĵoj kaj

etikedis kun ŝia nomo, ŝajnis kvazaŭ malvarma mano sin

fermus ĉirkaŭ ŝian koron. Tamen, ŝi diris al si, li nur faras ĉion ĉi tion por ŝajnigi ĝin pli reala.

Sed jam estis matene, kaj ŝi ne plu povus malkredi. Estera

estis veninta al ŝia litrando kaj kisinta ŝin malgaje, ŝia bela vizaĝo ĉagrena kaj tenera. Ŝi estis peteginta kiel neniam antaŭe pri nuligo de la kondamno de kompatinda Judi, sed la

Kapitano estis neŝancelebla. Estis ŝi kaj ŝi sola kiu ĉiam

misgvidas en ĉio; la aliaj bone kondutus se ŝi ne estus tie por inciti ilin al petolaĵoj, do ŝi foriru. Cetere, li diris, ŝi multe profitus per tio. Li elektis por ŝi bonegan lernejon; la sinjorinoj kiuj estras ĝin estas bonkoraj sed tre firmaj, kaj Judi ruiniĝas pro manko de firma mano. Tio, ja, estis certagrade vera.

Juidi sidis rektadorse en sia lito je la vido de la malgaja

vizaĝo de Estera.

“Nenio fareblas, kara; estas nenia elirejo,” tiu diris delikate.

“Sed vi iros kiel kuraĝulino, ĉu ne, Ju-Ju? Vi ĉiam estis la tipo kiu mortas kuraĝe, kiel diras Pip.”

Judi glutegis grandan bulon en sia gorĝo, kaj ŝia

kompatinda vizaĝeto iĝis pala kaj streĉita.

“Ne maltrankviliĝu, Estenjo. Nu, do, vi iru malsupren al

matenmanĝo,” ŝi diris per voĉo kiu tremis nur iomete, “kaj

bonvolu lasi ĉe mi la Generalon, Estera; mi malsuprenigos lin

kun mi.”

Estera metis sian dikan fileton sur la kapkusenon, kaj kun

sola, ama rigardo malantaŭen, eliris la pordon.

Kaj Judi tiris la knabeton malsupren en siajn brakojn, kaj

tute kovris iliajn du kapojn per la litkovriloj kaj tenis lin per

  • 39 -

feroca, preskaŭ malespera brakumo dum unu-du minutoj, kaj

kaŝis sian vizaĝon en lia mola, kaveta kolo, kaj kisis ĝin ĝis ŝiaj lipoj doloris.

Li batalis kuraĝe kontraŭ ĉi tiu ĝena agado, kaj fine

protestis per kolera kriego, kontraŭ sufokado. Do, ŝi

flankenŝovis la litkovrilojn kaj ellitiĝis, lasante al li tuneli inter la kapkusenoj kaj eltiri plumojn el truo en unu el ili.

Ŝi sin vestis en rapida, nerva maniero, aranĝis la harojn pli

zorge ol kutime, kaj poste levis la Generalon kaj portis lin laŭ

la koridoro en la infanejon. Ĉiuj la aliaj jam estis tie, kaj, kun Estera, evidente ŝin diskutas. La tri knabinoj larme kaj proteste aspektis; oni ĵus admonis Pip pro malrespekta parolo pri la

patro kaj li aspektis malafabla; kaj Bunty, ne sciante kion alian fari en tia krizo, ekkaptis muŝojn kaj malicege fortiris iliajn flugilojn.

Estis malgajega manĝo. La sonorilo sonis por la teretaĝa

matenmanĝo kaj Estera devis foriri. Ĉiu proponis al Judi ĉion

sur la tablo kaj parolis al ŝi milde kaj ĝentile. Ŝi ŝajnis esti apartigita de ili, persono kiun oni ne traktas facilanime en la digno de la nuna granda malbonsorto. Ŝia robo, ankaŭ, estis

tute nova—neta blua serĝaĵo ĵus ricevita el la manoj de la

kudristino; ŝiaj botoj estis ciritaj kaj brilaj, ĉe ŝiaj ŝtrumpoj mankis ventolaj fendoj. Ĉio ĉi kune faris el Judi iun tute

malsimilan al la petolulino de antaŭ kelkaj tagoj, kiu venadis al matenmanĝo aspektanta kiel se oni forkĵetis sur ŝin la

vestaron.

Bebinjo sin dediĉis al sia kaĉo dum unu minuto, sed en la

sekvanta ŝiaj emocioj superfortis ŝin kaj kun malgranda veo ŝi

ĉirkaŭkuregis la tablon al Judi kaj singulte sin kroĉis al ties brako. Tio detruis la ekvilibron de la tuta ĉeestantaro. Nell

prenis la alian brakon kaj balancis sin tien kaj reen en atako de

  • 40 -

malgajeco. La larmoj de Meg pluvis en ŝian tetason; Pip ŝovis

la kalkanumon en la tapiŝeton kaj demandis al si kio estas al

siaj okuloj; kaj eĉ la apetito de Bunty por buterpanoj

malpliiĝis.

Judi sidis tie silenta; ŝi jam forŝovis sian neuzitan teleron

kaj sidis ĝin rigardanta kun esprimo de absoluta malespero sur

ŝia juna vizaĝo. Ŝi aspektis kiel tragedia reĝino ironta al tuja ekzekuto.

Baldaŭ Bunty deiris sian seĝon, kovris sian kafon per

subtaso por ŝirmi ĝin kontraŭ muŝoj, kaj solene eliris la

ĉambron. Post minuto li revenis kun peklobotelo enhavanta

grandegan, verdan ranon.

“Vi rajtas reteni ĝin kiel vian propran, Judi,” li diris per

voĉtono preskaŭ senbride malgaja. “Ĝi eble amuzados vin ĉe la

lernejo.”

Sinoferado atingis sian kulminon, ĉar tiu rano estis la plej

kare amata posedaĵo de Bunty.

Tio stimulis la aliajn; ĉiu portis iun oferaĵon por meti ĉe la

sanktejo de Judi kiel memoraĵon. Meg alportis braceleton,

plektitan el la haroj de ne plu vivanta amata poneo. Pip

donacis sian triklingan poŝtranĉilon, Nell poton da mosko

kiun ŝi akvumis kaj vartis jam de unu jaro, Bebinjo rompnazan

pupon kiu estis la Benjamino de ŝia multnombra familio.

“Metu ilin en la kofron, Meg—estas spaco supre, mi

pensas” Judi diris per sufoka voĉo kaj profunde kortuŝita de

tiuj donacoj. “Ho! kaj, Bunty kara! metu korkon super la r-r-

rano, mi petas, ĝi eble perdiĝus, la kompatinda! en tiu g-g-

granda kesto.”

“Nu bone,” diris Bunty. “Vi bone p-p-prizorgos ĝin, ĉ-ĉu

ne, Judi? Ho ve, h-ho-o-o!”

Estera envenis, ankoraŭ ĉagrenaspektita.

  • 41 -

“La kariolo estas ekstere,” ŝi diris. “Ĉu vi estas preta, Ju,

karega? Kara malgranda Judi! Estu kuraĝa, injeto.”

Sed Judi estis blanka kiel la morto kaj tute senforta. Ŝi lasis ke Estera surmetu ŝian ĉapelon, helpu al ŝi surmeti sian novan

jakon, enmanigu al ŝi ŝiajn gantojn. Ŝi submetiĝis al kisoj de la tuta familio, al duonportado malsupren la ŝtuparon fare de

Estera, al kisado denova fare de la knabinoj kaj poste de la du bonkoraj servistinoj kiuj, malgraŭ ŝiaj peketoj, havis por ŝi

varman lokon en la koro.

Estera kaj Pip levis ŝin en la kariolon, kaj ŝi sidis

malgrande, kuntirite, rigardante malsupren al la grupo sur la

verando per okuloj kiuj estis absolute tragikaj en sia tuta

malespero. Ŝia patro eliris, butonumante sian surtuton kaj

vidis la rigardon.

“Kia stulteco!” li diris kolerete. “Estera—granda ĉielo! Ĉu

ankaŭ vi kondutas absurde?”—du grandaj larmoj brilis en la

belaj okuloj de lia edzino. “Je mia vivo, oni supozus ke mi

forkondukas la infanon por pendumigo, aŭ almenaŭ por lasi

ŝin en karcero.”

Granda seka singulto eliĝis la blankajn lipojn de Judi.

“Se vi permesos al mi resti, patro, mi neniam plu faros ion

por kolerigi vin; kaj vi rajtas vergi min anstataŭe, tute draste.”

Tio estis ŝia lasta klopodo, ŝia fina espero, kaj ŝi mordis

sian malfeliĉan tremantan lipon ĝis sangado dum ŝi atendis

lian respondon.

“Lasu ŝin resti—ho! bonvolu lasi ŝin resti, kaj ni ĉiam bone

kondutos,” ĥore aŭdiĝis de la verando. Kaj, “Permesu al ŝi resti, Johano, mi petas!” Estera alvokis per voĉo same petega kiel kiu ajn el la infanoj.

Sed la Kapitano saltis en la kariolon kaj forŝiris la

gvidrimenojn de Patriĉjo en kolerspasmo.

  • 42 -

“Mi kredas ke vi ĉiuj estas frenezaj!” li kriis. “Ŝi iras al tute bonega hejmo. Mi jam antaŭpagis kvaronjaron kaj mi certigas

al vi bravaj homoj ke mi ne intencas perdi ĝin.”

Li pike tuŝis la ĉevalon per la vipo kaj en la daŭro de

minuto la kariolo jam estis forrapidinta tra la pordego kaj la

malfeliĉa vizaĝeto perdiĝis el la vido.

<<<<<>>>>>

  • 43 -

Ĉapitro Vi

Kiel Dolĉe Esti Deksesjara!

La haroj de Meg ĉiam estis beletaj, sed dum la pasintaj du

monatoj ŝi tonde faris al si franĝon kaj ektorturis ilin en

krispigaj paperoj ĉiunokte. Kaj en sia privata tirkesto ŝi tenis konfitaĵan ladskatolon plenigitan per avena faruno, kiun ŝi

uzis en la akvo ĉiufoje kiam ŝi sin lavis, ĉar ŝi legis ke ĝi estas mirinda haŭtbeligilo. Kaj nokte ŝi ŝmiris la manojn per

vazelino kaj dum dormo portis malnovajn kapreolledajn

gantojn. Kaj ŝiaj ŝparitaj moneroj elspeziĝis por aĉeti

lentugoforigan kremon por malaperigi tiun disŝuton de

varmaj brunaj sunkisoj kiuj iel donis apartan karakteron al ŝia vizaĝo.

Ĉiuj ĉi aferoj estis sekvoj de tio ke ŝi estis deksesjara kaj

trovis amikinon deksepjaran.

Aldita MacCarthy lernis la francan lingvon de la sama

instruisto kiun Meg nun vizitadis dufoje ĉiusemajne, kaj post

interŝanĝo de ĉokoladoj, harrubandoj, kaj familiaj konfidencoj

amikeco establiĝis.

Ŝi pruntis al Meg romancojn, numerojn de Suplemento al

Familia Heroldo, Magazino de Junaj Sinjorinoj, kaj similaj

eldonaĵoj, kaj la junulino entuziasme absorbiĝis en ili, mirigita de la nova mondo en kiun ili portis ŝin; ĉar ĝis nun Charlotte

Yonge kaj Louisa Alcott kaj Fino Wetherell konsistigis ŝian

simplan kaj sanigan mensan nutraĵon.

  • 44 -

Meg komencis teksi rozkolorajn revojn pri la tempo kiam

ŝiaj blondaj, brilantaj haroj kolektiĝos en “simplan nodon ĉe

ŝia verto” aŭ “plektitaj en reĝinecan kroneton”, ĉar tiuj estis la stiloj laŭ kiuj la heroinoj en la romanoj senescepte aranĝis

siajn harojn. Harplekto triope dividita estis tre malromantika.

Jen la motivo kial, kiel iaspeca kompromiso, ŝi tondis al si

franĝon kaj komencis diskrispigi la finaĵon de sia harplektaĵo.

Ŝia patro rigardegis ŝin kiam li unuafoje rimarkis ĝin, kaj diris ke ŝi aspektas kiel butika komizino, kaj Estera diris al ŝi ke ŝi estas stulta infano; sed la spegulo kaj Aldita rekuraĝigis ŝin.

La sekvanta paŝo estis kaŝe plilongigi siajn robojn, kiuj

estis en la longa-mallonga stadio. En la privateco de sia

ĉambro ŝi apartigis la jupon de du-tri el siaj roboj ĉe la zono, enmetis pecon de subŝtofo por plilongigi ĝin, kaj poste aldonis falbalon ĉe la talio de siaj korsaĵoj por kaŝi la kunkudron. Ĉi tio plilongigis la jupojn je almenaŭ du coloj, kaj aspektigis ŝin alta, svelta figuro, kiel ŝi bone konstatis.

Kaj neniu el tiuj aferoj estis tre malutila.

Sed Aldita laŭgrade fariĝis malkontenta pri ŝia talio.

“Vi sendube estas minimume dudektricola, Margarita,” ŝi

iam diris en absolute ŝokita maniero.

Ŝi neniam nomis sian amikinon Meg, asertante ke tiu

nomo estas “tro familieca kaj entute maleleganta.”

Meg rigardis de sia propra talio al tiu sveltega kaj eleganta

de sia amikino kaj profunde suspiris.

“Kiom mi devus esti?” ŝi diris mallaŭte; kaj Aldita estis

respondinta, “Dek ok—aŭ dek naŭ maksimume, Margarita;

veran simetrian gracion oni tute ne povas atingi kun talio

dudektricola.”

Aldita ne nur faris asertojn kaj komparojn, ŝi ankaŭ donis

al sia amikino praktikajn konsilojn, kaj montris al ŝi kiel oni

  • 45 -

faru la aferon. Kaj ĉiunokte kaj ĉiumatene Meg senkompate

tiris al la laĉoj de sia korseto kaj premegis sian belan korpeton en pli mallarĝan spacon. Ŝi jam estis tirinta ĝin en ĉirkaŭ-

mezuron de dudek unu coloj, kio estis neta ŝparo de du, kaj ŝi

mallarĝigis ĉiujn siajn robojn ĉe la flankaj kunkudroj.

Sed ŝi rezignis pri la vespera kriketludo, kaj ŝi ne plu

partoprenis en rondkura ludo nun, je la malkontentego de la

aliaj. Neniu kiu rigardis la florsimilan vizaĝon kaj mildajn,

trankvilajn okulojn estus povinta diveni la torturon sentatan

sub la nun bela, bonesidanta robkorpo. Marŝi rapide estis vere

dolorige; kliniĝi preskaŭ netolereble, sed ŝi ĉion eltenis kun

heroismo inda je vere grava celo.

“Kiel longe mi devos daŭrigi tion ĉi, Aldita?” ŝi iam

malforte demandis, post franca leciono kiun ŝi apenaŭ povis

trasuferi. Kaj la pli aĝa knabino facilanime respondis, “Ho,

kompreneble vi ne devas ĉesigi, sed post kelka tempo tio ne

plu ĝenos.”

Kun tiu certigo Meg pluiris sian dolorplenan vojon.

Estera, la sola persono kun rajto interveni en la afero, tute

ne estis rimarkinta, sed se ŝi tion farus, ŝi ne estus trovinta ĝin maltrankviliga, ĉar estis nur kvar jaroj de kiam ankaŭ ŝi estis deksesjara kaj “talio” estis la plej dezirinda afero sur la tero.

Iufoje ŝi nescie diris—

“Kiel ĉarme via figuro evoluas, Meg; la nova kudristino

sendube pli bone sidigas la robojn ol Fino Quinn;” kaj malsaĝa

Meg, kun ĝojvibro duobligis siajn klopodojn.

Linkokula Judi estus eltrovinta ŝian sekreton jam de longe,

kaj priridinta ŝin ĝis ŝi absolute hontis, sed bedaŭrinde por la bonfarto de Meg, ŝi estis ankoraŭ ĉe la lernejo, ĉar jam tri

monatojn ŝi estis for.

Aldita loĝis je proksimume nur dudekminuta marŝado for

  • 46 -

de Misrego, do la du knabinoj estis ĉiam kune. Dufoje semajne

ili iris en la urbon per la riverboato por lerni kiel demandi per ĝentila franclingvaĵo “Ĉu la juna filino de la panisto havas la flavan ĉapelon, brunajn gantojn, kaj ombrelon de la nevino de

la funebraĵisto?” Kaj dufoje semajne, respondinte ne-

konsekvence, “Ne, sed la ĥirurgo havis iom da biero, da

mustardo kaj la manĝgongon,” Aldita kondukis sian amikinon

malrapide tien kaj reen laŭ tiu preferata tereno de la Sidnejaj gejunuloj kaj laŭmoduloj—la Dombloko. “Nur por ekscii kiom

da ĉapeloj leviĝos pro mi,” Fraŭlino Aldita diradis kiam ili

ekiris; kaj antaŭ la fino Meg sopire diradis, “Kiel ĉielece koni arojn da sinjoroj same kiel vi.”

Iufoje unu el tiuj haltus kaj interŝanĝus kelkajn vortojn kaj

tiuokaze Aldita formale prezentis Meg; ofte, tamen, tiu lasta,

kiu estis sufiĉe inteligenta malgraŭ sia malsaĝeco, emus supozi ke ŝi rimarkas superecan, amuzitan sintenon ĉe la sinjoro. Kaj

ofte ja estis tiel; plejparte ili estis viroj kun kiuj Aldita konatiĝis ĉe baloj kaj teniso ĉe sia propra hejmo kaj kiuj opiniis tiun

junulinon frumatura infano, kiun oni devus teni en

klasĉambro dum ankoraŭ kelkaj jaroj.

Iun tagon Aldita alvenis ĉe Misrego plenplena de mistera

graveco. “Venu en la ĝardenon, Margarita,” ŝi diris, tute

malatentante Bebinjon kiu, kun granda malfacilo, estis

persvadinta sian plej aĝan fratinon rakonti al ŝi la eterne ravan legendon pri la tri porketoj.

“Ho ne, je la haroj de mia men-ton-ton-tono, do mi

tiregos kaj spiregos kaj enblovos vian domon,” nur dufoje estis dirita, kaj la kulmina parto ankoraŭ ne venis.

Bebinjo rigardis supren per ŝtormaj okuloj.

“Iru for, Aldifa,” ŝi diris.

“Fraŭlino MacCarthy, Bebinjo kara,” Meg sugestis milde,

  • 47 -

rimarkante la iom malestiman rideton de Aldita.

“Aldifa”, ripetis Bebinjo obstine. Poste ŝi malseveriĝis kaj

metis karesan braketon ĉirkaŭ la kolon de sia fratino.

“Mi dilos Flaŭlino MacCarfi se vi dilu pli la alia porketo

ankaŭ.”

“Ho, forsendu ŝin, Margarita, mi petas,” Aldita diris

senpacience, “mi havas ravan sekreton por dividi kun vi, kaj

mi baldaŭ devos foriri.”

Meg montris interesiĝon.

“Forkuru, Bebinjo kara,” ŝi diris, kisante la malgajigitan

vizaĝeton; “iru ludi la Arkeon de Noa kun Bunty kaj mi finos

la porĉjojn hodiaŭ vespere aŭ morgaŭ.”

“Sed mi dezilas ilin nun,” Bebinjo insistis.

Meg delikate ŝovis ŝin flanken. “Ne, forkuru, karulineto,

forkuru tuj kiel bona knabino kaj mi rakontos al vi pri

Ruĝakapoto ankaŭ, morgaŭ.”

Bebinjo rigardis supren al la gasto de sia fratino.

“Vi estas aĉa maljuna polko, Aldifa MacCarfi,” ŝi diris kun

substreka malrapido, “Kaj mi folte vin malami kaj ni ĉiuj ĉi tie vin malami, klom Meg; kaj Pip dilas ke vi ’stas la plej ’fekta

knabino kie ajn, kaj mi voli ke glanda gigantego veni kaj tilegi kaj spilegi kaj vin blovi en plej mezan palton de malo.”

Aldita ridis agacan, mallongan plenkreskulan ridon kiu

kulminigis la koleron de Bebinjo. Tiu elmetis sian maneton kaj

donis al la brako de la gastino en ĝia muslina maniko fortan,

sciencan pinĉon, laŭ maniero instruita al ŝi de Pip. Post tio ŝi forkuregis tra la longaj kampoj ĝis la malgranda naturejo

transe.

“Netolerebla,” Aldita murmuris kolere; kaj bezonataj estis

ĉiuj la pardonpetoj kaj kaĵoloj de Meg por dolĉigi ŝian anim-

staton denove kaj ŝin persvadi komuniki la ravan sekreton.

  • 48 -

Fine, tamen, ĝi estis komunikita, kun granda impono. La plej

aĝa fratino de Aldita fianĉiniĝis, vere fianĉiniĝis! Ho! ĉu ne

estas ĉielece? ĉu ne estas romanece?—kaj al la sinjoro kun la

longaj blondaj lipharoj kiu tiel multe vizitadis ilian domon

lastatempe.

“Ho mi sciis, ke tio okazos—mi vidis tion okazonta jam de

longe. Ho, oni ne tiel facile blindigas min,” Aldita diris. “Mi konas veran amon kiam mi vidas ĝin. Tamen, miaparte mi

preferus nigrajn lipharojn, ĉu ne vi, Margarita?”

“Je-es,” diris Meg. Ŝiaj tiutemaj opinioj apenaŭ formiĝis.

“Gagate nigraj kun vaksumitaj finoj, tre rigidaj,” Aldita

daŭrigis penseme, “kaj soldatecan sintenon, kaj tre longajn

nigrajn okulharojn.”

“Mi ankaŭ,” Meg diris, la imagpovo flamigita, “Simile al

Guy Deloraine en La Ambicio de Anĝelina.”

Aldita pli forte ĉirkaŭbrakis sian amikinon.

“Ĉu ne estus ĉielece, Margarita, esti fianĉinoj, vi kaj mi?” ŝi diris per voĉtono de reva raviĝo. “Havi malblondan bel-aspektan viron kun fieraj nigraj okuloj absolute mortanta pro

amo al oni, surgenuiĝanta, kaj portanta al oni donacojn, kaj

eskortanta onin kaj tiel plu—ho, Margarita, kiel bele

pripensinde!”

La okuloj de Meg fariĝis sopiraj. “Ni tamen ankoraŭ ne

estas sufiĉe aĝaj,” ŝi diris kun suspiro.

Aldita skuis la kapon. “Tio estas sensencaĵo; ĉar Clara

Allison havas nur dek sep jarojn, kaj jen via propra vicpatrino.

Multaj knabinoj efektive edziniĝas deksesjaraj, Margarita, kaj

viro edziĝproponis al mia fratino Beatrice kiam ŝi havis nur

dek kvin jarojn.

Meg aspektis impresite kaj penseme.

Aldita stariĝis por foriri. “Atentu ke vi venu sufiĉe frue por

  • 49 -

trafi la boaton morgaŭ,” ŝi diris kiam ili atingis la kradpordon; kaj Margarita, certigu ke vi tre ĉarme aspektos—portu vian

cejanan robon—kaj se eble pruntu de Sino Woolcot paron de

ŝiaj gantoj, viaj grizaj ja estas iomete fadenmontraj, ĉu ne,

kara?”

“H’m” diris Meg, ruĝiĝante.

“Kaj S-ro Jakobo Graham ĉiam revenas per tiu boato, kaj

la du knaboj Courtney—Andreo Courtney diris al Beatrice ke

ŝajnas al li ke vi estas ŝatinda ineto; li ofte rimarkas vin, li diras, ĉar vi estas tiel ruĝiĝema.”

“Tion mi ne povas malhelpi,” Meg diris malfeliĉe. “Aldita,

kiel devus aspekti la rubando sur mia ĉapelo? Mi intencas

garni ĝin denove.”

“Ho, kvadratecaj bantoj, iom rigidaj, kaj tute ĉeflanke,” la

orakolo diris. “Mi ĝojas ke vi intencas tion fari, kara, ĝi

aspektis iomete eksmode, ĉu ne?”

Meg ruĝiĝis denove.

“Ĉu vi faris vian franclingvan hejmtaskon?” ŝi diris dum ŝi

tire malfermis la kradpordon.

“Iasence,” Aldita diris senzorge. Ŝi altigis la mentonon.

“Tiuj mucidaspektaj knabinoj Smith ĉiam zorgegas ke ili

ne havu erarojn, kaj Janet Green, kies ĉapeloj ĉiam malantaŭas

la modon je kvar sezonoj; mi preferas havi kelkajn erarojn,

simple por montri ke mi ne bezonas laboregi por fariĝi

instruistino post kiam mi—”

Sed ĝuste tiam ŝi ŝanceliĝis kaj falegis plej maldigne, tute

trans la kota pado.

Estis ŝnurpeco kaj la venĝo de Bebinjo.

<<<<<>>>>>

  • 50 -

Ĉapitro VII

Kiel Plaĉus Al Vi Enamiĝi?

Meg malsane aspektis, tio estis ekster dubo. Ŝia bela

rozkolora-kaj-blanka vizaĝhaŭto perdadis sian freŝecon, iom

incitiĝema esprimo fiksiĝis ĉirkaŭ buŝo kiu antaŭ nur kelkaj

monatoj ŝajnis farita nur por ridetoj. Kaj, fakto tre

malromantika, ŝia nazo kelkfoje estis absolute ruĝa. Nu,

heroino povas havi la plej grandajn, profundajn, kaj plej

abunde okulharitajn okulojn imageblajn; ŝi povas havi harojn

verdire kiel la oro “falĉita el la mezo de la rikolto”, ŝi povas havi lipojn ĉerizecajn kaj dentojn similajn al veraj perloj, sed ruĝa nazo estas tiel absolute fatala, ke ĉiuj ĉi aliaj ĉarmoj tute ne rimarkiĝos. Ĝi kostis al Meg veran animdoloron. En sia

serĉado por kuracilo ŝi atente legis ĉiujn Respondojn al

Korespondantoj en la diversaj magazinoj kiujn pruntis al ŝi

Aldita, sed ŝajnis ke preskaŭ ĉiu petas recepton por akceli la

kreskadon de la okulharoj aŭ malhelpi embonpoint (dikiĝon).

Eĉ ne unu kiun ŝi hazarde trovis informis, “Ĉe knabino ruĝa

nazo plej ofte estas kaŭzita de dispepsio aŭ strikta laĉado”. Ŝi petis al Aldita ion sugesti kaj tiu junulino opiniis ke vazelino kunmiksita kun sulfuro kaj ŝmirita sur la afliktita membro

havos la sopiratan efikon. Do ĉiunokte Meg sekurigis la

pordon de sia litĉambro per kojnforma lignopeco (ĉar ŝlosiloj

estis nekonata luksaĵo ĉe Misrego) kaj sanktoleis sian

kompatindan nazeton plej zorge per la graseca miksaĵo,

kuŝante surdorse la tutan nokton por malebligi ke ĝi forfrotiĝu

  • 51 -

sur la kapkusenon.

Iufoje Pip perfortis al si eniron por postuli kelkajn

kudrerojn por sia ŝelko kiu fendiĝis, kaj tio devigis ŝin haste volvi sian tutan vizaĝon en viŝtuko kaj aserti ke ŝi suferas

fortan neŭralgion, kaj ke li devos sin turni aŭ al Estera aŭ al unu el la servistinoj. Se li estus vidinta kaj rekoninta la kaŭzon, la turmentado estintus senfina.

lastatempe Meg pasigis multan tempon en la litĉambro kiu

estis ekskluzive ŝia dum la foresto de Judi. En ĝia privateco ŝi garnis kaj regarnis siajn ĉapelojn, aliigis siajn robojn, legis romanojn, kaj sidis antaŭ la spegulo kun malligitaj haroj,

revante ke ŝi estas tute plenaĝa kaj enamiĝinta. Ĉar ĝuste nun

tiu etapo de la vivo ŝajnis, kaj al Aldita kaj al ŝi, la sola tute bela kaj dezirinda. Meg kurbigadis sin en grandan fotelon kiu

lokiĝis en ŝia ĉambro ĉar ĝiaj risortoj rompiĝis, kaj revadis

longajn, belajn, senesperajn revojn pri amanto kun “longaj

nigraj okulharoj kaj soldateca sinteno”. Kompreneble estis tre

riproĉinde havi tiajn pensojn je la juna aĝo dek ses, sed

mankis al la infano patrino por bremsi tiun erarvagantan

fantazion, cetere ŝi estis filino de la Sudo.

Aŭstraliaj knabinoj preskaŭ ĉiam komencas pensi pri

“amantoj kaj sensencaĵoj”, kiel maturaj homoj nomas ĝin,

longe antaŭ ol tion faras iliaj anglaj fratinoj. Dum ili ankoraŭ

troviĝas en la mallongroba etapo de la vivo, kaj dum iliaj haroj ankoraŭ libere fluas, ili ege interesiĝas pri knaboj—knaboj de

proksimaj lernejoj, la fratoj de aliaj knabinoj, junaj

bankkomizoj, kaj similaj. Ne ĉar tiuj estus bonaj

ludkamaradoj, sed ĉar ili konsideras ilin en la rolo de eblaj

“amatoj”. Mi ne diras ke anglaj knabininfanoj estas liberaj de

tio ĉi; en ĉiu lernejo eble troviĝas unu-du kiuj tiel emas,

subridantaj, tro frumaturaj junaj personoj kiuj profitus de

  • 52 -

bastonado kaj forsendo ludi kriketon aŭ pupojn denove. Sed

en ĉi tiu lando de juneco tio estas kutima pli ofte ol escepta, kaj en tio kuŝas la ĉefa malperfektaĵo de la tre juna

Aŭstralianino. Ŝi similas al persiko, bela, glata, suka persiko kiu venis al maturiĝo preskaŭ en unu tago, kaj kiu rapidas

forfroti la molan, delikatan lanugon kiu estas ĝia ĉefa allogaĵo, nur por pli klare montri ĝian helan, varman koloron. Aldita, je ŝia senfina kontento, estis forbrosinta sian propran “lanugon”, kaj aktuale sin diligente dediĉis al la tasko provi forigi tiun de Meg, kiu estis tre delikata kaj bela antaŭ ol ŝi tuŝis ĝin. La

romanoj estis forprenintaj iom, kaj la “Dombloko” ankoraŭ

iom, sed Meg estis laŭnature tre freŝanima kaj iom longe

daŭris la tasko tion ŝanĝi. Ĝuste nun, sub la direktado de sia

amikino, ŝi eklernis pri la ravaj misteroj de amindumado, kaj

provizore ĝi tute plenigis ŝian iom sencelan vivon. Sed la tuta afero finiĝis per aventuro kiu, eĉ post la forpaso de multaj

jaroj, ankoraŭ dolore varmigis ŝiajn vangojn je la rememoro.

Post la duonsemajna leciono franca, kiel mi jam diris, la

du amikinoj kutimis kune reveni per la riverboato je la kvina

horo. Kaj per tiu boato ankaŭ venis du knaboj nomitaj

Courtney, kaj tria knabo, la speciala propraĵo de Aldita,

Jakobo Graham. Nu la gejunuloj konatiĝis dum piknikoj kaj

similaj eventoj en la najbaraĵo, sed la konateco, anstataŭ

maturiĝi post oftaj renkontiĝoj en sinceran, plaĉan amikecon,

ekhavis karakteron de kaŝeco kaj stulta kvazaŭamindumado.

Jakobo Graham postenis en la oficejo de advokato, juna

profesilernanto deksepjara kiu tro frue volis fariĝi tiu rava

estaĵo, viro. Li portis promenbastonon kaj estis tre atenta pri sia ĉapelo kaj kravato kaj siaj botoj kiuj kutime estis tankoloraj.

Kaj li portis apenaŭrimarkeblajn lipharojn, kiujn li karesis kun granda ofteco, kaj kiujn Aldita opiniis adorindaj. La koketa,

  • 53 -

verva maniero de Aldita plaĉis al li, kaj post tre mallonga

tempo ili atingis fazon de transdono, unu al la lia, de leteretoj kaj de sentimentala suspirado. La leteroj tamen ne enhavis

multon malutilan, sed ĝenerale estis iom formalaj.

“mia kara fraŭlino Maccarthy,” unu tekstis—”Kial vi ne

estis sur la boato hieraŭ? Mi serĉis vin ĝis serĉado ne plu havis sencon, kaj poste la veturo estis nulo. Kiel ĉarme tiu granda

ĉapelo konvenas al vi, kaj tiuj jonkviloj ĉe via kolo. Ĉu mi

rajtas peti unu el la floroj? nur unu, mi petas, Aldita.

“Via sindona amiko,

jakobo graham.”

Kaj tiu de Aldita, skribita sur folio el ŝia notlibro per

rozkolora dancprograma krajono kiun ŝi ĉiam tenis en sia

monujo, verŝajne ne estis pli riproĉinda ol:—

kara sro graham—

“Por kio vi povas deziri tiujn florojn ĉe mia kolo? Ili estis

tie la tutan tagon kaj estis mortaj kaj ruinaj. Mi ne povas imagi kian utilon ili povus havi por vi. Tamen, se vi vere deziras ilin, vi ricevos. Mi tre ĝojas ke ĉi tiu ĉapelo plaĉas al vi. Do estonte ankaŭ mi ĉiam ŝatos ĝin. Ĉu vi vere sentis mian foreston

hieraŭ? Mi iris esti fotografita. Margarita opinias la rezulton ege bona sed mi estas certa ke ĝi tro flatas min,

“Via fidinde,

l. aldita evalina maccarthy”

Okazis ke S-ro Jakobo Graham havis kiel intiman amikon

unu el la menciitaj fratoj Courtney, Andreo laŭnome. Li estis

belaspekta junulo dekokjara, ankoraŭ lernejano, sed havanta

tre ĉarman manieron kaj vere belegan okulparon.

Kaj ĉar lia amiko kaj kunulo Jaĉjo ek“amuziĝis” kun “la

knabino MacCarthy”, ne plaĉis al li ne havi okazon simile

distri sin. Do li komencis tre atenti pri Meg, kiu ruĝiĝis ĝis sia

  • 54 -

delikata beleta harfranĝo ĉiufoje kiam li parolis al ŝi, kaj

aspektis dolore memkonscia kaj kulpa se li diris la ŝi ion iel

komplimentan.

La alia knabo, Alan Courtney, estis tre altstatura kaj

larĝaŝultra kaj tute ne bela. Li havis fortkarakteran nebelan

vizaĝon, grizajn, profunde lokitajn okulojn kaj brunajn harojn

kiuj aspektis kiel se li ĉiam malglatigis ilin. Li estis studento kaj tre sukcesa ludanto de futbalo, kaj li neniam sin distris

dum la longa veturado hejmen laŭ la sama maniero kiel

Andreo kaj ties amiko.

Li kutime iom malestime kapsalutis kiam li preteriris la

grupeton, malkovrante la kapon dum la plej mallonga tempo

konforma al ĝentileco kaj irante ĝis la malproksima fino de la

pramo. Iufoje kiam li preterpasis ilin Aldita estis utiliganta kun maksimuma efekto la okulharojn kaj okulojn, kaj Meg estis

preskaŭ certa ke ŝi aŭdis lin murmuri al si “Stultaj junaj

azeninoj!” Li fumadis ĉe sia fino de la pramo—cigarojn

komence de la trimestro kaj mallongan, nigran, fiaspektan

pipon je la fino—kaj Meg kaŝe pensis kiel virece li aspektas kaj profunde suspiris.

Mi diru al vi jam nun anstataŭ atendi ĝis poste kion faris

ĉi malsaĝulineto post kelkmonata kurso de Aldita kaj

romanoj. Ŝi estis enamiĝinta ĝis kiu grado eblas al

deksesjarulino enamiĝi; kaj estis al Alan al kiu mankis beleco

kaj plaĉa maniero—ne al Andreo kiu havis parolantajn

okulojn kaj krispajn karojn kiuj “similigis lian frunton al la

leviĝanta suno”; ne al Andreo kiu donis al ŝi tenerajn rigardojn kaj konversaciajn pipromentaĵojn dirantajn “Mia koro estas

cia”, sed al Alan kiu neniel atentis ŝin krom per kelkfoja iom

malestima sinklino.

Kompatinda malgranda Meg! Ŝi estis tre malgaja en tiu

  • 55 -

tempo, kaj tamen estis ia rava malĝojo kiun ŝi premis al si por reteni ĝian varmon. Neniu divenis ŝian sekreton. Ŝi prefere

mortus ol lasi ke eĉ Aldita suspektu tion kaj akceptis la

leteretojn kaj ridetojn de Andreo kvazaŭ nenion alian ŝi pli

volonte havus. Sed ŝi iĝis iom maldika kaj grandokula kaj

multvorte notis ĉiutage en sia taglibro kaj verkis vere teruran kvanton da versaĵoj en kiuj “koro” kaj “doloro”, “larmoj” kaj

“ĉarmoj”, “sorto” kaj “morto” ofte estis la finaj vortoj de la

versoj. Ŝi toleris Andreon pro kelkaj motivoj. Unue, li estis la frato de Alan kaj tre ofte diradis ion pri “Alĉjo” kaj informis pri liaj sukcesoj ĉe la futbala ludejo; cetere Aldita eble malkovrus ŝian sekreton se ŝi tute rifuzus lin. Krom tio, Andreo havis la plej longajn okulharojn kiujn ŝi iam vidis, kaj ŝi devis havi iun por dolĉe paroli en ŝian orelon, eĉ se ne estus tiu kiun ŝi volus.

Iun tagon krizo sin prezentis.

“Neniom pli da veturoj sur la kara malnova boato dum

unu monato,” Aldita rimarkis, el sia angulo de la kajuto.

“Jen teruraĵo! Kion vi volas diri, Fraŭlino MacCarthy?”

Jakobo Graham diris kun troigita malespero en sia voĉo.

“Monsieur H. estis liberiginta la klason por monato. Li

iros al Melburno,” Aldita respondis kun suspiro.

Meg ĝin eĥis kiel sub devigo kaj Andreo diris feroce ke

pendumo estus tro milda traktado por Monsieur H—. Kion li

celis per tia malhumana konduto, li volus scii; kaj kiel Jaĉjo kaj li povos daŭrigi la vivon dume?

Estis Jakobo kiu rapide elpensis “rimedon”.

“Ĉu ni ne povus fari promenadon ie iun vesperon—nur ni

kvar?” li diris subsugeste.

Aldita kaj Andreo opiniis la proponon brila; kaj kvankam

Meg unue estis skuinta la kapon emfaze, finfine oni persvadis

ŝin kaj ŝi solene promesis partopreni.

  • 56 -

Oni decidis renkontiĝi en sovaĝeja kampo apud tiu plej

malproksima apartenanta al Misrego, promeni dum

prosimume horo kaj reveni ĝis la sepa duono, antaŭ ol

krepuskiĝis.

“Mi intencas peti de vi ion en tiu tago, Meg,” Andreo

flustris ĝuste kiam ili disiĝis. “Mi scivolas ĉu mi ĝin ricevos.”

Meg ruĝiĝis laŭ sia nerva, memkonscia maniero kaj

demandis al si dum momento ĉu li intencas peti buklon de ŝiaj

haroj, io kion Jaĉjo Graham jam ricevis de Aldita.

“Kion?” ŝi diris malvolonte.

“Kison,” li flustris.

Momenton poste la aliaj aliĝis al ili, kaj mankis okazo por

la indigna respondo kiu tremis sur ŝiaj lipoj. Ŝi eĉ devis

manpremi, aspekti kiel se nenio okazis kaj disiĝi kiel bonaj

kamaradoj.

“Je la sesa duono akurate, Margarita. Mi neniam pardonos

al vi se vi ne venos,” Aldita diris kiam ili disiĝis ĉe ŝia

kradpordo.

“Mi—vi—Ho, Aldita, mi tute ne kredas ke mi povos veni,”

Meg balbutis, kun karmezino denove sur la vangoj. “Mi

neniam antaŭe faris ion tian. Mi estas certa ke ne estas

konvene.”

Sed la kurbigo de la lipo de Aldita kaŭzis al ŝi honti pri si.

“Vi estas nur dek du jara, Margarita,” la junulino diris

trankvile; “vi tute ne havas pli ol dek du jarojn. Estus pli bone se vi denove havigus al vi pupon, kaj bildlibron kun moralinstruo. Mi petos al Andreo aĉeti unu por vi kaj iom da ŝnuro

per kiu ligi vin en vian altan seĝon en la infanejo.”

Sarkasmo tia estis tro forta por Meg. Rapide kaj

senkondiĉe ŝi promesis esti en la difinita loko je la horo

menciita kaj forkuris laŭ la pado por obei la alvokon de la brue

  • 57 -

sonanta temanĝa sonorilo.

Sed dum la du intervenantaj tagoj ŝia sekreto pezis sur ŝin

kiel kulpŝarĝo kaj ŝi sopiris nedireble por konfidato kiu

konsilus al ŝi kion fari pri tiu ĉi ĉagrena demando. Ne Judi: tiu junulino estis tro senpera, tro prudenta, tro multe ŝi estis

infano kaj kvazaŭ knabo—ion tian ŝi ne kuraĝus rakonti al ŝi.

Ŝi povis imagi la malestimon en la grandaj, klaraj okuloj de ŝia fratino, la senbridan ridadon kiun tia rakonto elvokus, la

mordan, lertan mokadon kiu falus sur ŝiajn kutiriĝantajn

ŝultrojn. Ne Estera: ĝuste ŝia rolo de vicpatrino malebligis tian ideon, kaj cetere, la dentokarnoj de la Generalo iom post iom

ekmontradis malgrandajn blankajn mueldentojn kaj lia sano

pro tio iom difektiĝis kaj kaŭzis al ŝi tro da zorgoj por lasi ŝin rimarki la animpremon de Meg.

Kiam venis la elektita vespero la infano jam sin ekscitis ĝis

forte emocia stato.

La sesa duono estis la interkonsentita horo, kaj, kiel ŝi ja

sciis, estos ankoraŭ plena taglumo. Ŝi sentis ke ŝi vere ne

kuraĝos, tute ne povos iri. Supozu ke ŝia patro aŭ Estera, iu el ŝiaj komprenomankaj junaj gefratoj estus en proksimeco kaj

vidus la renkontiĝon, aŭ iu el la najbaroj—nu, ŝi ne povus

elteni la honton! Tamen, iri ŝi devos, aŭ Aldita malestimegos

ŝin. Cetere, ŝi jam plene decidis rekte informi Andreon ke ŝi ne povos permesi al li paroli al ŝi tiel intime kiel li lastatempe faris. Post tiu fina terura flustro ŝi sentis sin sub devigo klare komprenigi al li ke ŝi ne aprobas lian konduton kaj estos “lia

amikino” sed ne pli ol tio.

Sed kial ili ne pensis elekti horon kiam estos pli mallume?

ŝi diradis al si; tiam estus nenia danĝero esti vidataj; ŝi povus kaŝe eliri la domon sen malfacilo kaj kuradi trans la kampoj

sub ŝirmo de la afabla krepusko; kontraŭe, se estus lume kaj ŝi

  • 58 -

provus sekrete foriri almenaŭ du aŭ tri el la infanoj postkurus ŝin kaj afable sin proponus “por iri kun ŝi”.

Finfine, tro tima por iri en la taglumo kaj ne volante ke

Aldita ŝin riproĉu pro neĉeesto, ŝi pro ekscitiĝo kaj malespero faris ion tiel dube moralan ke dum ankoraŭ longa tempo ŝi ne

povos pripensi ĝin sen abomeno.

“Kara S-ro Courtney,” ŝi skribis, sidante ĉe sia tualeta tablo

kaj rapide skribaĉante per krajono:—

“Estus aĉe promeni tiel frue. Ni iru pli malfrue, kiam estos

tute mallume. Estos multege pli ĝuinde ĉar neniu povos vidi

nin. Kaj ni renkontiĝu ĉe la fino de la kampoj kie la vepro

dense kreskas, ĉar estos pli private. Mi skribos al Aldita por

diri ke ŝi iru samtempe, ŝi informos S-ron Graham.

“Via sincere,

“m. woolcot.”

“P.S.—Mi devas peti vin, bonvolu ne kisi min. Mi estus tre

kolerega se vi tion farus. Mi tute ne ŝatas kisadon.”

Ŝi skribis la finan alineon kun nerva rapido ĉar ŝi tre timis

ke li eble plenumos sian promeson se ŝi ne malpermesos al li

tuj kiam ili renkontiĝos. Poste ŝi ĝin enkovertigis kaj adresis al S-ro A. Courtney, tute ne pensante eĉ dum momento ke estas

io stranga aŭ nekonvena en tio ke junulino tiel substreku ke

rendevuo estu en la mallumo.

Post tio ŝi skribis kelkajn klarigajn liniojn al Aldita, kaj

petis ke ŝi nepre estu en la kampo antaŭ la oka duono kaj ŝi

(Meg) elŝteliĝos dum la infanoj preparos por enlitiĝo kaj

verŝajne ne rimarkos.

Ŝi poste eliris en la ĝardenon por serĉi portontojn por siaj

du leteroj. Malgranda Flonjo Courtney pasigis la

posttagmezon kun Nelli, kaj Meg revokis ŝin de la kradpordo

ĝuste kiam ŝi estis ironta hejmen kaj, nevidate de la infanoj,

  • 59 -

konfidis al ŝi letereton.

“Donu tion al via frato Andreo tuj kiam li venos de la

lernejo,” ŝi flustris, samtempe metante grandan ĉokoladon en

la buŝon de la knabineto. Bunty estis la sekvonta por subaĉeto

per promeso pri la samaj fandiĝemaj frandaĵoj se li kuros al la domo de Aldita kun la alia letero, kaj Meg denove spiris

senĝene, sentante ke ŝi lerte evitis minacantan danĝeron

implicitan en la fruvespera rendevuo.

Sed sendube la fatalo regis super la leteretoj! Bunty liveris

sian sen malhelpo al la domservistino ĉe la familio MacCarthy

kaj responde al la demando de la knabino “s’pozis ke estos

respondo, knabinoj ĉiam ’tendas unu al nenio.”

Aldita estis devigata resti en sia ĉambro pro subita severa

malvarmumo kaj skribis letereton al sia amikino informante

ŝin ke ŝi estas tro malsana por ricevi permeson eliri, kaj estis skribinta al S-ro Graham kaj S-ro Courtney ankaŭ, prokrast-ante la promenon ĝis post unu semajno.

Nu, ĉi tiu letereto, en sia pale rozkolora triangula koverto,

estis transdonita en la poŝon de Bunty inter liaj ludglobetoj kaj arakidoj kaj ŝnurpecoj. Kaj kiel estis atendeble, li survoje

hejmen renkontis konatojn kaj baldaŭ estis surgenue ĉe la

vojflanko, ludante per la globetoj.

Li perdis dekon kiu ne inkludis lian plej bonan agatan,

batalis kun knabo kiu senrajte ekposedis lian preferatan

globeton kaj, post horo, revenis hejmen malgaja, konstatinte

nur ĉe la kradpordo ke li estis perdinta la delikatan letereton de Aldita.

Okazis ke Meg estis promesinta al li ok ĉokoladokovritajn

juglandojn je lia reveno, kaj se en unu afero ĉi knabo havis pli grandan malfortecon ol en aliaj, estis en lia aparta amo por

tiuspecaj bombonoj kaj jam dum kelkaj semajnoj li ne

  • 60 -

gustumis eĉ unu, do ne estis mirinde ke lia koro preskaŭ

rompiĝis pro la penso ke li devos rezigni pri ili.

“Mi scias ke ŝi estos sufiĉe avara por diri ke mi ne

perlaboris ilin simple ĉar mi faligis la leteraĉon de tiu

knabino,” li diris al si malgaje, “kaj mi supozas ke ĝi nenion

enhavis krom “Kara Margarita, ni ĉiam dividu niajn sekretojn,

unu kun la alia;” mi dufoje aŭdis ŝin diri tion kaj kompreneble ŝi tion skribas ankaŭ.” Tiam rapide, subite, venis sur lin la

tento.Laŭnature Bunty estis la plej kanajla mensogisteto kiu iam naskiĝis kaj estis nur la sentima honesteco de Judi kaj ŝia forte esprimata malestimo por pretekstado kiu tenis lin modere

verema. Sed Judi estis mejlojn for kaj tute ne povus ŝrumpigi

lin per sia rigardo de absoluta malestimo. Li estis jam ĉe la

infaneja pordo, turnanta la anson per hezitaj manoj.

“Vi ja longe forestis,” diris Meg de la tablo kie ŝi riparis

skatoleton da siaj gantoj. “Nu, kion ŝi diris?”

Ĝuste ĉe ŝia kubuto estis la gaja bonboniere enhavanta la

brunajn kreme krustkovritajn juglandojn.

“Ŝi diris ‘Nu bone’,” diris Bunty raŭke.

Meg kalkulis la ok ĉokoladojn en lian malpuran maneton

kaj daŭrigis sian riparadon kun suspiro de trankviliĝo. Kaj

Bunty kun defia, honta rigardo en la okuloj, ŝovis ĉiujn la

bombonojn samtempe en sian buŝon, kvazaŭ por eviti la

eblecon de subita pento.

La alia letereto estis same malbonsorta. Malgranda Flonjo

hejmeniris, la pensoj direktataj sur iun Avinjokufon kiun Nell

estis promesinta fari por ŝia nova pupo.

“Veŭda kun ŭozaj ŭubandoj,” ŝi diris al si mallaŭte dum ŝi

supreniris la ŝtupojn al sia propra pordo. Alan kuŝis sur la

veranda litseĝo fumanta sian nigran pipon.

  • 61 -

“Veŭda kio?” li ride demandis, “kobajoj aŭ kanguruoj?”

“La kufo de Klaŭisa Maŭia,” diris la knabineto kaj tuj

serioze ekdiskutis kun li pri la plejtaŭga koloro por vintra

surtuto por tiu vaksa sinjorino.

Post tio ŝi sin turnis por eniri la domon.

“Kio elstaras el via poŝeto, Flonjo knabineto?” li diris dum

ŝi tuŝe preterpasis lin.

Ŝi haltis momenton kaj palpis.

“Ho pŭeskaŭ mi ne memoŭis, kaj mi pŭomesis faŭi—estas

leteŭo poŭ vi, Alan,” ŝi diris, kaj liveris la malbonŝancan

letereton de Meg en la manojn mem de la Filiŝto.

<<<<<>>>>>

  • 62 -

Ĉapitro VIII

Ŝtonĵetilo Kaj Katastrofo

Krepusko estis veninta tre delikate kaj tenere sur la

ĝardenon, kaj la kampojn, kaj la riveron. Estis apenaŭ sentebla venteto ĉe la bordo de la rivero sed, post la varmega, longa

tago, ĝi ŝajnis preskaŭ tro laca spiri kaj fari ondetojn. Tre

malrapide la griza trankvila lumo malheliĝis kaj unu-du

blankaj steloj aperis kaj palpebrumis tie supre sur la alta

malproksima ĉielo. Sube, malantaŭ la eŭkaliptaj arboj, trans la rivero estis eĉ pli blanka luno; proksime, larĝa strio sur la akvo ridetis supren al ĝi. Meg esperis ke ĝi ne grimpos super la

arbosuprojn ĝis post la oka horo aŭ la kampoj inundiĝos de

lumo kaj ŝi estos vidata. Je la vespermanĝo kaj dum la frua

parto de la vespero ŝi estis enpensa kaj incitiĝema pro sia

maltrankvilo kaj ŝi du-tri foje humiligis Bunty tute malafable.

Jam de la sesa horo li estis ĉirkaŭŝvebinta ŝin en plej

kompatinda maniero.

Estis karakterizaĵo de tiu knabeto, ke post kiam li tentiĝis

forlasi la vojon de la vero, li estis tute malfeliĉa ĝis li estis konfesinta kaj frotinta siajn malpurajn manetojn en siajn

malsekajn okulojn ĝis li fariĝis “vidaĵo pri kiu sonĝi, ne

rakonti”.

Pip diris ke tio estas ĉar li estas malkuraĝulo al kiu

mankas la animforto ekdormi kun mensogo sur la koro, pro

timo ke li vekiĝos kaj vidos anĝelon kun flamanta glavo

staranta apud lia lito. Kaj dolore mi devas agnoski ke tio ŝajnas pli probabla takso pri la afero ol kredi ke la knabo efektive

impresiĝis de la abomeneco de sia ofendo kaj deziras

kompensi pro ĝi, ĉar jam en la sekvanta tago, se okazo sin

sufiĉe forte prezentis li falis denove kaj jam en la sekvanta

  • 63 -

vespero li ŝtelpaŝis al iu kaj plendploretis kun la fingroartikoj en la okuloj ke li “d-d-diris m-m-malveron, ho ve-e-e!”

Je la sepa en tiu aparta vespero li estis jam malgajege

pentema; kelkaj larmoj estis fluetintaj laŭ liaj vangoj kaj

miksiĝis kun la inko de la landkarto super kiu li laboris por

Fino Marsh. Li sin lokigis ĉe la kubuto de Meg kaj jen kaj jen

rigardis en ŝian vizaĝon kun sopira amu-kaj-pardonu-min-

maniero kiun ŝi trovis ege embarasa, ĉar ŝi eksuspektis, pro lia stranga konduto, ke li iel informiĝis pri la enhavo de ŝia

letereto kaj provas deturni ŝin de la entrepreno. Ju pli li

rigardis ŝin despli ruĝa kaj maltrankvila ŝi fariĝis.

“Vi povas havi mian novan ŝ-ŝ-ŝtonĵetilon,” li iufoje

flustris, donante al ŝi larman, petegan rigardon kiun ŝi

interpretis kiel peton resti sekura ĉehejme.

Fine la montrilo de la horloĝo atingis ok kaj ĉar la infanoj

sin okupis per vorta milito pri la posedo de erarvaginta hundo

kiu venis al Misrego en la posttagmezo ŝi sukcesis eliri la

ĉambron neobservata. Neniu estis en la enirejo kaj ŝi prenis la ĉarman lanecan skarpon kiun ŝi kaŝis tie, vindis ĝin ĉirkaŭ

sian kapon kaj ŝteliris el la flankpordo kaj laŭ la unua pado.

Malsupre en la ĝardeno la tero estis blanka de falintaj

rozpetaloj kaj la aero plenis de ilia mortospiro; amaso da

pampoherbo staris alta kaj mola kontraŭ la ĉielo; kelkaj

indiĝenaj arboj, lasitaj kreski inter la kulturitaj arbustoj,

etendis arĝenteblankajn brakojn en la direkto de la luno kaj la rapidanta figureto ekhavis fantomecan aspekton. El la

kradpordo kaj en la unuan kampon, kie la rozparfumo tute ne

atingis kaj la maldensa senmova aero enhavis nur penetran

odoron de mimoso. Pli da eŭkaliptaj arboj kaj pli da blankaj,

fantomecaj brakoj; jen, abrupta ekmovo apud la barilo, obtuza,

sepulteca flustro, kaj subpremita krio de Meg.

  • 64 -

“Jen la ŝ-ŝ-ŝtonĵetilo, M-Meg; p-prenu ĝin,” diris Bundy,

lia vizaĝo blanka kaj malfeliĉa.

“Stultuleto! Kion vi celas, tiele ŝtelirante ĉi tien?” Meg

diris, kolera tuj kiam ŝia koro ekbatis denove.

“Mi nur v-volis p-plaĉi al vi, Menjo,” la knabeto diris kun

amara singulto en sia voĉo.

Li metis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kaj ekkaŝis la

nazon en ŝian robon el blanka muslino. Ŝi rapide forskuis lin.

“Nu, bone; do dankon,” ŝi diris. “Nun hejmeniru, Bunty;

mi deziras trankvile promeni sola en la lunlumo.”

Li boris siajn fingroartikojn kiel eble plej profunde en la

okulojn, lia buŝo malfermiĝis kaj lia suba lipo pendis,

pendegis.

“Mi d-d-diris al vi g-g-grandan m-m-malveron,” li ploris,

balanciĝante tien kaj reen sur la piedoj.

“Ĉu jes? Ho, negrave! Nun iru hejmen,” ŝi diris

senpacience. “Vi ĉiam estas diranta malverojn, Bunty, ĉu ne?

Do mi tute ne miras. Jam forkuru.”

“Ssed mi devas r-rakonti al v-vi pri ĝi,” li diris, ankoraŭ

klopodante enŝovi la okulojn en la kapon.

“Ne, ne necesas; mi pardonos al vi ĉifoje,” ŝi diris

grandanime, “nur ne tion faru denove. Nun forkuru, jam tuj

aŭ mankos al vi tempo kompletigi vian mapon kaj Fino Marsh

punos vin.”

Liaj okuloj revenis al la kutima loko, same la manoj. Lia

koro denove estis tute malpeza kiam li sin turnis por reveni al la domo. Foririnte kelkajn paŝojn li revenis.

“Ĉu vi tre deziras havi tiun ŝtonĵetilon, Meg?” li diris

milde. “Vi estas nur knabino, do mi ne s’pozas ke ĝi estus tre

utila al vi?”

“Ne, mi ne deziras ĝin. Jen, prenu, kaj rapidu domen;

  • 65 -

pensu pri via mapo,” Meg respondis, febre malpacienca pro lia

malrapidemo.

Kaj post tio Bunty, tute feliĉa denove, sin turnis kaj gaje

kuris supren ĝis la domo.

Kaj Meg mallevis la glitstangon, remetis ĝin en ĝian lokon

per tremantaj fingroj, kaj kuris kun freneza rapido tra la du

restantaj kampoj.

La mimosovepro ĉe la fino estis tre silenta. Estis nenia

susuro, nenia voĉsono, nenia sono de la afekta ekrido kiu

kutime informis, ke Aldita ĉeestas.

Meg haltis senspira kaj strabis inter la arbustoj; alta figuro

kliniĝis kontraŭ la barilo.

“Andreo!”, ŝi diris per akra flustro, forgesante en sia

maltrankvilo ke ŝi neniam nomis lin per lia antaŭnomo—”Kie

estas la aliaj? Ĉu Aldita ne venis?”

Estis odoro de cigaro kaj intense rigardante ŝi vidis kun

teruro ke estas Alan.

“Ho!” ŝi diris per nepriskribebla voĉtono. Ŝia koro donis

unu timan, hontan salton kaj poste ŝajnis tute ĉesigi la

batadon.

Ŝi suprenrigardis al li kvazaŭ petegante ke li ne tro

malbone taksu ŝin, sed lia vizaĝo portis la malestiman

rigardon kiun ŝi jam kutimis antaŭtimi kaj liaj lipoj montris

malŝaton.

“Mi—mi nur eliris por iom promeni; la vespero estas tiel

bela,” ŝi diris, mizere malkonvinke kaj per voĉtono sinpraviga

ŝi aldonis: “ankaŭ la kampo apartenas al mia patro.”

Li sin klinis malantaŭen, kontraŭ la barilon, kaj mal-

suprenrigardis al ŝi.

“Flonjo transdonis al mi vian letereton, kaj ĉar ĝi ŝajnis

esti adresata al mi, kaj oni informis min ke ĝi estas por mi, mi

  • 66 -

malfermis ĝin,” li diris.

“Vi sciis ke ĝi estas por Andreo,” ŝi diris—tamen ne

rigardante lin.

“Tiel mi supozis, jam leginte ĝin,” li respondis malrapide;

sed Andreo ankoraŭ ne revenis ĉivespere, do mi venis

anstataŭe; estas egale se nur estas knabo, ĉu ne?”

La knabino faris nenian respondon sed levis sian manon

kaj tiris la skarpon pli firme ĉirkaŭ sian kapon.

Liaj lipoj malŝate kurbiĝis ankoraŭ iom.

“Kaj mi ankaŭ scias kiel kisi, mi certigas vin. Mi estas iom

lerta pri tio kvankam vi eble pensas tion neverŝajna. Ho jes, mi scias ke vi diris ke vi ne volas esti kisata; sed knabinoj ĉiam diras tion, ĉu ne?—eĉ kiam ili plej atendas ĝin.”

Meg daŭre silentis, kaj la trankvila, senkompata voĉo

daŭrigis—

“Mi sentas ke estas apenaŭ sufiĉe mallume por vi, ĉu? La

luno tre ĝenas, ĉu ne? Tamen ni eble povos trovi pli malhelan

lokon iom for de ĉi tie kaj tiam mi povos sendanĝere kisi vin.

Kio estas al vi—ĉu vi ĉiam estas same silentema kun Andreo?”

“Ho ĉesu!” diris Meg per sufoka voĉo.

La moka tono tuj formortis el lia voĉo.

“Fraŭlino Meg, vi antaŭe ŝajnis tia ŝatinda knabineto,” li

diris mallaŭte, “Kial vi permesis al tiu aĉa knabino McCarthy

delogi vin? Ĉar ŝi estas aĉa kvankam vi eble ne tion opinias.”

Meg nek parolis nek sin movis kaj li daŭrigis kun tia milda

seriozo kian ŝi ne atendis trovi ĉe li.

“Mi longe observis ŝin surŝipe entrepreni la taskon

devojigi vin, kaj ne povas ne pensi tion tre bedaŭrinda. Mi

prezentis al mi miajn sentojn se mia fratineto Flonjo iam

intimiĝus kun tia knabino kaj ekflirtus kaj farus sin malfavore rimarkebla kaj mi demandis al mi ĉu vi ĉagreniĝus se mi

  • 67 -

parolus al vi pri tio. Ĉu vi tre koleras pri mi, Fraŭlino Meg?”

Sed Meg apogis sian kapon kontraŭ la krudan barilon kaj

plorsingultis—sekajn, korrompitajn singultetojn kiuj tuŝis la

varman koron de la knabo.

“Mi ne rajtis paroli al vi kiel mi komence faris—mi estis

absoluta brutulo,” li diris kulposcie, “bonvolu pardoni al mi,

mi petas, Fraŭlineto Meg—Mi prefere fortranĉus mian manon

ol vere vundi vin.”

Ĉilasta almenaŭ estis iom konsola kaj Meg dum duona

sekundo levis sian vizaĝon, blankan kaj patosan en la lunlumo

kaj tute malseka de malĝojegaj larmoj.

“Mi-mi-ho! mi ja ne estis tute tiel aĉa kiel vi supozas,” ŝi

diris rompite; “Mi ne volis partopreni al ĉi tiu promenado—

kaj ho! mi ja, ja, ja ne permesus al iu ajn min kisi. Ho bonvolu kredi min!”

“Mi tion faras, mi ja tion faras,” li diris volontege; “mi nur

diris tion ĉar—nu, ĉar mi estas granda kruda brutulo kaj ne

scias kiel paroli kun malgranda, facile vundebla knabino. Kara

Fraŭlino Meg, bonvolu manpremi kaj diri al mi ke vi pardonas

mian krudulan konduton.”

Meg etendis blankan maneton kaj li premis ĝin varme.

Poste ili kune trapromenis la kampojn kaj disiĝis ĉe rompita

kradpordo kondukanta en la ĝardenon.

“En mia tuta vivo mi ne plu flirtos,” ŝi diris kun granda

seriozo dum li adiaŭis ŝin; kaj li respondis kuraĝige:

“Ne, mi estas tute certa ke ne—lasu tion al knabinoj kiaj

Aldita, ĉu ne? Vi nur bezonis ke oni vin metu sur la ĝustan

vojon. Adiaŭ Fraŭlineto Meg.”

<<<<<>>>>>

  • 68 -

Ĉapitro IX

Sekvoj

La afliktoj de Meg tamen ankoraŭ ne tute finiĝis eĉ nun.

Kiam ŝi eniris la domon Nelli renkontis ŝin en la enirejo kaj

rigardegis ŝin.

“Kie vi estis?” ŝi diris kun miro en siaj rondaj okuloj. “Mi

serĉis kaj serĉadis vin.”

“Kial?” diris Meg abrupte.

“Ho, D-ro Gormeston kaj Sino Gormeston kaj du Finoj

Gormeston estas en la salono, kaj mi pensas ke ili restos

eterne.”

“Nu?” diris Meg.

“Kaj la Generalo denove malsanas, kaj Estera diras ke ŝi ne

lasus lin dum sekundo, eĉ se Gog kaj Magog ĉeestus kaj

deziregus vidi ŝin.”

“Nu?” diris Meg denove.

“Kaj patro estas kiel eble plej kolera kaj estas devigata

mem distri ilin ĉiujn. Li jam kantis ‘Mia amato kiam knabo’

kaj ‘Mona’, kaj li ĉion rakontis al ili pri siaj ĉevaloj kaj nun mi s’pozas ke li ne scias kion fari.”

“Nu, mi nenion povas fari pri tio,” Meg diris lace kvazaŭ la

temo ne havis intereson por ŝi.

“Sed vi simple devos!” akre kriis Nell. “Mi jam faris mian

plejeblon; li ordonis ke ni knabinoj eniru kaj vi estis nenie, do estis nur Bebinjo kaj mi.”

  • 69 -

“Kaj kion vi faris?” Meg demandis, malgraŭvole sciema.

“Ho Bebinjo parolis al Fino Gormeston kaj oni petis ke mi

pianludu,” ŝi respondis, do mi ludis “Ŝipon Remu”. Nur mi

forgesis ĝis mi finludis ke ĝi havas du diesojn,” ŝi aldonis

malgaje. “Kaj poste Bebinjo ĉion rakontis al Sino Gormeston

pri tio ke Judi lasis la Generalon ĉe la Kazerno kaj ke oni

sendis ŝin al pensiona lernejo pro tio kaj pri la verda rano kiun Bunty donacis al ŝi kaj post tio patro diris ke jam estas tempo ke ni enlitiĝu kaj demandis kial okazis ke vi ne envenis.”

“Mi iros, mi iros,” Meg diris rapide. “Li estos terure kolera

pri la afero morgaŭ. Ho! kaj Nell—iru diri al Marta ke ŝi

ensendu la vinon kaj biskvitojn kaj tiel plu post duonhoro.”

Ŝi rapide fortiris sian skarpon, glatigis siajn taŭzitajn

harojn kaj ekrigardis en la spegulon de la ĉapelstablo por

kontroli ĉu la vespera vento estis foriginta la signojn de ŝiaj lastatempaj larmoj.

Tion farinte ŝi eniris la salonon kie ŝia patro aspektis tute

varma kaj malfeliĉa pro siaj klopodoj distri la kvar gastojn kiuj estis el la speco populare aluditaj kiel ‘pezaj ĉemane’.

“Ludu ion, Meg,” li baldaŭ diris kiam finiĝis la inter-

salutado kaj silento ŝajnis ekregonta inter ili denove, “aŭ kantu ion, tio estus preferinda—ĉu vi ne havas ion por kanti?”

Nu Meg ordinare havis plaĉan, freŝan voĉeton kiun oni

povus aŭskulti kun iom da plezuro, sed ĉivespere ŝi estis laca

kaj nervostreĉita kaj malfeliĉa. Ŝi kantis “Within a mile of

Edinboro’ town” kaj estis ege subpiĉa de komenco ĝis fino.

Ŝi sciis ke ŝia patro sidas nervoze la tutan tempon kaj ke

ŝiaj eraroj agacas lin kaj je la fino de la kanto, prefere ol tuj sin turni kaj fronti ilin ĉiujn ŝi ekludis la “March Hongroise” de

Kowalski. Sed la klavoj ŝajnis sin levi kaj frapi ŝiajn manojn kaj la fortepiano iĝis nestabila, balanciĝante tien kaj reen laŭ

  • 70 -

timiga maniero; ŝi faris aĉan sonmiksaĵon kiam ŝi ekkaptis la

muziktenilon por sekureco kaj momenton poste ŝanceliĝis for

de la tabureto kaj falis pro profunda sveno en la brakojn de D-

ro Gormeston, providence etenditajn ĝustatempe.

La peza, varmigita atmosfero superfortis ŝin en ŝia

malordigita mensostato.

Kapitano Woolcot estis eksterordinare ĉagrenita de la

afero; eĉ ne unu el liaj infanoj iam antaŭe faris ion tian kaj

kiam Meg kuŝis sur la sofo kun sia blonda kapeto kliniĝanta

sur la ruĝajn krispe broderitajn kusenojn, ŝia vizaĝo blanka kaj senkonscia, ŝi strange similis sian patrinon kiun li estis

enteriginta en la tombejo antaŭ kvar jaroj. Li iris al la filtrilo por glaso da akvo, kaj, dum la akvo fluetis, demandis al si

obtuze, mekanike, ĉu lia mortinta edzineto pensas ke li tro

rapide transdonis ŝian regnon al Estera. Kaj poste, dum li

staris apud la sofo kaj rigardis la mortecan vizaĝon, li sin

demandis kun malvarma tremo ĉe la koro ĉu Meg ankaŭ estas

mortonta kaj se jes, ĉu ŝi povos diri al tiu sama edzineto ke

Estera ricevas pli teneran traktadon ĉe li ol ŝi ricevis.

Lian revadon interrompis la akra, mira voĉo de la

kuracisto. Li alparolis Esteran kiun oni urĝe alvokis al la loko kaj kiu estis helpinta malfiksi la belan korsaĵon.

“Rigardu! La infano estas strikte laĉita!” li diris; “vi nepre

rimarkis tion, sinjorino. Tiu premado, se daŭra, sufiĉis por

duonmortigi ŝin. Ĉut, ĉut! sveni! mi miras ke ŝi ankoraŭ nek

konvulsiis nek suferis marasmon.”

Je tio nubo de ĉagreno aperis sur la bela vizaĝo de

Estera—ŝi estis denove kulpinta mankon en la plenumo de sia

devo. Ŝia edzo rigardis ŝin preskaŭ moroze de la sofo kie la

malgranda figuro kuŝis en sia ĉifita muzlina robo, kaj ŝia koro diris al ŝi ke ĉi tiuj infanoj ne ricevas patrinan zorgon ĉe ŝiaj

  • 71 -

manoj.

Poste, kiam Meg jam kuŝis sekure en la lito kaj la furoro

ĉesis, ŝi iris al sia edzo preskaŭ timeme.

“Nur dudek jarojn mi havas, Joĉjo; Ne juĝu min tro

severe!” ŝi diris kun plorspasmeto en la voĉo. “Mi ne povas esti al ili ĉio kio ŝi estis, ĉu?”

Li kisis la belan kapon kontraŭ sia ŝultro kaj konsolis ŝin

per unu-du teneraj vortoj, sed foje kaj denove venis al li

tiunokte la blanka, senmova vizaĝo de Meg kiel ĝi kuŝis sur la

skarlataj kusenoj, kaj li sciis ke la vento kiu movetis la

kurtenojn ĉe la fenestro estis ludinta kun la longa herbo en la tombejo antaŭ nur kelkaj minutoj.

<<<<<>>>>>

  • 72 -

Ĉapitro X

Bunty En La Rolo De Heroo

La cirkonstancoj kaŭzis al Bunty denove mensogi. Fakte li

mensogegis kaj estis samgrade malfeliĉa. Ĉiuj aliaj estis

elirintaj krom Meg kiu ankoraŭ ripozis enlite post la svenado,

kaj li solece kriketludis en unu el la kampoj. Sed eĉ kun tute

nova pilko tia ludo fariĝas nekontentiga post iom da tempo

kiam oni devas sola sendi, batilumi kaj gardi. Do li baldaŭ

formetis en la ĝardenon sian batilon kaj komencis sencele

ĵetadi la pilkon dum li cerbumis kion poste fari. La rajdĉevalo de lia patro staris ĉe la malproksima fino de la kampo kaj

senpripense Bunty ekiris tien kaj rotacie sendis sian pilkon

rapide trans la teron al ĝi kun intenco simple “saltigi ĝin”. Li neniel celis vundi ĝin kaj kiam la pilko forte kontraŭfrapis ĝian kruron kaj ĝi lamis for li rapidis al ĝi palvizaĝa kaj zorgoplena.

Li povis vidi ke li grave malutilis al ĝi ĉar la kompatinda

besto fortiris de la tero sian kruron kaj tremis kiam li tuŝis ĝin.

Teruro lin tuj kaptis kaj li rapide sin turnis kun la kutima

intenco sin kaŝi. Sed konsternis lin vidi kiam li estis duone

reirinta trans la kampon ke lia patro kaj iu oficirokolego trairas la pordeton el la ĝardeno kaj malrapide paŝas en la direkton de la bela kaj valora ĉevalo.

Pro timego pri sia faro li glitigis la kriketpilkon en la

antaŭaĵon de sia maristeta bluzo kaj, rapide genuiĝinte, ekludis sinabsorbe per globetoj. Lia tremanta dikfingro estis sencele

  • 73 -

frapinta proksimume seson kiam li aŭdis voki lian nomon per

voĉo stentora.

Li sin levis, skuis la polvon for de siaj tremantaj genuoj,

kaj paŝis malrapide al sia patro.

“Iru diri al Patriĉjo ke mi deziras ke li tuj venu,” diris la

Kapitano. Li tenis la kruron de la ĉevalo permane kaj ĝin zorge ekzamenadis. “Se li ne troveblas, almenaŭ Pip. Mi ne povas

imagi kiel tio okazis—ĉu vi ion scias pri la afero, Bunty?”

“Ne. Kompreneble ne! Mi n…neniam n…enion faris,”

diris Bunty, dentoklake, sed lia patro tro okupiĝis por rimarki lian evidentan kulpecon, kaj diris ke li iru tuj.

Do li iris al la stalo kaj irigis Patriĉjon rapide al lia patro.

Tion farinte li ŝtele eniris la domon kaj senrajte forprenis

de la manĝoĉambro du pomojn kaj pecon da kuko kaj foriris

por esti tute malfeliĉa ĝis li konfesos.

Li ŝteliris en neuzitan kabanon je kelka distanco de la

domo; iam ĝi estis stalo kaj havis duoblan subtegmentejon

atingeblan nur per ŝtupetaro kadukega. Bunty suprenigis sin

kaj sidiĝis, malgaja amaseto, sur iom da pajlo kaj penseme

ekmordis pomon.

Se iam estis knabo kiu bezonis saĝan, aman, patrinecan

patrinon, estis tiu same malpurvizaĝa pezakorulo kiu sidante

apogis sian malglatan kapeton kontraŭ araneaĵkovritan trabon

kaj malgaja murmuris, “Ne mi kulpis. Estis la ĉevalo.”

Ŝajnis al li ke io moviĝas en la dua subtegmentejo kiu per

malalta vando estis apartigita de tiu kie li sidis.

“Huŝ-huŝ, iru for!” li vokis, pensante ke estas ratoj. Li

frapis la plankon kelkfoje per siaj pezaj botetoj.

“Huŝ!” li diris.

“Bunty.”

La knabo iĝis pala ĝis la lipoj. Tiu neklarigebla mallaŭta

  • 74 -

flustro de lia nomo, tiu stranga susuro tiel proksime de li—ho

kion ĝi povus signifi!

“Bunty.”

Denove la nomo sonis. Pli laŭte ĉifoje, sed per voĉo laca,

kiu iel trafis lin kun stranga vibro. La susurado plilaŭtiĝis, io transiris la vandon, irante al li. Terurite li singultis kaj sin ĵetis vizaĝalplanke, kaŝante sian blankiĝintan vizaĝeton inter la

pajlo.“Bunty,” diris la voĉo denove, kaj delikata mano tuŝis lian brakon.

“Helpu min—helpu min!” li kriegis, “Meg—ho! patro—

Estera!”

Sed unu mano rapide kovris lian buŝon kaj alia lin tiris en

sidan pozicion.

Li estis forte ferminta siajn okulojn, por ne vidi la

fantoman vizitanton kiu, liakrede, estis veninta por puni lin

propeke. Sed io devigis lin malfermi ilin, kaj tiam li sentis ke li neniam plu povos fermi ilin pro mirego.

Ĉar estis la mano de Judi kiu kovris lian buŝon, kaj estis

Judi mem kiu staris apud li.

“Ĉielo!” li diris per voĉo konsternita. Li rigardegis ŝin por

certiĝi ke ŝi estas el vera karno kaj sango. “Kiel ajn vi alvenis ĉi tien?”

Sed Judi mem faris nenian respondon. Ŝi nur forprenis el

liaj manoj la restantajn pomon kaj kukon kaj, eksidante,

senvorte manĝegis ilin.

“Ĉu vi ne havas ion pluan?” ŝi demandis avide.

Li tiam rimarkis kia altkreska, osteca, strangaspekta Judi

tiu estas. Ŝiaj vestoj ĉirkaŭpendis ŝin kvazaŭ ĉifonaĵoj, ŝiaj

botoj estis krevintaj kaj blankaj pro polvo, ŝia bruna vizaĝo

estis malgrasa kaj pinta kaj ŝiaj haroj implikitaj kaj malglataj.

  • 75 -

“Mi—mi forkuris, Bunty,” Judi diris per tremanta voĉo.

“Mi marŝis la tutan distancon de la lernejo. Mi tiom volis vidi vin ĉiujn.”

“Mia mistifiko!” Bunty diris.

“Mi elpensis la tutan aferon,” Judi daŭrigis, lace forŝovante

la harojn de la vizaĝo. “En la nuna momento mi ne povas ĉion

bone memori, mi estas tiel laca, sed ĉio sin ordigos.”

“Sed kion li diros?” Bunty diris, timokule, dum bildo de la

patro trapasis lian menson.

“Li ne scios, kompreneble,” Judi respondis aplombe. “Mi

simple loĝos ĉi tie en la subtegmentejo dum kelka tempo, kaj

vi ĉiuj povos viziti min kaj alporti al mi manĝaĵojn kaj tiel plu kaj iom poste mi reiros al la lernejo.”

Ŝi malleviĝis inter la pajlon kaj lacege fermis la okulojn

dum unu-du minutoj, kaj Bunty ŝin rigardis, duone sorĉita.

“Kiom for estas via lernejo?” li fine diris.

“Sepdek sep mejlojn.” Judi iom horortremis. “Mi senpage

iris en ŝarĝvagonaro de Lawson ĝis Springwood, kaj rajdis en

ĉaro dum mallonga distanco, sed krom tio mi marŝis. Dum

preskaŭ semajno mi venadis,” ŝi aldonis post paŭzo kaj denove

fermis la okulojn dum iom longa tempo. Poste unu-du larmoj

de malforteco kaj sinkompato eliĝis el sub ŝiaj nigraj okulharoj kaj faris purigan vojon laŭ ŝiaj vangoj. La gorĝo de Bunty ŝvelis je tiu vido, ĉar li neniam antaŭe vidis Judi plori kiom li povis memori. Li frapetis ŝian maldikan manon, frotis sian kapon

kontraŭ ŝian ŝultron, kaj diris,

“Negrave, injo,” per malklara voĉo.

Sed tio igis seson da grandaj, pezaj larmoj rapidi el sub la

fermitaj okulharoj, kaj la knabino sin turnis kaj kuŝis

vizaĝonsube por ilin kaŝi. Poste ŝi sin ŝovis al sida pozicio kaj eĉ ekridis.

  • 76 -

“Se la Fraŭlinoj Burton povus vidi min!” ŝi diris. “Ho, mi

ĉion organizis tiel bele; oni pensas ke mi pasigas dusemajnon

en Katoomba—ho Bunty, vi devus vidi la buklojn kiujn portas

Fino Mariana Burton alfiksitaj ambaŭflanke de la vangoj!” Ŝi

ĉesis paroli, ridante preskaŭ histerie kaj poste tusante ĝis

larmoj revenis en ŝiajn okulojn.

“Bonvolu alporti al mi ion por manĝi,” ŝi diris kolerete

kiam ŝi denove povis spiri glate—”vi devus memori ke mi

nenion manĝis depost hieraŭ matene; sed vi ĉiam estis

egoisma, Bunty.”

Li ekstaris kaj rapidege sin formovis. “Kion vi povus

manĝi? Kion mi alportu?” li diris kaj mallevis unu kruron tra

la klappordo.

“Ion ajn, se nur estas multo,” ŝi diris,” “Ion ajn! Mi sentas

ke mi povus manĝi ĉi tiun pajlon, kaj krakmaĉi la trabojn

kvazaŭ ili estus biskvitoj. Fakte, mi devis forturni la okulojn de vi, Bunty; vi estas tiel dika ke mi sopiradas demanĝi viajn

ostojn.”

Ŝiaj okuloj brilis kun fajrero de sia malnova gajeco, sed

tiam ŝi komencis tusi denove kaj post la kvietigo de la

paroksismo sterniĝis elĉerpita.

“Ja venigu iujn el la aliaj,” ŝi vokis malforte dum lia kapo

malaperis. “Vi sola malmulte utilas, vi sciu.”

Lia kapo momente reaperis, kaj li provis forrideti la

doloron kiun kaŭzis al li ŝiaj vortoj, ĉar ĝuste en tiu momento li estus mortinta por ŝi sen protesta murmuro.

“Mi tre bedaŭras, Judi,” li diris delikate, “sed ĉiuj la aliaj

estas for. Ĉu mi ne taŭgus? Mi farus ion ajn, Judi—mi petas.”

Judi ignoris la ploreton kiu akompanis la finajn vortojn kaj

turnis sian vizaĝon al la muro.

Denove du grandaj larmoj fluetis.

  • 77 -

“Ili devintus resti hejme,” ŝi diris kun singulto. “Ili ja

devintus scii ke mi penos veni. Kie ili estas?”

“Pip iris fiŝkapti,” li diris, “Kaj Nell portas la korbon por li.

Kaj Bebinjo estas ĉe la Courtney-oj, kaj Estera iris en la urbon kun la Generalo. Ho kaj Meg malsanas enlite ĉar ŝia korseto

estis tro strikta hieraŭ vespere kaj ŝi svenis.”

“Supozeble ili tute ne sentas mian foreston,” ŝi pensis

amare kiam ŝi aŭdis ke ĉio ŝajne daŭris kiel kutime dum ŝi

tiom travivis nur por vidi ilin ĉiujn.

Tiam la stranga svenemo revenis, kaj ŝi denove fermis la

okulojn kaj kuŝis senmova, nekonscia pri tempo, pri loko, nek

pri malsato.

Bunty rapidis trans la kampon per flugilhavaj piedoj;

ekvido pri la patro proksime de la stalo skuis lin momente kaj

memorigis lin pri la propra aflikto, sed li forigis la penson

denove kaj daŭre rapidis. La pordo de la manĝaĵejo estis

ŝlosita. Marta, la kuiristino, kutime tenis ĝin tia ĝuste pro lia emo forpreni ŝiajn tortojn kaj kukojn; nur estis per lerta

ruzado ke li okaze penetris ĝin, kiel li malgaje rememoris.

Sed la malsato de Judi! Neniom por manĝi jam de hieraŭ

matene!

Li memoris, eĉ nun kun dolorsento, la teruran senton de

malpleneco kiun li spertis pasintsemajne kiam oni pune sendis

lin al la lito sen la vespera manĝo. Kaj Judi malhavis tri

manĝojn! Li fermegis la lipojn kaj lumo de preskaŭ heroeca

decidemo aperis en liaj okuloj. Ĉe la flanko de la domo estis la fenestro de la manĝaĵejo; ofte li sopire rigardadis supren al ĝi, sed neniam provis ascendi al ĝi, ĉar estis aĉa kaktogrimpaĵo

sur la muro.

Sed nun, pro Judi, li riskos la vivon por tion fari.

Li ĉirkaŭmarŝis la domon ĝis la flanka fenestro; neniu

  • 78 -

videblis, la tuta domo ŝajnis tre kvieta. Marta, kiel li vidis, kuiris en la kuirejo, kaj la alia knabino okupiĝis pri la

blankigado de la fronta verando. Li mallonge kaj sobre

fiksrigardis la grandajn pikajn dornojn, kaj en la sekvanta

minuto suprengrimpis inter ilin.

Ho kiel ili boris kaj ŝiris lin! Estis granda zigzaga vundo

laŭ unu brako, lia maldekstra ŝtrumpo estis forŝirita kaj

profunda ruĝa skrapvundo vidiĝis trans lia kruro, liaj manoj

sangis kaj tremis pro doloro.

Sed li atingis la sojlon de la fenestro, kaj tio sola gravis.

Li suprenŝovis la mallarĝan fenestron, kaj kun granda

malfacilo enigis sian dikan korpeton. De tie li lasis sin fali ĝis breto kaj singarde mallevis sin ĝis la planko. Mankis tempo

paŭzi kaj esplori liajn multajn vundojn, li simple rigardis la

plej grandan skrapaĵon per malgajaj okuloj kaj ekserĉis

manĝaĵojn. La manĝaĵejo estis rimarkinde malplena—nenia

indiko pri kukoj, neniom da ĵeleo, neniaj restaĵoj de kortbirdo.

Li detranĉis grandan pecon for de panbulo, kaj zorge

envolvis iom da butero en peco de gazeta folio. Estis iom da

konservita bovaĵo sur plado kaj li detranĉis dikan bulon kaj

kunvolvis ĝin kun la restaĵo de eriobotria torto. Ĉi tiujn

pakaĵojn li lokigis en la malstrikta antaŭaĵo de sia marista

bluzo, plenigante siajn poŝojn per sekvinberoj, sekigita

citronŝelaĵo, korintoj kaj similaj frandaĵoj laŭ la enhavo de la tenboteloj. Kaj tion farinte li pretiĝis fari sian dolorigan eliron.

Li grimpis denove sur la breton, ŝovis la kapon tra la

fenestron, kaj malespere rigardis la kakton. Jam dum li genuis

tie aŭdiĝis malantaŭ li la akra klaketo de turniĝanta ŝlosilo.

Li sin turnis terurite, kaj jen estis Marta ĉe la pordo kaj je

lia absoluta hororo ŝi parolis kun lia patro kiu estis en la

trairejo tute proksime.

  • 79 -

“La Linimento de Rowe aŭ arnikaĵo,” la Kapitano estis

diranta “Ĝi probable troviĝas en ĉi tiu manĝaĵejo, mia bona

knabino, ĉar tio estas la lasta loko en kiu mi atendus trovi ĝin.

Mi lasis ĝin sur la kamenbreto en mia litĉambro, sed iu prenis

sur sin forigi ĝin. Kial pro la nomo de ĉio mistera vi ne povas lasi netuŝitaj miajn aĵojn?”

“Kaj pro kio mi formovu ĝin?” Marta ripostis. “Mi ne

kirlas la paston kun ĝi por fari tion malpeza, almenaŭ ne

ordinare.”

Ŝi skuis la kapon, kaj la ago vidigis la malgrandan,

genuantan, teruritan figuron ĉe la fenestro.

Okazis ke la pordo estis nur duone malfermita, kaj ŝia

mastro staris ĝuste apud ĝi ekstere, do nur ŝi estis regalita per tiu vidaĵo.

Dufoje ŝi malfermis la buŝon por ekparoli, sed Bunty

grimacis tiel freneze kaj petege al ŝi ke ŝi fermis ĝin denove, kaj eĉ komencis ekzameni la botelojn sur la breto apud la

pordo por doni al la knabo ŝancon malaperi.

Unu minuton kaj li estintus sekura—unu minuton kaj li

estus meze de la kakto kiu jam tute perdis sian kapablon

timigi.

Sed la Sorto estis tro potenca kontraŭ li. Kaj ĉio misokazis

ĉar la kalkanumo de la ŝuo de Marta Tomlinson estis iom

foruzita. Kiam ŝi sin turnis ĝi iom tordiĝis sub si, kaj

klopodante restarigi la ekvilibron, ŝi etendis unu manon. Kaj

etendante unu manon ŝi renversis kruĉon. Kaj la kruĉo

komunikis sian ŝokon al plado. Kiu renversiĝis kaj aplombe

forŝovis la grandan pelvon da lakto de la breto sur la plankon.

Mi ne scias ĉu vi iam provis purigi lignan plankon post lakto,

sed mi estas certa ke vi povas kompreni ke tio estus

malagrabla tasko—precipe se vi estus bone broslavinta ĝin jam

  • 80 -

tiumatene. Do ne estis mirinde ke Marta, ege agacita pro la

katastrofo, kolere sin turnis kaj montrante al la figuro nun

pleniganta la fenestron, demandis ĉu la benataj sanktuloj

povus plu toleri tiun malbenindan knabon, ĉar ŝi ja ne povos.

La Kapitano per unu paŝo eniris la manĝaĵejon kaj muĝe

ordonis al Bunty malsupreniri.

La knabo sin lasis fali ĝisplanke, angore tima kaj

kuntiriĝanta.

“Ĉiam liaj manoj forprenas kaj ŝtelas kaj lia lango

mensogas,” diris Marta Tomlinson, malafable rigardante la

malfeliĉan infanon.

Du, tri, kvar, kvin koleraj batoj de la rajdvipo en la manoj

de la Kapitano kaj Bunty sin savis sub lia brako kaj ploraĉante fuĝis laŭ la trairejo kaj el la malantaŭa pordo.

For trans la kampojn li iris, singultante je ĉiu paŝo, sed sin

forte gratulante ĉar ĉion ĉi li trasuferis pro iu alia.

Li apenaŭ estus kredinta, se iu antaŭdirus al li ke li

kapablas fari ion tiel absolute noblan, kaj la penso konsolis lin eĉ dum la vundoj kaj skrapaĵoj doloris. Li penis subpremi siajn singultojn kiam li atingis la kabanon, kaj eĉ tiucele ŝovis

duonan manplenon da korintoj en ŝian buŝon.

Sed estis tre larmoplena, skrapita, malgaja vizaĝo kiu

ekaperis denove ĉe la malfermaĵo proksime de Judi.

Ŝi ne moviĝis, kvankam ŝiaj okuloj estis duone malfermaj,

kaj li genuiĝis kaj skuis ŝian ŝultron delikate.

“Jen kelkaj aĵoj, Judi—ĉu vi ne manĝos ilin?”

Ŝi iomete skuis la kapon.

“Havu iom da konservita bovaĵo, aŭ kelkajn korintojn;

estas iom da ŝelaĵo ankaŭ, se vi preferus.”

Ŝi skuis la kapon denove. “Bonvolu forpreni ilin,” ŝi diris

kun ĝemeto.

  • 81 -

Rigardo nekredeme disreviga ekaperis sur lia malgranda,

varmigita vizaĝo.

“Kaj mi duone mortigis min por ilin akiri! do vi ja estas

malŝatinda knabino!” li diris.

“Ho nepre foriru,” Judi ĝemis, movante la kapon senripoze

de flanko al flanko. “Ho kiel miaj piedoj doloras! ne—mia

kapo, kaj mia flanko—ho! Mi ne scias kio ĝi estas!”

“Mi batiĝis tie kaj tie,” Bunty diris, indikante la lokojn kaj

forviŝante per la maniko de sia bluzo larmojn de varma

sinkompato. “Mi havas skrapvundojn ĉie pro tiu aĉa kakto.”

“Ĉu vi supozas ke estas ankoraŭ multaj mejloj?” Judi diris

tiel rapidmaniere ke la vortoj ŝajnis ĉiuj kuniĝi, “Mi jam marŝis centojn kaj centojn, kaj ankoraŭ ne atingis la hejmon. Mi

supozas ke estas ĉar la mondo estas ronda, kaj baldaŭ mi

enmarŝos la lernejan pordegon.”

“Ne estu idioto!” Bunty diris raŭke

“Vi estu tutcerta, Mariana, ke vi absolute nenion iam diros

pri la afero; mi fidis al vi, kaj se vi restos fidinda mi povos iri hejmen kaj reveni kaj neniu iam scios. Kaj ĉu vi povus prunti

al mi du ŝilingojn? Malmulte restas al mi. Bunty, vi egoisma

porko, kial vi ne alportas al mi iom da lakto! Mi petegis kaj

petegis al vi jam de horoj kaj mia kapo faras turnofajraĵojn pro manko de ĝi”

“Havu iom da konservita bovaĵo, Judi kara—ho Judi, ne

estu tiel stulta kaj malafabla, ĉar mi estis preskaŭ mortigita pro vi,” Bunty diris, penante per tremaj fingroj ion ŝovi en ŝian

buŝon.

La knabineto sin rulis kaj ekmurmuris denove.

“Sepdek sep mejlojn,” ŝi diris, “kaj mi marŝis dek unu

hieraŭ, kio faras dek unu cent kaj sepdek sep—kaj ses la

antaŭan tagon ĉar mia piedo havis haŭtvezikon—tio sumas

  • 82 -

dek unu cent kaj okdek tri. Kaj se mi marŝos po dek mejloj

tage mi atingos la hejmon post dek unu cent kaj okdektrioble

dek, tio sumas milon kaj—kaj—ho! kiom tio estas? kiom ajn

tio estas? Bunty, vi aĉa porketo, ĉu vi ne povas diri al mi kiom tio estas? Mia kapo tro doloras por labori, kaj mil kaj iom pli da tagoj— tio estas jaro —du jaroj—du jaroj—tri jaroj antaŭ ol

mi estos tie. Ho, Pip, Meg, tri jarojn! ho Estera! petu lin, petu lin permesi al mi veni hejmen! Tri jaroj—jaroj— jaroj!”

La lasta vorto estis preskaŭ ŝrikita kaj la infano barakte

ekstaris kaj penis marŝi.

Bunty kaptis ŝiajn brakojn kaj tenis ŝin. "Volu lasi min,” ŝi diris raŭke. Mi neniam atingos la lokon je la nuna rapideco.

Tri jarojn kaj tiomege da mejloj!”

Ŝi ŝovis lin for kaj provis marŝi trans la subtegmentejon,

sed ŝiaj kruroj ŝancelis sub ŝi kaj ŝi falis en sensentan

amaseton.

“Meg—mi venigos Meg,” diris la knabeto per trema, tima

voĉo kaj li glitis suben tra la malfermaĵo kaj rapidis al la domo.

<<<<<>>>>>

  • 83 -

Ĉapitro XI

La Forvaginto

Li eniregis la ĉambron de Meg kvazaŭ li estus turno-

ventego.

“Ŝi estas en la malnova kabano, Meg, kaj mi ne estas certa,

sed ŝajnas al mi, ke ŝi freneziĝis; kaj mi ricevis la plej teruran batadon, kaj estis preskaŭ mortigita de la kakto pro ŝi, kaj

nenion konfesis. Krome, ŝi tamen ne povas manĝi la

konservitan bovaĵon. Ŝi forkuris—kaj ho, mi estas certa ke ŝi

estas freneza!”

Meg levis palan, alarmitan vizaĝon de sur la kusenoj.

“Pri kiu en la mondo temas—kio? “

“Judi,” li diris kaj eksingultis pro ekscitiĝo. “Ŝi estas en la malnova kabano, kaj mi kredas ke ŝi estas freneza!”

Meg malrapide eliris la liton, iel surmetis vestojn kaj

ankoraŭ tute ne kredante la strangegan rakonton mal-

supreniris la ŝtuparon kun li.

En la enirejo ili renkontis sian patron kiu estis tuj elironta.

“Ĉu vi resaniĝis?” li diris al Meg. “Vi devintus resti en la

lito dum la tuta tago; tamen povas esti ke la aero pli bone

efikos sur vin.”

“Jes,” ŝi respondis aŭtomate.

“Mi estos for dum la cetero de la tago, efektive mi atendas

ke nek Estera nek mi revenos antaŭ morgaŭ matene.”

“Jes,” ripetis Meg.

  • 84 -

“Ne permesu al la infanoj eksplodigi la domon, kaj vin

bone gardu— ho! kaj sendu Bunty al la lito sen ia manĝo— mi

estas certa ke li jam havis sufiĉon por unu tago.”

“Jes,” diris la knabino denove, nur konstatinte la signifon

de sia fina promeso kiam Bunty feroce flustris, “Perfidulino” ĉe ŝia kubuto.

En tiu momento la kariolo brue alvenis, kaj la Kapitano

foriris, je ilia nedirebla senpeziĝo.

“Nu, kiun frenezaĵon vi rakontis?” Meg diris, sin turnante

al sia frateto. Mi supozas, ke estas unu el viaj malveraĵoj, vi malbonuleto.”

“Venu rigardi,” Bunty replikis, kaj li kondukis tra la

kampojn. Mezvoje ili renkontis Pip kaj Nell, revenantaj pli frue ol atendite de la fiŝkapta ekskurso. Nelli malgaje aspektis kaj marŝis je sekura distanco malantaŭ sia frato.

“Same efikus se oni kunprenus fonografon kiel Nellion,” li

diris, kun velkige malestima rigardo al tiu misfarulino. “Ŝi

babilis la tutan tempon kaj ne donis al mi ŝancon por ekmordo

fiŝa.”“Judi estas hejme.” diris Bunty, preskaŭ krevante pro la

graveco de sia scio. “Ankoraŭ neniu krom mi vidis ŝin. Mi

preskaŭ mortis pro grimpado inter kaktoj kaj tra fenestroj kaj

tiel plu, kaj mi ricevis batadojn de patro kaj ĉion, sed mi

neniam diris nenion, ĉu ne, Meg? Mi havas ŝin ĉi tie supre en

la kabano kaj mi iris kaj alportis konservitan bovaĵon kaj

ĉion—nur rigardu miajn krurojn.”

Li fiere montris siajn cikatrojn, sed Meg plurapidis, kaj Pip

kaj Nell sekvis en nekredema miro. Ĉe la kabano ili haltis.

“Estas inventaĵo de Bunty,” Pip diris malestime. “Ankoraŭ

ne estas la 1a de Aprilo, mia filo.”

“Venu rigardi,” Bunty respondis, rapide suprenirante. Pip

  • 85 -

sekvis kaj eligis mallaŭtan krion; post ili Meg kaj Nell kun iom pli da malfacilo barakte suprengrimpis, kaj la sceno estis

kompleta.

La deliro jam ĉesis, kaj Judi kuŝis kun larĝe malfermitaj

okuloj lace rigardantaj la ĉevronojn.

Ŝi suprenridetis al ili dum ili ariĝis ĉirkaŭ ŝin. “Se

Mahometo ne venos al la monto,” ŝi diris kaj poste tusadis

dum du-tri minutoj.

“Kion vi estas farinta, Ju, injo?’Pip diris, kun stranga

tremo en la voĉo. La vido al lia preferata fratino, maldika,

kavavanga, elĉerpita, venkis lian knaban virecon. Ia malsekeco

eniris liajn okulojn.

“Kiel vi venis, Ju?” li diris, palpebrumante ĝin for. Kaj la

knabino donis al li sian antaŭan vervan rigardon.

“Nu, poneon oni ne tenas ĉe la lernejo krom tiu de la

tibioj,” ŝi diris. Ĉu vi pensis ke mi luus balonon?”

Ŝi tusis denove. Meg surgenuiĝis kaj brakumis sian

maldikan fratineton.

“Judi,” ŝi vokis, “ho Judi, Judi! mia kara, mia kara!” Judi

iom ridis kaj nomis ŝin kara stultulino, sed baldaŭ ŝi ekploris kaj singultis konvulsie. “Mi estas tiel malsata,” ŝi fine diris patose.

Ili ĉiuj ekaktivis, kvazaŭ ili venigus la magazenojn de

Sidnejo por kontentigi ŝin. Poste Meg sidiĝis denove kaj levis

la malglatan, buklan kapon sur siajn genuojn.

“Vi iru, Pip,” ŝi diris, “kaj alportu vinon kaj glason, kaj en

la vianda gardoŝranko estas iom da rostita kokidaĵo; mi iom

havis por mia lunĉo, kaj Marta diris ke si metos la restaĵon tie ĝis vespermanĝo; kaj rapidu, Pip.”

“Mia vorto!” Pip diris al ŝi kaj li malsuprenglitis kaj

flugrapidis transen al la domo.

  • 86 -

“Je mia vorto!” diris Marta, lin renkontante en la enirejo

kvin minutojn poste, karafo el facetita kristalo sub la brako,

vinglaso tenita inter la dentoj per la tigo, pleto de malvarma

kokidaĵo en la mano kaj staketo da buterpanoj flanke de la

kokidaĵo. “Je mia vorto! Kaj kion post tio, mi volas scii?’”

“Ho fermu la buŝon kaj pendigu vian avinon!” diris Pip,

ŝove preterpasante ŝin kaj irante al la kabano per ĉirkaŭa vojo pro timo ke ŝi eble rigardas.

Li genuis apud sia fratineto kaj manĝigis ŝin per pecetoj de

kokidajo kaj trinketoj da vino, kaj karesis ŝiajn taŭzitajn harojn kaj kvindekfoje nomis sin ‘injo’ kaj petegis al si manĝi iometon pli kaj ankoraŭ iometon pli.

Kaj Judi, kaptinte la rigardon en la brunaj, malsekaj

okuloj, supre de ŝi, manĝis ĉion kion li proponis, kvankam la

unua buŝpleno preskaŭ sufokis ŝin; ŝi estus manĝinta ĝin eĉ se

ĝi estus la haŭto de elefanto, ĉar ŝi amis tiun knabon pli ol ion ajn en la mondo kaj li estis tiel ĉagrenita. Ĝi bone efikis sur ŝin ankaŭ, kaj ŝi eksidis kaj post iom da tempo parolis tute nature.

“Tion vi ne devintus fari, vi vere ne devus, injo; kaj mi eĉ

ne kuraĝas pensi kion la patro diros al vi.”

“Li tute ne scios,” si respondis rapide. “Mi neniam

pardonus tiun kiu informus lin. Mi povas resti nur semajnon.

Mi bele organizis la tutan aferon, kaj mi loĝos ĉi tie en ĉi tiu subtegmento; patro absolute neniam venas ĉi tien, do estas

tute sekure, kaj vi ĉiuj povos alporti al mi manĝaĵojn. Kaj tiam, post semajno,”—si vespiregis—”Mi devos reiri.”

“Ĉu vi vere marŝis tiom da mejloj nur por vidi nin?” Pip

diris, kaj denove lia voĉo strange sonis.

“Mi havis unu-du rajdojn survoje,” si diris, “sed mi

piediris preskaŭ la tutan distancon, mi venadis jam de preskaŭ

semajno.”

  • 87 -

“Kiel vi kuraĝis? Kie vi dormis, Judi? Kion vi manĝis?”

Meg ekkriis, tre ĉagrenite.

“Mi preskaŭ ne plu memoras,” Judi diris, denove fermante

siajn okulojn. “Mi petadis manĝaĵojn ĉe malgrandaj dometoj

kaj iafoje oni invitis min tranokti, kaj mi havis tri ŝilingojn kaj ses pencojn tio iom longe sufiĉis. Nur dufoje mi dormis

ekstere, kaj mi havis mian jaketon tiam.”

La vizaĝo de Meg estis pala de konsterniĝo pro la aventuro

de ŝia fratino. Supozeble neniu knabino en la tuta mondo

krom Judi Woolcot entreprenus tian frenezetan projekton kiel

marŝi tiom da mejloj kun nur tri ŝilingoj kaj ses pencoj en la

poŝo.“Kiel vi povis?” estis la sola rimarko kiun ŝi sukcesis fari.

“Mi komence ne intencis marŝi la tutan distancon,” diris

Judi kun apenaŭ perceptebla rideto. “Mi havis sep ŝilingojn en

paperpeco en mia poŝo aldone al la tri ŝilingoj kaj ses pencoj, kaj mi sciis ke tio pagus iom longan trajnveturon. Sed mi

perdis tion post la ekiro kaj ne volis reiri nur pro tio, do

kompreneble mi devis piediri.”

Meg delikate tuŝis ŝian vangon.

“Ne estas mirinde ke vi tiel maldikiĝis,” ŝi diris.

Ĉu la Finoj Burton ne distrumpetos pri via malapero?”

Pip diris. “Estas mirinde ke ili ne skribis al patro por informi ke vi vin pafis for.”

“Ho! Mariana kaj mi bone sekurigis tion,” Judi diris kun

rideto de rememora plezuro. “Mariana estas mia speciala

amikino, vi komprenu, kaj agas laŭ miaj ordonoj. Kaj ŝi loĝas

ĉe Katoomba.”

“Nu?” diris Meg, ne komprenante, kiam paŭzis la fratino.

“Nu do, vi komprenu ke multaj el la knabinoj suferis pro

morbilo, do oni petis sendi Marianan hejmen, pro timo ke ŝi

  • 88 -

infektiĝos. Kaj ŝia patrino invitis min ankaŭ iri tien dum du

semajnoj; do Fino Burton skribis al patro kaj demandis ĉu

permesate? Kaj mi skribis kaj petis ĉu mi ne rajtas veni hejmen anstataŭe dum tiu periodo?”

“Li tute ne informis nin,” Meg diris mallaŭte.

“Ne, mi s’pozas ke ne. Nu li responde skribis kaj diris ‘ne’

al mi kaj ‘jes’ al ŝi. Do iun tagon oni sekure kondukis nin sur la trajnon kaj aranĝis ke oni atendu nin ĉe Katoomba. Kaj la

penso saltis en mian kapon dum ni veturis. Kial mi ne kaŝe

venu hejmen? Do mi diris al Mariana ke ŝi klarigu al la

gepatroj ke mi iris hejmen anstataŭe, kaj ke ŝi certigu ke oni

nenion suspektos por eviti ke oni skribu al Fino Burton. Kaj la trajno haltis ĉe Blackheath, kaj mi tuj elsaltis, kaj ŝi daŭrigis la vojaĝon al Katoomba, kaj mi venis hejmen. Tamen, vi

komprenu, ĉar mi estis perdinta mian monon restis nenia

alternativo krom piediri.”

Meg glatigis la polvokovritan, nodhavan, implikiĝon de

ŝiaj haroj.

“Sed vi ne povos loĝi ĉi tie ekstere dum semajno,” ŝi diris

per maltrankvila voĉo. “vi ricevis aĉan tuson pro dormado

ekstere, kaj mi estas certa ke vi malsanas. Ni devos informi

patron pri tio; mi tamen petegos al li ne resendi vin.”

Judi vigliĝis, flamokula.

“Se vi tion faros, mi forkuros, jam ĉinokte kaj marŝos al

Melburno aŭ Jerusalemo, kaj neniam denove vidos iun el vi!

Kiel vi povus tion fari, Meg! Post kiam mi faris ĉion ĉi por ke li ne sciu! Ho, kiel vi povus?”

Ŝi sin incitis ĝis forta ekscitiĝo.

“Nu, oni simple resendus min jam morgaŭ—vi tion bone

scias, Meg. Ĉu ne estas vere, Pip? Kaj mi krome trafus en

kaĉon ĉe la lernejo. Mia plano estas bele simpla. Post semajno

  • 89 -

da amuziĝo ĉi tie kun vi mi simple reiros—vi ĉiuj povos prunti

al mi iom da mono por pagi la trajnveturadon. Mi simple

renkontos Marianan ĉe Katoomba je la 25a; ni ambaŭ reiros al

la lernejo kune, kaj neniu ion scios. Mia tuso ne gravas; vi

scias ke mi ofte suferis pro tuso hejme kaj tio neniam malutilis al mi. Kondiĉe ke vi portos al mi abundon por manĝi, kaj

restos kun mi, estos al mi bone.”

La ripozo kaj vido al amataj vizaĝoj jam bone efikis sur

ŝin. Ŝia vizaĝo aspektis jam malpli streĉita, kaj iom pli da sana koloro grade vidiĝis sur ŝiaj vangoj.

Meg spertis maltrankviligan senton pri respondeco, kaj la

sento ke ŝi devus informi iun forte premis sur ŝin; sed finfine ŝi cedis al la juĝo de la aliaj.

“Vi ne povus esti tiel malnobla, Meg,” Judi estis dirinta

varme kiam ŝi petegis permeson informi Esteran.

“Tia malkaŝulo!” Bunty aldonis.

“Tia hontinda perfidulo!” Pip diris.

Do Meg silentis, sed estis ege malfeliĉa.

<<<<<>>>>>

  • 90 -

Ĉapitro XII

Vergado

La kvaran tagon de la loĝado de Judi en la subtegmento

Marta Tomlinson rimarkis al sia kunservistino kaj

kunsuferanto, Bridget, ke ŝajnas al ŝi ke tiuj malbenitaj infanoj konspiras por sendi ŝin “trans la riveron”.

La digesto de Bridget ne bone funkciis en tiu mateno, kaj

ŝi simple respondis ke ŝi supozas ke la karaj etuloj nur sentas deziron vidi ŝin en taŭga loko.

Mi eble devus klarigi al vi, ke “trans la rivero’” signifis

Gladesville, kiu estas mensa malsanulejo de Sidnejo.

Multaj aferoj kaŭzis al la malfeliĉa Marta kredi pri tia

konspiro. Ekzemple, kiam ŝi iris iun matenon, aranĝi la liton

de Pip kiel kutime, la litkovriloj estis ĉiuj malaperintaj. La

blanka ekstera kovrilo estis glate sternita super la matraco, sed nenie troveblis la lankovriloj, littukoj kaj kapkusenoj. Ŝi serĉis en ĉiu ebla kaj neebla loko, pridemandis la infanojn, kaj eĉ sin turnis al Estera sed la mankantaj objektoj restis netroveblaj.

“Estas viro en korduroja pantalono kiu ĉiuvespere

ŝtelvagas proksime de la domo,” diris Pip, melankolie rigard-

ante sian kovrilomankan liton. “Mi ne mirus se li iel

respondecas en la afero.”

Tiu sugesto estis nete malbonvola, ĉar la viro en korduroja

pantalono estis la plej fervora kaj favorata admiranto de

Marta.

  • 91 -

La sekvantan tagon malaperis la lavpelvo el la ĉambro de

Meg, kaj post tio seĝo el la infanejo, kaj tapiŝopeco de la

interŝtuparo por ne mencii tiajn bagatelajn aferojn kiaj tepoto, oleolampo, tasoj kaj teleroj, duono de ŝinko kaj tuta bakitaro

da zingibraj biskvitoj.

La malaperoj mistifikis Martan, ĉar la objektoj ŝajnis

malaperi dum la infanoj estis en la litoj: kaj kvankam ŝi

suspektis ilin kaj ilin daŭre gvatis, ŝi ne povis trovi rektan

pruvon pri ilia kulpeco, nek eĉ ian motivon por ilia forpreno

de tiaj objektoj.

Post ĉiu nova malapero de objekto Pip demandis ĉu la viro

en korduroja pantalono estis vizitinta la domon en la antaŭa

vespero. Kaj ĉar ĉiam estis tiel, Marta nenion povis fari krom

kolere rigardi la knabon kaj altamentone forlasi la ĉambron.

Iun nokton la malgranda ŝakotablo forflugis de la infanejo.

Frue en la sekvanta mateno, dum ŝi balais la tapiŝon, Pip

kolapsis sur la nukon de Marta kaj ŝajnigis plori,

“Ni neniam aprecas violon....” li diris per rompita voĉo.

“Ha Marta, Marta, ni neniam sentis kian trezoron ni havas en

vi ĝis nun, kiam via ĉeesto inter ni baldaŭ finiĝos.”

“Ĉesu arlekeni!” ŝi diris, minacante lin per la balailstango.

“Kaj mi ne intencas lasi la postenon, do ne tiel pensu.

Tiam tro mankus iu por bridi vin. Ne, vi ne vin senigos de

Marta Tomlinson tiel baldaŭ, mia vireto.”

“Sed ĉu li ne propetos vin, Marta?”, li diris mole, “Lia

domekipado ja devas esti preskaŭ kompleta nun. Li ankoraŭ

ne forprenis kaserolon, nek gladilon, certe, sed ariĝis ĉio alia, Marta, kaj mi pretas diri al vi konfidence, ke mi pripensas ĉu

mem donaci al vi gladilon kiel geedziĝan donacon, tiel ke vi ne devos atendi ĝis li forprenos tion.”

“Ĉesu petoli!” diris Marta denove, ŝovante al li la balailan

  • 92 -

kapon rekte en la vizaĝon kaj preskaŭ lin sufokante per polvo.

“Sendito de la diablo mem vi ja estas.”

Fore en la subtegmento iĝis jam tre komforte. Du

lankovriloj pendigitaj surmure fortenis trablovojn. La lito de

Judi, mola kaj varma, estis en angulo; ŝi disponis pri seĝo sur kiu sidi, tablo ĉe kiu manĝi, eĉ pelvo en kiu sin lavi. Kaj tuttage ŝi havis kunulo(j)n kaj preskaŭ ĉiam tutnokte. Unufoje Meg

forŝteliĝis, ŝlosinte sian litĉambron, kaj dividis la liton en la subtegmento; unufoje Nelli iris, kaj en alia nokto Pip prenis

lankovrilojn kaj faris al si provizoran litaĵon inter la pajlo. Ili vizitadis ŝin en kiu ajn horo de la tago, rampante laŭ la

knaranta ŝtupetaro unu post alia kiam ajn ili povis neobservate malaperi.

Okazis ke la guvernistino estis ricevinta dusemajnan

forpermeson por flegi malsanan patrinon, do la knabinoj kaj

Bunty liberiĝis de deĵoroj. Pip iradis malfrue al la lernejo kaj frue revenis, kaĵolate de Estera, kiam eblis, senkulpigajn

leteretojn. Li eĉ unu tagon senpermese forestis de la lernejo,

akceptante tute bonhumore vergadon pro tio.

Judi ankoraŭ pale kaj lace aspektis kaj ŝia tuso iom ĝenis;

sed ŝi estis rapide reakiranta sian vervon kaj ege ĝuis sian

aventuron.

La sola malavantaĝo estis la prema spacomanko de la

subtegmento.

“Vi nepre devos organizi aferojn por ke mi povu fari

kuron,’ ŝi diris decideme iun matenon. “Mi certas, ke miaj

kruroj mallongiĝas pro manko de ekzercado. Antaŭ la fino de

la semajno mi estos jam forgesinta kiel marŝi.’

Pip ne kredis ke tio eblas. Meg petegis ke ŝi ne risku sin

malkovri; sed Bunty kaj Nell estis tute favoraj.

“Meg povus paroli kun patro,’ Bunty diris, “kaj Pip povus

  • 93 -

turmentadi Generalon ĝis Estera timus lasi la ĉambron kaj

intertempe mi kaj Judi povus malsuprenpafi nin kaj kuradi kaj

esti jam revenintaj antaŭ ol vi liberigus ilin’.

Judi skuis la kapon. “Tio estus ege banala,’ ŝi diris. “Se mi

iros mi volos resti for kelkan tempon. Kial ni ne pikniku ĉe la rivero?’

“Ho jes, ni tion faru!’’ kriis Bunty, brilokula.

“Mi estas certa ke ni povos organizi tion, precipe ĉar estas

sabato kaj Pip ne devas iri al la lernejo,’ Judi daŭrigis, rapide elpensante la aferon. “Du el vi povus iri por havigi manĝaĵojn.

Diru al Marta ke vi ĉiuj piknikos—ŝi estos kontenta ne devi

prepari tablon por ĉefmanĝo—tiam vi povos pluiri. Du aliaj

povos kontroli ke estas sendanĝere dum mi malsupreniros kaj

transiros la kampojn, kaj jam atinginte la angulon de la vojo ni estos sekuraj.

Ŝajnis tute fareble, kaj oni baldaŭ faris ĉiujn preparojn. Pip

gardostaris ĉe la kabano, kaj akceptis la respondecon certigi ke Judi foriros sen malkovro kaj Bunty sin lokis sur la malantaŭa

verando por gvati kaj fajfi trifoje se minacus ia danĝero.

Oni instrukciis ke li atendu kvaronhoron laŭ la kuireja

horloĝo, kaj tiam, se ĉio bone marŝis, li devos kunporti la

grandan tesitelon kaj panbulon, kaj kuratingi la aliajn survoje.

Estis tede atendi tie, kaj li staris sur unu piedo, kvazaŭ

meditema kortbirdo, kaj pripensis la eventojn de la pasintaj

kelkaj ekscitaj tagoj.

Li sentis deprimon ĉe la koro sed apenaŭ sciis kial. Eble

estis pro la mensogo kiun li diris al la patro kaj ankoraŭ ne

konfesis, ĉar la ĉevalo iom grave lamis, kaj lia kuraĝo forfluetis ĉiufoje kiam li pripensis tiun rajdvipon.

Eble estis la reakcio post la granda ekscitiĝo. Aŭ eble estis

persista sento de maljusta traktado pro la mizera rikolto de

  • 94 -

gloro kiun elvokis ĉe la aliaj liaj kuraĝaj faroj por helpi al Judi.

Oni verŝajne nur malalte taksis ilin, kaj, ja, eĉ ridis ĉiufoje kiam li aludis pri ili aŭ publike atentigis pri siaj vundoj. Du-tri el la skrapvundoj sur liaj kruroj estis vere severaj, kaj dum li atendostaris li malsuprenrulis siajn ŝtrumpojn kaj rigardis ilin per kompatemaj okuloj kaj kun io simila al singulto en la

gorĝo.

“Neniu bone taksas min!’ li murmuris, kaj unu el liaj ĉiam

pretaj larmoj plaŭde falis sur etenditan nudan kruron. “Judi

preferas Pip kaj li tute ne grimpis la kakton; Meg opinias min

mensogulo, kaj Nelli diras ke mi estas manĝavida porko —

neniu min juste aprezas!’

Nova, granda, dika larmo formiĝis kaj falis.

“Ĉu vi enradikiĝis tie?’’ voĉo demandis.

Lia patro, kiu fumis ĉe la malferma fenestropordo lin estis

observinta kaj miris pri lia malofta kaj ega kvieto.

Bunty saltetis kulpece, kaj suprentiris siajn ŝtrumpojn.

“Mi ne faras nenion,’ li diris, ofendite, post momenta

paŭzo.

Bunty ĉiam pekis kontraŭ gramatiko kiam li nervoziĝis.

“Absolute nenion. Mi estas ironta al pikniko.’

“Ha ĉu?" diris la kapitano. “Vi aspektis kiel se vi aŭ

primeditus iun freŝan misfaron, aŭ malĝojus pri iu malnova—

pri kiu el la du temis?’

Bunty iom paliĝis, sed denove asertis, ke li “ne faris

nenion”.

La Kapitano estis en mallaborema, turmenta humoro, kaj

lia malgranda, dika, malpura filo estis la sola proksima

viktimo.

“Mi proponas ke vi venu ĉi tien kaj konfesu absolute ĉiun

misfaron kiun vi ĉisemajne kulpis,’ li diris serioze. “Mi povas

  • 95 -

disponigi tutan matenon kaj jam estas tempo ke mi iom

esploru vian konduton.’ Bunty alproksimiĝis la indikitan

seĝobrakon, sed ankoraŭ pli paliĝis.

“Ha, nun ni estas komfortaj. Nu, estis la ŝtelo el la

manĝaĵejo je mardo, jen unu,’’ li diris kuraĝige. “Nu, do?’

“Mi n—ne faris n—nenion alian,’ anhelis Bunty. Li sentis

ke ĉio ĉe li sendube perdiĝis kaj ke oni jam malkovris la

epizodon pri la kriketa pilko. Li eĉ nervoze ĉirkaŭrigardis por kontroli ĉu rajdvipo apudestas. Jes, tie estis tiu arĝente

ornamita, apartenanta al Estera, malzorge ĵetita sur seĝon. Li

trovis la tempon fervore deziri ke Estera estus ordema virino.

“Ĉu absolute nenion, Bunty? Ĉu vi diras la veron?’ diris

lia patro per impona voĉtono.

“Mi l-ludis per g-globetoj’, li diris per tremanta voĉo. “Kiel

mi ppovis ion p-pafi kontraŭ v-v-via ĉevalo?’

“Ĉevalo? ha!’ diris lia patro. La afero eklumiĝis kaj lia

vizaĝo severiĝis. “Kion vi ĵetis kontraŭ Mazeppo por lamigi

lin? Respondu al mi tuj.’

Bunty horortreme ekrigardis la vipon.

“N-n-nenion,’ li respondis, "a-a-absolute n-nenion. Mia k-

k-kriketpilko estis s-supre en la st-stalo. Mi nur l-ludis per

globetoj.’

La Kapitano malforte skuis lin.

“Ĉu vi lamigis Mazeppon per la kriketpilko?’ li demandis

severe.

“N-n-ne, mi n-neniam,’ flustris Bunty, ĝislipe blanka.

Tion dirinte li duone pentis kaj aldonis; “Ĝi nur ruliĝis el mia p-p-poŝo kaj M-Mazeppo preterpasis kaj f-f-frapis per ĝ-ĝi

sian k-kruron.’

“Diru la veron aŭ mi draŝos vin preskaŭ ĝismorte,’ la

Kapitano diris, ekstarante kaj kaptante la vipon de Estera, “Nu

  • 96 -

do, sinjoro, ĉu estis vi kiu lamigis Mazeppon?’

“Jes,’ diris Bunty, brue ekplorante kaj freneze penante eviti

la vipon.

Tiam, dum la frapoj falis sur liajn malfeliĉajn ŝultrojn li

plenigis la aeron per siaj konataj vekrioj: “Ne estis mi, mi ne kulpis!”

“Vi malŝatinda juna hundaĉo!’ diris la patro dum

momenta paŭzo ĉar lia brako doloris pro la ekzercado de la

vipo. “Mi aŭ draŝos el vi ĉi mizeran emon al mensogado kaj

poltroneco aŭ mortigos vin dum la provo.’ Sibladis la vipo.

“Kiaspeca viro vi fariĝos, viaopinie?’ Denove siblis. “Mensogi

nur por konservi netuŝita vian malbenitan haŭton!’ Siblis foje

kaj denove.

“Vi mortigis min!—ho vi jam mortigis min! Mi scias ke vi

tion faris!’ kriis la malfeliĉega infano, sin tordiĝante

ĉiudirekten surplanke. “Ne estis mi, ne estis mia kulpo—iom

vergu la aliajn!’

Sibladis denove. “Ĉu vi opinias ke la aliaj tiel fie

mensogus? Pip neniam mensogis al mi. Judi prefere eltranĉus

sian langon.’ Sibladis. “Survoje al pikniko, ĉu? Vi povos

pikniki en via ĉambro ĝis la morgaŭa matenmanĝo.’ Siblado

de la vipo. “Fu—iru for!’

Homa eltenemo atingis sian limon. La fina svingo de la

vipo kaŭzis al liaj dolorantaj, tremantaj ŝultroj kaj dorso veran angoron. Li pensis pri la aliaj, feliĉaj kaj senzorgaj, ekstere en la sunbrilo, gaje plandumante riveren, neniel pensante pri liaj suferoj, kaj lia koro mem ŝajnis krevi pro la grandeco de sia

amaro kaj malespero.

“Judi estas hejme!” li diris per sufoka, pasia voĉo. “Ŝi loĝas

en la malnova kabano en la bovina kampo. Ve, ho ve! Oni

kaŝas al vi la aferon. Ve, ve! Ŝi iras al la pikniko, kaj ŝi forkuris

  • 97 -

el la lernejo.”

<<<<<>>>>>

  • 98 -

Ĉapitro XIII

Gastoj Sen Invito

La Kapitano malrapide paŝis tra la kampoj, la livistona*

ĉapelo kiun li portadis en la ĝardeno malantaŭen ŝovita for de

lia frunto. Estis al li iom varme post la barakto kun sia dua filo, kaj estis pensema rigardo en liaj okuloj. Li ne kredis vera la

finan rimarkon de Bunty, sed li tamen konsideris ĝin sufiĉe

probabla por fari viziton al la kabano ne tute superflua.

Ne estis, cetere, ke li atendis trovi tie sian erarvagintan

filinon, ĉar Bunty ja diris ke okazos pikniko ĉe la rivero, ĉu ne?

sed li pensis ke eble estos ia spuro.

La pordo de la kabano malantaŭen svingiĝis sur siaj ebriaj

ĉarniroj kaj la sunbrilo enverŝiĝis kaj faris strion el lumanta polvo trans la ejo.

Estis tie neniaj signoj de loĝado, krom se oni konsideras

tia harrubandon de Meg kaj iom da oranĝŝelo.

Li vidis la malfortikan, hejmefaritan ŝtupetaron ripoz-

antan kontraŭ la truon en la plafono, kaj kvankam li kutime pli alte taksis la sekurecon de sia nuko ol faris liaj infanoj pri iliaj, li fidis sian sekurecon al ĝi. Ĝi knaris malbonaŭgure kiam li

atingis la plej altan ŝtupon kaj trarampis en la subtegmenton.

Ĉiflanke de la vando estis ŝinkoosto, skatolo da domenoj

kaj krevinta kapkuseno, nenio alia, do li marŝis pluen kaj

rigardis transen.

“Tre komforte,’ li murmuris, “Mi estus kontenta mem loĝi

  • 99 -

ĉi tie mallongan tempon,’ kaj eĉ eniris lian kapon la penso ke

li tion faru, kaj estu tie kiel “surprizfesteno” kiam revenos Judi.

Sed li forigis la ideon kiel neakordigeblan kun digno. Li

rememoris aŭdi famojn pri malaperantaj mebloj el la domo,

kaj preskaŭrideto venis en liajn okulojn kiam li vidis la

malnovan tableton kun oleolampo kaj tepoto tie metitaj, la

litaĵon kaj lavpelvon. Sed severa mieno ĝin sekvis. Ĉu sepdek

sep mejloj ne estas sufiĉa obstaklo al la petolaj planoj de Judi?

Kiel ŝi kuraĝis tiel spiti lin?, infano dek tri jara kaj li ŝia patro?

Liaj lipoj kunpremiĝis misaŭgure kaj li malsupreniris kaj peze

paŝegis reen al la domo.

“Estera!|’ li vibravoĉe vokis de la fino de la ŝtuparo.

Kaj “Venos, kara, post duonminuto,’ responde malsupren

flosis.Duonminuto dekfoje preterpasis kaj tiam ŝi venis, la bela juna patrino kun sia ridvizaĝa fileto en siaj brakoj. Ŝiaj okuloj aspektis tiel teneraj kaj molaj kaj amemaj ke li forturnis sin

malpacience; li bone sciis kiel estos; ŝi petos kaj petegos al li pardoni sian filineton kiam ŝi aŭdos, kaj kiam ŝi tiel hele kaj bele aspektas kiel ĝuste nun li povos nenion rifuzi al ŝi.

Li staris unu-du minutojn en profunda meditado.

“Kion vi volas, Johano?’ ŝi diris, “Ho! kaj kion vi opinias?

Mi ĵus trovis novan denton, duoblan— venu rigardi” Li venis,

iom malvolonte, kaj ŝovis sian plej malgrandan fingron en la

buŝon de sia filobebo.

Estera ĝin gvidis ĝis ĝi tuŝis etan malmolan substancon.

“La tria,’’ ŝi diris fiere; “Ĉu vi ne estas kontenta?’

“H’m!’ li diris. Li ankoraŭ iom meditis, kaj post du-tri

minutoj kunfrotis la manojn kvazaŭ li estus sufiĉe kontenta pri si mem.

“Surmetu vian ĉapelon, Estera, kaj tiun de la Generalo,’ li

  • 100 -

diris, ame frapetante la kapon de tiu sinjoreto, “Ni promenu

ĝis la rivero; la infanoj piknikas tie, do ni povos esti certaj pri iom da teo.’

“Nu, jes, estos tre agrable,’ ŝi diris, “ĉu ne, Bebĉjo, ĉu ne,

dolĉa filo?’

Ŝi vokis al Marta, kiu estis senpolviganta la sidĉambron

laŭ maniero bonhumore blinda kiu estis propra al ŝi.

“La ĉapelon de la Generalo, mi petas, Marta, la blankan

sunĉapelon kun ligiloj; ĝi estas sur mia lito, mi kredas, aŭ sur seĝo aŭ ie—ho! kaj bonvolu ankaŭ malsuprenporti mian

grandan kiu surhavas papavojn.”

Marta foriris, kaj post iom da serĉado revenis kun la

kapvestoj.

Kaj Estera ligis la blankan sunĉapelon sur siaj propraj

buklaj, krispaj haroj, kaj kaŭzis al la Generalo ride ĝojkrii ĉe sia sidloko sur la enireja tablo. Poste ŝi metis ĝin sur la kapon de la Kapitano kaj metis la livistonan sur tiun de sia filo kaj okupis kelkajn minutojn per ĉarma ludado tia.

Fine ili estis pretaj kaj transiris la enirejon.

“Sinjoreto Bunty estas enŝlosita en sia ĉambro; sub neniaj

cirkonstancoj malfermu la pordon, Marta,’ estis la fina

komando de la Kapitano.

“Ho, Joĉjo!’’ diris Estera riproĉe.

“Bonvole ne vin intermiksu,’ li respondis, “Lasu al mi iom

da libero en la regado de miaj propraj infanoj, Estera. Li estas malverema sentaŭguleto; mi hontas konfesi lin mia filo.’

Kaj Estera, meditante pri la multaj malfidindaĵoj de sia

vicfilo, povis sin konsoli per la espero ke li profitos el la sperto.

Ili iris laŭ pli mallonga vojo tra la sovaĝejo por eviti la

publikan vojon, kaj la blua, sunkisata, ridanta rivero etendiĝis antaŭ ili.

  • 101 -

“Jen ili!’ Estera kriis, “en la konata loko, kiel kutime;

rigardu la fajron, dolĉa fileto; vidu la fumon, knabo kara—kvar kvin ili estas. Nu, kiun ili havas kun si?’ ŝi diris mire, dum ili proksimiĝis al la grupo sur la herbo.

Antaŭ ol ili estis sufiĉe proksimaj por rekoni vizaĝojn la

rondo ŝajnis subite sin rompi kaj disfali.

Unu el ĝiaj anoj sin turnis abrupte kaj fuĝis trans la

herbon, saltante en la densajn pteridojn kaj vepron, kaj

malaperis el la vido en malpli da tempo ol okupas la

rakontado.

“Kiun ajn vi havis kun vi?’ Estera demandis kiam ili

atingis la infanojn.

Estis duonsekunda silento, post kio Pip ĵetis kelkajn

lignopecojn sur la fajron kaj diris aplombe:

“Nur iu amikino de Meg, timema infano kiu ial timegas la

patron. Mi supozas ke ŝi imagas ke soldatoj iradas kun siaj

glavoj akrigitaj, uzopretaj.”

Li ridis facilanime. Nell kunridis iom histerie kaj Bebinjo

ekploris.

Meg, blankvizaĝa kiel la morto, ŝin levis kaj haste

komencis rakonti al ŝi pri la tri ursoj por ŝin trankviligi.

Estera aspektis iom mistifikita, sed kompreneble neniel

pense kunligis la forrapidantan figuron kun Judi.

Kaj la Kapitano ŝajnis rave blinda kaj sensuspekta. Li sin

kuŝigis sur la herbo kaj lasis ke la Generalo rampadu sur li; li ŝercis kun Estera; li rakontis kelkajn epizodojn pri sia junaĝo, kaj eĉ tute ne ŝajnis rimarki ke lia aŭskultantaro ŝajnas

malatenta kaj embarasita.

“Ĉu vi ne faris iom da teo?’ Estera diris fine, “Ni tre ŝatas

tesitelan teon kaj pensis ke vi nepre havos iom.’

“Bunty ne alvenis, li devis kunporti la tesitelon,’ Pip diris

  • 102 -

iom malafable. Li suspektis ke estas motivo por ĉi tiu granda

afableco de lia patro kaj ne plaĉis al li esti ludobjekto.

“Ha,’ la Kapitano diris serioze, “tio estas bedaŭrinda.

Kiam mi foriris Bunty ŝajnis ne tre sana kaj pensis pasigi la

ceteron de la tago en sia ĉambro’.

Pip aldonis hejtilojn al la fajro en obstina maniero kaj Meg

donis timigitan ekrigardon al la patro kiu responde ridetis ame al ŝi.Post horo da tiaspeca streĉa interrilato la Kapitano

proponis ke oni revenu hejmen.

“Malvarmiĝas,’ li diris, "Mi tre bedaŭrus se la novenaskita dento de la Generalo komencus sian vivon per dolorado—ni

iru hejmen kaj kontentiĝu per tepota teo.’ Do ili kolektis la

ankoraŭ ne malpakitajn korbojn kaj sin formis en procesion.

La Kapitano insistis ke Pip kaj Meg marŝu kun li kaj sendis

antaŭen Bebinjon kaj Nell, unu ĉe ĉiu flanko de Estera, kiu

alterne kondukis kaj portis la Generalon.

Ĉar la motivo por tiu aranĝo estis, kiel Pip sagace

suspektis, malebligi interrilaton aŭ formadon de novaj planoj.

Kaj kiam ili alvenis hejme li invitis ilin ĉiujn veni en lian

fumĉambron, malgranda kaj mallarĝa ejo enirata tra la

manĝoĉambro.

Estera portis la Generalon al la supera etaĝo, sed la aliaj

silente sekvis lin.

“Sidiĝu, Pip, mia knabo,’ li diris afable. “Venu, Meg, faru

vin hejmece, sidiĝu en tiu brakseĝo. Nell kaj Bebinjo rajtas

okupi la kanapon.’

Ili ĉiuj sidiĝis senpove kie li indikis al ili, kaj tre streĉe

rigardis lian vizaĝon.

Li elektis pipon el la vico super la kameno, fiksis al ĝi

novan buŝpecon, kaj zorge plenigis ĝin.

  • 103 -

“Ĉar vi ĉiuj okupas mian ĉambron,’ li diris per ĝentila

voĉo, “mi bedaŭrinde apenaŭ povas iom komforte fumi ĉi tie.

Mi poste venos kaj denove parolos al vi. Mi intencas fumi

pipon en la malnova subtegmento en la bovina kampo. Ne

miskondutu dum mia foresto.’

Li fajrigis alumeton, ekbruligis sian tabakon, kaj sen

rigardo al la silentaj infanoj eliris la ĉambron, ŝlosante

malantaŭ si la pordon.

Denove li transiris la kampojn, kaj denove ŝovis malferma

la knarantan pordon. La oranĝŝelo kuŝis ĝuste kie li vidis ĝin

antaŭe, nur ĝi estis iom pli seka kaj pli mortaspekta. La

harrubando havis precize la saman nodon. La ŝtupetaro knaris

en ĝuste la sama loko kaj denove minacis rompi lian nukon

kiam li atingis la supron. La domenoj ankoraŭ estis tie, la

ŝinkoosto kaj la kapkuseno okupis la samajn lokojn; la sola

diferenco estis ke la unua nun havis nigran kovraĵon el

formikoj, kaj la vento estis ludinta kun la kapkuseno kaj portis la plumojn ĉiudirekten.

Li transiris la plankon, ne delikate, sed per sia kutima,

egalritma militista paŝado. Nenio moviĝis. Li atingis la vandon kaj rigardis transen.

Judi kuŝis trans la improvizita lito, dormante dormon de

absoluta elĉerpiĝo post sia rapida fuĝo for de la rivero. Ŝi

portis robon de Meg, kio aspektigis ŝin surprize longa kaj

maldika; li miris pro la penso ke ŝi tiel multe kreskis.

“Ŝi kaŭzos senfinajn ĝenojn dum ŝi maturiĝos,’ li diris

duonvoĉe, forte sin kompatante pro tio, ke li estas ŝia patro.

Poste granda kolero kaj inciteco leviĝis interne de li dum li

observis ŝin tiel pace dormantan tie. Ĉu ŝi ĉiam estos

perturbanto de lia paco? Ĉu ŝi ĉiam obstrukcos lin tiele?

“Judi,” li diris per laŭta voĉo.

  • 104 -

La fermitaj palpebroj ŝire malfermiĝis, la nebulo de dormo

kaj forgeso foriĝis de la malhelaj okuloj, kaj ŝi salte leviĝis, esprimo de absoluta hororo sur ŝia vizaĝo.

“Ĉu mi rajtas demandi kion vi faras ĉi tie?’ li diris, tre

malvarme.

Skarlata koloro fluis en ŝiajn vangojn, eĉ sur ŝian frunton,

kaj poste malaperis, lasante ŝin blanka ĝis la lipoj, sed ŝi faris nenian respondon.

“Vi forkuris de la lernejo, mi supozas?’ li daŭrigis per la

sama senemocia voĉtono. “Ĉu vi havas ion pravigan por diri?’

Judi nek parolis nek moviĝis, ŝi nur kun malfermitaj lipoj

rigardis lian vizaĝon.

“Ĉu vi volas defendi vian konduton, Helena?’ li demandis

denove.

“Ne, patro, "ŝi diris.

Ŝia vizaĝo portis lacan, streĉitan esprimon kiu, sub aliaj

cirkonstancoj, eble estus tuŝinta lian koron, sed pro kolero li ne rimarkis ĝin.

“Absolute neniu pravigo aŭ defendo?’

“Ne, patro.’

Li sin movis en la direkton de la malfermaĵo.

“Trajno ekiros post horo kaj duono, kaj vi tuj revenos kun

mi,’ li diris per senemocia voĉo. “Mi antaŭzorgos ke oni tenu

vin sub observado ĉe la lernejo ĉar vi ne estas fidinda. Vi ne

revenos hejmen por la Kristnaska libertempo kaj probable ne

por tiu de la sekvonta Junio.’

Tio egalis al mortkondamno. La ĉambro kirliĝis antaŭ la

okuloj de la knabino kaj en ŝiaj oreloj estis kantado kaj

zumado.

“Venu tuj,’ la Kapitano diris. Judi momenton retenis la

spiron; tio jukigis al ŝi la gorĝon kaj ŝi komencis tusi.

  • 105 -

Tia terura tusado, paroksismo kiu skuis ŝian maldikan

korpon kaj kaŭzis al ŝi spasme spiri. Ĝi daŭris dum du-tri

minutoj kvankam ŝi metis sian naztukon al la buŝo por peni

ĝin haltigi.

Ŝi estis tre pala kiam ĝi ĉesis, kaj li unuafoje rimarkis la

kavaĵojn en ŝiaj vangoj.

“Pli bone estus ke vi unue venu al la domo,’ li diris, malpli

severe, “por sciiĝi ĉu Estera havas ian medikamenton por

tusoj.”

Tiam li siavice retenis la spiron kaj paliĝis sub la

sunbronzo.

Ĉar la blanko de la naztuko kiun la infano forprenis de siaj

lipoj surhavis skarlatajn timigajn makulojn.

<<<<<>>>>>

* Livistona ĉapelo: cabbage tree hat. Ĉapelo farita el la

folioj de la brasikarbo (livistono).

  • 106 -

Ĉapitro XIV

La Invito De La Bienisto

Do, malgraŭ ĉio ne estis kariolo por Judi, nek montara

trajno nek hontiga reveno inter ŝiaj lernejaj kamaradoj nek

perspektivo de longa sinsekvo da monatoj sen ferioj.

Sed anstataŭe ŝi ricevis varman, molan liton kaj delikatajn

manĝaĵojn, kaj amajn voĉojn kaj senfinan flegadon. Ĉar la tro

forta ekzercado, la neadekvata nutrado, kaj la du subĉielaj

noktoj ja venigis la knabinon al danĝera stato. Unu pulmo

grave inflamiĝis, diris la kuracisto; al li estas mistero, li diradis al ili, kiel ŝi tiel longe subpremis la malsanon; ordinara

knabino subiĝus kaj enlitiĝus jam antaŭ longe. Li tamen ne

konis la nevenkeblan spiriton kaj kuraĝon kiuj karakterizis

Judi’n.

“Ĉu vi ne sentis doloron” li diris, konsternita trovi kune

tian teniĝon kaj tiel seriozan fizikan staton.

“H’m, ĉe mia flanko iafoje,’ ŝi respondis senzorge. ‘“Ĉu

baldaŭ mi povos forlasi la liton, doktoro?’

Ŝi faradis al li tiun demandon ĉiumatene kvankam,

verdire, ŝi sekrete sin sentis ne tute sinfida pri la ideo denove stariĝi.

Estis malforto kaj laceco en ŝiaj membroj kiuj dubigis al ŝi

ĉu ŝi kapablos multe kuradi kaj malpli rapidajn irmanierojn ŝi

malestimis. Krom tio estis mordetanta doloro sub ŝiaj brakoj

kaj doloregon ŝi sentis dum daŭris tusado.

  • 107 -

Tamen ŝi ne estis sufiĉe malsana perdi intereson pri

okazaĵoj kaj insistadis ke la aliaj informu ŝin pri ĉio kio okazis ekstere, kiu atingis la plej altan poentaron ĉe kriketludo, kiuj plantoj floras en ŝia propra disvaga ĝardenpeco, kiom da ovoj

demetas la kokinoj en unu tago, kiel progresas la kobajoj kaj

kanarioj kaj kiujn vestojn aŭ botojn lastatempe manĝis la nova

trovhundido.

Bunty enportadis la blankajn musojn kaj la blindan

francan kobajon kaj permesis al ili libere kuradi sur la

litkovrilo; kaj Pip faris la plejparton de sia ĉarpentado sur

malgranda tablo proksime por ke ŝi povu vidi ĉiun novan

fazon kaj sugesti plibonigojn dumlabore.

Meg, kiu estis preskaŭ ĉesiginta sian kontakton kun

Aldita, sin dediĉis al sia fratino kaj senrezerve servadis al ŝi; ŝi faris al ŝi ĉiaspecajn donacetojn—botsakon kun fakoj, sakon

por broso kaj kombilo kun monogramo “J.W.” brodita per

rozkolora silkfadeno; malgrandan kudraĵokorbon ekipitan per

kudrilolibreto kaj pinglokuseneto. Judi timis ke ŝi devos

konvertiĝi al ordemaj kutimoj post la resaniĝo.

La plezuro kiun donis al ŝi tiuj modestaj donacoj starigis

konkuremon inter la aliaj.

Dum tuta tago Pip malaperis, sed en la vespero li reaperis

kaj paŝis al la litflanko kun fiera vizaĝo. Li estis konstruinta malgrandan tirkestaron, el kiuj kestoj tri efektive estis tireblaj se oni lerte manipulis ilin.

“Ne estas por pupvestoj,’ li diris post kiam ŝi elĉerpis ĉiujn

ordinarajn dankesprimojn, “ĉar mi scias ke pupojn vi

malamas, sed en tiuj vi povos konservi ĉiujn viajn ma-

lgrandajn aĵojn, ĉu ne—harligilojn kaj fingringojn kaj tiel plu.”

Aŭdiĝis bruo de trenado ekster la pordo kaj baldaŭ Bunty

envenis dorsantaŭe, tirante grandan strangan objekton.

  • 108 -

Ĝi ŝajnis esti kvin aŭ ses pezaj tabuloj hazarde kunnajlitaj.

“Tio estas seĝo,” li klarigis, forviŝante la ŝviton desur sia

frunto, “Ho! mi intencas meti iom da kanvaso transen,

kompreneble, por ke vi ne trafalu; sed mi pensis montri ĝin al

vi unue.’

La okuloj de Judi ridetis, sed ŝi varme dankis lin.

“Mi ne emis fari ian stultan aferon kiel faris Pip’, la

junuleto daŭrigis, malestime rigardante la tirkestetojn, “Jen io vere utila, vidu; kiam vi ellitiĝos vi povos sidi sur ĝi, Judi, apud la fajro kaj legi aŭ kudri aŭ kio ajn. Vi preferas ĝin al tiu de Pip, ĉu ne?’

Judi respondis kun lerta evitemo tiel ke nek unu nek la

alia ofendiĝu, petante ke oni metu la donacojn kun ĉiuj aliaj ĉe la litkapo

“Ja multajn objektojn vi havos por kunporti reen al la

lernejo, Ju,’ Nell diris, aldonante siajn kontribuaĵojn en formo de kroĉeta manumparo kaj lana jako por pupo.

Sed Judi nur riproĉe ekrigardis ŝin kaj turnis sian vizaĝon

al la muro dum la cetero de la vespero.

Jen kio forte turmentis ŝin dum ĉi longa dusemajno

enlita—la penso pri lernejo en la estonto.

“Kio okazos al mi kiam mi resaniĝos, Estera?’ ŝi demandis

deprimite la sekvantan matenon kiam ŝia vicpatrino venis al

ŝia lito. “Ĉu li rezervas por mi aron da batadoj? Kaj ĉu mi

devos reiri la unuan semajnon?’

Estera trankviligis ŝin.

“Vi tute ne reiros en la nuna trimestro, probable ankoraŭ

ne en la venonta, Judi kara. Li diras ke vi foriros kun iuj el la aliaj por ferii ĝis vi plifortiĝos, kaj inter ni mi pensas tre

dubinde ĉu vi iam reiros.’

Post la forigo de tiu timego Judi resaniĝis pli rapide,

  • 109 -

mirigante eĉ la kuraciston per sia kapablo refortiĝi.

Kiam jam pasis tri semajnoj ŝi denove povis iradi endome,

maldika kaj grandokula, sed denove gaja kaj eĉ petolema. La

vizitoj de la kuracisto ĉesis; li diris ke ĝis nun ŝi bone resaniĝis, sed devus sperti medioŝanĝon kaj esti forkondukita je iom

granda distanco de la mara aero.

“Permesu al ŝi kelkmonate liberumi, Woolcot,” li diris,

lastafoje vizitante; “Liberiĝi de la malsano kaj rericevi la forton kaj karnon postulos tempon.’

“Sendube, sendube; ŝi tuj foriros,’ la Kapitano diris. Li ne

povis forgesi la ŝokon kiun li ricevis en la malnova

subtegmento antaŭ kvin-ses semajnoj kaj konsentus eĉ se oni

ordonus al li forkonduki ŝin por restado ĉe la Saharo.

La kuracisto estis informinta lin ke la malutilo al ŝiaj

pulmoj estis grava.

“Mi ne diras ke finfine ŝi mortos pro tuberkulozo,’ li estis

dirinta, “sed ĉiam estas risko en ĉi seriozaj kazoj. Kaj

Fraŭlineto Judi estas tia sovaĝa, neripozema subjekto; ŝi ŝajnas ĉiam esti en absoluta febro de vivado kaj posedi kapablon por

ĝojo kaj malĝojo kian ne konas malpli vervaj temperamentoj.

Zorgu pri ŝi, Woolcot, kaj iam ŝi fariĝos admirinda virino—jes

ja, honorinda virino.”

La Kapitano fumis kvar grandajn cigarojn en la soleco de

sia kabineto sen atingi decidon pri kiel plej bone “zorgi pri ŝi”.

Unue li pensis ke li sendos ŝin kun Meg kaj la guvernistino

al la montaro dum kelka tempo, sed tiuokaze restus malfacilo

pri lecionoj por la cetera tri. Li ja povus sendi ilin al lernejo aŭ

dungi guvernistinon, sed jen denove problemo por konsideri

pri la kosto.

Ne estus akcepteble ke la knabinoj iru sen akompano, ĉar

Meg sin montris nur malsaĝulineto malgraŭ siaj dek ses jaroj;

  • 110 -

kaj Judi bezonis flegadon. Tiam li rememoris ke ankaŭ Estera

malsane aspektas; la flegado kaj zorgoj pri la Generalo kune

troŝarĝis ŝin kaj ŝi aspektis nur ombro de sia kutime gaja

memo. Li sciis ke li vere devus forsendi ankaŭ ŝin, kaj la infaneton, kompreneble.

Kaj denove la kosto.

Kaj denove la aliaj infanoj.

Li rememoris ke alproksimiĝas la Kristnaskaj ferioj; kio

okazus pri la domo se Pip kaj Bunty kaj la du plej junaj

knabinoj estus sen disciplino kaj estus neniu respondeca? Li

forte suspiris kaj forigis la cindrojn de sia kvara cigaro sur la tapiŝon.

Tiam la poŝtisto alvenis laŭ la kaleŝvojo kaj preter la

fenestron. Li rigardis supren kun larĝa rideto kaj tuŝis sian

kaskon kvazaŭ tre kontenta. Preskaŭ ŝajnis, ke li sciis ke en

unu el la leteroj kiujn li tenis kuŝas la solvo de la problemo kiu sulkigis la frunton de la Kapitano.

Kvina cigaro estis eltirata el la ujo, sulko ekprofundiĝis

ĝuste super la maldekstra brovo kaj ekdoloro de io simila al

podagro jam rezultigis unu-du vortojn de “fremda lingvo”,

kiam Estera eniris kun rideto sur la lipoj kaj malfermita letero en la manoj.

“De la patrino,’ ŝi diris. “Al Yarrahappini mankas vervo,

verŝajne kaj ŝi deziras ke mi iru tien kaj kunprenu la

Generalon por kelksemajna restado’.

“Ha!’’ li diris.

Tio certe solvus unu el la malfacilaĵoj. La loko tre

malproksimis, certe, kaj tamen ĝi estis la malnova hejmo de

Estera, kaj ĝin ŝi ne vidis depost sia edziniĝo. Tie ŝi rapide

refortiĝus.

“Ho, kaj Judi ankaŭ.”

  • 111 -

“Haaa!’’ li diris.

Du el la sulkoj sin forigis de lia frunto.

“Kaj Meg, ĉar mi menciis ke ŝi pale aspektas.’

La Kapitano remetis la cigaron en la ujon. Li forgesis ke

ekzistas tia afero kia podagro.

“La invito ne povus esti pli oportuna,’ li diris. “Nepre

akceptu; nenio povintus esti pli bona; kaj la loko havas ege

sanigan klimaton. La aliaj infanoj povas—’’

“Ho, patro aparte postulas ke Pip iru ankaŭ, ĉar li estas tia

fripono.’

“Miavorte, Estera, viaj gepatroj ja havas grandan emon al

filantropio. Ĉu iu alia estas inkludita en la invito?”

“Nur Nell kaj Bunty kaj Bebinjo. Ho, kaj la patrino diras,

ke se vi povos iam veni por kelktaga pafĉasado vi ja scias ke ŝi estos kontenta vin vidi.’

“La gastamo de Aŭstraliaj grandbienuloj estas mondfama,

sed ĉiokaze rompas ĉiujn antaŭajn rekordojn, Estera.’ La

Kapitano stariĝis kaj streĉis la membrojn kun teniĝo de homo

liberigita el premsonĝo. “Nepre akceptu por ĉiu. Ili mem

respondecu pri la rezultoj; sed mi timas ke Yarrahappini estos

pli malgaja kaj multscia loko antaŭ la monatfino.’

Sed ĝuste kiagrade pli malgaja aŭ kiom pli multscia li ja ne

konjektis.

<<<<<>>>>>

  • 112 -

Ĉapitro XV

Tricent Mejlojn Per Trajno

Ili plenigis tutan kupeon—kvankam unu sidloko ja vakis,

sed aliaj vojaĝantoj verŝajne ne emis okupi ĝin post rapida

ĉirkaŭrigardo al ili ĉiuj.

La tuta sep, kaj nur Estera kiel gardanto —Estera en

rozkolora bluzo kaj marista ĉapelo kun vizaĝo same hela kaj

petolema kiel tiu mem de Pip.

La Kapitano venis por adiaŭi ilin kun Patriĉjo prizorganta

la valizaron. Li jam aĉetis la biletojn—du plenajn por Estera

kaj Meg, kaj kvar duonajn por la aliaj. Bebinjon oni ne provizis eĉ per duona— kio multe indignigis ŝin private—tio estis

ofendo kontraŭ ŝiaj kvar kaj duono da jaroj, ŝi opiniis, iri

senpage same kiel la Generalo.

Sed la kosto de tiuj pecetoj de kartono malgaje aspektigis

la Kapitanon. Li ricevis nur dek ok pencojn de restmono el la

dek pundoj kiujn li transdonis; ĉar Yarrahappini ja randis al la Fora Forejo.

Li elspezis la dek ok pencojn por ilustritaj gazetoj kiuj

montris ke li ne tre alte taksas la literaturan guston de sia

familio; kaj li provizis Esteran per broŝurita romano —sur kiu

estis bildo de sinjorino en verda robo kiu svenas en la brakojn de sinjoro purpure vestita, kaj Meg per la “Saltanta Rano” de

Mark Twain, ĉar li lastatempe rimarkis ian melankolion en ŝiaj

okuloj.

  • 113 -

Sonoriloj sonoris kaj fajfilo kriĉis, portistoj ĉirkaŭ-

rapidegis kaj adiaŭojn oni diris ĉu gaje, ĉu malgaje, laŭ la

cirkonstancoj.

Estis virino sur la kajo kiu ploris en ia kviete malespera

maniero dum knabino kun malgajaj, amaj okuloj sin klinis al

ŝi el la fenestro de duaklasa vagono; estis brunvizaĝa bienulo

en ĉapo el skota drapo kaj pantofloj, al kiu la tricent mejla

veturo estis evento ne pli notinda ol ĉefmanĝo; kaj estis junulo ironta selekti terpecon por bieno kaj pensanta ke Anglio

apenaŭ pli malproksimas ĉar liaj edzino kaj infano mansvingas

al li adiaŭon antaŭ unujara foresto. Estis sportuloj irontaj

ducent mejlojn serĉe al koturnoj kaj valabioj, kaj vagonoj

plenaj de sinjorinoj revenantaj al la sovaĝejo post ilia jara aŭ

duonjara vidalvido kun la modo kaj mondumo en Sidnejo; kaj

estis la ok pri kiuj ni interesiĝas, ariĝantaj ĉirkaŭ la pordo kaj fenestroj, ridetantaj kaj mansvingantaj bonhumorajn adiaŭojn

al la Kapitano.

Tiu tute ne aspektis malgaja dum la trajno aferece

forbruis—efektive, li laŭiris la kajon kun preskaŭ gaja sinteno, kiel se la perspektivo pri dumonata fraŭleco ja ne estus sen

plusoj.

Estis la sesa kaj duono vespere kiam ili ekiris, kaj ili devis

atingi Curlewis, kiu estis la fervoja stacio plej proksime al

Yarrahappini, ĉirkaŭ la kvina en la sekvanta mateno.

Dormkupeo por tiom da personoj tro kostus; sed en la

valizrako kun la valizoj estis kelkaj rulitaj lankovriloj kaj du-tri aerkusenoj pretaj por la lacaj horoj. La perspektivo pri tiom da horoj en la trajno ŝajnis rava al ĉiuj la junaj vojaĝantoj; neniu el ili krom Judi ĝis nun veturis pli ol kvardek ĝis kvindek

mejlojn kaj al ili ŝajnis tute rava la penso pri daŭra rapidado dum mallumo kiel ankaŭ dum la taga lumo.

  • 114 -

Sed longe antaŭ la deka iliaj revoj sin montris trompaj.

Nell kaj Bebinjo kverelis pri la plenblovigo de la aerkusenoj kaj estis tro lacaj kaj malbonhumoraj repaciĝi. Pip estis batinta

Bunty surkape sen vera kaŭzo, kaj reciproke ricevis du

piedbatojn; la kapo de Judi doloris, kaj ja estis neverŝajne ke la bruo kuracos ĝin. Meg laciĝis de rigardado en la moviĝantan

mallumon kaj demandis al si ĉu Alan rimarkos ke ŝi nuntempe

neniam veturas per la riverboato kaj la kompatinda malgranda

Generalo plenigadis la varman aeron per protestoj en formo

de laŭtaj muĝoj, kontraŭ la nekutima traktado kiun li ricevis.

Estera estis demetinta liajn tagajn vestojn kaj faris lin

pentrinda en noktorobeto el kremkolora flanelo kaj roza lana

ĵaketo.

Kaj dum duonhoro li bonhumore submetiĝis al trans-

prenado kaj tiklado kaj duonsufoko per kisado. Li eĉ permesis

al Nell mordeti liajn rozajn piedfingrojn laŭvice kaj diri

surprizan kvanton da sensencaĵoj pri porketoj kiuj iris al

bazaro kaj faris simile absurdajn aferojn.

Li apenaŭ kontraŭis kiam okazis malkonsento pri la

posedo de lia persono, kaj Bunty firmtenis lian kapon kaj

korpon dum Nell forte tiradis al liaj kruroj.

Sed iom poste, kiam Estera aranĝis por li liteton sur unu el

la sidlokoj kaj provis kuŝigi lin sur ĝin li ekkonsciis pri siaj plendmotivoj.

Hejme li havis svingiĝantan liteton kun oraj stangetoj al

kiuj palpebrumi ĉe la piedo—li ne povis kompreni kial li estu

senigita je ĝi kaj devigata akcepti lankovrilon trioble falditan anstataŭe. Li ankaŭ kutimiĝis al milda lumo, kvieta ĉambro kaj

averta ŝ! ŝ! kiam oni senpense faris eĉ la plej malgrandan

bruon.

Ĉi tie granda flava lampo daŭre flamis la tutan tempon kaj

  • 115 -

ĉiuj la bruuloj ĉe kies manoj li tiom suferis restis proksime.

Do li levis sian voĉon kaj veis. Kaj kiam li trovis ke

plorado ne alportis lian liteton kun oraj stangoj kaj la

malgrandajn pendantajn kvastojn ĉe la moskitoretaroj li altigis sian voĉon du tonojn, kaj kiam eĉ tiam Estera nur daŭre

frapetadis lian ŝultron kvietige li ekmuĝis absolute surdige.

Nelli pendigis ĉiujn siajn longajn buklojn antaŭ lia vizaĝo

por altiri lian atenton sed li firmtenis ilin malice kaj tiris ĝis ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Estera kaj Meg kantis

lulkantojn ĝis langodoloro. Judi provis lule porti lin tien kaj reen en la mallarĝa spaco sed li rigidigis sin en ŝiaj brakoj kaj mankis al ŝi forto teni lin. Fine li ekdormis, elĉerpita, profunde vespirante, kun intermikso de malĝojaj singultetoj.

Post tio oni trovis Bunty dormanta sur la planko kun la

kapo sub sidloko kaj devis levi lin al pli komforta dormloko;

kaj Bebinjo rektadorse sidanta en angulo balancis la kapon

simile al malgranda roza kaj blanka lekanteto sur kiu la suno

tro arde brilis.

Unu post unu la longaj horoj forpasis; ĉiam pli antaŭen tra

la silenta, dormanta kamparo rapidis la ruĝokula trajno,

flankenirante laŭ zigzagaj kurbiĝoj, perdante rapidon dum

suprenirado, kure transirante la senfinajn ebenaĵojn.

La nigrumo iĝis griza kaj pli pale griza kaj dum

sennombraj mejloj unutona serio de malaltaj eŭkaliptoj sin

ŝovis inter la trajno kaj la ĉielo. Suprensaltis la suno kaj la mondo iĝis mola kaj rozkolora kiel vekiĝinta bebo. Poste la

grizo fortiĝis denove kaj la rozaj tremantaj lumoj forcedis kaj pluvo

falis—diluve,

frapante

kontraŭ

la

tremantaj

fenestrovitroj, freneze kirligita antaŭen per kruda matena

vento kiu flugis malsupren de la montoj. Tia subpremita,

malbrilokula, plataspekta oko ili estis kiam ili elverŝiĝis sur la

  • 116 -

kajon ĉe Curlewis kiam venis la kvina horo. La malseka aero

tusigis Judi’n kaj oni rapide kondukis ŝin en la atendejon kaj

ĉirkaŭvindis ŝin per lankovrilo.

La trajno elŝutis iliajn kofrojn kaj valizojn kaj denove for-

rapidis, lasante ilin senkonsolaj kaj malgajaj, postrigardantaj ĝin, ĉar ŝajnis ke neniu venis akcepti ilin.

La bruo de malsekaj radoj trairantaj flakojn, la kraksono

de vipo, la ritma paŝado de ĉevalaj piedoj tiris ilin ĉiujn

denove eksteren, rigardantaj preter la blanka fervoja palisaro

ĝis la vojo.

Tie troviĝis granda kovrita breketo* gvidata de larĝa flava

pluvmantelo kun viro ie interne, kaj alta kabrioleto de kiu

grimpis altega viro.

“Patro!’

Estera elkuris en la pluvon. Ŝi brakumis la gutantan

pluvmantelon kaj sin alkroĉis al ĝi dum unu-du minutoj. Eble

estis tio kio faris ŝiajn vangojn kaj okulojn tiel malsekaj kaj brilaj.“Knabineto—malgranda Estera infano!’ li diris kaj

preskaŭ levis ŝin de sur la tero dum li kisis ŝin, kvankam Meg

konsideris ŝin alta.

Jen li rapidigis ilin ĉiujn en la kabrioletojn—kvin en unu

kaj tri en la alia. Restis ankoraŭ dudek kvinmejla veturado.

“Kiam vi lastafoje manĝis?’ li demandis; la deprimaj

aspektoj de la infanoj vere malfeliĉigis lin. “Patrino sendis al vi biskvitojn kaj sandviĉojn sed kafon aŭ ion alian varman ni ne

povos ricevi ĝis ni hejmeniĝos.”

Je la naŭa, Estera diris al li, ĉe Newcastle, sed ĝi estis tiel broge varmega ke ili devis lasi la plejparton en la tasoj kaj

rapidi denove entrajniĝi. La ĉevaloj ricevis vipan instigon kaj traflugis la kotajn vojojn je rapido kiun Pip, malgraŭ sia laceco,

  • 117 -

ne povis ne admiri.

Sed estis tre malseka, malĝoja veturo kaj la Generalo

ploris preskaŭ senĉese de komenco ĝis fino, kio multe ĉagrenis

Estera’n ĉar lia avo lin vidis por la unua fojo.

Fine, kiam ĉiu eksentis ke la pacienco elĉerpiĝas, alta

blanka bariero rompis la unutonecon de gutantaj bariloj.

“Hejme!’ Estera diris ĝojplene. Ŝi saltigis la Generalon sur

sia genuo.

“Knabeto Blua, via panjo defalis de tiu bariero kiam ŝi

estis trijara.’ ŝi diris, ame rigardante ĝin dum Pip svinge ĝin malfermis.

Oni denove plaŭdis tra la pluvo; la radoj nun iradis

senbrue ĉar la vojon kovris malsekaj falintaj folioj.

“Ho, kie estas la domo?’ ‘Bunty diris, ekrigardante sub la

brako de Pip ĉe la kondukbenko, kaj nenion vidante krom

senfina perspektivo de eŭkaliptoj. “Mi kredis ke vi diris ke ni jam estas tie, Estera.’

“Ho, la ĉefpordo ne estas tute tiel proksime de la

kradpordo kiel ĉe Misrule,’’ ŝi diris. Kaj ja tiele estis.

Pasis dek kvin minutoj antaŭ ol oni eĉ vidis la

kamentubojn kaj ankoraŭ alian barieron oni devis malfermi.

Gruza kaleŝvojo nun, nete prizorgata, altaj buksheĝoj

ĉirkaŭis la florbedojn, sovaĝejo el rozujoj kiu plaĉis al Meg, du lignosplitaj tenisludejoj, nun akve kovritaj.

Poste la domo.

Nur la verandon ili rimarkis; tiel larĝa ĝi estis, same larĝa

kiel ordinara ĉambro kaj dise estis kuŝseĝoj kaj seĝoj, kaj

tabloj, hamakoj svingiĝis de la anguloj, densa verdfolia

grimpaĵo kun pluvoblovita glicineo formis la eksteran muron.

“Ho-o,’ diris Pip “ho-o, mi ja estas rigida, ho-o, diru, kion

vi faras?’

  • 118 -

Ĉar Estera estis metinta sian fileton sur lian genuon kaj

saltis el la breketo kaj supren la ŝtupojn de la verando.

Tie troviĝis maljunulineto portanta grandan dom-

mastrinan antaŭtukon. Estera tiris ŝin en siajn brakojn kaj ili interkisis kaj kroĉiĝis unu al la alia ĝis ambaŭ ploris.

“Mia knabineto!’ singultis la maljunulineto, glatigante per

fervoraj manoj la malsekajn harojn kaj pli malsekajn vangojn

de Estera.

Kaj Bunty, kiu sekvis proksime, rigardis de la altstatura

formo de sia vicpatrino al tiu tre malgranda de ŝia patrino kaj ridis.Estera kuris reen al la breketo, prenis la Generalon de Pip, kaj salte suprenirante la ŝtupojn denove, metis lin en la

brakojn de ŝia patrino.

“Li ja estas dikulo, ĉu ne?’ Bunty diris, dividante ŝian

fieron; “nur rigardu liajn krurojn.’

La maljunulino sidiĝis dum minuto sur la plej malseka

seĝo trovebla kaj brakumis lin proksimen al ŝi.

Sed li pugnigis siajn malvarmajn manetojn kaj baraktis

por sin liberigi kaj kriegis al Estera.

Sinjoro Hassal estis malpleniginta la veturilojn kaj ankaŭ li

supreniris la ŝtupojn.

“Ĉu vi ne intencas doni al ili iom da matenmanĝo,

patrineto?’ li diris, kaj la maljunulino preskaŭ faligis sian

nepon pro konsterniĝo.

“Ho ve!” ŝi diris. “Nu, nu! Nur pensi pri tio! Sed tiaĵoj

forgesigas onin.”

Post dek minutoj ili ĉiuj portis sekajn vestojn, sidis en la

varma mangoĉambro kaj komencis matenmanĝegi.

“Mi ja malsatis!’ Bunty diris. Lia buŝo plenis de rostpano

kaj li detranĉis la supron de sia kvara ovo, dume rigardante el

  • 119 -

la okulangulo ujon kiu tenis mielon en unu fako kaj densigitan

kremon en alia.

“La karaj malnovaj teleroj!’ Estera levis la sian, ĝin jam

malpleniginte kaj ame inspektis la bluajn rozojn tie bildigitajn,

“Kaj pensu ke kiam mi lastafoje manĝis el unu mi—’’

“—Estis novedzineto kun la vualo malantaŭenŝovita for de

via vizaĝo,’ la maljunulino diris, “kaj ĉiu rigardis dum vi

solene tranĉis la geedziĝokukon. Nur du rompiĝis depost

tiam—ho jes, Hannah, la servistino kiu venis post Emily,

forrompis la tenilon de la sukerujo kaj forigis pecon de la

forverŝujo.”

“Kie staris patro?’ Meg diris. Image ŝi plenigis la ĉambron

per geedziĝogastoj; la ŝinko kaj la kotletoj, la rostita pano kaj ovoj kaj pletoj da fruktoj fariĝis por ŝi granda blanka,

kelketaĝa kuko kun arĝentaj folioj.

“Ĝuste tie supre kie sidas Pip,” Sino Hassal diris, “kaj li

helpis al Estera kun la kuko, ĉar ŝi tranĉis ĝin per lia glavo.

Tian truon vi faris en la tablotuko, Estera, mia absolute plej

bona damaska kun la folioj de konvolvuloj, sed kompreneble

mi riparis ĝin ho ve!’

Bebinjo estis renversinta sian kafon tute sur sin kaj sian

teleron kaj sur Bunty kiu sidis apude.

Ŝi ekploris pro laco kaj nervozo pro la novaj homoj, kaj

glitis de sia seĝo sub la tablon. Meg levis ŝin.

“Ĉu mi rajtas enlitigi ŝin?’ ŝi diris; “ŝi estas preskaŭ

elĉerpita.’

“Mi ankaŭ”, Nelli diris, formetante sian duone manĝitan

platpaneton kaj malantaŭen ŝovante sian seĝon, “Ho, mi ja

estas laca!”

“Ankaŭ mi.” Bunty finmanĝis ĉion sur sia telero kun

sufokiga rapido kaj ekstaris. “Kaj tiu aĉa kafo kuradas en miajn

  • 120 -

botojn.”

Do, ĝuste kiam la suno komencis rideti kaj forĉasi la

pezajn larmojn de la ĉielo, ili ĉiuj enlitiĝis denove por

kompensi pro la interrompita dormo kaj estis la sesa kaj la

vespermanĝa horo antaŭ ol iuj el ili denove malfermis la

okulojn.

<<<<<>>>>>

*Breketo: ĉevaltirata veturilo

  • 121 -

Ĉapitro XVI

Yarrahappini

Yarrahappini sub sunbrilo, tia sunbrilo kia ŝovas la

arĝentan strion en la termometro supren ĝis cent gradoj*.

Tre malproksime je tri flankoj estis blua silueto de

montetoj kaj bluaj molaj arboj.

Kaj proksime de la domo la arboj estis verdaj kaj belaj, kaj

la floroj flamis bunte.

Sed la tuta vasta ebenaĵo inter ili estis bruna. Bruna

sunsekigita herbo kun iuj eroj de malhela verdaĵo, interkrucita jen kaj jen per bariloj kiuj supreniris la montetojn kiuj

kelkloke rompis la rektan linion de la ebenaĵo, kaj malaperis

en la konkavaj lokoj kie prosperis altkreskega herbo kaj

pteridoj. La ĉefbieno konsistis efektive el komunumeto da

dometoj supre de monteto. Antaŭ jaroj, kiam Estera ne estis

pli granda ol nun ŝia malgranda Generalo, estis nur kruda

ruĝa tegtabula domaĉo ĉe la montetsupro kaj unu-du kabanoj

el arboŝelo kiel kromdometoj.

Kaj S-ro Hassal estis sur sia ĉevalo de mateno ĝis vespero

kaj pli forte laboris ol iuj du el siaj propraj vakeroj, kaj

Sinjorino Hassal flankenmetis siajn fraŭlinajn artojn, sian

brodadon, sian gitaron, siajn akvarelojn, kaj broslavis kaj

kuiris kaj lavis tolaĵojn kiel jam faradis multaj pioniredzinoj, ĝis la sopire observata merkato de la lano venigis al ili plian prosperon.

  • 122 -

Poste granda kampara domo malrapide sin levis ĝuste

antaŭ la malnova dometo kun ĝia boteloborderita ĝardenloko

kie nenio pli aristokrata ol karpobroto kaj skarlataj geranioj

iam kreskis. Bela domo ĝi estis, kun multaj altaj ĉambroj,

abundaj fenestroj kaj larĝaj verandoj. La malgranda ruĝa

domo fariĝis kuirejo kaj dormĉambroj por la du servistinoj

nun kaj estis ligita al la ĉefdomo per tegmentita trairejo.

Cent jardojn for estis duĉambra dometo kie loĝis la filo de

angla baroneto kiu, kontraŭ pago de sepdek pundoj jare kaj

provianto librotenis por Yarrahappini kaj porciumis la

provianton.

Ankoraŭ pli malproksime staris dors-al-dorse du domaĉ-

etoj el arboŝelo. Tettawonga, kurbdorsa maljuna aborigeno,

loĝis en unu kaj malmulton faris krom fumi kaj ĉiumatene

veterprognozi.

Antaŭ dudek jaroj li helpis fari solidan bazon por la ruĝa

dometo kiu estis alveninta, jam konstruita, sur platĉaro tirata de bovoj.

Antaŭ dek kvin jaroj li mortigis per la propra tomahoko

unu el du sovaĝejaj banditoj kiuj provis rabi Yarrahappini dum

la foresto de la mastro, kaj li forportis al sekura loko la

tremantan Sinon Hassal kaj malgrandan Esteran, kaj

reveninte, per unu sola bato ĉe la kapo de la alia senkonsciigis lin ĝis venis helpo.

Do, kompreneble li estis gajninta la rajton okupi dometon

kaj ricevi ĉiutagan porcion de provianto kaj la pipon kiu

apenaŭ lasis liajn lipojn.

Du el la bienlaboristoj loĝis en la alia dometo kiam ili ne

estis for en malproksimaj partoj de la bienego.

Proksime de la domo estis longa konstruaĵo el tegtabuloj

kun peza pendserure ŝlosita pordo.

  • 123 -

“Ho, ni eniru,” Nell diris, altirata de la granda pendseruro,

“tio aspektas kiel trezordomo en libro—bonvolu permesi ke ni

eniru, avineto?’

Ili estis esplorantaj ĉiujn la konstruaĵojn —la ses infanoj

kune, sino Hassal, kiun ili ĉiuj nomis “avineto”, kio tre

plezurigis ŝin, kaj Estera kun la knabeto.

“Vi devos iri kaj peti al S-ro Gillet,’ la maljunulino diris,

“li tenas la ŝlosilojn de la provizejo. Jen, en tiu dometo apud la cisterno, kaj parolu ĝentile, infanoj, mi petas.’

“Tia ĝentlemano,” ŝi diris mallaŭte al Estera, “tiel

inteligenta kaj kulturita, nur bedaŭrindas ke li tiom drinkas.”

Meg kaj Judi iris kun Bebinjo sekvanta post ili tiel rapide

kiel ebligis ŝiaj mallongaj kruroj.

“Envenu!’ voĉo diris kiam oni frapis. Meg hezitis nervoze

kaj viro malfermis la pordon. Tia altstatura, maldikega viro

kun moviĝemaj, malfeliĉaj okuloj, bruna, larĝa frunto kaj nete

tondita barbo.

Judi informis ke Sino Hassal sendis ilin por havigi la

ŝlosilojn se li ne kontraŭas.

Li petis al ili eniri kaj sidiĝi dum li serĉos ilin.

Meg estis mirigita de la ĉambro, kiel klare montris ŝiaj

bluaj okuloj, ĉar ŝi nur aŭdis paroli pri li kiel la provianto-

tenanto. Estis librobretoj sur kiuj ŝi vidis verkojn de

Shakespeare kaj Browning kaj Shelley kaj Rossetti kaj

Tennyson, William Morris, kaj multaj aliaj kiujn ŝi neniam

antaŭe vidis. Estis nete enkadritaj fotografaĵoj kaj gravuraĵoj pri anglaj kaj aliaj eŭropaj pejzaĝoj sur la muroj. Estis

malgranda vazo el gravurita arĝento sur breto kun kelkaj

pasifloroj en ĝi. La tablo kun la restaĵoj de matenmanĝo sur ĝi estis same nete aranĝita malgrandskale kiel tiu kiun ŝi ĵus lasis en la granda domo.

  • 124 -

Li revenis de la interna ĉambro kun la ŝlosiloj. “Mi timis

ke mi mismetis ilin,” li diris, “La meza malfermas la

pendseruron, Fino Woolcot, la dika el latuno estas por la du

ladaj ujoj kaj la longa el ŝtalo estas por la ŝranko.”

“Multajn dankojn, mi timas ke ni interrompis vin meze de

via matenmanĝo,’ Meg diris, ekstarante kaj ruĝiĝante ĉar ŝi

pensis ke li rimarkis ŝian miron pri la librobretoj.

Li neis la ĝenon kaj tenis malferma la pordon al ili kun

sinklino kiu havis en si iom da eleganteco, almenaŭ tiel pensis Meg, sin demandante kiel tio ligiĝas kun amaskvanta salumita

bovaĵo kaj ladskatoloj da faruno. Li observis ilian foriron trans la herbo—almenaŭ li observis Meg en ŝia delikata somera

muslino kaj palblua zono, Meg en sia granda, ombra

pajloĉapelo kun la glatbrila lanuga harplektaĵo pendanta ĝis ŝia talio.La longaj nigraj kruroj kaj ĉifita batisto de Judi aspektis neniel pentrindaj.

Sino Hassal malfermis la pendŝlosilon de la tenejo.

Kia ĥoro de “ho!’’ kaj ~’ha!’’ venis de la infanoj!

Bebinjo neniam antaŭe en sia vivo vidis tiom da sukero

kune en unu loko; ŝi aspektis kiel se tre plaĉus al ŝi disponi pri la enhavo de la ladskatolego dum unu-du horoj.

Kaj la sekvinberoj! Estis granda ligna kesto plenplena da

ili—ĉirkaŭ kvardek funtoj, konjektis Sino Hassal kiam oni

demandis sin.

Bunty kaŝe arigis manplenon kaj enpoŝigis ilin dum ĉiuj

rigardis la monton da kandeloj.

“Hejme faritaj? mia kara, nu jes, kompreneble,” la

maljunulino diris. “Neniel mi uzus aĉetitajn kandelojn, nek

aĉetitan sapon.”

Ŝi montris al ili la longajn flavajn sapbrikarojn, pur-

  • 125 -

odorajn, kun aliaj pli rafinitaj kaj palkoloraj por tualeta uzado.

Ŝinkoj kaj lardigitaj flankoj de porkoj dense pendis de la

ĉevronoj. “Tiuj estas ŝafaj ŝinkoj,’ ŝi diris, indikante unu fakon.

“Tiujn mi provizas al la vakeroj.”

Pip volis scii ĉu oni intencis ke la provizoj sufiĉu por la

cetero de iliaj vivoj, ĉar la kvanto ŝajnis sufiĉi; li miregis

aŭdante ke oni ree stokis sesmonate.

“Dudek ĝis tridek viroj inklude la limrajdistojn kaj

vakerojn ĉe diversaj partoj de la bieno, kaj duoble tiom dum

tempoj de ŝaftondado aŭ apartigo, por ne mencii la oftajn

‘sunsubirulojn’* similas al nutrado de armeo, miaj karaj,’ ŝi

diris, “kaj krom tio jen mi ankaŭ devis provizi por vi ĉiuj—

aparte por Bunty.”

Ŝiaj grizaj okuloj briletis gaje dum ŝi rigardis tiun

malgrandan junulon.

“Vi povas rehavi ilin,’ Bunty diris iom malafable. Li eltiris

seson da sekvinberoj el sia poŝo. “Mi pensis ke tio ne ĉagrenos vin ĉar vi havas tiom multajn; hejme ni nur havas

botelplenon.”

Je tio la maljunulino karese frapetis lin surkape, malfermis

ladskatolon kaj plenigis liajn manojn per figoj kaj daktiloj.

“Kaj ĉu vi devas ĉiutage kuiri por ĉiuj tiuj viroj?’ Meg

diris, demandante al si kie troviĝus sufiĉe granda bakforno.

“Ho, ne!’ la maljunulino respondis, “Ho, tute ne; ĉiu viro

ĉion faras por si en sia propra kabano; ili eĉ ne ricevas panon, nur porciojn da faruno por fari al si dampron. Krom tio ili

ricevas de ni fiksitan kvanton da viando, teo, sukero, tabako,

kandeloj, sapo kaj unu-du aliaj aĵoj.

“Kie vi tenas la lanon kaj aliajn aferojn?’ diris Pip, kiu

havis animon tro altan por hejmfarita sapo kaj metalaj

trempiloj por kandeloj. “Mi ne povas vidi barakon aŭ ion

  • 126 -

similan.’

Sino Hassal informis lin ke tiuj troviĝas fore unu mejlon,

apud la rivereto, kie ĝustasezone oni lavas kaj tondas la ŝafojn.

Sed pro la varmego eĉ Pip ne volis ĝuste tiam iri tien, do ili

aliĝis al S-ro Hassal, lasante avineton kun Estera, la Generalo kaj Bebinjo kaj transiris al la brike konstruitaj staloj proksime.

Estis tri-kvar kabrioletoj sub ŝirmo sed neniuj ĉevaloj; ili

ĉiuj troviĝis pli malproksime. Trans la kampojn ili iris kaj

supreniris la monteton. Ses ĉevaloj respondis al la stranga

fajfado de S-ro Hassal; la aliaj estis sovaĝaj, nedresitaj bestoj kiuj, je la ekvido al homoj, skuegis la kolharojn kaj rapidis for al la plej malproksimaj lokoj kie kreskis la arboj.

Pip faris elekton, grizulon kun longaj, rapidaspektaj kruroj

kaj mallarĝa, bela kapo; plaĉis al li kredi sin kapabla juĝi pri ĉevaloj. Judi elektis nigran ĉevalon kun ruĝecaj, moviĝemaj

okuloj, sed tion S-ro Hallal malpermesis ĉar ĝi estis nefidinda, do ŝi devis sin kontenti per bruna kun mola, satineca nazo.

Meg petis “ion tre trankvilan” per flustro neaŭdebla de

Judi kaj Pip, kaj ricevis kabrioletotiran ĉevalon kiun rajdadis Sino Hassal antaŭ dek ok jaroj. Ĉiu besto devis esti je dispono de la gejunuloj dum ilia restado ĉe Yarrahappini, sed oni rajdu antaŭ la matenmanĝo aŭ post la vespermanĝo por ricevi el tio

plezuron; esti surĉevala dum la cetero de la tago estus

netolereble. Nelli disreviĝis pri la ŝafoj—ege. Ŝi atendis trovi grandajn neĝblankajn belajn estaĵojn kiuj estus malsovaĝaj kaj

permesus al ŝi meti rubandon ĉirkaŭ la kolon kaj konduki ilin

laŭvole.

De la montetsupro la duan matenon ŝi vidis kampon post

kampo, ĉiu kun bruna, malrapide moviĝanta amaso; ŝi

malsuprenkuris tra la sunbrilo kun Bunty por rigardi ilin de

pli proksime.

  • 127 -

“Ho kiel bedaŭrinde!” ŝi ekkriis, efektivaj larmoj de

disreviĝo saltantaj en ŝiajn okulojn kiam ŝi vidis la grandajn

dikajn bestojn kun ilia longa, malpura, ĉifoneca lano.

“Atendu kelkan tempon, virineto,” S-ro Hassal diris, “nur

atendu ĝis ni banos ilin.”

<<<<<>>>>>

*Cent gradoj (F) = 38 gradoj (C).

*Sunsubirulo: Angle “sundowner”: nomado, vagulo (kiu

alvenas al biendomo je sunsubiro, tro malfrue por labori sed

petas vespermanĝon). (AE.V.)

  • 128 -

Ĉapitro XVII

Bovoapartigo Ĉe Yarrahappini

Pip apenaŭ povis dormi unu nokton, monaton post ilia

alveno, pro pensado pri la bovoapartigo kiun oni projektis por

la venonta tago. Li estis sopirinta al iu nova okupo ĉar li estis knabo al kiu vario tre gravis. Komence li dubis ke li iam

laciĝos de kuniklopafado. S-ro Hassal estis doninta al li

“absolute la plej fierindan” malgrandan pafilon, kaj Tettawonga akompanis lin la unuan tagon kaj tre malestime reagis al lia

entuziasmo kiam li pafis du bestetojn.

“Bah al util’ paf’lo. Multa ul’ kunik’ en vepro. Fuĝi al nord’, fuĝi al sud’. Ĉie fuĝi. Bah al pikdrat’, ba’ al venen’ Bah!’

Tamen Pip ne lasis al si senkuraĝiĝi kaj vere kredis ke li

multe helpis al Yarrahappini-bienego pafante tiujn du molajn,

rapidemajn brunajn estaĵojn. Li hejmenportis ilin kaj fiere

montris ilin al la knabinoj, purigis sian perfekte puran pafilon kaj atake eliris denove la sekvantan tagon.

Tettawonga forprenis sian pipon el inter siaj lipoj kiam li

vidis lin denove kaj ridis, laŭtan gakan ridon kiu ruĝigis Pip

pro kolero.

“Kimbriki kaj kimbriki ankaŭ! Kunik’ li kati, karikari nun.

Knab’ veni kun korborn pafil’, kunik ĝerund tuj, iri buri, herbo kreski, ŝafoj dikiĝi—ha, ha, hi, hi!’

Pip sufiĉe komprenis lian miksitan anglalingvaĵon por scii

ke la alia priridas lin kaj li diris al li kolere ke li “fermu la

  • 129 -

buŝon anstataŭ azenaĉi”.

Post tio li surŝultrigis la pafilon pri kiu li tiel superabunde fieris kaj foriris aliflanke de la pikdrata barilo kie troviĝis la ŝatata tereno de tiu malgranda ronĝulo kiu ne permesis al S-ro

Hassal riĉiĝi.

Li mortpafis kvin tiutage, kvar la sekvantan, sep la postan,

sed post kelka tempo li juĝis tion malekscita kaj ĉasis

gilbirdojn kun pli da ĝuo sed malpli da ŝanco pri sukceso.

Ĉiu tago plenplenis de ĝuo kaj se nur ilin ne ĝenus la

intensa varmo, tiu unua monato ĉe Yarrahappini estintus unu

de absoluta kontento kaj feliĉo.

Kaj nun la bovoapartigo.

La matenmanĝo okazis tre frue en la mateno de la grava

okazaĵo; je la kvina kaj duono ĝi jam preskaŭ finiĝis kaj Pip,

febre moviĝema, diris al S-ro Hassal ke li certas ke ili malfruos kaj maltrafos ĝin. Judi estis peteginta permeson partopreni,

sed ĉiu diris ke tio estas eĉ ne pripensinda—efektive oni eĉ

dubis ĉu estas konsilinde permesi al Pip alfronti la danĝeron

kiu estas nedisigebla de la apartigo de la pli sovaĝa speco de

brutoj pelataj de tre malproksime.

Sed volforte li venkis, kaj sin vestis tiel aferece ke S-ro

Hassal ne estis sufiĉe malmolkora rifuzi lin.

Li malsuprenvenis al la matenmanĝo en Krimea ĉemizo

kaj malnova pantalono el serĝo sekurigita ĉirkaŭ la talio per

leda zono en kiu seninga ĉasponardo, ĵus akrigita, estis gaje

enŝovita. Nenial li lasis sin persvadi aŭ porti jakon aŭ eningigi la tranĉilon.

La grizan ĉevalon oni venigis al la ŝtuparo de la verando

kun la propra belega ĉevalo de S-ro Hassal. S-ro Gillet estis tie sur nete striglita ruana ĉevalo. Li havis tri brutvipojn, du tute dek ses futojn longaj kaj la tria malpli longa, kiun li enmanigis

  • 130 -

al Pip.

La vizaĝo de la knabo radiis. “Hura, Ŝaŭm’'' li diris, sin

levante el sia selo kaj svingante ĝin ĉirkaŭ sian kapon, “Kiom

vi donus por ŝanĝi lokojn?’

Li ŝovis siajn kalkanojn en la flankojn de la besto kaj

furioze galopadis malsupren de la monteto.

Estis mejlo kaj duono ĝis la bovejo kaj regis forta ekscitiĝo.

Pip ne povis imagi de kie aperis tiom da viroj. Ĉeestis

inter dudek kaj tridek, vakeroj, ŝaftondistoj “sur la vojeto de la valabioj” laŭ ilia slanga esprimo por senlaboreco, du indiĝenoj aldone al Tettawonga kiu fumadis kaj observadis kun

dormema ĝuo, kaj kelkaj el la aliaj bienaj laboristoj.

En la unua bovejo estis kvincent bovoj kiuj estis enpelitaj

la antaŭan vesperon kaj en la nuna momento prezentis

aspekton de maro da sovaĝe vipantaj vostoj kaj kornoj. Tiaj

kornoj!—longaj, kurbiĝantaj, timigaspektaj aĵoj per kiuj ili

freneze sangigis kaj batalis unu la alian ĉar la komunan

malamikon ekstere ili ne povis atingi.

Dum kelkaj minutoj Pip ne emis forlasi la sekurecon de la

ĉevala dorso. La tondrumo de hufoj kaj kornoj, la frenezaj

kuroj de la furiozaj bestoj kontraŭ la barilo, igis lin

ĉiumomente atendi ke ĝi falegos.

Sed ĉiuj aliaj jam iris “kakatui”—sidi sur la plej alta trabo

de la enfermejo kaj rigardi malsupren al la frenezigitaj brutoj, do finfine li sekurigis la bridon de sia ĉevalo al arbo kaj

singarde sekvis ilian ekzemplon.

Je subita signalo de S-ro Hassal la viroj surteriĝis interne

de la enfermejo, unu duono laŭ unu flanko, la alia laŭ la

kontraŭa. Oni celis igi unu-du centojn de la bovoj eniri la

apudan enfermejon kies kradpordo estis larĝe malferma. Pip

miregis pri la kuraĝo de la viroj, momente lia koro kvazaŭ

  • 131 -

saltis en la gorĝon dum bovo post bovo provis kurataki ilin sed resonis la krakado de la potencaj brutvipoj kaj apartigaj

stangoj, kaj bruto post bruto sin retiris en la mezon, la vizaĝo gutanta sangon.

Jen unu nigra brutego, kun muĝo kiu ŝajnis ŝanceligi la

ebenaĵon, faris impetan kuregon al la malfermaĵo, sekvate de

la tuta aro. Fulmrapide la viroj faris linion malantaŭe,

kriegante, muĝante, krakigante la vipojn por peli ilin antaŭen.

Pip mem ekstaris kaj kriegis, tute kaptita de ekscitiĝo. Jen li denove retenis la spiron,

S-ro Hassal kaj unu el la indiĝenoj singardeme ŝtelpaŝis al

la malfermaĵo tra kiu la tumulta fluo de kornoj kaj dorsoj sin

verŝis. Aro de fortegaj batoj de la vipoj devigis la lastan

gvidbruton paŭzi momente kaj retropaŝi, malantaŭen ŝovante

la amason kiu ĝin sekvis.

En tiu sekundo la du traŝovis la trabojn kaj la bovaro jam

estis en du partoj.

Denove du vicoj de vakeroj, vipkrakado, muĝoj, sango,

kornoj, feloj kaj kalkanoj supren kaj kvardek ĝis kvindek estis sekuraj en tria enfermejo, longa, mallarĝa ejo kun pordo ĉe la

fino kondukanta en la lastan dividejon.

Pip informiĝis de S-ro Gillet pri la celo de ĉi tiuj

disdividoj; iuj el la brutoj estis preskaŭ senvaloraj kaj estis transdonotaj al aĉetonto po duo da pundoj por ĉiu simple pro

la kornoj, felo kaj tio kion oni povos ricevi por la karno. Aliaj estis unuarangaj dikaj bovoj, pretaj por la buĉisto kaj Sidneja disvendo. Ankoraŭ aliaj estis bonegaj bestoj, altvaloraj por

eventualaj premioj kaj bredado kaj konsistigis apartan aron.

La viro ĉe la fina trairejo faris la ĉefgravan taskon elekti. Li estis armita per mallonga dika bastono, kaj dum la aliaj viroj

pelis la brutojn liadirekten fulmrapide decidis al kiu klaso ili

  • 132 -

apartenas. Peza frapo sur la nazo, abrupta, rapida serio de ili inter la okuloj kaj eĉ la plej perfortema bruto blinde saltis kien la pelanto celis. Dum la tuta tago la laboro daŭris kaj ĝuste

kiam la grandaj varmaj purpuraj ombroj komencis sin sterni

trans la ebenaĵo oni sekurigis la lastan barilon, la batalo finiĝis kaj la bestoj jam eniris la celitajn fakojn.

Pip manĝis sufiĉe da salumita bovaĵo kaj dampro por

duone mortigi lin kaj trinkis pli da teo ol li iam malaperigis

per unu fojo dum la tuta liaj dek kvar jaroj, sin svingis en sian selon imite al la plej aĝa vakero, kaj pensis ke se nur li povus havi nigran fiaspektan pipon similan al tiu de Tettawonga kaj

la ceteraj laboristoj lia feliĉo estus perfekta kaj viro li jam estus.

Li hejmeniĝis laca kiel “dekduo da hundoj kaj unu dingo’

kaj distris siajn fratinojn kaj Bunty per bildoplena priskribo

pri la okazaĵoj de la tago, multvorte reliefigante sian propran lertecon kaj la multajn danĝerojn kiujn li eskapis.

La sekvantan tagon kaj Estera kaj Judi rajdis kun la aliaj al

la bovejo por vidi la forirojn.

La plej bonaj el la kontingento, kiujn S-ro Hassal nur volis

apartigi, ne vendi, estis pelitaj eksteren, tra la pordejo al siaj malnovaj kampoj kaj konataj paŝtejoj.

La “netaŭguloj”, entute cent kvindek, kun seso da vakeroj

sur la plej bonaj ĉevaloj de la bienego aljuĝitaj al la tasko, estis ellasitaj el sia enfermejo en stato de freneza furiozo kaj kun

multe da vipokrakado kolektitaj en amason kaj pelitaj trans la

ebenaĵon direkte al la vojo. Kaj unu-du horojn poste la plej

bonaj “viandobovoj” estis ekpelitaj vojen, kaj kvieto denove

regis ĉe Yarrahappini.

Dum la du tagoj de furoro la infanoj ĉiuj decidis pri iliaj

estontaj profesioj, kiuj senescepte rilatis al paŝtismo.

Pip intencis fariĝi vakero kaj brulmarki kaj apartigi bovojn

  • 133 -

dum la tuta vivo. Judi volis esti lia helpanto, kondiĉe ke li

permesos al ŝi resti sursele kaj ekipos ŝin per vipo same longa kiel la sia. Meg pensis ke ŝi volus edziniĝi al la plej riĉa

bienposedanto en Aŭstralio kaj gastigi la Guberniestron kaj la

ĉefministron por pafado “kaj tiel plu’ kaj doni balojn al kiuj

venus ĉiuj loĝantoj en radiuso de cent mejloj. Nell decidis ke ŝi fabrikos sapon kaj kandelojn, kolorajn kiel ankaŭ ordinarajn,

kiam ŝi atingos plenan aĝon; kaj Bebinjo emis teni kampojn da

mane nutritaj ŝafidoj kiuj neniam fariĝos ŝafoj.

Bunty entuziasmiĝis pri neniuj el tiuj ideoj,

“Mi preferus okupon similan al tiu de S-ro Gillet,’ li diris,

kaj liaj okuloj iĝis revemaj.

“Pu, neniuj kontlibroj kaj ciferoj por mi; donu al mi

paŝtejon de salarbusta tereno kun kelkaj miloj da ŝafoj”, diris Pip. “Mi ankaŭ!” aldonis Judi.

“Stultuloj!” diris Bunty per tono ege malestima. “S-ro

Gillet tenas la ŝlosilojn de la provizejo, ĉu ne? Nur pensu pri tiuj sekvinberoj kaj figoj!”<<<<<>>>>>

  • 134 -

Ĉapitro XVIII

La Pikniko Ĉe Krangi-Bahtu

Estera estis foririnta al balo, ne en robo de delikata koloro

kun grandaj pufaj manikoj, kaj blindige blanka kolo nuda kaj

belega sub ĝiaj volvaĵoj, ne tra mallumo al brilegaj lumoj kaj

ondanta muziko.

Ŝi iris en la plena lumo de mateno en kompleto el linŝtofo

kun blua ĉemizo, marista ĉapelo kaj diafana skarpo.

Sub la antaŭa sidloko de la kabrioleto kie sidis S-ro Hassal

troviĝis skatolo enhavanta belegan robon el flava silko kun

delikataj ondetoj el gazo. Kaj estis flavaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj kaj pluma ventumilo en ĉapelskatolo sur ŝiaj genuoj, kaj belega

blanka subjupo kies trenaĵo kun ondantaj falbaloj sopiregis

Meg al plenaĝiĝo je la nura vido.

Sed neniuj el tiuj aĵoj estis surmetotaj dum ankoraŭ multaj

horoj.

La balo havis lokon je bagatela distanco de kvindek mejloj

for transbiene, do ŝi kompreneble devis ekveturi sufiĉe frue

por havi tempon por “elegantigi” sin, kiel Pip esprimis la

aferon.

Por la infanoj, kompense pro tio ke ili ne povos partopreni

en tiu plezuro, oni planis tre nekutiman piknikon.

Unue, la piknikejo estis for dek kvar mejlojn, due, la

veturon oni faros, nek en ĉiutagaj kabrioletoj nek sur ordinaraj ĉevaloj, sed sur platĉaro tirota de teamo de dek du jugitaj

  • 135 -

bovoj. Limrajdisto estis raportinta ke giganta blua eŭkalipto

kiun oni jam delonge nomis Reĝo Kori estis blove faligita dum

furioza ventego, kaj S-ro Hassal tuj asertis ke spite de la

malfacilaĵoj ĝi nepre estu alportita por formi la bazan barieron en la kreo de iaspeca digo trans la rivereto ĉe Krangi Bahtu, la piknikejo. La falinta sovaĝeja monarĥo kuŝis dudek mejlojn

for de la biendomo kaj ankoraŭ ses de la loko elektita por la

pikniko; do oni aranĝis ke la platĉaro portos la grupon por la

dek kvar mejloj, lasos ilin pikniki, antaŭeniros por la arbego, portos ĝin reen kaj lasos ĝin apud la rivereto preta por estonta agado, kaj reportos la infanojn dum la vespera mildo.

Se li ne estus eskortonta sian filinon al la balo S-ro Hassal

mem irus al la loko kaj persone gvidus la aferon. Anstataŭe li

transdonis la respondecon pri la granda platĉaro al kvar viroj, kun ordono ke ili aligu ankoraŭ du virojn de malproksimaj

kabanoj por helpi pri la tasko.

Krangi-Bahtu—aŭ Anasa Akvejo, kiel, malpli elegante oni

nomis ĝin—estis la nomo kiun ricevis la supra parto de la

rivereto kiu estis elfosinta la teron ĝis ĝi faris al si belan

ravinon ĝuste tie kun krutaj rokoj kaj ŝtonegoj trans kiuj

kanguruoj saltis aŭ de malantaŭe kaŝludis kun ĉasistoj, kaj

grandaj, altestaraj bluaj eŭkaliptoj kaj ruĝaj eŭkaliptoj kiuj

ŝajnis perdiĝi en la blua, bluega ĉielobaldakeno supre.

Tettawonga rakontis pri Bunjipo* kiu loĝis tie kie la

fluetanta akvo faris lageton, profundan kaj belan, kaj delikataj filikoj tenere rampis ĝis la rando kaj nigraj akacioj kaj tearboj*

elkreskis dense kaj fortike por kvazaŭ fari zonon. Akvobirdoj

faris hejmon tie, nigraj cignoj konstruis nestojn inter la

herbosimilaj kanoj, sovaĝaj anasoj ofte faris zigzagajn liniojn kontraŭ la ĉielo. De la arboj la sonorilbirdo, la vipbirdo, la

tevingo, la kukaburo, la paradiza pafilbirdo kaj la laŭbobirdo

  • 136 -

plenigis la aeron per sonoj, se ne per muziko. Kaj la nigra

serpento, la diamanta serpento, kaj la mortovipuro mole glitis

inter la falintaj folioj kaj herbo, kaj bonhumore atendis

sintrudantojn. Pro tiu kialo la volonte permesata pikniko havis kondiĉon.

Ĉiu rajtis iri sur la bovoĉaro, sed la pikniko devis okazi

supre de la ravino kaj se iu irus tien sube, tiu riskus tujan

resendon al Sidnejo.

Ili ĉiuj promesis akcepti la kondiĉon. Sino Hassal,

kvankam malalta, kapablis devigi absolutan obeon.

Nekredeblan nombron de korbegoj, plenplenaj de

bongustaĵoj oni tiam preparis.

S-ro Gillet iris por doni fidindecon al la afero kaj por

kontroli ke neniu ricevos sunfrapon.

Li havis volumon de la poezio de Heine en unu poŝo por

sekurigi lin kontraŭ longa, nekutima tago kaj dikan de

Tennyson en la alia kaj subbrake faskon da anglaj gazetoj kiam

li grimpis sur la platĉaron, kie jam sidis la tuta sep.

La sep? Tiele estis.

Judi estis rifuzinta iri sen la Generalo kaj promesis “per sia

vivo” defendi lin kontraŭ ĉia danĝero.

S-ro Gillet aspektis preskaŭ konsternita kiam li trovis ke la

tuta aro ĉeestas sen subtraho de la petolemaj nek aldono de iu

krom li mem posedanta aŭtoritaton. Dum momento li

pridubis sian propran kapablon en tia situacio.

Judi kaptis la duban rigardon.

“Vi citas poezion al vi mem, S-ro Gillet,’’ ŝi diris.

“Mi.?” li diris kaj mire aspektis. “Tute ne. Kial vi pensas

tion, Fino Judi?”

“Mi klare aŭdas ĝin,’ si diris. “Viaj okuloj diras ĝin, kaj via maldekstra orelo, por ne mencii la ekstremaĵojn de viaj lip-

  • 137 -

haroj.”

“Judi!’’ riproĉis Meg, kiun io estis farinta strange kvieta.

Li ŝajnigis timon—fermis la okulojn, tenis sian

maldekstran orelon, kovris siajn lipharojn. “Kio povas esti tio, kion ili diras?” li diris.

“Ho, se nur esti povus mi

En loko kie mi ne estas.

Sed tie mi ne povas esti

Do tie ĉi necese restas.”

Meg, bonvolu ne plu surtreti miajn piedfingrojn.’

Do, post tio eĉ S-ro Gillet fariĝis gaja kaj parolema, por

montri ke li bone sin distras, kaj la bovoj infektiĝis de la gaja humoro malantaŭ ili kaj sin movis iomete pli rapide ol

limakoj. Kiam oni jam estis rampinta antaŭen proksimume

dek mejlojn, tamen, la malrapidega movado kaj la prema

varmo iom sobrigis ilin.

“Fino Meg, tiu arĝente griza eŭkalipto antaŭ vi, libera de

folioj, indikas ke ni jam atingis Anasan Akvejon.’

Kiel oni ĝojis sin malfaldi kaj finfine streĉi la brakojn kaj

krurojn surtere. Neniu estis supozinta ke rajdi malantaŭ

tirbovaro estus tiel plate kaj malinterese kiel ĝi fariĝis post la unuaj unu-du mejloj.

Post tio la bovoĉaro daŭrigis sian iradon.

“Mi dubas ĉu ili revenos antaŭ sunsubiro se ili ne iom pli

rapidos,” S-ro Gillet diris; “jam estas la lunĉohoro.’

Ili sin trovis en granda herboriĉa kampo kiu abrupte

deklivis je unu fino al la ravino kaj marĉa tereno kiun oni

nomis “Anasa Akvejo”.

Aro de grandaj arboj provizis ombron unuflanke kaj laŭ la

alia estis barilo el barbumita drato kiu montris ke eĉ tie oni ne estis forlasinta la bienegon Yarrahappini; pli alte situis la soleca

  • 138 -

kabano el arboŝelo de unu el la vakeroj.

Ili iris amase por paroli kun li antaŭ ol li aliĝis al la

tirbovaro, kaj por inspekti lian izolan loĝejon.

Nur malgranda ĉambro ĝi estis kun larĝa kameno kaj

kamentubo kie pendis pato, tesitelo, taso kaj kulero. Estis

ŝiplito en unu angulo sur kiu estis sternitaj unu-du malhele

bluaj lankovriloj, tablo el pinligno kaj unu seĝo meze de la

ĉambro. Super la kameno pendis kruda ŝranko farita el sapa

kesto kaj uzata por teni provizojn. De najlo en la malalta

plafono pendis sako el moskitoretaĵo kaj la zumantaj muŝoj

proklamis ke ĝi enhavas viandon. La muroj estis tapetitaj per

multaj numeroj de The Il ustrated Sydney News kaj The Town & Country Journal; ekzemplero de Daily Telegraph datumita

monaton pli frue kuŝis sur la seĝo kie la posedanto ĝin lasis.

Studaĵo en bruno estis la vakero, brunaj malbrilaj okuloj,

brunaj, polvaspektaj haroj; bruna haŭto, sunsekigita kaj

ŝrumpinta, bruna, malorda barbo, bruna pantalono el

kordurojo, kaj bruna jako.

Lia pipo tamen estis nigra—el argilo, aspektanta kiel se

oni jam fumis ĝin dum dudek jaroj.

“Ĉu Vi ne preferus esti pli proksime de la biendomo?’

Meg diris, Ĉu ne estas solece?’

“Verdire ne,’’ la brunulo diris al sia pipo aŭ barbo.

“Kiel vi okupas vin kiam vi ne estas ekstere?’ demandis

Pip. “Fumas,’’ li diris.

“Sed en dimanĉoj kaj dum tutaj vesperoj?’

“Fumas’, li diris.

“Je Kristnaska Tago?’ Bebinjo diris, sin enŝovante por

rigardi ĉistrangulon.

“Fumas,’’ li diris.

  • 139 -

Judi deziris scii kiel longe li jam loĝis en la malgranda ejo

kaj ĉiu estis senparoligita aŭdante ke li jam estis tie la plej parton de la tempo dum sep jaroj.

“Ĉu vi neniam forgesas kiel paroli?’ ŝi diris per mirfrapita

voĉtono.

Sed li respondis lakone ke li havas katon.

Bebinjo jam trovis ĝin sub la kerosena ladskatolo kiu

servis kiel sitelo, kaj ĝi estis ungogratinta ŝin en tri lokoj; bruna kiel ĝia mastro, ĝi estis fiokula, feroce vangharita,

maldika kiel relo, tamen estis dumlonge flegita amo inter la

du. S-ro Gillet informis lin pri la deziro de la bienisto ke li iru kun la aliaj viroj kaj helpu pri la arbo.

Li tiris brunan ĉapelon sur sian frunton kaj sin movis en la

direkton de la bovoĉaro kiu dume estis rampinta laŭ

serpentuma vojo ĝis la montetsupro.

“Akvo en kuvo pli proksima ol riveret’,’ li murmuris al sia

pipo antaŭ ol foriri, kaj ili trovis lian kuvocisternon kaj volonte plenigis la tesitelon preta por la lunĉo.

La rostitaj kokinoj kaj anaso de Sino Hassal bone gustis, eĉ

se ili fritsiblis sur la teleroj kvazaŭ la suno volus kompletigi ilian kuiradon. Kaj la pomotortoj kaj abrikotaj tortoj rapide

malaperis; kaj de la fruktosalato kiu elvenis el du tordkovrilaj bokaloj eĉ ne kulerpleno restis por ion rakonti.

Laŭ specifa peto S-ro Gillet estis kunportinta

ingrediencojn por dampro kaj post la lunĉo ekfaris ĝin por ke

oni povu ĝin manĝi kun la posttagmeza teo.

“Fu!’ diris Judi, “Ĉu tiel oni faras ĝin? Vi ne bezonos iom

doni al mi.’

Certe ĝi estis fabrikita kun miriga rapido.

S-ro Gillet simple ĵetis iom da faruno el sako sur teleron,

  • 140 -

aldonis iomete da salo kaj iom da akvo; tiam li formis ĝin en

kukon el pasto kaj sternis ĝin sur la cindrojn de la fajro, tute kovrante ĝin per la varmegaj cindroj.

“Kiel malpure!’’ diris Nell, altigante sian belan nazeton.

Sed kiam ĝi estis kuirita kaj S-ro Gillet levis kaj

sencindrigis ĝin—jen! ĝi estis alta kaj malpeza kaj bele blanka.

Do oni manĝis ĝin kaj mense notis ke ili faros similajn en

la kampoj ĉe Misrule dum ĉiu venonta pikniko.

Ili plenplenigis du telerojn per bongustaĵoj kaj metis ilin

en la ŝranko de la brunulo, kaj S-ro Gillet metis siajn nelegitajn anglajn gazetojn sur la seĝon apud la kato.

“Tiu Telegraph jam aĝas unu monaton,’ li diris modeste,

rimarkante ke Meg regalas lin per sia unua rideto de tiu tago.

<<<<<>>>>>

*Bunjipo: (aborigena vorto): mita, legenda marĉmonstro

(AE.V.).

*Tearbo: arbusto/arbeto de la plantfamilio Mirtacoj kies

foliojn fruaj blankaj enloĝantoj uzis por fari teon.

  • 141 -

Ĉapitro XIX

Palblua Harrubando

La kialo de la malofteco de la ridetoj de nia dolĉa pala

Margareta troviĝis ĉe ĝuste tiu viro kiu sola sentis ilian

foreston.

Sincera amikeco estiĝis dum la monato inter la malgranda

belvizaĝa knabino kiu rigardis per tiaj serenaj bluaj okuloj al estonteco kiu ŝiasente devos esti bela kaj la mondolacigita viro kiu retrorigardis al pasinto nigrigita kaj malbela pro liaj

propraj agoj.

Li rajdis ĉiutage kun la du knabinoj ĉar sino Hassal ne

volis ke ili iru solaj longajn distancojn; kaj pro tio ke Judi

malofte marŝigis sian ĉevalon, kaj la rajdbesto de Meg ne

kapablis eĉ galopeti, okazis ke li restis apud la malrapida kaj timema rajdanto la tutan tempon.

“Vi memorigas min pri fratineto mia kiu mortis,’ li iam

diris al Meg post longa interparolo. “Eble se ŝi ankoraŭ vivus

mi ne estus nun tiel malestiminda.’

La vizaĝo de Meg skarlate ruĝiĝis kaj honta rigardo eniris

ŝiajn okulojn. Ŝajnis al ŝi tute abomeninde ke li konstatas ŝian scion pri lia malvirto.

“Eble tio malĝojigas ŝin nun,’ ŝi diris per flustro kiun li

apenaŭ aŭdis, kaj tiam ŝi paligis pro sia aŭdaco kaj rajdis iom antaŭe por kaŝi sian perturbitan mienon.

Survoje hejmen la palblua rubando kiu kunligis la erojn

  • 142 -

de ŝia suneca harplektaĵo forbloviĝis. Li elseliĝis kaj levis ĝin.

Meg etendis sian manon por ricevi ĝin, sed li malligis la

banton kaj malrapide faldis la rubandon ĉirkaŭ sian grandan

manon.

“Ĉu mi rajtas konservi ĝin?” li diris per mallaŭta voĉo.

“Kiel mia blua rubando? Mi konas la kondiĉojn implicitajn.”

“Ho, se vi farus — ho, se nur vi farus!’ Meg mallaŭte

flustris. Ĝuste tiam Judi algalopis kaj ili rajdis hejmen triope.

Tio donis al ŝi grandan feliĉon tute tra la longaj, varmegaj

tagoj kiuj sekvis; al knabino ĉe la sojlo de la vivo ne ekzistas pli pura, profunda plezursento ol tiu alportita de la scio ke ŝi estas bona morala influo ĉe iu viro aŭ virino pli aĝa ol si mem, pli

pekodifektita kaj pli mondolaca. Kompatinda malgranda Meg!

Ŝiaj teneraj rozkoloraj revoj bildigis ŝian grandstaturan

protektaton kiel denove viron inter viroj, alte tenante la kapon denove, prenante honorindan lokon en la mondo, revenante al

la hejmlando kaj postulante la manon de la altranga sinjorino

kiun bildigis al si ŝia fekunda imagpovo kiel pacience

atendantan lin; kaj ĉio ĉi ĉar ŝi, Meg Woolcot, enpaŝis lian

vivon kaj indikis la vojon kiun li devus sekvi.

Kaj jen ŝi iris svingiĝi en hamako sur la malantaŭa

verando kaj ĉiuj ŝiaj revkasteloj falegis ĉirkaŭ ŝiajn orelojn, farante al ŝi akrajn, amarajn batojn.

Dense kreskis malantaŭ ŝi pasifrukta rampaĵo, kaj tra ĝi ŝi

povis aŭdi Tettawonga paroli kun la kuiristino.

“Sinjo’ Gillet ‘bursti’ d’nove,’ li diris kaj subridis tra la

flanko de siaj lipoj kie lia pipo ne sidis.

Meg eksidis konsternite. De kiam ŝi alvenis al

Yarrahappini ŝi aŭdis uzata tiun esprimon pri tro da bienaj

dungitoj por ne scii ke ĝi signifas senbridan drinkdiboĉon.

“Pro Ĉiel’, mi ne miras,’ la virino respondis, “li lastatempe

  • 143 -

estis tro malebria por povi tion daŭrigi; s’pozeble li provis

ĝisatingi la finon de la vizito sed trovis tion troe. Kiu tenas la ŝlosilojn?’

“Sin’ino Hassal.’ li diris, “Vi esti helpi ŝi—ne boni por

pl’visoj, hodiaŭ, Sinjo’ Gillet, he he ha ha!”

Do, jen kio okazis al li dum ĉilastaj tri tagoj kiam ŝi tute ne vidis lin. Ŝi aŭdis ke li estis rajdinta al la najbara bieno pro afero por S-ro Hassal, sed neniel supozis ke tia katastrofo estis okazinta al li. La kvinan tagon ŝi vidis lin de malproksime,

unufoje eliranta la provizejon kaj aspektanta tute normala

krom tio ke liaj ŝultroj kurbiĝis iom pli ol kutime, kaj unufoje kiam li fumis ekster sia propra pordo.

La sesan tagon okazis la pikniko.

Tute tiel facilkora kaj gaja kiel la aliaj ŝi ne povis senti sin, pro tiu disreviĝo ĉe ŝia koro, tiu ŝanceligita fido al la homa

naturo.

Kiel malforta li estis, ŝi pensis, kiel malnobla!

Ŝia tuta kompato forŝoviĝis per juna, larĝa indigniĝo.

Ŝi malvolonte donis al li la manon kiam ili renkontiĝis

tiumatene, kaj dum la tuta longa veturo ŝi malvarme rilatis al

li. Post la lunĉo la grupo disiĝis. Judi prenis la Generalon kaj iris al la arba loko; Pip kaj Bunty sin okupis per kaptado de

akridoj, Bebinjo kaj Nell kolektis sovaĝflorojn. Meg genuiĝis

por arigi la kulerojn kaj forkojn kaj remeti la neuzitajn

manĝaĵojn en la korbojn for de la formikoj.

Mi faros tion—laŭaspekte estas al vi tro varme, Fino Meg;

sidigu vin trankvile,’’ S-ro Gillet diris.

“Dankon, sed mi preferas mem fari,’ Fino Meg diris kun

frosta digno.

Ŝi ne rigardis al li, sed estis ia trofirmeco ĉe ŝiaj lipoj kiu

  • 144 -

sciigis al li ke la lumo en ŝiaj klaraj junaj okuloj estas

malestima.

Li ne ripetis la proponon, sed sidis kaj observis ŝin

kunpaki la aĵojn kun netradukebla esprimo sur lia vizaĝo.

Kiam ŝi preskaŭ finis li elprenis ion el sia poŝo.

“Mi devas redoni ĉi tion al vi,” li diris, kaj enmanigis al ŝi

la pecon de blua rubando, glate faldita sed montranta la

kuntiraĵojn kie ĝi estis ligita.

Ŝi prenis ĝin sen levi siajn okulojn, kunpremis ĝin en sia

mano, kaj glitigis ĝin en sian poŝon.

“Mi preskaŭ esperis ke vi diros ke mi povos reteni ĝin

malgraŭ ĉio,” li diris, “simple kiel talismano kontraŭ la estonto, sed viaj lipoj estas tro severaj, Fino Meg, por ke mi plu retenu tiun esperon.”

“Ĝi estus same senefika kiel antaŭe,’ ŝi diris rigide. Ŝiaj

manoj laboris nerve, tamen, kaj ŝi kunpakis la restaĵon de

anaso kaj konfitaĵa torto.

“Mi do ne rajtas ricevi alian ŝancon?’’ li diris.

“Estus senutile,’ Meg ripetis, kunkolektante bananojn kaj

oranĝojn, la vizaĝo pli varmkolora.

Li ne konstatas kiel fia li estis, li pensas ke oni devus tuj

pardoni lin, estis ŝia penso.

Li malrapide elverŝis surtere la enhavon de la tesitelo, li

surmetis ĝian nigriĝintan kovrilon kaj ligis la gazeton ĉirkaŭ

ĝin. Tiam li rigardis al ŝi denove kaj la maniero laŭ kiu ŝiaj

molaj haroj falis trans ŝian frunton pensigis lin pri sia juna

mortinta fratino.

“Mi petegas al vi redoni ĝin, Fraŭlino Meg,’’ li diris.

La koro kaj kapo de Meg havis rapidan batalon; la unua

estis tenera kaj pardonema kaj diris al ŝi tuj preni kaj redoni al li la rubandeton; la dua diris ke li forte pekis, kaj ŝi devos

  • 145 -

montri al li per sia teniĝo sian malaprobon eĉ se ŝi fine agos

laŭ lia peto.

La kapo venkis.

“Mia influo estas memevidente senutila —tiu peco de

rubando neniel efikus estonte,’’ ŝi diris tre malvarme.

Li sin klinis malantaŭen kontraŭ la arbo kaj oscedis

kvazaŭ la temo ne plu interesus al li.

“Nu, do,’’ li diris, “mi supozas ke vi pravas.’

Meg sentis ioman malŝveliĝon.

“Kompreneble se vi vere deziras havi la rubandon vi povas

havi ĝin,’ ŝi diris superece. Ŝi prenis ĝin el sia poŝo kaj ĝin proponis al li.

Sed li ne sin movis por preni ĝin.

“Retenu ĝin por denove ligi viajn harojn, knabineto,’ li

diris, ‘“Mi tamen ne supozas ke ĝi iel efikus.’

Meg kun flamantaj vangoj daŭrigis sian pakadon kaj li

plenigis sian pipon kaj fumis ĝin, senfare observante ŝin la

tutan tempon.

“Strange estas,’ li diris, pli ĝustadire kiel se li rimarkigus

ion ol se li alparolus ŝin, “sed la plej mildaspektaj virinoj estas preskaŭ ĉiam la plej severaj.’

Meg malfermis la buŝon por paroli, sed trovis nenion por

diri, do fermis ĝin denove kaj ekkalkulis la forkojn de Sino

Hassal por la kvara fojo.

“Mi demandas al mi ĉu vi permesus ke mi donu al vi

konsilon, Fino Meg, reciproke por tiuj kiujn vi donis al mi,’ li diris, prenante sian pipon el sia buŝo kaj rigardante ĝin kvazaŭ

li volus deĉifri la literojn sur ĝia nikela plataĵo.

“Kompreneble.’

Ŝi formetis la forkojn kaj rigardis lin per trankvilaj,

mirantaj okuloj. “Parolu laŭplaĉe, tio tute ne ĉagrenos min.”

  • 146 -

Li sin rektigis kaj ludetis per la buko de rimeno dum li

parolis.

“Vi havas fratojn,’ li diris; “iam ili iom erarvagos—ĉar nur

estas virinoj kiel vi, Fraŭlino Meg, kaj anĝeloj kiuj povas ĉiam laŭiri la vojon. Ne estu tro severa kun ili. Ne klopodu montri

al ili la diferencon inter via blanko kaj ilia nigro. Ili ja vidos ĝin, sed ne plaĉos al ili ke vi atentigu pri tio. Penu aspekti

milda kaj pardonema—ili sin sentos tute tiel malfeliĉaj kiel vi dezirus. La mondo havas sian propran fortan kuntiriĝon de la

brovoj, kaj senfinan vortaron de malvarmaj vortoj—ĉu ne

sufiĉus se fratinetoj lasus al ĝi la monopolon pri ili?”

“Hooo!’ diris Meg. Ŝiaj vangoj estis karmezinaj, kaj la tuta

digno estis fluetinta el ŝia voĉo.

Zorgege li bukis la rimenon ĉirkaŭ nenio, kaj daŭrigis per

malalta voĉtono:

“Supozu ke iam Pip farus ion tre malbonan, kaj la mondo

ĵetus ŝtonojn kontraŭ li ĝis li estus tutkorpe kontuzita. Kaj

supozu ke, sentante sin tre malfeliĉa, li venus hejmen al siaj

fratinoj. Kaj Meg, ĉar fieco estus al ŝi abomena, ĵetus ankoraŭ

kelkajn ŝtonetojn, por ke la doloro donu al li lecionon kiun li ne povus forgesi. Kaj Judi, ĉar li estas ŝia frato kaj trafis en misaferon, ĵetus siajn brakojn ĉirkaŭ lin kaj kuraĝigus lin kaj helpus al li kontraŭbatali la mondon denove, kaj donus al li

neniujn severajn vortojn aŭ rigardojn, opiniante ke li jam

ricevis pli ol sufiĉe. La influo de kiu fratino estus pli granda, Fino Meg?”

La tenera buŝeto de Meg jam tremis, ŝiaj okuloj direktiĝis

teren ĉar larmoj estus elfalintaj ilin se ŝi rigardus supren.

“Hooo! ŝi diris denove, “Ho, kiel aĉa mi estis hooo!”

Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj, ĉar unu el la rapide

amasiĝantaj larmoj tremis sur ŝiaj okulharoj.

  • 147 -

S-ro Gillet lasis fali la rimenon kaj la pipon, kaj tenerokule

rigardis transen al ŝi.

“Mi havas pli ol duoble viajn jarojn, Fino Meg, preskaŭ

sufiĉe mi aĝas por esti via patro—vi ja pardonos al mi, ĉu ne,

ke mi diris ĉi ĉion. Mi pensadis pri mia fratino kiu mortis. Mi havis alian fratineton ankaŭ, jaron pli aĝan, sed ŝi estis

senindulga—nur unufoje mi iris al ŝi. Si estas nun unu el la

plej admirindaj virinoj en Anglio, sed ŝiaj lipoj estas severaj.

Fino Meg, estus al mi netolerebla la penso ke vi malmoliĝus.”

Seso da dikaj larmoj jam falis inter la forkoj. Meg ploris

ĉar frapis ŝin la penso ke ŝi estas tre malestiminda estaĵo. Unue Alan riproĉis al ŝi kaj parolis pri sia fratino, kaj nun ĉi tiu viro.

Li mise interpretis ŝian silenton.

“Mi ne rajtis paroli al vi tiele ĉar la koloro de mia vivo estis neniel blanka—tiel vi opinias, ĉu ne, Fino Meg?” li diris tre

malgaje.

Meg lasis fali siajn ŝirmantajn manojn.

“Ho, ne,” ŝi diris, “ho kiel vi povas pensi tion? Estas nur mi

kiu estas tre aĉa.” Ŝi serĉis en sia poŝo kaj eltiris la rubandon.

“Ĉu vi bonvolus preni ĝin denove?” ŝi diris, “Ho, mi petas,

nur por sentigi min malpli aĉa. Ho bonvolu preni ĝin!”

Ŝi rigardis lin per malsekaj, petegantaj okuloj kaj etendis

ĝin. Li prenis ĝin, glatigis ĝiajn ĉifojn kaj metis ĝin en sian biletujon.

“Dio vin benu,” li diris, kaj la voĉtono kaŭzis al Meg

singulti.

<<<<<>>>>>

  • 148 -

Ĉapitro XX

Malgranda Judi

Trans la herbejon venis malgranda flugrapidanta figuro,

Judi en mallonga rozkolora robo kun siaj senordaj harbukloj

disblovataj ĉirkaŭ ŝia vizaĝo.

“Ĉu vi estas kandidato por sunfrapo— kie estas via ĉapelo,

Fino Judi?’’ S-ro Gillet demandis.

Judi skuis sian malhelan implikaĵon de haroj.

“Scias mi ne,’ ŝi diris—’’estas banano pro kies manko la

Generalo mortas, kaj sendube estas kadavro kiun mi ĝisvivos

vidi min se vi jam manĝis ĉiujn la oranĝojn.’

Meg ŝovis la sakon da frukto trans la tukon al ŝi kaj provis

klini sian ĉapelon por kaŝi siajn perfidantajn okulojn.

Sed la akrevidaj malhelaj okuloj jam de la unua momento

estis rimarkintaj la malsekajn okulharojn.

“Mi s’pozas ke vi legis stultan poezion kaj plorigis Meg,’ ŝi

diris kun batalema rigardo kiu moviĝis de S-ro Gillet al la libro sur la herbo. “Vi vere devus honti, tia konduto dum pikniko.

Tio tamen ŝparis oranĝojn, kio estas dankindaĵo.’

Ŝi elprenis seson da grandaj kaj dikaj el la sako aldone al

kvar-kvin bananoj kaj reiris flugpaŝe al la aro de arboj kie la Generalo en sia linŝtofa jako estis pene videbla.

Li estis senpasie elfosanta teron kaj metanta ĝin en sian

ruĝan buŝeton kiam ŝi alvenis kun la bananoj.

Li suprenrigardis al ŝi kun dolĉega rideto.

  • 149 -

“Etulo!’ ŝi diris, sin ĵetante malsupren al li en unu el siaj

emocieksplodoj—“etulo!’

Ŝi kisis lin kvindekfoje; preskaŭ doloris al ŝi foje la sento

de amo por ĉi dika, malpura knabeto.

Poste ŝi tiris lin sur siajn genuojn kaj kiom eble forviŝis la

malpuraĵon el lia buŝo per angulo de lia jako.

“’Narno,’ li diris, baraktante por denove atingi la teron, do

ŝi senŝeligis grandan flavan frukton kaj metis ĝin en lian dikan maneton.

Li iom manĝis kaj forte premis la restaĵon per siaj manoj,

ĝue observante ĝin eliĝi inter liaj etaj fingroj en malgrandaj

vermecaj eroj.

Tion li ŝmiris sur sian kavethavan vizaĝon kaj eĉ frotis sur

siajn harojn, dum Judi sin dediĉis al sia kvina oranĝo.

Do ŝi devis vipi lin pro tio aŭ almenaŭ ŝajnigi tion kio

finfine estis la sama afero. Kaj poste li devis vipi ŝin, kio ja ne signifis ŝajnigi.

Li batis ŝin per vergo kiun li trovis apude, li vangofrapis

ŝin kaj tiris al ŝi la harojn kaj ĵetadis sin sur ŝian bruston kaj ĉion faris en tia solena devoscia maniero ke ŝi ne povis ne ridi, eĉ kiam li vere dolorigis ŝin.

“Bon’ nun?’’ li fine diris seriozege.

Kaj ŝi ekploris brue, kun kovrita vizaĝo kaj tremegantaj

ŝultroj en la postulata pentema maniero. Je tio li metis siajn

karajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj premis ŝin kaj diris “Ju-

Ju’ per sufokata voĉeto kaj ame frapetis ŝiajn vangojn, kaj

donis al ŝi centon da entuziasmaj malfermbuŝaj, malsekaj kisoj

ĝis ŝi kuraciĝis.

Post tio ili ĉasludis, kaj la Generalo falis dudekon da fojoj,

kaj skrapvundis siajn genuetojn kaj manetojn kaj supren-

baraktis denove kaj ŝanceliris antaŭen.

  • 150 -

Baldaŭ Judi urĝe restis surloke: iksodo ekboris al si vojon

en ŝian manradikon. Nur ĝiaj du malantaŭaj kruroj restis

ankoraŭ eksterhaŭte, kaj longe ŝi tiradis sensukcese. Fine ĝi

rompiĝis kaj ŝi devis lasi duonon por la avineto kaj keroseno

forigi post ilia reveno.

Du-tri minutojn ŝia provo forigi ĝin okupis, kaj kiam ŝi

suprenrigardis la Generalo jam estis forkurinta kelkan

distancon kaj iris tiel rapide kiel kapablis liaj dikaj kruretoj, pensante ke li konkuras sin. En la momento kiam ŝi eksekvis

lin li rigardis malantaŭen, la okuloj brilegantaj, la vizaĝo

ridkaveta kaj miskondutema, kaj ho! tiel malpura!

Kaj tiam—ho Dio!

Envortigi ĝin estas malfacilege. Mia plumo ĝis nun nur

feliĉajn aferojn devis rakonti, sed nun!

“Friponeto!’ Judi vokis, ŝajnigante kuregi. En tiu

momento la tuta mondo ŝajnis sin levi antaŭ ŝin.

Arbo ekfalis, unu el la gigantaj, blankiĝintaj, senfoliaraj

kiuj estis jam delonge ĉirkaŭhakitaj. La tutan tagon ĝi estis

kliniĝinta tien kaj reen, tute traputriĝinta; kaj nun venis trans la ebenaĵo malforta ventoblovo kaj terensendis ĝin. Unu

sovaĝan eĥantan krion Judi eligis, post tio ŝi saltis transteren, la brakoj etenditaj al la knabeto kuranta ridokula kaj ridbuŝa

rekte al la morto.

La falego tremigis la ĉirkaŭajn arbojn, eĉ la aero mem

ŝajnis frakasiĝi.

Ili ĉiuj aŭdis—ĉiuj la aliaj—aŭdis la kriegon kaj poste la

teruran falbruon.

Kiel tremis iliaj genuoj! Kiel blankis iliaj vizaĝoj dum ili

rapidegis en la direkton de la bruo!

Oni forlevis ĝin de la korpetoj—la longan arĝentan

trunkon kun la gumo mortinta kaj streke sekiĝinta sur ĝi. Judi

  • 151 -

estis vizaĝaltere, la brakoj dissternitaj.

Kaj sub ŝi estis la Generalo, iom skuita, ege mirigita, sed

tute sendifekta.

Meg brakumis lin momente, sed baldaŭ surterigis lin kaj

aliĝis al la aliaj ĉirkaŭantaj Judi.

Ho la malhela kvieta kapo, la senmova korpo en sia roza,

ĉifita robo, la maldikaj etenditaj manetoj!

“Judi!” Pip diris per voĉo de peteganta angoro.

Sed la sola respondo estis la vento ĉe la arbosuproj kaj la

tima spirado de la aliaj.

Venis al S-ro Gillet la konstato ke troviĝas neniu krom li

por surpreni gvidan rolon. Li iris kun Pip al la kabano de la

vakero kaj forigis la pordon de ĝiaj ledaj ĉarniroj kaj portis ĝin malsupren de la monteto.

“Mi levos ŝin,” li diris, kaj metis siajn brakojn sub la

malgrandan korpon, levante ŝin malrapide, malrapidege,

tenere supren, kuŝigante ŝin sur la pordon vizaĝalĉiele.

Sed ŝi ĝemis—ho, kiel ŝi ĝemis!

Pip, kies koro kvazaŭ saltis en lian gorĝon je la unua

vivsigno, preskaŭ freneziĝis kiam la etaj sonoj de angoro eliĝis el siaj lipoj..

Ili levis la brankardon kaj portis ŝin supren ĝis la bruna

kabano ĉe la montetsupro.

S-ro Gillet parolis, ekster la pordejo, al Meg kaj Pip kiuj

ŝajnis mirfrapitaj, senpovigitaj.

“Pasos horoj antaŭ ol ni povos havigi helpon,” li diris, "kaj jam estas la kvina. Pip, kuracisto gastas ĉe Boolagri, dek

mejlojn for laŭ la vojo. Venigu lin—kuru la tutan distancon.

Mi iros hejmen—dek kvar mejlojn. Fino Meg, mi ne povos

baldaŭ reveni. Mi venigos kabrioleton; la bovoĉaro estas tro

malrapida kaj skua, eĉ kiam ĝi revenos. Vi devos gardi ŝin,

  • 152 -

doni al ŝi akvon se ŝi petos— nenio alia fareblas.”

“Ĉu ŝi mortas? "Meg diris—’’mortas?”

Li pensis pri ĉio kio povos okazi antaŭ ol li venigos helpon

kaj sentis neeble lasi ŝin senprepara.

“Mi pensas ke ŝia spino rompiĝis,” li diris tre mallaŭte, “Se

jes, tio signifas morton.”

Pip forkuregis laŭ la vojo kondukanta al la kuracisto.

S-ro Gillet donis unu-du ordonojn, post kio li rigardis al

Meg.“Ĉio dependas de vi; vi nepre ne permesu al vi perdi la

ekvilibron,” li diris.

“Ne movu ŝin. Prenu gardon la tutan tempon.”

Li ekiris direkte al la malsupera vojo.

Ŝi saltleviĝis sekve.

“Ĉu ŝi mortos dum vi estos for?—neniu krom mi?”

Ŝiaj okuloj estis larĝe malfermitaj, teruritaj.

“Nur Dio scias!” li diris kaj sin forturnis.

Estis al li preskaŭ netolereble foriri kaj lasi ĉiknabineton

sola fronti tian teruraĵon.

“Dio helpu min!” ŝi ĝemis, rapidante reen, sed ne

rigardante al la varmega, malsuprenpendanta ĉielo. “Helpu

min, Dio! Dio, helpu al mi, helpu al mi!”

<<<<<>>>>>

  • 153 -

Ĉapitro XXI

Kiam Subiris La Suno

Kia sunsubiro!

Malsupre de la herbokovrita monteto estis flamkolora

ĉielo kun purpuraj, molaj nuboj amasiĝintaj tie alte kie la

mortanta kolorriĉo tuŝis la paliĝintan bluon. La bosko nigriĝis kaj la arboj etendis malhelajn senmovajn brakojn kontraŭ

oranĝkolora fono. La vento tute formortis kaj la aero pendis

varma kaj senmova, ŝarĝita per la stranga silento de la

Aŭstralia naturo.

Kaj ĉe la supro de la monteto, apenaŭ en la pordejo de la

malgranda bruna kabano, siaj larĝe malfermitaj okuloj

rigardantaj al la mirinda ĉielo, Judi kuŝis mortanta. Ŝi estis tre kvieta nun, kvankam pli frue ŝi parolis—paroladis pri plej

diversaj aferoj. Si diris al ili ke ŝi sentas nenian doloron.

“Mi tamen mortos kiam oni formovos min,’’ ŝi diris.

Meg sidis kurbadorse sur la planko apud ŝi. Ŝi tute ne

movis la rigardon for de la vizaĝo sur la kuseno el

pluvmanteloj, neniam ŝi malfermis la blankajn lipojn por diri

eĉ unu vorton.

Ekstere la bovoj staris senmove kontraŭ la ĉielo—Judi

diris ke ili aspektas kvazaŭ remburitaj bestoj kies portreton oni faras. Si ridetis iom, sed Meg diris “Ĉesu,” kaj sin tordis.

Du el la viroj estis foririntaj superflue helpserĉi; la aliaj

staris iom for, mallaŭte interparolantaj.

  • 154 -

Estis nenio kion ili povus fari. La brunulo estis parolinta,

maloftaĵo ĉe li.

Li estis lule dormiginta la Generalon kaj kuŝiginta lin

volvitan per la blua lankovrilo, sur la ŝiplito. Kaj li estis

infuzinta metalan poton da varmega, forta teo kaj larmokule

petis al la infanoj iom trinki, sed neniu el ili akceptis.

Bebinjo estis ekdorminta sur la planko, la brakoj forte

ĉirkaŭantaj la laĉitan boton de Judi.

Bunty kun senkonscia rigardo sur la blanka vizaĝo

staradis malantaŭ la brankardo. Liaj okuloj fiksiĝis sur la haroj de la fratino. Li ne kuraĝis permesi al ilia rigardo vagi ĝis ŝia vizaĝo el timo pri tio kio eble vidiĝus tie. Nelli senĉese sin

movis jen al la barilo por streĉe rigardi laŭ la vojo kie la

vesperaj ombroj jam peze pendis, jen por sin ĵeti vizaĝaltere

malantaŭ la kabano kaj diri:

“Kuracu ŝin, Dio! Dio kuracu ŝin! Kuracu ŝin! Ho! Ĉu Vi

ne povas kuraci ŝin?’

Ĉiam pli grizaj fariĝis la ombroj ĉirkaŭ la malgranda

kabano, la siluetoj de la bovoj paliĝis kaj nur obtuza mole

nigra amaso elstaris kontraŭ la lumo. Malantaŭ la arboj la

fajraĵo grade estingiĝis, jen kaj jen ankoraŭ troviĝis flavaj, helaj strioj, sed la flamanta sunrando jam forglitis preter la mondon kaj purpura, delikata vualo ekmalsupreniĝis.

La voĉo de numenio rompis la silenton, sovaĝa, malgaja,

alimondeca. Meg tremis kaj rektigis la dorson. La frunto de

Judi malsekiĝis, ŝiaj pupiloj pligrandiĝis, ŝiaj lipoj tremis.

“Meg!’ ŝi diris, per flustro kiu ŝiris la aeron; “ho, Meg, mi

timas! Meg, mi tre timas!’

“Dio!’’ diris la koro de Meg.

“Meg, ion diru. Meg, helpu min! Rigardu la mallumon,

Meg. Meg, mi ne povas morti! Ho, kial oni ne rapidas!’

  • 155 -

Nelli denove kuregis al la barilo; poste por diri, “ Kuracu

ŝin, Dio—ho, mi petas, Dio!’

“Meg, mi nenion povas elpensi por diri. Ĉu vi ne povas

diri ion, Meg? Ĉu ne estas preĝoj por la mortantoj en la

Preĝlibro? mi forgesas. Diru ion, Meg!’

La lipoj de Meg moviĝis, sed ŝia lango eligis neniun

vorton.

“Meg, mi tre timas! Mi nenion povas rememori krom ‘Por

tio kion ni estas ricevontaj,’ kaj tio estas manĝobeno, ĉu ne?

Kaj ankaŭ estas nenio en Patro Nia. Meg, mi bedaŭras ke mi

ne vizitadis dimanĉlernejon kaj lernis aferojn. Rigardu la

mallumon, Meg! Ho, Meg, prenu miajn manojn!’

“La paradizo ne—estos—malluma,’’ diris la lipoj de Meg.

Eĉ kiam parolo venis, estis nur balbuta, ŝabloneca frazo

kiu eliĝis el ili.

“Se ĝi plenos per oro kaj diamantoj, mi ne deziras iri!’ La

infano jam ploris. “Ho, Meg, mi deziras vivi! Kiel plaĉus al vi morti, Meg, nur dektrijara? Imagu kiel soleca mi estos sen vi

ĉiuj. Ho, Meg! ho Pip, Pip! ho Bebinjo! Nell!’

Larmoj kuradis laŭ ŝiaj vangoj, ŝia brusto leviĝis kaj

malleviĝis.

“Ho, diru ion Meg!—himnojn—kion ajn!”

Duono de la libro Himnoj Antikvaj kaj Modernaj

tradancis la cerbon de Meg. Kiun ŝi elektu por venigi

trankvilon en tiujn febrajn okulojn kiuj fiksas sur ŝian vizaĝon tian timan, petegan rigardon?

Ŝi malfermis la lipojn:

“Ho, venu vi, laculoj

Ripozon donos mi

Benata.....’

“Mi ne estas laca, mi ne volas ripozi,’ Judi diris per tono

  • 156 -

plendema.

Denove Meg provis:

“Dum, patra Dio, vagas mi

For de la hejm’ sur viva voj’

La koron diri helpu vi

Laŭ via vol’!’

“Tio estas por maljunuloj,” diris la malforta, laca voĉo. “Li

ne atendos ke mi diru tion.’

Tiam Meg rememoris la plej belan himnon en la mondo,

kaj eldiris la unuan kaj finan strofojn per firma voĉo:

Restu kun mi: subiras jam la sun’,

Kreskas mal umo; nokto venas nun.

Foras amikoj, ombroj kreskas pli:

Forta Helpanto, ho restadu vi!

En fina horo, kiel gvida stel’

Trans la mal umon montru al ĉiel’:

Ombroj forkuras, jen matenradi’

En viv’, en mort’, ho Dio, restu vi.

“Ho! kaj Judi, kara, ni forgesis; estas patrino, Judi, kara, vi ne estos soleca! Ĉu vi ne povas rememori la okulojn de

patrino, Judinjo?”

Judi fariĝis kvieta kaj ankoraŭ pli kvieta. Ŝi fermis la

okulojn por ne vidi la kolektiĝantajn ombrojn.

La brakoj de Meg ĉirkaŭis ŝin, la vango de Meg tuŝis ŝian

frunton, Nell tenis ŝiajn manojn, Bebinjo ŝiajn piedojn, la lipoj de Bunty estis sur ŝiaj haroj. Tiele ili akompanis ŝin ĝis la

Granda Valo, kie ne estas lumoj, eĉ por stumblantaj infanaj

piedoj.

La ombroj estis malvarmaj kaj frapis al ili ĉe la koro; ili

povis senti sur la frunto la venton de sur la fremdaj akvoj, sed nur ŝi kiu estis transironta aŭdis la mallaŭtan plaŭdon de la

  • 157 -

ondoj.

Ĝuste kiam ŝiaj piedoj tuŝis la akvon figuro aperis ĉe la

pordejo.

“Judi! "kriis voĉo; kaj Pip forŝovetis ilin kaj faligis sin apud ŝi. “Judi, Judi, Judi!’

La lumo flagris denove en ŝiajn okulojn. Ŝi kisis lin per

palaj lipoj unufoje, dufoje; ŝi donis al li ambaŭ siajn manojn, kaj sian lastan rideton.

Poste la vento superblovis ilin ĉiujn, kaj kun eta tremo ŝi

forglitis.

<<<<<>>>>>

  • 158 -

Ĉapitro XXIIa..

...Kaj Lasta

Ili iris hejmen denove, ĉiuj ses, kaj Estera, kiu de tiam

“iros pli sobre, malpli gaje” dum la tuta vivo, pro la prezo

pagita por la vivo de ŝia dolĉa filo. Mem la atmosfero ĉe

Yarrahappini ŝajnis premegi ilin kaj peze pendi sur iliaj

animoj. Do kiam la Kapitano, kiu estis rapidinta norden por

vidi lastafoje sian kompatindan knabineton, demandis ĉu ili

volas iri hejmen, ili ĉiuj diris “jes’.

Estis iom da verda tero sur montetsupro malantaŭ la

biendomo kaj aro de mimosaj arboj, nun malhele verdaj sed

orkronitaj kaj ĉarmaj en la printempo.

Jen, do, la loko kie ili lasis la malgrandan Judi. Ĉirkaŭ ĝi S-

ro Hassal lokigis blankajn altajn palisojn; la mallonga tombo

troviĝis en ĝia ombra angulo.

La loko aspektis kiel eta preĝeja tombejo en infana lando

kie okazis ĝis nun nur unu morto.

Aŭ verda bela kampo kun unu ĝardena bedeto.

Meg ĝojis ke la malgranda teramaso rigardas orienten. La

sunoj mortis malantaŭ ĝi—la oranĝkoloraj kaj flavaj kaj

pupuraj sunoj kiujn rigardi ŝi neniam plu povos dum la tuta

vivo.Sed fore en la oriento ili ĉiam leviĝis tenere kaj la lumo rampis supren trans la ĉielo ĝis la montetsupro per delikataj

rozkoloroj kaj tremantaj bluoj kaj heliĝantaj grizoj, sed neniam

  • 159 -

per fajrecaj flavaj strekoj kiuj dolorigas la okulojn per

varmegaj larmoj.

Estis luno faranta ĝin blanka kaj bela kiam ili adiaŭis ĝin

en la lasta tago.

Ili ĉiuj plukis unu-du herbojn de freŝe remetita herbaro

kaj sin forturnis. Neniu ploris; la blanka kvieteco de la

malproksima luno, la palaj, pendantaj steloj, la venteto

ekmovanta la mimosojn retenigis iliajn larmojn ĝis ili estis

fermintaj post si la kradpordeton kaj lasintaj ŝin sola sur la

trankvila montetsupro.

Ili do revenis al Misrego, ĉiu por repreni la fadenon de la

vivo kaj daŭrigi tiun teksadon kiun, dank’ al Dio, oni devas

fari aŭ koroj ĉiutage rompiĝus.

Meg estis maturiĝinta kaj neniam plu estos tiel juneca kiel

ŝi estis antaŭ ol tiu ruĝa sunsubiro sinkis en ŝian animon.

En ŝiaj okuloj estis pli profunda lumo; tiaj larmoj kiajn ŝi

verŝis klarigas la vidpovon ĝis la vivo fariĝas io pli konturita kaj larĝhorizonta.

Nelli kaj ŝi estis ĉeestintaj la Diservon en la unua dimanĉo

post la reveno. Aldita sidis en kelka distanco, same facilanima, kiel ĉiam, hele vestita, kokete ridetante al la familiaj benkoj Courtney kaj Graham, kiu lasta troviĝis vicon malantaŭ la

unua.Kiel Meg malproksimiĝis de ŝi! Ŝajnis jam jaroj de kiam ŝi okupiĝis pri la lasta modo en la garnado de ĉapelo, la kurbo de

‘ombrelaj’ jupoj kaj la plej bona metodo blankigi la manojn.

Jaroj de kiam ŝi prove debutis en flirtado. Jaroj, preskaŭ, de

kiam ĉe Yarrahappini ŝi fordonacis tiun bluan rubandeton kiu

faras pli da bono ol ŝi iam supozis.

Alan rigardis ŝin de sia benko—la malgrandan figuron en

sia funebra nigraĵo, la helajn harojn pendantajn en plektaĵo ne

  • 160 -

plu krispigita je la fino, la nun humilan kliniĝon de la lipoj, la sopiran malĝojon de la bluaj okuloj. Li apenaŭ povis kredi ke

tiu estas la ventkapa junulino kiu skribis tiun leteron kaj

ŝteliris tra la mallumo renkonte al lia sentaŭga juna frato.

Li premis ŝian manon kiam la diservo finiĝis; liaj grizaj

okuloj kun la rapide aperinta malseko en ili kompensis pro la

malfluaj stumblantaj vortoj de kunsento kiujn li provis voĉigi.

“Ni estu ĉiam geamikoj, Fino Meg,’ li diris kiam ili disiĝis

ĉe la Misrega kradpordo.

“Jes, tiel estu,’’ diris Meg.

Kaj la solida, sincera amikeco fariĝis io bela en la vivo de

ambaŭ, fortigante Meg kaj mildigante la knabon.

Pip denove fariĝis ridema kaj verva kiel okazas ĉe eĉ la plej

amema knabo, dank’ al la laŭdinda ennaskita eco de la junaj

homoj; sed kelkfoje lin trafis deprimo, kaj en tiaj okazoj li

subite malaperis, meze de kriketludo aŭ futbalo aŭ ĉetable

kiam la bruo plej kresĉendis.

Bunty montris al la mondo vizaĝon same malpuran kiel

antaŭe kaj manojn eĉ pli malpurajn ĉar lastatempe li

evidentigis latentojn de mekanista talento kaj pasigis siajn

liberajn momentojn en fabrikado de presmaŝinoj—tiel

nomataj —kaj de timigaj kaj mirindaj motoroj el malnova

forno kaj kelkaj potoj kaj rustintaj patoj kiujn li savis el la rubujo.

Sed li lastatempe malpli ofte mensogis; tiu kolorriĉa

sunsubiro enŝteliĝis eĉ lian junan koron kaj ĉiufoje kiam li

emis diri “Mi ne, ne estis mi, ne estis mia kulpo” implikaĵo el nigraj bukloj sin levis antaŭ li, ĝuste kiel ili kuŝis en tiu nokto en kiu li ne kuraĝis movi la rigardon for de ili.

La kruroj de Bebinjo ŝin multe okupis lastatempe, ĉar oni

ĵus promociis ŝin de ŝtrumpetoj al ŝtrumpoj, kaj ĉiu kiu povas

  • 161 -

rememori tiun okazon en sia vivo komprenos ĝian gravecon

por ŝi.

Nell ŝajnis ĉiutage plibeliĝi. Pip havis grandan taskon

evitigi ke ŝi fariĝu malmodesta; se frataj pikdiroj kaj humiligoj efikas tiurilate ŝi devus esti same humila kiel se ŝi havus rufajn harojn kaj nazon kiu direktiĝus al la ĉielo.

Estera diris ke ŝi volonte ie aĉetus kelkajn aldonajn jarojn,

severan frunton, kaj dignon en grandaj kvantoj—povus esti ke

tiam estus ŝanco ke Misrego reprenus sian baptan kaj banalan

nomon “La Rivera Domo.”

Sed, strange neniu eĥis tiun sopiron.

La Kapitano ne plu fumis ĉe la fino de la flanka verando: la

malbone flegata gazono ĉiam kaŭzis al li image vidi

malgrandan figuron en rozkolora robo kaj misforma ĉapelo

falĉanta la herbon en flamanta sunbrilo. La morto de Judi

pliproksimigis la ses vivantajn infanojn al lia koro kvankam li malmulte pli montris sian amon.

La Generalo fariĝis ĉiutage pli buldika kaj adorinda. Ne

estas troigo diri ke ĉiuj nun adoris lin en lia malgranda reĝeca bebaĝo ĉar la kara vivo dufoje donaciĝis kaj la duan fojon ĝi

estis la donaco de Judi, do netaksebla.

Mia plumo peze, malrapide moviĝis en la verkado de ĉi

tiuj du lastaj ĉapitroj; ĝi rifuzas jam kuri malpeze, libere, do mi formetos ĝin por eviti malgajigi vin.

Iam, tamen, se vi volus tion aŭdi, plaĉus al mi denove

rakonti pri miaj junaj Aŭstralianoj, lasante preteriri kelkajn

jarojn.

Dume, adiaŭ kaj ĝis!<<<<<>>>>>

  • 162 -