Skip to content

Latest commit

 

History

History
1276 lines (597 loc) · 66.2 KB

Fraulino el oro - Kalman Mikszath.md

File metadata and controls

1276 lines (597 loc) · 66.2 KB

% Fraulino el oro % Kalman Mikszath

!(images/000000.jpg)

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

e LIBRO

Kálmán Mikszáth

Fraŭlino

el oro

I N K O

1

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Kálmán Mikszáth

FRAŭLINO EL ORO

Tradukis el la hungara Jozefo Horvath e LIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-171-2

[email protected]

http://www.omnibus.se/inko

OKTOBRO 2002

2

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Enkonduko

Sinjoroj, se la diabloj en la infero foje ekhavus la ideon, konstrui urbon, ĝi estus sendube tia, kia Selmecbánya1.

Pardonu min la tiea meritplena magistrato pro ĉi tiu mallaŭdo; ĝi celas esti nek ofendo, nek moko, precipe rilate al la loĝantoj tie, kiuj ja neniel kulpas pri tio, ke iliaj prapatroj konstruis sur tiel fola loko. Afabla leganto, kiu ankoraŭ ne veturis en tiu kurba lando, imagu al vi trimil montopintojn, samtiom da valoj, dekkelkajn rokojn, dense trakonstruitajn per domoj de ĉiaj formoj, kies antaŭo estas ofte trietaĝa, dum la malantaŭo modeste ĉeflankiĝas al monto.

Se vi iras tra ĉi tiu urbo, pavimita de la naturo, via ko-ro ĝiselflue pleniĝas de humanismaj sentoj, kaj kortuŝite vi eksuspiras: ”ĉu eĉ ĉi tie loĝas homoj!”

La regiono estas teda, malbela, la vetero malagrabla.

La frosta Szitnya2, ”amatino de nuboj”, perforte tiras al siaj sekiĝintaj mamoj siajn amatojn, kien ajn ili klopo-1 Selmecbánya aŭ mallonge Selmec: urbo en Karpatoj, nun: Banska Ôtiavnica en Slovakio.

2 Szitnya: la plej alta monto ĉe Selmecbánya.

3

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

das. Kaj se ĝi ne ĉehavas nubojn, ĝi montras sin ofendi-ta, kaj blovas kiel eterna fraŭlino. Do se ne pluvas, vento siblas tra la zigzagaj stratoj kaj intervojetoj.

Deprima urbo estas tiu ĉi! La aero estas venena pro minejaj haladzoj, pro ĝia akvo kreskas kropo sur la kolo de palvizaĝaj knabinoj kaj malspritaj viroj. ĉe la triajara rekrutado taŭgis nur kvar el sescent armematuraj junuloj, por esti ”homo de la imperiestro” 3. (Mi preskaŭ hon-tas skribi pri tio.)

Foje mi vidis en la ”inspektoreja” strato grandaĝan virinon grimpi supren anhelante kaj turmentate pro la-ciĝo, kun gapige granda korbo surdorse (ja en Selmecbánya oni aŭ suprengrimpas, au malsupreniras; tertium non datur4.

La korbo fumis, kiel kamentubo. Mi kredis, ke ia aĵo ŝia bruliĝis ene, do mi postkriis la malfeliĉan slovakinon:

—Avino, brulas via korbo!

Ridetante ŝi turnis al mi sian stangrizan vizaĝon, kaj diris kun patrina fiero:

—Ej , ne ja. Mia Nacko pipas en ĝi.

Kaj fakte: diablido adoleskanta sidis kaŭre korbofun-de, kiu jam pipfumadis, kaj kiun la patrino ankoraŭ devis porti surdorse.

3 ”homo de la imperiestro”: soldato de la komuna armeo de Aŭstrio-Hungario.

4 tertium non datur: tria eblo ne ekzistas *(latine). *

4

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Nenie en la mondo la Dia prizorgo estas tiel partiema, kiel en Selmecbánya. Por la surmonte loĝanta Stevo Csemez la suno leviĝas unu horon pli frue, kaj subiras unu horon pli malfrue, ol por lia senpera najbaro, la sub-loĝanta Stevo Kutlik, kaj plue: la geografia situo nenie montras tiel originalajn trafikajn cirkonstancojn, kiel ĉi tie.

La filino de gesinjoroj Csemez, Kristina, ekzemple el-stariĝas posttagmeze en la verde farbitan dompordon, kaj kiam per siaj nigraj okuloj revemaj ŝi ekvidas fraŭlinon Bohuŝka Mirkowszki sur la najbara montokresto promeni en la ĝardeno, ŝi salutas ĉi tiun afable, per klino de sia mirinda kapeto, kaj per freŝa, sonora voĉo transdemandas:

—ĉu vi tagmanĝis, Bohuŝka?

Bohuŝka turnas sin je la afabla, agrabla kaj konata voĉo, kaj saltante kuras renkonte al la malgranda Kristina ĝis la rando de la montokresto, kie komenciĝas profundo faŭkanta; ili estas apenaŭ dudek paŝojn unu de la alia: ili povas babili laŭplace:

—Jam eĉ forgesite. Kie vi estos hodiaŭ?

—Hejme, — respondas Kristina.

—ĉiam nur hejme! Estus pli bone, se vi transvenus al mi posttagmeze.

—Mi mem volus, Bohuŝka, ĉar mi havos netolereblajn gastojn … homojn malbelajn …

5

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Nu, nu, nur haltu! Kiuj estas tiuj tre malbelaj homoj? ĉu vere malbelaj?

La bela Kristina ekridis. Aŭdinte ŝian sonoran ridon, ĉesis kanti la najtingaloj en la ”nigra makiso”. Ili atentis al la pli bela voĉo.

—ĉu vere malbelaj? Tiaj ja, Bohuŝka. La maljuna mingrafo5 estos ĉe ni kaj profesoro Csutkás.

—Hu, Kristina, do vi vere devas transfuĝi al ni.

—Mi ankaŭ farus, se vi ne estus tiel malproksime.

Kaj fakte, de la domo Csemez ĝis gesinjoroj Mirkowszki kuŝis vojo pli ol unu kaj duonhora, ja oni devis de-scendi ĝis la Luterana preĝejo, ĉirkaŭiri la urbon direk-te al Szél-mino kaj sur ŝtona ŝtuparo apud la katolika domo de Dio suprengrimpi ĝis Klopacska6, de kie jam kondukas tolerebla vojo ĝis la domo Mirkowszki.

—Malgraŭ tio, ke estas malproksime, Kristinjo, ĉu estas ĝene por vi?

—Ne, ne, Bohuŝka … se antaŭe mi vin vizitis, kaj ve-spero min trafis, mi povis tranokti ĉe vi, — sed nun …

nun, vi scias, vi ja scias … neelble …

5 mingrafo: heredata titolo de distrikta ĉefinspektoro de fiskaj minejoj.

6 Klopacska: turo kun pendanta ligna tabulo, per kies frapado (klakigo) oni konigis skipoŝanĝon por la ministoj en Selmecbá-

nya.

6

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

La animitan, belegan vizaĝon de Kristina inundis ruĝo. Okulkatena feinkoloro, eĉ ĉielarko povus proenvii.

—Prave, prave … Tiu knabo sentaŭga! Eĉ pensi pri li

… — rediris Bohuŝka humorperde, — mi eĉ forgesis, ke li estas en la mondo.

Kristinjo senvorte rigardis malsupren en la valfaŭkon, sur kies fundo kaj flankoj, kiel ekdancintaj terbuloj fabe-laj, ekvivis la tegmentoj, nigrigitaj de la tempo, kaj komencis moviĝi, ŝanceliĝi, kvazaŭ volante ekvoji ien al la Baka-minejo.

—Venu do vi, karaj! Venu vi, Bohuŝka … — proponis Kristina, kaj ektiris la blankan tulan tukon sur la kapo tiel profunden sur la okulojn, ke nenio vidiĝis el la bela vizaĝeto krom la pinto de la mentoneto — peceto da ĉielo.

7

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Unua ĉapitro

Sinjoro instruisto Csutkás kaj sinjoro Demetrio Luppán *estos prezentitaj al la afabla leganto. *

Geedzeco estas certe unu el la plej belaj aferoj ĉi-monde. Dio min gardu, ke mi ĝin fordisputu de la sekva generacio; ĉar se ni jam trinkis el la cirbotelo, trin-ku ankaŭ la ceteraj, laŭ la logiko de la cigano en la anekdoto7. Do se mi ĝin ne malaprobas ĉe la postrestontoj, mi havas nenian kaŭzon — retrorigarde en la tempon —

kritiki inter niaj antaŭuloj ankaŭ kavaliron Demetrio Luppán aŭ sinjoron instruiston Csutkás, pro tio, ke ili sopiris en tiun varman banakvon, en kiun enpaŝinte, oni baldaŭ emus eksteren.

Pli granda malfeliĉo estas, ke la inklino tiris ilin al la sama bankuvo, ilin, kiuj estas laŭeble plej grandaj amikoj ekde tiom da jaroj.

Ja, karaj gesinjoroj, tio ne estas miriga ĉe homoj, kiuj senĉese kunestas, inter kiuj reciprokaj estimo kaj kon-7 anekdoto: Trovinte botelon kun nigra enhavo, la cigano gustu-mis ĝin. Je la demando de siaj kamaradoj: kio enestas, li senvorte pludonis ĝin. La dua faris la samon al la tria kamarado, por ke ankaŭ tiu ne restu ekstere de la gustumado de la —

ciro.

8

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

sento regas, kies naturo, inklinoj kaj pensmaniero kun-fluas en certan samformecon, kaj kiuj tiel longe kunlaŭ-

dadas, kunobservadas Kristinjon de sia tria similulo, anima-korpa amiko, kemiprofesoro Stefano Csemez, ĝis ili enamiĝas al ŝi ĝis la oreloj.

Almenaŭ mi konsideras tre natura, ke tio devis okazi tiel kaj ne alimaniere. Samtempe ekbrilis en ilia koro la

”somero de maljunuloj” kaj la sama floro enradikiĝis en la sekaj grundoj. Se io min mirigas, estas nur, ke sinjoro Stefano Csemez mem ne enamiĝis al iu, ja ili estis unu animo en tri korpoj, kaj ekde la mondokreo neniam esti-

ĝis inter ili ajna pridisputinda demando aŭ diferenco de opinioj, se ne koncerne la ĝuon de flartabako.

ĉi-kampe la tri sinjoroj estis memstaraj potenculoj.

Kavaliro Luppán ja asertadis, ke flartabako devas esti enspirata, samkiel hufmagneto aŭ frotita sigelvakso alti-ras nadlon aŭ papereron — do de malproksime; por nenia rezono oni proksimigu la tabakon al la nazotruoj, devalutante tiel la ĉielan plezuron, kiu laŭ ĉi metodo atingas frenezigan gradon. Sed sinjoro instruisto Csutkás ne povas tion akcepti, li kolektis sian sciencon same ne sur sterkamaso, por ke per ia surfaca kaj nenatura …

nenatura kaj individuaĉa … individuaĉa kaj malbona ku-timo li lasu fali tiun kardinalan principon, laŭ kiu la nazotruoj estas kreitaj rekte por esti enŝtopataj per tabako.

Kaj zorge enŝtopataj. La nocio de truo ja mem sugestas 9

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

la nocion de ia manko. Se ne alian, almenaŭ tiun de korpa kontinueco. Manko estas forigenda! Kaj per kio ĝi forigendus, se ne per tabako?

Sed la afero farendas kun certa modereco kaj bongu-sto. La ujo devas esti dece submetata dum la satigado de la nazo, pinĉate inter la montro-kaj dikfingroj, por ke la konscio pri la perdo de falanta tabako ne ĝenu la plezuron. Koncerne ĉi punkton, t.e. la subtenadon de la ujo, viro povas elmontri pli da gracio, ol sufiĉas, por loge for-turni la kapon de ĉiuj virinoj.

La opinion de sia meritplena kolego konfesas ankaŭ sinjoro Csemez, sed kun la esenca diferenco, ke la subtenado de la ujo estas nura sensencaĵo; flartabakanto, staranta sur alta ŝtupo de perfekteco certe ne submetas sin al tia koncepto; vera fakulo — dum la superflua tabako faladas — eligas la langon, kaj subkaptas la perdiĝontajn erojn. ĉi tiu estas la sola ĝusta sistemo laŭ sinjoro Csemez, kiun defendi li konsideras sia devo ĉiufo-je, kiam necesas.

Krom ĉi detale konturitan diferencon de opinioj nur profundiĝema esploranto kapablas trovi iomete diferen-cajn ecojn inter ili, ankaŭ kies figuroj, vizaĝoj preskaŭ samformiĝis kun la tempopaso; eĉ la haroj, ekde kiam kavaliro Luppán portas perukon. Malgraŭ tio ni ne konsideras afero superflua, lasi fali kelkajn vortojn por la pli funda konigo de ĉi meritplenaj viroj, prezentante pli de-10

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

tale almenaŭ sinjorojn Csutkás kaj Luppán. Sinjoro profesoro Csemez estas intera fenomeno kaj proporcia mik-saĵo de tiuj du; ĉiuj inteligentaj homoj, eĉ palpe, plej klare orientiĝas pri li.

La identiga priskribo de sinjoro Csutkás, ekstraktita laŭvorte el lia pasporto de la pasinta jaro, estas jena: Religio: Luterana

Naskiĝis en: Podzencsok, departemento Trencsén Aĝo: kvardekok-jara.

Vizaĝo: oblonga

Nazo: normala

Okuloj: bluaj

Haroj: blondaj, grizetiĝantaj

Speciala konilo: nazo ruĝa.

Ankaŭ per la priskribo de la persono de kavaliro Luppán ni tuj pretos menciante, ke en lia pasporto, post la plenigo de la koncernaj rubrikoj, vidiĝas diferenceto nur en du punktoj, vizaĝo: ”ovala”, speciala konilo: ”nazo malhele blua”.

Kontraŭe, kiom pli vastan kampon malfermas por kontemplado la spirita mondo de ĉi tiuj viroj!

Sinjoro instruisto Csutkás estas fanatika pedagogo, vera Pestalozzi, kiu elirante el plej modernaj principoj fundamentas siajn sukcesojn instruadajn per la amo de siaj disĉiploj, trovas en ĝi sian rekompencon kaj ĝistede fanfaronadas per ĝi. Li parolas malmulte, en silenta en-11

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

profundiĝo sidadas ĉiuvespere inter siaj du amikoj, nur malofte levas la okulojn, faras laŭ sia konata metodo unu tiron el la tabakujo, kaj silente murmuras: ”Ili kroĉiĝas al mi …”

Poste li fermas la okulojn, ŝajnas aŭskulti la amikojn, foje-tempe hm-hm-as kaj kapjesas, certigas ilin perkape, dormetiĝas, vekiĝas, kiel kokino sidanta sur balancilo.

—Jes, jes … ili kroĉigas … — li vekiĝas alarmite kun ĉi tiuj vortoj, ĉirkaŭrigardante senkomprene.

Liaj amikoj, kiuj jam scias, ke sub tio li komprenas la amon de siaj instruatoj, ekde multaj jaroj tiomgrade alkutimiĝis al ĉi ade-reaj ekvokoj, ke ili konsideras tion nur kiel pensanstataŭigajn ”hm” kaj ”hja”, kaj trovas tion tute natura. Sinjoro instruisto Csutkás estas homo vas-te respektata, kaj kvankam en lia pasinteco ne troviĝas tiom da brilaj kaj malĝojaj memorindaĵoj, pri kiuj kavaliro Luppán povas fieri, tamen mi devas mencii, ke jes ja, okazis al li mirinda evento, kiu lin levas en la senperan proksimecon de la literaturhistorio.

Li estis la profesoro pri poetiko de Petöfi!

Aŭdu, gesinjoroj, tiu de Petöfi! ĉu iu edukus pli valo-ran homon, ol lin por la nacio? — Li, sinjoro instruisto Csutkás, donis al li la rudimentojn. Nu, kiu povus diri, ke la rudimentoj ne estis bonaj? Neniu. Parolas la faktoj, ĉiam la faktoj … vere nur la faktoj.

12

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Kvankam malicaj langoj flustradas, ke onidire pri li skribis Aleksandro Petrovics8 (sinjoro Csutkás kutimas lin mencii per ĉi tiu nomo): ”tamen min kvalifikis pluraj miaj profesoroj-azenoj per ’nekontentiga’, mi falis ankaŭ en poetiko”, sed ĉar parolas la faktoj, ĉiam kaj ĉie, la faktoj diras, ke tio ne estas vera, la aŭtentika notregistro ja troviĝas ĝis-ĉi-tage en la arkivo de la lernejo, kaj el ĝi evidentiĝas, ke Petöfi ricevis de li bonan noton. — ĉar li ja tuj rekonas, en kiu kio kaŝiĝas!

Pri ĉi tiu Petöfi rakontiĝas en Selmec romantika legendo, pri kiu ĉiu scias ion, sed tute neniu ĝin konas, nur sinjoro instruisto Csutkás.

Generacio sekvas generacion en la granda, flave farbita liceo, sed ili eĉ ereton ne forprenas el la legendo pri Petöfi. Fidele antaŭuloj ĝin transdonas almemore de po-steuloj, kaj la rememoro zorge vigilas super ĝi, kaj kon-servas ĝin, kiel homo gardas siajn okulojn. ¯i tie ĉiam-eterne vivos tiel manke-nekomplete, kiel mi trovis ĝin kvaronan jarcenton post la restado tie de la poeto.

Se sinjoro Csutkás volus paroli! … Li scias! Li devas tion scii, ĉar al li ja la legendo rilatas.

Sinjoro Csutkás ne estas homo fermanta sian buŝon pri tiaj aferoj, kaj ne temas pri tio, ke li ne volus rakonti: li volonte kontentigas la plaĉon de siaj amikoj kaj ko-8 Petrovics: origina familia nomo de la plej fama hungara poeto Petöfi.

13

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

natoj, sinjoro Csutkás estas komplete ”bona homo”, kiu povas nei nenion al ili; kaj ili sufiĉe lin petadas, deman-dadas, sed por kia celo, se li havas la econ, ke krom la

”praelection” 9 kaj teorio de flartabakado pri nenio alia li kapablas paroli longe. La monotoneco kaj specifeco de lia tridekjara instruista kariero faris por li la aferon neebla, prezenti ion ajn krom parkeritaĵo.

Nur vino povas malligi al li la langon, kio ja ne povus esti obstaklo por rakonti la legendon, ĉar sinjoro Csutkás tre ofte trinkas vinon, kaj ekde pluraj jaroj en tiaj kazoj ĉiam pridiskutiĝas ĉi aventura kaj malklara parto de la meritplena vivo en la rakonto, ke la pufhara Petrovics loĝis tie, sur la monto super la liceo ĉe la maljuna fisk-oficeja hajduko Mazur, kies filo antaŭ nelonge revenis el la legio, kie li ricevis pordistinge sur vizitkarto glu-itan pecon da bandaĝo, ŝiritan el la tuko, per kiu oni pansis la sangantan kruron de la vundita Garibaldi. Kio?

ĉu ekzistas pli alta honorigo? Aŭ ie ekzistas pli granda heroo, ol Garibaldi en la historio kaj de la Malnova, kaj de la Nova Mondoj? Ne ekzistas, kiu dirus, ke ekzistas?

Neniu asertus. Kaj sinjoro Csutkás ankaŭ ne konsilas tion, ĉar tia homo ekhavus malfacilaĵojn kun li, kun liaj argumentoj. ĉar argumentoj estas akra armilo, neesprimeble akra armilo … Kiu ne kredas, al tiu li pruvos tion.

Ni vidu ekzemple la kazon de carino Katarina …

9 praelection: prelego * (latine)*.

14

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Kurte kaj koncize, en tiaj okazoj sinjoro Csutkás mal-proksimiĝas tiagrade de la baza penso servinta por eli-ro, ke revenonte li jam dormemiĝas, lia kapo sindone velkas super la tablon, kaj li balbutetas duone cisdorme, duone jam transe: ”Ili kroĉiĝas al mi …”, kaj li transgli-tas en dormon.

Sed kavaliro Luppán estas homo, ho alispeca! Nura babilo, la korpiĝinta malfermiteco, liajn rememorojn li ne tenas sub seruro. Li rakontas eĉ aferojn, kiuj neniam okazis kun li, pri kiuj sole li imagas, ke li travivis, trasu-feris ilin.

ĉi tiuj estas malgajigaj rememoroj, dolore tremigan-taj lian koron dum la rakontado, eltordantaj larmojn el liaj okuloj. Tamen li refabeladas ilin, ĉar agrabla estas al li ĉi pia malĝojo.

Lia vizaĝo animiĝas; lia voĉo fariĝas milda, supla, kiam kun plej sinceraj signoj de emocio li revokas elme-more la morton de la bedaŭrata edzino: kiel la karme-mora kuŝis dum pluraj tagoj en la lito, luktante kun la neniiĝo; kun kia zorgego li gardosidadis tage-nokte ĉe la agonianta patrino, kiu — albrakante al si lastafoje siajn etulojn alkore — diris al ili kun velka rideto: ”Ne ploru, mi revenos por vi, mi vin kunportos”.

… Kaj ŝi post nelonge kunportis ambaŭ.

15

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

La malgranda Laĉjo mortis duonjaron poste je pulm-inflamo. Dio mia, Dio mia, kiel saĝa, kiel afabla infano li estis !

Sinjoro Luppán daŭrigus tiel pri mil kaj unu aferoj, rilataj al la eta Laĉjo kaj la postmortinta filino Estera, se sufoka plorsingultado ne superregus liajn vortojn …

… Kvankam en ĉiuj ĉi aferoj eĉ vorteto da vero ne kaŝiĝas. La pasintecon de kavaliro Luppán, ekde lia infanaĝo ĝis la hodiaŭa dato, konas ĉiu homo en Selmec, kaj certe tre bone scias, ke li neniam havis edzinon, sekve ankaŭ infanojn.

Sed eĉ se oni scias la malon, oni lin ne kontraŭdiras, ĉar li tion sankte kredas, kredas sen esti proe mense per-turbita. Ne, ne, al la mingrafo (en Selmec ankaŭ la filo heredas la rangon de la patro) tute ne mankis klapo en la kapo.

Li estas saĝa, brava kaj honesta homo, kun ĉiuj karak-teraj trajtoj de fraŭleco, sed en ĉi unu afero tre unika, tre dis-kutima.

Pluraj homoj rekondukas la aferon al tio, ke kavaliro Luppán iam estis enamiĝinta al juna, bela knabino, kiun ŝiaj gepatroj ne volis edzinigi al li. La knabino malgajiĝis proe tiom, ke ŝi glutis venenon, kaj mortis en teruraj su-feroj. Al la trosentema humoro de sinjoro Luppán (vere trosentema deklaras lin la Selmecanoj) forte efikis ĉi tiu 16

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

evento, kaj li falis en altan febron, el kiu apenaŭ li povis restariĝi.

Dum ĉi tiu malsano, daŭranta du monatojn, okazis kredeble lia ofte rememorata familia vivo, ĉi-dume naskiĝis, kreskis kaj mortis lia trezoreto: la malgranda Laĉjo kaj la blonda, anĝelvizaĝa Esterinjo …

Eble iomas vero pri tio, sed ni havas finfine nenion komunan kun tio, kaj laŭpromese prezentinte ambaŭ bravajn sinjorojn, ni povas kun trankvila konscienco transiri al la dua ĉapitro de nia rakonto, kiu — ĵure mi promesas — ne estos tiel teda, kiel la unua.

17

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Dua ĉapitro

Deŝiro de floreto — tri manoj etendiĝas Kiel menciite de la ĉarma Kristinjo en la enkonduko, kavaliro Luppán kaj sinjoro Csutkás estis gastoj de sinjoro Csemez ĉi-posttagmeze por iom da fantoludo. ĉi nobla amuzo okazis kutime alterne, foje ĉe unu, foje ĉe la alia. Hodiaŭ venis la vico de la ”orfaristo”. Tiel oni nomis epitete sinjoron Csemez pro lia eco, ke li senĉese rompis al si la kapon pri orfarado, kaj esprimis ĉiun nocion per oro. Maja pluvo egalvaloris por li kvintalon da oro; se li laŭdis iun inter siaj instruatoj, li diris, ke ties cerbo kaj diligento valoras oron, kaj se li bondeziris al iu, ankaŭ tion li esprimis en oro: ”ĉiuj haroj viaj fariĝu oro!”

ktp. Tio estis lia malforta flanko, sed vidante liajn mul-tajn bonajn ecojn, oni povis pasi preter tio kun bona konscienco.

Do ili fantoludis, nome en la ĝardena laŭbo. La vitoj, entruditaj en la Selmecan grundon, pruviĝis lauŝajne maldika korpo sur la latoripoj, kaj la suno nemalhelpa-te trabrilis sur la tri kalviĝantajn vertojn, eltordante terurajn ŝviterojn el la bravaj sinjoraj personoj. Feliĉe, la bela Kristinjo — laŭ supera komisio — regaladis ilin per refreŝiga biero, kiu tenis ilin daŭre viglaj kaj atentaj en 18

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

la velkiga varmo. Kristinjo mem sidis apud la patro, rigardante liajn kartojn, kio povis esti tre utila, ĉar li jam plurfoje elvokis: ”Oraj kartoj venas al mi!”

Kontraŭe, kavaliro Luppán kaj sinjoro instruisto Csutkás estas hodiaŭ veraj ”dupoj”, eĉ la ”bela tercio” ne funkcias por ili, ĉiupase ili stumblas-falas, kaj ridetante kaj kun tia pacienco ili akceptas la batojn de la sorto, falantajn sur ilian nukon, ke sinjoro Csemez konsideras, ke estas ĝusta afero doni konkretan formon al sia miro:

—Horribile dictu10 … Hodiaŭ vi estas tre distrataj! Hodiaŭ vi estas, estimataj sinjoroj, vera orminejo. Mi jam gajnas la kvinan forinton. Noch a’ Glas, Kristin! 11

Sekve de ĉi ”ora” deziro la kara infano stariĝis, kaj ver-

ŝis bieron el unu de la kruĉoj, entombigitaj en la glacia sino de sitelo, starigita sub rozarbeto, unue al la patro, poste al la ceteraj, kiuj kun dankoplenaj okuloj ĝin akceptis el la blankaj manetoj.

Sed ĉi tiuj dankoplenaj rigardoj havis tre suspektin-dan aspekton. Iom kompetenta psikologo povus mal-kovri en ili diversajn kombinaĵojn: amsopiron, deziron, esperon kaj kontentecon. Ja ili havis kaŭzon kontenti pri la elektito de sia koro. ŝi estas tiel belega, kvazaŭ ŝi estus ne de patrino, sed naskita de la libera, kaprica fantazio 10 Horribile dictu: Eĉ diri terure (latine).

11 Noch a’ Glas, Kristin!: Ankoraŭ unu glason (da biero), Kristina! (germane)

19

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

de poetoj, kiu traflugas super la universo, elektas kolo-rojn de feaj floroj por la vizaĝo kaj lipoj, pruntas la formon de la frunto ĉe la ĉielvolbo, la sveltecon de la staturo ĉe susurantaj kanoj, la brilon de la okuloj ĉe dia-manto, ties formon ĉe migdalo, la koloron ĉe la malhe-la nokto; kaj kion ĝi pruntas ĉe la rozo, rubeno, roso, sunradio, ĝi esprimas kun peka trokuraĝo per ses literoj: ideala.

Tia idealo estis Kristina.

Mem la brava sinjoro Csemez, kiun ja krom la beleco de oro nenio plezurigas, ne povis ne murmureti al si, kiam li fojefoje ĵetis deflankan rigardon al la jam plen-kreskanta junulino (Kiel rapide kreskas ĉi tiuj infanoj!):

”Ecce! mulier formosa12 …”

Kaj kiam foje lia kolego Csutkás rimarkigis al li inter kvar okuloj: ”Nu, vi atingis, al kio vi sopiris: vi serĉadis ĉiam oron, kaj jen, havata estas la granda peco da vera oro: Kristinjo”, sinjoron Csemez ekregis kuraĝaj pensoj kaj mirindaj ideoj enloĝiĝis en lian cerbon.

”Jes ja, oro … pura oro estas ĉi tiu knabino! He-he-he!

La homoj estas malsaĝaj, kaj opinias oro la koton. La koton, la homon. Kaj denique13, se la tuta mondo eraras, la tuta mondo tamen pravas; se la tuta mondo rigardas 12 Ecce! mulier formosa: Jen! plaĉa virino * (latine). *

13 denique: finfine * (latine)* 20

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Kristinjon oro, ŝi estas certe el oro de la ungopintoj tute

ĝis la kalkanoj.”

Kaj krome memoriĝis al li tiuj diversaj kavaliraj romanoj, pri kiuj sinjoro Luppán (kiu kaptas por tiaj) ofte parolas. Riĉaj princoj kaj reĝidoj descendas el siaj kaste-loj al malriĉaj paŝtistaj filinoj; la knabino havas neĝe blankajn manetojn, la reĝido brilan kronon, li genuiĝas antaŭ ŝi, suspirante: ”Knabineto, ni interŝangu: via mano estu mia kaj mia krono via.”

Tio ja estas sufiĉe granda folaĵo, sed povas okazi, ĉar se ne povus, la historio pri tio ne estus presita.

Poste iun fojon sinjoro Csutkás diris ankaŭ:

—Vi, Stevo (la nomo Stefano plinobliĝis je ”Stevo” en Selmec)! ĉi tiu oreto via estas ĉiam pli granda. Post pli-malpli transkreskos en fianĉinon. Oni ŝin forportos de vi!

Sinjoro Csemez frapite streĉis la okulojn al sia meritplena kolego.

—Forportos? He-he-he! Sed mi ŝin ne donos!

Je ĉi tiu originala deklaro sinjoro Csutkás balancis la kapon, poste eltiris sian buntan nazotukon el la poŝo, skuante ĝin kaŭze de singardemo, por ke se hazarde pa-priko estus surŝutita de buboj lernejaj (ofta kazo, se li forgese lasas ĝin sur la katedra tablo), — li ĝin elskuu, kiom eblas; kaj post kiam li spertis, ke ĝi estas libera ĉi 21

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

unu fojon de ĉiaj fremdaj kaj nekonvenaj elementoj, dufoje li traviŝis per ĝi siajn ŝvitantajn vizaĝon kaj frunton.

—Ho, tute ne, tute ne! Ili kroĉiĝas al mi … Pri kio temas? Jes ja, ili kroĉiĝas … Kio koncernas vian antaŭan aserton, amiko Stevo Csemez, ĝi ne estas, laŭ mia mo-desta opinio, sur la nivelo de ĉi epoko. Mi kredas, ke ĝi ne estas … mi estas konvinkita, amiko Stevo Csemez, ke vi elparolis nepripensitajn vortojn.., ĉar la virino estas destinita … — Nu, por kio?

Sinjoro Csutkás ruĝiĝis ĝis la oreloj. Subite li ligis nodon sur la elpoŝiĝita tuko, kaj komencis ĝin mordadi.

—Mi kredas …, mi opinias, — analizante pli funde mi eĉ kuraĝas aserti — ke mi proksimas la ĝustan difinon, se mi rilatigas la esencon de la virina destino en strikta kaj sistemeca, sistemeca kaj ekskluda maniero al la ideo de edziniĝo. ĉar la kerno de ĉiuj aferoj estas la amo …

ho, kiel ili kroĉiĝas al mi …

La maljuna orfaristo restis ĉe sia starpunkto.

—Mi donos Kristinjon al neniu. Mi ŝin vartis ne por ke iu fripono ŝin akaparu, trovante ŝin preta, kiel rubuson surkampe, kaj deŝiru kaj hamm … formanĝu.

—Sed la altiriĝo, la amo?

—Min ŝi amu!

—Tio ne sufiĉas.

—Nu, ŝi amu ankaŭ vin …

22

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Csutkás subite mallevis siajn grandajn palpebroharojn kaj ridetis.

—Aŭ se ankaŭ tio ne sufiĉas, ŝi amu ankaŭ kavaliron Luppán.

Csutkás subite malfermis siajn okulojn kaj ne ridetis.

—Estas malfacile ordoni al la koro. La koro havas rajtojn, Stevo. Vi ne konas la koron. La koro estas delikata aĵo, Stevo! ¯i facile rompiĝas!

Sinjoro Csemez oscedis kaj diris kategorie, ke rompita vitro faras pli da bruo, ol rompita koro … Domaĝe mal-

ŝpari la tempon per tiaj senutilaj babiloj; iom kartludi valorus pli; li donos Kristinjon al neniu, se ne por tiel granda orpeco, kiom ŝi pezas. He-he-he! Por tiel granda orpeco, kiom Kristinjo pezas.

Sinjoro Csemez ruzete kuntiris unu okulon, kaj dum ĉiuj liaj trajtoj tordiĝis en unusolan grimacon, espriman-tan ruzecon, li eligis ankaŭ la langon, ekklakante per ĝi en speciala maniero.

—Kia ideo! — suspiris Csutkás, okulumante honteme al la sigelringo sur sia fingro, el kiu ankoraŭ multe mankis, por ke ĝi egalpezu Kristinjon.

Tiom kaj ne pli interparoliĝis pli frue koncerne Kristinjon inter sinjoroj Csutkás kaj Csemez. Deposte jam duonjaro forpasis, sinjoro Csutkás ne plu memoras tion, eble ankaŭ Csemez ne.

23

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Kaj Kristinjo estis hodiaŭ tiel bela, ĉirkaŭfervorante ilin graciplene, la biero estis tiel bona, la flartabako tiel eskvizita, ke sinjoro Csutkás sentis sin kvazaŭ levita en la ĉielon, kaj paginte kun rideto la kontribucion post perdita partio, kolektis la kartojn, intermiksis kaj levu-migis ilin de kavaliro Luppán, kaj per subita movo gli-tigis ilin en la internan poŝon de sia jako.

Lian aŭdacon sekvis silento de konsterniĝo. Kio nun okazos? ĉiuj vizaĝoj turniĝis demande al li.

Sinjoro Csutkás elprenis sian flartabakujon, metinte

ĝin antaŭ si sur la tablon, ripozigis sur ĝi la montro—kaj dikfingrojn de sia dekstra mano, por ke pli solena efiku, kion li estis dironta.

—Sinjoroj kaj fraŭlino! Vi diros, ke ili kroĉiĝas al mi.

Jes ja, ili kroĉiĝas, sed …

Li trinkis guteton el sia glaso kaj daŭrigis flustre:

—Sed tio ne sufiĉas. Kiu diras, ke sufiĉas? Vi ne diras, kavaliro. Ankaŭ Csemez ne diras, ankaŭ mi ne diras. —

Nu, se ne sufiĉas, oni devas klopodi, ke sufiĉu! Mi do diras, ke mi bezonas koron … Mi serĉas koron, sinjoroj kaj fraŭlino! Kavaliro Luppán ekbalancis la kapon kun suspiro.

—Ankaŭ mi … honorvorte mi diras, ankaŭ mi. Ni iras sur la sama vojo, diable sur la sama vojo … De kiam mia forpasinta edzino …

24

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Nu kio, jam dividu la kartojn! — interrompis ilin la orfaristo.

Sinjoro Csutkás leviĝis, kaj etendis ambaŭ manojn kun aktoreca patoso al Kristinjo kaj ŝia patro.

—Tiu koro estas ĉi tie, Stevo, — li elvokis emociite, —

ĉi tie mi ĝin trovis, ĝi estas Kristinjo; ŝi kroĉiĝos al mi, ŝi estos la mia, se vi ŝin donos al mi. Estos mia edzino. Kaj vi ne povas ne doni ŝin al mi, ĉar mi ŝin amas, ĉar …, ĉar

… ŝin mi feliĉigos; ŝi kroĉiĝos al mi.

Samtempe kun tio li forte ekpremis la manon de la knabino kaj de sinjoro Csemez, fermis la okulojn, kaj atendis en mallumo la respondon de sinjoro Csemez, kiu embarasite rigardis ĉirkaŭ si, dum la knabino staris pala kaj tremanta, vane klopodante elŝiri sian manon el tiu dika de Csutkás.

—Kiel vi starpunktas al tio, Luppán? — demandis leĝere sinjoro Csemez, turnante sin al la kavaliro.

—Mi diras, ke vi farus pli bone donante la manon de Kristina al mi. Ho, kiel ŝi similas al mia forpasinta edzino. Mi kisus eĉ la lokon …

Emociite li viŝadis la okulojn per sia poŝtuko, sur kiu pompis la blazono de la Luppánoj, du kruce metitaj marteloj kun la subskribo: ”Glück auf! 14

14 Glück auf!: Bonŝancon, ek! *(germane). * Minista bondeziro.

25

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Je tiuj ĉi vortoj sinjoro Csutkás subite ellasis la manon de Kristina kaj Csemez, kaj ĵetis teruran rigardon al la kavaliro, stumblinta en sia oracio.

—Sinjoro! Vi rigardis en miajn kartojn … Aŭ jes, jes, vi volas disdoni miajn kartojn al vi mem … tio estas … vi venas por ataki min, vi jetiĝas kontraŭ min. Nu, bone.

Sed notu al vi … ŝi kroĉiĝas … ŝi kroĉiĝas al mi, sinjoro!

ĉu vere, Kristina? Sinjoro Csutkás ĉirkaurigardis, sed el Kristina jam eĉ ombro ne vidiĝis. Kiel timigita kapreo-lo ŝi kuris el la ĝardeno al la domo. ŝia vizaĝo ne plu estas pala, sed enflamiĝinta, ŝia koro laŭte batas, la brusto rapide leviĝadas. Dio mia, Dio mia, kiel granda malfeliĉo ŝin trafis! Dio mia, Dio mia, kio nun fariĝos? …

Kaj dum ŝi blinde kuras, mem ne sciante, kial, kien, neatendite iu baras al ŝi la vojon.

—Ha-ho! ha-ho!

—Ho, jen kiuj, Bohuŝka kaj …

Bohuŝka kaj ŝia frato, Nikolao Mirkowszki. Tiu malbela knabo Nikolao, kun kiu ŝi kutimis ĉiutage babili tra la abismo, pro kiu ŝi nun ne povas viziti Bohuŝkan, post kiam li hejmenvenis el Budapeŝto, ja li estas granda knabo kaj …

Kristina denove paliĝas, ektremas, inerte mallevas la manojn, ŝiaj kruroj malfortiĝas, kaj ŝi staras antaŭ siaj gastoj, kiel marmora statuo disfalonta.

26

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Kio, ĉu vi min eĉ ne kisas? Malvarme vi rigardas, —

plendas Bohuŝka. — ĉu vi koleras, ke mi akompanigas min de Nikolao?

Kristina skuas la kapon silente, malgaje.

—Estas tute mia kulpo, — ŝi daŭrigas.

—Batu min pro tio, kara. Li ne estus kuraĝa veni; lin kuraĝigis mi. Sed kiel pala, ekscitita vi estas? ĉu okazis io?

Kristina inerte jesis per sia bela kapo. Kaj poste per subita turno ŝi saltis apud Nikolaon, kaj metis la mal-grandajn manetojn en liajn manojn.

—ĉu vere, Nikolao, vi min amas, tre min amas?

Bohuŝka lasis fali la ventumilon pro ĉi tiuj neatendi-taj vortoj, kaj mire rigardis al sia amikino, kiu tenere premis sin al Nikolao.

La junulo flame ruĝiĝis. ¯is nun ja eĉ ne unu sola vorto, unu sola aludo falis ĉi-rilate.

Ili babilis kune kelkfoje, jen ĉio! Kaj jen nun! …

—ĉu mi vin amas, Kristina? Tre, mi vivas sole por vi!

Ho, Bohuŝka, diru, diru vi, kiel mi ŝin amas! Mi sola ne kapablas rakonti. Dio mia, kia feliĉo! Kiu estus kredinta? Ekde la unua minuto, kiam mi vin ekvidis.

Nikolao tremis, kiel poplo.

—ĉu mi estus kuraĝinta prirevi? — li daŭriĝis kun in-terrompoj. — Ho, Kristina, do vi … ĉu ankaŭ vi deziras mian amon?

27

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Jes, — ŝi flustris kvazaŭ lace, kun fermitaj okuloj.

—ĉu vi demandas, vi petas min?

—Jes, — ŝi ripetis plende, kaŝante sian belegan viza-

ĝon inter la manoj. — Vi estas pli bona, ol la ceteraj, vi estas pli bela, ol la ceteraj, vi pli konvenas al mi, ol la ceteraj. Amu min do, jes amu min kaj mi …

—Kaj vi, Kristina?

—Mi? — kaj ŝi ellasis lin, kvazaŭ vekiĝinte el sonĝo, kaj ŝia vizaĝo fariĝis strange nenion diranta. — Mi? Kiu parolas pri mi? — ŝi diris preskaŭ modeste. — ĉu vi ne sentas, kiel varmege estas?

—Ni iru en la laŭbon, — proponis Bohuŝka embarasite, kiun ankoraŭ tenis ravita la frapanta romantikeco de la priskribita sceno. ŝi mallevis honteme la okulojn, kvazaŭ estus farinta ŝi ian grandan kulpon.

—Ne, ne! — kriis Kristina ribele, — tien ne!

—Kien do? — demandis Bohuŝka milde.

—Kien ajn! Elen en la mondon, — diris amare Kristina, kaj larmo ruliĝis tra ŝia bela vizaĝo.

Nikolao rigardis sufere tiun ruliĝantan larmoguton, kaj pensis pri tio, se li nur povus ĝin forkisi de tiu ĉar-me-rava feinvizaĝo.

28

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Tria ĉapitro

En kiu estas rakontataj eventoj, kiu ne povis trovi lokon en la antaŭa ĉapitro

Nikolao Mirkowszki estas unu el tiuj homoj, pri kiuj virinoj opinias: ili estas interesaj. Li havis grandajn, parolantajn okulojn bluajn, abundan hararon blondan, sveltan staturon kaj lertajn manierojn. Nur antaŭ duonjaro li hejmenvenis, por kompletigi siajn ju-rajn studojn hejmurbe en la minista akademio, kaj se la bonŝanco lin favoros, li ekvojos en la vivon kun la espero, fariĝi iam minafera konsilisto. Li povos tion atingi; li havas sufiĉan talenton por tio; krome li povas ankaŭ adaptiĝi al la vivo. Kiel dirite, li estas nur ekde duonjaro en Selmec kaj jam arbitranto ne nur en junularaj ren-kontejoj, en la ”Ora Meĉujo” kaj ĉe la ”Vigla Martelo”, sed ankaŭ en virinaj salonoj, ĉar li ne ĉiam tiel mallertas, kiel nun, kiam li staras muta, rigidiĝinta, enradiki-

ĝinta en la tero antaŭ Kristina, kaptante kontraŭvole per la manoj al la folioj de robiniujo super la kapo, kiujn li kvazaŭ volus demandi, dum li ilin fingrofrotas distrite:

”ĉu ŝi min amas? … Ne amas …”

Neniel li povas kompreni, ke se Kristina lin amas, kial ŝi ploris, kial ŝi elprenis tiel rapide siajn manojn, dum li 29

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

demandis pri la reciprokado de sia amo, kaj kial ŝi fariĝis meditema kaj malgaja …

Dia malhelo estas en la virinaj koroj, sankta mistero, plena de poezio, ĉarme rava ombro de la timata realo.

Ho, la unua konfeso estas granda vorto poezia.

La herboj suspiras reveme al la bela knabino: ”Paŝu ĉi tien, surtretu min: mi fariĝos pli freŝa, pli verda …”

La sunradio vokas malsupren al la junulo: ”Ankaŭ vi havas mondon, pli grandan ol la mia: pli grandan kaj ankaŭ pli belan …” La proksimiĝanta krepusko postla-sas urĝan mesaĝon al la nokto: ”Ne venu, restu for … ĉi tie okazis io, kion vidante, eĉ vi ne povus resti malhe-la” …

Kaj kiuj elparolis ĉi tiujn grandajn vortojn, aŭskulta-tajn kun frapita raviteco de la universo, la enamiĝinta junulo kaj la kuraĝa knabino, ankoraŭ plustaras mutaj, mallertaj, kaj atendas timeme, kun batantaj koroj , kiam la firmamento falos sur ilin.

—Ho , Dio mia, kion mi faris, kion mi faris … kion mi faris! — elflustras Kristina, kaj sentas, kvazaŭ la mondo komencus kunpremiĝi en grandan, rondan knedaĵon kaj turniĝi ĉirkaŭ ŝi kun sovaĝa rapideco, ĉiam pli proksime.

Senforte ŝi mallevas la kapon kaj manojn, kiel mortan-ta birdo siajn flugilojn, ŝanceliĝe ŝi iras al Bohuŝka, kaj apogas sin al ŝi alŝultre.

30

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Kaj Nikolao ne havas eĉ unu vorton responde, konso-le: obtuza apatio lin ekregas, kaj subpremas la naski-

ĝontan penson en ties ĝermo. ĉi neatendita evento donis tiel fortan puŝon al lia koro, ke simile al trosvingata pendolo, ĝi kapricas inter ekstremoj. Kaj la ekstremoj buntas per specifaj bildoj, en mil renoviĝadantaj varian-toj, laŭ tio, ke li kredas esprimiĝi penton, heziton, indi-ferenton, senesperiĝon, malĝojon aŭ amon en la okuloj, voĉo, gestoj de Kristina.

Fine Bohuŝka reakiras unua sian spiritan ĉeeston, kaj diras kun la kutima vigleco:

—Nu infanoj, tiom sufiĉas el tio ĉi: ni iru vere ien.

Promenado efikos al vi bone, karulno. Nikolao, donu vian brakon!

Al Nikolao ankoraŭ restis tiom da saĝo, ke li donis la brakon ne al Bohuŝka, sed al Kristina.

Tiu ĉi ektremis kaj ekskuis sin, kiel se fremda mano tuŝas dormanton.

—Dio mia, Dio mia! Mi vin ne komprenas … — ekpa-rolis Nikolao per subpremita voĉo, kaj metis la manon, kiun la knabino hezitis akcepti, sur sian varmegan frunton.

—ĉu vi … min? ĉu mi diris ion?

Kaj mirante ŝi rigardis al Nikolao per siaj grandaj, parolantaj okuloj.

31

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Ne frenezigu min! Ne malfermu antaŭ mi la ĉielon, nur por ke mi blindiĝu pro ĝia lumo, kaj por ke poste ĝin fermu antaŭ mi. Kiel eblas, ke vi estas tiel ege kruela?!

—Nu kio?! — petolis Bohuŝka, — estis nur ŝerceto, nenio alia.

—ĉu ŝerco? — eksplodis Nikolao amare, kaj kovriĝis lia vizaĝo per ruĝo. — Diri ”mi vin amas”, poste diri ”mi vin ne amas”, — ĉu tio estas ŝerco? Tio estas nur vortoj, kaj vortoj estas nur malplena aero! Sed aero povas en-havi venenon, karaj fraŭlinoj! Aŭ vere, vere … ja morti-gi koron, ankaŭ estas ŝerco.

Kiam Bohuŝka rigardis al la taŭzita vizaĝo de sia frato, ŝiaj ruĝaj lipetoj, kreitaj por kiso, tuj kurbiĝis je ploro. Kun natura timiĝo kaj ĉarma naiveco ŝi falis ĉirkaŭ la kolon de Kristina.

—Vidu, vidu, — ŝi diris viŝante al si la larmojn, — nun restis vere nenio, ol …

La hezitema rigardo de Kristina alprenis demandan karakteron.

—OI ke vi amu ĉi tiun folan knabon Nikolao. Vidu, kiel li malĝojas …

Kun kata flatemo ŝi karesetis la mentoneton de Kristina, ambaŭmane levis al si ŝian pendantan kapon, kaj per afabla, persvada voĉo diris: 32

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Nu, jam amu lin! — Poste senpacience ŝi aldonis: —

Unufrape lin ekamu … nu, ekamu! Li faros ion kontraŭ si. Li ĉiam estis obstina, neklinebla …

Kristina levis spiteme la kapon.

—Ne eblas, — ŝi diris malrapide, — mi ne povas fari, mi amas iun alian … Mi kredas … mi pensas.

—Vi amas iun alian! — kriis Nikolao, kaj liaj okuloj larĝiĝis je grandeco de pugnoj. — Estas neeble! Pripen-su pli bone, diru, ke vi nur ŝercas!

La suno malheliĝis, antaŭvento de proksimiĝanta tempesto tremigis la foliojn de la robiniujo, la varmego kreskis ĝis netolereblo. La junulo faris kelkajn paŝojn por foriri, sed post iom da tempo li falsidiĝis senforte ĉe arbotrunko, kaj kovris sian palan vizaĝon.

—Vi kaŭzis grandan doloron al mia koro, — li diris milde, kaj antaŭgarde turnis sian riproĉan rigardon, vualitan de larmoj, for de Kristina: ĝi ne doloru al tiu, kiun li tiel forte amas.

¯i tamen doloris al Kristina. ŝi paŝis ŝanceliĝe al Nikolao, kaj mallevis ambaŭ manetojn sur lian kapon.

—Nikolao, kio vin trafis? ĉu vi koleras al mi, ĉar mi estis sincera al vi? Dio mia! Ne forlasu min, restu bon-kora, akceptu min kiel …, ho Dio, kiel elparoli? … kiel edzinon.

Nikolao tuj saltleviĝis, la larmoj sekiĝis el liaj okuloj, lia vizaĝo fariĝis fiera.

33

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Estu trankvila. Ankaŭ mi ne plu sopiras al vi, — li diris obtuze, per mezurita voĉo, — sed mi vin ankaŭ ne forlasos. La amo estas senmorta! La amo ne perdiĝas, kiel surtretita vermo, nur alprenas ian formon. Amu, kiun vi volas, sed estu mia edzino.

Poste li rektigis sin en sia tuta alto, liaj okuloj ĵetis faj-rerojn. Mirfrapite Kristina retroiris paŝon for de li, kaj diris afable, sed malgaje:

—Jes, Nikolao; mi volas fariĝi via edzino, por ke vi min konsolu per via sindona amo, por ke vi helpu al mi toleri la vivon, por ke …

Torenta larmopluvo trakovris la belan vizaĝon.

Ho, Nikolao ne povis plu rigardi tion senage. La de-mono de kolerego lin ekposedis, disgalopis tra liaj vejnoj, kaj ekfajreris el liaj okuloj. Senkonscie kaj kun certa krudeco li ekprenis la brakon de la knabino, lia mina-ca, malmilda voĉo tremis.

—Ne, ne Kristina! Neniam, ne … Neniam ion ajn … Ni mortos! Kaj vi, kaj mi. Mi ne permesas, eĉ se la firmamento krevos, falos, mi ne cedos … Mi ne cedos eĉ ha-reton vian, efemeran ombreton de via unusola hareto, ĵetitan sur la muron … Vi mortos! — li kriis, kaj lia voĉo laŭtiĝis je tondro, — se vi ne diros la nomon de la viro, kiun vi amas!

Kristina provis rideti, mordis en la lipojn per siaj blankaj dentetoj, por subpremi la larmojn.

34

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Kiun mi amas? Neniun, Nikolao! Neniun, neniun …

La e˛o de la monto Szitnya rediris dufoje: ”Neniun …”

Nikolao ne lasis ŝin, sed dum per unu mano li ŝin for-puŝis impete, per la alia li premis ŝian brakon tiel forte, ke la malfeliĉulino eksiblis pro la akuta doloro. Li ne plu estis homo, sed ĵaluza, sovaĝa besto. Monstro, kiu ne pensas, sed kuntreniĝas de pasioj.

—Ne estas vere, Kristina! Vi min trompas! Mi devas scii … mi volas!

—Do bone; mi vin ne amas, sed ankaŭ alian ne, almenaŭ ne tian, kian mi povus nomi; mi revas pri viro, tiel bela, kiel Don Alvira en la romano ”Nigra Virino” kaj tiel brava kaj facilanima, kiel Athos en la ”Tri musketeroj”, tiel amanta, tiel senkompara, kiel Gaston en la ”Tri oraj haroj”, tiel multescia, kiel Ivan Berend en la ”Nigraj dia-mantoj”.

—Tiam vi estas ja vera malsaĝulineto! — ekridis Bo-huŝka bonhumore. — Vi aŭskultu nur al la vortoj de tiuj nubirantaj poetoj!

—Ho Dio, mi mem ne scias vere, kia li devus esti … Mi sentas nur, ke ne tute tia, kiel Nikolao … Ve, mia kapo preskaŭ krevas! Se Nikolao estus iomete, nur tre iomete alia, mi lin vere amus …, sed nun … nun …

Nikolao nun pli preme tenis ŝian brakon.

35

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—… Nun mi volas fariĝi via edzino nur, ĉar vi estas bela …, tute plaĉa knabo, kaj onklo Csutkás kaj Luppán petis min edzine de mia patro en la laŭbo.

Kun timema rigardo ŝi turnis sin al la ĝardeno.

Kaj vere, sur la vojeto, borderita de riboj, la tri sinjoroj paŝis al ili.

Kavaliro Luppán atingis unua la gejunulojn. Lia viza-

ĝo brilis de ĉiela-miela afableco.

—Jen, jen, — li alvokis joviale, — vi certe ploris, Kristina! Kiu vin plorigis? Aha! Csutkás. Nun mi jam memoras … Csutkás. Damnita maljuna fripono … Sed ĉit, jen li venas … Li povus aŭdi …

Sinjoro Luppán retrorigardis esplore.

—Jes, jes, damnita maljuna fripono, kiu krome estas ankaŭ ridinda. Jes, jes, mi kuraĝas aserti antaŭ la tuta mondo …

Kun heroa gesto li returnis sin por ĉirkaŭrigardi, ĉu Csutkás ankoraŭ malproksimas, poste li daŭrigis mallaŭ-

te:

—Sed ĉar li estas tre galoplena homo … mi ne volus, ke tio venu en liajn orelojn, la troa galo malutilas al lia sano. Vere, fraŭlino, vi faris bone, ke vi forkuris. Mi pri-jesas, Kristina mia! Per nenio vi estus povinta min dis-tingi kontraŭ la ”maljunulo”. Tio estis konfeso, Kristina.

Delikata, sed komprenebla; mi ĝin komprenis !

36

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Ho, ho, onklo Luppán, — interrompis lin Kristina kun ruzeta rideto.

Virinoj kapablas en la sama minuto plori, malami, koleri, ami, revi kaj rideti. Samtempe ili estas naivaj sim-plulinoj kaj rafinitaj diplomatoj.

La alparolo ”onklo” frapis kavaliron Luppán.

—Ej vi, ej vi, raneto, knabineto! Vidu, vidu, kiel ŝi min priŝercas. Hm, Kristina … mi kredas, vi ne tro insistas pri la alparolo ”onklo” kaj pretas ĝin ŝanĝi je pli ĝusta. Pli

ĝusta, mi diris, Kristina, sed mi povus diri ankaŭ: pli dolĉa! …

Nikolao metis maltrankvile unu piedon sur la alian, kaj se la petega rigardo de Bohuŝka lin ne mildigus, Dio povus diri, kiel tranĉe li ofendus la mingrafon.

—Onklo Luppán ŝercas, — diris Kristina, kaj levis sian katunan antaŭtuketon kun gracia petolemo, tiel ke ĝi kovru tute ŝian vizaĝon antaŭ sinjoro Luppán, kaj ankaŭ tiun afektitan mienon, kiu igis Bohuŝkan, vidanta ĝin deflanke, eksplodi en petolan ridon.

—Jam denove! — diris Luppán plendavoĉe. — ĉu mi aspektas, kiel ŝercanto? Ne tiel, Kristina! La vortoj de serioza viro, kiel mi, valoras kvazaŭ ili estus presitaj.

Poste vidu, mi estas tute por tio, ke oni min amu. ĉiuj miaj fibroj estas por tio. Mi povas min konsideri provi-ta, sperta individuo, ne ia adoleskulo, ĉe kiu ankoraŭ 37

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

verdas en la kapo, kiu bolkape ekvojas en la Saharon de la vivo .

Sinjoro Luppán spiris profunde ĉe tiu ĉi pompa esprimo, li volis vidi la efikon, kiun li elvokis per ĝi sur la vizaĝo de Kristina, por kiu celo li kontraŭvole kaptis post ŝia antaŭtuko, por ĝin flankentiri kun aminda pe-tolo.

—Ne, ne, ne! — ŝrikis Kristina, kurante kelkajn paŝojn for al Nikolao.

La maljuna amanto postkuris ŝin, kaj ameme prenis la kurantan anĝelon, stumblintan je trogo surkorta, ĉe la talio. Ho, kiel bategis ŝia koro! …

—Kie do mi ĉesis! … Jes ja, jes ja … — li balbutis kun fajrerantaj okuloj.

—En la dezerto Saharo, — lin atentigis Bohuŝka.

—Jes do. Mi diris, ke mi jam estas sperta homo, ĝuis la plezurojn de la geedzeca vivo, mi enestis en ĉi sankta ligo, mi jam entombigis unu edzinon. Ho mi jam entombigis unu, kaj kapablas ankaŭ alian …

La emociiĝo, kiel kutime en tiaj kazoj, malhelpis lin por momento en la parolado, kaj kvazaŭ lacigita de la plezuro, li ellasis la gracian talion de Kristina, pro kies tuŝo mirinda, ekscita varmego inundis liajn vejnojn, kaj pulsante galopis tra liaj senfortiĝintaj membroj.

38

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Etombigi, jes ja, entombigi … Aŭ pli precize, ne ja!

… Kion mi diras? Mi volis uzi la vorton: feliĉigi. Aŭdu, Kristina, feliĉigi! Vi estas inda fariĝi mia edzino.

En ĉi tiu momento, kiam sinjoro Luppán jam tute regis la situacion, neatendite alpaŝis sinjoro Csutás, kaj metis sian dikan, vilan manon, havantan nun plumban pezon, sur lian ŝultron.

—Homo! — li diris, surpezante ankaŭ la alian manon.

— Ne estu triviala! ĉu vi ne vidas, ke ŝi fremdas al vi, kiel sanskrita litero al mi. Fakte, la knabina koro estas litero, ĉu ne, Csemez? Litero muta, tamen parolanta. Mi konas ĉi tiun literon, Luppán, kaj scipovas ĝin legi. ŝi kroĉiĝas al mi …

—Amikoj! — interrompis ilin sinjoro Csemez, alpren-ante seriozan mienon, dum li umadis sur la ora ĉeno de sia horloĝo per unu mano, — la afero, kiun vi tuŝas, estas delikata privataĵo; la objekto, kiu mallongigis la hodiaŭan fantoludon, estas familia afero, kaj dum unupar-te ĝi ne meritas tiom da vortoj, kiom tiel eminentaj kaj bravaj viroj malŝparas por ĝi, aliparte konsideru ankaŭ, ke ĉeestas junaj gastoj de mia filino, la eta Bohuŝka kaj Nikolao, por kiuj estas ankoraŭ tro frue kunaŭskulti tiajn tiel nomatajn ”scenojn” …

39

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Sinjoro Csutkás kapbalancis jese, sed Nikolao antaŭ-

enpaŝis, kaj levinte fiere sian belan kapon, diris per de-cida, sonora voĉo:

—Permesu al mi, kara sinjoro, sed mi havas nenion kontraŭ tiu ĉi sceno; eĉ, mi mem volas en ĝi roli; ankaŭ mi amas Kristinan, ankaŭ mi petas vin por ŝia mano …

Sekvis silento solena.

Sinjoro Csutkás viŝis per tuko sian ĉiam pli ŝvitantan frunton, kaj apenaŭ aŭdeble grumblis: ”Junuleto trokuraĝa.”

Kavaliro Luppán mordis sian lipon, kaj levis la manojn alĉiele, kvazaŭ plendante al la forpasintino en la alto: ”Vidu, kara, vidu Esterinjo, Laĉjo mia, denove kia misaĵo!”

Nur sinjoro Csemez konservis sian flegmon, kaj alri-gardinte sian kunulon kun ruĝiĝinta vizaĝo de la kapo

ĝis la piedoj, antaŭparole snufis unufoje el la tabakujo, kaj lasis fermiĝi ĝian kovrilon kun tiel aplomba klako, ke antaŭvideblis tiu eksterordinara evento, per kiu la sino de la sekva minuto estis gravediĝanta.

Kaj tiu ĉi ekterordinara evento estis la deklaro de sinjoro Csutkás.

—He-he-he! La situacio komplikiĝas. Vera Gordia nodo! … Ankaŭ ĝis nun la situacio estis delikata, je unu fadenlarĝo pli aŭ malpl, ne gravas … Nu, juna sinjoro, bone, tre bone, he-he-he! Ankaŭ vi paŝis en la arenon!

40

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Kial ne? Mi konas vian patron. Brava honestulo kaj mia bona amiko … Nu, atendu iom, baldaŭ mi distranĉos ĉi tiun Gordian nodon per io. He-he-he!

—Patro! — diris Kristina, prenante la manon de sia patro, — mi devas al vi konfesi, ke …

—ĉit! Vi devas konfesi nenion. Mi faris elaboratum15

en mia kapo responde al la deklaroj de miaj karaj amikoj, kaj ĉi elaboratum neniom tuŝiĝas pro ĉi tria deklaro, samkiel ne povus tuŝiĝi sekve de viaj vortoj. ¯i estas firma, kiel Ciono. La vera amo estas kiel oro de tri karatoj, sed ankaŭ la vorto de vera viro estas, kiel oro de tri karatoj. Kaj Stefano Csernez estas vera viro.

Sinjoro Csutkás kaj kavaliro Luppán konsideris ĝuste pro ĉi forte efikaj vortoj paŝi antaŭ la ”veran viron”, kaj varme premi lian manon.

—Dankon, — li diris, — sed ĉi tie estas diable varme.

Kie estas la biero, Kristina? Portu la kruĉojn post ni en la ĉambron. Jes, sinjoroj, ni iru en la ĉambron, ĉar, ĉar …

Li haltis, ne scipovis trovi la logikan fadenon, por fini la frazon.

—ĉar — ja ankaŭ la kruĉoj estos tie. Ankaŭ vi rapidu, Kristina. Ankaŭ vi aŭdos: Stefano Csemez ne sekretu-mas, kion li diras, tio estas dirita. Se li elpensas ion apar-tan, li porhavas rajton, se li diras sensencaĵon, ankaŭ por tio; ĉiu mem estas sinjoro de siaj pensoj.

15 elaboratum: propono, plano (latine) 41

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Post ĉi scienca ekspliko li disrigardis kun memplaĉa vizaĝo, kaj instigis aparte ĉiun ĉeestanton eniri la farbitan antaŭkameron, de kie oni povis paŝi rekte en lian kabineton.

ĉi tiu estis ĉambro, inspiranta tuj scienculon. Ne nur pro tio, ke pasintjare oni balais en ĝi lastafoje, ke sur-planke, surseĝe, surŝranke dise-mise kuŝaĉis dikaj, ŝimaj foliantoj, diversaj retortoj, kaldronoj, provotuboj kaj aparatoj, sed ankaŭ pro tio, ke sur la muroj kovrege pendis portretoj de doktaj viroj en talaro kaj kun nuda kolo, kaj tiuj de mondfamaj alkemiistoj. Kvankam la scienco de ĉiuj kune ne valoris ŝtopeton da bona piptabako; kaj se Csemez volis plezuriĝi per trajtoj de vera ”orfaristo”, kun bona fido li povus pendigi la portreton de juda uzu-risto, certa Luka Zeelig, kiu pruntadis je la salajrobileto de la sinjoroj instruistoj por ”moderaj” procentoj.

Dum la biero estis servata, deprimiteco regis en la malserena ĉambro, sed la biero subpremis la deprimon, kaj sinjoro Csemez, malbarinte lokon al ĉiuj kun la aten-tigo: nenio tuŝendas, kaj post kelka gorĝoraspa tuseta-do komencis jene sian elaboratum:

—Mi estas tre honorita …. Mi diras, vere. Kaj ke ankaŭ Kristina estas honorita, mi diras, samvere … Honorvorte.

Sed la afero statas tiel, ke mi havas principojn; mi ne donas la filinon, mi ŝin bezonas. Vi diras, ŝi estas bela, floranta kaj kara, kaj pro tio vi ŝin volas, sed ankaŭ mi 42

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

ĝuste pro tio ŝin volas. Ankaŭ mi bezonas ĝuste la belan, la karan. Floru ŝi por mi! ĉar ni konsideru la malon, se ŝi estus nek bela, nek kara, nek floranta, vi ŝin ne volus, sed mi ankaŭ tiam devus ŝin voli. El tio sekvas, ke tio min malavantaĝus, do mi meritas havi ankaŭ avantaĝon.

La maljuna Csernez estas homo kun obstina kapo, kaj ne ekzistas povo por eltiri el lia kapo tion, kion li plantis en

ĝi; mi donos mian filinon nur al tiu homo …

Li prenis longan spiron, fermis la okulojn, kaj reĵetis la kapon.

—Nur al tiu homo, nur al tiu …

Li faris mallongan paŭzon, kaj pugniginte ambaŭ manojn, li etendis la brakojn.

—… kiu portos al mi tiel grandan orpecon, kiel Kristina.

Morta silento, nur Bohuŝka subridas.

—Mi opinias, tiel grandan, veran orpecon. Se ĝi estos eĉ nur lodeton malpli, estos kiel neniom. Mi ĵuras, kiel neniom …

Kavaliro Luppán vigle intermetis:

—Revo! Tio estas revo, Stefano!

Sinjoro Csemez rigardis la interparolinton kun indig-no, kaj respondis kun digna, malrapida tono:

—Nun parolas la patro, sinjoroj, ne la bona amiko! La serioza, matura patro. Donu la ŝuldatan respekton! La ideo estas romantika, sed ne malsaĝa. Kion mi diris, tio 43

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

estas dirita. Ni ne parolu plu pri ĉi tiu temo. Transdonu tiun kruĉon, filino Kristina!

Sinjoro Luppán prenis sian ĉapelon ĉe tiuj ĉi vortoj, kaj rediris el la pordo:

—Adiaŭ, Stevo! Neniam mi estus kredinta! ĉi tiu maniero egalas la primokadon de malriĉuloj. Bone, Stevo!

Mi diras, bone, Stevo! Jes, mi diras …

Batferminte post si la pordon, kaj farante kuraĝajn frapojn per la malfermita pluvombrelo tra la aero, li foriris grumblante. Nikolao sidis enpensiĝinte por momento apud sia fratino, kiu — post la vortoj de Csemez, la-santaj nenian pluan esperon — premis kuraĝige la manon de la frato; sed eble ne necesis kuraĝigo: ĉi momen-ta malsereniĝo, vidiĝanta sur lia frunto, estis eble nur la efemera ombro de akuŝata, kuraĝa ideo.

Montrante trankvilon, li stariĝis kaj paŝis antaŭ Csemez.

—Mi vin aŭskultis, — li diris, — kaj vin kaptos per via propra vorto: mi portos al vi tiun grandan pecon de oro.

—Ha, ha! — elvokis sinjoro Csemez mirigite. — Vi ĝin portos?

—Ne hodiaŭ, nek morgaŭ, mi mem ne scias, kiam: sed mi ĝin alportos, aŭ — mi mortos.

En la okuloj de Kristina ekbrulis mirinda fajro, kiu —

simile al brulanta kandelo — ŝajnis emani longajn, mal-44

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

larĝajn flamojn al la junulo, kiu sub la influo de la bru-laj radioj mallevis sian animitan vizaĝon.

—Ho, Nikolao, — flustris la knabino feliĉe, — tio estas bela, romantika vorto de vi. Amu min tiel forte! Nun mi sentas, kvazaŭ ankaŭ mi vin amus, ankaŭ mi tiel forte vin amus.

Sinjoro Csutkás disrigardis senkomprene al la ĉirkaŭ-

starantoj, poste malgaje mallevis la kapon, kaj unu post la alia malfermis la trokreskintajn ungolancojn de siaj pugnigitaj manoj, kvazaŭ li nombrus aŭ klarigus ion hel-pe de tiuj al sia animo. Kelkaj stertorecaj suspiroj leviĝis de tempo al tempo el lia brusto, fine li fermis la okulojn, liaj longaj, taŭzitaj brovoj tiriĝis super ilin, kaj li ekirigis sian larĝan manon al la ventro, por trapalpi la nukso-grandajn arĝentajn butonojn sur la veŝto, kvazaŭ li di-venadus per ili: ”ĉu pastro … soldato … senfeligisto …”

Poste laŭte li singultis du-trifoje, kaj balbute ellasis tra la dentoj:

—Nu, ne gravas … ne gravas! Ili kroĉ … kroĉigas al mi.

45

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Kvara ĉapitro

Estos klarigita la mirinda forto *de la vorto ”tempus” ***16 ** al la leganto La arbaristaj kaj ministaj lernantoj estas tre originalaj knaboj. Ili trovas grandan plezuron en provado de fortoj kun la mondo, socio, instruistoj kaj aktualaj ideoj, kiujn bagatelojn ili kunprenas sub la kolektiva nocio:

”indiferentaĵo”, kaj neglektas.

La akademia junularo estas aparta ŝtateto, laŭmode-le de germanaj studentaj societoj; ĝi estas multrilate la karikaturo de la nuna socio, sed en certa aspekto havas apartajn trajtojn. La societa spirito forĝiĝas ĉi-kaze en veran fratecan ĉenon, kvankam ne sen miskreskaĵoj. Se studento estas arestita pro misfaro, la ceteraj pretas oferi sian vivon por lin liberigi: amase ili sieĝadas la juĝejon,

ĝis ĝi cedas antaŭ la tempeste esprimiĝanta komuna volo — malfavore al la justeco; la justeco ja ne havas gor-

ĝon por kriado, nek pugnojn por minacoj, nek grundon, domon aŭ ajnan nemoveblaĵon, sekve ankaŭ ne influon en Selmecbánya. Se drinkejestro aŭ kafejestro ne kredi-tas al studento, tio estas tuj kaŭzo por milito, kaj al tiu malfeliĉulo ne restos kviete inter la antikvaj muroj de la 16 tempus: origine tempo, poste prokrasto, domaĝo, ŝirmateco.

46

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

or-fruktanta urbo; li povas tuj fermi sian negocejon, ĵeti

ĝian ŝlosilon en la plejprofundon de puto, ĉar pri kio la staĝantoj juĝas ”for”, tio estas mortinta por ĉiam. La estro de ĉi originala societo estas tiu, kiu trinkas plej multe da biero dum unu sido, kaj tiu ricevas la titolon de

”bierreĝo”.

La bierreĝo estas granda sinjoro, kun preskaŭ senlima potenco, kiun reguligas nur la ŝtatkonsilio, konsistanta el la du plej grandaj vintrinkantoj. La impostopagantaj servutuloj, la ”semitoj”, estas la unuajaruloj, kiuj sub-komandiĝas kiel servistoj al pli maljunaj studentoj, kaj submetiĝas kun blinda obeo, ĉiu al sia ”veterano”, por kio ili patronatas de ĉi lasta, kaj ricevas sian parton el la graco, ke la kvarajaruloj, ĝuantaj vastan reputacion, deg-ne permesas gastigi sin el ties monata stipendio; ja por ĉi tiuj jam ĉio permesatas en ĉi kulpa mondo: bati, frapi, frakasi, trapaŝi ĉion kaj ĉiun senpune; civila leĝo ilin ne retenas, homa forto ilin ne malhelpas, Dian leĝon ili ne atentas — respektas nur unusolan vorton inter ĉiaj teraj potencoj.

ĉi unusola vorto estas: tempus.

Se minista staĝanto skribus tempus sur centforinta monbileto, kaj ĝin forĵetus surstrate, eble dum pluraj tagoj neniu ĝin levus, ĉar tiu ĉi vorto signifas: ”¯in ne tuŝu!” Kaj ve al tiu mortemulo, kiu ĝin tamen tuŝas. Se veterano diras pri semito: ”tempus al mia semito”, ĉi tiu 47

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

fariĝas tuj vere sankta kaj netuŝebla persono; se sur sub-

ŝtofo de mantelo estas inke skribita tempus, eĉ ŝtelisto ne kuraĝas ĝin forpreni, aŭ se ĝin tamen forprenas, la sekvan tagon tremante ĝin kaŝportas returnen. Sur kio tempus ne vidiĝas, estas ”res nullius” 17: se iu ĝin ŝtelas, havas bonŝancon, neniu rajtas ĝin serĉi.

Sed ĉi tio estas tre ampleksa kaj ankaŭ ne amuza afero, krome ne apartenus al nia rakonto, se mi ne devus klarigi, kial la vorto tempus estis ĉizita sur la geedza ringo, kiun Nikolao Mirkowszki tiris sekvatage sur la fingron de Kristina.

Li venis posttagmeze, kaj trovis ŝin sola. Li estis pli pala ol kutime, la postsignoj de la nokto, tramaldormi-ta pro la hieraŭaj okazintaĵoj, vidiĝis sur lia bela vizaĝo, alivorte: lin faris pli interesa.

—Mi venis por adiaŭi, Kristina.

Kristina demetis el siaj manoj la akvumilon, el kiu ŝi aspergis la florojn, kaj mirante direktis siajn grandajn, nigrajn okulojn al Nikolao.

—Kien vi iros? — ŝi demandis malrapide.

—En Kalifornion, San-Franciskon, aŭ mi ne scias, kien

… En lokon, kie oni fosas oron.

—Ne ŝercu!

17 res nullius: jura esprimo, havaĵo sen posedanto. Nenies aĵo * (latine). *

48

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Jam hieraŭ mi decidiĝis. Ne plu demandu; mi iros, Kristina, ĉar mi vin amas neesprimeble, kaj restis nur la demando, kiom …

—Kiom da funtoj mi pezas, ĉu ne! — diris Kristina ridetante, sed ŝia rideto estis trudita, senkolora.

—Jes, tion mi devas scii antaŭ ĉio, Kristina, — respondis Nikolao serioze.

—Mi pezas okdek unu … Mi sidis pasintan semajnon sur la pesilo ĉe la lama buĉisto.

—Multe, tre multe! — li ekspiris kaj aliris ŝin malrapide, prenis ŝian maneton, kaj aldonis al siaj antaŭaj vortoj: — Sed ne gravas … Unu, du funtojn pli-malpli …

Post tio li elprenis el la veŝtopoŝo arĝentan ringon, sur kiu li mem gravuris nokte la vorton tempus, kaj tiris ĝin sur la fingron de la knabino.

—Jen al vi, Kristina, ĉi tiu ringo! Oran mi ne povas doni, mi ne povas malŝpari oron, sed ankaŭ tia bone taŭgas por la celo: Ekde ĉi tiu momento vi estas mia fianĉino. ĉu ne vere?

La knabino balancis mute konsenton per sia bela kapo.

—Sed ĉu vi min atendos? Se dum pluraj jaroj mi ne revenus, vi ne aŭdus famon pri mi, mi ne povus skribi leteron, ĉu malgraŭ tio vi min atendos? ĉar se ne, tiam

… tiam, eĉ se mia koro krevos, forĵetu tiun ringon.

Anstataŭ forĵeti, Kristina levis ĝin al la lipoj kaj kisis.

49

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Mi vin dankas … — li flustris. — Dankon. Nun mi jam estas forta, nun mi jam atingos la celon. La memoro pri ĉi tiu momento min akompanos, kunestos kaj hel-pos. Aŭ la vera amo jam ĉesis fari miraklojn! Mi sentas, ke ne. Adiaŭ, kara … kara Kristina!

—Ne, ne, Nikolao … Eble vi ne devas for tiel rapide!

Haltu! Mi parolos kun mia patro, li devas for de tiu stranga ideo. Ne eblas, ke vi foriros, ne eblas.

Nikolao skuis la kapon.

—Mi konas vian patron, Kristina, li estas la plej obstina homo en la mondo. Dio kun vi, ankoraŭfoje! Kon-servu vian amon al mi, pri vi mi zorgis, tiu ringeto vin konservos por mi …

La knabino prenis pretervole la brakon de Nikolao, kaj ne ellasis ĝin longe, ĝis ŝi konsciiĝis, ke tio eble ne decas, kaj ruĝiĝinte ŝi ekflustris:

—Ho, faru, kion vi opinias ĝusta; mi vin amos ĉiam, kaj atendos eterne … Dio atestu por mi …

En la okuloj de Nikolao kolektiĝis larmoj, subite li for-turnis la vizaĝon, kaj per kuraĝa, lerta ekmovo li klinis sin malsupren al Kristina, kisis ŝiajn koralruĝajn lipojn, kaj elimpetis kiel amoko tra la pordo.

Statue ŝtoniĝinta, senmova, per fiksitaj okuloj ŝi lin postrigardis, ekpremis la manojn alkore, kaj sentis, ke la voĉo formortas, ŝiaj vivofortoj rapide konsumiĝas, simile al postsigno de surspiraĵo sur klingo.

50

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Li foriris … — ŝi pli pensis, ol diris, kaj ŝia koro tordiĝis — … foriris, foriris! — ŝi kriis poste jam laŭte. Sku-tata de ploro, ŝi falsidiĝis sur seĝon. Li ja estas kiel he-rooj en la romanoj.

51

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Epilogo

Ekde tiu tago neniu vidis Nikolaon Mirkowszki en Selmec. Li foriris sen postsignoj, forlasante la gepa-trojn, la fratinon. Dum tuta jaro ne venis famo pri tio, kien li malaperis, iris, en kiun-parton de ĉi vasta mondo lin pelis la pasio, ĉu li vivas aŭ jam mortis.

Finfine venis letero al Kristina, kun poŝta stampaĵo el San-Francisko; ĝia enhavo estis precize la sekva:

’Kara Kristina mia! Mi vivas. Mi havas dek sep funtojn da oro, ankoraŭ mankas nur sesdek kvar. La scio, ke fine vi estos mia, min vivigas kaj feliĉigas. Vian respondon direktu al San-Francisko, ’Hotelo de Orserĉistoj’. Tien mi iros por ĝi. Nikolao.”

Kristina tuj respondis:

”Kara Nikolao! Mi vin plu atendas! Mia patro estas neklinebla, li tamen iom progresigis la aferon. De kiam vi foriris, mi manĝas nur tiom, ke mi ne mortu pro mal-sato. Dio mia, kiel bone fasti por vi! Hodiaŭ mi pesigis min, kaj imagu, mi maldikiĝis dekkvar funtojn dum unu jaro. Se estos tiel ankaŭ plu, al vi ne malfacilos kunfosi la bezonatan pezon dum jaro.

Ho, Dio helpu, ke vi ĝin kunfosu! Kristina.”

52

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Pasis proksimume dek jaroj, sed respondo ne venis al la letero de Kristina. Dume la maljuna Csemez mortis, kaj la bela Kristina fariĝis floranta fraŭlino, kiu jam hon-tetas, resti sub knabina kapornamo. Sed ja ĉiuj scias, kial ŝi ne edziniĝas! En fora lando, trans maroj fosas ŝia fian-

ĉo oron el sablo, kaj ĉe ĉiu halto li suspiras. Ankaŭ la popolkanto tiel eternigis:

*Li fosas la oron, *

Hej, por kio li fosas! …

De la vizaĝo de Tinjo Csemez Post ĉiu sablero

*Unu rozo forflosas. *

Nura famo pri li estis rakonto de vagabondo, revenin-ta el trans la oceano, laŭ kiu li renkontis Nikolaon Mirkowszki en Brazilo, antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, tiam li jam havis duonkvintalon da oro.

Dio mia, se oni povus mesaĝi al li, ke jam nenio necesas, venu nur li, flugu rapide!

Sinjoro Csutkás kaj kavaliro Luppán estas ĉiutagaj gastoj ĉe Kristina; ili alkutimiĝis al la domo tiel, ke an-kaŭ post la morto de la maljunulo ili tie kunvenadas por konversacii, snufi tabakon. Pri edziĝo, amo jam neniu el ili pensas, estus ankaŭ vane, ja estas tie la ringo sur la fingro de Kristina: ”Tempus je mia fianĉino!”

53

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

Pri kiu estas dirita tempus, tiun neniu kuraĝas peti por edzino dum ŝia vivo.

Kristina atendis de tago al tago, jen kun perdiĝanta, jen kun reviviĝanta espero.

La necerteco havas ian doloran, tamen dolĉan poezion.

Se la dompordo ekknaras, aŭ io ekbruas ekstere: estas eble Nikolao, nun li metas la manon sur la klinkon; se la hundeto ekmurmuras, ankaŭ tio povas antaŭsigni la alvenon de Nikolao; se la tondilo falas el ŝia mano, kaj boriĝas pinte en la plankon, kara gasto atendeblas ĉe la domo: hodiaŭ alvenos Nikolao. Se kun sinjoro Csutkás, kiu nun fariĝis ankoraŭ pli vortŝpara, hazarde ili elparo-las samtempe la saman vorton, renkontos sin la ge-amantoj, Dio mia, eble vere li aperos …

En tiaj okazoj sinjoro Csutkás faras snufon laŭ sia sistemo kaj diras:

—Ne ekskludite! Se mi ne estus tiel maljuna, Kristina

… mi porirus, Kristina … jes, porirus kaj kaptinte je la orelo, mi lin rekondukus al vi. ĉu vi aŭdas, Luppán, mi estas tia homo, kiu lin porirus, ĉu vi aŭdas, lin porirus!

Povas esti, ke mi faros tion, Luppán. Mi faros tion.

Li klinas la kapon, kaj viŝas la larmojn el siaj malforti-

ĝintaj okuloj.

54

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

—Sed ne, ne! Mi ne povas iri, Kristina, mi ne povas ilin lasi … la knabojn … la disĉiplojn, ĉar ili kroĉiĝas …

jes, jes, kroĉiĝas al mi.

55

FRAŭLINO EL ORO

e LIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-171-2

56