% Gosta Berling % Selma Lagerlof
!(images/000001.jpg)
GÖSTA BERLING
eLIBRO
eLIBRO
Selma Lagerlöf
Gösta
Berling
I N K O
1
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Selma Lagerlöf
GÖSTA BERLING
Ela la sveda tradukis Stellan Engholm Lingve reviziita en 2002
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-140-2
JANUARO 2002
2
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Antaŭparolo
La hejmregiono de Selma Lagerlöf apartenas al la fer-industria parto de Svedlando. En pasinta tempo la indu-striaj entreprenoj, minoj, altfornoj, forĝejoj ktp., estis en la posedo de privatuloj, kiuj samtempe estis bienposedantoj. En tiuj grandbienoj — ”sinjorbienoj” — floris sufiĉe riĉa kultura vivo. La bibliotekoj enhavis la en- kaj eksterlandajn klasiku-lojn, kaj la novaj verkoj el Anglio, Germanio kaj Francio restis nelonge nekonataj en tiu iom fora angulo de la mondo.
Same grandan intereson oni havis ankaŭ por muziko kaj por pli ĝeneralaj kulturaj aferoj. Kompreneble la regulo havis es-cepton, sed ĝenerale la kultura nivelo estis konsiderinde alta.
Tiu grandbiena kulturo multe signifis por la tutlanda kulturo, kaj tiurilate la hejmregiono de Selma Lagerlöf nepre estas la plej elstara. De tie devenas Esaias Tegnér (1782–
1846), la plej grava sveda poeto de la pasinta jarcento, kaj lia samtempulo kaj samrangulo en la kultura vivo, Erik Gustav Geijer, historiisto kaj poeto. De tie devenas nia plej konata poeto de la nova tempo, Gustav Fröding (1860–1911) kaj longa vico da aliaj pli malpli konataj eminentuloj sur diversaj kampoj de kulturo.
Sed la vivo de tiu regiono havis ankaŭ aliajn gravajn trajtojn. Tie restis ankoraŭ popolaj tradicioj kaj kutimoj, superstiĉo, popolaj muziko kaj kantoj, fantaziplena kaj kolororiĉa popola rakontado.
3
GÖSTA BERLING
eLIBRO
En tiu medio naskiĝis Selma Lagerlöf 1858, en la ne granda ”sinjorbieno” Mårbacka, ŝia nuna hejmo, kaj tie ŝi pasigis la unuajn dudek jarojn de sia vivo. Laŭ sia propra atesto la rakontoj kaj fabeloj, kiujn ŝi aŭskultis en sia infanaĝo, tute okupis ŝian mensan vivon. Sed certe ankaŭ tiu speciala kul-turmedio multe influis al ŝi. Jam en sia infanaĝo ŝi revis pri verkado kaj ankaŭ verkis. Tiu revo kaj tiu verkemo restis, sed ŝi ne baldaŭ trovis klaran esprimon por sia spirita vivo.
Selma Lagerlöf fariĝis instruistino, ŝiaj verkplanoj plima-turiĝis. 1890 ŝi per la kvin unuaj ĉapitroj el Gösta Berling gajnis la unuan premion en literatura konkurso de la semajna gazeto Idun. La finverkita libro aperis en la posta jaro. Komence renkontis ŝin sufiĉe granda kontraŭstaro, sed post kelkaj jaroj ŝia pozicio en la literaturo estis firma. ŝi tiam forlasis la instrulaboron kaj tute dediĉis sin al verkado.
ŝia verkaro estas ampleksa sed havas malmulte da malfortaj punktoj. ŝi verkis multe da mallongaj rakontoj, ofte mirinde ellaboritaj. Inter la pli ampleksaj verkoj la plej elstaraj —
krom Gösta Berling — estas Jerusalem kaj La imperiestro de Por-tugalio.
Multajn el ŝiaj verkoj inspiris la hejmregiono, sed cetere ŝiaj motivoj estas tre variaj. Ofte la rakontoj estas tre intime ligitaj al apartaj lokoj, sed ŝi ĉiam lerte kaptas tiujn aferojn de la homanima vivo, kiuj estas komunaj por ĉiuj homoj kaj sa-me gravaj en ĉiuj terpartoj kaj ĉiuj tempoj. ŝiaj homoj senescepte estas agantaj homoj, sed la agado sur la materia plano estas nur esprimo kaj rimedo, la esenca afero estas la vivo kaj la evoluo de la homa animo. ĉion ŝi rakontas tre simple, tiel simple, ke multaj legantoj eĉ ne rimarkas la majstran 4
GÖSTA BERLING
eLIBRO
aranĝon de la materialo kaj la profundegan sencon de ofte ĉiutagaj okazoj.
Pro tiu simpleco kaj tiu ĝeneraleco kaj pro la profunda homeco en ŝiaj verkoj ŝi trovis legantojn en ĉiuj partoj de la tero, fakto atestita inter alie de tio, ke ŝiaj libroj estas tradukitaj en 37 lingvojn.
1904 la universitato de Upsala honoris ŝin per la titolo de honora doktorino. 1909 ŝi ricevis la literaturan nobelpremion, kaj 1914 oni elektis ŝin membro de la Sveda Akademio.
*
Kiam Gösta Berling unue aperis en sia nuna formo, renkontis
ĝin forta kritiko. Laŭdo ne mankis, sed ĝi estis escepto. Na-turalismo regis la literaturon, kaj al la plej multaj el la kritikistoj la verko ŝajnis frukto de senkontrola fantazio kaj aĉa romantikemo. Post nelonge ĝi tamen trovis admiranton kaj de-fendanton en la fama dana kritikisto Brandes. Lia opinio efikis ankaŭ en Svedlando. Kiam la dua sveda eldono aperis 1895, ĝi trovis pli varman akcepton ol la unua. Poste ĝi aperis en multaj lingvoj, kaj eksterlandaj literaturhistoriaj eminentuloj donis al ĝi lokon inter la plej bonaj epopeaj rakontoj de la moderna tempo.
Eble multo en Gösta Berling unuavide ŝajnas al vi kiel al la unuaj kritikistoj — stranga, plena de romantiko kaj senkontrola fantazio. Sed ne juĝu tro rapide! La medio, kiu povas ŝajni nekredebla al alilandanoj kaj eĉ al svedoj el aliaj provincoj, ne estas elpensaĵo. En la malnovaj feruzinaj bienoj fakte ekzistis tiaj homoj, precipe en Vermlando. Cetere tiaj karak-tertrajtoj estas tipe vermlandaj. Plue oni atentu pri la rakont-maniero. Unue, ankaŭ ĝi estas tipe Vermlanda: ĝi ŝajnas al 5
GÖSTA BERLING
eLIBRO
eksteruloj pli romantika ol ĝi efektive estas. Kiam Selma Lagerlöf iam laŭtlegis en radio ĉapitron el Gösta Berling, mi kun surprizo rimarkis ke tiu rakonto, kiun mi antaŭe opiniis romantika, efektive estas brila bonhumoraĵo. Due, ŝia rakont-maniero fakte estas tiu de la fabelo. Kelkfoje ni renkontas en ŝiaj verkoj okazojn, kiuj laŭ racia vidpunkto eble ŝajnas al ni ne plene motivitaj, ekz. la forpelo de la majorino kaj la komenco de la kavalira regado en Ekeby. Sed efektive tiuj mankoj estas nur ŝajnaj. Ilia kaŭzo estas nek manko de kompon-kapablo nek romantikemo. Por ŝi okazoj kaj okazoĉenoj estas konstruŝtonoj, kiujn ŝi kunmetas laŭ sia propra, plene lo-gika metodo. ŝi ne celas fari fotografan bildon de la homa vivo nek — kvankam majstra priskribanto de karakteroj —
fari psikologian analizon. ŝia celo estas prezenti la homan animon, kiu el neperfekteco, malharmonio kaj malkontento klopodas atingi ion, kio kontentigas ĝin. Egoismo, en la plej vasta senco de la vorto, plej ofte gvidas ĝin, kaj multe da memkaŭzitaj suferoj ĝi devas trapasi, antaŭ ol ĝi komprenas, kio vere meritas ĝian klopodadon, kio vere povas trankviligi
ĝian sopiron.
Kiel ajn konkreta estas ŝia priskribado — la vera okazado troviĝas sur la spirita plano. ĉio alia estas nur rimedoj, uze-blaj laŭbezone. Rigardante la verkon el tiu vidpunkto oni preskaŭ ne rimarkas eĉ la faman romantikon de la libro. Esence ĝi estas hazarda afero, multornamitaj literoj, kiuj formas vortojn de profunda enhavo.
Stellan Engholm
[1934]
6
GÖSTA BERLING
eLIBRO
I. La pastro
Fine la pastro staris sur la preĝeja katedro.
Leviĝis la kapoj de la aŭskultantaro. Jen, tamen li estas tie! Li ne forestas tiun ĉi dimanĉon kiel en la pasinta kaj multfoje antaŭe.
La pastro estis juna, alta, svelta kaj brile bela. Se oni metus kaskon sur lian kapon kaj vestus lin per kiraso kaj glavo, oni povus skulpti lian bildon el marmoro kaj nomi ĝin laŭ la plej bela atenano.
La pastro havis la profundajn okulojn de poeto kaj la firman, rondan mentonon de militestro, ĉio ĉe li estas bela, delikata, esprimplena, ardanta de genio kaj spirita vivo.
La homoj en la preĝejo sentis strangan subiĝemon, kiam ili vidis lin tia. Pli ofte ili vidis lin ŝanceliĝe veni el la drinkejo en akompano de gajaj kamaradoj, tiaj kiel Beerencreutz, la kolonelo kun la densaj, blankaj lipharoj, kaj la forta kapitano Kristian Bergh.
Li drinkis tiel terure, ke li dum pluraj semajnoj ne povis plenumi sian oficon, kaj la paro˛o devis plendi pri li, unue ĉe lia ĉerfparoęstro1 kaj poste ĉe la episkopo kaj la konsistorio.
Nun la episkopo venis al la paro˛o por esplori kaj inspekti. Li 1 ĉefparoęstro — paroęstro, kiu havas certan superecon super la pastroj en kelkaj paro˛oj.
7
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sidis en la absido kun ora kruco sur la brusto, lernejaj pastroj2
el Karlstad3 kaj pastroj el la najbaraj paro˛oj sidis ĉirkaŭ li.
Tute sendube la pastro en sia konduto transiris la perme-seblajn limojn. Tiam, en la tria jardeko de la deknaŭa jarcento, oni estis tolerema rilate al drinkado, sed tiu viro preterlasis sian oficon pro drinkado, kaj nun li perdos ĝin.
Li staris sur la katedro kaj atendis, dum oni kantis la lastan strofon de la antaŭpredika psalmo.
Dum li staris tie, li eksentis konvinkon, ke li havas nur malamikojn en la preĝejo, malamikojn en ĉiuj benkoj. Ili estis inter la superuloj sur la galerio, inter la kamparanoj malsupre en la preĝejo, inter la konfirmotoj en la absido, nur malamikoj. Malamiko funkciigis la balgon de la orgeno, malamiko ludis ĝin. En la benko de la preĝejaj prizorgantoj sidis malamikoj. ĉiuj malamis lin, de la malgrandaj infanoj, kiujn oni portis en la preĝejon, ĝis la pedelo, rigidkorpa soldato, kiu kunestis ĉe Leipzig.
La pastro sentis emon ekgenui por peti ilin pri indulgo.
Sed en la posta momento li eksentis obtuzan koleron. Li memoris, kia li estis, kiam li antaŭ unu jaro la unuan fojon suriris tiun katedron. Li estis nekritikebla homo tiun fojon, sed nun li staris tie kaj rigardis malsupren sur la viron, kiu alvenis por kondamni lin.
Dum li laŭtlegis la enkondukon, sangondo post sangondo purpuris lian vizaĝon: estis kolero.
Estis ja vere, ke li drinkis, sed kiu rajtus akuzi lin pro tio?
ĉu iu vidis la pastrodomon, kie estis lia loĝejo? La picearba-2 Lernejaj pastroj — laŭvorta traduko. Tiel oni en pasinta tempo nomis gimnaziajn lektorojn, kiuj trapasis pastroekzamenon.
3 Karlstad — provinca ĉefurbo de Vermlando.
8
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ro staris nigra kaj malgaja ĝis la fenestroj. Malsekaĵo gutis tra la nigraj plafonoj, laŭ la ŝimaj muroj. ĉu oni ne bezonis brandon por konservi la kuraĝon, kiam pluvo aŭ kirloneĝo ensaltis tra rompitaj vitroj, kiam la neprizorgita tero ne donis sufi-
ĉe da pano por forpeli la malsaton?
Li pensis, ke li estis ĝuste tia pastro, kian ili meritas. Ili ja drinkis ĉiuj. Kial li sola detenu sin? La viro, kiu enterigis sian edzinon, ebriigis sin dum la funebra regalo, la patro, kiu baptis sian infanon, poste aranĝis drinkfeston. La preĝejvizitantoj drinkis sur la vojo al la hejmo, tiel ke plej multaj estis ebriaj je la reveno. Drinkodetruita pastro estis sufiĉe bona por ili.
Li ekamis la brandon, kiam li faris oficajn vojaĝojn, kiam li en maldika surtuto veturis, multmejle sur glacikovritaj lagoj, kie ĉiuj malvarmaj ventoj renkontiĝis, kiam lia boato sur la samaj lagoj estis ĵetata tien kaj reen en ventego kaj pluve-go, kiam li en neĝoblovo devis iri el la sledo kaj fari vojon por la ĉevalo tra neĝamasoj, altaj kiel domoj, aŭ kiam li devis vadi tra arbaraj marĉoj.
La tagoj de la jaro fortrenis sin en peza malgajo. Kamparano kaj sinjoro iris kun ĉiuj pensoj ligitaj al la polvo de la tero, sed vespere la animoj ĵetis siajn katenojn, liberigitaj de la brando. Inspiro venis, la koro varmiĝis, la vivo ekbrilis, kantoj sonis, rozoj odoris. Tiam la drinkĉambro de la gastejo fari-
ĝis por li sudlanda florĝardeno: vinberoj kaj olivoj pendis super lia kapo, marmoraj statuoj brilis en malhela foliaro, saĝuloj kaj poetoj promenis sub palmoj kaj platanoj.
Ne, li, la pastro sur la katedro, sciis, ke sen brando oni ne povas vivi en tiu parto de la lando; ĉiuj liaj aŭskultantoj sciis tion kaj tamen nun volis kondamni lin.
Ili volis forŝiri de li la pastran mantelon, pro tio ke li venis 9
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ebria en la domon de ilia Dio. Ho, tiuj homoj, ĉu ili havis, ĉu ili kredis havi alian dion ol la brandon?
Li finlegis la enkondukon kaj ekgenuis por preĝi Patronian.
Estis senspire silente en la preĝejo dum la preĝo. Sed subite la pastro per ambaŭ manoj firmprene kaptis la rubandojn, per kiuj la pastra mantelo estis surfiksita. ŝajnis al li, ke la tuta aŭskultantaro kun la episkopo kiel la unua ŝteliras sur la ka-tedran ŝtuparon por ŝiri la mantelon de li. Li staris surgenue kaj ne turnis la kapon, sed li sentis, kiel ili ŝiras, kaj li vidis ilin tute klare, la episkopon kaj la lernejajn pastrojn, la ĉefparo˛-
estrojn, la preĝejprizorgantojn kaj la tutan aŭskultantaron en longa vico, ŝiri kaj tiri por malfiksi lian mantelon. Kaj li plenvive imagis, kiel ĉiuj fervoraj ŝirantoj falos unu sur la alian kaj malsupren sur la ŝtuparo, kiam malfiksiĝos la mantelo. Kaj falos ankaŭ ĉiuj en la vico tie malsupre, kiuj ne trovis lokon por tiri la mantelon sed nur la baskojn de la antaŭstarantoj.
Genuante tie li vidis tion tiel klare, ke li devis rideti, sed samtempe malvarma ŝvito venis sur lian frunton. Tio ĉi tamen estis tro terura.
Jen, li estos kondamnita homo pro la brando! Fariĝos eksigita pastro. ĉu sur la tero povas ekzisti io pli senvalora?
Li estos unu el la almozuloj de la ŝoseo, kuŝos ebria ĉe la vojrando, estos vestita per ĉifonoj, miksiĝos kun friponoj.
La preĝo finiĝis. Li volis komenci laŭtlegi sian predikon.
Tiam nova penso ekregis lin kaj haltigis la vortojn sur liaj lipoj. Li pensis, ke estas la lasta fojo, kiam li povas stari sur la katedro kaj paroli pri la gloro de Dio.
La lasta fojo — tio kortuŝis la pastron. Li forgesis ĉion pri 10
GÖSTA BERLING
eLIBRO
brando kaj episkopo. Li pensis, ke li devas uzi la okazon por paroli pri la gloro de Dio.
ŝajnas al li, ke la planko kun ĉiuj aŭskultantoj tre, tre profundiĝas kaj la tegmento leviĝas de la preĝejo, tiel ke li povas rigardi en la ĉielon. Li staris sola, tute sola sur la katedro, lia animo flugis al la malfermita ĉielo super li, lia voĉo fariĝis forta kaj potenca, kaj li parolis pri la gloro de Dio.
Li estis homo de la inspiro. Li forlasis la skribitan, la pensoj venis al li kiel aro da hejmaj kolomboj. Li sentis, kvazaŭ parolus ne li mem, sed li ankaŭ komprenis, ke tio estas la plej alta sur la tero, kaj ke neniu povas atingi pli altajn brilon kaj gloron ol li, kiu staras tie kaj parolas pri la gloro de Dio.
Dum la fajrolango de la inspiro flamis super li, li parolis, sed kiam ĝi estingiĝis kaj la tegmento malleviĝis sur la pre-
ĝejon kaj la planko ree venis supren el tre, tre granda profundo, tiam li klinis sin kaj ploris, ĉar li pensis, ke la vivo donis al li sian plej bonan horon, kaj nun ĝi jam pasis.
Post la diservo okazis inspektado kaj kunveno de la ekle-zia konsilantaro. La episkopo demandis la paroąnojn, ĉu ili havas plendojn kontraŭ sia pastro.
La pastro ne estis plu kolera kaj spitema kiel antaŭ la prediko. Nun li hontis kaj klinis la kapon. Ho, ĉiuj aĉaj historioj pri brando, kiuj nun venos!
Sed ne venis. Estis tute silente ĉirkaŭ la granda tablo en la paroą kunvenejo.
La pastro levis la rigardon: unue al la sakristiano, ne, li silentis, poste al la aplombaj bienuloj kaj uzinestroj. ĉiuj silentis. Ili forte kunpremis la lipojn kaj iom ĝenite rigardis sur la tablon.
”Ili atendas, ĝis iu komencos,” pensis la pastro.
11
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Unu el la du preĝejaj prizorgantoj gorĝobruis.
”Mi opinias, ke ni havas bonan pastron,” li diris.
”Via episkopa moŝto mem aŭdis, kiel li predikas,” aldonis la sakristiano.
La episkopo parolis iom pri oftaj forestoj de la pastro.
”La pastro rajtas esti malsana, li kiel ĉiu alia,” diris la bienuloj.
La episkopo aludis al ilia malkontento pri la konduto de la pastro.
Ili unuanime defendis lin. Li estas tre juna, ilia pastro, ne estas danĝero. Ne, se li nur ĉiam predikos tiel, kiel li faris hodiaŭ, ili ne volus interŝanĝi lin eĉ kontraŭ la episkopo mem.
Ne ekzistis akuzantoj, ne povis ekzisti juĝanto.
La pastro sentis, kiel la koro plivastiĝas, kiel facile la sango fluas tra la vejnoj. Li ne iras plu inter malamikoj, li gajnis ilin, kiam li tute ne pensis pri tio, li estos pastro ankaŭ estonte!
Post la inspektado la episkopo, la lernejaj pastroj, la ĉefparoęstroj kaj la plej eminentaj paroąnoj tagmanĝis en la pastrodomo.
Unu el la najbaraj sinjorinoj transprenis la festaranĝojn, ĉar la pastro estis fraŭlo. ŝi aranĝis ĉion en la plej bona maniero, kaj jen li ekvidis, ke la pastrodomo ne estas tiel terura.
La longa manĝotablo estis pretigita ekstere sub la piceoj kaj aspektis agrabla kun blanka tuko, kun blua kaj blanka porcelano, kun briletantaj glasoj kaj arte falditaj manĝotukoj. Du betuloj klinis sin super la enirejo, junipera branĉaĵo estis sternita sur la planko en la vestiblo, ĉe la tegmentodorso pendis florkrono, en ĉiuj ĉambroj staris floroj, la ŝimodoro estis forpelita, kaj la verdaj fenestrovitroj vigle brilis en la sunlumo.
12
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La pastro ĝojis per plena koro. Li pensis, ke li neniam plu drinkos.
Estis neniu, kiu ne ĝojis dum tiu tagmanĝo. ¯ojis tiuj, kiuj grandanime pardonis, kaj ĝojis la pli eminentaj el la pastroj pro tio, ke ili sukcesis eviti skandalon.
La bona episkopo levis sian glason kaj diris, ke li kun premita animo komencis tiun vojaĝon, ĉar li aŭdis multajn malbonajn dirojn. Li iris por renkonti Saŭlon, sed jen, Saŭlo jam transformiĝis en Paŭlon, kiu laboros pli multe ol ili ĉiuj. Kaj la pia sinjoro plue parolis pri la riĉa talento de ilia juna frato kaj laŭdis ĝin. Ne pro tio, ke li fieru, sed pro tio, ke li streĉu ĉiujn fortojn kaj bone gardu sin, kiel devas fari tiu, kiu portas supermezure pezan kaj altvaloran ŝarĝon sur siaj ŝultroj.
La pastro ne ebriiĝis dum tiu tagmanĝo, sed ebriecon li sentis. Tiu granda, neatendita feliĉo turnis lian kapon. La ĉie-lo flamigis la fajrolangon de inspiro super li, kaj la homoj donis al li sian amon. Ankoraŭ kiam venis la vespero kaj la gastoj forveturis, la sango febre kaj kun furioza rapido fluis tra liaj vejnoj. ¯is malfrue en la nokto li sidis sendorma en sia ĉambro kaj lasis la noktan aeron enflui tra la malfermita fenestro por doni freŝigon dum tiu feliĉofebro, tiu dolĉa maltrankvilo, kiu forprenis lian dormon.
Tiam eksonis voĉo.
”ĉu vi maldormas, pastro?”
Viro transiris la herbokovritan korton kaj venis al la fenestro. La pastro elrigardis kaj rekonis kapitanon Kristian Bergh, unu el liaj fidelaj drinkfratoj.
Vojiranta homo sen domo kaj tero li estis, tiu kapitano Kristian, giganto laŭ staturo kaj forto. Alta li estis kiel la monto Gurlita kaj stulta kiel monta monstro.
13
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Kompreneble mi ne dormas, kapitano Kristian,” la pastro respondis. ”ĉu ŝajnas al vi, ke oni povas dormi en tia nokto?”
Jen aŭdu, kion tiu kapitano Kristian diras al li!
La giganto havis antaŭsentojn, li komprenis, ke la pastro de nun ne kuraĝos drinki. Li neniam plu estos trankvila, pensis kapitano Kristian, ĉar tiuj lernejaj pastroj el Karlstad, kiuj jam estis tie, ja povus reveni kaj ŝiri la pastran mantelon de li, se li drinkus.
Sed nun kapitano Kristian movis sian manon por la bona afero kaj aranĝis tiel, ke tiuj lernejaj pastroj neniam revenos, nek ili nek la episkopo. De nun la pastro kaj liaj amikoj povos drinki laŭplaĉe en la pastrodomo.
Aŭdu kian grandfaron li plenumis, Kristian Bergh, la forta kapitano!
Kiam la episkopo kaj la du lernejaj pastroj prenis lokon en sia tegita veturilo kaj la pordoj estis tre, tre zorge fermitaj, li eksidis sur la veturigista seĝo kaj veturigis ilin unu mejlon4 aŭ du en la hela somera nokto.
Kaj tiam Kristian Bergh lasis la altmoŝtojn senti, kiel facile la vivo povas eliri el la homa korpo. Li igis la ĉevalojn kuri en plej freneza rapido. Tio estis rekompenco al ili pro tio, ke ili ne permesis ebrion al honesta homo.
ĉu vi kredas, ke li veturigis ilin sur la vojo, ĉu vi kredas, ke li gardis ilin kontraŭ puŝoj? Li veturis trans drenfosojn kaj stoplokampojn, li veturis en kapturna galopo malsupren sur la deklivoj, li veturis laŭ la lagobordo, tiel ke la akvo ŝprucis ĉirkaŭ la radoj, li preskaŭ fiksiĝis en la marĉoj, kaj li veturis malsupren sur nudaj montoj, tiel ke la ĉevaloj staris kun rigidaj kruroj kaj glitadis. Dume la episkopo kaj la lernejaj pas-4 Mejlo — en ĉiuj lokoj sveda mejlo = 10 km.
14
GÖSTA BERLING
eLIBRO
troj sidis kun palaj vizaĝoj kaj murmuris preĝojn malantaŭ la ledaj kurtenoj. Pli teruran veturon ili neniam faris.
Kaj imagu, kiel ili aspektis, kiam ili alvenis al la gastejo Ris-säter, vivaj sed puŝitaj kiel plumberoj en ĉasista ledsaketo!
”Kion signifas tio ĉi, kapitano Kristian?” la episkopo diris, kiam tiu malfermis por ili la veturilpordon.
”¯i signifas, ke la episkopa moŝto dufoje pripensu, antaŭ ol li faros novan inspektvojaĝon al Gösta Berling,” kapitano Kristian diris, kaj tiun frazon li jam antaŭe elpensis, por ke vortoj ne manku.
”Do sciigu al Gösta Berling,” la episkopo diris, ”ke al li venos de nun nek mi nek iu alia episkopo!”
Jen, tiun grandfaron la forta kapitano Kristian rakontis al la pastro apud la malfermita fenestro en la somera nokto. ĉar kapitano Kristian nur iris al la gastejo kun la ĉevaloj, kaj tuj li iris al la pastro kun la novaĵoj.
”Nun vi povas esti trankvila, pastro kaj korfrato,” li diris.
Ho, kapitano Kristian, kun palaj vizaĝoj sidis la lernejaj pastroj malantaŭ la ledkurtenoj, sed la pastro en la fenestro aspektis senkompare pli pala en la hela somera nokto. Ho, kapitano Kristian!
La pastro eĉ levis la brakon kaj celis teruran baton al la kruda, stulta vizaĝo de la giganto, sed li haltigis ĝin. Li brue fermis la fenestron kaj haltis meze en la ĉambro, skuante sian pugnon alsupre.
Li, super kiu flamis la fajrolango de inspiro, li, kiu parolis pri la gloro de Dio, li staris tie kaj pensis, ke Dio mokas lin.
ĉu la episkopo ne kredos, ke kapitano Kristian estis sendita de la pastro? ĉu li ne kredos, ke la pastro hipokritis kaj men-15
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sogis dum la tuta tago? Nun li faros la proceson kontraŭ li serioza, nun li eloficigos kaj ekspastrigos lin.
En la mateno la pastro estis for de la pastrodomo. ŝajnis al li sensence resti por defendi sin. Dio mokis lin. Dio ne volis helpi lin. Li sciis, ke oni eksigos lin. Dio volis. Estis same bone tuj foriri.
Tio okazis en malproksima paro˛o de okcidenta Vermlando en la komenco de la tria jardeko de la deknaŭa jarcento.
Tio estis la unua malfeliĉo, kiu okazis al Gösta Berling; sed ne estis la lasta.
ĉar tiaj ĉevalidoj trovas la vivon malfacila, kiuj ne toleras spronon aŭ vipon. Je ĉiu doloro, kiu pikas ilin, ili forkuras sur sovaĝaj vojoj al faŭkantaj abismoj. Kiam la vojo fariĝas ŝton-plena kaj la veturo malfacila, ili ne trovas alian rimedon ol renversi la ŝarĝon kaj freneze forkuri.
16
GÖSTA BERLING
eLIBRO
II. La almozulo
En malvarma decembrotago almozulo supreniris sur la deklivoj de Broby. Li estis vestita per plej aĉaj ĉifonoj, kaj la ŝuoj estis tiel eluzitaj, ke la malvarma neĝo malsekigis liajn piedojn.
Löven estas longa, mallarĝa lago en Vermlando, kiu kelklo-ke estas kunpremita en longajn, mallarĝajn akvokolojn. Norde de ĝi etendas sin al la finnaj5 arbaroj, sude ĝis la proksimo de Venern. Pluraj paro˛oj kuŝas sur ĝiaj bordoj, sed Bro estas la plej granda kaj riĉa. ¯i okupas grandan parton de la bordoj kaj sur la orienta flanko kaj sur la okcidenta, sed okcidente kuŝas la plej grandaj bienoj, tiaj kiel Ekeby kaj Björne, vaste famaj pro riĉo kaj beleco, kaj la granda vilaĝo Broby kun gastejo, juĝejo, prokurora loĝejo, pastrodomo kaj foirejo.
Broby kuŝas sur kruta deklivo. La almozulo jam preteriris la gastejon, kiu kuŝas ĉe la piedo de la deklivo, kaj penadis supren al la pastrodomo, kiu kuŝas plej supre.
Antaŭ li sur la deklivo iris malgranda knabino, kiu tiris sledeton kun farunsako. La almozulo atingis la knabinon kaj komencis paroli kun ŝi.
”Malgranda ĉevalo antaŭ granda ŝarĝo!” li diris.
La infano turnis sin kaj rigardis lin. Estis dek du jara etulino kun esploraj, akraj okuloj kaj kunpremita buŝo.
5 Finnaj arbaroj — nomataj tiel, ĉar la unuaj loĝantoj estis koloniistoj el Finnlando.
17
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Dio donu, ke la ĉevalo estu malpli granda kaj la ŝarĝo pli granda, tiam pli longe sufiĉus,” la knabino respondis.
”Vi do trenas hejmen vian propran furaĝon?”
”Dio scias, ke jes. Kvankam malgranda mi devas mem havigi mian nutraĵon.”
La almozulo prenis la sledfostojn por ŝovi.
La knabino turnis sin kaj rigardis lin.
”Ne kredu, ke vi ricevos ion pro tio,” ŝi diris.
La almozulo ekridis.
”ŝajnas, ke vi estas la filino de la pastro en Broby.”
”¯uste, mi estas. Pli malriĉan patron multaj havas, neniu pli malbonan. Estas tute vere, kvankam estas hontinde, ke lia propra infano devas diri tion.”
”Laŭdire li estas avara kaj malafabla, via patro?”
”Avara li estas, malafabla li estas, sed lia filino fariĝos ankoraŭ pli terura, se ŝi vivos, diras la homoj.”
”ŝajnas, ke la homoj pravas. Mi ŝatus scii, kie vi ricevis tiun ĉi farunsakon.”
”Ne povas esti tre danĝere rakonti tion por vi. Matene mi prenis grenon en la grenprovizejo de patro, kaj nun mi venas de la muelejo.”
”ĉu li ne vidos vin, kiam vi venos hejmen kun ĝi?”
”ŝajne vi tro frue forlasis la majstron. Komprenu, patro veturis pro ofico.”
”Iu alveturas malantaŭ ni sur la deklivo. Mi aŭdas, kiel grincas sub la sledglitiloj. Ho, se estas li, kiu venas!”
La knabino aŭskultis kaj rigardis kaj poste komencis plor-krii.
”Estas patro,” ŝi plorsingultis. ”Li mortbatos min. Li mortbatos min.”
18
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Nu, nun bonaj konsiloj estas valoraj kaj rapidaj konsiloj pli bonaj ol arĝento kaj oro,” la almozulo diris.
”Jen,” la infano diris, ”vi povas helpi min. Prenu la ŝnuron kaj tiru la sledeton, tiam patro kredos, ke ĝi estas via.”
”Kion mi poste faru pri ĝi?” la almozulo demandis kaj metis la ŝnuron sur la ŝultron.
”Tiru ĝin komence kien vi volas, sed venu kun ĝi al la pastrodomo, kiam estos mallume! Mi ne lasos vin forkuri. Vi ve-nu kun la sako kaj la sledeto, vi komprenas!”
”Mi provos.”
”Malfeliĉo al vi, se vi ne venos!” la knabino kriis kaj forkuris de li, rapidante hejmen antaŭ la patro.
Kun peza koro la almozulo turnis la sledeton kaj ŝovis ĝin malsupren al la gastejo.
Tiu kompatindulo havis revon, kiam li iris en la neĝo kun duone nudaj piedoj. Li pensis pri la grandaj arbaroj norde de Löven, la grandaj finnaj arbaroj.
Tie ĉi en Bro, kie li nun iris laŭ la akvokolo, kiu kunligas Supran Löven kun la Malsupra, en tiuj famaj regionoj de riĉo kaj ĝojo, kie grandbieno kuŝas apud grandbieno, uzino apud uzino, tie ĉi ĉiu vojo estis por li tro peza, ĉiu ĉambro tro mallarĝa, ĉiu kuŝejo tro malmola. Tie ĉi li korŝire sopiris al la paco de la grandaj, eternaj arbaroj.
Li aŭdis draŝilojn bati en ĉiu draŝejo, kvazaŭ troviĝus greno senfine. Trunkoŝarĝoj kaj karbosledoj senĉese venis el la ne-elĉerpeblaj arbaroj. Senfinaj karavanoj kun ferŝtonaj ŝarĝoj veturis sur la vojoj en profundaj sulkoj, kiujn fosis centoj da antaŭveturintoj. Tie ĉi li vidis sledojn, plenajn de homoj, rapidi inter la bienoj, kaj ŝajnis al li, ke la ĝojo tenas la kondukrimenojn kaj belo kaj amo staras malantaŭe sur la glitiloj. Ho, 19
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiel la vaganta kompatindulo sopiris al la paco de la grandaj, eternaj arbaroj!
Tie, kie la arboj levas sin rektaj kaj kolonsimilaj el la ebena tero, kie la neĝo kuŝas en pezaj tavoloj sur la senmovaj branĉoj, kie la vento estas senpotenca kaj nur tre kviete ludas inter la pingloj de la arbosuproj, tie li volus vagi pli kaj pli malproksimen, ĝis fine forto mankus al li kaj li falus sub la grandaj arboj, mortanta pro malsato kaj frosto.
Li sopiris al la granda, susuranta tombo norde de Löven, kie venkos lin la fortoj de neniigo, kie malsato, frosto, laco kaj brando fine sukcesos detrui tiun kompatindan korpon, kiu povis ĉion elteni.
Li venis al la gastejo kaj volis atendi tie ĝis la vespero. Li iris en la trinkejon kaj sidis en inerta ripozo sur la benko apud la pordo, revante pri la eternaj arbaroj.
La mastrino kompatis lin kaj donis al li glason da brando.
ŝi donis eĉ du al li, ĉar li tiel insiste petis.
Sed pli ŝi ne volis doni al li, kaj la almozulo plene malesperiĝis. Li devis trinki pli de tiu forta, dolĉa brando. Li devis ankoraŭfoje senti la koron danci en la korpo kaj la pensojn flami dum la ebrio. Ho, tiu dolĉa grenvino! La suno de la somero, la birdokantoj de la somero, la odoroj kaj la beleco de la somero naĝis en ĝia blanka ondo. Ankoraŭfoje, antaŭ ol malaperi en nokto kaj mallumo, li volis trinki sunon kaj feliĉon.
Jen li interŝanĝis unue la farunon, poste la sakon kaj fine la sledeton kontraŭ brando. Tiu donis al li bonan ebrion, kaj li fordormis grandan parton de la posttagmezo sur benko en la drinkejo.
Kiam li vekiĝis, li komprenis, ke nun restas nur unu farota afero. ĉar la aĉa korpo plene regas lian animon, ĉar li po-20
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vis fordrinki tion, kion infano konfidis al li, ĉar li estas hon-tigo por la tero, li devas liberigi tiun de la aĉega ŝarĝo. Li devas redoni la liberecon al sia animo, lasi ĝin iri al Dio.
Li kuŝis sur la benko en la trinkejo kaj kondamnis sin mem:
”Gösta Berling, eksigita pastro, akuzita pro tio, ke li fordrinkis la farunon de malsata infano, estas kondamnita al morto.
Kiu morto? La morto en la neĝamasoj.”
Li prenis sian ĉapon kaj ŝanceliĝe iris eksteren. Li estis nek plene maldorma nek tute malebria. Li ploris pro kompato por si mem, por sia kompatinda makulita animo, al kiu li devis doni liberecon.
Li ne iris longe kaj ne forlasis la vojon. Tuj apud la vojrando kuŝis alta neĝamaso. Tie li ĵetis sin teren por morti. Li fermis la okulojn kaj provis dormi.
Neniu scias, kiel longe li kuŝis tiel, sed estis vivo en li ankoraŭ, kiam la filino de la pastro en Broby alkuris sur la vojo kun lanterno en la mano kaj trovis lin en la neĝamaso apud la vojrando. Dum horoj ŝi staris atendante lin. Nun ŝi malsu-prenkuris la deklivojn por serĉi lin.
ŝi tuj rekonis lin, kaj jen ŝi komencis skui lin kaj krii per sia tuta forto por veki lin.
ŝi devis ekscii, kien li metis ŝian farunsakon.
ŝi devis revoki lin al la vivo por almenaŭ tiom da tempo, ke li povos diri al ŝi, kio fariĝis el ŝiaj sledeto kaj farunsako. Patro mortbatus ŝin, se li ekscius, ke ŝi perdis lian sledeton. ŝi mordis la fingrojn de la almozulo kaj gratis lian vizaĝon, kaj samtempe ŝi kriis kiel dronanto.
Iu alveturis sur la ŝoseo.
”Pro la diablo, kiu krias?” demandis ordontona voĉo.
”Mi volas ekscii, kien tiu ĉi viro metis miajn farunsakon kaj 21
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sledeton,” la infano plorsingultis kaj per pugnigitaj manoj martelis la bruston de la almozulo.
”ĉu estas frostiĝinto, kiun vi tiel traktas? For, arbarkatino!”
La veturanto estis alta, fortika virino. ŝi iris el la sledo kaj venis al la neĝamaso. La knabinon ŝi prenis je la nuko kaj ĵetis ŝin sur la vojon. Poste ŝi klinis sin, ŝovis la brakojn sub la korpon de la almozulo kaj levis lin. Post tio ŝi portis lin al la sledo kaj kuŝigis lin en ĝi.
”Kuniru en la gastejon, arbarkatino,” ŝi kriis al la filino de la pastro,” por ke ni aŭdu, kion vi scias pri tiu ĉi afero.”
*
Unu horon poste la almozulo sidis sur seĝo apud la pordo en la plej bona ĉambro de la gastejo, kaj antaŭ li staris la aplomba sinjorino, kiu savis lin el la neĝo.
Tia, kia Gösta Berling nun vidis ŝin, veturante hejmen de karbotransportado en la arbaroj, kun fulgaj manoj kaj argila pipo en la buŝo, vestita per mallonga, sensubŝtofa ŝafpelto kaj strikolora, hejmteksita lanjupo, kun krudaj ŝuoj sur la piedoj kaj tranĉilingo ĉe la brusto, kun grizaj haroj, starantaj supren super maljuna, bela vizaĝo, tia ŝi milfoje aperis al li en la pri-skriboj, kaj li komprenis, ke li renkontis la faman majorinon de Ekeby.
ŝi estis la plej potenca virino en Vermlando, estrino de sep uzinoj, ordonanta kaj obeata; kaj li estis nur kompatinda, mortkondamnita homo, senigita je ĉio, scianta, ke ĉiu vojo estas por li tro peza, ĉiu ĉambro tro mallarĝa. Lia korpo tremis pro teruro, dum ŝi rigardis lin.
ŝi staris silenta kaj rigardis la homan aĉaĵon antaŭ si, la ruĝajn ŝvelintajn manojn, la maldikan figuron kaj la mirindan 22
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kapon, kiu eĉ en degenero kaj malprizorgo brilis per sovaĝa beleco.
”Vi estas Gösta Berling, la freneza pastro?” ŝi diris demande.
La almozulo sidis senmova.
”Mi, mi estas la majorino de Ekeby.”
Tremo trakuris la tutan korpon de la almozulo. Li faldis siajn manojn kaj levis la okulojn kun sopira rigardo. Kion ŝi faros al li? ĉu ŝi devigos lin vivi? Li timis ŝian forton. Kaj tamen li estis tiel proksima al la paco de la eternaj arbaroj.
ŝi komencis la batalon dirante, ke la filino de la pastro rericevis siajn sledeton kaj farunsakon, kaj ke ŝi, la majorino, havas por li rifuĝejon same kiel por multaj aliaj senhejmaj kompatinduloj en la kavalira flankdomo en Ekeby. ŝi proponis al li vivon de ludo kaj ĝojo, sed li respondis, ke li devas morti.
Tiam ŝi frapis la tablon per la pugno kaj tute klare diris sian penson.
”Aha, vi volas morti, aha, tion vi volas! Mi ne tre mirus pri tio, se estus tiel, ke vi vivus. Jen, kia maldika korpo, kiaj senfortaj membroj kaj senbrilaj okuloj, kaj vi opinias, ke restas io por mortigi! ĉu vi kredas, ke oni nepre devas kuŝi rigida kaj malvarma sub najlita ĉerkokovrilo por esti mortinta? ĉu vi ne kredas, ke mi vidas, kiel mortinta vi estas, Gösta Berling?
Mi vidas, ke via kapo estas kranio, kaj ŝajnas al mi, ke la vermoj rampas el viaj okulkavoj. ĉu vi ne sentas, ke la buŝo estas plena de polvo? ĉu vi ne aŭdas, kiel la ostoj tintas, kiam vi movas vin?
Vi dronigis vin en brando, Gösta Berling, kaj mortinta vi estas.
23
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kio movas sin ĉe vi, estas nur ostoj de mortinto, kaj vi ne volas permesi al ili vivi, se vi volas nomi tion vivo. Estas, kvazaŭ vi envius al mortinto dancon sur la tomboj en la stela lumo.
ĉu vi hontas pro la eksigo, ĉar vi volas morti? Estus pli honore, se vi uzus vian kapablon kaj farus ian utilon sur la tero, tion mi diras al vi. Kial vi ne tuj venis al mi, mi estus povinta ordigi ĉion por vi? Nu, nun vi verŝajne atendas grandan honoron de tio, ke oni mortvestos vin kaj kuŝigos vin sur se-gaĵon kaj nomos vin bela kadavro?”
La almozulo sidis trankvila, preskaŭ ridetanta, dum ŝiaj koleraj vortoj tondris. Neniu danĝero, li dume ĝojegis, neniu danĝero! La eternaj arbaroj atendas, kaj ŝi ne havas potencon forturni vian animon de tie.
Sed la majorino silentis kaj kelkfoje iris tien kaj reen en la ĉambro. Poste ŝi prenis lokon ĉe la kameno, metis la piedojn sur la fajroplaton kaj apogis la kubutojn sur la genuoj.
”Mil diabloj!” ŝi diris, kaj ridetis por si mem. ”Tio, kion mi diras, estas pli vera, ol mi mem rimarkas. ĉu vi ne kredas, Gösta Berling, ke plej multaj homoj en tiu ĉi mondo estas mortintaj aŭ duone mortintaj? ĉu vi kredas, ke mi vivas? Ho ne! Ho ne!
Jes, rigardu min, se vi volas! Mi estas la majorino de Ekeby, certe la plej potenca sinjorino en Vermlando. Se mi signas per unu fingro, la guberniestro kuras, se mi signas per du, la episkopo kuras, kaj se mi signas per tri, la konsistorio kaj la urbkonsilantoj kaj ĉiuj uzinestroj en Vermlando dancos pol-skon6 sur la placo de Karlstad. Mil diabloj, knabo, mi diras al 6 Polsko — sveda popola danco en 3/4 takto, veninta el Polujo.
24
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vi, ke mi estas nur vestita kadavro. Dio scias, kiel malmulte da vivo estas en mi.”
La almozulo klinis sin antaŭen sur la seĝo kaj aŭskultis kun streĉitaj sensoj. La maljuna majorino sidis kaj balanciĝis an-taŭ la fajro. ŝi ne rigardis lin, dum ŝi parolis.
”ĉu vi ne kredas, se mi estus vivanta homo kaj vidus vin sidi tie, aĉa kaj priplorinda kaj kun pensoj pri sinmortigo en la kapo, ĉu vi ne kredas, ke mi forprenus ilin de vi en unu momento? Tiam mi havus larmojn por vi kaj petojn, kiuj tute renversus vin, kaj mi savus vian animon, sed nun mi estas mortinta.
ĉu vi aŭdis, ke mi iam estis la bela Margareta Celsing? Ne estis hieraŭ, sed ankoraŭ multaj maljunaj okuloj povas ruĝiĝi de ploro pro ŝi. Kial Margareta Celsing estas mortinta kaj Margareta Samzelius vivanta, kial la majorino de Ekeby vivas, diru, Gösta Berling?
ĉu vi scias, kia estis Margareta Celsing? ŝi estis svelta kaj delikata, timida kaj senkulpa, Gösta Berling. ŝi estis tia, sur kies tombo la anĝeloj ploras.
ŝi sciis pri nenia malbono, neniu malĝojigis ŝin, ŝi estis bo-na al ĉiuj. Kaj bela ŝi estis, vere bela.
Estis belstatura viro, li nomiĝis Altringer. Dio scias, kiel okazis, ke li iris sur vojoj norde en la sovaĝejoj de Elvdalen, kie ŝiaj gepatroj havis sian uzinon. Margareta Celsing vidis lin; li estis belega, brila viro, kaj li amis ŝin.
Sed li estis malriĉa, kaj ili interkonsentis atendi unu la alian dum kvin jaroj, kiel en la kanto.
Kiam tri jaroj pasis, venis alia svatanto. Li estis malbela kaj malagrabla, sed ŝiaj gepatroj kredis, ke li estas riĉa, kaj per tento kaj devigo, per batoj kaj krudaj vortoj ili devigis Mar-25
GÖSTA BERLING
eLIBRO
garetan Celsing edziniĝi kun li. Vidu, tiun tagon mortis Margareta Celsing.
Post tiu tago Margareta Celsing ne ekzistis plu, nur la majoredzino Samzelius, kaj ŝi ne estis bona, ne timida, ŝi kredis, ke ekzistas multe da malbono, kaj ne atentis pri bono.
Certe vi scias, kio poste okazis. Ni loĝis en Sjö tie ĉi apud Löven, la majoro kaj mi. Sed li ne estis riĉa, kiel homoj diris.
Ofte mi havis malfacilajn tagojn.
Tiam Altringer revenis, kaj nun li estis riĉa. Li fariĝis posedanto de Ekeby, kiu limas al Sjö. Li faris sin posedanto de ses aliaj uzinoj, kiuj kuŝas ĉe Löven. Li estis taŭga, entreprenema; brila viro li estis.
Li helpis nin en nia malriĉeco: ni veturis en liaj veturiloj, li sendis manĝaĵon al nia kuirejo, vinon al nia kelo. Li plenigis mian vivon per festenoj kaj plezuroj. La majoro forveturis al milito, sed kiom ni atentis pri tio! Unu tagon mi gastis en Ekeby, la alian li veturis al Sjö. Ho, estis kurdanco de plezuroj ĉirkaŭ la bordoj de Löven.
Sed cirkulis malbonaj diroj pri Altringer kaj mi. Tio estus doninta grandan doloron al Margareta Celsing, se ŝi tiam estus vivinta, sed al mi ĝi neniel efikis. Sed mi ankoraŭ ne komprenis, ke mi estas sensenta pro tio, ke mi estas mortinta.
La diroj pri ni venis al miaj patro kaj patrino, kiam ili iris inter la karbigstakoj en la arbaro de Elvdalen. La maljunulino ne longe pripensis; ŝi veturis tien ĉi por paroli kun mi.
Iun tagon, kiam mi sidis manĝante kun Altringer kaj kelkaj aliaj, ŝi alvenis. Mi vidis ŝin eniri, sed mi ne povis senti, ke ŝi estas mia patrino, Gösta Berling. Mi salutis ŝin kiel fremdu-26
GÖSTA BERLING
eLIBRO
linon kaj invitis ŝin eksidi ĉe mia tablo kaj partopreni la man-
ĝon.
ŝi volis paroli al mi kiel al sia filino, sed mi diris al ŝi, ke ŝi eraras, miaj gepatroj estas mortintaj, ili ambaŭ mortis en mia edziniĝa tago.
ŝi konsentis pri la ludo. Sepdekjara ŝi estis, dudek mejlojn ŝi veturis dum tri tagoj. Sen iaj rifuzoj ŝi nun eksidis ĉe la tagmanĝa tablo kaj alprenis manĝaĵon; ŝi estis ege fortika homo.
ŝi diris, ke estas malĝojige, ke mi havis tian perdon ĝuste en tiu tago.
’Plej malĝojige estis,’ mi diris, ’ke miaj gepatroj ne mortis unu tagon pli frue, tiam la geedziĝo ne estus okazinta.’
’ĉu la sinjorina moŝto ne estas kontenta pri sia edzineco?’
ŝi tiam demandis.
,Jes,’ mi diris, ’nun mi estas kontenta. Mi ĉiam estos kontenta kaj obeos la volon de miaj karaj gepatroj.’
ŝi demandis, ĉu estis la volo de miaj gepatroj, ke mi kaŭ-
zu honton al mi kaj ili kaj trompu mian edzon. Malgrandan honoron mi montris al miaj gepatroj, kiam mi donis okazon al ĉiu homo klaĉi pri mi.
’Ili ne plendu pri siaj propraj aranĝoj,’ mi respondis al ŝi.
Kaj cetere la fremda sinjorino devus kompreni, ke mi permesas al neniu insulti la filinon de miaj gepatroj.
Ni du manĝis. La viroj ĉirkaŭ ni sidis silentaj kaj ne povis levi tranĉilon kaj forkon.
La maljunulino restis unu tagnokton por ripozi, poste ŝi forveturis.
Sed dum la tuta tempo mi ne povis kompreni, ke ŝi estas mia patrino. Mi sciis nur, ke mia patrino mortis.
27
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kiam ŝi estis preta foriri, Gösta Berling, kaj mi staris apud ŝi sur la perono, kaj la veturilo jam alveturis, ŝi diris al mi:
’Unu tagnokton mi estis tie ĉi, sed vi ne salutis min kiel patrinon. Sur solecaj vojoj mi veturis tien ĉi, dudek mejlojn dum tri tagoj. Kaj de honto pro vi mia korpo tremas, kvazaŭ
ĝi estus batita per vergoj. Oni malakceptu vin, kiel vi malakceptis min, oni forigu vin, kiel vi forigis min! La vojo estu via hejmo, pajlostako via lito, karbigstako via kameno! Honto kaj malestimo estu via rekompenco, aliaj batu vin, kiel mi batas vin!’
Kaj ŝi donis al mi fortan vangofrapon.
Sed mi levis ŝin, portis ŝin malsupren kaj sidigis ŝin en la veturilon.
’Kiu estas vi, kiu malbenas min?’ mi demandis, ’kiu estas vi, kiu batas min? Ion tian mi toleras de neniu.’
Kaj mi redonis al ŝi la vangofrapon.
En la sama momento la veturilo forveturis, sed tiam, Gösta Berling, mi sciis, ke Margareta Celsing mortis.
’ŝi estis bona kaj senkulpa, sciis pri nenio malbona. La an-
ĝeloj ploris ĉe ŝia tombo. Se ŝi estus vivinta, ŝi ja ne estus batinta sian patrinon.”
La almozulo ĉe la pordo estis aŭskultinta, kaj la vortoj por momento forprenis la sonon de la loga susuro de la eternaj arbaroj. Jen, tiu potenca sinjorino montris sin simila al li en peko, kiel fratino en la kondamno, por doni al li vivkuraĝon!
Tiel li lernu, ke malĝojo kaj kulpo troviĝas ne nur ĉe li. Li levis sin kaj iris al la majorino.
”ĉu vi nun volas vivi, Gösta Berling?” ŝi demandis per vo-
ĉo, kiun ploro sufokis. ”Kial vi volas morti? Vi havis eblon fariĝi bona pastro, sed neniam tiu Gösta Berling, kiun vi dro-28
GÖSTA BERLING
eLIBRO
nigis en brando, estis tiel brile senkulpe blanka, kiel tiu Margareta Celsing, kiun mi sufokis per malamo. ĉu vi volas vivi?”
Gösta ekgenuis antaŭ la majorino.
”Pardonu!” li diris. ”Mi ne povas.”
”Mi estas maljuna virino, hardita en multe da malĝojo,” la majorino respondis, ”kaj mi sidas tie ĉi kaj nudigas mian internon por almozulo, kiun mi trovis duone frostiĝintan en neĝamaso ĉe la vojrando. Tio estas ĝusta al mi. Iru kaj mortigu vin, tiam vi almenaŭ ne povos rakonti al iu pri mia frenezaĵo.”
”Sinjorino, mi ne estas memmortiganto, mi estas mortkon-damnito. Ne faru mian batalon tro malfacila! Mi ne rajtas vivi. Mia korpo regas mian animon, tial mi devas liberigi la animon, lasi ĝin iri al Dio.”
”Vi do kredas, ke vi venos tien?”
”Adiaŭ, sinjorino, kaj dankon!”
”Adiaŭ, Gösta Berling!”
La almozulo levis sin kaj iris trenpaŝe kaj kun klinita kapo al la pordo. Tiu virino malfaciligis por li la vojon al la grandaj arbaroj.
Kiam li venis al la pordo, li deve turnis sin. Tiam li renkontis la rigardon de la majorino. ŝi sidis silenta kaj postrigardis lin. Li neniam vidis tian transformiĝon en iu vizaĝo, kaj li restis kaj mirrigide rigardis ŝin. ŝi, kiu ĵus estis kolera kaj minaca, nun sidis kiel en kvieta revelacio, kaj ŝiaj okuloj lumis de pardona, kompata amo. Io interne de li, en lia sovaĝa koro, rompiĝis pro tiu rigardo. Li klinis la frunton al la pordfosto, etendis la manojn supren kaj ploris korŝire.
La majorino ĵetis la argilpipon en la kamenon kaj iris al Gösta. ŝiaj movoj subite fariĝis molaj kiel tiuj de patrino.
29
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Nu, nu, mia knabo!”
Kaj ŝi sidigis lin apud si sur la benkon ĉe la pordo, kaj li ploris kun la kapo sur ŝia genuo.
”ĉu vi ankoraŭ volas morti?”
Tiam li volis forsalti. ŝi devis perforte reteni lin.
”Nun mi diras al vi, ke vi povas fari, kiel vi volas. Sed tion mi promesas al vi, ke se vi volas vivi, tiam mi prenos al mi la filinon de la pastro en Broby, kaj faros homon el ŝi, tiam ŝi ja povos danki al Dio, ke vi ŝtelis ŝian farunon. Nu, ĉu vi volas?”
Li levis la kapon kaj rigardis rekte en ŝiajn okulojn.
”ĉu serioze?”
”Estas serioze, Gösta Berling.”
Tiam li tordis la manojn en malespero. Li vidis antaŭ si la esplorajn okulojn, la kunpremitajn lipojn kaj la maldikajn manetojn. Tiel la juna estaĵo havos ŝirmon kaj prizorgon, la signo de sklaveco estos forprenata de ŝia korpo, la malbono de ŝia animo. Jen bariĝis por li la vojo al la eternaj arbaroj.
”Mi ne mortigos min tiel longe, kiel ŝi estos sub via protekto,” li diris. ”Mi ja sciis, ke vi devigos min vivi. Mi tuj sentis, ke vi estas tro forta por mi.”
”Gösta Berling!” ŝi diris solene. ”Mi batalis pri vi kiel pri mi mem. Mi diris al Dio: ’Se io de Margareta Celsing restas vivanta en mi, tiam permesu, ke ŝi aperu kaj montru sin, por ke tiu homo ne mortigu sin!’ Kaj li permesis tion, kaj vi vidis ŝin, kaj tial vi ne povis foriri. Kaj ŝi flustris al mi, ke por la kompatinda infano vi certe forlasos vian intencon morti. Vi flugas kuraĝe, vi sovaĝaj birdoj, sed nia Sinjoro scias pri la reto, kiu povas kapti vin.”
”Li estas granda kaj mistera Dio,” Gösta Berling diris. ”Li 30
GÖSTA BERLING
eLIBRO
mokis min kaj kondamnis min, sed li ne volas lasi min morti. Okazu laŭ lia volo!”
De tiu tago Gösta Berling estis kavaliro en Ekeby. Dufoje li provis foriri de tie kaj fari al si propran vojon por vivteni sin per propra laboro. La unuan fojon la majorino donacis al li bieneton proksime al Ekeby. Li transloĝiĝis tien kaj intencis vivi kiel laboristo. Tio sukcesis dum kelka tempo, sed la soleco kaj la ĉiutaga peno baldaŭ tedis lin, kaj li ree fariĝis kavaliro. La duan fojon li fariĝis guvernisto en Borg por grafo Henrik Dohna. Dum tiu tempo li ekamis la junan Ebban Dohna, la fratinon de la grafo, sed kiam ŝi mortis, ĝuste kiam li kredis, ke li baldaŭ gajnos ŝin, li forlasis ĉiun penson pri alia okupo ol tiu de kavaliro en Ekeby. ŝajnis al li, ke por eksigita pastro ĉiuj vojoj al releviĝo estas baritaj.
31
GÖSTA BERLING
eLIBRO
UNUA ĉAPITRO
La pejzaĝo
Nun mi devas priskribi la longan lagon, la riĉan ebenon kaj la bluajn montojn, pro tio ke ili estas la scenejo, kie Gösta Berling kaj la kavaliroj de Ekeby pasigis sian gajan vivon.
La lago havas siajn fontojn sufiĉe malproksime en la nordo, kaj estas belega lando por lago. La arbaro kaj la montoj neniam ĉesas kolekti akvon por ĝi, torentoj kaj riveretoj saltas en ĝin dum la tuta jaro. ¯i havas delikatan, blankan sablon, sur kiu ĝi povas etendi sin, terlangojn kaj insuletojn ĝi povas rigardi kaj respeguli, nikso kaj nimfo libere movas sin tie, kaj rapide ĝi kreskas, fariĝas granda kaj bela. Tie norde ĝi estas gaja kaj afabla: oni vidu ĝin en somera mateno, kiam ĝi kuŝas novvekiĝinta sub nebula vualo, kaj oni tuj rimarkas, kiel gaja ĝi estas. Unue ĝi iom petolas, tre, tre malrapide el-rampas el la malpeza kovraĵo, tiel sorĉe bela, ke oni apenaŭ rekonas ĝin, sed poste ĝi per unu movo fortiras la tutan kovrilon kaj kuŝas tie nuda kaj roza kaj briletas en la matena lumo.
Sed tiu luda vivo ne kontentigas la lagon, ĝi enpremas sin en malvastan akvokolon, trabreĉas kelkajn sabloaltaĵojn sude kaj serĉas por si novan regnon. ¯i ankaŭ trovas; ĝi fariĝas pli granda kaj potenca, devas plenigi senfundajn profundaĵojn kaj ornami bonkulturitan regionon. Sed nun la akvo fariĝas pli malhela, la bordo malpli varia, la ventoj pli akraj, la tuta 32
GÖSTA BERLING
eLIBRO
karaktero pli severa. Impona kaj belega lago ĝi estas. Multaj ŝipoj kaj trunkoflosoj veturas tie, malfrue ĝi ekĝuas vintrori-pozon, plej ofte nur post kristnasko. Ofte ĝi estas en grumbla humoro, ĝi povas ŝaŭmi blanke pro kolero kaj renversi velboatojn, sed ĝi ankaŭ povas kuŝi en reva kvieto kaj respeguli la ĉielon.
Sed pli malproksimen en la mondo la lago volas iri, kvankam la montoj ŝajnas pli kaj pli severaj kaj la loko pli kaj pli malvastiĝas, ju pli suden ĝi venas, tiel ke ĝi ankoraŭfoje kiel mallarĝa akvokolo devas rampi inter sablaj bordoj. Poste ĝi etendas sin la trian fojon sed ne kun la samaj beleco kaj digno kiel antaŭe.
La bordoj malaltiĝas kaj fariĝas unutonaj, pli mildaj ventoj venas, la lago frue ekripozas por la vintro. ¯i ankoraŭ estas bela, sed ĝi perdis la junaĝan viglon kaj la viraĝan forton
— ĝi estas lago kiel ĉiuj aliaj. Per du brakoj ĝi palpe serĉas vojon al Venern, kaj kiam tiu estas trovita, ĝi en maljunaĝa kadukeco ĵetas sin malsupren sur grandaj krutaĵoj kaj dum lasta, brua grandfaro eniras la ripozon.
Same longa kiel la lago estas la ebeno; sed estu certa, ke estas malfacile por ĝi iri antaŭen inter lagoj kaj montoj, ekde la kaldrona valo ĉe la plej norda punkto de la lago, kie ĝi unue kuraĝas etendi sin kaj poste dum la tuta vojo, ĝis ĝi, venkin-te, trankvile ekkuŝas apud la bordo de Venern. Kompreneble la ebeno preferus sekvi la lagobordon laŭ ĝia tuta longo, sed la montoj ĉiam kontraŭstaras. La montoj estas grandegaj muroj el gnejso, kovritaj de arbaroj plenaj de ravinoj malfacili-gaj por vojaĝo, riĉaj de musko kaj likeno, en tiuj malnovaj tempoj hejmo por amasoj da ĉasaĵo. Ofte oni renkontas akvo-plenan torfejon aŭ lageton kun malhela akvo meze inter la 33
GÖSTA BERLING
eLIBRO
longaj altaĵoj. Tie kaj tie troviĝas karbigejo aŭ loko senarba, kie oni prenis trunkojn aŭ brullignon, aŭ kulturita terpeco, kaj tuj atestas, ke la montoj toleras ankaŭ laboron. Sed ordinare ili kuŝas en senzorga kvieto, dum ombroj kaj helaĵoj ludas sian eternan ludon sur iliaj deklivoj.
Kaj la ebeno, kiu estas pia kaj riĉa kaj ŝatas laboron, ĉiam militas kontraŭ tiuj montoj, tute amike cetere.
”Estas ja tute sufiĉe,” la ebeno diras al la montoj, ”ke vi starigas viajn murojn ĉirkaŭ mi, ili sufiĉe protektas min.”
Sed la montoj ne atentas pri tia parolo. Ili sendas longajn ĉenojn de altaĵoj kaj nudaj altebenoj ĝis la lago. Ili starigas belegajn rigardturojn sur ĉiu terlango kaj efektive tiel malofte forlasas la bordon, ke la ebeno nur en kelkaj lokoj povas ruliĝi sur la mola sablo de la akvorando. Sed plendo ne havas sencon.
”¯oju, ke ni staras tie ĉi!” diras la montoj. ”Pensu pri la tempo antaŭ kristnasko, kiam la mortmalvarmaj nebuloj tagon post tago ŝvebas super Löven! Ni faras bonan servon en nia loko.”
La ebeno plendas pri tio, ke ĝi havas malgrandan lokon kaj ne povas rigardi malproksimen.
”Vi estas stulta,” la montoj respondas, ”vi devus senti la blovon tie ĉi apud la lago. Por elteni ion tian oni bezonas almenaŭ ŝtonan dorson kaj picean pelton. Cetere vi povas rigardi nin kaj esti kontenta.”
Jes, ĝuste tion la ebeno faras, rigardas la montojn. ¯i bone konas ĉiujn misterajn nuancojn de helo kaj ombro, kiuj movi-
ĝas sur ili. ¯i scias, kiel ili en tagmeza lumo malaltiĝas al la horizonto, malaltaj kaj hele bluetaj, kaj en matena kaj vespera lumo levas sin respektinde altaj, klarbluaj kiel la ĉielo en ze-34
GÖSTA BERLING
eLIBRO
nito. Kelkfoje la lumo falas tiel akre sur ilin, ke ili fariĝas verdaj aŭ nigrebluaj, kaj ĉiu unuopa pino, ĉiu vojo kaj ravino estas videbla de mejlolonga distanco.
Kelkie okazas ja, ke la montoj iras flanken, donante lokon al la ebeno, por ke ĝi povu rigardi la lagon. Sed kiam ĝi ekvidas la lagon, kiam ĝi kolere siblas kaj sputas kiel sovaĝa kato aŭ estas kovrita de la malvarma fumo, kiu devenas de tio, ke la nimfo okupas sin pri lavado aŭ bierfarado, tiam ĝi baldaŭ konsentas al la montoj kaj retiras sin en sian mallarĝan kap-titejon.
De la plej malnova tempo la homoj kulturis la belegan ebenon, kaj tie fariĝis riĉa regiono. Uzinoj kaj muelejoj estiĝis ĉiuloke, kie rivereto kun sia blankŝaŭma torento ĵetas sin malsupren sur la borda deklivo. Sur la helaj, senarbaj lokoj, kie la ebeno venas al la lago, oni konstruis preĝejojn kaj pas-trodomojn, sed ĉe la valrandoj, meze sur la deklivoj sur ŝton-plena tero, kie la greno ne bone kreskas, tie kuŝas la domoj de la kamparanoj, loĝejoj de oficiroj kaj kelkaj grandbienoj.
Tamen oni rimarku, ke la regiono dum la 1820-aj jaroj tute ne estis tiel kulturita kiel nun. Estis arbaro, lago aŭ marĉo en multaj lokoj, kiuj nun estas kulturataj. La homoj ankaŭ ne estis tre multnombraj. Ili akiris sian vivtenon parte per transportado aŭ per laboro ĉe la multaj uzinoj, parte per laboro en aliaj lokoj; la agrikulturo ne povis nutri ilin. En tiu tempo la loĝantoj de la ebeno vestis sin per hejme teksitaj vestoj, man-
ĝis avenan panon kaj kontentiĝis pri taga salajro de dekdu ŝilingoj7. La mizero estis granda ĉe multaj el ili, sed ofte mildigis ĝin gaja kaj agrabla humoro kaj denaska lerteco kaj taŭ-
geco.
7 ŝilingo — iama sveda monero, laŭ la nuna monsistemo ĉ. 2 oeroj.
35
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiuj tri, la longa lago, la riĉa ebeno kaj la bluaj montoj formis la plej belan pejzaĝon, kiel ankoraŭ nun, same la homoj ankoraŭ nuntempe estas fortikaj, kuraĝaj kaj tre talentaj. Nun ili ankaŭ faris bonan progreson kaj en bonstato kaj en kleriĝo.
Bone prosperu por ili, kiuj loĝas ĉe la longa lago kaj la bluaj montoj! Estas kelkaj el iliaj memoroj, kiujn mi nun priskribos.
36
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUA ĉAPITRO
La kristnaska nokto
Sintram nomiĝas la malica uzinposedanto en Fors, li kun la malgracia simia korpo kaj la longaj brakoj, kun la kalva kapo kaj la malbela, rikana vizaĝo, li, kies ĝojo estas kaŭ-
zi malbonon.
Sintram nomiĝas li, kiu prenas nur friponojn kaj batalemu-lojn kiel servistojn kaj dungas nur kverelemajn, mensoge-majn servistinojn, li, kiu furiozigas la hundojn pikante iliajn nazojn per pingloj kaj vivas feliĉa inter malamantaj homoj kaj atakemaj bestoj.
Sintram nomiĝas li, kies plej granda ĝojo estas vesti sin laŭ la aspekto de la malica malamiko, per kornoj kaj vosto, ĉevala hufo kaj vila haŭto por subite aperi el malhelaj anguloj, el bakforno aŭ brullignejo por timigi infanojn kaj superstiĉajn virinojn.
Sintram nomiĝas li, kiu ĝojas kiam li povas ŝanĝi malnovan amikecon en novan malamon kaj veneni la koron per mensogo.
Sintram li nomiĝas, kaj iun fojon li venis al Ekeby.
*
Tiru la grandan sledeton por brulligno en la forĝejon, haltu meze sur la planko kaj metu veturilan fundon sur la fostojn!
Jen ni havas tablon. Hura por la tablo, la tablo estas preta!
Alportu seĝojn, ĉion, sur kio oni povas sidi! Alportu tripie-37
GÖSTA BERLING
eLIBRO
dajn ŝuistajn seĝojn kaj malplenajn kestojn! Alportu difek-tajn, malnovajn brakseĝojn sen apogiloj kaj la senglitilan sledon kaj la malnovan kaleŝon! Ha, ha, ha, alportu la malnovan kaleŝon! ¯i estu tribuno.
Jen vidu, unu rado mankas kaj la tuta supra parto. Restas nur la veturigista seĝo, la kuseno estas difektita, la rembura musko polvas ĉirkaŭ ĝi, la ledo estas ruĝa pro aĝo. Alta kiel domo estas la malnova kadukaĵo. Apogu, apogu, alie ĝi falos!
Hura! Hura! Estas kristnaska nokto en la uzino de Ekeby.
Malantaŭ la silkaj kurtenoj de la baldakena lito dormas la majoro kaj lia edzino, dormas kaj kredas, ke la kavalira domo dormas. Servistoj kaj servistinoj povas dormi, pezaj de kaĉo kaj maldolĉa kristnaska biero, sed ne la sinjoroj en la kavalira domo. Kiu povas kredi, ke la kavalira domo dormas?
Nudkruraj forĝistoj ne turnas la fandaĵojn, fulgaj knaboj ne transportas karbĉarojn, la granda martelo pendas kiel brako kun pugnita mano sub la tegmento, la amboso estas malplena, la fornoj ne malfermas siajn ruĝajn faŭkojn por engluti karbon, la balgo ne grincas. Estas kristnasko. La forĝejo dormas.
Dormas, dormas! Ho, vi homido, ĉu dormas, kiam la kavaliroj maldormas! La longaj preniloj staras sur la planko kun sebokandeloj inter siaj makzeloj. El la dudekkvinlitra kaldrono el brila kupro flagras la bluaj flamoj de la brulpunĉo alten al la mallumo de la tegmento. La korna lanterno de Beerencreutz pendas sur la stangfera martelo8. La flava punĉo bri-8 Stangfera martelo — grandega, akvoforte movata martelo, per kiu oni forĝis stangojn el ferpecoj. Temas pri forĝejo, kie oni faris ŝtalon el krudfero.
38
GÖSTA BERLING
eLIBRO
las kiel klara suno en la ujo. Troviĝas tabloj tie, troviĝas benkoj. La kavaliroj festas la kristnaskan nokton en la forĝejo.
Estas gajo kaj bruo, muziko kaj kanto. Sed la tumulto de la noktomeza festo vekas neniun. La tuta bruo de la forĝejo mortas en la potenca muĝo de la torento ekstere.
Estas gajo kaj bruo. Imagu, ke la majorino nun vidus ilin!
Nu! ŝi certe eksidus inter ili kaj eltrinkus pokalon. Brava virino ŝi estas, ŝi ne forkuras pro tondra drinkokanto aŭ partio de kamfio9. La plej riĉa sinjorino en Vermlando, decidma-niera kiel viro, fiera kiel reĝino. Kantadon ŝi amas, la sonon de violonoj kaj kornoj. Vinon kaj kartludon ŝi ŝatas kaj tablojn, ĉirkaŭitajn de gajaj gastoj. ŝi volas vidi konsumadon en la provizejoj, dancon kaj gajon en ĉambroj kaj salonoj kaj la kavaliran domon plena de kavaliroj.
Vidu ilin ĉirkaŭ la tasego, kavaliron apud kavaliro. Dekdu ili estas, dekdu viroj. Ne estas efemeroj nek dandoj, sed viroj, kies famo malfrue mortos en Vermlando, kuraĝaj viroj, fortaj viroj.
Ne estas ledosekaj pergamenoj nek fermitaj monsaketoj, estas viroj malriĉaj, viroj senzorgaj, kavaliroj la tutan tagon.
Ne estas dorlotitaj knaboj, nek dormemaj sinjoroj sur propraj bienoj. Vojirantaj viroj, gajaj viroj, kavaliroj de cent aventuroj.
Nun la kavalira flankdomo staras senhoma de multaj jaroj.
Ekeby ne estas plu la destinita rifuĝejo de senhejmaj kavaliroj. Pensiitaj oficiroj kaj malriĉaj nobeloj ne ĉirkaŭvagas plu en Vermlando en ŝanceliĝantaj veturĉaroj. Sed la mortintoj ree ekvivu, ili releviĝu, la gajaj, la senzorgaj, la eterne junaj!
ĉiuj tiuj famaj viroj scias ludi unu aŭ plurajn instrumen-9 Kamfio — kartludo.
39
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tojn. ĉiuj estas tiel plenaj de apartecoj kaj proverboj, de ka-pricoj kaj kantoj kiel la formikejo de formikoj, sed tamen ĉiu el ili havas sian apartan grandan kvaliton, sian alte ŝatatan kavaliran virton, kiu apartigas lin de ĉiuj aliaj.
Kiel unuan de tiuj, kiuj sidas ĉirkaŭ la tasego, mi volas no-mi Beerencreutz, la kolonelon kun la grandaj blankaj lipharoj, kamfiludanton, Bellman-kantiston10, kaj kune kun li lian amikon kaj militkamaradon, la silenteman majoron, la grandan ursoĉasiston Anders Fuchs, kaj kiel la trian en la rondo la malgrandan Ruster, la tamburiston, kiu longe estis servisto de la kolonelo sed gajnis kavaliran rangon pro sia lerto en
ĝeneralbaso11 kaj punĉpreparo. Plue estu menciata la maljuna subleŭtenanto Rutger von Örneclou, virinravanto, vestita per bukokravato kaj peruko, ornamita per krispkolumo kaj ŝmin-kita kiel virino. Li estis unu el la plej eminentaj kavaliroj kaj same Kristian Bergh, la forta kapitano, kiu estis granda heroo sed same facile trompebla kiel giganto en fabelo. En akompano de tiuj du oni ofte vidis la malgrandan, globrondan sinjoron Julius, sprita, gaja kaj tre talenta homo: oratoro, pentri-sto, kanzonkantisto kaj anekdotrakontanto. Tre li ŝatis apliki sian ŝercon al la podagra subleŭtenanto kaj la stulta giganto.
Tie troviĝis ankaŭ la granda germano Kevenhüller, eltro-vinto de la memiranta veturilo kaj la flugmaŝino, li, kies no-mo ankoraŭ resonas en la susurantaj arbaroj. Nobelo li estis laŭ deveno kaj ankaŭ laŭ aspekto, kun grandaj, torditaj lip-10 Bellman — sveda poeto 1740–95. Li komponis aŭ adaptis muzikon por ĉiuj siaj poemoj.
11 ¯eneralbaso — iama maniero skribi la basan voĉon por muzikinstrumento. ¯i postulas grandan lertecon de la ludanto.
40
GÖSTA BERLING
eLIBRO
haroj, pinta barbo, aglonazo kaj mallarĝaj, oblikvaj okuloj en reto de kruciĝantaj sulketoj. Tie sidis la granda militisto, kuzo Kristoffer, kiu neniam eliris el la kavalira domo, escepte kiam oni povis atendi ursoĉason aŭ danĝeran aventuron, kaj apud li onklo Eberhard, la filozofo, kiu venis al Ekeby ne por plezuro kaj ludo sed por povi finfari, neĝenita de nutrozorgoj, sian grandan verkon pri la scienco de la sciencoj.
Fine mi nun mencias la plej bonajn en la rondo, la mildan Lövenborg, la pian homon, kiu estis tro bona por tiu ĉi mondo kaj malmulte komprenis ĝiajn vojojn, kaj Lilliecrona, la grandan muzikiston, kiu havis bonan hejmon kaj ĉiam sopi–
ris tien, sed tamen restis en Ekeby, ĉar lia animo bezonis riĉecon kaj varion por elteni la vivon.
Tiuj dekunu jam lasis la junaĝon malantaŭ si, kaj pluraj eniris en la maljunaĝon, sed inter ili estis unu, kiu ne havis pli ol tridek jarojn, kaj kies animaj kaj korpaj fortoj ĉiuj estis ne-rompitaj. Estis Gösta Berling, la kavaliro de la kavaliroj, kiu sola estis pli granda oratoro, kantisto, muzikisto, ĉasisto, drinkanto kaj ludanto ol ĉiuj aliaj. Li posedis ĉiujn kavalirajn virtojn. Kian viron la majorino faris el li!
Jen vidu lin, staranta sur la tribuno! La mallumo malleviĝas de la nigra tegmento kaj pendas super li kiel pezaj festonoj.
Lia hela kapo briletas en ĝi kiel tiuj de la junaj dioj, la junaj lumportantoj, kiuj ordigis la kaoson. Svelta, bela kaj aventurema li staras tie. Sed li parolas kun profunda seriozo.
”Kavaliroj kaj fratoj! Proksimiĝas noktomezo, baldaŭ la festo finiĝos, estas tempo tosti por la dektria ĉe la tablo.”
”Frateto Gösta!” krias sinjoro Julius. ”Ne estas tie ĉi iu dektria, ni estas nur dek du.”
”En Ekeby ĉiujare mortas unu viro,” Gösta daŭrigas per pli 41
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kaj pli malgaja voĉo. ”Unu el la gastoj de la kavalira domo mortas, mortas unu el la gajaj, la senzorgaj, la eterne junaj.
Kaj kion diri? Kavaliroj ne devas maljuniĝi. Se niaj tremantaj manoj ne povas levi la glasojn, se niaj estingiĝantaj okuloj ne povas diferencigi la kartojn, kion tiam la vivo signifus por ni, kion ni signifus por la vivo? Devas morti unu el la dektri, kiuj festas la kristnaskan nokton en la forĝejo de Ekeby, sed ĉiujare venas iu nova por kompletigi nian nombron. Iu viro, sperta en la metio de la ĝojo, iu, kiu povas trakti violonon kaj kartojn, devas veni por kompletigi nian rondon. Maljunaj papilioj devas scii morti, dum brilas la somera suno. Sanon por la dektria!”
”Sed Gösta, ni estas nur dek du,” diras la kavaliroj kaj ne tuŝas siajn glasojn.
Gösta Berling, kiun ili nomis la poeto, kvankam li neniam skribis poezion, daŭrigas en netuŝita trankvilo:
”Kavaliroj kaj fratoj! ĉu vi forgesis, kiuj vi estas? Estas vi, kiuj konservas la ĝojon en Vermlando. Estas vi, kiuj ludigas la arĉojn, movigas la homojn en danco, igas kanton kaj muzikon sonori tra la lando. Vi scias teni viajn korojn for de la oro, viajn manojn de la laboro. Se vi ne ekzistus, tiam la danco mortus, la somero mortus, la rozoj mortus, la kartludo mortus, la kanto mortus, kaj en tiu ĉi tuta benita lando ekzistus nenio krom fero kaj uzinposedantoj. La ĝojo vivos tiel longe kiel vi. Dum ses jaroj mi festis la kristnaskan nokton en la forĝejo de Ekeby, kaj neniam antaŭe iu rifuzis tosti por la dektria.”
”Sed Gösta,” ili krias, ”kiel ni povas tosti por la dektria, kiam ni estas nur dek du?”
Profunda maltrankvilo pentriĝis sur la vizaĝo de Gösta.
42
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”ĉu ni estas nur dek du?” li diras. ”Kial? ĉu ni malaperos de la tero? ĉu en la venonta jaro ni estos nur dekunu, en la posta nur dek? ĉu nia nomo transiros al la legendo, ĉu nia rondo neniiĝos? Mi vokas lin, la dektrian, ĉar mi ekstaris por trinki por lia sano. El la profundo de la maro, el la interno de la tero, el la ĉielo, el la infero mi vokas lin, kiu kompletigos la rondon de la kavaliroj.”
Tiam bruas en la kamentubo, malfermiĝas la pordo de la fandforno, venas la dektria.
Vila li venas, kun vosto kaj ĉevala hufo, kun kornoj kaj pinta barbo, kaj ekvidante lin la kavaliroj salte kaj krie ekstaras.
Sed en nehaltigebla ĝojo Gösta Berling krias: ”La dektria venis! Sanon al la dektria!”
Jen li do venis, la malnova malamiko de la homoj, venis al la maltimuloj, kiuj ĝenas la pacon de la sankta nokto. Amiko de sorĉistinoj veturantaj al Blåkulla12, kiu subskribas sian kontrakton per sango sur karbonigra papero, li, kiu dancis kun la grafino en Ivarsnäs dum sep tagoj, kaj kiun sep pastroj tiam ne povis forpeli, li venis.
ŝtormrapide flugas la pensoj tra la kapoj de la maljunaj aventuristoj, kiam ili ekvidas lin. Ili demandas sin, pro kiu li venas en tiu ĉi nokto.
Multaj el ili estis pretaj forkuri en teruro, sed baldaŭ ili komprenis, ke la kornulo ne venis por preni ilin al sia malhela regno, sed ĉar allogis la sonoro de la pokaloj kaj la kantoj. Li volis ĝui la ĝojon de la homoj en la sankta kristnaska nokto kaj formeti de si la regŝarĝon dum tiu tempo de ĝojo.
12 Blåkulla — laŭdire la sorĉistinoj veturis al iu loko, Blåkulla (Blumonto), por tie diboĉi kun la diablo. Kp. germanajn rakontojn pri Blocksberg.
43
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ho, kavaliroj, kavaliroj, kiu el vi nun memoras, ke estas kristnaska nokto? Nun anĝeloj kantas por la paŝtistoj sur la kampoj. Nun la kuŝantaj infanoj maltrankvilas pro tio, ke ili eble ne vekiĝos ĝis la belega frumatena solenaĵo en la preĝejo.
Baldaŭ estos tempo bruligi la kandelojn en la preĝejo de Bro, kaj malproksime en arbara hejmo la junulo vespere pretigis rezinplenan torĉon, per kiu li lumos por sia knabino sur la vojo al la preĝejo. En ĉiuj hejmoj la mastrino metis branĉkandelojn en la fenestrojn, ili estas pretaj por bruligo, kiam la preĝejvizitantoj preteriros. En la dormo la sakristiano ekkantas la kristnaskajn psalmojn, kaj la maljuna ĉefparoęstro en sia lito esploras, ĉu lia voĉo ankoraŭ sufiĉas por kanti: ”Gloro al Dio en la supera alto, sur la tero paco, inter homoj Di-favoro!”
Ho, kavaliroj, pli bone estus por vi en tiu ĉi nokto ripozi en viaj litoj ol interrilati kun la princo de malbono!
Sed ili salutas lin per bonvenkrioj, same kiel Gösta faris.
Pokalon, plenan de flamanta punĉo, ili metas en lian manon.
Al li ili donas la honoran lokon ĉe la tablo, kaj ili kun ĝojo vidas lin tie, kvazaŭ lia malbela faŭnvizaĝo portus la dolĉajn trajtojn de la amatino de ilia junaĝo.
Beerencreutz invitas lin al kamfiludo, sinjoro Julius kantas por li siajn plej bonajn kanzonojn, kaj Örneclou parolas kun li pri belaj virinoj, tiuj mirindaj estaĵoj, kiuj dolĉigas la vivon.
Plaĉas al li, la kornportanto, kiam li kun princa teniĝo klinas sin malantaŭen sur la veturigista seĝo de la malnova ka-leŝo kaj per bestungoarmita mano levas la plenan pokalon al sia ridetanta buŝo.
Sed Gösta Berling kompreneble faras paroladon por li.
”Via moŝto,” li diras, ”ni longe atendis vin tie ĉi en Ekeby, 44
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉar apenaŭ vi povas eniri en alian paradizon. Tie ĉi oni vivas sen semi aŭ ŝpini, kiel via moŝto eble jam scias. Tie ĉi rostitaj paseroj flugas en la buŝon, tie ĉi maldolĉa biero kaj dolĉa brando fluas kiel riveretoj kaj torentoj. Tie ĉi estas bona loko, rimarku tion, via moŝto!
Vere ni kavaliroj atendis vin, ĉar ni ne estis tute plennombraj antaŭe. Jen, estas tiel, ke ni estas iom pli, ol ni lasas la homojn rimarki, ni estas la malnova dekduvira rondo de la poezio, kiu iras tra la epokoj. Dekdu ni estis, kiam ni estris la mondon de la nubokovrita supro de Olimpo, dekdu, kiam ni en formo de birdoj loĝis en la verda krono de Ygdrasil13. Kien ajn iris la poezio, tien ni sekvis. ĉu ne sidis dekdu viroj ĉirkaŭ la ronda tablo de reĝo Arturo, ĉu ne iris dekdu paladinoj14 en la armeo de Karlo la Granda? Unu el ni iam estis Tor15, alia Jupitero, tion certe ĉiu homo povas vidi ankoraŭ nun. Certe oni iel perceptas la dibrilonsub la ĉifonoj, la leonan kolhara-ron sub la azena haŭto. La tempo malbone traktis nin, sed kiam ni estas tie ĉi, la forĝejo fariĝas Olimpo, la kavalira do-mo Valhalo16.
Sed, via moŝto, ni ne estis plennombraj. Oni ja scias, ke en la dekduvira rondo de la poezio ĉiam devas troviĝi iu Loke17, iu Prometeo. Li mankis al ni.
Via moŝto, mi bonvensalutas vin!”
”Jen, jen, jen!” diras la diablo. ”Kiaj belaj vortoj, belaj vortoj! Kaj mi, kiu ne havas tempon respondi! Okupoj, miaj kna-13 Ygdrasil — mondarbo en la antikva nordlanda mitologio, simbolo de la universa vivoforto.
14 Paladinoj — kavaliroj.
15 Tor — en la antikva nordlanda mitologio la dio de fulmotondro.
16 Valhalo — en la antikva mitologio la hejmo de la dioj (Valhall).
17 Loke — dio en la malnova mitologio, malica kaj perfidema.
45
GÖSTA BERLING
eLIBRO
boj, okupoj. Devas tujtuje foriri, alie mi volonte estus al via dispono en kiu ajn rolo. Dankon por tiu ĉi vespero, maljunaj babiluloj! Ni ree renkontigos.”
La kavaliroj demandas, kien li intencas iri, kaj li respondas, ke la nobla majorino, la estrino de Ekeby, atendas lin por re-novigo de sia kontrakto.
Tiam la kavaliroj tre ekmiras.
Severa kaj taŭga sinjorino ŝi estas, la majorino en Ekeby. ŝi portas unu kaj duonan hektolitron da sekalo sur siaj larĝaj ŝultroj. ŝi akompanas la ferŝtonan transporton de la mineja regiono sur la longa vojo al Ekeby. Kiel transportisto ŝi dormas sur fojneja planko kun sako sub la kapo. En la vintro ŝi povas gardi karbigstakon, en la somero akompani flostrunka-ron suden sur Löven. Aplomba sinjorino ŝi estas. ŝi blasfemas kiel stratknabo kaj kiel reĝo regas siajn sep uzinojn kaj la bienojn de la najbaroj, regas sian propran paro˛on kaj la najba-rajn, jes, la tutan belan Vermlandon. Sed por senhejmaj kavaliroj ŝi estis kiel patrino, kaj tial ili fermis siajn orelojn, kiam la kalumnio flustris al ili, ke ŝi kontraktis kun la diablo.
Do ili demandas kun granda miro, kian kontrakton ŝi faris kun li.
Kaj li respondas al ili, la nigrulo, ke li donacis al la majorino siajn sep uzinojn kontraŭ la promeso, ke ŝi ĉiujare sendos al li unu animon.
Ho, kia teruro tiam kunpremas la korojn de la kavaliroj! Ili ja sciis tion, sed li komprenas nur nun.
En Ekeby ĉiujare mortas unu viro, mortas unu el la gastoj de la kavalira domo, mortas unu el la gajaj, la senzorgaj, la eterne junaj. Nu? Kavaliroj ne devas maljuniĝi. Se iliaj tremantaj fingroj ne povas levi la glason, iliaj estingiĝantaj oku-46
GÖSTA BERLING
eLIBRO
loj ne distingi la kartojn, kion tiam la vivo signifas por ili, kaj kion ili signifas por la vivo? Papilioj devas scii morti, kiam la suno ankoraŭ brilas.
Sed nun, nur nun ili ekkomprenas la ĝustan sencon de la aferoj.
Ve al tiu virino! Tial ŝi multfoje donis al ili bonan man-
ĝaĵon, tial ŝi lasis ilin trinki la maldolĉan bieron kaj la dolĉan brandon, pro tio ke ili de la drinksalonoj kaj ludotabloj en Ekelby ebriiru al la reĝo de la kondamno, unu ĉiujare, unu en ĉiu forpasanta jaro.
Ve al tiu virino, tiu sorĉistino! Fortaj, brilaj viroj venis al Ekeby, venis tien por perei. ĉar ŝi pereigis ilin tie. Iliaj cerboj estis kiel fungoj. Iliaj pulmoj kiel seka cindro, kaj mallumo estis en ilia spirito, kiam ili ekkuŝis sur la mortlito, pretaj por la longa vojaĝo, sen espero, sen animo, sen virto.
Ve al tiu virino! Tiaj mortis tiuj, kiuj estis pli bonaj viroj ol ili, kaj tiaj ili mortos.
Sed la kavaliroj ne longe staras paralizitaj de la peza teruro.
”Reĝo de la kondamno!” ili krias. ”Kun tiu sorĉistino vi neniam plu faros sangoskribitan kontrakton; ŝi devas morti.”
Kristian Bergh, la forta kapitano, jam metis la plej pezan martelegon de la forĝejo sur la ŝultron. ¯is la tenilo li enigos
ĝin en la kapon de la sorĉistino. ŝi ne oferos animojn plu.
”Kaj jen vi, kornulo, vin ni metos sur la amboson kaj funk-ciigos la stangferan martelon. Per preniloj ni tenos vin sub la martelbatoj, por ke vi ne iru plu ĉasi kavaliranimojn.”
Malkuraĝa li estas, la nigra sinjoro, tion oni delonge scias, kaj la parolo pri la stangfera martelo ne plaĉas al li. Li vokas 47
GÖSTA BERLING
eLIBRO
al Kristian Bergh reveni kaj komencas intertrakti kun la kavaliroj.
”Prenu la sep uzinojn en tiu ĉi jaro, prenu ilin vi mem, kavaliroj, kaj donu la majorinon al mi!”
”ĉu vi opinias, ke ni estas same perfidaj kiel ŝi?” krias sinjoro Julius. ”Ekebyn kaj ĉiujn uzinojn ni volas havi, sed pri la majorino vi mem zorgu.”
”Kion Gösta diras, kion Gösta diras?” demandas la milda Lövenborg. ”Gösta Berling devas paroli! Je tiel grava decido ni devas aŭdi lian opinion.”
”ĉio tio estas frenezo,” Gösta Berling diras. ”Kavaliroj, ne lasu lin trompi vin! Kio estas ni kompare al la majorino? Al niaj animoj okazu kio ajn, sed kun mia volo ni ne fariĝos sen-dankaj aĉuloj kaj kondutos kiel friponoj kaj perfidantoj. Dum tro multaj jaroj la majorino nutris min, mi ne povas perfidi ŝin.”
”Nu, iru al la infero, Gösta, se plaĉas al vi. Ni prefere volas mem regi en Ekeby.”
”ĉu vi do estas tute frenezaj, aŭ ĉu vi fordrinkis vian prudenton? ĉu vi imagas, ke tio estas vero? ĉu vi kredas, ke li estas la diablo? ĉu vi ne vidas, ke ĉio estas diabla mensogo?”
”Jen, jen, jen,” la nigra sinjoro diras, ”tiu ne rimankas, ke li jam komencas maturiĝi, kaj tamen li estis en Ekeby dum sep jaroj. Li ne rimarkas sian propran staton.”
”Fermu la buŝon! Mi ja mem helpis enigi vin en la fornon tie.”
”ĉu tio faras iun diferencon, ĉu mi ne povas esti same bona diablo kiel iu alia! Estu certa, Gösta Berling, ke vi estas kaptita. Vere vi jam fariĝis mirinda sub la traktado de la majorino.”
48
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Estas ŝi, kiu savis min,” Gösta diras. ”Kio mi estus sen ŝi?”
”Jen, jen, ĉu ŝi ne havas sian propran intencon retenante vin en Ekeby? Vi povas logi multajn en la kaptilon; vi havas grandajn talentojn. Iun fojon vi provis foriĝi de ŝi, igis ŝin donaci al vi bieneton, vi fariĝis laboristo, volis manĝi vian propran panon. ĉiutage ŝi preteriris la bieneton en societo de belaj knabinoj. Iun fojon Marianne Sinclaire kunestis; tiam vi ĵetis la fosilon kaj la ledan antaŭtukon, Gösta Belling, kaj ree fariĝis kavaliro.”
”La vojo preteriris tie, azeno.”
”Jes, jes ja, la vojo preteriris tie. Poste vi venis al Borg, estis guvernisto tie por Henrik Dohna kaj preskaŭ fariĝis bofilo de grafino Märta. Kiu kaŭzis, ke la juna Ebba Dohna eksciis, ke vi estas eksigita pastro, kaj pro tio rifuzis vin? Estis la majorino, Gösta Berling. ŝi volis revenigi vin.”
”ĉu gravaĵo?” Gösta diras. ”Ebba Dohna mortis tuj poste.
Mi tamen ne estus gajninta ŝin.”
Jen la nigra sinjoro venis tute proksime al li kaj siblis rekte en lian vizaĝon: ”Jes, ŝi mortis. Mortigis sin pro vi, sed tion neniu ĝis nun diris al vi?”
”Vi ne estas malbona diablo,” Gösta diras.
”La majorino ĉion aranĝas, mi asertas. ŝi volis revenigi vin al la kavalira domo.”
Gösta ekridis.
”Vi ne estas malbona diablo,” li krias sovaĝe. ”Kial ni ne faru kontrakton kun vi? Certe vi povos havigi al ni la sep uzinojn, se vi tion deziras.”
”Bone, ke vi ne plu kontraŭstaras la feliĉon!”
La kavaliroj komencis spiri pli facile. Tiel ili nun dependis de Gösta, ke ili nenion povis fari sen li. Se li estus rifuzinta fari 49
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kontrakton, ĝi ne estus farata. Kaj tamen estis granda afero por senhavaj kavaliroj ekregi sep uzinojn.
”Nun rimarku tion,” Gösta diras, ”ke ni prenas la sep uzinojn por savi niajn animojn, sed ne por fariĝi uzinposedantoj, kiuj kalkulas monon kaj pesas feron. Ni ne fariĝos fermitaj monsaketoj aŭ ledosekaj pergamenoj, kavaliroj ni estas kaj restos.”
”Vortoj de la saĝo mem,” murmuras la nigra sinjoro.
”Tial, se vi volas doni al ni la sep uzinojn por unu jaro, ni akceptos ilin, sed rimarku: se ni dum tiu tempo faros ion, kio ne estos kavalireca, se ni faros ion prudentan, utilan aŭ virinaĉan, tiam vi povos preni nin ĉiujn dekdu, kiam la jaro fini-
ĝos, kaj doni la uzinojn al kiu vi volas.”
La diablo ravite frotas la manojn.
”Sed se ni ĉiam kondutos kiel veraj kavaliroj,” Gös ta daŭrigas, ”tiam vi neniam plu rajtos fari kontrakton pri Ekeby, kaj neniun rekompencon vi ricevos por tiu jaro nek de ni nek de la majorino.”
”Estas krude,” la diablo diras. ”Ho, kara Gösta, tamen mi devus ricevi unu animon, nur unu animeton. Tamen mi povus ricevi la majorinon, kial vi ŝparas la majorinon?”
”Mi ne komercas tiajn varojn,” Gösta tondras, ”sed se vi volas havi iun, vi povos preni la maljunan Sintram en Fors, li estas matura, tion mi povas aserti.”
”Jen, jen, jen, jam sonas pli bone,” la nigra sinjoro diras eĉ sen palpebrumi. ”La kavaliroj aŭ Sintram, ili estas egalvalo-raj. Estos bona jaro.”
Poste oni skribas la kontrakton per sango el la malgrandfingro de Gösta Berling sur la nigra papero de la diablo kaj per lia ansera plumo.
50
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed kiam tio estas farita, la kavaliroj jubilas. Nun ĉio agrabla en la mondo apartenos al ili dum tuta jaro, kaj poste oni certe trovos iun eliron.
Ili formetas la seĝojn, faras rondon ĉirkaŭ la punĉkaldrono, kiu staras meze sur la nigra planko, kaj ĉirkaŭsaltas en sovaĝa danco. Meze en la rondo dancas la diablo per altaj saltoj, kaj fine li ekkuŝas apud la kaldrono, klinas ĝin kaj trinkas.
Tiam Beerencreutz ekkuŝas apud li kaj same Gösta Berling, kaj ĉiuj aliaj, unu post la alia, ekkuŝas en rondo ĉirkaŭ la kaldrono, kiun oni klinas de buŝo al buŝo. Fine puŝo faligas ĝin kaj la kuŝantaj estas superverŝataj per la varmega, glueca trinkaĵo.
La diablo estas for, kiam ili kun blasfemoj levas sin, sed liaj oraj promesoj ŝvebas kiel brilaj kronoj super la kapoj de la kavaliroj.
51
GÖSTA BERLING
eLIBRO
TRIA ĉAPITRO
La kristnaskotaga tagmanĝo
La kristnaskan tagon la majoredzino Samzelius havas grandan tagmanĝon en Ekeby.
Tiam ŝi sidas kiel mastrino ĉe tablo aranĝita por kvindek gastoj. ŝi sidas tie en brilo kaj gloro; la mallonga pelto, la strikolora lanjupo kaj la argilpipo ne akompanas ŝin tien. Silko susuras sur ŝi, oro pezas sur ŝiaj nudaj brakoj, perloj kovras ŝian blankan kolon.
Sed kie estas la kavaliroj, kie estas tiuj, kiuj sur la nigra planko de la forĝejo el polurita kuprokadrono trinkis por la sano de la novaj estroj de Ekeby?
En la angulo ĉe la kahela forno la kavaliroj sidas ĉe aparta tablo; tiun ĉi tagon ne estas loko por ili ĉe la granda tablo. Al ili la manĝaĵo venas malfrue, da vino malmulte, la belaj virinoj ne sendas siajn rigardojn tien: neniu aŭskultas al la ŝerco de Gösta.
Sed la kavaliroj estas kiel malsovaĝigitaj ĉevalidoj, kiel sataj rabobestoj. La nokto donis nur unu horon da dormo, poste ili veturis al la frumatena diservo, lumitaj de torĉoj kaj steloj. Ili vidis la kristnaskajn kandelojn, aŭskultis la kristnaskajn psalmojn, iliaj vizaĝoj aspektis kiel tiuj de ridetantaj infanoj. Ili forgesis la nokton en la forĝejo, kiel oni forgesas malagrablan sonĝon.
Granda kaj potenca estas la majorino en Ekeby. Kiu kura-
ĝas levi sian brakon por bati ŝin, movi sian langon por akuzi 52
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝin? Certe ne malriĉaj kavaliroj, kiuj dum multaj jaroj manĝis ŝian panon kaj dormis sub ŝia tegmento. ŝi sidigas ilin, kie ŝi volas, ŝi fermas sian pordon por ili, kiam ŝi volas, kaj ili eĉ ne kapablas forkuri de ŝia potenco. Dio kompatu iliajn animojn!
En alia loko ol Ekeby ili ne povas vivi.
ĉe la granda tablo oni estas gaja: radias la belaj okuloj de Marianne Sinclaire, sonoras la nelaŭta rido de la gaja grafino Dohna.
Sed ĉe la kavaliroj estas malgaje. ĉu ne estus dece, ke tiuj, kiuj pro la majorino iros en la inferon, rajtus sidi ĉe la sama tablo kiel ŝiaj aliaj gastoj? Kia abomena aranĝo meti tiun tablon en la fornangulon! ĉu kavaliroj ne indas kunesti kun altranguloj!
La majorino fieras pro tio, ke ŝi sidas inter la grafo en Borg kaj la ĉefparoęstro en Bro. La kavaliroj profunde klinas siajn kapojn kiel forpelitaj infanoj. Dume revekiĝas ĉe ili la pensoj de la nokto.
Kiel timemaj gastoj venas la gajaj spritaĵoj kaj la ridigaj mensogoj al la tablo en la fornangulo. Tie la kolero kaj la promesoj de la pasinta nokto ekvivas en la cerboj. Sinjoro Julius ja povas kredigi al la forta kapitano, Kristian Bergh, ke la rostitaj tetraoj, kiujn oni nun donas ĉe la granda tablo, ne sufiĉos al ĉiuj gastoj, sed tio ne vekas ĝojon.
”Ili ne povas sufiĉi,” li diras, ”mi scias, kiom ili aĉetis. Sed ili ne embarasiĝis pro tio, kapitano Kristian, ili rostis kornikojn por ni ĉe la malgranda tablo.”
Sed nur malforta rideto ludas sur la lipoj sub la severaj lipharoj de kolonelo Beerencreutz, kaj Gösta la tutan tagon aspektas, kvazaŭ li volus mortbati iun.
”ĉu ne iu ajn manĝaĵo taŭgas por kavaliroj?” li demandas.
53
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed fine superplena plado kun tetraoj venas al la malgranda tablo.
Sed kapitano Kristian estas kolera. ĉu li ne dediĉis, tutvi-van malamon al la kornikoj, tiuj malicaj grakuloj?
Tiel akre li malamis ilin, ke li aŭtune surmetis virinan veston, ligis tukon sur la kapo kaj igis sin ridinda por ĉiu homo nur por povi proksimiĝi al ili je pafdistanco, kiam ili manĝis grenon sur la kampoj.
Li serĉis ilin printempe dum la amdanco sur la nudaj kampoj kaj mortigis ilin. Li serĉis iliajn nestojn en la somero, kaj elĵetis la kriantajn, senplumajn idojn aŭ frakasis la duonko-vitajn ovojn.
Jen li ektiras al si la pladon kun la tetraoj.
”ĉu vi kredas, ke mi ne rekonas ilin? ” li tondras al la servisto. ”ĉu mi bezonas aŭdi ilian grakon por rekoni ilin? Fi al la diablo, doni kornikojn al Kristian Bergh! Fi al la diablo!”
Kaj li prenas la tetraojn unu post la alia kaj ĵetas ilin sur la muron.
”Fi al la diablo,” li dume krias, tiel ke la tuta ĉambro tremas, ”doni kornikojn al Kristian Bergh! Fi al la diablo!”
Kaj same kiel li kutimis frakasi senfortajn kornikidojn kontraŭ rokojn, li nun ĵetas unu tetraon post alia kontraŭ la muron.
Saŭco kaj graso ŝprucas ĉirkaŭ li, la frakasitaj birdoj re-puŝiĝas sur la plankon.
La kavaliraro jubilas.
Tiam la kolera voĉo de la majorino atingas la orelojn de la kavaliroj.
”Eligu lin!” ŝi krias al la servistoj.
54
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed ili ne kuraĝas ataki lin. Li tamen estas Kristian Bergh, la forta kapitano.
”Eligu lin!”
Li aŭdas la vortojn, kaj terura en sia kolero li nun turnas sin al la majorino, kiel urso turnas sin de falinta malamiko al nova atakanto. Li iras al la hufoferforma tablo. Peze sonas la paŝoj de la giganto sur la planko. Li haltas rekte antaŭ ŝi kun la tablo inter ili.
”Eligu lin!” la majorino ankoraŭfoje tondras.
Sed li estas furioza, teruras lia sulkita frunto, lia pugnita, kruda mano. Li ja estas gigante granda, gigante forta. Gastoj kaj servistoj timas kaj ne kuraĝas tuŝi lin. Kiu kuraĝas tuŝi lin nun, kiam la kolero forprenis lian prudenton?
Li staras kontraŭ la majorino kaj manminacas ŝin.
”Mi prenis la kornikon kaj ĵetis ĝin sur la muron. ĉu mi ne agis ĝuste?”
”Eliru, kapitano!”
”Silentu, virinaĉo! Doni kornikojn al Kristian Bergh! Se mi
ĝuste agus, mi prenus vin kaj viajn sep inferajn …”
”Mil diabloj, Kristian Bergh, ne blasfemu! Tie ĉi nur mi blasfemas.”
”ĉu vi opinias, ke mi timas vin, sorĉistino? ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kiel vi ricevis viajn sep uzinojn?”
”Silentu, kapitano!”
”Kiam Altringer mortis, li donis ilin al via edzo, pro tio ke vi estis lia amatino.”
”ĉu vi volas silenti!”
”ĉar vi estis tiel fidela edzino, Margareta Samzelius. Kaj la majoro akceptis la sep uzinojn kaj lasis al vi estri ilin kaj ŝaj-55
GÖSTA BERLING
eLIBRO
nigis, ke li scias nenion. Kaj la satano aranĝis ĉion; sed nun venos fino por vi.”
La majorino eksidas, ŝi estas pala kaj tremas. Poste ŝi konfirmas per nelaŭta, stranga voĉo: ”Jes, nun venos fino por mi, kaj tion vi kaŭzas, Kristian Bergh.”
Je tiu tono kapitano Kristian ektremas, liaj trajtoj tordiĝas, kaj larmoj de angoro aperas en liaj okuloj.
”Mi estas ebria,” li diras, ”mi ne scias, kion mi diras, mi nenion diris. Hundo kaj sklavo, hundo kaj sklavo kaj nenio pli mi estis por ŝi dum kvardek jaroj. ŝi estas Margareta Celsing, kiun mi servis dum mia tuta vivo, mi diras nenion malbonan pri ŝi. ĉu mi povus diri ion malbonan pri la bela Margareta Celsing? Mi estas hundo, kiu gardas ŝian pordon, sklavo, kiu portas ŝiajn ŝarĝojn. ŝi piedfrapu min, ŝi batu min! Vi ja vidas, ke mi silentas kaj toleras. Mi amis ŝin dum kvindek jaroj.
Kiel mi povis diri ion malbonan pri ŝi?”
Kaj mirinde estas vidi, kiel li ekgenuas antaŭ ŝi kaj petas pardonon. Kaj ĉar ŝi sidas sur la alia flanko de la tablo, li surgenue iras ĉirkaŭ la tablon, ĝis li atingas ŝin. Tiam li klinas sin kaj kisas ŝian juprandon, kaj liaj larmoj falas sur la plankon.
Sed ne malproksime de la majorino sidas malgranda, forta viro. Li havas krispajn harojn, malgrandajn, oblikvajn okulojn kaj elstarantan suban makzelon. Li similas al urso. Mal-multvorta homo li estas, kiu prefere iras siajn proprajn, silen-tajn vojojn kaj lasas la mondon zorgi pri si mem. Li estas majoro Samzelius.
Li levas sin, kiam li aŭdas la akuzajn vortojn de kapitano Kristian, kaj levas sin la majorino kaj ĉiuj kvindek gastoj. La virinoj time ploras pro tio, kio nun venos, la viroj staras senkuraĝaj, kaj ĉe la piedoj de la majorino kuŝas kapitano Kris-56
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tian, kisante ŝian juprandon, dum liaj larmoj falas sur la plankon.
La larĝaj, haraj manoj de la majoro malrapide pugniĝas, leviĝas lia brako.
Sed la virino parolas kiel unua. En ŝia voĉo estas obtuza tono, kiu ne estas ŝia ordinara.
”Vi ŝtelis min,” ŝi diras. ”Vi venis kiel rabisto kaj prenis min. Hejme ili devigis min per frapoj kaj batoj, per malsato kaj krudaj vortoj fariĝi via edzino. Mi agis al vi, kiel vi meritas.”
La larĝa mano de la majoro pugniĝis. La majoredzino iras paŝon malantaŭen. Poste ŝi parolas:
”Vivanta angilo tordas sin sub la tranĉilo, devigita edzino prenas amanton. ĉu vi nun batos min pro tio, kio okazis an-taŭ dudek jaroj? Kial vi ne batis min tiam? ĉu vi ne memoras, kiel li loĝis en Ekeby kaj ni en Sjö? ĉu vi ne memoras, kiel li helpis nin en nia malriĉeco? Ni veturis en liaj veturiloj, trinkis lian vinon. ĉu ni kaŝis ion por vi? ĉu liaj servistoj ne estis viaj? ĉu lia oro ne pezis en via poŝo? ĉu vi ne akceptis la sep uzinojn? Tiam vi silentis kaj akceptis, sed tiam vi estus devinta ekbati, Bernt Samzelius, tiam vi estus devinta ekbati.”
La viro forturnas sin de ŝi kaj rigardas la ĉeestantojn. En iliaj vizaĝoj li legas, ke ili pravigas ŝin, ke ĉiuj kredas, ke li akceptis havon kaj donacon por sia silento.
”Mi ne sciis tion,” li diras kaj piedfrapas la plankon.
”Bone, ke vi nun scias,” ŝi interrompas per atake sonanta voĉo. ”Mi timis, ke vi mortos sen ekscii tion. Bone, ke vi scias tion nun, por ke mi povu paroli libere kun vi, kiu estis mia 57
GÖSTA BERLING
eLIBRO
mastro kaj gardisto. Sciu nun, ke mi tamen apartenis al li, de kiu vi ŝtelis min! Ili nun eksciu tion, ĉiuj kiuj kalumniis min!”
Estas la malnova amo, kiu jubilas en ŝia voĉo kaj brilas el ŝiaj okuloj. ŝia edzo staras antaŭ ŝi kun levita pugno. Teruron kaj malestimon ŝi legas en la kvindek vizaĝoj antaŭ si. ŝi sentas, ke estas la lasta horo de ŝia potenco. Sed tamen ŝi ne povas ne ĝoji, kiam ŝi povas libere paroli pri la plej dolĉa memoro de sia vivo.
”Li estis viro, brila viro. Kian rajton vi havis starigi vin inter nin? Neniam mi vidis lian egalulon. Feliĉon li donis al mi, havon li donis al mi. Benita estu lia memoro!”
Tiam la majoro mallevas la levitan brakon sen bati. — Nun li scias, kiel li punos ŝin.
”For,” li krias, ”for el mia domo!”
ŝi ne movas sin.
Sed la kavaliroj kun palaj vizaĝoj timrigardas unu la alian.
Nun ja ĉio plenumiĝas, kion antaŭdiris la nigrulo. Jen ili vidas la sekvojn de tio, ke ne renoviĝis la kontrakto de la majorino. Kaj se tio estas vera, tiam estas vera ankaŭ tio, ke ŝi dum dudek jaroj sendis kavalirojn al la infero, kaj ke ankaŭ ili mem estis elektitaj por tiu vojaĝo. Ho, tiu sorĉistino!
”Foriru!” daŭrigas la majoro. ”Petu pri via pano sur la vojo!
Vi ne havos ĝojon de lia mono, vi ne loĝos en liaj bienoj. Fini-
ĝis la majorino en Ekeby. Mi mortbatos vin tiun tagon, kiam vi ree metos vian piedon en mian domon.”
”ĉu vi forpelas min el mia hejmo?”
”Vi ne havas hejmon. Ekeby apartenas al mi.”
Sento de malforto ekregas la majorinon. ŝi retiras sin ĝis la pordo, kaj li sekvas ŝin tute apude.
58
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Vi, kiu estis la malfeliĉo de mia vivo,” ŝi plendas, ”ĉu vi nun havas forton fari al mi ankaŭ tion?”
”For, for!”
ŝi apogas sin al la pordfosto, faldas la manojn kaj tenas ilin antaŭ la vizaĝo. ŝi pensas pri sia patrino kaj murmuras por si mem:
”Oni malakceptu vin, kiel vi malakceptis min, la vojo estu via hejmo, fojnstako via lito! Do tamen tio okazos. Okazos!”
Estis la bona, maljuna ĉefparoęstro en Bro kaj la leĝisto en Munkerud, ili nun iris al majoro Samzelius kaj provis trankviligi lin. Ili diris al li, ke estus plej bone por li ne atenti pri tiuj malnovaj historioj, lasi ĉion esti tia, kia ĝi estas, forgesi kaj pardoni.
Li forskuas la mildajn manojn de sia ŝultro. Estis terure proksimiĝi al li same kiel ĵus al Kristian Bergh.
”Ne estas malnova historio,” li krias. ”Mi nenion sciis ĝis hodiaŭ. Mi antaŭe ne povis puni la adultulinon.”
Je tiu vorto la majorino levas sian kapon kaj reprenas sian malnovan kuraĝon.
”Prefere vi foriru ol mi. ĉu vi kredas, ke mi cedos al vi?” ŝi diras. Kaj ŝi paŝas antaŭen de la pordo.
La majoro ne respondas, sed li gardas ĉiun ŝian movon, preta ekbati, se li ne povos liberiĝi de ŝi alimaniere.
”Helpu min, bonaj sinjoroj,” ŝi krias, ”ligu tiun ĉi viron kaj eligu lin, ĝis lia prudento revenos! Memoru, kiu estas mi, kaj kiu estas li! Pensu pri tio, antaŭ ol mi devos cedi al li! Mi estras ĉiun faron de Ekeby, sed li sidas la tutan tagon ĉe la urso-kavo, nutrante la ursojn. Helpu min, bonaj amikoj kaj najbaroj! Tie ĉi estos mizero senlima, se mi ne estos plu. La kamparano hakas mian arbaron kaj transportas mian krudferon 59
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kaj tiel akiras sian vivtenon. La karbigisto akiras sian panon havigante karbon al mi, la flosisto la sian kondukante miajn trunkojn. Estas mi, kiu disdonas la riĉigan laboron. Forĝistoj, metiistoj kaj ĉarpentistoj vivtenas sin servante min. ĉu vi kredas, ke tiu homo povas daŭrigi mian laboron? Mi diras al vi, se vi forpelos min, tiam vi enlasos malsaton.”
Multaj manoj leviĝas por helpi la majorinon, ree mildaj manoj persvade metiĝas sur la ŝultron de la majoro.
”Ne,” li diras, ”for de mi! Kiu volas defendi la adultulinon?
Mi diras al vi, se ŝi ne foriros libervole, tiam mi prenos ŝin sur miajn brakojn kaj portos ŝin al miaj ursoj.”
Je tiuj vortoj malleviĝas la levitaj manoj.
Tiam, en sia ekstrema senhelpeco, la majorino turnas sin al la kavaliroj.
”ĉu ankaŭ vi, kavaliroj, permesos, ke mi estu forpelata el mia hejmo? ĉu mi lasis vin senti froston en la neĝo dum la vintro: ĉu mi rifuzis al vi maldolĉan bieron kaj dolĉan brandon? ĉu mi prenis rekompencon aŭ laboron de vi pro tio, ke mi donis al vi nutraĵon kaj vestojn? ĉu vi ne ludis ĉe miaj piedoj, sekuraj kiel infanoj apud la patrino? ĉu la danco ne bruis en miaj salonoj? ĉu plezuroj kaj ridoj ne estis por vi ĉiutaga pano? Kavaliroj, ne permesu al tiu ĉi viro, kiu estis la malfeliĉo de mia vivo, forpeli min el mia hejmo! Ne lasu min fari-
ĝi almozulino sur la vojo.”
Je tiuj vortoj Gösta Berling ŝteliris al bela, malhelhara knabino, kiu estis sidinta ĉe la granda tablo.
”Vi ofte estis en Borg, antaŭ kvin jaroj, Anna,” li diras. ”ĉu vi scias, ĉu estis la majorino, kiu diris al Ebba Dohna, ke mi estas eksigita pastro?”
60
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Helpu la majorinon, Gösta!” estas la sola respondo de la knabino.
”Vi ja komprenas, ke mi unue volas ekscii, ĉu ŝi igis min mortiganto.”
”Ho, Gösta, kion vi pensas? Helpu ŝin, Gösta!”
”Mi vidas, ke vi ne volas respondi. Do Sintram certe diris la veron.” Kaj Gösta reiras al la kavaliroj. Li ne levas eĉ unu fingron por helpi la majorinon.
Ho, se la majorino ne estus metinta la kavalirojn al aparta tablo en la fornangulo! Nun revekiĝis en iliaj cerboj la pensoj de la nokto, nun flamas sur iliaj vizaĝoj kolero, kiu ne estas malpli forta ol tiu de la majoro.
En senkompata malmoleco ili restas senmovaj antaŭ ŝiaj petoj.
ĉu ĉio, kion ili vidas, ne konfirmas la viziojn de la nokto?
”Oni rimarkas, ke ŝia kontrakto ne estas renovigita,” iu murmuras.
”Al infero, sorĉistino!” krias iu alia.
”Vere estas ni, kiu devus forpeli vin.”
”Azenoj!” krias al la kavaliroj la maljuna, senvorta onklo Eberhard. ”ĉu vi ne komprenas, ke estis Sintram?”
”Ni ja komprenas, ni ja komprenas,” Julius respondas, ”sed ĉu ne estas egale? ĉu tamen ne povas esti vere? ĉu Sintram ne plenumas la komisiojn de la diablo? ĉu ne estas klara rilato inter ili?”
”Vi iru kaj helpu ŝin, Eberhard!” ili mokas. ”Vi ja ne kredas pri la infero. Iru!”
Kaj Gösta Berling restas surloke, senvorta kaj senmova.
Ne, de tiu minaca, murmuranta kaj batalanta kavaliraro la majorino ne ricevos iun helpon.
61
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiam ŝi ree iras al la pordo kaj levas la falditajn manojn al la okuloj.
”Oni malakceptu vin, kiel vi malakceptis min!” ŝi krias al si mem en sia amara malĝojo. ”La vojo estu via hejmo, fojnstako via lito!”
ŝi metas unu manon sur la seruron, sed la alian ŝi etendas supren.
”Rimarku tion, vi, kiuj nun lasas min fali! Rimarku, ke via horo baldaŭ venos! Vi disiĝos, kaj via loko estos soleca. Kiel vi povos stari, kiam mi ne apogos vin? Vi, Melchior Sinclaire, kiu havas pezan manon kaj lasas vian edzinon senti ĝin, gardu vin! Vi, pastro en Broby, nun la juĝotago venos. Kapitanedzino Uggla, zorgu pri via domo, malriĉeco venos! Vi junaj, belaj virinoj, Elisabet Dohna, Marianne Sinclaire, Anna Stjärnhök, ne kredu, ke mi estas la sola, kiu devas forlasi la hejmon. Kaj gardu vin, kavaliroj! Jen estos ŝtormo en la lando! ¯i forbalaos vin de la tero, via tempo jam pasis, vere ĝi pasis. Mi ne plendas pro mi mem sed pro vi, ĉar la ŝtormo atakos vin, kaj kiu povos stari, kiam mi falis? Kaj mia koro
ĝemas pro la malriĉaj homoj. Kiu donos al ili laboron, kiam mi estos for?”
Jen la majorino malfermas la pordon, sed tiam kapitano Kristian levas la kapon kaj diras:
”Kiel longe mi kuŝu tie ĉi ĉe viaj piedoj, Margareta Celsing?
ĉu vi ne volas pardoni min, por ke mi leviĝu por batali por vi?”
Tiam la majorino forte batalas kontraŭ si, sed ŝi vidas, ke se ŝi pardonos lin, tiam li ekstaros por batali kontraŭ ŝia edzo, kaj la viro, kiu fidele amis ŝin dum kvardek jaroj, fariĝos murdinto.
62
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”ĉu mi eĉ devas pardoni?” ŝi diras. ”ĉu vi ne kulpas pri mia tuta malfeliĉo, Kristian Bergh? lru al la kavaliroj, kaj ĝoju pro via faro!”
La majorino foriris. ŝi iris trankvile, kaj postlasis teruron.
ŝi falis, sed sen grandeco ŝi ne estis eĉ en sia falo. ŝi ne rezignis en malfortula doloro, sed ankoraŭ en la maljunaĝo jubilis pro la amo de sia junaĝo. ŝi ne malaltigis sin al plendo kaj neinda ploro, kiam ŝi forlasis ĉion, ŝi ne timis ĉirkaŭva-gi en la lando kiun almozulaj sako kaj bastono. ŝi kompatis nur la malriĉajn kamparanojn kaj la gajajn, senzorgajn homojn sur la bordo de Löven, la malriĉajn kavalirojn, ĉiujn, kiujn ŝi protektis kaj apogis.
ŝi estis forlasita de ĉiuj, kaj tamen ŝi havis forton forigi de si sian lastan amikon, por ke li ne fariĝu murdinto.
ŝi estis rimarkinda virino, granda en forto kaj agemo. Ni ne baldaŭ vidos ŝian egalulinon.
La postan tagon majoro Samzelius foriris de Ekeby kaj transloĝiĝis al sia propra bieno Sjö, kiu kuŝas tute proksime al la granda uzino.
En la testamento de Altringer, per kiu la majoro ricevis la uzinojn, estis klare dirite, ke li ne rajtas vendi aŭ donaci iun el ili, sed post lia morto ili herede transiru al lia edzino aŭ ŝiaj heredantoj. ĉar li do ne povis detrui la malamatan heredaĵon, li metis la kavalirojn kiel ĝiajn estrojn, kredante ke li tiama-niere faras la plej grandan malutilon al Ekeby kaj al la ses aliaj uzinoj.
ĉar neniu en la lando dubis pri tio, ke Sintram estas komi-siita de la diablo, kaj ĉar ĉio, kion li promesis al la kavaliroj, tiel brile plenumiĝis, ili estis tute certaj, ke la kontrakto estos plenumata tute laŭlitere. Kaj ili estis tute firmaj en sia decido 63
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ne fari ion prudentan, utilan aŭ virinaĉan dum la jaro. Ili an-kaŭ estis plene konvinkitaj, ke la majorino estas malica sor-
ĉistino, kiu volis pereigi ilin.
La maljuna onklo Eberhard, la filozofo, mokis ilin pri ilia opinio, sed kiu atentis pri tia homo, kiu estis tiel obstina en sia nekredo, ke se li kuŝus meze en la inferaj flamoj kaj vidus ĉiujn diablojn rikani al li, li tamen asertus, ke ili ne ekzistas, pro tio ke ili ne povas ekzisti. ĉar onklo Eberhard estis granda filozofo.
Gösta Berling diris al neniu, kion li kredas. Certe estas, ke ŝajnis al li, ke li ŝuldas malmultan dankon al la majorino pro tio, ke ŝi faris lin kavaliro en Ekeby; pli bone ŝajnis nun al li esti mortinta ol ĉiam pensi pri tio, ke li kaŭzis la memmorti-gon de Ebba Dohna. Li ne levis sian manon por venĝi al la majorino sed ankaŭ ne por helpi ŝin. Li ne havis forton fari tion. Sed la kavaliroj venis en grandan potencon kaj gloron.
Estis kristnaska tempo kun festoj kaj plezuroj, la koroj de la kavaliroj estis plenaj de jubilo, kaj se iu malĝojo pezis sur la animo de Gösta Berling, li ĉiuokaze ne portis ĝin sur la vizaĝo aŭ sur la lipoj.
64
GÖSTA BERLING
eLIBRO
KVARA ĉAPITRO
Gösta Berling, la poeto
Estis kristnasko, kaj oni aranĝis por balo en Borg.
En tiu tempo, kaj tio okazis antaŭ preskaŭ sesdek jaroj, loĝis en Borg juna grafo Dohna. Li estis novedziĝinta kaj havis junan, belan grafinon. Certe estos gaje en la malnova grafa domo.
Invito venis ankaŭ al Ekeby, sed troviĝis, ke Gösta Berling, kiun ili nomis ”la poeto”, la sola el ĉiuj, kiuj tiujare festis kristnaskon tie, havis emon veturi al la balo.
Borg kaj Ekeby ambaŭ kuŝas ĉe la longa lago Löven sed sur kontraŭaj bordoj. Borg kuŝis en la paro˛o Svartsjö, Ekeby en Bro. Kiam oni ne povas veturi sur la lago, estas kelkmejla veturo de Ekeby al Borg.
Por tiu festo la maljunaj sinjoroj ekipis la malriĉan Göstan Berling, kvazaŭ li estus filo de reĝo kaj devus reprezenti la gloron de reĝa regno.
La frako kun la brilaj butonoj estis nova, la krispkolumo estis rigida, kaj la lakŝuoj brilis. Li portis pelton de plej altkva-lita kastoro kaj zibelan ĉapon sur siaj helaj frizitaj haroj. Ili sternis ursohaŭton kun ungoj el arĝento sur lia vetsledo18 kaj disponigis al li por la veturo la nigran Don Juanon, la fieron de la stalo.
Li fajfe vokis sian blankan Tankredon kaj prenis la plekti-tan kondukrimenon. Jubilante li forveturis, ĉirkaŭita de la 18 Vetsledo — laŭkonstrue vetvetura sledo kun nur unu sidloko.
65
GÖSTA BERLING
eLIBRO
brilo de riĉo kaj pompo, li, kiu tamen sufiĉe brilis per la beleco de sia korpo kaj la ludanta genio de sia spirito.
Li veturis frue en la antaŭtagmezo. Estis dimanĉo, kaj li aŭdis psalmkantadon el la preĝejo en Bro, kiam li preterveturis tie. Poste li sekvis la solecan arbaran vojon, kiu kondukas al Berga, kie kapitano Uggla tiam loĝis. Tie li intencis resti dum la tagmanĝo.
Berga ne estis hejmo de riĉa homo. La malsato konis la vojon al la herbaĵtegita kapitana loĝejo, sed ĝi estis akceptata per ŝerco, amuzita per kanto kaj ludo kiel aliaj gastoj kaj kiel ili nevolonte foriris.
Maljuna fraŭlino Ulrika Dillner, kiu superrigardis la mastrumaĵon kaj la teksadon en Berga, staris sur la perono kaj bonvensalutis Göstan Berling. ŝi riverencis por li, kaj la artefaritaj harbukloj, kiuj pendis malsupren sur ŝia bruna vizaĝo kun la mil sulketoj, dancis pro ĝojo. ŝi kondukis lin en la salonon, kaj poste ŝi komencis rakonti pri la homoj de la bieno kaj iliaj diversaj sortoj.
Mizero staras antaŭ la pordo, ŝi diris, severa tempo regas en la bieno Berga. Ili ne havas eĉ krenon por la tagmanĝo por sia peklita viando, sed Ferdinand kaj la knabinoj jungis Disan al sledo kaj veturis al Munkerud por prunti.
La kapitano ree estas en la arbaro kaj verŝajne revenos kun ledeca leporo, por kiu oni devos foruzi pli da butero dum la preparo, ol kiom ĝi mem valoros. Tion li nomas havigi man-
ĝaĵon al la domo. Estos tamen bone, se li ne venos kun aĉa vulpo, la plej senvalora besto, kiun nia Sinjoro kreis, senutila ĉu mortinta ĉu viva.
Kaj la kapitanedzino, nu, ŝi ankoraŭ ne ellitiĝis. ŝi kuŝas 66
GÖSTA BERLING
eLIBRO
legante romanojn, kiel ŝi faras ĉiujn tagojn. ŝi ja ne estas kreita por labori, tiu Dia anĝelo.
Ne, tion devas fari tiu, kiu estas maljuna kaj griza kiel Ulrika Dillner. Penadi tage kaj nokte por kunteni la mizeraĵon oni devas. Kaj tio ne estas ĉiam tre facila, estas vero, ke ili dum tuta vintro ne havis alian manĝaĵon ol ursoŝinkon. Kaj grandan rekompencon ŝi ne atendas, ĝis nun ŝi ne vidis iun, sed verŝajne ili ankaŭ ne eligos ŝin sur la vojon, kiam ŝi ne povos plu fari utilon por la nutraĵo. Ili eĉ rigardas dommas-trinon kiel homon en tiu ĉi domo, kaj iam ili certe donos al maljuna Ulrika honestan enterigon, se ili havos monon por aĉeti ĉerkon.
”ĉar kiu scias, kio okazos?” ŝi diris, kaj viŝis siajn okulojn, kiuj ĉiam estis tre ploremaj. ”Ni havas ŝuldon al la malica uzinposedanto Sintram, kaj li povas preni ĉion de ni. Ferdinand ja fianĉiĝis kun la riĉa Anna Stjärnhök, sed ŝi tediĝos, ŝi tediĝos pri li. Kaj kio tiam okazos al ni kun niaj tri bovinoj kaj naŭ ĉevaloj, kun niaj junaj, gajaj fraŭlinoj, kiuj volas veturi de balo al balo, kun niaj sekaj kampoj, kie nenio kreskas, kun nia afabla Ferdinand, kiu neniam fariĝos vera viro? Kio okazos al tiu tuta benita domo, kie prosperas ĉio krom laboro?”
Sed venis tagmezo, kaj la domanoj kolektiĝis. La afabla Ferdinand, la milda filo de la domo, kaj la gajaj fraŭlinoj venis hejmen kun la pruntita kreno. La kapitano venis, freŝigita de bano en glacitruo sur la marĉo kaj de ĉaso en la arbaro. Li malfermis la fenestron por havigi aeron kaj premis la manon de Gösta per vira forto. Kaj la kapitanedzino venis, vestita per silko, kun larĝaj puntoj pendantaj malsupren sur la blankajn manojn, kiujn ŝi etendis al Gösta por kisi.
67
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉiuj salutis Göstan kun ĝojo, la ŝerco enflugis en la rondon, gaje ili demandis lin:
”Kiel vi fartas en Ekeby, kiel vi fartas en la promesita lando?”
”Lakto kaj mielo fluas tie,” li tiam respondis. ”Ni ĉerpas feron el la montoj kaj plenigas nian kelon per vino. Sur la kampoj kreskas oro, per ĝi ni oras la mizeron de la vivo, kaj niajn arbarojn ni hakas por konstrui kegloludejojn kaj plezur-domojn.”
Sed la kapitanedzino suspiris kaj ridetis je tiu respondo, kaj ŝiaj lipoj moviĝis per unu sola vorto:
”Poeto!”
”Multaj pekoj pezas sur mia konscienco,” Gösta respondis, sed mi neniam skribis eĉ unu linion da poezio.”
”Vi tamen estas poeto, Gösta, de tiu kromnomo vi ne liberiĝos. Vi travivis pli multajn poemojn, ol aliaj poetoj verkis.”
Poste la kapitanedzino, milda kiel patrino, parolis pri lia malbonuzita vivo. ”Mi vivas por vidi vin fariĝi viro,” ŝi diris.
Kaj sentiĝis al li dolĉa la instigo de tiu milda virino, kiu estis tiel fidela amikino, kaj kies granda, romantika koro flamis pro amo al grandaj agoj.
Kiam ili finis la gajan manĝon, dum kiu ili ĝuis krenvian-don, brasikon, graskuiritajn kukojn kaj kristnaskan bieron kaj Gösta vokis ridojn kaj larmojn el iliaj okuloj per rakontoj pri la majoro kaj la majorino kaj la pastro de Broby, tiam aŭdi-
ĝis ĉevalsonoriloj sur la korto, kaj tuj poste la malica Sintram envenis al ili.
Li radiis pro kontento, de la kalva kapo ĝis la longaj, plataj piedoj. Li svingis siajn longajn brakojn, kaj la vizaĝo faris 68
GÖSTA BERLING
eLIBRO
grimacojn. Estis facile kompreni, ke li kunportas malbonajn novaĵojn.
”ĉu vi aŭdis,” la maliculo demandis, ”ĉu vi aŭdis, ke hodiaŭ en la preĝejo de Svartsjö estis anoncita la unuan fojon geedziĝo de Anna Stjärnhök kaj la riĉa Dahlberg? ŝajne ŝi forgesis, ke ŝi estis fianĉino de Ferdinand.”
Ili ne aŭdis eĉ unu vorton pri tio. Ili konsterniĝis kaj mal-
ĝojis.
Jam ili imagis la hejmon detruita por pagi la ŝuldon al la maliculo: la amatajn ĉevalojn venditaj kaj same la eluzitajn meblojn, kiujn ili heredis el la hejmo de la kapitanedzino. Ili vidis la finon de la gaja vivo kun festoj kaj veturoj de balo al balo. La ursoŝinko ree venos sur la tablon, kaj la junaj devos serĉi laboron ĉe aliaj homoj.
La kapitanedzino karesis sian filon kaj sentigis al li la konsolon de neniam malfortiĝanta amo.
Tamen, Gösta Berling sidis inter ili, kaj la nevenkebla viro formis mil planojn en sia kapo.
”Aŭskultu!” li diris. ”Ankoraŭ ne estas tempo por ĝemo.
Estas la pastroedzino en Svartsjö, kiu aranĝis tion ĉi. ŝi ekregis la volon de Anna, nun, kiam tiu loĝas ĉe ŝi en la pastrodomo. Estas ŝi, kiu persvadis ŝin forlasi Ferdinandon por la maljuna Dahlberg, sed ankoraŭ ili ne geedziĝis kaj ankaŭ ne geedziĝos. Mi nun veturos al Borg, kaj tie mi renkontos Annan. Mi parolos kun ŝi, mi forŝiros ŝin de la pastrofamilio, de la fianĉo. Mi kunprenos ŝin tien ĉi en la venonta nokto. Poste la maljuna Dahlberg ne havos iun ĝojon de ŝi.”
Okazis tiel. Gösta veturis sola al Borg, sen akompano de iu el la gajaj fraŭlinoj, sed la hejme restantaj sekvis lian veturon per varma bondeziro. Kaj Sintram, kiu ĝojis, ke la maljuna 69
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Dahlberg estos trompita, decidis resti en Berga por vidi, kiam Gösta revenos kun la malfidelulino. En erupcio de bonvolo li eĉ metis ĉirkaŭ lin sian verdan veturskarpon, kiu estis donaco de mastrino Ulrika.
Sed la kapitanedzino elvenis sur la peronon kaj tenis en la mano tri libretojn, binditajn en ruĝaj kovriloj.
”Prenu ilin,” ŝi diris al Gösta, kiu jam sidis en la sledo, ”prenu ilin, se vi malsukcesos! Estas Corinne, Corinne de madame Stael. Mi ne volas, ke oni vendu ĝin aŭkcie.”
”Mi ne malsukcesos.”
”Ho, Gösta, Gösta,” ŝi diris kaj karesis per la mano lian nudan kapon, ”plej forta kaj plej malforta inter homoj! Kiel longe vi memoros, ke la sorto de kelkaj malriĉaj homoj kuŝas en via mano?”
Ree Gösta flugis antaŭen sur la ŝoseo, tirata de la nigra Don Juan, sekvata de la blanka Tankred, kaj la jubilo de la aventuro plenigis lian animon. Li sentis sin kiel juna konkeranto: la spirito tuŝis lin.
Lia vojo kondukis lin al la pastrodomo en Svartsjö. Li enveturis sur la korton tie kaj demandis, ĉu li ne povos veturigi Annan Stjärnhök al la balo. Oni diris ke jes. Bela, obstina knabino eksidis en la sledo. Kiu ne ŝatus veturi per la nigra Don Juan?
La gejunuloj unue silentis, sed poste ŝi komencis interparoli, spitema kiel la trokuraĝo mem.
”ĉu vi aŭdis, kion la pastro hodiaŭ anoncis en la preĝejo?”
”ĉu li diris, ke vi estas la plej bela knabino inter Löven kaj la rivero Klarelven?”
”Vi estas stulta, tion la homoj tamen certe scias. Li anoncis geedziĝon de mi kaj la maljuna Dahlberg.”
70
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Vere mi ne estus permesinta al vi sidi en la sledo kaj mem eksidinta tie ĉi malantaŭe, se mi estus sciinta tion. Vere mi tute ne estus ŝatinta veturigi vin.”
Kaj la fiera heredantino respondis:
”Certe mi alvenus sen Gösta Berling.”
”Tamen estas malfeliĉe, Anna,” Gösta diris medite, ”ke viaj gepatroj ne vivas. Nun vi estas tia, kia vi estas, kaj neniu povas postuli propran konsideron de vi.”
”Estas pli malfeliĉe, ke vi ne diris tion pli frue, tiam iu alia estus veturiginta min.”
”La pastroedzino pensas kiel mi, ke vi bezonas iun, kiu povas esti por vi anstataŭ patro, alie ŝi ne povus meti vin por tiri pare kune kun tia maljuna ĉevalaĉo.”
”La pastroedzino ne decidis tion!”
”Ho, granda surprizo, ĉu vi mem elektis tiel belan viron?”
”Li ne prenas min pro la mono.”
”Ne, la maljunuloj postkuras nur bluajn okulojn kaj ruĝajn vangojn, kaj terure agrablaj ili estas, kiam ili faras tion.”
”Ho, Gösta, ĉu vi ne hontas?”
”Sed nun memoru, ke vi ne ludu plu kun la junaj viroj!
Finiĝis dancado kaj ludo. Via loko estas en la sofangulo, aŭ ĉu vi intencas ludi viraon19 kun la maljuna Dahlberg?” Ili poste silentis, ĝis ili veturis supren sur la kru taj deklivoj ĉe Borg.
”Dankon pro la veturo! Certe mi ne baldaŭ veturos kun Gösta Berling.”
”Dankon pro la promeso! Mi konas multajn, kiuj pentas, ke ili veturis kun vi al festo.”
Ne tre bonhumora la spitema belulino de la regiono eniris en la balsalonon kaj rigardis la kolektiĝintajn gastojn.
19 Virao — sveda kartludo (vira).
71
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kiel unuan el ĉiuj ŝi ekvidis la malgrandan, kalvan Dahlberg, apud la longa, svelta, helbukla Gösta Berling. ŝi sentis emon forpeli ilin ambaŭ el la ĉambro.
ŝia fianĉo venis por inviti ŝin al danco, sed ŝi renkontis lin per frakasa miro.
”ĉu vi dancos? Tion vi ne kutimas fari!”
Knabinoj venis por gratuli ŝin.
”Ne hipokritu, knabinoj! Vi ne kredu, ke iu povas ekami la maljunan Dahlberg. Sed li estas riĉa, kaj mi estas riĉa, kaj tial bone konvenas.”
La maljunaj sinjorinoj aliris al ŝi, premis ŝian blankan manon kaj parolis pri la plej granda feliĉo de la vivo.
”Gratulu la pastroedzinon!” ŝi tiam diris. ”ŝi pli ĝojas pro tio ol mi.”
Sed tie staris Gösta Berling, la gaja kavaliro, salutata per jubilo pro sia freŝa rideto kaj siaj belaj vortoj, kiuj kribris or-polvon sur la grizan teksaĵon de la vivo. Neniam antaŭe ŝi vidis lin tia, kia li estis en tiu ĉi vespero. Li ne estis forigito, eksigito, senhejma arlekeno, ne, li estis reĝo inter viroj, de-naskiĝa reĝo.
Li kaj la aliaj junaj viroj faris konspiron kontraŭ ŝi. ŝi pripensu, kiel malbone ŝi agis, kiam ŝi fordonis sin kun sia bela vizaĝo kaj sia granda riĉo al maljuna viro. Kaj ili lasis ŝin sidi dum dek dancoj.
ŝi estis bole kolera.
Je la dekunua danco venis viro, la plej sensignifa el sensig-nifaj viroj, kompatindulo, kun kiu neniu alia volis danci, kaj invitis ŝin.
”La kukoj finiĝis, ni metu nigran panon sur la tablon,” ŝi diris.
72
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ili ludis punludon. Helbuklaj knabinoj kunmetis siajn kapojn kaj juĝis ŝin kisi tiun, kiun ŝi plej ŝatas. Kaj kun ridetantaj buŝoj ili atendis, ke ili vidos la fieran belulinon kisi la maljunan Dahlberg.
Sed ŝi ekstaris, belaspekta en sia kolero, kaj diris:
”ĉu mi ne egale rajtas doni vangofrapon al tiu, kiun mi malplej ŝatas?”
En la posta momento la vango de Gösta brulis sub ŝia firma mano. Li fariĝis flame ruĝa, sed li trankviligis sin, kaptis ŝian manon, tenis ĝin firme dum sekundo kaj flustris:
”Renkontu min post duonhoro en la ruĝa salono en la malsupra etaĝo!”
Liaj bluaj okuloj radiis sur ŝin kaj kaptis ŝin per magiaj katenoj. ŝi sentis, ke ŝi devas obei.
Tie ŝi renkontis lin kun fiero kaj koleraj vortoj.
”Kiom koncernas vin, kun kiu mi edziniĝas?”
Li ankoraŭ ne havis mildajn vortojn sur la lango, ankaŭ ne ŝajnis al li prudente tuj ekparoli pri Ferdinand.
”Ne ŝajnis al mi tro severa puno, ke vi devis sidi dum dek dancoj. Sed vi volas havi rajton senpune rompi ĵurojn kaj promesojn. Se pli bona viro ol mi eldirus la juĝon, ĝi povus fariĝi pli severa.”
”Kion mi do faris al vi kaj ĉiuj aliaj, ĉar vi ne lasas min en trankvilo? Vi persekutas min pro la mono. Mi ĵetos ĝin en Löven, kaj poste kiu ajn laŭplaĉe povos eligi ĝin.”
ŝi metis la manojn antaŭ la okulojn kaj ploris pro kolero.
Tiam la koro de la poeto tuŝiĝis. Li hontis pro sia severo. Li parolis en karesa tono.
”Ho, infano, infano, pardonu min! Pardonu la malriĉan Göstan Berling! Neniu priatentas, kion diras aŭ faras tia kom-73
GÖSTA BERLING
eLIBRO
patindulo, tion vi ja scias. Neniu ploras pro lia kolero, same bone oni povus plori pro piketo de kulo. Estis freneze, sed mi volis kontraŭstari tion, ke nia plej bela kaj riĉa junulino edziniĝos kun tiu maljunulo. Kaj jen mi nur malgajigis vin.”
Li eksidis apud ŝi sur la sofo. Milde li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion por apogi kaj rebonigi per karesa kompa-temo.
ŝi ne retiris sin.
ŝi premis sin al li, metis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj ploris, kun sia bela kapo klinita al lia ŝultro.
Ho, poeto, plej forta kaj plej malforta inter homoj! ĉirkaŭ via kolo tiuj blankaj brakoj ja ne devus kuŝi!
”Se mi nur estus sciinta pri tio,” ŝi flustris, ”neniam mi tiam estus akceptinta la maljunulon. Mi rigardis vin hodiaŭ vespere, neniu estas kiel vi.”
Sed Gösta elpremis inter siaj palaj lipoj:
”Ferdinand.”
ŝi silentigis lin per kiso.
”Li estas nenio, neniu estas io krom vi. Al vi mi estos fidela.”
”Mi estas Gösta Berling,” li diris malgaje, ”kun mi vi ne povos edziniĝi.”
”Vi estas tiu, kiun mi amas, la plej eminenta el viroj vi estas. Vi ne bezonas fari ion, ne bezonas esti io. Vi estas de-naskiĝa reĝo.”
Tiam bolis la sango de la poeto. ŝi estis bela kaj dolĉa en sia amo. Li ĉirkaŭbrakis ŝin.
”Se vi volas fariĝi mia, vi ne povos resti en la pastrodomo.
Permesu al mi veturigi vin al Ekeby nunnokte. Tie mi scios defendi vin, ĝis ni povos festi edziĝon.”
74
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Venis muĝa veturo en la nokto. Obeante la ordonon de amo ili lasis Don Juanon forporti ilin. ŝajnis, kvazaŭ la grinco sub la glitiloj estus la plendo de la trompitoj. Kiom ili atentis pri tio? ŝi pendis ĉirkaŭ lia kolo, kaj li klinis sin kaj flustris en ŝian orelon:
”ĉu iu feliĉo estas komparebla al la dolĉo de ŝtelita ĝojo?”
Kiom gravis la anoncado pri edziĝo. Ili havis amon. Kaj la kolero de la homoj! Gösta Berling kredis pri la sorto, la sorto devigis ilin: kontraŭ la sorto neniu povas batali.
Se la steloj estus edziĝaj kandeloj, bruligitaj por ŝia edzini-
ĝo, se la sonoriloj de Don Juan estus preĝejaj sonoriloj, kiuj vokus la homojn por rigardi ŝian edziniĝon kun la maljuna Dahlberg, tiam ŝi tamen devu forkuri kun Gösta Berling. Tiel potenca estas la sorto.
Ili jam feliĉe preterveturis la pastrodomon kaj Munkerud.
Restis du kvaronmejloj ĝis Berga kaj poste du kvaronmejloj
ĝis Ekeby. La vojo iris laŭ rando de arbaro. Dekstre kuŝis malhelaj montoj, maldekstre longa, blanka valo.
Tiam Tankred alkuregis. ¯i tiel kuris, ke ĝi ŝajnis etendiĝi laŭ la tero. Hurlante pro teruro ĝi saltis en la sledon kaj ek-kuŝis ĉe la piedoj de Anna.
Don Juan ektiris kaj komencis timkuri.
”Lupoj!” Gösta Berling diris.
Ili vidis longan, grizan linion moviĝi antaŭen laŭ la stang-barilo. Estis almenaŭ dekduo da lupoj.
Anna ne ektimis. La tago estis riĉe benita per aventuroj, kaj la nokto promesis fariĝi simila. Tio estis vivo, rapidegi an-taŭen sur fajrere brilanta neĝo, spitante rabobestojn kaj homojn.
75
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Gösta ekblasfemis, streĉis sin antaŭen kaj donis al Don Juan fortan frapon per la vipo.
”ĉu vi timas?” ŝi demandis.
”Ili intencas trafi nin tie, kie la vojo kurbiĝas.”
Don Juan kuris, vetkurante kun la rabobestoj de la arbaro, kaj Tankred hurlis pro furiozo kaj timo. Ili atingis la vojkurbi-
ĝon samtempe kun la lupoj, kaj Gösta forpelis la unuan per la vipo.
”Ho, Don Juan, mia knabo, kiel facile vi forkurus de dek du lupoj, se vi ne devus treni nin!”
Ili ligis la verdan veturskarpon malantaŭ si. ¯i timigis la lupojn, kaj dum tempeto ili restis iom for. Sed kiam ili venkis sian timon, unu el ili kuris al la sledo kun pendanta lango kaj malfermita faŭko. Tiam Gösta prenis Corinne de madame Stael kaj ĵetis ĝin en ĝian faŭkon.
Ree ili povis iom pli libere spiri, dum la lupoj disŝiris tiun kaptaĵon, sed jen ili ree eksentis la tirojn, kiam la lupoj mordis la verdan skarpon, kaj aŭdis ilian rapidan spiron. Ili sciis, ke ili ne renkontos iun homan loĝejon antaŭ Berga, sed pli malfacile ol morti ŝajnis al Gösta renkonti tiujn, kiujn li trompis. Li ankaŭ komprenis, ke la ĉevalo laciĝos, kaj kio tiam okazos al ili?
Tiam ili ekvidis la domon de Berga ĉe la arbara rando. Kandeloj lumis en la fenestroj. Gösta ja sciis por kiu.
Tamen, nun la lupoj forkuris, timante la proksimecon de homoj, kaj Gösta preterveturis Bergan. Li tamen atingis nur tiun lokon, kie la vojo ree profundiĝas en la arbaron, kiam li ekvidis malhelan grupon antaŭ si: la lupoj atendis lin.
”Ni reiru al la pastrodomo kaj diru, ke ni faris plezurve-turon en la stellumo! Tio ĉi ne estas ebla.”
76
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ili returnis sin, sed en la posta momento la lupoj ĉirkaŭis la sledon. Grizaj figuroj videtiĝis preterkure, blankaj dentoj brilis en vastaj faŭkoj, kaj la ardaj okuloj lumis. Ili hurlis pro malsato kaj sangsoifo. La brilaj dentoj estis pretaj ekmordi molan homviandon. La lupoj saltis sur Don Juanon kaj ek-pendis ĉe la jungilaro. Anna demandis sin, ĉu la bestoj tute formanĝos ilin, aŭ ĉu io restos, tiel ke la homoj la venontan matenon trovos disŝiritajn membrojn sur la tretita, sanga neĝo.
”Nun temas pri niaj vivoj,” ŝi diris, klinis sin kaj ekprenis la nukon de Tankred.
”Lasu, tio neniel utilos! Ne pro la hundo la lupoj atakas en tiu ĉi nokto.”
Je tio li enveturis sur la korton de Berga, sed la lupoj ĉasis lin ĝis la ŝtuparo. Li devis defendi sin per la vipo.
”Anna”, li diris, kiam ili haltis ĉe la ŝtuparo, ”Dio ne volis tion. Faru vian rolon, se vi estas tia virino, kia mi opinias vin, faru vian rolon!”
En la domo ili aŭdis la sonorilojn kaj elvenis.
”Li havas ŝin,” ili kriis, ”li havas ŝin! Vivu Gösta Berling!”
Kaj la venintoj estis tirataj el ĉirkaŭbrako en ĉirkaŭbrakon.
Oni ne faris multajn demandojn. Estis malfrue en la nokto, la veturantoj estis animskuitaj de sia danĝera veturo kaj bezonis ripozon. Sufiĉis ja, ke Anna alvenis.
ĉio estis bona. Nur Corinne kaj la verda skarpo, la ŝatata donaco de mastrino Ulrika, estis detruitaj.
La tuta domo dormis. Tiam Gösta leviĝis, vestis sin kaj ŝtele eliris. Tute nerimarkite li prenis Don Juanon el la stalo, metis lin antaŭ la sledon kaj intencis forveturi. Tiam Anna Stjärnhök venis el la domo.
77
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Mi aŭdis vin eliri,” ŝi diris. ”Tiam ankaŭ mi ellitiĝis. Mi estas preta kunveturi kun vi.”
Li iris al ŝi kaj prenis ŝian manon.
”ĉu vi ankoraŭ ne komprenas? Tio ne povas okazi. Dio ne volas tion. Aŭskultu nun, kaj provu kompreni! Mi estis tie ĉi tagmeze kaj vidis ilian ĝemon pro via malfidelo. Tiam mi veturis al Borg por revenigi vin al Ferdinand. Sed mi ĉiam estis aĉulo kaj neniam fariĝos io alia. Mi perfidis lin kaj retenis vin por mi. Tie ĉi troviĝas maljuna virino, kiu kredas, ke mi fari-
ĝos viro. ŝin mi perfidis. Kaj alia maljuna kompatindulino volas vivi tie ĉi en malvarmo kaj malsato nur por iam morti inter amikoj, sed mi estis preta lasi la malican Sintram preni ŝian hejmon. Vi estis bela kaj la peko dolĉa. Gösta Berling estas tre facile logebla. Ho, kia malfortulo mi estas! — Mi scias, kiel ili amas sian hejmon, tiuj ĉi homoj, sed — tamen mi ĵus estis preta lasi ĝin por detruo. Mi forgesis ĉion pro vi, vi estis tiel dolĉa en via amo. Sed nun, Anna, nun kiam mi vidis ilian ĝojon, mi ne volas reteni vin por mi, ne, mi ne volas. Vi estas tiu, kiu povus fari homon el mi, sed mi ne rajtas reteni vin. Ho, mia amata! Li en la ĉielo ludas kun nia volo. Estas tempo por ni obei al la punanta mano. Diru, ke vi de tiu ĉi tago volas porti vian ŝarĝon. ĉiuj en tiu ĉi domo fidas al vi!
Diru, ke vi volas resti ĉe ili kaj esti por ili helpo kaj apogo! Se vi amas ilin, se vi volas faciligi mian profundan malĝojon, tiam promesu tion al mi! Mia amata, ĉu via koro estas tiel granda, ke ĝi povas venki sin mem kaj rideti je tio?”
Ekstaze ŝi akceptis la ordonon de rezigno.
”Mi faros, kiel vi volas: oferos min kaj ridetos je tio.”
”Kaj ne malamos miajn malriĉajn amikojn?”
ŝi ridetis melankolie.
78
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Tiel longe, ke mi amos vin, mi amos ilin.”
”Nur nun mi scias, kia virino vi estas. Estas korpeze forveturi de vi.”
”Adiaŭ, Gösta! Dio estu kun vi! Mia amo ne logos vin al peko.”
ŝi turnis sin por eniri. Li sekvis ŝin.
”ĉu vi baldaŭ forgesos min?”
”Nun veturu, Gösta! Ni estas nur homoj.”
Li ĵetis sin sur la sledon, sed tiam ŝi revenis.
”ĉu vi ne pensas pri la lupoj?”
”¯uste pri ili mi pensas, sed ili faris sian laboron. Pri mi ili ne okupos sin plu en tiu ĉi nokto.”
Ankoraŭfoje li etendis al ŝi la brakojn, sed Don Juan malpacienciĝis kaj ektrotis. Li ne kaptis la kondukrimenojn. Li sidis turnita malantaŭen kaj rigardis al la domo. Jen li klinis sin al la sleda dorsapogilo kaj ploris kiel senesperulo.
”Mi posedis la feliĉon kaj forpelis ĝin de mi. Mi mem forpelis ĝin. Kial mi ne retenis ŝin?”
Ho, Gösta Berling, plej forta kaj plej malforta inter homoj!
79
GÖSTA BERLING
eLIBRO
KVINA ĉAPITRO
La cachucha
Batalĉevalo, batalĉevalo! Vi maljuna, kiu nun staras ligita sur la kampo, ĉu vi memoras vian junaĝon?
ĉu vi memoras la tagon de batalo, vi kuraĝulo? Vi kuregis kvazaŭ portata de flugiloj; via kolhararo flirtis super vi kiel flagrantaj flamoj, sur via nigra brusto brilis makuloj de sango en la ŝaŭma ŝvito. En selaĵo el oro vi kuregis antaŭen, la tero muĝis sub vi. Vi tremis pro ĝojo, kuraĝulo. Ho, kiel vi estis bela!
Estas griza, krepuskiĝa horo en la kavalira flankdomo. En la granda ĉambro la ruĝpentritaj kestoj de la kavaliroj staras laŭ la muroj, kaj iliaj festotagaj vestoj pendas sur hokoj en la angulo. La fajrolumo el la senporda kameno ludas sur kalkitaj muroj kaj flavkvadrataj kurtenoj, kiuj kaŝas la murfiksajn litojn. La kavalira domo ne estas reĝa salono, ne estas seraj-lo kun remburitaj divanoj kaj molaj kusenoj.
Sed en la ĉambro aŭdiĝas la violono de Lilliecrona. Li ludas la cachuchan20 en la krepuskiĝo. Ree kaj ree li ludas ĝin.
Tranĉu la kordojn, rompu la arĉon! Kial li ludas tiun mal-benitan dancon! Kial li ludas ĝin, kiam Örneclou, la subleŭ-
tenanto, ĝuste kuŝas malsana en podagraj doloroj tiel suferi-gaj, ke li ne povas movi sin el la lito? Ne, fortiru de li la violonon kaj ĵetu ĝin kontraŭ la muron, se li ne volas fini!
ĉu la cachucha estas por ni, majstro? ĉu oni dancu ĝin sur 20 Cachucha — hispana danco. Elp. kaĉuĉa.
80
GÖSTA BERLING
eLIBRO
la fleksiĝantaj planktabuloj de la kavalira domo, inter mallarĝaj muroj; fulgigitaj de fumo kaj grasaj de malpuraĵo, sub tiu malalta plafono? Ve al vi, ĉar vi tiel ludas!
ĉu la cachucha estas por ni, por ni kavaliroj? Ekstere mu-
ĝas la neĝovento. ĉu vi intencas instrui la flokojn danci laŭ-
takte, ĉu vi ludas por la facilpiedaj infanoj de la kirliĝanta neĝo?
Virinaj korpoj, kiuj tremas pro la pulsobatoj de la bolanta sango, malgrandaj fulgaj manoj, kiuj formetis la poton por preni la kastanjetojn, nudaj piedoj sub suprentfalditaj jupoj, korto pavimita per marmoraj pecetoj, kaŭrantaj ciganoj kun sakfajfilo kaj tamburino, maŭraj21 arkadoj, lunlumo kaj nigraj okuloj, ĉu tio troviĝas tie ĉi, majstro? Se ne, la violono ripo-zu!
La kavaliroj sekigas siajn malsekajn vestojn ĉe la fajro. ĉu ili dancu en altaj botoj kun fergarnitaj kalkanumoj kaj colo-dikaj plandoj? Tra ulnoprofunda neĝo ili vadis la tutan tagon por atingi la ursokuŝejon. ĉu vi kredas, ke ili dancos en malsekaj, vaporantaj drapaj vestoj, kun la longhara urso kiel kun-dancanto?
Vespera ĉielo brilanta de steloj, ruĝaj rozoj en malhela virina hararo, tremiga dolĉo en la vespera aero, neinstruita pla-stiko en la movoj, amo, kiu levas sin el la tero, pluve falas de la ĉielo, ŝvebanta en la aero, ĉu tio troviĝas tie ĉi, majstro? Se ne, kial igi nin sopiri al tiaj aferoj?
Plej kruela inter homoj, ĉu vi vokas ligitan batalĉevalon al batalo? Rutger von Örneclou kuŝas en sia lito, katenita de podagraj doloroj. Ne suferigu lin per amaro de dolĉaj memo-21 Maŭroj — araboj, kiuj regis Hispanujon en la mezepoko.
81
GÖSTA BERLING
eLIBRO
roj, majstro! Ankaŭ li iam portis sombreron22 kaj multkolo-ran harreton, ankaŭ li posedis veluran jakon kaj ponardorna-mitan zonon. Ne suferigu la maljunan Örneclou, majstro!
Sed Lilliecrona ludas la cachuchan, ĉiam la cachuchan, kaj Örneclou suferas kiel amanto, kiam tiu vidas hirundon ŝve-bi al la malproksima loko, kie loĝas la amatino, kiel cervo, kiam ĉasanta hundaro pelas ĝin antaŭen preter freŝiga fonto.
Lilliecrona momente prenas la violonon de la mentono.
”Subleŭtenanto, ĉu vi memoras pri Rosalie von Berger?”
Forta blasfemo venas de Örneclou.
”ŝi estis malpeza kiel kandela flamo. ŝi brilis kaj dancis kiel la diamanto en la pinto de la arĉo. Certe vi memoras ŝin de la teatro en Karlstad. Ni vidis ŝin, kiam ni estis junaj, ĉu vi memoras?”
ĉu la subleŭtenanto memoras! ŝi estis malgranda kaj viglega. Fajromoviĝo ŝi estis. ŝi sciis danci la cachuchan. ŝi instruis ĉiujn junsinjorojn en Karlstad danci la cachuchan kaj frapi kastanjetojn. En balo ĉe la guberniestro la subleŭtenanto kaj fraŭlino von Berger dancis pas de deux23, kostumitaj kiel hispanoj, kaj li dancis tiel kiel oni dancas sub figarboj kaj platanoj, kiel hispano, vera hispano.
Neniu en tuta Vermlando povis danci cachuchan kiel li.
Neniu krom li povis danci ĝin tiel, ke valoris mencion.
Kian kavaliron Vermlando perdis, kiam la podagro rigidi-gis liajn krurojn kaj grandaj tuberoj elkreskis super la artikoj!
Kia kavaliro li estis, tiel svelta, tiel bela, tiel ĝentila! La belan 22 Sombrero — larĝranda pajloĉapelo.
23 Pas de deux — franca vorto, elp. pa dö dö. Danco de du personoj.
82
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Örneclou nomis lin tiuj junaj knabinoj, kiuj povis mortige malpaciĝi pri danco kun li.
Jen Lilliecrona ree komencas la cachuchan, ĉiam la cachuchan, kaj Örneclou estas rekondukata al malnovaj tempoj.
Tie staras li, kaj tie staras ŝi, Rosalie von Berger. ĵus ili estis solaj en la tualeta ĉambro. ŝi estis hispanino, li hispano. Li rajtis kisi ŝin, sed singarde, ĉar ŝi timis liajn nigrigitajn lipha-rojn. Jen ili dancas. Ho, kiel oni dancas sub figarboj kaj platanoj! ŝi retiras sin, li sekvas, li kuraĝiĝas, ŝi fieriĝas, li ofendiĝas, ŝi repaciĝemas. Kiam li fine ekgenuas kaj akceptas ŝin per etenditaj brakoj, suspiro traflugas la balsalonon, suspiro de entuziasmo.
Li estis kiel hispano, vera hispano.
¯uste je tiu ĉi arĉmovo li klinis sin tiel, etendis la brakojn tiel kaj metis la piedon antaŭen por ŝvebi sur la piedpintoj.
Kia gracio! Oni povus skulpti lian bildon en marmoro.
Li ne scias, kiamaniere okazis, sed lia piedo estas ekster la litrando, li staras, li klinas sin, li levas la brakojn, frapas per la fingroj kaj volas ŝvebi antaŭen same kiel iam, kiam li portis tiel mallarĝajn lakŝuojn, ke li devis fortondi la ŝtrumpopie-don.
”Brave, Örneclou! Brave Lilliecrona, ludu vivon en lian korpon!”
La piedo perfidas lin; li ne povas leviĝi sur la piedpintoj. Li frapas per unu kruro kelkfoje, sed li ne povas, li refalas sur la liton.
Bela señor, vi fariĝis maljuna.
Eble ankaŭ señorita?
Nur sub la platanoj de Granada la cachuchan dancas eter-83
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ne junaj gitanas24. Eterne junaj, kiel estas la rozoj, pro tio ke ĉiu printempo alportas novajn.
Jen do venis la momento por tranĉi la kordojn.
Ne, ludu, Lilliecrona, ludu la cachuchan, ĉiam la cachuchan.
Instruu nin, ke kvankam ni en la kavalira domo ricevis inertajn korpojn kaj rigidajn artikojn, ni tamen en la sentoj restas la samaj, ĉiam hispanoj!
Batalĉevalo, batalĉevalo!
Diru, ke vi amas la trumpetan sonon, kiu logas vin al galopo, eĉ se la fera ligĉeno vundas vian piedon ĝissange!
24 Gitanas — hispana vorto, elp. ˛itanas. Ciganinoj.
84
GÖSTA BERLING
eLIBRO
SESA ĉAPITRO
La balo en Ekeby
Ho, virinoj de tempoj pasintaj!
Paroli pri vi estas kiel paroli pri la regno ĉiela; nur belo vi estis, nur lumo. Eterne junaj, eterne belaj vi estis kaj mildaj kiel okuloj de patrino, kiam ŝi rigardas sian infanon. Molaj kiel sciuridoj vi pendis ĉirkaŭ la kolo de la viro. Neniam via voĉo tremis pro kolero, neniam sulkiĝis via frunto, via mola mano neniam fariĝis kruda kaj malmola. Dolĉaj sanktulinoj, kiel ornamitaj statuoj vi staris en la templo de la hejmo. In-censojn kaj preĝojn oni oferis al vi, pere de vi la amo plenumis siajn miraklojn, kaj sur vian verton la poezio metis orbrilan aŭreolon.
Ho, virinoj de tempoj pasintaj, jen estas rakonto, kiel ankoraŭ unu el vi donis sian amon al Gösta Berling.
Du semajnojn post la balo en Borg estis festo en Ekeby.
Kia festo tiam estis! Maljunaj viroj kaj virinoj kvazaŭ rejuniĝis, ridetis kaj ĝojis, kiam ili nur parolis pri ĝi.
Sed la kavaliroj ja estis solaj estroj de Ekeby en tiu tempo.
La majorino vagis en la lando kun almozulaj sako kaj bastono, kaj la majoro loĝis en Sjö. Li ne povis eĉ partopreni la feston, ĉar en Sjö variolo aperis, kaj li volis eviti disvastigon de la infektaĵo.
Kiom da ĝuo ampleksis tiuj dolĉaj dek du horoj, ekde la klako de la unua vinbotelo ĉe la tagmanĝa tablo ĝis la lasta arĉmovo, kiam la noktomezo jam antaŭ longe pasis! Ili mal-85
GÖSTA BERLING
eLIBRO
aperis en la abismo de la tempo, tiuj florumitaj horoj, sorĉitaj de plej fajra vino, de plej franda manĝaĵo, de plej bela muziko, de plej spritaj teatraĵoj, de plej okulravaj scenbildoj. Ili malaperis, ebriaj de plej ebriiga danco. Kie ekzistis tiel glataj plankoj, tiel ĝentilaj kavaliroj, tiel belaj virinoj?
Ho, virinoj de tempoj pasintaj, bone vi komprenis doni brilon al festo. Torentoj de fajro, de sprito kaj juneca forto tra-fluis ĉiun, kiu proksimiĝis al vi. Valoris la koston fordoni sian oron por la vaksaj kandeloj, kiuj prilumis vian belecon, por la vino, kiu naskis gajecon en viaj koroj, valoris la penon neniigi la ŝuplandojn per danco kaj ĝis paraliziĝo movi la brakon, kiu tenis la arĉon.
Ho, virinoj de tempoj pasintaj, estis vi, kiuj posedis la ŝlosilon de la pordo al la paradizo.
En la salonoj de Ekeby svarmas la plej dolĉaj el via dolĉa aro. Tie estas la juna grafino Dohna, gaja kiel birdo kaj soifa pri ludo kaj danco, kiel decas por ŝiaj dudek jaroj, tie estas la belaj filinoj de la leĝisto en Munkerud kaj la gajaj fraŭlinoj de Berga, tie estas Anna Stjärnhök, milfoje pli bela ol antaŭe en la milda melankolio, kiu regas ŝin de tiu nokto, kiam la lupoj ĉasis ŝin, tie estas ankoraŭ multaj, kiuj ankoraŭ ne estas sed baldaŭ estos forgesitaj, kaj tie estas ankaŭ la bela Marianne Sinclaire.
ŝi, la fama, kiu brilis ĉe la kortego de la reĝo kaj en la grafaj kasteloj, la reĝino de beleco, kiu traveturis la landon kaj ĉie estis adore akceptata, ŝi, kiu flamigis la fajreron de amo, kie ajn ŝi montris sin, ŝi honoris la feston de la kavaliroj per sia ĉeesto.
Alte radiis tiutempe la gloro de Vermlando, portata de multaj fieraj nomoj. Pro multo la gajaj infanoj de la bela lando 86
GÖSTA BERLING
eLIBRO
povis fieri, sed kiam ili menciis siajn glorulojn, ili neniam preterlasis mencii pri Marianne Sinclaire.
La lando estis plena de legendoj pri ŝiaj venkoj.
Oni parolis pri grafaj kronoj, kiuj ŝvebis super ŝia kapo, pri milionoj, kiujn oni metis antaŭ ŝiajn piedojn, pri militistaj glavoj kaj poetaj laŭroj, kies brilo logis ŝin.
Kaj ne nur belecon ŝi posedis. ŝi estis spritplena kaj klera.
La plej eminentaj homoj de tiu tempo ĝojis pro interparolo kun ŝi. ŝi ne verkis mem, sed reekvivis en kantoj multaj el ŝiaj ideoj, kiujn ŝi metis en la animojn de siaj poetaj amikoj.
En Vermlando, la ursolando, ŝi malofte loĝis. ŝi pasigis sian vivon dum ĉiamaj vojaĝoj. ŝia patro, la riĉa Melchior Sinclaire, kune kun sia edzino restis hejme en Björne kaj lasis Marianne veturi al siaj altrangaj geamikoj en la grandaj urboj aŭ la potencaj grandbienoj. Lia plezuro estis rakonti pri la mono, kiun ŝi detruis, kaj la du gemaljunuloj vivis feliĉaj en la brilo de la radia ekzisto de Marianne. ŝia vivo estis vivo de plezuroj kaj adoro. La aero ĉirkaŭ ŝi estis amo, amo estis ŝiaj kandelo kaj lanterno, amo ŝia ĉiutaga pano.
Ofte ŝi mem amis, ofte, ofte, sed neniam tia plezurfajro daŭris sufiĉe longe por forĝi la katenojn, kiuj ligas por la tuta vivo.
”Mi atendas ĝin, la fortan konkeranton,” ŝi kutimis diri pri la amo. ”¯is nun ĝi ne transgrimpis remparojn aŭ transnaĝis kastelfosojn. Obeema ĝi venis, sen sovaĝo en rigardo kaj mal-prudento en koro. Mi atendas la potenculon, kiu kondukos min for de mi mem. Tiel forta mi volus scii la amon en mi, ke mi devus timi pro ĝi; nun mi sentis nur tiun amon, pri kiu mia prudento ridetas.”
ŝia ĉeesto donis fajron al la parolo, vivon al la vino. ŝia ar-87
GÖSTA BERLING
eLIBRO
danta animo rapidigis la arĉojn, kaj la dancantoj ŝvebis en pli dolĉa sentebrio ol antaŭe sur tiuj planktabuloj, kiujn tuŝis ŝia maldika piedo. ŝi radiis en la scenbildoj, ŝi donis spriton al la komedioj, ŝiaj belaj lipoj
Silentu, tio ne estis ŝia kulpo, neniel ŝi intencis! Kulpis la balkono, la lunlumo, la puntvualo, la kavalira kostumo kaj la kanto. La kompatindaj junaj homoj estis senkulpaj.
ĉio tio, kio alportis tiom da malfeliĉo, tamen estis farita en granda bonintenco. Sinjoro Julius, kiu komprenis ĉion, aran-
ĝis scenbildon speciale por ke Marianne brilu en plena gloro.
En la teatro, aranĝita en la granda salono de Ekeby, sidis la cent gastoj kaj vidis sur la scenejo la flavan lunon de Hispanujo moviĝi sur malhela nokta ĉielo. Iu Don Juan venis ŝtelire sur strato en Sevilla kaj haltis sub hederokovrita balkono. Li estis vestita kiel mona˛o, tamen oni vidis broditan manumon iom elstari sub la maniko kaj brilan spadpinton sub la rando de la kapoto.
La maskito ekkantis:
Ne logas min knabina buŝ,
nek la pokal’ kun ŝaŭma vin’.
Ne ardas mia sang’
pro tento en rigardotuŝ’
serĉanta okulume min,
nek mi ekflamas pro knabin’,
kun ĉerizflora vang’.
Al krad’ ne venu tien ĉi,
señora en beleca glor’,
forpelus min la tent’.
88
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Por mi kapot’ kaj rozari’,
kaj Dipatrin’ por mia kor’.
La akvokruĉo, jen konsol’
por la malĝoja sent’.
Kiam li eksilentis, Marianne elvenis sur la balkonon, vestita per nigra veluro kaj puntvualo. ŝi klinis sin super la kra-daĵo kaj kantis malrapide kaj ironie:
”Piulo, kio tenas vin
en noktomez’ ĉe la balkon’?
ĉu preĝ’ por mia sav’?”
Sed jen subite varme kaj vigle:
”For, oni povus vidi nin!
Jen, malgraŭ pia psalmoson’
perfidas vin tintanta spron’
kaj via longa glav’.”
Je tiuj vortoj la mona˛o ĵetis sian maskaĵon, kaj Gösta Berling staris sub la balkono en kavalirkostumo el silko kaj oro.
Li ne atentis pri la averto de la belulino, tute male grimpis supren laŭ unu el la balkonaj kolonoj, svingis sin trans la balustradon kaj laŭ la programo de sinjoro Julius, ekgenuis an-taŭ la piedoj de la bela Marianne.
Ameme ŝi ridetis al li, etendante sian manon al li por kisi, kaj dum la du junaj homoj rigardis unu la alian, kaptitaj de amo, la kurteno falis.
Kaj antaŭ ŝi genuis Gösta Berling, kun vizaĝo molesprima kiel tiu de poeto kaj kuraĝa kiel tiu de militestro, kun profun-89
GÖSTA BERLING
eLIBRO
daj okuloj, kiuj briletis de petolemo kaj sprito, kiuj petis kaj trudis. Gracia kaj fortika li estis, fajra kaj rava.
Dum la kurteno leviĝadis kaj faladis la du gejunuloj ĉiam restis en la sama pozicio. La okuloj de Gösta kapte tenis la belan Marianne, ili petis, ili trudis.
Jen finiĝis la aplaŭdoj, la kurteno restis senmova, neniu vidis ilin.
Tiam la bela Marianne klinis sin kaj kisis la belan Göstan Berling. ŝi ne sciis kial, ŝi devis. Li levis la brakojn kaj metis ilin ĉirkaŭ ŝian kapon kaj tiel fikstenis ŝin. Ree kaj ree ŝi kisis lin.
Sed la tutan kulpon havis la balkono, la lunlumo, la puntvualo, la kavalirkostumo, la kanto kaj la aplaŭdoj, la kompatindaj junaj homoj estis senkulpaj. Tion ili ja ne volis. ŝi ja ne forŝovis grafkronojn, kiuj ŝvebis super ŝia verto, kaj preterpasis milionojn, kiuj kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, pro sopiro al Gö-
sta Berling, kaj li ja ne forgesis ankoraŭ Annan Stjärnhök. Ne, ili estis senkulpaj, neniu el ili volis tion.
La milda Lövenborg, li kun larmo en la okulo kaj rideto sur la lipoj, estis kurtenlevanto tiun tagon. Distrita de multaj mal-
ĝojaj memoroj li malmulton rimarkis de la aferoj de tiu ĉi mondo kaj neniam lernis prizorgi ilin bone. Kiam li nun ekvidis, ke Gösta kaj Marianne prenis novan pozicion, li kredis, ke ankaŭ tio apartenas al la scenbildo, kaj jen li komencis tiri la kurtenan ŝnuron.
La junaj sur la balkono rimarkis nenion, ĝis tondraj aplaŭ-
doj ree salutis ilin.
Marianne ekmovis sin kaj volis forkuri, sed Gösta retenis ŝin, flustrante:
”Restu, ili kredas, ke tio ĉi apartenas al la scenbildo!”
90
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li sentis, kiel ŝia korpo tremas pro frostosento, kaj kiel la ardo de la kisoj estingiĝas sur ŝiaj lipoj.
”Ne timu!” li flustris. ”Belaj lipoj rajtas kisi.”
Ili devis resti, dum la kurteno leviĝadis kaj faladis, kaj ĉiufoje, kiam la cent paroj da okuloj vidis ilin, same multe da manoj tondrigis skuantan aplaŭdon.
ĉar estas bele vidi du belajn, junajn homojn prezenti la feliĉon de amo. Neniu povis kredi, ke tiuj kisoj estas io alia ol teatra ŝajno, neniu suspektis, ke la señora tremas pro honto kaj la kavaliro pro maltrankvilo. Neniu povis kredi, ke ĉio ne apartenas al la scenbildo.
Fine Marianne kaj Gösta staris malantaŭ la scenejo.
ŝi glittuŝe movis la manon supren sur la frunto.
”Mi ne komprenas min mem,” ŝi diris.
”Fi, fraŭlino Marianne!” li diris grimace kaj gestis per la manoj. ”Kisi Göstan Berling, fi!”
Marianne devis ridi.
”ĉiu scias ja, ke Gösta Berling estas nekontraŭstarebla. Mia kulpo ne estas pli granda ol tiu de aliaj.”
Kaj ili tute pace interkonsentis konservi trankvilan mienon, por ke neniu suspektu la veron.
”ĉu mi povas esti certa, ke oni ne ekscios la veron, sinjoro Gösta?” ŝi demandis, kiam ili estis enirontaj al la publiko.
”Vi povas, fraŭlino Marianne. La kavaliroj povas silenti, pri ili mi povas garantii.”
ŝi mallevis la palpebrojn. Stranga rideto ludis sur ŝiaj lipoj.
”Se oni tamen ekscios la veron, kion homoj tiam kredos pri mi, sinjoro Gösta?”
”Ili kredos nenion, ili scios, ke tio ĉi signifas nenion. Ili pensos, ke la rolo kaptis nin kaj ni daŭrigis la ludon.”
91
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ankoraŭ unu demando ŝtele aperis sub la mallevitaj palpebroj, sub la alprenita rideto.
”Sed vi mem, sinjoro Gösta? Kion vi pensas pri la afero?”
”Mi pensas, ke vi amas min, fraŭlino Marianne,” li ŝercis.
”Ne kredu ion tian!” ŝi ridetis. ”Tiam mi devus trapiki vin per tiu ĉi hispana ponardo por montri, ke vi estas malprava.”.
”Multekostaj estas virinaj kisoj,” Gösta diris. ”ĉu kostas la vivon esti kisata de fraŭlino Marianne?”
Tiam rigardo ekflamis al li el la okuloj de Marianne, tiel akra, ke ĝi sentiĝis kiel puŝo.
”Mi volus vidi vin mortinta, Gösta Berling, mortinta, mortinta!”
Tiuj vortoj ardigis malnovan sopiron en la sango de la poeto.
”Ho,” li diris, ”se tiuj vortoj estus pli ol vortoj, se ili estus sagoj sible flugantaj el malhela arbustaro, se ili estus ponardo aŭ veneno kaj havus povon detrui tiun ĉi aĉan korpon kaj doni liberecon al mia animo!”
ŝi ree estis trankvila kaj ridetis.
”Infanaĵoj!” ŝi diris kaj prenis lian brakon por iri al la gastoj.
Ili ankoraŭ portis siajn kostumojn, kaj iliaj triumfoj reaperis, kiam ili montris sin ekster la scenejo. ĉiuj laŭdis ilin. Neniu suspektis ion.
La balo ree komenciĝis, sed Gösta fuĝis de la balsalono.
Lia koro doloris pro la rigardo de Marianne, kvazaŭ vun-dus ĝin akra ŝtalo. Li ja komprenis la sencon de ŝiaj vortoj.
Estis hontinde ami lin, estis hontinde esti amata de li, honto pli terura ol morto.
92
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li neniam plu volis danci, neniam plu vidi ilin, la belajn virinojn.
Li ja sciis. Tiuj belaj okuloj, tiuj ruĝaj vangoj ne flamis por li. Ne por li ŝvebis tiuj malpezaj piedoj, sonoris tiuj nelaŭtaj ridoj. Jes, danci kun li, amindumi kun li ili povis, sed neniu el ili sincere deziris fariĝi la lia.
La poeto iris en la fumĉambron al la maljunaj sinjoroj kaj eksidis ĉe unu el la ludtabloj. Okaze li prenis lokon ĉe la sama tablo, kie sidis la potenca posedanto de Björne ludante ordinaran hazardludon alterne kun ”pola ludo” kaj kolektis antaŭ si grandan amason da kupraj kaj arĝentaj moneroj.
Temis jam pri altaj sumoj. Nun Gösta ankoraŭ plivigligis la ludon. Oni elprenis la verdajn bankbiletojn, kaj ĉiam kreskis la monamaso antaŭ la potenca Melchior Sinclaire.
Sed ankaŭ antaŭ Gösta kolektiĝis kaj moneroj kaj monbiletoj, kaj baldaŭ li estis la sola, kiu persistis en la batalo kontraŭ la granda uzinposedanto de Björne. Baldaŭ eĉ la granda monamaso transiris de Melchior Sinclaire al Gösta Berling.
”Gösta, mia knabo!” la uzinposedanto ride kriis, kiam li jam forludis ĉion, kio troviĝis en monujo kaj monbiletujo.
”Kiel ni nun faru? Mi estas senmona, kaj mi neniam ludas per pruntita mono, tion mi promesis al mia patrino.”
Li tamen trovis solvon. Li forludis la horloĝon kaj la kasto-ran pelton kaj ĝuste volis ekludi pri siaj ĉevalo kaj sledo, kiam Sintram haltigis lin.
”Enmetu ion, kio donos gajnon!” la malica uzinposedanto de Fors konsilis al li. ”Metu ion, kio povas rompi la malbon-
ŝancon!”
”Diablo scias, kion mi tiam eltrovu!”
93
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Ludu pri via plej ruĝa korsango, frato Melchior, ludu pri via filino!”
”Tion vi sendanĝere povos fari,” Gösta diris kun rido. ”Tiu gajno neniam venos al mi.”
Ankaŭ la potenca Melchior povis nur ridi. Li apenaŭ toleris, ke oni mencias la homon de Marianne ĉe la ludtabloj, sed tio ĉi estis tiel freneze ridinda, ke li ne povis koleriĝi. Forludi Marianne al Gösta, jes, tion li ja povis riski.
”Tio estas,” li klarigis, ”se vi povos ricevi ŝian jeson, Gösta, tiam mi metos sur tiun ĉi karton mian benon al la geedziĝo.”
Gösta emnetis sian tutan gajnon, kaj la ludo komenciĝis. Li gajnis, kaj sinjoro Sinclaire ĉesis ludi. Li vidis, ke li ne povas batali kontraŭ la malbonŝanco.
La noktaj horoj pasis, jam estis post noktomezo. La vangoj de la belaj virinoj komencis paliĝi, la buklaj haroj rektiĝis, la robaj krispgarnaĵoj ĉifiĝis. La maljunaj sinorinoj levis sin el la sofanguloj kaj diris, ke ĉar la festo daŭris jam dum dek du horoj, povas esti tempo iri hejmen.
Kaj la bela festo devus finiĝi, sed tiam Lilliecrona prenis la violonon kaj ekludis la lastan polskon. La ĉevaloj staris antaŭ la pordo, la maljunaj sinjorinoj vestis sin per peltoj kaj kuf-
ĉapeloj, la maljunaj sinjoroj surmetis la veturskarpojn kaj bu-tonis la superbotojn.
Sed la junaj ne povis forŝiri sin de la danco. Oni dancis en supervestoj, dancis kvaro-polskon, kurpolskon, rondpolskon, estis furioza dancado. Kiam kavaliro forlasis sian sinjorinon, tuj venis alia kaj kuntiris ŝin.
Kaj ankaŭ la malgaja Gösta Berling kuntiriĝis en la kirlon.
Li volis fordanci la malĝojon kaj humiligon, li volis reenigi tremigan vivĝojon en la sangon, li volis esti gaja, li kiel la aliaj.
94
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kaj li dancis tiel, ke la muroj de la ĉambro rondiris kaj liaj pensoj deliris.
Jen, kiun sinjorinon li altiris el la mezo de la svarmo? ŝi estis malpeza kaj gracia, kaj li sentis, ke torentoj de fajro fluas inter li kaj ŝi. Ho, Marianne!
Kiam Gösta dancis kun Marianne, Sintram jam sidis en sia sledo sur la korto, kaj apud li staris Melchior Sinclaire.
La granda uzinposedanto estis malpacienca pro la atendo por Marianne. Li frapmovis siajn grandajn superbotojn en la neĝo kaj frapis per la brakoj, ĉar estis severa malvarmo.
”Eble estis malsaĝe, Sinclaire, forludi Marianne al Gösta,”
Sintram diris.
”Kion?”
Sintram ordigis la kondukrimenojn kaj levis la vipon, an-taŭ ol li respondis:
”Tiu kisado ne apartenis al la scenbildo.”
La potenca uzinposedanto levis la brakon por mortiga bato, sed Sintram jam estis for. Li forveturis, vipis la ĉevalon en sovaĝan rapidon kaj ne kuraĝis rigardi malantaŭen, ĉar Melchior Sinclaire havis pezan manon kaj mallongan paciencon.
La uzinposedanto de Björne iris en la dancsalonon por ser-
ĉi sian filinon kaj tiam vidis, ke Gösta kaj Marianne dancas kune.
Sovaĝa kaj furioza aspektis la lasta polsko. Iuj paroj estis palaj, aliaj flame ruĝaj, la polvo ŝvebis kiel fumo en la salono, la konsumitaj vakskandeloj ardis en la ingoj, kaj meze en la fantomeca detruiĝo ili flugis antaŭen, Gösta kaj Marianne, reĝaj en sia nevenkita forto, en senmakula beleco, feliĉaj en la sindono al la belega moviĝo.
95
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Melchior Sinclaire rigardis ilin dum tempeto; sed jen li foriris sen ĝeni la dancadon de Marianne. Li brue fermis la pordon, piedbruis terure sur la ŝtuparo kaj tuj eksidis en la sledo, kie lia edzino jam atendis, kaj veturis hejmen.
Kiam Marianne ĉesis danci kaj demandis pri siaj gepatroj, ili jam estis for.
Eksciante pri tio ŝi tamen ne montris iun surprizon. ŝi silente vestis sin kaj iris sur la korton. La sinjorinoj en la vest-
ĉambro kredis, ke ŝi veturas per propra sledo.
Sed en siaj maldikaj silkaj ŝuoj ŝi rapidis antaŭen sur la vojo sen paroli al iu pri sia mizero. En la mallumo neniu rekonis ŝin, kiam ŝi iris apud la vojrando, neniu povis kredi, ke tiu malfruhora irantino, kiun la preterflugantaj sledoj pelis flanken en la altajn neĝamasojn, estas la bela Marianne.
Kiam ŝi estis sekura meze sur la vojo, ŝi komencis kuri. ŝi kuris tiel longe, kiel ŝi povis, poste ŝi iris, poste ree kuris. Terura, turmenta angoro pelis ŝin.
Maksimume ne povas esti pli ol kvarona mejlo de Ekeby al Björne. Marianne baldaŭ estis hejme, sed ŝi preskaŭ kredis, ke ŝi iris erare. ĉiuj pordoj estis fermitaj, kiam ŝi atingis la domon, ĉiuj kandeloj estingitaj. ŝi demandis sin, ĉu ŝiaj gepatroj ne venis ankoraŭ.
ŝi aliris kaj faris kelkajn pezajn frapojn sur la eniran pordon. ŝi prenis la anson kaj skuis tiel, ke bruis en la tuta domo.
Neniu venis por malfermi, sed kiam ŝi lasis la feron, kiun ŝi kaptis per nudaj manoj, la frostfiksita haŭto forŝiriĝis de la mano.
La granda uzinposedanto Melchior Sinclaire veturis hejmen por fermi la pordojn de Björne por sia sola infano.
Li estis ebria pro multa trinkado, sovaĝa pro kolero. Li 96
GÖSTA BERLING
eLIBRO
malamis sian filinon, pro tio ke ŝi ŝatis Göstan Berling. Li enfermis la geservistojn en la kuirejo kaj sian edzinon en la dormĉambro. Per fortaj ĵuroj li promesis al ili, ke li kripligos tiun, kiu provos enlasi Marianne. Ili sciis, ke li ne rompos la promeson.
Neniam iu vidis lin tiel kolera. Pli granda doloro neniam trafis lin. Se la filino venus antaŭ liaj okuloj, li eble mortigus ŝin.
Ornamaĵojn el oro, vestojn el silko li donis al ŝi, bonajn manierojn kaj libran kleron li instruigis al ŝi. ŝi estis lia fiero, lia gloro. Li fieris pro ŝi, kvazaŭ ŝi portus kronon. Ho, lia reĝi-no, lia diino, lia aldorata, bela, fiera Marianne! ĉu li rifuzis ion al ŝi? ĉu li ne kvazaŭ konsideris sin tro simpla por esti ŝia patro? Ho, Marianne, Marianne!
ĉu li ne malamu ŝin, kiam ŝi enamigis al Gösta Berling kaj kisis lin? ĉu li ne malakceptu ŝin, fermu sian pordon por si, kiam ŝi volas malhonori sian superecon per amo al tia viro?
ŝi restu en Ekeby, ŝi kuru al la najbaroj por peti tranoktejon, ŝi dormu en la neĝamasoj! Estas egale, ŝi jam estas trenita en la koto, la bela Marianne. ŝia brilo estas for. La brilo de lia vivo estas for.
Li kuŝas en sia lito kaj aŭdas, kiel ŝi frapas sur la vestibla pordo. ĉu tio koncernas lin? Li dormas. Ekstere staras tiu, kiu volas edziniĝi kun eksigita pastro, li ne havas hejmon por iu tia. Se li estus aminta ŝin malpli, se li estus malpli fierinta pro ŝi, tiam li eble povus enlasi ŝin.
Jes, sian benon li ne povos rifuzi al ili. ¯in li forludis. Sed sian pordon li ne malfermos por ŝi. Ho, Marianne!
La bela, juna virino ankoraŭ staris antaŭ la pordo de la hej-97
GÖSTA BERLING
eLIBRO
mo. Jen ŝi skuis la seruron en senpova kolero, jen ŝi ekgenuis, faldis siajn vunditajn manojn kaj petis pri pardono.
Sed neniu aŭdis ŝin, neniu respondis, neniu malfermis.
Ho, ĉu tio ne estis terura? Angoro kaptas min, kiam mi rakontas tion. ŝi venis de balo, kies reĝino ŝi estis. ŝi estis fiera, riĉa, feliĉa, kaj en unu momento ŝi ĵetiĝis en tian abismon de mizero. Elfermita de sia hejmo, viktimo de la frosto, ne mokita, ne batita, ne malbenita, nur elfermita per malvarma nefleksebla sensenteco.
Mi pensas pri la frosta, stelklara nokto, kiu volbis sin ĉir-kaŭ ŝi, la granda, vasta nokto, kun la malplenaj, dezertaj ne-
ĝokampoj kaj la silentaj arbaroj ĉio dormis, ĉio ripozis en sen-dolora dormo, nur unu vivanta punkto troviĝis en tiu dormanta blankaĵo. ĉio malĝoja, angora kaj terura, kio alitempe estas dividita en ĉiuj lokoj de la mondo, rampis antaŭen al tiu sola punkto. Ho, Dio, suferi sola meze en dormanta, glaciiĝinta mondo!
La unuan fojon en ŝia vivo renkontis ŝin malkompato kaj krudeco. ŝia patrino ne forlasis sian liton por savi ŝin. Maljunaj, fidelaj geservistoj, kiuj gvidis ŝiajn unuajn paŝojn, aŭdis ŝin sed ne movis eĉ piedon por ŝi. Pro kia krimo ŝi do estis punata? Kie ŝi povus esperi kompaton se ne ĉe tiu ĉi pordo?
Se ŝi estus murdinta, ŝi tamen estus frapinta ĝin, kredante ke la homoj en la domo pardonos ŝin. Se ŝi falinte estus la plej aĉa el estaĵoj, venus detruita kaj en ĉifonoj, jen, tamen ŝi konfide irus al tiu ĉi pordo kaj atendus amoplenan bonvenon. Tiu ĉi pordo estis la enirejo al ŝia hejmo. Malantaŭ ĝi ŝi povus renkonti nur amon.
ĉu ŝia patro ne suferigis ŝin jam sufiĉe longe? ĉu ili ne malfermos baldaŭ?
98
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Patro, patro!” ŝi vokis. ”Enlasu min! Mi frostas, mi timas.
Estas terure tie ĉi ekstere!”
”Patrino, patrino, vi, kiu iris tiom da paŝoj por servi min!
Vi, kiu maldormis tiom da noktoj pro mi, kial vi nun dormas?
Patrino, patrino, maldormu ankoraŭ tiun solan nokton, kaj mi neniam plu malĝojigos vin!”
ŝi vokas kaj poste senspire silentas por aŭskulti respondon.
Sed neniu aŭdis ŝin, neniu obeis ŝin, neniu respondis.
Tiam ŝi angore tordas la manojn, sed ŝiaj okuloj ne posedas larmojn.
La longa, malluma domo kun siaj fermitaj pordoj kaj sen-lumaj fenestroj kuŝis timige senmova en la nokto. Kio nun fariĝos el ŝi, la senhejmulino? Brulmarkita kaj malhonorita ŝi estos ĉiam, kiam la tera ĉielo ankoraŭ volbos sin super ŝi. Kaj ŝia patro mem premis la ruĝan feron al ŝia ŝultro.
”Patro,” ŝi krias ankoraŭfoje, ”kio fariĝos el mi? La homoj opinios ĉion malbonan pri mi.”
ŝi ploris kaj turmentiĝis, ŝia korpo estis rigida pro frosto.
Ve, ke tia mizero povas veni al tiu, kiu ĵus staris tiel alte! Ke oni tiel facile povas transiĝi en plej profundan mizeron! ĉu ni ne devas timi la vivon? Kiu velas per sekura boato? ĉirkaŭ ni malĝojo ondas kiel ŝaŭmanta maro, jen, malsataj ondoj lekas la flankojn de la ŝipo, jen, ili alkuras por salti en la ŝipon! Ho, neniu fiksa punkto, neniu firma, tero, neniu sekura boato estas videbla en la tuta vasto, nur nekonata ĉielo super oce-ano de malĝojo!
Sed silentu! Fine, fine! Facilaj paŝoj sonas en la vestiblo.
”ĉu estas patrino?” Marianne demandas.
”Jes, mia infano.”
”ĉu mi nun rajtas eniri?”
99
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Patro ne volas permesi al vi enveni.”
”Mi kuris en la neĝo en miaj maldikaj ŝuoj de Ekeby kaj tien ĉi. Mi staris tie ĉi dum unu horo kaj frapis kaj vokis. Mi frostmortos tie ĉi. Kial vi forveturis de mi?”
”Infano mia, infano mia, kial vi kisis Göstan Berling?”
”Sed diru do al patro, ke tio ne signifas ami lin. Estis ludo.
ĉu li imagas, ke mi volas havi Göstan?”
”Iru al la domo de la terlaborestro, Marianne, kaj petu permeson resti tie dum tiu ĉi nokto! Patro estas ebria. Oni ne povas paroli kun li. Li tenis min kiel kaptiton tie supre. Mi ŝtele foriris, kiam mi kredis, ke li dormas. Li mortbatos vin, se vi envenos!”
”Patrino, patrino, ĉu mi iru al fremduloj, kvankam mi havas hejmon? ĉu vi estas same kruda kiel patro? Kiel vi povas permesi tion, ke mi estu elfermita? Mi ekkuŝos en la neĝo tie ĉi ekstere, se vi ne enlasos min.”
Tiam la patrino de Marianne metis sian manon sur la seruron por malfermi, sed en la sama momento aŭdiĝis pezaj pa-
ŝoj sur la alsupra ŝtuparo, kaj severa voĉo vokis ŝin.
Marianne aŭskultis; ŝia patrino rapidis for, la severa voĉo insultis ŝin kaj jen Marianne aŭdis ion teruran. ŝi povis aŭdi ĉiun sonon en la silenta domo.
ŝi aŭdis la bruon de frapo, de bastona frapo aŭ vangofrapo, poste malfortan brueton kaj ree frapon.
Li batis ŝian patrinon, la terura! La herostatura Melohior Sinclaire batis sian edzinon!
Kaj pala pro teruro Marianne ĵetis sin sur la sojlon kaj tordiĝis en angoro. Nun ŝi ploris, kaj ŝiaj larmoj glaciiĝis sur la sojlo de la hejmo.
Kompaton, indulgon! Malfermu, malfermu, por ke ŝi povu 100
GÖSTA BERLING
eLIBRO
klini sian propran dorson sub la batoj! Ho, ke li povis bati la patrinon, bati ŝin pro tio, ke ŝi ne volis vidi sian filinon mortinta en la neĝo la venontan tagon, pro tio, ke ŝi volis konsoli sian infanon!
Granda malhonoro tiun nokton trafis Marianne. ŝi revis esti reĝino, kaj jen ŝi kuŝis tie preskaŭ kiel vipita sklavino.
Sed ŝi levis sin en glacia kolero. Ankoraŭfoje ŝi frapis la pordon per sia sanga mano kaj kriis:
”Aŭskultu, kion mi diras al vi, vi, kiu batas patrinon! Vi ploros, Melchior Sinclaire, ploros!”
Post tio la bela Marianne iris por ripozi en la neĝo. ŝi de-metis la pelton kaj kuŝis en sia nigra velura robo, facile dis-tingebla kontraŭ la blanka neĝo. ŝi imagis, kiel ŝia patro el-venos la venontan tagon por sia frumatena promeno kaj trovos ŝin tie. ŝi deziris nur ke li mem trovu ŝin.
Ho, morto, pala amiko! ĉu estas same vere kiel konsole, ke mi neniel povos eviti renkonton kun vi? Ankaŭ al mi, la plej inerta de la teraj laboristoj, vi venos, deprenos la eluzitan ledŝuon de mia piedo, fortiros la kirlilon kaj la farunujon el mia mano, demetos la laborvestojn de mia korpo. Per milda perforto vi etendos min sur puntornamita kuŝejo, per ĝispie-daj, drapiritaj tolvestoj vi ornamos min. Miaj piedoj ne bezonos ŝuojn plu, sed miajn manojn oni vestos per neĝoblankaj gantoj, kiujn laboro neniam malpurigos. Sanktigita de vi por la dolĉa ripozo, mi dormos miljaran dormon. Ho, liberiganto! La plej inerta el la teraj laboristoj mi estas, kaj kun tremo de plezuro mi revas pri la momento, kiam mi estos prenata en vian regnon.
Pala amiko, libere uzu kontraŭ mi vian forton, sed mi diras al vi: pli malfacila estis por vi la batalo kontraŭ la virinoj 101
GÖSTA BERLING
eLIBRO
de tempoj pasintaj. La fortoj de la vivo estis potencaj en iliaj sveltaj korpoj, neniu frosto povis malvarmigi ilian ardantan sangon.
Vi metis la belan Marianne sur vian kuŝejon, ho, morto, kaj vi sidis apud ŝi kiel maljuna vartistino sidas apud la lulilo por dormigi la infanon. Vi fidela, maljuna vartistino, kiu scias, kio estas bona por la homidoj, kiel tio devas inciti vin, ke ludkamaradoj venas, kiuj brue kaj petole vekas vian dormigitan infanon! Kiel vi devis ekkoleri, kiam la kavaliroj levis la belan Marianne el la kuŝejo, kiam viro metis ŝin al sia brusto kaj varmaj larmoj falis el liaj okuloj sur ŝian vizaĝon!
En Ekeby ĉiuj kandeloj estis estingitaj kaj ĉiuj gastoj forveturintaj. La kavaliroj staris solaj en la kavalira domo ĉirkaŭ la lasta, duone eltrinkita tasego.
Tiam Gösta tinte tuŝis la randon de la tasego kaj faris paroladon por vi, virinoj de tempoj pasintaj. Paroli pri vi, li diris, estas kiel paroli pri la regno ĉiela, nur beleco vi estis, nur lu-mo. Eterne junaj, eterne belaj vi estis kaj mildaj kiel okuloj de patrino, kiam ŝi rigardas sian infanon. Molaj kiel sciuridoj vi pendis ĉirkaŭ la kolo de la viro. Neniam via voĉo tremis pro kolero, neniam sulkiĝis via frunto, via mola mano neniam fariĝis kruda kaj malmola. Dolĉaj sanktulinoj vi estis, ornamitaj statuoj en la templo de la hejmo. La viroj genuis antaŭ viaj piedoj, oferante al vi incenson kaj preĝojn. Pere de vi la amo plenumis siajn miraklojn, sur vian frunton la poezio fiksis orbrilan aŭreolon.
Kaj la kavaliroj eksaltis, ekstazaj de vino, ekstazaj de liaj vortoj, kun la sango ŝaŭmanta en festa ĝojo. La maljuna onklo Eberhard kaj la maldiligenta kuzo Kristoffer ne foriris de la ludo. En fluga rapido la kavaliroj jungis ĉevalojn al la sle-102
GÖSTA BERLING
eLIBRO
doj kaj rapidis for en la malvarma nokto por ankoraŭfoje honori tiujn, kiujn oni ne povis sufiĉe honori, por kanti serena-don al ĉiu el tiuj, kiuj posedis la ruĝajn vangojn kaj la klarajn okulojn, kiuj ĵus brilis en la vastaj salonoj de Ekeby.
Ho, virinoj de tempoj pasintaj, certe plaĉis al vi, kiam vi eniris la ĉielon de belaj sonĝoj, ke vekis vin serenado de la plej fidelaj el viaj kavaliroj! Certe plaĉis al vi, kiel plaĉas al endormiĝinta animo, ke vekas ĝin la dolĉa muziko de la ĉie-lo.
Sed la kavaliroj ne atingis malproksimen dum tiu pia veturo, ĉar jam kiam ili venis al Björne, ili trovis la belan Marianne kuŝanta en la neĝo, tuj apud la pordo de la hejmo.
Vidante ŝin tie ili ektimis kaj koleris. Estis kvazaŭ trovi ado-ratan sanktulbildon kuŝi detruita kaj prirabita antaŭ preĝeja pordo.
Gösta skuis sian pugnitan manon al la malhela domo. ”Infanoj de malamo,” li kriis, ”hajlopluvoj, nordaj ventoj, detruantoj de la paradizo de Dio!”
Beerencreutz lumigis sian kornlanternon kaj lumis sur la blupalan vizaĝon. Tiam la kavaliroj ekvidis la vunditajn manojn de Marianne kaj la larmojn, kiuj glaciiĝis sur ŝiaj okul-haroj, kaj ili ĝemis kiel virinoj, ĉar ŝi estis ja ne nur sanktulbildo sed bela virino, kiu donis ĝojon al maljunaj koroj.
Gösta Berling ekgenuis apud ŝi.
”Jen ŝi kuŝas, mia fianĉino,” li diris. ”ŝi donis al mi la fianĉinan kison antaŭ kelkaj horoj, kaj ŝia patro promesis al mi sian benon. ŝi atendas, ke mi venu por dividi kun ŝi ŝian blankan kuŝejon.”
Kaj Gösta levis la senvivulinon sur fortaj brakoj.
”Hejmen al Ekeby kun ŝi!” li kriis. ”Nun ŝi estas mia. En la 103
GÖSTA BERLING
eLIBRO
neĝo mi trovis ŝin, neniu prenos ŝin de mi. Ni ne veku ilin en la domo. Kion ŝi povus fari malantaŭ tiuj pordoj, sur kiuj ŝi frapis sian manon ĝissange.”
Oni lasis lin fari, kiel li volis. Li metis Marianne en la unuan sledon kaj eksidis apud ŝi. Beerencreutz starigis sin malantaŭe kaj prenis la kondukrimenojn.
”Prenu neĝon kaj frotu ŝin!” li ordonis.
La frosto paralizis ŝiajn membrojn, sed la sovaĝa maltrankvila koro ankoraŭ batis. ŝi eĉ ne perdis la konscion, ŝi sciis ĉion pri la kavaliroj kaj kiel ili trovis ŝin, sed ŝi ne povis movi sin. Tial ŝi kuŝis rigida en la sledo, dum Gösta frotis ŝin per neĝo kaj jen ploris jen kisis, kaj ŝi sentis animplenigan dezi-ron povi tiom levi almenaŭ unu brakon, ke ŝi povu redoni kareson al li.
ŝi memoris ĉion. ŝi kuŝis rigida kaj senmova sed pensis klare kiel neniam antaŭe. ĉu ŝi amas Göstan Berling? Jes. ĉu estis nur kaprico de tiu ĉi vespero? Ne, tio ekzistis longe, dum multaj jaroj.
ŝi komparis sin kun li kaj la aliaj homoj en Vermlando. Ili ĉiuj estis nekomplikitaj kiel infanoj. Ili sekvis ĉiun inklinon, kiu kaptis ilin. Ili vivis nur la eksteran vivon, neniam esploris la profundojn de sia animo. Sed ŝi fariĝis tia, kia oni fariĝas per interrilato kun multaj homoj; ŝi neniam povis tute dediĉi sin al io. Se ŝi amis, kion ajn ŝi faris, ŝia duona parto kvazaŭ rigardis tion kun frosta, rikana rido. ŝi sopiris al pasio, kiu povus fortiri ŝin en senpripensa furiozo. Kaj jen li alvenis, la potenca.
Kiam ŝi kisis Göstan Berling sur la balkono, tiam ŝi la unuan fojon forgesis sin mem.
Kaj jen la pasio ree kaptis ŝin, ŝia koro tiel laboris, ke ŝi 104
GÖSTA BERLING
eLIBRO
aŭdis ĝiajn batojn. ĉu ŝi ne povos baldaŭ estri siajn membrojn? ŝi sentis furiozan ĝojon pro la forpelo el la hejmo. Nun ŝi senhezite donos sin al Gösta. Kiel stulta ŝi estis, dum kiom da jaroj ŝi bridis sian amon! Ho, dolĉe, dolĉe estas cedi al la amo. Sed ĉu ŝi do neniam liberiĝos el tiuj glaciaj katenoj? ŝi estis glacio en sia interno kaj fajro ekstere, nun estas male, fajranimo en glacikorpo.
Jen Gösta eksentas, kiel du brakoj en malforta, senpova premo metas sin ĉirkaŭ lian kolon.
Apenaŭ li sentis la premon, sed Marianne opiniis, ke ŝi per sufoka ĉirkaŭbrako donis vojon al la kunpremita pasio en sia interno.
Sed kiam Beerencreutz vidis tion, li lasis la ĉevalon kuri laŭplaĉe sur la konata vojo. Li levis la rigardon kaj persiste kaj senĉese rigardis al la Plejadoj.
105
GÖSTA BERLING
eLIBRO
SEPA ĉAPITRO
La malnovaj veturiloj
Geamikoj, homidoj! Se vi legas tion ĉi sidante aŭ kuŝan-te en la nokto, same kiel mi skribas ĝin dum la silentaj horoj, tiam vi ne faru suspiron de faciliĝo, pensante ke la bonaj sinjoroj kavaliroj en Ekeby povis ĝui trankvilan dormon, kiam ili venis hejmen kun Marianne kaj havigis por ŝi bonan liton en la plej bona gastĉambro malantaŭ la granda salono.
Ili enlitiĝis kaj ili ekdormis, sed la sorto ne permesis al ili trankvile kaj senĝene dormi ĝis la tagmezo, kiel eble mi kaj vi, karaj gelegantoj, povus fari, se ni maldormus ĝis la kvara kaj niaj membroj dolorus pro laciĝo.
Oni nome ne forgesu, ke en tiu tempo la maljuna majorino ĉirkaŭvagis en la lando kun almozula sako kaj bastono, kaj ke ŝi neniam atentis pri la komforto de iu elĉerpita kompatindulo, kiam ŝi entreprenis ion gravan. Nun ŝi ankoraŭ malpli povis fari tion, ĉar ŝi decidis forpeli la kavalirojn de Ekeby en tiu nokto.
Pasinta estis la tempo, kiam ŝi sidis en brilo kaj gloro en Ekeby kaj semis ĝojon sur la teron, kiel Dio semas stelojn sur la ĉielon. Kaj dum ŝi senhejma vagis tra la lando, la potenco kaj gloro de la granda bieno estis donita en la manojn de la kavaliroj por gardo, kiel la vento gardas la cindron, kiel la printempa suno gardas la neĝon.
Kelkiam okazis, ke la kavaliroj elveturis ses aŭ okope sur longa sledo kun jungitaro, sonorilaro kaj plektitaj kondukri-106
GÖSTA BERLING
eLIBRO
menoj. Se ili tiam renkontis la majorinon, kiu iris kiel almozulino, ili ne mallevis la okulojn.
Pugnitajn manojn la bruanta aro etendis al ŝi. Per subita movo de la sledo ili devigis ŝin rifuĝi en la neĝamasojn ĉe la vojrando, kaj majoro Fuchs, la ursomortiganto, ĉiam kraĉis trifoje por forigi ĉiun malbonan efikon de renkonto kun virino.
Ili havis neniun indulgon por ŝi. Irante laŭ la vojo ŝi ŝajnis al ili malica kiel sorĉistino. Se akcidento trafus ŝin, ili ne mal-
ĝojus pli multe ol tiu, kiu en la paska vespero pafas per pafilo ŝarĝita per latunaj agrafoj, malĝojas pro tio, ke li okaze trafas preterflugantan sorĉistinon.
Estis animsava afero por la kompatindaj kavaliroj persekuti la majorinon. La homoj ofte estis kruelaj kaj turmentis unu la alian en granda krudeco, kiam ili timis pri siaj animoj.
Kiam la kavaliroj malfrue en la noktoj ŝanceliĝis de la drinktabloj al la fenestroj por rigardi, ĉu la nokto estas kvieta kaj stelklara, ili ofte rimarkis malhelan ombron, kiu glitis trans la korton. Ili komprenis, ke la majorino venis por vidi sian amatan hejmon, sed tiam la kavalira domo estis skuata de la mokrido de la maljunaj pekuloj, kaj mokvortoj flugis al ŝi tra la malfermitaj fenestroj.
Vere, sensenteco kaj aroganteco komencis invadi la korojn de la malriĉaj aventuristoj. Malamon Sintram plantis en ilin.
Iliaj animoj ne estus en pli granda danĝero, se la majorino restus en Ekeby. Pli multaj mortas dum la forkuro ol dum la batalo.
La majorino ne sentis tre grandan koleron kontraŭ tiuj kavaliroj.
Se ŝi havus la potencon, ŝi punus ilin per vergo kiel fripo-107
GÖSTA BERLING
eLIBRO
necajn bubojn kaj poste denove montrus al ili bonvolon kaj helpemon.
Sed nun ŝi timis pro la amata bieno, kiu estis donita en la manojn de la kavaliroj por gardo, kiel la lupoj gardas la ŝafojn, kiel la gruoj gardas la printempan grenon.
Certe ekzistas multaj, kiuj suferis pro la sama malĝojo. ŝi ne estis la sola, kiu vidis detruon ruinigi amatan hejmon, kiu sentis, kiel estas, kiam bonflegitaj bienoj senprizorgiĝas. Ili vidis la hejmon de la junaĝo rigardi ilin kiel vundita besto.
Multaj sentas sin kiel krimuloj, kiam ili vidas la arbojn tie vegeti sub likenoj kaj la sablovojetojn kovritaj de herbotufoj.
Ili volus ekgenui sur tiuj kampoj, kiuj iam fieris pro riĉaj rikoltoj, por peti al ili, ne akuzi ilin pro la honto, kiu trafis ilin.
Kaj ili turnas sin for de la maljunaj, kompatindaj ĉevaloj, lasante al pli arogaj homoj renkonti iliajn rigardojn. Li ne kura-
ĝas stari ĉe la barilpordo por rigardi la brutaron, kiu venas de la paŝtejo. Neniu peco de la tero tiel malŝatigas vizitanton, kiel neprizorgita hejmo.
Ho, mi petas vin, vin ĉiujn, kiuj flegas kampojn, herbejojn, parkojn kaj la amatajn, ĝojodonajn flor ĝardenojn, flegu ilin bone! flegu ilin en amo, en laboro! Ne estas bone, ke la naturo malĝojas pro la homoj.
Kiam mi pripensas, kiom tiu fiera Ekeby suferis sub la regado de la kavaliroj, tiam mi deziras, ke la intenco de la majorino estu atinginta sian celon, kaj ke Ekeby estu prenita for de la kavaliroj.
Ne estis ŝia intenco mem rekapti la potencon.
Nur unu celon ŝi havis: liberigi sian hejmon de tiuj frenezuloj, tiuj akridoj, tiuj sovaĝaj rabistoj, post kies invado herbo ne kreskis.
108
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kiam ŝi vagis tra la lando kaj vivis per almozoj, ŝi ĉiam pensis pri sia patrino, kaj firmiĝis en ŝia koro tiu penso, ke ŝi ne povos atingi reboniĝon, antaŭ ol la patrino forprenos de ŝi la malbenon.
Neniu ankoraŭ informis pri morto de la maljunulino, do ŝi verŝajne ankoraŭ vivas ĉe la uzino norde en la arbaroj de Elvdalen. Naŭdekjara ŝi ankoraŭ vivas en senĉesa laboro, gardante laktopelvojn en la somero, karbigejojn en la vintro, la-borante ĝis la morto kaj sopirante al tiu tago, kiam ŝi finple-numis la taskon de sia vivo.
Kaj la majorino pensis, ke la maljunulino devas vivi tiel longe por povi forpreni la malbenon de ŝia ekzisto. Certe ne rajtus morti tiu patrino, kiu venigis tian mizeron al sia infano.
Jen la majorino volis iri al la maljunulino, por ke ili ambaŭ ekhavu trankvilon. ŝi volis iri tra la malhelaj arbaroj laŭ la longa rivero al sia infanaĝa hejmo. Antaŭ tio ŝi certe ne trovos ripozon. Multaj estis, kiuj dum tiuj tagoj proponis al ŝi varman hejmon kaj donacojn de fidela amikeco, sed ŝi restis nenie. Severa kaj kolera ŝi iris de bieno al bieno, kaj la malbeno premis ŝin.
ŝi iros al sia patrino, sed unue ŝi volis zorgi pri la amata bieno. ŝi ne volis foriri lasante ĝin en la manoj de facilanimaj malŝparuloj, maltaŭgaj drinkherooj malzorgemaj disigantoj de la donacoj de Dio.
ĉu ŝi povus foriri por reveni kaj trovi sian heredaĵon detruita, siajn martelojn silentaj, siajn ĉevalojn malgrasaj, siajn geservistojn disigitaj?
Ho ne, ankoraŭfoje ŝi levos sin plenforte por forpeli la kavalirojn.
109
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Bone ŝi komprenis, ke ŝia edzo kun plezuro vidas, ke ŝia heredaĵo estas detruata. Sed ŝi konis lin sufiĉe por scii, ke se ŝi nur forpelos liajn akridojn, tiam li estos tro inerta por venigi novajn. Se la kavaliroj nur estus for, tiam ŝiaj malnovaj terlaborestro kaj administranto prizorgus la faron de Ekeby laŭ malnova kutimo.
Kaj tial ŝia malhela ombro dum multaj noktoj glitis an-taŭen sur la nigraj uzinaj vojoj. ŝtelire ŝi vizitis la dometojn de la farmetistoj, ŝi flustris kun la muelisto kaj liaj helpantoj en la suba etaĝo de la granda muelejo, ŝi interkonsiliĝis kun la forĝistoj en la malluma karbdomo.
Kaj ili ĉiuj ĵuris helpon al ŝi. La gloro kaj potenco de la granda uzino ne restos plu en la manoj de malzorgemaj kavaliroj por esti gardata, kiel la vento gardas la cindron, kiel la lupo la ŝafaron.
Kaj en tiu ĉi nokto, kiam la gajaj sinjoroj dancis, ludis kaj drinkis, ĝis ili en mortlaca dormo ekkuŝis sur siaj litoj, en tiu ĉi nokto ili devas esti forpelataj. ŝi lasis ilin fieri, la senzor-gulojn. En severhumora atendo ŝi sidis en la forĝejo kaj atendis la finon de la balo. ŝi atendis ankoraŭ pli longe, ĝis la kavaliroj revenis de sia nokta veturo, ŝi sidis en silenta atendo,
ĝis oni informis al ŝi, ke la lasta kandelflamo estas estingita en la fenestroj de la kavalira domo kaj la granda domo dormas.
Tiam ŝi levis sin kaj eliris.
La majorino ordonis, ke ĉiuj homoj de la uzino kolektiĝu apud la kavalira domo; ŝi mem iris antaŭe supren al la korto. Tie ŝi iris al la granda domo, frapis kaj estis enlasata. Renkontis ŝin la juna filino de la pastro en Broby, kiun ŝi edukis je taŭga servistino.
110
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Mia sinjorino estu kore bonvena!” la servistino diris kaj kisis ŝian manon.
”Estingu la kandelon!” la majorino diris. ”ĉu vi kredas, ke mi ne povas iri tie ĉi sen lumo?”
Kaj jen ŝi komencis rondiron tra la silenta domo. ŝi iris de la kelo ĝis la subtegmentejo kaj adiaŭis. Per ŝtelaj paŝoj ili iris el ĉambro en ĉambron.
La majorino parolis kun siaj memoroj. La servisitino nek suspiris nek plorsingultis, sed larmo post larmo senĉese fluis el ŝiaj okuloj, dum ŝi sekvis sian mastrinon. La majorino malfermigis por si la tolŝrankon kaj la arĝentoŝrankon kaj karesis per la mano la belajn damaskajn tukojn kaj la bonegajn argentokruĉojn. Karese ŝi mantuŝis la grandan amason da molanasaj kusenegoj en la provizejo. ĉiujn ilojn, teksilojn, ŝpinilojn kaj fadenvolvilojn ŝi palpis. Esplore ŝi metis la manon en la spicokeston kaj tuŝis la vicojn da sebkandeloj, kiuj pendis sur stangoj sub la plafono.
”La kandeloj jam sekiĝis,” ŝi diris. ”Oni povas forpreni kaj enmeti ilin.”
Malsupre en la kelo ŝi estis, singarde levetis la barelojn kun malforta biero kaj palpe tuŝis la vicojn da vinboteloj.
ŝi estis en la manĝoprovizejo kaj la kuirejo, ŝi ĉion tuŝis, ĉion esploris. ŝi etendis sian manon kaj adiaŭis sian tutan domon.
Fine ŝi iris en la ĉambrojn. En la manĝosalono ŝi palpis la tabulojn de la granda faldotablo.
”Multaj satiĝis ĉe tiu ĉi tablo,” ŝi diris.
ŝi iris tra ĉiuj ĉambroj. ŝi trovis la longajn, larĝajn sofojn en iliaj lokoj, ŝi metis sian manon sur la malvarmetajn tabu-111
GÖSTA BERLING
eLIBRO
lojn de la marmoraj tabloj, kiuj, apogitaj de oritaj grifoj, sub-tenis spegulojn, kiuj havis frison el dancantaj diinoj.
”Tiu ĉi domo estas riĉa,” ŝi diris. ”Mirinda viro estis tiu, kiu donis ĉion tion al mi por estri.”
En la salono, kie la danco ĵus kirliĝis, la rigidodorsaj apogseĝoj jam staris en pedanta ordo laŭ la muroj.
Tie ŝi iris al la piano kaj nelaŭte frapis tonon.
”Ankaŭ en mia tempo ne mankis tie ĉi ĝojo kaj gajo,” ŝi diris.
La majorino ankaŭ iris en la gastĉambron malantaŭ la salono.
Tie estis karbonigra mallumo. La majorino manpalpis kaj trafis la vizaĝon de la servistino.
”ĉu vi ploras?” ŝi demandis, ĉar ŝi sentis, ke la mano malsekiĝas de larmoj.
Nun la juna knabino komencis plorsingulti.
”Mia sinjorino,” ŝi kriis, ”mia sinjorino, ili detruos ĉion. Kial mia sinjorino foriras de ni kaj permesas al la kavaliroj detrui vian domon?”
Tiam la majorino ektiris la kurtenan ŝnuron kaj montris eksteren al la korto.
”ĉu mi instruis al vi plori kaj plendi?” ŝi demandis. ”Rigardu eksteren! La korto estas plena de homoj, morgaŭ ne restos eĉ unu kavaliro en Ekeby.”
”ĉu mia sinjorino do revenos?” la servistino demandis.
”Mia tempo ankoraŭ ne venis,” la majorino diris. ”La vojo estas mia hejmo, fojnstako mia lito. Sed vi gardu Ekebyn al mi, knabino, dum mi estos for.”
Kaj ili pluiris. Neniu el ili pensis aŭ sciis pri tio, ke Marianne dormas ĝuste en tiu ĉambro.
112
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Cetere ŝi ne dormis. ŝi estis plene maldorma, aŭdis kaj komprenis ĉion.
ŝi kuŝis en la lito kaj verkis himnon al la amo.
”Vi mirinda, kiu levis min super min mem!” ŝi diris. ”En abismo de mizero mi kuŝis, kaj vi transformis ĝin en paradizon. Sur la fera anso de la fermita pordo fiksiĝis miaj manoj kaj vundiĝis, sur la sojlo de mia hejmo kuŝas miaj larmoj, el kiuj la frosto formis perlojn de glacio. La frosto de kolero gla-ciigis mian koron, kiam mi aŭdis la batojn sur la dorso de mia patrino. En la malvarma neĝo mi volis fordormi mian koleron, sed vi venis. Ho, amo, infano de fajro, al homo frostiĝinta pro multa malvarmo vi venis. Se mi komparas mian mizeron kun tiu mirindaĵo, kiun mi per tio gajnis, ĝi ŝajnas al mi ne-nioma. Liberigita mi estas de ĉiuj ligoj, patron mi ne havas, nek patrinon, nek hejmon. La homoj opinios ĉion malbonan pri mi kaj forturnos sin de mi. Bone, ĉar tiel plaĉis al vi, ho amo, ĉar kial mi staru pli alte ol mia amato? Man-en-mane ni iros en la mondon. Malriĉa estas la fianĉino de Gösta Berling.
En la neĝamasoj li trovis ŝin. Do ni kune aranĝu nian neston, ne en altaj salonoj sed en farmetista domo ĉe la rando de la arbaro! Mi helpos lin gardi la karbigstakon, mi helpos lin meti kaptmaŝojn por urogaloj kaj leporoj, mi kuiros lian manĝaĵon kaj flikos liajn vestojn. Ho, mia amato, mi malĝojos kaj sopiros, kiam mi sidos sola ĉe la arbara rando kaj atendos vin, ĉu vi kredas tion? Tion mi faros, tion mi faros, sed ne pro la tagoj de riĉeco, nur pro vi, nur pro vi mi atende rigardos kaj sopiros, al viaj paŝoj sur la arbara vojeto, al via gaja kanto, kiam vi venos kun la hakilo sur la dorso. Ho, mia amato, mia amato! Dum mia tuta vivo mi povus sidi kaj atendi vin.”
Tiel ŝi kuŝis verkante himnojn al la ĉionreganta dio de la 113
GÖSTA BERLING
eLIBRO
koro kaj tute ne fermis siajn okulojn por dormo, kiam la majorino envenis.
Kiam tiu foriris, Marianne ellitiĝis kaj surmetis la vestojn.
Ankoraŭfoje ŝi devis surmeti la nigran veluran robon kaj la maldikajn balŝuojn. ŝi vindis la kovrilon ĉirkaŭ sin kiel ŝalon kaj ankoraŭfoje rapidis eksteren en la teruran nokton.
Kvieta, stelklara kaj morde malvarma la februara nokto kuŝis super la tero; estis, kvazaŭ ĝi neniam volus finiĝi. Kaj la mallumo kaj frosto, kiujn tiu longa nokto disvastigis, restis sur la tero longe, longe post la leviĝo de la suno, longe post la akviĝo de tiuj neĝamasoj, kiujn la bela Marianne travadis.
Marianne forrapidis de Ekeby por havigi helpon. ŝi ne povis toleri la forpelon de tiuj homoj, kiuj levis ŝin el la neĝo kaj malfermis siajn korojn kaj hejmon por ŝi. ŝi volis iri al Sjö, al majoro Samzelius. Estis urĝe. Nur post unu horo ŝi povos reveni.
Kiam la majorino adiaŭis sian hejmon, ŝi iris sur la korton, kie la homoj atendis ŝin, kaj la batalo pri la kavalira domo komenciĝis.
La majorino starigas la homojn ĉirkaŭ la alta, mallarĝa do-mo, kies supra etaĝo estas la fama hejmo de la kavaliroj. La kavaliroj dormas tie supre en la granda ĉambro kun la kalkitaj muroj, la ruĝpentritaj kestoj kaj la granda, faldotablo, kie la kamfiokartoj naĝas en elverŝita brando, kaj kun larĝaj litoj kovritaj de flavkvadrataj kurtenoj. Ho, la senzorguloj!
Kaj en la stalo la kavalirĉevaloj staras antaŭ plena manĝujo kaj sonĝas pri la veturoj de sia junaĝo. En la tagoj de ripozo estas dolĉe sonĝi pri la sovaĝaj faroj de junaĝo, pri foirvoja-
ĝoj, kiam ili tage kaj nokte devis stari ekstere, pri vetveturo de la frumatena kristnaska diservo, pri provveturo antaŭ 114
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉevalinterŝanĝo, kiam ebriaj sinjoroj kun la kondukrimeno levita por bato streĉis sin el la veturilo super iliajn dorsojn kaj kriaĉis blasfemojn en iliajn orelojn. Dolĉe estas al ili sonĝi, kiam ili scias, ke ili neniam plu forlasos la plenajn manĝujojn, la varmajn stalfakojn de Ekeby. Ho, la senzorguloj!
En terura malnova veturilejo, kien oni kutime metis difektitajn kaleŝojn kaj eksigitajn sledojn, ekzistas mirinda kolek-to de malnovaj veturiloj. Tie staras verdpentritaj fojnveturi-loj kaj aliaj kun bastonfaritaj supropartoj, pentritaj ruĝe kaj flave. Tie staris la unua kariolo de Vermlando, gajnita kiel mi-litkaptaĵo de Beerencreutz en la jaro 1814. Tie staras ĉiuj ima-geblaj specoj de unuĉevalaj ĉaroj, kabrioletoj kun molmovaj risortoj kaj veturĉaroj, strangaj turmentiloj kun la sidtabulo kuŝanta sur lignaj risortoj. Tie ekzistas ĉiuj mortigaj ”kafrostiloj”, ”unukajduonlokuloj” kaj la ”perdrikoj”25, kiujn oni pri-kantis en la tempo de la ŝoseoj. Kaj tie troviĝas la longa sledo, kiu havas lokon por dekdu kavaliroj, la kovrilsledo de la frostsentema kuzo Kristoffer kaj la familia sledo de Örneclou kun tinemordita ursofelo kaj frotita blazono sur la ŝirmilo.
Plue estis vetsledoj, senfine da vetsledoj.
Multaj estas la kavaliroj, kiuj vivis kaj mortis en Ekeby. Iliaj nomoj estas forgesitaj sur la tero, kaj ili ne havas lokon plu en la koroj de la homoj, sed la majorino konservis la veturillojn, per kiuj ili venis al la bieno. ŝi kolektis ĉiujn en la malnova veturilejo.
25 Perdrikoj, kafrostiloj, unukajduonlokuloj — veturiloj, kies kares-nomojn kaŭzis ilia aspekto aŭ aliaj kvalitoj. La unukajduonlokulo ricevis sian nomon pro tio, ke en ĝi estis loko por plenkreska homo kaj infano.
115
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tie ili staras dormante kaj lasas la polvon kovri sin dense, dense.
Nitoj kaj najloj lasas sian prenon en la kaduka ligno, la farbo defalas en longaj flokoj, la remburaĵo en la kusenoj eliĝas tra truoj, kiujn faris la tineoj.
”Lasu nin ripozi, lasu nin disfali!” la maljunaj veturiloj diras. ”Ni sufiĉe longe skuiĝis sur la vojoj, sufiĉe da malseko ni ensorbis dum la pluvoj. Lasu nin ripozi! Longa tempo pasis, de kiam ni veturigis la junajn sinjorojn al ilia unua balo, de kiam ni estis nove pentritaj kaj brilis en la dolĉaj aventuroj de sledara plezurveturo, de kiam ni sur ŝlimaj printempaj vojoj portis la gajajn heroojn al la millitekzerca kampo Trolssnäs.
Ili dormas, la plej multaj el ili, kaj la lastaj kaj plej bonaj intencas neniam plu forlasi Ekebyn, neniam plu.”
Kaj jen fendiĝas la ledo de la krurkovraĵo, malfiksiĝas la radringoj, putras radradioj kaj aksingoj. La malnovaj veturiloj ne atentas pri vivo, ili volas morti.
La polvo jam kuŝas sur ili kiel ĉerkokovrilo, kaj sub ĝia protekto ili cedas al la influo de maljuneco. En neskuebla maldi-ligento ili staras tie kaj detruiĝas. Neniu tuŝas ilin, kaj tamen ili disfalas. Unufoje en la jaro malfermiĝas la pordo, se venas iu nova kamarado, kiu decide volas resti en Ekeby, kaj kiam la pordo estas fermita, tiam laciĝo, dormo, detruiĝo kaj kadu-kiteco tuj kaptas ankaŭ tiun. Ratoj, lignoroduloj, tineoj, ano-bioj kaj kiel ili ĉiuj nomiĝas, tiuj rabaviduloj, atakas ĝin, kaj
ĝi rustas kaj forputras en sensonĝa, dolĉa maltrankvilo.
Sed jen en la februara nokto la majorino malfermas la pordon de la veturilejo.
Kaj lumate de lanternoj kaj torĉoj ŝi elserĉigas la veturilojn, kiuj apartenas al la nunaj kavaliroj de Ekeby: la malnovan 116
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kariolon de Beerencreutz, la blazonornamitan sledon de Örneclou kaj la mallarĝan kovrilsledon, kiu protektis kuzon Kristoffer.
ŝi ne atentas, ĉu estas veturiloj por somero aŭ vintro, ŝi atentas nur, ke ĉiu ricevu la sian.
Kaj en la stalo oni vekas ĉiujn maljunajn kavalirĉevalojn, kiuj ĵus sonĝis antaŭ plenaj manĝujoj.
La sonĝo veriĝos, senzorguloj.
Ree vi spertos la krutajn deklivojn kaj la mucidan fojnon en la domaĉoj de la gastejoj, pikilvipon de ebriaj ĉevalkomercistoj kaj furiozajn vetveturojn sur novglacio tiel glitiga, ke suriro tremigas vin.
Nun la malnovaj veturiloj ricevas sian ĝustan aspekton, kiam oni jungas la malgrandajn grizajn norvegulojn26 al alta fantomeca kabrioleto aŭ la altkrurajn, ostecajn kavaleriajn ĉevalojn al malaltaj vetsledoj. La maljunaj bestoj grimacas kaj snufas, kiam oni metas la bridferojn en iliajn sendentajn bu-
ŝojn, kaj la malnovaj veturiloj grincas kaj knaras. Oni eltiras por pririgardo kompatindan kadukecon, kiu devus havi permeson trankvile dormi ĝis la lasta tempo de la mondo; montriĝas rigidaj piedartikoj, lamaj antaŭkruroj, spato kaj laringa kataro.
La stalservistoj tamen sukcesas jungi la tirantojn al la veturiloj. Poste ili iras al la majorino kaj demandas, per kiu Gös-ta Berling veturu, ĉar, kiel ĉiu homo scias, li venis al Ekeby veturante en la karbosledo de la majorino.
”Jungu Don Juanon al nia plej bona vetsledo,” la majorino diras, ”kaj sternu la ursofelon kun arĝentaj ungoj sur ĝi!”
Kiam la servisto grumblas, ŝi daŭrigas: ”Ne troviĝas ĉevalo en 26 Norveguloj — ĉevaloj de norvega raso.
117
GÖSTA BERLING
eLIBRO
mia stalo, kiun mi ne fordonus por liberiĝi de tiu viro, memoru tion!”
Jen, nun la veturiloj estas vekitaj kaj same la ĉevaloj, sed la kavaliroj ankoraŭ dormas.
Jen estas tempo konduki ilin eksteren en la vintronokton, sed estas pli danĝera faro ataki ilin en iliaj litoj ol elkonduki rigidkrurajn ĉevalojn kaj kadukajn malnovajn veturilojn. Ili estas kuraĝaj, fortaj, teruraj viroj, harditaj en cent aventuroj.
Ili estas pretaj defendi sin ĝismorte, ne estas facila afero kontraŭ ilia volo konduki ilin el iliaj litoj malsupren en la veturilojn, kiuj forportos ilin.
La majorino ordonas bruligi pajlostakon, kiu kuŝas tiel proksime al la domo, ke la lumo de la flamoj devas atingi la kavalirojn, kie ili dormas.
”La pajlostako apartenas al mi, tuta Ekeby apartenas al mi,” ŝi diras.
Kaj kiam la pajlostako hele flamas, ŝi krias:
”Nun veku ilin!”
Sed la kavaliroj dormas malantaŭ bone fermitaj pordoj. La tuta homamaso ekstere komencas krii la terurajn, timigajn vortojn: ”Fajro, fajro!” Sed la kavaliroj dormas.
La peza martelego de la majstroforĝisto tondras kontraŭ la eniran pordon, sed la kavaliroj dormas.
Forte premita neĝobulo frakasas la vitron kaj flugas en la ĉambron, repuŝata de la litaj kurtenoj, sed la kavaliroj dormas.
Ili sonĝas, ke bela knabino ĵetas al ili naztukon, ili sonĝas pri aplaŭdoj post mallevita kurteno, ili sonĝas pri gajaj ridoj kaj surdiga bruo de noktomezaj festoj.
118
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Por veki ilin estus bezonata kanonpafo ĉe iliaj oreloj, maro da glacimalvarma akvo.
Ili salutklinis sin, dancis, muzikis, aktoris kaj ludis. Pezaj de vino, kun elĉerpitaj fortoj, ili dormas dormon, kiu estas profunda kiel tiu de la morto.
Tiu benita dormo preskaŭ savas ilin.
La homoj komencas kredi, ke tiu trankvilo kaŝas danĝeron.
Jen, se tio signifus, ke la kavaliroj jam estas ekstere por havigi helpon? Jen, se tio signifus, ke ili maldormas kun la fingro sur la ĉano, gardante malantaŭ la fenestro aŭ la pordo, pretaj faligi la unuan, kiu eniros?
Tiuj viroj estas ruzaj, batalpovaj, ion devas signifi ilia silento. Kiu povas kredi pri ili, ke ili lasos surprizi sin kiel urso en
ĝia travintrejo?
Ree kaj ree la homoj kriegas ”fajro”, sed nenio efikas.
ĉar ĉiuj timas, la majorino mem kaptas hakilon kaj trabre-
ĉas la eksteran pordon.
Poste ŝi sola kuras supren sur la ŝtuparo, ektire malfermas la pordon de la kavalira ĉambro kaj krias alinterne: ”Fajro!”
Tio estas voĉo, kiu pli facile ol la kriaĉo de la homamaso trovas atenton en la oreloj de la kavaliroj. Kutimiĝintaj obei al tiu voĉo dek du viroj en la sama momento saltas el la litoj, vidas la fajrolumon, kaptas la vestojn kaj malsuprenkuras la ŝtuparon sur la korton.
Sed en la pordo staras la granda majstroforĝisto kaj du manfirmaj muelistaj helpantoj, kaj granda malhonoro tiam trafas la kavalirojn. Laŭ ilia alveno oni kaptas ilin, ĵetas ilin sur la teron kaj ligas al ili la piedojn. Poste oni sen pluaj klarigoj forportas ilin, ĉiun al la veturilo, kiu estas decidita por li.
Neniu saviĝas, ĉiuj estas kaptitaj: Beerencreutz, la severa 119
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kolonelo, estis ligita kaj forkondukita, same Kristian Bergh, la forta kapitano, kaj onklo Eberhard, la filozofo.
Ankaŭ la nevenkebla, terura Gösta Berling estis kaptita. La majorino sukcesis. ŝi tamen estas pli granda ol ĉiuj kavaliroj.
Kompatindaj ili aspektas, kiam ili sidas kun ligitaj membroj en la malnovaj, malbelaj veturiloj. Tie estas klinitaj kapoj kaj koleraj rigardoj, kaj la korto tremas pro blasfemoj kaj furiozaj erupcioj de senpova kolero.
Sed la majorino iras de unu al la alia.
”ĵuru,” ŝi diras, ”ke vi neniam revenos al Ekeby.”
”Silentu, sorĉistino!”
”ĵuru,” ŝi diras, ”alie mi reĵetos vin en la kavaliran domon, ligita kiel vi estas, kaj tie vi mortbrulos, ĉar tiun ĉi nokton mi bruligos la kavaliran domon, sciu tion.”
”Tion vi ne kuraĝas.”
”Ne kuraĝas! ĉu Ekeby ne apartenas al mi? Ho, fripono! ĉu vi kredas ke mi ne memoras, kiel vi kraĉis al mi sur la ŝoseo!
ĉu vi ne kredas, ke mi ĵus havis emon bruligi tie ĉi kaj lasi vin ĉiujn mortbruli interne? ĉu vi levis vian manon por defendi min, kiam oni forpelis min de mia hejmo? Ne, ĵuru!”
Kaj la majorino staras tie tiel timiga, kvankam ŝi eble ne estas tiel kolera, kiel ŝi ŝajnigas, kaj tiom da hakilarmitaj viroj staras ĉirkaŭ ŝi, ke ili devas ĵuri, por ke ne okazu iu granda malfeliĉo.
La majorino alportigas iliajn vestojn kaj kestojn el la kavalira domo kaj ordonas forpreni la manligojn. Poste oni metas la kondukrimenojn en iliajn manojn.
Sed dume longa tempo pasis, kaj Marianne atingis la bienon Sjö.
La majoro ne estis matendormema homo, li estis vestita 120
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiam ŝi venis. ŝi trafis lin sur la korto, li ĵus donis matenman-
ĝon al siaj ursoj.
Li malmullte respondis al ŝiaj vortoj. Li nur eniris al la ursoj, metis buŝrimenojn sur ilin kaj rapidis al Ekeby.
Marianne sekvis lin je distanco. ŝi preskaŭ falis pro laciĝo, sed jen ŝi ekvidis klaran fajrolumon sur la ĉielo kaj preskaŭ mortis pro timo.
Kia nokto do estas tiu ĉi? Viro batas sian edzinon kaj lasas sian infanon frostmorti ekster sia pordo. ĉu virino nun intencas brulmomigi siajn malamikojn, ĉu la majoro intencas igi la ursojn ataki liajn proprajn homojn?
ŝi venkis sian lacon, preterpasis la majoron kaj furiozrapi-de kuris al Ekeby.
ŝi gajnis grandan antaŭecon. Fine veninte sur la korton ŝi faris vojon al si tra la homamaso. Kiam ŝi staris meze en la rondo, antaŭ la vizaĝo de la majorino, ŝi kriis laŭpove laŭte:
”La majoro, la majoro venas kun la ursoj!”
Estiĝis konfuzo inter la homoj, ĉiuj rigardoj serĉis tiujn de la majorino.
”Vi venigis lin,” ŝi diris al Marianne.
”Forkuru!” tiu kriis ankoraŭ pli insiste. ”For, pro Dio! Mi ne scias, kion la majoro intencas, sed li havas la ursojn kun si.”
ĉiuj staris senmovaj kun la okuloj direktitaj al la majorino.
”Mi dankas vin pro la helpo, infanoj,” tiu trankvile diris al la homoj. ”ĉio, kio okazis tiun ĉi nokton, estis tiel aranĝita, ke neniun el vi povos trafi malfeliĉo aŭ jura proceso pro tio. Nun iru hejmen! Mi ne volas, ke iu el miaj homoj mortiĝu aŭ estu mortigata. Foriru!”
La homoj tamen restis.
La majorino turnis sin al Marianne.
121
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Mi scias, ke vi amas,” ŝi diris. ” Vi agas en frenezo de amo.
Neniam venu tago, kiam vi senpova devos rigardi detruon de via hejmo! ĉiam vi estu estro de viaj lango kaj mano, kiam kolero plenigas la animon!”
”Karaj infanoj, venu nun, venu!” ŝi daŭrigis kaj turnis sin al la homoj. ”Dio protektu Ekebyn, mi devas iri al mia patrino. Ho, Marianne, kiam vi ree prudentiĝos, kiam Ekeby estos detruita kaj la lando ĝemos pro mizero, tiam pripensu, kion vi faris tiun ĉi nokton, kaj zorgu pri la homoj!”
Post tio ŝi foriris, sekvata de la homoj.
Kiam la majoro venis sur la korton, li tie trovis nenion vivan krom Marianne kaj longan vicon da ĉevaloj kun veturiloj kaj veturantoj, longan mizeran vicon, en kiu la ĉevaloj ne estis pli mizeraj ol la veturiloj, la veturiloj ne pli mizeraj ol la posedantoj.
ĉiuj estis malbone traktitaj en la vivobatalo.
Marianne aliris kaj malligis la ligitojn.
ŝi rimarkis, ke ili kunpremas la lipojn kaj rigardas for. Ili hontis kiel neniam antaŭe. Pli granda malhonoro neniam trafis ilin.
”Ne estis pli bone por mi, kiam mi antaŭ kelkaj horoj genuis sur la perono de Björne,” Marianne diris.
Kaj jen, kara leganto, kio plu okazis en tiu nokto, kiel la malnovaj veturiloj venis en la ejon, la ĉevaloj en la stalon kaj la kavaliroj en la kavaliran domon, tion mi ne provos rakonti. La matena lumo komencis montri sin super la orientaj montoj, kaj la tago venis kun klareco kaj trankvilo. Kiel pli trankvilaj estas la helaj, sunlumaj tagoj ol la malhelaj noktoj, sub kies protekta flugilo la rabobestoj ĉasas kaj la gufoj ululas.
122
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Nur tion mi volas diri, ke kiam la kavaliroj ree envenis kaj en la lasta tasego trovis kelkajn gutojn por verŝi en siajn glasojn, tiam subita ekstazo ekkaptis ilin.
”Sanon al la majorino!” ili kriis.
ŝi estas virino sen egalulino! ĉu ili povus deziri ion pli bonan ol servi ŝin, adori ŝin?
ĉu ne estas dolore, ke la diablo ekhavis potencon super ŝi kaj ke ŝia tuta penado celas sendi la animojn de la kavaliroj al la infero?
123
GÖSTA BERLING
eLIBRO
OKA ĉAPITRO
La granda urso sur la monto Gurlita En la mallumo de la arbaroj loĝas malsanktaj bestoj, kies makzeloj estas armitaj per timige brilantaj dentoj aŭ akraj bekoj, kies piedoj portas pikajn ungojn, kiuj sopiras ekmordi sangoplenan kolon, kaj kies okulo brilas pro murdemo.
Tie loĝas la lupoj, kiuj nokte elvenas por ĉasi la sledon de kamparana familio, ĝis la edzino devas preni la malgrandan infanon, kiu sidas sur ŝia genuo, kaj ĵeti ĝin al ili por savi la vivojn de ŝi kaj sia edzo.
Tie loĝas la linko, kiun la homoj nomas göpa, ĉar estas danĝere diri ĝian ĝustan nomon, almenaŭ en la arbaro. Kiu parolis pri ĝi dum la tago, tiu devas bone atenti pri la pordoj kaj lukoj en la vespero, ĉar alie ĝi venos. ¯i grimpas rekte supren sur la muro de la ŝafdomo, ĉar ĝiaj ungoj estas fortikaj kiel ŝtalnajloj, ĝi enpremas sin tra plej mallarĝaj lukoj kaj atakas la ŝafojn. Göpa kaptas ilian kolon kaj trinkas sangon el la kolvejno kaj murdas kaj disŝiras, ĝis ĉiu ŝafo mortis. ¯i ne ĉesas sian furiozan mortodancon inter la timigitaj bestoj, kiam iu el ili ankoraŭ montras vivsignon.
Kaj matene la mastro trovas ĉiujn ŝafojn mortintaj kun ŝiritaj gorĝoj, ĉar gölpa lasas nenion viva, kie ĝi atakas.
Tie loĝas la gufo, kiu ululas en la krepusko. Se oni tiam imitas ĝin, ĝi susure alrapidas per larĝaj flugiloj kaj elbekas al oni la okulojn, ĉar ĝi ne estas vera birdo, spirito de mortinto
ĝi estas.
124
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kaj tie loĝas la plej terura el ĉiuj, la urso, kiu havas forton de dekdu viroj, kaj kiu, kiam ĝi fariĝis frapurso27 estas mortigebla nur per arĝenta kuglo. ĉu io povas doni al besto pli da nimbo de teruro ol tio, ke ĝi estas mortigebla nur per arĝenta kuglo? Kiuj misteraj, teruraj fortoj loĝas en ĝi kaj hardas ĝin kontraŭ ordinara plumbo? ĉu mirige, se infano en la lito dum multaj horoj maldormas, timtremante pro tiu malbona besto, kiun protektas la malbonaj fortoj?
Se oni renkontas ĝin en la arbaro, grandan kaj altan kiel vaganta roko, tiam oni ne kuru nek defendu sin, sed ĵetu sin sur la teron kaj ŝajnigu sin mortinta. Multaj malgrandaj infanoj image kuŝis sur la tero kun la urso super si. Per la piede-go ĝi rulis ilin, ili sentis ĝian varman, snufan spiron sur sia vizaĝo, sed ili kuŝis senmovaj, ĝis ĝi foriris por fari foson, en kiu li kaŝos ilin. Tiam ili singarde leviĝis kaj ŝteliris for, unue malrapide sed poste per fluga rapido.
Sed jen, jen, se la urso opinius ilin ne vere mortintaj kaj momente ekmordus, aŭ se ĝi estus tre malsata kaj volus tuj manĝi ilin, aŭ se ĝi vidus ilin, kiam ili moviĝas kaj postkurus!
Ho, Dio!
Sorĉistino estas la teruro. ¯i sidas en la krepusko de la arbaroj, formas sorĉkantojn por la oreloj de la homoj kaj plenigas iliajn korojn per teruraj pensoj. De tio venas paraliza timo, kiu pezas sur la vivo kaj kaŝas la belecon de ridetantaj regionoj. Malica estas la naturo, perfida kiel dormanta serpento, al nenio oni povas fidi. Jen kuŝas la lago Löven en rava beleco, sed ne fidu ĝin! ¯i atendas rabaĵon: ĉiujare ĝi devas ricevi tributon de mortintoj. Jen kuŝas la arbaro, loge kvieta, sed ne fidu ĝin! La arbaro estas plena de malsanktaj bestoj, en 27 Frapurso — urso kiu kutimiĝis al vianda nutraĵo kaj mortigis bestojn.
125
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiuj loĝas la animoj de malicaj sorĉistinoj kaj murdemaj friponoj.
Ne fidu la rivereton kun la mola akvo! Vadi en ĝi post la sunsubiro donas fortan malsanon kaj morton. Ne fidu la ku-kolon, kiu kantas tiel gaje en la printempo! Kiam proksimiĝas aŭtuno, ĝi fariĝas akcipitro kun severaj okuloj kaj teruraj ungoj! Ne fidu la muskon, nek la erikon, nek la rokplaton: malbona estas la naturo, en ĝi loĝas nevideblaj fortoj, kiuj malamas la homon. Ne ekzistas loko, kie vi sekure povas meti vian piedon; mirige estas, ke via malforta gento povas saviĝi de tiom da persekuto.
Sorĉistino estas la teruro. ĉu ĝi ankoraŭ restas en la mallumo de la vermlandaj arbaroj, kantante sorĉkantojn? ĉu ĝi ankoraŭ ĵetas ombron sur la belecon de ridetantaj regionoj, ĉu ĝi ankoraŭ paralizas la ĝojon pri la vivo? Granda estis ĝia potenco, tion scias mi, kiu havis ŝtalon en la lulilo kaj karbardaĵon en la banakvo, tion scias mi, kiu sentis ĝian feran manon ĉirkaŭ mia koro.
Sed neniu kredu, ke mi nun volas rakonti pri io timiga kaj terura. Mi volas rakonti nur malnovan historion pri la granda urso sur la monto Gurlita, kaj ĉiu rajtas laŭplaĉe kredi aŭ ne kredi ĝin, kiel ja devas esti rilate al ĉiuj veraj ĉasrakontoj.
La granda urso havas sian hejmon sur tiu fortika montpin-to, kiu nomiĝas Gurlita kaj kruta kaj malfacile surirebla levas sin sur la bordo de supra Löven.
La radikoj de falinta pino, inter kiuj la muskaĵo ankoraŭ pendas, formas muron kaj tegmenton de ĝia loĝejo, branĉoj kaj branĉetoj protektas ĝin, la neĝo densigas la murojn. ¯i povas kuŝi en ĝi kaj dormi trankvile de somero ĝis somero.
ĉu ĝi do estas poeto, senenergia revulo, tiu vila reĝo de la 126
GÖSTA BERLING
eLIBRO
arbaro, tiu oblikvokula rabisto? ĉu ĝi volas fordormi la mal-agrablajn noktojn kaj senkolorajn tagojn de la malvarma vintro, por ke veku ĝin birdokanto kaj plaŭdantaj riveretoj? ĉu
ĝi volas kuŝi tie kaj sonĝi pri ruĝiĝantaj deklivoj kun vakcinioj kaj pri formikejoj plenaj de brunaj frandaj estaĵoj, pri blankaj ŝafidoj pastiĝantaj sur verdaj deklivoj. ĉu la feliĉulo volas eviti la vintron de la vivo?
Ekstere la kirloneĝo siblas inter la pinoj, ekstere vagas lupo kaj vulpo, frenezaj pro malsato. Kial la urso sola rajtas dormi?
¯i leviĝu por senti, kiel la frosto mordas, kiel peze estas vadi en profunda neĝo! ¯i levigu!
¯i faris tiel varman kuŝejon por si. ¯i similas la dormantan princinon de la fabelo. Kiel vekis ŝin la amo, tiel ĝi volas esti vekata de la printempo. De sunradio, kiu penetras tra la bran-
ĉaĵo kaj varmigas ĝian nazon, ĝi volas esti vekata, de kelkaj gutoj de la degelanta neĝo, kiuj malsekigas la felon. Ve al tiu, kiu tro frue ĝenas ĝin!
Se oni nur atentus pri tio, kiel la reĝo de la arbaro volas aranĝi sian vivon? Se svarmo da plumberoj ne tute subite sib-lus tra la branĉaĵo kaj pikus ĝian haŭton kiel koleraj kuloj!
¯i subite aŭdas rkriojn, bruon kaj pafojn. ¯i skuas la dormon el la membroj kaj forŝovas la branĉojn por vidi, kio okazas. Laboro atendas la maljunan batalulon. Ne estas la printempo, kiu tumultas kaj bruas ekster la travintrejo, nek la vento, kiu faligas piceojn kaj kirlas neĝon, sed estas la kavaliroj, la kavaliroj de Ekeby.
Malnovaj konatoj de la arbara reĝo. ¯i ja memoris la nokton, kiam Fuchs kaj Beerencreutz sidis embuske en bovinstalo de kamparano en Nygård, kie oni atendis ĝian viziton. Ili ĵus ekdormis super sia brandobotelo, kiam ĝi ĵetis sin tra la 127
GÖSTA BERLING
eLIBRO
herbaĵa tegmento, sed ili vekiĝis, kiam ĝi volis levi la morti-gitan bovinon el la stalfako, kaj atakis ĝin per pafilo kaj tran-
ĉilo. La bovinon ili prenis de ĝi kaj unu okulon, sed la vivon
ĝi savis.
Jes, vere la kavaliroj kaj ĝi estas malnovaj konatoj. La reĝo de la arbaro ja memoris, kiel ili alian fojon atakis ĝin, kiam ĝi kaj ĝia reĝina moŝto ĵus ekkuŝis por vintrodormo en la malnova reĝokastelo sur la monto Gurlita kaj havis idojn en la kuŝejo. ¯i ja memoris, kiel ili surprize atakis ilin. ¯i ja sukcesis forkuri, puŝante ĉion barantan flanken, sed ĝi devis lami dum la tuta vivo pro pafo, kiu tiam trafis ĝian femuron. Kaj kiam
ĝi nokte revenis al la reĝa kastelo, tiam la neĝo estis ruĝa de la sango de la reĝina moŝto, kaj la reĝidoj estis forkonduki-taj al la ebeno por kreski tie kaj fariĝi servantoj kaj amikoj de la homoj.
Jen, nun tremas la tero, skuiĝas la neĝo, kiu kovras la kuŝejon, jen ĝi trabreĉas, la granda urso, la maljuna kavalirmal-amiko. Atentu, Fuchs, maljuna ursomortiganto, atentu, Beerencreutz, kolonelo kaj kamfiludanto, atentu, Gösta Berling, heroo en cent aventuroj!
Ve al ĉiuj poetoj, ĉiuj revuloj, ĉiuj amherooj. Jen, tie staras Gösta Berling kun la fingro sur la ĉano, kaj la urso venas rekte al li. Kial li ne pafas, pri kio li pensas?
Kial li ne tuj sendas kuglon en la larĝan bruston? Li staras en ia ĝusta loko por fari tion. La aliaj ne povas pafi precize en la ĝusta momento. ĉu li kredas, ke li staras parade antaŭ la arbara majesto?
Gösta kompreneble revis pri la bela Marianne, kiu dum tiuj ĉi tagoj kuŝis tre malsana en Ekeby, malvarmuminta post la nokto, kiam ŝi dormis en la neĝo.
128
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li pensas pri ŝi, kiu ankaŭ estas viktimo de tiu malbeno de mallumo, kiu kovras la teron, kaj li sentas abomenon pri si mem, ĉar li eliris por persekuti kaj mortigi.
Kaj jen venas la granda urso rekte al li, kun unu okulo blin-da pro puŝo de kavalira tranĉilo, kun unu kruro lama pro kuglo el kavalira pafilo, grumbla kaj hirta, sola de kiam oni mortigis ĝian edzinon kaj forkondukis ĝiajn infanojn. Kaj Gösta vidas ĝin, kia ĝi estas, kompatinda, persekutata besto, de kiu li ne volas preni la vivon, la lastan, kio restas, de kiam la homoj prenis de ĝi ĉion alian.
”¯i mortigu min, se ĝi volas,” Gösta pensas, ”sed mi ne pafos”.
Kaj dum la urso kuras al li, li staras tute senmova kvazaŭ parade, kaj kiam la arbara reĝo staras rekte antaŭ li, li salut-levas la pafilon kaj faras paŝon flanken.
Tiam la urso daŭrigas sian vojon, bone sciante, ke ĝi devas rapide uzi la tempon, kuras en la arbaron, faras al si vojon tra neĝamasoj altaj kiel viro, ruliĝas malsupren sur krutaj deklivoj kaj senrevene forrapidas, dum ĉiuj, kiuj staris kun streĉita ĉano, atendante la pafon de Gösta, malŝarĝas siajn pafilojn post ĝi.
Sed estas vane. La rondo estas rompita kaj la urso for.
Fuchs kverelas, kaj Beerencreutz blasfemas, sed Gösta nur ridas.
Kiel ili povas postuli, ke tiel feliĉa homo kiel li, faru malbonon al iu el la kreitaĵoj de Dio?
La granda urso de Gurlita do venis kun la vivo el tiu afero, kaj vekita el la vintrodormo ĝi estas, tion la kamparanoj spertas. Neniu urso estas pli lerta ol ĝi disŝiri la tegmentojn sur 129
GÖSTA BERLING
eLIBRO
iliaj mazitaj, kelsimilaj bovinstaloj, neniu pli ruze ol ĝi evitas la provojn kapti ĝin.
La homoj ĉe supra Löven baldaŭ estis tute senpovaj kontraŭ ĝi. Ili sendis peton post peto al la kavaliroj, ke ili venu tien por mortigi la urson.
Dum la tuta februaro la kavaliroj tagon post tago, nokton post nokto iras al supra Löven por trovi la urson, sed ĝi sukcesas eviti ilin. ĉu ĝi lernis ruzecon de la vulpo kaj rapidecon de la lupo? Se ili postenas ĉe unu domo, tiam ĝi atakas ĉe la najbara, se ili serĉas ĝin en la arbaro, tiam ĝi persekutas la kamparanon, kiu veturas sur la glacio. ¯i fariĝis la plej aŭdaca el rabistoj: ĝi enrampas en la provizejon kaj malplenigas la mielkruĉon de la mastrino, ĝi mortbatas la ĉevalon antaŭ la sledo de la mastro.
Sed iom post iom oni komprenas, kia urso tiu estas, kaj kial Gösta Berling ne povis pafi sur ĝin. Estas timige diri kaj terure kredi tion, sed ne estas ordinara urso. Neniu povas imagi, ke li faligos ĝin, se li ne havas arĝentan kuglon en la pafilo. Certe mortigus ĝin kuglo el arĝento kaj preĝejsonorila metalo, fandita en la preĝeja turo en ĵaŭda vespero dum novluno, sen ke pastro aŭ sakristiano aŭ iu alia homo scias pri tio, sed tia kuglo eble ne estas facile havebla.
En Ekeby troviĝas viro, kiu pli ol iu alia devas ĉagreniĝi pro tio. Kiel oni facile povas kompreni, tiu estas Anders Fuchs, la ursmortiganto. Li perdas kaj apetiton kaj dormon pro la ĉagreno, ke li ne povas faligi la grandan urson sur Gurlita. Fine komprenas ankaŭ li, ke oni povas mortigi la urson nur per arĝenta kuglo.
La severa majoro Anders Fuchs ne estis bela viro. Li havis pezan, malgracian korpon kaj larĝan, ruĝan vizaĝon kun pen-130
GÖSTA BERLING
eLIBRO
dantaj saketoj sub la vangoj kaj multoblan mentonon. Malmolaj kiel porkharoj sidis la nigraj lipharoj super liaj dikaj lipoj, kaj la nigraj haroj staris densaj kaj malmolaj rekte supren sur lia kapo. Krome li estis silentema homo kaj man-
ĝeganto. Li ne estis tia viro, kian la virinoj renkontas kun sunaj ridetoj kaj etenditaj brakoj, kaj li ankaŭ ne donis mildajn rigardojn al ili. Oni ne kredis, ke li iam trovos virinon, kiun li povos toleri, kaj ĉio, kio apartenas al amo kaj amindumo, estis malproksima de li.
Jen venas ĵaŭda vespero, kiam la luno estas du fingrojn larĝa kaj restas super la horizonto kelkajn horojn post la sunsubiro. Tiam majoro Fuchs malaperas de Ekeby sen diri, kien li intencas iri. Li havas fajroŝtalon kaj kuglofandujon en la ĉassako kaj la pafilon sur la dorso kaj iras supren al la preĝejo de Bro por vidi, kion la bonsorto volas fari por honesta viro.
La preĝejo staras sur la orienta bordo de la mallarĝa akvokolo inter supra kaj malsupra Löven, kaj majoro Fuchs devis transiri la Kolponton por atingi tien. Do li iras malsupren al tiu, en pezaj pensoj, ne rigardante supren al la deklivoj de Broby, kie la domoj akre konturiĝas kontraŭ la klara vesper-
ĉielo, nek al Gurlita, kiu levas sian rondan verton en la ves-perbrilo, li vidas nur la teron kaj cerbumas pri tio, kiel li sen ies scio havigu al si la preĝejan ŝlosilon.
Kiam li venas sur la ponton, li aŭdas iun krii tiel terure, ke li devas levi la okulojn.
Tiutempe la malgranda germano Faber estis orgenisto en Bro. Li estis maldika viro, nesignifa kaj laŭpeze kaj laŭvalo-re. Kaj sakristiano estis Jan Larsson, taŭga terkulturisto sed 131
GÖSTA BERLING
eLIBRO
malriĉa, ĉar la pastro en Broby per ruzo alproprigis lian tutan patran heredaĵon, sumon de kvincent taleroj28.
La sakristiano volis edziĝi al la delikata fraŭlino Faber, sed la orgenisto ne volis permesi tion, kaj tial tiuj du ne estis amikoj. Tiun ĉi vesperon la sakristiano renkontis la orgeniston sur Kolponto kaj kuris rekte sur lin. Li kaptas lin je la brusto kaj per rekta brako levas lin trans la pontbarilon kaj ĵuras je ĉio sankta, ke li ĵetos lin en la akvokolon, se li ne donos al li la delikatan fraŭlinon. La malgranda germano tamen ne volas cedi; li baraktas kaj krias, kaj persiste diras ne, kvankam li profunde sub si vidas la nigran sulkon de senglacia akvo torenti inter blankaj bordoj.
”Ne, ne!” li krias. ”Ne, ne!”
Kaj ne estas certe, ĉu la sakristiano en sia kolero ne lasus lin flugi en la malvarman, nigran akvon, se majoro Fuchs ne venus sur la ponton ĝuste en tiu momento. Jen la sakristano ektimas, metas Faberon sur firman teron kaj forkuras kiel eble plej rapide.
La malgranda Faber nun ĉirkaŭprenas la kolon de la majoro por danki lin pro sia vivo, sed la majoro forpuŝas lin kaj diras, ke ne valoras danki pro tio. La majoro ne ŝatas germa-nojn, de kiam li estis en milittendaro en Putbus sur Rügen dum la pomerania milito.
Dum sia tuta vivo li neniam estis tiel proksima al malsat-morto kiel dum tiu tempo.
La malgranda Faber volas kuri al la prokuroro Scharling por akuzi la sakristianon pro murdprovo, sed la majoro sciigas al li, ke tio ne valoras la penon, ĉar en tiu ĉi lando kostas neniom mortbati germanon.
28 Talero — malnova sveda monero = 1 sveda krono.
132
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiam la malgranda Faber trankviliĝas kaj invitas la majoron al sia hejmo por manĝi porkaĵkolbason kaj trinki mu-mon29.
La majoro akompanas lin, ĉar li pensas, ke la orgenisto certe havas preĝejan ŝlosilon hejme, kaj ili iras supren sur la al-taĵo, kie staras la preĝejo de Bro kun la domoj de ĉefparo˛-
estro, sakristiano kaj orgenisto ĉirkaŭ si.
”Pardonu, pardonu!” diras la malgranda Faber, kiam li kaj la majoro enpaŝas en lian hejmon. ”Ne estas tute en ordo tie ĉi hodiaŭ. Ni laboris, mia fratino kaj mi. Ni buĉis kokon.”
”Mil diabloj!” diras la majoro.
La delikata fraŭlino Faber tuj poste envenas kun rumo en grandaj argilaj tasoj. ĉiu scias ja, ke la majoro ne rigardas virinojn kun mildaj okuloj, sed la fraŭlinon Faber li tamen devas rigardi kun agrabla sento, kiam ŝi venas en kufo kun punta alfiksaĵo. La helaj haroj kuŝis tiel glatkombitaj ĉirkaŭ la frunto, la hejmteksita robo estis tiel beleta kaj brile pura, ŝiaj manoj tiel zorgemaj kaj fervoraj kaj ŝia vizaĝo tiel roza kaj ronda, ke li ne povis ne pensi, ke se li estus vidinta tian viri-neton antaŭ dudek kvin jaroj, tiam li ne povus ne svati.
Kvankam tiel ruĝeroza kaj manlerta, ŝiaj okuloj tamen estas tute plormalgajaj. ¯uste tio donas al li tiel mildajn pensojn pri ŝi.
Dum la viroj manĝas kaj trinkas, ŝi ripete el- kaj eniras la ĉambron. Iun fojon ŝi venas al sia frato, genufleksas kaj diras:
”Kiel ordonas mia frato, ke ni metu la bovinojn en la remi-zon?”
”Metu dek du maldekstren kaj dek unu dekstren, tiam ili ne kornos unu la alian!” la malgranda Faber diras.
29 Mumo — svede: mumma. Trinkaĵo el biero, portero kaj sukero.
133
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Mil diabloj, ĉu vi havas tiom da bovinoj?” diras la majoro.
Sed la kerno de tio estis, ke la orgenisto havis nur du bovinojn, sed li nomis unu el ili ”dek unu” kaj la alian ”dek du”
por ke sonu bone, kiam li parolis pri ili.
Kaj jen Faber sciigas al li, ke li rekonstruigas sian bovinstalon, kaj tial la bovinoj devas esti ekstere dum la tago kaj nokte stari en la brullignejo.
Fraŭlino Faber el- kaj eniras la ĉambron; ree ŝi iras al sia frato, genufleksas antaŭ li kaj diras, ke la ĉarpentisto demandis, kiel alta li faru la bovinstalon.
”Mezuru laŭ la bovino,” tiam diras orgenisto Faber, ”mezuru laŭ la bovino!”
Tio ŝajnas al majoro Fuchs bona respondo.
Subite la majoro komencas demandi la orgeniston, kial la okuloj de lia fratino estas tiel ruĝaj, kaj tiam li ekscias, ke ŝi ploras, ĉar li ne volas permesi al ŝi edziniĝi kun la sakristiano, ŝuldigita kaj senhereda kiel li estas.
ĉio enigas majoron Fuchs en pli kaj pli profundajn medi-tojn. Li malplenigas kruĉon post kruĉo kaj manĝas kolbason post kolbaso sen rimarki tion. La kapo de la malgranda Faber devas turniĝi pro tiaj apetito kaj soifo, sed ju pli la majoro manĝas kaj trinkas, des pli klara fariĝas lia cerbo kaj des pli decidema lia animo.
Des pli firmiĝas ankaŭ lia decido fari ion por fraŭlino Faber.
Dume li sendis rigardojn al la granda ŝlosilo kun la krispa alo, kiu pendas sur butono apud la pordo, kaj tuj kiam la malgranda Faber, kiu devis akompani la majoron ĉe la kruĉo, metas la kapon sur la tablon kaj ekronkas, majoro Fuchs kaptas la ŝlosilon, surmetas la ĉapon kaj rapidas for.
134
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Unu minuton poste li palpiras supren sur la turŝtuparoj lumate de sia malgranda kornlanterno, kaj fine venas en la sonorilejon, kie la sonoriloj pendas kun vastaj faŭkoj super li.
Tie li unue per fajlilo deskrapas iom da sonorilmetalo kaj
ĝuste volas preni kuglofandujon kaj fajropelvon el la ĉassako, kiam li rimarkas, ke mankas al li la plej grava: li ne kunportis arĝenton. Por doni forton al la kuglo oni ja devas fandi ĝin tie ĉi en la turo. Jen ĉio estas preta: estas ĵaŭda vespero kaj novluno, neniu scias, ke li estas tie ĉi, kaj jen li povas nenion fari! En la silento de la nokto li eligas blasfemon per tia emfazo, ke la sonoriloj tonas.
Tuj poste li aŭdas brueton malsupre en la preĝejo kaj kredas percepti paŝojn sur la ŝtuparo. Jes, vere, pezaj paŝoj venas supren sur la ŝtuparo.
Majoro Fuchs, kiu staras tie supre kaj blasfemas tiel, ke vibras la sonoriloj, iom konsterniĝas je tio. Li demandas sin, kiu venas helpi lin pri la kuglofandado. La paŝoj venas pli kaj pli proksimen. La venanto certe intencas iri en la sonorilejon.
La majoro kaŝiras malproksimen inter trabojn kaj ĉevro-nojn kaj estingas la lanternon. Li ne precize timas, sed la tuta historio ja detruiĝus, se iu ekvidus lin. Kiam li ĝuste kaŝis sin, la novvenanto montras sian kapon super la planko.
La majoro bone konas lin, estas la avara pastro de Broby.
Li, kiu estas preskaŭ freneza pro avaro, havas la kutimon kaŝi siajn trezorojn en la plej strangaj lokoj. Jen li venas kun pako da monbiletoj, kiun li volas kaŝi en la turĉambro. Li ne scias, ke iu vidas lin. Li levas tabulon de la planko kaj malsupren-metas la monon, kaj poste li ree foriras.
Sed la majoro ne longe pripensas, li levas la saman tabulon. Ho, kiom da mono! Pako apud pako da monbiletoj kaj 135
GÖSTA BERLING
eLIBRO
inter ili brunaj ledsaketoj, plenaj de arĝentaj moneroj. La majoro prenas ĝuste tiom da arĝento, kiom li bezonas por kuglo; la ceteron li lasas.
Kiam li ree venas sur la teron, li havas la arĝentan kuglon en la pafilo. Li demandas al si, kion la bonsorto ankoraŭ intencas por li en tiu ĉi nokto. Kiel ĉiu scias, la ĵaŭdaj noktoj estas specialaj noktoj. Unue li iras al la domo de la orgenisto. Jen, se tiu ursokanajlo scius, ke la bovinoj de Faber staras en aĉa remizo, preskaŭ rekte sub la ĉielo!
Nu, vere li vidas ion nigran kaj grandan veni trans la kampojn al la brullignejo, kaj tio devas esti la urso.
Li metas la pafilon al la vango kaj ĝuste volas pafi, sed li ŝanĝas intencon.
La plorruĝaj okuloj de fraŭlino Faber montras sin por li en la mallumo, li pensas, ke li volas iom helpi ŝin kaj la sakristianon, sed vere doloras al li ne povi mem mortigi la grandan urson de Gurlita. Poste li mem diris, ke nenio en la mondo tiel doloris lin, sed ĉar la fraŭlino estis tiel delikata kaj plaĉa virino, li devis ion fari por ŝi.
Li iras al la sakristiana loĝejo, vekas la sakristianon, elkondukas lin duone vestitan duone nudan kaj diras, ke li pafu sur la urson, kiu ŝteliras antaŭ la brullignejo de Faber.
”Se vi pafos tiun urson, li certe donos al vi sian fratinon,”
li diras, ”ĉar tiam vi tuj fariĝos honorata viro. Tiu ne estas ordinara urso, kaj la plej bonaj viroj en la lando rigardus kiel grandan honoron faligi ĝin.”
Kaj li metas en lian manon sian propran pafilon, ŝarĝitan per kuglo el arĝento kaj sonorilmetalo, fandita en preĝeja turo en ĵaŭda vespero dum novluno, kaj li ne povas ne tremi 136
GÖSTA BERLING
eLIBRO
pro envio pro tio, ke iu alia ol li faligos la grandan arbarore-
ĝon, la maljunan urson de Gurlita.
La sakristiano celas, Dio helpu, celas kvazaŭ li intencus faligi la grandan urson, alie nomatan la Karla veturilo, kiu alte sur la ĉielo iras cirkle ĉirkaŭ la polusa stelo, sed ne urson irantan sur la plata tero, kaj la pafo eksonas kun klako aŭdebla ĝis Gurlita.
Sed kiel ajn li celis, la urso falas. Estas tiel, kiam oni pafas per arĝenta kuglo. Oni trafas la koron de la urso, eĉ se oni celas al la Karla veturilo.
Tuj poste homoj elkuras el ĉiuj najbaraj domoj kaj demandas, kio okazis, ĉar neniam pafo tondris pli forte ol tiu kaj vekis pli multe da dormantaj e˛oj, kaj oni tre laŭdas la sakristianon, ĉar la urso estis vera plago.
La malgranda Faber ankaŭ elvenas, sed nun majoro Fuehs kruele elreviĝas. Jen staras la sakristiano kovrita de honoro, kaj krome li savis la bovinojn de Faber, sed la malgranda orgenisto estas nek kortuŝita nek danka. Li ne etendas siajn brakojn al li kaj ne salutas lin kiel bofraton kaj heroon.
La majoro kuntiras siajn brovojn kaj frapas per la piedo en kolero pro tia aĉeco. Li volas paroli kaj klarigi al la avara, mallarĝkora vireto, kia heroaĵo estas tio ĉi, sed tiam li komencas balbuti, tiel ke li ne povas eligi eĉ unu vorton. Kaj pli kaj pli li koleras je la penso, ke li tute senutile rezignis la honoron faligi la grandan urson.
Ho, estas absolute nekompreneble por li, ke la farinto de tia heroaĵo ne meritus gajni la plej fieran fianĉinon!
La sakristiano kaj kelkaj junaj viroj volas senfeligi la urson, ili iras al la akrigŝtono kaj akrigas la tranĉilojn, la aliaj eniras kaj enlitiĝas, majoro Fuchs restas sola apud la mortinta urso.
137
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiam li ankoraŭfoje iras al la preĝejo, ree metas la preĝejan ŝlosilon en la seruron, grimpas supren sur mallarĝaj ŝtuparoj kaj oblikvaj ŝtupetaroj, vekas la dormantajn kolombojn kaj ankoraŭfoje atingas la turĉambron.
Poste, kiam oni sub la kontrolo de la majoro senfeligas la urson, oni trovas inter liaj makzeloj monbiletan pakon kun kvincent taleroj. Ne estas eble klarigi, kiel ĝi venis tien, sed tiu ĉi estas ja stranga urso, kaj ĉar la sakristiano faligis la urson, la mono apartenas al li, tio estas ja klara afero.
Kiam tio koniĝis, tiam ankaŭ la malgranda Faber komprenas, kian gloran heroaĵon la sakristiano plenumis, kaj li deklaras, ke li estos fiera fariĝi lia bofrato.
En la vendreda vespero majoro Fuchs reiras al Ekeby post partopreno en ĉasregalo en la sakristiana domo kaj gefianĉiĝa festeno en la orgenista domo. Kun peza koro li iras antaŭen sur la vojo: neniun ĝojon li sentas pro tio, ke lia malamiko falis, neniun ĝojon li sentas pro la bonega ursofelo, kiun la sakristiano donacis al li.
Jen eble multaj kredas, ke li malĝojas pro tio, ke la delikata fraŭlino apartenos al iu alia. Ho ne, pro tio li ne malĝojas.
Sed tio pezas sur lia koro, ke la maljuna, unuokula arbaroreĝo falis, kaj li mem ne pafis la arĝentan kuglon kontraŭ ĝin.
Li venas en la kavaliran domon, kie la kavaliroj sidas ĉir-kaŭ la fajro, kaj senvorte ĵetas la ursofelon meze inter ilin. Neniu kredu, ke li rakontis pri sia ekskurso! Nur post tre, tre longa tempo oni sukcesis ellogi el li la veron pri la afero. Li ankaŭ ne malkaŝis la kaŝejon de la pastro en Broby, kaj tiu eble ne rimarkis la ŝtelon.
La kavaliroj ekzamenis la felon.
”Estas bela felo”, diras Beerencreurtz. ”Mi ŝatus scii, kiel tiu 138
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉi knabo venis el la vintroripozo, aŭ eble vi pafis ĝin en la travintrejo?”
”¯i estis pafita en Bro.”
”Nu, tiel granda kiel la Gurlita-urso ĝi tamen ne estis,” diras Gösta, ”sed ĝi estis rimarkinda besto.”
”Se ĝi estus unuokula,” Kevenhüller diris, ”tiam mi kredus, ke vi faligus la maljunulon, tiel granda ĝi estas, sed tiu ĉi ne havas vundon aŭ puŝon ĉe la okuloj, kaj do ne povas esti tiu.”
Fuchs ekblasfemas pro sia stulteco, sed poste lia vizaĝo ekradias tiel, ke li fariĝas preskaŭ bela. La granda urso do tamen ne falis pro la pafo de iu alia!
”Sinjoro Dio, kiel bona vi estas!” li diras kaj faldas la manojn.
139
GÖSTA BERLING
eLIBRO
NAŭA ĉAPITRO
La aŭkcio en Björne
Ofte ni junaj devas miri pri la rakontoj de la maljunaj.
”ĉu do estis balo ĉiutage dum la tuta daŭro de via radia junaĝo?” ni demandis ilin. ”ĉu la vivo tiam estis nur longa aventuro?”.
”ĉu ĉiuj junaj sinjorinoj en tiu tempo estis belaj kaj amin-daj, kaj ĉu ĉiu festo finiĝis per tio, ke Gösta Berling forkondukis unu el ili?”
Tiam la maljunaj skuis siajn respektindajn kapojn kaj komencis rakonti pri susuro de ŝpiniloj kaj bruo de teksiloj, pri kuirejaj okupoj, pri batado de draŝiloj kaj la kanto de la hakilo en la arbaroj; sed ne longe daŭris, antaŭ ol ili ree troviĝis sur la malnova vojo. Tiam sledoj alveturis al la vestibla ŝtuparo, ĉevaloj rapidis tra malhelaj arbaroj kun junaj, gajaj homoj, la danco kirlis, kaj violonkordoj rompiĝis. Kun tondro kaj krako muĝis la furioza pelĉaso de la aventuroj ĉirkaŭ la longa lago Löven. De malproksime oni aŭdis ĝian bruon. La arbaro ŝanceliĝis kaj falis, ĉiuj fortoj de detruo liberiĝis; akcidenta fajro flamis, la torento ruinigis, la sovaĝaj bestoj iris malsataj ĉirkaŭ la domoj. Sub la hufoj de la okpiedaj ĉevaloj30
ĉiu kvieta feliĉo polviĝis. Kie ajn la pelĉaso pretermuĝis, tie la 30 Okpiedaj ĉevaloj — Odin, la ĉefdio en la malnova mitologio havis okpiedan ĉevalon. En la popola fantazio teruraj ventegoj estis ”la sovaĝa pelĉaso de Odin”.
140
GÖSTA BERLING
eLIBRO
koroj de la viroj ekflamis pro sovaĝeco, kaj la virinoj devis palaj pro teruro forkuri de siaj hejmoj.
Kaj ni junaj sidis mirantaj, silentaj, teruritaj kaj tamen plenfeliĉaj. ”Kiaj homoj!” ni pensis. ”Neniam ni vidos iliajn egalulojn.”
”ĉu la homoj de tiu tempo neniam pensis pri tio, kion ili faris?” ni demandis.
”Kompreneble ili pensis, infanoj,” la maljunaj respondis.
”Sed ne kiel ni pensas,” ni obstinis.
Kaj jen la maljunaj ne komprenis, kion ni volis diri.
Sed ni pensis, ni junaj, pri la stranga spirito de memobservo, kiu jam ekloĝis en niaj animoj. Ni pensis pri tiu kun glaciaj okuloj kaj longaj, kurbaj fingroj, kiu sidas interne en la plej malluma angulo de la animo kaj disŝiras nian estaĵon, kiel maljunaj virinoj disŝiras pecetojn de silko kaj lano.
Pecon post peco la longaj, malmolaj, kurbaj fingroj forŝiris, ĝis nia tuta memo kuŝis kiel ĉifonamaso, kaj tiel niaj plej bonaj sentoj, niaj plej originaj pensoj, ĉio, kion ni diris kaj faris, estis ekzamenataj, esplorataj kaj disŝirataj. La glaciaj okuloj rigardis tion, kaj la sendenta buŝo mokridiskaj flustris:
”Jen, estas ĉifonoj, nur ĉifonoj.”
Tamen estis ja unu el la homoj de tiu tempo, kiu malfermis sian animon por la spirito kun la glaciaj okuloj. ĉe unu el ili
ĝi sidis, gardante apud la fonto de la agoj, mokridetante pri malbono kaj bono, komprenante ĉion, kondamnante nenion, esplorante, serĉante, disŝirante, paralizante per senĉesa mokrido la movojn de la koro kaj la forton de la penso.
La bela Marianne portis en si la spiriton de memobservo.
ŝi sentis ĝiajn glaciajn okulojn kaj mokridojn sekvi ĉiun ŝian paŝon, ĉiun ŝian vorton. ŝia vivo fariĝis dramo, kie ĝi estis la 141
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sola rigardanto. ŝi ne estis homo plu, ŝi ne suferis, ne ĝojis, ne amis, ŝi ludis la rolon de la bela Marianne Sinclaire, kaj la memobservo sidis kun rigidrigardaj glaciokuloj kaj diligentaj, disŝirantaj fingroj kaj vidis ŝin aktori.
ŝi estis dividita en du partoj. Pala, malplaĉa kaj moka sidis unu duono de ŝia memo kaj alrigardis, kiam agis la alia duono, kaj neniam tiu stranga spirito, kiu disŝiris ŝian estaĵon, posedis vorton de kunsento aŭ simpatio.
Sed kie estis la pala gardanto ĉe la fonto de la agoj en tiu nokto, kiam ŝi ekkonis la plenan vivon? Kie ĝi estis, kiam ŝi, la bela Marianne, kisis Göstan Berling antaŭ cent paroj da okuloj, kaj kiam ŝi kolere ĵetis sin en la neĝon por morti?
Tiam la glaciokuloj estis blindigitaj, la mokrido paralizita, ĉar la pasio ŝtormis tra ŝia animo. La muĝo de la furioza pelĉaso de la aventuroj tondris en ŝiaj oreloj. ŝi estis tuta homo dum tiu sola terura nokto.
Ho, dio de sinmoko, kiam Marianne per senfina peno sukcesis levi siajn ŝtoniĝintajn brakojn kaj meti ilin ĉirkaŭ la kolon de Gösta, tiam vi, kiel la maljuna Beerencreutz, devis forturni viajn okulojn de la tero kaj rigardi la stelojn.
En tiu nokto vi havis neniun potencon. Mortinta vi estis, dum ŝi verkis siajn amhimnojn, mortinta, kiam ŝi rapidis al Sjö por venigi la majoron, mortinta, kiam ŝi vidis la flamojn kolori la ĉielon ruĝa super la arbosuproj.
Jen ili venis, la fortaj ŝtormbirdoj, la grifoj de disŝiraj pasioj.
Kun flugiloj el fajro kaj ungoj el ŝtalo ili susure ĵetis sin sur vin, spirito kun glaciaj okuloj, ili premis siajn ungojn en vian nukon kaj ĵetis vin en nekonatan foron. Mortinta kaj frakasita vi estis.
Sed ili jam flugis pluen, la fieraj, la potencaj, kies vojon ne-142
GÖSTA BERLING
eLIBRO
niu prikakulo scias kaj neniu observanto sekvis; kaj el la nekonataj profundoj la spirito de memobservo releviĝis kaj ankoraŭfoje ekloĝis en la animo de la bela Marianne.
Dum la tuta februaro Marianne kuŝis malsana en Ekeby.
Kiam ŝi vizitis la majoron en Sjö, variolo infektis ŝin. La terura malsano per sia tuta forto atakis ŝin, kiu estis treege malvarmuminta kaj elĉerpita. ŝi estis proksima al morto, sed en la fino de la monato ŝi tamen estis resaniĝinta. Malforta ŝi ankoraŭ estis kaj tre malbeligita. Neniam plu oni nomos ŝin la bela Marianne.
Tion tamen neniu sciis krom Marianne kaj ŝia flegistino. Eĉ la kavaliroj ne sciis pri tio. Malsanula ĉambro, kie regis variolo, ne estis enirebla por kiu ajn.
Sed kiam la forto de memobservo estas pli granda ol dum la longaj horoj de resaniĝo? Tiam ĝi rigide rigardas kaj rigardas per siaj glaciaj okuloj kaj disŝiras kaj disŝiras per siaj ostecaj, malmolaj fingroj. Kaj se oni atente rigardas, oni vidas malantaŭ ĝi estaĵon ankoraŭ pli flavpalan, kiu rigidrigardas, paralizas kaj mokridas, kaj malantaŭ ĝi ankoraŭ unu kaj ankoraŭ unu, mokridante unu al la alia kaj al la tuta mondo.
Kaj dum Marianne kuŝis rigardante sin mem per ĉiuj rigidaj glaciokuloj, mortis en ŝi ĉiuj originaj sentoj.
ŝi kuŝis tie kaj ludis esti malsana, ludis esti malfeliĉa, ludis esti enamiĝinta, ludis esti venĝema.
ŝi estis ĉio tio, kaj tamen estis rolado. ĉio fariĝis roleca kaj nereala antaŭ la glaciaj okuloj, kiuj observis ŝin, kaj kiuj sia-vice estis observataj de okulparo malantaŭe, kaj tiujn okulojn observis aliaj en senfina perspektivo.
ĉiuj grandaj fortoj de la vivo endormiĝis. ŝi havis forton 143
GÖSTA BERLING
eLIBRO
por arda malamo kaj sindona amo dum unu sola nokto, ne plu.
ŝi eĉ ne sciis, ĉu ŝi amas Göstan Berling. ŝi sopiris vidi lin por provi, ĉu li povos liberigi ŝin de ŝia memrigardo.
Dum la malsano regis, ŝi havis nur unu klaran penson: ŝi prizorgis, ke oni ne eksciu pri ŝia malsano. ŝi ne volis vidi siajn gepatrojn, ne volis repaciĝon kun sia patro, kaj ŝi sciis, ke li pentos, se li ekscios, kiel malsana ŝi estas. Tial ŝi ordonis, ke ŝiaj gepatroj, kaj ĉiuj homoj cetere, eksciu, ke la sufe-riga okulmalsano, kiu ĉiam atakis ŝin, kiam ŝi vizitis la hejm-regionon, devigas ŝin resti endome malantaŭ mallevitaj kurtenoj. ŝi malpermesis al sia flegistino diri, kiel malsana ŝi estas, ŝi malpermesis al la kavaliroj venigi kuraciston el Karlstad. Vere ŝi havas variolon sed nur tre facile; en la hejmapo-teko de Ekeby troviĝas sufiĉe da medikamentoj por savi ŝian vivon.
ŝi neniam pensis, ke ŝi mortos, ŝi nur atendis la tagon de sano por povi veturi al la pastro kun Gösta por anoncigi geedziĝon.
Sed nun la malsano kaj febro estis for. ŝi ree estis malvarme prudenta. ŝajnis al ŝi, ke ŝi estas la sola prudenta en tiu ĉi mondo de frenezuloj. ŝi nek malamis nek amis. ŝi komprenis sian patron, ŝi komprenis ilin ĉiujn. Kiu komprenas, tiu ne malamas.
ŝi eksciis, ke Melchior Sinclaire intencas fari aŭkcion en Björne kaj detrui sian tutan posedaĵon, por ke ŝi ne ricevu heredaĵon de li. Oni diris, ke li volas fari la detruon kiel eble plej kompleta: unue li vendos meblojn kaj hejmaĵon, poste brutaron kaj ilojn kaj fine la bienon, kaj la monon li metos en sakon, kiun li malsuprenigos en la profundon de Löven. Di-144
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sigo, malordo kaj detruo estos ŝia heredaĵo. Marianne ridetis aprobe, kiam ŝi aŭdis tion: tia estas lia karaktero, tiel li devas agi.
Strange ŝajnis al ŝi, ke ŝi verkis la grandan amhimnon. ŝi revis pri karbigista kabano, ŝi kiel aliaj. Nun ŝajnis strange al ŝi, ke ŝi iam havis revon. ŝi sopiris al la naturo. Tiu ĉiama rolado tedis ŝin. Neniam ŝi havis fortan senton. ŝi apenaŭ mal-
ĝojis pro sia perdita beleco; sed la penso pri kompato de fremduloj tremigis ŝin.
Ho, sekundon da forgeso pri si mem! Iun geston, iun vorton, iun agon, kiuj ne estus elpensitaj!
Iun tagon, kiam la ĉambroj estis purigitaj de infektaĵo kaj ŝi kuŝis vestita sur sofo, ŝi lasis voki Göstan Berling. Oni respondis, ke li veturis al la aŭkcio en Björne.
*
En Björne vere estis granda aŭkcio. Estis malnova, riĉa hejmo. Homoj venis de malproksime por ĉeesti la vendadon.
La granda Melchior Sinclaire amasigis la tutan havaĵon de la domo en la granda salono. Tie kuŝis miloj da objektoj, metitaj en amasojn, kiuj atingis la plafonon.
Li iris mem tra la domo kiel anĝelo de detruo en la tago de la lasta juĝo kaj kunportis ĉion, kion li volis vendi. La apartenaĵojn de la kuirejo: la nigrajn potojn, la lignajn seĝojn, la stankruĉojn, la kupropelvojn, ĉion tion li ne tuŝis, ĉar ĉe ili nenio memorigis pri Marianne; sed tio estis la sola, kio savi-
ĝis de lia kolero.
Li enŝtormis en la ĉambron de Marianne, forigante ĉion.
ŝia pupŝranko staris tie kaj ŝia librobretaro, la malgranda 145
GÖSTA BERLING
eLIBRO
seĝo, kiun li farigis por ŝi, ŝiaj ornamaĵoj kaj vestoj, ŝiaj sofo kaj lito, ĉio devis malaperi.
Kaj poste li iris el ĉambro en ĉambron. Li altiris ĉion, kion li trovis malagrabla kaj portis grandajn ŝarĝojn malsupren en la aŭkcian ĉambron. Li laŭte spiris sub la pezo de sofoj kaj marmoraj tabuloj; sed li eltenis. ĉion li amasigis en teruran mikson. Li malfermis la ŝrankojn kaj elprenis la bonegajn fa-miliajn arĝentaĵojn. For tio! Marianne tuŝis ilin. Li plenigis la brakojn per neĝoblanka damasko kaj glataj toltukoj kun manlarĝa trubrodaĵo, honesta hejmfarita laboraĵo, la fruktoj de multjara penado, kaj ĵetis ĉion sur la amasojn. For tio! Marianne ne indas posedi ĝin. Li ŝtormis tra la ĉambroj kun amasoj da porcelano, kaj malmulte atentis, se li dekduope rompis telerojn, li kaptis la purporcelanajn tasojn, sur kiuj la familia blazono estis enbruligita. For! Kiu ajn uzu ilin! Li rulis montojn da litaĵoj de la subtegmentejo: matracoj kaj kusenoj tiel molaj ke oni profundiĝis en ilin kiel en ondon. For!
Marianne dormis sur ili.
Li ĵetis kolerajn rigardojn al la malnovaj bone konataj mebloj. ĉu ekzistis tie seĝo, sur kiu ŝi ne sidis iam, aŭ sofo, kiun ŝi ne uzis, pentraĵo, kiun ŝi ne rigardis, aŭ lucerno, kiu ne lumis al ŝi, spegulo, kiu ne iam redonis ŝiajn trajtojn? Minace li pugnis la manon kontraŭ tiu mondo da memoroj! Volonte li kurus sur ilin kun levita klabo por frakasi ĉion en erojn kaj splitojn.
Tamen ŝajnis al li ankoraŭ pli drasta venĝo aŭkcie forigi ĉion. For al fremduloj! For, por malpuriĝi en farmetistaj dometoj, por senprizorgiĝi en la manoj de indiferentaj fremduloj. ĉu li ne konis ilin, la puŝdifektitajn aŭkciajn meblojn de la kamparanaj domoj, falintaj en malhonoron kiel lia bela fi-146
GÖSTA BERLING
eLIBRO
lino? For! Ili staru kun elŝirita remburaĵo kaj skrapita oritaĵo, kun duonrompitaj piedoj kaj makulitaj tabuloj, sopirante al sia antaŭa hejmo! For al ĉiuj anguloj de la ĉielo, tiel ke neniu okulo trovu ilin, neniu mano kolektu ilin!
Kiam la aŭkcio komenciĝis, li estis pleniginta la salonon per nekredebla miksaĵo de amasigitaj hejmaĵoj.
Transverse en la ĉambro li metis longan tabulstablon. Malantaŭ ĝi staris la aŭkciisto kaj faris la anoncojn, tie sidis la skribistoj kaj notis, kaj tie Melchior Sinclaire havis barelon da brando. En la alia parto de la ĉambro, en la vestiblo kaj sur la korto troviĝis la aĉetantoj. Estis multe da homoj, multe da bruo kaj gajo. La proponoj estis oftaj kaj la aŭkcio vigla. Sed apud la brandobarelo, kun sia tuta posedaĵo en senlima intermiksiĝo malantaŭ si, sidis Melchior Sinclaire, duonebria kaj duonfreneza. La haroj staris en krudaj tufoj super lia ruĝa vizaĝo, la okuloj ruliĝis, severaj kaj sangoplenaj. Li kriis kaj ridis, kvazaŭ li estus en sia plej bona humoro, kaj ĉiun, kiu faris bonan proponon, li vokis al si kaj donis al li brandon.
Inter tiuj, kiuj vidis lin tie, estis ankaŭ Gösta Berling, kiu kaŝeme eniris en la amason de aĉetantoj sed evitis montri sin al la okuloj de Melchior Sinclaire. Li fariĝis pensema je tiu vido, kaj lia koro kunpremiĝis pro antaŭsento de malfeliĉo.
Li tre miris, kie troviĝas la patrino de Marianne dum ĉio tio. Kaj nun li iris, kontraŭvole sed pelita de la sorto, por serĉi sinjorinon Gustava Sinclaire.
Li devis iri tra multaj pordoj, antaŭ ol li trovis ŝin. La granda uzinposedanto havis mallongan paciencon kaj malmulte ŝatis ĝemon kaj lamenton de virinoj. Tedis lin vidi ŝiajn larmojn flui pro la sorto, kiun renkontis la trezoroj de ŝia hejmo.
Li furioziĝis pro tio, ke ŝi priploras tolaĵon kaj litaĵon, kiam 147
GÖSTA BERLING
eLIBRO
estas perdita io, kio estas pli valora, lia bela filino, kaj jen li kun pugnita mano pelis ŝin antaŭ si tra la domo en la kuirejon kaj la manĝaĵprovizejon.
Pluen ŝi ne povis iri, kaj li kontentiĝis vidante ŝin tie, kaŭ-
rantan malantaŭ la portebla ŝtuparo, dum ŝi atendis krudajn batojn, eble la morton. Li lasis ŝin resti tie sed la pordon li ŝlosis, kaj la ŝlosilon li metis en sian poŝon. ŝi povos sidi tie dum la aŭkcio. ŝi ja ne bezonos malsati, kaj ŝia ĝemado ne turmentos liajn orelojn.
Tie ŝi sidis kiel kaptito en sia propra provizejo ankoraŭ kiam Gösta venis tra la koridoro inter la kuirejo kaj la salono.
Tie li vidis la vizaĝon de sinjorino Gustava en fenestreto, kiu sidis plej alte sur la muro. ŝi staris sur la portebla ŝtuparo kaj rigardis el sia malliberejo.
”Kion vi faras tie ĉi?” li demandis.
”Li enfermis min,” ŝi flustris.
”Via edzo?”
”Jes, mi pensis, ke li vere mortbatos min. Sed jen, Gösta, prenu la ŝlosilon de la salona pordo, iru en la kuirejon kaj malŝlosu per ĝi la provizejan pordon, por ke mi povu eliri!
Tiu ŝlosilo funkcias tie ĉi.”
Gösta obeis, kaj post kelkaj minutoj la malgranda virino staris en la kuirejo, kiu estis tute senhoma.
”Kial vi ne igis iun el la servistinoj malfermi per la salon-
ŝlosilo?” Gösta diris.
”ĉu vi imagas, ke mi volus instrui tiun sekreton al ili? Tiam mi neniam povus esti trankvila pri la provizejo. Cetere mi komencis ordigi sur la supraj bretoj. Vere estis bezonate. Mi ne komprenas, kiel mi povis lasi ilin tiel pleniĝi de aĉaĵo.”
”Vi havas tiom por prizorgi,” Gösta diris senkulpige.
148
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Jes, estu certa. Se mi ne ĉeestas ĉie, nek teksilo nek ŝpinilo moviĝas laŭ ĝusta takto. Kaj se …”
ŝi eksilentis kaj viŝis larmon el la okulo.
”Dio helpu, kiel mi parolas!” ŝi diris. ”Verŝajne mi ne havos ion por prizorgi plu. Li ja forvendas ĉion, kion ni havas.”
”Jes, estas terure,” Gösta diris.
”Vi memoras la grandan spegulon en la salono, Gösta. ¯i estis neordinara, ĉar estis unupeca vitro en ĝi, ne kunmetita, kaj la oritaĵo estis tute sendifekta. Mi ricevis ĝin de mia patrino, kaj nun li volas vendi ĝin.”
”Li estas freneza.”
”Tion vi rajtas diri. Preskaŭ li estas. Finiĝos tiel, ke ni devos almozpeti sur la vojo, ni kiel la majorino.”
”Tio tamen ne okazos,” Gösta respondis.
”Tamen jes. Kiam la majorino foriris de Ekeby, ŝi antaŭdiris por ni malfeliĉon, kaj nun ĝi venas. La majorino ne estus permesinta tion okazi, ke li vendas Björnen. Kaj jen pensu, lia propra porcelano, la purporcelanaj tasoj de lia propra hejmo, estos vendataj. La majorino ne estus permesinta tion.”
”Sed kio do estas en lia kapo?”
”Ho, estas nur tio, Gösta, ke Marianne ne revenis. Li iris tie ĉi kaj atendis kaj atendis. Li iris tien kaj reen en la aleo la tutajn tagojn kaj atendis ŝin. Certe li sopiras ĝis freneziĝo; sed mi kuraĝas diri nenion.”
”Marianne kredas, ke li koleras al ŝi.”
”Tion ŝi ne kredas, Gösta. ŝi ja konas lin; sed ŝi estas fiera kaj ne volas fari la unuan paŝon. Ambaŭ estas rigidaj kaj malmolaj, kaj ili ne tre suferas. Estas mi, kiun la sufero trafas.”
”Verŝajne vi scias, ke Marianne edziniĝos kun mi?”
”Ho, Gösta, tion ŝi neniam faros. Tion ŝi diras nur por inciti 149
GÖSTA BERLING
eLIBRO
lin. ŝi estas tro dorlotita por edziniĝi kun malriĉa viro kaj ankaŭ tro fiera. Veturu hejmen kaj diru al ŝi, ke ŝi perdos sian tutan heredaĵon, se ŝi ne venos hejmen baldaŭ. Ho, verŝajne li forvendos ĉion sen ricevi ion por ĝi.”
Gösta preskaŭ ekkoleris al ŝi. Jen ŝi sidas sur kuireja tablo, kaj ŝia koro okupiĝas nur pri ŝiaj speguloj kaj ŝia porcelano.
”Vi devus honti!” li diris emfaze. ”Jen vi ĵetas vian filinon en la neĝon kaj poste kredas, ke nur pro malico ŝi ne venas hejmen. Kaj vi kredas, ke ŝi estas tiel malbona, ke ŝi forlasos tiun, kiun ŝi ŝatas, nur pro tio, ke ŝi alie fariĝos senhereda!”
”Kara Gösta, ne ekkoleru, ankaŭ vi! Mi ja ne scias, kion mi babilas. Vere mi provis malfermi por Marianne, sed li kaptis kaj forkondukis min. Ili ĉiam diras ĉe ni, ke mi nenion komprenas. Mi ne estas kontraŭ via edziĝo kun Marianne, Gös-ta, se vi nur povos doni feliĉon al ŝi. Ne estas tre facile feliĉigi virinon, Gösta.”
Gösta rigardis ŝin. Kiel li povis kolere paroli al tia homo kiel ŝi? Timigita kaj pelita ŝi estis, sed kun tiel bona koro.
”Vi ne demandas, kiel Marianne fartas,” li malrapide diris.
ŝi ekploris.
”ĉu vi ne koleros, se mi demandos vin?” ŝi diris. ”Mi sopiris demandi vin la tutan tempon. Imagu, mi ne scias pli pri ŝi, ol ke ŝi vivas! Neniun saluton mi ricevis de ŝi dum la tuta tempo, eĉ kiam mi sendis vestojn al ŝi, kaj mi pensis, ke vi kaj ŝi ne volas sciigi ion al mi pri ŝi.”
Gösta ne eltenis plu. Li estis sovaĝa, li estis furioza — kelkiam Dio devis sendi siajn lupojn al li por obeigi lin — sed estis pli malfacile por li toleri la larmojn kaj ĝemon de la maljunulino ol la hurlon de la lupoj. Li diris la veron al ŝi.
”Marianne estis malsana dum la tuta tempo,” li diris. ”ŝi 150
GÖSTA BERLING
eLIBRO
havis variolon. Hodiaŭ ŝi volis ellitiĝi kaj kuŝi sur la sofo. Mi ne vidis ŝin de la unua nokto.”
Per salto sinjorino Gustava atingis la plankon. ŝi lasis Göstan tie kaj sen iu plua vorto kuris al sia edzo.
La homoj en la aŭkcia ĉambro vidis ŝin veni al li kaj fervore flustri ion en lian orelon. Ili vidis, kiel lia vizaĝo ankoraŭ pli ruĝiĝis, kaj lia mano, kiu kuŝis sur la krano, turnis tiun, tiel ke la brando fluis sur la plankon.
ŝajnis al ĉiuj, ke sinjorino Gustava alportis tiel gravajn novaĵojn, ke la aŭkcio tuj devas ĉesi. La martelo de la aŭkciisto ne batis, la plumoj de la skribistoj haltis, aŭdiĝis neniuj novaj proponoj.
Melchior Sinclaire vekiĝis el siaj pensoj.
”Nu”, li kriis, ”ĉu mankas intereso?”
Kaj la aŭkcio ree funkciis kiel antaŭe.
Gösta restis sidanta en la kuirejo, kaj sinjorino Gustava venis plorante al li.
”Ne efikis,” ŝi diris. ”Mi pensis, ke li ĉesigos, kiam li ekscios, ke Marianne estis malsana, sed li diras, ke ili daŭrigu.
Certe li volas; sed nun li hontas.”
Gösta skuis la ŝultrojn kaj sen pluaj vortoj li foriris kun saluto.
En la vestiblo li renkontis Sintramon.
”Diable amuza aranĝo!” Sintram diris kaj frotis la manojn.
”Vi estas majstro, Gösta. Dio, kion vi sukcesas aranĝi.”
”Pli amuze estos post momento,” Gösta flustris. ”La pastro de Broby venis kun sledo plena de mono. Oni diras, ke li volas aĉeti la tutan Björnen kaj pagi kontante. ¯uste tiam, Sintram, mi ŝatus vidi la grandan uzinposedanton.”
Sintram tiris la kapon malsupren inter la ŝultrojn kaj longe 151
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ridis interne. Sed jen li iris en la aŭkcian ĉambron kaj al Melchior Sinclaire.
”Se vi deziras brandon, Sintram, tiam vi, diabloj prenu min, devas unue fari proponon.”
Sintram iris tute proksimen al li.
”Vi havas bonŝancon nun kiel ĉiam,” li diris. ”Jen venis grandulo al la domo kun la sledo plena de mono. Li aĉetos Björnen kaj ĉiujn eksterajn kaj internajn inventaraĵojn. Li interkonsentis kun multaj homoj, ke ili aĉetu por li. ŝajne li ne volas montri sin ankoraŭ.”
”Vi ja povas diri, kiu li estas, kaj mi donos la brandon rekompence.”
Sintram prenis la brandon kaj iris du paŝojn malantaŭen antaŭ ol li respondis.
”Laŭdire estas la pastro de Broby, frato Melchior.”
Melchior Sinclaire havis multajn pli bonajn amikojn ol la pastron de Broby. Estis jarolonga malpaco inter ili. Rakontoj diris, ke la granda uzinposedanto en mallumaj noktoj embus-kis sur vojoj, kie la pastro veturis, kaj regalis lin per multe da honesta vergado, la flataĉulon kaj kamparanturmentanton.
Vere Sintram retiris sin kelkajn paŝojn, tamen li ne sukcesis tute eviti la koleron de la granda viro. Brandoglaso trafis lin inter la okuloj kaj la tuta brandobarelo liajn piedojn. Sed poste vere sekvis sceno, kiu por longa tempo ĝojigis lian koron.
”ĉu la pastro de Broby volas havi mian bienon?” Sinclaire tondris. ”ĉu vi staras tie ĉi kaj aĉetas miajn objektojn por la pastro de Broby? Ho, vi devus honti! Vi devus honti!”
Li kaptis kandelingon kaj inkujon kaj ĵetis ilin en la homamason.
Estis la amaro de lia kompatinda koro, kiu fine liberiĝis.
152
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Blekante kiel sovaĝa besto li pugnis la manon al la ĉirkaŭstarantoj kaj ĵetis kontraŭ ilin kiun ajn ĵetarmilon, kiun li trovis.
Brandoglasoj kaj boteloj flugis tra la ĉambro. Li estis sen konscio en sia kolero.
”La aŭkcio finigis,” li tondris. ”For! Neniam dum mia vivo la pastro de Broby ricevos Björnen. For! Mi instruos al vi kiel aĉeti por la pastro de Broby!”
Li atakis la aŭkciiston kaj la skribistojn. Ili forkuris. En la tumulto ili renversis la stablon kaj kun nedirebla furiozo la uzinposedanto atakis la amason de pacaj homoj.
Estis forkuro kaj sovaĝa konfuziĝo. Ducent homoj premis sin al la pordo, forkurante pro sola viro. Kaj li staris senmova, tondrante: ”For!” li kriis malbenojn post ili, kaj jen kaj jen ekbatis en la amason per seĝo, kiun li svingis kiel klabon.
Li persekutis ilin ĝis en la vestiblo sed ne plu. Kiam la lasta fremdulo forlasis la ŝtuparon, li reiris en la salonon kaj riglis la pordon. Poste li kuntrenis matracon kaj kelkajn kusenojn, ekkuŝis sur ili, ekdormis meze en la detruo kaj vekiĝis nur la postan tagon.
Kiam Gösta venis hejmen, li eksciis, ke Marianne volas paroli kun li. Tio bone konvenis. Li ĝuste demandis al si, kiel li povu ekrilati al ŝi.
Kiam li venis en la krepuskan ĉambron, kie ŝi kuŝis, li momente devis halti ĉe la pordo. Li ne vidis, kie ŝi estas.
”Restu, kie vi estas, Gösta!” Marianne tiam diris al li. Povas esti danĝere veni proksimen al mi.”
Sed Gösta alvenis pasante la ŝtuparon per du paŝoj, tremanta pro fervoro kaj sopiro. Kiom li atentas pri la infektaĵo!
Li volis ĝui la ĉielan feliĉon vidi ŝin.
ĉar ŝi estis bela, lia amatino. Neniu posedis tiel molajn ha-153
GÖSTA BERLING
eLIBRO
rojn, tiel klaran, radian frunton. ŝia tuta vizaĝo estis ludo de belkurbaj linioj.
Li pensis pri la brovoj, akre kaj klare desegnitaj kiel la miel-signoj sur lilio, pri la kuraĝa kurblinio de la nazo kaj pri la lipoj, mole kurbaj kiel ruliĝantaj ondoj, pri la longa ovalo de la vango kaj la delikate bela formo de la mentono.
Li pensis pri la helruĝa koloro de la haŭto, pri la sorĉa impreso de la noktonigraj brovoj sub la hela hararo, pri lia bluaj irisoj, naĝantaj en klara blanko, kaj pri la lumbrileto en la okulangulo.
Belega ŝi estas, lia amatino. Li pensis pri ŝia varma koro, kiu kaŝiĝas sub ŝia fiera ekstero. ŝi havas forton por sindono kaj ofero, kaŝitan sub la delikata haŭto kaj la fieraj vortoj.
Estis ĉiela feliĉo vidi ŝin.
Per du paŝoj li ŝtorme pasis la ŝtuparon, kaj ŝi imagas, ke li restos ĉe la pordo. Li ŝtormis tra la ĉambro kaj ekgenuis ĉe ŝia kapo.
Sed lia intenco estis vidi ŝin, kisi ŝin kaj diri adiaŭ al ŝi.
Li amis ŝin. Certe li neniam ĉesos ami ŝin; sed lia koro kutimiĝis esti tretata.
Ho, kie li trovos ŝin, tiun rozon sen apogo kaj radikoj, kiun li povos preni kaj nomi la sia? Eĉ ŝi, kiun li trovis elĵetita kaj duone mortinta ĉe la vojrando, ne restos ĉe li.
Kiam lia amo eksonigos sian kanton, tiel altan kaj puran, ke neniu malbela tono aŭdiĝos? Kiam la kastelo de lia feliĉo konstruiĝos sur grundo, al kiu neniu alia koro maltrankvile sopiros?
Li pripensis, kiel li diru adiaŭ al ŝi.
”Estas granda ĝemo en via hejmo,” li diros. ”Mia koro estas disŝirata je la penso pri tio. Vi devas veturi hejmen kaj 154
GÖSTA BERLING
eLIBRO
redoni la prudenton al via patro. Via patrino vivas ĉiam en vivodanĝero. Vi devas iri hejmen, mia amata.”
Jen, tiajn vortojn de rezigno li havis sur la lipoj, sed li ne elparolis ilin.
Li ekgenuis ĉe ŝia kapo kaj prenis ŝian kapon inter siaj manoj kaj kisis ŝin; sed poste li trovis neniujn vortojn. La koro komencis bati fortege, kvazaŭ ĝi volus krevigi la bruston.
Variolo difektis la belan vizaĝon. La haŭto fariĝis kruda kaj cikatra. Neniam plu la ruĝa sango trabriletos sur la vangoj aŭ estos videblaj la delikataj bluaj vejnoj ĉe la tempioj. La okuloj kuŝis malviglaj sub ŝvelintaj palpebroj. La brovoj forfalis, kaj la emajlobrilo de la okulblanko flaviĝis.
ĉio estis difektita. La kuraĝaj linioj fariĝis krudaj kaj pezaj.
Ne estis malmultaj, kiuj poste malĝojis pro la malaperinta beleco de Marianne Sinclaire. ĉie en Vermlando la homoj bedaŭris la perdon de ŝia hela haŭto, ŝiaj fulmaj okuloj kaj blondaj haroj. Tie oni taksas la belecon kiel nenie aliloke. La gaja popolo malĝojis, kvazaŭ la lando estus perdinta valoran ŝtonon en sia glorkrono, kvazaŭ estiĝus makulo sur la suna brilvibro de la vivo.
Sed la unua viro, kiu vidis ŝin post la perdo de ŝia beleco, ne dediĉis sin al malĝojo.
Neeldireblaj sentoj plenigis lian animon. Ju pli longe li rigardis ŝin, des pli varme fariĝis en li. La amo kreskis kaj kreskis kiel rivero en printempo. En ondoj de fajro ĝi fluis el lia koro, plenigis lian tutan estaĵon, iris en liajn okulojn kiel larmoj, suspiris sur liaj lipoj, tremis en liaj manoj, en lia tuta korpo.
Ho, ami ŝin, defendi ŝin, kompensi al ŝi, kompensi!
Esti ŝia sklavo, ŝia gardspirito!
155
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Forta estas la amo, ricevinte la fajrobapton de doloro. Li ne povis paroli kun Marianne pri disiĝo kaj rezigno. Li ne povis forlasi ŝin. Li ŝuldis al ŝi sian vivon. Li povus fari mortpekojn pro ŝi.
Li diris neniun prudentan vorton, nur ploris kaj kisis, ĝis la maljuna flegistino trovis, ke estas tempo elkonduki lin.
Kiam li foriris, Marianne pensis pri li kaj lia emocio. ”Estas bone esti tiel amata,” ŝi pensis.
Jes, estis bone esti amata, sed kiel statis pri ŝi mem? Kion ŝi sentis? Ho, nenion, malpli ol nenion.
ĉu ĝi mortis, ŝia amo, aŭ kien ĝi fuĝis? Kie kaŝis sin la infano de ŝia koro?
ĉu ĝi vivas ankoraŭ, ĉu ĝi rampis en la plej malhelajn an-gulojn de la koro kaj sidas tie, frostanta sub la glaciaj okuloj, timigita de la palaj mokridoj, duone sufokita sub la ostecaj fingroj?
”Ho, mia amo,” ŝi suspiris, ”infano de mia koro! ĉu vi vivas, aŭ ĉu vi mortis, mortis kiel mia beleco?”
*
La postan tagon la granda uzinposedanto frumatene eniris al sia edzino.
”Prizorgu, ke ree fariĝos ordo en la domo, Gustava!” li diris. ”Mi veturos por venigi Marianne hejmen.”
”Jes, kara Melchior, estu trankvila, fariĝos ordo tie ĉi,” ŝi respondis.
Per tio ĉio estis ordigita inter ili.
Unu horon poste la granda uzinposedanto estis survoje al Ekeby.
Oni ne povis vidi pli noblan kaj bonvolan maljunan sin-156
GÖSTA BERLING
eLIBRO
joron ol la uzinpozedanton, kiam li sidis en sia sledo kun mallevita kovrilo, en siaj plej bona pelto kaj plej bona skarpo.
Nun la hararo kuŝis glatkombita sur la verto, la vizaĝo estis pala, kaj la okuloj profundiĝis en siajn kavojn.
Kaj senmezura estis la brilo, kiu de la klara ĉielo fluis malsupren sur la februaran tagon. La neĝo bri lis kiel okuloj de junaj knabinoj, kiam oni ekludas la unuan valson. La betuloj streĉis sian delikatan puntaĵon de maldikaj, brunruĝaj bran-
ĉetoj al la alto, kaj sur kelkaj el ili sidis franĝo de brilaj glaci-pingletoj.
La tago estis plena de brilo kaj festa lumvibro. La ĉevaloj dance levis la antaŭkrurojn, kaj la veturigisto pro nura ĝojo devis klaki per la vipo.
La sledo de la granda uzinposedanto post mallonga veturo haltis antaŭ la granda perono de Ekeby.
La lakeo elvenis.
”Kie estas la mastroj?” la uzinposedanto demandis.
”Ili ĉasas la grandan urson sur Gurlita.”
”ĉiuj?”
”ĉiuj. Kiu ne partoprenas pro la urso, verŝajne kuniras pro la kunportita manĝaĵo.”
La uzinposedanto ridis tiel, ke e˛is sur la silenta korto. Li donis al la lakeo taleron pro la respondo.
”Diru al mia filino, ke mi venis por veturigi ŝin hejmen. ŝi ne bezonas timi malvarmon. Mi havas kovrilsledon kaj lupopelton por volvi ĉirkaŭ ŝin.”
”ĉu vi ne deziras eniri?”
”Dankon! Mi sidas bone, kie mi sidas.”
La viro malaperis, kaj la uzinposedanto komencis sian atendon.
157
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiun tagon li estis en tiel radia humoro, ke nenio povis inciti lin. Li ja pensis, ke li devos iom atendi Marianne, eble ŝi eĉ ne ellitiĝis. Dume li povas distri sin rigardante ĉirkaŭen.
Sur la tegmenta rando pendis longa glacio, pri kiu la sunlumo havis grandegan penon. ¯i komencis de supre, degeli-gis guton kaj poste volis, ke tiu laŭ la glacio falu al la tero. Sed jam antaŭ la vojmezo ĝi ree rigidiĝis. La sunlumo ĉiam faris novajn provojn kaj ĉiam malsukcesis. Sed fine iu kaperista sunradieto, kiu lumis kaj fajreris pro fervoro, fiksis sin al la pinto de la glacio, kaj jen ĝi atingis sian celon, guto falis so-nore al la tero.
La uzinposedanto rigardis kaj ridis. ”Vi ne estas malsaĝa,”
li diris al la sunradio.
La korto estis silenta kaj soleca. Neniu sono aŭdiĝis en la granda domo. Sed li ne malpacienciĝis. Li sciis, ke virinoj bezonas multan tempon por pretiĝi.
Li rigardis la kolombejon. Estis krado antaŭ la luko de la birdoj. Ili estis enfermitaj dum la vintro, por ke la akcipitro ne prenu ĉiujn. Jen kaj jen venis kolombo kaj elmetis sian blankan kapon inter la masoj.
”¯i atendas la printempon,” Melchior Sinclaire diris. ”Sed
ĝi devas pacienci ankoraŭ iom.”
La kolombo venis tiel regule, ke li elprenis la horloĝon kaj kun tiu en la mano li observis ĝin. Precize ĉiun trian minuton
ĝi elmetis la kapon.
”Ne, amiketo,” li diris, ”ĉu vi imagas, ke la printempo pretiĝas dum tri minutoj? Vi devas lerni atendi.”
Kaj mem li devis atendi; sed tempo ne mankis.
La ĉevaloj unue skrapis malpacience en la neĝo, sed pos-158
GÖSTA BERLING
eLIBRO
te fariĝis dormemaj pro starado kaj okulĝena sunlumo. Ili kunklinis siajn kapojn kaj dormis.
La veturigisto sidis rekta sur sia seĝo kun vipo kaj kondukrimenoj en la mano kaj la vizaĝo rekte al la suno kaj dormis, dormis tiel, ke li ronkis.
Sed la uzinposedanto ne dormis. Li neniel pensis pri dormo. Malofte li havis pli agrablajn horojn ol dum tiu gaja atendo. Marianne estis malsana. ŝi ne povis veni pli frue, sed nun ŝi venos. Ho, kompreneble ŝi venos. Kaj ĉio reboniĝos.
Nun ŝi ja povas kompreni, ke li ne koleras al ŝi. Li ja venis mem kun du ĉevaloj kaj kovrilsledo.
Sur la elflugejo de la abelujo sidis paruo okupita de vere satana ruzaĵo. ¯i volas havi tagmanĝon, kompreneble, kaj jen li ekfrapis la elflugejon per sia akra beko. Sed en la abelujo la abeloj pendas kiel granda, malhela saketo. ĉio estas en severa ordo, la provizantoj dividas la porciojn, la vinisto kuras de buŝo al buŝo kun nektaro kaj ambrozio. La interne pendantaj dum senĉesa rampado ŝanĝas lokon kun la eksteraj, por ke varmo kaj komforto estu egale dividitaj.
Ili aŭdas la frapon de la paruo, kaj la tuta abelujo ekzumas pro scivolo. ĉu amiko aŭ malamiko? ĉu danĝero pro la socio?
La reĝino havas malbonan konsciencon. ŝi ne povas trankvile atendi. ĉu estas spiritoj de murditaj virabeloj, kiuj fantomas ekstere? ”Eliru por esplori!” ŝi ordonas al fratino pordistino.
Kaj tiu foriras. Kun ”Vivu la reĝino!” ŝi elkuras, kaj hej! jen la paruo atakas ŝin. Kun streĉita kolo kaj la flugiloj tremantaj pro fervoro li kaptas ŝin, frakasas ŝin, manĝas ŝin, kaj neniu portas sciigon pri sia sorto al la regantino. Sed la paruo ree frapas, la reĝino daŭre sendas siajn pordistinojn, kaj ili ĉiuj malaperas. Neniu revenas por sciigi, kiu frapis. Uf, estas timi-159
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ge en la malluma abelujo! Venĝemaj spiritoj ludas ekstere. Se oni nur ne havus orelojn! Se oni nur povus venki la scivolon!
Se oni nur povus trankvile atendi!
La granda Melchior Sinclaire ridis tiel, ke larmoj aperis en la okuloj, pro la stultaj virinoj en la abelujo kaj pro la vigla, flaveverda kanajlo ekstere.
Ne estas malfacile atendi, kiam oni estas tute certa pri sia afero, kaj kiam tiel multe distras la pensojn.
Jen venas la granda gardhundo. ¯i ŝteliras sur la ekstremo de la piedpintoj, rigardas la teron kaj svingetas la voston, kvazaŭ ĝi havus la plej indiferentan intencon. Subite ĝi komencas fervore fosi en la neĝo. Certe la maljuna friponeto kaŝis tie senpermesan akiraĵon.
Sed ĝuste kiam ĝi levas la kapon por esplori, ĉu ĝi povas trankvile manĝi ĝin, ĝi tute konfuziĝas vidante du pigojn an-taŭ si.
”ŝtelaĵkaŝanto!” la pigoj diras kaj aspektas kiel la konscienco mem. ”Ni estas policistoj. Donu al ni la ŝtelaĵon!”
”Ho, silentu, friponoj! Mi estas la domestro.”
”Vere la ĝusta!” ili mokas.
La hundo atakas ilin, kaj ili fuĝas per inertaj flugilbatoj. La hundo postkuras, saltas kaj bojas. Dum ĝi ĉasas unu el ili, la alia jam revenas. ŝi flugas en la truon, ŝiras la viandopecon sed ne havas forton por levi ĝin. La hundo kaptas la viandon, tenas ĝin inter la piedoj kaj mordas. La pigoj eksidas tuj an-taŭ ĝi kaj diras malicaĵojn. Manĝante ĝi kolere rigardas ilin, kaj kiam la afero fariĝas netolerebla, ĝi salte forpelas ilin.
La suno komencis malaltiĝi al la okcidentaj montoj. La granda uzinposedanto rigardis sian horloĝon. Estis la tria. Kaj la edzino pretigis la tagmanĝon ĝis la dekdua!
160
GÖSTA BERLING
eLIBRO
En tiu momento la lakeo elvenis kaj sciigis, ke fraŭlino Marianne deziras paroli kun li.
La uzinposedanto metis la lupopelton sur la brakon kaj en radia humoro supreniris la ŝtuparon.
Kiam Marianne aŭdis liajn pezajn paŝojn sur la ŝtuparo, ŝi ankoraŭ ne sciis, ĉu ŝi kuniros hejmen aŭ ne. ŝi sciis nur, ke tiu longa atendo devas finiĝi.
ŝi esperis, ke la kavaliroj venos hejmen; sed ili ne venis. Do ŝi mem faru finon al ĉio tio. ŝi ne eltenis plu.
ŝi pensis, ke li kolere forveturos post kvinminuta atendo, aŭ ke li rompos la pordojn aŭ provos bruligi la domon.
Sed jen li sidis trankvile ridetante kaj nur atendis. ŝi nek amis nek malamis lin. Sed estis ĉe ŝi interna voĉo, kiu kvazaŭ avertis ŝin ankoraŭfoje subiĝi al lia potenco. Kaj krome ŝi ne volis rompi sian promeson al Gösta.
Se li nur ekdormus, se li parolus, se li estus maltrankvila, se li montrus signon de hezito, se li ordonus veturigi la sledon en la ombron! Sed li estis nur pacienco kaj firma certeco.
Konvinkita, tiel infekte konvinkita, ke ŝi venos, se li nur atendos.
ŝia kapo doloris. ĉiu nervo ŝiriĝis. ŝi ne povis esti trankvila, kiam ŝi sciis, ke li ankoraŭ sidas tie. Estis, kvazaŭ lia volo tre-nus ŝin ligita malsupren sur la ŝtuparoj.
Do ŝi almenaŭ parolu kun li.
Antaŭ lia eniro, ŝi ordonis levi la kurtenojn, kaj ŝi ekkuŝis tiel, ke la vizaĝo estis en plena lumo.
Per tio ŝi certe intencis iel ekzameni lin, sed Melchior Sinclaire estis rimarkinda viro en tiu tago.
Vidante ŝin li ne faris movon de aflikto, ne ekkriis. Estis 161
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kvazaŭ li ne vidus iun ŝanĝon ĉe ŝi. ŝi sciis, kiel li adoris ŝian belan eksteron. Sed li ne montris malĝojon. Li estris sian tutan estaĵon por ne ĉagreni ŝin. Tio kaptis ŝin. ŝi komencis kompreni, kial ŝia patrino ankoraŭ amas lin.
Li ne montris heziton. Li faris nek admonojn nek pardo-nojn.
”Mi volvos la lupopelton ĉirkaŭ vin, Marianne. ¯i ne estas malvarma. ¯i kuŝis sur miaj genuoj dum la tuta tempo.”
Tamen li iris al la fajro por varmigi ĝin.
Poste li helpis ŝin leviĝi de la sofo, volvis la lupopelton ĉir-kaŭ ŝin, metis ŝalon sur ŝian kapon, metis ĝiajn ekstremojn sub la brakojn kaj nodis sur la dorso.
ŝi lasis tion okazi. ŝi estis senvola. Estis agrable esti protek-tata, estis dolĉe ne bezoni voli. Antaŭ ĉio bone por tiu, kiu estis tiel disŝirita kiel ŝi, kiu ne posedis penson nek senton, kiuj estis ŝiaj propraj.
La granda uzinposedanto levis ŝin, portis ŝin malsupren al la sledo, levis la kovrilon, metis la felon sur ŝin kaj forveturis de Ekeby.
ŝi fermis la okulojn kaj suspiris, parte pro agrabla sento, parte pro la forlaso. ŝi forlasis la vivon, la veran vivon, sed povus ja esti egale por ŝi, kiu ne povis vivi, nur roladi.
*
Kelkajn tagojn poste ŝia patrino aranĝis tiel, ke ŝi povis renkonti Göstan. ŝi venigis lin, dum la uzinposedanto faris sian longan promenon al la trunktransportistoj, kaj kondukis lin al Marianne.
Gösta envenis, sed li nek salutis nek parolis. Li restis staranta ĉe la pordo kaj rigardis al la planko kiel obstina bubo.
162
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Sed, Gösta!” Marianne diris. ŝi sidis en sia brakseĝo kaj rigardis lin duone amuzita.
”Jes, tiel mi nomiĝas.”
”Venu tien ĉi, venu tute apud min, Gösta!”
Li malrapide iris al ŝi, sed ne levis la okulojn.
”Venu pli proksimen! Ekgenuu tie ĉi!”
”Dio mia, kiun sencon havas tio ĉi?” li diris, sed li obeis.
”Gösta, mi volas diri al vi, ke mi kredas, ke estis plej bone por mi reveni hejmen.”
”Ni esperu, ke ili ne elĵetos vin plu en la neĝon, fraŭlino Marianne.”
”Ho, Gösta, ĉu vi ne amas min plu? ĉu mi ŝajnas al vi malbela?”
Li malsuprentiris ŝian kapon kaj kisis ŝin, sed aspektis same malvarma.
Verdire ŝi estis amuzita. Se plaĉas al li esti ĵaluza al ŝiaj gepatroj, nu, kion fari? Tio certe ĉesos. Nun plaĉis al ŝi provi regajni lin. ŝi apenaŭ sciis, kial ŝi volas reteni lin ĉe si, sed tion ŝi volis. ŝi pensis pri tio, ke li tamen unu solan fojon sukcesis liberigi ŝin de si mem. Certe li estas la sola, kiu ankoraŭ unu fojon povos fari tion.
Kaj nun ŝi komencis paroli, fervora por regajni lin. ŝi diris, ke ne estis ŝia intenco forlasi lin por ĉiam, sed dum kelka tempo ili devas ŝajne rompi sian interrilaton. Li ja povis mem vidi, ke ŝia patro staris sur la sojlo de freneziĝo, kaj ŝia patrino vivis en ĉiama vivodanĝero. Li ja devas kompreni, ke ŝi nepre devis veturi hejmen.
Tiam lia kolero eksplodis en vortojn. ŝi ne bezonas ŝajnigi. Li ne volas plu esti ŝia ludilo. ŝi forlasis lin tuj, kiam ŝi rajtis veturi hejmen, kaj li ne povas ami ŝin plu. Kiam li antaŭhieraŭ 163
GÖSTA BERLING
eLIBRO
revenis de la ĉaso kaj trovis, ke ŝi estas for sen iu ajn saluto, sen iu ajn vorto, tiam la sango frostiĝis en liaj vejnoj; li preskaŭ mortis pro sufero. Li ne povas ami tiun, kiu faris al li tiel grandan doloron. Cetere ŝi neniam amis lin. ŝi estas koketulino, kiu volis havi iun, kiu kisis kaj karesis ŝin ankaŭ tie ĉi en la hejmregiono, tio estis ĉio.
ĉu li do kredas, ke ŝi kutimis permesi al junsinjoroj karesi ŝin?
Jes, tion li kredas. La virinoj ne estas tiel sanktaj, kiel ili aspektas. Egoismo kaj koketeco de komenco ĝis fino! Ne, se ŝi nur scius, kiel li sentis, kiam li revenis de la ĉaso! Estis, kvazaŭ li vadus en glacia akvo. Neniam li venkos tiun doloron. ¯i akompanos lin tra la tuta vivo. Neniam plu li fariĝos vera ho-mo.
ŝi provis klarigi al li, kiel ĉio okazis. ŝi provis atentigi al li, ke ŝi ankoraŭ estas fidela.
Nu, estas egale, ĉar nun li ja ne amas ŝin plu. Nun li jam komprenas ŝin. ŝi estas egoista. ŝi ne amas lin. ŝi forveturis sen saluto al li.
Ree kaj ree li revenis al tio. ŝi preskaŭ ĝuis la scenon. Koleriĝi ŝi ne povis. ŝi tiel bone komprenis lian koleron. ŝi ankaŭ ne timis veran rompon de ilia interrilato. Fine ŝi tamen maltrankviliĝis. ĉu vere okazis ĉe li tia ŝanĝiĝo, ke li ne povas ami ŝin plu?
”Gösta!” ŝi diris. ”ĉu mi estas egoista, kiam mi iris al Sjö por venigi la majoron? Mi memoris ja, ke oni havas variolon tie. Ankaŭ ne estas facile iri ekstere en maldikaj ŝuoj en frosto kaj neĝo.”
”La amo vivas de amo, sed ne de servoj kaj bonfaroj,” Gös-ta diris.
164
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Vi do volas, ke de nun ni estu fremduloj unu al la alia, Gösta?”
”Mi volas tion.”
”Gösta Berling estas tre malkonstanta.”
”Oni ofte diras tion pri mi.”
Li estis malvarma, neebla varmiĝi, kaj vere ŝi mem estis ankoraŭ pli malvarma. La memobservo mokridis al ŝia provo ludi enamiĝinta.
”Gösta!” ŝi diris, farante ankoraŭ unu klopodon. ”Mi neniam laŭvole agis maljuste al vi, eĉ se povas ŝajni tiel. Mi petas vin: pardonu min!”
”Mi ne povas pardoni vin.”
ŝi sciis, ke se ŝi posedus tutecan senton, tiam ŝi regajnus lin. Kaj ŝi provis ŝajnigi pasia. La glaciaj okuloj mokis ŝin, sed tamen ŝi provis. ŝi ne volis perdi lin.
”Ne foriru, Gösta! Ne foriru kolera! Pensu pri tio, kiel malbela mi fariĝis! Neniu povos ami min plu.”
”Nek mi faros tion,” li diris. ”Vi devas kutimiĝi al tio, ke via koro estas tretata, vi kiel aliaj.”
”Gösta, mi neniam povis ami iun krom vin. Pardonu min!
Ne forlasu min! Vi estas la sola, kiu povas liberigi min de mi mem.”
Li forŝovis ŝin de si.
”Vi ne diras la veron,” li diris kun glacia trankvilo. ”Mi ne scias, kion vi volas de mi, sed mi vidas, ke vi mensogas. Kial vi volas reteni min? Vi estas tiel riĉa, ke svatantoj ne mankos al vi.”
Post tio li foriris.
Kaj kiam li nur fermis la pordon, la sopiro kaj la doloro en sia tuta majesto eniris la koron de Marianne.
165
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Estis la amo, la infano de ŝia propra koro, kiu aperis el la angulo, kien la glaciaj okuloj forpelis ĝin. ¯i venis, la sopire atendita, nun kiam estis tro malfrue. Nun ĝi aperis, serioza kaj ĉionreganta, kaj sopiro kaj doloro portis la trenaĵon de ĝia reĝomantelo.
Kiam Marianne kun efektiva certeco povis diri al si mem, ke Gösta Berling forlasis ŝin, ŝi sentis eĉ korpan doloron, tiel teruran, ke ŝi preskaŭ senkonsciiĝis. ŝi premis siajn manojn al la koro kaj dum horoj sidis en la sama loko, batalante kontraŭ senlarma malĝojo.
Kaj estis ŝi mem, kiu suferis, ne fremdulino, ne aktorino.
Estis ŝi mem.
Kial ŝia patro venis kaj disigis ilin? ŝia amo ja ne estis mortinta. Dum sia malforteco post la malsano ŝi nur ne povis senti ĝian potencon.
Ho Dio, ho Dio, ke ŝi perdis lin! Ho Dio, ke ŝi tiel malfrue vekiĝis!
Ho, li estis la sola, li estis ia reganto de ŝia koro! De li ŝi povus ĉion toleri. Krudeco kaj koleraj vortoj de li vekus ĉe ŝi nur humilan amon. Se li batus ŝin, ŝi kiel hundo nur rampus al li por kisi lian manon.
ŝi kaptis plumon kaj paperon kaj komencis skribi per terura fervoro. Unue ŝi skribis pri sia amo kaj sia sopiro. Poste ŝi petis, ne pri lia amo, nur pri lia indulgo. Ian poezion ŝi skribis.
ŝi ne sciis kion fari por havigi al si faciligon en tiu obtuza doloro.
Kiam ŝi finis, ŝi pensis, ke se li vidos tion, tiam li tamen kredos, ke ŝi amas lin. Nu, kial ŝi ne sendu la skribaĵon al li.
166
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La venontan tagon ŝi sendos ĝin, kaj ŝi emis kredi, ke ĝi rekondukos lin al ŝi.
En la posta tago ŝi angore batalis en si mem. Kion ŝi skribis, ŝajnis al ŝi mizera kaj stulta. ¯i havis nek rimojn nek me-tron. Estis nur prozo. Verŝajne li nur ridos pri tiaj versoj.
Ankaŭ vekiĝis ŝia fiero. Se li ne amas ŝin plu, tiam estas terura humiligo almozpeti pri lia amo.
Kelkiam la prudento diris al ŝi, ke ŝi devas ĝoji, ĉar ŝi liberiĝis de la interrilato kun Gösta kaj de la malagrablaj cirkonstancoj, kiujn ĝi alportus.
La sufero de ŝia koro tamen estis tiel forta, ke la sentoj fine regis. Tri tagojn post tiu, en kiu ŝi konsciiĝis pri sia amo, ŝi enmetis la versojn kaj skribis la nomon de Gösta Berling sur la kovraĵo. ŝi tamen ne forsendis ilin. Antaŭ ol ŝi trovis konvenan peranton, ŝi aŭdis aferojn pri Gösta, kiuj komprenigis al ŝi, ke estas tro malfrue regajni lin.
Sed fariĝis la malĝojo de ŝia vivo, ke ŝi ne sendis tiujn versojn, kiam ankoraŭ estis tempo, kiam ŝi ankoraŭ povus gajni lin.
ŝia tuta doloro fiksiĝis al tiu punkto: ”Se mi ne estus atendinta tiel longe, se mi ne estus atendinta tiom da tagoj!”
Tiuj skribitaj vortoj estus gajnintaj al ŝi la feliĉon de la vivo, almenaŭ la realecon de la vivo. ŝi estis konvinkita, ke ili re-kondukus lin al ŝi.
La sufero tamen faris al ŝi la saman servon kiel la amo. ¯i faris el ŝi tutan homon, povantan tute doni sin al bono kiel al malbono. Bolantaj sentoj fluis tra ŝia animo, kaj la glacia malvarmo de memobservo ne baris ilian vojon. Kaj ŝi estis, malgraŭ sia malbeleco, tre amata.
167
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Oni tamen diras, ke ŝi neniam forgesis Göstan Berling. ŝi malĝojis pri li tiel, kiel oni malĝojas pro malbone uzita vivo.
Kaj ŝiaj kompatindaj versoj, kiuj en iu tempo estis tre multe legataj, antaŭ longe estas forgesitaj. Tamen ili aspektas strange kortuŝaj, kiel mi vidas ilin, skribitaj sur flaviĝinta papero, per paliĝinta inko kaj densa, zorga manskribo. La sopiro de tuta vivo estas ligita al tiuj malriĉaj vortoj, kaj mi kopias ilin kun certa mistera timeto, kvazaŭ estus en ili sekretaj fortoj.
Mi petas vin legi ilin kaj pensi pri ili. Kiu scias, kiel ili estus efikintaj, se ili nur estus senditaj? Ili tamen estas sufiĉe pasiaj por atesti pri vera sento. Eble ili estus povintaj rekonduki lin al ŝi.
Ili estas sufiĉe kortuŝaj, sufiĉe amemaj en sia mallerta sen-formeco. Neniu povas deziri ilin alimanieraj. Neniu povas voli, ke ili estu ligitaj per la katenoj de rimoj kaj metro, kaj tamen estas melankolie pensi, ke ĝuste tiu neperfekteco malpermesis al ŝi sendi ilin en ĝusta tempo.
Mi petas vin legi kaj ami ilin. Homo en granda malfeliĉo skribis ilin.
Infano, vi amis, sed neniam plu
vi ĝuos la feliĉon de amo.
La ŝtormo de pasio skuis vian animon.
¯oju, vi ja trovis ripozon!
Neniam plu vi altiĝos al feliĉo turalta.
¯oju, vi ja trovis ripozon!
Neniam plu malleviĝos al profrunda doloro, neniam plu!
Infano, vi amis, sed neniam plu
flamos fajro en via animo.
168
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Vi estis kiel kampo de seka herbo,
plenigis vin fajro por mallonga sekundo.
Pro pezaj fumnuboj kaj flokoj de cindro fuĝis kriante la birdoj de la ĉielo.
Sed ili revenos! Vi ne brulos plu,
ne povos bruli plu.
Infano, vi amis, sed neniam plu
vi aŭdos la voĉon de amo.
La fortoj de via koro kiel lacaj infanoj, sidantaj sur malmola benko de lernejo, sopiras al libero kaj ludoj,
sed neniu vokas ilin plu.
Ili sidas kiel forgesitaj postenantoj; neniu vokas ilin plu.
Infano, la sola foriris
kaj kun li lia amo kaj feliĉo de amo.
Li, kiun vi tiel amis, kvazaŭ instruus li vin per flugiloj ŝvebi en la vasta aero.
Li, kiun vi tiel amis, kvazaŭ li donus al vi la solan sekuran lokon en superakvita vilaĝo, li foriris, li, kiu sola komprenis
malfermi la pordon de via koro.
Mi volas peti vin nur pri unu afiero, mia amato: Neniam metu sur min la ŝarĝon de malamo!
La plej malforta el ĉio malforta, ĉu tio ne estas hom koro?
Kiel ĝi povus vivi kun la vunda penso, ke ĝi donas suferon al alia?
169
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ho, mia amato, se vi volas mortigi min, ne havigu ponardon, ne aĉetu venenon aŭ ŝnuron!
Sed nur sciigu al mi, ke vi volas, ke mi malaperu de la verdaj herbejoj de la tero, de la regnoj de la vivo.
Kaj mi malsupreniros en la tombon.
La vivon de la vivo vi donis al mi. Amon vi donis.
Kaj vian donacon vi reprenas. Ho, bone mi scias.
Sed ne transformu ĝin en malamon!
Mi tamen amas la vivon. Ho, memoru tion!
Sed mi scias, ke mi mortos sub la ŝarĝo de la malamo.
170
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKA ĉAPITRO
La juna grafino
La juna grafino dormas ĝis la deka horo matene kaj ĉiutage volas vidi freŝan panon sur la matenmanĝa tablo. La juna grafino faras tamburbrodaĵon31 kaj legas poezion. ŝi neniel komprenas teksadon kaj kuiradon. La juna grafino estas dorlotita.
Sed la juna grafino estas gaja kaj lasas sian gajecon lumi sur ĉion kaj ĉiujn. Oni tre volonte pardonas al ŝi la longan matendormon kaj la freŝan panon, ĉar ŝi malavare bonfaras al la malriĉuloj kaj estas afabla al ĉiu homo.
La patro de la juna grafino estas sveda nobelo, kiu loĝis en Italujo dum sia tuta vivo, retenita tie de la bela lando kaj de unu el la ĉarmaj filinoj de la bela lando. Kiam grafo Henrik Dohna vojaĝis en Italujo, li estis akceptita en la hejmo de tiu nobelo, konatiĝis kun liaj filinoj, edziĝis kun unu el ili kaj kunprenis ŝin al Svedlando.
ŝi, kiu ĉiam sciis la svedan lingvon kaj estis edukata ami ĉion svedan, bone enhejmiĝis en la ursolando. ŝi tiel gaje svingas sin en la kurdanco de plezuroj, kiu kirliĝas ĉirkaŭ la longa lago Löven, ke oni povus kredi, ke ŝi ĉiam vivis tie. Tamen ŝi malmulte komprenas, kion signifas esti grafino. Troviĝas neniu pompo, neniu rigideco, neniu afablaĉa digno ĉe tiu juna, gaja estaĵo.
31 Tamburbrodaĵo — speco de brodaĵo farita sur ŝtofo streĉita per kadro (de la franca vorto tambour, brodkadro).
171
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Plej multe ŝatis la junan grafinon la maljunaj sinjoroj. Estis mirinde, kian sukceson ŝi trovis ĉe maljunaj sinjoroj. Kiam ili vidis ŝin en balo, oni povis esti certa, ke ĉiuj, kaj la leĝisto en Munkerud kaj la ĉefparoęstro en Bro kaj Melchior Sinclaire kaj la kapitano en Berga, en plej profunda konfidenco klarigos al siaj edzinoj, ke se ili estus renkontintaj la junan grafinon antaŭ kvardek aŭ tridek jaroj
”Nu, tiam ŝi ja ankoraŭ ne naskiĝis,” diras la maljunaj sinjorinoj.
Kaj kiam ili poste renkontiĝas, ili petolincitas la junan grafinon pro tio, ke ŝi forprenas de ili la korojn de la maljunaj sinjoroj.
La maljunaj sinjorinoj rigardas ŝin kun certa timeto. Ili tre bone memoras la grafinon Märta. Same gaja, bona kaj amata ŝi estis, kiam ŝi unue venis al Berga. Kaj el ŝi fariĝis nur vanta kaj plezuravida koketulino, kiu nuntempe povis pensi pri nenio alia ol siaj distroj. ”Se ŝi nur havus edzon, kiu povus laborigi ŝin!” diras la maljunaj sinjorinoj. ”Se ŝi nur povus teksi!” ĉar teksado konsolas en ĉiu malĝojo kaj absorbas ĉiujn interesojn, ĝi estis la savo de multaj virinoj.
La juna grafino tre volas fariĝi bona mastrino. ŝi ne scias ion pli bonan ol loĝi kiel feliĉa edzino en bona hejmo, kaj ofte dum la grandaj regaloj ŝi eksidas ĉe la maljunulinoj.
”Henrik tre volas, ke mi lernu fariĝi taŭga mastrino,” ŝi diras, ”kia estas lia patrino. Instruu al mi, kiel oni aranĝas tekson!”
Tiam la maljunaj faras duoblan suspiron: unue pro grafo Henrik, kiu povas kredi, ke lia patrino estas taŭga mastrino, kaj due pro la malfacilo komprenigi al tiu juna, neinstruita estaĵo tiel komplikajn aferojn. Oni bezonas nur paroli al ŝi pri 172
GÖSTA BERLING
eLIBRO
pasmoj32 kaj varpmaŝoj, pri varpalternigiloj kaj vektoj, pri unufadenaĵo kaj dualternigila tekso, kaj tuj turniĝas ŝia kapo, des pli, kiam oni komencas paroli pri ”grajndreliko”, ”anserokulo” kaj ”migranto.”33
ĉiu, kiu vidas la junan grafinon, ne povas ne miri, kial ŝi edziniĝis kun la stulta grafo Henrik.
Kompatinda tiu, kiu estas stulta! Bedaŭrinda li estas, kie ajn li troviĝas. Kaj plej bedaŭrinda estas tiu, kiu estas stulta kaj loĝas en Vermlando.
Jam ekzistas multaj historioj pri la stulteco de grafo Henrik, kaj tamen li havas nur dudek kaj kelkajn jarojn. Oni rakontas, kiel li konversaciis kun Anna Stjärnhök dum sledara plezurveturo antaŭ kelkaj jaroj.
”Vi estas bela, Anna,” li diris.
”Vi babilas, Henrik.”
”Vi estas la plej bela en tuta Vermlando.”
”Tute ne.”
”La plej bela en la sledaro vi tamen estas.”
”Ho, Henrik, ankaŭ ne.”
”Nu, sed tamen vi estas la plej bela en tiu ĉi sledo. Tion vi tamen ne povas nei.”
Ne, tion ŝi ne povis.
ĉar grafo Henrik ne estas bela. Li estas same malbela kiel stulta. Oni kutimas diri pri li, ke la kapo, kiu sidas sur lia maldika kolo, herediĝis en la familio dum kelkcent jaroj. Pro tio la cerbo estas tiel eluzita ĉe la lasta heredanto. ”Estas ja klare, ke li ne havas propran kapon,” oni diras. ”Li pruntis tiun de sia patro. Li ja ne kuraĝas klini ĝin. Li timas perdi ĝin. Jam 32 Pasmo — svede: pasma = 60 varpfadenoj.
33 Migranto, anserokulo, grajndreliko — specoj de teksaĵo.
173
GÖSTA BERLING
eLIBRO
li ja havas flavan haŭton kaj sulkojn sur la frunto. La kapo certe estis uzata kaj de la patro kaj de la avo. Se ne, kial la haroj estas tiel maldensaj, la lipoj tiel sensangaj kaj la mentono tiel pinta?”
ĉiam li havas ĉirkaŭ si ŝercantojn, kiuj igas lin diri stultaĵojn kaj poste konservas ilin, disvastigas ilin, plibonigas ilin.
Estas feliĉe por li, ke li ne rimarkas ion. Li estas solena kaj digna en sia konduto. ĉu li povus imagi, ke aliaj ne estas similaj? La digno fariĝis parto de li: li movas sin laŭmezure, li iras rekta, li neniam turnas la kapon sen ke la tuta korpo sekvas.
Antaŭ kelkaj jaroj li vizitis la leĝiston en Munkerud. Li venis rajde, portis altan ĉapelon, flavan pantalonon kaj lak-botojn kaj sidis rigida kaj fiera sur la selo. Dum la alveno ĉio iris bone. Sed kiam li volis forrajdi, okazis, ke unu el la pendantaj branĉoj en la betula aleo forpuŝis lian ĉapelon. Li el-seliĝis, surmetis la ĉapelon kaj ree rajdis antaŭen sub la sama arbo. Ree lia ĉapelo estis forpuŝata. Tio ripetiĝis kvar fojojn.
La leĝisto fine iris al li kaj diris: ”Eble estus pli bone rajdi flanke de la branĉo la venontan fojon.”
La kvinan fojon li sukcesis preterpasi la branĉon.
Sed tamen estas tiel, ke la juna grafino amas lin malgraŭ lia maljunula kapo. ŝi ja ne sciis, kiam ŝi vidis lin en Romo, ke li en sia propra lando portas tian martirkronon de stulteco. Tie li posedis iun brilon de juneco, kaj ili kuniĝis dum ekstreme romantikaj cirkonstancoj. Oni nur aŭdu la grafinon rakonti, kiel grafo Henrik devis forkonduki ŝin. Mona˛oj kaj kardinaloj ekkoleris pro tio, ke ŝi volas forlasi la religion de sia patrino, al kiu ŝi antaŭe apartenis, kaj fariĝi protestanto. La tuta popolaĉo estis ribelanta. La palaco de ŝia patro estis sieĝata.
174
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Banditoj persekutis Henrikon. La patrino kaj la fratino petis ŝin rezigni pri la edziniĝo. Sed ŝia patro ekfuriozis pro tio, ke la itala aĉularo volas malpermesi al li doni sian filinon al kiu li volas. Li ordonis al grafo Henrik forkonduki ŝin. Kaj ĉar ne estis eble por ili esti geedzigitaj hejme, sen ke oni ekscios tion, ŝi kaj Henrik ŝteliris sur apudaj stratoj kaj diversaj mallumaj vojoj al la sveda konsulejo. Kaj kiam ŝi tie cedis sian katolikan kredon kaj fariĝis protestanto, oni tuj geedzigis ilin kaj sendis ilin norden en rapide kondukata veturilo. ”Ne estis tempo por anonci la geedziĝon, vi komprenas. Tute ne estis tempo,” la juna grafino kutimas diri. ”Kaj estis ja malgaje edziniĝi en konsulejo kaj ne en unu el la belaj preĝejoj, sed alie Henrik devus rezigni pri mi. Tie sude ĉiuj estas tiel koleremaj, kaj patro kaj patrino kaj kardinaloj kaj mona˛oj, ĉiuj estas koleremaj. Pro tio ĉio devis okazi tiel sekrete, kaj se la homoj estus vidintaj nin ŝteliri de la hejmo, ili certe estus mortbatintaj nin ambaŭ nur por savi mian animon. Henrik kompreneble jam estis sub la kondamno.”
Sed la juna grafino ŝatas sian edzon ankaŭ post kiam ili venis al Borg kaj vivas pli trankvilan vivon. ŝi amas ĉe li la brilon de la malnova nomo kaj de grandfaraj prapatroj. ŝi ŝatas vidi, kiel ŝia ĉeesto moligas lian rigidecon, kaj aŭdi, kiel lia voĉo moliĝas, kiam ŝi parolas kun li. Kaj krome li ŝatas ŝin kaj dorlotas ŝin, kaj fine ŝi ja estas lia edzino. La juna grafino ne povas imagi, ke edziniĝinta virino ne ŝatu sian edzon.
En certa maniero li ankaŭ respondas al ŝia idealo pri vire-co. Li estas justa kaj verama. Li neniam rompis promeson. ŝi rigardas lin kiel veran nobelon.
*
175
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La okan de marto prokuroro Scharling festas sian naskiĝotagon, kaj tiam multe da homoj veturas supren sur la deklivoj de Broby. Homoj el oriento kaj okcidento, konataj kaj nekonataj, invititaj kaj neinvititaj tiam venas al la prokurora domo. ĉiuj estas bonvenaj. Por ĉiuj estas sufiĉe da manĝaĵo kaj trinkaĵo, kaj en la balsalono estas surfiĉe da loko por dan-cemuloj el sep paro˛oj.
Ankaŭ la juna grafino alvenas, kiel ŝi venas ĉien, kie oni povas atendi dancon kaj gajecon.
Sed la juna virino ne estas gaja, kiam ŝi venas. Estas kvazaŭ ŝi havus antaŭsenton, ke nun estas ŝia vico esti entirata en la furiozan pelĉason de aventuroj.
Survoje ŝi sidis kaj rigardis la subirantan sunon. ¯i subiris de sennuba ĉielo kaj ne postlasis orrandojn sur malpezaj nu-betoj. Grizpala krepuska aero, kiun traĉasis malvarmaj ventoj, kovris la regionon.
La juna grafino vidis, kiel batalis la tago kaj la nokto, kaj kiel ĉio viva ektimis dum la batalo de la potenculoj. La ĉevaloj forrapidis kun la lasta ŝarĝo por veni sub tegmenton. La trunkhakistoj rapidis hejmen de la arbaro, la servistinoj el la bovinstalo. La sovaĝaj bestoj hurlis ĉe la rando de la arbaro.
Estis venkata la tago, la amato de la homoj.
La lumo estingiĝis, paliĝis la koloroj. Frosto kaj malbelo estis ĉio, kion ŝi vidis. Kion ŝi esperis, kion ŝi amis, kion ŝi faris, ankaŭ tio ŝajnis al ŝi kovrigi per la griza, krepuska lumo.
Estis la horo de laciĝo, de malvenko, de senpoveco, por ŝi same kiel por la tuta naturo.
ŝi pensis pri tio, ke ŝia koro, kiu nun en vigla gajeco ornamis la ekziston per purpuro kaj oro, ke tiu koro eble iam perdos sian forton doni lumon al ŝia mondo.
176
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Ho, senpoveco, senpoveco de mia propra koro!” ŝi diris al si. ”Sufoke griza diino de la krepusko, iam vi estos estrino en mia animo. Tiam mi vidos la vivon malbela kaj griza, kiel ĝi eble ankaŭ estas, tiam miaj haroj blankiĝos, mia dorso kurbiĝos, mia cerbo paraliziĝos.”
En tiu momento la sledo enveturis sur la prokuroran korton, kaj kiam la juna grafino ĝuste tiam levis la rigardon, ŝi ekvidis kradfenestron sur flankdomo kiaj severaspektan viza-
ĝon malantaŭ ĝi.
Tiu vizaĝo apartenis al la majorino de Ekeby, kaj la juna virino sentis, ke nun ŝia plezuro estas detruita por tiu ĉi vespero.
Oni ja povas esti gaja, kiam oni ne vidas la malĝojon, nur aŭdas pri ĝi kiel gasto en fremda lando. Pli malfacile estas konservi la gajecon de la koro, kiam oni staras rekte antaŭ la vizaĝo de noktonigra, severa mizero.
La grafino scias ja, ke prokuroro Scharling metis la majorinon en arestejon, kaj ke ŝi estos juĝe ekzamenata pro la perfortaĵo, kiun ŝi plenumis en Ekeby la saman nokton, kiam okazis tie la granda balo. Sed ŝi tamen ne pensis pri tio, ke ŝi troviĝas en arestejo en la prokurora domo, tiel proksime al la balsalono, ke onide tie povas rigardi en ŝian ĉambron, tiel proksime, ke ŝi nepre aŭdos la dancmuzikon kaj la gajan bruon. Kaj jen la penso pri ŝi forprenas ĉiun ĝojon de la grafino.
La juna grafino dancas ja kaj valson kaj kvadrilon. ŝi partoprenas kaj la menueton kaj la angleson34, sed post ĉiu danco ŝi ŝteliras al la fenestro kaj rigardas al la flankdomo. Lumas el la fenestro de la majorino, kaj ŝi povas vidi, kiel tiu iras tien 34 Angleso — danco.
177
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kaj reen en sia ĉambro. ŝajnas, ke ŝi neniam ripozas sed ĉiam iras.
La grafino neniel ĝojas pro la danco. ŝi nur pensas pri la majorino, kiu iras tien kaj reen en sia malliberejo kiel kaptita sovaĝa besto. ŝi miras, ke ĉiuj aliaj povas danci. Certe trovi-
ĝas tie multaj, kiuj estas same ekscititaj kiel ŝi, sciante ke la majorino estas tiel proksime al ili, sed tamen neniu montras tion. En Vermlando loĝas toleremaj homoj.
Sed post ĉiu elrigardo ŝiaj piedoj moviĝas pli peze en la danco, kaj la rido preskaŭ fiksiĝas en ŝia gorĝo.
La edzino de la prokuroro observas ŝin, kiam ŝi viŝas la vaporon de la fenestro por elrigardi, kaj venas al ŝi.
”Kia mizeraĵo! Ho, kia mizeraĵo estas tio ĉi!” ŝi flustras al la grafino.
”ŝajnas al mi preskaŭ neeble danci tiun ĉi vesperon,” la grafino flustras responde.
”Ankaŭ ne estas laŭ mia volo, ke ni havas balon tie ĉi, dum ŝi sidas enfermita tie,” sinjorino Scharling respondas. ”ŝi estis en Karlstad dum la tuta tempo post la aresto. Nun la juĝa ekzameno kun ŝi baldaŭ okazos, kaj tial oni kondukis ŝin tien ĉi hodiaŭ. Ni ja ne povis meti ŝin en la aĉan arestejon de la juĝodomo, sed ni lokis ŝin en la teksoĉambron de la flankdomo. ŝi rajtus esti en mia salono, grafino, se ĉiuj tiuj homoj ne venus ĝuste hodiaŭ. Vi apenaŭ konas ŝin, sed ŝi estis kiel patrino kaj reĝino por ni ĉiuj. Kion ŝi pensas pri ni, kiuj dancas tie ĉi, dum ŝi estas en tiel granda mizero? Bone estas, ke plej multaj ne scias, ke ŝi estas tie.”
”ŝi ne devus esti arestita,” la juna grafino diras severe.
”Jes, tio estas vera, grafino, sed oni ne povis fari ion alian, por ke ne okazu ankoraŭ pli grandaj malfeliĉoj. Neniu ja 178
GÖSTA BERLING
eLIBRO
malpermesis al ŝi bruligi siajn proprajn pajlostakojn kaj forpeli la kavalirojn, sed la majoro ĉirkaŭiris por ĉasi ŝin. Dio scias, kion li estus farinta, se ŝi ne estus arestita. Scharling suferis multan ĉagrenon, pro tio ke li arestis la majorinon. Eĉ en Karlstad ili estis malkontentaj pri li, ĉar li ne malatentis pri tio, kio okazis en Ekeby. Sed li faris tion, kion li opiniis plej bona.
”Verŝajne ŝi nun estos kondamnita?” la grafino diras.
”Ho ne, grafino, kondamnita ŝi ne estos. La majorino de Ekeby certe estos senkulpigita, sed tamen estas tro multe por ŝi tio, kion ŝi travivis en tiuj ĉi tagoj. Eble ŝi freneziĝos. Vi povas imagi, kiel povas tia fiera sinjorino toleri, ke oni traktas ŝin kiel krimulon? Mi kredas, ke estus plej bone, se ŝi ne estus arestita. Eble ŝi estus savinta sin per propra forto.”
”Do liberigu ŝin!” la grafino diras.
”Tion povas ja kiu ajn fari escepte la prokuroron kaj lian edzinon,” sinjorino Scharling flustras. ”Ni ja devas gardi ŝin.
Speciale en tiu ĉi nokto, kiam tiom da ŝiaj amikoj estas tie ĉi, du viroj sidas postene ekster la pordo, kaj estas fermite, tiel ke neniu povas eniri al ŝi. Sed se iu elprenus ŝin, grafino, tiam ni tre ĝojus, kaj Scharling kaj mi.”
”ĉu mi ne rajtas iri al ŝi?” la juna grafino diras.
Sinjorino Scharling fervore prenas ŝian manradikon kaj elkondukas ŝin. En la vestiblo ili surmetas ŝalojn kaj rapidas trans la korton.
”Ne estas certe, ke ŝi eĉ parolos al ni,” la edzino de la prokuroro diras. ”Sed ŝi tamen vidos, ke ni ne forgesis ŝin.”
Ili venas en la unuan ĉambron de la flankdomo, kie la du viroj sidas gardante ĉe la fermita pordo, kaj sen malhelpo eniras al la majorino. ŝi loĝas en granda ĉambro plena de tek-179
GÖSTA BERLING
eLIBRO
siloj kaj aliaj iloj. Efektive oni uzas ĝin kiel teksĉambron, sed
ĝi havas kradon antaŭ la fenestro kaj fortikajn serurojn sur la pordo, por ke oni en ekstrema okazo povu uzi ĝin kiel arestejon.
Tie la majorino daŭrigas sian iradon sen tre atenti pri ili.
ŝi faras longan iradon en tiuj tagoj. ŝi povas memori nur ke ŝi iras la dudek mejlojn norden al sia patrino, kiu loĝas en la arbaroj de Elvdalen kaj atendas ŝin. ŝi neniam havas tempon por ripozi. ŝi devas iri. Senĉesa urĝo pelas ŝin. ŝia patrino estas pli ol naŭdekjara. Baldaŭ ŝi mortos.
ŝi mezuras la plankon laŭulne, kaj nun ŝi kalkulas la dis-tancon, sumigante la ulnojn en klaftojn kaj la klaftojn en duonmejlojn kaj mejlojn.
Peza kaj longa ŝajnas al ŝi la vojo, sed tamen ŝi ne kuraĝas ripozi. ŝi vadas tra profundaj neĝamasoj. ŝi aŭdas super si la susuron de la eternaj arbaroj, kiam ŝi iras. ŝi paŭzas en la dometo de finno kaj en la branĉkabano de karbigisto. Kelkiam, kiam homo ne troviĝas dum multaj mejloj, ŝi devas rompi branĉojn por kuŝejo kaj ripozi sub la radiko de falinta piceo.
Kaj fine ŝi atingis la celon, finiĝis la dudek mejloj, la arbaro maldensiĝas, kaj ruĝaj loĝodomoj staras ĉirkaŭ neĝokovrita korto. Klarälven fluas en vico da torentetoj, kaj la bone konata muĝo sciigas al ŝi, ke ŝi estas hejme.
Kaj ŝia patrino, kiu ekvidas ŝin alveni, almozpetantan kiel ŝi volis, venas renkonte al ŝi.
Kiam la majorino atingis tion, ŝi ĉiam levas la okulojn, rigardas ĉirkaŭen, vidas la fermitan pordon kaj scias, kie ŝi estas.
Tiam ŝi demandas sin, ĉu ŝi komencas freneziĝi, kaj eksidas 180
GÖSTA BERLING
eLIBRO
por pensi kaj ripozi. Sed post tempeto ŝi ree komencas, sumigas ulnojn kaj klaftojn en duonmejlojn kaj mejlojn, faras mallongajn paŭzojn en finnaj dometoj kaj dormas nek tage nek nokte, ĝis ŝi ree finiris la dudek mejlojn.
Dum la tuta tempo en arestejo ŝi preskaŭ neniam dormis.
Kaj la du virinoj, kiuj venis por viziti ŝin, rigardas ŝin kun timo.
La juna grafino poste ĉiam memoras ŝin, kia ŝi iris tie. ŝi poste ofte vidas ŝin en siaj sonĝoj kaj vekiĝas de la bildo kun la okuloj plenaj de larmoj kaj ĝemo sur la lipoj.
La maljunulino estas timige nezorgita, la hararo ŝajnas maldensa, hartufetoj elstaras el la maldika plekto. La vizaĝo estas malfirma kaj maldika, la vestoj senordaj kaj ĉifonaj. Sed samtempe ŝi tiom konservas de la altestaranta, al ĉiu ordonanta estrino, ke ŝi vekas ne nur kompaton sed ankaŭ respekton.
Sed kion la grafino klare memoris, tio estis la okuloj el-kaviĝintaj, kun la rigardo alinterne, ankoraŭ ne perdintaj la lumon de prudento sed preskaŭ pretaj estingiĝi kaj kun fajrero de sovaĝeco briletanta en la profundo, tiel ke oni teruriĝis kaj timis, ke la maljunulino en la posta momento atakos onin, kun la dentoj pretaj por ekmordo, la fingroj por grata-do.
Ili staris tie sufiĉe longe, kiam la majorino subite haltas antaŭ la juna virino kaj severe rigardas ŝin. La grafino faras paŝon malantaŭen kaj prenas la brakon de sinjorino Scharling.
La trajtoj de la majorino tuj ekhavas vivon kaj esprimon, kaj ŝi rigardas en la mondon kun plena prudento.
181
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Ho ne, ho ne,” ŝi diras kaj ridetas, ”tiel malbone ankoraŭ ne estas, mia kara juna sinjorino.”
ŝi nun petas ilin eksidi kaj ankaŭ mem eksidas. ŝi prenas mienon de malnovtempa grandiozo, konata de la grandaj regaloj en Ekeby kaj la reĝaj baloj en la guberniestra sidejo en Karlstad. Ili forgesas la ĉifonojn kaj la arestejon kaj vidas nur la plej fieran kaj riĉan sinjorinon en Vermlando.
”Mia kara grafino!” ŝi diras. ”Kio povas igi viri forlasi la dancon por viziti solan maljunulinon kiel min? Certe vi estas tre bona.”
Grafino Elisabet ne povas respondi. Emocio sufokas ŝian voĉon. Sinjorino Scharling respondas anstataŭ ŝi, ke ŝi ne povis danci, ĉar ŝi pensis pri la majorino.
”Kara sinjorino Scharling,” la majorino respondas, ”ĉu mi nun atingis tiun staton, ke mi ĝenas la ĝojon de la junaj homoj? Vi ne ploru pro mi, mia kara juna grafino,” ŝi daŭrigas.
”Mi estas malica maljuna virino, kiu meritas mian sorton. Vi ne opinias, ke estas juste bati sian patrinon?”
”Ne, sed …”
La majorino interrompas ŝin kaj karese ŝovas la krispan, helan hararon supren de ŝia frunto.
”Infano, infano,” ŝi diris, ”kiel vi povis edziniĝi kun la stulta Henrik Dohna?”
”Sed mi amas lin.”
”Mi vidas kiel estas, mi vidas kiel estas,” la majorino diras.
”Bonkonduta infano kaj nenio pli, ploras kun la ĉagrenitoj kaj ridas kun la gajuloj. Kaj povas diri nur ’jes’ al la unua, kiu diras: ’Mi amas vin’. Jes ja. Nun eniru kaj dancu, mia kara juna grafino! Dancu kaj estu gaja! Ekzistas nenio malbona en vi.”
182
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Sed mi volas fari ion por vi.”
”Infano,” la majorino diras solene. ”En Ekeby loĝis maljuna virino, kiu tenis la ventojn de la ĉielo kaptitaj. Nun ŝi estas kaptita, kaj la ventoj estas liberaj. ĉu strange, ke ŝtormo iras tra la lando?
Mi, kiu estas maljuna, vidis ĝin antaŭe, grafino. Mi konas
ĝin. Mi scias, ke la muĝeganta ŝtormo de Dio atakos nin. Iam
ĝi flugas tra la grandaj regnoj, iam tra la malgrandaj forgesitaj lokoj. La ŝtormo de Dio forgesas neniun. ¯i atakas kaj grandajn kaj malgrandajn. Estas grandioze vidi, kiel alvenas la ŝtormo de Dio.
ŝtormo de Dio, benita ventego de la Sinjoro, blovu tra la mondo! Voĉoj en la aero, voĉoj en la akvo, sonu kaj timigu!
Igu muĝeganta la ŝtormon de Dio! Igu terura la ŝtormon de Dio! La ŝtormoj flugu tra la lando, ataku ŝanceliĝantajn murojn, rompu la serurojn, kiuj rustis, kaj la domojn, kiuj klini-
ĝas faleme!
Angoro kovros la landon. La birdaj nestetoj falos de sia loko sur la branĉo. La akcipitra nesto en la supro de la pino kun granda muĝo estos ŝirata teren, kaj ĝis en la gufonesto en la montofendo! La vento siblos per sia draklango.
ŝajnis al ni, ke ĉio estas bona ĉe ni, sed ne estis tiel. Certe la ŝtormo de Dio estas bezonata. Mi komprenas tion, kaj mi ne plendas. Mi nur volus, ke mi povus iri al mia patrino.”
Subite forto mankas al ŝi.
”Nun iru, juna virino!” ŝi diras. ”Mi ne havas tempon plu.
Mi devas iri. Nun iru, kaj gardu vin kontraŭ tiuj, kiuj rajdas sur la ŝtormnuboj!”
Post tio ŝi ree komencas iri. La trajtoj malfirmiĝas, la rigar-183
GÖSTA BERLING
eLIBRO
do turniĝas alinterne. La grafino kaj sinjorino Scharling devas forlasi ŝin.
Kiam ili denove estas ĉe la dancantoj, la juna grafino tuj iras al Gösta Berling.
”La majorino salutas vin, sinjoro Berling,” ŝi diras. ”ŝi atendas, ke vi elprenos ŝin el ŝia malliberejo.”
”ŝi atendu, grafino.”
”Ho, helpu ŝin, sinjoro Berling!”
La rigardo de Gösta malheliĝas. ”Ne,” li diras, ”kial mi helpu ŝin? ĉu mi ŝuldas dankon al ŝi? ĉio, kion ŝi faris por mi, alportis al mi malbonon.”
”Sed, sinjoro Berling …”
”Se ŝi ne estus,” li diras kolereme, ”mi nun dormus norde sub la eternaj arbaroj. ĉu mi ŝuldas riski la vivon por ŝi, pro tio ke ŝi faris min kavaliro en Ekeby? ĉu vi kredas, ke tiu ofico donas multan gloron?”
La juna grafino turnas sin de li sen respondi. ŝi estas kolera.
ŝi iras al sia loko kun maldolĉaj pensoj pri la kavaliroj. Tien ĉi ili venis kun kornoj kaj violonoj kaj intencas, ke la arĉoj frotu la kordojn, ĝis la arĉharoj estos eluzitaj, sen pensi pri tio, ke la gajaj tonoj atingos la aĉan ĉambron de la kaptitino. Tien ĉi ili venas por danci, ĝis la ŝuplandoj polviĝos, kaj ne pensas pri tio, ke ilia maljuna bonfarantino povas vidi iliajn ombrojn preterdanci malantaŭ la vaporkovritaj vitroj. Ho, kiel griza kaj malbela fariĝis la mondo! Ho, kian ombron la mizero kaj malmoleco ĵetis en la ani mon de la juna grafino!
Post tempeto Gösta venas por inviti ŝin al danco. ŝi tuj rifuzas.
184
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”ĉu vi ne volas danci kun mi, grafino?” li demandas kaj tre ruĝiĝas.
”Nek kun vi nek kun iu alia el la kavaliroj de Ekeby” ŝi diras.
”Ni do ne indas tiun honoron?”
”Ne estas honoro, sinjoro Berling. Sed mi ne trovas plezuron en danco kun tiuj, kiuj forgesas ĉiujn ordonojn de la dan-kemo.”
Gösta jam turniĝis sur la kalkanumo.
Multaj aŭdas kaj vidas tiun scenon. ĉiuj pravigas la grafinon. La sendankeco kaj senkoreco de la kavaliroj al la majorino vekis ĝeneralan inciton.
Sed en tiuj tagoj Gösta Berling estas pli danĝera ol sovaĝa besto en la arbaro. Post kiam li venis de la ĉaso kaj trovis, ke Marianne estas for, lia koro estis kiel dolora vundo. Li sentas emon fari al iu krudan maljuston kaj disvastigi en grandaj rondoj malĝojon kaj suferon.
Se ŝi tiel volas, li diras al ŝi, tiam okazu kiel ŝi volas. Sed ŝi ne plendu pri sia propra rolo. La juna grafino ŝatas esti for-rabata. ŝi plene kontentiĝos. Li ne malŝatas aventuron. Dum ok tagoj li estis malfeliĉa pro virino. Tiu tempo povas sufiĉi.
Li vokas Beerencreutzon, la kolonelon, kaj Kristianon Bergh, la fortan kapitanon, kaj la inertan kuzon Kristoffer, kiu neniam hezitas antaŭ freneza aventuro, kaj interkonsiliĝas kun ili pri tio, kiel oni venĝu la ofenditan honoron de la kavaliroj.
Venas la fino de la festo. Longa vico da sledoj veturas sur la korton. La sinjoroj surmetas la peltojn. La sinjorinoj serĉas siajn vestojn en la terura intermiksiĝo, de la vestĉambro.
La juna grafino urĝas forlasi tiun malŝatatan balon. ŝi pretiĝas kiel unua el la virinoj. Kun rideto ŝi staras meze sur la 185
GÖSTA BERLING
eLIBRO
planko kaj rigardas la konfuzon, kiam la pordo malfermiĝas kaj Gösta Berling montriĝas sur la sojlo.
Tamen neniu viro rajtas eniri tiun ĉambron. Maljunaj sinjorinoj staras tie kun maldensaj haroj, formetinte la ornaman-tajn ĉapojn. Kaj la junaj suprenfaldis la jupojn sub la peltoj, por ke la rigidaj krispgarnaĵoj ne ĉifiĝu dum la veturo.
Sed sen atento pri la haltigaj krioj Gösta Berling kuras al la grafino kaj kaptas ŝin.
Li levas ŝin sur siaj brakoj kaj kuras el la ĉambro en la vestiblon kaj de tie eksteren sur la peronon kun ŝi.
La krioj de la surprizitaj virinoj ne povis haltigi lin. Kiam ili postkuras lin, ili vidas nur kiel li ĵetas sin en sledon kun la grafino sur la brakoj. Ili aŭdas la veturigiston klaki per la vipo kaj vidas la ĉevalon ekkuri. Ili konas la veturigiston — estas Beerencreutz. Ili konas la ĉevalon — estas Don Juan. Kaj en profunda maltrankvilo pri la sorto de la grafino ili vokas la virojn.
Tiuj ne foruzas tempon per multaj demandoj sed kuras al la sledoj. Kun la grafo kiel unua ili persekutas la virinraban-ton.
Sed tiu kuŝas en la sledo, firmtenante la junan grafinon.
ĉiun malĝojon li forgesis, kaj ebria de la ekstaziga plezuro de la aventuro li per plena gorĝo kantas kanton pri amo kaj rozoj.
Li forte premas ŝin al si, sed ŝi ne provas fuĝi. ŝia vizaĝo kuŝas ĉe lia brusto, blanka kaj rigida.
Ho, kion viro faru, kiam li havas palan, komplatindan viza-
ĝon tiel proksime al si, kiam li vidas flankenŝovitaj la helajn harojn, kiuj alitempe ombras la blankan, radian frunton, kiam 186
GÖSTA BERLING
eLIBRO
la palpebroj peze fermiĝis super la petola brileto de la grizaj okuloj?
Kion viro faru, kiam la ruĝaj lipoj paliĝas sub liaj okuloj?
Kisi, kompreneble kisi la paliĝantajn lipojn, la fermitajn okulojn, la blankan frunton.
Sed jen la juna virino vekiĝas. ŝi provas liberiĝi. ŝi estas kiel streĉita risorto. Per sia tuta forto li devas batali kontraŭ ŝi, por ke ŝi ne ĵetu sin el la sledo. Fine li devige lokas ŝin, subigitan kaj tremantan, en angulon de la sledo.
”Jen!” Gösta tiam diras tute trankvile al Beerencreutz. ”La grafino estas la tria, kiun Don Juan kaj mi forkondukas en tiu ĉi vintro. La aliaj pendis kisante ĉirkaŭ mia kolo, sed tiu ĉi nek ŝatas esti kisata de mi nek volas danci kun mi. ĉu vi povas kompreni la virinojn, Beerencreutz?”
Sed kiam Gösta forveturis de la domo, kiam la virinoj kriis kaj la viroj blasfemis, kiam la sonorilaroj sonoris kaj la vipoj klakis kaj ĉio estis kriado kaj konfuzo, tiam konsterniĝis la viroj, kiuj gardis la majorinon.
”Kio okazas?” ili pensis. ”Kial oni krias?”
Subite la pordo malfermiĝis, kaj voĉo kriis al ili: ”ŝi estas for. Jen li forveturas kun ŝi.”
Kiel frenezaj ili kuris eksteren, sen priatenti ĉu la majorino aŭ iu alia estas for. Bonŝanco favoris ilin, tiel ke ili eĉ trovis lokon en forrapidanta sledo. Kaj ili longe veturis, antaŭ ol ili eksciis, kiun oni persekutas.
Sed Bergh kaj kuzo Kristoffer en plena trankvilo iris al la pordo, rompis la seruron kaj malfermis por la majorino.
”Vi estas libera,” ili diris.
ŝi elvenis. Ili staris ambaŭflanke de la pordo, rektaj kiel bastonoj, kaj ne rigardis ŝin.
187
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Vi havas ĉevalon kaj sledon tie ĉi ekstere.”
Tiam ŝi eliris, eksidis en la sledo kaj forveturis.
Neniu persekutis ŝin. Neniu sciis, kien ŝi veturis.
Don Juan rapidas malsupren sur la deklivoj de Broby al la glacikovrita surfaco de Löven. La fiera kuranto flugas antaŭ-
en. Freŝiga, glacimalvarma aero pretersiblas la vangojn de la veturantoj. Tintas la sonoriloj. Brilas la luno kaj la steloj. La neĝo kuŝas blublanka kaj brilas per propra lumo.
Gösta sentas poeziajn pensojn vekiĝi en si. ”Beerencreutz,”
li diras,” jen, tio ĉi estas la vivo. Kiel Don Juan forrapidas kun tiu ĉi juna virino, tiel la tempo forrapidas kun la homo. Vi estas la neceso, kiu gvidas la veturon. Mi estas la deziro, kiu katenas la volon. Kaj jen la senforta estas tirata pli kaj pli pro-funden.”
”Ne babilu!” Beerencreutz tondras. ”Jen ili persekutas nin.”
Kaj per siblantaj vipobatoj li instigas Don Juanon al pli kaj pli furioza rapido.
”Tie estas la lupoj, tie ĉi la kaptaĵo!” Gösta krias. ”Don Juan, knabo mia, imagu, ke vi estas juna alko! Kuru tra arbus-taj densejoj, vadu tra marĉoj, saltu de la montodorso en la klaran lagon; transnaĝu ĝin kun kuraĝe levita kapo, kaj malaperu, malaperu en la savanta krepusko de la picea arbaro!
Kuru, Don Juan, maljuna virinrabanto! Kuru kiel juna alko!”
¯ojo plenigas lian sovaĝan koron dum la fluganta veturo.
Jubila kanto estas al li la krioj de la persekutantoj. ¯ojo plenigas lian sovaĝan koron, kiam li sentas, ke la korpo de la grafino tremas pro teruro, kiam li aŭdas ŝiajn dentojn klaki.
Subite malfiksiĝis la fera preno, per kiu li tenis ŝin. Li ekstaras en la sledo kaj svingas sian ĉapon.
”Mi estas Gösta Berling,” li krias, ”sinjoro de dekmil kisoj 188
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kaj dektrimil amleteroj. Hura por Gösta Berling! Kaptu lin tiu, kiu povas!”
Kaj en la posta momento li flustras en la orelon de la grafino:
”ĉu la rapido ne estas bona? ĉu la veturo ne estas reĝa?
Post Löven kuŝas Venern. Post Venern kuŝas la maro, ĉie senfinaj vastoj de klara, blunigra glacio, kaj post tio brila mondo. Ruliĝantaj tondroj en la frostiĝanta glacio, akraj krioj malantaŭ ni, falsteloj en la alto kaj tintantaj sonoriloj antaŭ ni!
Antaŭen! ĉiam antaŭen! ĉu vi ŝatas fari tiun veturon, juna, bela sinjorino?”
Li lasis ŝin libera. ŝi forte forpuŝas lin de si.
En la posta momento ŝi trovas lin genuanta ĉe ŝiaj piedoj.
”Mi estas aĉulo, aĉulo! Kial vi incitis min? Vi tie staris tiel fiera kaj bela, kaj kredis, ke kavalira mano ne povos atingi vin.
ĉielo kaj tero amas vin. Vi ne devus pligrandigi la ŝarĝon de tiuj, kiujn ĉielo kaj tero malestimas.”
Li altiras ŝiajn manojn kaj metas ilin al sia vizaĝo.
”Se vi nur scius,” li diras, ”kion signifas scii, ke oni estas forpuŝita! Oni ne konsideras, kion oni faras. Ne, ne konsideras.”
En la sama momento li rimarkas, ke ŝi havas nenion sur la manoj. Li tiam eltiras el la poŝo paron da grandaj ledaj gantoj kaj metas ilin sur ŝiajn manojn.
Je tio li subite fariĝis tute trankvila. Li eksidas orde en la sledo, kiel eble plej malproksime de la juna grafino.
”Ne timu, grafino,” li diras. ”ĉu vi ne vidas, kien ni veturas? Vi ja povas kompreni, ke ni ne kuraĝas fari ion malbonan al vi.”
ŝi, kiu preskaŭ freneziĝis pro teruro, vidas nun, ke ili jam 189
GÖSTA BERLING
eLIBRO
transveturis la lagon, kaj ke Don Juan penas supren sur la krutaj deklivoj de Borg.
Ili haltigas la ĉevalon antaŭ la perono de la grafa domo, kaj la juna grafino iras el la sledo ĉe la pordo de sia propra hejmo.
Sed kiam elrapidantaj servistoj ĉirkaŭas ŝin, ŝi rericevas kuraĝon kaj ekvilibron.
”Zorgu pri la ĉevalo, Anderson!” ŝi diras al la veturigisto.
”Tiuj ĉi sinjoroj, kiuj veturigis min hejmen, certe bonvolas eniri por tempeto? La grafo tuj venos.”
”Kiel vi deziras, grafino,” Gösta Berling diras kaj tuj iras el la sledo. Sen heziti eĉ momenton Beerencreutz ĵetas la kondukrimenojn. La juna grafino iras antaŭ ili kaj kun malbone kaŝita malica ĝojo kondukas ilin en la salonon.
La grafino atendis, ke ili hezitos antaŭ la propono atendi ŝian edzon.
Ili do ne scias, kiel severa kaj justa homo li estas. Ili ne timas la ekzamenon, kiun li faros kun ili, kiuj perforte kaptis ŝin kaj devigis ŝin veturi kun ili. ŝi volas aŭdi lin malpermesi al ili iam ajn plu meti siajn piedojn en ŝian hejmon.
ŝi volas vidi lin voki la servistojn por montri la kavalirojn kiel homojn, kiujn ili neniam plu enlasu tra la pordoj de Borg.
ŝi volas aŭdi lin esprimi sian malestimon ne nur pro tio, kion ili faris al ŝi, sed ankaŭ pro ilia konduto al la maljuna majorino, ilia bonfarantino.
Li, kiu estas por ŝi nur amemo kaj mildeco, li levos sin en justa severo kontraŭ ŝiaj persekutantoj. La amo donos fajron al lia parolo. Li, kiu protektis kaj gardis ŝin kiel estaĵon de pli delikata specimeno ol ĉiu alia, li ne toleros, ke krudaj viroj atakis ŝin kiel rabobirdoj la paseron. ŝi ardis pro venĝavido.
190
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Beerencreutz, la kolonelo kun la densaj, blankaj lipharoj, tamen sentime iris en la salonon kaj al la fajro, kiu ĉiam devis bruli, kiam la grafino venis hejmen de festeno.
Gösta restis en la malhelo apud la pordo kaj silente rigardis la grafinon, dum la servistoj liberigis ŝin de la supervestoj.
Kiam li tiel rigardis la junan virinon, li fariĝis pli ĝoja, ol li estis dum multaj jaroj. Tio fariĝis tute klara al li, tio estis kon-vinka kiel revelacio, kvankam li ne komprenis, kiel li eltrovis
ĝin, ke ŝi portas en si la plej belan animon.
Ankoraŭ ĝi estas ligita kaj dormetas, sed certe ĝi liberiĝos.
Li tiel ĝojis, ke li ektrovis, ke tiom da pureco, pieco kaj senkulpeco troviĝas plej interne en ŝi. Li preskaŭ ekridis pri ŝi, ĉar ŝi aspektis tiel kolera kaj staris kun flamantaj vangoj kaj kuntiritaj brovoj.
”Vi ne scias, kiel milda kaj bona vi estas,” li pensis.
Tiu flanko de ŝia estaĵo, kiu estas turnita al la ekstera mondo, neniam povos plene reprezenti ŝian internon, li pensis.
Sed de tiu momento Gösta Berling devis esti ŝia servanto, kiel oni devas servi al ĉio bela kaj dieca. Jes, li eĉ ne povis penti, ke li ĵus agis tiel perforte al ŝi. Se ŝi ne tiel timus, se ŝi ne forpuŝus lin tiel kolereme, se li ne perceptus, kiel ŝia tuta estaĵo tremas pro lia krudeco, tiam li ne scius, kia bela kaj nobla animo loĝas en ŝi.
Li ne povis kredi tion antaŭe. ŝi estis ja nur dancemo kaj gajeco. Kaj krome ŝi edziniĝis al la stulta grafo Henrik.
Jes, li estos ŝia sklavo ĝis la morto: hundo kaj sklavo, kiel kutimis diri kapitano Kristian, kaj nenio pli.
Gösta Berling sidis ĉe la pordo kaj kun falditaj manoj faris ian diservon. De tiu tago, kiam li unuafoje sentis la fajrolangon de inspiro flami super si, li ne spertis tian sanktecon en 191
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sia animo. Li ne lasis ĝeni sin kvankam grafo Dohna envenis kun amaso da homoj, kiuj blasfemis kaj lamentis pro la pa-jacaĵo de la kavaliroj.
Li lasis al Beerencreutz akcepti la ŝtormon. Hardita de multaj aventuroj tiu en flegma trankvilo staris ĉe la fajro. Li suprenmetis la piedon sur la kamenkradon, apogis la kubuton sur la genuo kaj la mentonon sur la mano kaj rigardis la en-
ŝtormantojn.
”Jen, kion signifas ĉio ĉi?” la malgranda grafo tondris al li.
”Signifas, ke tiel longe, ke troviĝas virinoj sur la tero, tiel longe ankaŭ troviĝas idiotoj, kiuj dancas laŭ ilia fajfilo.”
La vizaĝo de la juna grafo ruĝiĝis.
”Mi demandas, kion signifas tio ĉi?” li ripetis.
”Tion demandas ankaŭ mi,” Beerencreutz mokis. ”Mi demandas, kion signifas, ke la grafino de Henrik Dohna ne volas danci kun Gösta Berling.”
La grafo turnis sin demande al sia edzino.
”Mi ne povis, Henrik,” ŝi diris. ”Mi ne povis danci kun li aŭ kun iu el ili. Mi pensis pri la majorino, kiun ili lasis suferi en malliberejo.”
La malgranda grafo rektigis sian rigidan korpon kaj streĉis supren sian maljunulan kapon.
”Ni kavaliroj,” Beerencreutz diris, ”permesas al neniu malhonori nin. Kiu ne volas danci kun ni, tiu devas veturi kun ni.
La grafino ne suferis domaĝon, kaj per tio la afero povas esti finita.”
”Ne!” la grafo diris. ”Per tio ĝi ne povas esti finita. Estas mi, kiu respondas pri la agoj de mia edzino. Nun mi demandas, kial Gösta Berling ne turnis sin al mi por ricevi kompenson, kiam mia edzino ofendis lin.”
192
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Beerencreutz ridetis.
”Mi demandas!” la grafo ripetis.
”Oni ne petas permeson de la vulpo senfeligi ĝin,” Beerencreutz diris.
La grafo metis la manon sur sian mallarĝan bruston.
”Oni diras pri mi, ke mi estas justa homo,” li diris. ”Mi povas juĝi miajn servistojn. Kial mi ne povus juĝi mian edzinon?
La kavaliroj ne havas rajton juĝi ŝin. Mi nuligas la punon, kiun ili faris al ŝi. ¯i neniam ekzistis, ĉu vi komprenas, sinjoroj. ¯i neniam ekzistis.”
La grafo elkriis la vortojn en plej alta falseto. Beerencreutz sendis rapidan rigardon al la ĉeestantoj. Eĉ ne unu el ili —
Sintram, Daniel Bendix, Dahlberg kaj la ceteraj, kiuj kuniris en la domon — subridetis pri tio, kiel li superruzis la stultan Henrikon Dohna.
La juna grafino ne tuj komprenis. Kion oni rigardu kiel nenion? ŝia angoro, la krudaj prenoj de la kavaliroj sur ŝia delikata korpo, la sovaĝa kanto, la sovaĝaj vortoj, la sovaĝaj kisoj, ĉu ĉio tio ne okazis? ĉu en tiu ĉi vespero do ekzistas nenio, super kio la griza krepuskodiino ne regas.
”Sed, Henrik …”
”Silentu!” li diris. Kaj li rektigis sin por fari punparolon al ŝi. ”Ve al vi, ĉar vi, kiu estas virino, volis fari vin juĝanto de viroj!” li diras. ”Ve al vi, ĉar vi, kiu estas mia edzino, kuraĝas ofendi iun, kies manon mi volonte premas! Kiom koncernas vin, ke la kavaliroj metis la majorinon en arestejon? ĉu ili ne pravas? Vi neniel povas kompreni, kiel viro devas koleri en la profundo de sia animo, kiam li ekscias pri malfidelo de virinoj. ĉu vi mem intencas iri la malbonan vojon, ĉar vi defendas tian virinon?”
193
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Sed, Henrik …”
ŝi ĝemis kiel infano kaj etendis la brakojn kvazaŭ por defendi sin kontraŭ la malbonaj vortoj. Eble ŝi neniam antaŭe aŭdis tiel malbonajn vortojn direktitaj al ŝi. ŝi estis tiel malforta inter tiuj krudaj viroj, kaj jen ŝia sola defendanto turnis sin kontraŭ ŝi. Neniam plu ŝia koro havos forton ĵeti lumon sur la mondon.
”Sed, Henrik, estas ja vi, kiu devus defendi min!”
Gösta Berling atentis nun, kiam estis tro malfrue.
Vere li ne sciis kion fari. Li tre emis helpi ŝin. Sed li ne kura-
ĝis starigi sin inter edzon kaj edzinon.
”Kie estas Gösta Berling?” la grafo demandis.
”Jen!” Gösta diris. Kaj li faris mizeran provon forŝerci la aferon. ”ŝajnas, ke vi faris paroladon, kaj mi ekdormis. Kion vi diras, grafo, ĉu ni ne veturu hejmen nun, por ke vi povu enlitiĝi?”
”Gösta Berling, ĉar mia grafino rifuzis danci kun vi, mi ordonas, ke ŝi kisu vian manon kaj petu vin pri pardono.”
”Kara grafo Henrik,” Gösta diris ridetante, ”ne decas por juna virino kisi tiun ĉi manon. Hieraŭ ĝi estis ruĝa de sango de pafita alko, lastnokte nigra de fulgo post batalo kontraŭ karbigisto. Vi diris noblan kaj altaniman juĝon. Tio sufiĉas.
Venu, Beerencreutz!”
La grafo baris lian vojon.
”Ne iru!” li diris. ”Mia edzino devas obei min. Mi volas, ke mia edzino sciu la sekvon de tro memdecida ago.”
Gösta restis ne sciante kion fari. La grafino staris tute pala; sed ŝi ne movis sin.
”Iru!” la grafo diris.
”Henrik, mi ne povas.”
194
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Vi povas,” la grafo diris akre. ”Vi povas. Sed mi scias, kion vi volas. Vi volas devigi min batali kontraŭ tiu viro, pro tio ke vi kaprice ne ŝatas lin. Bone, se vi ne volas kompensi lin, mi faros tion. ĉiam plaĉas al vi, virinoj, se viroj estas mortigataj pro vi. Via estas la kulpo, sed vi ne volas rebonigi ĝin. Sekve mi devas fari tion. Mi duelos, mia grafino. Post kelkaj horoj mi estos sanga kadavro.”
ŝi sendis al li longan rigardon. Kaj ŝi vidis lin tia, kia li estis: stulta, malkuraĝa, krevanta pro fiero kaj vanteco, la plej mizera el homoj.
”Trankviliĝu!” ŝi diris. Kaj ŝi fariĝis malvarma kiel glacio.
”Mi faros tion.”
Sed jen Gösta Berling tute senprudentiĝis.
”Vi ne faru, grafino! Ne, vi ne faru. Vi estas ja nur infano, malforta, senkulpa infano, kaj vi kisus mian manon! Vi havas tiel puran, belan animon. Mi neniam plu proksimiĝos al vi.
Ho, neniam plu! Mi portas morton kaj detruon al ĉio bona kaj senkulpa. Vi ne tuŝu min. Mi tremas pro vi kiel fajro pro akvo.
Vi ne faru!”
Li metis la manojn malantaŭ la dorson.
”Ne gravas al mi plu, sinjoro Berling. Nun ne gravas plu.
Mi petas vian pardonon. Mi petas, permesu al mi kisi vian manon!”
Gösta ankoraŭ tenis siajn manojn sur la dorso. Li rigardis la situacion. Li proksimiĝis al la pordo.
”Se vi ne akceptas la kompenson, kiun proponas mia edzino, tiam mi devos batali kontraŭ vi, Gösta Berling, kaj krome devos meti sur ŝin alian pli malfacilan punon.”
La grafino skuis la ŝultrojn. ”Li ja estas freneza pro mal-195
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kuraĝo,” ŝi flustris. ”Lasu tion okazi! Estas sensignife, ke mi humiliĝos. Tion vi ja volis dum la tuta tempo.”
”ĉu mi volis tion? ĉu vi kredas, ke mi volis tion? Nu, se mi ne havos manojn plu por kisi, tiam vi tamen vidos, ke mi ne volis tion,” li diris.
Li kuris al la fajro kaj etendis siajn manojn en ĝin. La flamoj envolvis ilin, la haŭto krispigis, la ungoj krakis. Sed en la sama sekundo Beerencreutz kaptis lian nukon kaj sengarde ĵetis lin for en la ĉambron. Li faletis kontraŭ seĝo kaj sidiĝis.
Li preskaŭ hontis pro tiel stulta faro. ĉu ŝi ne kredos, ke li faris tion nur fanfarone? Fari tion en la homplena ĉambro devus ja aspekti kiel stulta fanfarono. Ekzistis ja neniom da danĝero.
Antaŭ ol li trovis tempon por leviĝi, la grafino genuis apud li. ŝi prenis la ruĝajn, fulgajn manojn kaj rigardis ilin.
”Mi kisos ilin, kisos ilin,” ŝi diris, ”tuj kiam ili ne estos tro sentemaj kaj doloraj!” kaj la larmoj fluis el ŝiaj okuloj, dum ŝi vidis la brulvezikojn leviĝi sub la fajrolekita haŭto.
Tiel li fariĝis por ŝi kiel revelacio de nekonata grandioze-co. Ke tiuj aferoj ankoraŭ povas okazi sur la tero, ke io tia povas okazi por ŝi! Ho, kia viro tamen estas tiu, kapabla fari ĉion, grandega en bono kiel en malbono, viro de la grandfaroj, de la fortaj vortoj kaj la brilaj agoj! Heroo, heroo, kreita el alia ŝtofo ol aliaj! Sklavo de kaprico, de momenta deziro, sovaĝa kaj terura, sed posedanto de furioza forto, evitanta nenion.
ŝi estis tre premita dum la tuta vespero, vidis nenion krom malĝojo, kruelo kaj malkuraĝo. Nun ĉio estis forgesita. La juna grafino ree ĝojis pri la vivo. La diino de la krepusko es-196
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tis venkita. La juna grafino vidis lumon kaj kolorojn briligi la mondon.
*
Estis en la sama nokto en la kavalira domo.
Tie ili kriis veon kaj malbenon pri Gösta Berling. La maljunaj sinjoroj volis dormi, sed tio ne estis ebla. Li ne lasis ilin ricevi trankvilon. Ili antaŭtiris la litkurtenojn kiaj estingis la kandelojn, sed estis vane. Li nur babilis.
Nun li sciigis al ili, kia anĝelo estas la juna grafino, kaj kiel li adoras ŝin. Li servos ŝin, adoros ŝin. Nun li estas kontenta pri tio, ke ĉiuj forlasis lin. Nun li povos dediĉi tutan vivon por servi ŝin. Kompreneble ŝi malestimas lin. Sed li estos kontenta kuŝi kiel hundo ĉe ŝiaj piedoj.
ĉu ili atentis pri la insulo Lagön en Löven? ĉu ili vidis, ĝin de sudo, kie la malglata roko leviĝas krutege el la akvo? ĉu ili vidis ĝin de nordo, kie ĝi en neforta dekliveco malaltiĝas al la lago, kaj kie la mallarĝaj sablodunoj, sur kiuj kreskas grandaj, belegaj piceoj, serpentas laŭ la akvorando kaj formas la plej mirindajn lagetojn? Sur la kruta rokopinto, kie ankoraŭ kuŝas restoj de pirata kastelo, li konstruos palacon al la juna grafino, palacon el marmoro. Larĝaj ŝtuparoj, ĉe kiuj flagornamitaj boatoj povos albordiĝi, estos hakataj en la monto al la lago.
Tie estos radiaj salonoj kaj altaj turoj kun oritaj pintoj. Tio estos konvena loĝejo por la juna grafino. La malnova ligna domaĉo sur la terlango de Borg eĉ ne indas, ke ŝi enirus en
ĝin.
Kiam li dum kelka tempo elokventis, jen kaj jen eksonis ronko malantaŭ la flavkvadrataj kurtenoj. Sed la plej multaj blasfemis kaj lamentis pri li kaj liaj malsaĝaĵoj.
197
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Homoj,” li tiam solene diras, ”mi vidas la verdan teron kovrita de homfaritaĵoj aŭ ruinoj de homfaritaĵoj. La pirami-doj pezas sur la tero, la babela turo traboris la ĉielon, la belaj temploj kaj la grizaj kasteloj leviĝis el la polvo. Sed el ĉio konstruita de homaj manoj, kio ne falis aŭ falos? Ho, homoj, ĵetu la masonilon kaj la argilformujon! Sternu la masonistan antaŭtukon sur via kapo kaj ekkuŝu por konstrui la helajn kastelojn de la revoj! Kiom utilas al la spirito temploj el ŝto-no kaj argilo? Lernu konstrui nepere eblajn kastelojn el revoj kaj vizioj!”
Post tio li ridante iris ripozi.
Kiam la grafino post nelonge eksciis, ke la majorino estas liberigita, ŝi faris tagmanĝoregalon por la kavaliroj.
Per tio komenciĝis la longa amikeco inter ŝi kaj Gösta Berling.
198
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKUNUA ĉAPITRO
Fantomrakontoj
Ho, infanoj de tempo estanta!
Mi ne havas ion novan por rakonti al vi, nur tion, kio estas malnova kaj preskaŭ forgesita. Rakontojn mi havas el la infanĉambro, kie la etuloj sidis sur malaltaj taburetoj ĉirkaŭ la fabelrakontantino kun la blanka hararo, aŭ de la ŝtipfajro en ĉambro, kie terlaboristoj kaj farmetistoj sidis parolante, dum vaporo leviĝis el iliaj malsekaj vestoj kaj ili tiris tranĉilojn el ledaj ingoj ĉe la kolo por meti buteron sur dikan, molan panon, aŭ el la salono, kie maljunaj sinjoroj sidis en movi-
ĝantaj balancoseĝoj kaj, vigligitaj de la vaporanta varmgrogo, parolis pri pasintaj tempoj.
Kiam en vintra vespero ĉe la fenestro staris infano, kiu aŭ-
skultis al la fabelrakontantino, al la laboristoj, al la maljunaj sinjoroj, tiam ĝi vidis ne nubojn ĉe la rando de la ĉielo, sed la nuboj estis kavaliroj, kiuj en ŝanceliĝaj unuĉevalaj veturiloj flugas antaŭen sur la firmamento, la steloj estis la vakskandeloj, kiujn oni lumigas en la malnova grafa domo sur la terlango de Borg, kaj la ŝpinilo, kiu zumis en la apuda ĉambro, estas movigata de la maljuna Ulrika Dillner. ĉar la kapo de la infano estis plena de homoj el malnovaj tempoj. Por ili ĝi vivis, pri ili fantaziis.
Sed se oni sendis tian infanon, kies tuta animo estis saturita de rakontoj, tra la malhela subtegmentejo al la provizejo por alporti linon aŭ biskvitojn, tiam la piedetoj rapidegis, 199
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tiam ĝi en fluga rapido venis malsupren sur la ŝtuparo, tra la vestiblo kaj en la kuirejon. ĉar tie supre en la mallumo ĝi devis pensi pri ĉiuj malnovaj historioj, kiujn ĝi aŭdis pri la malica uzinposedanto en Fors, pri tiu, kiu faris interkonsen-ton kun la diablo.
La cindro de la malica Sintram delonge ripozas en la tombejo de Svartsjö, sed neniu kredas, ke lia animo estas vokita al Dio, kiel estas skribite sur la tombolŝtono.
Kiam li vivis, li estis unu el tiuj, al kies hejmo en longaj, pluvaj dimanĉposttagmezoj kelkiam venis peza kaleŝo kun nigraj ĉevaloj. Nigrevestita, eleganta sinjoro iras el la veturilo kaj per kartoj kaj ĵetkubo helpas forpeli la inertajn horojn, kiuj pro sia unuformeco malesperigis la mastron de la domo.
La ludo daŭras ĝis post noktomezo, kaj kiam la fremdulo forveturas en la mateniĝo, li ĉiam postlaslas iun malfeliĉigan adiaŭdonacon.
Kiam Sintram vivis sur la tero, li estis unu el tiuj, kies alvenon sciigas spiritoj. Fantomaĵo antaŭiras ilin: iliaj veturiloj enruliĝas sur la korton, iliaj vipoj klakas, iliaj voĉoj sonas sur la perono, la vestibla pordo malfermiĝas kaj fermiĝas. Hundoj kaj homoj vekiĝas pro la bruo, tiel forta ĝi estas, sed tamen neniu venas: estas nur fantomaĵo, kiu antaŭiras ilin.
Uf, teruraj homoj, kiujn serĉas la malbonaj spiritoj! Kiu estis tiu granda, nigra hundo, kiu aperis en Forsen la tempo de Sintram? ¯i havis terurajn fajrerantajn okulojn kaj longan, sangogutantan langon, kiu tre elpendis el la spireganta faŭko.
Iun tagon, kiam la terlaboristoj ĝuste estis en la kuirejo por tagmanĝi, ĝi gratis sur la pordo, kaj ĉiuj servistinoj kriis pro teruro, sed la plej granda kaj forta el la laboristoj kaptis bru-200
GÖSTA BERLING
eLIBRO
lantan ŝtipon el la kameno kaj ĵetis ĝin en la faŭkon de la hundo.
Tiam ĝi forkuris kun terura blekego, flamoj, kaj fumo ŝprucis el ĝia buŝo, fajreroj kirliĝis ĉirkaŭ ĝi, kaj ĝiaj piedspuroj sur la vojo lumis kiel fajro.
Kaj ĉu ne estis terure, ke ĉiufoje, kiam la uzinposedanto veturis hejmen de vojaĝo, liaj ĉevaloj transformiĝis? Li forveturis kun ĉevaloj, sed venante hejmen en la noktoj li ĉiam havis nigrajn virbovojn antaŭ la veturilo. La homoj loĝantaj apud la ŝoseo vidis la grandajn, nigrajn kornojn konturigi kontraŭ la nokta ĉielo, kiam li preterveturis, kaj aŭdis la ble-kon de la brutoj kaj teruriĝis pro longa vico da fajreroj, kiujn la fendhufoj kaj la radoj aperigis el la seka gruzo.
Jes, vere la piedetoj devis rapidi por trakuri la grandan, malluman subtegmentejon. Imagu, ke aperus el iu nigra angulo io terura, tiu, kies nomon oni ne povas diri. Kiu estus sekura? Li montris sin ne nur por malbonuloj. ĉu Ulrika Dillner ne vidis lin? Kaj ŝi kaj Anna Stjärnhök povis rakonti, ke ili vidis lin.
Amikoj, homidoj, vi, kiuj dancas, vi, kiuj ridas! Mi kore petas vin, dancu singarde, ridu milde, ĉar povos kaŭzi tiom da malfeliĉo, se viaj maldikplandaj silkŝuoj tretos sur sentemajn korojn anstataŭ sur malmolajn tabulojn, kaj via gaja, arĝent-sonora rido povos peli animon en malesperon.
Certe estis tiel, ke la piedoj de la gejunuloj tro peze tretis sur la maljunan Ulrikan Dillner kaj la ridoj sonis tro memfi-de en ŝiaj oreloj, ĉar subite kaptis sin nekontraŭstarebla sopiro al la titoloj kaj dignoj de edziniĝinta virino. ŝi fine diris jes al la longa svatado de la malica Sintram, akompanis lin al Fors kiel lia edzino kaj vivis disigita de la malnovaj amikoj en 201
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Berga, la malnovaj karaj okupoj kaj la malnova maltrankvilo pro ĉiutaga pano.
Tiu geedziĝo okazis rapide. Sintram svatis ĉirkaŭ kristnasko, kaj en februaro okazis la geedziĝa festo. Tiun jaron An-na Stjärnhök loĝis en la hejmo de kapitano Uggla. ŝi bone anstataŭis la maljunan Ulrikan, kaj tiu povis sen konsciencaj riproĉoj eliri por konkeri la titolon de sinjorino.
Sen konsciencaj riproĉoj sed ne sen pento. ŝi transloĝiĝis ne al bona loko: la grandaj, senhomaj ĉambroj estis plenaj de timiga teruro. Kiam malheliĝis, ŝi tuj komencis timtremi kaj teruriĝi. ŝi preskaŭ pereis pro hejmsopiro.
La longaj dimanĉaj posttagmezoj estis pli malfacilaj ol ĉio alia. Ili ŝajnis neniam finiĝi, nek ili nek la longa vico de tur-mentaj pensoj, kiuj trenigis tra ŝia cerbo.
Jen okazis iun tagon en marto, kiam Sintram ne revenis de la preĝejo al la tagmanĝo, ke ŝi iris en la salonon en la supra etaĝo kaj eksidis ĉe la piano. ¯i estis ŝia lasta konsolo. La piano, kun flutludanto kaj paŝtistino pentritaj sur la blanka kovrilo, estis ŝia propra, heredita el ŝia hiejmo. Al ĝi ŝi povis plendi pri sia malfeliĉo, ĝi komprenis ŝin.
Sed ĉu ne estas kaj plorinde kaj ridinde? ĉu vi scias, kion ŝi ludas? Nur polskon, kaj ŝi, kiu estas tiel korfunde ĉagrenita!
ŝi ne scipovas ion alian. Antaŭ ol ŝiaj fingroj rigidiĝis ĉir-kaŭ kirlilo kaj viandtranĉilo, ŝi lernis tiun solan polskon. ¯i restas en ŝiaj fingroj, sed ŝi ne scias ludi alian pecon, nek funebran marŝon, nek pasian sonaton, eĉ ne iun melankolian popolkanton, nur tiun polskon.
¯in ŝi ludas ĉiam, kiam ŝi havas ion por konfidi al la malnova piano. ŝi ludas ĝin kaj kiam ŝi volas plori kaj kiam ŝi 202
GÖSTA BERLING
eLIBRO
volas rideti. Kiam ŝi festis sian edziniĝon, ŝi ludis ĝin, kiam ŝi la unuan fojon venis en sian propran hejmon, kaj same nun.
La malnovaj kordoj ja komprenas ŝin: ŝi estas malfeliĉa, malfeliĉa.
Vojiranto, kiu preterpasas kaj aŭdas la polskon, povus kredi, ke la malica uzinposedanto faras balon por najbaroj kaj parencoj, tiel gaje ĝi sonas. Estas treege vigla kaj gaja melodio. En pasintaj tagoj ŝi per ĝi forludis la malsaton de Berga kaj enludis la gajecon. Kiam ĝi eksonis, ĉiuj devis danci. ¯i rompis la ligaĵon de reumatismo ĉirkaŭ la artikoj kaj logis ok-dekjarajn kavalirojn sur la plankon. La tuta mondo volus danci laŭ tiu polsko, tiel gaje ĝi sonas — sed la maljuna Ulrika ploras.
ŝi havas ĉirkaŭ si murmuremajn kaj grumblemajn servistojn kaj atakemajn bestojn. ŝi sopiras al afablaj vizaĝoj kaj ridetantaj buŝoj. Tiun ŝian senesperan sopiron la gaja polsko devus interpreti.
La homoj malfacile lernas, ke ŝi estas sinjorino Sintram.
ĉiuj nomas ŝin fraŭlino Dillner. Jen, ŝi volas, ke la polskme-lodio klarigu ŝian penton pro la vanteco, kiu igis ŝin ĉasi la titolon de sinjorino.
La maljuna Ulrika Dillner ludas, kvazaŭ ŝi volus rompi la kordojn. Estas tiel multe por supervoĉi: ĝemkrioj de malriĉaj kamparanoj, malbenoj de elturmentitaj farmetistoj, mokridoj de obstinaj servistoj kaj unue kaj laste, la honto esti edzino de malica viro.
Je tiuj tonoj Gösta Berling kondukis la junan grafinon Dohna en la dancon. Marianne Sinclaire kaj ŝiaj multaj admiran-toj dancis laŭ ĝi, kaj la majorino en Ekeby moviĝis laŭ ĝia takto, kiam la bela Altringer ankoraŭ vivis. ŝi vidas ilin paron 203
GÖSTA BERLING
eLIBRO
post paro preterŝvebi, kunligitajn de juneco kaj beleco. Fluo de gajeco iris de ili al ŝi, de ŝi al ili. Estis ŝia polsko, kiu ardigis iliajn vangojn, radiigis iliajn okulojn. Nun ŝi estas disigita de ĉio tio. Sonegu la polsko — tiom da memoroj, tiom da dolĉaj memoroj por supervoĉi!
ŝi ludas por dormigi sian angoron. ŝia koro volas krevi pro teruro, kiam ŝi vidas la nigran hundon, kiam ŝi aŭdas la servistojn flustri pri la nigraj virbovoj. Ree kaj ree ŝi ludas la polskon por dormigi sian angoron.
Tiam ŝi rimarkas, ke ŝia edzo venis hejmen. ŝi aŭdas, ke li venas en la ĉambron kaj eksidas en la balancoseĝo. ŝi tiel bo-ne konas la balanciĝon, kiam la seĝo knaras kontraŭ la planko, ke ŝi eĉ ne rigardas malantaŭ sin.
Dum ŝi ludas, la balanciĝo daŭras. Jen ŝi ne aŭdas plu la tonojn, nur la balanciĝon.
Kompatinda maljuna Ulrika, tiel elturmentita, tiel sola, tiel senhelpa, eraririnta en malamika lando, sen amiko al kiu ŝi povas plendi, sen alia konsolanto ol bruanta piano, kiu respondas al ŝi per polsko!
Sonas kiel ridaĉo en funebra soleno, kiel drinkokanto en preĝejo.
Dum la seĝobalanciĝo pludaŭras, ŝi subite aŭdas, kiel la piano ridas pri ŝia plendo, kaj ŝi ĉesas meze en iu takto. ŝi levas sin kaj rigardas al la seĝo.
Sed en la posta momento ŝi kuŝas sveninta sur la planko.
Ne estis ŝia edzo, kiu sidis en la seĝo, sed iu alia — tiu, kies nomon infanetoj ne kuraĝas diri, tiu, kiu timmortigus ilin, se ili renkontus lin en la soleca subtegmentejo.
ĉu tiu, kies animo estis saturata per rakontoj, iam povos liberigi sin de ilia potenco? La nokta vento hurlas ekstere, fig-204
GÖSTA BERLING
eLIBRO
arbeto35 kaj oleandro vipas la kolonojn de la balkono per siaj rigidaj folioj, la ĉielo volbiĝas nigra super la longaj montoj.
Kaj mi, kiu sidas sola en la nokto kaj skribas, kun lumigita lampo kaj levita kurteno, mi kiu nun estas maljuna kaj devus esti prudenta, mi sentas timtremetojn rampi supren laŭ la spino same kiel kiam mi unuafoje aŭdis tiun ĉi historion, kaj mi senĉese devas levi la okulojn de la laboro por esplori, ĉu iu ne envenis kaj kaŝis sin tie en la angulo; mi devas iri sur la balkonon por rigardi, ĉu nigra kapo ne levas sin super la barilon. Neniam ĝi forlasas min, tiu timo, kiun vekas la malnovaj rakontoj, kiam la nokto estas malluma kaj la soleco profunda. Fine ĝi tiel superregas min, ke mi devas formeti la plumon, ekkuŝi en mia lito kaj tiri la kovrilon super la okulojn.
Estis la granda, sekreta miro de mia infanaĝo, ke Ulrika Dillner vivis post tiu posttagmezo. Mi ne estus vivinta.
Feliĉo estis, ke Anna Stjärnhök tuj poste alveturis al Fors kaj trovis ŝin sur la salona planko kaj revivigis ŝin. Sed pri mi tio ne estus sukcesinta. Mi jam estus mortinta.
Mi deziras al vi, karaj amikoj, ke vi ne bezonu vidi maljunajn okulojn pleniĝi de larmoj.
Aŭ ke vi ne restu senkonsilaj, kiam griza kapo klinas sin al via brusto por ricevi apogon, kiam maljunaj manoj faldiĝas ĉirkaŭ la viaj en silenta preĝo. Vi ne bezonu vidi la maljunajn premitaj de ĉagreno, kiun vi ne povas mildigi!
Kiom signifas la plendo de la junaj? Ili havas forton, ili havas esperon. Sed kia mizero estas, kiam la maljunaj homoj ploras, kia malespero, kiam tiuj, kiuj estis la apogo de viaj junaj tagoj, subiĝas en senpovan plendon!
35 Figarbeto — Ficus elastica.
205
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tie sidis Anna Stjärnhök kaj aŭskultis al maljuna Ulrika, kaj ŝi ne vidas elirejon por ŝi.
La maljunulino ploris kaj tremis. ŝiaj okuloj estis sovaĝaj.
ŝi parolis kaj parolis, foje tre konfuze, kvazaŭ ŝi ne scius, kie ŝi troviĝas. La mil sulketoj, kiuj trakuris sian vizaĝon, estis duoble pli profundaj ol ordinare, la artefaritaj bukloj, kiuj pendis super ŝiaj okuloj, rektiĝis pro la larmoj, kaj la tuta longa, maldika figuro skuiĝis pro plorsingultoj.
Fine Anna devis ĉesigi la plendon. ŝia decido estis preta. ŝi volis rekonduki ŝin kun si al Berga. Vere ŝi estis la edzino de Sintram, sed en Fors ŝi ne povis resti. La uzinposedanto fre-nezigus ŝin, se ŝi restus ĉe li. Anna Stjärnhök decidis forkonduki la maljunan Ulrikan.
Ho, kiel la kompatindulino ĝojis kaj teruriĝi pro tiu decido!
Sed ŝi tute ne kuraĝos forlasi siajn edzon kaj hejmon. Eble li sendos la grandan nigran hundon post ŝi.
Sed Anna Stjärnhök venkis ŝian kontraŭstaron parte per ŝerco, parte per minaco, kaj post duonhoro ŝi sidis apud ŝi en la sledo. Anna kondukis mem, kaj la maljuna Disa tiris la sledon. La vojstato estis aĉa, ĉar granda parto de marto pasis, sed bonefikis al la maljuna Ulrika veturi en la konata sledo per la konata ĉevalo, kiu estis fidela servanto en Berga almenaŭ same longe kiel ŝi.
ĉar ŝi havis bonan humoron kaj kuraĝan animon, tiu maljuna mastrumsklavino, ŝi ĉesis plori, kiam ili veturis preter Arvidstorp, ĉe Högberg ŝi jam ridis, kaj kiam ili veturis preter Munkeby, ŝi rakontadis, kiel estis en ŝia junaĝo, kiam ŝi servis ĉe la grafino en Svanaholm.
Ili nun veturis en la solecan, hommalriĉan regionon norde de Munkeby, sur dekliva kaj ŝtona vojo. La vojo serĉis ĉiujn 206
GÖSTA BERLING
eLIBRO
altaĵojn, kiujn ĝi iel povis atingi, rampis al ilia supro en malrapida kurbiĝo, ĵetis sin malsupren en krutega deklivo, sed rapidis kiel eble plej rekte trans la ebenan valfundon por tuj trovi novan krutaĵon por transgrimpi.
Ili ĝuste veturis supren sur la deklivo de Vastratorp, kiam maljuna Ulrika subite eksilentis kaj forte premis la brakon de Anna. ŝi timrigardis grandan, nigran hundon ĉe la vojrando.
”Vidu!” ŝi diris.
La hundo ekkuris en la arbaron. Anna ne vidis multe de ĝi.
”Veturu,” Ulrika diris, ”kiel eble plej rapide! Nun Sintram ekscios, ke mi forveturis.”
Anna provis forridi ŝian timon, sed ŝi persistis.
”Baldaŭ ni aŭdos liajn sonorilojn, certe. Ni aŭdos ilin an-taŭ ol ni atingos la supron de la plej proksima deklivo.”
Kaj kiam Disa momente ripozis sur la supro de Elovs-backen, aŭdiĝis sonorila tinto malsupre de ili.
La maljuna Ulrika tute freneziĝis pro timo. ŝi tremis, plorsingultis kaj ĝemis kiel ĵus en la salono en Fors. Anna volis plirapidigi Disan, sed tiu nur turnis la kapon kaj rigardis ŝin kun nedirebla miro. ĉu ŝi kredas, ke Disa forgesis, kiam estas tempo por kuri kaj kiam por iri! ĉu ŝi volas instrui ĝin tiri sledon, instrui ĝin, kiu de pli ol dudek jaroj konas ĉiun ŝtonon, ĉiun ponton, ĉiun barilpordon, ĉiun deklivon?
Dume la sonorila tinto pli kaj pli proksimiĝis.
”Estas li, estas li! Mi konas liajn sonorilojn,” la maljuna Ulrika ĝemas.
La tinto pli kaj pli proksimiĝas. Foje ĝi estas tiel nenature forta, ke Anna turnas sin por vidi, ĉu la ĉevalo de Sintram ne havas sian kapon tute ĉe ŝia sledo, foje ĝi formortas. Jen ili aŭdas ĝin dekstre de la vojo, jen maldekstre, sed ili ne vidas 207
GÖSTA BERLING
eLIBRO
veturanton. Estas, kvazaŭ la sonorila tinto sola persekutus ilin.
Kiel estas en la nokto, kiam oni veturas hejmen de regalo, tiel estas ankaŭ nun. Tiuj sonoriloj tintas en melodioj, kantas, parolas, respondas. La arbaro resonas de ilia bruo.
Anna Stjärnhök preskaŭ sopiras, ke la persekutantoj fine venu tiel proksimen, ke ŝi povu vidi Sintramon kaj lian ruĝan ĉevalon. Tiu terura sonorila tinto timigas ŝin.
”Tiuj sonoriloj turmentas min,” ŝi diras.
Kaj tuj la sonoriloj kaptas la vorton. ”Turmentas min,” ili sonoras. ”Turmentas min, turmentas, turmentas, turmentas min,” ili kantas laŭ plej diversaj melodioj.
Antaŭ nelonge ŝi veturis la saman vojon, ĉasata de lupoj.
En la mallumo ŝi vidis blankajn dentojn brili en vastaj flaŭkoj, ŝi pensis, ke la sovaĝaj bestoj de la arbaro disŝiros ŝian korpon, sed tiam ŝi ne timis. Pli ravan nokton ŝi neniam travivis.
Forta kaj bela estis la ĉevalo, kiu tiris ŝin, forta kaj bela estis la viro, kiu dividis kun ŝi la plezuron de la aventuro.
Ho, tiu maljuna ĉevalo, tiu maljuna, senforta, tremanta veturkamarado! ŝi sentas sin tiel senpova, ke ŝi volas plori. ŝi ne povas foriĝi de tiu terura, ekscita sonorila tinto.
Tiam ŝi haltas kaj iras el la sledo. Tio ĉi devas finiĝi. Kial ŝi fuĝu, kvazaŭ ŝi timus la malican, malestimatan friponon?
Fine ŝi vidas ĉevalkapon aperi en la kreskanta krepusko kaj post la kapo venas tuta ĉevalo, tuta sledo, kaj en la sledo sidas Sintram.
ŝi tamen rimarkas, ke ŝajnas, kvazaŭ ili alvenus, ne laŭ la ŝoseo, tiu sledo kaj tiu ĉevalo kaj tiu uzinposedanto, sed prefere kvazaŭ ili kreiĝus ĝuste antaŭ ŝiaj okuloj kaj aperus en la krepusko laŭ ilia formiĝo.
208
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Anna ĵetas la kondukrimenojn al Ulrika kaj iras renkonte al Sintram.
Li haltigas la ĉevalon.
”Jen, jen,” li diras, ”kia bonŝanco por mi, kompatindulo!
Kara fraŭlino Stjärnhök, permesu al mi transloki mian veturkamaradon en vian sledon. Li devas atingi Bergan en tiu ĉi vespero, kaj mi devas urĝe veturi hejmen.”
”Kie vi havas vian veturkamaradon?”
Sintram levas la krurkovrilon kaj montras al Anna viron, kiu kuŝas dormante sur la sledfundo. ”Li estas iel ebria,” li diras, ”sed ĉu tio gravas? Certe li dormos. Cetere estas konato, fraŭlino Stjärnhök, estas Gösta Berling.”
Anna ektremas.
”Jen, mi volas diri,” Sintram daŭrigas, ”ke tiu, kiu forlasas la amaton, tiu vendas lin al la diablo. Tiamaniere mi venis sub liajn ungojn. Kompreneble oni opinias, ke oni agas tre bone.
Rezigni, tio estas bona, kaj ami, tio estas malbona.”
”Kion vi volas diri? Pri kio vi parolas?” Anna demandis tute skuita.
”Mi volas diri, fraŭlino Anna, ke estas malbone, ke vi permesis al Gösta Berling forveturi de vi.”
”Dio volis tion.”
”Jes ja, tiel estas, rezigni estas bone, sed ami estas malbone. La bona Dio ne ŝatas vidi la homojn feliĉaj. Li sendas lupojn post ili. Sed jen, se ne estus Dio, kiu faris tion, fraŭlino Anna? ĉu ne same bone povus esti mi, kiu vokis miajn grizajn ŝafidojn el la montoj de Dovre por ĉasi la junan viron kaj la junan virinon? Jen, se estus mi, kiu sendis la lupojn, ĉar mi ne volis perdi unu el la miaj! Imagu, se ne estus Dio, kiu faris tion!”
209
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Vi ne logu min al duboj pri tiu afero,” Anna diras per malforta voĉo. ”Tiam mi estus perdita.”
”Jen rigardu,” Sintram diras kaj klinas sin super la dormanta Gösta Berling, ”rigardu lian malgrandfingron! Tiu vundeto neniam saniĝos. Tie ni prenis sangon, kiam li subskribis la kontrakton. Li estas mia. Estas speciala forto en sango. Li estas mia, nur la amo povos liberigi lin, sed se mi povos reteni lin, li fariĝos delikata.”
Anna Stjärnhök bataladas por liberiĝi de la sorĉo, kiu kaptis ŝin. ĉio tio estas ja frenezaĵo, frenezaĵo. Neniu povas for-
ĵuri sian animon al la malica tentanto. Sed ŝi ne povas regi siajn pensojn, la krepusko kuŝas tiel peze ĉirkaŭ ŝi, la arbaro staras tiel nigra kaj silenta. ŝi ne sukcesas eviti la korpreman teruron de tiu momento.
”ĉu vi opinias,” la uzinposedanto daŭrigas, ”ke ne restas ĉe li multe por detrui? Ne kredu tion. ĉu li turmentis kamparanojn, ĉu li perfidis malriĉajn amikojn, ĉu li ludis false? ĉu li estis, fraŭlino Anna, amanto de edziniĝintaj virinoj?”
”Mi kredas, ke vi estas la inferulo mem!”
”Ni interŝangu, fraŭlino Anna! Vi prenu Göstan Berling, prenu lin kaj edziniĝu kun li! Retenu lin kaj donu la monon al la homoj en Berga! Mi cedas lin al vi, kaj vi scias, ke li estas mia. Pensu pri tio, ke ne estis Dio, kiu sendis la lupojn post vi antaŭ kelkaj noktoj, kaj ni intersanĝu?”
”Kion vi volas havi rekompence?”
Sintram grimacis.
”Kion mi volas havi? Ho, min kontentigas malmulto. Mi volas havi nur tiun maljunan virinon en via sledo, fraŭlino Anna.”
”Satano, tentanto,” Anna krias, ”foriru de mi! ĉu mi per-210
GÖSTA BERLING
eLIBRO
fidu malnovan amikinon kiu fidas al mi! ĉu mi transdonu ŝin al vi, por ke vi turmentu ŝin ĝis freneziĝo!”
”Jen, jen, jen, trankvilon, fraŭlino Anna! Pripensu la aferon! Tie ĉi estas juna, ĉarma viro, kaj tie maljuna elĉerpita virinaĉo. Unu el ili mi devas havi. Kiun vi volas permesi al mi?”
”ĉu vi opinias, ke ni staru tie ĉi por interŝanĝi animojn, kiel oni interŝangas ĉevalojn en la foiro de Broby?”
”¯uste tiel ja. Sed se vi volas, ni aranĝu alimaniere. Ni pensu pri la Stjärnhöka honoro.”
Je tio li komencas per laŭta voĉo voki sian edzinon, kiu sidas en la sledo de Anna, kaj nedirebla teruro kaptas la junulinon, kiam tiu obeas la vokon, iras el la sledo kaj tremante kaj timante venas al ili.
”Jen, jen, jen, kia obea edzino!” Sintram diras. ”Ja ne estas via kulpo, fraŭlino Anna, ke ŝi venas, kiam ŝia edzo vokas. Jen mi levas Göstan el mia sledo kaj lasas lin tie ĉi. Lasas lin por ĉiam, fraŭlino Anna. Kiu volas, tiu prenu lin.”
Li klinas sin por levi Göstan, sed tiam Anna klinas sin ĝis lia vizaĝo, akre rigardas lin kaj siblas kiel incitita besto:
”En la nomo de Dio, veturu hejmen! ĉu vi ne scias, kiu sidas en la balancoseĝo en la salono kaj atendas vin? ĉu vi ku-raĝas atendigi tiun sinjoron?”
Vidi kiel tiuj vortoj efikis al la maliculo estis por Anna preskaŭ la kulmino de la teruraĵoj de tiu tago. Li altiras la kondukrimenojn, turnas kaj veturas hejmen, pelante la ĉevalon en kuregon per vipbatoj kaj sovaĝaj krioj. Malsupren sur la terura deklivo pasas la vivodanĝera veturo, dum longa vico da fajreroj krakas sub glitiloj kaj hufoj en la maldika marta neĝo-kovraĵo.
211
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Anna Stjärnhök kaj Ulrika Dillner staras solaj sur la vojo, sed ili diras nenion. Urika timtremetas pro la sovaĝaj rigardoj de Anna, kaj tiu havas nenion por diri al la maljuna kompatindulino, pro kiu ŝi rezignis sian amaton.
ŝi volus plori, furiozi, ruliĝi sur la vojo kaj ŝuti neĝon kaj sablon sur sian kapon.
Antaŭe ŝi sentis la dolĉon de rezigno, nun ŝi sentis ĝian maldolĉon. Kiom signifis oferi sian amon kompare al tio, oferi la animon de la amato!
Ili veturis al Berga same silente, sed kiam ili alvenis kaj la salona pordo malfermiĝis, Anna Stjärnhök la unuan kaj solan fojon en sia vivo svenis. Tie sidis Sintram kaj Gösta Berling kaj interparolis en plena trankvilo. La varmgroga pleto jam staris antaŭ ili. Certe ili estis tie jam unu horon.
Anna Stjärnhök svenis, sed la maljuna Ulrika staris trankvila. ŝi ja rimarkis, ke tiu estis iom mistera, kiu ĉasis ilin sur la ŝoseo.
Poste kapitano Uggla kaj lia edzino aranĝis la aferon tiel kun la uzinposedanto, ke la maljuna Ulrika povis resti en Berga. Li cedis en plena pacemo. Li tute ne volas frenezigi ŝin, li diris.
*
Ho, infanoj de tempo estanta!
Mi ja ne postulas, ke iu kredu tiujn malnovajn rakontojn.
Ili ja ne povas esti io alia ol mensogo kaj elpensaĵoj. Sed la pento, kiu balanciĝas tien kaj reen sur la koro, ĝis tiu ĝemas kiel la planktabuloj sub la balanciĝanta seĝo en la salono de Sintram, sed la dubo, kiu sonoras por la oreloj, kiel la sonori-212
GÖSTA BERLING
eLIBRO
loj tintis por Anna Stjärnhök en la soleca arbaro, kiam ili fari-
ĝos mensogo kaj elpensaĵo?
Ho, ke ili povu fariĝi tio!
213
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKDUA ĉAPITRO
La historio de Ebba Dohna
Gardu vin, ke vi ne surpaŝu la belan terlangon sur la orienta bordo de Löven, ĉirkaŭ kiu la golfoj englitas kun molaj ondetoj, la belan terlangon, kie kuŝas la grandbieno Borg.
De nenie Löven aspektis pli bela ol de ĝia supro.
Neniu povas scii, kiel bela ĝi estas, la lago de milaj revoj, antaŭ ol li de la terlango de Borg vidis la matenajn nebulojn forgliti sur ĝia glata surfaco, antaŭ ol li el la fenestroj de la malgranda blua kabineto, kie loĝas tiom da memoroj, vidis
ĝin respeguli palruĝan sunsubiron.
Sed tamen mi diras al vi: ne iru tien!
ĉar eble tiam kaptus vin deziro resti en la ĉagrenopezaj salonoj de la malnova grandbieno, eble vi igus vin posedanto de tiu bela tero, kaj se vi estus juna, riĉa kaj feliĉa, vi, kiel multaj aliaj, tie aranĝus vian hejmon kun juna edzino.
Ne, estas pli bone ne vidi la belan terlangon, ĉar en Borg la feliĉo ne povas loĝi. Sciu, kiom ajn riĉa, kiom ajn feliĉa estu vi, kiu enloĝiĝus tien, tiuj malnovaj, larmosaturitaj plankoj baldaŭ trinkus ankaŭ viajn larmojn, kaj tiuj muroj, kiuj povus redoni tiom da ĝemoj, kolektus ankaŭ viajn suspirojn.
Malfavora sorto regas tiun belan bienon. Estas, kvazaŭ la malfeliĉo estus enterigita tie sed ne trovus ripozon en sia tombo, sed ĉiam releviĝus el ĝi por angorigi la vivantojn. Se mi estus estro de Borg, tiam mi traserĉus la teron tie, kaj la 214
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝtongrundon de la picea parko kaj la kelfundon de la loĝodomo kaj la fruktodonan humon sur la kampoj, ĝis mi trovus la vermoroditan kadavron de la sorĉistino, kaj tiam mi donus al ĝi tombon en sanktigita tero en la tombejo de Svartsjö. Kaj je la enterigo mi ne malavarus pri la pago al la sonorigisto, sed la sonoriloj sonus longe kaj forte por ĝi, kaj al pastro kaj sakristiano mi sendus riĉajn donacojn, por ke ili per parolo kaj kanto por eterne ripozigu ĝin.
Aŭ se tio ne helpus, mi en ŝtorma nokto proksimigus fajron al la kurbiĝantaj lignaj muroj kaj lasus ĝin detrui ĉion, por ke homoj ne estu logataj plu loĝi en tiu hejmo de malfeliĉo.
Poste neniu rajtus surpaŝi tiun kondamnitan lokon, nur al la nigraj monedoj el la preĝeja turo mi permesus fari novkon-struaĵon en la granda kamentuba masonaĵo, kiu nigrigita kaj timiga levus sin sur la dezerta grundo.
Tamen mi certe angorus, kiam mi vidus la flamojn envolvi la tegmenton, kiam dika fumo, ruĝiĝanta pro la fajrolumo kaj plena de flajreroj, ruliĝis el la malnova grafdomo. En la krakado kaj susuro mi kredus aŭdi la plendon de senhejmaj memoroj, sur la bluaj suproj de la flamoj mi kredus vidi ĝeni-tajn spiritojn ŝvebi. Mi pensus pri tio, kiel beligas la ĉagreno, kiel ornamas la malfeliĉo, kaj plorus, kvazaŭ templo al malnovaj dioj estus kondamnita al detruo.
Tamen, silentu vi, kiu grakas pri malfeliĉoj! Ankoraŭ Borg kuŝas brilanta sur la altaĵo de la terlango, ŝirmita de sia parko el grandegaj piceoj, kaj la neĝokovritaj kampoj pli malsupre brilas en la pika sunlumo de la marta tago, ankoraŭ aŭdi-
ĝas inter ĝiaj muroj la gaja rido de grafino Elisabet.
Dimanĉe ŝi iras al la preĝejo de Svartsjö, kiu staras proksime al Borg, kaj kolektas malgrandan tagmanĝan societon.
215
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La familio de la leĝisto en Munkerud kutime akompanas ŝin, same tiu de la kapitano en Berga, de la helppastro kaj la malica Sintram. Se Gösta Berling venas al Svartsjö, irante sur la glacio de Löven, tiam ŝi invitas ankaŭ lin. Kial ŝi ne invitu Göstan Berling?
Verŝajne ŝi ne scias, ke la kalumnio komencas flustri pri tio, ke Gösta tiel ofte venas al la orienta bordo por renkonti ŝin.
Eble li venas ankaŭ por drinki kaj kartludi ĉe Sintram, sed tion oni ne tre atentas, ĉiuj scias, ke lia korpo estas el fero, sed estas alia afero pri lia koro. Apenaŭ iu kredas, ke li povas sen enamiĝo vidi paron da briletantaj okuloj kaj helan hararon, kiu krispiĝas ĉirkaŭ blanka frunto.
La juna grafino estas bona al li. Tio neniel estas neordinara; ŝi estas bona al ĉiuj. ŝi metas ĉifonajn almozulidojn sur sian genuon, kaj kiam sur la ŝoseo ŝi preterveturas maljunan kom-patindulon, ŝi igas la veturigiston haltigi kaj prenas la malri-
ĉan piediranton en sian sledon.
Gösta kutimas sidi en la malgranda blua kabineto, kie oni havas la belegan vidon al la lago, kaj legas poezion por ŝi. Ne povas esti io malbona en tio. Li ne forgesas, ke ŝi estas grafino kaj li senhejma aventurulo, kaj estas bone por li interrilati kun iu, kiu ŝajnas al li alta kaj sankta. Kun la sama sukceso li povus enamiĝi al la reĝino de ŝeba, kiu ornamas la galerian barieron en la preĝejo de Svartsjö, kiel al ŝi.
Li kontentiĝas servi ŝin, kiel paĝio servas sian altan estri-non, ligi ŝiajn glitŝuojn, teni ŝian fadenaron, direkti ŝian sledeton. Ne povas esti demando pri amo inter ili, sed li estas la
ĝusta viro por trovi sian feliĉon en romantika, sendanĝera amfantazio.
La juna grafo estas silenta kaj serioza, kaj Gösta estas gaja 216
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiel birdo. Li estas tia kunulo, kian la juna grafino deziras.
Neniu, kiu vidas ŝin, pensas, ke ŝi kaŝas en si malpermesitan amon. Pri danco ŝi pensas, pri danco kaj gajo. ŝi volus, ke la tero estus tute glata, sen ŝtonoj, sen montoj kaj lagoj, tiel ke oni povus ĉie iri dancante. De la lulilo ĝis la tombejo ŝi volus danci antaŭen en mallarĝaj, maldikplandaj silkŝuoj.
Sed la onidiro estas malmulte indulga al la junaj virinoj.
Kiam tiuj gastoj venas al Borg por tagmanĝi, la sinjoroj post la manĝo kutimas iri en la ĉambron de la grafo por dormi kaj fumi, kaj maljunaj sinjorinoj profundiĝas en la apogseĝojn de la salono kaj klinas siajn respektindajn kapojn al la alta dorso, sed la grafino kaj Anna Stjärnhök iras en la bluan kabineton kaj interŝanĝas senfinajn konfidojn.
Ili ree sidas tie la dimanĉon post tiu, kiam Anna Stjärnhök revenigis Ulrikan Dillner al Berga.
Neniu sur la tero estas pli malfeliĉa ol la juna knabino. ŝia tuta gajeco estas for, for estas la gaja spitemo, per kiu ŝi kontraŭis ĉion kaj ĉiujn, kiuj volis tro proksimigi al ŝi.
ĉio, kion ŝi travivis sur la hejmvojo, por ŝia konscio malaperis en la krepusko, el kiu ĝi sorĉe aperis: neniu klara impreso restas al ŝi.
Jes, unu, kiu venenas ŝian animon.
”Se ne estus Dio, kiu faris tion,” ŝi flustras al si, ”se ne estus Dio, kiu sendis la lupojn?”
ŝi deziras signojn, ŝi deziras miraklojn. ŝi esplore rigardas ĉielon kaj teron. Sed ŝi ne vidas fingron etendi sin el la ĉielo por montri ŝian vojon. Kolonoj nuba kaj fajra ne iras antaŭ ŝi.
Kiam ŝi nun sidas kontraŭ la grafino en la blua kabineto, ŝiaj rigardoj falas sur malgrandan bukedon de bluaj anemonoj, kiun la grafino tenas en sia blanka mano. Kiel fulmo fra-217
GÖSTA BERLING
eLIBRO
pas ŝin, ke ŝi sclas, kie tiuj anemonoj kreskis, kaj ŝi scias, kiu kolektis ilin.
ŝi ne bezonas demandi. Kie en la tuta regiono kreskas blu-anemonoj jam komence de marto krom en la betula arbareto, kiu staras sur la borda deklivo ĉe Ekeby?
ŝi rigardas la bluajn steletojn, tiujn feliĉajn, kiuj posedas la korojn de ĉiuj, tiujn malgrandajn profetojn, kiuj, mem belaj, ankaŭ estas ĉirkaŭradiitaj de ĉio bela, kion ili antaŭdiras, ĉio bela, kio venos. Kiam ŝi rigardas ilin, ŝia animo iom post iom komencas resoni de kolero, obtuze brua kiel la tondro, sen-konsciiga kiel la fulmo. ”Laŭ kiu rajto,” ŝi pensas, ”la grafino Dohna portas tiun bukedon de bluaj anemonoj, kolektitaj sur la bordvojo ĉe Ekeby?”
ĉiuj estas tentantoj: Sintram, la grafino, ĉiuj homoj volas logi Göstan Berling al tio, kio estas malbona, sed ŝi defendos lin, kontraŭ ĉio ŝi defendos lin. Tion ŝi faros, eĉ se kostos ŝian propran korsangon.
ŝi pensas, ke ŝi devas vidi tiujn florojn ŝiritaj el la mano de la grafino kaj forĵetitaj, tretitaj, frakasitaj, antaŭ ol ŝi iros el la blua kabineto.
Tion ŝi pensas kaj ŝi komencas batalon kontraŭ la bluaj steletoj. En la salono la maljunaj sinjorinoj klinas siajn respektindajn kapojn al la seĝodorsoj kaj suspektas nenion, la sinjoroj en kvieto kaj trankvilo fumas siajn pipojn en la ĉambro de la grafo, ĉio estas paco, nur en la blua kabineto furiozas sovaĝa batalo.
Kiel bone ili agas, tiuj, kiuj tenas siajn manojn for de la glavo, kiuj komprenas trankvile atendi, kiuj trankviligas siajn korojn kaj lasas Dion aranĝi! ĉiam la maltrankvila koro eraras. ĉiam malbono igas la malbonon pli forta.
218
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed Anna Stjärnhök kredas, ke nun ŝi fine vidis fingron sur la ĉielo.
”Anna,” la grafino diras, ”rakontu historion!”
”Pri kio do?”
”Ho,” la grafino diras kaj karesas la bukedon per sia blanka mano. ”ĉu vi ne scias ion pri amo, ion pri ami?”
”Ne, mi scias nenion pri amo.”
”Kiel vi diras! ĉu do ne ekzistas tie ĉi loko, kiu nomiĝas Ekeby, loko plena de kavaliroj?”
”Jes,” Anna diras, ”tie ĉi ekzistas loko, kiu nomiĝas Ekeby, kaj tie troviĝas viroj, kiuj elsuĉas la medolon de la lando, kiuj igas nin netaŭgaj por serioza laboro, kiuj detruas nian kres-kantan junularon kaj delogas niajn geniulojn. ĉu vi volas aŭdi pri ili, ĉu vi volas aŭdi amrakontojn pri ili?”
”Tion mi volas. Mi ŝatas la kavalirojn.”
Tiam parolas Anna Stjärnhök, parolas en mallongaj stro-foj kiel malnova himnaro, ĉar ŝtormantaj sentoj preskaŭ sufokas ŝin. Kaŝita pasio tremas sub ĉiu vorto, kaj la grafino devas aŭskulti al si kaj timigita kaj interesita.
”Kio estas amo de kavaliro, kio estas fidelo de kavaliro?
Unu amatinon hodiaŭ, alian morgaŭ, unu en oriento, unu en okcidento. Nenio estas por li tro alta, nenio tro malalta: unu tagon filinon de grafo, alian tagon filinon de almozulo. Nenio sur la tero estas tiel vasta kiel lia koro. Sed kompatinda, kompatinda tiu, kiu amas kavaliron! ŝi devas serĉi lin, kiam li kuŝas ebria ĉe la vojrando. ŝi devas silente rigardi, kiam li ĉe la ludtablo detruas la hejmon de ŝiaj infanoj. ŝi devas toleri, ke li amindumas kun aliaj virinoj. Ho, Elisabet, se kavaliro petas honestan virinon pri danco, ŝi devus rifuzi, kaj se li donacas al ŝi florbukedon, ŝi devus ĵeti la florojn sur la teron 219
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kaj treti ilin; se ŝi amas lin, ŝi devus prefere morti ol edziniĝi kun li. Troviĝis inter la kavaliroj iu, kiu estis eksigita pastro.
Li perdis la pastroveston pro drinkado. Li estis ebria en la preĝejo. Li fordrinkis la komunian vinon. ĉu vi aŭdis pri li?”
”Ne.”
”Tuj post lia forigo de la ofico, li vagis en la lando kiel almozulo. Li drinkis kiel frenezulo. Li povis ŝteli por ricevi brandon.”
”Kiel li nomiĝas?”
”Li ne troviĝas plu en Ekeby. — — La majorino en Ekeby ekzorgis pri li, donis al li vestojn kaj persvadis vian bopatrinon, grafinon Dohna, fari lin guvernisto por via edzo, la juna grafo Henrik.”
”Eksigitan pastron!”
”Ho, li estis juna, forta viro, kun bonaj scioj. Estis bona homo, se li nur lasus la drinkadon. Grafino Märta ne estis pedanta. Amuzis ŝin inciti la ĉefparoęstron kaj la helppast-ron. Tamen ŝi ordonis, ke neniu menciu al ŝiaj infanoj, pri lia pasinta vivo. Tiam ŝia filo estus perdinta la respekton al li, kaj ŝia filino ne estus tolerinta lin, ĉar ŝi estis sanktulino.
Jen li venis tien ĉi al Borg. Li haltis tuj interne de la pordo, eksidis sur la rando de la seĝo, silentis ĉe la tablo kaj fuĝis en la parkon, kiam venis vizitantoj.
Sed tie ekstere sur la solecaj vojoj li ofte renkontis la junan Ebban Dohna. ŝi ne amis la tumultajn festojn, kiuj bruis en la salonoj de Borg, post kiam la grafino vidviniĝis. ŝi ne rigardis la mondon per spitemaj okuloj. ŝi estis tiel milda, tiel timida. Kiam ŝi jam fariĝis deksepjara, ŝi ankoraŭ estis delikata infano, sed ŝi tamen estis tre bela kun siaj brunaj okuloj, kaj la eta, delikata ruĝiĝo sur la vangoj. ŝia malforta, svelta kor-220
GÖSTA BERLING
eLIBRO
po iomete kliniĝis antaŭen. ŝia mallarĝa mano ŝtelmetis sin en la vian per timema premo. ŝia buŝeto estis la plej silenta el buŝoj kaj la plej serioza. Ho, ŝia voĉo, ŝia dolĉa voĉeto, kiu elparolis la vortojn malrapide kaj bone, sed kiu neniam sonoris junece freŝa, junece varma, sed treniĝis en malfortaj akcentoj kiel la finakordoj de laca muzikisto!
ŝi ne estis kiel aliaj. ŝia piedo tuŝis la teron tiel malpeze, tiel silente, kvazaŭ ŝi estus nur timema fuĝinto sur la tero. ŝi tenis siajn palpebrojn mallevitaj por ne esti ĝenata en la rigardado de la belegeco de la internaj vidaĵoj. ŝia animo forturnis sin de la tero, jam kiam ŝi estis infano.
Kiam ŝi estis malgranda, ŝia patra avino kutimis rakonti fabelojn al ŝi, kaj iun vesperon ili ambaŭ sidis ĉe la fajro, sed la fabeloj elĉerpiĝis. Carsus kaj Moderus kaj Lunkentus kaj La bela Melusina reviviĝis kaj vivis. Kiel la flamoj de la fajro ili moviĝis en vivo kaj brilo, sed nun la herooj estis mortigitaj kaj la belaj princinoj forbrulintaj, ĝis la venonta fajro revekos ilin.
Sed ankoraŭ la mano de la knabineto kuŝis sur la jupo de la maljunulino, kaj ŝi karesetis la silkon, tiun amuzan ŝtofon, kiu pepetis kiel birdeto. Kaj tiu kareso estis ŝia peto, ĉar ŝi estis el tiuj infanoj, kiuj ne petas per vortoj.
Tiam la maljunulino tre trankvile komencis rakonti pri infaneto en Judlando, pri infaneto, kiu naskiĝis por fariĝi granda reĝo. La anĝeloj plenigis la teron per glorkantoj, kiam ĝi naskiĝis. Reĝoj de Oriento venis, gviditaj de la stelo de la ĉie-lo, kaj donacis al ĝi oron kaj olibanon, kaj maljunaj viroj kaj virinoj antaŭdiris ĝian gloron. Tiu infano kreskis pli bela kaj saĝa ol ĉiuj aliaj infanoj. Jam kiam ĝi estis dekdujara, lia saĝo estis pli granda ol tiu de la ĉefpastroj kaj skribistoj.
Jen la maljunulino rakontis al ŝi pri la plej bela, kion la tero 221
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vidis, pri lia vivo de tiu infano, kiam ĝi estis inter la homoj, la malbonaj homoj, kiuj ne volis rekoni ĝin kiel sian reĝon.
ŝi rakontis al ŝi, kiel la infano viriĝis, sed la mirakloj ĉiam ĉirkaŭradiis lin.
ĉio sur la tero servis kaj amis lin, escepte la homojn. La fiŝoj lasis sin kapti en liaj retoj, la pano plenigis liajn korbojn, la akvo transformiĝis en vinon, kiam li tion deziris.
Sed la homoj ne donis oran kronon al la granda reĝo, nek brilan tronon. Li ne havis ĉirkaŭ si kliniĝantajn korteganojn.
Ili lasis lin iri inter ili kiel almozulo.
Tamen li estis tiel bona al ili, la granda reĝo. Li kuracis iliajn malsanulojn, redonis la vidon al la blinduloj kaj reyivi-gis la mortintojn.
’Sed’, diris la maljunulino, la homoj ne volis havi la bonan reĝon kiel sian estron.
Ili sendis siajn militistojn kontraŭ lin kaj malliberigis lin, ili moke vestis lin per krono kaj sceptro kaj ĝispieda mantelo kaj igis lin iri al la ekzekuta loko, portanta pezan krucon. Ho, mia infano, la bona reĝo amis la altajn montojn. Nokte li kutimis suriri ilin por paroli kun la loĝantoj de la ĉielo, kaj li ŝatis tage sidi sur la montdeklivoj por paroli al aŭskultantaj homoj. Sed jen ili kondukis lin sur monton por krucumi lin. Ili frapis naj-lojn tra liaj manoj kaj piedoj kaj pendigis la bonan reĝon sur krucon, kvazaŭ li estus rabisto kaj malbonfaranto.
Kaj la homoj mokis lin. Nur lia patrino kaj liaj amikoj ploris, ĉar li devas morti, antaŭ ol li fariĝis reĝo.
Ho, kiel la senvivaĵoj malĝojis pro lia morto!
La suno perdis sian lumon, la montoj tremis, la kurteno en la templo disŝiriĝis kaj la tomboj malfermiĝis por la mortintoj, por ke ili eliru por montri sian malĝojon.
222
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiam la kapo de la etulino kuŝis sur la genuoj de la avino, kaj ŝi tiel ploris, ke la koro povus krevi.
’Ne ploru, etulino, la bona reĝo releviĝis el sia tombo kaj iris al sia patro en la ĉielo.’
’Avino,’ plorsingultis la kompatinda infano, ’ĉu li do neniam ricevis iun regnon?’
’Li sidas ĉe la dekstra mano de Dio en la ĉielo.’
Sed tio ne konsolis ŝin. ŝi ploris tiel senhelpe kaj nehaltigeble, kiel infano povas plori.
’Kial ili estis tiel malicaj al li? Kial ili rajtis esti tiel malicaj al li?’
Tiu frakasa malĝojo preskaŭ timigis la maljunulinon.
’Diru, avino, diru, ke vi ne rakontis ĝuste! Diru, ke ne fini-
ĝis tiel! Diru, ke ili ne estis tiel malbonaj al la bona reĝo! Diru, ke li ricevis regnon sur la tero!’
ŝi metis stajn brakojn ĉirkaŭ la maljunulinon kaj petis ŝin kun ankoraŭ fluantaj larmoj.
’Infano, infano,’ ŝia avino tiam diris por konsoli ŝin, ’ekzistas homoj, kiuj kredas, ke li revenos. Tiam li metos la tutan teron sub sian potencon kaj regos ĝin. Fariĝos brila reĝoregno el la bela tero. ¯i daŭros dum mil jaroj. Tiam la malbonaj bestoj fariĝos bonaj: infanetoj ludos ĉe la vipurejo, kaj ursoj kaj bovinoj paŝtiĝos kune. Neniu domaĝos aŭ detruos plu la alian; el la lancoj oni faros falĉilojn, kaj el la glavoj oni forĝos plugilojn. Kaj ĉio estos ludo kaj ĝojo, ĉar la bonaj posedos la teron.’
Tiam la vizaĝo de la etulino heliĝis sub la larmoj.
’ĉu la bona reĝo tiam ricevos tronon, avino?’
’Tronon el oro.’
’Kaj servistojn kaj korteganojn kaj oran kronon?’
223
GÖSTA BERLING
eLIBRO
’Li ricevos tion.’
’ĉu li baldaŭ venos, avino?’
’Neniu scias, kiam li venos.’
’ĉu mi tiam povos sidi sur tabureto ĉe liaj piedoj?’
’Tion vi povos!’
’Avino, mi tiel ĝojas,’ la etulino diris.
Vesperon post vespero dum multaj vintroj tiuj du sidis ĉe la fajro kaj parolis pri la bona reĝo kaj lia regno. La etulino revis pri la miljara regno tagojn kaj noktojn. ŝi neniam laciĝis ornami ĝin per ĉio bela, kion ŝi povis elpensi.
Estas tiel pri multaj el la silentaj infanoj, kiuj ĉirkaŭas nin, ke ili interne portas sekretan revon, kiun ili ne kuraĝas mencii. Loĝas neordinaraj pensoj sub multaj molaj hararoj, la brunaj, mildaj okuloj vidas neordinarajn aferojn malantaŭ siaj mallevitaj palpebroj, multaj belaj fraŭlinoj havas sian amaton en la ĉielo. Multaj rozvangulinoj volas froti per oleo la piedojn de la bona reĝo kaj sekigi ilin per sia hararo.
Ebba Dohna ne kuraĝis mencii tion por iu, sed post tiu vespero ŝi vivis nur por la miljara regno de la Sinjoro kaj por atendi lian alvenon.
Kiam la vesperruĝo malfermis la pordon de la okcidento, tiam ŝi demandis sin, ĉu li ne elpaŝos el ĝi, radianta de milda brilvibro, sekvata de milionoj da anĝeloj, kaj preterpaŝos ŝin kaj permesos al ŝi tuŝi la randon de lia mantelo.
ŝi ankaŭ ŝatis pensi pri la piaj sinjorinoj, kiuj metis vualon sur sian kapon kaj neniam levis la rigardojn de la tero sed enfermis sin en la trankvilo de la grizaj mona˛inejoj en la mallumo de la ĉeletoj por povi ĉiam vidi la radiajn viziojn, kiuj aperas en la nokto de la animo.
224
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tia ŝi kreskis, tia ŝi estis, kiam ŝi kaj la nova guvernisto renkontiĝis sur la solecaj vojetoj de la parko.
Mi ne volas diri pli da malbono pri li ol mi devas. Mi volas kredi, ke li amis tiun infanon, kiu baldaŭ elektis lin kiel gvidanton dum solecaj promenoj. Mi kredas, ke lia animo reprenis siajn flugilojn, kiam li iris apud tiu silenta knabino, kiu neniam antaŭe konfidis sin al iu alia. Mi pensas, ke li sentis sin kiel infano, bona, pia, virta.
Sed se li amis ŝin, kial li ne pensis pri tio, ke li ne povas doni al ŝi pli malbonan donacon ol sian amon? Li, unu el la forpuŝitoj de tiu ĉi mondo, kion li volis, kion li pensis, kiam li iris apud la grafofilino? Kion pensis la eksigita pastro, kiam ŝi konfidis al li siajn piajn revojn? Li, kiu estis drinkulo kaj batalulo kaj refariĝos tio, kiam okazo venos, kion li volis apud ŝi, kiu revis pri amato en la ĉielo? Kial li ne fuĝis malproksimen de ŝi? ĉu ne estus pli bone por li, se li almozpetante kaj ŝtelante vagus en la lando, ol ke li iras tie en la silentaj koni-feraj aleoj kaj ree fariĝas bona, pia kaj virta, kiam li tamen ne povis revivi la vivon, kiun li jam trapasis, kaj kiam ne estis eviteble, ke Ebba Dohna ekamos lin?
Ne kredu, ke li aspektis kiel kompatinda drinkegulo kun grizpalaj vangoj kaj ruĝaj okuloj! Li ankoraŭ estis brila viro, bela kaj nerompita anime kaj korpe. Li havas teniĝon kiel reĝo kaj korpon el fero, kiun eĉ la plej sovaĝa vivo ne povas detrui.”
”ĉu li ankoraŭ vivas?” la grafino demandis.
”Ne, verŝajne li jam mortis. Tio okazis antaŭ longe.”
Io en Anna Stjärnhök komencas timi pro tio, kion ŝi faras.
ŝi komencas pensi, ke ŝi ne diros al la grafino, kiu estas tiu viro, pri kiu ŝi parolas, kaj ŝi lasos ŝin kredi, ke li mortis.
225
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Tiutempe li ankoraŭ estis juna,” ŝi rekomencas sian rakonton. ”La ĝojo pri la vivo relumiĝis en li. La doto de belaj vortoj estis lia, kaj tiu de fajra, facilentuziasma koro.
Venis vespero, kiam li parolis kun Ebba Dohna pri amo. ŝi ne respondis. ŝi diris al li nur tion, kion ŝia avino rakontis al ŝi en la vintra vespero, kaj priskribis por li la landon de siaj revoj. Poste ŝi igis lin fari promeson. ŝi igis lin ĵuri, ke li fariĝos unu el la sciigantoj de la vortoj de Dio, unu el tiuj, kiuj preparos la vojon de la Sinjoro por plirapidigi lian alvenon.
Kion li povis fari? Li estis eksigita pastro, kaj neniu vojo estis por li tiel barita kiel tiu, kiun ŝi volis ke li surpaŝu. Sed li ne kuraĝis diri al ŝi la veron. Lia koro ne permesis al li ĉagreni tiun amindan infanon, kiun li amis. Li promesis ĉion, kion ŝi volis.
Pli da vortoj ne estis bezonataj inter ili. Estis klare, ke ŝi iam fariĝos lia edzino. Ne estis amo kun kisoj kaj karesoj. Li apenaŭ kuraĝis proksimiĝi al ŝi. ŝi estis sentema kiel rompiĝema floro. Sed kelkfoje ŝiaj brunaj okuloj leviĝis por serĉi la liajn. En lunlumaj vesperoj, kiam ili sidis sur la verando, ŝi premetis sin al li, kaj tiam li kisis ŝiajn harojn, sen ke ŝi rimarkis tion.
Sed vi komprenas, ke lia peko estis tio, ke li forgesis kaj la pasintan tempon kaj la estontan. Ke li estas malriĉa kaj senranga, tion li sendomaĝe povus forgesi, sed li tamen devus scii, ke iam venos tago, kiam en ŝia animo amo levos sin kontraŭ amo, tero kontraŭ ĉielo, kaj tiam ŝi devos elekti inter li kaj la radia reganto de la miljara regno. Kaj ŝi ne estis homo, kiu povus elteni tian batalon.
Pasis unu somero, unu aŭtuno, unu vintro. Kiam la printempo venis kaj la glacio degelis, Ebba Dohna malsaniĝis. La 226
GÖSTA BERLING
eLIBRO
frosto elteriĝis en la valoj, estis glacio sur la deklivoj, la lagoj estis nesekuraj, sur la vojoj estis neeble veturi kaj per sledo kaj per ĉaro.
Tiam grafino Dohna volis venigi kuraciston el Karlstad. Pli proksime ne troviĝis. Sed vane ŝi ordonis. Nek per petoj nek per minacoj ŝi sukcesis igi serviston veturi. ŝi ekgenuis antaŭ la veturigisto, sed li rifuzis. ŝi ricevis krampfon kaj konvul-ziojn pro aflikto pro sia filino. Grafino Märta estas sovaĝa kaj en malĝojo kaj en ĝojo.
Ebba Dohna kuŝis kun pulminflamo, kaj ŝia vivo estis en danĝero, sed kuracisto ne estis venigebla.
Tiam la guvernisto veturis al Karlstad. Fari tiun veturon en tiu vojstato estis ludo pri la vivo, sed li faris ĝin. ¯i iris sur ondiĝanta glacio kaj nukrompa vojglacio, foje li devis haki ŝtupojn en la glacio por la ĉevalo, foje eltiri ĝin el la profunda argilo de la vojo. Oni diris, ke la kuracisto rifuzis akompani lin, sed kun pistolo en la mano li devigis lin kunveturi.
Kiam li revenis, la grafino estis preta ĵeti sin antaŭ liajn piedojn. ’Prenu ĉion!’ ŝi diris. ’Diru, kion vi deziras, kion vi postulas, mian filinon, mian bienon, mian monon!
’Vian filinon,’ la guvernisto respondis.”
Anna Stjärnhök subite eksilentas.
”Nu kaj poste, kaj poste do?” grafino Elisabet demandas.
”Jen povas sufiĉi,” Anna respondas, ĉar ŝi estas unu el tiuj homoj, kiuj vivas sub la angoro kaj timo de la dubo. ŝi nun vivis tiel dum tuta semajno. ŝi ne scias, kion ŝi volas. Tio, kio en unu momento ŝajnas al ŝi prava, en la alia fariĝas malprava. Nun ŝi deziras, ke ŝi tute ne estus komencinta tiun historion.
227
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Mi komencas kredi, ke vi volas moki min, Anna. ĉu vi ne komprenas, ke mi devas aŭdi la finon de tiu historio?”
”Ja ne restas multe por rakonti. — Venis la horo de batalo por la juna Ebba Dohna. Amo levis sin kontraŭ amo, tero kontraŭ ĉielo.
Grafino Märta rakontis al ŝi pri la mirinda veturo, kiun la juna viro faris por ŝi, kaj ŝi diris al ŝi, ke ŝi kiel rekompencon pro tio donis al li ŝian manon.
La juna fraŭlino Ebba tiom resaniĝis, ke ŝi kuŝis vestita sur sofo. ŝi estis senforta kaj pala kaj ankoraŭ pli silenta ol ordinare.
Kiam ŝi aŭdis tiujn vortojn, ŝi admone levis siajn brunajn okulojn al la patrino kaj diris:
’Patrino, ĉu vi donis min al eksigita pastro, al iu, kiu per-digis sian rajton esti servisto de Dio, al viro, kiu estis ŝtelan-to, almozulo?’
’Sed, infano, kiu diris al vi tion? Mi kredis, ke vi scias nenion.’
’Mi eksciis tion. Mi aŭdis viajn gastojn paroli pri li, la saman tagon kiam mi malsaniĝis.’
’Sed infano, pensu pri tio, ke li savis vian vivon!’
’Mi pensas pri tio, ke li trompis min. Li estus devinta diri al mi, kiu li estas.’
’Li diras, ke vi amas lin.’
’Mi amis. Mi ne povas ami tiun, kiu trompis min.’
’Kiamaniere li trompis vin?’
’Tion vi ne komprenas, patrino.’
ŝi ne volis paroli al sia patrino pri la miljara regno de siaj revoj, por kies realigo ŝia amato devus helpi ŝin.
’Ebba,’ la grafino diris, ’se vi amas lin, tiam vi ne atentu pri 228
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tio, kia li estis, sed edziniĝu kun li. Edzo de grafino Dohna fariĝas sufiĉe riĉa kaj potenca, por ke oni pardonu liajn pekojn de junaĝo.’
’Mi ne atentas pri liaj pekoj de junaĝo, patrino, estas pro tio, ke li ne povos fariĝi tio, kion mi volis, ke mi ne povos edziniĝi kun li.
’Ebba, memoru, ke mi promesis al li.’
La knabino fariĝis palega.
’Patrino, se vi edzinigos min kun li, vi disigos min de Dio.’
’Mi decidis feliĉigi vin,’ la grafino diras. ’Mi estas konvinkita, ke vi feliĉiĝos kun tiu viro. Vi jam ja sukcesis fari sank-tulon el li. Mi decidis ne atenti pri la postuloj de deveno kaj forgesi, ke li estas malriĉa kaj malestimata, por doni al vi okazon rebonigi lin. Mi sentas, ke mi faras tion, kio estas ĝusta.
Vi scias, ke mi malŝatas ĉiujn malnovajn antaŭjuĝojn.’
Sed ĉion ĉi ŝi diras nur tial, ĉar ŝi ne toleras, ke iu kontraŭas ŝian volon. Sed povas esti, ke ŝi opiniis tion, kiam ŝi diris ĝin. Ne estas facile kompreni grafinon Märta.
La junulino longe restis sur la sofo, kiam la grafino forlasis ŝin. ŝi trapasis sian lukton. Tero levis sin kontraŭ ĉielo, amo kontraŭ amo, sed la amo de ŝia infanaĝo venkis. Kie ŝi kuŝis, ĝuste sur tiu ĉi sofo, ŝi vidis la okcidentan ĉielon ardi de belega sunsubiro. ŝi pensis, ke tio estas saluto de la bona reĝo, kaj ĉar ŝi ne povos resti fidela al li, se ŝi vivos, ŝi decidis morti. Ion alian ŝi ne povis fari, ĉar ŝia patrino volis, ke ŝi apartenu al iu, kiu ne povos fariĝi servisto de la bona reĝo.
ŝi iris al la fenestro, malfermis ĝin kaj lasis la malvarman, malsekan aeron de la krepusko tramalvarmigi ŝian kompatindan malfortan korpon.
229
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Estis facile por ŝi kaŭzi al si morton. ¯i estus neevitebla, se la malsano rekomenciĝis, kaj ĝi revenis.
Neniu krom mi scias, ke ŝi serĉis la morton, Elisabet. Mi trovis ŝin ĉe la fenestro. Mi aŭdis ŝiajn febrofantaziojn. ŝi ŝatis havi min apud si dum siaj lastaj tagoj.
Estis mi, kiu vidis ŝin morti, kiu vidis, kiel ŝi en vespera horo etendis la brakojn al la ardanta okcidento kaj mortis, ridetanta, kvazaŭ ŝi vidus iun aperi en la brilvibro de la sunsubiro por renkonti ŝin. Ankaŭ estis mi, kiu devis transdoni ŝian lastan saluton al tiu, kiun ŝi amis. Mi petu lin pardoni, ke ŝi ne povis edziniĝi al li. La bona reĝo ne permesis tion.
Sed mi ne kuraĝis diri al tiu viro, ke li estas ŝia mortiginto. Mi ne kuraĝis meti sur liajn ŝultrojn la pezon de tiuj suferoj. Kaj tamen, ĉu li, kiu mensoge gajnis ŝian amon, ne estis ŝia mortiginto? ĉu li ne estis, Elisabet?”
Grafino Dohna antaŭ longe ĉesis karesi la bluajn florojn.
Jen ŝi levas sin, kaj la bukedo falas sur la plankon.
”Anna, vi ankoraŭ mokas min. Vi diras, ke la historio estas malnova, kaj ke la viro antaŭ longe mortis. Sed mi ja scias, ke Ebba Dohna mortis antaŭ apenaŭ kvin jaroj, kaj vi ja diras, ke vi mem ĉeestis ĉion. Vi ne estas tre aĝa. Jen diru, kiu estas la viro?”
Anna Stjärnhök komencis ridi.
”Vi ja volis amrakonton. Jen vi aŭdis iun, kiu kostis al vi kaj larmojn kaj maltrankvilon.”
”ĉu vi volas diri, ke vi mensogis?”
”Nenio krom elpensaĵo kaj mensogo!”
”Vi estas malica, Anna.”
”Povas esti. Ankaŭ mi ne estas tro feliĉa, mi povas diri. —
230
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed la sinjorinoj vekiĝis kaj la sinjoroj venis en la salonon. Ni iru tien!”
Sur la sojlo haltigas ŝin Gösta Berling, kiu serĉas la junajn sinjorinojn.
”Vi devas pacienci pri mi,” li diras ridante. ”Mi turmentos vin nur dum dek minutoj, sed nun vi devas aŭskulti poezion.”
Li rakontas al ili, ke li en la lasta nokto sonĝis pli vigle ol ordinare, sonĝis, ke li skribas poezion. Li, kiun la homoj nomis ”la poeto”, kvankam li senkulpe portis tiun kromnomon, tiam leviĝis meze en la nokto kaj duone dormanta, duone maldormanta komencis skribi. Matene li trovis tutan poemon sur sia skribtablo. Neniam li supozis ion tian pri ŝi. Jen la sinjorinoj aŭdu ĝin.
Kaj li legas:
Leviĝis la lun’, kaj venis plej dolĉa horo de la tag’.
El la klara, palblua, alta volbaj’
ĝi verŝis sian lumon sur verandon kreskaĵornamitan, ĉe kies piedo tremis en vaz’
flavruĝa lili’ kun kalko ore striita.
Sur la larĝaj ŝtupoj, en sentovag’, maljunaj kaj junaj ni sidis. Silento unue regis, por ke kantu la sento
malnovajn korkantojn en plej dolĉa horo de la tag’.
De rezeda bedo atingas nin dolĉa odor’, kaj el la densa, boska malhel’,
ombroj ŝtele sur brilan, roskovritan herbon elvagas.
Tiel al la hela spaco de ĉiel,
el la korpa mallum’ sopiras la anim’, al lok’, kiun ĝi apenaŭ imagas,
231
GÖSTA BERLING
eLIBRO
al la hela, palblua, alta for’,
el kies klaro la stel’ apenaŭ povas lumon sendi.
Ho, kiu povas sin kontraŭ sentolud’ defendi ĉe ombroludo en nokt’, je rezeda, malĝojpeza odor’?
La lastajn palajn petalojn faligas silente roz’, sen deviga ofero pro la venta petol’.
Tiel, ni pensis, ni nian vivon forlasu, en la spacon foriĝu kiel mortanta sonor’, kiel aŭtunaj folioj al la nenio forpasu.
¯enas ni la naturon en ĝia ripoz’,
penas pluvivi por ĝui ankoraŭ iomete.
Vivrekompenc’ estas mort’. Do ni ĝin forlasu kviete kiel la lastajn petalojn faligas silente roz’.
Kun tremantaj flugiloj vesperto flugis preter ni, flugis kaj ree vidiĝis en lumo de la lun’.
Sed tiam leviĝis el la premita kor’
tiu demando, nerespondita ĝis nun,
kiel malgajo peza, malnova kiel dolor’:
”Ho, kiujn vojojn ni iros, pasinte de tie ĉi, post la forlaso de verdaj herbejoj surtere?”
ĉu iu povas montri al animo vojon? Prefere li povas vojon montri al vesperto, kiu ĵus flugis preter ni.
Jen ŝi metis sur mian ŝultron sian kapon kun mola harar’, ŝi, kiu amis min, kaj mallaŭte flustris al mi:
”Ne kredu, ke la animojn foraj spacoj altiras, kiam mi mortos, ne kredu, ke mi estas for de vi!
En la animon de hom’ amata mia senhejma animo iros, kaj mi venos kaj loĝos en vi.”
232
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ho angoro! Krevi volas koro mia.
ĉu ŝi mortos? ĉu estas la lasta nokto ŝia?
ĉu la lastan kison mi donis al ŝia ondanta harar’?
Jaroj de tiam pasis. Kaj jen mi sidas foje sur la konata loko en nokta silent’ kaj mallum’.
Sed tremigas min lunolumo sur verando kreskaĵ ornamita.
Kiel ofte mi kisis amatan mian, scias sole la lun’,
ĝi, kies vibra brilo kun la larmoj estis miksita, kiuj falis sur la harojn de mia amatin’.
Ve al doloraj memoroj! Estas la sufero de mia animo, ke ĝi estas ŝia hejmo. Kiun punon atendu kun timo tiu, kiu tiel puran, senkulpan animon kunligis kun ŝi foje?
”Gösta,” Anna diras en ŝerca tono, dum ŝia gorĝo preskaŭ kunpremiĝas pro angoro, ”oni diras pri vi, ke vi travivis pli da poemoj ol aliaj verkis, kvankam ili faris nenion alian dum sia tuta vivo, sed certe estas pli bone, ke vi verkas poezion laŭ via maniero. Tio vere estis nokta laboraĵo.”
”Vi ne estas milda.”
”Veni al ni por laŭtlegi ion tian pri morto kaj mizero! ĉu vi ne hontas!”
Gösta ne aŭskultas plu al ŝi. Liaj okuloj estas direktitaj al la juna grafino. ŝi sidas tute rigida, senmova kiel statuo. Li timas, ke ŝi svenos.
Sed kun senfina malfacilo unu vorto transiras ŝiajn lipojn.
”Foriru!” ŝi diras.
”Kiu foriru? ĉu mi?”
”La pastro foriru!” ŝi balbutas.
”Elisabet, tamen silentu!”
233
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”La pastro-drinkulo devas for el mia domo!”
”Anna, Anna,” Gösta demandas, ”kion ŝi volas diri?”
”Estas plej bone, ke vi foriru, Gösta.”
”Kial mi foriru? Kion signifas ĉio tio?”
”Anna,” grafino Elisabet diras, ”diru al li, diru al li!”
”Ne, grafino, mem diru al li!”
La grafino kunmordas la dentojn kaj bridas sian emocion.
”Sinjoro Berling,” ŝi diras kaj iras al li, ”vi havas mirindan povon igi la homojn forgesi, kiu vi estas. Mi eksciis tion nur hodiaŭ. Mi ĵus aŭdis la rakonton pri la morto de Ebba Dohna, kaj ke estis la sciigo, ke ŝi amas neindulon, kiu mortigis ŝin.
Via poemo komprenigis al mi, ke tiu viro estas vi. Mi ne povas kompreni, kiel iu kun tiuj pasintaĵoj, kiujn vi travivis, povas rajti montri sin en akompano de honesta virino. Mi ne povas kompreni tion, sinjoro Berling. ĉu mi nun parolas sufi-
ĉe klare?”
”Jes, grafino. Mi volas diri nur unu vorton kiel defendon.
Mi estis konvinkita, la tutan tempon mi estis konvinkita, ke vi scias ĉion pri mi. Mi neniam penis kaŝi ion, sed ja ne povas esti agrable elkrii la malfeliĉojn de sia vivo sur la vojoj, precipe mem farante tion.”
Li foriras.
Kaj en la sama momento grafino Dohna metas sian mallarĝan piedon sur la malgrandan bukedon kun la bluaj steletoj.
”Vi faris, kion mi volis,” Anna Stjärnhök malmole diras al la grafino, ”sed jen ankaŭ finiĝis nia amikeco. Ne kredu, ke mi povas pardoni, ke vi estis kruela al li. Vi forigis lin, mokis kaj ofendis lin, sed mi volus akompani lin en malliberejon, al malhonora benko, se tiel estus. Estas mi, kiu gardos lin, pro-234
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tektos lin. Vi faris, kion mi volis, sed mi neniam pardonos vin.”
”Sed Anna, Anna!”
”ĉu vi kredas, ke mi rakontis tion al vi kun gaja humoro?
ĉu mi ne sidis tie ĉi kaj pecon post peco ŝiris la koron el mia brusto?”
”Kial vi do faris tion?”
”Kial? Tial, aŭdu, ke mi ne volis — ne volis, ke li fariĝu amanto de edziniĝinta virino …”
235
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKTRIA ĉAPITRO
Fraŭlino Marie
Silentu, tute silentu!
Zumas super mia kapo. ŝajne estas burdo, kiu alflugas.
Ne, ne moviĝu! Kia odoro! Verdire, estas abrotano kaj laven-do, paduso kaj siringo kaj narciso. Estas ravo sperti tion en griza aŭtuna vespero meze en la urbo. Kiam mi nur prezentas al miaj pensoj tiun benitan terpeceton, tuj ekzumas kaj ekodoras ĉirkaŭ mi, kaj tute trankvile mi translokiĝas en kva-rangulan rozkvartaleton, plena de floroj kaj ŝirmata de ligust-ra heĝo. En la anguloj staras siringaj laŭboj kun mallarĝaj, lignaj benkoj, kaj ĉirkaŭ la florbedoj, kiuj havas formojn de koroj kaj steloj, estas mallarĝaj vojetoj, surŝutitaj per blanka lagosablo. Sur tri flankoj de la rozkvartalo staras la arbaro. La sorparbo kaj la paduso, kiuj estas duoncivilizitaj kaj havas belajn florojn, staras plej proksime kaj miksas sian odoron kun tiu de la siringoj. Malantaŭ ili staras kelkaj vicoj da betuloj, kaj poste komenciĝas la picea arbaro, la vera arbaro, silenta kaj malhela, barba kaj pika.
Kaj sur la kvara flanko kuŝas griza dometo.
La rozkvartalon, pri kiu mi nun pensas, posedis antaŭ sesdek jaroj la maljuna sinjorino Moreus en Svartsjö, ŝi, kiu vivtenis sin kudrante litkovrilojn al la kamparanoj kaj preparan-te ilian regalmanĝaĵon.
Karaj amikoj! Inter ĉio bona, kion mi deziras al vi, mi volas unue mencii litkovrilan stebstablon kaj due rozkvartalon.
236
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Grandan, ŝanceliĝan, malnovtempan stebstablon kun eluzitaj sraŭbkaneloj kaj randpuŝitaj dentradoj, mi deziras al vi, tian, ĉe kiu kvin, ses personoj povas samtempe labori, kie oni vetkudras kaj konkuras fari belajn steberojn sur la suba flanko, kie oni manĝas rostitajn pomojn, babilas, ”veturas al Grenlando”, ”kaŝas la ringon kun kondiĉo”36 kaj tiel ridas, ke la sciuroj en la arbaro pro timo ekfalas sur la teron. Stebstablon por la vintro, karaj amikoj, rozkvartalon por la somero!
Ne ĝardenon, por kiu oni devas elspezi pli da mono ol la plezuro valoras, ne, rozkvartalon, kiel oni diris en pasintaj tempoj! Tian vi devas havi, kian vi povas flegi per propraj manoj.
Malgrandaj rozarbetoj devas stari sur la supro de la teraltaĵetoj, kaj girlando el miozoto serpenti ĉirkaŭ iliaj piedoj, tie devas kreski la granda, flirtanta papavo, kiu semas sin mem, devas kreski ĉie, kaj sur la herborandaĵo kaj sur la sabla vojeto, kaj tie devas troviĝi sunbrunigita herbosofo, sur kiu kreskas akvilegioj kaj imperiestraj kronoj37, kaj sur la sidloko kaj sur la dorsapogilo.
Maljuna sinjorino Moreus en sia tempo posedis multajn aferojn. ŝi posedis tri gajajn kaj diligentajn filinojn kaj dometon ĉe la vojrando. ŝi havis ŝparitan moneton sur la kestfun-do, rigidajn silkajn ŝalojn, rektdorsajn apogseĝojn kaj scion pri multo, kio estas utila por tiu, kiu devas mem akiri sian panon.
Sed ŝiaj plej bonaj posedaĵoj estis la stebstablo, kiu donis al ŝi laboron dum la tuta jaro, kaj la rozkvartalo, kiu donis al ŝi ĝojon, dum daŭris la somero.
Jen mi ankaŭ diru, ke en la dometo de sinjorino Moreus 36 ”Veturi al Grenlando”, ”kaŝi la ringon” — ludoj.
37 Imperiestraj kronoj — kulturita speco de Fritillaria.
237
GÖSTA BERLING
eLIBRO
troviĝis luanto, malgranda, seka fraŭlino, ĉirkaŭ kvardekjara, kiu loĝis en aloĉambro en la subtegmentejo. Fraŭlino Marie, kiel ŝi ĉiam estis nomata, havis proprajn opiniojn pri multaj aferoj, kiel facile ekhavas tiu, kiu ofte sidas sola kaj okupigas la pensojn pri tio, kion la propraj okuloj vidis.
Fraŭlino Marie kredis, ke la amo estas la radiko kaj kaŭzo de ĉio malbona en tiu ĉi mondo.
Antaŭ ol endormigi ŝi ĉiun vesperon kutimis faldi siajn manojn kaj diri sian vesperpreĝon. Preĝinte Patro-nian kaj Dio benu nin, ŝi ĉiam finis preĝante al Dio gardi ŝin kontraŭ la amo.
”Fariĝus nur mizeraĵo,” ŝi diris. ”Mi estas maljuna kaj malbela kaj malriĉa. Ne, ke mi nur povu eviti enamiĝon!”
Tagon post tago ŝi sidis en la mansardo de la dometo de sinjorino Moreus kaj trikis kurtenojn kaj tukojn en skvamtek-niko38. Tiujn ŝi poste vendis al kamparanoj kaj superuloj. ŝi estis trikanta dometon al ŝi.
ĉar ŝi volis havi dometon sur rigardaltaĵo rekte kontraŭ la preĝejo de Svartsjö, dometon, kiu kuŝu alte sur deklivo, tiel ke oni de tie povu rigardi libere kaj malproksimen, tio estis ŝia revo. Sed pri la amo ŝi ne volis aŭdi.
Kiam ŝi en someraj vesperoj aŭdis violonon soni ĉe vojkruciĝo, kie la muzikisto sidis sur la barilŝtuparo kaj la junaj svingiĝis en polskdanco, tiel ke la polvo kirliĝis, tiam ŝi iris longan ĉirkaŭvojon tra la arbaro por ne bezoni aŭdi kaj vidi.
La postkristnaskan tagon, kiam kvin, ses kamparanaj fian-
ĉinoj venis por esti vestitaj de sinjorino Moreus kaj ŝiaj filinoj, kiam ili estis ornamataj per krono el mirto kaj altaj kronoj el silko kaj vitraj perloj, per brilaj silkoskarpoj kaj brustbukedoj 38 Skvamtekniko — la trikitaj figuroj iel similas al skvamoj.
238
GÖSTA BERLING
eLIBRO
el hejmefaritaj rozoj, kiam la jupoj estis borderataj per girlan-doj el taftaj floroj, tiam ŝi restis en sia ĉambro por ne vidi, kiel oni ornamas ilin, honore al la amo.
Kiam la fratinoj Moreus sidis ĉe la stebstablo en vintroves-peroj kaj la granda ĉambro maldekstre de la vestiblo radiis pro hejmeco, kiam la pomoj svingigis kaj ŝvitis en la kameno, pendigitaj antaŭ la flamanta fajro, kiam la bela Gösta Berling aŭ la afabla Ferdinand, kiuj venis por vizito, subite tiris la fadenon el la kudrilo de la knabinoj aŭ igis ilin kudri neĝuste kaj la ĉambro resonis de gajo kaj babilo kaj amindumo kaj premantaj manoj renkontiĝis sub la stebstablo, tiam ŝi incitite kunrulis la trikaĵon kaj foriris, ĉar ŝi malamis la amon kaj la vojojn de la amo.
Sed la malbonfarojn de la amo ŝi konis, kaj pri ili ŝi povis rakonti. ŝi miris, ke ĝi ankoraŭ kuraĝas montri sin sur la tero, ke ne fortimigas ĝin de tie ĉi la ĝemoj de forlasitoj kaj la malbenoj de tiuj, kiujn ĝi faris krimuloj, la vekrioj de tiuj, kiujn
ĝi ligis per abomenaj katenoj. ŝi miris, ke ĝiaj flugiloj tiel facile kaj libere portas ĝin, ke ĝi ne profundiĝas en sennoman abismon, pezigita de sufero kaj honto.
Ne, juna ŝi ja estis, kiel aliaj, sed la amon ŝi neniam amis.
Neniam ŝi lasis logi sin al danco kaj karesado. La gitaro de ŝia patrino pendis polva kaj senkorda en la subtegmentejo. Neniam ŝi sonigis ĝin por palaj amkantaĵoj.
La rozarbeto de ŝia patrino staris en la fenestro. ŝi apenaŭ donis al ĝi akvon. ŝi ne amis la florojn, tiujn infanojn de amo.
La folioj pendis polvokovritaj. Araneoj ludis inter la branĉetoj, kaj la burgonoj neniam malfermiĝis.
Kaj malofte ŝi metis sian piedon en la rozkvartalon de sinjorino Moreus, kie papilioj flirtis kaj birdoj kantis, kie odoran-239
GÖSTA BERLING
eLIBRO
taj floroj sendis amsciigojn al ŝvebantaj abeloj, kie ĉio parolis pri la abomenulo.
Jen venis tempo, kiam la paro˛o Svartsjö metis novan orgenon en sian preĝejon. Estis en la somero antaŭ tiu jaro, kiam la kavaliroj regis. Juna orgenkonstruisto venis tien. An-kaŭ li fariĝis luanto ĉe sinjorino Moreus, kaj ankaŭ li ricevis aloĉambreton en la subtegmentejo.
Jen li do konstruis tiun orgenon, kiu havas tiel strangajn tonojn, kies terura trombonvoĉo tiam kaj tiam eksonas meze en paca psalmo — neniu scias kial aŭ kiel — kaj plorigas la infanojn en la preĝejo dum la kristnaska frumatena diservo.
Ke la juna orgenkonstruisto estis majstro en sia metio, tion oni rajtas pridubi. Sed gaja ulo li estis, kun sunbrilo en la okuloj. Li havis afablajn vortojn por ĉiu homo, por riĉa kaj malriĉa, por maljuna kaj juna. Baldaŭ li fariĝis bona amiko kun siaj ludonantoj, ho, pli ol amiko.
Kiam li vespere revenis de la laboro, li tenis la fadenaron de sinjorino Moreus kaj laboris apud la junaj knabinoj en la rozkvartalo. Tiam li deklamis ”Axel” kaj kantis ”Fritiof”39.
Tiam li levis la fadenglobon de fraŭlino Marie, kiom ajn ofte ŝi falperdis ĝin, kaj eĉ funkciigis ŝian murhorloĝon.
Li finis neniun balon antaŭ ol li dancis kun ĉiuj, de la plej maljuna sinjorino ĝis la plej juna knabino, kaj se kontraŭaĵo trafis lin, li eksidis apud la unua virino, kiun li renkontis, kaj faris ŝin sia konfidulino. Jes, tio estis viro, kia la virinoj kreas lin en siaj revoj! Oni ne povas diri, ke li parolis al iu pri amo.
Sed kiam li jam loĝis kelkajn semajnojn en la aloĉambreto de sinjorino Moreus, ĉiuj knabinoj enamiĝis al li, kaj ankaŭ la kompatinda fraŭlino Marie sciis, ke ŝi vane faris siajn preĝojn.
39 Axel, Fritiof, poemoj de la sveda poeto Esaias Tegnér, 1782-1846.
240
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Estis tempo de malĝojo kaj ĝojo. Larmoj falis sur la stebstablon kaj forigis la kretstrekojn. En la vesperoj ofte sidis pala revantino en la siringa laŭbo, kaj en la ĉambreto de fraŭ-
lino Marie eksonis la novkordita gitaro akompane al palaj amkantetoj, kiujn ŝi lernis de sia patrino.
La juna orgenkonstruisto tamen estis same senzorga kaj gaja kaj ŝutis ridetojn kaj servojn inter tiuj sopirantaj virinoj, kiuj disputis pri li, kiam li es tis en la laboro. Kaj fine venis la tago, kiam li devis forveturi.
La veturilo staris antaŭ la pordo. La valizo estis alligita malantaŭe sur la ĉaro, kaj la juna viro diris adiaŭ. Li kisis la manon de sinjorino Moreus kaj ĉirkaŭbrakis la plorantajn kna-binojn kaj kisis iliajn vangojn. Li mem ploris pro tio, ke li devas forveturi, ĉar li havis sunan someron en la griza dometo.
Fine li per la okuloj serĉis fraŭlinon Marie.
Tiam ŝi venis malsupren sur la subtegmenteja ŝtuparo en sia plej bona ornamaĵo. La gitaro pendis ĉirkaŭ ŝia kolo per larĝa, verda silkrubando, kaj en la mano ŝi tenis bukedon da rozoj, ĉar en tiu ĉi jaro floris la rozarbeto de ŝia patrino. ŝi haltis antaŭ la juna viro, tuŝis la kordojn kaj kantis:
”Foriras vi. Ree vi venu al ni!
Jen voĉo de ama estimo!
En valoj vermlandaj sopiras pri vi
knabino per tuta animo!”
Poste ŝi metis la florojn en lian butontruon kaj kisis lin rekte sur la buŝo. Jes, kaj poste la maljuna aperaĵo ree malaperis sur la subtegmenteja ŝtuparo.
La amo venĝis sin al ŝi kaj ridindigis ŝin al ĉiu homo. Sed 241
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi neniam plu plendis pri ĝi. ŝi neniam plu formetis la gitaron kaj neniam forgesis flegi la rozarbeton de sia patrino.
ŝi lernis ami la amon kun ĝia tuta doloro, ĝiaj larmoj, ĝia sopiro.
”Pli bone malgaja kun ĝi ol gaja sen ĝi,” ŝi diris.
*
La tempo pasis. La majorino en Ekeby estis forpelita, la kavaliroj ekregis, kaj okazis, kiel mi ĵus rakontis, ke Gösta Berling iun dimanĉan vesperon laŭtlegis poemon por la grafino en Borg, kaj poste ŝi malpermesis lin montri sin en ŝia domo.
Oni diras, ke kiam Gösta fermis post si la vestiblan pordon, li vidis kelkajn sledojn alveturi al Borg. Li sendis rigardon al la sinjorineto, kiu sidis en la unua sledo. La horo estis malgaja por li kaj fariĝis ankoraŭ pli malgaja je tiu vido. Li rapidis for, por ke li ne estu rekonata, sed subsentoj pri malfeliĉo plenigis lian animon. ĉu la ĵusa interparolo alsorĉis tiun virinon?
ĉiam malfeliĉo alportas novan malfeliĉon.
Sed lakeoj elrapidis, krurkovraĵoj estis malbutonataj, feloj metataj flanken. Kiu venis? Kiu estis la malgranda sinjorino, kiu levis sin en la sledo? Vere estis ŝi, Märta Dohna, la fama grafino!
ŝi estis la plej gaja kaj plej petolfreneza el virinoj. La gajo de la mondo levis ŝin sur ŝian tronon kaj faris ŝin sia reĝino.
Ludoj kaj ridoj estis ŝiaj regatoj. Ludo, danco kaj aventuroj fariĝis ŝia parto, kiam la sortaĵoj de la vivo estis disdonataj.
ŝi nun preskaŭ atingis sian kvindekan jaron, sed ŝi estis unu el la saĝaj, kiuj ne kalkulas la nombron de la jaroj. ”Kiu ne povas levi la piedon en danco aŭ movi la buŝon en rido,”
242
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi diris, ”tiu estas maljuna. Li sentas la teruran ŝarĝon de la jaroj, mi ne.”
La ĝojo ne havis firman tronon en la tagoj de ŝia junaĝo, sed la ŝanĝoj kaj la necerteco nur pliagrabligis ĝian gajan vivon. La majesto kun la papiliaj flugiloj unu tagon faris kaf-regalon en la apartamento de la korteganinoj en la reĝa palaco en Stokholmo, kaj la postan tagon en frako kun tubera bastono ĝi dancis en Parizo. ¯i vizitis la milittendaron de Na-poleono, ĝi veturis sur la militŝiparo de Nelson sur la blua Mediteraneo, ĝi ĉeestis kongreson en Vieno, ĝi riskis viziti balon en Bruselo en la nokto antaŭ fama batalo.
Kaj kie ajn troviĝis la ĝojo, tie estis ankaŭ Märta Dohna, ĝia elektita reĝino. Dancante, muzikante, ŝercante grafino Dohna rapidis tra la mondo. Kion ŝi ne vidis, kion ŝi ne travivis?
Dancfaligis tronojn, ludis écarté40 pri duklandoj, per ŝerco kreis detruajn militojn! Gajo kaj petolfrenezo ŝia vivo estis, kaj tia ĝi por ĉiam restos. ŝia korpo ne estis tro maljuna por la danco, ŝia koro ne por la amo. Kiam lacigis ŝin maskoba-loj kaj komedioj, gajaj historioj kaj melankoliaj kantoj?
Kiam la ĝojo kelkiam estis senhejma en mondo transformi-ta en batalkampon, ŝi por pli malpli longa tempo kutimis veturi al la malnova grafdomo apud la longa lago Löven. Same ŝi veturis tien, kiam la dukoj kaj iliaj kortegoj fariĝis tro malgajaj por ŝi en la tempo de la sankta alianco. Dum iu tia vizito ŝi faris Göstan Berling guvernisto por sia filo. Ordinare plaĉis al ŝi tie. La ĝojo neniam havis pli brilan regnon. Tie troviĝis kanto kaj muziko, aventuremaj viroj kaj belaj, gajaj virinoj. Tie ne mankis al ŝi regaloj kaj baloj, boatveturoj sur 40 Écarté — franca vorto, elp. ekarté, dupersona kartludo.
243
GÖSTA BERLING
eLIBRO
lunlumataj lagoj, sledveturoj tra malhelaj arbaroj, ankaŭ ne mankis korskuaj okazoj kaj la malĝojo kaj sufero de la amo.
Sed post la morto de ŝia filino ŝi ĉesigis siajn vizitojn al Borg. ŝi ne vidis ĝin dum kvin jaroj. Nun ŝi venis por vidi, kiel ŝia bofilino eltenas la vivon inter picearbaroj, ursoj kaj neĝ-
amasoj. ŝi konsideris kiel sian devon veturi tien por esplori, ĉu la stulta Henrik ne mortturmentis ŝin per sia tedo. Jen ŝi volis esti la milda anĝelo de hejma paco. Sunbrilo kaj feliĉo estis pakitaj en ŝiaj kvardek ledaj valizoj, gajo nomiĝis ŝia ĉambristino, ŝerco ŝia veturigisto, ludo ŝia akompanistino.
Kaj kiam ŝi suprenkuris sur la peronon, renkontis ŝin etenditaj brakoj. ŝiaj malnovaj ĉambroj en la malsupra etaĝo atendis ŝin. ŝia lakeo, ŝiaj akompanistino kaj ĉambristino, ŝiaj kvardek ledaj valizoj, ŝiaj tridek ĉapelskatoloj, ŝiaj necesujoj kaj ŝaloj kaj peltoj, ĉio iom post iom venis en la domon. ĉie estis bruo kaj tumulto. Estis bruo de pordoj kaj kurado sur ŝtuparoj. Oni povis rimarki, ke grafino Märta alvenis.
*
Estis printempa vespero, vere bela vespero, kvankam estis nur en aprilo kaj la glacio ankoraŭ ne degelis. Fraŭlino Marie estis malferminta sian fenestron. ŝi sidis en sia ĉambro, sonigis la gitaron kaj kantis.
La gitaro kaj la memoroj tiel okupis ŝin, ke ŝi ne rimarkis, ke veturilo venas sur la vojo kaj haltas antaŭ la dometo. En la veturilo sidis grafino Märta, kaj amuzis ŝin vidi fraŭlinon Marie, kiu sidis apud la fenestro kun la gitara rubando ĉirkaŭ la kolo kaj kantis malnovajn eluzitajn amkantaĵojn, kun la okuloj turnitaj al la ĉielo.
Fine la grafino iris el la veturilo kaj en la dometon, kie la 244
GÖSTA BERLING
eLIBRO
bonaj knabinoj sidis ĉirkaŭ la stebstablo. ŝi ne estis fiera: la vento de la revolucio susuris super ŝi kaj blovis freŝan aeron en ŝiajn pulmojn.
Ne estas mia kulpo, ke mi estas grafino, ŝi kutimis diri; sed ŝi tamen volis vivi la vivon laŭ sia plaĉo. Estis same plezure al ŝi dum kamparanaj geedziĝaj festoj kiel dum kortegaj baloj. ŝi ludis komediojn por siaj servistinoj, kiam aliaj rigardantoj ne troviĝis, kaj ŝi kunportis plezuron al ĉiuj societoj, kie ŝi montris sin kun sia bela vizaĝeto kaj sia ŝaŭmanta vivemo.
ŝi mendis kovrilojn de sinjorino Moreus kaj laŭdis la kna-binojn. ŝi rigardis la rozkvartalon kaj rakontis pri siaj aventuroj dum la vojaĝo. ŝi ĉiam havis aventurojn. Kaj fine ŝi riskis supreniri la subtegmentejan ŝtuparon, kiu estis terure kruta kaj mallarĝa, kaj vizitis fraŭlinon Marie en ŝia aloĉambro.
Tie ŝi lasis la nigrajn okulojn fulmi sur la solan hometon kaj la melodian voĉon karesi ŝiajn orelojn.
ŝi aĉetis kurtenojn de ŝi. ŝi ne povis vivi en Borg sen havi kurtenojn en skvamtekniko antaŭ ĉiuj siaj fenestroj, kaj sur ĉiuj tabloj ŝi devis havi tukojn de fraŭlino Marie.
Poste ŝi pruntis ŝian gitaron kaj kantis al ŝi pri gajo kaj amo. Kaj ŝi rakontis historiojn al ŝi, tiel ke fraŭlino Marie trovis sin translokita en la mezon de la gaja, muĝanta mondo.
Kaj la rido de la grafino estis tia muziko, ke la frostantaj birdoj en la rozkvartalo komencis kanti, kiam ili aŭdis ĝin, kaj ŝia vizaĝo, kiu apenaŭ estis bela plu, ĉar la haŭto estis difektita de ŝminko kaj ĉirkaŭ la buŝo estis trajtoj de kruda sensa
ĝuemo, ŝajnis al fraŭlino Marie tiel bela, ke ŝi miris, ke la spe-guleto povas lasi ĝian bildon malaperi, kiam ĝi jam kaptis ĝin per sia brila surfaco.
245
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Forirante ŝi kisis fraŭlinon Marie kaj petis ŝin veni al Borg.
La koro de fraŭlino Marie estis malplena kiel la nesto de la hirundetoj en la kristnaska tempo. ŝi estis libera, sed ŝi sopiris al katenoj kiel en sia maljunaĝo liberigita sklavo.
Jen ree komenciĝis por fraŭlino Marie tempo de malĝojo kaj ĝojo, sed ne longa, nur dum ok mallongaj tagoj.
La grafino senĉese venigis ŝin al Borg. ŝi ludis komedion por ŝi kaj rakontis pri siaj svatantoj, kaj fraŭlino Marie tiel ridis kiel neniam antaŭe. Ili fariĝis la plej bonaj amikoj. La grafino baldaŭ sciis ĉion pri la juna orgenkonstruisto kaj la adiaŭo. Kaj en la vesperiĝo ŝi igis fraŭlinon Marie eksidi sur la fenestra tabureto en la blua kabineto. Tiam ŝi metis la gi-tarrubandon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj igis ŝin kanti amkantojn.
Jen la grafino sidis kaj rigardis kiel la seka, maldika figuro kaj la malbela kapeto de la maljuna fraŭlino konturiĝis kontraŭ la ruĝa vesperlumo kaj ŝi diris, ke la kompatinda fraŭlino similas al sentimentala kastelfraŭlino. Sed en ĉiu kanto estis parolo pri amemaj paŝtistoj kaj kruelaj paŝtistinoj, kaj la voĉo de fraŭlino Marie estis la plej sensona el ĉiuj, kaj oni povas facile kompreni, ke la grafino trovis plezuron en tia komedio.
Jen fariĝis festo en Borg, kompreneble, ĉar la patrino de la grafo venis hejmen. Kaj kiel ordinare estis gaje. Tamen la societo ne estis granda. Nur paroąnoj estis invititaj.
La manĝosalono estis en la malsupra etaĝo, kaj post la ves-permanĝo okazis, ke la gastoj ne reiris supren sed eksidis en la ĉambroj de grafino Märta, kiuj kuŝis malantaŭ la manĝosalono. Jen la grafino kaptis la gitaron de fraŭlino Marie kaj komencis kanti por la societo. ŝi estis petola sinjorino, grafino Märta, kaj ŝi povis imiti ĉiujn homojn. Jen ŝi ekhavis la ideon 246
GÖSTA BERLING
eLIBRO
imiti fraŭlinon Marie. ŝi turnis la okulojn al la ĉielo kaj kantis per eta, kria infanvoĉo.
”Ho ne, ho ne, grafino!” petis fraŭlino Marie.
Sed la grafino havis plezuron, kaj la plej multaj ne povis ne ridi, kvankam ili opiniis, ke fraŭlino Marie estas kompatinda.
La grafino prenis el kruĉo plenmanon da sekaj rozpetaloj, iris kun tragikaj gestoj al fraŭlino Marie kaj kantis kun profunda emocio:
”Foriras vi. Ree vi venu al ni!
Jen voĉo de ama estimo!
En valoj vermlandaj sopiras pri vi
knabino per tuta animo!”
Poste ŝi ŝutis la rozpetalojn sur ŝian kapon. La homoj ridis, sed fraŭlino Marie furioziĝis pro kolero. ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi volus elŝiri la okulojn de la grafino.
”Vi estas malbona virino, Märta Dohna,” ŝi diris. ”Neniu honesta virino devus interrilati kun vi.”
Ankaŭ grafino Märta ekkoleris.
”For de tie ĉi, fraŭlino!” ŝi diris. ”Viaj frenezaĵoj jam sufi-
ĉas.”
”Jes, mi foriros,” fraŭlino Marie diris, ”sed unue mi volas havi pagon por miaj tukoj kaj kurtenoj, kiujn vi metis tien ĉi.”
”Tiuj malnovaj ĉifonoj!” la grafino kriis. ”ĉu vi volas havi pagon por tiuj malnovaj ĉifonoj! Kunprenu ilin! Mi ne volas vidi ilin plu! Tuj kunprenu ilin!”
Poste la grafino ĵetis al ŝi la tukojn kaj forŝiris la kurtenojn, ĉar nun ŝi estis plene furioza.
La postan tagon la juna grafino petis sian bopatrinon, ke 247
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi repaciĝu kun fraŭlino Marie, sed la grafino ne volis. ŝi tediĝis pri ŝi.
Grafino Elisabet tiam veturis al fraŭlino Marie kaj aĉetis de ŝi la tutan provizon da kurtenoj kaj metis ilin en la tutan su-pran etaĝon. Pro tio fraŭlino Marie sentis sin rehonorita.
Grafino Märta multe ŝercis kun sia bofilino pri ŝia amo al skvamtrikaĵoj. ŝi povis konservi ankaŭ sian koleron, konservi ĝin freŝa kaj nova dum jaroj. ŝi estis riĉe dotita estaĵo.
248
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKKVARA ĉAPITRO
Kuzo Kristoffer
Oni havis maljunan rabobirdon en la kavalira domo. Li ĉiam sidis en la kamenangulo kaj atentis pri tio, ke la fajro ne estingiĝu. Hirta kaj griza li estis. La malgranda kapo kun la granda beko malgaje kliniĝis sur la longa, maldika kolo, kiu elstaris el densa peltkolumo. ĉar tiu rabobirdo estis vestita per pelto kaj vintre kaj somere.
En pasinta tempo li apartenis al tiu svarmo, kiu en la sekvantaro de la granda imperiestro pelĉasis tra Eŭropo, sed kiujn nomon kaj titolon li portis, neniu kuraĝas diri nuntempe. En Vermlando oni sciis nur, ke li partoprenis la grandajn militojn, ke li faris heroaĵojn en la muĝaj bataloj, kaj ke li post 1815 devis direkti sian flugon for de sendanka patrolando. Li trovis protekton ĉe la sveda kronprinco, kaj tiu konsilis al li malaperi en la malproksima Vermlando. Tia estis la tempo, ke tiu, kies nomo iam tremigis la mondon, devis ĝoji pro tio, ke neniu konas lian iam timatan nomon.
Je sia honoro li promesis al la kronprinco ne forlasi Vermlandon kaj ne nebezonate mencii, kiu li estas. Kaj jen li estis sendita al Ekeby kun manskribaĵo al la majoro de la kronprinco, kiu bone rekomendis lin. Tiam malfermiĝis por li la pordoj de la kavalira domo.
Komence oni tre miris, kiu estas la famulo, kiu kaŝas sin sub lia prenita nomo. Sed iom post iom li transformiĝis en 249
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kavaliron kaj vermlandanon. ĉiu nomis lin kuzo Kristoffer sen precize scii, kiel li ricevis tiun nomon.
Sed ne estas agrable por rabobirdo vivi en kaĝo. Oni povas kompreni, ke lia vivo iam estis io alia ol salti de bastoneto al bastoneto kaj preni manĝaĵon el la mano de sia fleganto. La instigoj de batalo kiaj vivdanĝero en pasinta tempo bruligis liajn pulsojn. Al li la dormema paco estas abomena.
Estas ja vere, ke la aliaj kavaliroj ankaŭ ne estis nur dom-birdoj, sed ĉe neniu el ili la sango brulis tiel ardege kiel ĉe kuzo Kristoffer. Ursoĉaso estis la sola, kio povis revigligi lian inertan vivemon, ursoĉaso aŭ virino, unu sola virino.
Li reekvivis, kiam li antaŭ dek jaroj la unuan fojon vidis grafinon Märta, kiu jam tiam estis vidvino. Virino, sanĝiĝa kiel la milito, instiga kiel la danĝero, viglega, grandioza estaĵo.
Li amis ŝin.
Kaj jen li sidis tie kaj fariĝis maljuna kaj griza kaj ne povis peti ŝin fariĝi lia edzino. Li nun ne vidis ŝin dum kvin jaroj. Li velkis kaj mortis iom post iom, kiel kutime kaptitaj agloj. Per ĉiu jaro li fariĝis pli kaj pli seka kaj frostsentema. Li devis pli zorge kovri sin per la pelto kaj pli proksimiĝi al la fajro.
*
Jen li do sidas tie, frostanta, hirta kaj griza, en la mateno de tiu tago, en kies vespero oni pafas la paskopafojn kaj bruligas la paskan sorĉistinon. ĉiuj kavaliroj estas ekstere, sed li sidas en la kamenangulo.
Ho, kuzo Kristoffer, kuzo Kristoffer, ĉu vi ne scias?
Ridetante ĝi alvenis, la loga printempo.
La naturo saltete vekiĝas el inerta dormo, kaj en la blua alto papiliflugilaj spiritoj movas sin en vigla ludo. Dense kiel 250
GÖSTA BERLING
eLIBRO
la rozoj sur la sovaĝa arbeto brilas iliaj vizaĝoj inter la nube-toj.
La tero, la granda patrino, komencas vivi. Viglega kiel infano ĝi iras el la bano en la printempa altakvo, el la duŝo en la printempa pluvo. ŝtonoj kaj humo briletas pro vivemo. ”En la rondiron de la vivo!” jubilas eĉ la plej eta ero. ”Ni veturos kiel flugiloj en klara aero. Ni briletos en la ruĝiĝo sur la vangoj de junaj knabinoj.”
La gajaj spiritoj de la printempo kun aero kaj akvo ennaĝas en la korpojn, saltas kiel angiloj en la sango, vibrigas la koron.
ĉie estas la sama sono. Al koroj kaj floroj, al ĉio, kio povas svingiĝi kaj vibri, la papiliflugiluloj fiksas sin kaj dissonorigas kvazaŭ per miloj da sonorilegoj: ”Vivemo kaj ĝojo, vivemo kaj
ĝojo. ¯i alvenis, la printempo ridetanta.”
Sed kuzo Kristoffer sidas senmova kaj komprenas nenion.
Li apogas la kapon sur la rigidaj fingroj kaj revas pri kugloplu-vo kaj gloro, kreskinta sur la kampo de milito. Por sia interna rigardo li sorĉaperigas laŭrojn kaj rozojn, kiuj por sia flo-rado ne bezonas la delikatan belecon de la printempo.
Tamen li estas kompatinda, la sola, maljuna ennestiĝinto, kiu sidas en la kavalira domo, sen popolo, sen lando, li, kiu neniam aŭdas eĉ unu sonon de sia hejmlanda lingvo, li, kiu havos sennoman tombon en la tombejo de Bro. ĉu estas lia kulpo, ke li estas aglo kaj naskiĝis por persekuti kaj mortigi.
Ho, kuzo Kristoffer, sufiĉe longe vi revis en la kavalira do-mo. Leviĝu kaj trinku la ŝaŭmantan vinon de la vivo en la altaj kasteloj! Sciu, kuzo Kristoffer, ke en tiu ĉi tago venis letero al la majoro, reĝa letero kun la sigelo de la Sveda regno! ¯i estas adresita al la majoro, sed la enhavo koncernas vin. Mirinde estas vidi vin, maljuna rabobirdo, kiam vi legas la leteron.
251
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La okulo ekbrilas kaj la kapo leviĝas. Vi vidas la pordon de la kaĝo malfermita kaj la liberan spacon alirebla por viaj sopirantaj flugiloj.
*
Kuzo Kristoffer fosas profunde sur la fundo de sia vestkesto.
Jen li eltiras la zorge konzervitan, orornamitan uniformon kaj vestas sin per ĝi. Li premas la plumornamitan ĉapelon sur la kapon, kaj baldaŭ li flugas for de Ekeby, rajdante sur sia bonega blanka rajdĉevalo.
Tio tamen estas io alia ol sidi frostanta en la kamenangulo.
Jen ankaŭ li vidas, ke la printempo venis.
Li levas sin sur la selo kaj ekflugas en galopo. Flirtas la pelt-subŝtofa dolmo41. Balanciĝas la plumo de la ĉapelo. Rejuniĝis la viro kiel la tero. Li vekiĝis post longa vintro. Ankoraŭ la malnova oro povas brili. Fiera vidaĵo estas la kuraĝa militista vizaĝo sub la triangula ĉapelo.
Rimarkinda estas lia rajdo. Kie li rajdas, ŝprucas riveretoj el la tero, eldormiĝas anemonoj. La migrobirdoj krias kaj jubilas ĉirkaŭ la liberigita kaptito. La tuta naturo partoprenas lian ĝojon.
Brila kiel triumfanto li venas. La printempo mem rajdas antaŭe sur ŝvebanta nubeto. Malpeza kaj aereca ĝi estas, la hela spirito. ¯i tenas kurban kornon antaŭ la buŝo kaj saltetas pro feliĉo, kiam ĝi moviĝas supren kaj malsupren sur la selo. Kaj ĉirkaŭ kuzo Kristoffer stabo de malnovaj armilkama-radoj dancigas siajn ĉevalojn: jen estas la feliĉo, kiu staras sur la piedpintoj en la piedingoj, jen la gloro sur sia brila kuru-41 Dolmo — husara jako.
252
GÖSTA BERLING
eLIBRO
lo, kaj la amo sur sia arda arabo. Rimarkinda estas la rajdo, rimarkinda la rajdanto. La parolscianta turdo krias al li.
”Kuzo Kristoffer, kuzo Kristoffer! Kien vi rajdas, kien vi rajdas?”
”Al Borg por svati, al Borg por svati!” kuzo Kristoffer respondas.
”Ne iru al Borg, ne iru al Borg! Senedzina viro estas sen zorg’!” la turdo postkrias al li.
Sed li ne aŭskultas la averton. Supren kaj malsupren sur deklivoj li rtajdas, ĝis li fine alvenas. Li saltas el la selo kaj estas kondukata al la grafino.
ĉio iras bone. Grafino Märta estas afabla al li. Kuzo Kristoffer vidas ja, ke ŝi ne rifuzos porti lian brilan nomon aŭ regi en lia kastelo. Li sidas prokrastante la ekstazan momenton, kiam li montros al ŝi la reĝan leteron. Li ĝuas tiun atendon.
ŝi babilas kaj distras lin per mil historioj. Li ridas pro ĉio, admiras ĉion. Sed ĉar ili sidas en unu el la ĉambroj, kie grafino Elisabet pendigis la kurtenojn de fraŭlino Marie, la grafino komencas rakonti ankaŭ la historion pri ili. Kaj ŝi tiel komikigas ĝin, kiel ŝi nur povas.
”Jen,” ŝi fine diras,” jen, kiel malica mi estas! Jen pendas nun tiuj kurtenoj, por ke mi ĉiutage kaj ĉiuhore pensu pri mia peko. Estas pentofaro kiel nenio alia. Ho, tiu terura skvamtrikaĵo!”
La granda militisto kuzo Kristoffer rigardas ŝin per bruli-gaj okuloj.
”Ankaŭ mi estas maljuna kaj malriĉa,” li diras, ”kaj dum dek jaroj mi sidis en la kamenangulo kaj sopiris al mia kara.
ĉu via grafina moŝto ridas ankaŭ pri tio?”
”Tio estas alia afero!” la grafino diras.
253
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Dio prenis de mi feliĉon kaj patrolandon kaj devigis min manĝi la panon de fremduloj,” kuzo Kristoffer diras serioze.
”Jen mi lernis respekton al la malriĉeco.”
”Ankaŭ vi!” la grafino krias kaj levas la manojn. ”Kiel virtaj estas la homoj! Ho, kiel virtaj ili fariĝis!”
”Jes”, li diras, ”rimarku tion, grafino, se Dio iam en la estonteco redonus al mi riĉon kaj potencon, tiam mi pli bone uzus ilin ol dividante ilin kun tia mondeca sinjorino, kun tia ŝmin-kita, senkora pavianino, kiu ridindigas la malriĉecon.”
”En tio vi agas bone, kuzo Kristoffer.”
Kaj jen kuzo Kristoffer marŝas el la ĉambro kaj rajdas hejmen al Ekeby. Sed la spiritoj ne akompanas lin, la turdo ne krias al li, kaj li ne povas vidi plu la ridetantan printempon.
Al Ekeby li venis, kiam oni estis pafonta la paskopafojn kaj bruligonta la paskan sorĉistinon. La paska sorĉistino estas granda pupo el pajlo kun vizaĝo el ĉifono, sur kiu estas desegnitaj per karbo okuloj, nazo kaj buŝo. ŝi surhavas la eluzitajn vestojn de la distrikta prizorgatino. La longtenila fornoskra-pilo kaj la balailo staras apud ŝi, kaj ĉirkaŭ ŝia kolo pendas la korno kun ŝmiraĵo. ŝi estas tute preta por veturo al Blåkulla.
Majoro Fuchs ŝargas sian pafilon kal malŝargas rekte supren en la aeron fojon post fojo. Oni bruligas stakon el seka branĉaĵo, la sorĉistino estas ĵetata tien kaj baldaŭ gaje brulas.
Vere la kavaliroj laŭ malnova elprovita maniero faras ĉion por neniigi la potencon de la malbono.
Kuzo Kristoffer staras kaj rigardas kun malgajsevera mieno. Subite li ŝiras la grandan reĝan leteron el la manika refaldaĵo kaj ĵetas ĝin sur la fajron. Dio sola scias, kion li pensis.
Eble li imagis, ke estas grafino Märta, kiu brulas sur la ŝtiparo.
254
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Eble ŝajnis al li, ĉar tiu virino finfine konsistas nur el ĉifonoj kaj pajlo, ke do ne ekzistas plu sur la tero io valora.
Li ree iras en la kavaliran domon, bruligas la fajron kaj ka-
ŝas la uniformon. Ree li eksidas en la kamenangulo, kaj per ĉiu tago li fariĝas pli kaj pli hirta kaj griza. Li mortas iom post iom, kiel kutime kaptitaj agloj.
Li ne estas plu kaptito; sed li ne penas uzi sian liberecon.
La aero estas alirebla por li. Atendas lin la batalkampoj, la gloro, la vivo. Sed li ne plu havas forton etendi siajn flugilojn por flugo.
255
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKKVINA ĉAPITRO
La vojoj de la vivo
Malfacilaj estas la vojoj, kiujn la homoj devas iri sur la tero.
Dezertovojoj, marĉovojoj, rokovojoj.
Kial tiom da malĝojo iras izole, ĝis ĝi erarvagas en la dezer-to, profundiĝas en la marĉo aŭ falas sur la rokoj? Kie estas la malgrandaj florkolektantinoj, kie estas la malgrandaj fabel-princinoj, en kies spuroj kreskas rozoj, kie estas tiuj, kiuj devus ŝuti florojn sur la malfacilajn vojojn?
Jen Gösta Berling, la poeto, decidis edziĝi. Li nur serĉas fianĉinon, kiu estas sufiĉe malriĉa, sufiĉe senranga, sufiĉe malestimata por esti edzino de freneza pastro.
Belaj kaj noblaj virinoj amis lin, sed ili ne levu sin por kon-kuri pri lia mano. La forpuŝito elektas inter forpuŝitaj.
Kiun li elektos, kiun li serĉos?
Foje venas al Ekeby malriĉa knabino el soleca arbarvilaĝo malproksime inter la montoj. ŝi vendas balailojn. En tiu vila-
ĝo, kie regas ĉiam malriĉeco kaj granda mizero, troviĝas multaj, kiuj ne havas plenan prudenton, kaj la knabino kun la balailoj estas unu el ili.
Sed bela ŝi estas. ŝia granda, nigra hararo formas tiel dikajn plektojn, ke ili apenaŭ trovas lokon sur ŝia kapo, ŝiaj vangoj estas bele rondaj, la nazo estas rekta kaj proporcie granda, la okuloj estas bluaj. ŝi apartenas al melankolia, madonsimila 256
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tipo de beleco, tia, kian oni ankoraŭ trovas ĉe belaj knabinoj ĉe la bordoj de la longa lago Löven.
Nu, jen Gösta Berling ja trovis fianĉinon! Duonfreneza balailknabino fariĝos konvena edzino al freneza pastro. Nenio povas pli bone konveni.
Li bezonas nur veturi al Karlstad por havigi ringojn, kaj poste oni ree havos gajan tagon ĉe la bordo de Löven. Ankoraŭfoje ili ridu pri Gösta Berling, kiam li fianĉiĝos kun la balailknabino, kiam li festos edziĝon kun ŝi! Ili ridu! ĉu li iam aranĝis pli gajan petolaĵon?
ĉu la forpuŝito ne devas iri la vojon de forpuŝito, la vojon de kolero, la vojon de malĝojo, la vojon de malfeliĉo? Kiom gravas, se li falos, se li pereos? ĉu iu penas haltigi lin? ĉu iu etendas al li apogantan manon aŭ freŝigan trinkaĵon? Kie estas la malgrandaj florkolektantinoj, la malgrandaj fabel-princinoj, tiuj kiuj devus ŝuti rozojn sur malfacilajn vojojn?
Ne, ne, la juna, milda grafino en Borg ne ĝenos la planojn de Gösta Berling. ŝi pensos pri sia reputacio, pri la kolero de sia edzo kaj la malamo de sia bopatrino, ŝi ne faros ion por reteni lin.
Dum la longa diservo en la preĝejo de Svartsjö ŝi klinos sian kapon, faldos siajn manojn kaj preĝos por li. En sendor-maj noktoj ŝi povos plori kaj angori pri li, sed ŝi ne havas florojn por ŝuti sur la vojon de la forpuŝito, ne havas guton da akvo por doni al la soifanto. ŝi ne etendas sian manon por rekonduki lin de la rando de abismo.
Gösta Berling ne penas kovri sian elektitinon per silko kaj ornamaĵoj. Li lasas ŝin iri de domo al domo kun balailoj, kiel estas ŝia kutimo, sed kiam li estos kolektinta ĉiujn eminentajn virojn kaj virinojn al granda regalo en Ekeby, li sciigos sian 257
GÖSTA BERLING
eLIBRO
fianĉiĝon. Tiam li vokos ŝin el la kuirejo, kia ŝi venis de siaj longaj iroj, kun polvo kaj koto de la vojo sur siaj vestoj, eble ĉifona, eble nekombita, kun konfuzitaj okuloj, kun torento da konfuzaj vortoj sur la lipoj. Kaj li demandos la gastojn, ĉu li ne elektis konvenan fianĉinon, ĉu la freneza pastro ne devas
ĝoji pro tiel bela fianĉino, pro tiu milda madonvizaĝo, pro tiuj bluaj, revaj okuloj.
Estis lia intenco, ke neniu sciu pri tio antaŭe, sed li ne sukcesis gardi la sekreton, kaj unu el tiuj, kiuj eksciis ĝin, estis la juna grafino Dohna.
Sed kion ŝi povas fari por haltigi lin? Estas en la gefianĉi-
ĝa tago, venis ĝia krepuska horo. La grafino staras apud la fenestro en la blua kabineto kaj rigardas norden. ŝi preskaŭ kredas, ke ŝi povas vidi Ekebyn, kvankam larmoj kaj nebulaĵoj kovras. ŝi tre bone vidas, kiel la granda, trietaĝa domo brilas kun tri lumigitaj fenestrovicoj, ŝi imagas, kiel oni verŝas ĉam-panon en la glasojn, kiel la tosto sonas, kaj kiel Gösta Berling sciigas sian fianĉiĝon kun la balailknabino.
Se ŝi nun estus proksime al li kaj delikate metus la manon sur lian brakon aŭ donus al li nur amikecan rigardon, ĉu tiam li ne revenus de la malbona vojo de la forpuŝitoj? Se vorto de ŝi igis lin fari tian senesperaĵon, ĉu vorto de ŝi do ne povus haltigi lin?
ŝi timtremas pro la peko, kiun li faros kontraŭ tiu kompatinda, mizera infano. ŝi timtremas pro lia peko kontraŭ la kompatinda estaĵo, kiu nun estos logata ami lin, eble nur por la ŝerco de unu tago. Aŭ eble ŝi — kaj ŝi ankoraŭ pli timtremas pro la peko, kiun li faras kontraŭ si mem — ŝi kiel prema ŝarĝo estos ligita al lia vivo kaj por ĉiam forprenos de lia spirito la forton atingi la alton.
258
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kaj funde la kulpo estas ŝia. Per vorto de kondamno ŝi ĵetis lin sur la malbonan vojon. ŝi, kiu venis por beni, por mildigi, kial ŝi plektis ankoraŭ unu pikilon en la dornkronon de la pekinto?
Jes, jen ŝi scias, kion ŝi volas fari. ŝi jungigos la nigrajn ĉevalojn al la sledo kaj flugos trans Löven, enŝtormos en la domon de Ekeby, haltos antaŭ Gösta Berling kaj diros al li, ke ŝi ne malestimas lin, ke ŝi ne sciis, kion ŝi diris, kiam ŝi forpelis lin de sia hejmo … Ne, ion tian ŝi tamen ne povos fari, ŝi hon-tus kaj ne kuraĝus diri eĉ unu vorton. ŝi, kiu estas edzino, devas gardi sin. Estiĝus tiom da kalumnio, se ŝi farus ion tian.
Sed se ŝi ne faros tion, kio tiam okazos al li?
ŝi devas veturi.
Jen ŝi pensas, ke tia veturo ne estas ebla. En tiu ĉi jaro ĉevalo ne plu povas iri trans Löven. La glacio degelas, jam ĝi malfiksiĝis de la bordo. ¯i kuŝas poreca, fendiĝinta, terura por la okulo. Akvo plaŭdas supren kaj malsupren tra ĝi, kelk-loke ĝi kolektiĝis en nigrajn akvejojn, aliloke la glacio estas brile blanka. Plej multe ĝi tamen estas griza, malpura de degelanta neĝo, kaj la vojoj iras kiel longaj, nigraj strioj sur ĝia surfaco.
Kiel ŝi povas pensi pri veturo? La maljuna grafino Märta, ŝia bopatrino, neniam permesus tion. La tutan vesperon ŝi devas sidi apud ŝi en la salono kaj aŭskulti tiujn malnovajn korteghistoriojn, kiuj estas la plezuro de la maljunulino.
Tamen: venas la nokto, kaj ŝia edzo estas for, nun ŝi estas libera.
Veturi ŝi ne povas, servistojn ŝi ne kuraĝas voki, sed ŝia angoro pelas ŝin el ŝia hejmo. ŝi devas.
259
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Malfacilaj estas la vojoj, kiujn la homoj iras sur la tero: de-zertovojoj, marĉovojoj, rokovojoj.
Sed tiu nokta vojo trans degelantan glacion, kun kio mi komparu ĝin? ĉu ne estas tiu vojo, kiun la malgrandaj florkolektantinoj mem devas iri, malfirma, ondanta, glitiga, la vojo de tiuj, kiuj volas sanigi frapitajn vundojn, de tiuj, kiuj volas rebonigi, la vojo de la malpeza piedo, de la rapida okulo kaj de la kuraĝa, amoplena koro?
Noktomezo pasis, kiam la grafino atingis la bordon de Ekeby. ŝi falis sur la glacio, ŝi saltis trans larĝajn fendojn, ŝi rapidis trans lokojn, kie supreniĝanta akvo plenigis la pied-spurojn, ŝi glitis, ŝi rampis.
Estis por ŝi peza irado. ŝi ploris. ŝi malsekiĝis kaj laciĝis, kaj sur la vasta glacio la mallumo, la soleco kaj la malpleneco teruris la pensojn.
Jen fine ĉe Ekeby ŝi devis vadi tra futoprofunda akvo por atingi la bordon. Kaj veninte sur la bordon ŝi havis kuraĝon nur por eksidi sur ŝtono kaj plori pro laco kaj senhelpeco.
Malfacilajn vojojn iras la homidoj, kaj la malgrandaj florkolektantinoj foje trolaciĝis apud sia korbo, ĝuste kiam ili atingis ties vojon, kiun ili volas florŝuti.
Tiu juna, altranga sinjorino tamen estis aminda heroineto.
Tiajn vojojn ŝi ne iris en sia bela hejmlando. Sidante ĉe la rando de tiu timiga, terura lago, malseka, laca, malfeliĉa kiel ŝi estas, ŝi vere rajtas pensi pri la mildaj, florborderitaj vojetoj de sia suda patrolando.
Por ŝi ne estas plu demando pri sudo kaj nordo. ŝi staras meze en la vivo. ŝi ne ploras pro hejmsopiro. Ploras la malgranda florkolektantino, la malgranda heroino, pro tio, ke ŝi 260
GÖSTA BERLING
eLIBRO
estas tiel laca, ke ŝi ne povos atingi ties vojon, kiun ŝi volas florŝuti. ŝi ploras pro tio, ke ŝi kredas, ke ŝi venis tro malfrue.
Tiam homoj venas kurante laŭ la bordo. Ili preterrapidas ŝin sen vidi ŝin, sed ŝi aŭdas iliajn vortojn:
”Se la digo falos, tiam pereos la forĝejo,” unu diras. ”Kaj la muelejo kun la metiejoj, kaj la loĝejoj de la forĝistoj,” aldonas iu alia.
Tiam ŝi ricevas novan kuraĝon, leviĝas kaj sekvas ilin.
*
La muelejo kaj forĝejo de Ekeby kuŝis sur mallarĝa terlango, ĉirkaŭ kiu muĝis la Björksjö-rivero. ¯i torentis malsupren al la terlango, blankvipita en la granda falo supre de ĝi, kaj por protekti la surkonstruitan lokon kontraŭ la akvo kuŝis tiutempe granda ondrompilo antaŭ la terlango. Sed la digo kaduki-
ĝis, kaj la kavaliroj regis. En ilia tempo estis danco sur la uzina tero, sed neniu donis al ŝi tempon por rigardi, kiel la torento, la frosto kaj la tempo prilaboris la malnovan ŝtondigon.
Jen venas la printempa fluo, kaj la digo komencas cedi.
La akvofalo ĉe Ekeby estas granda gnejsŝtuparo, sur kiu la ondoj de la Björknäs-rivero kuregas malsupren. La rapido estas kapturna, ili saltfalas kaj kunpuŝiĝas. Ili kolere levas sin kaj ŝprucigas ŝaŭmon unu sur la alian, ree falas kontraŭ ŝtonon, kontraŭ trunkon, kaj jen ree leviĝas por denove fali, ree kaj ree dum ŝaŭmado, siblado, hurlado.
Kaj jen tiuj sovaĝaj, ekscititaj ondoj, ebriaj pro printempa aero, senprudentaj pro la novgajnita libero, atakas la malnovan ŝtonmuron. ŝirante kaj siblante ili venas, ŝtormas alten al
ĝi kaj poste retiras sin, kvazaŭ ili puŝus siajn blankbuklajn kapojn. Estas militatako, same taŭga kiel iu ajn, ili prenas 261
GÖSTA BERLING
eLIBRO
grandajn glacipecojn kiel ŝirmtegmentojn, ili prenas trunkojn kiel murrompilojn, ili premlevas, ili disigas, muĝas kontraŭ tiun kompatindan muron, ĝis subite ŝajnas, kvazaŭ iu krius al ili atenton. Tiam ili ree kuras, kaj ilin sekvas granda ŝtono, kiu malfiksiĝis de la digo kaj brue falas en la torenton.
ŝajnas, ke tio konsternas ilin, ili staras senmovaj, ili jubilas, ili interkonsiliĝas … kaj jen ree al atako! Ree ili estas tie kun trunkoj kaj glacipecoj, malobeemaj, senkompataj, sovaĝaj, frenezaj pro detruemo.
”Se la digo nur estus for!” la ondoj diras, ”se la digo nur estus for, tiam venus la vico de la forĝejo kaj la muelejo.
Nun estas la tago de libero … for homoj kaj homaj faritaĵoj!
Ili fulgigis nin per karbo, polvkovris nin per faruno, metis laborjugon sur nin kiel sur bovojn, igis nin rondiri, enfermis nin, haltigis nin per digpordoj, devigis nin movi la pezajn radojn, porti la malgraciajn trunkojn. Sed nun ni regajnos la liberon.
Venis la tago de libero! Aŭdu tion, ondoj supre en la lago Bjorksjön, aŭdu tion, fratoj kaj fratinoj en marĉoj kaj torfejoj, en montrivereto kaj arbara rivero! Venu, venu! Saltu en la Bjorksjö-riveron, venu kun novaj fortoj, muĝegantaj, siblantaj, pretaj rompi centjaran subpremon, venu! Falos la fortikaĵo de tiraneco. Morton al Ekeby!”
Kaj ili venas — ondo post ondo malsuprensaltas la falon por puŝi sian kapon kontraŭ la digmuron, por doni sian helpon al la granda laboro. Ebriaj pro la novgajnita libero de la printempo, multnombraj, unuanimaj ili venas kaj malfiksas ŝtonon post ŝtono, terpecon post terpeco de la cedetanta ondrompilo.
262
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed kial la homoj sen kontraŭstaro lasas la sovaĝajn ondojn furiozi? ĉu Ekeby estas mortinta?
Ne, homoj troviĝas tie, konfuzita, senkonsila, senhelpa aro da homoj. Malhela estas la nokto, ili ne vidas unu la alian, ne vidas sian propran vojon. Fortege muĝas la akvofalo, terura estas la bruego de rompiĝanta glacio kaj alpuŝantaj trunkoj, ili ne aŭdas sian propran voĉon. La sovaĝa deliro, kiu regas la muĝantajn ondojn, plenigas ankaŭ la cerbojn de la homoj, restas ĉe ili neniu penso, neniom da prudento.
Sonoras la uzinsonorilo. ”Aŭdu tiu, kiu havas orelojn! Ni ĉe la forĝejo de Ekeby estas pereantaj. La rivero atakas nin. La digo tremas, la forĝejo estas en danĝero, la muelejo estas en danĝero kaj niaj propraj mizeraj loĝejoj, amataj malgraŭ sia malalteco.”
La ondoj eble kredas, ke la sonorado vokas iliajn amikojn, ĉar neniu homo montras sin. Sed en arbaroj kaj marĉoj ekregas urĝo. ”Sendu helpantojn, sendu helpantojn!” la sonorilo vokas. ”Post centjara sklaveco ni fine liberigis nin. Venu, ve-nu!” muĝas la ondoj. La brueganta akvoamaso kaj la tonan-ta uzinsonorilo kantas la mortkanton pri la tutaj gloro kaj brilo de Ekeby.
Kaj dume sendito post sendito iras al la granddomo por venigi la kavalirojn.
ĉu ili estas en humoro pensi pri la forĝejo kaj muelejo? La cent gastoj estas kolektitaj en la grandaj salonoj de Ekeby. La balailknabino atendas en la kuirejo. Venis la streĉa momento de surprizo. La ĉampano perlas en la glasoj. Julius leviĝas por fari la festparolon. ĉiuj maljunaj aventuruloj de Ekeby
ĝojas pro la ŝtoniga surprizo, kiu ekregos la ĉeestantojn.
Sur la glacio de Löven iras la juna grafino Dohna teruran, 263
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vivodanĝeran vojon por flustri vorton de averto al Gösta Berling. ĉe la akvofalo la ondoj kure atakas la gloron kaj potencon de Ekeby, sed en la vastaj salonoj regas nur ĝojo kaj stre-
ĉita atendo, la vakskandeloj radias, kaj la vino fluas. Endome neniu pensas pri tio, kio okazas ekstere en la malluma, ŝtorma printemponokto.
¯uste nun venas la momento. Gösta leviĝas kaj eliras por envenigi la fianĉinon. Li devas iri tra la vestiblo, kaj ties grandaj pordoj staras tute malfermitaj. Li haltas, li elrigardas en la karbonigran nokton … Kaj li aŭdas, li aŭdas.
Li aŭdas la sonorilon sonori, la torenton muĝi. Li aŭdas la bruegon de rompiĝanta glacio, la tumulton de alpuŝantaj trunkoj, la muĝan, mokan, venkojubilan liberkanton de la ribelaj ondoj.
Tiam li elkuras en la nokton, forgesante ĉion. Ili povas stari tie interne kun levitaj glasoj kaj atendi ĝis la lasta tago de la mondo; nun ili ne interesas lin plu. La fianĉino povas atendi, la parolo de sinjoro Julius povas morti sur liaj lipoj. La ringoj ne estos interŝanĝataj en tiu ĉi nokto, konsterno ne ekregos la brilan ĉeestantaron.
Nun ve al vi, ribelaj ondoj, nun vere vi devos batale gajni vian liberon! Jen Gösta Berling venis al la akvofalo, la homoj ekhavis gvidanton, kuraĝo ekbrilas en teruritaj koroj, defen-dantoj suriras la murojn, jen komenciĝas grandega batalo.
Aŭdu, kiel li krias al la homoj! Li ordonas, li agigas ĉiujn.
”Lumon ni devas havi, lumon antaŭ ĉio, tie ĉi ne sufiĉas la kornlanterno de la muelisto. Jen tiuj branĉamasoj, portu ilin sur la deklivon kaj bruligu ilin! Tio estas laboro por virinoj kaj infanoj. Nur rapide, metu grandan flamantan branĉostakon kaj bruligu ĝin! ¯i lumos por nia laboro, ĝi estos vaste vide-264
GÖSTA BERLING
eLIBRO
bla kaj alvokos helpantojn. Kaj neniam lasu ĝin estingiĝi! Alportu pajlon, branĉojn, lasu klarajn flamojn leviĝi al la ĉielo!
Jen, jen, vi plenkreskaj viroj, estas laboro por vi! Tie ĉi estas trunkoj, tabulegoj, faru defendan digon, kiun ni povos malsuprenigi antaŭ la rompiĝanta muro. Rapide, rapide al laboro, faru ĝin fortika kaj firma! Pretigu ŝtonojn kaj sablosakojn, per kiuj ni malsuprenigos ĝin! Rapide, svingu viajn hakilojn, sonigu la martelojn, igu la borilon mordi la lignon, igu la segilon grinci en la sekaj tabulegoj!
Kaj kie estas la buboj? Tien ĉi, tien ĉi, sovaĝaj sentaŭguloj!
Havigu stangojn, havigu hokstangojn kaj venu tien ĉi meze en la bataltumulton! Sur la digon, buboj, inter ondojn, kiuj ŝaŭmas, siblas kaj ŝprucigas sur nin blankan saŭmon! Kontraŭstaru, malfortigu, rebatu tiujn atakojn, pro kiuj la muroj fendiĝas! Forpuŝu trunkojn kaj glacipecojn, ekkuŝu, se io alia ne helpas, kaj tenu per viaj manoj la malfiksiĝantajn ŝtonojn!
Ekmordu ilin, kaptu ilin per ungoj el fero! Batalu buboj, sentaŭguloj, aŭdaculoj! Tien ĉi sur la muron! Ni batalos pri ĉiu colo da tero!”
Gösta prenas lokon plej ekstere sur la digo kaj staras tie surŝprucita de ŝaŭmo, la tero tremas sub li, la ondoj bruegas kaj furiozas, sed lia sovaĝa koro ĝojas pro la danĝero, la maltrankvilo, la batalo. Li ridas, li diras gajajn spritaĵojn al la buboj ĉirkaŭ si sur la digo, neniam li havis pli gajan nokton.
La savlaboro rapide progresas, la fajroj flamas, bruas la hakiloj de la ĉarpentistoj, kaj la digo staras.
Ankaŭ la aliaj kavaliroj kaj la cent gastoj venis al la akvofalo. Homoj alkuras de proksime kaj malproksime, ĉiuj laboras: ĉe la fajroj, ĉe la defenda digo, ĉe la sablosakoj, sur la cedetanta, tremanta ŝtondigo.
265
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Jen, la ĉarpentistoj pretigis la defendan digon, oni malsuprenigos ĝin antaŭ la ŝanceliĝanta ondrompilo. Tenu ŝtonojn kaj sablosakojn pretaj, hokstangojn kaj ŝnuregojn, por ke ĝi ne forŝiriĝu, por ke la venko apartenu al la homoj kaj la subigitaj ondoj reiru al sklavlaboro!
Jen okazas, ĝuste antaŭ la decida momento, ke Gösta ekvidas virinon, kiu sidas sur ŝtono apud la riverbordo. La flamoj de la branĉofajro prilumas ŝin, kiam ŝi sidas rigardante la ondojn. Li ne povis vidi ŝin klare kaj bone tra nebulaĵo kaj ŝaŭmo, sed liaj rigardoj senĉese estas tirataj al ŝi. Ree kaj ree li devas rigardi ŝin. Li sentas, kvazaŭ tiu virino havus iun certan komunikon ĝuste por li.
Inter tiuj centoj da homoj, kiuj laboras kaj estas okupitaj sur la riverbordo, ŝi estas la sola, kiu sidas senmova, kaj al ŝi liaj rigardoj devas senĉese turni sin, li vidas nur ŝin.
ŝi sidas tiel proksime al la akvo, ke la ondoj tuŝas ŝiajn piedojn kaj la ŝaŭmo aspergiĝas sur ŝin. Certe ŝi estas gutante malseka. ŝi estas malhele vestita, kun nigra ŝalo sur la kapo, ŝi sidas kaŭre, apogante la mentonon sur la manoj, kaj senĉe-se rigardas al li sur la ondrompilo. Li sentas, kiel tiuj fikse rigardantaj okuloj tiras kaj logas, kvankam li ne povas distingi eĉ sian vizaĝon, li pensas nur pri tiu virino, kiu sidas ĉe la rando de la blankaj ondoj.
”Estas la nimfo de Löven, kiu supreniris en la riveron por logi min en pereon,” li pensas. ”ŝi sidas tie kaj logas kaj logas, mi devas forpeli ŝin.”
ĉiuj tiuj ondoj kun blankaj kapoj ŝajnas al li kiel la militistaro de la nigra virino. Estas ŝi, kiu instigas ilin, ŝi kiu gvidas ilin kontraŭ lin por atako.
”Vere mi devas forpeli ŝin,” li diras.
266
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li prenas hokstangon, kuras sur la bordon kaj rapidas al la virino.
Li forlasas sian lokon sur la ekstremo de la ondrompilo por forpeli la lagnimfon. En tiu momento de ekscito ŝajnas al li, kvazaŭ la malbonaj fortoj de la profundo batalas kontraŭ li.
Li ne sciis, kion li pensas, kion li kredas, sed li devis forpeli la nigrulinon de la ŝtono sur la rando de la rivero.
Ho, Gösta, kial via loko estas malplena en la decida momento? Jen ili venas kun la defenda digo, longa vico da viroj prenas lokon sur la ondrompilo. Ili havas ŝnuregojn, ŝtonojn kaj sablosakojn pretaj por pezigi ĝin, reteni ĝin, ili staras pretaj, ili atendas, aŭskultas. Kie estas la ordonanto? ĉu ne aŭdi-
ĝas la voĉo, kiu devas ordoni kaj ordigi?
Ne, Gösta Berling ĉasas la lagnimfon, lia voĉo ne estas aŭdebla, liaj ordonoj gvidas neniun.
Tiam oni devas malsuprenigi la defendan digon sen li. La ondoj forpuŝiĝas, ĝi falas en la profundon kaj ŝtonoj kaj sablosakoj sekvas ĝin. Sed kiel la laboro plenumiĝis sen la gvidanto? Neniu priatento, neniu ordo. La ondoj ree alkuras, kun renovigita furiozo ili atakas tiun novan baron, ili komencas forruli la sablosakojn, disŝiras la ŝnuregojn, malfiksas la ŝtonojn. Kaj ili sukcesas, ili sukcesas! Mokante, jubilante ili levas la tutan digon sur fortaj ŝultroj, tiras kaj ŝiras ĝin, kaj jen ili ekregas ĝin. Forigu la aĉan defendaĵon, ĝi iru malsupren en Löven! Raj jen ree antaŭen kontraŭ la ŝanceliĝantan, senhel-pan ŝtondigon.
Sed Gösta Berling ĉasas la lagnimfon. ŝi vidis lin, kiam li venis kontraŭ ŝin, svingante hokstangon. ŝi ektimis. ŝajnas, kvazaŭ ŝi volus ĵeti sin en la akvon, sed ŝi retenas sin kaj kuras for de la bordo.
267
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Lagnimfo!” Gösta krias kaj svingas la hokstangon super ŝi.
ŝi rapidas inter la alnetojn, implikiĝas en la densajn branĉetojn kaj haltas.
Tiam Gösta ĵetas la hokstangon, aliras kaj metas sian manon sur ŝian ŝultron.
”Vi promenas malfrue en tiu ĉi nokto, grafino Elisabet,” li diras.
”Lasu min, sinjoro Berling, lasu min iri hejmen!”
Li tuj obeas kaj forturnas sin de ŝi.
Sed ĉar ŝi estas ne nur altranga sinjorino sed esence bona virineto, kiu ne povas elteni la penson, ke ŝi malesperigis iun, ĉar ŝi estas malgranda florkolektantino, kiu ĉiam havas sufiĉe da rozoj en sia korbo por ornami la plej solecan vojon, ŝi tuj pentas, postiras lin kaj prenas lian manon.
”Mi venis,” ŝi diras balbute, ”mi venis por … Ho, sinjoro Berling, vi ja ne faris tion? Diru, ke vi ne faris tion! Mi tiel ektimis, kiam vi postkuris min, sed ĝuste vin mi volis renkonti. Mi volis peti vin, ke vi ne pensu pri tio, kion mi diris lastfoje, kaj ke vi venu al mi kiel ordinare.”
”Kiel vi venis tien ĉi, grafino?”
ŝi ridas nervoze. ”Mi ja sciis, ke mi venos tro malfrue, sed mi ne volis diri al iu, ke mi iros. Kaj cetere, vi komprenas, oni ne povas veturi plu trans la lagon.”
”ĉu vi piediris trans la lagon?”
”Jes ja, sed, sinjoro Berling, jen diru al mi tion! ĉu vi fian-
ĉiĝis? Vi komprenas: mi tiel volus, ke vi ne estus farinta tion.
Estas tiel maljuste, vi vidas, kaj mi sentis, kvazaŭ la tuta kulpo estus mia. Vi ne devus tiom atenti pri vorto de mi. Mi estas fremdulino, kiu ne konas la kutimon de la lando. Estas tiel solece en Borg, kiam vi ne venas tien plu, sinjoro Berling.”
268
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝajnas al Gösta Berling, kiam li staras inter la malsekaj alnetoj sur la marĉeca tero, kvazaŭ iu ĵetus sur lin tutajn plen-brakojn da rozoj. Li vadas en rozoj ĝisgenue, ili lumas en la mallumo antaŭ liaj okuloj, avide li enspiras ilian odoron.
”ĉu vi faris tion?” ŝi ripetas.
Li devas decidi respondi al ŝi por ĉesigi ŝian angoron, kvankam li sentas tiel grandan ĝojon pro ĝi. Ho, kiel varme fariĝas en lia interno kaj kiel hele, kiam li pensas pri la vojo, kiun ŝi iris, pri tio, kiel malseka ŝi estas, kiel trafrostinta, kiel ŝi certe angoras, kiel plorplene sonas ŝia voĉo!
”Ne,” li diras, ”mi ne fianĉiĝis.”
Tiam ŝi ankoraŭfoje kaptas lian manon kaj karesas ĝin. ”Mi tiel ĝojas, tiel ĝojas,” ŝi diras, kaj ŝia brusto, kiun angoro kunpremis, skuiĝas de plorsingultoj.
Jen estas sufiĉe da floroj sur la vojo de la poeto. ĉio malluma, malbona, malama fordegelas el lia koro.
”Kiel bona vi estas, kiel bona vi estas,” li diras. Tuj supre de ili la ondoj iras atake al la tutaj gloro kaj brilo de Ekeby. La homoj ne havas gvidanton plu, neniu verŝas kuraĝon kaj esperon en iliajn korojn, jen falas la ondrompilo, la ondoj kunpuŝigas super ĝi, kaj venkocertaj ili kuregas al la terlango, kie staras la muelejo kaj la forĝejo. Neniu laboras plu por kontraŭstari la ondojn, ĉiu pensas nur pri tio: savi siajn vivon kaj meblaron.
Por la du junaj homoj ŝajnas tute nature, ke Gösta akompanos la grafinon hejmen. Li ja ne povas lasi ŝin sola en la malluma nokto, ne lasi ŝin ankoraŭfoje iri sola trans la degelantan glacion. Ili ne pensas eĉ pri tio, ke li estas bezonata ĉe la forĝejo, ili tiel feliĉas pro tio, ke ili ree estas geamikoj.
Estas tre facile kredi, ke tiuj junaj homoj sentas varman 269
GÖSTA BERLING
eLIBRO
amon unu por la alia, sed kiu povas certe scii tion? En rompitaj kaj disaj splitoj la radia aventuro de ilia vivo atingis min.
Mi ja scias nenion, preskaŭ nenion pri tio, kio loĝis plej interne en iliaj animoj. Kion mi povas diri pri la motivo de iliaj agoj? Mi scias nur tion, ke en tiu nokto juna, bela virino riskis sian vivon, sian honoron, sian reputacion, sian sanon por rekonduki kompatindan aĉulon sur ĝustajn vojojn. Mi scias nur tion, ke Gösta Berling en tiu nokto lasis fali la potencon kaj gloron de la amata bieno por akompani ŝin, kiu por li venkis timon pro morto, timon pro honto, timon pro puno.
Ofte mi pense akompanis ilin trans la glacion en tiu terura nokto, kiu por ili tamen havis tiel bonan finon. Mi ne kredas, ke en iliaj animoj ekzistas io kaŝita kaj malpermesita, kion ili devas subpremi ĝuste tiam, kiam ili iras trans la glacion, gajaj kaj babilante pri ĉio, kio okazis dum tiu tempo de disiĝo.
Li ree estas ŝia sklavo, ŝia paĝio, kiu genuas antaŭ ŝiaj piedoj, kaj ŝi estas lia sinjorino.
Ili estas nur feliĉaj, nur feliĉaj. Neniu el ili diras eĉ unu vorton, kiu povus signifi amon.
Ridante ili plaŭdiras tra la bordakvo. Ili ridas, kiam ili trovas la vojon, kiam ili perdas ĝin, kiam ili glitas, kiam ili falas, kiam ili relevas sin, ĉiam ili ridas.
Ree la benita vivo estas gaja ludo, kaj ili estas infanoj, kiuj estis malĝentilaj kaj kverelis. Ho, kiel agrable estas repaciĝi kaj denove komenci la ludon!
La onidiro vagis. Fine la rakonto pri la promeno de la grafino venis al Anna Stjärnhök.
”Jen mi vidas,” ŝi diris, ”ke Dio havas ne nur unu kordon 270
GÖSTA BERLING
eLIBRO
por sia arko. Mi ripozigu mian koron kaj restu, kie mi estas bezonata. Li povas sen mia helpo fari viron el Gösta Berling.”
271
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKSESA ĉAPITRO
Pentofaro
Karaj amikoj, se okazas al vi, ke vi sur via vojo renkontas kompatindan mizerulon, malgrandan, ĉagrenitan esta-
ĵon, kiu lasas la ĉapelon pendi sur la dorso kaj tenas la ŝuojn en la mano por ne havi protekton kontraŭ la ardo de la suno kaj la ŝtonoj de la vojo, sendefendulon, kiu propravole alvo-kas ĉian malbonon sur sian kapon, jen, preteriru lin en silenta timeto! Estas la pentofaranto, vi komprenas, survoje al la sanktaj tomboj.
La pentofaranto devas porti krudan kapoton kaj vivi de nemiksita akvo kaj seka pano, eĉ se li estus reĝo. Li devas piediri kaj ne veturi. Li devas almozpeti, ne posedi. Li devas dormi inter kardoj. Li devas froti la malmolajn tomboplatojn per genuado. Li devas svingi la pikilan skurĝon sur sian dorson. Li ne povas senti dolĉon krom en sufero, feliĉon krom en malĝojo.
Iam la juna grafino Elisabet portis la krudan kapoton kaj iris la dornajn vojojn. ŝia koro akuzis ŝin pri peko. ¯i sopiris al sufero kiel laciĝinto al varmeta bano. Kruelan malbonon ŝi venigis al si, dum ŝi jubilante malsupreniris en la nokton de sufero.
ŝia edzo, la juna grafo kun la maljunula kapo, venis hejmen al Borg la matenon post tiu nokto, kiam la printempa altakvo detruis la muelejon kaj la forĝejon de Ekeby. Apenaŭ 272
GÖSTA BERLING
eLIBRO
li alvenis, kiam grafino Märta vokis lin al si kaj rakontis por li strangajn aferojn.
”Via edzino estis ekstere lastnokte, Henrik. ŝi estis for dum multaj horoj. ŝi venis hejmen en akompano de viro. Mi aŭdis, kiel li diris al ŝi bonan nokton. Mi ankaŭ scias, kiu li estas. Mi aŭdis kaj kiam ŝi foriris kaj kiam ŝi revenis, kvankam tio certe ne estis intencita. ŝi trompas vin, Henrik. ŝi trompas vin, la hipokritulino, kiu metas kurtenojn en skvamtrikaĵo antaŭ ĉiujn fenestrojn nur por fari al mi malplaĉojn. ŝi neniam amis vin, mia kompatinda knabo. ŝia patro volis nur ke ŝi bone edziniĝu. ŝi prenis vin por ricevi vivtenon.”
Tiel bone ŝi parolis por sia afero, ke grafo Henrik furioziĝis.
Li volis aranĝi eksedziĝon. Li volis sendi sian edzinon hejmen al ŝia patro.
”Ne, mia amiko,” grafino Märta diris, ”tiel ŝi estus tute transdonata al la malbono. ŝi estas dorlotita kaj malbone edukita. Sed lasu min zorgi pri ŝi, lasu min rekonduki ŝin sur la vojon de devo!”
Kaj la grafo venigis sian grafinon por diri al ŝi, ke de nun ŝi devas obei al lia patrino.
Ho, kia sceno nun sekvis! Io pli kompatinda certe neniam prezentiĝis en tiu domo sanktigita al la malĝojo.
Multajn malbonajn vortojn la juna viro aŭdigis al la juna virino. Li etendis siajn manojn al la ĉielo kaj akuzis ĝin pro tio, ke ĝi permesis al senhonta virino treni lian nomon en la koton. Li skuis sian pugnitan manon antaŭ sia vizaĝo kaj demandis ŝin, kiun punon ŝi opinias kontentige granda por tia krimo, kia estas la ŝia.
ŝi tute ne timis la viron. ŝi ankoraŭ kredis, ke ŝi agis juste.
273
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi diris al li, ke ŝi jam ricevis teruran nazkataron, kaj ke tiu puno povas sufiĉi.
”Elisabet,” grafino Märta diras, ”tio ĉi ne estas aferoj por ŝerco.”
”Ni du,” la juna virino respondas, ”neniam povis interkonsentiĝi pri la ĝusta momento por ŝerco kaj seriozeco.”
”Sed vi tamen devas kompreni, Elisabet, ke neniu respektinda virino forlasas sian hejmon meze en la nokto por ĉir-kaŭvagi kun konata aventurulo.”
Tiam Elisabet Dohna komprenis, ke ŝia bopatrino decidis ŝian pereon. ŝi vidis, ke ŝi devas batali ĝisekstreme, por ke tiu ne venigu al ŝi teruran malfeliĉon.
”Henrik,” ŝi petas, ”ne lasu vian patrinon starigi sin inter nin! Permesu al mi rakonti al vi, kiel ĉio okazis! Vi estas justa, vi ne juĝu min sen aŭdi min. Permesu al mi rakonti ĉion por vi, kaj vi vidos, ke mi agis nur tiel, kiel vi instruis al mi.”
La grafo silente kapjesis, kaj la grafino rakontis, kiel okazis, ke ŝi pelis Göstan Berling sur malbonajn vojojn. ŝi rakontis pri ĉio, kio okazis en la blua kabineto, kaj kiel ŝia konscienco instigis ŝin iri por savi tiun, al kiu ŝi maljuste agis. ”Mi ja ne havis ian rajton juĝi lin,” ŝi diris, ”kaj mia edzo instruis al mi, ke neniu ofero estas tro granda, kiam oni volas rebonigi malbonfaron. ĉu ne, Henrik?”
La grafo turnis sin al sia patrino.
”Kion mia patrino diras pri tio?” li demandis. Lia korpeto nun estis tute rigida pro digno, kaj majestaj sulkoj kuŝis sur lia alta mallarĝa frunto.
”Mi diras,” la grafino respondis, ”ke Anna Stjärnhök estas saĝa knabino, kaj ke ŝi sciis, kion ŝi faras, kiam ŝi rakontis tiun historion por Elisabet.”
274
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Plaĉas al mia patrino miskompreni min,” la grafo diris.
”Mi demandas, kion mia patrino pensas pri tiu ĉi rakonto. ĉu grafino Märta Dohna provis persvadi sian filinon, mian fratinon, edziniĝi kun eksigita pastro?”
Grafino Märta silentis dum momento. Ho, tiu Henrik, tiel stulta, tiel stulta! Jen li ja ĉasas sur erara spuro. ŝia ĉashun-do persekutas ja la ĉasiston mem kaj lasas la leporon forkuri. Sed se Märta Dohna estis senresponda dum unu momento, pli ne estis.
”Kara amiko!” ŝi diris kun ŝultroskuo. ”Troviĝas kaŭzo por lasi ripozi tiujn malnovajn historiojn pri la malfeliĉa viro, la sama kaŭzo, pro kiu mi petas vin eviti ĉian publikan skandalon. Nome estas tre kredeble, ke li pereis lastnokte.”
ŝi parolis en milda, bedaŭra tono, sed ne estis eĉ unu vera vorto en tio, kion ŝi diris.
”Elisabet longe dormis hodiaŭ kaj tial ne aŭdis, ke oni jam sendis homojn ĉirkaŭ la lagon por demandi pri sinjoro Berling. Li ne revenis al Ekeby, kaj oni timas, ke li dronis. La glacio dispeciĝis nunmatene. Jen, la ŝtormo splitis ĝin en mil pecojn.”
Grafino Elisabet rigardis eksteren. La lago estis preskaŭ senglacia.
Tiam ŝi ekmalŝatis sin mem. ŝi volis eviti la juston de Dio.
ŝi mensogis kaj hipokritis. ŝi metis sur sin la blankan mantelon de senkulpeco.
La senesperulino ekgenuis antaŭ sia edzo, kaj la konfeso venis torente de ŝiaj lipoj.
”Kondamnu min, forpuŝu min. Mi amis lin. Ne dubu, ke mi amis lin! Mi ŝiras miajn harojn, mi ŝiras mian veston pro malĝojo. Nun, kiam li mortis, mi atentas pri nenio. Mi ne vo-275
GÖSTA BERLING
eLIBRO
las savi min. Vi ekscios la tutan veron. La amon de mia koro mi prenis de mia edzo kaj donacis al fremdulo. Ho, mi kon-damnito, mi estas unu el tiuj, kiujn logis nepermesita amo!”
Vi juna senesperulino, kuŝu antaŭ la piedoj de viaj juĝantoj kaj diru ĉion al ili! Bonvenon, martireco! Bonvenon malhonoro, bonvenon! Ho, kiel vi povos devigi la fulmojn de la ĉielo frapi vian junan kapon!
Diru al via edzo, kiel vi teruriĝis, kiam la pasio ekregis vin, potenca kaj nekontraŭstarebla, kiel vi timtremis pro la aĉeco de via koro! Prefere vi renkontus la fantomojn de la tombejo ol la demonojn de via propra animo.
Diru al ili, kiel vi, forpuŝita de la vizaĝo de Dio sentis vin neinda iri sur la surfaco de la tero! En preĝo kaj larmoj vi batalis. ”Ho Dio, savu min! Ho filo de Dio, elpelanto de demonoj, savu min!” vi preĝis.
Diru al ili, ke vi opiniis plej prudente kaŝi ĉion! Vi volis, ke neniu eksciu vian aĉecon. Vi kredis, ke tia agado plaĉas al Dio.
Vi ankaŭ kredis, ke vi iras la vojojn de Dio, kiam vi volis savi la viron, kiun vi amis. Li sciis nenion pri via amo. Li ne estu kondamnata pro vi. ĉu vi sciis, kio estas justa, kio maljusta?
Dio sola sciis tion, kaj li kondamnis vin. Li frapis la idolon de via koro. Li gvidis vin sur la grandan, sanigan vojon de pentofaro …
Diru al ili, ke vi scias, ke ne troviĝas savo en kaŝado! La demonoj ŝatas la mallumon. La manoj de viaj juĝantoj ekpre-nu la skurĝon! La puno falos kiel mildiga balzamo sur la vundojn de peko. Via koro sopiras al sufero.
Diru ĉion tion al ili, dum vi genuas sur la planko kaj tordas la manojn enskuanta malĝojo, parolante kun la sovaĝaj akcentoj de malespero, salutante per akra rido la penson pri 276
GÖSTA BERLING
eLIBRO
puno kaj malhonoro, ĝis via edzo kaptos vin kaj levos vin de la planko!
”Kondutu tiel, kiel decas por grafino Dohna, aŭ mi devos peti mian patrinon puni vin kiel infanon!”
”Faru al mi, kion vi volas!”
La grafo eldiris la verdikton:
”Mia patrino petis por vi. Tial vi rajtos resti tie ĉi en mia hejmo. Sed de nun estas ŝi, kiu ordonas, kaj vi, kiu obeas.”
*
Jen la vojo de pentofaro! La juna grafino fariĝis la plej malalta el servistinoj. Kiel longe, ho, kiel longe?
Kiel longe fiera koro sukcesos obeigi sin? Kiel longe mal-paciencaj lipoj povos silenti, kiel longe kolerema mano reteni sin?
Dolĉa estas la mizero de malhonoriĝo. Dum la dorso doloras pro peza laboro, la koro estas trankvila. La dormo venas senvoke al tiu, kiu dum kelkaj mallongaj horoj dormas sur malmola kuŝejo de pajlo.
La maljuna virino transformiĝu en demonon por povi sufi-
ĉe turmenti la junan! ŝi dankas sian bonfarantinon. Ankoraŭ la malbono ne mortis en ŝi. ĉasu la dormemulinon el la lito je la kvara horo ĉiumatene! Postulu de la nekutimiĝinta laboristino absurdan laborkvanton ĉe la peniga drelika tekso!
Estas bone. Eble la pentulino ne havas sufiĉe da forto por mem svingi la skurĝon kun dezirinda severeco.
Kiam venas la granda printempa lavado, grafino Märta igas ŝin stari ĉe la kuvo en la lavejo. ŝi venas mem por kontroli ŝian laboron. ”La akvo estas tro malvarma en via kuvo,”
277
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi diras kaj prenas bolantan akvon el kaldrono kaj versas sur ŝiajn nudajn brakojn.
Malvarma estas la tago, kiam la lavistinoj devas finlavi la vestojn ĉe la lago. ŝtormetoj muĝas kaj kovras ilin per neĝo-miksita pluvo. La jupoj de la lavistinoj fariĝas gutante malsekaj kaj pezaj kiel plumbo. Peza estas la laboro per la batilo.
Sango elpenetras sub la delikataj ungoj.
Sed grafino Elisabet ne plendas. Laŭdata estu la boneco de Dio! Kie estas dolĉo por pentofaranto krom en sufero? La pikilaj nodoj de la skurĝo falas mole sur la dorson de la pentofaranto, kvazaŭ estus rozpetaloj.
La juna virino baldaŭ ekscias, ke Gösta Berling vivas. La maljunulino volis per mensogo nur konfesigi ŝin. Nu? Jen la vojo de Dio! Jen la regado de Dio! Tiel li logis la pekulinon sur la vojojn de reboniĝo.
Nur pri unu afero ŝi angoras. Kio okazos al ŝia bopatrino, kies koron Dio malmoligis por ŝia bono. Ho, li juĝos ŝin milde. ŝi devas esti malica por helpi la pekulinon regajni la amon de Dio.
ŝi ne sciis, kiel ofte animo, kiu spertis ĉiun alian volupton, ektrovas sian plezuron en la kruelo. Kiam al la malpacienca, malluma animo mankas flatoj kaj karesoj, la ebrio de la danco kaj la ekscito de la kartludo, tiam ĝi iras en nigrajn profundojn kaj alportas la kruelon. En turmentado al bestoj kaj homoj ekzistas ankoraŭ ĝojo por inertiĝintaj sentoj.
La maljunulino ne konscias pri ia malbono. ŝi kredas, ke ŝi nur punas malmoralan edzinon. En la noktoj ŝi iam kuŝas sendorma kaj cerbumas pri novaj turmentiloj.
Iun vesperon ŝi iras tra la domo, kaj la grafino lumigas al ŝi per kandelo. ŝi portas ĝin en la mano sen ingo.
278
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”La kandelo finiĝis,” diras la juna.
”Kiam la kandelo finiĝis, la ingo brulu,” grafino Märta respondas.
Kaj ili pluiras, ĝis la fumanta meĉo estingigas sur la fajro-tuŝita mano.
Sed tio estas infanaĵoj. Ekzistas turmentoj por la animo, kiuj superas ĉiujn suferojn de la korpo. Grafino Märta invitas gastojn kaj igas la mastrinon mem iri ĉe sia propra tablo por servi ilin.
Jen, tio estas la granda tago de la pentulino. Fremdaj homoj vidos ŝin en ŝia malhonoro. Ili vidos, ke ŝi ne indas plu sidi ĉe la tablo de sia edzo. Ho, kun kia moko iliaj okuloj fros-te rigardos ŝin!
Sed fariĝas pli terure, trioble pli terure. Neniu rigardo renkontas la ŝian. ĉiuj ĉe la tablo sidas silentaj kaj malgajaj, viroj kaj virinoj same animpremitaj.
Sed ŝi kolektas ĉion tion kiel fajrajn karbojn por meti sur sian kapon. ĉu ŝia peko do estas tiel terura? ĉu estas honti-ge troviĝi proksime al ŝi?
Jen venas la tento: Anna Stjärnhök, kiu estis ŝia amikino, kaj la leĝisto en Munkerud, ties tablonajbaro, ĉirkaŭprenas ŝin, kiam ŝi venas, fortiras de ŝi la rostaĵpladon, alŝovas seĝon kaj ne volas lasi ŝin fuĝi.
”Eksidu tie, infano, eksidu!” la leĝisto diras. ”Vi ne faris ion malbonan.”
Kaj per unu vorto ĉiuj tagmanĝaj gastoj deklaras, ke se ŝi ne eksidos ĉe la tablo, tiam ili devos foriri. Ili ne estas ekze-kutistaj helpantoj. Ili ne estas servantoj de Märta Dohna. Ili ne lasas trompi sin tiel facile kiel ŝafkapaj grafoj.
”Ho, bonaj sinjoroj! Ho, amataj geamikoj! Ne estu tiel 279
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kompataj! Vi devigas min mem elkrii mian pekon. Estas iu, kiun mi tro multe amis.”
”Infano, vi ja ne scias, kio estas peko. Vi ne komprenas, kiel senkulpa vi estas. Gösta Berling ja eĉ ne sciis, ke vi amas lin.
Jen reprenu vian lokon en via hejmo! Vi faris nenion malbonan.”
Ili por tempeto sukcesas kuraĝigi ŝin kaj mem ili tuj fariĝas gajaj kiel infanoj. Rido kaj ŝerco sonas ĉirkaŭ la tablo.
La ekscitiĝemaj, emociiĝemaj homoj estas tiel bonaj sed tamen ili estas senditaj de la diablo. Ili volas kredigi al ŝi, ke ŝi estas martiro, kaj senkaŝe mokas grafinon Märta, kvazaŭ ŝi estus sorĉistino. Sed ili ne komprenas la aferon. Ili ja ne scias, kiel la animo sopiras al pureco, ne scias, kiel la koro de la pentofaranto devigas lin nudigi sin por la ŝtonoj de la vojoj kaj la ardo de la suno.
Foje grafino Märta devigas ŝin sidi longajn tagojn ĉe la ku-drokadro, kaj tiam ŝi rakontas al ŝi senfinajn historiojn pri Gösta Berling, tiu pastro kaj aventurulo. Se ŝia memoro ne sufiĉas, ŝi elpensas, aranĝas tiel, ke lia nomo dum la tutaj tagoj sonu en la oreloj de la juna virino. Tion ŝi plej timas. En tiaj tagoj ŝi vidas, ke ŝia pentofaro neniam finiĝos. ŝia amo ne volas morti. ŝi kredas, ke ŝi mortos prefere ol ĝi. ŝiaj korpaj fortoj komencas cedi. Ofte ŝi estas tre malsana.
”Sed kie restas via heroo?” la grafino moke demandas. ”Tagon post tago mi atendis, ke li alvenos kun la kavaliroj. Kial li ne atakas Borgon, surtroniras vin kaj ĵetas min kaj vian edzon ligitaj en la turon? ĉu vi jam estas forgesita?”
ŝi preskaŭ volus defendi lin kaj diri, ke ŝi mem malpermesis al li doni al ŝi ian helpon. Sed ne, pli bone estas silenti, silenti kaj suferi.
280
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tagon post tago pli kaj pli konsumas ŝin la fajro de troeks-citiĝo. ŝi ĉiam havas febron kaj estas tiel malforta, ke ŝi apenaŭ povas resti surpiede. ŝi volas nur morti. La potencaj fortoj de la vivo estas subpremitaj. La amo kaj la ĝojo ne kuraĝas moviĝi. ŝi ne timas plu la suferon.
*
Estas, kvazaŭ ŝia edzo ne scius plu, ke ŝi ekzistas. Li sidas en sia ĉambro preskaŭ la tutajn tagojn kaj studas malfacile le-geblajn manskribojn kaj verketojn en malnova, malklara preso.
Li legas nobeligan dokumenton sur pergameno, ĉe kiu pendas la sigelo de la Sveda regno, grandega, formita en ruĝa vakso kaj konservata en formita ligna skatolo. Li rigardas malnovajn blazonojn kun lilioj sur blanka fono kaj grifoj sur blua. Tion li komprenas, kaj tion li facile deĉifras. Kaj ree kaj ree li legas malnovajn funebroparolojn kaj personaĵojn pri la noblaj grafoj Dohna, en kiuj oni komparas iliajn faraĵojn kun tiuj de herooj de Izrael kaj tiuj de la dioj de Hellas.
Jen, tiuj malnovaj aferoj ĉiam ĝojigis lin. Sed pri sia juna edzino li ne pensas plu.
Grafino Märta diris vorton, kiu mortigis ĉiun amon en li:
”ŝi donis sin pro la mono.” Neniu viro ja toleras ion tian. ¯i estingas la tutan amon. Estis nun indiferente al li, kio okazas al la juna virino. Se lia patrino rekondukos ŝin sur la vojon de devo, estos bone. Grafo Henrik tre admiris sian patrinon.
Tiu mizeraĵo daŭris dum unu monato. Tamen la tempo ja ne estis tiel ŝtorma kaj tumulta, kiel povas ŝajni, kiam oni kunpremas la okazojn sur kelkajn skribitajn paĝojn. Laŭdire grafino Elisabet ĉiam estis ekstere trankvila. Nur tiun solan 281
GÖSTA BERLING
eLIBRO
fojon, kiam ŝi eksciis pri la laŭdira morto de Gösta Berling, superregis ŝin emocio. Sed tiel angorigis ŝin tio, ke ŝi ne povis konservi sian amon al sia edzo, ke verŝajne ŝi estus lasinta grafinon Märta mortturmenti ŝin, se ŝia maljuna dommastri-no ne estus parolinta kun ŝi en iu vespero.
”Vi devas paroli kun la grafo,” ŝi diris. ”Dio mia, vi ja estas nura infano. Eble vi mem ne scias, kion vi povas atendi, sed mi ja vidas, kiel statas.”
Sed ĝuste tion ŝi ne povis diri al sia edzo, dum li portis tiel nigran suspekton al ŝi.
En tiu nokto ŝi silente vestis sin kaj eliris. ŝi portis la kos-tumon de ordinara kamparanservistino kaj havis tukpakaĵon en la mano. ŝi intencis forkuri de sia hejmo kaj neniam reveni.
ŝi ne foriris por eviti turmentojn kaj suferojn. Sed nun ŝi kredis, ke Dio donis al ŝi signon, ke ŝi rajtas foriri, ke ŝi devas konservi la sanon kaj forton de sia korpo.
ŝi ne iris okcidenten trans la lagon, ĉar tie loĝis tiu, kiun ŝi tre amis. Ankaŭ ŝi ne iris norden, ĉar tie loĝis multaj el ŝiaj amikoj, kaj ne suden, ĉar tre, tre malproksime en la sudo troviĝas la hejmo de ŝia patro, kaj ŝi ne volis eĉ per unu paŝo proksimiĝi al ĝi. Sed orienten ŝi iris, ĉar ŝi sciis, ke tie ŝi ne havas hejmon, nek amatan amikon, nek konatan homon, nek helpon aŭ konsolon.
ŝi ne iris per facilaj paŝoj, ĉar ŝi kredis, ke ŝi ne repaciĝis kun Dio. Sed tamen ŝi ĝojis, ke ŝi de nun portos la ŝarĝon de sia peko inter fremduloj. Iliaj indiferentaj okuloj tuŝos ŝin, dolĉe kiel ŝtalo metita sur ŝvelintan membron.
ŝi intencis iri, ĝis ŝi trovos malriĉan farmeton ĉe la rando de la arbaro, kie neniu povus koni ŝin. ”Okazis al mi, kiel vi 282
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vidas, kaj miaj gepatroj forpelis min,” ŝi diros. ”Donu al mi nutraĵon kaj tegmenton tie ĉi, ĝis mi povos mem akiri mian panon! Mi ne estas sen mono.”
Tiel ŝi iris antaŭen tra la hela junia nokto, ĉar majo pasis dum ŝia malfacila sufero. Ho majo, la bela tempo, kiam la betuloj miksas sian helan verdon en la malhelan de la pice-arboj, kaj kiam la sudvento revenas de malproksime, saturita de varmo!
Eble mi ŝajnas pli sendanka ol aliaj, kiuj ĝuis viajn donacojn, bela monato. Eĉ per unu vorto mi ne laŭdis vian belecon.
Ho, majo, kara, hela monato, ĉu vi iam observis infanon, kiu sidas sur la genuo de sia patrino kaj aŭskultas fabelojn?
Kiam la infano aŭdas pri kruelaj gigantoj kaj maldolĉaj suferoj de belaj princinoj, ĝi tenas la kapon supren kaj la okulojn malfermitaj, sed se la patrino komencas paroli pri feliĉo kaj sunlumo, tiam la etulo fermas siajn okulojn kaj trankvile endormiĝas kun la kapo klinita al ŝia brusto.
Jen, vi bela monato, tia infano estas ankaŭ mi. Aliaj aŭskultu al parolo pri floroj kaj sunlumo, sed mi elektas por mi la nigrajn noktojn, plenajn de vizioj kaj aventuroj, por mi la severajn sortojn, por mi la malĝojoplenajn pasiojn de sovaĝi-
ĝintaj koroj.
283
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKSEPA ĉAPITRO
La fero el Ekeby
Estis printempo, kaj la fero de ĉiuj uzinoj en Vermlando estis sendota al Gotenburgo.
Sed en Ekeby oni ne havis feron por sendi. En la aŭtuno kelkfoje mankis akvo, dum la printempo la kavaliroj regis.
Dum ilia tempo forta, maldolĉa biero ŝaŭmis malsupren sur la larĝa gnejsa ŝtuparo de la Bjorksjö-akvofalo, kaj la longa lago Löven ne estis plena de akvo sed de brando. Dum ilia tempo oni ne metis krudferon en la forĝejan fajrujon, sed la forĝistoj staris en ĉemizoj kaj lignaj pantofloj antaŭ la fajro kaj turnis kolosajn rostaĵojn sur longaj ferstangoj, dum la helpantoj per Iongaj teniloj tenis farĉitajn kaponojn super la karbardaĵo. En tiuj tagoj oni dancis sur la tero de la uzino. Oni dormis sur la rabotstablo kaj kartludis sur la amboso. En tiuj tagoj oni ne forĝis feron.
Sed la printempo venis, kaj en la grandkomercaj kontoroj en Gotenburgo oni komencis atendi la feron de Ekeby. Oni rigardis kontraktojn, faritajn kun la majoro kaj la majorino, kaj tie estis interkonsento pri multaj centoj da ŝipfuntoj.42
Sed kiom la kavaliroj zorgis pri la kontrakto de la majorino? Ili prosperigis la ĝojon, la violonludon kaj la regalojn. Ili zorgis pri tio, ke la danco kirliĝu sur la tero de la uzino.
Fero venis el Stömne, fero el Sölje. La fero de Kymsberg trovis vojon tra la solecaj regionoj al Venern. De Uddeholm 42 ŝipfunto — malnova pezunuo = 170 kg.
284
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĝi venis kaj de Munkfors kaj de ĉiuj la multaj uzinoj. Sed kie estas la fero de Ekeby?
ĉu Ekeby ne estas plu la unua el la uzinoj de Vermlando?
ĉu neniu zorgas pri la gloro de la malnova bieno? ¯i estas transdonita al la manoj de la kavaliroj kiel cindro al la vento.
Ili zorgas pri la danco sur la tero de la uzino. Kion alian iliaj aĉaj cerboj povas prizorgi?
Sed torentoj kaj riveroj, ŝipoj kaj barĝoj, havenoj kaj kluzoj miras kaj demandas: ”ĉu ne venos la fero el Ekeby?”
Kaj flustroj kaj demandoj iras de arbaro al lago, de monto al valo: ”ĉu ne venos la fero el Ekeby? ĉu neniam plu venos fero el Ekeby?”
Kaj profunde en la arbaro la karbigstako komencas ridi kaj la grandaj martelkapoj en la mallumaj forĝejoj ŝajnas rikani, la minoj malfermegas siajn vastajn faŭkojn kaj ridegas, la pu-pitroj en la grandkomercaj kontoroj, kie konserviĝas la kontraktoj de la majorino, tordiĝas pro rido. ”ĉu vi aŭdis kiel amuze? Oni ne havas feron en Ekeby, en la unua el la uzinoj de Vermlando oni ne havas feron.”
Leviĝu, senzorguloj, senhejmuloj! ĉu vi toleras, ke tia malhonoro trafas Ekebyn? Ho, je via amo al la plej bela loko sur la tero de Dio, je la celo de via sopiro sur malproksimaj vojoj, je tio, ke vi ne povas aŭdi ĝian nomon malproksime inter fremduloj, sen ke via okulo eklarmas, leviĝu kavaliroj, savu la honoron de Ekeby!
Nu, sed se ripozis la marteloj de Ekeby, oni tamen laboris en niaj ses aliaj uzinoj? Tie devas troviĝi sufiĉe kaj pli ol sufiĉe da fero.
Jen Gösta Berling forveturas por paroli kun la administrantoj en la ses aliaj uzinoj.
285
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Jen mi volas unue mencii, ke li ne trovis motivon veturi al Högfors, kiu kuŝas apud la Björksjö-rivero, iom supre de Ekeby. ¯i kuŝas tro proksime al Ekeby, ĝi estis preskaŭ sub la regado de la kavaliroj.
Sed li veturis kelkajn mejlojn norden, ĝis li venis al Lötafors. Estas bela loko, ne estas dubo pri tio. Supra Löven estas sternita antaŭ ĝi, kaj tuj malantaŭ ĝi estas Gurlita kun krute leviĝanta supro kaj peco da sovaĝeco kaj romantiko, kiu bone konvenas al malnova monto. Sed la forĝejo ne estas tia, kia ĝi devus esti: la movrado estis difektita, kaj tia ĝi estis dum la tuta jaro.
”Nu, sed kial oni ne riparis ĝin?”
”La lignaĵisto, mia kara amiko, kiu estas la sola en la tuta distrikto, kiu povas ripari ĝin, estis okupita aliloke. Ni ne for-
ĝis eĉ unu ŝipfunton.”
”Nu, kial vi ne venigis la lignaĵiston?”
”Venigis! ĉu ni ne sendis sciigon por venigi lin ĉiutage, sed li ja ne povis veni. Li konstruis kegloludejojn kaj plezurdome-tojn en Ekeby.”
Tiam Gösta tuj komprenas, kiel sukcesos al li tiu ĉi vojaĝo.
Li pluveturas norden al Björnidet. Bela kaj bonega loko ankaŭ ĝi, kun situo, kiu konvenus por kastelo. La granda loĝodomo tronas en duoncirkla valo, kiun ĉirkaŭas sur tri flankoj grandegaj altaĵoj kaj sur la kvara Löven, kiu tie havas sian ekstremon. Kaj Gösta scias, ke ne ekzistas pli bona loko por lunlumaj promenoj kaj amindumo ol la bordvojoj laŭ la rivero, preter la akvofalo kaj malsupren al la forĝejo, kiu havas lokon en grandegaj volbĉambroj eksplodfaritaj en la monto. Sed fero, ĉu tie ekzistas fero?
Ne, kompreneble ne. Oni ne havis karbon, kaj el Ekeby oni 286
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ne sukcesis ricevi monon por pagi al karbigistoj kaj veturigistoj. La tuta uzina laboro ripozis dum la vintro.
Jen Gösta reveturas suden. Li venas al Hån, sur la orienta bordo de Löven, kaj al Lövstafors, malproksime en la arbaroj, sed li ne sukcesas pli bone tie. Nenie oni havas feron, kaj ĉie ŝajnas, ke la kavaliroj estas kulpaj pri tio.
Gösta returnas sin at Ekeby, kaj la kavaliroj kun malgaja mieno pririgardas la kvindek ŝipfuntojn proksimume, kiuj troviĝas en la provizejo, kaj sur iliaj kapoj pezas malĝojo, ĉar ili aŭdas, kiel la tuta naturo mokridas al Ekeby, kaj ŝajnas al ili, ke la tero tremas pro plorsingultoj, ke la arboj minacas ilin per koleraj gestoj, ke herboj kaj floroj plendas pro tio, ke pasis la gloro de Ekeby.
*
Sed kial tiom da vortoj kaj tiom da miro? Jen estas la fero de Ekeby!
Jen ĝi estas, ŝarĝita sur barĝoj ĉe la bordo de Klarälven, preta por transporti malsupren sur la rivero, preta por pesado en la ferpesejo en Karlstad, preta por transporto al Gotenburgo sur ŝipo de Venern. Jen ĝi estas savita, la gloro de Ekeby.
Sed kiel tio estas ebla? En Ekeby troviĝis ja nur kvindek ŝipfuntoj da fero, en la ses aliaj uzinoj neniom. Kiel estas eble, ke plenŝarĝitaj barĝoj nun transportos tian teruran amason da fero al la pesejo en Karlstad? Nu, pri tio oni demandu la kavalirojn.
La kavaliroj estas mem sur la pezaj, malbelaj ŝipoj, ili intencas mem akompani la feron de Ekeby al Gotenburgo.
Ordinara barĝisto, ordinara mortulo ne rajtas akompani la feron. La kavaliroj venis kun boteloj kaj manĝajkorboj, kun 287
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kornoj kaj violonoj, kun pafiloj, fiŝfadenoj kaj kamfiaj kartoj.
Ili faros ĉion por sia kara fero kaj ne forlasos ĝin antaŭ ol ĝi kuŝos malŝarĝita sur la kajo en Gotenburgo. Ili mem mal-
ŝarĝos kaj ŝarĝos, mem prizorgos velojn kaj direktilojn. Vere ili estas la ĝustaj por tia tasko. ĉu ekzistas sablorifo en Klar-
älven aŭ rifo en Venern, kiun ili ne konas? ĉu iliaj manoj ne same lerte traktas direktilojn kaj pulion kiel arĉon kaj kondukrimenon?
La feron sur tiuj barĝoj ili amas pli ol ion alian en la mondo. Ili gardas ĝin kiel plej delikatan vitron, ili sternas kovri-legojn sur ĝi. Eĉ peceto de ĝi ne devas kuŝi nekovrita. Estas tiuj pezaj, grizaj stangoj, kiuj redonos al Ekeby ĝian honoron.
Neniu fremdulo rajtas rigardi ilin per indiferentaj okuloj. Ho Ekeby, lando de nia sopiro, brilu via gloro!
Neniu el la kavaliroj restas hejme. Onklo Eberhard forlasis sian skribpupitron, kaj kuzo Kristoffer elvenis el la kamenangulo. Eĉ la milda Lövenborg estas tie. Neniu povas for-esti, kiam temas pri la honoro de Ekeby.
Sed por Lövenborg ne estas utile vidi Klarälven. Li ne vidis ĝin dum tridek sep jaroj, li ne iris en boaton dum same longa tempo. Li malamas la glatajn surfacojn de la lagoj kaj la grizajn riverojn. Li estas rememorigata pri tro malgajaj aferoj, kiam li venas sur akvon, kaj li kutimas eviti tion, sed hodiaŭ li ne povis resti hejme. Ankaŭ li devas kuniri por savi la honoron de Ekeby.
Nome estis tiel, ke Lövenborg antaŭ tridek sep jaroj vidis sian fianĉinon droni en Klarälven, kaj post tio lia kompatinda kapo ofte estis en malordo.
Kiam li staras tie kaj rigardas la riveron, lia maljuna cerbo pli kaj pli konfuziĝas. La griza rivero, kiu fluas kun multaj 288
GÖSTA BERLING
eLIBRO
briletantaj ondetoj, estas granda serpento kun arĝentaj skvamoj, kiu embuskas por kaptaĵo. La flavaj, altaj sablomuroj, tra kiuj la rivero tranĉis sian sulkon, estas la muroj de falkapti-lo, sur kies fundo embuskas la serpento, kaj la larĝa ŝoseo, kiu faras truon tra la muro kaj tra profunda sablo vadas malsupren al la pramo, apud kiu la barĝoj estas ligitaj, estas ĝuste la enirejo al la terura mortkaverno.
La maljunuleto staras kaj fiksrigardas per siaj bluaj okule-toj. Lia longa, blanka hararo flirtas pro ĉiuj ventoj, kaj liaj vangoj, kiuj plej ofte floras en milda rozkoloro, estas tute palaj pro angoro. Li scias tute certe, kvazaŭ iu estas dirinta tion al li, ke baldaŭ homo venos sur tiun vojon kaj ĵetos sin en la faŭkon de la embuskanta serpento.
Jen la kavaliroj intencas debordiĝi kaj kaptas la longajn stangojn por irigi la barĝojn en la flusulkon, sed tiam Lövenborg krias:
”Haltu, mi diras, haltu pro Dio!”
Ili ja komprenas, ke li komencas konfuziĝi, ĉar li sentas la barĝon ŝanceliĝi sub ŝi, sed ili tamen nepre haltigas la levitajn stangojn.
Kaj li, kiu vidas, ke la rivero embuskas por kaptaĵo, kaj ke iu nepre venos por ĵeti sin en ĝin, li per averta gesto montras supren al la vojo, kvazaŭ li vidus iun veni tie.
ĉiu scias ja, ke la vivo ŝatas aranĝi tiajn renkontojn kiel tiun, kiu nun sekvis. Kiu ankoraŭ povas miri pri io, tiu ja devas ekmiri pri tio, ke la kavaliroj estis kun siaj barĝoj ĉe la pramloko ĉe Klarälven ĝuste tiun matenon, kiu sekvis la nokton, kiam grafino Elisabet ekiris orienten. Sed certe estus pli mirige, se la juna virino ne trovus ian helpon en sia mizero.
Jen okazis tiel, ke ŝi, irinte la tutan nokton, venis sur la vojon, 289
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiu kondukis al la pramo, ĝuste kiam la kavaliroj intencis debordiĝi, kaj ili restis rigardantaj ŝin, dum ŝi parolis kun la pramisto kaj li malfiksis la boaton. ŝi estis vestita kiel kamparana servistino, kaj ili ne suspektis, kiu ŝi estas. Sed tamen ili rigardadis ŝin, ĉar estis io konata ĉe ŝi. Dum ŝi staris tie kaj parolis kun la pramisto, vidiĝis polvonubo sur la ŝoseo, kaj en ĝi videtiĝis granda, flava kaleŝo. ŝi komprenis, ke ĝi venas de Borg, ke oni serĉas ŝin, kaj ke ŝi nun estos trovita. ŝi ne povis plu pensi pri saviĝo per la boato de la pramisto, kaj la bar-
ĝoj de la kavaliroj estis la sola kaŝejo, kiun ŝi vidis. ŝi kuregis al ili sen vidi, kiuj homoj troviĝas surŝipe. Kaj bone estis, ke ŝi ne vidis tion, ĉar alie ŝi versajne preferus ĵeti sin sub la hu-fojn de la ĉevaloj ol serĉi rifuĝejon tie.
Kiam ŝi estis surŝipe, ŝi kriis nur: ”Kaŝu min, kaŝu min!” Kaj jen ŝi stumblis kaj falis sur la ferŝarĝon. Sed la kavaliroj petis ŝin esti trankvila. Ili rapide debordiĝis, tiel ke la pramo venis en la flusulkon kaj drivis malsupren al Karlstad, ĝuste kiam la kaleŝo atingis la pramejon.
En la veturilo sidis grafo Henrik kaj grafino Märta. La grafo alkuris por demandi la pramiston, ĉu li vidis lian grafinon.
Sed ĉar grafo Henrik hontetis demandi pri forkurinta edzino, li diris nur:
”Io perdiĝis!”
”Aha,” la pramisto diris.
”Io perdiĝis. Mi demandas, ĉu vi vidis ion.”
”Pri kio vi demandas?”
”Nu, estas egale, sed io perdiĝis. Mi demandas, ĉu vi remis iun trans la riveron hodiaŭ.”
Tiamaniere li tamen eksciis nenion, kaj grafino Märta de-290
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vis mem paroli kun la viro. Post minuto ŝi sciis, ke la perdi-tino troviĝas sur unu el la inerte forglitantaj barĝoj.
”Kiuj homoj estas sur tiuj barĝoj?”
”Estas ja la kavaliroj, kiel ni kutimas diri.”
”Aha!” la grafino diras. ”Nu, do via edzino estas sub bona protekto, Henrik. Do ni povas same bone tuj reveturi hejmen.”
*
Sur la barĝo ne regis tiom da ĝojo, kiel imagis grafino Mär-ta. Kiam la flava kaleŝo ankoraŭ estis videbla, la timigita juna virino sidis kaŭre sur la ŝarĝo sen moviĝi aŭ diri ion. ŝi nur rigardadis la bordon.
Kredeble ŝi rekonis la kavalirojn nur tiam, kiam ŝi vidis la flavan kaleŝon malproksimiĝi. ŝi salte leviĝis. Estis, kvazaŭ ŝi volus denove fuĝi, sed la plej proksime staranta haltigis ŝin, kaj kun ĝemeto ŝi refalis sur la ŝarĝon.
La kavaliroj ne kuraĝis paroli al ŝi aŭ fari demandojn. ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi starus sur la sojlo de freneziĝo.
Respondeco vere komencas pezi sur la kapoj de la senzorguloj. Jam tiu fero estis peza ŝarĝo por nekutimiĝintaj ŝultroj, kaj jen ili krome gardos junan, nobelnaskitan sinjorinon, kiu forkuris de sia edzo.
Kiam ili renkontis tiun junan virinon dum la festoj de la vintro, iu kaj iu el ili ekpensis pri fratineto, kiun li iam amis.
Kiam li ludis kaj luktis kun tiu fratino, li devis singarde preni, kaj kiam li babilis kun ŝi, li lernis atenti pri si mem por ne diri malbelajn vortojn. Se fremda knabo tro sovaĝe ĉasis ŝin dum la ludo aŭ kantis por ŝi malbelajn kantojn, tiam la frato kun senlima kolero atakis lin kaj preskaŭ elbatis el li la vivon, 291
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉar lia juna fratino devas neniam aŭdi ion malbonan aŭ suferi malĝojon aŭ renkontiĝi kun malico kaj malamo.
Grafino Elisabet estis la gaja fratino de ili ĉiuj. Kiam ŝi metis siajn manetojn en iliajn krudajn manojn, tiam estis, kvazaŭ ŝi dirus: ”Sentu, kiel rompiĝema mi estas! Sed vi estas mia granda frato, vi devas protekti min kaj kontraŭ aliaj kaj kontraŭ vi mem.” Kaj ili estis bonkondutaj ĝentiluloj, kiam ili vidis ŝin.
Nun la kavaliroj kun teruro vidis ŝin kaj ne bone rekonis ŝin. ŝi estis mizermarkita kaj maldika, la kolo perdis sian ron-decon, la vizaĝo estis diafana. Verŝajne ŝi vundis sin dum la nokta iro, ĉar el vundeto ĉe la tempio tiam kaj tiam sango-guteto elpenetris, kaj la krispa, hela hararo, kiu malsupren-pendis sur la frunto, estis glueca de la sango, ŝia robo estis malpura post la longa iro sur rosmalsekaj vojoj, kaj ŝiaj ŝuoj tre difektiĝis. La kavaliroj ekhavis ian teruran senton, ke ŝi estas fremdulino. Tiu grafino Elisabet, kiun ili konis, ne havis tiajn sovaĝajn, ardajn okulojn. Ilia kompatinda fratino estis pelata preskaŭ en freneziĝon. Estis, kvazaŭ animo veninta malsupren el aliaj regionoj batalas kun la ĝusta animo pri la superrego de tiu elturmentita korpo.
Sed ili ne bezonas maltrankviliĝi pro tio, kion ili faru pri ŝi.
ĉe ŝi vekiĝas la malnovaj pensoj. Jen la tento ree venas al ŝi.
Dio ree volas ekzameni ŝin. Vidu, ŝi staras inter amikoj. ĉu ŝi intencas forlasi la vojon de pentofaranto?
ŝi levis sin kaj kriis, ke ŝi devas foriri.
La kavaliroj provis trankviligi ŝin. Ili diris al ŝi, ke ŝi ne bezonas timi. Ili protektos ŝin kontraŭ ĉiu persekuto.
ŝi petis, ke ŝi nur povu iri en la malgrandan boaton, kiu 292
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sekvis la barĝon, kaj remi al la bordo por sola daŭrigi sian iron.
Sed ili ja ne povis lasi ŝin foriri. Kio okazos al ŝi? Estas pli bone, ke ŝi restas ĉe ili. Ili estas nur malriĉaj, maljunaj viroj, sed certe ili trovos iun rimedon por helpi ŝin.
Tiam ŝi tordis la manojn kaj petis ilin, ke ili lasu ŝin foriri.
Sed ili ne povis konsenti al ŝia peto. Ili vidis ŝin tiel mizeran kaj malfortan, ke ili pensis, ke ŝi mortos sur la ŝoseo. Gösta Berling staris iom for kaj rigardis en la akvon. Eble la juna virino ne volas vidi lin. Li ne sciis tion, sed liaj pensoj tamen ludis kaj ridetis. ”Nun neniu scias, kie troviĝas tiu juna virino”, li pensis, ”nun ni povos tuj konduki ŝin al Ekeby. Ni tenos ŝin kaŝita tie, ni kavaliroj, kaj ni estos bonaj al ŝi. Nia reĝino, nia estrino ŝi fariĝos, sed neniu alia ekscios, ke ŝi estas tie. Ni gardos ŝin tre, tre bone. Eble ŝi fariĝus feliĉa inter ni, ĉiuj la maljunaj zorgus pri ŝi kiel pri filino.”
Li neniam kuraĝis tute klarigi al si, ĉu li amas ŝin. Li ne povus sen peko posedi ŝin, kaj li ne volas malsuprentiri ŝin al io malalta kaj aĉa, tion li sciis. Sed kaŝi ŝin en Ekeby kaj esti bona al ŝi, post kiam aliaj estis kruelaj, kaj lasi ŝin ĝui de ĉio bona, kion la vivo posedas, ho, kiaj revoj, kiaj ĉielfeliĉaj revoj!
Sed li vekiĝis el ili, ĉar la juna grafino estis en plena malespero, kaj ŝiaj vortoj havis la tranĉajn akcentojn de malespero. ŝi ekgenuis meze inter la kavaliroj kaj petis ilin, ke ŝi povu foriri.
”Dio ankoraŭ ne pardonis min,” ŝi kriis. ”Lasu min foriri!”
Gösta vidis, ke neniu el la aliaj povas obei ŝin, kaj li komprenas, ke li devas fari tion. Li, kiu amas ŝin, devas fari tion.
Li sentis malfacilon dum la iro, kvazaŭ ĉiu membro de lia 293
GÖSTA BERLING
eLIBRO
korpo kontraŭstarus lian volon, sed li trenis sin al ŝi kaj diris, ke li volas konduki ŝin al la bordo.
ŝi tuj levis sin. Li levis ŝin en la boaton kaj remis ŝin al la orienta bordo. Li albordiĝis ĉe mallarĝa vojeto, kaj helpis ŝin eliri el la boato.
”Kio nun okazos al vi, grafino?” li diris.
ŝi serioze levis la fingron kaj montris al la ĉielo.
”Kiam vi estos en mizero, grafino …”
Li ne povis paroli, la voĉo perfidis lin, sed ŝi komprenis lin kaj respondis:
”Mi sciigos al vi, kiam mi bezonos vin.”
”Mi volus protekti vin kontraŭ ĉio malbona,” li diris.
ŝi etendis al li sian manon por adiaŭo, kaj li ne povis diri ion plu. ŝia mano kuŝis malvarma kaj senforta en la lia.
La grafino estis konscia nur pri tiuj internaj voĉoj, kiuj devigis ŝin foriri al fremduloj. Verŝajne ŝi apenaŭ konsciis, ke ŝi nun forlasas ĝuste tiun viron, kiun ŝi amas.
Li lasis ŝin foriri kaj remis returne al la kavaliroj. Kiam li venis sur la barĝon, li tremis pro laciĝo kaj ŝajnis elĉerpita kaj senforta. ŝajnis al li, ke li faris la plej pezan laboron de sia tuta vivo.
Ankoraŭ kelkajn tagojn li konservis la kuraĝon, ĝis la honoro de Ekeby estis savita. Li kondukis la feron al la pesejo de Kanikenäset, poste liaj forto kaj vivemo estis elĉerpitaj por longa tempo.
La kavaliroj ne rimarkis iun ŝanĝiĝon ĉe li, kiam ili ankoraŭ estis surŝipe. Li streĉis ĉiun nervon por konservi la gajon kaj senzorgecon, ĉar per gajo kaj senzorgeco la honoro de Ekeby estos savata. Kiel la aŭdacaĵo sukcesos por ili, se ili provos fari ĝin kun ĉagrenitaj vizaĝoj kaj senkuraĝaj koroj?
294
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed se estas vere, kiel diras la famo, ke la kavaliroj tiun fojon havis pli da sablo ol fero en la barĝoj, se estas vere, ke ili senĉese portis supren kaj malsupren la samajn stangojn ĉe la pesejo de Kanikenäset, ĝis la multaj centoj da ŝipfuntoj estis kontrolpesitaj; se estas vere, ke tio povis okazi, ĉar la pesmastro kaj liaj homoj estis tiel bone regalataj el la manĝaĵ-
korboj kaj boteloj kunportitaj de Ekeby, tiam oni povas kompreni, ke ili estis gajaj sur la barĝoj.
Kiu scias tion nun? Se estis tiel, do estas certe, ke Gösta Berling ne havis tempon por malĝojo. La ĝojon de aventuro kaj danĝero li tamen neniel sentis. Tuj kiam li kuraĝis fari tion, li profundiĝis en malesperon.
”Ho, Ekeby, lando de mia sopiro,” li tiam kriis al si, ”via gloro brilu!”.
Kiam la kavaliroj ricevis la kvitancon de la pesmastro, ili tuj ŝarĝis sian feron sur ŝipon de Venern. Alie ŝipistoj ordinare zorgis pri la transporto al Gotenburgo, kaj kiam la vermlandaj uzinoj ricevis de la pesmastro la kvitancon pri plenumita livero, ili ĝenerale ne bezonis zorgi plu pri sia fero. Sed la kavaliroj ne volis fari sian aferon duone, ili akompanos la feron ĝis Gotenburgo.
Survoje tien renkontis ilin la malfeliĉo. Ekŝtormis en la nokto, la ŝipo fariĝis nedirektebla, drivis sur rifon kaj sub-akviĝis kun sia tuta valora ŝarĝo. Kornoj, ludkartoj kaj plenaj vinboteloj tiam iris al la fundo. Sed se oni ĝuste rigardas la aferon, kiom gravis, ke la fero perdiĝis? La honoro de Ekeby tamen estis savita. La fero estis kontrolpesita en la ferpesejo de Kanikenäset. Kaj ankaŭ ne gravis, ke la majoro devis per sektona letero sciigi al la grandkomercistoj en la granda urbo, 295
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ke li ne volas havi ilian monon, ĉar ili ne ricevis lian feron.
Ekeby estis riĉa, kaj ĝia honoro estis savita.
Sed se havenoj kaj kluzoj, minoj kaj karbigejoj, ŝipoj kaj barĝoj komencus flustri pri strangaj aferoj? Se tra la arbaroj irus obtuza susuro pri tio, ke la tuta veturo estis trompo, se oni asertus tra tuta Vermlando, ke neniam troviĝis pli ol nu-raj kvindek ŝipfuntoj sur la barĝoj, kaj ke la ŝipdrono estis aranĝita? Nu, aŭdaca faro estas plenumita, vera kavalirruzaĵo efektivigita. Tio ne makulas la honoron de la malnova bieno.
Sed tio okazis antaŭ longe. Povas ja esti, ke la kavaliroj aĉetis feron el alia loko, aŭ ke ili trovis ĝin en antaŭe nekonataj provizejoj. Neniam la vero evidentiĝos pri tiu afero. Almenaŭ la pesmastro neniam volis aŭdi pri tio, ke trompo estis ebla, kaj li ja devus scii tion.
Kiam la kavaliroj venis hejmen, renkontis ilin novaĵoj. La edziĝo de grafo Dohna estos nuligita. La grafo sendis sian intendenton al Italujo por havigi pruvojn, ke la edziĝo ne estis laŭleĝa. Dum la somero tiu ankaŭ revenis kun kontentigaj informoj. El kio tiuj konsistis, nu, tion mi ne certe scias. Oni devas singarde tuŝi la malnovajn legendojn, ili similas al malnovaj rozoj: ili facile perdas la petalojn, kiam oni tro proksimiĝas al ili. La homoj diras, ke la geedziĝo en Italujo ne estis farita de la ĝusta pastro. Ankaŭ mi ne scias pli, sed tamen estas vere, ke la tribunalo en Bro deklaris, ke la edziĝo de grafo Dohna kun Elisabet von Thurn neniam estis edziĝo.
Verŝajne la juna virino sciis nenion pri tio. ŝi vivis inter kamparanoj en malproksimaj regionoj, se ŝi vivis.
296
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKOKA ĉAPITRO
La hejmo de Lilliecrona
Inter la kavaliroj estis unu, kiun mi ofte menciis kiel grandan muzikiston. Li estis alta, fortikmembra viro kun granda kapo kaj abunda, nigra hararo. Je tiu tempo li certe ne havis pli ol kvardek jarojn, sed li havis malbelan, krudtranĉitan vizaĝon kaj estis malviglema. Pro tio multaj konsideris lin maljuna. Li estis bona viro sed pezhumora.
Iun posttagmezon li metis la violonon sub brakon kaj foriris de Ekeby. Li diris adiaŭ al neniu, tamen estis lia intenco neniam reveni. Lin naŭzis la vivo tie, de kiam li vidis grafinon Elisabet en ŝia malfeliĉo. Sen ripozo li iris la tutan vesperon kaj la tutan nokton, ĝis li fine en la frua sunleviĝo venis al grandbieneto, nomata Lövdala, kiu apartenis al li.
Estis tiel frue, ke neniu homo ankoraŭ vekiĝis. Lilliecrona eksidis sur la verda balanctabulo antaŭ la loĝodomo kaj rigardis sian bienon. Dio! Pli bela loko ne ekzistis. La herbtapiŝo antaŭ la domo kuŝis sur dekliveta grundo kaj estis kovrita de delikata, helverda herbo. Egala herbtapiŝo ne ekzistis. La ŝafoj rajtis paŝtiĝi sur ĝi kaj la infanoj rajtis tumulti tie dum siiaj ludoj, sed tamen ĝi ĉiam estis same densa kaj verda. Falĉilo neniam tuŝis ĝin, sed minimume unufoje semajne la mastrino forbalaigis el la freŝa herbo la splitojn, velkintajn trunke-tojn kaj sekajn foliojn. Li rigardis la sablovojeton antaŭ la do-mo kaj subite altiris la piedojn. Malfrue en la vespero la infanoj rastis ĝin figure, kaj liaj grandaj piedoj tre difektis la be-297
GÖSTA BERLING
eLIBRO
lan laboron. Mirinde, kiel ĉio kreskas en tiu ĉi loko! La ses sorparboj, kiuj gardas la korton, estas altaj kiel fagoj kaj vastaj kiel kverkoj miajn arbojn oni certe neniam antaŭe vidis. Ili estas belaj kun la dikaj trunkoj kovritaj de flavaj likenoj kaj grandaj, blankaj floraroj eliĝantaj tie kaj tie el la malhela verdaĵo. Li devas pensi pri la ĉielo kaj ĝiaj steloj. Estas mirinde, kiel la arboj kreskas en tiu bieno. Tie staras maljuna saliko, tiel dika, ke du viroj ne povas ĉirkaŭbraki ĝin. ¯i nun estas putreta kaj kava interne, kaj la fulmo forprenis ĝian supron, sed ĝi ne volas morti. ĉiun printempon leviĝas el la rompita ĉeftrunko fasko da freŝa verdaĵo por montri, ke ĝi ankoraŭ vivas. Tiu paduso ĉe la orienta alo fariĝis tiel granda, ke ĝi pendas super la tuta domo. La tuta herbaĵa tegmento estas blanka de ĝiaj falintaj petaloj, ĉar la padusoj jam finfloris. Kaj la betuloj, kiuj staras arete tie kaj tie sur la kampoj, certe havas sian paradizon en lia bieno. Tie ili prezentas tiom da kreskmanieroj, kvazaŭ ili volus imiti ĉiujn aliajn arbojn. Unu similas al tilio, densa kaj foliriĉa, kun vasta volbo super ŝi, alia staras ebena kaj piramidsimila kiel poplo, kaj sur la tria la branĉoj pendas kiel sur plorsaliko. Eĉ unu ne similas al alia, kaj belaj ili ĉiuj estas.
Jen li levis sin kaj iris ĉirkaŭ la domo. Tie kuŝis la ĝardeno tiel mirinde bela, ke li devis halti kaj profunde spiri. La pomarboj floris. Nu, tion li ja sciis. Tion li vidis ankaŭ en ĉiuj aliaj grandbienoj, sed estis nur tio, ke ili en neniu alia loko floris tiel, kiel en tiu ĉi bieno, kie li vidis ilin flori, de kiam li estis infano. Kun falditaj manoj kaj singardaj paŝoj li iris tien kaj reen sur la sablovojetoj. La tero estis blanka, kaj la arboj estis blankaj, iu kaj iu kun nuanco de helruĝo. Ion tiel belan li neniam vidis. Li konis ĉiun arbon tiel, kiel oni konas siajn 298
GÖSTA BERLING
eLIBRO
gefratojn kaj ludkamaradojn. La astrakanarboj estis tute blankaj, same la vintrofruktaj arboj. Sed la floroj de la ”somer-oruloj” estis helruĝaj kaj tiuj de la paradizpomoj estis preskaŭ ruĝaj. Plej bela estis la maljuna negreftita pomarbo, kies malgrandajn, maldolĉajn pomojn neniu povis manĝi. ¯i ne mal-avaris pri floroj, ĝi aspektis kiel granda neĝamaso en la matena brilo.
ĉar atentu ankaŭ tion, ke estis frua mateno! La roso briligis ĉiujn foliojn, la polvo estis tute forlavita. Malantaŭ la ar-barkovritaj montoj, tuj sub kiuj kuŝis la bieno, la unuaj sun-radioj alrapidis. Estis, kvazaŭ ili bruligus la suprojn de la piceoj. Sur la junaj, trifoliaj kampoj, sur sekalaj kaj hordeaj kampoj kaj sur la ĵus elterigintaj avenĝermoj kuŝis la plej malpeza nebulo, la plej maldika belecvualo, kaj la ombroj estis akraj kiel en lunlumo.
Jen li staris senmova kaj rigardis la grandajn legombedojn inter la ĝardenaj vojetoj. Li scias, ke la mastrino kaj ŝiaj servistinoj havis sian laboron tie ĉi. Ili fosis, rastis kaj sterkis, eltiris agropiron kaj prilaboris la teron, ĝis ĝi fariĝis delikata kaj malpeza. Post kiam ili ebenigis la bedon kaj precizigis la randojn, ili prenis ŝnurojn kaj markbastonojn, kaj strekis li-niojn kaj kvadratojn. Poste ili tretis irejojn per etaj, amuzaj paŝoj kaj semis kaj plantis, ĝis ĉiuj linioj kaj kvadratoj estis plenigitaj. Kaj la infanoj kunestis, kaj ili estis nur feliĉo kaj fervoro pro tio, ke ili rajtas helpi, kvankam estis por ili peza laboro stari kurbaj kaj etendi la brakojn trans la larĝajn bedojn. Kaj nekredeblan utilon ili faris, kiel ĉiu povas kompreni.
Nun la semitaĵo komencas montriĝi.
Dio benu ilin, kiel kuraĝaj ili staras tie, kaj pizoj kaj faboj 299
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kun siaj du dikaj kotiledonoj! Kaj kiel plenvice kaj bonorde venis kaj karotoj kaj rapoj! Plej amuzaj estis la krispaj petroselaj folietoj, kiuj levetis la tertavolon super ŝi kaj ankoraŭ ludis kaŝludon kun la vivo.
Kaj jen estis bedeto, kie la strekoj ne estis tute paralelaj, kaj kie la kvadratetoj ŝajnis esti specimenaro de ĉio, kio estas semebla kaj plantebla. Estis la bedo de la infanoj.
Kaj Lilliecrona subite metis la violonon al la mentono kaj komencis ludi. La birdoj komencis kanti en la granda arbetaĵo, kiu protektis la gardenon kontraŭ la nordvento, Ne estis eble por voĉhava estaĵo silenti, tiel bela estis la mateno. La arĉo movis sin tute per si mem.
Lilliecrona iris tien kaj reen sur la vojetoj kaj ludis. ”Ne”, li pensis, ”pli bela loko ne ekzistas.” Kio estis Ekeby kompare al Lövdala! Lia hejmo estis herbaĵtegita kaj nur unuetaĝa! ¯i kuŝis ĉe la rando de la arbaro kun la monto super ŝi kaj la longa valo antaŭ ŝi. Ne estis io rimarkinda ĉe ĝi: lago ne estis tie, nek akvofalo, nek bordherbejoj kaj parkoj, sed tamen estis bele. ¯i estis bela pro tio, ke estis bona, pacplena hejmo.
Estis facile vidi tie. ĉio, kio aliloke kaŭzis maldolĉon kaj malamon, tie solviĝis per mildo. Tiel devas esti en hejmo.
En la domo la mastrino kuŝas dormante en ĉambro al la
ĝardena flanko. ŝi subite vekiĝas kaj aŭskultas, sed ŝi ne movas sin. ŝi kuŝas ridetante kaj aŭskultas. Jen la muziko proksimiĝas, kaj fine ŝajnas, ke la muzikisto haltis sub ŝia fenestro.
Ne la unuan fojon ŝi aŭdis violonmuzikon sub sia fenestro. Li kutimas veni tiel, ŝia edzo, kiam ili faris iun neordinare so-vaĝan petolaĵon en Ekeby.
Li staras tie kaj konfesas kaj petas pri pardono. Li priskribas al ŝi la mallumajn fortojn, kiuj forlogas lin de tio, kion li 300
GÖSTA BERLING
eLIBRO
plej amas: de ŝi kaj la infanoj. Sed li amas ilin. Ho, vere li amas ilin!
Dum li ludas, ŝi ellitiĝas kaj surmetas la vestojn sen klara konscio pri tio, kion ŝi faras. ŝi estas tute absorbita de lia ludo.
”Lukso kaj bonvivo ne forlogis min,” li ludas, ”nek amo al aliaj virinoj, nek la gloro, sed la loga multeco de la vivo: ĝian dolĉon, ĝian maldolĉon, ĝiajn riĉojn mi devas senti ĉirkaŭ mi.
Sed nun mi havas sufiĉe de tio, nun mi estas laca kaj kontenta. Mi ne forlasos plu mian hejmon. Pardonu min, indulgu min.”
Tiam ŝi fortiras la kurtenon kaj malfermas la fenestron, kaj li vidas ŝian belan, bonan vizaĝon.
ŝi estas bona, kaj ŝi estas saĝa. ŝiaj rigardoj, kiel tiuj de la suno, falas benportante sur ĉion, kion ili renkontas. ŝi estras kaj ŝi flegas. Kie ŝi estas, ĉio devas kreski kaj prosperi. ŝi portas la feliĉon en sia interno.
Li svingas sin sur la fenestrotabulon al ŝi kaj estas feliĉa kiel juna amanto.
Poste li levas ŝin eksteren en la ĝardenon kaj portas ŝin sub la pomarbojn. Tie li klarigas al ŝi, kiel bela ĉio estas, kaj montras al ŝi la legombedojn kaj la plantejon de la infanoj kaj la amuzajn petroselajn folietojn.
Kiam la infanoj vekiĝas, estiĝas jubilo kaj ekstazo pro la alveno de patro. Ili tute okupas lin. Li devas vidi ĉion novan kaj rimarkindan: la marteleton, kiu frapas en la rivereto, la birdneston en la saliko kaj la karasidojn en la lageto, kiuj mil-ope naĝas en la akvosupro.
Jen patro, patrino kaj infanoj faras longan iron tra la kampoj. Li devas vidi kiel densa staras la sekalo, kiel kreskas la trifolio, kaj kiel la terpomoj komencas elterigi la ĉifajn foliojn.
301
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li devas vidi la bovinojn, kiam ili revenas de la paŝto, saluti la novvenintojn en bovidfakoj kaj ŝafdomo, serĉi ovojn kaj doni sukeron al ĉiuj ĉevaloj.
La infanoj persiste sekvas lin la tutan tagon. Neniuj legtas-koj, neniu laboro, nur ĉirkaŭvagi kun patro!
Vespere li ludas polskojn por ili, kaj la tutan tagon li estis por ili tiel bona kamarado kaj ludfrato, ke ili endormiĝas kun pia preĝo, ke patro ĉiam restu ĉe ili.
Vere li restas ok tutajn tagojn, kaj la tutan tempon li estas gaja kiel knabo. Li enamiĝis al ĉio hejme, al la edzino kaj la infanoj kaj neniam pensas pri Ekeby.
Sed jen venas mateno, kiam li estas for. Li ne eltenis plu, estis tro multe da feliĉo por li. Ekeby estis miloble pli malbona, sed ĝi kuŝis meze en la kirlo de la okazoj. Ho, kiom tie troviĝis pri kio revi kaj ludi! Kiel li povus vivi disigita de la grandfaroj de la kavaliroj kaj de la longa lago Löven, kiun ĉirkaŭmuĝis la sovaĝa pelĉaso de aventuroj?
En lia bieno ĉio iris en kutima trankvilo. ĉio prosperis kaj kreskis sub la flego de la milda mastrino. ĉiuj vivis en trankvila feliĉo en tiu bieno. ĉio, kio aliloke kaŭzus malpaciĝon kaj maldolĉon, tie preterpasis sen plendo kaj doloro. ĉio estis, kiel devis esti. Kaj se la estro de la domo sopiras vivi kiel kavaliro en Ekeby, nu? ĉu havas sencon plendi pri tio, ke la su-no de la ĉielo ĉiuvespere malaperas en okcidento kaj lasas la teron en mallumo?
Kio estas nevenkebla krom la humilo? Kio estas venkocerta krom la pacienco?
302
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DEKNAŭA ĉAPITRO
La sorĉistino de Dovre
Jen la sorĉistino de Dovre43 iras sur la bordo de Löven. Tie oni vidis ŝin, malgrandan kaj kurbdorsan, en leda jupo kaj kun arĝentogarnita zono. Kiel ŝi venas el lupokavernoj al la mondo de la homoj? Kion la maljunulino de la montegoj ser-
ĉas en la verdaĵo de la valoj?
Almozpetante ŝi venas. ŝi estas avara, avida pri donacoj, kvankam tiel riĉa. En la fendoj de la montoj la maljunulino kaŝas pezajn fandaĵojn el blanka arĝento, kaj sur sukaj herbejoj profunde inter la montegoj pastiĝas ŝiaj grandaj gregoj el nigraj, orkornaj bovinoj. Tamen ŝi iras en betulŝelaj ŝuoj kaj grasa ledvesto, sur kiu multkolora randbrodaĵo videtiĝas sub la koto de jarcentoj. ŝi havas muskon en la pipo kaj almozpetas de la plej malriĉa. Diablo donu al tiu, kiu neniam dankas, neniam ricevas sufiĉe!
Maljuna ŝi estas. Kiam kuŝis la freŝa brilo de juneco sur la larĝa vizaĝo kun la bruna haŭto, kiu lumas pro graso, sur la platnazo kaj la mallarĝaj okuloj, kiuj glimas el la malpuro kiel karbardaĵo el griza cindro? Kiam sidis ŝi kiel juna knabino sur la montpaŝteja korto kaj per kornosono respondis al la amkantoj de la juna paŝtisto? Multajn jarcentojn ŝi vivis. La plej maljunaj ne memoras tempon, kiam ŝi ne vagis tra la lando.
Iliaj gepatroj vidis ŝin maljuna, kiam ili estis junaj. Kaj ankoraŭ ŝi ne mortis. Mi, kiu skribas, mem vidis ŝin.
Potenca ŝi estas. ŝi, filino de sorĉpovaj finnoj, subiĝas al 43 Dovre — montegaro en Norvegujo.
303
GÖSTA BERLING
eLIBRO
neniu. ŝiaj larĝaj piedoj ne metas malkuraĝajn spurojn sur la gruzon de la ŝoseoj. Hajlon ŝi povas alvoki, fulmon ŝi povas direkti. ŝi povas devojigi gregojn kaj sendi lupojn sur la ŝafojn. Malmulte da bono ŝi povas kaŭzi, sed multe da malbono. Plej bone bonrilati kun ŝi. Se ŝi petus eĉ pri la sola kaprino kaj tuta kilogramo da lano, nur donu al ŝi! Alie mortfalos la ĉevalo, brulos la domo, alie infektiĝos la bovino, mortos la infano, alie troŝparema mastrino perdos la prudenton.
Bonvena gasto ŝi neniam estas. Tamen plej bone renkonti ŝin kun ridetanta buŝo. Kiu scias, por kies malbonŝanco ŝi vagas tra la valo? ŝi venas ne nur por tiu celo plenigi la almo-zosakon. Malbonsignaj supernaturaĵoj akompanas ŝin: ”ar-vermo”44 aperas, vulpo kaj gufo hurlas terure en la krepusko, ruĝa kaj nigra ”elmo”45, kiu ŝprucigas venenon, rampas el la arbaro ĝis la domsojlo.
Fiera ŝi estas. En ŝia kapo kaŝiĝas la saĝo de la prapatroj.
Tio dignigas la animon. Valoraj runoj46 estas tranĉitaj sur ŝia bastono. Por la tuta oro de la valo ŝi ne volus vendi ĝin. Sorĉ-
kanton ŝi povas kanti, sorĉkuiraĵon ŝi povas prepari, herbo-scion ŝi havas, sorĉpafon ŝi povas malŝargi super akvosurfa-co, kaj ŝtormnodojn ŝi povas ligi.
Se mi ja povus interpreti la strangajn pensojn de multjar-centa cerbo! Veninte el la krepusko de la arbaroj kaj de la potencaj montegoj, kion ŝi pensas pri la homoj en la valoj?
44 ”Arvermo” — laŭvorte: militistara vermo. Iaj larvoj, kiuj aperis en densa aro, moviĝanta kvazaŭ unu grandega larvo. Laŭ la popola kredo ĝia apero antaŭsignis grandan malbonon.
45 ”Elmo” — svede: elma. Ankaŭ ia larvo, teruraspekta.
46 Runoj — la literoj en la antikva nordlanda alfabeto. Ili estis uzataj ankaŭ por magiaj celoj. En kelkaj izolaj lokoj la scio pri la runoj restis vivanta ĝis sufiĉe malfrua tempo.
304
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Por ŝi, kiu kredas al Tor, la gigantmortiganto, kaj al potencaj finnaj dioj, la kristanoj ŝajnas kiel malsovaĝaj domhundoj por griza lupo. Nebridebla kiel la neĝoŝtormo, forta kiel la torento, ŝi neniam povas ami la filojn de la ebenregiono.
Tamen ŝi ĉiam revenas de la montoj por vidi iliajn pigme-ajn manierojn. Pro teruro ektremas la homoj, kiam ili vidas ŝin, sed la forta filino de la solecejo iras sekura inter ili, pro-tektita de la teruro. La grandfaroj de ŝia gento ne estas forgesitaj, nek la ŝiaj. Kiel la kato fidas al siaj ungoj, tiel ŝi fidas al la saĝo de sia cerbo kaj al la forto de diinspirita sorĉkanto.
Neniu reĝo estas pli certa pri sia potenco ol ŝi pri tiu regno de teruro, kiun ŝi estras.
Tiel la sorĉistino de Dovre tramigris multajn vilaĝojn. Jen ŝi venis al Borg kaj ne timas supreniri al la grafdomo. En la kuirejon ŝi malofte iras. Rekte supren sur la ŝtuparoj de la teraso ŝi venas. ŝi metas siajn larĝajn betulŝelajn ŝuojn sur florborderitajn gruzvojetojn same trankvile kiel irante sur montpaŝtejaj vojetoj.
Jen okazas, ke grafino Märta ĝuste eliris sur la peronon por rigardi la pompon de la junia tago. Malsupre sur la sablovojeto du servistinoj haltis survoje al la manĝaĵprovizejo. Ili venis de la fumaĵbudo, kie oni fumaĵas la porkviandon, kaj portas novfumaĵitajn ŝinkojn sur stango inter si. ”ĉu via grafina moŝto bonvolas palpi kaj flari?” la servistinoj diras. ”ĉu la porkviando estas sufiĉe fumaĵita?”
Grafino Märta, mastrino en Borg en tiu tempo, klinas sin trans la balustradon kaj rigardas la viandon, sed en la sama momento la finna maljunulino metas sian manon sur unu el la ŝinkoj.
Vidu tiun brunan, brilan porkhaŭton, tiun dikan tavolon 305
GÖSTA BERLING
eLIBRO
da graso! Sentu tiun freŝan juniperan odoron de la novfumaĵitaj ŝinkoj! Ho, manĝaĵo por pasintaj dioj! La sorĉistino volas posedi ĉion tion. ŝi metas sian manon sur la viandon.
Ho, la filino de la montoj ne kutimiĝis almozi kaj petadi!
ĉu ne estas ŝia favoro, ke floroj kreskas kaj homoj vivas? Froston kaj detruan ŝtormon kaj superakvegon, ĉion ŝi havas potencon sendi. Tial ne decas al ŝi peti kaj almozi. ŝi metas sian manon sur tion, kion ŝi deziras, kaj ĝi estas ŝia.
Grafino Märta tamen scias nenion pri la potenco de la maljunulino.
”For, almozulino!” ŝi diras.
”Donu al mi la ŝinkon!” diras la sorĉistino de Dovre, raj-dantino de lupoj.
”ŝi estas freneza!” la grafino krias. Kaj ŝi ordonas al la servistinoj porti la ŝinkojn en la provizejon.
La okuloj de la multcentjarulino flamas pro kolero kaj avido.
”Donu al mi la brunan ŝinkon!” ŝi ripetas. ”Alie iros malbone por vi.”
”Prefere mi donos ĝin al la pigoj ol al tia, kia vi estas.”
Tiam la maljunulino ektremas sub la ŝtormo de kolero. Al la alto ŝi etendas la runskribitan bastonon kaj sovaĝe svingas
ĝin. ŝiaj lipoj elpuŝas strangajn vortojn. La haroj staras rekte, la okuloj lumas, la vizaĝo tordiĝas.
”Vin pigoj manĝos!” ŝi fine krias.
ŝi foriras, murmurante malbenojn, sovaĝe svingante la bastonon. ŝi iras returne hejmen. Pli suden ŝi ne iras. Jen la filino de la solecejo plenumis tiun aferon, por kiu ŝi forlasis la montojn.
Grafino Märta restas sur la perono kaj ridas pri ŝia senli-306
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ma kolero. Sed sur siaj lipoj la rido baldaŭ silentiĝos, ĉar jen ili venas! ŝi ne povas kredi siajn okulojn. ŝi pensas, ke ŝi son-
ĝas, sed jen ili venas, la pigoj, kiuj manĝos ŝin.
El parko kaj ĝardeno ili alsusuras kontraŭ ŝin, dudekoj da pigoj, kun streĉitaj ungoj kaj la bekoj etenditaj por haki. Ili venas kriaĉante kaj ridante. Nigraj kaj blankaj flugiloj brilas antaŭ ŝiaj okuloj. Kvazaŭ duonkonscie ŝi vidas malantaŭ tiu svarmo ĉiujn pigojn de la reglono alproksimiĝi, la tuta ĉielo estas plena de nigraj kaj blankaj flugiloj. La metalkoloroj de la plumoj brilas en la akra suno de la antaŭtagmezo. La koloj hirtiĝas kiel sur koleraj rabobirdoj. En pli kaj pli malvas-taj cirkloj la bestaĉoj flugas ĉirkaŭ la grafino, celante per bekoj kaj ungoj al ŝiaj vizaĝo kaj manoj. Tiam ŝi devas fuĝi en la vestiblon kaj fermi la pordon. ŝi apogas sin al ĝi, spiregante pro angoro, dum la pigoj ridante ĉirkaŭflugas ekstere.
Per tio ŝi ankaŭ estis enfermita for de la dolĉo kaj verdaĵo de la somero kaj de la ĝojo de la vivado. Por ŝi ekzistis poste nur la fermitaj ĉambroj kaj la mallevitaj kurtenoj, por ŝi malespero kaj angoro, por ŝi konfuziĝo, proksima al freneziĝo.
Freneza povas ja ŝajni ankaŭ tiu ĉi rakonto, sed tamen ĝi devas esti vera. Centoj da homoj rekonos ĝin kaj atestos, ke tia estis la malnova legendo.
La birdoj eksidis sur la balustrado kaj la tegmento. Ili sidis, kvazaŭ ili nur atendus, ke la grafino montru sin, por ke ili povu ataki ŝin. Ili ekloĝis en la parko, kaj tie ili restis. Estis neeble forpeli ilin de la bieno. Fariĝis nur pli terure, se oni pafis. Anstataŭ unu falinta dek novaj alflugis. Kelkiam grandaj aroj devis ja forflugi por serĉi nutraĵon, sed fidelaj postenantoj ĉiam restis. Kaj se grafino Märta montris sin, se ŝi elrigardis tra fenestro aŭ nur por momento fortiris kurtenon, 307
GÖSTA BERLING
eLIBRO
se ŝi provis eliri sur la peronon, tuj ili venis. La tuta terura svarmo ĵetis sin per muĝaj flugilbatoj al la domo, kaj la grafino fuĝis en sian plej internan ĉambron.
ŝi loĝis en la dormĉambro malantaŭ la ruĝa salono. Ofte mi aŭdis priskribon pri la ĉambro, kia ĝi estis dum tiu tempo de teruro, kiam la pigoj sieĝis Borgon. Pezaj kovriloj an-taŭ pordoj kaj fenestroj, densaj tapiŝoj sur la planko, ŝteliran-taj, flustrantaj homoj.
En la koro de la grafino loĝis pala teruro. ŝiaj haroj grizi-
ĝis. ŝia vizaĝo ĉifiĝis. En unu monato ŝi fariĝis maljunulino.
ŝi ne povis hardi la koron por dubi pri la abomena sorĉo. ŝi eksaltis el la noktaj sonĝoj kun altaj krioj, ke la pigoj manĝas ŝin. ŝi ploris tra la tuta tago pro tiu sorto, kiun ŝi ne povis eviti. Kaŝiĝema antaŭ homoj, timante ke la birdsvarmo sekvos ĉiun eniranton, ŝi plejofte sidis silenta kun la manoj antaŭ la vizaĝo, balanciĝante tien kaj reen en sia apogseĝo, malbon-humora kaj animpremita en la sufoketa aero, foje eksaltetan-te kun plendaj krioj.
Pli maldolĉa estis la vivo de neniu. ĉu iu povas ne bedaŭri ŝin?
Mi apenaŭ havas ion pli por rakonti pri ŝi nun, kaj tio, kion mi diris, ne estis bona. Estas, kvazaŭ mia konscienco riproĉus min. ŝi tamen estis bonkora kaj vivoĝoja kiam ŝi estis juna, kaj multaj gajaj historioj pri ŝi ĝojigis mian koron, kvankam tie ĉi ne estis la loko por rakonti ilin.
Sed estas tiel, kvankam tiu kompatinda migrantino ne sciis tiom, ke la animo estas eterna malsatanto. De vanto kaj ludo
ĝi ne povas vivi. Se ĝi ne ricevas alian nutraĵon, ĝi kiel sovaĝa besto disŝiros unue aliajn kaj fine sin mem.
Tio estas la senco de la legendo.
308
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKA ĉAPITRO
Somermezo
Estis somermezo, tiam kiel nun, kiam mi skribas.
Venis la plej bela tempo de la jaro.
Estis en la tempo, kiam Sintram, la malica uzinposedanto en Fors, angoris kaj malĝojis. Incitis lin la venkiro de la lumo tra la horoj de la tagnokto kaj la malvenko de la mallumo. Li koleris pro la foliornamaĵo, kiu kovris la arbojn, kaj pro la multkolora tapiŝo, kiu vestis la teron.
ĉio vestiĝis per beleco. Ankaŭ la vojo, kvankam tiel griza kaj polva, ricevis sian borderaĵon de floroj: flavaj kaj violko-loraj arbaraj geranioj, antrisko kaj kornolotuso.
Kiam la pompo de la somermeza tago kuŝis sur la montoj kaj la vibranta aero portis la sonorilsonon de la preĝejo de Bro eĉ ĝis Fors, kiam la nevortigebla kvieto de la festotago regis la landon, tiam li levis sin en kolero. ŝajnis al li, kvazaŭ Dio kaj homoj kuraĝus forgesi, ke li ekzistas, kaj li decidis veturi al la preĝejo, ankaŭ li. Tiuj, kiuj jubilis pro la somero, vidos lin, Sintram, la amanton de mallumo sen mateno, de morto sen releviĝo, de vintro sen printempo.
Li surmetis lupopelton kaj vilajn senfingrajn gantojn. Li jungigis la ruĝan ĉevalon al vetsledo kaj metigis sonorilojn sur la brilan, konkornamitan jungilaron. Ekipita, kvazaŭ regus tridekgrada malvarmo, li veturis al la preĝejo. Li kredis, ke la grinco sub la glitiloj dependas de akra malvarmo. Li kredis, ke la blanka ŝaŭmo sur la dorsĉevalo estas prujno. Li sen-309
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tis neniun varmon. Malvarmo elradiis de li kiel varmo de la suno.
Li veturis tra la larĝa ebeno norde de la preĝejo de Bro.
Grandaj, riĉaj vilaĝoj kuŝis laŭ lia vojo kaj kampoj, super kiuj flirtis la alaŭdoj. Neniam mi aŭdis alaŭdojn kanti tiel kiel super tiuj kampoj. Ofte mi demandis min, ĉu li sukcesis surdi-gi sin kontraŭ tiuj centoj da kantistoj.
Multon li devis preterveturi sur la vojo, kio incitus lin, se li sendus rigardon al ĝi. Li vidus du kliniĝantajn betulojn ĉe la pordo de ĉiu domo, kaj tra malfermitaj fenestroj li enrigar-dus en ĉambrojn, kies plafonoj kaj muroj estis vestitaj per floroj kaj verdaj branĉoj. La plej malgranda almozulineto iris sur la ŝoseo kun siringa grapolo en la mano, kaj ĉiu kamparana virino havis tutan florkvasteton enmetita en la naztuko.
Somermezaj stangoj kun velkintaj floroj kaj malfreŝaj florkronoj staris sur la kortoj. ĉirkaŭ ili la herbo estis tretita, ĉar tie kirliĝis la gaja danco en la somera nokto.
Sur Löven interpremiĝis la trunkflosoj. La blankaj veletoj estis hisitaj honore al la tago, kvankam vento ne plenigis ilin, kaj ĉiu mastpinto portis verdan florkronon.
Sur la multaj vojoj, kiuj kondukas al Bro, venis piedire la preĝejvizitantoj. La virinoj estis precipe belaj en la helaj, hejmteksitaj somerroboj, kiujn oni pretigis ĝuste por tiu tago.
ĉiuj estis vestitaj por festo.
Kaj la homoj ne ĉesis ĝoji pro la festotaga kvieto kaj la ripozo de la ĉiutaga laboro, pro la dolĉa varmo, pro la bonpro-mesa rikolto kaj pro la fragoj, kiuj komencis ruĝiĝi ĉe la vojrando. Ili observis la kvieton de la aero, la sennuban ĉielon kaj la alaŭdan kanton kaj diris: ”Oni vidas, ke la tago apartenas al Nia Sinjoro.”
310
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Jen Sintram venis. Li blasfemis kaj svingis la vipon super la tireganta ĉevalo. La sablo grincis malagrable sub la glitiloj, la akra sonorado de la sonoriloj superregis la sonon de la pre-
ĝejsonoriloj. Sub la peltĉapo sterniĝis koleraj sulkoj sur lia frunto.
Tiam frostotremis la preĝejvizitantoj kaj opiniis, ke ili vidas la inferulon. Eĉ hodiaŭ dum la festo de la somero ili ne rajtis forgesi la malbonon kaj la malvarmon. Maldolĉa estas la sorto de la surteruloj.
La homoj, kiuj staris en la ombro de la preĝeja muro aŭ sidis sur la ŝtona barilo kaj atendis la komencon de la diservo, vidis lin kun silenta miro, kiam li iris supren al la preĝeja pordo. ĵus la belega tago plenigis iliajn korojn per ĝojo pro tio, ke ili iras sur la vojoj de la tero kaj ĝuas la dolĉon de la vivo. Nun, kiam ili vidis Sintramon, kaptis ilin subsentoj pri mistera venonta malbono.
Sintram iris en la preĝejon kaj prenis lokon en sia seĝo, ĵetante la gantojn sur la benkon tiel, ke en la tuta preĝejo aŭdiĝis la bruo de la lupaj ungoj, kiuj estis enkudritaj en la felo. Kaj kelkaj virinoj, kiuj jam prenis lokon sur la unuaj benkoj, svenis, kiam ili vidis la vilan figuron, kaj oni devis elporti ilin.
Sed neniu kuraĝis elpeli Sintramon. Li ĝenis la piecon de la homoj, sed oni tro timis lin, por ke iu kuraĝu ordoni al li forlasi la preĝejon.
Vane la maljuna pastro parolis pri la hela festo de la somero. Neniu aŭskultis lin. La homoj pensis nur pri la malbono kaj la malvarmo kaj pri la mistera malfeliĉo, kiun la malica uzinposedanto antaŭsignis al ili.
Kiam ĉio finigis, oni vidis la maliculon elpaŝi sur la kru-311
GÖSTA BERLING
eLIBRO
taĵon de la altaĵo, kie kuŝas la preĝejo de Bro. Li rigardis malsupren sur la akvokolon de Broby kaj sekvis ĝin per la okuloj ĝis Löven, preter la ĉefparoęstra domo kaj la tri terlangoj de la okcidenta bordo. Oni vidis kiel li pugnis la manon kaj skuis ĝin al la akvokolo kaj ĝiaj verdantaj bordoj. Poste liaj rigardoj glitis suden al malsupra Löven ĝis la bluaj terlangoj, kiuj ŝajnas bari la lagon. Kaj norden ili flugis mejlovaste preter Gurlita al Björnidet, kie la lago finiĝas. Li rigardis okcidenten kaj orienten, kie la longaj montoj borderas la valon, kaj ree li pugnis la manon. Kaj ĉiu sentis, ke se li havus faskon da fulmoj en sia dekstra mano, li en sovaĝa ĝojo disĵetus ilin sur la kvietan landon kaj disvastigus ĝemon kaj morton tiel malproksimen, kiel li povus. ĉar tiel li kutimigis sian koron al malbono, ke li trovis plezuron nur en malfeliĉo. Iom post iom li instruis al si ami ĉion malbelan kaj aĉan. Li estis pli freneza ol la plej furioza frenezulo, sed tion neniu komprenis.
Poste strangaj diroj iris tra la lando. Oni diris, ke kiam la pedelo venis por fermi la preĝejon, rompiĝis la alo de la ŝlosilo, ĉar en la seruro estis enmetita forte kunfaldita papero. Li donis ĝin al la ĉefparoęstro. Kiel oni povas kompreni, tio estis skribaĵo intencita por estaĵo en la alia mondo.
Oni flustris pri tio, kio estis skribita tie. La ĉefparoęstro bruligis la paperon, sed la pedelo rigardis, kiam la diablaĵo brulis. La literoj brilis klare ruĝaj sur nigra fono. Li ne povis ne legi. Li legis, oni diris, ke la maliculo volas dezertigi la landon tiel vaste, kiel la preĝejturo de Bro estas videbla. Li volas vidi, ke la arbaro kaŝos la preĝejon. Li volas vidi, ke urso kaj vulpo loĝos en la homaj loĝejoj. La kampoj kuŝos nekul-turitaj, kaj nek hundo nek koko estos aŭdeblaj en tiuj regio-312
GÖSTA BERLING
eLIBRO
noj. La maliculo volis servi sian sinjoron kaŭzante malbonon al ĉiu homo. Tio estis lia promeso.
Kaj la homoj atendis la estontecon dum silenta malespero, ĉar ili sciis, ke la potenco de la maliculo estas granda, ke li malamas ĉion vivan, ke li volas vidi la sovaĝejon invadi la valon, ke li volonte prenus peston, malsaton aŭ militon en sian servon por forpeli ĉiun, kiu amas la bonan, ĝojodonan laboron.
313
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKUNUA ĉAPITRO
Sinjorino Musica
ĉar nenio povis ĝojigi Göstan Berling, post kiam li helpis la junan grafinon forkuri, la kavaliroj decidis serĉi helpon ĉe la bona sinjorino Musica47, kiu estas potenca feino kaj konsolas multajn malfeliĉulojn.
Tial ili en iu junia vespero malfermigis la pordojn de la granda salono de Ekeby kaj lasis malfermi la fenestrojn. Oni enlasis sunon kaj aeron, la grandan, ruĝan sunon de la malfrua vespero, la mildan, odorantan aeron de la freŝa tagfino.
Oni forprenis la striitajn kovraĵojn de la mebloj, malfermis la pianon kaj forprenis la ŝirmvualon ĉirkaŭ la veneciaj lucer-noj. La oraj grifoj sub la blankaj tabuloj de la marmoraj tabloj ree brilis al la lumo. La blankaj diinoj dancis en la nigra enkadraĵo super la spegulo. La multformaj floroj de la silka damasko briletis en la vesperardo. Oni kolektis kaj enportis rozojn. Ilia odoro plenigis la tutan ĉambron. Tie troviĝis rozoj sen konataj nomoj, kiuj el fremdaj landoj estis portitaj al Ekeby. Tie estis la flavaj, en kies vejnoj la sango briletis ruĝe kiel tiu de homo, kaj la kremflavaj kun ŝiritaj randoj, kaj la helruĝaj kun la grandaj folioj, kiuj tuj ĉe la rando fariĝas senkoloraj kiel akvo, kaj la malhele ruĝaj kun nigraj ombroj. Ili enportis ĉiujn rozojn de Altringer, kiuj venis el malproksimaj landoj por plezurigi la okulojn de belaj virinoj.
Oni enportas notojn kaj notstablojn, komojn, arĉojn kaj 47 Sinjorino Musica — personigo de la muziko. Lat. vorto, elp. Músika.
314
GÖSTA BERLING
eLIBRO
violonojn de ĉiuj mezuroj, ĉar la bona sinjorino Musica nun ekregos en Ekeby kaj provos konsoli Göstan Berling.
Sinjorino Musica elektis la Oksfordsimfonion de la afabla patro Haydn kaj igis la kavalirojn ekzerci ĝin. Sinjoro Julius movas la taktbastonon, kaj la aliaj traktas po unu instrumento. ĉiuj kavaliroj povas ludi. Alie ili ne estus kavaliroj.
Kiam ĉio estas preta, oni venigas Göstan. Li ankoraŭ estas malforta kaj senkuraĝa, sed li ĝojas pro la pompa ĉambro kaj la bela muziko, kiun li baldaŭ aŭdos. ĉar oni ja scias, ke sinjorino Musica estas la plej bona akompano por tiu, kiu sentas doloron kaj suferon. ŝi estas gaja kaj petola kiel infano. ŝi estas fajra kaj rava kiel juna virino. ŝi estas bona kaj saĝa kiel la maljunaj, kiuj vivis bonan vivon.
Kaj jen ekludas la kavaliroj, tiel malrapide, tiel susure milde.
La malgranda Ruster prenas la aferon serioze. Li legas notojn kun okulvitroj sur la nazo, kisas mildajn tonojn el la fluto kaj lasas la fingrojn ludi sur klapoj kaj truoj. Onklo Eberhard sidas kurba super la violonĉelo, la peruko ŝoviĝis sur la orelon, la lipoj tremas pro ekscitiĝo. Bergh starias fiera kun sia longa fagoto. Foje li malatentas kaj lasas libera la tutan forton de siaj pulmoj, sed tiam Julius per sia taktbastono ekba-tas sur lian dikan kapon.
Bone iras, brile iras. El la senviva notskribo ili elsorĉas sinjorinon Musica mem. Disvolvu vian sorĉmantelon, kara sinjorino Musica, kaj gvidu Göstan Berling al la lando de ĝojo, kie li kutimas vivi!
Ho, ke estas Gösta Berling, kiu sidas tie, pala kaj senkuraĝa, kaj kiun la maljunaj sinjoroj devas amuzi, kvazaŭ li estus infano! Nun estos malmulte da ĝojo en Vermlando.
315
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Mi komprenas, kial la maljunuloj amis lin. Mi scias, kiel longa povas fariĝi la vintrovespero, kaj kiel malgajo povas ekregi la animon malproksime en la solecaj bienoj. Mi bone komprenas, kiel oni sentis, kiam li venis.
Imagu dimanĉan posttagmezon, kiam la laboro ripozis kaj la pensoj estis inertaj! Imagu obstinan nordventon, kiu vipis malvarmon en la ĉambron, malvarmon, kiun neniu fajro povis mildigi! Imagu la solan sebokandelon, kiun oni senĉese devis meĉtondi! Imagu la unutonan psalmkantadon el la kuirejo!
Nu, kaj jen tintas sonoriloj, jen viglaj piedoj frapdeskuas de si la neĝon sur la perono, jen Gösta Berling venas en la ĉambron. Li ridas kaj ŝercas. Li estas vivo, li estas varmo. Li malfermas la pianon, kaj li ludas tiel, ke oni miras pri la malnovaj kordoj. Li povas kanti ĉiujn kanzonojn, ludi ĉiujn melodiojn. Li feliĉigas ĉiujn domanojn. Neniam li frostis, neniam li estis laca. La malĝojanto forgesis sian malĝojon, kiam li vidis lin. Ho, kiel bonan koron li havis! Kiel kompata li estis al la malfortaj kaj malriĉaj! Kaj kia geniulo li estis! Jes, vi devus aŭdi, kiel la maljunaj homoj parolis pri li.
Sed nun, ĝuste dum ili ludas, li ekploras. ŝajnas al li, ke la vivo, la tuta vivo estas tiel mizera. Li klinas la kapon sur la manojn kaj ploras. La kavaliroj teruriĝas. Tio ne estas la mildaj, sanigaj larmoj, kiujn sinjorino Musica kutimas elvoki. Li plorsingultas kiel senesperulo. Tute konfuzitaj ili formetas la instrumentojn.
La bona sinjorino Musica, kiu amas Göstan Berling, preskaŭ perdas la kuraĝon, ankaŭ ŝi, sed jen ŝi memoras, ke ŝi havas ankoraŭ unu grandan batalulon inter la kavaliroj.
Estas la milda Lövenborg, li, kiu perdis sian fianĉinon en 316
GÖSTA BERLING
eLIBRO
la malpura rivero, kaj kiu estas la sklavo de Gösta Berling pli ol iu alia. Li ŝteliras al la piano. Li iras ĉirkaŭ ĝi, singarde tuŝas
ĝin kaj molmane karesas la klavojn.
Supre en la kavalira domo Lövenborg havas grandan lignan tablon, sur kiu li pentris klavaron kaj metis notstarilon.
Tie li povas sidi dum horoj kaj lasi la fingrojn gliti trans la nigrajn kaj blankajn klavojn. Tie li ekzercas kaj gamojn kaj etudojn, kaj tie li ludas sian Beethoven. Li neniam ludas ion alian ol Beethoven. Sinjorino Musica helpis lin per speciala favoro, tiel ke li povis kopii multajn el la tridek ses sonatoj.
Sed la maljunulo ne kuraĝas ekfrapi alian instrumenton ol la lignan tablon. Por la piano li sentas estimplenan teruron.
¯i logas lin, sed ĝi timigas lin ankoraŭ pli. La bruanta instrumento, el kiu oni eltondrigis tiom da polskoj, estas lia sanktejo. Li neniam kuraĝis tuŝi ĝin. Jen la mirinda objekto kun la multaj kordoj, kiu povus doni vivon al la kreaĵoj de la granda majstro! Li bezonas nur meti la orelon al ĝi, kaj tuj li aŭ-
das, kiel andantoj kaj skercoj susuras interne. Jes, la piano vere estas la ĝusta altaro, kie oni devas adori sinjorinon Musica. Sed li neniam ludis tian instrumenton. Mem li ja neniam tiel riĉiĝos, ke li povos aĉeti iun, kaj sur tiu ĉi li neniam kura-
ĝis ludi. La majorino ankaŭ ne tre emis malfermi ĝin por li.
Li ja aŭdis, kiel oni ludis polskojn kaj valsojn kaj tintigis Bellman-melodiojn sur ĝi. Sed sub tia malsankta muziko la belega instrumento povis ja nur ĝemi kaj brui. Ne, se venus Beethoven, tiam ĝi aŭdigus sian veran, puran sonon.
Jen li pensas, ke venis la tempo por li kaj Beethoven. Li alprenos kuraĝon por tuŝi la sanktejon kaj lasos sian junan sinjoron kaj mastron ĝoji pro la dormetantaj belsonoj.
Li eksidas kaj komencas ludi. Li estas tute necerta kaj eks-317
GÖSTA BERLING
eLIBRO
citita, sed li trapalpas kelkajn taktojn, provas kapti la ĝustan sonoron, sulkigas la frunton, denove provas kaj jen metas la manojn antaŭ la vizaĝon kaj komencas plori.
Jes, kara sinjorino Musica, estas maldolĉe por li. La sanktejo ja ne estas sanktejo. Ne kuŝas klaraj, puraj tonoj dormante en ĝia interno, ne ekzistas obtuza, potenca tondro, ne potence muĝanta uragano. Nenio de la senfina belsono, kiu tra-susuris la aeron de la paradizo, sinforgese restis tie. Estas malnova, bruanta piano kaj nenio pli.
Sed tiam sinjorino Musica faras signon al la multkompre-na kolonelo. Li prenas Rusteron kun si, kaj ili iras al la kavalira domo kaj alportas la tablon de Lövenborg, kie la klavoj estas pentritaj.
”Jen, Lövenborg,” Beerencreutz diras, kiam ili revenas, ”jen estas via piano! Nun ludu por Gösta!”
Tiam Lövenborg ĉesas plori kaj eksidas por ludi Beethoven por sia ĉagrenita juna amiko. Nun li certe ree ĝojiĝos.
En la kapo de la maljunulo sonoras la plej belaj tonoj. Li ne povas ne kredi, ke Gösta ne aŭdas kiel bele li ludas. Certe Gö-
sta rimarkas, kiel bone li ludas tiun ĉi vesperon. Malfacilaĵoj ne ekzistas plu por li. Li tute senĝene faras siajn tonkurojn kaj trilojn. Li faras la plej malfacilajn tuŝojn. Li dezirus, ke la majstro mem povu aŭdi lin.
Ju pli longe li ludas, des pli li entuziasmiĝas. Li aŭdas ĉiun tonon en supertera forto.
”Malgojo, malĝojo,” li ludas, ”kial mi ne amu vin? Pro tio ke viaj lipoj estas malvarmaj, viaj vangoj velkintaj, ĉar via ĉir-kaŭbrako sufokas, viaj rigardoj ŝtonigas?
Majĝojo, malĝojo, vi estas unu el tiuj fieraj, belaj virinoj, kies amo estas malfacile gajnebla, sed kiu brulas pli forte ol 318
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tiu de aliaj. Vi forpuŝitino, mi metis vin al mia koro kaj amis vin. Mi elkaresis la froston el viaj membroj, kaj via amo plenigis min per ĉielfeliĉo.
Ho, kiom mi suferis! Ho, kiom mi sopiris, post kiam mi perdis tiun, kiun mi unue amis! Malluma nokto estis interne de mi kaj ekstere. En preĝadon mi profundiĝis, en pezajn, neresponditajn preĝojn. La ĉielo estis fermita por mia longa atendo. El la stelsemita spaco ne venis iu dolĉa spirito por konsoli min.
Sed mia sopiro disŝiris la vidbaran kurtenon. Vi venis, ŝve-bante malsupren al mi sur ponto el lunradioj. Vi venis en lumo, ho mia amatino, kaj kun ridetantaj lipoj. Gajaj spiritoj ĉirkaŭis vin. Ili portis florkronojn el rozoj. Ili ludis sur citro kaj fluto. Estis ĉielfeliĉo vidi vin.
Sed vi malaperis, vi malaperis! Kaj por mi ekzistis neniu lunradia ponto, kiam mi volis sekvi vin. Sur la tero mi kuŝis, senflugila, ligita al la polvo. Mia plendo estis kiel la hurlo de sovaĝa besto, kiel la surdiga tondro de la ĉielo. Mi volis sendi la fulmon kiel peranton al vi. Mi malbenis la verdan teron.
La akcidenta fajro bruligu la kreskaĵojn kaj la pesto batu la homojn! Mi vokis la morton kaj inferon. Mi pensis, ke la suferoj en eterna fajro estas dolĉo kompare al mia mizero.
Malĝojo, malĝojo! Tiam vi fariĝis mia amikino. Kial mi ne amu vin, kiel oni amas tiujn fierajn, severajn virinojn, kies amo estas malfacile gajnebla sed brulas pli forte ol tiu de aliaj?”
Tiel li ludis, la kompatinda mistikulo. Li sidis tie, radiante de entuziasmo kaj emocio, aŭdante la plej mirindajn tonojn, konvinkita pri tio, ke Gösta Berling ankaŭ devas aŭdi ilin kaj esti konsolata.
319
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Gösta sidis rigardante lin. Komence li estis severa pro tiu arlekenaĵo, sed iom post iom li mildiĝis. La maljunulo estis nekontraŭstarebla, kiam li sidis kaj ĝuis sian Beethoven.
Kaj Gösta komencis pensi pri tio, kiel ankaŭ tiu viro, kiu nun estis tiel milda kaj senzorga, iam estis en profunda sufero, kiel ankaŭ li perdis la amatinon. Kaj jen li sidis tie, radie feliĉa ĉe sia ligna tablo. Pli multe do ne estas bezonata por la feliĉo de homo?
Li sentis sin humiligita. ”Kio, Gösta,” li diris al si, ”ĉu vi ne povas plu elteni kaj toleri? Vi, kiun hardis malriĉo dum via tuta vivo, vi, kiu aŭdis ĉiun arbon en la arbaro, ĉiun tufon sur la herbejo prediki pri rezigno kaj pacienco, vi, kiu edukiĝis en lando, kie la vintro estas severa kaj la somero malabunda, ĉu vi forgesis la arton elteni?
Ho, Gösta, viro devas porti ĉion, kion donas la vivo, kun kuraĝo en la koro kaj rideto sur la lipoj, alie li ne estas viro.
Sopirsuferu kiom ajn, se vi perdis vian amatinon, la konsciencriproĉoj fosu kaj ŝiru en via interno, sed montru vin kiel viro kaj vermlandano. Via rigardo brilu pro ĝojo, vi renkontu viajn amikojn kun gajaj vortoj!
Severa estas la vivo, severa estas la naturo. Sed kuraĝon kaj
ĝojon tiuj du estigas kiel rekompencon pro sia krudeco, alie certe neniu eltenus ilin.
Kurago kaj ĝojo! Estas, kvazaŭ tiuj du estus la unuaj devoj de la vivo. Vi perfidis ilin neniam antaŭe, ankaŭ nun ne faros tion.
ĉu vi estas pli malforta ol Lövenborg, kiu sidas tie apud sia ligna piano, ol ĉiuj aliaj kavaliroj, la kuraĝaj, la senzorgaj, la eterne junaj? Vi ja scias, ke neniu el ili sukcesis eviti la suferon.”
320
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kaj Gösta rigardas ilin. Ho, kia aranĝo! Ili ĉiuj sidas tie profunde seriozaj kaj aŭskultas tiun muzikon, kiun neniu aŭdas.
Subite gaja rido ektiras Lövenborgon el liaj revoj. Li levas la manojn de la klavoj kaj aŭskultas kvazaŭ en ekstazo. Estas la malnova rido de Gösta Berling, lia bona, amikeca, infekta rido. Tio estas la plej dolĉa muziko, kiun la maljunulo aŭdis dum sia tuta vivo.
”ĉu mi ne sciis, ke Beethoven helpos vin, Gösta!” li diras.
”Jen vi ree estas sana.” Tiel la bona sinjorino Musica kuracis la splenon de Gösta Berling.
321
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKDUA ĉAPITRO
La pastro de Broby
Eroso, ĉionreganta dio, vi ja scias, ke ofte ŝajnas, kvazaŭ homo estus liberiginta sin de via potenco. ĉiuj dolĉaj sentoj, kiuj kunligas la homojn, ŝajnas mortintaj en la koro.
La frenezo etendas siajn ungegojn al la malfeliĉulo, sed tiam vi venas kun via ĉiopovo, vi patrono de la vivo, kaj kiel la bastono de la forta sanktulo refloras la sekiĝinta koro.
Neniu estas pli avara ol la pastro en Broby, neniun malbono kaj malkompato pli izolas de la homoj. Liaj ĉambroj ne estas hejtitaj en la vintro, li sidas sur nepentrita ligna benko, li vestas sin per ĉifonoj, nutras sin per seka pano kaj furiozas, kiam almozulo eniras tra lia pordo. Li lasas la ĉevalon malsati en la stalo kaj vendas la fojnon, liaj bovinoj rodas la sekan herbon ĉe la vojrando kaj la muskon sur la muro de la domo.
¯is la ŝoseo oni aŭdas la blekadon de la malsataj ŝafoj. La kamparanoj donace ĵetas al li manĝaĵon, kiun iliaj hundoj ne manĝas, vestojn, kiujn iliaj malriĉuloj ne akceptas. Li etendas sian manon por peti, li klinas sian dorson por danki. Li petas almozojn de la riĉulo, pruntas al la malriĉuloj. Se li vidas moneron, lia koro doloras pro maltrankvilo, ĝis la monero troviĝas en lia poŝo. Malfeliĉa estas tiu, kiu ne staras preta an-taŭ li en la pagotago!
Malfrue li edziĝis, sed pli bone estus, se li neniam estus farinta tion. Turmentita kaj laborelĉerpita mortis lia edzino.
Nun lia filino servas ĉe fremduloj. Li maljuniĝas sed la aĝo ne 322
GÖSTA BERLING
eLIBRO
donas faciligon en lia penado. La frenezo de avaro neniam forlasas lin.
Sed iun belan tagon en la komenco de aŭgusto venas supren sur la deklivoj de Broby peza kaleŝo, tirata de kvar ĉevaloj. Nobla maljuna fraŭlino alveturas kun granda pompo, kun veturigisto kaj lakeo kaj ĉambristino. ŝi venas por renkonti la pastron de Broby. Lin ŝi amis en la tagoj de sia junaĝo.
Ili amis unu la alian, kiam li vivis kiel guvernisto en la bieno de ŝia patro, sed la fiera parencaro disigis ilin. Kaj nun ŝi veturas supren sur la deklivoj de Broby por vidi lin, antaŭ ol ŝi mortos. Revidi la amaton de la junaĝo estas ĉio, kion la vivo povas doni al ŝi.
La nobla malgranda fraŭlino sidas en la granda veturilo kaj revas. ŝi ne veturas sur la deklivoj de Broby al malriĉa dometo de subpastro. ŝi veturas al la freŝa, densa laŭbo en la parko, kie atendas la amato. ŝi vidas lin, li estas juna, li scias kisi, li scias ami. Nun, kiam ŝi scias, ke ŝi vidos lin, lia bildo aperas antaŭ ŝi mirinde klara. Kiel bela li estas, kiel bela! Li scias revi, li scias bruli, li plenigas ŝian animon per ekstaza fajro.
Nun ŝi estas flave pala, velkinta kaj maljuna. Eble li ne rekonos ŝin, la sesdekjarulinon, sed ŝi ne venas por esti vidata, sed por vidi, por vidi la amaton de la junaĝo, kiun la atakoj de la tempo ne difektis, kiu ankoraŭ estas juna, bela, korvar-ma.
ŝi venas el tiel malproksima loko, ke ŝi ne aŭdis eĉ unu vorton pri la pastro de Broby.
Radbruas la kaleŝo veturante supren sur la deklivoj, kaj sur la krutaĵo la pastrodomo estas videbla.
”Pro la Dia kompato,” ĝemas almozulo ĉe la vojrando,
”moneron al malriĉa homo!”
323
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La nobla sinjorino donas al li arĝentan moneron kaj demandas, ĉu la pastrodomo de Broby troviĝas proksime.
La almozulo direktas al ŝi ruzan, akran rigardon.
”La pastrodomo kuŝas tie,” li diras, ”sed la pastro ne estas hejme, neniu estas hejme en la pastrodomo.”
La delikata malgranda fraŭlino ŝajnis tute forpaliĝi. La fre-
ŝa laŭbo malaperas, la amato ne estas tie. Kiel ŝi povis pensi, ke ŝi nun, post kvardekjara atendo, retrovos lin tie?
Kion la fraŭlina moŝto volas en la pastrodomo? La fraŭlina moŝto venas por renkonti la subpastron. ŝi konis lin en pasintaj tagoj.
Kvardek jaroj kaj kvardek mejloj disigis ilin. Kaj dum ĉiu mejlo, per kiu ŝi proksimiĝis, ŝi forveturis unu jaron kun ĝia ŝarĝo da malĝojo kaj memoroj, tiel ke ŝi nun alveturante al la pastrodomo ree estas dudekjarulino, sen malĝojo, sen memoroj.
La almozulo rigardas ŝin, vidas ŝin antaŭ siaj okuloj transformiĝi de dudek ĝis sesdek jaroj, kaj ree de sesdek ĝis dudek.
”La pastro revenos posttagmeze,” li diras. La fraŭlina moŝ-
to farus plej bone, se ŝi veturus al la gastejo de Broby kaj revenus posttagmeze. La almozulo asertas, ke la subpastro tiam estos hejme.
En la posta momento la peza kaleŝo kun la velkinta sinjorineto ruliĝas malsupren sur la deklivoj al la gastejo, sed la almozulo staras tremanta kaj postrigardas ŝin. ŝajnas al li, ke li volus ekgenui por kisi la radsulkojn.
Belvestita, novrazita kaj polurita, en ŝuoj kun brilaj bukoj, kun silkaj ŝtrumpoj, kun krispkolumo kaj manumoj la pastro en Broby tagmeze en la sama tago staras antaŭ la edzino de la ĉefparoęstro en Bro.
324
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”ŝi estas nobla fraŭlino,” li diras, ”filino de grafo, via sinjorina moŝto. ĉu vi kredas, ke mi, malriĉa homo, povas peti ŝin eniri al mi? Miaj plankoj estas nigraj, mia salono sen mebloj, la manĝoĉambra plafono estas verda de ŝimo kaj mucido.
Helpu min, sinjorino! Pripensu, ke ŝi estas nobla filino de grafo!”
”Sciigu, ke vi forvojaĝis!”
”Kara sinjorino, ŝi veturis kvardek mejlojn por vidi min, malriĉan homon. ŝi ja ne scias, kiel estas ĉe mi. Mi ne havas liton, kie ŝi povas dormi. Mi ne havas liton por ŝiaj geservistoj.”
”Nu, lasu ŝin reveturi!”
”Sed kara sinjorino! ĉu vi ne komprenas, kiel mi pensas?
Prefere mi fordonus ĉion, kion mi posedas, ĉion, kion mi per diligento kaj peno kolektis, ol ke ŝi forveturu sen akcepto sub mia tegmento. ŝi estis dudekjara, kiam mi vidis ŝin lastfoje, kaj de tiam nun pasis kvardek jaroj, pripensu tion, sinjorino!
Helpu min, por ke mi povu akcepti ŝin! Jen estas mono, se mono povos helpi, sed tie ĉi oni bezonas pli ol monon.”
Ho, Eroso! La virinoj amas vin. Prefere ili iras cent paŝojn por vi ol unu por aliaj dioj.
En la ĉefparoęstra domo de Bro oni malplenigas la ĉambrojn, malplenigas la kuirejon, malplenigas la provizejon. ĉe la ĉefparoęstra domo en Bro oni plenŝarĝas la laborveturi-lojn kaj veturigas ilin al la subpastra domo. Kiam la ĉefparo-
ęstro revenos de la instruado al la konfirmotoj, li iros en malplenaj ĉambroj, malfermetos la kuirejan pordon por demandi pri sia tagmanĝo sed trovos neniun tie. Nek tagman-
ĝon, nek sinjorinon, nek servistinon! Kiu estas kulpa? Eroso tiel volis, Eroso, la ĉionreganto.
325
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Jen en la posttagmezo la peza kaleŝo radbruas veturante supren sur la deklivoj de Broby. Kaj la malgranda fraŭlino demandis sin, ĉu ne okazos nova malfacilaĵo, ĉu efektive estas vero, ke ŝi nun iras por renkonti la solan ĝojon de sia vivo.
Jen la kaleŝo flankenveturas al la pastrodomo, sed en la pordega volbo ĝi haltas. La granda veturilo estas tro larĝa, la pordego tro mallarĝa. La veturigisto klakas per la vipo, la ĉevaloj ektiras, la lakeo blasfemas, sed la postaj radoj de la ka-leŝo restas nemoveble fiksitaj. La grafofilino ne povas enveturi sur la korton de la amato, sed jen venas iu, jen venas li!
Li levas ŝin el la veturilo, li portas ŝin sur brakoj, kies forto estas ne rompita, ŝi estas premata en ĉirkaŭbrako same varma kiel iam, antaŭ kvardek jaroj. ŝi rigardas el okulojn, kiuj brilas, kiel ili brilis vidinte nur dudekkvin printempojn.
Kaptas ŝin ŝtormo de sentoj pli varmaj ol iam antaŭe. ŝi memoras, ke li iam portis ŝin supren sur la ŝtuparo al la teraso. ŝi kredis, ke ŝia amo vivis dum ĉiuj tiuj jaroj, tamen ŝi forgesis, kion signifas ĉirkaŭpreno de fortaj brakoj, kion signifas rigardi en junajn, radiajn okulojn.
ŝi ne vidas, ke li estas maljuna. ŝi vidas nur la okulojn, la okulojn.
ŝi ne vidas la nigrajn plankojn, la mucide verdajn plafonojn, ŝi vidas nur liajn radiajn okulojn. En tiu momento la pastro de Broby estas pompa viro, bela sinjoro. Li beliĝas de la nura rigardo al ŝi.
ŝi aŭdas lian voĉon, lian klaran, fortan voĉon, karese ĝi sonas. Tiel li parolas nur al ŝi. Por kio li bezonis meblojn el la ĉefparoęstra hejmo por siaj malplenaj ĉambroj, por kio manĝaĵon, por kio servistojn? La maljuna fraŭlino certe ne 326
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sentus la mankon de tio. ŝi aŭdas lian voĉon kaj vidas liajn okulojn.
Neniam, neniam antaŭe ŝi estis tiel feliĉa.
Kiel gracie li klinas sin, gracie kaj fiere, kvazaŭ ŝi estus du-kino kaj li la feliĉa favorato! Li uzas la multajn frazojn de la malnova tempo, kiam li parolas al ŝi. ŝi nur ridas kaj estas feliĉa.
En la vespero li proponas al ŝi la brakon, kaj ili promenas en lia malnova neprizorgata ĝardeno. ŝi vidas nenion malbelan aŭ neflegitan. Sovaĝiĝintaj arbustoj fariĝas tonditaj heĝoj, la fikreskaĵoj kuŝas kiel glataj, briletantaj herbotapiŝoj, longaj aleoj ombras sin, kaj en niĉoj de krepusketa verdaĵo brilas blankaj statuoj de juneco, de fidelo, de espero, de amo.
ŝi scias, ke li edziĝis, sed ŝi ne memoras tion. Kiel ŝi povus memori ion tian? ŝi havas dudek jarojn, li dudek kvin. Vere li estas nur dudekkvinjara, juna, kun ŝvelantaj fortoj. ĉu estas li, kiu fariĝos la avara pastro de Broby, li, la ridetanta junulo? Foje susuras ĉe lia orelo flustro pri mallumaj sortoj. Sed la ĝemoj de malriĉuloj, la malbenoj de trompitoj, la pikvor-toj de malestimo, la ridindigaj kantoj, la moko, tio ankoraŭ ne ekzistas por li. En lia koro flamas nur pura kaj senkulpa amo.
Ne estas eble, ke la fiera junulo iam amos la oron tiel, ke li rampe serĉos ĝin en la plej aĉa koto, petos ĝin de vojirantoj kaj suferos humiligon, malŝaton, malvarmon kaj malsaton por ekhavi ĝin? ĉu li malsatigos sian infanon, turmentos sian edzinon pro la sama aĉa oro? Ne estas eble. Tia li ne povas esti. Li estas bona homo kiel ĉiuj aliaj. Li ne estas monstro.
La amatino de lia junaĝo ne iras apud malestimata aĉulo, neinda por la ofico, kiun li kuraĝis akcepti! Tion ŝi ne faras.
Ho, Eroso, ĉionreganta dio, ne en tiu ĉi vespero! En tiu ĉi 327
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vespero li ne estas la pastro de Broby, nek morgaŭ nek post-morgaŭ.
La postan tagon ŝi forveturas. La pordego estas plilarĝigita.
La kaleŝo ruliĝas malsupren sur la deklivoj de Broby tiel rapide, kiel ripozintaj ĉevaloj povas kuri.
Kia revo, kia belega revo! Dum tiuj tri tagoj ne unu nubeto!
Ridetante ŝi reveturis al sia kastelo kaj siaj memoroj. ŝi poste neniam aŭdis lian nomon, ne faris demandojn pri li. ŝi volis rerevi tiun revon ĝis la fino de sia vivo.
En sia soleca hejmo sidis la pastro de Broby kaj ploris kiel senesperulo. ŝi rejunigis lin. ĉu li nun remaljuniĝos? ĉu la malbona spirito revenos, kaj li fariĝos malŝatinda, malŝatinda, kia li antaŭe estis?
328
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKTRIA ĉAPITRO
Sinjoro Julius
Sinjoro Julius malsuprenportis sian ruĝpentritan lignan keston el la kavalira domo. Per bonodora oranĝobrando li plenigis verdan bareleton, kiu akompanis lin dum multaj vojaĝoj, kaj en la grandan, skulptitan manĝaĵkeston li metis buteron, panon kaj malnovan fromaĝon kun ravaj nuancoj en verdo kaj bruno, grasan ŝinkon kaj patkuketojn, naĝantajn en frambokonfitaĵo.
Poste sinjoro Julius kun larmoj en la okuloj iris por diri adiaŭ al ĉiuj bonegaĵoj de Ekeby. Por la lasta fojo li karesis la frotitajn kegloglobojn kiaj la rondvangajn infanojn sur la uzina korto. Li iris al la laŭboj en la ĝardeno kaj la grotoj en la parko. Li estis en la staloj por ĉevaloj kaj bovinoj, karesis la dorsojn de la ĉevaloj, skuis la kornojn de la atakema virbovo kaj lasis la bovidojn leki liajn nudajn manojn. Fine li kun plorantaj okuloj iris al la loĝodomo, kie atendis lin la adiaŭa matenmanĝo.
Ve al la ekzisto! Kiel ĝi povas posedi tiom da mallumo!
Estis veneno en la manĝaĵo, galo en la vino. La gorĝoj de la kavaliroj same kiel la lia estis kunpremitaj de emocio. La nebulo de larmoj kovris la rigardojn. Plorsingultoj interrompis la adiaŭajn parolojn. Ve al la ekzisto! De nun lia vivo estos nur longa sopiro. Neniam liaj lipoj moviĝos por rido, la kanzonoj formortos el lia memoro, kiel la floroj mortas sur aŭtuna tero.
Li forpaliĝos, malfortiĝos, velkos kiel frostmordita rozo, kiel 329
GÖSTA BERLING
eLIBRO
soifanta lilio. Neniam plu la kavaliroj vidos la kompatindan Julius. Pezaj antaŭsentoj pasis tra lia animo, kiel ombroj de ŝtormpelataj nuboj trapasas niajn novkulturitajn kampojn. Li veturos hejmen por morti.
Floranta de sano kaj bonfarto li nun staris antaŭ ili. Neniam plu ili vidos lin tia. Neniam plu ili ŝerce demandos lin, kiam li lastfoje vidis siajn piedpintojn, neniam plu ili deziros havi liajn vangojn kiel kegloglobojn. La malbonaĵo jam loĝas en hepato kaj pulmoj. ¯i rodis kaj konsumis. Longe li sentis tion. Liaj tagoj estis kalkulitaj.
Ho, ke la kavaliroj de Ekeby tamen tenu la mortinton en fidela memoro! Ho, ke ili ne forgesu lin!
La devo vokis lin. Hejme sidis lia patrino kaj atendis lin.
Dum deksep jaroj ŝi atendis lian hejmvenon el Ekeby. Nun ŝi skribis vokleteron, kaj li obeos. Li sciis, ke tio estos lia morto, sed li obeos kiel bona filo.
Ho, la diaj regaloj! Ho, la dolĉaj bordherbejoj, la fiera torento! Ho, la jubilaj aventuroj, la blankaj, glataj dancplankoj, la amata kavalirdomo! Ho, violonoj kaj kornoj, ho, vivo en feliĉo kaj ĝojo! Disiĝi de ĉio tio estis morto.
Sinjoro Julius iris en la kuirejon por diri adiaŭ al la domanoj. ĉiujn, de la mastrumantino ĝis la distrikta prizorgatino, li ĉirkaŭbrakis kaj kisis en superrega emocio. La servistinoj ploris kaj ĝemis pro lia sorto. Ke tiel bona kaj gaja sinjoro devas morti, ke ili neniam plu vidos lin!
Sinjoro Julius ordonis, ke oni eltiru lian veturilon el la veturilejo kaj prenu lian ĉevalon el la stalo.
La voĉo preskaŭ perfidis sinjoron Julius, kiam li faris tiun ordonon. La ĉaro do ne putros en kvieto en Ekeby, la maljuna Kajsa do devos forlasi la konatan manĝujon. Li ne volis diri 330
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ion malbonan pri sia patrino, sed ŝi devus pensi pri la ĉaro kaj pri Kajsa, se ŝi ne pensas pri li. Kiel ili povos elteni la longan vojaĝon?
Plej maldolĉa tamen estis la adiaŭo al la kavaliroj.
La malgranda ronda sinjoro Julius, kreita prefere por ruliĝi ol por iri, sentis sin tragika ĝis la fingropintoj. Li memorigis al si la grandan atenanon, kiu trankvile eltrinkis la venenpo-kalon en rondo de plorantaj disĉiploj. Li memorigis al si la maljunan reĝon Gösta48, kiu antaŭdiris al la sveda popolo, ke oni iam volos eltiri lin el la tero.
Fine li kantis sian plej bonan kanzonon por ili. Li pensis pri la cigno, kiu mortas kantante. Li volis, ke ili memoru lin tiel: reĝeca spirito, kiu ne malaltiĝas al plendo, sed foriras portata de belsono.
Fine la lasta pokalo estis eltrinkita, la lasta kanzono kantita, la lasta ĉirkaŭbrako donita. Oni surmetis al li mantelon, kaj la vipon li tenis en la mano. Neniu okulo ĉirkaŭ li estis seka, liaj propraj estis tiel plenaj de la leviĝanta nebulo de malĝojo, ke li vidis nenion.
Tiam la kavaliroj kaptis lin kaj levis lin sur la brakoj. La hurakrioj tondris ĉirkaŭ li. Ili sidigis lin ien, li ne vidis kien.
Vipo klakis, la veturilo moviĝis sub li. Oni forkondukis lin.
Kiam li rericevis sian vidpovon, li estis sur la ŝoseo.
Vere la kavaliroj ploris kaj estis kortuŝitaj de profunda mal-
ĝojo, tamen la malĝojo ne sufokis ĉe ili ĉiujn gajajn emociojn de la koro. Unu el ili — ĉu estis Gösta Berling, la poeto, aŭ Beerencreutz, la kamfiludanta maljuna militisto, aŭ la vivlaca kuzo Kristoffer? — aranĝis tiel, ke oni ne bezonis preni la maljunan Kajsan el la stalo nek la putrantan ĉaron el ĝia re-48 Reĝo Gösta — Gustav Vasa, sveda reĝo 1523–-60.
331
GÖSTA BERLING
eLIBRO
mizo. Sed oni jungis grandan, blankmakulan bovon al fojnveturilo, kaj metinte la ruĝan keston, la verdan bareleton kaj la skulptitan manĝajkeston sur ĝi, oni fine metis sinjoron Julius, kies okuloj estis kovritaj de larmoj, ne sur la manĝaĵ-
keston aŭ la vestkeston sed sur la dorson de la blankmakula bovo.
Jen, tia estas la homo! Tro malforta por renkonti la doloron en ĝia tuta maldolĉo! La kavaliroj ja malĝojis pri tiu amiko, kiu foriris por morti, tiu velkanta lilio, tiu mortpafita kant-cigno. Tamen mildiĝis la premo sur iliaj koroj, kiam ili vidis lin foriri rajdante sur la dorso de la granda bovo, dum lia korpo skuiĝis pro plorsingultoj, dum liaj brakoj, etenditaj por iu lasta ĉirkaŭbrako, senespere falis malsupren, kaj liaj okuloj serĉis juston ĉe malmilda ĉielo.
Sur la ŝoseo disiĝis la nebulaĵoj de sinjoro Julius, kaj li rimarkis, ke li sidas sur la ondanta dorso de besto. Kaj oni diras, ke li tiam komencis cerbumi pri ĉio tio, kio povas okazi dum dek sep longaj jaroj. La maljuna Kajsa videble ŝanĝiĝis.
ĉu la avenmanĝoj kaj la trifolikampoj en Ekeby povis kaŭzi ion tian? Kaj li kriis — mi ne scias, ĉu aŭdis tion la ŝtonoj ĉe la vojo aŭ la birdoj en la arbetaĵoj — sed vere estas ke li kriis:
”La diablo turmentu min, ŝajnas, ke vi ricevis kornojn, Kajsa!”
Post ankoraŭ iom da cerbumo li singarde glitigis sin malsupren de la bovdorso, iris en la fojnveturilon, eksidis sur la manĝaĵkesto kaj en pezaj pensoj pluveturis.
Post tempeto, kiam li proksimiĝis al Broby, li ekaŭdis takt-firman kanton:
”Unu, du,
Unu, du,
vermlandaj soldatoj venas nun.”
332
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiel sonoris renkonte al li, sed soldatoj ne estis sed la gajaj fraŭlinoj el Berga kaj du el la belaj filinoj de la leĝisto en Munkerud, kiuj venis piedire laŭ la vojo. Ili metis siajn tuk-paketojn kun manĝaĵo sur longajn stangojn, kiuj kuŝis kiel fusiloj sur iliaj ŝultroj, kaj ili kuraĝe marŝis antaŭen en la somera varmego, kantante en bona takto: ”Unu, du, unu, du —
— —”
”Kien, sinjoro Julius?” ili kriis, kiam ili renkontis lin, sen atenti pri la nuboj de malĝojo, kiuj kovris lian frunton.
”Mi foriras de la hejmo de peko kaj vanto,” sinjoro Julius respondis. ”Mi ne volas resti plu inter maldiligentuloj kaj malbonfarantoj. Mi veturas hejmen al mia patrino.”
”Ho,” ili kriis, ”tio ne estas vera! Vi ne volas forlasi Ekebyn!”
”Jes,” li diris kaj frapis per la pugno sur la vestkeston. ”Kiel Lot fuĝis el Sodom kaj Gomora, tiel mi fuĝas el Ekeby. Nun ne troviĝas tie eĉ unu justa homo. Sed kiam la tero fendiĝos sub ili kaj la sulfura pluvo torentos el la ĉielo, tiam mi ĝojos pro la justa juĝo de Dio. Adiaŭ, knabinoj, gardu vin kontraŭ Ekeby!”
Post tio li volis pluveturi, sed tio neniel plaĉis al la gajaj knabinoj. Ili intencis supreniri al la monto Dunderklatten por surgrimpi ĝin, sed la vojo estis longa, kaj ili tre deziris veturi en la fojnveturilo de Julius ĝis la piedo de la monto.
Feliĉaj tiuj, kiuj povas ĝoji pri la sunlumo de la vivo kaj ne bezonas hederon por ŝirmi sian verton! Post du minutoj la volo de la knabinoj jam venkis. Sinjoro Julius turnis kaj direktis supren al Dunderklatten. Ridetanta li sidis sur la man-
ĝaĵkesto, dum la veturilo pleniĝis de knabinoj. Laŭ la vojo 333
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kreskis lekantoj, kamomiloj kaj kukolpizoj49. Foje la bovo devis iom ripozi. Tiam la knabinoj eliris por kolekti florojn.
Baldaŭ multkoloraj florkronoj pendis ĉirkaŭ la kapo de Julius kaj la kornoj de la bovo.
Poste ili renkontis helajn junbetulojn kaj malhelajn alnetojn. Tiam ili eliris kaj rompis branĉojn por ornami la veturilon. Baldaŭ ĝi aspektis kiel veturanta arbareto. La tutan tagon regis plezuro kaj ludo.
Ju pli la tago pasis, des pli milda kaj hela fariĝis sinjoro Julius. Li disdonis sian manĝaĵprovizon inter la knabinoj kaj kantis kanzonojn por ili. Kiam ili staris sur la supro de Dunderklatten, kun la vasta pejzaĝo kuŝanta sub ili tiel fiera kaj bela, ke larmoj aperis en iliaj okuloj pro ĝia beleco, tiam Julius sentis la koron bati forte, la vortoj ŝtormis de liaj lipoj, kaj li parolis pri sia amata lando.
”Ho, Vermlando,” li diris, ”vi bela, vi brila! Ofte, kiam mi vidis vin sur karto antaŭ mi, mi demandis min, al kio vi similas, sed nun mi komprenas, kio vi estas. Vi estas maljuna, pia ermito, kiu sidas senmova kaj revas, kun krucmetitaj kruroj kaj la manoj ripozantaj sur la sino. Vi portas pintan ĉapon malsuprentiritan al viaj duonfermitaj okuloj. Vi estas medi-tanto, sankta revanto, kaj vi estas tre bela. Vastaj arbaroj estas via vesto. Longaj rubandoj el blua akvo kaj paralelaj ĉenoj el bluaj altaĵoj borderas ĝin. Vi estas tiel simpla, ke la fremdulo ne vidas, kiel bela vi estas. Vi estas malriĉa, kiel la piuloj deziras esti. Vi sidas senmova, dum la ondoj de Venern lavas viajn piedojn kaj viajn krucmetitajn krurojn. Maldekstre vi havas viajn ercejojn kaj minojn. Tie estas via batanta 49 Kukolpizoj — Lathyrus montanus (Orobus tuberosus).
334
GÖSTA BERLING
eLIBRO
koro. Norde vi havas la malhelajn, belajn regionojn de la soleco kaj mistero. Tie estas via revanta kapo.
Kiam mi vidas vin, vi gigantsimila, vi serioza, mia okulo pleniĝas de larmoj. Vi estas severa en via beleco, vi estas me-dito, malriĉo, rezigno, kaj tamen mi vidas meze en via severo la dolĉajn trajtojn de mildo. Mi vidas vin kaj adoras. Se mi nur rigardas en la vastan arbaron, se tuŝas min nur rando de via vesto, mia spirito saniĝas. Horon post horo, jaron post jaro mi rigardis vian sanktan vizaĝon. Kiujn enigmojn vi kaŝas sub mallevitaj palpebroj, dieco de rezigno? ĉu vi solvis la enigmon de vivo kaj morto, aŭ ĉu vi ankoraŭ cerbumas, vi sankta, gigantsimila? Por mi vi estas fleganto de grandaj, seriozaj pensoj. Sed mi vidas homojn rampi sur vi kaj ĉirkaŭ vi, estaĵojn, kiuj ŝajnas neniam rimarki la majeston de seriozo sur via frunto. Ili vidas nur la belecon de via vizaĝo kaj viaj membroj, kaj ĝi ravas ilin tiel, ke ili forgesas ĉion.
Ve al mi, ve al ni ĉiuj, infanoj de Vermlando! Belon, belon kaj nenion alian ni postulas de la vivo. Ni, infanoj de rezigno, de seriozo, de malriĉo, levas niajn manojn en unu sola longa preĝo kaj petas nur pri tiu sola bono: belo. La vivo estu kiel rozarbeto, floro de amo, vino kaj plezuroj, kaj ĝiaj rozoj estu akireblaj por ĉiu homo! Jen, tion ni deziras, kaj nia lando portas la trajtojn de severo, seriozo, rezigno. Nia lando estas la eterna simbolo de la cerbumado, sed ni havas neniujn pensojn.
Ho, Vermlando, vi bela, vi brila!”
Tiel li parolis kun larmoj en la okuloj, kaj la voĉo tremis pro emocio. La knabinoj aŭskultis lin kun miro kaj ne sen emocio. Malmulte ili komprenis la profundecon de tiuj sentoj, kiuj kaŝiĝis sub tiu surfaco briletanta pro ŝercoj kaj ridoj.
335
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kiam vesperiĝis kaj ili ree iris en la veturilon, la knabinoj apenaŭ sciis, kien sinjoro Julius kondukas ilin, ĝis ili haltis antaŭ la perono de Ekeby.
”Jen ni eniru tie ĉi, knabinoj, por danci iom,” sinjoro Julius diris.
Kion diris la kavaliroj, kiam ili vidis sinjoron Julius reveni kun velkinta florkrono ĉirkaŭ la ĉapelo kaj la veturilo plena de knabinoj?
”Ni ja povis supozi, ke knabinoj fortiris lin,” ili diris, ”alie li estus reveninta al ni multajn horojn pli frue.” ĉar la kavaliroj memoris, ke tiu ĉi fojo estas ĝuste la deksepa, kiam sinjoro Julius provas forlasi Ekebyn, unu fojon en ĉiu pasanta jaro. Nun sinjoro Julius jam forgesis kaj tiun ĉi provon kaj ĉiujn aliajn. Lia konscienco ree dormis sian unujaran dormon.
Li estis grandioza viro, sinjoro Julius. Li estis malpeza en la danco, vigla ĉe la ludtablo. Plumon, penikon kaj arĉon lia ma-no same lerte traktis. Li havis facile tuŝeblan koron, belajn vortojn sur la lango, la gorĝon plena de kanzonoj. Sed por kio utilus ĉio tio, se li ne posedus konsciencon, kiu sentigas sin nur unufoje en la jaro, simile al tiuj efemeroj, kiuj liberigas sin el la malgajaj profundoj kaj prenas flugilojn por vivi nur kelkajn horojn en taglumo kaj sunbrilo?
336
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKKVARA ĉAPITRO
La argilaj sanktuloj
La preĝejo de Svartsjö estas blanka kaj ekstere kaj interne: blankaj estas la muroj, la katedro, la benkoj, la galerio, la plafono, la fenestrokadroj, la altartuko, ĉio estas blanka. En la preĝejo de Svartsjö troviĝas neniuj ornamaĵoj, neniuj bildoj, neniuj blazonoj. Super la altaro staras nur ligna kruco kun blanka tolŝtofo. Antaŭe ne estis tiel. Tiam la plafono estis plena de pentraĵoj, kaj multaj diverskoloraj bildoj el ŝto-no kaj argilo ekzistis en tiu domo de Dio.
Iam antaŭ tre longe artisto en Svartsjö rigardis la ĉielon de somera tago kaj observis, kiel la nuboj veturis al la suno. Li vidis la blankajn, brilajn nubojn, kiuj matene staras ĉe la horizonto, turiĝi pli kaj pli alten, vidis ĉiujn atendantajn kolo-sojn vastiĝi kaj levi sin por ŝtormi al la alto. Ili suprenmetis velojn kiel ŝipoj. Ili levis standardojn kiel militistoj. Ili moviĝis por invadi la tutan ĉielon. Antaŭ la suno, la estrino de la spaco, ili transformis sin, tiuj kreskantaj monstroj, kaj alprenis sendanĝeran aspekton. Jen estis avidega leono. ¯i transformis sin en pudritan sinjorinon. Jen estis giganto kun sufokaj brakoj. Li ekkuŝis kiel revanta sfinkso. Kelkaj ornamis sian blankan nudecon per orborderitaj manteloj. Aliaj ŝutis ruĝan ŝminkon sur vangojn el neĝo. Jen estis ebenoj. Jen estis arbaroj. Jen estis masonitaj kasteloj kun altaj turoj. La blankaj nuboj fariĝis la estroj de la somera ĉielo. Ili plenigis la tutan bluan volbon. Ili atingis la sunon kaj kovris ĝin.
337
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Ho, kiel bele,” la pia artisto pensis, ”se la sopirantaj animoj povus grimpi sur tiujn turiĝantajn montojn, por ke tiuj portu ilin pli kaj pli alten kiel ŝanceliĝanta ŝipo!”
Kaj tuj li komprenis, ke la blankaj nuboj de la somera tago estas la veturiloj, sur kiuj veturas la animoj de la feliĉuloj.
Li vidis ilin tie. Ili staris sur la glitantaj amasoj kun lilioj en la manoj kaj orkronoj sur la kapoj. La spaco resonis de ilia kanto. Anĝeloj ŝvebis malsupren sur larĝaj, fortaj flugiloj, renkonte al ili. Ho, kia amaso da feliĉuloj! Laŭ la disvastiĝo de la nuboj pli kaj pli multaj fariĝis videblaj. Ili ripozis sur la nubkuŝejoj kiel nimfoj sur la lago. Ili ornamis ilin, kiel la lilioj ornamas la herbejon. Kia jubila alteniro! Nuboj suprenruliĝis malantaŭ nuboj. Kaj ĉiuj estis plenaj de ĉielaj militistaroj kun arĝentaj kirasoj, de senmortaj kantistoj en purpurborderitaj manteloj.
Tiu artisto poste pentris la plafonon en la preĝejo de Svartsjö. Tie li volis redoni la leviĝantajn nubojn de la somertago, kiuj portis la feliĉulojn en la brilon de la ĉielo. La mano, kiu kondukis la penikon, estis forta, sed ankaŭ iom rigida, tiel ke la nuboj pli similis al la krispaj bukloj de allonge-peruko50 ol la kreskantaj montoj el mola nebulo. Kaj tiel, kiel la sanktuloj prenis figuron en la fantazio de la artisto, li ne kapablis redoni ilin, sed li laŭ homa maniero vestis ilin per longaj, ruĝaj kapotoj kaj rigidaj episkopaj ĉapoj aŭ per nigraj kaftanoj kun rigidaj tubkolumoj. Li donis al ili grandajn kapojn kaj malgrandajn korpojn, kaj li provizis ilin per naztukoj kaj preĝo-libroj. Latinaj sentencoj flugis el iliaj buŝoj, kaj por tiuj, kiujn li opiniis plej eminentaj, li metis firmajn lignajn seĝojn sur la 50 Allonge-peruko — peruko kun longaj bukloj, multe uzata en la 17-a jarcento. Allonge, franca vorto, elp. proks. alonĵ.
338
GÖSTA BERLING
eLIBRO
nubdorsojn, tiel ke ili komforte sidante povu veturi en la eter-necon.
Sed ĉiu ja sciis, ke spiritoj kaj anĝeloj neniam montris sin por la kompatinda artisto, kaj tial oni ne tre miris pro tio, ke li ne povis fari ilin supertere belaj. La pia pentraĵo de la bona majstro certe ŝajnis al multaj supermezure dolĉa, kaj multe da sankta emocio ĝi vekis. Certe ĝi indus la rigardon ankaŭ de niaj okuloj.
Sed dum la kavalira jaro grafo Dohna blankpentrigis la tutan preĝejon. Tiam la plafonpentraĵo detruiĝis. Same ĉiuj argilaj sanktulbildoj neniiĝis.
Ho, tiuj argilaj sanktuloj!
Estus pli bone por mi, se homa mizero povus tiel ĉagreni min, kiel faris ilia pereo, se kruelo de homoj al homoj povus plenigi min per tia malŝato, kian mi sentis pro ili.
Sed imagu nur: tie troviĝis sankta Olof kun krono ĉirkaŭ la kasko, hakilo en la mano kaj genuanta giganto sub la piedoj; troviĝis sur la katedro Judit en ruĝa bluzo kaj blua jupo, kun glavo en unu mano kaj sablohorloĝo en la alia, anstataŭ la kapo de la asiria militestro; troviĝis mistera reĝino de ŝeba en blua bluzo kaj ruĝa jupo, kun anserpiedo sur unu kruro kaj la mano plena de sibilaj libroj51; troviĝis griza sankta Göran, kuŝante sola sur benko en la absido, ĉar la ĉevalo kaj la dra-ko ambaŭ disfrapiĝis, tie troviĝis sankta Kristoffer kun la verdanta bastono kaj sankta Erik kun sceptro kaj hakilo, vestita per ĝispieda orflora kapoto.
Multajn dimanĉojn mi sidis en la preĝejo de Svartsjö kaj ĉagreniĝis pro tio, ke la bildoj estas for, kaj sopiris pri ili. Mi 51 Sibilaj libroj — Sibila (lat. Sibylla) antaŭdiristino en la grek-roma tempo. Sibilaj libroj estis orakolaj libroj en la antikva Romo.
339
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ne tre atentus, se mankus al ili nazo aŭ piedoj, se la oritaĵo estus paliĝinta kaj la farbo defalinta. Mi vidus ilin ĉirkaŭ-
radiitaj de la brilvibro de la legendoj.
Laŭdire la afero ĉiam estis, ke tiuj sanktuloj perdis siajn sceptrojn, orelojn aŭ manojn, kaj oni devis ripari kaj bonigi ilin. Tio tedis la paroąnojn kaj ili sopiris liberiĝi de ili. Sed la kamparanoj certe ne estus farintaj ian domaĝon al la sanktuloj, se grafo Dohna ne estus. Estis li, kiu forprenigis ilin.
Mi malamis lin pro tio, kiel nur infano povas malami. Mi malamis lin, kiel la malsata almozulo malamas la avaran mastrinon, kiu rifuzas al li panon. Mi malamis lin, kiel malriĉa fiŝisto malamas difekteman bubon, kiu detruis liajn retojn kaj hakis truon en lia boato. ĉu mi ne malsatis kaj soifis dum tiuj longaj diservoj? Kaj li forprenis panon, per kiu mia animo povus vivi. ĉu mi ne sopiris al la senfineco, al la ĉielo? Kaj li detruis mian veturilon kaj disŝiris la reton, per kiu mi povus kapti sanktajn viziojn.
En la mondo de la plenkreskuloj ne troviĝas loko por vera malamo. Kiel mi nun povus malami tiel mizeran estaĵon kiel tiun grafon Dohna aŭ frenezulon kiel Sintram aŭ senforti-
ĝintan mondecan sinjorinon kiel grafinon Märta? Sed tiam mi estis infano. Estis ilia feliĉo, ke ili antaŭ longe mortis.
Eble la pastro staris antaŭe en la preĝejo kaj parolis pri paco kaj interpaciĝemo, sed al nia loko en la preĝejo liaj vortoj neniam estis aŭdeblaj. Ho, se mi havus ilin tie, la malnovajn argilsanktulojn! Certe ili predikus por mi tiel, ke mi povus kaj aŭdi kaj kompreni.
Sed jen mi sidis plej ofte kaj pensis pri tio, kiel estis, kiam oni forrabis kaj detruis ilin.
Kiam grafo Dohna deklarigis sian edziĝon nuligita ansta-340
GÖSTA BERLING
eLIBRO
taŭ serĉi sian edzinon kaj leĝigi ĝin, tio vekis inciton ĉe ĉiuj, ĉar oni sciis, ke lia edzino forlasis lian hejmon nur por ne esti mortturmentata. ŝajnis nun, kvazaŭ li volus regajni la lavoron de Dio kaj la estimon de homoj per bona faro, kaj jen li riparigis la preĝejon de Svartsjö. Li blankpentrigis la tutan preĝejon kaj forigis la plafonpentraĵojn. Li mem kaj liaj servistoj portis la bildojn en boaton kaj malsuprenigis ilin en la profundon de Löven.
Kiel li tamen kuraĝis meti sian manon sur tiujn potencu-lojn de la Sinjoro?
Ho, ke la malbonfaro povis okazi! ĉu la mano, kiu dehakis la kapon de Holoferno, ne tenis glavon plu? ĉu la reĝino de ŝeba forgesis ĉiun sekretan scion, kiu vundas pli danĝere ol venena sago? Sankta Olof, sankta Olof, maljuna vikingo, sankta Göran, sankta Göran, maljuna drakmortiganto, la bruo de viaj grandfaroj do mortis, la aŭreolo de mirakloj estingiĝis! Sed verŝajne estis tiel, ke la sanktuloj ne volis uzi perforton kontraŭ la detruantoj. ĉar la kamparanoj de Svartsjö ne volis plu doni farbon por iliaj jakoj kaj oraĵon por iliaj kronoj, ili permesis, ke grafo Dohna elportis ilin kaj malsuprenigis ilin en la senfundan profundon de Löven. Ili ne volis stari tie pli longe malornamante la domon de Dio. Ho, la senhelpuloj, ĉu ili memoris la tempon, kiam oni dediĉis al ili preĝojn kaj genufleksojn?
Mi pensis pri tiu boato kun ĝia ŝarĝo de sanktuloj, kiu en kvieta somervespero glitis antaŭen sur la surfaco de Löven.
La remanta viro faris malrapidajn remmovojn kaj sendis fuĝ-
emajn rigardojn al la strangaj pasaĝeroj, kiuj kuŝis en la pruo kaj la poŭpo, sed grafo Dohna, kiu ankaŭ kunestis, ne timis, li prenis ilin unu post la alia per siaj plejmoŝtaj manoj kaj ĵetis 341
GÖSTA BERLING
eLIBRO
en la akvon. Lia frunto estis serena, kaj li spiris profunde. Li sentis sin kiel batalanto por la pura evangelia kredo. Kaj neniu miraklo okazis al la honoro de la malnovaj sanktuloj. Silentaj kaj senkuraĝaj ili malsupreniĝis en la pereon.
Sed matene la postan dimanĉon la preĝejo de Svartsjö staris brile blanka. Neniuj bildoj ĝenis plu la trankvilon de la interna meditado. Nur per la okuloj de la spirito la piuloj rigardu la brilon de la ĉielo kaj la vizaĝon de la sanktuloj. La preĝoj de la homoj sur propraj fortaj flugiloj atingu la Plej-altulon. Ili ne alkroĉu sin plu al la vestrandoj de la sanktuloj.
Ho, verda estas la tero, la amata loĝejo de la homo, blua estas la ĉielo, la celo de lia sopiro. La mondo radias de koloroj. Kial la preĝejo estas blanka? Blanka kiel la vintro, nuda kiel la malriĉo, pala kiel la angoro! ¯i ne briletas de prujno kiel vintra arbaro. ¯i ne radias en perloj kaj puntoj kiel blanka fianĉino. La preĝejo staras en blanka, frosta kalkkoloro, sen iu bildo, sen iu pentraĵo.
Tiun dimanĉon grafo Dohna sidis en la absido sur florornamita apogseĝo por esti vidata kaj laŭdata de ĉiu homo.
Nun oni honoru lin, kiu riparigis la malnovajn benkojn, detruis la malornamajn bildojn, metigis novan vitron en ĉiujn rompitajn fenestrojn kaj pentrigis la tutan preĝejon per kalko. Tion li verdire rajtis libere fari. Se li volis mildigi la koleron de la Plejpotenculo, estis ja bone, ke li ornamis lian temp-lon laŭ sia kompreno. Sed kial li do prenis laŭdon pro tio?
Li, kiu venis kun nepacigita severo sur sia konscienco, li ja povus ekgenui sur la malhonora benketo kaj peti siajn fratojn kaj fratinojn en la preĝejo preĝi al Dio, ke li toleru lin en sia sanktejo. Estus pli bone por li, se li starus tie kiel kompatinda malbonfaranto, ol ke li sidus honorata kaj benata antaŭe 342
GÖSTA BERLING
eLIBRO
en la absido, prenante laŭdon pro tio, ke li volas paciĝi kun Dio.
Ho, grafo, certe li estus renkontinta vin ĉe la malhonora benketo. Li ne povis trompiĝi pro tio, ke la homoj ne kuraĝis mallaŭdi vin. Li ankoraŭ estas la severa Dio, kiu igas ŝtonojn paroli, kiam homoj silentas.
Kiam la diservo finiĝis kaj la lasta psalmo estis kantita, neniu forlasis la preĝejon, sed la pastro suriris la katedron por fari dankparoladon al la grafo. Sed tio tamen ne estis permesita okazi.
ĉar la pordoj malfermiĝis, kaj jen la malnovaj sanktuloj revenis en la preĝejon, gutante de la akvo de Löven, malpu-rigitaj de verda ŝlimo kaj bruna kotaĵo; verŝajne ili eksciis, ke tie ĉi oni laŭdparolos al li, kiu ĵetis ilin en la pereon, kiu forpelis ilin el la sankta domo de Dio kaj malsuprenigis ilin en la malvarmajn dissolvantajn ondojn. La malnovaj sanktuloj volas havi parolrajton.
Ili ne ŝatas la unutonan plaŭdon de la ondoj. Ili kutimiĝis al psalmkantado kaj preĝoj. Ili silentis kaj lasis ĉion okazi, kiam ili ankoraŭ kredis, ke tio donos honoron al Dio. Sed tiel ne estis. Jen grafo Dohna sidas en honoro kaj gloro antaŭe en la absido kaj volas esti adorata, kaj laŭdata en la domo de Dio.
Ion tian ili ne povas toleri. Tial ili supreniris el sia malseka tombo kaj eniras en la preĝejon, rekoneblaj por ĉiuj homoj.
Jen iras sankta Olof, kun la krono ĉirkaŭ la ĉapelo, kaj sankta Erik, kun la orfloroj sur la kapoto, kaj la griza sankta Goran kaj sankta Kristoffer, neniuj pli: la reĝino de ŝeba kaj Judit ne venis.
Sed kiam la homoj trankviliĝis post sia konsterniĝo, aŭdebla flustro trairas la preĝejon.
343
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”La kavaliroj!”
Jes, estas ja la kavaliroj. Kaj ili iras rekte al la grafo sen diri unu vorton kaj levas lian seĝon sur siajn ŝultrojn kaj portas lin el la preĝejo kaj malsupren metas lin ekster la preĝejo.
Ili diras nenion kaj rigardas nek dekstren nek maldekstren.
Ili tute simple elportas grafon Dohna el la domo de Dio, kaj kiam tio estas farita, ili ree foriras, prenante la plej proksiman vojon al la lago.
Ili ne estis ĝenataj kaj ankaŭ ne malŝparis multan tempon por klarigi la sencon de sia faro. ¯i estis sufiĉe klara: ”Ni, kavaliroj de Ekeby, havas nian propran penson. Grafo Dohna ne indas laŭdon en la domo de Dio. Tial ni elportas lin. Kiu ajn, kiu volas, povos retransporti lin.”
Sed oni ne enportis lin. La laŭdparolado de la pastro ne okazis. La homoj eliris el la preĝejo. Estis neniu tie, kiu pensis ion alian, ol ke la kavaliroj agis juste.
Ili memorigis al si la helan, junan grafinon, kiu estis tiel kruele turmentata en Borg. Ili rememorigis al si tiun, kiu estis tiel bona al malriĉaj homoj, kiu estis tiel dolĉa por la okuloj, ke estis konsolo por ili rigardi ŝin.
Estis peko veni al la preĝejo kun sovaĝaj petolaĵoj, sed kaj la pastro kaj la paroąnoj sentis, ke ili mem estis pretaj fari pli grandan mokaĵon al la ĉionscianto. Kaj ili hontis antaŭ la sovaĝaj maljunaj frenezuloj.
”Kiam homoj silentas, ŝtonoj devas paroli,” ili diris.
Sed post tiu tago grafo Henrik ne povis senti hejmecon en Borg. En malluma nokto komence de aŭgusto tegita kaleŝo alveturis tuj apud la grandan peronon. ĉiuj servistoj starigis sin ĉirkaŭ ĝi kaj grafino Märta elvenis, envolvita per ŝaloj kaj kun densa vualo antaŭ la vizaĝo. La grafo kondukis ŝin, sed 344
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi tremis kaj timskuiĝis. Nur per plej granda peno oni povis igi ŝin iri tra la vestiblo kaj trans la peronon.
Jen ŝi do venis en la veturilon, la grafo saltis en ĝin post ŝi, la pordoj klakfermiĝis, kaj la veturigisto igis la ĉevalojn movi-
ĝi kvazaŭ timkure. Kiam la pigoj vekiĝis la postan matenon, ŝi estis for.
La grafo poste vivis malproksime en la sudo. Borg vendiĝis kaj multfoje ŝangis posedanton. ĉiuj devas ami ĝin. Certe estas malmultaj, kiuj posedis ĝin kun feliĉo.
345
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKKVINA ĉAPITRO
La migranto de Dio
La migranto de Dio, kapitano Lennart, en aŭgusta posttagmezo venis piedire al la gastejo de Broby kaj eniris en la kuirejon tie. Li tiam estis survoje al sia hejmo, Helgesater, kiu kuŝas kvaronan mejlon nordokcidente de Broby, tuj apud la rando de la arbaro.
Tiam kapitano Lennart ankoraŭ ne sciis, ke li estos unu el la migrantoj de Dio sur la tero. Lia koro estis plena de luman-ta ĝojo pro tio, ke li revidos sian hejmon. Li travivis mallumajn sortojn, sed nun li estas hejme, kaj nun ĉio boniĝos. Li ne sciis, ke li fariĝos unu el tiuj, kiuj ne povas ripozi sub propra tegmento, ne varmigi sin ĉe propra forno.
La migranto de Dio, kapitano Lennart, havis gajan humoron. ĉar li ne trovis iun homon en la kuirejo, li kondutis tie, kvazaŭ li estus petola bubo. Rapide li faris misrandon en la tekso kaj malordigis la ŝnuron de la ŝpinila rado. Li ĵetis la katon sur la kapon de la hundo kaj ridis tiel, ke sonis en la tuta domo, kiam la du kamaradoj lasis la koleron de la momento rompi malnovan amikecon kaj atakis unu la alian kun streĉitaj ungoj, koleraj okuloj kaj hirtaj haroj.
Jen envenis la mastrino, logita de la bruo. ŝi haltis sur la sojlo kaj rigardis la viron, kiu ridis pri la batalantaj bestoj. ŝi bone konis lin, sed kiam ŝi lastfoje vidis lin, li sidis sur la kaptitĉaro kaj portis mankatenojn. ŝi bone memoris tion. An-taŭ kvin kaj duona jaroj ŝtelistoj dum la vintra foiro en Karl-346
GÖSTA BERLING
eLIBRO
stad ŝtelis la ornamaĵojn de la edzino de la guberniestro. Tiam perdiĝis multaj ringoj, brakringoj kaj bukoj, alte ŝatataj de la nobla sinjorino, ĉar la plejmulto estis heredaĵoj kaj donacoj.
Ili neniam retroviĝis. Sed baldaŭ tra la lando kuris diro, ke kapitano Lennart en Helgesater estas la ŝtelinto.
La mastrino neniam komprenis, kiel tia diro povis estiĝi.
ĉu li do ne estis bona kaj honesta homo, tiu kapitano Lennart? Li vivis feliĉe kun sia edzino, kiun li kondukis hejmen nur antaŭ kelkaj jaroj, ĉar malfrue liaj enspezoj permesis edziĝon. ĉu li ne havis nuntempe bonan vivtenon de sia salajro kaj sia oficirbieno52? Kio povus instigi tian homon ŝteli malnovajn brakringojn kaj ringojn? Kaj ankoraŭ pli strange ŝajnis al ŝi, ke oni povas kredi tian diron, tiel plene pruvi ĝin, ke kapitano Lennart estis eksigita, perdis sian glavordenon53
kaj estis kondamnita al kvinjara punlaboro.
Mem li diris, ke li estis en la foiro sed forveturis de tie, antaŭ ol li ekaŭdis pri la ŝtelo. Sur la ŝoseo li trovis malbelan malnovan bukon, kiun li kunprenis hejmen kaj donis al la infanoj. Tiu buko tamen estis el oro kaj apartenis al la ŝteli-taj objektoj. ¯i kaŭzis lian malfeliĉon. Sed efektive Sintram estis kulpa pri ĉio. La malica uzinposedanto rolis kiel akuzanto kaj diris la kondamnigan ateston. ŝajnis, kvazaŭ li bezonus forigi kapitanon Lennart, ĉar nelonge post tio komenciĝis proceso kontraŭ li mem, ĉar malkaŝiĝis, ke li vendis pulvon al la norvegoj dum la milito en la jaro 1814. Homoj kredis, ke 52 Oficirbieno — en pasinta tempo la ŝtato donis por uzado (ne donace) bienetojn al la soldatoj kaj oficiroj. En paca tempo tiuj do estis terkulturistoj, ĉar la tiutempaj militekzercoj ne postulis multan tempon.
53 Glavordeno — sveda ordeno.
347
GÖSTA BERLING
eLIBRO
li timis pro la atesto, kiun kapitano Lennart povus doni kontraŭ li. Nun oni malkondamnis lin pro manko de pruvo.
La mastrino ne povis satrigardi la viron. Liaj haroj griziĝis kaj la dorso kurbiĝis, certe estis malfacile por li. Sed sian afablan vizaĝon kaj sian gajan humoron li konservis. Li ankoraŭ estis la sama kapitano Lennart, kiu kondukis ŝin al la altaro, kiam ŝi edziniĝis, kaj dancis dum ŝia edziniĝa festo. Certe li devas ankoraŭ halti kaj paroli kun ĉiu homo, kiun li renkontas sur la vojo kaj ĵeti moneron al ĉiu infano. Li ankoraŭ diros al ĉiu sulka maljunulino, ke ŝi fariĝas pli juna kaj bela per ĉiu tago, kaj li ankoraŭfoje povus ekstari sur barelo por ludi violonon por tiuj, kiuj dancas ĉirkaŭ la somermeza stango.
Ho Dio mia, ja!
”Nu, panjo Karin,” li komencis, ”ĉu vi ne kuraĝas rigardi min?”
Verdire li venis tien por ekscii, kiel statas en lia hejmo kaj ĉu ili atendas lin. Ili ja povas scii, ke li trapasis la punon je tiu ĉi tempo.
La mastrino donis al li nur bonajn novaĵojn. Lia edzino estis brava kiel viro. ŝi farmis la bieneton de la nova havan-to, kaj ĉio prosperis al ŝi. La infanoj estas sanaj, kaj estas ĝojo vidi ilin. Kaj kompreneble ili atendas lin. La kapitanedzino estis severa sinjorino, kiu neniam diris, kion ŝi pensas, sed tiom la mastrino sciis, ke neniu rajtis manĝi per la kulero de kapitano Lennart aŭ sidi sur lia seĝo, dum li estis for. Nun en la printempo neniu tago pasis, sen ke ŝi iris al la ŝtono sur la supro de la deklivoj de Broby kaj rigardis malsupren laŭ la vojo por vidi, ĉu li venas. Kaj novajn vestojn ŝi faris por li, hejmteksitajn vestojn, pri kiuj ŝi mem faris la plej multan 348
GÖSTA BERLING
eLIBRO
laboron. Jen, de tio oni povas scii, ke li estas atendata, kvankam ŝi nenion diris.
”Ili do ne kredas tion?” kapitano Lennart diris.
”Ne, kapitano,” la mastrino respondis. ”neniu kredas tion.”
Tiam kapitano Lennart ne restis plu en la domo, tiam li volis iri hejmen.
Okazis, ke li ekstere renkontis karajn malnovajn amikojn.
La kavaliroj de Ekeby ĝuste alvenis al la gastejo. Sintram invitis ilin tien por festi sian naskiĝotagon. Kaj la kavaliroj ne hezitis eĉ momenton premi la manon de la punito kaj deziri al li bonvenon al la hejmo. Ankaŭ Sintram faris tion.
”Kara Lennart,” li diris,” vi estu certa, ke Dio havas ian intencon per tio!”
”Hontu, fripono!” kapitano Lennart kriis. ”ĉu vi kredas, ke mi ne scias, ke ne estis nia Sinjoro, kiu savis vin de la eŝafo-do?”
La aliaj ridis. Sed Sintram neniel koleriĝis. Li tute ne mal-
ŝatis, ke oni aludas al lia interkonsento kun la inferulo.
Nu, jen ili kunprenis Lennarton internen por eltrinki kun li bonvenan glason. Poste li ja povus tuj pluiri. Sed tiam iris malbone por li. Li ne trinkis tiajn perfidajn aĵojn dum kvin jaroj. Eble li ne manĝis dum la tuta tago, kaj li estis elĉerpita de sia longa iro. Sekve lia kapo turniĝis pro kelkaj glasoj.
Kiam la kavaliroj tiom regalis lin, ke li ne sciis plu kion li faras, ili devigis lin trinki glason post glaso, kaj ili ne intencis ion malbonan per tio, estis nura bonintenco por li, kiu nenion bonan gustumis dum kvin jaroj.
Alie li estis la plej sobra homo. Oni ja ankaŭ povas kompreni, ke li ne intencis ebriigi sin, li ja volis iri hejmen al la 349
GÖSTA BERLING
eLIBRO
edzino kaj la infanoj. Sed anstataŭe li restis kuŝanta sur la benko en la drinkĉambro kaj endormiĝis tie.
Kiam li nun kuŝis tie, tente senkonscia, Gösta prenis karbon kaj iom da vakcinia suko kaj pentris lin. Li donis al li veran krimulan fizionomion, li opiniis, ke tio bone konvenas por iu, kiu venas rekte el la malliberejo. Li donis al li nigran okulon, faris ruĝan strekon sur la nazo, ŝovis la harojn sur la frunton en senordajn tufaĵojn kaj fulgigis la tutan vizaĝon. Ili ridis pri tio dum iom da tempo, kaj poste Gösta volis forlavi
ĝin.
”Lasu ĝin,” Sintram diris, ”por ke li vidu ĝin, kiam li veki-
ĝos! Tio amuzos lin.”
Do oni lasis tion, kia ĝi estis, kaj la kavaliroj ne pensis plu pri kapitano Lennart. La festeno daŭris la tutan nokton. Ili foriris en la tagiĝo. Tiam certe estis pli da vino ol da prudento en iliaj cerboj.
Jen la demando estis, kion ili faru pri kapitano Lennart. ”Ni veturigos lin al lia hejmo,” Sintram diris. ”Imagu, kiel ĝojos lia edzino! Estos plezuro vidi ŝian ĝojon. Mi kortuŝiĝas, kiam mi pensas pri tio. Ni veturigu lin hejmen!”
Tiu penso kortuŝis ilin ĉiujn. Sinjoro Dio, kiel ŝi ĝojos, la severa sinjorino en Helgesäter!
Ili skuis vivon en kapitano Lennart kaj levis lin en unu el la veturiloj, kiujn la dormemaj stalservistoj antaŭ longe alve-turigis. Kaj jen la tuta aro suprenveturis al Helgesäter. Kelkaj duondormis kaj preskaŭ falis el la veturilo, aliaj kantis por ne ekdormi. Ili ĉiuj aspektis ne multe pli bonaj ol friponaro, inertaj kaj kun ŝvelintaj vizaĝoj. Ili tamen alvenis, lasis la ĉevalojn sur la malantaŭa korto kaj kun certa soleneco marŝis al la 350
GÖSTA BERLING
eLIBRO
perono. Beerencreutz kaj Julius kondukis kapitanon Lennart inter si.
”Vigliĝu, Lennart,” ili diris al li, ”vi ja estas hejme. ĉu vi ne vidas, ke vi estas hejme?”
Li malfermis la okulojn kaj preskaŭ sobriĝis. Kortuŝis lin, ke ili akompanis lin hejmen.
”Amikoj,” li diris kaj haltis por paroli al ili ĉiuj, ”mi demandis al Dio, amikoj, kial permesiĝis, ke tiom da malbono trafis min.”
”Silentu, Lennart, ne prediku!” Beerencreutz tondras.
”Lasu lin paroli!” Sintram diras. ”Li parolas bone.”
”Demandis al li kaj ne komprenis, nun komprenas. Li volis montri al mi, kiajn amikojn mi havas. Amikoj, kiuj akompanas min hejmen por vidi la ĝojon de mi kaj mia edzino. ĉar mia edzino atendas min. Kio estas kvin jaroj da mizero kompare al tio!”
Jen malmolaj manoj tamburis sur la pordo. La kavaliroj ne havis tempon aŭskulti plu.
Interne ekmoviĝis. La servistinoj vekiĝis kaj elrigardis. Ili rapide surmetis la vestojn sed ne kuraĝis malfermi al tiu aro da viroj. Fine la riglilo estis fortirata. La kapitanedzino mem elvenis.
”Kion vi volas?” ŝi demandis.
Estis Beerencreutz, kiu respondis:
”Ni venas kun via edzo.” Ili puŝis kapitanon Lennart an-taŭen, kaj ŝi vidis lin ŝanceliĝi kontraŭ ŝin, ebria, kun krimula vizaĝo. Kaj malantaŭ li ŝi vidis tiun tutan aron de ebriaj, ŝanceliĝantaj viroj.
ŝi faris paŝon malantaŭen, li postiris kun etenditaj brakoj.
351
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Vi foriris kiel ŝtelisto,” ŝi diris, ”kaj venas hejmen kiel fripono!” Post tio ŝi intencis eniri.
Li ne komprenis. Li volis sekvi ŝin, sed tiam ŝi puŝis lin sur la bruston.
”ĉu vi kredas, ke mi volas akcepti tian homon kiel vin por estri super mia domo kaj miaj infanoj?”
La pordo fermiĝis, kaj la riglilo ŝoviĝis en la seruron.
Kapitano Lennart ĵetis sin al la pordo kaj komencis skui
ĝin.
Tiam la kavaliroj ne povis subpremi ridon. Li estis tiel certa pri sia edzino, kaj jen ŝi ne volas vidi lin. ŝajnis al ili, ke estas ridinde.
Kiam kapitano Lennart aŭdis ilian ridon, li postkuris ilin kaj volis bati ilin. Ili kuris for, kaj saltis en la veturilojn. Li sekvis, sed en sia fervoro li stumblis sur ŝtono kaj falis. Li relevis sin, sed ne persekutis ilin plu. Iu penso frapis lin en lia konfuzo. En tiu ĉi mondo okazas nenio sen la volo de Dio, nenio.
”Kien vi volas gvidi min?” li diris. ”Mi estas plumo ŝvebanta laŭ la vento de via spiro. Mi estas via ĵetpilko. Kien vi volas gvidi min? Kial vi fermas por mi la pordojn de mia hejmo?”
Li iris for de sia hejmo, kredante, ke tio estas la volo de Dio.
Kiam la suno leviĝis, li staris sur la supro de la deklivoj de Broby kaj rigardis la valon. Ho, ja ne sciis tiam la kompatindaj homoj en la valo, ke proksimiĝas ilia savanto! Malriĉulo aŭ ĉagrenito ne plektis kronojn el malfrue velkanta vakcinio por pendigi super la pordo de sia dometo. Oni ne metis sur la sojlojn, kiujn li baldaŭ transpaŝos, foliojn de odoranta la-vendo kaj florojn de la kamporando. La patrinoj ne levis siajn 352
GÖSTA BERLING
eLIBRO
infanojn sur la brakon, por ke ili vidu lin, kiam li venos. La interno de la kabanoj ne estis purigita kaj ordigita, kaj la nigra kameno ne kaŝita de odoranta junipero. La viroj ne laboris kun fervora diligento sur la kampoj, por ke liaj rigardoj
ĝoju pro flegitaj kampoj kaj bonfositaj drenfosoj.
Ho, kie li staris, liaj angoraj okuloj vidis, kiel la seko detruis, kiel la rikoltoj estas sekdifektitaj, kaj kiel la homoj ŝajnas apenaŭ zorgi pri preparo de la tero por la rikolto de la venonta jaro. Li rigardis supren al la bluaj montoj, kaj la akra suno de la mateno montris al li la brunibruligitajn regionojn, kie furiozis la arbarfajroj. Li vidis, ke la betuloj ĉe la vojrando estas preskaŭ detruitaj de seko. Multaj malgrandaj signoj, la rekrementa odoro, kiun li sentis, kiam li preteriris bienon, la falintaj bariloj, la malgranda kvanto da hejmentransportita kaj hakita ligno, komprenigis al li, ke la homoj ne ĝuste kondutas, ke la mizero venis, kaj ke la homoj serĉis konsilon en inerto kaj brando.
Sed eble estis bone por li, ke li vidis tion. ĉar li ne havis la favoron vidi verdajn rikoltojn ĝermi sur propra kampo, gardi la estingiĝon de la ardantaj karboj en la propra fajrujo, senti la molajn manetojn de siaj infanoj metiĝi en liajn, havi pian edzinon kiel apogon. Eble estis bone por li, sur kies animo pezis profunda doloro, ke ekzistis aliaj, al kiuj li povis doni konsolon en ilia malriĉeco. Eble estis bone por li, ke estis tiel amara tempo, kiam la malfekundeco de la naturo suferigis la malriĉajn homojn per manko, kaj kiam la pli bonsortaj faris la sian por detrui ilin.
Kapitano Lennart staris tie sur la deklivoj de Broby kaj komencis pensi, ke Dio eble bezonas lin.
Estas rimarkinde, ke la kavaliroj poste neniel povis kom-353
GÖSTA BERLING
eLIBRO
preni, kiamaniere ili kulpas pri la malmoleco de la kapitanedzino. Sintram silentis. Tra la regiono iris multe da mallaŭ-
da parolo pri la edzino, kiu estis tro fiera por akcepti tiel bonan edzon. Oni diris, ke ŝi tuj interrompis ĉiun, kiu provis paroli al ŝi pri la edzo. ŝi ne toleris, ke oni mencias lian nomon. Kapitano Lennart faris nenion por ŝangi ŝiajn pensojn.
Estis unu tagon poste.
Maljuna kamparano kuŝas sur la mortlito en la Högberg-vilaĝo. Li ricevis la sakramenton, kaj la fortoj de lia vivo estas eluzitaj, li devas morti.
Maltrankvila kiel iu, kiu komencos longan vojaĝon, li translokigas sian liton el la kuirejo al la ĉambro kaj el la ĉambro al la kuirejo. Pro tio oni komprenas, pli ol pro liaj pezaj stertoroj kaj la estingiĝanta rigardo, ke lia horo venis.
ĉirkaŭ li staras lia edzino, liaj infanoj kaj servistoj. Li estis bonsukcesa, riĉa, respektata. Lia mortlito ne estas forlasita.
Malpaciencaj fremduloj ne ĉirkaŭas lin dum lia lasta tempo.
La maljuna viro parolas pri si mem, kvazaŭ li starus antaŭ la vizaĝo de Dio, kaj la ĉirkaŭstarantoj per oftaj suspiroj kaj konfirmaj vortoj atestas, ke lia parolo estas vera.
”Mi estis diligenta laboranto kaj bona mastro,” li diras. ”Mi amis mian edzinon kiel mian dekstran manon. Mi ne lasis miajn infanojn kreski sen eduko kaj prizorgo. Mi ne drinkis.
Mi ne translokis limmarkojn. Mi ne vipis la ĉevalojn sur alsupraj deklivoj. Mi ne lasis la bovinojn malsati en la vintro. Mi ne lasis la ŝafojn suferi en ilia lano en la somero.”
Kaj ĉirkaŭ li la plorantaj geservistoj ripetas kiel eno: ”Li estis bona mastro. Ho, Sinjoro Dio! Li ne vipis la ĉevalon sur la deklivoj, ne lasis la ŝafojn ŝviti en ilia lano en la somero.”
Sed tra la pordo nerimarkite venis malriĉa viro por peti pri 354
GÖSTA BERLING
eLIBRO
manĝaĵo. Ankaŭ li aŭdas la vortojn de la mortanto, kiam li staras silenta ĉe la pordo.
Kaj la malsanulo daŭrigas: ”Mi fleghakis arbaron, mi dre-nis herbejojn. Mi kondukis la plugilon laŭ rektaj sulkoj. Mi konstruis la fojnejon trioble pli granda por trioble pli granda rikolto ol en la tempo de miaj prapatroj. El brilaj taleroj mi farigis tri arĝentajn pokalojn. Mia patro farigis nur unu.”
La vortoj de la mortanto atingas la aŭskultanton ĉe la pordo. Li aŭdas lin atesti pri si, kvazaŭ li starus antaŭ la trono de Dio. Li aŭdas infanojn kaj geservistojn ripeti: ”Li kondukis la plugilon laŭ rektaj sulkoj, tion li faris.”
”Dio donos al mi bonan ĉambron en sia ĉielo,” diras la maljunulo.
”Nia Sinjoro bone akceptos nian mastron,” diras la geservistoj.
La viro ĉe la pordo aŭdas la vortojn, kaj teruro plenigas lin, kiu dum kvin longaj jaroj estis ĵetpilko de Dio, plumo, ŝvebanta laŭ la vento de lia spiro.
Li iras al la malsanulo kaj prenas lian manon.
”Amiko, amiko!” li diras, kaj lia mano tremas pro timo. ”ĉu vi pripensis, kiu estas tiu Sinjoro, antaŭ kies vizaĝon vi baldaŭ iros? Li estas granda Dio, terura Dio. Mondoj estas liaj kampoj. La ŝtormo estas lia ĉevalo. Vastaj ĉieloj tremas sub la pezo de lia piedo. Kaj vi ekstaras antaŭ li kaj diras: ’Mi faris rektajn sulkojn, mi semis sekalon, mi hakis arbaron.’ ĉu vi volas laŭdi vin antaŭ li kaj kompari vin kun li? Vi ne scias, kiel potenca estas tiu Sinjoro, al kies regno vi veturos.”
La okuloj de la maljunulo vastiĝas, lia buŝo moviĝas pro teruro, liaj stertoroj peziĝas.
”Ne paŝu antaŭ vian Dion kun grandaj vortoj!” la migranto 355
GÖSTA BERLING
eLIBRO
daŭrigas. ”La potenculoj sur la tero estas kiel draŝita pajlo en lia provizejo. Lia taglaboro estas konstrui sunojn. Li fosis la marojn kaj starigis la montojn. Li vestis la teron per plantoj.
Li estas laboranto sen egalulo, vi ne komparu vin kun li. Klinu vin antaŭ li, foriranta homanimo! Kuŝu profunde sur la polvo antaŭ via Sinjoro, via Dio! La ŝtormo de Dio furiozas super vi. La kolero de Dio estas super vi kiel detruanta fulmo.
Klinu vin! Kiel infano kaptu la randon de lia mantelo kaj petu pri protekto! Kuŝu profunde sur la polvo kaj preĝu pri indulgo! Humiligu vin, homanimo, antaŭ via kreinto!”
La okuloj de la malsanulo estas vaste malfermitaj, liaj manoj faldiĝas, sed lia vizaĝo ekradias kaj la stertoroj ĉesas.
”Homanimo, foriranta homanimo!” diras la viro. ”Same certe kiel vi en via lasta momento humile klinis vin antaŭ Dio, same certe li metos vin kiel infanon sur sian brakon kaj portos vin en la gloron de sia ĉielo!”
La maljunulo eligas unu lastan suspiron, kaj ĉio estas finita.
Kapitano Lennart klinas sian kapon kaj preĝas. ĉiuj en la ĉambro preĝas dum pezaj suspiroj.
Kiam ili levas la rigardojn, la maljuna kamparano kuŝas en tranlkvila paco. Liaj okuloj ŝajnas ankoraŭ lumi de la rebrilo de belegaj vizioj, lia buŝo ridas, lia vizaĝo estas bela. Li vidis Dion.
”Ho, vi granda, bela homanimo,” pensas tiuj, kiuj vidas lin,
”vi do disŝiris la katenojn de la polvo! En via lasta momento vi levis vin al via kreinto. Vi humiligis vin antaŭ li, kaj li levis vin kiel infanon sur sian brakon.”
”Li vidis Dion,” la filo diras kaj fermas la okulojn de la mortinto.
356
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Li vidis la ĉielon malfermita,” plorsingultas la infanoj kaj geservistoj.
La maljuna mastrino metas sian tremantan manon en tiun de kapitano Lennart.
”Vi helpis lin trapasi la plej malfacilan, kapitano.”
Li staras mutigita. La doto de la fortaj vortoj kaj grandaj agoj estas donita al li. Li ne scias kiel. Li tremas kiel papilio sur la rando de la krizalido, dum ĝiaj flugiloj etendas sin en la sunlumo, brilantaj kiel sunlumo ankaŭ ili.
*
Estis tiu momento, kiu pelis kapitanon Lennart inter la homojn. Alie li verŝajne estus irinta hejmen por montri al sia edzino sian veran vizaĝon, sed de tiu momento li kredis, ke Dio bezonas lin. Li tiam fariĝis la migranto de Dio, kiu venis kun helpo al la malriĉuloj. La mizero de la tempo estis granda, kaj multe da malbonaĵo ekzistis, kontraŭ kiu saĝeco kaj boneco estis pli bona helpo ol oro kaj potenco.
Kapitano Lennart iun tagon venis al la malriĉaj kamparanoj, kiuj loĝis proksime al Gurlita. Inter ili la mizero estis granda, la terpomoj elĉerpiĝis, kaj la sekalsemado, kiu devis okazi en la nudbruligitaj hakitejoj, ne estis ebla, ĉar oni ne havis semaĵon.
Tiam kapitano Lennart prenis malgrandan platboaton kaj remis oblikve trans la lagon al Fors kaj petis Sintramon donaci al la homoj sekalon kaj terpomojn. Sintram bone akceptis lin: li kunprenis lin supren en grandajn bonprovizitajn gren-
ĉambrojn kaj malsupren en kelojn, kie ankoraŭ restis terpomoj de la pasintjara rikolto, kaj lasis lin plenigi ĉiujn sakojn kaj saketojn, kiujn li kunportis.
357
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed kiam Sintram ekvidis la malgrandan boaton, li trovis, ke ĝi estas tro malgranda por tiel granda ŝarĝo. La maliculo portigis la sakojn en unu el siaj grandaj boatoj kaj ordonis al sia servisto, la forta Måns, remi ĝin trans la lagon. Kapitano Lennart havis nur la malplenan platboaton por prizorgi.
Li tamen postiĝis post la forta Måns, ĉar tiu estis majstra remanto kaj treege forta. Kapitano Lennart ankaŭ sidas revanta, dum li transveturas la belan lagon, kaj li pensas pri la strangaj sortoj de la malgrandaj grajnoj. Nun oni disĵetos ilin sur la nigran cindroteron inter ŝtonoj kaj arbstumpoj, sed ili certe ĝermos kaj radikiĝos en la sovaĝejo. Li pensas pri la molaj, klarverdaj trunketoj, kiuj vestos la teron, kaj pense li klinas sin kaj karesas la molajn suprojn. Kaj jen li pripensas, kiel aŭtuno kaj vintro suferigos la malfortajn, etajn kompat-indulojn, kaj kiel ili tamen estos freŝaj kaj kuraĝaj, kiam venos la printempo kaj ili povos komenci efektive kreski. Lia maljuna soldata koro ĝojas je la penso pri la rigidaj tigoj, kiuj staros rektaj kaj pluralne altaj kun pintaj spikoj en la suproj.
Tremos la plumtufoj de la pistiloj, la pulvo de la stamenoj bloviĝos ĝis la arbosuproj, kaj tiel dum laŭvidaj batalo kaj angoro la spikoj pleniĝos per mola, dolĉa kerno. Kaj poste, kiam la falĉilo iros kaj la tigoj falos kaj la draŝilo komencos tondri super ili, kiam la muelilo muelos farunon el la kernoj kaj oni bakos panon el la faruno, ho, kiom da malsato satigos tiam la grengrajnoj antaŭ li en la boato!
La servisto de Sintram albordiĝis ĉe la boatloko de la Gurlita-homoj, kaj multaj malsataj homoj venis al la boato. Tiam la viro diris, kiel lia mastro ordonis al li:
”La uzinposedanto jen sendas al vi malton kaj grenon, kamparanoj. Li aŭdis, ke vi ne havas brandon.”
358
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiam la homoj kvazaŭ freneziĝis. Ili kuregis al la boato kaj saltis en la akvon por tiri al si saketojn kaj sakojn, sed ion tian ne intencis kapitano Lennart. Ankaŭ li nun alvenis, kaj li ekkoleris, kiam li vidis la konduton de la homoj. Li volis havi la terpomojn por manĝaĵo kaj la sekalon por semado. Peti malton li eĉ ne pensis.
Li kriis al la homoj lasi la sakojn, sed ili ne obeis.
”La sekalo fariĝu sablo en via buŝo kaj la terpomoj ŝtonoj en via gorĝo!” li tiam kriis, ĉar treege kolerigis lin, ke ili tiris al si la grenon.
En la sama momento aspektis, kvazaŭ kapitano Lennart faris miraklon. Du virinoj, kiuj batalis pri saketo, ŝiris truon sur ĝi kaj trovis nur sablon. La viroj, kiuj suprenlevis la ter-pomsakojn, sentis kiel ili pezas, kvazaŭ ili estus plenaj de ŝtonoj.
ĉio estis sablo kaj ŝtono, nur sablo kaj ŝtono. La homoj staris en silenta teruro pri tiu mirakloviro de Dio, kiu venis al ili. Por momento kapitano Lennart mem estis frapita de konsterno. Nur la forta Måns ridis.
”Veturu hejmen, viro,” kapitano Lennart diris, ”antaŭ ol la kamparanoj komprenos, ke neniam estis io alia ol sablo en tiuj ĉi sakoj! Mi timas, ke ili alie dronigos vian boaton.”
”Mi ja ne timas,” la viro diris.
”Tamen veturu!” kapitano Lennart diris per tiel ordona voĉo, ke li forveturis.
Poste kapitano Lennart sciigis al la homoj, ke Sintram trompis ilin, sed iel ili ne povis ne kredi, ke miraklo okazis. La famo pri tio baldaŭ disvastiĝis, kaj ĉar la homa ŝato de mirakloj estas granda, oni ĝenerale kredis, ke kapitano Lennart 359
GÖSTA BERLING
eLIBRO
povas fari miraklojn. De tio li ricevis grandan influon inter la kamparanoj, kaj ili nomis lin la migranto de Dio.
360
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKSESA ĉAPITRO
La tombejo
Estis bela vespero en aŭgusto. Löven kuŝis spegulkvieta, sun-nebulo54 kovris la montojn, la freŝo venis.
Tiam venis Beerencreutz, la kolonelo kun la blankaj lipharoj, malalta, batalule forta kaj kun la kamfikartoj en la dorspoŝo, iris al la lagbordo kaj prenis lokon en platboato. Lin akompanis majoro Anders Fuchs, lia malnova armilkamara-do, kaj la malgranda Ruster, la flutludisto, kiu estis tamburisto ĉe Vermlanda fusilista regimento kaj dum multaj jaroj akompanis la kolonelon kiel lia amiko kaj servisto.
Sur la alia flanko de la lago kuŝas la tombejo, la neprizorgita tombejo de la paro˛o Svartsjö, sur kiu maldense staras oblikvaj, tintantaj ferkrucoj, tufeca kiel neniam plugita herbejo, surkreskita de karekso kaj stria homherbo, kiun oni semis tie por memorigi pri tio, ke nenies vivo similas al tiu de alia sed diferencas kiel la folioj de la herbo. Tie ne ekzistas gruzitaj irejoj, ne estas ombrantaj arboj krom la granda tilio sur la forgesita tombo de maljuna helppastro. La ŝtonbarilo, kruta kaj alta, enkadras la mizeran kampon. Mizera kaj mal-gajiga estas la tombejo, malbela kiel la vizaĝo de avarulo, velkinta pro la vekrioj de tiuj, kies feliĉon li ŝtelis. Kaj tamen ili estas feliĉaj, kiuj ripozas tie interne, tiuj, kiujn oni metis en 54 Sunnebulo — nebulsimila, nedensa polvaĵo en la aero post periodo de seko kaj varmego. Pro la varmego estiĝas fortaj alsupraj aerfluoj, kiuj kunportas la polverojn.
361
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sanktigitan teron dum psalmosonoj kaj preĝoj. Acquilon, la hazardludanton, kiu pasintjare mortis en Ekeby, lin oni devis enterigi ekster la muro. Tiu viro, kiu iam estis tiel fiera kaj kavalira, la brava militisto, la kuraĝa ĉasanto, la ludanto, kiu tenis la bonŝancon kaptita, li finis per tio, ke li detruis la heredaĵon de siaj infanoj, ĉion, kion li mem akiris, ĉion, kion lia edzino prizorgis. Antaŭ multaj jaroj li forlasis edzinon kaj infanojn por vivi la vivon de kavaliro en Ekeby. Iun vesperon en la pasinta somero li forludis la bienon, kiu donis al ili ilian vivtenon. Prefere ol pagi sian ŝuldon li pafis sin. Sed la kadavron de la memmortiginto oni enterigis ekster la muskokovrita muro de la mizera tombejo.
Post lia morto la kavaliroj estis nur dek du; post lia morto venis neniu por preni la lokon de la dektria, neniu krom la nigrulo, kiu la kristnaskan vesperon elrampis el la fandforno.
La kavaliroj trovis lian sorton pli amara ol tiun de liaj an-taŭuloj. Ili ja sciis, ke en ĉiu jaro devas morti unu el ili. Kia malbono estis en tio? Kavaliroj ne devas maljuniĝi. Se iliaj malfortaj okuloj ne povas diferencigi la kartojn, se iliaj tremantaj manoj ne povas levi la glasojn, kion la vivo tiam signifas por ili, kion ili signifas por la vivo? Sed ripozi kiel hundo ĉe la muro de la tombejo, kie la kovranta tero ne ripozas kviete, sed estas tretata de la pastiĝanta ŝafo, estas vundata de fosilo kaj plugilo, kie la iranto pasas sen malrapidigi siajn pa-
ŝojn, kie la infanoj ludas sen mallaŭtigi ridon kaj ŝercon, ripozi tie, kien la sono ne povos atingi pro la baro de la ŝtonmuro, kiam la juĝotaga anĝelo per sia trombono vekos la mortintojn interne de ĝi — ho, ripozi tie!
Jen Beerencreutz remas sian boaton trans Löven. En la vespero li veturas sur la lago de miaj revoj, ĉirkaŭ kies bordoj mi 362
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vidis diojn iri, kaj el kies profundo levigas mia sorĉkastelo. Li preterveturas la lagunojn de Lagön, kie la piceoj levas sin rekte el la akvo, kreskantaj sur malaltaj, cirkloformaj sablodunoj, kaj kie la ruinoj de la detruita pirata kastelo ankoraŭ kuŝas sur la kruta supro de la insulpinto. Li veturas sub la piceparko sur la terlango de Borg, kie la maljuna pino sur dikaj radikoj ankoraŭ elpendas super la ravino, kie oni kaptis grandegan urson, kaj kie malnovaj ŝtonaj kaj teraj tombaltaĵetoj atestas pri la ago de la loko.
Li remas ĉirkaŭ la terlango, eliras malsupre de la tombejo, kaj poste transiras falĉitajn kampojn, kiuj apartenas al la grafo en Borg, iras al la tombo de Acquilon.
Veninte tien li klinas sin kaj frapkaresas la teron, kiel oni karesas la kovrilon, sub kiu ripozas malsana amiko. Poste li elprenas kamfikartojn kaj eksidas apud la tombo.
”Estas tiel solece por John Fredrik tie ĉi ekstere. Certe li sopiras al partio.”
”Peko kaj honto estas, ke tia viro devas kuŝi tie ĉi ekstere,”
diras la granda ursĉasanto Anders Fuchs kaj eksidas apud li.
Sed la malgranda Ruster, la flutludisto, parolas per emocii-ta voĉo, dum larmoj senĉese gutas el liaj ruĝaj okuloj.
”Escepte de vi, kolonelo, escepte de vi, li estis la plej eminenta viro, kiun mi konis.”
Jen tiuj tri indaj homoj sidas ĉirkaŭ la tombo kaj serioze kaj fervore disdonas la kartojn.
Mi elrigardas sur la mondon, mi vidas multajn tombojn.
Jen ripozas la potenculo, pezita de marmoro. La funebra mar-
ŝo muĝas super li. Flagoj malleviĝas super la tombo. Mi vidas la tombojn de tiuj, kiujn oni multe amis. Floroj, malsekaj de larmoj, karesitaj de kisoj, kuŝas malpeze sur iliaj verdaj ta-363
GÖSTA BERLING
eLIBRO
piŝoj. Forgesitajn tombojn mi vidas, arogajn tombojn, men-sogantajn ripozejojn kaj aliajn, kiuj nenion diras, sed neniam antaŭe mi vidis, ke oni proponis por la ĝojo de la tomba gasto la nigre kaj blankkvadratan kamfian arlekenon kun la arle-kensonorilo sur la ĉapo.
”Johan Fredrik gajnis,” la kolonelo fiere diras.
”ĉu mi ne sciis tion! Mi instruis al li ludi. Jes, jen ni estas mortintaj, ni tri, kaj li sola estas viva.”
Post tio li kolektas la kartojn, levas sin kaj reiras al Ekeby, akompanata de la aliaj.
Jen la mortinto tamen certe sciis kaj sentis, ke ne ĉiuj forgesis lin aŭ lian forlasitan tombon. Strangan honoron sovaĝaj koroj donas al tiuj, kiujn ili amas, sed tiu, kiu kuŝas ekster la muro, li, kies korpo ne rajtis ricevi trankvilon en sanktigita tero, li tamen povas ĝoji, ke ne ĉiuj kondamnas lin.
Amikoj, homidoj, kiam mi mortos, mi certe povos ripozi en la mezo de la tombejo, en la tombo de miaj gepatroj. Certe mi ne rabis la vivtenon de la miaj, ne levis mian manon kontraŭ mia propra vivo, sed certe mi ne gajnis tian amon, certe neniu volas fari por mi tion, kion la kavaliroj por tiu malbonfa-rinto. Certe venos neniu, kiam la suno foriros kaj estiĝos solece kaj malgaje en la lokoj de la mortintoj, por meti la mult-aspektajn kartojn inter miajn ostajn fingrojn.
Oni eĉ ne venos — kion mi pli ŝatus, ĉar la kartoj malmulte logas min — al la tombo kun violono kaj arĉo, por ke mia animo, kiu vagas ĉirkaŭ la dissolviĝanta cindro, estu lulata sur la fluo de tonoj kiel cigno sur ondoj briletantaj.
364
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKSEPA ĉAPITRO
Malnovaj popolkantoj
Iun kvietan posttagmezon en la fino de aŭgusto Marianne Sinclaire sidis en sia ĉambro kaj ordigis siajn leterojn kaj aliajn paperojn.
ĉirkaŭ ŝi estis malordo. Grandaj ledvalizoj kaj fergarnitaj veturkestoj estis trenitaj en la ĉambron. ŝiaj vestoj kovris se-
ĝojn kaj sofojn. El subtegmentejoj kaj ŝrankoj kaj el la kestoj de la poluritaj komodoj ĉio estis elprenita, silko kaj tolo brilis, ornamaĵoj estis elmetitaj por polurado, ŝaloj kaj felaĵoj estis elektotaj kaj ekzamenotaj.
Marianne ordigis por longa vojaĝo. Estis necerte, ĉu ŝi iam ajn revenos. ŝi staris ĉe turnpunkto en sia vivo kaj tial bruligis amason da malnovaj leteroj kaj taglibroj. ŝi volis, ke la memoroj de la pasinteco ne pezu sur ŝi.
Kiam ŝi sidas tie, ŝi jen ekhavas sub la manoj pakon da malnovaj versoj. Estis kopioj de malnovaj popolkantoj, kiujn ŝia patrino kutimis kanti por ŝi, kiam ŝi estis malgranda. ŝi malnodis la ŝnureton, kiu kuntenis ilin, kaj komencis legi.
Leginte dum iom da tempo ŝi ridetis melankolie. Strangan saĝon sciigis ai ŝi la malnovaj popolkantoj: Ne fidu la feliĉon, ne fidu signojn de feliĉo, ne fidu al rozoj kaj ravaj folioj!
Ne fidu la ridon, ili diris. Jen la bela fraŭlino Valborg veturas en orita veturilo, kaj ŝiaj lipoj ridetas, sed ŝi tiel malĝojas, kvazaŭ hufoj kaj radoj transirus la feliĉon de ŝia vivo.
365
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ne fidu la dancon! ili diris. Multaj piedoj facile ŝvebas sur vaksita planktabulo, dum la menso estas peza kiel plumbo.
Gaja kaj viglega estis la malgranda Kerstin en la danco, dum ŝi fordancis sian junan vivon.
Ne fidu la ŝercon! ili diris. Multaj iras al la tablo kun ŝer-cantaj lipoj, dum ili volas morti pro malĝojo. Jen sidas la juna Adeline, kaj ŝerce lasas proponi al ŝi la koron de duko Fröj-denborg, konvinkita, ke tiun vidaĵon ŝi bezonas por ricevi forton por morti.
Ho, vi malnovaj popolkantoj, al kio oni fidu, al larmoj kaj malĝojo?
Facile oni devigas malĝojplenan buŝon rideti, sed kiu estas gaja, tiu ne povas plori. Al larmoj kaj suspiroj fidas la malnovaj popolkantoj, nur al malĝojo kaj la signoj de malĝojo. La malĝojo estas la reala, la daŭra, ĝi estas la firma praroko sub la malfirma sablo. Al la malĝojo oni povas fidi kaj al la signoj de malĝojo.
Sed la ĝojo estas nur malĝojo, kiu hipokritas. Sur la tero verdire ekzistas nenio krom malĝojo.
”Ho, vi malgajaj,” Marianne diris, ”kiel via malnova saĝo fiaskas antaŭ la pleno de la vivo!”
ŝi iris al la fenestro kaj rigardis en la ĝardenon, kie ŝiaj gepatroj plezurpromenis. Ili iris tien kaj reen sur la larĝaj vojetoj kaj parolis pri ĉio, kion iliaj okuloj renkontis, pri la herboj de la tero kaj la birdoj de la ĉielo.
”Jen,” Marianne diris, ”tie estas koro, kiu suspiras pro mal-
ĝojo, dum ĝi neniam antaŭe estis tiel feliĉa!”
Kaj subite ŝi pensis, ke eble finfine ĉio kuŝas en la homo mem, ke malĝojo kaj ĝojo dependas nur de liaj diversaj ma-366
GÖSTA BERLING
eLIBRO
nieroj rigardi la aferojn. ŝi demandis sin, ĉu estis feliĉo aŭ malfeliĉo, kiu trafis ŝin en tiu jaro. ŝi mem apenaŭ sciis tion.
ŝi travivis amarajn tempojn. ŝia animo estis malsana. ŝi estis klinita al la tero sub sia profunda malhonoro. ĉar kiam ŝi revenis al sia hejmo, ŝi diris al si: ”Mi ne volas memori ion malbonan pri mia patro.” Sed tiel ne diris ŝia koro. ”Li faris al mi tiel mortigan malĝojon,” ĝi diris, ”li disigis min de tiu, kiun mi amis, li malesperigis min, kram li batis patrinon. Mi deziras nenion malbonan al li, sed mi timas lin.” Kaj jen ŝi rimarkis, kiel ŝi devas devigi sin resti sidanta, kiam sia patro eksidis apud ŝi. ŝi volis nur fuĝi de li. ŝi provis kuraĝigi sin, ŝi parolis kun li kiel ordinare kaj estis preskaŭ ĉiam en lia akompano. ŝi sukcesis regi sin, sed ŝi suferis nedireble. Fini-
ĝis tiel, ke ŝi abomenis ĉion ĉe li: lian krudan, fortan voĉon, lian pezan iron, liajn grandajn manojn, la tutan potencan ba-talulfiguron. ŝi deziris nenion malbonan al li, ŝi ne volis do-maĝi lin, sed ŝi ne povis plu proksimiĝi al li sen ekhavi senton de timo kaj abomeno. ŝia subigita koro venĝis sin. ”Vi ne permesis al mi ami,” ĝi diris, ”sed mi tamen estas via estro, finiĝos per tio, ke vi malamos.”
Kutimiĝinta, kiel ŝi estis, observi ĉion, kio moviĝis en ŝi, ŝi klare rimarkis, kiel tiu abomeno pliprofundiĝis, kiel ĝi kreskis kun ĉiu tago. Samtempe estis, kvazaŭ ŝi nun poreterne estus ligita al la hejmo. ŝi komprenis, ke estus plej bone, se ŝi forveturus al aliaj homoj, sed por tio ŝi ne havis decidforton nun post la malsano. Neniam venos mildiĝo en ĉio ĉi. ŝi estos nur pli kaj pli turmentata, kaj iun tagon ŝia sinrego cedos, kaj ŝi erupcios kontraŭ sia patro kaj montros al li la amaron de sia koro, kaj jen venos malpaciĝo kaj malfeliĉo.
367
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Tiel pasis la printempo kaj la frusomero. En julio ŝi fianĉi-niĝis kun barono Adrian por ekhavi propran hejmon.
En bela antaŭtagmezo barono Adrian enŝtormis sur la korton, rajdante sur bonega ĉevalo. Lia husarjako brilis en la suno, liaj spronoj kaj sabro kaj portepeo briletis kaj radiis, por ne paroli pri lia propra freŝa vizaĝo kaj liaj ridetantaj okuloj.
Melchior Sinclair mem staris sur la perono kaj akceptis lin, kiam li venis. Marianne sidis ĉe la fenestro kaj kudris. ŝi vidis lin veni kaj nun aŭdis ĉiun vorton, kiun li parolis kun ŝia patro.
”Bonan tagon, kavaliro Sunlumo!” kriis la uzinposedanto al li. ”Diable kiel bela vi estas! Tamen ne faras svatiron?”
”Tamen, ĝuste tion mi faras,” li respondis kaj ridis.
”ĉu vi ne hontas, bubo? Kion vi havas per kio nutri edzinon?”
”Nenion. Se mi havus ion, mi lasus la edziĝon al la diablo.”
”ĉu vi tion diras, ĉu vi tion diras, kavaliro Sunlumo. Sed tamen vi havis monon por havigi tiun belan jakon.”
”Kredite.”
”Kaj la ĉevalo, sur kiu vi rajdas, ĝi valoras multan monon, estimata junkro. De kie vi ricevis ĝin?”
”La ĉevalo ne estas mia.”
Tio estis pli ol la granda uzinposedanto povis kontraŭstari. ”Dio estu kun vi, bubo!” li diris. ”Certe vi bezonas edzinon, kiu havas ion. Do prenu Marianne, se vi povos gajni ŝin!”
Tiamaniere ĉio estis preta inter ili, antaŭ ol barono Adrian eĉ saltis de la ĉevalo. Sed Melchior Sinclaire ja sciis, kion li faras, ĉar barono Adrian estis bona viro.
Poste la svatanto envenis al Marianne kaj tuj alŝtormas kun sia afero.
368
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Ho, Marianne, kara Marianne! Mi jam parolis kun via patro. Mi tiel deziras, ke vi fariĝu mia edzino. Diru, ke vi volas, Marianne.”
ŝi ellogis la veron. La maljuna barono, lia patro, ree lasis trompi sin kaj aĉetis kelkajn malplenajn minojn. La maljuna barono aĉetis minojn dum sia tuta vivo, kaj neniam estis io en ili. Lia patrino estis maltrankvila, mem li akiris ŝuldojn, kaj jen li svatas ŝin por tiel savi sian familian hejmon kaj sian hu-sarjakon.
Lia hejmo estis la bieno Hedeby, ĝi kuŝis sur la alia flanko de la lago, preskaŭ rekte kontraŭ Björne. ŝi bone konis lin, ili estis samaĝaj kaj ludgekamaradoj.
”Vi vere povas edziniĝi kun mi, Marianne. Mi vivas tiel aĉan vivon. Mi devas rajdi sur pruntitaj ĉevaloj kaj ne povas pagi miajn tajlorfakturojn. Tio ja ne iros en la daŭro. Mi devos eksiĝi, kaj tiam mi pafos min.”
”Sed Adrian, kia edzeco tio estus? Ni ja tute ne enamiĝis unu al la alia.”
”Nu, koncerne amon mi tute ne atentas pri tiu rubo,” li tiam deklaris. ”Mi ŝatas rajdi bonan ĉevalon kaj ĉasi, sed mi ne estas kavaliro, ja, mi estas laboristo. Se mi nur ricevus monon, tiel ke mi povus transpreni la bienon kaj doni trankvi-lajn tagojn al patrino, tiam mi estus kontenta. Mi kaj plugus kaj semus, ĉar mi ŝatas laboron.”
Li rigardis ŝin per siaj honestaj okuloj, kaj ŝi sciis, ke li diras la veron kaj ke li estas viro, al kiu oni povas fidi. ŝi fian-
ĉiniĝis al li, precipe por povi forlasi la hejmon, sed ankaŭ ĉar ŝi ĉiam tre ŝatis lin.
Sed neniam ŝi forgesos tiun monaton, kiu sekvis la aŭgus-369
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tan vesperon, kiam oni anoncis ŝian fianĉiniĝon, tiun tutan frenezan tempon.
Barono Adrian per ĉiu tago fariĝis pli kaj pli malgaja kaj silenta. Li ja venis al Björne tre ofte, iam eĉ plurfoje dum unu tago, sed ŝi ne povis ne rimarki, kiel premita li estas. Kune kun aliaj li ankoraŭ povis ŝerci, sed en ŝia akompano li estis neebla: silento kaj tedo la tuta viro. ŝi ja komprenis, kio mo-viĝas en li. Ne estis tiel facile, kiel li kredis, edziĝi kun malbela virino. Jen li ne ŝatas ŝin plu. Neniu sciis pli bone ol ŝi mem, kiel malbela ŝi estas. ŝi ja montris al li, ke ŝi ne deziras kare-sojn kaj ampruvojn, sed tamen turmentis lin pensi pri ŝi kiel sia edzino, kaj plimalfaciliĝis tagon post tago. Kial li do tiel turmentiĝis? Kial li ne faris finon? ŝi faris al li aludojn, kiuj estis sufiĉe klaraj. Mem ŝi povis nenion fari. ŝia patro tute simple deklaris al ŝi, ke ŝia reputacio ne toleras pluajn aven-turaĵojn rilate al fianĉiniĝoj. Tiam ŝi malŝatis ilin ambaŭ same profunde, kaj por saviĝi de tiuj siaj sinjoroj ĉiu elirejo ŝajnis al ŝi akceptinda.
Jen, nur kelkajn tagojn post la granda gefianĉiĝa festo, la ŝanĝiĝo venis subite kaj strange.
*
En la sablovojeto ĝuste antaŭ la perono de Björne kuŝis granda ŝtono, kiu kaŭzis multe da peno kaj incito. Veturiloj renversiĝis sur ĝi, ĉevaloj kaj homoj stumblis sur ĝi, servistinoj, kiuj venis kun pezaj laktsiteloj, kunpuŝiĝis kun ĝi kaj disverŝis la lakton, sed tamen oni lasis la ŝtonon tie, ĉar ĝi kuŝis tie jam tiom da jaroj. ¯i ja estis tie en la tempo de la gepatroj de la uzinposedanto, longe antaŭ ol oni intencis konstrui la domon 370
GÖSTA BERLING
eLIBRO
de Björne. La uzinposedanto ne komprenis, kial li elprenu ĝin el la tero.
Sed en unu el la lastaj tagoj de aŭgusto okazis, ke du servistinoj, kiuj portis pezan sitelegon, stumblis sur la ŝtono. Ili falis, tre difektis sin, kaj la malŝato kontraŭ la ŝtono estis granda.
Estis ankoraŭ nur matenmanĝa tempo. La uzinposedanto faris sian matenpromenon, sed ĉar la laboristoj ĝuste estis hejme ĉe la domo inter la oka kaj naŭa, sinjorino Gustava ordonis, ke kelkaj viroj venu por elfosi la grandan ŝtonon.
Ili ankaŭ venis kun feraj leviloj kaj fosiloj, fosis kaj levpre-mis kaj fine eligis la malnovan pacĝenanton el ĝia kavo. Poste ili forportis ĝin sur la malantaŭan korton. Estis sufiĉe da laboro por ses viroj.
Tuj kiam la ŝtono estis elprenita, la uzinposedanto venis hejmen kaj tuj li vidis la aĉaĵon. Estu certa, ke li ekkoleris. Ne estas la sama korto plu, ŝajnis al li. Kiu kuraĝis forporti la ŝtonon? Aha, sinjorino Gustava faris la ordonon. Nu, la virinoj vere ne havas koron en la korpo ĉu lia edzino ne sciis, ke li amas tiun ŝtonon?
Kaj jen li iris rekte al la ŝtono, levis ĝin per vira forto kaj portis ĝin trans la malantaŭan korton kaj la korton ĝis la lo-ko, kie ĝi kuŝis, kaj tie li malsuprenĵetis ĝin. Kaj tio estis ŝto-no, kiun ses viroj pene povis levi. Tiu faro estis treege admi-rata tra tuta Vermlando.
Dum li portis la ŝtonon trans la korton, Marianne staris ĉe la fenestro en la manĝosalono kaj rigardis lin. Neniam ŝi vidis lin tiel terura. Li estas ŝia sinjoro, tiu terurulo kun la senlima forto, senracia, kaprica sinjoro, kiu neniam atentas pri io alia ol sia propra deziro.
371
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ili matenmanĝis, kaj ŝi staris kun manĝotranĉilo en la ma-no. Impulse ŝi levis la tranĉilon.
Sinjorino Gustava ĉirkaŭprenis ŝian manradikon. ”Marianne!”
”Kio estas, patrino?”
”Ho, Marianne, vi aspektis tiel strange. Mi ektimis.”
Marianne longe rigardis ŝin. ŝi estis malgranda, seka ho-mo, grizhara kaj sulka kvankam nur kvindekjara. ŝi amis kiel hundo, sen kalkuli frapojn kaj batojn. Plej ofte ŝi estis en bona humoro, kaj tamen ŝi faris malgajan impreson. ŝi estis kiel ŝtormvipita arbo sur la marbordo, ŝi neniam havis trankvilon por kreski. ŝi lernis iri kaŝvojojn, mensogis, kiam estis bezonate, kaj ofte ŝajnigis sin pli stulta ol ŝi estis, por eviti admonojn. En ĉio ŝi estis la kreaĵo de la edzo.
”ĉu vi tre malĝojus, se patro mortus?” Marianne demandis.
”Marianne, vi koleras al patro. ĉiam vi koleras kontraŭ li.
Kial ĉio ne povas boniĝi nun, kiam vi ricevis novan fianĉon?”
”Ho, patrino! Mi ja ne kulpas pri tio. ĉu mi povas helpi, ke mi tremas pro li? ĉu vi do ne vidas, kia li estas? Kial mi ŝatu lin? Li estas kolerema, malĝentila, li turmentis vin, tiel ke vi tro frue maljuniĝis. Kial li estu nia sinjoro? Li ja kondutas kiel frenezulo. Kial mi honoru kaj estimu lin? Li ne estas bona, li ne estas kompata. Mi scias, ke li estas forta. Li povas mortbati nin kiam ajn. Li povas elĵeti nin el la domo, kiam li volas. ĉu pro tio mi amu lin?”
Sed tiam sinjorino Gustava tute ne estis la sama kiel an-taŭe. ŝi ekhavis forton kaj kuraĝon kaj parolis aplomblajn vortojn.
”Vi gardu vin, Marianne. ŝajnas al mi, ke via patro preskaŭ 372
GÖSTA BERLING
eLIBRO
pravis, kiam li elfermis vin lastvintre. Vi vidos, ke trafos vin puno pro tio ĉi. Vi lernu toleri sen malami, Marianne, suferi sen venĝi.”
”Ho, patrino, mi estas tiel malfeliĉa.”
Tuj poste venis la decido. El la vestiblo ili aŭdis la bruon de peza falo.
Ili neniam eksciis, ĉu Melchior Sinclaire staris sur la vestibla ŝtuparo kaj tra la nefermita salonpordo aŭskultis la vortojn de Marianne, aŭ ĉu estis nur la korpa fortostreĉo, kiu kaŭzis la apopleksion. Kiam ili elvenis, li kuŝis sveninta. Pri la kaŭzo ili poste neniam kuraĝis demandi lin. Li neniam rimar-kigis, ke li aŭdis ion. Marianne neniam kuraĝis fini la penson, ke ŝi senintence venĝis sin. Sed la impreso de la patro, kuŝan-ta tie sur la sama perono, kie ŝi iam ekmalamis lin, tuj forprenis la amaron el ŝia koro.
Li baldaŭ rekonsciiĝis, kaj restinte en trankvilo dum kelkaj tagoj, li ree similis al si mem — kaj tamen tute ne similis.
Marianne vidis la gepatrojn kune trairi la ĝardenon. Nun ĉiam estis tiel. Li neniam eliris sola, neniam plu forveturis, plendis pro vizitantoj kaj pro ĉio, kio disigis lin de lia edzino.
La maljuneco trafis lin. Li ne povis igi sin skribi leteron. Lia edzino devis fari tion. Li neniam decidis ion memstare, sed demandis ŝin pri ĉio kaj lasis okazi, kiel ŝi decidis. Kaj ĉiam li estis milda kaj afabla. Li mem rimarkis la ŝanĝiĝon, kiun li trapasis, kaj kiel feliĉa estas lia edzino. ”Nun estas bone por ŝi,” li iun tagon diris al Marianne kaj montris al sinjorino Gustava.
”Ho kara Melchior,” tiu tiam diris, ”tamen vi ja scias, ke mi preferus, ke vi resaniĝus.”
Kaj certe ŝi deziris tion. Estis ŝia plezuro paroli pri la gran-373
GÖSTA BERLING
eLIBRO
da uzinposedanto, kia li estis en la tagoj de plenforto. ŝi rakontis, kiel li eltenis ĝuon kaj bruon same bone kiel iu el la kavaliroj de Ekeby, kiel li faris komercojn kaj gajnis multe da mono, poste kiam ŝi kredis, ke li en sia furiozo senigos ilin je hejmo kaj grundo. Sed Marianne sciis, ke ŝi estas feliĉa malgraŭ ĉiuj plendoj. Esti ĉio por tiu viro, tio ja sufiĉis por ŝi. Ili ambaŭ aspektis maljunaj, rompitaj tro frue. Marianne kredis, ke ŝi povas vidi ilian estontan vivon. Li iom post iom pli kaj pli malfortiĝos, la apopleksiaj atakoj venos kaj faros lin pli kaj pli senhelpa, kaj ŝi gardos lin, ĝis la morto disigos ilin. Sed la fino povus ja esti tre malproksima. Sinjorino Gustava ĝuos trankvilan feliĉon ankoraŭ dum iom da tempo, ŝajnis al Marianne, ke devas fariĝi tiel. La vivo ŝuldas al ŝi.
Ankaŭ por ŝi mem fariĝis pli bone. Angoriga malespero ne devigis ŝin edziniĝi por ricevi alian sinjoron. ŝia vundita koro trankviliĝis. Iam la malamo muĝis tie same kiel la amo, sed ŝi plu ne pensis pri la suferoj, kiujn tio kostis al ŝi. ŝi devis konfesi, ke ŝi estas pli vera, pli riĉa, pli alta homo ol antaŭe. Kion ŝi do povus deziri nefarita el tio, kio okazis? ĉu do estas tiel, ke ĉiu sufero estas io bona? ĉu ĉio povas transformiĝi en feli-
ĉon? ŝi komencis konsideri bona ĉion, kio povus akceli ŝian evoluon al pli alta grado de homeco. La malnovaj popolkantoj ne pravis. La malĝojo ne estis la sola daŭra. Nun ŝi forveturos por trovi iun lokon, kie ŝi estas bezonata. Se ŝia patro estus en sia malnova humoro, li neniam permesus al ŝi rompi la gefianĉiĝon. Jen sinjorino Gustava peris la aferon. Marianne eĉ ricevis permeson doni al barono Adrian la monhelpon, kiun li bezonas.
Ankaŭ pri li ŝi povis pensi kun ĝojo. ŝi ja liberiĝos de li. En sia vigleco kaj vivemo li ĉiam rememorigis ŝin pri Gösta, jen 374
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi ree vidos lin gaja. Ree li fariĝos tiu rajdanto de sunlumo, kiu en sia brilo venis al la domo de ŝia patro. ŝi havigos al li teron, kie li povos plugi kaj fosi laŭ la deziro de sia koro, kaj ŝi vidos lin konduki belan fianĉinon al la altaro.
Dum tiaj pensoj ŝi eksidas kaj skribas por redoni al li la liberon. ŝi skribas molajn, instigajn vortojn, prudenton, envol-vitan per ŝerco, kaj tamen tiel, ke li devas kompreni, kiel serioze ŝi pensas.
Dum ŝi skribas, aŭdiĝas frapo de ĉevalhufoj sur la vojo.
”Mia kara kavaliro Sunlumo,” ŝi pensas, ”tio ĉi estas la lasta fojo.”
Barono Adrian poste tuj venas rekte en ŝian ĉambron.
”Ne, Adrian, ĉu vi envenas tien ĉi?” kaj ŝi terurite rigardas ĉiujn pakobjektojn.
Li tuj fariĝas kaŝiĝema kaj timida kaj elbalbutas pardonpe-ton.
”Mi ĝuste skribas al vi,” ŝi diras. ”Jen, vi ja povas tuj leĝi
ĝin.”
Li prenas la leteron, kaj ŝi sidas kaj observas lin, dum li legas. ŝi sopiras vidi lian vizaĝon ekradii pro ĝojo.
Sed li ne legis multe, kiam lia vizaĝo fariĝas fajre ruĝa, li ĵetas la leteron sur la plankon, tretas ĝin kaj blasfemas, vere uragane blasfemas.
Tiam malforta tremo trakuras Marianne. ŝi ne estas novu-lino en la studo pri la amo, tamen ŝi ne komprenis tiun sen-spertan bubon, tiun grandan infanon.
”Adrian, kara Adrian!” ŝi diras. ”Kian komedion vi ludis kun mi? Venu kaj diru al mi la veron!”
Li venis kaj preskaŭ sufokis ŝin per karesoj. Kompatinda knabo, kiel li suferis kaj sopiris!
375
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Post tempeto ŝi elrigardis. Tie iris ankoraŭ sinjorino Gustava kaj parolis kun la granda uzinposedanto pri floroj kaj birdoj, kaj tie ĉi ŝi sidas kaj infanbabilas pri amo. ”La vivo sentigis al ni ambaŭ sian krudan seriozecon,” ŝi pensis kaj melankolie ridetis. ”¯i volas konsoli nin, ni ambaŭ ricevis grandan infanon, kun kiu ni povas ludi.”
Tamen estis bone, ke ŝi povas esti amata. Estis dolĉe aŭdi lin flustri pri la sorĉa forto kiu eliras de ŝi, pri tio, kiel li hontis pro tio, kion li diris dum ilia unua interparolo. Tiam li ne sciis, kian potencon ŝi havas. Ho, neniu viro povas proksimiĝi al ŝi sen ekami ŝin, sed ŝi timigis lin; li sentis sin strange subigita.
Ne estis feliĉo, ne malfeliĉo, sed ŝi provos vivi kun tiu viro.
ŝi komencis kompreni sin mem kaj pensis pri la vortoj de la malnovaj popolkantoj pri la turto, tiu birdo de sopiro. Neniam ĝi trinkas klaran akvon, sed unue ĝi malpurigas ĝin per sia piedo, por ke ĝi pli bone konvenu al ĝia malgaja animo.
Tiel ankaŭ ŝi ne iros al la fonto de la vivo por trinki klaran, nemiksitan feliĉon. Malklarigita de melankolio, tiel la vivo plej plaĉis al ŝi.
376
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKOKA ĉAPITRO
La Morto-Liberiganto
Mia pala amiko, la Morto-Liberiganto, en aŭgusto, kiam la noktoj estis palaj de lunlumo, venis al la hejmo de kapitano Uggla. Sed li ne kuraĝis iri rekte en la gastaman hejmon, ĉar estas malmultaj, kiuj amas lin.
Mia pala amiko, la Morto-Liberiganto, havas kuraĝan koron. Lia plezuro estas rajdi tra la aero, portata de ardantaj kanonkugloj. Li portas la siblantan grenadon sur la nuko kaj ridas, kiam ĝi krevas kaj la splitoj disflugas. Li ŝvebas en la fantomdanco en la tombejoj kaj ne timas la pesthalojn de la malsanulejoj, sed li hezitas ĉe la sojlo de la justulo, ĉe la pordo de la bonulo. ĉar li ne volas esti salutata de ploro sed de silenta ĝojo, li, kiu liberigas la animojn el la katenoj de sufero, kiu liberigas la animojn de la peza polvo kaj lasas ilin sperti la liberan, belan vivon en la spacoj.
La morto ŝteliris en la malnovan arbareton malantaŭ la loĝodomo, kie ankoraŭ hodiaŭ maldikaj, blanktrunkaj betuloj konkure serĉas la lumon de la ĉielo por la maldensaj foli-faskoj en iliaj suproj. En tiu arbareto, kiu tiam estis juna kaj plena de kovranta verdaĵo, kaŝis sin mia pala amiko, dum regis la tago, sed en la noktoj li staris ĉe la rando de la arbaro, blanka kiaj pala, kun la falĉilo brileganta en la lunlumo.
Ho Eroso! Vi estas la dio, kiu plej ofte posedis la arbareton.
La maljunaj povas rakonti, kiel amantaj paroj en pasinta tempo serĉis ĝian kvieton. Kaj ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi preter-377
GÖSTA BERLING
eLIBRO
veturas la bienon Berga, plendante pro la penigaj deklivoj kaj la sufoka polvo, mi sentas plezuron vidante tiun arbareton, kun ĝiaj maldensaj blankaj trunkoj, kiuj brilas en la memoro pri la amo de junaj, belaj homoj.
Sed tiam la morto staris tie, kaj la bestoj de la nokto vidis lin. Vesperon post vespero la homoj en Berga aŭdis, kiel la vulpo hurlas por sciigi lian alvenon. La kolubro serpentis sur la sablovojo al la loĝdomo. ¯i ne povis paroli, sed ili ja komprenis, ke ĝi venas kiel antaŭiranto de la potenculo. Kaj sur la pomarbo antaŭ la fenestro de la kapitanedzino la strigo aŭdigis sian krion. ĉar ĉio en la naturo sentas la morton kaj timas.
Jen okazis, ke la leĝista familio en Munkerud, kiu ĉeestis regalon en la pastrodomo de Bro, preterveturis Bergan ĉirkaŭ la dua en la nokto kaj vidis kandelon bruli en la fenestro de la gastĉambro. Klare ili vidis la flavan flamon kaj la blankan kandelon, kaj poste ili mire rakontis pri la kandelo, kiu brulis en la somera nokto.
Tiam ridis la gajaj fraŭlinoj en Berga kaj diris, ke la leĝista familio havis vizion, ĉar la sebokandeloj en ilia hejmo elĉer-piĝis, finbruligitaj jam en marto. Tiam ĵuris la kapitano, ke dum tagoj kaj semajnoj neniu loĝis en la gastĉambro. Sed la kapitanedzino silentis kaj paliĝis, ĉar tiu blanka kandelo kun la klara flamo kutimis montri sin, kiam iun el ŝiaj parencoj liberigos la morto, la Morto-Liberiganto.
Nelonge post tio, iun tagon en la radia aŭgusto, Ferdinand venis hejmen de la termezurista ofico en la nordaj arbaroj. Li venis, pala kaj malsana kaj kun iu nesanigebla malbono loĝ-
anta en la pulmoj, kaj kiam la kapitanedzino vidis lin, ŝi tuj sciis, ke ŝia filo devos morti.
378
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li do foriros, tiu bona filo, kiu neniam kaŭzis eĉ unu ĉagrenon al siaj gepatroj. La junulo forlasos la ĝojon kaj feliĉon de la tero kaj la belan amatan fianĉinon, kiu atendas lin, kaj la riĉajn bienojn, la tondrantajn martelojn, kiuj alie fariĝis liaj.
Kiam mia pala amiko atendis unu lun-daŭron, li fine prenis kuraĝon kaj iun nokton iris al la loĝodomo. Li pensis pri tio, kiel malsato kaj mizero tie ĉi renkontis gajajn vizaĝojn, kial oni do ne akceptu ankaŭ lin kun ĝojo?
Li malrapide venis sur la sablovojo, ĵetante malhelan ombron sur la herbtapiŝon, kie la rosgutoj brilis en la lunradioj.
Li ne venis kiel gaja rikoltanto kun floroj sur la ĉapelo kaj la brako ĉirkaŭ la talio de sia knabino. Li iris klinita kiel konsumita malsanulo kaj kaŝis la falĉilon en la faldoj de la mantelo, dum strigoj kaj vespertoj flirtis ĉirkaŭ li.
En tiu nokto la kapitanedzino, kiu kuŝis sendorma, aŭdis frapetojn sur la fenestrotabulo, kaj ŝi levis sin en la lito kaj demandis:
”Kiu frapas?”
Kaj la maljunaj diras, ke la morto respondis al ŝi: ”Estas la morto, kiu frapas.”
Tiam ŝi ellitiĝis, malfermis sian fenestron kaj vidis strigojn kaj vespertojn flirti en la lunlumo, sed la morton ŝi ne vidis.
”Venu,” ŝi diris duonlaŭte, ”amiko kaj liberiganto! Kial vi tiel longe ne venis? Mi atendis, mi vokis. Venu kaj liberigu mian filon!”
Tiam la morto englitis en la domon, ĝoja kiel kompatinda eksigita majesto, kiu en la kadukeco de sia maljunaĝo rericevas sian kronon, ĝoja kiel infano, kiam oni vokas ĝin por ludo.
La postan tagon la kapitanedzino eksidis ĉe la malsanlito 379
GÖSTA BERLING
eLIBRO
de sia filo kaj parolis kun li pri la feliĉo kaj la bela vivo de la liberigitaj animoj.
”Ili laboras,” ŝi diris, ”ili agas. Kiaj artistoj, mia filo, kiaj artistoj! Diru, kio vi volas fariĝi, kiam vi venos inter ilin! Unu el la skulptistoj sen ĉiziloj, kiuj kreas rozojn kaj liliojn, unu el la majstroj de la vesperruĝo. Kaj kiam la suno subiĝas plej bele, mi sidos pensante: tion Ferdinand faris.
Mia kara filo, imagu kiom por vidi, kiom por fari! Imagu ĉiujn semojn, kiujn oni printempe devas veki al la vivo, tiujn ŝtormojn, kiujn oni devas direkti, tiujn sonĝojn, kiujn oni devas elsendi! Kaj imagu tiujn longajn vojaĝojn en la spaco de mondo al mondo!
Memoru min, mia filo, kiam vi vidos tiom da belo! Via kompatinda patrino neniam vidis ion alian ol Vermlandon.
Sed iun tagon vi paŝos antaŭ nian Sinjoron kiaj petos lin, ke li donu al vi unu el tiuj malgrandaj mondoj, kiuj ruliĝas en la spaco, kaj li donos ĝin al vi. Kiam vi ricevos ĝin, ĝi estos malvarma kaj malhela, plena de abismoj kaj rokoj, kaj tie troviĝas nek floroj nek bestoj. Sed vi laboros pri tiu stelo, kiun Dio donis al vi. Vi kondukos tien lumon, varmon kaj aeron, vi havigos plantojn kaj najtinglalojn kaj klarokulajn gazelojn, vi igos torentojn salti en la abismojn, vi starigos montojn kaj prisemos la ebenojn per plej ruĝaj rozoj. Kaj kiam mi mortos, Ferdinand, kiam mia animo timos pro la longa vojaĝo kaj timos forlasi konatajn regionojn, tiam vi sidos atendante ekster la fenestro en veturilo, al kiu estos jungitaj paradizbirdoj, en glimanta orveturilo, mia Ferdinand.
Kaj mia mizera, maltrankvila animo estos prenata en vian veturilon kaj sidos apud vi, honorata kiel reĝino. Poste ni veturos tra la spaco preter la brilvibrantaj mondoj, kaj kiam ni 380
GÖSTA BERLING
eLIBRO
pliproksimiĝos al tiuj domoj de la ĉielo kaj ili fariĝos pli kaj pli brilaj, tiam mi, kiu ne komprenos pli bone, demandos: ’ĉu ni ne haltu tie aŭ tie?’
Sed vi ridetas silente por vi mem kaj instigas la birdojn.
Fine ni venas al la plej malgranda el la mondoj, sed la plej bela el ĉiuj, kiujn mi vidis, kaj tie ni haltas antaŭ orbrila kastelo, kaj vi lasas min eniri en la eternan hejmon de ĝojo.
Tie la provizejoj estas plenaj kaj la libroŝrankoj. Tie ne staras picearbaro, kiel tie ĉi en Berga, kiu kaŝas la belan mondon, sed mi elrigardas sur vastajn marojn kaj sunajn ebenojn, kaj mil jaroj estas kiel unu tago.”
Tiel mortis Ferdinand, ravita de helaj vizioj, ridetante al la brilo de la estonteco.
Mia pala amiko, la Morto-Liberiganto, neniam travivis ion tiel dolĉan. Vere troviĝis homoj, kiuj ploris ĉe la mortlito de Ferdinand Uggla, sed la malsanulo mem ridis al la viro kun la falĉilo, kiam tiu eksidis sur la litrando, kaj lia patrino aŭskultis la stertorojn kiel belan muzikon. ŝi timis, ke la morto ne povos plenumi sian faron, kaj kiam ĉio estis finita, larmoj aperis en ŝiaj okuloj, sed estis larmoj de ĝojo, kiuj falis sur la rigidan vizaĝon de ŝia filo.
Neniam oni tiel honoris mian palan amikon kiel dum la enterigo de Ferdinand Uggla. Se li kuraĝus montri sin, li venus en plumornamita bireto kaj orbrodita mantelo kaj dancus antaŭen sur la tombeja vojo antaŭ la funebra procesio, sed jen la maljuna solulo sidis kaŭre sur la tombeja muro kun sia malnova nigra mantelo sur si kaj rigardis la alvenon de la procesio.
Ho, tio estis stranga funebra procesio! Suno kaj helaj nu-betoj gajigis la tagon, longaj vicoj da palisoj kun sekalgarboj 381
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ornamis la kampojn, la astrakanoj en la paroęstra ĝardeno brilis diafanaj kaj klaraj, kaj en la rozkvartalo de la sakristiana domo brilis dalioj kaj studentdiantoj.
Estis stranga funebra procesio, kiu iris inter la tilioj. Antaŭ la florornamita ĉerko iris belaj infanoj kaj ŝutis florojn. Neniuj funebraj vestoj estis videblaj, neniu krepo, neniuj blankaj funebrokolumoj kun larĝaj randoj, ĉar la kapitanedzino volis, ke li, kiu mortis en ĝojo, ne estu kondukata al la bona rifu-
ĝejo de malgaja funebra procesio, sed de brila edziĝofesta procesio.
Tuj post la ĉerko iris Anna Stjärnhök, la bela, radia fianĉi-no de la mortinto. ŝi metis la edziniĝan kronon sur sian kapon, surmetis la edziniĝan vualon kaj vestis sin per edziniĝa trenrobo el blanka, nuanciĝanta silko. Tiel ornamita ŝi iris por esti kunligita kun la tombo, kun polviĝanta fianĉo.
Post ŝi ili venis duope, altaj, maljunaj sinjorinoj kaj belsta-turaj viroj. La imponaj brilaj sinjorinoj venis kun fulmradiaj bukoj kaj broĉoj, kun laktoblankaj perloĉenoj kaj brakringoj el oro. La plumoj en iliaj turbanoj leviĝis kun silko kaj puntoj alte super la kanonbukloj, kaj de iliaj ŝultroj ŝvebis la maldikaj silkoteksitaj ŝaloj, kiujn ili iam ricevis kiel edziniĝdonacon, malsupren sur robojn el multkolora silko. Kaj la viroj venis en sia plej bona ornamaĵo, kun pufiĝantaj krispkolumoj, en altkolumaj frakoj kun oritaj butonoj kaj en vestoj el rigida brokato aŭ riĉe brodita veluro. Estis edziĝa procesio; tiel volis la kapitanedzino.
Mem ŝi iris tuj post Anna Stjärnhök, kondukata de sia edzo. Se ŝi posedus robon el brila brokato, ŝi portus ĝin, se ŝi posedus ornamaĵojn kaj brilan turbanon, ŝi portus ankaŭ ilin por honori sian filon en lia festotago. Sed jen ŝi posedis nur 382
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tiun nigran taftrobon kaj tiujn flaviĝintajn puntojn, kiuj vidis tiom da festoj, kaj ŝi portis ilin ankaŭ dum tiu ĉi.
Kvankam la funebraj gastoj venis kun brilo kaj pompo, neniu okulo tamen estis seka, kiam ili dum kvieta sonorado iris al la tombo. Viroj kaj virinoj ploris, ne tiom pro la mortinto kiom pro si mem. Jen tie iras la fianĉino, tie oni portas la fi-anĉon, jen ili mem iras, ornamitaj por festo, kaj tamen — kiu iras sur la verdaj vojoj de la tero kaj ne scias, ke li estas sen-protekta kontraŭ ĉagreno, malĝojo, malfeliĉo, morto? Ili iris kaj ploris je la penso, ke nenio tera povas protekti ilin.
La kapitanedzino ne ploris, sed ŝi estis la sola, kies okuloj estis sekaj.
Kiam la preĝoj estis diritaj kaj la tombo plenŝutita, ĉiuj iris de tie al la veturiloj. Nur la kapitanedzino kaj Anna Stjärnhök restis ĉe la tombo por diri la lastan adiaŭon al la mortinto. La maljunulino eksidis sur la tombaltaĵeto, kaj Anna prenis lokon apud ŝi.
”Jen”, la kapitanedzino diris, ”mi diris al Dio: ’Igu la Morton-Liberiganton veni por forkonduki mian filon, igu lin forkonduki tiun, kiun mi plej amas, al la paco de la kvietaj domoj, kaj neniuj larmoj krom tiuj pro ĝojo aperos en miaj okuloj. Kun edziĝa pompo mi volas akompani lin al lia tombo, kaj mian ruĝan rozarbeton, la riĉflorantan, kiu staras ekster mia ĉambrofenestro, mi translokos en la tombejon al li.’ Kaj jen estas tiel: mia filo mortis. Mi salutis la morton kiel amikon, nomis lin per la plej dolĉaj nomoj, mi ploris ĝojlarmojn sur la rigidan vizaĝon de mia filo, kaj aŭtune, kiam la folioj defalos, mi translokos tien ĉi mian ruĝan rozarbeton. Sed ĉu scias vi, kiu jen sidas apud mi, kial mi sendis tiajn preĝojn al Dio?”
ŝi demande rigardas Annan Stjärnhök, sed la knabino sidis 383
GÖSTA BERLING
eLIBRO
silenta kaj pala apud ŝi. Eble ŝi batalis por silentigi internajn voĉojn, kiuj jam tie ĉi, sur la tombo de la mortinto, komencis flustri al ŝi, ke nun ŝi fine estas libera.
”Vi estas kulpa pri tio,” la kapitanedzino diris.
Tiam la knabino kliniĝis kvazaŭ sub klabobato. ŝi ne respondis eĉ unu vorton.
”Anna Stjärnhök, vi iam estis fiera kaj obstina. Tiam vi ludis kun mia filo, prenis lin kaj forpuŝis lin. Nu? Li devis kontentiĝi pri tio, li kiel aliaj. Kaj eble li kaj ni ĉiuj amis vian monon tiom kiom vin mem. Sed vi revenis, vi venis kun beno al nia hejmo, vi estis milda kaj pacema, forta kaj bona, kiam vi revenis. Vi flegis nin per amo, vi feliĉigis nin, Anna Stjärnhök, kaj ni malriĉaj homoj kuŝis antaŭ viaj piedoj.
Kaj tamen, tamen mi deziris, ke vi ne estus veninta. Tiam mi ne estus devinta preĝi al Dio mallongigi la vivon de mia filo. Je kristnasko li estus elteninta perdi vin, sed post kiam li ekkonis vin, kia vi nun estas, li ne estus havinta forton por tio.
Sciu tion, Anna Stjärnhök, kiu hodiaŭ surprenis vian edziniĝan veston por akompani mian filon, se li vivus, vi neniam rajtus akompani lin en tiu vesto al la preĝejo de Bro, ĉar vi ne amis lin.
Mi vidis tion: vi venis nur pro kompato, ĉar vi volis mildigi nian krudan sorton. Vi ne amis lin. ĉu vi kredas, ke mi ne konas la amon, ke mi ne vidas ĝin, kie ĝi ekzistas, kaj ne komprenas, kiam ĝi forestas? Tiam mi pensis: Dio prenu la vivon de mia filo, antaŭ ol malfermiĝos liaj okuloj!
Ho, se vi estus aminta lin! Ho, se vi neniam estus veninta al ni por dolĉigi nian vivon, ĉar vi ne amis lin. Mi sciis mian devon. Se li ne estus mortinta, mi estus devinta diri al li, ke vi ne amas lin, kaj ke vi volas edziniĝi kun li, ĉar vi estas la 384
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kompato mem. Mi estus devinta igi lin liberigi vin, kaj poste la feliĉo de lia vivo estus detruita. Vidu, tial mi preĝis al Dio, ke li povu morti, por ke mi ne bezonu ĝeni la maltrankvilon de lia koro. Kaj mi ĝojis pro liaj kaviĝantaj vangoj, ĝojis pro lia stertora spiro, timis, ke la morto ne plenumos sian taskon.”
ŝi silentis kaj atendis respondon, sed Anna Stjärnhök ankoraŭ ne povis paroli, ŝi ankoraŭ aŭskultis al multaj voĉoj en la profundo de la animo.
Tiam la kapitanedzino malespere diris:
”Ho, kiel feliĉaj estas tiuj, kiuj povas funebri pri siaj mortintoj, kiuj povas plori torentojn da larmoj! Mi devas stari kun sekaj okuloj ĉe la tombo de mia filo, mi devas ĝoji pro lia morto. Kiel malfeliĉa mi estas!”
Tiam Anna Stjärnhök forte premis la manojn al sia brusto.
ŝi memoris tiun vintronokton, kiam ŝi ĵuris je sia juna amo esti apogo kaj konsolo al tiuj malriĉaj homoj, kaj ŝi angoris.
ĉu ĉio do estis vana, ĉu ŝia ofero estis unu el tiuj, kiujn Dio ne akceptas? ĉu ĉio transformiĝos en malbenon?
Sed se ŝi oferus ĉion, ĉu Dio tiam ne volus doni sian benon al la faritaĵo kaj lasi ŝin fariĝi feliĉdonantino, apogo, helpo por homoj?
”Kio necesas, por ke vi funebru pri via filo?” ŝi demandis.
”Necesas, ke mi ne plu kredos la ateston de miaj maljunaj okuloj. Se mi kredus, ke vi amas mian filon, tiam mi funebrus pri lia morto.”
Tiam la knabino levis sin kun la okuloj ardantaj pro ekstazo. ŝi forŝiris la edziniĝan vualon kaj sternis ĝin sur la tombo, ŝi forŝiris la florkronon kaj la kronon kaj metis ilin apud
ĝin.
”Jen vidu, kiel mi amas lin!” ŝi diris. ”Mi donas al li miajn 385
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kronon kaj vualon. Mi kunligas min kun li. Neniam mi apartenos al iu alia.”
Tiam levis sin ankaŭ la kapitanedzino. ŝi iomete staris silenta, ŝia tuta korpo skuiĝis, kaj la vizaĝo spasme moviĝis, sed fine venis la larmoj, la funebraj larmoj.
Sed mia pala amiko, la Morto-Liberiganto, ektremis, kiam li vidis tiujn larmojn. Ankaŭ tie ĉi oni do ne salutis lin kun
ĝojo, eĉ tie ĉi oni ne kore ĝojis pro li.
Li tiris la kapuĉon profunde sur la vizaĝon, malrapide glitis de la tombeja muro kaj malaperis inter la garbopalisoj de la kampoj.
386
GÖSTA BERLING
eLIBRO
DUDEKNAŭA ĉAPITRO
La seko
Se senvivajaĵoj amas, se tero kaj akvo diferencigas amikojn de malamikoj, tiam mi tre volus posedi ilian amon. Mi volus, ke la verda tero ne sentus miajn paŝojn kiel pezan ŝarĝon.
Mi volus, ke ĝi volonte pardonu, ke ĝi pro mi estas vundata de plugilo kaj erpilo, kaj ke ĝi volonte malfermu sin por mia mortinta korpo. Kaj mi volus, ke la ondo, kies klaran spegulon disbatas miaj remiloj, havu kun mi la saman paciencon, kiun patrino havas kun vigla infano, kiam ĝi grimpas sur ŝiajn ge-nuojn sen atenti pri la neĉifita silko de la festvesto. Kun la klara aero, kiu vibras super la bluaj montoj, mi volus esti amiko kaj kun la brila suno kaj la belaj steloj. ĉar ofte ŝajnas al mi, kvazaŭ la senvivaj aĵoj sentus kaj suferus kun la vivaj. La baro inter ili kaj ni ne estas tiel granda, kiel la homoj kredas.
Kiu parto de la tera polvo ne partoprenis la rondiron de la vivo? ĉu la ŝvebanta polvo de la vojo ne estis karesata kiel mola hararo, amata kiel bonaj, bonfaraj manoj? ĉu la akvo en la radsulko ne fluis iam kiel sango tra batantaj koroj?
La spirito de la vivo ankoraŭ loĝas en la senvivaj aĵoj. Kion
ĝi perceptas, dormetante en sensonĝa ripozo? La voĉon de Dio ĝi aŭdas. ĉu ĝi rimarkas ankaŭ tiun de la homoj?
Ho, infano de tempo estanta, ĉu vi ne vidis tion? Kiam malpaco kaj malamo plenigas la teron, tiam ankaŭ la senvivaj aĵoj devas multesuferi. Tiam la ondo fariĝas sovaĝa kaj rabavida 387
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiel rabisto, tiam la kampo fariĝas nedonema kiel avarulo.
Sed ve al tiu, pro kiu la arbaro suspiras kaj la montoj ploras!
Rimarkinda estis tiu jaro, kiam regis la kavaliroj, ŝajnas al mi, kvazaŭ la maltrankvilo de la homoj tiam ĝenis la trankvilon de la senvivaj aĵoj. Kiel mi prisikribu infektaĵon, kiu tiam disvastiĝis tra la lando? ĉu oni ne povus kredi, ke la kavaliroj estis la dioj de la regiono, kaj ke ĉio estis influata de ilia spirito? La spirito de la aventuroj, de la senzorgeco kaj sova-
ĝeco.
Se oni povus rakonti ĉion, kio tiam okazis inter la homoj sur la bordo de Löven, tiam la tuta mondo mirus. ĉar tiam vekiĝis malnova amo, ekardis nova. Tiam ekflamis malnova malamo, kaj longe ŝparita venĝo kaptis sian viktimon. Tiam ĉiuj viglis pro avido pri la dolĉo de la vivo: dancon kaj ludon, kartludon kaj drinkaĵon ili serĉis. Tiam malkaŝiĝis ĉio, kio kaŝas sin plej interne en la animo.
De Ekeby tiu infektaĵo de maltrankvilo eliris. ¯i unue disvastiĝis al la uzinoj kaj grandbienoj kaj pelis la homojn al malfeliĉo kaj peko. ¯is tie ni povis iom sekvi ĝin, ĉar la maljunaj konservis la memoron pri la okazoj en kelkaj el la grandaj bienoj, sed kiel ĝi pludisvastiĝis inter la homoj, pri tio ni malmulte scias. Tamen neniu dubu pri tio, ke la maltrankvilo de la tempo iris de vilaĝo al vilaĝo, de kabano al kabano.
Kie troviĝis kaŝita malvirto, ĝi ekmontris sin, kie ekzistis fen-deto inter viro kaj virino, ĝi fariĝis ravino, kie kaŝis sin granda virto aŭ forta volo, ankaŭ tiuj devis montri sin. ĉar ne ĉio estis malbona, kio okazis, tamen la tempo estis tia, ke la bono efikis same detrue kiel la malbono. Similis al la grandaj arbo-faligoj de la vento profunde en la arbaro, kie arbo falas sur 388
GÖSTA BERLING
eLIBRO
arbon, pino kuntiras pinon kaj ankaŭ la subarbaro estas ŝirata teren de la falantaj gigantoj.
Ne dubu pri tio, ke la frenezo venis al kamparanoj kaj servistoj! ĉie koroj sovaĝiĝis kaj cerboj konfuziĝis. Neniam la danco estis tiel gaja sur la vojkruciĝo, neniam oni tiel rapide eltrinkis la bierbarelon, neniam oni ĵetis tiom da greno en la brandkaldronon. Neniam la regaloj estis tiel multaj, neniam estis pli mallonga vojo inter la kolera vorto kaj la tranĉilpiko.
Sed la maltrankvilo estis ne nur inter la homoj. ¯i disvasti-
ĝis al ĉio viva. Neniam lupo kaj urso pli detrue atakis, neniam vulpo kaj gufo hurlis pli timige kaj rabis pli sentime, neniam la ŝafoj pli ofte erariris en la arbaro, neniam tiom da malsano difektis la valoran brutaron.
Kiu volas vidi la interrilaton de la aferoj, tiu foriru de la urboj kaj loĝu en soleca kabano ĉe la rando de la arbaro. Li gardu la karbigstakon la tutajn noktojn aŭ loĝu sur la longaj lagoj tage kaj nokte dum hela somera monato, dum la trunkfloso faras sian malrapidan veturon al Venern, kaj li lernos observi ĉiujn signojn en la naturo kaj komprenos, kiel la senvivaj aĵoj dependas de la vivaj. Li vidos, ke la trankvilo de la senvivaj aĵoj estas ĝenata, kiam estas maltrankvilo sur la tero.
La simplaj homoj scias tion. En tiaj tempoj la arbarnimfo estingas la karbigstakon, la lagnimfo disbatas la boaton, la nikso sendas malsanon, la koboldo malsatigas la bovinon. Kaj tiel estis en tiu jaro. Neniam la printempa fluo estis tiel detrua. La muelejo kaj la forĝejo de Ekeby ne estis ĝiaj solaj vik-timoj. Malgrandaj riveroj, kiuj antaŭe, kiam la printempo donis al ili forton, maksimume povis forporti malplenan fojnejon, nun atakis tutajn domojn kaj forlavis ilin. Neniam oni 389
GÖSTA BERLING
eLIBRO
aŭdis, ke la fulmotondro tiel detruis jam antaŭ somermezo —
post somermezo oni ne plu aŭdis ĝin. Tiam venis la seko.
Neniu pluvo venis, kiam daŭris ankoraŭ la longaj tagoj. De la mezo de junio ĝis la komenco de septembro la distrikto Lövsjö baniĝis en senĉesa sunlumo.
La pluvo rifuzis fali, la tero rifuzis nutri, la ventoj rifuzis blovi. Nur la sunlumo fluis sur la teron. Ho, la bela sunlumo, la vivdona sunlumo, kiel mi povos rakonti pri ĝia malbona faro? La sunlumo similas amon: kiu ne konas la krimojn, kiujn ĝi faris, kaj kiu povas rifuzi pardoni ĝin? La sunlumo similas al Gösta Berling: ĝi donas ĝojon al ĉiu homo, tial ĉiu silentas pri la malbono, kiun ĝi kaŭzis.
Tia seko post somermezo ne estus same detrua en aliaj regionoj kiel en Vermlando. Sed tie la printempo venis malfrue. La herbo ne estis alta kaj ne povis finkreski. La sekalo estis sen nutraĵo, ĝuste kiam ĝi devis kolekti manĝaĵon en la spikojn. La printempa greno, el kiu oni tiutempe bakis la plej multan panon, portis maldikajn kvastetojn sur kvaronulnaj trunketoj. La malfrue semitaj rapoj ne povis ĝermi, eĉ la terpomoj ne povis suĉi nutraĵon el tiu ŝtoniĝinta tero.
Dum tiaj jaroj oni komencas angori en la arbaraj kabanoj, kaj de la montoj la teruro iras al la pli trankvilaj homoj sur la ebeno.
”Estas iu, kiun la mano de Dio serĉas,” la homoj diras.
Kaj ĉiu frapas sian bruston kaj diras: ”ĉu estas mi? Ho, patrino, ho, naturo, ĉu estas mi? ĉu pro teruro pro mi la pluvo tenas sin for? ĉu pro kolero al mi la severa tero sekiĝas kaj malmoliĝas? Kaj tiu eterna sunlumo, ĉu ĝi en sia mildo ĉiutage fluas de sennuba ĉielo por amasigi sur sian kapon la faj-390
GÖSTA BERLING
eLIBRO
rajn karbojn? Aŭ, se ne estas mi, kiu do estas, kiun la mano de Dio serĉas?”
Dum la sekalgrajnoj forvelkas en la malgrandaj spikoj, dum la terpomoj ne povas kolekti nutraĵon el la tero, dum la brutoj kun ruĝaj okuloj kaj spiregantaj pro varmego kunpremas sin ĉe la elsekiĝantaj fontoj, dum timo pri la estonteco kunpremas la korojn, iras stranga parolo tra la regiono.
”Tia plago ne okazas senkaŭze,” la homoj diras. ”Kiu estas, kiun la mano de Dio serĉas?”
Estis dimanĉo en aŭgusto. La diservo estis finita. La homoj iris grupe sur la sunvarmegaj vojoj. ĉirkaŭ si ili vidis bruni-gitajn arbarojn kaj detruitajn rikoltojn. La sekalo estis metita sur palisoj por sekiĝi, sed ili staris maldense kun maldikaj garboj. Tiuj, kiuj havis hakitejojn por bruligi, havis bonan kaj facilan laboron en tiu jaro, sed multfoje ankaŭ okazis, ke ili bruligis la sekan arbaron. Kaj kion indulgis la arbarfajro, tion prenis la insektoj: la koniferarbaro perdis la pinglojn kaj staris nuda, kiel foliarbaro en la vintro, la folioj de la betuloj pendis dis ŝiritaj kun nudaj nervoj kaj detruitaj foliplatoj.
Al la pezhumoraj grupoj ne mankis paroltemoj. Estis tie multaj, kiuj povis rakonti, kiel malfacile estis dum la mizer-jaroj mil okcent ok kaj naŭ kaj dum la malvarma vintro mil okcent dek du, kiam la paseroj frostmortis. La malsato ne estis fremda al ili, ili ja pli frue renkontis ĝian severan viza-
ĝon. Ili sciis, kiel oni preparas pinŝelon por pano, kaj kiel oni povas kutimigi la bovinojn manĝi muskon.
Estis virino, kiu faris provon kun nova speco de pano el vakcinioj kaj hordefaruno. ŝi kunportis specimenon de ĝi kaj igis la homojn gustumi. ŝi fieris pro la eltrovaĵo.
391
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Sed super ili ĉiuj ŝvebis la sama demando, ĝi rigardis el ĉiuj okuloj, ĝin flustris ĉiuj lipoj:
”Kiu estas, ho Sinjoro, kiun via mano serĉas?”
”Dio de severo, kiu rifuzis al vi oferojn de preĝoj kaj bonaj agoj, ĉar vi forprenas de ni nian mizeran panon?”
Iu viro el la malgajaj grupoj, kiuj iris okcidenten trans la ponton de Sund kaj penis supren sur la deklivo de Broby, haltis por momento ĉe la vojo, kiu kondukis supren al la loĝejo de la avara pastro de Broby. Li levis sekan lignospliton de la vojo kaj ĵetis ĝin sur la pastrodoman vojon.
”Sekaj kiel tiu splito estis la preĝoj, kiujn li donis al nia Sinjoro,” la viro diris.
Ankaŭ tiu haltis, kiu iris plej proksime al li. Li levis sekan branĉeton kaj ĵetis ĝin tien, kie falis la splito.
”Tio estas konvena ofero al tiu pastro,” li diris.
La tria en la grupo sekvis donitan ekzemplon. ”Kiel la seko li estis. Splitoj kaj herbtrunketoj estas ĉio, kion li lasis nin reteni.”
La kvara diris: ”Ni redonas al li, kion li donis al ni.”
Kaj la kvina: ”Por eterna malhonoro mi ĵetas tion ĉi al li. Li sekiĝu kaj senfortiĝu, kiel tiu ĉi branĉeto sekiĝis!”
”Seka furaĝo al la sekpastro,” la sesa diris.
Homoj, kiuj postvenas, vidas kion ili faras kaj aŭdas kion ili diras. Jen ili ricevas multajn respondojn al sia longa de-mandado.
”Donu al li, kion li meritas! Li kaŭzis al ni la sekon,” oni diras en la grupoj.
Kaj ĉiu haltas, ĉiu diras sian vorton kaj ĵetas sian branĉon, antaŭ ol li pluiras.
En la angulo inter la vojoj kuŝis baldaŭ amaseto el ŝtipetoj 392
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kaj sektrunketoj: la malhonora amaseto al la pastro de Broby.
Tio estis la tuta venĝo de la homoj. Neniu levis sian manon kontraŭ la pastro aŭ diris al li malbonan vorton. Senesperaj koroj deŝarĝis parton de sia ŝarĝo ĵetante sekan branĉeton sur tiun amaseton. Ili ne venĝis mem. Ili nur signis la kulpulon antaŭ la Dio de venĝo.
”Se ni ne adoris vin ĝuste, jen, tio estas la kulpo de tiu viro.
Estu kompata, Sinjoro, kaj lasu lin sola suferi. Ni signas lin per honto kaj malhonoro. Ni ne estas unuanimaj kun li.”
Tre rapide fariĝis kutimo, ke ĉiu, kiu preteriris la pastrodomon, ĵetis sekan branĉeton sur la malhonoran amaseton.
”Dio kaj homoj vidu tion!” ĉiu iranto pensis. ”Ankaŭ mi malestimas lin, kiu altiris al ni la koleron de Dio.”
La maljuna avarulo baldaŭ rimarkis la amaseton ĉe la vojrando. Li forportigis ĝin. Kelkaj diris, ke li hejtis sian kuirejan fornon per ĝi. La postan tagon sur la sama loko jam kolektiĝis nova amaseto, kaj kiam li forportigis tiun, tuj nova estis kun-
ĵetata.
La sekaj branĉetoj kuŝis tie kaj parolis: ”Malhonoro, malhonoro al la pastro de Broiby!”
Estis varmegaj, sekaj tagoj de la ”putrigmonato”. Peza de fumo, saturita de brulodoro, la aero kuŝis super la regiono, por enspiro simila al premanta malespero. La pensoj kirliĝis en varmigitaj cerboj. La pastro de Broby fariĝis la demono de seko. ŝajnis al la kamparanoj, ke la maljuna avarulo sidas gardante la fontojn de la ĉielo.
Baldaŭ la intenco de la homoj klariĝis al la pastro de Broby. Li komprenis, ke ili signas lin kiel la kaŭzon de la malfeliĉo. En kolero pro li Dio lasas la teron soifi. La ŝipanoj, kiuj 393
GÖSTA BERLING
eLIBRO
estas en danĝero sur la senvoja maro, lotas inter si. Li estas la viro, kiun oni elĵetos. Li provis ridi pri ili kaj iliaj branĉetoj, sed kiam la afero daŭris unu semajnon, li ne ridis plu. Ho, kia infanaĵo! Kiel tiuj sekaj ŝtipetoj povus domaĝi lin? Li komprenis, ke multjara malamo serĉis okazon por esprimi sin. Nu! Li ne kutimiĝis al amo.
Tio ne mildigis lin. Eble li deziris reboniĝi, post la vizito de la maljuna fraŭlino. Nun li ne povis. Li ne ŝatis esti devigata al rebonigo.
Sed iom post iom tiu amaseto fariĝis tro potenca por li. Li ĉiam devis pensi pri ĝi, kaj la penso, kiun ĉiuj havis, radikiĝis ankaŭ en li. Tio estis la plej terura atestado, tiu ĵetado de la sekaj branĉetoj. Li observis tiun amaseton, kalkulis la bran-
ĉojn, kiuj ĉiutage estis aldonataj. La penso pri ĝi vastiĝis kaj superregis ĉiujn aliajn pensojn. Tiu amaseto detruis lin.
Per ĉiu tago li devis pli kaj pli pravigi la homojn. Li ne zorgis pri si mem kaj fariĝis kadukmaljuna dum kelkaj semajnoj.
Li ekhavis konsciencriproĉojn kaj suferojn de maljunaĝo. Sed estis, kvazaŭ ĉio dependus de tiu amaseto. Estis, kvazaŭ la konscicencriproĉoj silentus kaj la pezo de maljunaĝo foriĝus de li, se la amaseto nur ĉesus kreski.
Fine li sidis tie kaj gardis la tutajn tagojn. Sed la homoj estis senkompataj, nokte kelkaj novaj branĉetoj estis alĵetataj.
*
Iun tagon Gösta Berling veturis sur la vojo. La pastro de Broby sidis apud la vojrando, maljuna kaj kaduka. Li sidis pal-pante la sekajn ŝtipetojn, kunmetis ilin en vicojn kaj amase-tojn, ludante per ili kvazaŭ en maljunaĝa naiveco. Gösta ĉagreniĝis pro lia mizero.
394
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Kion vi faras?” li diras kaj vigle saltas el la veturilo.
”Ho, mi sidas tie ĉi kaj palpas. Mi faras proksimume nenion.”
”Vi devus iri hejmen kaj ne sidi tie ĉi en la vojpolvo.”
”Tamen certe estas plej bone, ke mi sidas tie ĉi.”
Tiam Gösta Berling eksidas apud li.
”Ne estas facile esti pastro,” li diras post tempeto.
”Tamen estas elteneble tie ĉi, kie troviĝas homoj,” la pastro respondas. ”Estas pli malfacile tie norde.”
Gösta ja komprenas, kion li aludas. Li konas tiujn paro˛ojn en norda Vermlando, kie kelkfoje ne ekzistas eĉ loĝejo por la pastro, la grandajn arbarparo˛ojn, kie la finnoj loĝas en
”fumkabanoj”55, la malriĉajn regionojn kun kelkaj homoj sur ĉiu mejlo, kie la pastro estas la sola sinjoro de la paro˛o. La pastro de Broby estis en tia paro˛o dum pli ol dudek jaroj.
”Tien oni sendas nin, kiam ni estas junaj,” Gösta diras. ”Ne estas eble elteni la vivon tie. Kaj jen oni detruiĝas por la tuta estonteco. Estas multaj, kiuj pereis tie norde.”
”Estas,” la pastro de Broby diras. ”La soleco detruas onin.”
”Oni alvenas,” Gösta diras, ”fervora kaj arda, parolas kaj admonas, kaj pensas, ke ĉio baldaŭ boniĝos, ke la homoj baldaŭ iros sur pli bonaj vojoj.”
”¯uste tiel, jes.”
”Sed baldaŭ oni rimarkas, ke vortoj ne helpas. La malriĉo baras. La malriĉo baras ĉiun pliboniĝon.”
”La malriĉo,” la pastro ripetas. ”La malriĉo detruis mian vivon.”
55 Fumkabanoj — tiel nomataj, ĉar la fumo de la fajro eliris tra tegmenta luko.
395
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”La juna pastro venas tien,” Gösta klarigas, ”malriĉa kiel ĉiuj aliaj. Li diras al la drinkulo: ’Ne drinku!’”
”Tiam la drinkulo respondas,” la pastro enŝovas: ” ’Do do-nu al mi tion, kio estas pli bona ol brando. La brando estas pelto en la vintro, freŝo en la somero. La brando estas varma ĉambro kaj mola lito. Donu al mi tion, kaj mi ne drinkos plu!’”
”Kaj jen,” Gösta daŭrigas, ”la pastro diras al la ŝtelinto: ’Ne ŝtelu!’ kaj al la maliculo: ’Ne batu vian edzinon!’ kaj al la superstiĉulo: ’Kredu al Dio sed ne al la diablo kaj la monstroj!’
Sed tiam la ŝtelinto respondas: ’Donu al mi panon!’ kaj la maliculo diras: ’Riĉigu nin, kaj ni ne kverelos!’ kaj la superstiĉulo:
’Instruu al mi ion pli bonan!’ Sed kiu povas helpi ilin sen mono?”
”Estas vere, vere en ĉiu vorto!” la maljunulo konfirmas. ”Al Dio ili kredis, ankoraŭ pli al la diablo, plej tamen al la monstroj en la montoj kaj al la koboldo en la grenejo. ĉiun grenon oni detruis en la brandkaldrono. Neniu povis vidi finon de la mizero. En la plej multaj el la grizaj dometoj regis mizero.
Kaŝita ĉagreno maldolĉigis la langojn de la virinoj. Manko de hejmeco pelis la edzon al drinkado. Kampojn kaj brutojn ili ne povis prizorgi. Ili timis la superulon kaj ridindigis la pastron. Kion fari pri ili? Kion mi diris al ili de la katedro, ili ne komprenis. Kion mi volis instrui al ili, ili ne kredis. Kaj neniu kun kiu interkonsiliĝi, neniu, kiu povis helpi min konservi la kuraĝon!”
”Ekzistas homoj, kiuj eltenis,” Gösta diras. ”La favoro de Dio estis tiel granda super kelkaj, ke ili revenis de tia vivo ne kiel rompitaj homoj. Iliaj fortoj sufiĉis; ili eltenis la solecon, la malriĉon, la senesperecon. Ili faris la etan bonon, kiun ili 396
GÖSTA BERLING
eLIBRO
povis, kaj ne malesperis. Tiaj viroj ĉiam ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas. Mi volas saluti ilin kiel heroojn. Mi volas honori ilin dum mia tuta vivo. Mi ne estus elteninta.”
”Mi ne povis,” la pastro aldonas.
”La pastro tie norde pensas,” Gösta diras medite, ”ke li volas fariĝi riĉa homo, supermezure riĉa homo. Neniu malriĉulo povas kontraŭbatali la malbonon. Kaj jen li komencas kolekti.”
”Se li ne kolektus, li drinkus,” la maljunulo respondas, ”li vidas tiom da mizero.”
”Aŭ fariĝus inerta kaj maldiligenta kaj perdus ĉiun forton.
Estas danĝere veni tien por tiu, kiu ne naskiĝis tie.”
”Li devas malmoligi sin por kolekti. Unue li ŝajnigas tion, poste fariĝas kutimo.”
”Li devas esti malmola kaj al si mem kaj al aliaj,” Gösta daŭrigas. ”Estas malfacile kolekti. Li devas toleri malamon kaj malestimon, li devas frosti kaj malsati kaj sensentigi sian koron: ŝajnas ke li preskaŭ forgesis, kial li komencis ŝpari.”
La pastro de Broby nefirme rigardis lin. Li demandis sin, ĉu Gösta sidas tie kaj mokas lin. Sed Gösta estis nur fervoro kaj seriozo. Estis, kvazaŭ li parolus pri propra afero.
”Tiel okazis al mi,” la maljunulo diras nelaŭte.
”Sed Dio protektas lin,” Gösta daŭrigas. ”Li revekas ĉe li la pensojn de lia junaĝo, kiam li sufiĉe kolektis. Li donas signon al la pastro, kiam la popolo de Dio bezonas lin.”
”Sed se la pastro ne obeas la signon, Gösta Berling?”
”Li ne povas kontraŭstari ĝin,” Gösta diras kaj gaje ridetas.
”Logas lin tiel dolĉe la penso pri la varmaj dometoj, por kies konstruo li helpos la malriĉulojn.”
La pastro rigardas malsupren sur la etajn konstruaĵojn, 397
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiujn li starigis el la ŝtipetoj de la malhonora amaseto. Ju pli longe li parolas kun Gösta, des pli li konvinkiĝas, ke tiu pravas. Li ĉiam havis tiun penson iam fari bonon, kiam li estos kolektinta sufiĉe. Li alkroĉas sin al tio: kompreneble li havis tiun penson.
”Kial li do neniam konstruas la dometojn?” li ne firme demandas.
”Li hontas. Multaj povus kredi, ke li pro timo pro la homoj faras tion, kion li ĉiam intencis fari.”
”Li ne povas toleri esti devigata, tiel estas.”
”Li tamen povas helpi kaŝe. Multe da helpo estas bezonata nunjare. Li povas havigi iun, kiu disdonas liajn donacojn.
Mi komprenas la sencon de ĉio!” Gösta diras kaj liaj okuloj radias. ”Nunjare miloj ricevos sian panon de tiu, kiun ili kovras per malbenoj.”
”Tiel estos, Gösta.”
Ekstazo ekregis tiujn du, kiuj tiel malmulte povis plenumi la vivtaskon, kiun ili elektis. Ekregis ilin la deziro de ilia junulaĝo servi al Dio kaj homoj. Ili ĝuegis la bonfarojn, kiujn ili plenumos. Gösta estos la helpanto de la pastro.
”Nun ni unue havigos panon,” la pastro diras. ”Ni havigos instruistojn. Ni venigos termezuristojn, kiuj dividos la teron56.
Poste ni instruigos al la homoj kulturi la kampojn kaj flegi la brutojn.”
”Ni konstruos novan vojon kaj pretigos novajn kampojn.”
”Ni konstruos kluzojn ĉe la torentoj de Berg, tiel ke estos rekta vojo inter Löven kaj Venern.”
56 Dividi la teron — en pasinta tempo la terpecoj de la kamparanoj estis multaj kaj intermiksitaj. Temas tie ĉi pri novdivido, per kiu ĉiu ricevu unu solan grandan pecon.
398
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”La tuta riĉaĵo, kiu troviĝas en la arbaro, donos duoblan benon, kiam vojo estas malfermita al la maro.”
”Benoj pezos sur via kapo!” Gösta diras.
La pastro levas la rigardon. Ili legas en la okuloj unu de la alia la saman flamantan entuziasmon.
Sed en la sama momento la rigardoj de ambaŭ tiriĝas al la malhonora amaseto.
”Gösta,” la maljunulo diras,” por ĉio tio estus bezonata la forto de sana viro, sed mi estas mortanta. Vi vidas, kio mortigas min.”
”Forigu ĝin!”
”Kiel, Gösta Berling?”
Gösta iras tute apud lin kaj akre rigardas en liajn okulojn.
”Preĝu al Dio pri pluvo!” li diras. ”Vi predikos la venontan dimanĉon. Tiam preĝu al Dio pri pluvo!”
La maljuna pastro kliniĝas pro teruro.
”Se tio ĉi estas serioza, se vi ne estas tiu, kiu venigis la sekon al la lando, se vi volis servi al la Plejaltulo per via malmoleco, tiam preĝu al Dio pri pluvo! Tio estos la signo. Per tio ni ekscios, ĉu Dio volas, kion ni volas.”
Kiam Gösta malsuprenveturis sur la deklivoj de Broby, li miris pri si mem kaj pri la entuziasmo, kiu kaptis lin. Sed tio tamen povos fariĝi bela vivo. Jes, sed ne por li. Tie norde ili ne volis havi liajn servojn.
*
En la preĝejo de Broby la prediko ĝuste finiĝis kaj la kutimaj preĝoj estis diritaj. La helppastro ĝuste estis preta malsupreniri la ŝtuparon de la katedro. Sed li hezitis. Fine li ekgenuis tie supre kaj preĝis pri pluvo.
399
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li preĝis, kiel preĝas senespera homo, per malmultaj vortoj, sen vera penskunligo.
”Se estas mia peko, kiu kaŭzis vian koleron, punu nur min!
Se ekzistas kompato ĉe vi, Dio de kompato, lasu pluvon fali!
Forprenu de mi la malhonoron! Lasu pluvon fali pro mia pre-
ĝo. Lasu pluvon fali sur la kampon de la malriĉulo! Donu panon al via popolo!”
La tago estis varmega, regis neeltenebla sufokaĵo. La pa-roąnoj sidis kvazaŭ en duonkonscio, sed je tiuj balbutaj sonoj, je tiu raŭka malespero ĉiu vekiĝis.
”Se ankoraŭ troviĝas por mi vojo al releviĝo, donu pluvon …”
Li eksilentis. La pordoj staris malfermitaj. Jen forta ventpuŝo alkuris. ¯i venis laŭ la tero, kirliĝis al la preĝejo kaj enĵetis tien polvnubeton, plenan de ŝtipetoj kaj sektrunketoj. La pastro ne povis daŭrigi. ŝanceliĝe li malsupreniris de la katedro.
La homoj ektremis. ĉu tio estas respondo?
Sed la ventpuŝo estis nur la antaŭkuranto de la fulmotondro. ¯i alvenis kun nevidita rapido. Kiam la psalmo estis kantita kaj la pastro staris antaŭ la altaro, la fulmoj jam flamis, kaj la tondro ekkrakegis, englutante la sonon de lia voĉo. Kiam la orgenisto ekludis la eliran psalmon, la unuaj pluvgutoj jam tamburis sur la verdajn fenestrovitrojn, kaj ĉiuj homoj elkuris por rigardi la pluvon. Sed rigardado ne sufiĉis por ili: kelkaj ploris, aliaj ridis, dum ili lasis la torentan fulmotondran pluvon fali sur sin. Ho, kiel granda estis ilia mizero! Kiel ili estis malfeliĉaj! Sed Dio estas bona. Dio lasas pluvon fali. Kia
ĝojo, kia ĝojo!
La pastro de Broby estis la sola, kiu ne elvenis en la pluvon.
400
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li genuis ĉe la altaro kaj ne levis sin. La ĝojo estis tro forta por li. Li mortis pro ĝojo.
401
GÖSTA BERLING
eLIBRO
TRIDEKA ĉAPITRO
La patrino de la infano
La infano naskiĝis en kamparana domo oriente de Klarelven. La patrino de la infano venis tien kaj serĉis okupon iun tagon komence de junio. Iris malbone por ŝi, ŝi diris al la gemastroj, kaj poste ŝia patrino estis tiel kruda al ŝi, ke ŝi devis forkuri de la hejmo. ŝi nomis sin Elisabet Karlsdotter, sed ŝi ne volis diri, de kie ŝi estas, ĉar tiam ili eble dirus al ŝiaj gepatroj, ke ŝi estas tie, kaj se ili trovus ŝin, ili mortturmentus ŝin, tion ŝi sciis. ŝi ne postulis salajron, nur manĝaĵon kaj tegmenton super la kapo. ŝi povis labori: teksi aŭ ŝpini aŭ prizorgi la bovinojn, kion ili volas. Se ili dezirus tion, ŝi ankaŭ povus pagi por si.
ŝi estis sufiĉe ruza por veni al la domo nudpieda, kun la ŝuoj sub la brako, ŝi havis krudajn manojn, ŝi parolis la lingvon de la regiono, kaj ŝi portis la vestojn de kampara virino.
Oni kredis ŝin.
La mastro opiniis, ke ŝi ŝajnas malforta, kaj ne multe atendis de ŝia laborkapablo. Sed ie la kompatindulino ja devas esti. Kaj tial oni lasis ŝin resti.
Estis io ĉe ŝi, kio igis ĉiujn en la bieno esti afablaj al ŝi. ŝi venis al bona loko. La homoj estis seriozaj kaj silentemaj. La mastrino ŝatis ŝin, de kiam ŝi eltrovis, ke ŝi scias teksi dreli-kon. Ili pruntis drelikteksilon en la pastrodomo, kaj la patrino de la infano sidis ĉe la teksilo la tutan someron.
Neniu ekhavis la penson, ke ŝi bezonas ripozon. ŝi devis 402
GÖSTA BERLING
eLIBRO
labori kiel kamparanino la tutan tempon. ŝi mem ankaŭ plej ŝatis labori. ŝi ne plu estis malfeliĉa. La vivo inter la kamparanoj plaĉis al ŝi, kvankam ŝi devis malhavi ĉiujn komforta-
ĵojn, al kiuj ŝi kutimiĝis. Sed tie oni traktis ĉion simple kaj trankvile. La pensoj de ĉiuj turniĝis ĉirkaŭ la laboro, kaj la tagoj pasis tiel egalaj kaj unutonaj, ke oni eraris pri ili kaj kredis, ke oni estas meze en la semajno, kiam venis la dimanĉo.
Iun tagon en la fino de aŭgusto estis urĝo pri la avenrikol-to, kaj la patrino de la infano iris sur la kampon por ligi gar-bojn. Tiam ŝi trolacigis sin, kaj la inflano naskiĝis, sed tro frue.
ŝi atendis ĝin en oktobro.
Jen la mastrino staris en la grandĉambro kun la infano por varmigi ĝin ĉe la fajro, ĉar la kompatindulo frostis en la aŭ-
gusta varmo. La patrino de la infano kuŝis en la malantaŭa ĉambreto kaj aŭskultis tion, kion oni diris pri la etulo. ŝi povis imagi, kiel servistoj kaj servistinoj alpaŝis por rigardi lin.
”Kia eta kompatindulo!” ili ĉiam diris, kaj poste ĉiam kaj senescepte sonis:
”Kompatinda estas vi, kiu ne havas patron!”
Ili ne plendis pri la kriado de la infano. Iel ili estis konvinkitaj, ke infanoj devas krii, kaj, se oni konsideras ĉion, la infano estas bona laŭ sia aĝo. ŝajnis, ke ĉio estus bona, se ĝi nur havus patron.
La patrino kuŝis aŭskultante kaj meditante. Subite la afero ŝajnis al ŝi nekredeble grava. Kiel li povos trapasi la vivon, la kompatindulo?
ŝi faris siajn planojn antaŭe. ŝi restos en la kamparana do-mo la unuan jaron. Poste ŝi luos ĉambreton kaj akiros sian panon ĉe la teksilo. ŝi intencis mem perlabori sufiĉe por nutri kaj vesti la infanon. ŝia edzo ja povos plu kredi, ke ŝi estas 403
GÖSTA BERLING
eLIBRO
neinda por li. ŝi pensis, ke la infano eble fariĝos pli bona homo, se ŝi sola edukos lin, ol se stulta kaj fieraĉa patro gvidos lin.
Sed nun, kiam la infano naskiĝis, ŝi ne povis rigardi la aferon tiel. Nun ŝajnis al ŝi, ke ŝi estis egoisma. ”La infano devas havi patron,” ŝi diris al si mem.
Se la etulo ne estus tiel mizera kompatindulo, se li povus manĝi kaj dormi kiel aliaj infanoj, se la kapo ne kliniĝus sen-
ĉese al unu ŝultro, kaj se li ne estus tiel proksima al morto, kiam venis la krampfatakoj, tiam la demando ne estus tiel nemezureble grava.
Ne estis tre facile decidiĝi, kaj ŝi devis tuj fari decidon. La infano havis tri tagojn, kaj la kamparanoj en Vermlando malofte prokrastas pli longe por konduki siajn infanojn al la bapto.
Sub kiu nomo la etulo jen estos enskribata en la preĝejan libron, kaj kion la pastro volos ekscii pri la patrino de la infano? Certe estus maljusto al la infano enskribi ĝin kiel sen-patran. Jen se tiu infano fariĝus malforta kaj malsaneca viro, kiel ŝi tiam povus respondi pri tio, ke ŝi forprenis de ĝi la avantaĝon de deveno kaj riĉo?
La patrino de la infano ja rimarkis, ke ordinare estas ĝojo kaj tumulto, kiam infano venas en la mondon. Nun ŝajnis al ŝi, ke la vivo devas esti peza por la etulo, kiun ĉiuj kompatas.
ŝi volis vidi lin dormi sur silko kaj puntoj, kiel decas por filo de grafo. ŝi volis vidi lin ĉirkaŭita de ĝojo kaj fiereco.
La patrino de la infano komencis opinii, ke ŝi agas tro maljuste al ĝia patro. ĉu ŝi havas rajton teni ĝin por si sola? Ne povas esti tiel. Tian altvaloran aĵeton, kies valoron homa 404
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kompreno ne povas pritaksi, ĉu ŝi povas preni ĝin nur por si?
Tio certe ne estus justa ago.
Sed ŝi ne emis reiri al sia edzo. ŝi timis, ke tio estus ŝia morto. Sed la etulo estis en pli granda danĝero ol ŝi. Li povus morti ĉiumomente, kaj li ne estis baptita.
Tio, kio forpelis ŝin de la hejmo, la granda peko, kiu loĝis en ŝia koro, estis for. Tute certe ŝi nun havis amon por neniu krom la etulo. Ne estis tro peza devo provi havigi al li lian
ĝustan lokon en la vivo.
La patrino de la infano vokigis la mastron kaj la mastrinon kaj diris al ili ĉion. La viro veturis al Borg por diri al grafo Dohna, ke lia grafino vivas, kaj ke infano naskiĝis.
La kamparano venis hejmen malfrue en la vespero. Li ne renkontis la grafon, ĉar tiu forvojaĝis, sed li iris al la helppastro en Svartsjö kaj parolis kun li pri la afero.
Jen la grafino eksciis, ke oni deklaris ŝian edzinecon neva-lida, kaj ke ŝi ne plu havas edzon.
La helppastro skribis afablan leteron al ŝi kaj proponis al ŝi hejmon en sia propra domo.
Ankaŭ oni sendis al ŝi leteron, kiu verŝajne venis al Borg kelkajn tagojn post ŝia forkuro, kaj kiu estis de ŝia patro al grafo Henrik. Kredeble ĝuste tiu letero, en kiu la maljunulo petis la grafon rapidigi la leĝigon, montris al la grafo la plej facilan manieron liberiĝi de sia edzino.
Oni povas kompreni, ke kolero pli ol malĝojo ekregis la patrinon de la infano, kiam ŝi aŭdis la rakonton de la kamparano.
La tutan nokton la dormo ne venis al ŝia lito. ”La infano devas havi patron,” ŝi ree kaj ree pensis.
405
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La postan matenon la kamparano devis por ŝi veturi al Ekeby por venigi Göstan Berling.
Gösta faris al la silentema viro multajn demandojn sed eksciis nenion. Jes, la grafino estis en lia domo la tutan someron. ŝi estis sana kaj laboris. Nun infano naskiĝis. La infano estas malforta, sed la patrino baldaŭ ree estos sana.
Gösta demandis, ĉu la grafino scias, ke la geedzeco estas nuligita.
Jes ŝi scias tion nun. ŝi eksciis tion hieraŭ.
Kaj dum la tuta veturo Gösta havis jen febron, jen frosto-tremojn.
Kion ŝi volas de li? Kial ŝi venigas lin?
Li pensis pri la somera vivo ĉe la bordo de Löven.
Per ŝerco kaj ludo kaj plezurveturoj ili pasigis la tagojn, kaj dume ŝi laboris kaj suferis.
Neniam li imagis eblecon revidi ŝin. Ho, se li nur estus povinta esperi! Tiam li estus iranta al ŝi kiel pli bona homo. Al kio li nun povis rerigardi krom al la ordinaraj frenezaĵoj?
ĉirkaŭ la oka vespere li alvenis kaj tuj estis kondukata al la patrino de la infano. Estis krepuske en la ĉambro. Li povis apenaŭ vidi ŝin, kie ŝi kuŝis. La mastrino kaj la mastro ankaŭ envenis.
Jen oni devas scii, ke ŝi, kies blanka vizaĝo lumis al li el la krepusko, ankoraŭ estis la plej alta kaj pura, kion li sciis, la plej bela animo, kiu vestis sin per tera polvo. Kiam li nun ree sentis la benon de ŝia ĉeesto, li volus ekgenui por danki ŝin pro tio, ke ŝi denove aperas al li, sed emocio tiel superregis lin, ke li povis nenion diri aŭ fari.
”Kara grafino Elisabet!” li nur elkriis.
”Bonan vesperon, Gösta!”
406
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi etendis al li sian manon, kiu ŝajne ree fariĝis mola kaj diafana. ŝi kuŝis silenta, dum li batalis kontraŭ sia emocio.
La patrino de la infano ne estis skuata de forte ekŝtormantaj sentoj, kiam ŝi vidis Göstan. Nur tio mirigis ŝin, ke li ŝaj-ne plej atentas pri ŝi, kvankam li ja devas kompreni, ke nun temas nur pri la infano.
”Gösta,” ŝi diris milde, ”vi nun devas helpi min, kiel vi iam promesis. Vi scias, ke mia edzo forlasis min, tiel ke mia infano ne havas patron.”
”Jes, grafino, sed tio ja devas esti ŝanĝebla. Nun, kiam naskiĝis infano, oni certe povas devigi la grafon leĝigi la edze-con. Estu certa, ke mi helpos vin.”
La grafino ridetis. ”ĉu vi kredas, ke mi volas altrudi min al grafo Dohna?”
La sango kuris en la kapon de Gösta. Kion ŝi do deziras?
Kion ŝi postulas de li?
”Venu tien ĉi, Gösta!” ŝi diris kaj ree etendis la manon.” Vi ne koleru al mi pro tio, kion mi nun diros, sed mi pensis, ke vi, kiu estas, kiu estas …”
”Eksigita pastro, drinkegulo, kavaliro, la murdinto de Ebba Dohna, mi scias la tutan meritliston ,…”
”ĉu vi jam koleras, Gösta?”
”Mi plej ŝatus, ke vi ne dirus ion plu.”
Sed la patrino de la infano daŭrigis:
”Estas multaj, Gösta, kiuj volis edziniĝi kun vi pro amo, sed pri mi ne estas tiel. Se mi amus vin, mi ne kuraĝus paroli tiel, kiel mi nun parolas. Por mi mem mi ne volus peti pri io tia, Gösta, sed vidu, pro la infano mi povas fari tion. Certe vi jam komprenas, pri kio mi intencas peti vin. Certe estas granda malhonoro por vi, ĉar mi estas senedza virino, kiu havas in-407
GÖSTA BERLING
eLIBRO
fanon. Mi ne pensis pri tio, ke vi volas fari tion, ĉar vi estas pli malbona ol aliaj, sed jes! mi pensis ankaŭ pri tio. Sed plej multe mi pensis pri tio, ke vi eble volas fari tion, ĉar vi estas bona, Gösta, ĉar vi estas heroo kaj povas oferi vin. Sed eble mi tro multe postulas. Eble io tia ne estas ebla por viro. Se vi tro malestimas min, se estas tro abomene por vi esti nomata patro de infano de iu alia, jen nur diru tion! Mi ne koleros. Mi ja komprenas, ke mi postulas tro multe, sed la infano estas tiel malsana, Gösta. Estas tiel kruele, ke je ĝia bapto oni ne povos diri la nomon de la edzo de ĝia patrino.”
Li, kiu aŭskultis ŝin, spertis la saman senton, kiel en tiu printempa tago, kiam li devis surbordigi ŝin kaj lasi ŝin al sia sorto. Nun li devas helpi al ŝi detrui ŝian estontecon, ŝian tutan estontecon. Li, kiu amas ŝin, devas fari tion.
”Mi faros ĉion, kion vi volas,” li diris.
La postan tagon li parolis kun la ĉefparoęstro en Bro, ĉar Bro estas ĉefparo˛o de Svartsjö, kaj tie oni devas sciigi pri edziĝo.
Lia rakonto tuŝis la bonan, maljunan ĉefparoęstron, kaj li promesis zorgi pri fianĉindonanto57 kaj similaj aferoj.
”Jen,” li diris, ”vi devas helpi ŝin, Gösta, tion vi devas. Alie ŝi povus freneziĝi. ŝi kredas, ke ŝi domaĝis al la infano per tio, ke ŝi forprenis ĝian pozicion en la vivo. Tiu virino havas treege senteman konsciencon.”
”Sed mi scias, ke mi malfeliĉigos ŝin,” Gösta diris.
”Tion vi tute ne rajtas fari, Gösta. Nun vi devas fariĝi racia viro, kiam vi devos zorgi pri edzino kaj infano.”
ĉiuokaze la paroęstro volas iri al Svartsjö por paroli kun 57 Fianĉindonanto — laŭ malnova juro reprezentanto de la familio de la fianĉino, kun kiu oni interkonsentis pri geedziĝo.
408
GÖSTA BERLING
eLIBRO
la helppastro kaj la leĝisto. ĉio finiĝis tiel, ke la postan dimanĉon, la unuan de septembro, estis anoncata en Svartsjö geedziĝo de Gösta Berling kaj Elisabet von Thurn.
Poste oni plej singarde kondukis la patrinon de la infano al Ekeby, kaj tie oni baptis la infanon.
La ĉefparoęstro tiam parolis kun ŝi kaj diris, ke ŝi ankoraŭ povas nuligi sian decidon edziniĝi kun tia viro, kia Gösta Berling. ŝi ja unue devus skribi al sia patro.
”Mi ne povas penti,” ŝi diris. ”Imagu, se mia infano mortus antaŭ ol ricevi patron!”
Kiam la tria anoncotago venis, la patrino de la infano jam plurajn tagojn estis sana kaj surpiede. Posttagmeze la ĉefparoęstro venis al Ekeby kaj edzinigis ŝin al Gösta Berling.
Sed neniu pensis pri tio, ke tio estas edziĝofesto. Gastoj ne estis invititaj. Oni nur havigis patron al la infano, nenion pli.
La patrino de la infano radiis en kvieta ĝojo, kvazaŭ ŝi atingis grandan celon en la vivo. La fianĉo estis ĉagrenita. Li pensis pri tio, ke ŝi detruas sian estontecon per edziniĝo kun li.
Li kun teruro rimarkis, kiel li verdire apenaŭ ekzistas por ŝi.
ĉiuj ŝiaj pensoj estis ĉe la infano.
Kelkajn tagojn poste la patro kaj la patrino funebris. La infano mortis dum krampfatako.
Al multaj ŝajnis, ke la patrino de la infano ne malĝojis tiel forte kaj profunde, kiel oni atendis. Estis brilo de triumfo sur ŝi. Estis, kvazaŭ ŝi jubilis pro tio, ke ŝi povis detrui sian tutan estontecon por la infano. Kiam la etulo venos al la anĝeloj, li tamen memoros, ke li sur la tero havis patrinon, kiu amis lin.
*
409
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉio tio okazis silente kaj nerimarkite. Kiam la edziĝo de Gösta Berling kun Elisabet von Thurn anonciĝis en Svartsjö, plej multaj eĉ ne sciis kiu estas la fianĉino. La pastroj kaj la superuloj, kiuj ja sciis pri la afero, parolis malmulte pri ĝi. Estis, kvazaŭ ili timus, ke iu, kiu perdis fidon al la potenco de la konscienco, malbone interpretus la agon de la juna virino. Ili tre, tre timis, ke iu venos kaj diros: ”Jen, tamen estis tiel, ke ŝi ne povis venki sian amon al Gösta. Jen ŝi edziniĝis kun li sub belŝajna preteksto.” Ho, la maljunaj ankoraŭ tiel protektis la junan virinon. Neniam ili povis toleri, ke oni diras ion malbonan pri ŝi. Ili apenaŭ volis konfesi, ke ŝi pekis. Ili ne volis vidi, ke ia kulpo makulas tiun animon, kiu tiel timis la malbonon.
Alia grava afero okazis ĝuste tiam, kiu ankaŭ kaŭzis, ke oni malmulte parolis pri la edziĝo de Gösta.
Okazis, ke akcidento trafis majoron Samzelius. Li fariĝis pli kaj pli stranga kaj homevitema. Li plej ofte kunestis kun bestoj kaj kolektis tutan areton da bestoj en Sjö.
Li ankaŭ estis danĝera, ĉar li ĉiam portis sian ŝargitan pafilon kaj fojon post fojo malŝargis ĝin sen tro atenti, kien li celas. Iun tagon mordis lin malsovaĝa urso, kiun li nevole pafvundis. La vundita besto atakis lin, kiam li staris tuj ekster la krado, kaj sukcesis fortege mordi lian brakon. Poste la besto trabreĉis kaj kuris al la arbaro.
La majoro devis resti en la lito kaj mortis pro tiu vundo, sed nur tuj antaŭ kristnasko. Se la majorino estus sciinta, ke li estas malsana, ŝi estus povinta repreni la potencon super Ekeby. Sed la kavaliroj sciis ja, ke ŝi ne revenos, antaŭ ol ilia jaro finiĝos.
410
GÖSTA BERLING
eLIBRO
TRIDEKUNUA ĉAPITRO
Amor vincit omnia
Sub la galeria ŝtuparo en la preĝejo de Svartsjö troviĝas rubĉambro, plena de eluzitaj fosiloj de la tombfosistoj, de disrompitaj preĝejbenkoj, de forĵetitaj ladŝildetoj kaj alia rubo.
Tie interne, kie la polvo kuŝas dika kaj kvazaŭ kaŝas ĝin de ĉiu homa okulo, staras kesto, inkrustita per perlamoto en la plej riĉa mozaiko. Se oni forskrapas de ĝi la polvon, ĝi ŝajnas lumi kaj brileti kiel rokmuro en fabelo. La kesto estas ŝlosita, kaj la ŝlosilo troviĝas sub bona gardo; uzi ĝin oni ne rajtas.
Neniu mortulo rajtas ĵeti rigardon en la keston. Neniu scias, kio estas en ĝi. Nur kiam la deknaŭa jarcento atingos sian finon, oni rajtos meti la ŝlosilon en la seruron, levi la kovrilon, kaj homoj povos rigardi la trezorojn, kiujn ĝi gardis.
Tiel decidis tiu, kiu posedis la keston.
Sur la latuna ladeto de la kovrilo estas surskribo: ”Labor vincit omnia58”. Sed alia surskribo pli konvenus al ĝi. ”Amor vincit omnia” devus esti skribite tie. Ankaŭ la malnova kesto en la rubĉambro sub la galeria ŝtuparo estas atesto pri la potenco de la amo.
Ho, Eroso, ĉionreganta dio!
Vi, ho amo, estas verdire eterna. Malnovaj estas la homoj sur la tero, sed vi akompanis ilin tra la tempoj.
58 Amor vincit omnia — lat.: la amo venkas ĉion. — Labor vincit omnia: laboro venkas ĉion.
411
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kie estas la dioj de la oriento, la fortaj herooj, kiuj portis la fulmon kiel armilon, tiuj, kiuj sur la bordoj de la sanktaj riveroj akceptis oferojn el mielo kaj lakto? Mortintaj ili estas.
Mortis Bel, la forta militisto, kaj Thot, la akcipitrokapa batalulo. Mortis la brilaj, kiuj ripozis sur la nubkuŝejoj de Olimpo, same la grandfaruloj, kiuj loĝis en la murĉirkaŭita Valhalo.
Mortis ĉiuj dioj de la antikvanoj krom Eroso, Eroso, la ĉionreganto.
Lia kreaĵo estas ĉio, kion vi vidas. Li konservas la genera-ciojn. Rimarku lin ĉie! Kie vi povas iri, kie vi ne trovas la spu-ron de la piedo de la nudulo? Kion via orelo perceptis, en kio la susuro de liaj flugiloj ne estis la gvidtono? Li loĝas en la koroj de la homoj, kaj en la dormetanta semo. Rimarku kun timeto de admiro lian ĉeeston en la senvivaj aĵoj!
Kio ekzistas, kio ne sopiras kaj estas logata? Kio ekzistas, kio povas eviti lian potencon? Falos ĉiuj dioj de la venĝo, ĉiuj potencoj de forto kaj perforto. Vi, ho amo, estas la verdire eterna.
*
La maljuna onklo Eberhard sidas ĉe sia skribpupitro, rava meblo kun cent kestoj, kun marmora tabulo kaj garnaĵoj el malheliĝinta latuno. Li laboras fervore kaj diligente, sola tie supre en la kavalira domo.
Ho, Eberhard, kial vi ne vagas en la naturo dum la lastaj tagoj de la malaperanta somero kiel la aliaj kavaliroj! Neniu, tion vi scias, senpune adoras la diinon de saĝo. Klinita estas via dorso je sesdek kaj kelkaj jaroj, la hararo, kiu kovras vian verton, ne estas via propra, la sulkoj interpremiĝas sur via frunto, kiu volbas sin super enprofundiĝintaj okulkavoj, kaj 412
GÖSTA BERLING
eLIBRO
la detruo de la maljunaĝo desegniĝas en la mil faldetoj ĉirkaŭ via malplena buŝo.
Ho, Eberhard, kial vi ne vagas en la naturo? La morto nur des pli rapide disigos vin de via skribpupitro, ĉar vi ne lasis la vivon forlogi vin de tie.
Onklo Eberhard faras dikan inkstrekon sub sia lasta linio.
El la sennombraj kestoj de la pupitro li elprenas flaviĝintajn, plenskribitajn folipakojn, ĉiujn diversajn partojn de lia granda verko, tiu verko, kiu portos la nomon de Eberhard Berggren tra la tempoj. Sed ĝuste kiam li metis pakon sur pakon kaj rigardas ilin en silenta raviĝo, la pordo malfermiĝas, kaj la juna grafino envenas.
Jen ŝi estas, la juna estrino de la maljunaj sinjoroj! ŝi, kiun ili pli servas kaj adoras, ol la geavoj servas kaj adoras la unuan nepon. Jen estas ŝi, kiun ili trovis en malriĉo kaj malsano, kaj al kiu ili nun donacis la tutan bruaĵon de la mondo, kiel la reĝo en la fabelo faris al la malriĉa belulino, kiun li trovis en la arbaro. Por ŝi kornoj kaj violonoj nun sonas en Ekeby. Por ŝi ĉio moviĝas, spiras kaj laboras en la granda bieno.
Nun ŝi estas sana, kvankam ankoraŭ tre malforta. La soleco en la granda domo fariĝas longa por ŝi, kaj ĉar ŝi scias, ke la kavaliroj estas for, ŝi volas vidi, kiel aspektas en la kavalirdomo tiu fama ĉambro.
Jen ŝi do kviete envenas kaj rigardas la stukitajn murojn kaj la flavkvadratajn litkurtenojn, sed ŝi ĝeniĝas, kiam ŝi rimarkas, ke la ĉambro ne estas senhoma.
Onklo Eberhard solene iras al ŝi kaj kondukas ŝin al la granda amaso de skribita papero.
”Jen, grafino!” li diras. ”Nun mia laboro estas preta. Nun 413
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tio, kion mi skribis, iros en la mondon. Nun grandaj aferoj okazos.”
”Kio okazos, onklo Eberhard?”
”Ho, grafino, ĝi alflugos kiel fulmo, fulmo kiu lumigas kaj mortigas. De kiam Moseo eltiris lin el la fulmotondraj nuboj de Sinaj kaj metis lin sur la fermoplaton en la plejinterno de la migrotemplo, de tiam li sidis sekura, la maljuna Jehova, sed jen la homoj ekvidos, kio li estas: imagaĵo, neniaĵo, vaporaĵo, la mortnaskita feto de nia propra cerbo. Li malaltiĝos al nenio,” la maljunulo diris kaj metis sian sulketan manon sur la amason de folipakoj. ”Tie ĉi estas skribite, kaj kiam la homoj legos tion, ili devos kredi. Ili eksaltos kaj vidos sian propran stulton, ili uzos la krucojn kiel brullignon, la preĝejojn kiel grenejojn, kaj la pastroj plugos la teron.”
”Ho, onklo Eberhard,” la grafino diras kun eta tremo. ”ĉu vi estas tiel terura homo? ĉu tie estas skribitaj tiel teruraj aferoj?”
”Teruraj!” la maljunulo ripetas. ”Estas ja la vero. Sed ni similas knabetojn, kiuj kaŝas siajn vizaĝojn en la jupfaldoj de virino, tuj kiam ili renkontas fremdulon. Ni kutimiĝis kaŝi nin de la vero, la eterne fremda. Sed nun ĝi venos kaj loĝos inter ni, nun ĝi estos konata de ĉiuj.”
”De ĉiuj?”
”Ne nur de la filozofoj, sed de ĉiuj, vi komprenas, grafino, de ĉiuj.”
”Kaj Jehova mortos?”
”Li kaj ĉiuj anĝeloj, ĉiuj sanktuloj, ĉiuj diabloj, ĉiuj mensogoj.”
”Kiu tiam regos la mondon?”
”ĉu vi kredas, ke iu regis ĝin antaŭe? ĉu vi kredas al tiu 414
GÖSTA BERLING
eLIBRO
providenco, kiu atentis pri paseroj kaj kapharoj? Neniu regis
ĝin, neniu regos ĝin.”
”Sed ni, ni homoj, kio tiam fariĝos el ni?”
”La samo, kio ni estis — polvo. Kiu finbrulis, ne povas bruli plu, li mortis. Ligno ni estas, kiun ĉirkaŭflagras la flamoj de la vivo. La fajrero de vivo flugas de unu al alia. Oni estas bru-ligata, flamas kaj estingiĝas. Tio estas la vivo.”
”Ho, onklo Eberhard, ĉu do ne ekzistas spirita vivo?”
”Neniu.”
”Nenio trans la tombo?”
”Nenio.”
”Neniu bono, neniu malbono, neniu celo, neniu espero?”
”Neniu.”
La juna virino pasas al la fenestro. ŝi elrigardas sur la flaviĝintajn foliojn de la aŭtuno, sur daliojn kaj asterojn, kiuj kun pezaj kapoj pendas sur tigoj rompitaj de la aŭtuna vento. ŝi vidas la nigrajn ondojn de Löven, la malhelan ŝtorm-
ĉielon de la aŭtuno, kaj por tempeto ŝi transdonas sin al ne-ado.
”Onklo Eberhard,” ŝi diras, ”kiel la mondo estas griza kaj malbela, kiel ĉio estas senutila! Mi volas ekkuŝi por morti.”
Sed tiam ŝi aŭdas kvazaŭ ĝemon en sia animo. La grandaj fortoj de la vivo kaj la bolantaj sentoj laŭte krias pri la feliĉo de vivado.
”ĉu do ekzistas nenio,” ŝi diras, ”kio povas doni belon al la vivo, post kiam vi forprenis de mi Dion kaj senmortecon?”
”La laboro,” la maljunulo respondas.
Sed ŝi ree elrigardas kaj sento de malsato al tiu mizera saĝo ŝtelkaptas ŝin. La neeltrovebla levas sin antaŭ ŝi, ŝi sentas, ke la spirito loĝas en ĉio, ŝi sentas la potencon, kiu kuŝas kate-415
GÖSTA BERLING
eLIBRO
nita en ŝajne senviva materio, sed kiu povas disvolvi milas-pekte nuanciĝantan vivon. Kun svenanta penso ŝi serĉas nomon por la ĉeesto de la spirito de Dio en la naturo.
”Ho, onklo Eberhard,” ŝi diras, ”kio estas la laboro? ĉu estas dio? ĉu ĝi per si mem posedas celon? Diru ion alian!”
”Mi scias nenion alian,” la maljunulo respondas. Jen ŝi ektrovis la nomon, kiun ŝi serĉis, mizeran, ofte makulitan nomon.
”Onklo Eberhard, kial vi ne mencias la amon?”
Tiam rideto glitas ĉirkaŭ la malplena buŝo, kie la mil sulketoj kruciĝas.
”Tie ĉi,” la filozofo diras kaj per pugnita mano frapas sur la pezan pakon, ”tie ĉi ĉiuj dioj estas murdataj, kaj mi ne forgesis Eroson. Kio estas la amo krom sopiro de la karno? Kial
ĝi staras pli alte ol aliaj postuloj de la korpo? Diigu la malsaton! Diigu la lacon! Ili estas same indaj. Finiĝu la malsaĝaĵoj!
La vero vivu!”
Tiam la juna grafino klinas sian kapon. Ne estas tiel, tio ne estas vera, sed ŝi ne povas disputi.
”Viaj vortoj vundis mian animon,” ŝi diras, ”sed ankoraŭ mi ne kredas vin. La diojn de venĝo kaj perforto vi povos mortigi, ne pli.”
Sed la maljunulo prenas ŝian manon, metas ĝin sur la libron kaj respondas en la fanatikeco de malkredo.
”Leginte tion ĉi vi devos kredi.”
”Do ĝi neniam venu antaŭ miajn okulojn!” ŝi diras. ”ĉar se mi kredos tion, mi ne povos vivi.”
Kaj en profunda ĉagreno ŝi foriras de la filozofo.
Sed kiam ŝi foriris, li longe sidas cerbumante.
Tiuj malnovaj folipakoj, plenigitaj per blasfema skribo, 416
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ankoraŭ ne estas ekzamenitaj de la mondo. La nomo de onklo Eberhard ankoraŭ ne atingis la altojn de la famo.
Lia granda verko kuŝas kaŝita en kesto en la rubĉambro sub la galeria ŝtuparo en la preĝejo de Svartsjö. Nur je la fino de la jarcento ĝi vidos la taglumon.
Sed kial li faris tion? ĉu li timis, ke li ne pruvis sian aser-ton? ĉu li timis persekuton? Malmulte vi konas onklon Eberhard.
Jen komprenu: la veron li amis, ne propran gloron. Tial li oferis la lastan, ne la unuan, por ke patre amata infano povu morti en la kredo al tio, kion ŝi amis.
Ho, amo, vi estas la verdire eterna!
417
GÖSTA BERLING
eLIBRO
TRIDEKDUA ĉAPITRO
La knabino el Nygård
Neniu konas la lokon sub la monto, kie la piceoj kreskas plej dense kaj dikaj tavoloj da musko kovras la teron.
Kiel iu povus koni ĝin? Piedo de homo neniam surpaŝis ĝin, lango de homo neniam donis nomon al ĝi. Neniu vojeto kondukas al la kaŝita loko. Rokoj turiĝas ĉirkaŭ ĝi, piedkaptantaj juniperoj gardas ĝin, ventfaligitaj arboj ĉirkaŭbaras ĝin, la paŝtisto ne trovas ĝin, la lupo malŝatas ĝin. Estas la plej soleca loko de la arbaro, kaj jen miloj da homoj serĉas ĝin.
Kia senfina procesio de serĉantoj! Ili plenigus la preĝejon de Bro, ne nur tiun de Bro, sed tiujn de Lövvik kaj Svartsjö.
Ho, kia senfina procesio de serĉantoj!
Infanoj de superuloj, kiuj ne rajtas akompani la irantaron, staras ĉe la vojrando aŭ pendas sur la barilpordoj, kie la granda irantaro pretermarŝis. La etuloj ne kredis, ke tiu ĉi mondo havas lokon por tiom da homoj, tia senfina aro. Kiam ili estos grandaj, ili memoros tiun longan, ondantan fluon de homoj. Iliaj okuloj pleniĝos per larmoj je la nura memoro pri ilia mirego, kiam ili vidis tiun senfinan procesion iri an taŭen sur vojoj, kie ordinare dum tutaj tagoj estis videblaj nur kelkaj unuopaj irantoj, kelkaj almozulaj grupoj aŭ la ĉaro de iu kamparano.
ĉiuj, kiuj loĝas ĉe la vojo, eksaltas kaj demandas: ”ĉu malfeliĉo trafis la landon? ĉu la malamiko atakas nin? Kien vi iras, irantoj? Kien?”
418
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Ni serĉas,” ili respondas. ”Ni serĉis dum du tagoj. Ni ser-
ĉos ankaŭ hodiaŭ, poste ni ne eltenos plu. Ni traserĉos la arbaron de Björne kaj la pinkovritajn altaĵojn okcidente de Ekeby.”
La irantoj unue ekmarŝis de Nygård, malriĉa regiono inter la orientaj montoj. La bela knabino kun la peza, nigra hararo kaj la ruĝaj vangoj estas malaperinta dum ok tagoj. La balailknabino, kiun Gösta Berling volis preni kiel fianĉinon, erariris en la grandaj arbaroj. Dum ok tagoj neniu vidis ŝin.
Jen la homoj el Nygård ekiris por traserĉi la arbaron. Kaj ĉiu homo, kiun ili renkontis, kuniris por serĉi. El ĉiu dometo venis homoj por aliĝi al la irantaro.
Ofte okazas, ke iu novveninto demandas:
”Viroj el Nygård, kio kaŭzis tion ĉi? Kial vi permesas al la bela knabino iri sola sur fremdaj vojetoj? La arbaro estas profunda, kaj Dio prenis ŝian prudenton.”
”Neniu ĝenas ŝin,” ili tiam respondas, ”ŝi ĝenas neniun. ŝi iras sekura kiel infano. Kiu iras pli sekura ol tiu, kiun Dio devas mem gardi? Antaŭe ŝi ĉiam revenis.”
Tiel la serĉantaro iris tra la orientaj arbaroj, kiuj disigas Nygård de la ebeno. Nun en la tria tago ĝi preteriras la pre-
ĝejon de Bro supren al la arbaroj okcidente de Ekeby.
Sed kie la serĉantaro preteriras, muĝas ŝtormo de miro.
ĉiam viro el la aro devas halti por respondi al demandoj.
”Kion vi volas? Kion vi serĉas?”
”Ni serĉas la bluokulan, malhelharan knabinon. ŝi ekkuŝis en la arbaro por morti. ŝi estis for dum ok tagoj.”
”Kial ŝi ekkuŝis en la arbaro por morti? ĉu ŝi estis malsata? ĉu ŝi estis malfeliĉa?”
”Mizeron ŝi ne suferis, sed la malfeliĉo trafis ŝin lastprin-419
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tempe. ŝi vidis la frenezan pastron, Göstan Berling, kaj amis lin dum multaj jaroj. ŝi ne komprenis pli bone. Dio prenis ŝian prudenton.”
”Vere Dio forprenis de ŝi la prudenton, viroj el Nygård.”
”Lastprintempe venis la malfeliĉo. Antaŭe li neniam rigardis al ŝi. Tiam li diris al ŝi, ke ŝi estos lia fianĉino. Estis nur ŝerce, li ree lasis ŝin foriri, sed ŝi ne povis konsoliĝi. ŝi ĉiam revenis al Ekeby. ŝi sekvis liajn spurojn, kie ajn li iris. Li te-diĝis pro ŝi. Kiam ŝi lastfoje estis tie, ili igis siajn hundojn ataki ŝin. De tiam neniu vidis ŝin.”
ĉiu kuniru, ĉiu kuniru! Temas pri vivo de homo. Iu homo ekkuŝis en la arbaro por morti. Eble ŝi jam mortis? Ankaŭ povas esti, ke ŝi ankoraŭ erariras tie sen trovi la lastan vojon?
La arbaro estas granda, kaj ŝia prudento estas ĉe Dio.
Akompanu la serĉantaron, akompanu ĝin! Lasu la avenon pendi sur la palisoj, ĝis la maldika kerno falas el la grenkvas-to, lasu la terpomojn putri en la tero, liberigu la ĉevalojn, por ke ili ne mortsoifu en la stalo, lasu la pordon de la bovinstalo malfermita, por ke la bovinoj povu iri sub tegmenton en la nokto, lasu la infanojn kuniri, ĉar la infanoj apartenas al Dio!
Dio estas kun la etuloj, li gvidas iliajn paŝojn. Ili helpos, kiam vira saĝo estos trompata.
Venu ĉiuj, viroj kaj virinoj kaj infanoj! Kiu kuraĝas resti hejme? Kiu scias, ĉu Dio ne intencas utiligi ĝuste lin? Venu ĉiuj, kiuj bezonas kompaton, por ke via animo iam ne vagu senhelpe tra selraj lokoj, serĉante ripozon sed ne trovante!
Venu! Dio prenis ŝian prudenton, kaj la arbaro estas granda.
Kiu konas vojon al la loko, kie la piceoj staras plej dense kaj la musko kuŝas plej mole? ĉu estas io malhela tie tuj sub la 420
GÖSTA BERLING
eLIBRO
rokmuro? Nur la pinglostako de la brunaj formikoj. Nur tio, laŭdon al tiu, kiu gvidas la paŝojn de la frenezuloj!
Ho, kia procesio! Ne festornamita procesio, kiu salutas la venkinton, kiu ŝutas florojn sur lian vojon kaj plenigas lian orelon per jubilkrioj, ne pilgrima procesio kun psalmkanto kaj siblantaj skurĝobatoj survoje al la sanktaj tomboj, ne procesio de elmigrantoj sur knarantaj ŝarĝoveturiloj, serĉante novan hejmon por senhavuloj, ne armeo kun tamburoj kaj armiloj, nur kamparanoj en laborvesto el drapo kun multuzitaj ledaj antaŭtukoj, nur iliaj edzinoj kun la ŝtrumptrikaĵo en la mano kaj la infanoj surdorse aŭ trenigantaj ĉe la jupo.
Estas grande vidi homojn unueciĝi pri grandaj celoj. Ili eliru por saluti siajn bonfarantojn, por laŭdi sian Dion, por serĉi teron, por defendi sian landon, ili iru! Sed tiujn ĉi elpelis nek malsato nek amo al Dio nek malpaco. Ilia klopodo estas senutila, ilia peno sen rekompenco. Ili iras nur por trovi frenezulon. Kiom da ŝvitgutoj, kiom da paŝoj, kiom da angoro, kiom da preĝoj kostas ĉio tio, kaj tamen la rekompenco estos nur retrovo de kompatinda erarinto, kies prudento estas ĉe Dio.
Ho, ĉu oni ne devas ami tiujn homojn? ĉu tiu, kiu staris ĉe la vojrando kaj vidis ilin preteriri, ne ekhavas larmojn en la okuloj, kiam li en siaj pensoj revidas ilin, virojn kun severaj trajtoj kaj malmolaj manoj, virinojn kun frue sulkiĝintaj frun-toj kaj la lacajn infanojn, kiujn Dio gvidos al la ĝusta loko?
¯i plenigas la ŝoseon, tiu procesio de ĉagrenitaj serĉantoj.
Per seriozaj okuloj ili mezuras la arbaron, malgajaj ili iras an-taŭen, ĉar ili scias, ke ili pli verŝajne serĉas mortinton ol vi-vanton.
Tio nigra sub la rokmuro, ĉu tamen ne estas la pinglosta-421
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ko de la formikoj sed falinta arbo? Laŭdon al la ĉielo, nur falinta arbo! Sed oni ja ne povas vidi tre precize, ĉar la piceoj staras tiel dense.
Tiel longaj estas la vicoj, ke la unuaj, la fortaj viroj, atingis la arbaron okcidente de Björne, kiam la lastaj, la kripluloj, la laborrompitaj maljunuloj, kaj la virinoj, kiuj portas siajn in-fanetojn, apenaŭ preteriris la preĝejon de Broby.
Kaj jen la tuta serpentanta irantaro malaperas en la malhela arbaro. La suno de la antaŭtagmezo lumas por ili, kiam ili eniras sub la piceojn — la subiranta suno de la vespero renkontos la arojn, kiam ili eliros el la arbaro.
Estas la tria tago de ilia serĉo: ili kutimiĝis al tiu laboro. Ili serĉas sub la krutega rokmuro, sur kiu la piedo povas gliti, sub ventfaligitaj arboj, kie oni povas facile rompi brakon kaj kruron, sub la branĉoj de la densaj piceoj, kiuj pendkuŝas sur mola musko kaj invitas al ripozo.
La travintrejon de la urso, la tunelon de la vulpo, la profundan loĝejon de la melo, la nigran fundon de la karbigstako, la ruĝan vakcinian deklivon, la piceon kun la blankaj pingloj, la monton, kie la arbarfajro furiozis antaŭ unu monato, la ŝtonon, kiun ĵetis la giganto: ĉion tion ili trovis, sed ne la lokon sub la rokmuro, kie kuŝas la nigraĵo. Neniu estis tie por esplori, ĉu estas formikstako aŭ arbotrunko aŭ homo. Ho, certe estas homo, sed neniu estis tie por rigardi.
La suno de la vespero vidis ilin sur la alia flanko de la arbaro, sed la juna virino, kies prudenton Dio prenis, ne estas trovita. Kion ili nun faru? ĉu ili ankoraŭfoje traserĉu la arbaron? La arbaro estas danĝera en la mallumo: tie troviĝas sen-fundlaj marĉoj kaj krutegaj ravinoj. Kaj kion tiuj povos trovi post la malapero de la suno, kiuj nenion trovis, dum ĝi lumis!
422
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Ni iru al Ekeby!” iu el la aro krias.
”Ni iru al Ekeby!” ili ĉiuj tiam krias. ”Ni iru al Ekeby!”
”Ni demandu tiujn kavalirojn, kial ili sendis la hundojn sur iun, kies prudenton Dio prenis, kial ili malesperigis frenezu-linon! Niaj kompatindaj, malsataj infanoj ploras, niaj vestoj estas ŝiritaj, la greno pendas sur la palisoj, ĝis la kerno falas el la ŝelo, la terpomoj putras en la tero, niaj ĉevaloj ĉirkaŭkuras sovaĝaj, niaj bovinoj ne ricevas prizorgon, ni mem preskaŭ pereas pro laco, kaj ĉio tio estas ilia kulpo. Ni iru al Ekeby por ekzameni ilin! Ni iru al Ekeby!
En tiu ĉi jaro de malbeno ĉiu malbono trafas nin kamparanojn. La mano de Dio estas peza sur ni, malsaton donos al ni la vintro. Kiu estas, kiun la mano de Dio serĉas? Ne estis la pastro de Broby. Liaj preĝoj ankoraŭ povis atingi la orelon de Dio. Kiu do, se ne tiuj kavaliroj! Ni iru al Ekeby!
Ili detruis la bienon, ili pelis la majorinon sur la vojon por almozpeti. Estas ilia kulpo, ke ni ne havas laboron. Estas ilia kulpo, ke ni malsatas. La mizero estas ilia kreaĵo. Ni iru al Ekeby!”
Jen minacmienaj, koleraj viroj marŝas malsupren al la granda bieno Ekeby, malsataj virinoj kun plorantaj infanoj sur la brako sekvas ilin, kaj fine venas la kripluloj kaj la maljunaj laborrompitoj. Kaj la kolero fluas kiel kreskanta rivero tra la vicoj, de la maljunaj al la virinoj, de la virinoj al la fortaj viroj plej antaŭe en la aro.
Estas la aŭtunfluo, kiu venas. Kavaliroj, ĉu vi memoras la printempan fluon? Jen novaj ondoj fluas malsupren de la montoj, jen nova atako trafos la gloron kaj brilon de Ekeby.
Farmetisto, kiu plugas sur kampo ĉe la rando de la arbaro, aŭdas la furiozan kriadon de la homoj. Li dejungas unu el la 423
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉevaloj, saltas sur ĝin kaj fluge rajdas al Ekeby. ”Malfeliĉo venas,” li krias, ”la ursoj venas, la lupoj venas, la monstroj venas por preni Ekebyn!”
Li rajdas ĉirkaŭ la tuta domo, freneza pro timo. ”ĉiuj monstroj en la arbaro liberiĝis!” li krias. ”La monstroj venas por preni Ekebyn! Savu sin kiu povas! La monstroj venas por bruligi la domon kaj mortbati la kavalirojn!”
Kaj malantaŭ li aŭdiĝas la muĝo kaj tumulto de la proksimiĝanta homa aro. La aŭtuna fluo muĝas malsupren al Ekeby.
ĉu ĝi do scias, kion ĝi volas, tiu alŝtormanta torento da kolero? ĉu ĝi volas fajron, ĉu murdon, ĉu rabon?
Ne estas homoj, kiuj venas: estas la monstroj de la arbaro, la sovaĝaj bestoj de la senhomejo. Ni, malhelaj fortoj, kiuj devas kaŝi nin sub la tero, ni estas liberaj por unu sola ĉielfeliĉa horo. La venĝo liberigis nin.
Estas la spiritoj de la montoj, kiuj rompis ferŝtonon, estas la spiritoj de la arbaro, kiuj faligis arbojn kaj gardis karbig-stakojn, estas la spiritoj de la kampoj, kiuj igis panon kreski: ili estas liberaj, ili turnas sin al detruado. Morton al Ekeby, morton al la kavaliroj!
Tie ĉi estas, kie la brando fluas torente. Tie ĉi la oro kuŝas amasigita en la kelvolboj. Tie ĉi la provizejoj estas plenaj de greno kaj viando. Kial la infanoj de justo devas malsati kaj malbonfarantoj havi sufiĉe?
Sed nun via tempo finiĝis, la mezurujo estas plena, kavaliroj. Vi lilioj, kiuj neniam ŝpinis, vi birdoj, kiuj neniam kolektis, la mezurujo estas plena. En la arbaro kuŝas tiu, kiu kondamnas vin; ni estas ŝiaj senditoj. Leĝistoj kaj prokuroroj ne 424
GÖSTA BERLING
eLIBRO
eldiras vian verdikton. Tiu, kiu kuŝas en la arbaro, kondamnis vin.
La kavaliroj staras en la granda domo kaj vidas la homojn veni. Ili jam scias, pri kio ili estas akuzataj. Tiun fojon ili estas senkulpaj. Se la kompatinda knabino ekkuŝis en la arbaro por morti, tio ne estas pro tio, ke ili igis la hundojn ataki ŝin — tion ili ne faris — sed ĉar Gösta Berling antaŭ ok tagoj edziĝis kun grafino Elisabet.
Sed kiom utilas paroli kun tiuj furiozuloj? Ili estas lacaj, ili estas malsataj; la venĝo instigas ilin, la rabavido logas ilin. Ili alkuras kun sovaĝaj krioj, kaj antaŭ ili rajdas la farmetisto, kiun la teruro frenezigis.
”La ursoj venas, la lupoj venas, la monstroj venas por preni Ekebyn!”
La kavaliroj kaŝis la junan grafinon en sia plej interna ĉambro. Lövenborg kaj onklo Eberhard sidos tie por gardi ŝin, la ceteraj eliras kontraŭ la homoj. Ili staras sur la perono antaŭ la loĝodomo, senarmilaj, ridetantaj, kiam la unua tumultan-ta grupo atingas tien.
Kaj la homoj haltas antaŭ tiu areto de trankvilaj viroj. Tie troviĝas homoj, kiuj en arda kolero volus ĵeti ilin sur la teron kaj treti ilin sub siaj fergarnitaj kalkanumoj, kiel antaŭ kvindek jaroj la homoj en la uzino Sund faris al siaj administrantoj de la uzino kaj de la bieno. Sed ili atendis fermitajn pordojn, decide levitajn armilojn, ili atendis kontraŭstaron kaj batalon.
”Karaj amikoj,” la kavaliroj diras, ”karaj amikoj, vi estas lacaj kaj malsataj, permesu al ni doni al vi pecon da manĝaĵo, kaj unue gustumi gluton de la propra, hejmfarita brando de Ekeby!”
425
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La nomoj ne volas aŭskulti tian parolon; ili krias kaj minacas. Sed la kavaliroj ne ekkoleras.
”Atendu nur,” ili diras, ”atendu nur unu sekundon! Jen, Ekeby estas malfermita. La kelpordo estas malfermita, la provizejo estas malfermita, la laktoĉambro estas malfermita. Viaj virinoj falas pro laco, la infanoj krias. Lasu nin unue havigi al ili manĝaĵon! Poste vi povos mortigi nin. Ni ne forkuros. Sed nia subtegmentejo estas plena de pomoj. Lasu nin iri por alporti pomojn al la infanoj.”
*
Post unu horo estas plenviva festo en Ekeby. La plej grandan regalon, kiun la granda bieno vidis, oni festas tie en la aŭtu-na nokto, sub la granda, brila plenluno.
Oni bruligis disigitajn lignostakojn, sur la tuta korto flamas ŝtiparo apud ŝtiparo. La homoj sidas tie grupe, ĝuante varmon kaj ripozon, dum ĉiuj bonaj donacoj de la tero estas ŝu-tataj sur ilin.
Decidemaj viroj iris en la bovinstalon kaj prenis, kion oni bezonis. Bovidojn kaj ŝafojn oni mortigis kaj ankaŭ kelkajn grandbestojn. Per unu manturno oni dispecigis kaj rostis la bestojn. Tiuj centoj da malsatantoj englutas la manĝaĵon. Be-ston post besto oni elkondukas kaj mortigas. ŝajnas, kvazaŭ oni malplenigus la tutan bovinstalon en unu nokto.
¯uste en tiuj tagoj oni havis la aŭtunan bakadon en Ekeby. Post kiam la juna grafino venis tien, la endomaj okupoj ree ekmoviĝis. ŝajnis, ke la juna virino ne memoras eĉ dum unu momento, ke ŝi estas la edzino de Gösta Berling. Nek li nek ŝi atentis pri tiu afero, sed samtempe ŝi faris sin mastrino en Ekeby. Kiel bona kaj taŭga virino ĉiam devas fari, ŝi kun arda 426
GÖSTA BERLING
eLIBRO
fervoro provis forigi la malŝparon kaj la nezorgemon, kiu regis en la bieno. Kaj oni obeis ŝin. Estis certa agrablo por la homoj ree havi mastrinon super si.
Sed kiom nun utilis, ke ŝi igis plenigi la kuirejan plafonon per pano59, ke ŝi farigis fromaĝon kaj buteron kaj bieron dum tiu monato de septembro, kiam ŝi estis tie? Kiom utilis?
Elportu al la homoj ĉion, kio troviĝas, por ke ili ne bruligu Ekebyn kaj ne mortigu la kavalirojn! Elportu panon, buteron, fromaĝon. Elportu la barelojn de biero kaj malforta biero, elportu la ŝinkojn el la provizejo, elportu la brandba-reletojn, elportu la pomojn!
ĉu la tuta riĉo de Ekeby sufiĉas por mildigi la koleron de la homoj? Ni devas ĝoji, se ni povos forigi ilin, sen ke okazu iu nigra faro.
ĉio, kio okazas, tamen finfine estas por ŝi, kiu nun estas sinjorino en Ekeby. La kavaliroj estas kuraĝaj kaj armiltaŭgaj viroj; ili defendus ŝin, se ili sekvus sian propran inklinon. Ili preferus forpeli tiujn rabavidajn arojn per kelkaj pafoj, se ne estus pro ŝi, kiu estas milda kaj delikata kaj petas por la homoj.
Laŭ la paso de la nokto la aroj plimildiĝas. La varmo, la ripozo, la manĝaĵo kaj la brando mildigas ilian teruran ekscitiĝon. Ili komencas ŝerci kaj ridi. Ili ĉeestas la funebran regalon de la knabino el Nygård. ”Honto al tiu, kiu ne faras sian plejbonon en drinkado kaj ŝercado dum funebra regalo! Tie oni bezonas tion.”
La infanoj atakas tiujn fruktamasojn, kiujn oni alportas al ili. Malriĉaj farmetistaj infanoj, kiuj rigardas okcikokojn kaj 59 Pano — oni metas la panojn, kiuj havis truon en la mezo, sur stangojn kaj pendigis tiujn sub la plafono por ke la pano sekiĝu.
427
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vakciniojn kiel frandaĵojn, atakas diafanajn astrakanojn, kiuj fandiĝas en la buŝo, longformajn, dolĉajn paradizpomojn, flavblankajn citronpomojn, pirojn kun ruĝaj vangoj kaj pru-nojn de ĉiuj specoj, flavajn, ruĝajn kaj bluajn. Ho, nenio estas tro bona por la popolo, kiam plaĉas al ĝi montri sian potencon.
ŝajnas, kiam noktomezo proksimiĝas, ke la aroj preparas sin por foriro. La kavaliroj ĉesas alporti manĝaĵon kaj vinon, eltiri korkojn kaj elkrani bieron. Ili spiras pli facile, en la sento ke la danĝero pasis.
Sed ĝuste tiam vidiĝas kandelo en unu el la fenestroj de la granda domo. Ekkrias ĉiuj, kiuj vidas ĝin. Estas juna virino, kiu portas la kandelon.
Daŭris nur dum momento. La vidaĵo malaperas, sed la homoj kredas, ke ili rekonis la virinon.
”ŝi havis grandan, nigran hararon kaj ruĝajn vangojn,” ili krias. ”ŝi estas tie ĉi. Ili kaŝas ŝin tie ĉi.”
”Ho, kavaliroj, ĉu vi havas ŝin tie ĉi? ĉu vi havas tie ĉi en Ekeby nian infanon, kies prudenton Dio prenis? Sendiuloj, kion vi faras al ŝi? Jen vi lasas nin angori pro ŝi la tutan semajnon, serĉi ŝin tri tutajn tagojn! For vino kaj manĝaĵo! Ve al ni, ĉar ni akceptis ion el via mano! Jen unue elvenigu ŝin, poste ni scios, kion fari pri vi.”
La malsovaĝigita sovaĝbesto blekegas kaj hurlas. Per kelkaj furiozaj saltoj ĝi ĵetas sin al Ekeby.
La homoj estas rapidaj, ankoraŭ pli rapidaj estas la kavaliroj. Ili eksaltas kaj ŝlosas la vestiblan pordon. Sed kion ili povas fari kontraŭ tiu alpremanta aro? Pordo post pordo estas perforte malfermata. La kavalirojn oni ĵetas flanken: ili ne havas armilojn. Ili estas enpremataj en la densan aron, tiel ke 428
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ili ne povas movi sin. La homoj volas eniri por trovi la knabinon el Nygård.
En la plej interna ĉambro ili trovas ŝin. Neniu havas tempon por rigardi, ĉu ŝi estas hela aŭ malhela. Ili levas ŝin kaj elportas ŝin. ŝi ne timu, ili diras. Nur la kavalirojn ili volas ekzameni. Ili estas tie ĉi por savi ŝin.
Sed tiuj, kiuj iras el la domo, renkontas alian procesion.
Sur la plej soleca loko en la arbaro ne ripozas plu la kadavro de virino, kiu falis de la alta krutaĵo supre kaj mortis pro la falo. Infano trovis ŝin. Serĉantoj, kiuj forgesis eliri el la arbaro, levis ŝin sur siajn ŝultrojn. Jen ili venas.
Pli bela ol en la vivo ŝi estas en la morto. Bela ŝi kuŝas kun sia longa, malhela hararo. Belega estas la figuro, de kiam eterna kvieto kuŝas sur ĝi.
Alte levita sur la ŝultroj de la viroj ŝi estas portata tra la homgrupoj. Fariĝas kviete kaj silente sur ŝia vojo. Per klinitaj kapoj ĉiuj honoras la majeston de la morto.
”ŝi ĵus mortis,” la viroj flustras. ”Certe ŝi iris en la arbaro ĝis hodiaŭ. Ni kredas, ke ŝi volis eviti nin, kiu serĉis ŝin, kaj tiam falis de la krutaĵo.”
Sed se tiu ĉi estas la knabino el Nygård, kiu estas do tiu, kiun oni elportis de Ekeby?
La homoj el la arbaro renkontas la homojn el la domo. ŝti-paroj flamas ĉirkaŭ la tuta korto. La homoj povas vidi ambaŭ virinojn kaj rekonas ilin. Tiu alia estas ja la juna grafino de Borg.
”Ho, kion signifas tio? ĉu tio estas nova malbonfaro, kiu malkaŝiĝas al ni? Kial la juna grafino estas tie ĉi en Ekeby?
Kial oni diris al ni, ke ŝi estas tre malproksime aŭ mortinta?
429
GÖSTA BERLING
eLIBRO
En la nomo de la sankta justo ni saltos sur la kavalirojn kaj polvigos ilin sub niaj fergarnitaj kalkanumoj!”
Tiam aŭdiĝas vaste sonanta voĉo. Gösta Berling suriris la balustradon de la perono kaj parolas de tie.
”Aŭskultu al mi, monstroj, diabloj! ĉu vi kredas, ke ne ekzistas pafiloj kaj pulvo en Ekeby, frenezuloj? ĉu vi kredas, ke mi ne havis emon mortpafi vin ĉiujn kiel rabiajn hundojn?
Sed ŝi, kiu staras tie, petis por vi. Ho, se mi estus sciinta, ke vi tuŝos ŝin, tiam mi estus lasinta neniun el vi en la vivo!
Pro kio vi tumultas en tiu ĉi vespero kaj atakas nin kiel rabistoj kaj minacas nin per murdo kaj bruligo? Kiom koncernas min viaj frenezaj knabinoj? ĉu mi scias, kien ili kuras? Mi estis tro bona al ŝi, tio estas la afero. Mi estus povinta igi hundojn ataki ŝin — tio estus pli bona por ni ambaŭ — sed tion mi ne faris. Mi ankaŭ ne promesis edziĝi kun ŝi, tion mi neniam faris. Memoru tion!
Sed jen mi diras al vi, ke vi lasu ŝin, kiun vi eltiris el la do-mo. Lasu ŝin, mi diras, kaj la manoj, kiuj tuŝis ŝin, doloru en eterna fajro! ĉu vi ne komprenas, ke ŝi estas same alte super vi, kiel la ĉielo estas alte super la tero, ke ŝi estas same delikata, kiel vi estas krudaj, same bona, kiel vi estas malicaj.
Jen mi diru al vi, kiu ŝi estas. Unue ŝi estas anĝelo el la ĉie-lo, due estas ŝi, kiu estis edzino de la grafo en Borg. Sed ŝia bopatrino turmentis ŝin tage kaj nokte. ŝi devis stari ĉe la lago kaj lavi vestojn kiel ordinara servistino, ŝi estis tiel batata kaj turmentata, ke neniu el viaj virinoj povas havi pli malfacilan vivon. Jes, ŝi preskaŭ volis salti en la riveron, ĉar oni elturmentis la vivon el ŝi. Mi ŝatus scii, kiu el vi, kanajloj, tiam ĉeestis por savi ŝian vivon. Neniu el vi estis tie, sed ni kavaliroj, ni faris tion. Jen, ni faris tion.
430
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kaj kiam ŝi poste naskis infanon fore en kamparana domo kaj la grafo sendis sciigon al ŝi: ’Ni geedziĝis en fremda lando, ni ne sekvis leĝon kaj statutojn. Vi ne estas mia edzino, mi ne estas via edzo. Mi ne zorgas pri via infano,’ jes, kiam estis tiel kaj ŝi ne volis, ke la infano staru kiel senpatra en la preĝeja libro, tiam vi certe fierus se ĝi estus dirinta al unu el vi: ’Venu kaj edziĝu kun mi. Mi devas havi patron por la infano.’ Sed ŝi ne elektis iun el vi. ŝi elektis Göstan Berling, la malriĉan pastron, kiu neniam plu rajtos prediki la vorton de Dio. Jes, tion mi diras al vi, kamparanoj, ke pli malfacilan aferon mi neniam plenumis, ĉar mi estis tiel neinda al ŝi, ke mi ne kuraĝis rigardi en ŝiajn okulojn, sed mi ankaŭ ne kuraĝis rifuzi, ĉar ŝi estis en granda malespero.
Kaj nun vi laŭplaĉe kredu kion ajn malbonan pri ni kavaliroj, sed al ŝi ni faris ĉion bonan, kion ni povis. Kaj estas ŝia merito, ke ni ne mortpafis vin ĉiujn en tiu ĉi nokto. Sed jen mi diras al vi: liberigu ŝin kaj foriru, ĉar mi pensas, ke alie la tero malfermiĝos por engluti vin! Kaj kiam vi foriros de tie ĉi, tiam petu Dion pardoni vin pro tio, ke vi timigis kaj ĉagrenis tiun, kiu estas tiel bona kaj senkulpa! Kaj jen malaperu! Ni ne volas vidi vin plu!”
Longe antaŭ ol li ĉesis paroli, tiuj, kiuj elportis la grafinon, malsuprenmetis ŝin sur unu el la ŝtonaj ŝtupoj, kaj nun granda kamparano meditmiene venis al ŝi kaj etendis al ŝi sian grandan manon.
”Dankon kaj bonan nokton!” li diris. ”Ni ne volis fari al vi malbonon, grafino.”
Post li venis alia kaj donis al ŝi singardan manpremon.
”Dankon kaj bonan nokton! Vi ne koleru al ni!”
431
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Gösta malsuprensaltis kaj prenis lokon apud ŝi. Tiam ili prenis ankaŭ lian manon.
Jen ili alvenis malrapidaj kaj malviglaj, unu post la alia, por diri al ili bonan nokton antaŭ ol foriri. Ili ree estis subigitaj, ree ili estis homoj, kiel ili estis, kiam ili en la mateno forlasis siajn hejmojn, antaŭ ol malsato kaj venĝemo transformis ilin en sovaĝajn bestojn. Ili rigardis rekte al la vizaĝo de la grafino, kaj Gösta rimarkis, kiel la senkulpeco kaj pieco, kiujn ili vidis tie, aperigis larmojn en la okuloj de multaj. Estis ĉe ili ĉiuj silenta adoro al la plej nobla, kion ili iam vidis. Estis homoj, kiuj ĝojis pro tio, ke unu el ili havas tiel grandan amon al la bono.
ĉiuj ja ne povis premi ŝian manon. Ili estis ja tiel terure multaj, kaj la juna grafino estis laca kaj malforta. Sed ĉiuj tamen aliris por vidi ŝin, kaj ili povis premi la manon de Gös-ta, liaj brakoj ja eltenis la skuojn.
Gösta staris kiel en sonĝo. En lia koro naskiĝis en tiu vespero nova amo.
”Ho, mia popolo,” li pensis, ”ho, mia popolo, kiel mi amas vin!” li sentis, kiel li amas tiun tutan aron, kiu foriris en la nokta mallumo kun la mortinta knabino en la komenco de la procesio, ĉiujn tiujn krudajn vestojn kaj malbonodorajn ŝuojn, ĉiujn tiujn, kiuj loĝis en la grizaj dometoj ĉe la rando de la arbaro, ĉiujn tiujn, kiuj ne sciis movi plumon kaj ofte eĉ ne legi, ĉiujn tiujn, kiuj ne konis la plenon kaj riĉon de la vivo, nur penadon por la ĉiutaga pano.
Li amis ilin per dolora, arda mildemo, kiu aperigis larmojn en liaj okuloj. Li ne sciis, kion li volas fari por ili, sed li amis ilin, ĉiun kaj ĉiujn, kun iliaj mankoj kaj malvirtoj kaj malfor-432
GÖSTA BERLING
eLIBRO
taĵoj. Ho, Sinjoro Dio, se povus veni la tago, kiam ankaŭ li estus amata de li.”
Li vekiĝis el sia revo; lia edzino metis sian manon sur lian brakon. La homoj estis for. Ili estis solaj sur la perono.
”Ho, Gösta, Gösta, kiel vi povis?”
ŝi metis la manojn antaŭ la vizaĝon kaj ploris. ”Tio estas vera, kion mi diris,” li diris. ”Mi neniam promesis al la knabino el Nygård edziĝi kun ŝi. ’Venu tien ĉi la venontan vendredon, kaj vi havos plezuron!’ tio estis ĉio, kion mi diris al ŝi.
Mi ne povas helpi, ke ŝi ŝatis min.”
”Ho, ne estis tio, sed kiel vi povis diri al la homoj, ke mi estas bona kaj pura? Gösta, Gösta, ĉu vi ne scias, ke mi amis vin, kiam mi ankoraŭ ne havis rajton fari tion? Mi hontis an-taŭ la homoj, Gösta. Mi volis morti pro honto.”
Kaj plorsingultoj skuis ŝin.
Li staris rigardante ŝin.
”Ho, mia amikino, mia amata!” li diris kviete. ”Kiel feliĉa estas vi, kiu estas tiel bona! Kiel feliĉa estas vi, kiu en via interno havas tiel belan animon!”
433
GÖSTA BERLING
eLIBRO
TRIDEKTRIA ĉAPITRO
Kevenhüller
En la jardeko post 1770 naskiĝis en Germanujo la poste klera kaj multlerta Kevenhüller. Li estis filo de kastelgra-fo60 kaj estus povinta loĝi en la altaj kasteloj kaj rajdi apud la imperiestro, se li havus emon, sed tion li ne havis.
Li volus fiksi ventmuelejajn flugilojn al la plej alta turo de la kastelo, transformi la kavaliran salonegon en forĝejon kaj la sinjorinan ĉambron en horloĝistan metiejon. Li volus plenigi la tutan kastelon per turniĝantaj radoj kaj laborantaj leviloj. Sed ĉar tio ne estis ebla, li forlasis la tutan pompon kaj iris lerni ĉe horloĝisto. Tie li lernis ĉion lerneblan, pri dentradoj, risortoj kaj pendoloj. Li lernis fari sunhorloĝojn kaj stel-horloĝojn, pendhorloĝojn kun pepantaj kanarioj kaj kornblo-vantaj paŝtistoj, sonorilarojn, kies stranga maŝinaro plenigis tutan preĝejoturon, kaj horloĝradarojn tiel malgrandajn, ke oni povis enmeti ilin en medalionon.
Ricevinte sian majstrodiplomon li metis la tornistron sur la dorson, prenis la tuberbastonon en sia mano kaj migris de loko al loko por studi ĉion, kio moviĝis per cilindroj kaj radoj.
Kevenhüller ne estis ordinara horloĝisto, li volis fariĝi granda inventisto kaj mondpliboniganto.
Tramigrinte multajn landojn li iris ankaŭ al Vermlando por 60 Kastelgrafo — en mezepoko titolo de komandanto de fortikigita urbo aŭ kastelo. Poste ordinare nura titolo, en kelkaj okazoj titolo de grafo kun graflando.
434
GÖSTA BERLING
eLIBRO
studi muelejajn radojn kaj la lignajn movtransigilojn de la minoj. En bela somera mateno okazis, ke li transiris la placon en Karlstad. Sed en la sama bela matenhoro plaĉis al la arbarnimfo plilongigi sian promenon ĝis en la urbo. Ankaŭ tiu alta sinjorino iris trans la placon, sed de la kontraŭa flanko, kaj jen ŝi renkontiĝis kun Kevenhüller.
Tio estis renkonto por horloĝisto. ŝi havis lumajn, verdajn okulojn, kaj densan, helan hararon, kiu preskaŭ atingis la teron; kaj ŝi estis vestita per verda, nuanciĝanta silko. Monstro kaj paganino ŝi estis kaj pli bela ol ĉiuj kristanaj virinoj, kiujn Kevenhüller iam vidis. Li staris kiel frenezulo kaj rigardis ŝin, kiam ŝi venis kontraŭ lin.
ŝi venis la rektan vojon el la plejinterno de la arbaro, kie la filikoj fariĝas altaj kiel arboj, kie la gigantaj pinoj baras la sun-lumon, tiel ke ĝi povas fali nur kiel ora ŝutaĵo sur la flavan muskon, kaj kie la lineo rampas sur likenkovritaj ŝtonoj.
Vere mi volus esti sur la loko de Kevenhüller por povi rigardi ŝin, kiam ŝi venis kun filikfolioj kaj picepingloj implikitaj en la densa hararo kaj kun nigra vipureto ĉirkaŭ la kolo. Imagu ŝin, kun elasta iro kiel sovaĝa besto kaj kunportante freŝan odoron de rezino kaj fragoj, de lineoj kaj musko!
Kiel la homoj certe gapis al ŝi, kiam ŝi ekhavis la ideon transiri la placon de Karlstad! ĉevaloj certe timkuris pro ŝia longa hararo, kiu flirtis en la somera vento. La stratbuboj postkuris ŝin. La viroj faligis pesilon kaj viandhakilon por pri-gapi ŝin. La virinoj kriante kuris al la episkopo kaj la konsistorio, por ke ili forpelu la satanaĵojn el la urbo.
Sed ŝi iris trankvila kaj majesta kaj nur ridetis al la tumulto, je kio Kevenhüller vidis ŝiajn pintajn rabobestajn dentetojn brili malantaŭ la ruĝaj lipoj.
435
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi metis mantelon sur la dorson, por ke neniu rimarku, kiu ŝi estas, sed malfeliĉe ŝi forgesis kaŝi la voston. Jen ĝi treniĝis sur la stratŝtonoj.
Ankaŭ Kevenhüller vidis la voston, sed doloris lin, ke altranga sinjorino elmetas sin al la moko de la urbanoj, tial li klinis sin antaŭ la belulino kaj diris ĝentile:
”ĉu ne plaĉas al via moŝto levi la trenaĵon?”
La arbarnimfo kortuŝiĝis, ne malpli pro lia bonvolo ol pro lia ĝentileco. ŝi haltis rekte antaŭ li kaj rigardis lin, tiel ke ŝajnis al li, ke lumaj fajreroj flugas el ŝiaj okuloj en lian koron.
”Rimarku tion, Kevenhüller”, ŝi diris, ”de nun vi povos per viaj du manoj fari kiun ajn mirindaĵon, kiun vi volas, sed nur unu de ĉiu speco.”
ŝi diris tiel, kaj ŝi povis plenumi sian promeson. ĉar kiu ne scias, ke la verdvestita el la arbaraj densejoj havas potencon donaci genion kaj mirindajn fortojn al tiuj, kiuj akiras ŝian favoron?
Kevenhüller restis en Karlstad kaj luis metiejon tie. Li martelis kaj laboris tage kaj nokte. Post ok tagoj li estis farinta miraklon. Estis veturilo, kiu iris per si mem. ¯i iris supren kaj malsupren, iris rapide kaj malrapide, estis direktebla kaj tur-nebla, haltigebla kaj irigebla, tute kiel oni volis. Bonega veturilo tio estis.
Kevenhüller nun fariĝis fama homo kaj ricevis amikojn en la tuta urbo. Li estis tiel fiera pro sia veturilo, ke li veturis al Stokholmo por montri ĝin al la reĝo. Li ne bezonis atendi veturĉevalojn aŭ kvereli kun veturigistoj. Li ne bezonis sikuiĝi en ”perdriko” aŭ dormi sur lignaj benkoj en la haltejoj. Li veturis fiere en sia propra veturilo kaj atingis la celon post kelkaj horoj.
436
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li veturis rekte al la kastelo, kaj la reĝo elvenis kun korteganinoj kaj korteganoj kaj rigardis, kiam li veturis. Ili ne povis sufiĉe laŭdi lin.
Tiam la reĝo diris: ”Tiun veturilon vi tamen povas doni al mi, Kevenhüller.” Kaj kvankam li rifuzis, la reĝo estis persis-ta kaj volis havi la veturilon.
Tiam Kevenihüller vidis, ke en la sekvantaro de la reĝo staras korteganino kun hela hararo kaj verda robo. Li ja rekonis ŝin, kaj li komprenis, ke estas ŝi, kiu konsilis al la reĝo peti lin pri lia veturilo. Sed li malesperiĝis. Li ne povis toleri, ke iu alia posedu lian veturilon, kaj li ankaŭ ne kuraĝis daŭre rifuzi al la reĝo. Tial li per tia rapido veturigis ĝin kontraŭ la kastel-muron, ke ĝi rompiĝis en mil pecojn.
Reveninte al Karlstad li provis fari novan veturilon. Sed li ne povis. Tiam li teruriĝis pro la donaco, kiun la arbarnimfo donis al li. Li forlasis la maldiligentulan vivon en la kastelo de sia patro por fariĝi bonfaranto al multaj, ne por krei sorĉojn, kiujn nur unu povas uzi. Kiom utilis al li, se li fariĝus granda majstro, eĉ la plej granda el ĉiuj majstroj, sed ne povus multobligi siajn miraklojn, tiel ke ili utilus al miloj?
Kaj la klera, multlerta viro tiel sopiris al trankvila, prudenta laboro, ke li fariĝis ŝtonhakisto kaj masonisto. Dum tiu tempo li konstruis la grandan ŝtonturon ĉe Okcidenta ponto laŭ la modelo de la ĉefturo en la kavalirkastelo de sia patro, kaj certe lia intenco estis konstrui ankaŭ domojn, portalojn, kas-telkortojn, remparojn kaj pendturojn, tiel ke tuta kavalirkastelo estiĝos sur la bordo de Klarälven.
Kaj en ĝi li efektivigos la revon de sia infanaĝo. ĉio, kio nomiĝas industrio kaj metio, havos sian hejmon en la salone-goj de la kastelo. Blankaj muelisthelpantoj kaj nigraj forĝistoj, 437
GÖSTA BERLING
eLIBRO
horloĝistoj kun verdaj ŝirmiloj antaŭ la lacigitaj okuloj, far-bistoj kun malhelaj manoj, teksistoj, tornistoj, fajlistoj, ĉiuj havos siajn metiejojn en lia kastelo.
Kaj ĉio iris bone. El la ŝtonoj, kiujn li mem frakasis, li per propra mano masonis sian turon. Li fiksis muelejajn flugilojn al ĝi — ĉar la turo estos muelejo — kaj nun li volis komenci pri la forĝejo.
Iun tagon li staris kaj rigardis, kiel la vento turnas la mal-pezajn, fortikajn flugilojn. Tiam lia malnova sufero atakis lin.
ŝajnis al li, kvazaŭ la verdvestita ree rigardas lin per siaj lumaj okuloj, ĝis lia cerbo ree ekardas. Li enfermis sin en sia metiejo, manĝis nenion, ĝuis neniun ripozon kaj laboris sen-halte. Tiel li dum ok tagoj faris novan miraklon.
Iun tagon li iris sur la tegmenton de sia turo kaj komencis fiksi flugilojn al siaj ŝultroj.
Du stratbuboj kaj unu gimnaziano, kiuj sidis sur la ponto-kestoj kaj fisis albumojn, ekvidis lin kaj sonigis krion, kiu estis aŭdebla tra la tuta urbo. Ili ekmovis sin, spiregante ili kuris straton post strato, frapis sur la pordoj kaj kriis dum la kuro:
”Kevenhüller flugos! Kevenhüller flugos!”
Tiu staris tute trankvile sur la turtegmento kaj fiksis al si la flugilojn, kaj dume la homamasoj elsvarmis el la mallarĝaj stratoj de la malnova Karlstad.
La servistinoj forlasis la bolantan poton kaj la fermentan-tan farunpaston. La maljunulinoj faligis la ŝtrumptrikaĵon, surmetis la okulvitrojn kaj alkuris laŭ la strato. La konsilantoj kaj la urbestro leviĝis de la juĝista tablo. La rektoro ĵetis la gramatikon en la angulon, la lernantoj elkuris el la klas-
ĉambroj sen peti permeson. La tuta urbo kuris al Okcidenta ponto.
438
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Baldaŭ la ponto estis nigra de homoj. La Salplaco estis plenplena, kaj homoj svarmis sur la tuta riverbordo ĝis la episkopa domo. Estis pli granda interpremiĝo ol en la foiro de la Petrotago, oni vidis tie pli multe da rigardemuloj, ol kiam la reĝo Gustav III veturis tra la urbo, tirata de ok ĉevaloj kaj kun tiel terura rapido, ke la veturilo staris sur du radoj en la kur-boj.
Kevenhüller fine surhavis la flugilojn kaj ekmovis sin. Li faris kelkajn movojn per ili, kaj jen li estis en la libera aero. Li kuŝis naĝante en la aermaro alte super la tero.
Li enspiris la aeron plenpulme, ĝi estis fortiga kaj pura. Lia brusto plivastiĝis, kaj la malnova kavalira sango komencis boli en li. Li kapriolis kiel kolombo, ŝvebis kiel akcipitro, liaj flugiloj estis rapidaj kiel tiuj de la hirundo, li direktis sin firme kiel la falko. Kaj li rigardis malsupren sur la tutan terligi-tan amason, kiu rigardis supren al li, kiu kuŝis naĝante en la aero. Se li nur povus fari paron da similaj flugiloj al ĉiu el ili!
Se li nur povus doni potencon al ĉiu el ili levi sin en tiun fre-
ŝan aeron! Kiaj homoj ili tiam fariĝus! La memoro pri la mizero de lia vivo ne forlasis lin eĉ en tiu momento de venko. Li ne povis ĝui nur por sia propra parto. Tiu arbarnimfo, se li nur povus trafi ŝin!
Tiam ekvidis liaj okuloj, kiuj estis preskaŭ blindigitaj de la akra sunlumo kaj la brilvibra aero, kiel io alflugas rekte al li.
Li vidis grandajn flugilojn, kiuj tute similis liajn proprajn, movi sin, kaj inter la flugiloj naĝis homa korpo. Flavaj haroj flirtis, verda silko ondis, sovaĝaj okuloj lumis. Jen ŝi estas, jen ŝi estas!
Kevenhüller ne pripensis. En furioza rapido li saltis sur la monstron por kisi ŝin aŭ bati ŝin — li ne sciis kion — sed ĉiu-439
GÖSTA BERLING
eLIBRO
okaze por devigi ŝin forpreni la malbenon de lia ekzisto. En tiu sovaĝa rapido perfidis lin trankvilo kaj racio. Li ne vidis, kien li direktas sin, li rimarkis nur la flirtantan hararon kaj la sovaĝajn okulojn. Li venis tute proksime al ŝi kaj etendis la brakojn por kapti sin. Tiam liaj flugiloj implikiĝis en ŝiajn, kaj tiuj estis pli fortaj. Liaj flugiloj fendiĝis kaj detruiĝis, li svinge turniĝis kaj ekfalis, li ne sciis kien.
Kiam li rekonsciiĝis, li kuŝis sur la tegmento de sia propra turo kun la frakasita flugmaŝino apud si. Li flugis rekte sur sian propran muelejon: la flugiloj kaptis lin, rondiris kun li dufoje kaj poste ĵetis lin sur la turtegmenton.
Jen tiu ludo estis finita.
Kevenhüller nun ree estis homo en malespero. Honesta laboro tedis lin, kaj la miraklomanipulojn li ne kuraĝis uzi. Se li farus ankoraŭ iun miraklon kaj detruus ĝin, tiam lia koro tamen krevus pro ĉagreno. Kaj se li ne detruus ĝin, li certe freneziĝus je la penso, ke li ne povos fari utilon al aliaj per ĝi.
Li prenis la submajstran tornistron kaj la tuberbastonon, lasis la muelejon stari, kiel ĝi staris, kaj decidis iri por serĉi la arbarnimfon.
Li havigis al si ĉevalon kaj veturilon, ĉar li ne estis plu tiel juna kaj facilpieda. Kaj oni rakontas, ke kiam li venis al arbaro, li eliris el la veturilo kaj iris tie kaj vokis la verdvestitan el la densejoj.
”Arbarnimfo, arbarnimfo, estas mi, Kevenhüller, Kevenhüller! Venu, venu!” Sed ŝi ne venis.
Dum tiuj vojaĝoj li venis al Ekeby, kelkajn jarojn antaŭ la forpelo de la majorino. Tie oni bone akceptis lin, kaj tie li restis. Kaj la aro en la kavalirdomo plinombriĝis per alta, forta kavalirfiguro, vigla sinjoro, kiu povis fari sian devon ĉe la 440
GÖSTA BERLING
eLIBRO
bierkruĉo kaj dum la ĉasiro. La memoroj el lia infanaĝo revenis: li permesis, ke oni nomas lin grafo, kaj li pli kaj pli ricevis la aspekton de maljuna germana rabobarono, kun sia granda aglonazo, siaj severaj brovoj, sia plenbarbo, kiu estis pinta sub la mentono kaj kuraĝe suprentordita super la lipoj.
Li tiam fariĝis kavaliro inter la kavaliroj kaj ne estis pli bo-na ol iu alia en tiu aro, kiun, laŭ la kredo de la homoj, la majorino preparis por la malica malamiko. Liaj haroj griziĝis, kaj lia cerbo dormis. Tiel maljuna li estis, ke li eĉ ne povis kredi pri la grandfaroj de sia junaĝo. Li ne estis la viro kun la mi-raklofortoj. Ne estis li, kiu faris la memirantan veturilon kaj la flugmaŝinon. Ho, ne, fabeloj, fabeloj!
Sed jen okazis, ke la majorino estis forpelita de Ekeby, kaj la kavaliroj fariĝis estroj de la granda bieno. Tiam komenciĝis tie vivo, kiu neniam estis pli terura. ŝtormo flugis tra la lando: ĉiu malnova malsaĝaĵo ekflamis en juneca viglo, ĉio malbona ekmoviĝis, ĉio bona timtremis, la homoj batalis sur la tero kaj la spiritoj en la ĉielo. Lupoj venis de Dovre kun sor-
ĉistinoj sur la dorso, la naturfortoj liberiĝis, kaj la arbarnimfo venis al Ekeby.
La kavaliroj ne konis ŝin. Ili kredis, ke ŝi estas malriĉa kaj enmizera virino, kiun kruela bopatrino pelis en malesperon.
Tial ili donis al ŝi protekton, respektis ŝin kiel reĝinon kaj amis ŝin kiel infanon.
Nur Kevenhüller vidis, kiu ŝi estas. Unue li ja estis trompita kiel ĉiuj aliaj. Sed iun tagon ŝi portis robon el verda, nuanciĝanta silko, kaj kiam ŝi surmetis ĝin, Kevenhüller rekonis ŝin.
Tie ŝi sidis, duonkuŝante sur silko, sur la plej bona sofo en Ekeby, kaj ĉiuj maljunaj viroj ridindigis sin por servi al ŝi. Unu 441
GÖSTA BERLING
eLIBRO
estis kuiristo, alia ĉambristo, unu estis laŭtleganto, unu kortega muzikisto, unu ŝuisto: ĉiu prenis sian okupon.
Laŭdire ŝi estas malsana, la malica monstro, sed Kevenhüller bone komprenis tiun malsanon. ŝi kaŝridis pri ili ĉiuj, tion ŝi faris.
Li avertis la kavalirojn pri ŝi. ”Vidu la akrajn dentetojn,” li diris, ”kaj la sovaĝajn, lumajn okulojn! ŝi estas la arbarnimfo, ĉio malbona movigas en tiu terura tempo. Mi diras al vi, ke ŝi estas la arbarnimfo, veninta tien ĉi por detrui nin. Mi vidis ŝin antaŭe.”
Sed kiam Kevenhüller vidis la arbarnimfon kaj rekonis ŝin, la laboremo tuj revenis al li. Komencis bruli kaj boli en lia cerbo, liaj fingroj doloris pro emo kurbiĝi ĉirkaŭ martelon kaj fajlilon, li ne povis lukti kontraŭ si mem. Kun amara koro li surmetis la laborjakon kaj enfermis sin en malnova forĝejo, kiu estos lia laborejo.
Tiam krio flugis de Ekeby tra tuta Vermlando: ”Kevenhüller komencis labori!”
Kaj oni senspire aŭskultis al la martelbatoj el la fermita laborejo, al la raspado de la fajlo kaj la ĝemado de la balgo.
La mondo vidos novan miraklon. Kio ĝi estos? ĉu li nun instruos al ni iri sur la akvo aŭ starigos ŝtuparon al la pleja-doj?
Nenio estas neebla por tia viro. Niaj propraj okuloj vidis, kiel flugiloj portis lin tra la aero. Ni vidis lian veturilon muĝi tra la stratoj. Li havas la doton de la arbarnimfo: nenio estas neebla por li.
Iun nokton, la unuan aŭ duan en oktobro, la miraklo estis preta. Li venis el la laborejo kaj portis ĝin en la mano. Estis rado, kiu senĉese turniĝis. Kiam ĝi turniĝis, ĝiaj radioj lumis 442
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiel fajro, kaj varmo kaj lumo eliris de ĝi. Kevenhüller faris sunon. Kiam li venis el la laborejo kun ĝi, la nokto fariĝis tiel hela, ke la paseroj komencis pepi kaj la nuboj matenruĝe ekardis.
Estis la plej brila invento. Sur la tero ne estos plu mallumo aŭ frosto. Turniĝis en lia kapo, kiam li pensis tion. La suno de la tago plue leviĝos kaj subiros, sed kiam ĝi malaperos, miloj kaj miloj da liaj fajroradoj flamos en la lando, kaj la aero vibros pro varmo kiel en la plej varmega somertago. Tiam oni prenos maturajn rikoltojn sub la stelĉielo de la vintromezo, fragoj kaj vakcinioj kovros la arbardeklivojn dum la tuta jaro, la glacio neniam katenos la akvon.
Kiam la invento nun estis preta, ĝi kreos novan teron. Lia fajrorado estos la pelto de la malriĉuloj kaj la suno de la mi-nistoj. ¯i donos movforton al la fabrikoj, vivon al la naturo, novan riĉan kaj feliĉan ekziston al la homaro. Sed en la sama momento li bone sciis, ke ĉio tio estas revoj, kaj ke la arbarnimfo neniam permesos al li multobligi sian fajroradon. Kaj en sia kolero kaj venĝemo li pensis, ke li volas mortigi ŝin, kaj tial li apenaŭ sciis plu, kion li faris.
Li iris al la loĝodomo, kaj en la vestiblo tuj sub la ŝtuparo li starigis la fajroradon. Estis lia intenco, ke la domo ekbrulu kaj la monstro mortbrulu en ĝi.
Poste li reiris en sian laborejon kaj sidis tie, silente aŭskultante.
Eksonis vokoj kaj krioj sur la korto. Jen oni komencis rimarki, ke grandfaraĵo estas plenumita.
Jes, kuru, kriu, sonorigu! Jen ŝi tamen mortbrulas, la arbarnimfo, kiun vi kuŝigis sur silkon!
ĉu ŝi tordiĝas en doloroj, ĉu ŝi forkuras de la flamoj el ĉam-443
GÖSTA BERLING
eLIBRO
bro en ĉambron? Ho, kiel flamos la verda silko, kiel ludos la flamoj en la densa hararo! Freŝan kuraĝon, flamoj, freŝan ku-raĝon, kaptu ŝin, bruligu ŝin! Sorĉistinoj brulas! Ne timu ŝiajn sorĉvortojn, flamoj! Lasu ŝin bruli! Ekzistas iu, kiu pro ŝi devis bruli dum sia tuta vivo.
Sonoriloj sonis, veturiloj grincis, oni eltiris ŝprucigilojn, oni elmane-almane transportis akvon de la lago, homoj alkuris el ĉiuj vilaĝoj. Estis kriado kaj ĝemoj kaj ordonoj, estis tegmentoj, kiuj falis, estis la terura kraketado kaj muĝo de la brulego. Sed Kevenhüller estis ĝenata de nenio. Li sidis sur la hak-
ŝtipo kaj frotis la manojn.
Jen li aŭdis krakegon, kvazaŭ falus la ĉielo, kaj li jubilante eksaltis. ”Jen estas farite!” li diris. ”Nun ŝi ne povos saviĝi, nun ŝi estas frakasita sub la traboj aŭ bruligita de la flamoj.
Jen estas farite!”
Kaj li pensis pri la gloro kaj potenco de Ekeby, kiun li devis oferi por forigi ŝin el la mondo. Pri la brilaj salonoj, kie logis tiom da plezuro, la ĉambroj, en kiuj resonis la ĝojo de la memoroj, la tabloj, kiuj fleksiĝis sub frandaj manĝaĵoj, la altvaloraj malnovaj mebloj, arĝento kaj porcelano, kiujn oni ne povos plu retrovi.
Kaj jen li krie eksaltis. Lia fajrorado, lia suno, la modelo, de kiu ĉio dependas, ĉu li ne metis ĝin sub la ŝtuparon por esti-gi la brulegon?
Kevenhüller rigardis sin mem, ŝtonigita pro teruro.
”ĉu mi estas freneza?” li diris. ”Kiel mi povis fari ion tian?”
En la sama momento malfermiĝis la bone fermita pordo de la laborejo, kaj la verdvestita enpaŝis.
La arbarnimfo staris tie sur la sojlo, ridetanta kaj bela. ŝia verda robo ne havis difekton aŭ makulon, brulfumo ne fik-444
GÖSTA BERLING
eLIBRO
siĝis al ŝia densa hararo. ŝi estis tia, kia li en siaj junaj tagoj vidis ŝin sur la placo en Karlstad, la sovaĝbesta vosto treniĝis inter ŝiaj piedoj, kaj ŝi kunportis la sovaĝon kaj odoron de la tuta arbaro.
”Nun brulas Ekeby,” ŝi diris kaj ridis.
Kevenhüller staris kun levita martelego kaj intencis ĵeti ĝin sur ŝian kapon, sed jen li ekvidis, ke ŝi portas lian fajroradon en la mano.
”Vidu, kion mi savis al vi!” ŝi diris.
Kevenhüller ekgenuis antaŭ ŝi. ”Vi rompis mian veturilon, vi frakasis miajn flugilojn, kaj vi detruis mian vivon. Kompatu min, indulgu min!” ŝi grimpis sur la rabotstablon kaj eksidis tie, ankoraŭ same juna kaj petolmiena, kiel li unuafoje vidis ŝin sur la placo de Karlstad.
”Mi trovas, ke vi scias, kiu mi estas,” ŝi diris.
”Mi konas vin, kaj mi ĉiam konis vin,” la kompatinda viro diris, ”vi estas la genio. Sed nun liberigu min! Forprenu vian doton de mi! Forprenu de mi la miraklotalentojn! Lasu min esti ordinara homo! Kial vi persekutas min? Kial vi persekutas min?”
”Frenezulo!” la arbarnimfo diris. ”Mi neniam volis ion malbonan al vi. Mi donis al vi grandan rekompencon, sed mi an-kaŭ povas forpreni ĝin de vi, se ĝi ne plaĉas al vi. Sed bone pripensu! Vi pentos tion.”
”Ne, ne,” li diris, ”forprenu de mi la miraklotalentojn!”
”Unue vi devas detrui tiun ĉi,” ŝi diris kaj ĵetis la fajroradon sur la teron antaŭ li.
Li ne hezitis. Li svingis la martelegon super la glimanta fajrorado, kiu estis nur abomena sorĉo, ĉar li ne rajtis uzi ĝin por la utilo de miloj. Fajreroj traflugis la ĉambron, splitoj kaj 445
GÖSTA BERLING
eLIBRO
flamoj dancis ĉirkaŭ li, kaj jen ankaŭ lia lasta miraklo kuŝis frakasita.
”Nu, mi do forprenas de vi mian doton,” la arbarnimfo diris.
Kiam ŝi staris en la pordo por foriri kaj la lumo de la brulego surfluis ŝin, li la lastan fojon postrigardis ŝin.
Pli bela ol iam antaŭe ŝi ŝajnis al li kaj ne malica plu, nur severa kaj fiera.
”Frenezulo!” ŝi diris. ”ĉu mi iam malpermesis al vi lasi aliajn imiti viajn kreaĵojn? ĉu mi volis ion alian ol protekti la homon de genio de la metia laboro?”
Post tio ŝi foriris. Kevenhüller estis freneza dum kelkaj tagoj. Poste li ree fariĝis ordinara homo.
Sed dum sia frenezo li bruldetruis Ekebyn. Tamen neniu homo difektiĝis. Malgraŭ tio estis granda ĉagreno por la kavaliroj, ke tiu gastama hejmo, kie ili ĝuis tiom da bono, suferas tiom da domaĝo dum ilia tempo.
Ho, infanoj de tempo estanta, se vi aŭ mi estus renkontinta la arbarnimfon sur la placo de Karlstad! ĉu vi ne kredas, ke mi iris en la arbaro kaj vokis: ”Arbarnimfo, arbarnimfo, estas mi, Kevenhüller, Kevenhüller!” Sed kiu vidas ŝin nuntempe?
Kiu en niaj tagoj plendas pro tio, ke li ricevis tro multe de ŝiaj donacoj?
446
GÖSTA BERLING
eLIBRO
TRIDEKKVARA ĉAPITRO
La foiro de Broby
La unuan vendredon en oktobro komenciĝas la granda foiro de Broby, kiu daŭras dum ok tagoj. ¯i estas la granda festo de la aŭtuno. ¯in antaŭiras buĉado kaj bakado en ĉiu domo, la novaj vintrovestoj tiam estas pretaj por esti porta-taj la unuan fojon, festaj manĝaĵoj kiel festbuterpanoj kaj fromaĝokuko staras sur la tablo la tutan tagon, la brandoporcioj estas duobligataj, la laboro ripozas. Estas festo en ĉiu domo.
Servistoj kaj laboristoj ricevas sian salajron kaj longe inter-konsiligas pri tio, kion ili aĉetu en la foiro. Homoj de malproksime grupete iras sur la vojo kun tornistro surdorse kaj bastono en la mano. Multaj kondukas siajn brutojn al la foiro. Junaj, obstinaj virbovetoj kaj kaprinoj, kiuj staras senmove kaj fikspremas la antaŭkrurojn al la tero, multe incitas la posedanton kaj tre gajigas la rigardanton. La gastĉambroj en la grandbienoj estas plenaj de karaj glastoj: oni interŝanĝas no-vaĵojn kaj diskutas la prezojn de brutoj kaj meblaĵoj. La infanoj revas pri foirdonacoj kaj foirmono.
Kaj en la unua foirtago — kia svarmanta aro tiam moviĝas supren sur la deklivoj de Broby kaj sur la vasta foirkampo!
Budoj estas starigitaj, kie la komercistoj de la urboj elmetis siajn varojn, dum dalekarlianoj kaj vestrogotianoj61 amasigis siajn komercaĵojn sur senfinaj vicoj da tabuloj, super kiuj flir-61 Dalekarlianoj kaj vestrogotianoj — provincanoj el Dalekarlio kaj Vestrogotio, ambaŭ provincoj konataj pro multe da hejmindustrio.
447
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tas blankaj ŝtoftegmentoj. Da ŝnurdancistoj, gurdoj kaj blin-daj violonistoj ekzistas tie sufiĉe, same da antaŭdiristoj, bom-bonvendantoj kaj brandodrinkejoj. Post la budoj staras vice lignaj kaj argilaj vazoj. Cepo kaj kreno, pomoj kaj piroj estas vendataj de la ĝardenistoj de la grandaj bienoj. Vastaj kvadratoj de la tero estas okupitaj de ruĝbrunaj kupraj ujoj kun brila stano.
Tamen oni bone rimarkas en la foira vivo, ke mizero regas en Svartsjö, Bro, Lövvik kaj la aliaj paro˛oj de la distrikto Löv-sjö: la komerco iras malbone ĉe budoj kaj tabuloj. Plej granda viglo regas sur la brutloko, ĉar multaj devas vendi kaj ĉevalon kaj bovinon por povi travivi la vintron. Tie okazas an-kaŭ la sovaĝa, interesostreĉa ĉevalinterŝanĝo.
Estas gaje en la foiro de Broby. Se oni havas monon almenaŭ por kelkaj glutoj da brando, oni povas konservi la kura-
ĝon. Kaj ne estas nur la brando, kiu kaŭzas la ĝojon: kiam la homoj el la solecaj arbaraj hejmoj venas al la foirkampo kun
ĝiaj moviĝantaj amasoj kaj aŭdas la muĝon de la tuta krianta, ridanta aro, iliaj kapoj kvazaŭ turniĝas pro ĝojo, la mu-
ĝanta foira vivo kvazaŭ sovaĝigas ilin.
Kompreneble okazas multe da komerco inter tiom da homoj, sed tio tamen apenaŭ estas la ĉefafero. La plej grava afero estas kuntiri aron da parencoj kaj amikoj al la ĉaroj por regali per ŝafvianda hakaĵo, buterpano kaj brando aŭ persvadi la knabinon akcepti psalmlibron kaj silkan kaptukon aŭ elserĉi foirdonacojn al la etuloj en la hejmo.
ĉiuj homoj, kiuj ne devis resti hejme por prizorgi domon kaj brutojn, venis al tiu ĉi foiro de Broby. Tie estas kavaliroj 448
GÖSTA BERLING
eLIBRO
de Ekeby kaj arbarbienuloj el Nygård, ĉevalkomercistoj el Norvegujo, finnoj el la nordaj arbaroj, friponoj62 de la ŝoseo.
Kelkfoje la tuta muĝanta maro kolektiĝas en kirlon, kiu vigle turniĝas ĉirkaŭ iu mezpunkto. Neniu scias, kiu troviĝas plej interne, antaŭ ol kelkaj policistoj trabreĉas la amason por ĉesigi batalon aŭ starigi renversitan ĉaron. Kaj en la posta momento estas nova amasiĝo ĉirkaŭ iu komercisto kiu vort-batalas kontraŭ sprita knabino.
Jen, iom antaŭ la tagmezo, komenciĝas la granda batalo. La kamparanoj ekhavis la ideon, ke la vestrogotianoj uzas tro mallongajn ulnojn, kaj ĉirkaŭ iliaj tabuloj estiĝas unue kverelo kaj tumulto, poste oni transiras al perfortaĵoj. ĉiu scias, ke por la plej multaj, kiuj en tiuj tagoj vidis nenion krom manko kaj mizero, estis kvazaŭ ĝojo povi ekbati, kaj estis preskaŭ egale, kiun aŭ kion oni trafis. Kaj kiam la fortuloj kaj batale-muloj vidas, ke batalo okazas, ili tuj alkuras de ĉiuj flankoj. La kavaliroj ĝuste intencas aliri por fari pacon laŭ propra maniero, kaj la dalekarlianoj alrapidas por helpi la vestrogotianojn.
La forta Måns el Fors fervore partoprenas la ludon. Ebria li estas, kaj kolera li estas. Jen li faligis vestrogotianon kaj komencis vergi lin, sed je ties helpkrioj la samlandanoj alkuras kaj provas devigi la fortan Måns lasi ilian kamaradon. Tiam la forta Måns faligas la ŝtofpakojn de unu el la tabuloj kaj prenas la tabulon mem, unu ulnon larĝa kaj ok ulnojn longa kaj farita el dikaj tabuloj, kaj komencas svingi ĝin kiel sian armilon.
Li estas terura viro, la forta Måns. Estis li, kiu piedbate rompis muron en la arestejo en Filipstad, li, kiu povis levi 62 Friponoj — laŭvorta traduko. Signifas tie ĉi kaj en la sekvonta ĉapitro rasmikso de ciganoj kaj svedoj.
449
GÖSTA BERLING
eLIBRO
boaton el la lago kaj porti ĝin sur siaj ŝultroj. Estas klare, ke la tuta homamaso kaj ankaŭ la vestrogotianoj forkuras, kiam li komencas bati ĉirkaŭ si per la peza tabulo. Sed Måns persekutas ilin, batante ĉirkaŭ si per la peza tabulo. Por li ne temas plu pri amikoj aŭ malamikoj, li nur serĉas iun por bati, kiam li nun ricevis armilon.
La homoj en teruro fuĝas de li. Viroj kaj virinoj krias kaj kuras. Sed kiel forkuro estus ebla por la virinoj, el kiuj multaj tenas siajn infanojn ĉe la mano? Budoj kaj ĉaroj baras ilian vojon, bovoj kaj bovinoj, kiuj sovaĝiĝas pro la tumulto, malhelpas ilian forkuron.
En angulo inter la budoj grupo da virinoj estas enpremita kaj al ĝi la giganto alŝtormas. ĉu vestrogotiano ne staras meze en la aro? Li levas la tabulon kaj lasas ĝin fali. En pala, frosto-trema angoro la virinoj renkontas la atakon, ekkaŭrante sub la mortiga bato.
Sed kiam la tabulo fulme falas sur ilin, ĝia forto estas rompata de la etenditaj brakoj de iu viro. Unu viro ne ekkaŭris; sed levis sin super la amason, unu viro libervole renkontis la baton por savi la multajn. Virinoj kaj infanoj staras nedifek-titaj. Unu viro rompis la fortegon de la bato, sed jen li kuŝas senkonscia sur la tero.
La forta Måns ne levas sian tabulon por kuri pluen. Li renkontis la rigardon de la viro, ĝuste kiam la tabulo falis sur lian verton, kaj ĝi paralizis lin. Sen kontraŭstaro li lasis ilin ligi kaj forkonduki lin.
Sed flugrapide kuras tra la foiro la diro, ke forta Måns mortbatis kapitanon Lennart. Oni diras, ke li, kiu estis amiko de la popolo, mortis por savi virinojn kaj senŝirmajn infanojn.
450
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Kaj silentiĝas sur la vastaj kampoj, kie la vivo ĵus muĝis en sia plej sovaĝa rapido: la komerco haltas, la batalo ĉesas, la regaloj ĉe la manĝaĵkestoj finiĝas, la ŝnurdancistoj vane vokas rigardantojn.
La amiko de la popolo mortis, la popolo funebras. Dum silenta interpremiĝo ĉiuj kuras al la loko, kie li falis. Li kuŝas etendita sur la tero, tute senkonscia, vundo ne estas videbla, sed la kranio ŝajnas esti platigita.
Kelkaj viroj singarde levas lin sur la tabulon, kiun la giganto faligis. Ili kredas rimarki, ke li ankoraŭ vivas.
”Kien ni portu lin?” ili demandas unu la alian.
”Hejmen!” respondas severtona voĉo el la amaso.
Ho, jes, vi bonaj viroj, portu lin hejmen! Levu lin sur viajn ŝultrojn kaj portu lin hejmen! Li estis ludpilko de Dio, li ŝvebis kiel plumo laŭ la vento de lia spiro. Nun portu lin hejmen!
La vundita kapo ripozis sur la malmola benko de la malliberejo, sur la garbo en la grenejo. Nun lasu ĝi veni hejmen por ripozi sur remburita kuseno! Li suferis nemerititan honton kaj doloron, li estis forpelita de sia propra pordo. Senhejma vagulo li estis, irante la vojojn de Dio, kie li povis trovi ilin, sed la lando de lia sopiro estis tiu hejmo, kies pordon Dio fermis por li. Eble lia hejmo estas malfermita por tiu, kiu mortis por savi virinojn kaj infanojn.
Nun li ne venas kiel krimulo, kondukata de ŝanceliĝantaj drinkfratoj: lin akompanas funebranta popolo, en kies kabanoj li loĝis, dum li mildigis ĝiajn suferojn. Nun portu lin hejmen!
Kaj ili faras tiel. Ses viroj levas sur siajn ŝultrojn la tabulon, sur kiu li kuŝas, kaj forportas lin de la foirkampo. Kie ili preteriras, la homoj paŝas flanken kaj staras senmovaj: la viroj 451
GÖSTA BERLING
eLIBRO
nudigas siajn kapojn, la virinoj genufleksas, kiel ili faras en la preĝejo, kiam la nomo de Dio estas dirata. Multaj ploras kaj viŝas siajn okulojn, aliaj komencas paroli pri tio, kia viro li estis, tiel bona, tiel gaja, tiel facile solvanta malfacilaĵojn kaj tiel pia. Mirinde estas vidi, kiel iu alia tre kviete aliras kaj metas sian ŝultron sub la tabulon, kiam iu el la portantoj lacigis.
Jen kapitano Lennart estas portata ankaŭ preter tiu loko, kie staras la kavaliroj.
”Mi devas kuniri por kontroli, ke li bone venos hejmen!”
Beerencreutz diras kaj forlasas sian lokon ĉe la vojrando por kuniri al Helgesäter. Multaj sekvas lian ekzemplon.
La foirkampo kvazaŭ dezertiĝas: la homoj akompanas kapitanon Lennart al Helgesäter. Oni ja devas prizorgi, ke li ve-nu hejmen. Oni lasas ĉion necesan, kion oni devus aĉeti, oni forgesas la foirdonacojn al la etuloj en la hejmo, la aĉeto de psalmlibro ne efektiviĝas, la silka tuko, kiu brilis por la okuloj de la knabino, restas sur la tabulo. ĉiuj devas kuniri por prizorgi, ke kapitano Lennart venu hejmen.
Kiam la procesio venas al Helgesäter, estas silente kaj solece tie. Ree la manoj de la kolonelo tamburas sur la fermita enirpordo. ĉiuj servistoj estas en la foiro, la kapitanedzino estas sola hejme kaj gardas la domon. Kaj ankaŭ nun estas ŝi, kiu malfermas.
Kaj ŝi demandas, kiel ŝi demandis iam antaŭe:
”Kion vi volas?”
Post kio la kolonelo respondas, kiel li respondis iam an-taŭe:
”Ni venas kun via edzo.”
ŝi rigardas lin, kie li staras rektdorsa kaj sekurmiena kiel 452
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉiam. ŝi rigardas la portantojn malantaŭ li, kiuj ploras, kaj la tutan homamason malantaŭ ili. ŝi staras tie sur la perono kaj rigardas centojn da plorantaj okuloj, kiuj timete fiksigas al ŝi.
Fine ŝi rigardas la viron, kiu kuŝas etendita sur la portlito, kaj premas manon al la koro.
”Estas lia vera vizaĝo,” ŝi murmuras.
Sen demandi plu ŝi klinas sin, flankentiras la riglilon, vaste malfermas la vestiblajn pordojn kaj antaŭ la aliaj iras en la dormĉambron.
La kolonelo kaj la kapitanedzino helpas unu la alian eltiri la dulokan liton kaj skuordigi la lanugmatracon, kaj jen kapitano Lennart ree estas kuŝigata sur molan lanugon kaj blankan tolon.
”ĉu li vivas?” ŝi demandas.
”Jes,” la kolonelo respondas.
”ĉu estas espero?”
”Ne, oni povas fari nenion.”
Estas silente dum tempeto, jen subita penso ekregas ŝin.
”ĉu ĉiuj tiuj ploras pro li?”
”Jes.”
”Kion li do faris?”
”Lia lasta faro estis, ke li lasis la fortan Måns mortbati lin por savi virinojn kaj infanojn de la morto.”
ŝi ree sidas silenta dum tempeto kaj pensas.
”Kian vizaĝon li havis, kolonelo, kiam li venis hejmen an-taŭ du monatoj.”
La kolonelo ekmoviĝas. Nun li komprenas, nur nun li komprenas.
”Gösta ja pentris lin!”
453
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Do pro kavalira petolaĵo mi elfermis lin de lia hejmo. Kiel vi volas respondi pri tio, kolonelo?”
Beerencreutz levis la larĝajn ŝultrojn.
”Mi havas multe pri kio respondi.”
”Sed mi opinias, ke tio estas la plej terura, kion vi faris.”
”Mi ankaŭ neniam iris pli pezan vojon ol tiun al Helgesä-
ter hodiaŭ. Cetere estas ankoraŭ du, kiuj kulpas.”
”Kiuj?”
”Sintram estas unu, la alia estas vi mem. Vi estas severa virino. Mi scias, ke multaj provis paroli kun vi pri via edzo.”
”Estas vere,” ŝi respondas.
Poste ŝi petas lin rakonti pri la drinkregalo en Broby.
Li rakontas ĉion, kion li povas memori, kaj ŝi aŭskultas silente. Kapitano Lennart ankoraŭ kuŝas senkonscia sur la lito.
La ĉambro estas tute plena de plorantaj homoj; neniu volas elfermi tiun ĉagrenitan amason. ĉiuj pordoj estas malfermitaj, ĉiuj ĉambroj, ŝtuparoj kaj vestibloj estas plenaj de silentaj, angorantaj homoj, malproksime sur la korto ili staras en densaj grupoj.
Kiam la kolonelo finis, la kapitanedzino laŭtigas la voĉon kaj diras:
”Se troviĝas iuj kavaliroj tie ĉi interne, mi petas ilin foriri.
Estas malfacile por mi vidi ilin, kiam mi sidas ĉe la mortlito de mia edzo.”
Sen plua vorto la kolonelo tiam leviĝas kaj foriras. Tiel faras ankaŭ Gösta Berling kaj kelkaj aliaj kavaliroj, kiuj akompanis kapitanon Lennart. La homoj timetante paŝas flanken antaŭ la grupeto de humiligitaj viroj.
Kiam ili estas for, la kapitanedzino diras: ”ĉu iu el tiuj, kiuj 454
GÖSTA BERLING
eLIBRO
vidis mian edzon dum tiu ĉi tempo, volas diri al mi, kie li estis, kaj kion li faris?”
Kaj jen la homoj en la ĉambro komencas atesti pri kapitano Lennart antaŭ lia edzino, kiu malprave malŝatis lin kaj severe malmoligis sian koron antaŭ li. Jen ĝi ree eksonas, la lingvo de la malnovaj himnoj. Parolas viroj, kiuj neniam legis libron krom la biblio. Per bilda lingvo el la libro de Ijob, per parolturnoj el la tagoj de la patriarkoj ili parolas pri la migranto de Dio, kiu ĉirkaŭvagis helpante la homojn.
Longe daŭras, antaŭ ol ili finparolis. Dum venas la krepusko kaj la vespero, ili restas tie kaj parolas: unu post la alia aliras kaj rakontas pri li al lia edzino, kiu ne volis aŭdi lian nomon.
Tie troviĝas homoj, kiuj povas rakonti, kiel li trovis ilin malsanaj en la lito kaj kuracis ilin. Tie estas furiozaj batale-muloj, kiujn li malsovaĝigis. Tie estas ĉagrenitoj, kiujn li konsolis, drinkeguloj, kiujn li devigis al sobreco. ĉiu, kiu estis en neeltenebla mizero, vokigis la migranton de Dio, kaj li povis helpi, almenaŭ li sukcesis veki esperon kaj fidon.
La tutan vesperon la lingvo de la himnoj sonas en la ĉambro de la malsanulo.
Sur la korto staras la densaj grupoj kaj atendas la finon. Ili scias, kio okazas interne. Tio, kio estas laŭte dirata ĉe la mortlito, tion homo flustras al homo tie ĉi ekstere. Kiu havas ion por diri, tiu silente trapremas sin. ”Estas iu, kiu povas atesti,”
oni diras kaj donas lokon al li. Kaj ili elpaŝas el la mallumo, faras sian atestparolon kaj ree profundigas en la mallumon.
”Kion ŝi nun diras?” la ekstere starantaj demandas, kiam iu elvenas. ”Kion ŝi diras, la severa sinjorino en Helgesater?”
”ŝi radias kiel reĝino. ŝi ridetas kiel fianĉino. ŝi metis lian 455
GÖSTA BERLING
eLIBRO
apogseĝon al la lito kaj metis sur ĝin tiujn vestojn, kiujn ŝi mem teksis por li.”
Sed jen ĉiuj eksilentas. Neniu diras tion, ĉiuj samtempe scias tion: ”li mortas.”.
Kapitano Lennart malfermas siajn okulojn, vidas kaj vidas sufiĉe.
Li vidas la hejmon, la homojn, la edzinon, la infanojn, la vestojn, kaj ridetas. Sed li vekiĝis nur por morti. Li faras ster-toran spiron, kaj lia animo foriras.
Tiam silentiĝas la rakontoj, sed iu voĉo ekkantas morto-psalmon. ĉiuj kunkantas, kaj portata de centoj da fortaj voĉoj la kanto leviĝas al la alto.
Estas la adiaŭsaluto de la tero al la foriranta animo.
456
GÖSTA BERLING
eLIBRO
TRIDEKKVINA ĉAPITRO
La arbara bieneto
Estis multajn jarojn antaŭ tiu, kiam la kavaliroj estris Ekebyn.
La paŝtknabo kaj la paŝtknabino ludis kune en la arbaro, konstruis domojn el plataj ŝtonoj, kolektis marĉajn rubusojn63
kaj faris trumpetojn el alnoŝelo. Ambaŭ naskiĝis en la arbaro. La arbaro estis ilia hejmo kaj bieno. Kun ĉio tie ili pace kunvivis, kiel oni pace kunvivas kun servistoj kaj hejmbestoj.
La etuloj rigardis linkon kaj vulpon kiel siajn gardhundojn, la galputoro estis ilia kato, leporo kaj sciuro estis iliaj grand-brutoj, gufoj kaj tetroj sidis en ilia birdkaĝo, la piceoj estis iliaj servistoj kaj la junbetuloj gastoj ĉe iliaj regaloj. Ili konis la kavernon, kie la vipuroj kuŝis interplektitaj dum la vintroripozo, kaj kiam ili banis sin, ili vidis la hejmserpenton64 naĝi tra la klara akvo, sed ili timis nek serpenton nek arbarnimfon, tiuj apartenis al la arbaro, kaj ĝi estis ilia hejmo. Tie nenio povis timigi ilin.
Profunde en la arbaro kuŝis la bieneto, kie loĝis la knabo.
Tien kondukis dekliva arbara vojo, ĉirkaŭe staris montoj kaj kaŝis la sunon, senfunda marĉo kuŝis proksime kaj dum la tuta jaro elsendis frostmalvarman nebulon. Al la ebenanoj tia loĝejo ŝajnis malmulte alloga.
63 Marĉaj rubusoj — beroj de Rubus chamaemorus.
64 Hejmserpento — en iama popolkredo serpento, kiu vivas sur la tereno de la hejmo kaj havas ian magian rilaton al la generacioj.
Restaĵo de jama serpentkulto.
457
GÖSTA BERLING
eLIBRO
La paŝtknabo kaj la paŝtknabino iam geedziĝos, loĝos en tiu arbara bieneto kaj vivos per la laboro de siaj manoj. Sed antaŭ la geedziĝo la malfeliĉo de milito venis al la lando, kaj la knabo soldatiĝis. Li revenis hejmen sen vundo aŭ difektita membro, sed tiu vojaĝo donis al li postesignojn por la tuta vivo. Tro multe li vidis de la malbono en la mondo kaj de la kruelaj agoj de homoj al homoj. Li ne povis vidi plu la bonon.
Unue neniu vidis ian ŝanĝigon ĉe li. Kune kun la amatino de sia infanaĝo li iris al la pastro por anoncigi la geedziĝon.
La arbara bieneto supre de Ekeby fariĝis ilia hejmo, kiel ili antaŭ longe decidis, sed en tiu hejmo ne regis hejmeco.
La edzino rigardis la edzon kiel fremdulon. De kiam li venis el la milito, ŝi ne povis rekoni lin. Li ridis krude kaj parolis malmulte. ŝi timis lin.
Li ne incitis iun aŭ faris domaĝon, kaj li estis diligenta laboristo. Tamen oni malmulte ŝatis lin, ĉar li kredis malbonon pri ĉiu. Mem li sentis sin kiel abomena fremdulo. Nun la bestoj de la arbaro estis liaj malamikoj. La monto, kiu kaŝis la sunon, kaj la marĉo, kiu sendis nebulon, estis liaj malamikoj.
La arbaro fariĝas terura loĝejo por tiu, kiu portas en si malbonajn pensojn.
Helajn memorojn akiru tiu, kiu volas vivi en solecejoj! Alie li vidos nur murdon kaj subpremon inter kreskaĵoj kaj bestoj, kiel li antaŭ e vidis tion inter homoj. Li atendos malbonon de ĉio, kion li renkontos.
Jan Hök, la soldato, ne povis mem klarigi, kio mankas al li, sed li rimarkis, ke nenio iras bone por li. Malmulte da paco donis la hejmo. La filoj, kiuj kreskis tie, fariĝis fortaj sed sova-
ĝaj. Harditaj kaj kuraĝaj viroj ili estis, sed ankaŭ ili vivis en malpaco kun ĉiu homo.
458
GÖSTA BERLING
eLIBRO
En sia malĝojo la edzino ekhavis emon esplori la sekretojn de la solecejo. En marĉoj kaj densejoj ŝi kolektis sanigajn plantojn. La ecojn de la subteruloj ŝi primeditis, kaj ŝi sciis, kiaj oferoj plaĉas al ili. ŝi povis kuraci malsanon kaj doni bonajn konsilojn al tiuj, kiuj havis amĉagrenon. ŝi famiĝis pro sorĉoscio kaj oni evitis ŝin, kvankam ŝi faris grandan utilon al la homoj.
Iam la edzino komencis paroli kun la viro pri liaj ĉagrenoj.
”De kiam vi estis en la milito,” ŝi diris, ”vi estas kvazaŭ alia homo. Kion oni faris al vi tie?”
Tiam li eksaltis kaj preskaŭ batis ŝin, kaj same okazis ĉiufoje, kiam ŝi parolis pri la milito. Tiam kaptis lin freneza kolero. De neniu li toleris aŭdi la vorton milito, kaj baldaŭ koni-
ĝis, ke li ne povas elteni parolon pri ĝi. Do la homoj evitis tiun paroltemon.
Sed neniu el liaj militkamaradoj povis rakonti, ke li faris pli da malbono ol iu alia. Li batalis kiel bona soldato. Estis nur tio, ke ĉio terura, kion li vidis, tiel timigis lin, ke li poste povis vidi nenion krom malbono. De la milito li devenigis sian tutan ĉagrenon. Li pensis, ke la tuta naturo malamas lin, ĉar li partoprenis en tiaj aferoj. Tiuj, kiuj pli multe scias, povas konsoli sin per tio, ke ili batalis por patrujo kaj gloro. Kiom li sciis pri tiaj aferoj? Li sentis nur ke ĉio malamas lin, ĉar li elverŝis sangon kaj difektis.
En la tempo, kiam la majorino estis forpelata de Ekeby, li loĝis sola en sia dometo. La edzino mortis, kaj la filoj estis for.
Dum la foirtempoj la arbara bieneto tamen pleniĝis de gastoj. La nigreharaj, malhelvizaĝaj friponoj gastiĝis tie. Ili sentas plej bonan hejmecon ĉe tiu, kiun la plej multaj malŝatas.
Malgrandaj, longharaj ĉevaloj tiam grimpis supren sur la ar-459
GÖSTA BERLING
eLIBRO
bara vojo, tirante ĉarojn ŝarĝitajn per stanistaj iloj, per infanoj kaj ĉifonbulaĵoj. La ĉarojn sekvis frue maljuniĝintaj virinoj, kun la vizaĝoj ŝvelintaj pro fumado kaj drinkado, kaj viroj kun palaj akraj vizaĝoj kaj tendenecaj korpoj. Kiam la friponoj venis al la arbara bieneto, fariĝis tie gaja vivo. Brandon kaj kartludon kaj laŭtan ŝercadon ili kunportis. Pri ŝteloj kaj ĉevalinterŝanĝoj kaj sangaj bataloj ili povis rakonti.
Vendrede komenciĝis la foiro de Broby, kaj tiam kapitano Lennart estis mortigita. La forta Måns, kiu faris la mortigan baton, estis filo de la maljunulo en la arbara bieneto. Kiam la friponoj en la dimanĉa posttagmezo sidis kune tie, ili pli ofte ol ordinare donis la brandobotelon al la maljuna Jan Hök kaj parolis kun li pri mallibereja vivo kaj malliberulmanĝaĵo kaj juĝekzamenoj, ĉar tiajn aferojn ili ofte spertis.
La maljunulo sidis sur la hakŝtipo en la kamenangulo kaj malmulte parolis. Liaj grandaj, senbrilaj okuloj rigardis la so-vaĝan aron, kiu plenigis la ĉambron. La krepusko venis, sed la kenfajro donis lumon. ĉifonojn, mizeron kaj severan mankon ĝi prilumis.
Jen la pordo malfermiĝis tre kviete, kaj du virinoj enpaŝis.
Estis la juna grafino Elisabet, kaj ŝin akompanis la filino de la pastro en Broby. Miriga ŝi aspektis al la maljunulo, kiam ŝi, aminda kaj radia de milda beleco, paŝis en la lumrondon de la fajro. ŝi rakontis al ili, ke oni ne vidis Göstan Berling en Ekeby post la morto de kapitano Lennart. ŝi kaj ŝia servistino iris en la arbaron kaj serĉis lin la tutan posttagmezon. Nun ŝi vidas, ke tie ĉi troviĝas viroj, kiuj multe migras kaj konas ĉiujn vojetojn. ĉu ili vidis lin? ŝi eniris por ripozi kaj demandi, ĉu ili vidis lin.
Estis vana demando. Neniu el ili vidis lin.
460
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Ili proponis seĝon al ŝi. ŝi eksidis sur ĝi kaj restis silenta dum tempeto. La tumulto en la ĉambro jam silentiĝis. ĉiuj rigardis ŝin kaj miris pri ŝi. Jen ŝi ektimis pro la silento, ekmoviĝis kaj serĉis indiferentan paroltemon.
ŝi turnis sin al la maljunulo en la angulo. ”ŝajnas al mi, ke mi aŭdis, ke vi estis soldato, patro,” ŝi diris. ”Rakontu ion el la milito!”
Fariĝis ankoraŭ pli ŝtoniga silento. La maljunulo sidis, kvazaŭ li ne aŭdis.
”Tre plezurus al mi primilita rakonto de iu, kiu mem partoprenis,” la grafino daŭrigis, sed ŝi tuj interrompis sin, ĉar la filino de la pastro en Broby skuis la kapon al ŝi. ŝajne ŝi parolis nedecajn vortojn. ĉiuj ĉeestantoj rigardis ŝin, kvazaŭ ŝi pekus kontraŭ la plej simpla leĝo de deco. Subite iu friponedzino sonigis sian akran voĉon kaj demandis:
”Certe estas vi, kiu estis grafino en Borg.”
”Tio estis io alia ol kuri en la arbaro por serĉi la frenezan pastron. Fi, kia interŝanĝo!”
La grafino levis sin kaj diris adiaŭ. ŝi ripozis sufiĉe. La virino, kiu parolis, akompanis ŝin tra la pordo.
”Vi komprenas, grafino,” ŝi diris, ”mi devis ion diri, ĉar oni ne povas paroli kun la maljunulo pri milito. Li ne toleras aŭdi tiun vorton. Mi havis nur bonan intencon.”
Grafino Elisabet rapidis for, sed baldaŭ ŝi haltis. ŝi vidis la minacan arbaron, la kaŝantan monton kaj la vaporantan mar-
ĉon. Certe estas terure loĝi tie ĉi por tiu, kies animo estas plena de malbonaj memoroj. ŝi sentis kompaton al la maljunulo, kiu sidis tie kun la malhelaj friponoj kiel akompanantoj.
”Anna Lisa,” ŝi diris, ”ni reiru! Ili estis bonaj al ni tie, sed mi 461
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kondutis malbone. Mi volas paroli kun la maljunulo pri pli gajaj aferoj.”
Kaj feliĉa pro tio, ke ŝi trovis iun por konsoli, ŝi ree iris en la dometon.
”Estas tiel,” ŝi diris, ”ke mi kredas, ke Gösta Berling vagas tie ĉi en la arbaro kaj intencas preni sian vivon. Tial estas gra-ve, ke oni baldaŭ trovu lin kaj malebligu tion al li. Mi kaj Anna Lisa kredis kelkfoje, ke ni vidas lin, sed li malaperis. Li estas proksime al la monto, kie la knabino el Nygård falmortis. Jen mi ekpensis, ke mi ja ne bezonos iri ĝis Ekeby por havigi helpon. Tie ĉi sidas ja multaj viglaj viroj, kiuj povos facile kapti lin.”
”Ekiru, viroj,” kriis la friponedzino. ”ĉar la grafino ne konsideras sin tro alta peti la arbaranojn pri servo, vi devas tuj iri.”
La viroj tuj leviĝis kaj foriris por serĉi.
La maljuna Jan Hök sidis senmova kaj rigardis antaŭ sin kun senbrilaj okuloj. Timige malgaja kaj severa li sidis tie. La juna sinjorino ne trovis vorton por diri al li. Tiam ŝi vidis, ke infano kuŝas malsana sur la pajlo, kaj rimarkis, ke virino havas doloron en la mano. Tuj ŝi komencis flegi la malsanajn.
Baldaŭ ŝi estis bona amikino kun la babilantaj virinoj kaj igis ilin montri al ŝi la plej malgrandajn infanojn.
La viroj revenis post unu horo. Ili kondukis Göstan Berling ligita en la ĉambron. Antaŭ la fajro ili malsuprenmetis lin sur la plankon. Lia vesto estis ŝirita kaj malpura, la vizaĝo maldika kaj la okuloj sovaĝaj. Terura estis lia vivo dum tiuj tagoj: li kuŝis sur la malseka tero, li premis la vizaĝon kaj la manojn en la muskon, trenis sin trans platrokojn, penetris tra la plej 462
GÖSTA BERLING
eLIBRO
baraj densejoj. Libervole li ne sekvis la virojn, sed ili superfor-tis kaj ligis lin.
Kiam lia edzino revidis lin tia, ŝi ekkoleris. ŝi ne liberigis liajn ligitajn membrojn sed lasis lin resti kuŝanta sur la planko. Malestime ŝi forturnis sin de li.
”Kiel vi aspektas!” ŝi diris.
”Mi ne intencis montri min plu antaŭ viaj okuloj,” li respondis.
”ĉu mi do ne estas via edzino? ĉu mi ne rajtas atendi, ke vi venas al mi kun via ĉagreno? Kun amara timo mi atendis vin dum tiuj ĉi du tagoj.”
”Mi ja kaŭzis la malfeliĉon de kapitano Lennart. Kiel mi kuraĝus montri min al vi? Kiel mi povus?”
”Malofte vi estis timema, Gösta.”
”La sola servo, kiun mi povas fari al vi, Elisabet, estas liberigi vin de mi.”
Nedirebla malestimo fulmis al li el sub siaj kun tiritaj brovoj.
”Vi volas fari min edzino de sinmortiginto!”
Liaj trajtoj tordiĝis.
”Elisabet, ni iru en la silentan arbaron por interparoli!”
”Kial tiuj ĉi homoj ne povus aŭskulti nin?” ŝi diris, parolante kun akra akcento. ”ĉu ni estas pli bonaj ol iu el ili? ĉu iu el ili kaŭzis pli da ĉagreno kaj domaĝo ol ni? Ili estas la infanoj de la arbaro kaj de la vojo, ĉiu homo malamas ilin. Lasu ilin aŭdi, ke peko kaj ĉagreno troviĝas ankaŭ ĉe la estro de Ekeby, ĉe Gösta Berling, kiun ĉiuj amas! ĉu vi kredas, ke via edzino konsideras vin pli bona ol iu el ili aŭ ĉu vi kredas tion?”
463
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li pene levis sin sur la kubuto kaj rigardis ŝin kun ekfla-manta spito. ”Mi ne estas tiel aĉa, kiel vi kredas.”
Tiam ŝi aŭdis la historion de tiuj du tagoj. La unuan tagnokton Gösta vagis en la arbaro, pelata de konsciencaj riproĉoj. Li ne povis elteni renkonton kun homa rigardo. Sed li ne pensis pri morto. Li intencis iri al malproksima lando.
Dimanĉe li tamen malsupreniris de la altaĵoj kaj iris al la pre-
ĝejo de Bro. Ankoraŭfoje li volis vidi la popolon: la malriĉan, malsatan popolon de Lövsjö, pri kiu li revis, ke li servos al ĝi, kiam li sidis ĉe la malhonora amaseto de la pastro en Broby, kaj kiun li ekamis, kiam li vidis ĝin en la nokto foriri kun la mortinta knabino el Nygård.
La diservo jam komenciĝis, kiam li eniris la preĝejon. Li ŝteliris sur galerion kaj rigardis malsupren sur la homojn.
Kruelaj suferoj tiam atakis lin. Li volus paroli al ili, konsoli ilin en iliaj malriĉo kaj malespero. Se li nur rajtus paroli en la do-mo de Dio, tiam li posedus, kvankam tiel senespera, vortojn de espero kaj savo por ĉiuj.
Tiam li forlasis la preĝejon, iris en la sakristion kaj skribis tiun sciigon, kiun lia edzino jam konis. Li promesis, ke oni ree komencos labori en Ekeby kaj tie disdonos grenon al tiuj, kiuj plej bezonas. Li esperis, ke lia edzino kaj la kavaliroj plenumos liajn promesojn, kiam li estos for.
Elveninte li vidis ĉerkon antaŭ la komunuma kunvenejo. ¯i estis kruda, rapide farita, sed ornamita per nigra krepo kaj kronoj el vakcinio. Li komprenis, ke estas tiu de kapitano Lennart. Verŝajne la homoj petis la kapitanedzinon rapidigi la enterigon, por ke la granda amaso da foirvizitantoj povu ĉeesti la enterigon.
464
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Li staris kaj rigardis la ĉerkon, kiam peza mano metiĝis sur lian ŝultron. Sintram alvenis al li.
”Gösta,” li diris, ”se vi volas fari veran petolaĵon al iu homo, tiam mortu! Ne ekzistas io pli fripone ruza ol morti, nenio, kio tiel trompas honestan homon, kiu nenion suspektas.
Mortu, mi diras!”
Terurite Gösta aŭskultis la vortojn de la maliculo. Tiu plendis pri malsukceso de bone elpensitaj planoj. Li volis vidi sen-homan regionon sur la bordo de Löven. Tial li faris la kavalirojn estroj de la regiono, tial li igis la pastron de Broby malriĉigi la homojn, tial li venigis la sekon kaj la malsaton. En la foiro de Broby okazos la decida batalo. Incititaj de malfeliĉoj la homoj tie dediĉos sin al murdo kaj ŝtelo. Poste okazos pro-cesoj, kiuj malriĉigos ilin. Malsato, ribelo kaj ĉiaj malfeliĉoj efikos detrue. Fine la lando fariĝos tiel abomena kaj malamata, ke neniu povos loĝi tie, kaj ĉio tio estos la kreaĵo de Sintram. Tio estos lia ĝojo kaj fiero, ĉar li estis malica. Li ŝatis senhomajn regionojn kaj nekulturitan teron. Sed tiu, kiu komprenis morti en la ĝusta momento, detruis ĉion por li.
Tiam Gösta demandis lin, kian utilon alportus ĉio tio.
”Tio plaĉus al mi, Gösta, ĉar mi estas malica. Mi estas la frapurso sur la monto, mi estas la neĝoŝtormo sur la ebeno, mi ŝatus murdi kaj persekuti. For, mi diras, for homoj kaj homaj kreaĵoj! Mi ne ŝatas ilin. Mi povas lasi ilin kuri inter miaj ungoj kaj fari siajn kaprosaltojn — ankaŭ tio povas plezurigi dum tempeto — sed nun mi satiĝis pri ludo, Gösta, nun mi volas ekhaki, nun mi volas mortigi kaj detrui.”
Li estis freneza, tute freneza. Antaŭ longe li ŝerce komencis tiujn inferokupojn, kaj nun la malico superregis lin, nun li kredis, ke li estas spirito el la infero. Li nutris kaj flegis la 465
GÖSTA BERLING
eLIBRO
malbonon en si, tiel ke ĝi prenis la potencon super lia animo.
Tiel malico povas frenezigi homojn same kiel amo kaj cerbumado.
Li estis furioza, la malica uzinposedanto, kaj en sia kolero li komencis ŝirtiri la kronojn kaj la krepon de la ĉerko, sed tiam Gösta kriis:
”Ne tuŝu la ĉerkon!”
”Jen, jen, jen, ĉu mi ne tuŝu ĝin! Jes, mi ĵetos mian amikon Lennart sur la teron kaj disĵetos liajn kronojn. ĉu vi ne vidas, kion li faris al mi? ĉu vi ne vidas per kiu bela, griza kaleŝo mi veturas?”
Kaj tiam Gösta vidis, ke du kaptitveturiloj kun prokuroro kaj policistoj staris atendante ekster la tombeja muro.
”Jen, jen, jen, ĉu mi ne sendu ian dankon al la kapitanedzino en Helgesäter pro tio, ke ŝi hieraŭ eksidis por legi malnovajn paperojn por trovi pruvon kontraŭ mi en tiu pulvafero, vi scias? ĉu mi ne komprenigu al ŝi, ke ŝi prefere okupu sin pri bierfarado kaj bakado ol sendi prokuroron kaj policistojn por aresti min? ĉu mi ne havu iun rekompencon por la larmoj, kiujn mi ploris por kortuŝi prokuroron Scharling, por ke li permesu al mi iri tien ĉi por diri preĝon ĉe la ĉerko de la bona amiko?”
Kaj ree li komencis ŝirtiri la krepon.
Tiam Gösta staris tute apud li kaj ĉirkaŭprenis liajn brakojn.
”ĉion mi volas doni, por ke vi ne tuŝu la ĉerkon!” li diris.
”Faru kion vi volas!” diris la frenezulo. ”Kriu, se vi volas.
Iom mi tamen povos fari, antaŭ ol venos la prokuroro. Batalu kontraŭ mi, se vi tion volas! Estus gaja vidaĵo tie ĉi antaŭ la preĝejo. Ni batalu inter florkronoj kaj ĉerkotukoj!”
466
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Mi volas aĉeti trankvilon al la mortinto por kiu ajn prezo.
Prenu mian vivon, prenu ĉion!”
”Vi faras grandan promeson, mia knabo.”
”Vi povas ekzameni min.”
”Nu, do mortigu vin!”
”Tion mi povos fari, sed unue la ĉerko devas troviĝi sekure sub la tero.”
Tiel fariĝis. Gösta ĵuris al Sintram, ke li ne ekzistos plu dek du horojn post la enterigo de kapitano Lennart. ”Do mi scias, ke vi neniam povos fariĝi bona viro,” li diris.
Estis facile por Gösta Berling promesi tion. Li ĝojis, ke li povas liberigi sian edzinon. La konsciencaj riproĉoj turmentis lin ĝis mortlaco. La sola, kio timigis lin, estis tio, ke li promesis al la majorino ne morti, kiam la filino de la pastro en Broby ankoraŭ estas servistino en Ekeby. Sed Sintram diris, ke nun oni ne povas rigardi ŝin kiel servistinon, kiam ŝi heredis la riĉaĵojn de sia patro. Gösta kontraŭdiris, ke la pastro tiel bone kaŝis sian havaĵon, ke neniu povis trovi liajn trezorojn. Tiam Sintram ridetis kaj diris, ke ili estas kaŝitaj inter la kolombonestoj en la preĝeja turo de Broby. Post tio li foriris.
Poste Gösta ree iris al la arbaro. ŝajnis al li plej bone morti en tiu loko, kie la knabino el Nygård falmortis. Tie li vagis la tutan posttagmezon. Li vidis sian edzinon en la arbaro, tial li ne havis forton tuj mortigi sin.
Tion li rakontis al sia edzino, dum li kuŝis ligita sur la planko en la arbara bieneto.
”Ho,” ŝi malgaje diris, kiam li finis, ”kiel bone mi konas tion! Heroaj gestoj, heroa brilo! ĉiam preta meti la manojn en la fajron, Gösta, ĉiam preta forĵeti vin mem! Kiel granda tio iam ŝajnis al mi! Kiel mi nun laŭdas trankvilon kaj konside-467
GÖSTA BERLING
eLIBRO
remon! Kiom vi utilis al la mortinto per tia promeso! Jen, se Sintram estus povinta renversi la ĉerkon kaj forŝiri la krepon?
Certe oni estus relevinta ĝin, certe troviĝis nova krepo, novaj florkronoj. Se vi estus metinta vian manon sur la ĉerkon de la bona viro, tie antaŭ la okuloj de Sintram, kaj ĵurinta, ke vi vivos por helpi tiun ĉi malriĉan popolon, kiun li volis detrui, tion mi nun laŭdus. Se vi estus pensinta, kiam vi vidis la homojn en la preĝejo: ’Mi volas helpi ilin, mi volas uzi ĉiujn fortojn por helpi ilin,’ kaj ne estus metinta tiun ŝarĝon sur vian malfortan edzinon kaj sur maljunajn virojn kun cedan-taj fortoj, tiam mi laŭdus ankaŭ tion.”
Gösta Berling dum tempeto kuŝis silenta.
”Ni kavaliroj ne estas liberaj viroj,” li fine diris. ”Ni promesis unu al la alia vivi por la ĝojo, kaj nur por la ĝojo. Ve al ni ĉiuj, se unu perfidas.”
”Ve al vi,” la grafino diris incitite, ”ke vi estas la plej malkuraĝa el la kavaliroj kaj la lasta, kiu volas reboniĝi. Hieraŭ vespere ĉiuj dekunu sidis en la kavalirdomo, kaj malgajaj ili estis. Vi estis for, kapitano Lennart estis for, la brilo kaj gloro de Ekeby estis for. La pleton kun varmgrogo ili ne tuŝis, al mi ili ne volis montri sin. Tiam Anna Lisa, kiu staras tie ĉi, supreniris al ili. Vi scias, ke ŝi estas fervora virineto, kiu dum jaroj ĝis malesperiĝo batalis kontraŭ malprizorgo kaj mal-
ŝparo.
’Hodiaŭ mi ree estis hejme por serĉi la monon de patro,’ ŝi diris al la kavaliroj, ’sed mi povis nenion trovi. ĉiuj ŝuldatestoj estas trastrekitaj, kaj la kestoj kaj ŝrankoj estas malplenaj.’
’Vi estas bedaŭrinda, Anna Lisa,’ opiniis Beerencreutz.
’Kiam la majorino foriris de Ekeby,’ daŭrigis la filino de la pastro en Broby, ’ŝi petis min zorgi pri ŝia domo. Kaj se mi 468
GÖSTA BERLING
eLIBRO
estus trovinta la monon de la patro, mi rekonstruus Ekebyn.
Sed kiam mi trovis nenion alian por preni hejme, mi kunprenis la malhonoran amaseton de patro, ĉar granda malhonoro atendos min, kiam mia mastrino revenos kaj demandos min, kion mi faris, el Ekeby.’
’Ne tiel malĝoju pro tio, pri kio vi ne kulpas, Anna Lisa!’
Beerencreutz diris.
’Sed mi kunprenis la malhonoran amaseton ne nur por mi,’
diris la filino de la pastro. ’Mi kunprenis de ĝi ankaŭ por la bonaj sinjoroj. Bonvolu, karaj sinjoroj! Patro ja ne estas la sola, kiu kaŭzis honton kaj domaĝon en la mondo.’
Kaj ŝi iris de unu al alia el ili kaj metis kelkajn sekajn ŝtipetojn antaŭ ĉiun. Kelkaj blasfemis, sed la plej multaj diris nenion. Fine Beerencreutz diris kun la trankvilo de alta sinjoro:
’Estas bone. Mi dankas vin. Vi povas iri nun.’ Kiam ŝi estis for, li frapis la tablon per la pugno, tiel ke la glasoj saltis.
’De ĉi tiu momento,’ li diris, ’absolute sobra! Ion tian la brando ankoraŭfoje ne kaŭzos al mi.’ Poste li levis sin kaj eliris.
La aliaj iom post iom sekvis lin. ĉu vi scias, kien ili iris, Gösta? Nu, al la rivero, al la terlango, kie staris la muelejo kaj la forĝejo de Ekeby, kaj tie ili komencis labori. Ili komencis treni trunkojn kaj ŝtonojn kaj ordigi la lokon. La maljunaj havis malfacilan tempon. ĉagreno trafis plurajn el ili. Nun ili ne povas plu elteni la malhonoron, ke ili detruis Ekebyn. Mi ja scias, ke vi kavaliroj hontas pro laboro, sed nun la aliaj prenis sur sin tiun honton. Ankoraŭ pli Gösta, ili intencas sendi Annan Lisan al la majorino por revenigi ŝin. Sed vi, kion faras vi?”
Li trovis ankoraŭ unu respondon al ŝi.
469
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Kion vi postulas de mi, de eksigita pastro? Mi estas forpuŝita de homoj, abomena al Dio.”
”Ankaŭ mi estis en la preĝejo de Broby hodiaŭ, Gösta. Mi havas salutojn al vi de du virinoj. ’Diru al Gösta,’ diris Marianne Sinclaire, ’ke virino ne volas honti pro tiu, kiun ŝi amis!’
’Diru al Gösta,’ diris Anna Stjärnhök, ’ke nun statas bone por mi. Mi regas mem miajn bienojn. La homoj diras pri mi, ke mi estos dua majorino. Mi ne pensas pri amo, nur pri laboro.
Ankaŭ en Berga oni venkis la unuan amaron de la malĝojo.
Sed ni ĉiuj malĝojas pro Gösta. Ni fidas al li kaj preĝas al Dio por li — sed kiam, kiam li fariĝos viro?’ ”
”Jen vidu, ĉu vi estas forpuŝita de la homoj?” la grafino daŭrigis. ”Tro multe da amo renkontis vin, tio estas via malfeliĉo. Virinoj kaj viroj amis vin. Se vi nur ŝercis kaj ridis, se vi nur kantis kaj ludis, ili pardonis al vi ĉion. Kio plaĉis al vi fari, tio estis por ili bona. Kaj vi kuraĝas nomi vin forpuŝita!
Aŭ ĉu vi estas abomena al Dio? Kial vi ne restis kaj vidis la enterigon de kapitano Lennart?
ĉar li mortis en foirtago, la famo pri li estis vaste disportata. Post la diservo miloj da homoj venis al la preĝejo. La tombejo kaj la muro kaj la kampoj ĉirkaŭe estis kovritaj de homoj. La funebra procesio ordigis sin antaŭ la komunuma kunvenejo. Oni atendis nur la maljunan ĉefparoęstron. Li estis malsana kaj ne predikis. Sed li promesis veni al la enterigo de kapitano Lennart. Kaj jen li venis, kun klinita kapo kaj revante siajn proprajn revojn, kiel li kutimas nun en sia maljunaĝo, kaj prenis lokon en la komenco de la funebra procesio. Nenion neordinaran li rimarkis. Li iris en multaj funebraj procesioj, la maljunulo. Li iris antaŭen sur la konata vojo kaj ne levis la rigardon. Li diris la preĝojn kaj ĵetis teron sur la 470
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ĉerkon kaj ankoraŭ ne rimarkis ion. Sed jen la sakristiano ekkantis psalmon. Mi ne kuraĝis atendi, ke la kruda voĉo, kiu ĉiam ordinare kantis sola, povos veki la ĉefparonestron el liaj revoj.
Sed oni ne lasis la sakristianon kanti sola. Centoj kaj centoj da voĉoj komencis kunkanti. Viroj, virinoj kaj infanoj kantis. Tiam la ĉefparoęstro vekiĝis el siaj revoj. Li glitmovis la manon super la okuloj kaj pasis sur la apudtomban terama-seton por vidi. Neniam li vidis tian amason da funebrantoj. La viroj portis la malnovajn multuzitajn funebroĉapelojn. La virinoj havis la blankajn antaŭtukojn kun la larĝaj randoj. ĉiuj kantis, ĉiuj havis larmojn en la okuloj — ĉiuj funebris.
Tiam la maljuna ĉefparoęstro komencis tremi kaj angori. Kion li diru al tiuj homoj, kiuj funebras? Estis necese, ke li diru al ili konsolan vorton.
Kiam la kanto silentiĝis, li etendis la brakojn super la homoj.
’Mi vidas, ke la homojn trafis malĝojo,’ li diris, ’kaj la mal-
ĝojo estas pli peza por tiu, kiu longe iros sur la vojo de la tero, ol por mi, kiu baldaŭ foriros.’
Li eksilentis terurite. Lia voĉo estis tro malforta, kaj li hezitis pri la vortelekto.
Sed baldaŭ li ree komencis. Lia voĉo rericevis la forton de lia junaĝo, kaj liaj okuloj radiis.
Li faris belegan parolon al ni, Gösta. Unue li rakontis tion, kion li sciis, pri la migranto de Dio. Poste li memorigis al ni, ke neniu ekstera brilo aŭ granda talento igis tiun viron tiel honorata, kiel li nun estas, sed nur tio, ke li ĉiam iris la vojojn de Dio. Kaj nun li petis nin pro Dio kaj Kristo agi same. ĉiu amu la alian kaj helpu lin. ĉiu kredu bonon pri la alia. ĉiu agu 471
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiel tiu bona kapitano Lennart, ĉar por tio ne estas bezonata granda talento, nur pia animo. Kaj li interpretis al ni ĉion, kio okazis en tiu ĉi jaro. Li diris, ke tio estis preparo por tiu tempo de amo kaj feliĉo, kiu nun certe venos. En tiu ĉi jaro li ofte vidis homan bonecon aperi en disaj radioj. Nun ĝi aperos kiel tuta brila suno.
Kaj ŝajnis al ni ĉiuj, ke ni aŭdas profeton paroli. ĉiuj volis ami unu la alian. ĉiuj volis esti bonaj. Li levis siajn okulojn kaj manojn kaj diris pacon al la regiono. ’En la nomo de Dio,’ li diris, ’la maltrankvilo ĉesu! Paco loĝu en viaj koroj kaj en la tuta naturo! La senvivaj aĵoj, la bestoj kaj la kreskaĵoj sentu trankvilon kaj ĉesu domaĝi!’
Kaj estis, kvazaŭ sankta trankvilo malsupreniĝus sur la regionon. Estis, kvazaŭ la altaĵoj radius kaj la valoj ridetus kaj la aŭtunaj nebuloj vestiĝus per rozkoloro.
Poste li vokis helpanton por la popolo. ’Iu venos,’ li diris.
’Ne estas la volo de Dio, ke vi nun pereu. Dio elektos iun, kiu satigos la malsatantojn kaj gvidos vin sur liajn vojojn.’
Tiam ni ĉiuj pensis pri vi, Gösta. Ni sciis, ke la ĉefparo˛-
estro parolas pri vi. La homoj, kiuj aŭdis vian sciigon, iris hejmen parolante pri vi. Kaj vi iris tie ĉi en la arbaro kaj volis morti! La popolo atendas vin, Gösta. ĉie ili nun sidas en la kabanoj kaj diras, ke ĉio fariĝos bona, kiam la freneza pastro en Ekeby nun volas helpi ilin. Vi estas ilia heroo, Gösta. La heroo de ĉiuj vi estas.
Jes, Gösta, estas certe, ke la maljunulo parolis pri vi, kaj eble tio povas instigi vin pluvivi. Sed mi, kiu estas via edzino, mi diras al vi, ke vi tute simple faru vian devon. Vi ne revu, ke vi estas sendita de Dio. Verŝajne ĉiu estas, vi komprenas.
Vi laboru sen heroaj gestoj, vi ne brilu kaj mirigu, vi faru tiel, 472
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ke via nomo ne tro ofte sonu sur la lipoj de la popolo. Tamen bone pripensu antaŭ ol rompi vian promeson al Sintram! Vi nun havigis al vi ian rajton morti, kaj de nun la vivo verŝaj-ne ne donos multe da agrablo al vi. En iu tempo mi deziris iri hejmen al la sudo, Gösta. Al mi, pekoŝarĝita, ŝajnis tro granda feliĉo esti via edzino kaj akompani vin tra la vivo. Sed nun mi restos. Se vi kuraĝos vivi, mi restos. Sed ne atendu feliĉon de tio! Mi devigos vin iri la vojon de pezaj devoj. Neniam atendu de mi vortojn de ĝojo kaj espero! ĉiujn ĉagrenon kaj malfeliĉon, kiun ni ambaŭ kaŭzis, mi starigos postene ĉe nia hejmo. ĉu koro, kiu tiel suferis kiel la mia, povos ami plu?
Senlarma kaj senĝoja mi iros apud vi. Bone pripensu, Gösta, antaŭ ol vi decidos vivi. Ni iros la vojon de pentofaro.”
ŝi ne atendis por aŭdi respondon. ŝi mansignis al la filino de la pastro kaj foriris. Kiam ŝi venis en la arbaron, ŝi komencis amare plori, kaj ploris, ĝis ŝi atingis Ekebyn. Veninte tien ŝi memoris, ke ŝi forgesis paroli pri pli gajaj aferoj ol milito kun Jan Hök, la soldato.
En la arbara domo fariĝis kviete kaj silente, kiam ŝi foriris.
”Al Sinjoro Dio laŭdon kaj gloron!” la maljuna soldato subite diris.
Ili rigardis lin. Li estis levinta sin kaj vigle rigardis ĉirkaŭ si.
”Malbono, malbono ĉio estis,” li diris. ”ĉio, kion mi vidis, post kiam malfermiĝis miaj okuloj, estis malbono. Malbonaj viroj, malbonaj virinoj! Malamo kaj kolero en la naturo! Sed ŝi estas bona. Bona homo staris en mia hejmo. Kiam mi sidos tie ĉi sola, mi memoros ŝin. ŝi estos kun mi sur la arbara vojo.”
Li klinis sin al Gösta, malnodis liajn ligilojn kaj levis lin.
Poste li solene prenis lian manon.
473
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Abomena al Dio,” li diris, ”ĝuste tio estas la afero. Sed nun vi ne estas tia plu, kaj ankaŭ mi ne estas, post kiam ŝi staris en mia hejmo. ŝi estas bona.”
La postan tagon la maljuna Jan Hök venis al prokuroro Scharling. ”Mi volas preni mian krucon,” li diris. ”Mi estis malbona viro, tial mi ricevis malbonajn filojn.” Kaj li petis, ke li povu iri en malliberejon anstataŭ sia filo, sed tio ja ne estis ebla.
La plej bela el malnovaj historioj estas tiu, kiu priskribas, kiel li akompanis sian filon, irante apud la kaptitĉaro; kiel li dormis ekster lia malliberejo, kiel li ne forlasis lin antaŭ ol li trapasis sian punon. Certe ankaŭ ĝi trovos rakontanton.
474
GÖSTA BERLING
eLIBRO
TRIDEKSESA ĉAPITRO
Margareta Celsing
La tagojn antaŭ kristnasko la majorino venis al la distrikto Lövsjö, sed nur en la antaŭkristnaska tago ŝi venis al Ekeby. Dum la tuta vintro ŝi estis malsana. ŝi havis pulmin-flamon kaj fortan febron, tamen oni neniam vidis ŝin pli ĝoja aŭ aŭdis pli multe da afablaj vortoj de ŝi.
La filino de la pastro en Broby, kiu de oktobro estis ĉe ŝi ĉe la uzino en la arbaroj de Älvdalen, sidis apud ŝi en la sledo kaj emis plirapidigi la veturon, sed ŝi ne povis malhelpi, ke la maljunulino haltigis la ĉevalon kaj vokis ĉiun piediranton al la sledo por demandi pri novaĵoj.
”Kiel iras por vi tie ĉi en Lövsjö?” la majorino demandis.
”Por ni iras bone,” oni tiam respondis al ŝi. ”Venos pli bonaj tempoj. La freneza pastro en Ekeby kaj lia edzino helpas nin ĉiujn.”
”Bona tempo venis,” diras iu alia. ”Sintram estas for. La kavaliroj de Ekeby laboras. La mono de la pastro en Broby estas trovita en la preĝeja turo de Bro. Estas tiom, ke oni povas restarigi la gloron kaj potencon de Ekeby per ĝi. ¯i sufi-
ĉas ankaŭ por havigi panon al la malsatantoj.”
”Nia maljuna ĉefparoęstro vekiĝis al nova vivo kaj nova forto,” diras la tria. ”ĉiun dimanĉon li parolas kun ni pri la alveno de la Dia regno. Kiu povas peki plu? La regado de la bono venas.”
Kaj la majorino malrapide pluveturis, demandante ĉiun, 475
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kiun ŝi renkontis: ”Kiel iras por vi? ĉu vi ne suferas pro manko en tiu ĉi regiono?”
Kaj la febrovarmo kaj la pika doloro en la brusto mildiĝis, kiam ili respondis al ŝi: ”Tie ĉi troviĝas du bonaj, riĉaj virinoj, Marianne Sinclaire kaj Anna Stjärnhök. Ili helpas Göstan Berling iri el domo en domon por prizorgi, ke neniu malsatu. Kaj nuntempe neniu ĵetas grenon en la brandkaldronon.”
Estis, kvazaŭ la majorino sidus tie en la sledo partopren-ante longan diservon. ŝi venis al sankta lando. ŝi vidis maljunajn, sulkiĝintajn vizaĝojn sereniĝi, kiam oni parolis pri la tempoj, kiuj venis. La malsanuloj forgesis siajn dolorojn por laŭdi la tagon de ĝojo.
”Ni volas ĉiuj esti tiaj, kia estis la bona kapitano Lennart,”
ili diris. ”Ni volas ĉiuj esti bonaj. Ni volas kredi bonon pri ĉiuj.
Ni ne volas domaĝi al iu. Tio plirapidigos la alvenon de la Dia regno.”
ŝi trovis, ke la sama spirito kaptis ĉiujn. En la grandbienoj oni senpage donis manĝaĵon al tiuj, kiuj plej bezonis. Kiu havis farotan laboron, tiu nun lasis fari ĝin, kaj ĉiuj uzinoj de la majorino plene funkciis.
Neniam ŝi sentis sin pli sana, ol kiam ŝi sidis tie kaj lasis la malvarman aeron enflui en sian dolorantan bruston. Neniun bienon ŝi povis preterveturi sen halti kaj demandi.
”Nun ĉio estas bona,” tiam diris la domanoj. ”Granda mizero regis tie ĉi, sed la bonaj sinjoroj en Ekeby helpas nin. Vi miros pri ĉio, kio estas farita tie. Nun la muelejo estas preskaŭ preta, la forĝejo funkcias, kaj la brulinta domo estas rekonstruita ĝis la tegmentodorso.”
Estis la mizero kaj la korskuaj okazoj, kiuj ŝanĝis ilin ĉiujn.
Ho, certe daŭros nur dum mallonga tempo! Sed tamen estis 476
GÖSTA BERLING
eLIBRO
bone reveni al lando, kie ili servas unu la alian, kaj kie ĉiuj volas fari bonon. La majorino sentis, ke ŝi povas pardoni la kavalirojn, kaj ŝi dankis Dion pro tio.
”Anna Lisa,” ŝi diris, ”mi, maljuna homo, sidas tie ĉi kaj kredas, ke mi jam enveturas en la ĉielon de la feliĉuloj.”
Kiam ŝi fine atingis Ekebyn kaj la kavaliroj alrapidis por helpi ŝin iri el la sledo, ili apenaŭ povis rekoni ŝin, ĉar ŝi estis same bona kaj milda kiel ilia propra juna grafino. La pli maljunaj, kiuj vidis ŝin juna, flustris unu al la alia: ”Ne estas la majorino de Ekeby, estas Margareta Celsing, kiu revenas.”
Granda estis la ĝojo de la kavaliroj, kiam ili vidis ŝin reveni tiel bona kaj sen pensoj pri venĝo, sed ĝi baldaŭ transformiĝis en malĝojon, kiam ili trovis, kiel malsana ŝi estas. Oni devis tuj porti ŝin en la gastĉambron de la kontora flankdomo kaj enlitigi ŝin. Sed sur la sojlo ŝi turnis sin kaj parolis al ili.
”Estis la ŝtormo de Dio,” ŝi diris, ”la ŝtormo de Dio. Nun mi scias, ke ĉio okazis por nia bono.”
Post tio oni fermis la pordon de la malsanĉambro, kaj ili ne vidis ŝin plu.
Tamen estas tiom por diri al tiu, kiu estas mortanta. La vortoj interpremiĝas sur la lango, kiam oni scias, ke en la apuda ĉambro kuŝas tiu, kies orelo baldaŭ estos fermita por ĉiam.
”Ho, mia amiko, mia amiko,” oni volas diri, ”ĉu vi povas pardoni? ĉu vi povas kredi, ke mi amis vin, malgraŭ ĉio? Kiel tamen povis okazi, ke mi kaŭzis al vi tiom da ĉagreno, dum ni kune iris sur la tero? Ho, mia amiko; dankon pro ĉiu ĝojo, kiun vi donis al mi!”
Tion oni volus diri kaj multe, multe da aliaj vortoj.
Sed la majorino kuŝis en brula febro, kaj la vortoj de la kavaliroj ne povis atingi ŝin. ĉu ŝi do neniam ekscios, kiel ili 477
GÖSTA BERLING
eLIBRO
laboris, kiel ili daŭrigis ŝian agadon, kiel ili savis la gloron kaj brilon de Ekeby? ĉu ŝi neniam ekscios tion?
Post nelonge la kavaliroj iris al la forĝejo. Tie ĉiu laboro ĉesis, sed ili ĵetis novan karbon kaj novan krudferon en la fornon kaj preparis fandaĵon. Ili ne vokis la forĝistojn, kiuj iris hejmen por festi kristnaskon, sed laboris mem ĉe la fajrujo.
Se la majorino vivos nur ĝis la martelo moviĝos, tiam ĝi parolos al ŝi pri ilia agado.
Vesperiĝis kaj noktiĝis dum la laboro. Multaj el ili pensis pri tio, kiel strange estas, ke nun ili ree festas la kristnaskan nokton en la forĝejo.
La multlerta Kevenhüller, kiu estis la konstrumastro de la forĝejo kaj la muelejo dum tiu urĝa tempo, kaj Kristian Bergh, la forta kapitano, staris ĉe la fajrujo kaj prizorgis la fandaĵon.
Gösta kaj Julius transportis karbon. Kelkaj el la aliaj sidis sur la amboso sub la levita martelo, kaj aliaj prenis lokon sur karbveturiloj aŭ amasoj da krudfero. Lövenborg, la maljuna mistikulo, parolis kun onklo Eberhard, la filozofo, kiu sidis apud li sur la amboso.
”ĉinokte mortos Sintram,” li diris.
”Kial ĝuste ĉinokte?” Eberhard demandis.
”Vi ja scias, ke ni pasintjare faris veton. Jen ni nenion faris, kio ne estis kavalirmaniera, kaj tial li perdis.”
”Vi, kiu kredas al tiaj aferoj, certe scias, ke ni ankaŭ faris multon, kio ne estis kavalirmaniera. Unue ni ne helpis la majorinon, due ni komencis labori, trie ne estis tute ĝuste, ke Gösta ne mortigis sin, ĉar li promesis tion.”
”Mi pensis ankaŭ pri tio,” Lövenborg diris, ”sed mi opinias, ke vi ne ĝuste komprenas la aferon. Agi kun konsidero pri propraj, aĉaj avantaĝoj estis malpermesite al ni, sed ne agi 478
GÖSTA BERLING
eLIBRO
tiel, kiel postulas la amo, la honoro aŭ nia eterna feliĉo. Mi kredas, ke Sintram perdis.”
”Povas esti, ke vi pravas.”
”Mi volas diri al vi, ke mi scias tion. Mi aŭdis liajn ĉeval-sonorilojn la tutan vesperon, sed ne estas veraj sonoriloj. Baldaŭ li alvenos.”
Kaj la malgranda maljunulo rigardis al la forĝeja pordo, kiu estis malfermita, kaj al la peco de blua ĉielo, ormanita de disaj steloj, kiu estis videbla tra ĝi.
Post tempeto li eksaltis.
”ĉu vi vidas lin?” li flustris. ”Jen li ŝtelire envenas. ĉu vi ne vidas lin en la pordo?”
”Nenion mi vidas,” respondis onklo Eberhard. ” Vi estas dormema, jen la tuta afero.”
”Mi vidis lin tiel klare kontraŭ la hela ĉielo. Li havis sian longan lupopelton kaj peltoĉapelon. Nun li estas en la mallumo tie, kaj mi ne povas vidi lin. Vidu, nun li estas ĉe la forno! Li staras tuj apud Kristian Bergh, sed Kristian ŝajne ne vidas lin. Jen li klinas sin antaŭen kaj ĵetas ion en la fajron.
Ho, kiel malica li aspektas! Gardu vin, amikoj, gardu vin!”
Kiam li diris tion, fajrofasko elĵetiĝis el la forno kaj kovris la forĝistojn kaj iliajn helpantojn per skorio kaj fajreroj. Tamen okazis neniu domaĝo.
”Li volis venĝi sin,” Lövenborg diris.
”Vi estas tro freneza!” Eberhard diris. ”Tamen vi devus jam esti kontenta pri tiaj aferoj.”
”Tion oni ja povas pensi kaj deziri, sed tio malmulte helpas. ĉu vi ne vidas, kiel li staras tie ĉe la fosto kaj rikanas al ni? Sed verdire ŝajnas al mi, ke li malfiksas la martelon!”
Li eksaltis kaj kuntiris Ebenhardon. En la posta momento 479
GÖSTA BERLING
eLIBRO
la martelo tondre falis sur la amboson. Estis nur krampo, kiu malfiksigis, sed Eberhard kaj Lövenborg lastmomente evitis la morton.
”ĉu vi vidas, ke li ne havas iun potencon super ni?” Lövenborg diris triumfe. ”Sed oni vidas, ke li volas venĝi sin.”
Kaj li vokis Göstan Berling:
”Iru al la virinoj, Gösta! Eble li montros sin ankaŭ al ili. Ili ne tiel kutimiĝis al tiaj aferoj kiel mi. Ili verŝajne ektimos. Kaj gardu vin, Gösta, ĉar li tre malŝatas vin, kaj eble li havas potencon super vi pro tiu promeso. Eble li havas.”
Poste oni ja eksciis, ke Lövenborg pravis, kaj ke Sintram mortis en la kristnaska nokto. Kelkaj diris, ke li pendigis sin en la malliberejo. Aliaj kredis, ke la servistoj de la justo sekrete igis mortigi lin, ĉar la proceso ŝajnis iri bone por li, kaj ree liberigi lin por detruo al la homoj en Lövsjö ja ne estis eble.
Ekzistis aliaj, kiuj kredis, ke malhela sinjoro alveturis en nigra veturilo, tirata de nigraj ĉevaloj, kaj forprenis lin el la malliberejo. Kaj Lövenborg ne estis la sola, kiu vidis lin en la kristnaska nokto. Ankaŭ en Fors li estis vidata kaj en la sonĝoj de Ulrika Dillner. Multaj rakontis, ke li montris sin al ili, ĝis Ulrika Dillner translokis lian kadavron al la tombejo de Bro. ŝi ankaŭ forpelis la malbonajn servistojn de Fors kaj enkondukis tie bonan regadon. Post tio fantomoj ne aperas plu tie.
*
Oni diras, ke antaŭ ol Gösta atingis la domon, venis tien fremdulo kaj transdonis leteron al la majorino. Neniu konis la senditon, sed oni enportis la leteron kaj metis ĝin sur la tablon apud la majorino. Tuj poste ŝi neatendite plibonfartiĝis; 480
GÖSTA BERLING
eLIBRO
la febro mildiĝis, la doloroj faciliĝis kaj ŝi povis legi la skribaĵon.
La maljunaj emis kredi, ke tiu pliboniĝo dependis de influo de mallumaj fortoj. Sintram kaj liaj amikoj povus havi avantaĝon de tio, ke la majorino legas tiun leteron.
Estis dokumento skribita per sango sur nigra papero. La kavaliroj certe rekonus ĝin. Oni skribis ĝin la pasintan kristnaskonokton en la forĝejo de Ekeby.
Kaj la majorino kuŝis tie legante, ke ĉar ŝi estis sorĉistino kaj sendis kavaliranimojn al la infero, oni juĝis, ke ŝi perdu Ekebyn. Tion kaj alian similan frenezaĵon ŝi legis. ŝi rigardis daton kaj subskribojn kaj trovis la sekvantan noton apud la nomo de Gösta: ”ĉar la majorino uzis mian malforton por forlogi min de honesta laboro kaj reteni min kiel kavaliron en Ekeby, ĉar ŝi faris min murdanto de Ebba Dohna, malkaŝante al ŝi, ke mi estas eksigita pastro, mi subskribas.”
La majorino malrapide faldis la paperon kaj metis ĝin en la kovraĵon. Poste ŝi kuŝis senmove kaj pripensis, kion ŝi eksciis. Kun amara doloro ŝi komprenis, ke tiel pensas la homoj pri ŝi. Sorĉistino ŝi estis por ĉiuj tiuj, kiujn ŝi servis, al kiuj ŝi donis laboron kaj panon. Tio estis ŝia rekompenco, tia estos la postmorta famo pri ŝi. Ili ne povas kredi pli bone pri adultulino.
Sed kiom ŝi atentis sensciulojn? Ili tamen staris malproksime de ŝi. Sed tiuj malriĉaj kavaliroj, kiuj vivis pro ŝia favoro kaj bone konis ŝin, ankaŭ ili kredis aŭ ŝajnigis kredi tion por havi pretekston preni por si Ekebyn. Rapide moviĝis ŝiaj pensoj. Sovaĝa kolero kaj venĝemo flamis en ŝia febrobrula cerbo. ŝi igis la filinon de la pastro en Broby, kiu kune kun grafino Elisabet flegis ŝin, sendi sciigon al Högfors por alvo-481
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ki la administrantojn de la tero kaj de la uzino. ŝi volis fari sian testamenton.
Ree ŝi pensis. ŝiaj brovoj kuntiriĝis, la sufero terure tordis ŝiajn trajtojn.
”Vi estas tre malsana,” la grafino kviete diris.
”Mi estas pli malsana ol iam antaŭe.”
Ree silentiĝis, sed jen la majorino parolis per malmola, raspa voĉo:
”Estas strange pensi, ke ankaŭ vi, grafino, kiun ĉiuj amas, estas adultulino.”
La juna virino ekmoviĝis.
”Jes, se ne age, tamen pense kaj dezire, kaj en tio ne estas diferenco. Mi, kiu kuŝas tie ĉi, sentas, ke en tio ne estas diferenco.”
”Tion mi scias.”
”Kaj tamen vi nun estas feliĉa. Vi rajtas senpeke posedi la amaton. La nigra fantomo ne staros inter vi, kiam vi renkontiĝos. Vi rajtas aparteni unu al la alia antaŭ la homoj, ami unu la alian dum la hela tago, iri unu apud la alia tra la vivo.”
”Ho, majorino, majorino!”
”Kiel vi kuraĝas resti ĉe li?” krias la maljunulino kun kreskanta koleremo. ”Pentofaru, pentofaru, kiam estas tempo!
Veturu hejmen al viaj patro kaj patrino, antaŭ ol ili venos por malbeni vin. ĉu vi kuraĝas rigardi Göstan Berling kiel vian edzon? Forveturu de li! Mi donos al li Ekebyn. Mi donos al li potencon kaj gloron. ĉu vi kuraĝas dividi tion kun li? ĉu vi kuraĝas akcepti la feliĉon kaj gloron? Mi kuraĝis tion. ĉu vi memoras, kiel iris por mi? ĉu vi memoras la kristnaskan tagmanĝon en Ekeby? ĉu vi memoras la arestejon en la prokurora domo?”
482
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Ho, majorino, ni pekoŝarĝitoj iras tie ĉi unu apud la alia sen feliĉo. Mi estas tie ĉi por gardi, ke neniu ĝojo ekloĝu en nia hejmo. ĉu vi ne kredas, ke mi sopiras hejmen? Ho, amare mi sopiras al la protekto kaj apogo de la hejmo, sed mi neniam plu ĝuos tion. Tie ĉi mi loĝos en timo kaj angoro, sciante, ke ĉio, kion mi faras, kondukas al peko kaj ĉagreno, sciante, ke per helpo al unu mi malhelpas iun alian. Tro malforta kaj malprudenta por la vivo tie ĉi kaj tamen devigita vivi ĝin, ligita de eterna pentofaro.”
”Per tiaj pensoj ni kontentigas nian koron!” la majorino diris. ”Sed tio estas malforto. Vi ne volas for de li, tio estas la sola kaŭzo.”
Antaŭ ol la grafino trovis tempon por respondi, Gösta Berling venis en la ĉambron.
”Tien ĉi, Gösta!” la majorino tuj diris, kaj sia voĉo fariĝis ankoraŭ pli akra kaj malmola. ”Alvenu, vi, kiun ĉiuj en Löv-sjö laŭdas! Venu, vi, pri kiu oni post via morto diros, ke vi savis la popolon! Nun vi devas aŭdi, kiel iris por via maljuna majorino, kiun vi lasis malestimata kaj forlasita vagi tra la lando.
Unue mi dirus al vi, kio okazis printempe, kiam mi venis hejmen al mia patrino, ĉar vi devas koni la finon de tiu historio.
En marto mi piedire venis al la uzino en la arbaroj de Elvdalen. Malmulte pli bona ol almozulino mi tiam aspektis. Oni sciigis al mi, kiam mi alvenis, ke mia patrino estas en la laktoĉambro. Tien mi eniris kaj longe staris silenta ĉe la pordo.
ĉirkaŭ la ĉambro estis longaj bretoj, kaj sur ili staris brilaj kupropelvoj, plenaj de lakto. Kaj mia patrino, kiu estis pli ol naŭdekjara, prenis pelvon post pelvo kaj forprenis de ili la 483
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kremon. ŝi estis sufiĉe vigla, la maljunulino, sed mi rimarkis, kiel penige estas al ŝi rektigi la dorson por atingi la pelvojn.
Mi ne sciis, ĉu ŝi vidis min, sed post tempeto ŝi parolis al mi per stranga, altetona voĉo.
’Jen okazis al vi, kiel mi volis!’ ŝi diris. Mi volis paroli por peti al ŝi pardoni min, sed tio estis sen rezulto. ŝi ne aŭdis eĉ unu vorton de tio: ŝi estis surda kiel ŝtono. Sed post momento ŝi ree parolis: ’Vi povas veni por helpi min,’ ŝi diris.
Tiam mi aliris kaj senkremigis la lakton. Mi prenis la pelvojn en ĝusta sekvo kaj metis ĉion sur sian lokon, malsuprenigis la kremkuleron tiom, kiom oni devas, kaj ŝi kontentiĝis.
Al neniu servistino ŝi konfidis senkremigi la lakton, sed mi ja sciis delonge, kiel ŝi volas havi tion.
’Nun vi povas plenumi tiun ĉi laboron,’ ŝi diris. Kaj per tio mi sciis, ke ŝi pardonis min.
Kaj poste subite estis, kvazaŭ ŝi ne havus forton plu. ŝi sidis senmova en sia apogseĝo kaj dormis preskaŭ la tutajn tagojn. Poste ŝi mortis kelkajn semajnojn antaŭ kristnasko. Mi volus veni pli frue, Gösta, sed mi ne povis forveturi de la maljunulino.”
La majorino eksilentis. Komencis fariĝi malfacile por ŝi spiri, sed ŝi devigis sin kaj daŭrigis:
”Estas vere, Gösta, ke mi ŝatis havi vin tie ĉi en Ekeby. Vi estas tia, ke ĉiuj ĝojas esti en via akompano. Se vi estus fari-
ĝinta firmkonduta homo, mi estus doninta al vi grandan potencon. Mia espero ĉiam estis, ke vi trovos bonan edzinon.
Unue mi kredis, ke estos Marianne Sinclaire, ĉar mi vidis, ke ŝi amas vin, jam kiam vi vivis kiel hakisto en la arbaro. Poste mi kredis, ke estos Ebba Dohna, kaj iun tagon mi veturis al 484
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Borg kaj diris al ŝi, ke se ŝi edziniĝos kun vi, mi lasos vin heredi Ekebyn. Pardonu min, se mi agis malbone per tio.”
Gösta genuis apud la lito kun la frunto sur la litrando. Li eligis pezan ĝemon.
”Jen diru al mi, Gösta, kiel vi intencas vivi! Kiel vi vivtenos vian edzinon? Diru tion! Vi ja scias, ke mi ĉiam volis bonon por vi.” Kaj Gösta ridetante respondis, dum lia koro volis krevi pro malĝojo:
”En pasintaj tagoj, kiam mi provis fariĝi laboristo tie ĉi en Ekeby, vi donis al mi propran bieneton, kaj ĝi ankoraŭ estas mia. Lastaŭtune mi ordigis ĉion tie. Lövenborg helpis min, kaj ni kretis la plafonojn kaj kovris la murojn per papero kaj pentris ilin. La internan, malgrandan ĉambron Lövenborg nomas la kabineto de la grafino, kaj en ĉiuj najbaraj bienoj li serĉis meblojn, kiuj venis tien de la grandbienaj aŭkcioj. Tiujn li aĉetis, kaj nun troviĝas tie altdorsaj apogseĝoj kaj komodoj kun brilaj garnaĵoj. En la ekstera, granda ĉambro staras la teksilo de la juna edzino kaj mia tornstablo, ĉambraĵoj kaj diversaj aferoj troviĝas tie, kaj tie Lövenborg kaj mi sidis jam multajn vesperojn kaj priparolis, kiel la juna grafino kaj mi vivos en la dometo. Sed mia edzino nur nun ekscias tion, majorino. Ni volis diri tion al ŝi, nur kiam ni devos forlasi Ekebyn.”
”Daŭrigu, Gösta!”
”Lövenborg ĉiam priparolis, kiel necese estos havi servistinon. ’Somere estas benite bele tie ĉi sur la betula terlango’, li kutimis diri, ’sed vintre estos tro solece por la juna sinjorino.
Vi devas havi servistinon, Gösta.’
Kaj mi ja konsentis kun li, sed mi ne sciis, kiel mi havos monon por dungi iun. Jen li iun tagon alportis siajn notojn kaj 485
GÖSTA BERLING
eLIBRO
sian tablon kun la pentritaj klavoj kaj metis ilin en la dometon. ’Certe estas vi, Lövenborg, kiu estos servistino’, mi tiam diris al li. Li respondis, ke certe li estos bezonata. ĉu mi volas, ke la juna grafino preparos manĝaĵon kaj portos lignon kaj akvon? Ne, mi ne volas, ke ŝi faru ion ajn, kiam mi ankoraŭ havas du brakojn por laboro. Sed li tamen opiniis, ke estos pli bone, se ni estos du, por ke ŝi povu sidi la tutan tagon en sia sofangulo por fari tamburbrodaĵon. Neniel mi scias, li diris al mi, kiom da servoj tia virineto bezonas.”
”Daŭrigu!” la majorino diris. ”Tio mildigas miajn dolorojn.
ĉu vi kredis, ke via juna grafino volos loĝi en dometo?”
Li miris pro ŝia mokplena tono, sed daŭrigis.
”Ho, majorino, tion mi ne kuraĝis kredi, sed estus tiel agrable, se ŝi volus. De tie ĉi estas kvinmejla vojo al kuracisto. ŝi, kiu havas malpezan manon kaj kompatan koron, havos sufiĉe da laboro flegante vundojn kaj mildigante febrojn. Kaj mi pensas, ke ĉiuj ĉagrenitoj trovos vojon al la bela sinjorino en la dometo. Estas inter la malriĉuloj tiom da ĉagreno, kiun bonaj vortoj kaj amikeca koro povas helpi.”
”Sed vi mem, Gösta Berling?”
”Mi havos mian laboron ĉe la rabotstablo kaj la tornostab-lo, majorino. Mi de nun vivos mian propran vivon. Se mia edzino ne volos akompani min, do estu tiel. Se oni nun pro-ponus al mi la tutan riĉon de la mondo, ĝi ne logus min. Mi volas vivi mian propran vivon. Nun mi estos kaj restos malriĉa homo inter la kamparanoj kaj helpos ilin per tio, kion mi povos. Ili bezonas iun, kiu ludas polskojn por ili dum edziĝo-festoj kaj kristnaskregaloj, ili bezonas iun, kiu skribas la leterojn al la forveturintaj filoj, kaj tiu do estos mi. Sed malriĉa mi devos esti, majorino.”
486
GÖSTA BERLING
eLIBRO
”Estos malgaja vivo por vi, Gösta.”
”Ho ne, majorino, ne estus, se ni nur estus du, kiuj helpus unu la alian. La riĉaj kaj gajaj certe venus al ni same kiel la malriĉaj. Certe estus gaje en nia dometo. La gastoj ne atentus pri tio, ke la manĝaĵo estus preparata antaŭ iliaj okuloj, nek ofendiĝus, ĉar ili devis duope manĝi de la sama telero.”
”Kaj kian utilon vi do farus per tio, Gösta? Kiom da laŭdo vi gajnus?”
”Granda estus mia laŭdo, majorino, se la malriĉuloj memorus min kelkajn jarojn post mia morto. Sufiĉe da utilo mi farus, se mi plantus kelkajn pomarbojn ĉe la domo, se mi instruus al la kamparanaj muzikistoj kelkajn el la melodioj de la malnovaj majstroj, kaj se mi instruus al la paŝtinfanoj kelkajn bonajn kantojn por kanti sur la arbara vojeto.
Kredu min, majorino, mi estas la sama freneza Gösta Berling, kiu mi antaŭe estis. Kiamparana muzikisto estas ĉio, kio mi povos fariĝi, sed tio sufiĉas. Mi havas multajn pekojn por rebonigi. Plori kaj penti ne estas por mi. Mi ĝojigos la malriĉulojn, tio estos mia pentofaro.”
”Gösta,” la majorino diris, ”tio estos tro malgranda vivo por homo, kun viaj fortoj. Mi volas doni al vi Ekebyn.”
”Ho, majorino,” li diris terurite, ”ne riĉigu min! Ne metu tiajn devojn sur min! Ne disigu min de la malriĉuloj!”
”Mi volas doni Ekebyn al vi kaj la kavaliroj,” la majorino ripetis. ”Vi ja estas virta viro, Gösta, kiun la homoj benas. Mi diras kiel mia patrino: ’Vi povas plenumi tiun ĉi laboron’.”
”Ne, majorino, ni ne povas akcepti tion. Ni, kiuj kredis malbonon pri vi kaj kaŭzis al vi tian ĉagrenon!”
”Mi volas doni al vi Ekebyn, vi komprenas.”
487
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ŝi parolis raspe kaj malmole sen iu ajn afableco. Angoro kaptis lin.
”Ne metu tian tenton antaŭ la maljunulojn, majorino! Tio ja ree farus el ili maldiligentulojn kaj drinkulojn. Dio en la ĉielo, riĉaj kavaliroj! Kio fariĝus el ni?”
”Mi volas doni al vi Ekebyn, Gösta, sed tiam vi devas promesi, ke vi liberigos vian edzinon. Vidu, tia delikata virineto ne estas por vi. ŝi tro multe suferis en tiu ĉi ursolando. ŝi sopiras reiri al sia hela hejmlando. Vi lasu ŝin foriri. Tial mi donos al vi Ekebyn.”
Sed nun grafino Elisabet iris al la majorino kaj ekgenuis apud la lito.
”Mi ne sopiras plu, majorino. Li, kiu estas mia edzo, solvis la enigmon kaj trovis la vivon, kiun mi povas vivi. Mi ne bezonos plu iri severa kaj malvarma apud li kaj memorigi lin pri pento kaj pentofaro. Malriĉo kaj mizero kaj forta laboro plenumos tiun taskon. La vojojn, kiuj kondukas al malriĉuloj kaj malsanuloj, mi povos senpeke iri. Mi ne timas plu la vivon tie ĉi en la nordo. Sed ne riĉigu lin, majorino! Tiam mi ne kura-
ĝos resti.”
La majorino levis sin en la lito.
”ĉiun feliĉon vi postulas por vi,” ŝi kriis kaj minacis per pugnitaj manoj, ”ĉiun feliĉon kaj benon! Ne, Ekeby apartenu al la kavaliroj, por ke ili pereu! Edzo kaj edzino disiĝu, tiel ke ili pereos. Sorĉistino mi estas, al malbono mi pelos vin. Tia, kia estas mia famo, ankaŭ mi mem devas esti.”
ŝi kaptis la leteron kaj ĵetis ĝin sur la vizaĝon de Gösta. La nigra papero flirte disfaldiĝis kaj falis al la planko. Gösta ja konis ĝin.
”Vi pekis kontraŭ mi, Gösta. Vi malprave malŝatis tiun, kiu 488
GÖSTA BERLING
eLIBRO
estis por vi dua patrino. ĉu vi kuraĝas rifuzi akcepti vian punon de mi? Vi devas akcepti Ekebyn, kaj tio detruos vin, ĉar vi estas malforta. Vi devas sendi vian edzinon hejmen, por ke neniu povu savi vin. Kiam vi mortos, via nomo estos same abomenata kiel la mia. La postmorta famo pri Margareta Celsing estos tiu de sorĉistino. La via estos tiu de malŝparulo kaj kamparanturmentanto.”
ŝi ree ekkuŝis sur la kusenoj, kaj ĉio silentiĝis. Tra tiu silento eksonis obtuza bato, poste alia kaj jen tria. La ferstanga martelo komencis sian tondran kanton.
”Aŭdu!” Gösta Berling tiam diris. ”Tiel sonas la postmorta famo pri Margareta Celsing! Tio ne estas la frenezaj petolaĵoj de ebriaj kavaliroj. Tio estas la venkohimno de la laboro, kantata al la honoro de bona maljuna laboristino. ĉu vi aŭdas, majorino, kion diras la martelo? ’Dankon,’ ĝi diras,
’dankon pro bona laboro, dankon pro la pano, kiun vi donis al la malriĉuloj, dankon pro vojoj, kiujn vi konstruis, dankon pro kampoj, kiujn vi faris el sovaĝa tereno! Dankon pro la
ĝojo, kiun vi lasis regi en viaj salonoj!’ ’Dankon,’ ĝi diras, ’kaj dormu trankvile! Via kreaĵo vivos kaj pludaŭros. Via bieno ĉiam estos hejmo de la feliĉodona laboro.’ — ’Dankon,’ ĝi diras, ’kaj ne kondamnu nin, kiuj eraris! Vi, kiu komencas la vojaĝon al la regionoj de la paco, pensu mildajn pensojn pri ni, kiuj ankoraŭ vivas!’”
Gösta eksilentis, sed la martelo daŭrigis sian parolon. ĉiuj voĉoj, kiuj parolis bone kaj afable al la majorino, miksiĝis kun la martelsonoro. Iom post iom la streĉiĝo malaperis el ŝiaj trajtoj. Ili malstreĉigis, kaj estis, kvazaŭ la ombro de la morto falus sur ŝin.
La filino de la pastro en Broby envenis kaj sciigis, ke la sin-489
GÖSTA BERLING
eLIBRO
joroj el Högfors alvenis. La majorino lasis ilin foriri. ŝi ne volis fari testamenton.
”Ho, Gösta Berling, homo de multaj grandfaroj,” ŝi diris,
”do vi venkis ankoraŭfoje! Klinu vin, por ke mi benu vin!”
La febro revenis kun duobla forto. La stertoroj komenciĝis.
La korpo treniĝis tra peza sufero, sed la animo baldaŭ ne sciis pri tio. ¯i komencis rigardi en la ĉielojn, kiuj malfermiĝas por la mortantoj.
Tiel pasis horo, kaj la mallonga agonio finiĝis. ŝi kuŝis tie tiel pacradia kaj bela, ke la ĉirkaŭstarantoj profunde kortuŝi-
ĝis.
”Mia kara maljuna majorino,” Gösta tiam diris,” tia mi vidis vin iam antaŭe! Nun Margareta Celsing revenis al la vivo.
Nun ŝi neniam plu cedos al la majorino de Ekeby.”
*
Kiam la kavaliroj venis el la forĝejo, renkontis ilin la sciigo pri la morto de la majorino.
”ĉu ŝi aŭdis la martelbatojn?” ili demandis.
ŝi aŭdis ilin, kaj per tio ili devis kontentiĝi.
Poste ili eksciis, ke ŝi intencis doni al ili Ekebyn, sed ke la testamento ne estis farita. Tion ili rigardis kiel grandan honoron kaj laŭdis sin pro tio dum sia tuta vivo. Sed neniu aŭdis ilin plendi pro la riĉaĵoj, kiujn ili tiel perdis.
Oni diras ankaŭ, ke tiun kristnaskonokton Gösta Berling staris apud sia juna edzino kaj faris sian lastan paroladon al la kavaliroj. Li estis ĉagrenita pro ilia sorto, ĉar nun ili ĉiuj foriros de Ekeby. La doloroj de maljunaĝo atendas ilin. Frostan bonvenon renkontos la maljunulo ĉe la gastigonta amiko. La malriĉa kavaliro, kiu estos devigata serĉi hejmon en la 490
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kamparanaj domoj, ne havos gajajn tagojn: disigita de amikoj kaj aventuruloj la solulo forvelkos.
Kaj jen li parolis al ili, la senzorguloj, harditaj kontraŭ ĉiuj ŝanĝiĝoj de la bonsorto. Ankoraŭfoje li nomis ilin malnovaj dioj kaj kavaliroj, kiuj releviĝis por enkonduki la ĝojon en la feran landon kaj la feran tempon. Tamen li nun plendis pri tio, ke la ĝardeno, kie flirtas la papiliflugila ĝojo, pleniĝas de detruantaj larvoj kaj ke ĝiaj fruktoj ŝrumpas.
Li ja sciis, ke la ĝojo estas bono por la infanoj de la tero,, kaj ke ĝi devas ekzisti. Sed kiel peza enigmo kuŝas ankoraŭ sur la tero la demando, kiel oni povu samtempe esti gaja kaj bona. La plej facila afero kaj tamen la plej malfacila li nomis tion. ¯is nun ili ne sukcesis solvi la enigmon. Nun li volas kredi, ke ili lernis tion, ke ili ĉiuj lernis tion dum tiu ĉi jaro de
ĝojo kaj mizero, de feliĉo kaj ĉagreno.
*
Ho, vi bonaj sinjoroj kavaliroj, ankaŭ por mi la amaro de adiaŭdiro plenigas tiun ĉi momenton! Tiu ĉi nokto estas la lasta, kiun ni kune tramaldormis. La gajajn ridojn mi ne aŭ-
dos plu nek la gajajn kanzonojn. Nun mi disiĝos de vi kaj ĉiuj gajaj homoj sur la bordo de Löven.
Vi karaj maljunaj! En tempoj pasintaj vi donis al mi bonajn donacojn. Al tiu, kiu vivis en granda soleco, vi portis la unuan sciigon pri la pĉaj ŝanĝiĝoj de la vivo. En grandegaj Ragnarök-bataloj65 mi vidis vin lukti ĉirkaŭ la lago de miaj infanaĝaj revoj. Sed kiom mi donis al vi?
Eble tamen faros plezuron al vi, ke viaj nomoj ree sonos 65 Ragnarök — en la malnova mitologio la finiĝo de la nuna mondo estas nomata Ragnarök. Tiam okazos grandegaj bataloj.
491
GÖSTA BERLING
eLIBRO
kune kun tiuj de la amataj bienoj? La tuta brilo, kiu apartenis al via vivo, ree falu sur la regionon, kie vi vivis! Ankoraŭ restas Borg, ankoraŭ restas Björne, ankoraŭ Ekeby kuŝas apud Löven, belege ĉirkaŭita de torento kaj lago, de parko kaj ridetantaj arbarherbejoj, kaj kiam oni staras sur la larĝaj al-tanoj, la rakontoj svarmas ĉirkaŭ oni kiel la abeloj de la somero.
Sed parolante pri abeloj, permesu al mi rakonti ankoraŭ unu malnovan historion! La malgranda Ruster, kiu kiel tamburisto iris antaŭ la fronto de la sveda armeo, kiam ĝi 1813
eniris Germanujon, poste neniam laciĝis rakonti historiojn pri la mirinda lando en la sudo. La homoj tie estis altaj kiel pre-
ĝejaj turoj, la hirundoj estis grandaj kiel agloj, la abeloj kiel anseroj.
”Nu, sed la abelujoj do?”
”La abeluloj estis kiel niaj ordinaraj abelujoj.”
”Kiel la abeloj do povis eniri en ilin?”
”Jes, tio estis por ili malfacila afero,” diris la malgranda Ruster.
Karaj legantoj, ĉu mi ne devas diri la samon? Jen la gigantaj abeloj de la fantazio svarmis ĉirkaŭ ni dum tagoj kaj jaroj, sed kiel ili povu eniri en la abelujon de la realeco, tio vere estas por ili malfacila afero.
492
GÖSTA BERLING
eLIBRO
RIMARKIGOJ
Vortoj malfacile kompreneblaj por nesvedoj estas klarigitaj per notoj. Nomojn, esprimojn kaj menciojn pri historiaj okazoj, kiuj estas pli ĝenerale konataj, mi ne klarigis. Kelkaj malmultaj svedaj vortoj estas uzitaj. Kompreneble ili ne estas proponataj kiel neologismoj.
La origina skribmaniero de propraj nomoj restas netuŝita.
Proksimumaj elparolklarigoj estas donataj ĉi sube.
Por konservi certan nuancon de la originalo mi en unu punkto pekis kontraŭ la gramatiko. Nome mi ordinare nomis la majoredzinon en Ekeby majorino. Tiu titolo estas vera ka-rakterizo, kaj tial mi opinias ĝin uzinda.
Akuzativon ĉe nomoj mi aplikis laŭeble. Ie mi devis forlasi ĝin por ne tro strangigi la lingvon.
Vortoj ne troveblaj en Plena Vortaro: Jubili: vigle montri ĝojegon, per kriado ktp. Uzita ankaŭ pri la sento de ĝojego.
Remizo: domo por veturiloj.
Sledo: glitveturilo, tirata de ĉevalo.
Spuro: postsigno, de piedoj aŭ io alia.
Timida: timetanta, kaŝiĝema.
Fine mi volas esprimi mian koran dankon al dro F. Szilá-
gyi kaj sro B. Gerdman pro kontrolo de la manuskripto.
La tradukinto
493
GÖSTA BERLING
eLIBRO
PROPRAJ NOMOJ
Ne estas eble per simpla akcentosigno kaj esperantaj literoj redoni la akcenton kaj prononcon de ĉiuj svedaj vortoj. Tial nur kelkajn ĝeneralajn rimarkigojn.
U estas signo de speciala sveda sono. Vi tamen povas elparoli ĝin laŭ esperanta maniero.
Y havas proksimume la saman sonon kiel germana ü kaj franca u.
Å estas pli malpli fermita o.
Ä estas malfermita e.
Ö prononciĝas proksimume kiel germana ö kaj franca eu.
Jen la elparolo de kelkaj pli oftaj nomoj en la libro: Gösta Berling — Jösta Berling.
Beerencreutz — Berenkrojts.
Kristian Bergh — Kristian Berj.
Margareta Celsing — Margareta Selsing.
Anders Fuchs — Anders Fuks.
Rutger von Örneclou — Rutger fon Örneklu.
Lövenborg — Lövenborj.
Lilliecrona — Liljekruna.
Marianne Sinclaire — Marián Sinkler.
Melchior Sinclaire — Melkior S.
Anna Stjärnhök — A. ŝernhök.
Scharling — ŝarling.
494
GÖSTA BERLING
eLIBRO
Rosalie von Berger — Rosali fon Berjer.
Broby — Bruby.
Sjö — ŝö.
Borg — Borj.
Svartsjö — Svartŝö.
Berga — Berja.
Björksjö — Björkŝö.
495
GÖSTA BERLING
eLIBRO
ISBN 91-7303-140-2
496
- Enhavo
- Antau'parolo
- I. La pastro
- II. La almozulo
- 1 La pejzag'o
- 2 La kristnaska nokto
- 3 La kristnaskotaga tagmang'o
- 4 Gösta Berling, la poeto
- 5 La cachucha
- 6 La balo en Ekeby
- 7 La malnovaj veturiloj
- 8 La granda urso sur la monto Gurlita
- 9 La au'kcio en Björne
- 10 La juna grafino
- 11 Fantomrakontoj
- 12 La historio de Ebba Dohna
- 13 Frau'lino Marie
- 14 Kuzo Kristoffer
- 15 La vojoj de la vivo
- 16 Pentofaro
- 17 La fero el Ekeby
- 18 La hejmo de Lilliecrona
- 19 La sorc'istino de Dovre
- 20 Somermezo
- 21 Sinjorino Musica
- 22 La pastro de Broby
- 23 Sinjoro Julius
- 24 La argilaj sanktuloj
- 25 La migranto de Dio
- 26 La tombejo
- 27 Malnovaj popolkantoj
- 28 La Morto-Liberiganto
- 29 La seko
- 30 La patrino de la infano
- 31 Amor vincit omnia
- 32 La knabino el Nygård
- 33 Kevenhüller
- 34 La foiro de Broby
- 35 La arbara bieneto
- 36 Margareta Celsing