% La avarulo % Moliere
!(images/000001.jpg)
LA AVARULO
eLIBRO
eLIBRO
Molière
La avarulo
LA AVARULO
eLIBRO
Molière
LA AVARULO
Kvinakta komedio (1667)
El la franca tradukis Sam. Meyer Lingve reviziita en 2003
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-198-4
http://www.omnibus.se/inko MAJO 2003
2
LA AVARULO
eLIBRO
PERSONOJ
Harpagono
patro de Kleanto kaj Elizo, kaj amind-umanto de Mariano.
Anselmo
patro de Valero kaj Mariano.
Kleanto
filo de Harpagono kaj amanto de Mariano.
Elizo
filino de Harpagono.
Valero
filo de Anselmo kaj amanto de Elizo.
Mariano
filino de Anselmo.
Frozino
intrigantino.
Simono
makleristo.
Jakobo
kuiristo kaj veturigisto de Harpagono.
La Flèche
lakeo de Kleanto.
S-ino Klaŭdo servistino de Harpagono.
Brindavoine
lakeoj de Harpagono.
}
La Merluche
Komisaro
(policestro).
La agado okazas en Parizo, en la domo de Harpagono.
3
LA AVARULO
eLIBRO
AKTO I
SCENO I
Valero, Elizo
VALERO
Kiel! ĉarma Elizo, vi fariĝis melankolia post la afabla certigo pri via amo, kiun vi bonvo-le donis al mi! Ha! Meze de mia ĝojo mi aŭ-
das vin sopiranta! Diru, ĉu tio estas pro be-daŭro, ĉar vi faris min feliĉa? ĉu vi pentas pri ĉi tiu promeso, kiun eble mia pasio el-devigis de vi?
ELIZO
Ne, Valero, mi ne povas penti pri io ajn, kion mi faras por vi; mi sentas min logata al tio de tre dolĉa potenco; kaj mi eĉ ne havas la forton deziri, ke ne ekzistu tiuj aferoj.
Sed, por diri al vi la veron, la sekvo mal-kvietigas min, kaj mi tre timas ami vin iom pli, ol mi rajtus.
VALERO
Sed kion vi povas timi, Elizo, pro la boneco, kiun vi havas por mi?
ELIZO
Ho, ve! Cent aferojn kune; koleron de patro, riproĉojn de familio, kritikojn de la 4
LA AVARULO
eLIBRO
mondo; sed pli ol ĉion, Valero, la ŝanĝiĝon de via koro kaj tiun malvarmon kriman, per kiu viaj samseksuloj plej ofte rekom-pencas tro varmajn signojn de naiva amo.
VALERO
Ho! Ne ofendu min kaj min juĝu laŭ la ceteraj; suspektu ĉion pri mi, Elizo, nur ne mian forgeson de tio, kion mi ŝuldas al vi.
Mi amas vin tro por tiel agi, kaj mia amo daŭros same longe kiel mia vivo.
ELIZO
Ha! Valero, ĉiu parolas same. ĉiuj viroj estas similaj laŭ la vortoj, nur iliaj faroj montras, ke ili diferencas.
VALERO
ĉar nur la faroj montras, kiaj ni estas, atendu do almenaŭ, ĝis vi per ili povos juĝi mian koron, kaj ne serĉu krimojn ĉe mi, pro maljusta timo kaj maloportuna antaŭ-
videmo. Ne mortigu min, mi petas, per do-loraj frapoj de ofendanta suspekto, kaj donu al mi tempon konvinki vin per mil kaj mil pruvoj pri la honesteco de mia amo.
ELIZO
Ho, ve! Kiel facile oni lasas sin konvinki de la personoj amataj! Jes, Valero, mi fidas, ke via koro estas nekapabla min trompi. Mi pensas, ke vi min amas per vera amo, kaj ke vi ĉiam estos fidela, mi tute ne volas dubi 5
LA AVARULO
eLIBRO
pri tio, kaj mi nur restas maltrankvila pro la mallaŭdo, kiun oni donos al mi.
VALERO
Kaj kial tiu maltrankvilo?
ELIZO
Mi nenion timus, se ĉiuj vin vidus per samaj okuloj kiel mi, kaj mi trovas en vi sufi-
ĉe por pravigi, kion mi faras por vi. Mia koro havas kiel senkulpigon vian grandan meriton, subtenatan de la danksento, kiun inspiras al mi la ĉielo kontraŭ vi. Mi ĉiuho-re revidas tiun mirigan danĝeron, per kiu ni ekkonis unu la alian, tiun mirindan sin-donemon, kiu igis vin riski vian vivon por forpreni la mian el la furiozaj ondoj, tiun flegadon plenan de delikateco, kiun vi montris, tirinte min el la akvo, kaj la fervo-rajn atestojn de tiu varmega amo, kiun nek tempo nek kontraŭaĵoj povis lacigi, kaj pro kiu vi forlasis la gepatrojn kaj patrujon kaj restas en tiu ĉi loko, kaŝas pro mi vian riĉecon kaj decidis, por min vidi, preni la pozi-cion de servisto ĉe mia patro.
ĉio tio sendube faras sur min impreson profundan kaj sufiĉas laŭ miaj okuloj por pravigi la promeson, al kiu mi konsentis, sed eble ne sufiĉos por pravigi tion antaŭ la 6
LA AVARULO
eLIBRO
ceteraj, kaj mi ne estas certa, ke oni pensos pri tio, same kiel mi.
VALERO
El ĉio, kion vi diris, per mia sola amo mi volas ion meriti de vi, kaj rilate viajn kon-sciencajn dubojn, via patro mem zorgas pri via pravigo antaŭ ĉiuj, ĉar lia troa avareco kaj la severa maniero, laŭ kiu li vivas kun siaj gefiloj, povus permesi pli strangajn farojn. Pardonu min, ĉarma Elizo, se mi tiel parolas al vi. Vi scias ke, pri tio ĉi, oni nenion bonan povas diri, tamen se mi sukcesos, kiel mi esperas, retrovi miajn gepatrojn, ni tiam ne havos grandan penadon por fari lin favora al ni. Novaĵon pri ili mi senpacience atendas kaj iros mem serĉi, se mi ne ricevos baldaŭ.
ELIZO
Ha! Valero, ne foriru de ĉi tie, mi petas, kaj penu nur akiri la favoron de mia patro.
VALERO
Vi scias, kiel mi agas kaj per kia lerta komplezo mi sukcesis enkonduki min en lian servadon, sub kia masko de simpatio kaj de sameco de inklinoj mi kaŝas min por plaĉi al li, kaj kian rolon mi ĉiutage ludas por akiri lian amon. Mi faras mirindajn progre-sojn, kaj mi rimarkas, ke, por favorigi la homojn, ne ekzistas pli bona rimedo, ol se oni 7
LA AVARULO
eLIBRO
ŝajnigas antaŭ ili havi la samajn inklinojn, se oni aprobas iliajn ideojn, laŭdegas iliajn malbonajn ecojn kaj aplaŭdas ĉiujn iliajn farojn. Oni neniom devas timi troigi la komplezon; kiel ajn videbla estas la maniero, en kiu oni trompas ilin, la plej prudentaj ĉiam estas per la flato facilaj trompatoj, ne estas io tiel aroganta kaj tiel ridinda, ke ili
ĝin ne englutus, se nur oni ĝin spicis per laŭdoj. La sincereco suferas iom ĉe tia agado, sed kiam oni bezonas la homojn, estas ja necese konformigi sin al ili, nur tiamaniere oni povas akiri ilian favoron, kaj kulpaj estas en tio ne la flatantoj, sed ĉiuj, kiuj volas esti flatataj.
ELIZO
Sed kial vi ne penas akiri ankaŭ la helpon de mia frato, por la okazo, ke la servistino volos perfidi nian sekreton?
VALERO
Oni ne povas kontentigi ambaŭ; kaj la animoj de la patro kaj de la filo estas tiel mal-similaj, ke malfacile estas akiri kune la konfidon de ambaŭ.
Sed, viaflanke, vi agu al via frato, kaj uzu la amikecon, kiu vin ligas kune, por lin al-tiri en niajn interesojn. Jen li venas. Mi foriras. Profitu ĉi tiun momenton por paroli 8
LA AVARULO
eLIBRO
kun li, kaj malkovru al li pri nia afero nur tion, kion vi pensos oportuna.
ELIZO
Mi ne scias, ĉu mi havos la kuraĝon fari al li tiun konfidon.
SCENO II
Kleanto, Elizo
KLEANTO
Mi estas tre kontenta, ke mi vin trovas sola, mia fratino, ĉar mi varmege deziris paroli kun vi, por komuniki al vi sekreton.
ELIZO
Jen estas mi preta vin aŭskulti, mia frato.
Kion vi havas por diri al mi?
KLEANTO
Multajn aferojn, fratino, ĉiuj enhavataj en unu vorto: mi amas.
ELIZO
Vi amas?
KLEANTO
Jes, mi timas. Sed antaŭ ol daŭrigi, mi bone scias, ke mi dependas de patro, kaj ke la nomo filo min metas sub lian volon; ke ni ne rajtas forpromesi nian koron sen la permeso de tiuj, kiuj naskis nin, ke la ĉielo faris ilin mastroj de niaj deziroj, kaj ke estas ordonite, ke pri tio ni agu nur sub ilia konduko, ĉar ili, ne malhelpataj de la freneza pasio, povas multe pli facile ol ni eviti era-9
LA AVARULO
eLIBRO
ron kaj pli bone vidi, kio konvenas por ni; ke oni prefere devas fidi je la lumo de ilia prudento ol je la blindeco de nia pasio, kaj ke la senmodereco de la juneco nin forkon-dukas plej ofte al bedaŭrindaj profundaĵoj.
ĉion tion, mia fratino, mi diras al vi, por ke vi ne donu al vi la laboron ĝin diri al mi, ĉar fine mia amo nenion volas aŭdi, kaj mi vin petas, ne faru al mi riproĉojn.
ELIZO
ĉu vi fianĉiĝis, mia frato, kun tiu, kiun vi amas?
KLEANTO
Ne, sed mi decidis tion fari, kaj mi petegas vin denove, ne elvoku motivojn por deturni min de tio.
ELIZO
ĉu mi estas do tiel stranga persono?
KLEANTO
Ne, fratino, sed vi ne amas. Vi ne konas la dolĉan perforton de delikata amo sur niajn korojn, kaj mi timas vian saĝon.
ELIZO
Ha! Mia frato, ni ne parolu pli mia saĝo.
Neniu estas, al kiu saĝo ne mankas almenaŭ unufoje en la vivo, kaj se mi malfermos por vi mian koron, mi eble aperos antaŭ viaj okuloj malpli saĝa ol vi mem.
KLEANTO
Ho! Plaĉu al la ĉielo, ke via koro, kiel mia . . .
10
LA AVARULO
eLIBRO
ELIZO
Ni antaŭe finu vian aferon, kaj diru al mi, kiu estas ŝi, kiun vi amas.
KLEANTO
Juna persono, kiu de mallonga tempo loĝas en tiu ĉi kvartalo kaj kiu ŝajnas esti farita por inspiri amon al ĉiuj, kiuj ŝin vidas. La naturo, mia fratino, neniam naskis ion pli amindan, kaj mi sentis min ravita tuj de la momento, kiam mi ŝin ekvidis. ŝi estas nomata Mariano kaj vivas sub la direkto de bona virino, ŝia patrino, kiu estas preskaŭ ĉiam malsana, kaj al kiu tiu aminda knabino havas amiksenton neimageblan. ŝi ŝin flegas, kompatas kaj konsolas kun delikateco, kiu tuŝus vian animon. ŝi estas ĉarma en kio ajn ŝi faras, kaj mil ĉarmoj brilas en ĉiuj ŝiaj agoj, alloga dolĉeco, invita boneco, adorinda ĝentileco. Ho! Mia fratino, mi volus, ke vi ŝin vidu.
ELIZO
Mi jam vidas multe da ŝi, frato, el viaj paroloj, kaj por kompreni, kia ŝi estas, sufiĉas por mi, ke vi ŝin amas.
KLEANTO
Mi elturniĝe eksciis, ke ili ne estas tre riĉaj, kaj ke ilia modesta vivo apenaŭ estas subtenata de la posedaĵo, kiun ili havas. Imagu, mia fratino, kia ĝojo estus levi la situacion de persono, kiun oni amas, doni ĝentile 11
LA AVARULO
eLIBRO
kelkan helpon al la modestaj bezonoj de virta familio, kaj komprenu, kiel malfeliĉa mi estas, vidante ke, pro la patra avareco, estas al mi neeble eksenti tiun ĝojon kaj doni al la belulino iun signon de mia amo.
ELIZO
Jes, mi komprenas ja, mia frato, kia devas esti via malplezuro.
KLEANTO
Ha, fratino, ĝi estas pli granda, ol oni povas pensi, ĉar fine, ĉu estas io pli kruela ol tiu severa ŝparado, kiun oni trudas al ni, kaj tiu stranga sekeco, en kiu oni velkigas nin? He!
Al kio utilos, ke ni havas posedaĵon, se ni
ĝin ricevos nur kiam ni ne estos plu en la bela aĝo por profiti ĝin, kaj se eĉ por min vesti, mi devas nun ŝuldiĝi je ĉiuj flankoj, se mi estas devigata, same kiel vi, serĉi la helpon de vendistoj por vestiĝi dece! Fine mi volis paroli kun vi, por ke vi helpu min son-di mian patron pri miaj sentoj, kaj se mi lin trovos malfavora, mi decidis iri en alian landon kun tiu aminda persono kaj ĝui la vivon, kiun plaĉos al la ĉielo doni al ni. Kun tiu intenco mi ĉie serĉas prunteblan monon, kaj se viaj aferoj, fratino, estas similaj al miaj, kaj se nia patro kontraŭstaros al niaj deziroj, ni ambaŭ forlasos lin kaj libe-12
LA AVARULO
eLIBRO
rigos nin el la tro longe elportita tiraneco de lia netolerebla avareco.
ELIZO
Estas vere, ke ĉiutage pli li donas al ni kaŭ-
zon por bedaŭri la morton de nia patrino, kaj . . .
KLEANTO
Mi aŭdas lian voĉon. Ni foriru iom por daŭrigi nian konfidencaĵojn, kaj poste ni kunigos niajn fortojn por ataki la malmole-con de lia karaktero.
SCENO III
Harpagono, La Flèche
HARPAGONO
For de ĉi tie tuj, kaj ne respondu. Nu, forkuru pli rapide el mia domo, fripono ĵurin-ta, vera nutraĵo de eŝafodo.
LA FLÈCHE
(flanken) Mi neniam vidis ion tiel malbonan, kiel tiu malbenita maljunulo, kaj mi opinias vere, ke li havas diablon en la korpo.
HARPAGONO
ĉu vi murmuras inter viaj dentoj?
LA FLÈCHE
Kial vi min elpelas?
HARPAGONO
Bone konvenas al vi, pendindulo, postuli de mi klarigojn! Eliru tuj, aŭ mi vin buĉos.
LA FLÈCHE
Kion mi faris al vi?
13
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Vi faris, ke mi volas, ke vi eliru.
LA FLÈCHE
Mia mastro, via filo, ordonis al mi, ke mi lin atendu.
HARPAGONO
Atendu lin sur la strato, kaj ne restu en mia domo, starante kiel fosto, rigardante, kio okazas kaj profitante je ĉio. Mi ne volas vidi senĉese antaŭ mi spionon de miaj aferoj, perfidulon, kies malbenitaj okuloj sieĝas ĉiujn miajn farojn, englutas, kion mi posedas, kaj serĉas je ĉiuj flankoj por vidi, ĉu li povos ion ŝteli.
LA FLÈCHE
Kiel, je la diablo, vi volas, ke oni faru por vin priŝteli? ĉu vi estas priŝtelebla homo, kiam vi ĉion enŝlosas, kaj staras garde tage kaj nokte.
HARPAGONO
Mi povas ŝlosi, kion mi volas, kaj stari garde, kiam al mi plaĉas. Jen estas spionoj, kiuj sin okupas pri tio, kion oni faras!
(mallaŭte flanken) Mi timas, ke li suspektis ion pri mia mono.
(laŭte) ĉu vi ne estus homo kapabla disse-mi la famon, ke mi havas ĉe mi monon kaŝitan.
LA FLÈCHE
ĉu vi havas monon kaŝitan?
HARPAGONO
Ne, fripono, mi ne diras tion.
(mallaŭte) Mi furiozas.
14
LA AVARULO
eLIBRO
(laŭte) Mi demandas, ĉu vi ne dissemus malice la famon, ke mi ĝin havas.
LA FLÈCHE
He! Laŭ kio nin interesas, ĉu vi ĝin havas aŭ ne, por ni estas tute same.
HARPAGONO
(levante la manon por doni vangofrapon al la Flèche) Vi argumentadas! Mi redonos al vi tiun argumentadon sur la vangon. For de tie ĉi, mi rediras.
LA FLÈCHE
Nu, mi eliras.
HARPAGONO
Haltu! ĉu vi nenion forportas?
LA FLÈCHE
Kion mi povus forporti?
HARPAGONO
Venu tien ĉi, por ke mi vidu; montru viajn manojn.
LA FLÈCHE
Jen.
HARPAGONO
La aliajn.
LA FLÈCHE
La aliajn?
HARPAGONO
Jes.
LA FLÈCHE
Jen.
HARPAGONO
(montrante la pantalonon de La Flèche) ĉu vi ne metis ion en ĝin?
LA FLÈCHE
Vidu mem.
HARPAGONO
(palpante la pantalonon de La Flèche) Tia lar-
ĝa pantalono estus taŭga por kaŝi en ĝi ŝte-litajn objektojn, kaj mi dezirus, ke oni jam pendigu kelkajn el ili.
15
LA AVARULO
eLIBRO
LA FLÈCHE
(flanken) Ho! Kiom meritus tiaspeca homo, kion li timas. Kiel plezure mi lin priŝtelus!
HARPAGONO
He?
LA FLÈCHE
Kion?
HARPAGONO
Kion vi parolas pri ŝtelo?
LA FLÈCHE
Mi diras, ke vi zorge serĉas ĉie por vidi, ĉu mi priŝtelis vin.
HARPAGONO
Tion mi volas fari.
(Harpagono serĉadas en la poŝoj de La Flèche) LA FLÈCHE
(flanken) La pesto prenu la avarecon kaj la avarulojn!
HARPAGONO
Kiel? Kion vi diras?
LA FLÈCHE
Kion mi diras?
HARPAGONO
Jes. Kion vi diras pli avareco kaj avaruloj?
LA FLÈCHE
Mi diras, ke la pesto prenu la avarecon kaj la avarulojn.
HARPAGONO
Pri kiu vi intencas paroli?
LA FLÈCHE
Pri avaruloj.
HARPAGONO
Kaj kiuj estas tiuj avaruloj?
LA FLÈCHE
Malnobluloj kaj maldonemuloj.
HARPAGONO
Sed kiun vi komprenas sub tio ĉi?
LA FLÈCHE
Pri kio vi vin okupas?
HARPAGONO
Mi okupas min pri kio mi devas.
LA FLÈCHE
ĉu vi pensas, ke mi parolas pri vi?
HARPAGONO
Mi pensas, kion mi pensas, sed mi volas, ke vi diru al mi, al kiu vi parolas, dirante tion.
16
LA AVARULO
eLIBRO
LA FLÈCHE
Mi parolas . . . mi parolas al mia ĉapo.
HARPAGONO
Kaj mi ankaŭ tuj parolos al via ĉapo.
LA FLÈCHE
ĉu vi malpermesas, ke mi malbenu la avarulojn?
HARPAGONO
Ne, sed mi malhelpos vin babiladi kaj esti aroganta; silentu!
LA FLÈCHE
Mi neniun nomas.
HARPAGONO
Mi vin batos, se vi parolos.
LA FLÈCHE
Al kiu jukas, tiu sin gratu.
HARPAGONO
ĉu vi silentos?
LA FLÈCHE
Jes, kontraŭvole.
HARPAGONO
Ha! Ha!
LA FLÈCHE
(montrante al Harpagono poŝon de sia jako) Vidu, jen estas ankoraŭ poŝo. ĉu vi estas kontenta?
HARPAGONO
Nu, redonu ĝin, ne devigante min serĉadi.
LA FLÈCHE
Kion?
HARPAGONO
Tion, kion vi prenis.
LA FLÈCHE
Mi absolute nenion prenis.
HARPAGONO
Vere?
LA FLÈCHE
Vere.
HARPAGONO
Adiaŭ. Iru al ĉiuj diabloj!
LA FLÈCHE
(flanken) Jen mi estas ĝentile forpermesita.
HARPAGONO
Mi metas ĝin sur vian konsciencon, almenaŭ.
17
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO IV
HARPAGONO
(sola) Jen estas pendiginda lakeo, kiu min tre ĝenas; kaj al mi ne plaĉas vidi tiun la-man hundon. Certe ne estas malpeza zorgo gardi hejme grandan sumon da mono, kaj tre feliĉa estas tiu, kiu havas sian tutan posedaĵon bone ŝparmetita kaj nur tenas ĉe si la monon necesan por siaj elspezoj. Oni ne estas malmulte embarasata por eltrovi en tuta domo unu sendanĝeran kaŝlokon, ĉar laŭ mia opinio la monkestoj estas sus-pektindaj, kaj mi neniam volas fidi je ili, mi
ĝuste vidas en ili veran allogaĵon por ŝtelistoj, kaj ili estas ĉiam la unua objekto, kiun oni atakas.
SCENO V
Harpagono, Elizo kaj Kleanto, interparolante kune kaj restante en la fono de la scenejo HARPAGONO
(pensante ke li estas sola) Tamen mi ne scias, ĉu mi bone faris enfosigante en mia ĝardeno dek mil eskudojn, kiujn oni redonis al 18
LA AVARULO
eLIBRO
mi hieraŭ. Dek mil eskudoj el oro, hejme, estas sumo sufiĉe . . .
(flanken, ekvidinte Elizon kaj Kleanton) ĉie-lo! Mi perfidis min mem, la flameco min forportis, kaj mi pensas, ke mi parolis laŭ-
te, rezonante sola.
(al Kleanto kaj Elizo) Kio estas?
KLEANTO
Nenio, mia patro.
HARPAGONO
ĉu vi jam de longe estas ĉi tie?
ELIZO
Ni ĵus alvenis.
HARPAGONO
ĉu vi aŭdis . . .
KLEANTO
Kion, patro?
HARPAGONO
Tie . . .
ELIZO
Kion?
HARPAGONO
Kion mi ĵus diris.
KLEANTO
Ne.
HARPAGONO
Jes, tamen; jes.
ELIZO
Pardonu.
HARPAGONO
Mi bone vidas, ke vi kelkajn vortojn aŭdis.
Estas tiel, ke mi parolis kun mi mem pri la nuntempa malfacileco trovi monon, kaj mi diris, ke feliĉa estas tiu, kiu povas havi dek mil eskudojn en sia domo.
KLEANTO
Ni hezitis proksimiĝi, timante, ke ni vin
ĝenos.
19
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Mi estas kontenta diri tion al vi, por ke vi ne komprenu malĝuste kaj ne imagu, ke mi diris, ke mi havas mem dek mil eskudojn.
KLEANTO
Ni ne okupas nin je viaj aferoj.
HARPAGONO
Plaĉu al Dio, ke mi ilin havu, dek mil eskudojn!
KLEANTO
Mi ne pensas.
HARPAGONO
Estus bona afero por mi.
ELIZO
Estas afero . . .
HARPAGONO
Mi tre bezonus ilin.
KLEANTO
Mi pensas, ke . . .
HARPAGONO
Tio helpus min forte.
ELIZO
Vi estas . . .
HARPAGONO
Kaj mi tiam ne plendus, kiel mi nun faras, ke nia tempo estas mizera.
KLEANTO
Je Dio! Mia patro, vi ne havas kaŭzon por plendi, kaj oni scias, ke vi havas sufiĉe da posedaĵo.
HARPAGONO
Kiel! Mi havas sufiĉe da posedaĵo! Tiuj, kiuj diris tion, estas mensogantoj. Nenio estas malpli vera, kaj friponoj estas tiuj, kiuj dissemas tiajn famojn.
ELIZO
Ne koleriĝu.
HARPAGONO
Estas strange, ke miaj propraj infanoj min perfidas kaj fariĝas miaj malamikoj!
20
LA AVARULO
eLIBRO
KLEANTO
ĉu diri, ke vi havas posedaĵon, sufiĉas por esti via malamiko?
HARPAGONO
Jes. Pro tiaj diroj kaj la elspezoj, kiujn vi faras, oni venos iun tagon en mian domon por tranĉi al mi la gorĝon, pensante, ke mi estas tute kovrita de ormoneroj!
KLEANTO
Kiun grandan elspezon mi faris?
HARPAGONO
Kiun? ĉu estas io pli skandala ol tiu riĉega vestaĵo, kiun vi promenigas tra la urbo? Mi riproĉis hieraŭ vian fratinon, sed tio ĉi estas ankoraŭ pli malbona. Tio ĉi elvokas punon de la ĉielo, ĉar, prenante vin je la kapo ĝis la piedoj, oni trovus sufiĉe por ricevi bonan renton. Dudekfoje mi diris al vi, mia filo, ke ĉiuj viaj manieroj tre malplaĉas al mi; vi pretendas vivi kiel markizo, kaj por iri tiel vestita, estas ja necese, ke vi min priŝtelu.
KLEANTO
He! Kiamaniere vin priŝteli?
HARPAGONO
Mi ne scias, sed kie vi povas preni la monon por pagi la vestojn, kiujn vi portas?
KLEANTO
Mia patro, mi ludas, kaj ĉar mi estas tre bonŝanca ĉe la ludo, mi metas sur min ĉion, kion mi gajnas.
HARPAGONO
Tio estas tre malprudenta agado. Se vi estas bonŝanca ĉe la ludo, vi devus profiti tion kaj ŝparmeti je bonaj procentoj la monon, 21
LA AVARULO
eLIBRO
kiun vi gajnas, por ĝin retrovi iun tagon. Mi tre volus scii, sen paroli pli la cetero, por kio utilas ĉiuj tiuj rubandoj, per kiuj vi estas traligita de la piedoj ĝis la kapo, kaj ĉu du-ona dekduo da ŝnuroj ne sufiĉas por ligi pantalonon.
ĉu necesas elspezi monon por perukoj, kiam oni povas porti la propran hararon, kiu nenion kostas! Mi vetas, ke vi havas perukojn kaj rubandojn almenaŭ por dudek ormoneroj, kaj dudek ormoneroj liveras ĉiujare dekok frankojn, ses soldojn kaj ok denarojn, eĉ metinte ilin nur po unu denaro por dekdu.
KLEANTO
Vi estas prava.
HARPAGONO
Ni lasu tion, kaj parolu pri aliaj aferoj.
(vidante ke Kleanto kaj Elizo faras signojn unu al la alia) He!
(mallaŭte flanken) Mi pensas, ke ili faras signojn unu al la alia por ŝteli mian monujon.
(laŭte) Kion signifas tiuj ĉi signoj?
ELIZO
Ni disputas, mia frato kaj mi, pri tio, kiu parolos unue, ĉar ni ambaŭ havas ion por diri al vi.
HARPAGONO
Kaj ankaŭ mi havas ion por diri al vi am-baŭ.
22
LA AVARULO
eLIBRO
KLEANTO
Pri edziĝo, patro, ni deziras paroli kun vi.
HARPAGONO
Ankaŭ pli edziĝo mi intencas paroli kun vi.
ELIZO
Ha! Mia patro!
HARPAGONO
Kial tiu ekkrio? ĉu la vorto, filino, aŭ la afero vin timigas?
KLEANTO
Edziĝo povas nin ambaŭ timigi, laŭ la maniero, kiel vi ĝin komprenas, kaj ni timas, ke niaj inklinoj ne estos konformaj al via elekto.
HARPAGONO
Iom da pacienco. Ne malkvietiĝu. Mi scias kion vi ambaŭ bezonas, kaj nek unu nek la alia havos kaŭzon plendi pri tio, kion mi intencas fari. Kaj por komenci je unu flanko.
(al Kleanto) ĉu vi vidis, diru al mi, junan personon nomatan Mariano, kiu loĝas ne malproksime de ĉi tie?
KLEANTO
Jes, mia patro.
HARPAGONO
(al Elizo) Kaj vi?
ELIZO
Mi aŭdis paroli pri ŝi.
HARPAGONO
Kiel, filo mia, vi trovas tiun ĉi knabinon?
KLEANTO
Tre ĉarma persono.
HARPAGONO
ŝian mienon!
KLEANTO
Tute honesta kaj sprita.
HARPAGONO
ŝian aspekton kaj konduton?
KLEANTO
Admirindaj, sendube.
23
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
ĉu vi ne pensas, ke tia knabino sufiĉe meritus, ke oni pensu pri ŝi?
KLEANTO
Jes, patro.
HARPAGONO
Ke ŝi estus edzino dezirinda?
KLEANTO
Tre dezirinda.
HARPAGONO
Ke ŝi ŝajnas havi ĉion por fariĝi bona dom-mastrino?
KLEANTO
Sendube.
HARPAGONO
Kaj ke edzo estus kontenta per ŝi?
KLEANTO
Certe.
HARPAGONO
Ekzistas ja unu malhelpaĵeto; ĉar mi timas, ke ŝi ne havas tiom da posedaĵo, kiom oni povus deziri.
KLEANTO
Ho! Patro, posedaĵo ne estas grava, kiam oni estas edziĝonta kun honesta persono.
HARPAGONO
Permesu, permesu! Estas vere ke, ne tro-vinte tiom da mono, kiom oni dezirus, oni povas provi regajni tion alimaniere.
KLEANTO
Kompreneble.
HARPAGONO
Fine, mi estas kontenta vidi, ke vi konsentas kun mi; ĉar ŝia deca aspekto kaj ŝia ĝentileco kaptis mian koron, kaj mi decidis ed-ziĝi kun ŝi, se nur mi trovas ĉe ŝi iom da posedaĵo.
KLEANTO
He!
HARPAGONO
Kiel?
24
LA AVARULO
eLIBRO
KLEANTO
Vi diras, ke vi decidis . . .
HARPAGONO
Edziĝi je Mariano.
KLEANTO
Kiu? Vi? Vi?
HARPAGONO
Jes, mi, mi, mi; kion signifas tio?
KLEANTO
Min kaptis kapturniĝo. Tial mi eliras.
HARPAGONO
Tio ne estos grava. Iru rapide en la kuire-jon, kaj trinku grandan glason da pura akvo.
SCENO VI
Harpagono, Elizo
HARPAGONO
Tiaj estas niaj delikataj fraŭletoj, kiuj ne estas pli fortaj ol kokinoj. Tion ĉi, filino, mi decidis por mi. Rilate vian fraton mi elektis por li vidvinon, pri kiu oni parolis al mi hodiaŭ matene; kaj koncerne vin, mi vin donos al sinjoro Anselmo.
ELIZO
Al sinjoro Anselmo?
HARPAGONO
Jes, li estas homo matura, prudenta kaj saĝa, li ne estas pli ol kvindekjara, kaj oni tre laŭdas liajn grandajn bienojn.
ELIZO
(farante riverencon) Mi ne volas edziniĝi, patro, se vi permesas.
25
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
(imitante Elizon) Kaj mi, filineto, amikino mia, mi volas, ke vi edziniĝu, se vi permesas.
ELIZO
(farante novan riverencon) Pardonu min, patro mia.
HARPAGONO
(imitante Elizon) Pardonu min, filino mia.
ELIZO
Mi estas tre humila servantino de sinjoro Anselmo; sed (farante denove riverencon) kun via permeso mi ne edziniĝos kun li.
HARPAGONO
Mi estas via tre humila servanto; sed (imitante Elizon) kun via permeso vi edziniĝos kun li jam hodiaŭ vespere.
ELIZO
Hodiaŭ vespere?
HARPAGONO
Hodiaŭ vespere.
ELIZO
(kun riverenco) Tio ne okazos, patro.
HARPAGONO
(imitante ŝin) Tio okazos, filino.
ELIZO
Ne!
HARPAGONO
Jes!
ELIZO
Ne, mi diras.
HARPAGONO
Jes, mi diras.
ELIZO
Tio estas afero, al kiu vi min ne devigos.
HARPAGONO
Tio estas afero, al kiu mi vin devigos.
ELIZO
Mi prefere mortigos min ol edziniĝos kun tiu viro.
26
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Vi ne mortigos vin, kaj vi edziniĝos kun li.
Sed vidu tian kuraĝon! ĉu oni iam aŭdis filinon parolanta tiamaniere kun sia patro?
ELIZO
ĉu oni vidis iam patron edzinigi sian filinon tiamaniere?
HARPAGONO
Tio estas partio, en kiu nenio estas ripro-
ĉinda, kaj mi vetas, ke ĉiuj aprobos mian elekton.
ELIZO
Kaj mi vetas, ke de neniu prudenta homo ĝi povos esti aprobata.
HARPAGONO
(vidante Valeron malproksime) Jen venas Valero. ĉu vi volas, ke ni du faru lin juĝanto pri tiu afero?
ELIZO
Mi konsentas.
HARPAGONO
ĉu vi akceptos lian juĝon?
ELIZO
Jes, mi faros, kion li diros.
HARPAGONO
Decidite.
SCENO VII
Valero, Harpagono, Elizo
HARPAGONO
Tien ĉi, Valero. Ni vin elektis, por ke vi diru al ni, kiu estas prava, ĉu mi aŭ mia filino.
VALERO
Tio estas vi, sinjoro, sen kontraŭdiro.
HARPAGONO
ĉu vi scias, pri kio ni parolas?
27
LA AVARULO
eLIBRO
VALERO
Ne, sed vi ne povas esti malprava, ĉar vi estas la praveco mem.
HARPAGONO
Mi volas doni al ŝi hodiaŭ vespere, kiel edzon, homon riĉan kaj prudentan, kaj la friponino diras al mi sub la nazo, ke ŝi rifu-zas lin akcepti. Kion vi diras pri tio?
VALERO
Kion mi diras?
HARPAGONO
Jes.
VALERO
He! He!
HARPAGONO
Kion?
VALERO
Mi diras, ke en la fundo mi samopinias kun vi, kaj vi ne povas ne esti prava, sed ankaŭ ŝi ne estas tute malprava; kaj . . .
HARPAGONO
Kiel! Sinjoro Anselmo estas rimarkinda partio, li estas nobela, ĝentila, eminenta, prudenta kaj tre riĉa sinjoro, al kiu restas neniu infano de lia unua edziĝo. ĉu ŝi povus renkonti ion pli bonan?
VALERO
Tio estas vera; sed ŝi povus diri al vi, ke tio ĉi estas iom tro rapidigi la aferojn, kaj ke ŝi almenaŭ bezonas kelkan tempon por vidi, ĉu ŝia korinklino povos konformiĝi al . . .
HARPAGONO
Tian okazon oni devas kapti rapidege. Mi trovas ĉi tie profiton, kiun mi ne trovis ali-loke; ĉar li promesas akcepti ŝin sen doto.
VALERO
Sen doto?
28
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Sen doto.
VALERO
Ha! Mi ne diras ion plu. Vidu! Jen estas argumento tute konvinka; post tio oni devas kapitulaci.
HARPAGONO
Tio ĉi estos por mi rimarkinda ŝparo.
VALERO
Efektive, tio ĉi ne permesas kontraŭdiron.
Via filino povas tamen rimarkigi, ke edziniĝo estas pli grava afero ol oni povus pensi, ke estas en ĝi motivo por esti feliĉa aŭ malfeliĉa en la tuta vivo, kaj ke kontrakto daŭronta ĝis la morto neniam devas esti farata sen tre granda singardemo.
HARPAGONO
Sen doto!
VALERO
Vi estas prava. Tio ĉi decidas pri ĉio, kom-preneble. Kelkaj personoj eble dirus, ke en tia okazo la korinklino de knabino sendube estas konsiderinda, kaj ke tiu granda di-ferenco de aĝo, karaktero kaj sentoj, metas la geedzojn en danĝeron de tre bedaŭrindaj sekvoj . . .
HARPAGONO
Sen doto?
VALERO
Ha! Neniu respondo al tio; oni ĝin ja scias.
Kiu, je diablo, povas iri kontraŭ tio? Multaj patroj tamen preferus rigardi la feliĉon de siaj filinoj ol la monon, kiun ili devus doni; ili ne volus ilin oferi pro la financa utilo, kaj 29
LA AVARULO
eLIBRO
penadus, antaŭ ĉio alia, kunigi ĉe la geedzoj tiun dolĉan konformecon, kiu senĉese daŭrigos inter ili honoron, pacon kaj ĝojon; kaj . . .
HARPAGONO
Sen doto!
VALERO
Estas vere, tio ĉi fermigas la buŝon; sen doto! Kio povas kontraŭstari tian argumen-ton?
HARPAGONO
(flanken, rigardante al la ĝardeno) He! ŝajnas al mi, ke mi aŭdas bojadon de hundo. ĉu oni volas ataki mian monon?
(al Valero) Ne moviĝu, mi tuj revenos.
SCENO VIII
Elizo, Valero
ELIZO
ĉu vi ŝercas, Valero, parolante tiamaniere kun li?
VALERO
Tio estas por ne fari lin maldolĉa, kaj por pli bone lin venki. Kontraŭstari rekte al liaj intencoj estus rimedo malbonigi ĉion; kaj kelkajn homojn oni devas ataki deflanke; tiaj temperamentoj malamas la kontraŭ-
staron; tiaj obstinaj animoj ne volas akcepti la veron, kaj rigidiĝas kontraŭ la rekta vojo 30
LA AVARULO
eLIBRO
de la prudento; oni nur per kurba vojo povas ilin konduki al la dezirata celo. ŝajnigu, ke vi konsentas kun lia deziro kaj vi pli bone atingos vian celon, kaj . . .
ELIZO
Sed tiu edziĝo, Valero?
VALERO
Oni trovos pretekstojn por rompi ĝin.
ELIZO
Sed kion elpensi, ĉar ĝi estas okazonta hodiaŭ vespere?
VALERO
Vi devas peti pri prokrasto, aŭ ŝajnigi vin malsana.
ELIZO
Sed oni eltrovos la ŝajnigon, se oni venigos kuracistojn.
VALERO
ĉu vi ŝercas? ĉu ili scias ion pri tio? Trankviliĝu. Vi povos havi antaŭ ili kian ajn malsanon vi volas; ili trovos argumentojn por klarigi, de kio ĝi devenas.
SCENO IX
Harpagono, Elizo, Valero
HARPAGONO
(flanken, en la fono de la scenejo) Estis nenio, dank’al Dio.
VALERO
(ne vidante Harpagonon) Fine, nia lasta rimedo estos forkuro, kiu povas nin ŝirmi 31
LA AVARULO
eLIBRO
kontraŭ ĉio; kaj se via amo, bela Elizo, estas kapabla de tia kuraĝo . . .
(ekvidante Harpagonon) Jes, ĉiu filino devas obei sian patron. ŝi ne rajtas rigardi kia estas la edzo; kaj se ĉeestas la granda argumento ”sen doto”, ŝi devas esti preta akcepti ĉion, kion oni proponos al ŝi.
HARPAGONO
Bone! Jen estas bona parolado.
VALERO
Mia sinjoro, mi petas pri pardono, se mi ekscitiĝas iom, kaj kuraĝas paroli tiamaniere kun ŝi.
HARPAGONO
Kiel? Mi estas ravita, kaj mi volas, ke vi prenu sur ŝin plenegan povon.
(al Elizo) Jes, kien ajn vi iras, mi transdonas al li la aŭtoritaton, kiun la ĉielo donis al mi super vi, kaj mi volas, ke vi faru ĉion, kion li ordonos.
VALERO
ĉu vi post tio kontraŭstaros al miaj admo-noj?
32
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO X
Harpagono, Valero
VALERO
Mia sinjoro, mi ŝin sekvos por daŭrigi la le-cionon, kiun mi estis faranta al ŝi.
HARPAGONO
Jes, vi faros servon al mi, certe.
VALERO
Estas bone teni sin iom forte per la brido.
HARPAGONO
Estas vere. Oni devas . . .
VALERO
Ne malkvietiĝu. Mi pensas, ke mi ŝin kon-vinkos.
HARPAGONO
Faru, faru, mi promenos iom en la urbo kaj baldaŭ revenos.
VALERO
(parolante al Elizo kaj elirante je la sama flanko kiel ŝi) Jes, mono estas la plej valora afero en la mondo, kaj vi devas danki al la ĉielo pro la prudenta patro, kiun ĝi donis al vi. Li scias, kio estas la vivo. Kiam viro pro-ponas preni ies filinon sen doto, oni ne devas rigardi pluen. Tio ĉi enhavas ĉion, kaj
”sen doto” anstataŭas belecon, junecon, altnaskon, honoron, saĝon kaj honestecon.
HARPAGONO
(sola) Ho! la brava knabo! Jen estas paroli kiel orakolo. Feliĉa tiu, kiu povas havi tian serviston!
33
LA AVARULO
eLIBRO
AKTO II
SCENO I
Kleanto, La Flèche
KLEANTO
Ha! Perfidulo, kie do vi kaŝis vin? ĉu mi ne ordonis al vi . . . ?
LA FLÈCHE
Jes, sinjoro, mi venis ĉi tien por atendi vin senmove, sed via sinjoro patro, la plej mal-
ĝentila el la homoj, min elpelis malgraŭ mi, kaj mi trovis min en danĝero esti batata.
KLEANTO
Kiel statas nia afero? La okazo estas pli urĝa ol iam. De la tempo, kiam mi vidis vin, mi eltrovis, ke mia patro estas mia konku-ranto.
LA FLÈCHE
Via patro enamiĝis!
KLEANTO
Jes, kaj mi tre malfacile sukcesis kaŝi antaŭ li la malkvieton, kiun tiu novaĵo kaŭzis al mi.
LA FLÈCHE
Li sin okupas pri amo! Kion, diablo, li pensas? ĉu li mokas? ĉu amo estas farita por tiel konstruitaj homoj?
34
LA AVARULO
eLIBRO
KLEANTO
Pro miaj pekoj estis necese, ke tiu pasio ve-nu en lian kapon.
LA FLÈCHE
Sed kial kaŝi al li vian amon?
KLEANTO
Por doni al li malpli da suspekto, kaj rezervi al mi, se mi ĝin bezonos, pli oportunan okazon por malhelpi tiun geedziĝon. Kian respondon oni faris al vi?
LA FLÈCHE
Vere, sinjoro, la pruntoprenantoj estas malfeliĉaj homoj, kaj oni devas elteni strangajn aferojn, kiam oni estas devigata, kiel vi, meti sin en la manojn de procenteguloj.
KLEANTO
ĉu la prunto ne fariĝos?
LA FLÈCHE
Pardonu. Simono, la makleristo, kiun oni montris al ni, homo agema kaj fervorplena, diras, ke li faris por vi ĉion; kaj li certigas, ke via sola vizaĝo kaptis lian koron.
KLEANTO
Mi havos do la dekkvin mil frankojn, kiujn mi petas?
LA FLÈCHE
Jes, sed sub kelkaj kondiĉetoj, kiujn vi devos akcepti, se vi volas, ke tio fariĝu.
KLEANTO
ĉu li igis vin paroli kun tiu, kiu pruntos la monon?
LA FLÈCHE
Ha, vere! Tio ne okazas tiel. Li, ankoraŭ pli ol vi, zorgas sin kaŝi, kaj tio estas mistero multe pli granda, ol vi pensas. Oni absolute ne volas diri lian nomon, kaj oni aranĝos 35
LA AVARULO
eLIBRO
hodiaŭ en domo luita renkontiĝon inter vi kaj li, por ke li sciiĝu per via buŝo pri via posedajo kaj via familio, kaj mi ne dubas, ke la sola nomo de via patro faciligos la aferon.
KLEANTO
Kaj precipe ĉar nia patrino jam mortis, kies posedaĵon oni ne povas forpreni de mi.
LA FLÈCHE
Jen estas kelkaj paragrafoj, kiujn li mem diktis al nia peranto, por montri ilin al vi, antaŭ ol daŭrigi la aferon:
”Supozite, ke la pruntanto vidos en la afero plenan sendanĝerecon, kaj ke la pruntoricevanto estas plenaĝa kaj el familio havanta bienon vastan, fortikan, certan, klaran kaj liberan de ŝuldoj, oni faros bonan kaj precizan kontrakton antaŭ notario, la plej honesta homo, kiun oni povos trovi, kaj kiu pro tio estos elektita de la pruntanto, al kiu plej utilas, ke la kontrakto estu dece redaktita.”
KLEANTO
Nenio direnda kontraŭ tio.
LA FLÈCHE
”La pruntanto, por ne ŝarĝi sian konsciencon per riproĉo, volas prunti sian monon nur po unu denaro por dekok.”
KLEANTO
Unu por dekok! Certe, tio estas honesta, kaj estas neniu kaŭzo plendi.
36
LA AVARULO
eLIBRO
LA FLÈCHE
Estas vere.
”Sed, ĉar la dirita pruntanto ne havas ĉe si la menciitan sumon, kaj ĉar li, por kontentigi la pruntoprenanton, estas devigata
ĝin pruntepreni de alia persono por 20
procentoj, konvenos, ke la dirita unua prunteprenanto pagu tiun ĉi procenton, krom la alia, tial ke, nur por fari servon al li, la pruntanto kontraktos tiun prunton.”
KLEANTO
Kiel, je la diablo! Kia hebreo! Kia arabo estas tiu! Tio fariĝas ja pli ol 25 procentoj?
LA FLÈCHE
Estas vere, tion mi diris. Vi pensu pri tio.
KLEANTO
Kion vi volas, ke mi pensu? Mi bezonas monon, mi estas do devigata konsenti je ĉio.
LA FLÈCHE
Tian respondon mi faris.
KLEANTO
ĉu estas io plia?
LA FLÈCHE
Nur unu paragrafeto:
”El la dekkvin mil frankoj petitaj, la pruntanto povas doni kontante nur dekdu mil frankojn, kaj por la ceteraj mil eskudoj, la pruntoprenanto devos akcepti la vestojn, meblojn, kaj juvelojn, kies katalogo sekvas, kaj kiujn la dirita pruntanto kalkulis honeste je kiel oble plej ”modera prezo”.
KLEANTO
Kion signifas tio ĉi?
37
LA AVARULO
eLIBRO
LA FLÈCHE
Aŭskultu la katalogon.
”Unue, lito kvarpieda kun kurtenoj el hungara brodaĵo tre lerte aranĝita sur oliv-kolora drapo, kun ses seĝoj kaj samŝtofa littegaĵo, ĉio bone fasonita kaj subtegita per ruĝe-blue ŝangiĝanta tafteto.
Plie, granda baldakeno el bona lana ŝtofo de Aŭmalo sekrozokolora kun silkaj rando kaj franĝoj.”
KLEANTO
Kion li volas, ke mi faru el tio?
LA FLÈCHE
Atendu.
”Plie teksita tapeto figuranta la Kupidojn de Gombaud kaj Macé.
Plie, granda tablo el juglando, kun dek du tornitaj kolonoj aŭ kolonegoj, kiu estas detirebla je la du finoj, kaj provizita malsu-pre de ses benketoj.”
KLEANTO
Kion mi faru, je Dio! . . .
LA FLÈCHE
Havu paciencon.
”Plie, tri grandaj pafiloj tute ornamitaj de perlamoto, kun la tri apartenaj forkoj.
Plie, brika forno kun du retortoj kaj tri vazoj tre utilaj por tiuj, kiuj ŝatas distili.”
KLEANTO
Mi furiozas!
LA FLÈCHE
Kviete!
38
LA AVARULO
eLIBRO
”Plie, liuto el Bolono, havanta ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn kordojn.
Plie, trumadamo, kaj ludo de damoj, kun anserludo laŭ la greka modo, tre konvena por pasigi la tempon, kiam oni nenion havas por fari.
Plie, haŭto de lacerto longa tri kaj duo-nan futojn, plena de fojno, agrabla kurio-zaĵo por pendigi sur plafonon de ĉambro.
La supredirita ĉio valoranta laŭ kon-scienca kalkulo pli ol kvarmil kvincent frankojn, kaj malaltigita ĝis la prezo de mil eskudoj pro la modereco de la pruntanto.”
KLEANTO
La pesto lin sufoku kun lia modereco, la perfidulon, la turmentiston! ĉu oni iam aŭdis pri tia monavideco? ĉu ne sufiĉas al li la hontiga procento, kiun li postulas, ke li volas plie devigi min akcepti por tri mil frankoj la malnovajn rubojn, kiujn li ko-lektas? Mi ne ricevos ducent eskudojn por ĉio tio. Tamen mi devas konsenti je kio ajn li volas, ĉar li povas ĉion akceptigi al mi: tiu friponego metas al mi ponardon sul la gor-
ĝon.
LA FLÈCHE
Mi vidas vin, sinjoro, tio ne vin ofendu, precize sur la granda vojo, sur kiu Panurgo 39
LA AVARULO
eLIBRO
iris, kiam li ruinigis sin, prunteprenante monon, aĉetante kare, vendante malkare kaj manĝante sian grenon ankoraŭ verda.
KLEANTO
Kion vi volas, ke mi faru? Al tio la junuloj estas devigataj de la malbenita avareco de la patroj, kaj post tio ĉi oni miras, kiam la filoj deziras ilian morton!
LA FLÈCHE
Mi konfesas, ke via patro ekscitus per sia malnobleco la plej kvietan homon en la mondo. Mi neniel havas, dank’al Dio, la emon esti pendigata, kaj inter miaj kolegoj, kiujn mi vidas sin okupantaj je multaj ko-mercetoj, mi scias lerte tiri mian pinglon el la ludo kaj eviti prudente ĉiujn aferojn, kiuj eĉ malforte odoras pri eŝafodo, sed, por diri al vi la veron, li donus al mi per siaj farma-nieroj la tenton lin priŝteli, kaj, lin priŝte-lante, mi pensus fari agon meritplenan.
KLEANTO
Donu iom ĉi tiun katalogon, por ke mi ĝin tralegu denove.
40
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO II
Harpagono, Simono, Kleanto kaj La Flèche (en la fono de la scenejo)
SIMONO
Jes, sinjoro, li estas junulo, kiu bezonas monon; liaj aferoj necesigas, ke li rapide trovu
ĝin, kaj li konsentos je ĉio, kion vi ordonos.
HARPAGONO
Sed ĉu vi pensas, Simono, ke estas neniu danĝero en tio? ĉu vi konas la nomon, la posedaĵon kaj la familion de la junulo, pri kiu vi parolas?
SIMONO
Ne, mi ne povas informi vin funde pri tio, kaj nur okaze mi estis sendita al li, sed pri ĉio vi estos sciigata de li mem, kaj lia lakeo min certigis, ke vi estos kontenta, kiam vi lin konos. Nur tion mi povas diri, ke lia familio estas tre riĉa, ke li ne plu havas patrinon kaj ke li promesos, se vi volos, ke an-kaŭ lia patro estos mortinta post ok monatoj.
HARPAGONO
Tio estas io. Bonfaremo, Simono, necesigas nin fari plezuron al la homoj, kiam ni povas.
SIMONO
Kompreneble.
41
LA AVARULO
eLIBRO
LA FLÈCHE
(mallaŭte al Kleanto rekonanta Simonon) Kion signifas tio ĉi? Nia Simono parolanta kun via patro!
KLEANTO
(mallaŭte al La Flèche) ĉu vi eble scigis lin, kiu mi estas? ĉu vi estas kapabla min perfidi?
SIMONO
(al Kleanto kaj La Flèche) Ho! Ho! Vi estas tre senpaciencaj. Kiu diris al vi, ke estas ĉi tie? (al Harpagono) Ne mi almenaŭ, sinjoro, malkovris al ili vian nomon kaj vian loĝejon. Sed, laŭ mia opinio, ne estas io bedaŭ-
rinda en tio ĉi, ili estas nebabilemaj homoj, kaj vi povas ĉi tie interparoli.
HARPAGONO
Kiel?
SIMONO
(montrante Kleanton) Tiu ĉi sinjoro estas la persono, kiu volas pluntepreni de vi la dekkvin mil funtojn, pli kiuj mi parolis kun vi.
HARPAGONO
Kiel, kanajlo! Estas vi, tiu kiu kuraĝas vin doni al tiaj kulpaj ekstremoj!
KLEANTO
Kiel, patro! Vi estas tiu, kiu sin dediĉas al tiaj hontigaj faroj!
(Simono foriras, kaj La Flèche sin kaŝas) 42
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO III
Harpagono, Kleanto
HARPAGONO
Vi estas tiu, kiu volas ruiniĝi per prunte-prenoj tiel kondamnindaj!
KLEANTO
Kaj vi penadas riĉiĝi per tiel krimaj procen-tegoj!
HARPAGONO
ĉu vi post tio riskas aperi antaŭ mi?
KLEANTO
ĉu vi post tio kuraĝas prezenti vin antaŭ la okuloj de la mondo?
HARPAGONO
ĉu vi ne hontas, diru, vin donante al tiaj di-boĉoj, kurante al teruraj elspezoj kaj hon-tige dissemante la posedaĵojn, kiujn viaj gepatroj akiris per tiel multaj ŝvitoj?
KLEANTO
ĉu vi ne ruĝiĝas, malhonorante vian situacion per la komercoj, kiujn vi faras, oferan-te gloron kaj bonfamon pro la nesatigebla avideco kunmeti eskudon sur eskudon, kaj superante pri la procentaĵoj la plej abome-najn artifikojn iam elpensitajn de la plej famaj procenteguloj!
HARPAGONO
For de miaj okuloj, fripono, for de miaj okuloj!
KLEANTO
Kiu estas pli krima, laŭ via opinio, ĉu tiu, kiu aĉetis monon bezonatan, aŭ tiu, kiu ŝtelas nebezonatan monon?
43
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Foriru, mi diras, kaj ne min kolerigu.
(sola) Mi ne bedaŭras ĉi tiun aventuron, ĝi estas por mi admono, ke mi havu pli ol iam la okulojn sur ĉiujn liajn farojn.
SCENO IV
Frozino, Harpagono
FROZINO
Sinjoro.
HARPAGONO
Atendu momenton; mi tuj revenos kaj parolos kun vi.
(flanken) Estas ĝustatempe, ke mi iru iom observi mian monon.
SCENO V
La Flèche, Frozino
LA FLÈCHE
(ne vidante Frozinon) Estas vere amuza aventuro. Li devas havi ie vastan magaze-non da vestaĵoj, ĉar ni nenion rekonis en la katalogo, kiun ni havas.
FROZINO
He! Estas vi, mizera La Flèche! Kiel okazas tiu renkontiĝo?
44
LA AVARULO
eLIBRO
LA FLÈCHE
Ha! Estas vi, Frozino! Kion vi deziras fari ĉi tie?
FROZINO
Kion mi faras en ĉiu alia loko: min okupi je traktoj, fari servojn al personoj kaj profiti kiel eble plej bone la ecojn, kiujn mi povas havi. Vi scias, ke en ĉi tiu mondo estas necese vivi per artifikoj, kaj ke, al personoj kiel mi, la ĉielo ne donis aliajn rentojn ol intrigon kaj lertecon.
LA FLÈCHE
ĉu vi havas iun negocon kun la mastro de tiu ĉi domo?
FROZINO
Jes, mi traktas por li iun afereton, pro kiu mi esperas havi rekompencon.
LA FLÈCHE
De li? Ho! Vere, vi estos tre lerta se vi elti-ros ion de li, kaj mi vin avertas, ke la mono ĉi tie estas tre kara.
FROZINO
Estas kelkaj servoj, kiuj mirinde trafas.
LA FLÈCHE
Mi estas via servanto, sed vi ne konas ankoraŭ sinjoron Harpagono. Sinjoro Harpagono estas el ĉiuj homoj la homo malplej homa, la mortulo el ĉiuj mortuloj plej mal-mola kaj plej maldonema. Ne estas servo, kiu povas tiel instigi lian dankemon, ke li malfermu siajn manojn. Laŭdon, estimon, bonvolon en paroloj, kaj amikecon, tiel multe kiel vi deziros, sed pri mono ne pa-45
LA AVARULO
eLIBRO
rolu. Nenio estas tiel seka kaj tiel senfruk-ta, kiel lia favoro kaj liaj karesoj, doni estas vorto, kiun li tiel forte malamas, ke li neniam diras: mi donas, sed mi pruntas al vi la manon.
FROZINO
Dio! Mi konas la arton melki homojn, mi konas sekreton por malfermi ilian sente-mon, por tikli ilian koron, por trovi la lo-kojn, en kiuj ili estas vundeblaj.
LA FLÈCHE
Bagateloj ĉi tie. Mi vetas, ke vi ne povos moligi, koncerne monon, la homon pri kiu ni parolas. Pri tio li estas turko, sed de tur-keco, kiu ĉiujn malesperigus. Oni povus krevi, ne lin ŝanceligante. Unuvorte: li amas monon pli ol bonfamon, honoron kaj vir-ton, kaj la vido de monpetanto donas al li konvulsiojn, tio signifas lin frapas en la mortiga loko, traboras lian koron, elŝiras lian internaĵon, kaj se . . . Sed li revenas, mi foriras.
46
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO VI
Harpagono, Frozino
HARPAGONO
(mallaŭte) ĉio statas bone.
(laŭte) Nu, Frozino, kio estas?
FROZINO
Ho! Dio! Kiel bone vi fartas kaj kian vere sanoplenan vizaĝon vi havas!
HARPAGONO
Kiu? ĉu mi?
FROZINO
Mi neniam vidis vin kun mieno tiel freŝa kaj tiel brava.
HARPAGONO
ĉu vere?
FROZINO
Kiel! Vi neniam en via vivo estis tiel juna, kiel vi estas nun, kaj oni vidas dudekkvin-jarajn junulojn, kiuj estas pli maljunaj ol vi.
HARPAGONO
Tamen, Frozino, mi estas sesdekjara, bone kalkulante.
FROZINO
Nu, kio estas tio? Sesdek jaroj? Bela afero!
Tio estas la florado de la aĝo, kaj vi nun eniras la belan sezonon de la homa vivo.
HARPAGONO
Estas vere; sed mi opinias, ke dudek jaroj malpli tamen ne estus maloportunaj.
FROZINO
ĉu vi ŝercas? Vi ne bezonas tion, kaj vi estas farita el tia pasto, ke vi vivos ĝis cent jaroj.
HARPAGONO
ĉu vi kredas tion?
47
LA AVARULO
eLIBRO
FROZINO
Certe; vi havas ĉiujn antaŭsignojn por tio.
Levu la kapon. Ho! Jen kiel bone vidiĝas inter viaj okuloj la signo de longa vivo!
HARPAGONO
ĉu vi estas certa pri tio?
FROZINO
Sendube. Montru vian manon. Ha! Dio! Kia vivolinio!
HARPAGONO
Kiel?
FROZINO
ĉu vi ne vidas, ĝis kie sin etendas ĉi tiu linio?
HARPAGONO
Nu? Kion tio ĉi signifas?
FROZINO
Je Dio! Mi diris cent jarojn; sed vi superos cent dudek.
HARPAGONO
ĉu estas eble?
FROZINO
Oni estos devigata vin buĉi, mi vetas. Vi enterigos viajn infanojn kaj la infanojn de viaj infanoj.
HARPAGONO
Des pli bone! Kiel statas nun nia afero?
FROZINO
ĉu vi bezonas demandi pri ĝi? ĉu oni vidas, ke mi okupas min je afero, kiun mi ne kondukas al feliĉa fino? Precipe pri geedziĝoj mi havas mirindan lerton. Ne estas en la mondo partioj, kies kuniĝon mi ne sukce-sas en mallonga tempo, kaj mi pensas ke, se mi metus tion en mian kapon, mi edzigus la Grandan Turkon kun la Respubliko de Venecio. Ne estis certe tiel grandaj mal-48
LA AVARULO
eLIBRO
helpaĵoj en nia afero. ĉar mi havas rilatojn kun tiuj sinjorinoj, mi funde interparolis kun ili pri vi, kaj mi raportis al la patrino pri la intenco, kiun vi ekhavis pri Mariano nur tial, ke vi vidis ŝin pasanta sur la strato kaj sin aerumanta ĉe sia fenestro.
HARPAGONO
Kaj ŝi respondis . . . ?
FROZINO
ŝi goje akceptis la proponon, kaj kiam mi ŝin sciigis pri via forta deziro, ke ŝia filino atestu hodiaŭ vespere al la edziĝkontrakto de via propra filino, ŝi volonte konsentis kaj konfidis ŝin al mi por tio.
HARPAGONO
ĉar mi estas devigota, Frozino, doni vespermanĝon al sinjoro Anselmo, mi tre deziras, ke ŝi partoprenu en la festeno.
FROZINO
Vi estas prava. ŝi venos post tagmanĝo por viziti vian filinon, de ĉi tie ŝi intencas iri promeni al la foiro, kaj ŝi poste revenos por la vespermanĝo.
HARPAGONO
Tiam ili iros kune en mia kaleŝo, kiun mi pruntos al ili.
FROZINO
Tio tre plaĉos al ŝi.
HARPAGONO
Sed, Frozino, ĉu vi parolis kun la patrino pri la doto, kiun ŝi povas doni al sia filino?
ĉu vi diris al ŝi, ke ŝi devas iom peni, klopodi, fari oferon en tia okazo? ĉar oni ja ne 49
LA AVARULO
eLIBRO
edziĝas kun knabino ne alportanta iom da posedaĵo.
FROZINO
Kiel! Tiu ĉi knabino alportos al vi renton de dekdu mil frankoj.
HARPAGONO
Renton de dekdu mil frankoj?
FROZINO
Jes. Unue, ŝi estis nutrata kaj edukata en granda ŝparemo de manĝaĵo, ŝi estas knabino kutiminta vivi per salato, lakto, froma-
ĝo kaj pomoj, kaj por kiu do ne estos necesaj tablo bone provizita nek supoj bongu-stegaj, nek ĉiutagaj hordeo-kukoj, nek similaj frandaĵoj, kiujn bezonus alia virino, kaj tio ne estas tiel negrava, ke ĝi ne atingos ĉiujare almenaŭ tri mil frankojn. Aliparte, ŝi nur ŝatas tre simplan purecon, kaj ne amas belegajn vestojn, multekostajn juvelojn nek luksajn meblojn, kiujn tre varme deziras ŝiaj similaj. Kaj tiu ĉi fakto valoras pli ol kvar mil frankojn ĉiujare.
Plie ŝi terure malamas ludojn, kio ne estas ofta ĉe la nuntempaj virinoj, ĉar mi scias, ke unu el niaj najbarinoj perdis ĉi jare ĉe hazardkartludo dudek mil frankojn! Sed ni prenu nur la kvaronon de tio. Kvin mil frankoj ĉiujare por ludoj, kaj kvar mil frankoj por vestoj kaj juveloj, tio estas naŭ mil 50
LA AVARULO
eLIBRO
frankoj, kaj mil eskudoj, kiujn ni metas por la nutraĵo, ĉu tiel ne estas ĉiujare viaj dek du mil flankoj bone kalkulitaj?
HARPAGONO
Jes, tio ne estas malbona, sed tiu kalkulo havas nenion efektivan.
FROZINO
Pardonu. ĉu ne estas io efektiva alporti kiel doton grandan moderecon, kiel heredaĵon plenan simplemon de ornamo, kaj kiel aki-ron fortan malamon al ludoj?
HARPAGONO
Estas moko voli fari doton el ĉiuj elspezoj, kiujn ŝi ne faros. Mi ne kvitancos pri io, kion mi ne ricevas, kaj mi tamen devas ion palpi.
FROZINO
Dio! Vi palpados sufiĉe, plie ili parolis al mi pri lando, kie ili posedas bienon; ĝi estos via apartenaĵo.
HARPAGONO
Estos necese tion ekzameni. Sed, Frozino, ankoraŭ io maltrankviligas min. La knabino estas juna, kiel vi vidas, kaj la gejunuloj
ĝenerale nur amas siajn samaĝulojn, kaj nur kun ili volonte iras. Mi timas, ke viro en mia aĝo ne estos laŭ ŝia gusto, kaj ke tio ĉi kaŭzos en mia domo kelkajn eksterordaĵetojn, kiuj ne plaĉus al mi.
FROZINO
Ha! Kiel malbone vi ŝin konas! Estas ankoraŭ unu apartaĵo, kiun mi estis dironta al 51
LA AVARULO
eLIBRO
vi: ŝi havas teruran antipation por ĉiuj junuloj kaj amas nur maljunulojn.
HARPAGONO
ĉu ŝi?
FROZINO
Jes, ßi! Mi volus, ke vi estu aŭdinta ŝin paroli pri tio. ŝi tute ne povas elporti la vidon de junulo, ŝi diras, ke ŝi neniam estas pli kontenta, ol kiam ŝi povas vidi belan malju-nulon kun majesta barbo. La plej maljunaj estas la plej ĉarmaj por ŝi, kaj mi vin avertas, ke vi ne ŝajnigu vin pli juna ol vi estas.
ŝi volas, ke oni estu almenaŭ sesdekjara, kaj antaŭ malpli ol kvar monatoj, kiam ŝi estis tuj edziniĝonta, ŝi subite rompis la edziĝon, ĉar montriĝis, ke ŝia amanto estas nur kvindeksesjara, kaj ne prenis okulvitrojn por subskribi la kontrakton.
HARPAGONO
Nur tial?
FROZINO
Jes. ŝi diras, ke kvindek ses jaroj ne kon-tentigas ŝin, kaj ŝi precipe amas la nazojn, kiuj portas okulvitrojn.
HARPAGONO
Certe vi diras al mi aferon tute novan.
FROZINO
Tio ĉi estas pli forta, ol oni povas diri. En ŝia ĉambro oni vidas kelkajn pentraĵojn kaj desegnaĵojn. Sed kion vi pensas, ke ili figuras? Adonisojn? Cefalojn? Parisojn kaj Apo-lonojn? Ne, ili estas belaj portretoj de Sa-52
LA AVARULO
eLIBRO
turno, reĝo Priamo, la maljuna Nestoro, kaj la bona patro Ankizo sur la ŝultroj de sia filo.
HARPAGONO
Tio ĉi estas mirinda! Tion mi neniam estus imaginta, kaj mi estas tre kontenta ekscii, ke ŝi havas tian karakteron. Efektive, se mi estus virino, mi ne amus junajn virojn.
FROZINO
Mi tion ja kredas! Jen estas belaj drogoj, tiuj junuloj, por ke oni amu ilin! Ili estas belaj vantuloj, belaj dandoj, por ke oni deziru ilian haŭton! Kaj mi tre volus scii, kia allogo kuŝas en ili!
HARPAGONO
Rilate min, mi nenian trovas, kaj mi ne scias, kial kelkaj virinoj tiel forte amas ilin.
FROZINO
Oni devas esti tute freneza por trovi la junulojn agrablaj, ĉu tio estas prudenta? ĉu tiuj junaj blonduloj estas viroj? Kaj ĉu oni povas ami tiajn bestojn?
HARPAGONO
Tion mi ĉiutage diras. Kun ilia voĉo de juna kokino, iliaj tri maldikaj lipharoj levitaj kiel katbarbo, iliaj perukoj de kanabo, iliaj pan-talonoj falantaj, kaj iliaj ventroj malbone vestitaj!
FROZINO
He! Bele konstruitaj ili estas, kompare kun persono kiel vi! Jen estas viro, kiun oni ple-53
LA AVARULO
eLIBRO
zure rigardas. Tiel farita kaj vestita oni devas esti, se oni volas inspiri amon.
HARPAGONO
Vi trovas min bela?
FROZINO
Kiel? Vi estas ĉarma kaj via vizaĝo estas pentrinda. Turniĝu iom, mi petas, pli bela estas neeble. Mi vidu vin marŝi, jen estas korpo fasonita, facilmova kaj gracia, kiel konvenas, kaj kiu signas neniun malsane-ton.
HARPAGONO
Neniun gravan mi havas, dank’al Dio, estas nur mia gorĝoŝvelo, kiu min prenas kelk-foje.
FROZINO
Tio estas nenio, via gorĝoŝvelo ne havas malbelan aspekton ĉe vi, kaj vi estas ĉarma, kiam vi tusas.
HARPAGONO
Diru ion, ĉu Mariano vidis min jam? ĉu ŝi rimarkis min, pasante?
FROZINO
Ne, sed ni multfoje parolis pri vi, mi faris al ŝi portreton de via persono, kaj mi ne forgesis laŭdi vian meriton kaj ŝian feliĉon, se ŝi havos tian edzon kiel vi.
HARPAGONO
Vi faris bone, mi dankas.
FROZINO
Malgrandan peton mi devas fari al vi, sinjoro. Mi havas proceson, kiun mi baldaŭ perdos pro manko de iom da mono (Harpagono fariĝas serioza) kaj vi facile povus 54
LA AVARULO
eLIBRO
liveri al mi la gajnon de tiu proceso, havan-te por mi kelkan komplezon . . . Vi ne povas imagi la plezuron, kiun ŝi havos, vin vidante. (Harpagono refaras gajan vizaĝon) Ho! kiel vi plaĉos al ŝi, kaj kian admiran impreson faros sur ŝian animon via krispo laŭ la antikva modo! Sed ŝi precipe estos ravata de via pantalono ligita per ŝnuroj al la jako, tio sufiĉos, por ke ŝi vin amu freneze, kaj traŝnurigita amanto estos por ŝi mirinda regalo.
HARPAGONO
Certe, vi ravas min, tion dirante.
FROZINO
Vere, sinjoro, tiu proceso havas por mi grandan gravecon. (Harpagono refaras viza-
ĝon seriozan) Mi estos ruinigita, se mi ĝin perdos, kaj iom da helpo restarigus miajn aferojn . . . Mi volus, ke vi estu vidinta ŝian plezuron, kiam ŝi aŭdis min paroli pri vi.
(Harpagono refaras vizaĝon gajan) ¯ojo bri-lis en ŝiaj okuloj, dum mi rakontis pri viaj meritoj, kaj fine mi vekis ĉe ŝi grandegan senpaciencon, ke tiu ĉi edziĝo estu jam afero farita.
HARPAGONO
Vi faris al mi grandan plezuron, Frozino, kaj mi konfesas, ke mi tre ŝuldas al vi.
55
LA AVARULO
eLIBRO
FROZINO
Mi petas vin, sinjoro, donu al mi la mal-grandan helpon, pri kiu mi petas. (Harpagono denove fariĝas serioza) Tio min savos kaj mi estos al vi eterne danka.
HARPAGONO
Adiaŭ. Mi iras fini miajn leterojn.
FROZINO
Mi certigas vin, sinjoro, ke vi neniam povus helpi al mi el pli granda embaraso.
HARPAGONO
Mi ordonos, ke mia kaleŝo estu tute preta por konduki vin al la foiro.
FROZINO
Mi vin tiel ne tedus, se mi ne estus devigata de la neceso.
HARPAGONO
Kaj mi zorgos, ke oni vespermanĝu frue, por ne fari vin malsanaj.
FROZINO
Ne rifuzu, sinjoro, la helpon, kiun mi petegas; vi ne povas imagi, sinjoro, la plezuron, kiun . . .
HARPAGONO
Mi foriras. Jen oni min vokas. ¯is posttag-mezo.
FROZINO
(sola) La febro vin premu, malnobla hundo; al ĉiuj diabloj! La maldonemulo firme kontraŭstaris al ĉiuj miaj atakoj. Sed mi tamen ne rajtas forlasi la negocon, ĉar mi havos en ĉiu okazo la alian flankon, kie mi estas certa, ke mi ricevos bonan rekompencon.
56
LA AVARULO
eLIBRO
AKTO III
SCENO I
Elizo, Valero, sinjorino Klaŭdo, La Merluche, Brindavoine, Harpagono, Kleanto, (tenanta balailon), Jakobo
HARPAGONO
Nu! Venu ĉiuj tien ĉi, por ke mi disdonu al vi miajn ordonojn por la vespero kaj klari-gu al ĉiu sian rolon. Alproksimiĝu, sinjorino Klaŭdo. Ni komencu kun vi. Bone, vi havas la batalilon jam en mano. Mi vin ko-misias purigi ĉie, kaj precipe evitu froti tro forte, por ne eluzi la meblojn. Krom tio, mi rajtigas vin dum la vespermanĝo regi la bo-telojn, kaj se unu el ili perdiĝos aŭ se io rompiĝos, mi ŝuldigos vin, kaj forprenos
ĝian valoron el via salajro.
JAKOBO
(flanken) Politika puno!
HARPAGONO
(al sinjorino Klaŭdo) Iru.
57
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO II
Harpagono, Kleanto, Elizo, Valero, Jakobo, Brindavoine, La Merluche
HARPAGONO
Vi, Brindavoine, kaj vi La Merluche, mi donas al vi la oficon lavi la glasojn kaj doni por trinki, sed nur kiam oni soifos, kaj ne laŭ la kutimo de kelkaj arogantaj lakeoj, kiuj elvokas la gastojn kaj ilin instigas trinki, kiam neniu pensas pri tio. Atendu ĝis oni petos tion de vi pli ol unufoje, kaj me-moru ĉiam doni multe da akvo.
JAKOBO
(flanken) Jes, senakva vino ebriigas.
LA MERLUCHE ĉu ni formetos niajn kitelojn, sinjoro?
HARPAGONO
Jes, kiam vi vidos la gastojn venantaj, kaj zorge evitu malbonigi viajn vestojn.
BRINDAVOINE Vi scias, sinjoro, ke unu el la antaŭaj baskoj de mia jako estas kovrita de larĝa makulo de lampoleo.
LA MERLUCHE Kaj ke mia pantalono estas truigita malan-taŭe kaj ke, ne vin ofendante, oni vidas mian . . .
HARPAGONO
(al La Merluche) Silentu; turnu tion lerte al la muro, kaj montru ĉiam al la gastoj la an-taŭan parton.
58
LA AVARULO
eLIBRO
(al Brindavoine, montrante al li, kiel li devas teni la ĉapelon antaŭ sia jako por kaŝi la ma-kulon de oleo) Kaj vi, tenu ĉiam vian ĉapelon tiamaniere, kiam vi servos.
SCENO III
Harpagono, Kleanto, Elizo, Valero, Jakobo HARPAGONO
Vi, filino, vi tenos la okulojn sur tio, kion oni prenos de la tablo kaj vi zorgos, ke nenio difektiĝu. Tio konvenas bone al fraŭlinoj. Sed, dume, pretiĝu akcepti bone mian amatinon, kiu venos viziti vin kaj akompa-nos vin al la foiro. ĉu vi komprenas, kion mi diras?
ELIZO
Jes, patro.
SCENO IV
Harpagono, Kleanto, Valero, Jakobo HARPAGONO
Kaj vi, mia filo, la fraŭleto, al kiu mi havas li bonecon pardoni la aferon de hodiaŭ, ne imagu, vi ankaŭ, prezenti al ŝi malbonan vizaĝon.
59
LA AVARULO
eLIBRO
KLEANTO
Mi, patro, malbonan vizaĝon? Pro kiu kaŭ-
zo?
HARPAGONO
Nu! Mi konas la humoron de filoj, kies patro reedziĝas, kaj per kiaj okuloj ili ordinare rigardas tiun, kiun oni nomas duonpatrino.
Sed se vi deziras, ke mi forgesu vian lastan petolaĵon, mi rekomendas al vi precipe regali tiun ĉi personon per afabla vizaĝo, kaj akcepti ŝin kiel eble plej ĝentile.
KLEANTO
Por diri al vi la veron, mia patro, mi ne povas promesi esti tre kontenta pri tio, ke ŝi fariĝos mia duonpatrino, mi mensogus se mi tion dirus, sed por akcepti ŝin dece kaj montri al ŝi afablan vizaĝon, mi promesas obei al vi precize en tiu ĉi rilato.
HARPAGONO
Vi atentu bone, almenaŭ.
KLEANTO
Vi vidos, ke vi havos neniun kaŭzon por plendi.
HARPAGONO
Vi faros prudente.
60
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO V
Harpagono, Valero, Jakobo
HARPAGONO
Valero, helpu min pri tio ĉi. Nu, Jakobo, proksimiĝu; mi lasis vin por la fino.
JAKOBO
ĉu al via veturigisto, sinjoro, aŭ al via kuiristo vi deziras paroli, ĉar mi estas ambaŭ.
HARPAGONO
Al ambaŭ.
JAKOBO
Sed al kiu komence?
HARPAGONO
Al la kuiristo.
JAKOBO
Bonvolu do atendi, mi petas.
(Jakobo formetas sian livreon de kondukisto kaj aperas vestita kiel kuiristo).
HARPAGONO
Kia ceremonio estas tio?
JAKOBO
Vi povas paroli.
HARPAGONO
Jakobo, mi invitis gastojn al vespermanĝo hodiaŭ.
JAKOBO
(flanken) Mirindaĵo!
HARPAGONO
Diru iom: ĉu vi regalos nin bone?
JAKOBO
Jes, se vi donos al mi multe da mono.
HARPAGONO
Al la diablo! ĉiam monon! ŝajnas kvazaŭ ili nenion pli havus por diri ol monon! monon! monon! Ili ĉiam havas tiun ĉi vorton en la buŝo, monon! ĉiam paroli pri mono.
¯i estas ilia granda batalilo, mono!
61
LA AVARULO
eLIBRO
VALERO
Mi neniam aŭdis respondon pli arogantan ol tiu ĉi. Kia mirindaĵo estas regali bone per multe da mono? Tio estas afero plej facila en la mondo, kaj ne ekzistas tiel malsprita homo, ke li ne povus tiel fari, sed por montri sin lerta, oni devas proponi regali bone per malmulte da mono.
JAKOBO
Regali bone per malmulte da mono?
VALERO
Jes.
JAKOBO
Je honoro, sinjoro majordomo, vi farus servon al ni, montrante vian sekreton kaj prenante sur vin mian oficon de kuiristo. Cetere vi pretendas esti la ĉiofaranto en tiu ĉi domo.
HARPAGONO
Silentu. Kion ni bezonos?
JAKOBO
Jen estas lia majordoma moŝto, kiu regalos vin bone per malmulte da mono.
HARPAGONO
Ha! Mi volas, ke vi respondu al mi!
JAKOBO
Kiom da gastoj sidos ĉe la vespermanĝo?
HARPAGONO
Ni estos ok aŭ dek; sed vi devas aĉeti nur por ok. Kio estas sufiĉa por ok sufiĉas an-kaŭ por dek.
VALERO
Kompreneble.
JAKOBO
Nu, ni bezonos kvar grandajn supojn kaj kvin manĝaĵetojn; buljonojn . . . saŭc-aĵojn . . .
62
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Je la diablo! Tio estus sufiĉa por nutri tutan urbon.
JAKOBO
Rostaĵon . . .
HARPAGONO
(metante la manon sur la buŝon de Jakobo) Ha! Perfidulo, vi manĝas mian tutan posedaĵon.
JAKOBO
Dolĉaĵojn . . .
HARPAGONO
(metante denove la manon sur lian buŝon) Ankoraŭ . . .
VALERO
(al Jakobo) ĉu vi deziras krevigi ĉiujn? Kaj ĉu nia sinjoro invitis gastojn por ilin mortigi per troa manĝaĵo? Legu do iom la konsilojn por bonfarto kaj demandu la kuracistojn, ĉu estas io pli malsaniga por la homo ol la troa manĝado.
HARPAGONO
Li estas prava.
VALERO
Sciu, Jakobo, vi kaj viaj similaj, ke tablo kovrita per troa viando estas insido, por montri sin amiko de siaj gastoj, estas bezonate, ke modereco regu ĉe la manĝo, kaj, laŭ la diro de antikva saĝulo: Oni devas manĝi por vivi kaj ne vivi por manĝi.
HARPAGONO
Ha! Kiel bone dirita estas tio ĉi! Proksimi-
ĝu, por ke mi vin kisu pro tiu parolo. Tio estas la plej bela sentenco, kiun mi iam aŭ-
63
LA AVARULO
eLIBRO
dis: Oni devas vivi por manĝi, kaj ne manĝi por vi . . . Ne, ne estas tiel. Kiel vi diras?
VALERO
Ke oni devas manĝi por vivi kaj ne vivi por manĝi.
HARPAGONO
(al Jakobo) Jes; ĉu vi aŭdas?
(al Valero) Kiu eminenta homo diris tion?
VALERO
Mi ne plu memoras lian nomon.
HARPAGONO
Memoru skribi por mi tiujn vortojn; mi volas, ke oni ilin gravuru per oraj literoj sur la kameno de mia manĝosalono.
VALERO
Mi ne forgesos, kaj rilate la vespermanĝon, vi nur lasu min fari. Mi aranĝos ĉion konvene.
HARPAGONO
Faru do.
JAKOBO
Des pli bone, mi havos malpli grandan laboron.
HARPAGONO
(al Valero) Vi elektos tiajn objektojn, el kiuj oni malmulte manĝas kaj kiuj baldaŭ sati-gas, kelkajn bonajn fazeolojn tre grasajn, kun iu pastaĵo en poto bone provizita per kaŝtanoj.
VALERO
Fidu al mi.
HARPAGONO
Nun, Jakobo, vi devas purigi mian kaleŝon.
JAKOBO
Atendu. Tio ĉi koncernas la veturigiston.
(Jakobo remetas sian livreon) Vi diras . . . ?
64
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Ke vi devas purigi mian kaleŝon kaj havi miajn ĉevalojn tute pretaj por iri al la foiro.
JAKOBO
Viajn ĉevalojn, sinjoro; mi ĵuras, ke ili absolute ne estas en stato por marŝado. Mi ne diras, ke ili kuŝas sur pajlo, la mizeraj bestoj neniun havas, kaj tio estus malĝusta diro.
Sed vi trudas al ili tiel severajn fastojn, ke ili jam ne estas pli ol similaĵoj aŭ fantomoj, ombroj de ĉevaloj.
HARPAGONO
Tre kompatindaj ili estas! Ili nenion faras.
JAKOBO
Kaj tial, ke oni ne faras ion, sinjoro, ĉu oni ne bezonas manĝi? Multe pli bone estus por ili, la mizeraj bestoj, se ili laborus multe kaj manĝus same. Rompas mian koron vidi ilin tiel senfortiĝintaj, ĉar mi ja havas tian amon al miaj ĉevaloj, ke ŝajnas al mi kvazaŭ mi mem suferas, kiam mi vidas ilin su-ferantaj, ĉiutage mi forprenas ion el mia propra nutraĵo por doni al ili, ĉar vere, sinjoro, estas troa krueleco, se oni tute ne havas kompaton al siaj similuloj.
HARPAGONO
Ne estos granda laboro iri ĝis la foiro.
JAKOBO
Ne, sinjoro, mi ne havas la kuraĝon ilin konduki, kaj mi sentus riproĉojn de konscienco, se mi vipus ilin en ilia nuna stato. Kiel 65
LA AVARULO
eLIBRO
vi volus, ke ili tiru kaleŝon? Sin mem ili ne povas treni.
VALERO
Sinjoro, mi petos la najbaron Pikardo, ke li bonvolu ilin konduki, cetere ni bezonos lin ankaŭ por pretigi la vespermanĝon.
JAKOBO
Tiel estu. Mi preferas, ke ili mortu sub alies mano ol sub la mia.
VALERO
ĉu sinjoro Jakobo prezentas sin kiel pru-dentulon?
JAKOBO
Lia majordoma moŝto prezentas sin kiel homon necesan!
HARPAGONO
Silentu.
JAKOBO
Sinjoro, mi ne povas toleri la flatemulojn, kaj mi bone vidas, kion tiu ĉi volas. Liaj konstantaj observoj pri la pano, vino, ligno, salo kaj kandelo celas nur vin tikli kaj vin flati. Mi furiozas pro tio, kaj mi ĉagreniĝas, aŭdante ĉiutage, kion oni diras pri vi, ĉar mi sentas ja, malgraŭ ĉio, simpation por vi, kaj, post miaj ĉevaloj, vi estas la persono, kiun mi plej amas.
HARPAGONO
ĉu mi povus scii, Jakobo, kion oni diras pri mi?
JAKOBO
Jes, sinjoro, se mi estus certa, ke tio ne vin ĉagrenus.
HARPAGONO
Neniel.
66
LA AVARULO
eLIBRO
JAKOBO
Pardonu, sed mi bone scias, ke mi vin kolerigus.
HARPAGONO
Tute ne, tio ĉi, kontraŭe, faros al mi plezuron, kaj mi estas kontenta ekscii, kiamanie-re oni parolas pri mi.
JAKOBO
Sinjoro, ĉar vi tion volas, mi diros al vi sincere, ke oni mokas vin, ke oni de ĉiu flanko ĵetas al ni cent pikantajn ŝercojn pri vi, kaj ke oni neniam estas tiel kontenta, kiel kiam oni vin senmodere mallaŭdas, kaj faras anekdotojn pri via avareco. Unu diras, ke vi presigas specialajn kalendarojn, en kiuj vi duobligas la jarsezonojn kaj la vigi-lojn por profiti pli ofte la fastojn, kiujn vi trudas al via domanaro, alia pretendas, ke vi ĉiam havas disputon preta por fari al viaj servistoj en la tempo de la novjardonacoj aŭ kiam ili prenas forpermeson de vi, por tiel havi motivon nenion doni al ili; tiu ĉi rakontas, ke iun tagon vi vokis al juĝejo la katon de najbaro, ĉar ĝi manĝis restaĵon de kruro de ŝafido; tiu, ke oni vin surprizis nokte, kiam vi mem ŝtelis la avenon de viaj ĉevaloj, kaj ke via veturigisto, tiu, kiu servis ĉi tie antaŭ mi, donis al vi en la mallumo mi ne scias kiom da batoj per bastono, pri kiuj 67
LA AVARULO
eLIBRO
vi neniam volis paroli. Fine, ĉu vi volas, ke mi diru? Oni nenien povas iri, ne aŭdante mallaŭde paroli pri vi en ĉia maniero, vi estas la fablo kaj la ridobjekto de ĉiuj, kaj oni nur parolas pri vi per la alnomoj avarulo, maldonemulo, malnoblulo kaj procentegulo.
HARPAGONO
(batante Jakobon) Vi estas malsaĝulo, friponego, sentaŭgulo kaj arogantulo.
JAKOBO
Nu! ĉu mi tion ne antaŭdiris? Vi ne volis kredi al mi. Mi ja diris, ke mi vin kolerigus, dirante la veron.
HARPAGONO
Mi instruos vin paroli.
SCENO VI
Valero, Jakobo
VALERO
(ridante) Laŭ tio, kion mi vidas, Jakobo, oni malbone pagas vian verdiremon.
JAKOBO
Je Dio, via noveveninta moŝto, kiu prezentas sin kiel homon necesan, tio ĉi ne estas via afero. Ridu je la batoj, kiujn vi ricevos, kaj ne ridu je miaj.
VALERO
Ha! Sinjoro Jakobo, ne koleru, mi petas.
68
LA AVARULO
eLIBRO
JAKOBO
(flanken) Li cedas. Mi volas ludi kuraĝulon, kaj se li estas tiel malsaĝa, ke li min timos, mi lin batos iom.
(laŭte) ĉu vi scias, sinjoro ridemulo, ke mi ne ridas, kaj se vi min kolerigas, mi igos vin ridi alimaniere
(Jakobo puŝas Valeron ĝis la fono de la scenejo lin minacante)
VALERO
He! Kviete!
JAKOBO
Kiel, kviete? Tio ne plaĉas al mi.
VALERO
Mi petas.
JAKOBO
Vi estas arogantulo.
VALERO
Sinjoro Jakobo!
JAKOBO
Neniu sinjoro Jakobo helpos. Se mi prenos bastonon, mi vin konvene batigos.
VALERO
Kiel la bastonon?
(Valero siavice puŝas Jakobon) JAKOBO
He! Mi ne diras tion.
VALERO
ĉu vi scias, sinjoro vantulo, ke mi mem estas kapabla bategi vin?
JAKOBO
Mi ne dubas pri tio.
VALERO
Ke vi entute estas nur malnobla kuiristo?
JAKOBO
Mi ja scias tion.
VALERO
Kaj ke vi min ankoraŭ ne konas?
JAKOBO
Pardonu.
VALERO
Vi min batos, vi diras?
69
LA AVARULO
eLIBRO
JAKOBO
ŝerce mi tion diris.
VALERO
Kaj al mi ne plaĉas via ŝerco.
(frapante Jakobon per bastono) Sciu, ke vi estas malbona ŝercisto.
JAKOBO
(sola) La pesto forprenu la sincerecon! ¯i estas malbona metio; de nun mi ĝin forlasas kaj ne plu diros la veron. Permesate estu al mia mastro, li havas kelke da rajto por min bati, sed je tiu sinjoro majordomo mi venĝos min . . . se mi povos.
SCENO VII
Mariano, Frozino, Jakobo
FROZINO
ĉu vi scias, Jakobo, ĉu via sinjoro estas hejme?
JAKOBO
Jes, certe li estas, mi scias tion eĉ troe.
FROZINO
Diru al li, mi petas, ke ni estas ĉi tie.
70
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO VIII
Mariano, Frozino
MARIANO
Ha! En kia stranga stato mi trovas min, Frozino, kaj por diri, kion mi pensas, kiel multe mi timas tiun vidon!
FROZINO
Sed kial? Kion vi timas?
MARIANO
Ha! ĉu vi demandas? ĉu vi ne komprenas la malkvieton de persono tuj vidonta la turmentilon, al kiu oni ŝin kondukas?
FROZINO
Mi vidas ja ke, por morti agrable, Harpagono ne estas la ekzekutilo, kiun vi volus elekti, kaj mi komprenas el via vizaĝo, ke la juna blondulo, pri kiu vi parolis al mi, revenas en vian penson.
MARIANO
Jes, Frozino, tion mi ne volas nei, kaj mi konfesas, ke la respektaj vizitoj, kiujn li faris al mi, iom impresis mian animon.
FROZINO
Sed ĉu vi eksciis, kiu li estas?
MARIANO
Ne, mi ne scias, kiu li estas, sed mi scias, ke li havas mienon tian, ke oni lin amu, ke, se oni lasus min elekti, mi lin akceptus prefere al iun ajn, kaj ke li ne malmulte kunhelpas, por igi min rigardi kiel teruran turmentilon la edzon, kiun oni volas doni al mi.
71
LA AVARULO
eLIBRO
FROZINO
He! ĉiuj tiuj blonduloj estas agrablaj, kaj babiladas tre lerte; sed plej multaj estas malriĉaj kiel ratoj. Kaj estas pli bone por vi preni maljunan edzon, kiu donos al vi multe da posedaĵo. Mi konfesas, ke la sentoj ne trovas ĉe tiuj tiel grandan plezuron, kaj ke oni devas ja suferi kelkajn negravajn naŭ-
zaĵojn kun tia edzo, sed tio ne longe daŭ-
ros, kaj kredu al mi, lia morto baldaŭ ebli-gos al vi preni alian edzon pli amindan, kiu rebonigos ĉion.
MARIANO
Dio mia! Frozino, estas stranga situacio kiam, por fariĝi feliĉa, oni devas deziri aŭ atendi ies morton! Kaj morto ne konformi-
ĝas al ĉiuj niaj projektoj.
FROZINO
ĉu vi ŝercas? Vi edziniĝas kun li nur sub la kondiĉo, ke li baldaŭ lasos vin vidvino, kaj tio devas esti unu el la paragrafoj de la kontrakto. Tre aroganta li estus, se li ne mortus post tri monatoj. Jen li mem venas.
MARIANO
Ha! Frozino, kia vizaĝo!
72
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO IX
Harpagono, Mariano, Frozino HARPAGONO
(al Mariano) Ne estu ofendita, belulino, se mi venas al vi kun okulvitroj. Mi scias, ke viaj ĉarmoj sufiĉe trafas la okulojn, sufiĉe estas videblaj per si mem, kaj ke oni ne bezonas okulvitrojn por ilin vidi, tamen per okulvitroj oni observas la stelojn, kaj mi pretendas kaj certigas, ke vi estas stelo, la plej bela stelo staranta en la stelarlando
. . . Frozino, ŝi neniun vorton respondas, kaj ŝajnas al mi, ke ŝi ne montras ĝojon, min vidante?
FROZINO
ĉar ŝi estas ankoraŭ tute konfuzita; plie la fraŭlinoj ĉiam hontas por tuj montri, kion ili sentas en la animo.
HARPAGONO
(al Frozino) Vi estas prava.
(al Mariano) Bela ĉarmulino, jen venas mia filino por vin saluti.
73
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO X
Harpagono, Elizo, Mariano, Frozino MARIANO
Mi malfrue venas, fraŭlino, por fari al vi tian viziton.
ELIZO
Vi faris tion, fraŭlino, kion mi mem devus esti farinta, kaj mia devo estus viziti vin unue.
HARPAGONO
Vi vidas, ke ŝi estas jam alta; ĉar malbona herbo rapide kreskas.
MARIANO
(mallaŭte al Frozino) Ho! La malplaĉa ho-mo!
HARPAGONO
(al Frozino) Kion diras la belulino?
FROZINO
Ke ŝi trovas vin admirinda.
HARPAGONO
Vi faras al mi troan honoron, adorinda
ĝentilulino.
MARIANO
(flanken) Kia besto!
HARPAGONO
Mi tre dankas al vi pro ĉiuj ĉi sentoj.
MARIANO
(flanken) Mi ne povas plu tion elporti.
74
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO XI
Harpagono, Mariano, Elizo, Kleanto, Valero, Frozino, Brindavoine
HARPAGONO
Jen venas ankaŭ mia filo por prezenti al vi sian respekton.
MARIANO
(mallaŭte al Frozino) Ha, Frozino, kia renkontiĝo! Estas ĝuste tiu, pri kiu mi parolis al vi.
FROZINO
(al Mariano) La aventuro estas mirinda.
HARPAGONO
Mi vidas, ke vi miras, ke mi havas tiel grandajn gefilojn, sed mi baldaŭ estos liberigi-ta de ambaŭ.
KLEANTO
(al Mariano) Fraŭlino, por diri al vi la veron, tio ĉi estas okazo, kiun mi tute ne atendis, kaj mia patro ne malmulte surprizis min, dirante al mi hodiaŭ sian projek-ton.
MARIANO
Mi povas diri same: tiu ĉi neatendita ren-konto min surprizis same multe kiel vin; kaj mi tute ne antaŭvidis tiun aventuron.
KLEANTO
Estas vere, fraŭlino, ke mia patro ne povus fari pli belan elekton, kaj ke estas por mi granda ĝojo havi la honoron vin vidi, sed malgraŭ ĉio, mi ne certigos al vi, ke mi
ĝojas pri via intenco, se vi deziras fariĝi mia 75
LA AVARULO
eLIBRO
duonpatrino. La gratuldiro, mi konfesas, estas iom tro malfacila por mi, kaj tio ĉi estas titolo, kiun mi ne deziras al vi. Mian paroladon kelkaj personoj eble trovos mal-
ĝentila, sed mi estas certa, ke vi ĝin kom-prenos, kiel estas konvene; ĉar tio ĉi estas edziĝo, al kiu vi pensas ja, ke mi estas malinklina, kaj, sciante, kiu mi estas, vi ankaŭ scias, kiel forte ĝi malhelpas miajn projek-tojn kaj vi fine permesos al mi diri, kun la permeso de mia patro, ke se tio ĉi depen-dus de mi, ne efektiviĝus tiu edziĝo.
HARPAGONO
Jen estas tre aroganta komplimento! Bela konfeso por fari al ßi!
MARIANO
Kiel respondo, mi devas diri al vi, ke niaj si-tuacioj estas tre similaj. Se vi sentas vin malinklina ricevi min kiel vian duonpatri-non, mi sendube ne pli inklinas havi vin kiel duonfilon. Ne pensu, mi petas, ke mi mem penas fari al vi tiun malĝojon. Mi tre bedaŭrus kaŭzi al vi malplezuron; kaj mi ĵuras, ke mi ne konsentos je tiu ĉi edziniĝo, kiu vin ĉagrenas, se al ĝi ne devigus min nekontraŭstarebla potenco.
HARPAGONO
ŝi estas prava; malsaĝa komplimento postulas samspecan respondon. Mi petas vin, 76
LA AVARULO
eLIBRO
belulino, pardonu la arogantecon de mia filo, li estas juna malsaĝulo, kiu ankoraŭ ne komprenas la gravecon de siaj vortoj.
MARIANO
Mi promesas, ke tio, kion li diris, tute ne ofendis min, kontraŭe li faris al mi plezuron, montrante tiel siajn verajn sentojn.
Plaĉas al mi tiaspeca konfeso de li, kaj mi lin malpli ŝatus, se li estus parolinta alimaniere.
HARPAGONO
Estas granda boneco de via flanko, tiel klopodi senkulpigi liajn kulpojn. La tempo faros lin pli saĝa, kaj vi vidos, ke liaj sentoj ŝanĝiĝos.
KLEANTO
Ne, patro, mi ne estas kapabla ŝanĝiĝi, kaj mi petegas ŝian fraŭlinan moŝton, ke ŝi tion kredu.
HARPAGONO
Vidu kia frenezo! Li daŭrigas ankoraŭ pli forte.
KLEANTO
ĉu vi volas, ke mi perfidu mian koron?
HARPAGONO
Denove! ĉu vi faros la komplezon ŝanĝi vian manieron paroli?
KLEANTO
Nu! ĉar vi volas, ke mi parolu alimaniere: Permesu, fraŭlino, ke mi prenu ĉi tie la lokon de mia patro, kaj konfesu al vi, ke mi neniam vidis en la mondo ion same ĉarman kiel vi, ke mi nenion povas imagi ega-77
LA AVARULO
eLIBRO
lan al la ĝojo plaĉi al vi, kaj ke la titolo de edzo via estas gloro kaj feliĉo, kiujn mi preferus al la sorto de la plej grandaj princoj de la tero. Jes, fraŭlino, la feliĉo posedi vin estas, laŭ mia opinio, la plej bela el ĉiuj feli-
ĉoj, al tio celas ĉiuj miaj deziroj. Nenio estas, kion mi ne estus kapabla fari por tiel trezora akiro, kaj la plej potencaj kontraŭ-
aĵoj . . .
HARPAGONO
Moderigu vin, mia filo, mi petas.
KLEANTO
Tio estas komplimento, kiun por vi mi faras al ŝia fraŭlina moŝto.
HARPAGONO
Dio! Mi, havas langon por paroli mem, kaj mi ne bezonas advokaton kiel vi. Nu, donu seĝojn.
FROZINO
Ne, estos pli bone se ni tuj iros al la foiro, por ke ni revenu pli frue kaj havu poste plenan tempon por interparoli.
HARPAGONO
(al Brindavoine) Oni do jungu la ĉevalojn al la kaleŝo.
78
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO XII
Harpagono, Mariano, Elizo, Kleanto, Valero, Frozino HARPAGONO
(al Mariano) Mi petas vin pardoni al mi, belulino, ke mi ne pensis doni al vi kelkan manĝaĵeton antaŭ ol vi eliros.
KLEANTO
Mi zorgis pli tio, patro, mi alportigis ĉi tien kelkajn korbojn da ĉinaj oranĝoj, dolĉaj ci-tronoj kaj konfitaĵoj, kiujn mi mendis en via nomo.
HARPAGONO
(mallaŭte al Valero) Valero!
VALERO
(al Harpagono) Li perdis la prudenton.
KLEANTO
ĉu vi trovas, mia patro, ke tio ĉi ne sufiĉas?
ŝia fraŭlina moŝto havos la bonecon pardoni al ni.
MARIANO
Tio ne estis necesa.
KLEANTO
ĉu vi vidis iam, fraŭlino, diamanton pli lu-man ol tiu ĉi sur la fingro de mia patro?
MARIANO
Estas vere, ke ĝi tre brilas.
KLEANTO
(forprenante la ringon de la fingro de sia patro kaj donante ĝin al Mariano) Estas necese, ke vi ĝin vidu de proksime.
MARIANO
¯i estas tre bela, sendube, kaj ĵetas multe da fajreroj.
KLEANTO
(sin metante antaŭ Marianon, kiu volas redoni la ringon) Ne, fraŭlino, ĝi estas en tro 79
LA AVARULO
eLIBRO
belaj manoj, ĝi estas donaco, kiun mia patro faras al vi.
HARPAGONO
Mi?
KLEANTO
ĉu ne estas vere, patro, ke vi volas, ke ŝia fraŭlina moŝto ĝin konservu pro amo al vi?
HARPAGONO
(mallaŭte al sia filo) Kiel?
KLEANTO
(al Mariano) Bela demando! Li signas al mi, ke mi akceptigu ĝin al vi.
MARIANO
Mi ne volas . . .
KLEANTO
(al Mariano) ĉu vi ŝercas? Li neniel volas repreni ĝin.
HARPAGONO
(flanken) Mi furiozas.
MARIANO
Tio estus . . .
KLEANTO
(ĉiam malhelpante Marianon redoni la ringon) Ne, mi diras al vi, tio estus ofenda al li.
MARIANO
Permesu . . .
KLEANTO
Neniel.
HARPAGONO
(flanken) Je la pesto!
KLEANTO
(al Mariano) Li komencas ĉagreniĝi pro via malakcepto.
HARPAGONO
(mallaŭte al sia filo) Ha! Perfidulo!
KLEANTO
(al Mariano) Vi vidas, ke li malesperiĝas.
HARPAGONO
(al Kleanto, minacante lin) Vi turmentisto!
KLEANTO
Mia patro! Tio ne estas mia kulpo, mi faras ĉion, kion mi povas, por ke ŝi konservu ĝin, sed ŝi estas obstina.
80
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
(mallaŭte al sia filo kun gestoj koleraj) Kanajlo!
KLEANTO
Vi estas kaŭzo, fraŭlino, ke mia patro mal-pacas kun mi.
HARPAGONO
(mallaŭte al sia filo, kun la samaj gesto.) Friponego!
KLEANTO
(al Mariano) Vi faros lin malsana. Mi petegas, fraŭlino, ne rifuzu plu.
FROZINO
(al Mariano) Je Dio! Kiom da ceremonioj!
Konservu la ringon, ĉi tiu sinjoro deziras tion.
MARIANO
(al Harpagono) Por ne kolerigi vin, mi ĝin konservas nun, kaj elektos pli oportunan tempon por redoni ĝin al vi.
SCENO XIII
Harpagono, Mariano, Elizo, Kleanto, Valero, Frozino, Brindavoine
BRINDAVOINE Sinjoro! Jen estas homo, kiu volas paroli kun vi.
HARPAGONO
Diru al li, ke mi estas okupita, ke li revenu pli malfrue.
BRINDAVOINE Li diras, ke li alportas monon al vi . . .
81
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
(al Mariano) Mi petas pri pardono, mi tuj revenos.
SCENO XIV
Harpagono, Mariano, Elizo, Kleanto, Valero Frozino, La Merluche
LA MERLUCHE (kurante kaj faligante Harpagonon) Sinjoro.
HARPAGONO
Ha! Mi estas mortinta!
KLEANTO
Kio estas, patro? ĉu vi vundiĝis?
HARPAGONO
Tiu perfidulo certe ricevis monon de miaj ŝuldintoj por rompigi al mi la kolon.
VALERO
(al Harpagono) Tio ne estos grava!
LA MERLUCHE (al Harpagono) Sinjoro, mi petas pri pardono, mi pensis fari bone alkurante rapide.
HARPAGONO
Kial vi venas ĉi tien, turmentisto?
LA MERLUCHE Por diri al vi, ke ambaŭ viaj ĉevaloj perdis siajn hufferaĵojn.
HARPAGONO
Oni konduku ilin rapide al la hufferisto.
KLEANTO
¯is ili estos pretaj, mi vin anstataŭos kiel dommastro kaj kondukos sian fraŭlinan moŝton en la ĝardenon, kien mi portigos la manĝaĵeton.
82
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO XV
Harpagono, Valero
HARPAGONO
Valero, havu la okulojn sur ĉion tion, kaj penu, mi petas, savi kiel eble plej multon por ĝin redoni al la vendisto.
VALERO
Mi faros.
HARPAGONO
(sola) Ho! Aroganta filo! ĉu vi do volas ruinigi min!
83
LA AVARULO
eLIBRO
AKTO IV
SCENO I
Kleanto, Mariano, Elizo, Frozino KLEANTO
Ni eniru ĉi tien, al ni estos multe pli opor-tune, ĉirkaŭ ni ne estas plu iu suspektinda, kaj ni povas interparoli senĝene.
ELIZO
Jes, fraŭlino, mia frato konfidis al mi la pasion, kiun li sentas por vi. Mi konas la ĉagrenojn kaj la malĝojojn, kiujn povas kaŭzi tiaj okazoj, kaj mi vin certigas, ke mi kun grandega simpatio interesas min pri via aventuro.
MARIANO
Dolĉa konsolo estas por mi la simpatio de persono kiel vi, kaj mi petegas vin, fraŭlino, ke vi ĉiam konservu por mi tiun afablan amikecon tiel kapablan dolĉigi al mi la kru-elecon de la sorto.
FROZINO
Vi estas vere malfeliĉuloj, ambaŭ, ne sci-iginte min pli frue pri via afero. Mi sendube povus eviti al vi tiun maltrankvilon, kaj 84
LA AVARULO
eLIBRO
mi ne estus kondukinta la aferojn al la nuna stato.
KLEANTO
Kion vi volas? Mia malbona sorto tion ordonis. Sed, bela Mariano, kiaj estas viaj intencoj?
MARIANO
Ho ve! ĉu mi estas kapabla havi intencojn en mia dependeco? Mi povas nur havi de-zirojn.
KLEANTO
Neniu plua apogo por mi en via koro, krom simplaj deziroj? Neniu kompleza kompato?
Neniu helpanta boneco? Neniu agema amo?
MARIANO
Kion mi povas diri? Imagu vin en mia loko, kaj vidu, kion mi povas fari. Decidu, ordo-nu mem, mi fidis je vi, kaj mi pensas, ke vi estas tro prudenta por postuli de mi ion, kion ne permesos la honoro kaj la deco.
KLEANTO
Ha! Al kio vi devigas min, resendante min al tio, kion volos permesi al mi la maloportunaj sentoj de severa honoro kaj de kon-scienca deco!
MARIANO
Sed kion vi volas, ke mi faru? Eĉ se mi povus preterlasi multajn devojn, al kiu nia sekso estas devigata, mi portas tamen respekton al mia patrino: ŝi ĉiam min edukis kun ekstrema amo, kaj mi ne povus kon-85
LA AVARULO
eLIBRO
senti fari al ŝi malplezuron. Faru, agu kontraŭ ŝi, penu per ĉiuj fortoj gajni ŝian animon, vi povas fari kaj diri ĉion, kion vi volos; mi tion permesas al vi, kaj se sufiĉas, ke mi klarigos min favora al vi, mi konsentas konfesi mem al ŝi mian tutan senton por vi.
KLEANTO
Frozino, kara Frozino, ĉu vi volus helpi al ni?
FROZINO
Je mia honoro, ĉu vi bezonas demandi pri tio? Mi volus tion per mia tuta koro. Vi scias, ke mi de naturo estas sufiĉe homama.
La ĉielo ne donis al mi koron el bronzo, kaj mi eĉ estas tro inklina fari malgrandajn servojn, kiam mi vidas personojn amantaj unu la alian dece kaj honeste. Kion ni povus fari pri tio ĉi?
KLEANTO
Pensu iom pri tio, mi petas.
MARIANO
Lumigu nin per via sperto.
ELIZO
Eltrovu ion por malfari, kion vi faris.
FROZINO
Tio estas iom malfacila.
(al Mariano) Rilate vian patrinon, ŝi ne estas tute malprudenta, kaj oni eble sukce-sus konvinki ŝin, kaj decidigi ŝin transpor-ti al la filo la donacon, kiun ŝi volas fari al la patro.
86
LA AVARULO
eLIBRO
(al Kleanto) Sed la kontraŭulo, kiun mi vidas, estas, ke via patro estas via patro.
KLEANTO
Kompreneble.
FROZINO
Mi volas diri, ke li estos ĉagrenita, se li vidos, ke oni lin malakceptas, kaj pro tio li ne estos inklina konsenti pri via edziĝo. Por fari bone estus necese, ke la forlaso venu de li mem; ni devus trovi manieron mallogi lin de via persono.
KLEANTO
Vi estas prava.
FROZINO
Jes, mi estas prava, mi scias tion. Tiel estus necese, sed la malfacilaĵo estas trovi la rimedon. Atendu! Se ni havus virinon mal-junetan, kiu estus lerta kiel mi kaj kapabla ludi la rolon de nobela sinjorino, kun helpo de rapide aranĝita vestaĵo, kaj de stranga nomo de markizino aŭ de vicgrafino, kiun ni supozus veninta el malsupra Britu-jo, mi havus sufiĉan lerton kredigi al via patro, ke ŝi estas riĉa virino posedanta, krom siaj domoj, cent mil eskudojn en kon-tanta mono; ke ŝi lin amas freneze kaj deziras fariĝi lia edzino, donante al li eĉ sian tutan posedaĵon per geedziĝa kontrakto, mi ne dubas, ke li akceptus tian proponon.
ĉar fine li amas vin tre forte, mi scias tion; 87
LA AVARULO
eLIBRO
sed li amas iom pli la monon, kaj kiam, blindigita de tia allogaĵo, li estos konsen-tinta al tio, kio vin tuŝas, ne estus grave, se li poste disreviĝus, volante rigardi pli proksime la aferojn de nia markizino.
KLEANTO
Tio ĉi estas bone elpensita.
FROZINO
Lasu min fari. Mi ĵus rememoris unu el miaj amikinoj, ŝi estas tio, kion ni bezonas.
KLEANTO
Estu certa, Frozino, pri mia danksento, se vi sukcesos en tio. Sed, ĉarma Mariano, ni komencu, mi petas, favorigante vian patrinon. Tre grave estos iam rompi tiun edzi-
ĝon. Mi petegas vin, donu al tio viaflanke ĉiujn viajn penadojn, uzu la potencon, kiun liveras al vi ŝia amikeco por vi. Malvolvu sen escepto la elokventan belecon kaj la ĉiopovajn ĉarmojn, kiujn la ĉielo metis en viajn okulojn kaj buŝon, kaj volu forgesi neniun el tiuj amemaj paroloj, el tiuj dolĉaj petegoj, el tiuj tuŝantaj karesoj, al kiuj mi estas certa, ke oni nenion povus rifuzi.
MARIANO
Mi faros ĉion, kion mi povas, kaj nenion forgesos.
88
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO II
Harpagono, Kleanto, Mariano, Elizo, Frozino HARPAGONO
(nevidate de la aliaj; flanken) Ho! Mia filo kisas la manon de sia fariĝonta duonpatrino, kaj la fariĝonta duonpatrino ne forte sin defendas de tio. ĉu ne estas iu mistero sub tio ĉi?
ELIZO
Jen estas mia patro.
HARPAGONO
La kaleŝo estas tute preta, vi povos iri, kiam vi volos.
KLEANTO
ĉar vi ne iras, patro, mi volas ilin akompani.
HARPAGONO
Ne; vi restu! Ili iros solaj, kaj mi bezonas vin.
SCENO III
Harpagono, Kleanto
HARPAGONO
Nu, lasante aparte la duonpatrinecon, kiel ŝajnas al vi tiu persono?
KLEANTO
Kiel ŝi ŝajnas al mi?
HARPAGONO
Jes, pri ŝia mieno, talio, beleco, spirito?
KLEANTO
He! He!
HARPAGONO
Sed plue?
89
LA AVARULO
eLIBRO
KLEANTO
Por diri la veron, mi ne trovis ŝin tia, kia mi pensis. ŝi havas ŝajnon de vera koketulino, ŝia talio estas negracia, ŝia beleco negran-da, kaj ŝia spirito tre ordinara. Ne pensu, mia patro, ke mi tion diras por mallogi vin de ŝi, tial duonpatrino aŭ duonpatrino, al mi plaĉas tiu ĉi same bone, kiel alia.
HARPAGONO
Vi tamen ĵus diris al ŝi . . .
KLEANTO
Mi diris al ŝi kelkajn afablaĵojn en via nomo, sed tio estis por fari al vi plezuron.
HARPAGONO
Vi do ne sentus inklinon al ŝi?
KLEANTO
Mi? Tute ne.
HARPAGONO
Mi tion bedaŭras, ĉar tio malhelpas projek-ton, kiu venis en mian kapon; vidante ŝin, mi pripensis pri mia aĝo kaj mi ektimis, ke oni eble mallaŭdos min pro mia edziĝo kun tiel juna persono. Pro tio mi estus forlason-ta mian decidon, tamen, ĉar mi ŝin svatis kaj estas ligita al ŝi de promeso, mi donus ŝin al vi, se ne estus via malinklino kontraŭ ŝi.
KLEANTO
Al mi?
HARPAGONO
Al vi.
KLEANTO
Kiel edzinon?
HARPAGONO
Kiel edzinon.
90
LA AVARULO
eLIBRO
KLEANTO
Aŭskultu! Estas vere, ke ŝi ne estas tute laŭ mia gusto, sed por fari al vi plezuron, mia patro, mi edziĝos kun ŝi, se vi volos.
HARPAGONO
Mi? Mi estas pli prudenta, ol vi pensas; mi ne volas trudi vian inklinon.
KLEANTO
Pardonu min; mi faros tiun ĉi klopodon pro amo al vi.
HARPAGONO
Ne, ne! Edziĝo, en kiu ne estas korinklino, ne povas esti feliĉa.
KLEANTO
Tio ĉi, patro, povas veni poste; kaj oni diras, ke amo estas ofte frukto de geedzeco.
HARPAGONO
Ne, je la flanko de la viro oni ne devas riski la aferon; kaj estas en tio bedaŭrindaj sekvoj, kies kaŭzon mi zorgos eviti. Se vi sentus iom da inklino al ŝi, tio estus bona; mi edzigus vin kun ŝi anstataŭ mi; sed ĉar ne estas tiel, mi restos ĉe mia unua intenco kaj edziĝos mem kun ŝi.
KLEANTO
Nu, patro, ĉar tiel staras la aferoj, mi devas malkovri al vi mian koron, mi devas diri al vi mian sekreton. La vero estas, ke mi ŝin amas de la tago, kiam mi ŝin vidis dum promeno, ke mi intencis hodiaŭ peti ŝin de vi kiel edzinon; kaj mi nur estis detenata de la esprimo de viaj sentoj kaj la timo malplaĉi al vi.
91
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
ĉu vi ŝin vizitis?
KLEANTO
Jes, patro.
HARPAGONO
Multajn fojojn?
KLEANTO
Sufiĉe multajn por la mallonga tempo.
HARPAGONO
ĉu oni vin akceptis bone?
KLEANTO
Tre bone, sed ne sciante, kiu mi estas, kaj tio kaŭzis hodiaŭ la surprizon de Mariano.
HARPAGONO
ĉu vi esprimis al ŝi vian amon kaj vian in-tencon edziĝi kun ŝi.
KLEANTO
Sendube, kaj mi eĉ iom aludis pri tio al ŝia patrino.
HARPAGONO
ĉu ŝi aŭskultis vian proponon?
KLEANTO
Jes, tre ĝentile.
HARPAGONO
Kaj ĉu la filino respondas al via amo?
KLEANTO
Se mi devas juĝi laŭ la ŝajno, mi estas certa, patro, ke ŝi havas iom da amo por mi.
HARPAGONO
(mallaŭte flanken) Mi estas tre kontenta ekscii tian sekreton, precize tion mi deziris.
(laŭte) Nu, filo mia, ĉu vi scias ion? Vi devas penadi, mi petas, lasi vian amon, ĉesante vian amindumadon al la persono, kiun mi mem intencas preni kiel edzinon, kaj ed-ziĝante baldaŭ kun tiu, kiun mi elektis por vi.
KLEANTO
Ha! Mia patro! Tiamaniere vi trompas min!
Nu! ĉar tiel estas, mi ĵuras, ke mi ne lasos 92
LA AVARULO
eLIBRO
la amegon, kiun mi portas por Mariano, ke ne estas ekstrema rimedo, kiun mi ne uzos, por konkuri kun vi pri la akiro de ŝi, kaj, se vi havas por vi la konsenton de patrino, mi trovos eble aliajn helpojn, kiuj batalos kune kun mi.
HARPAGONO
Kiel? Kanajlo! ĉu vi kuraĝas konkuri kun mi?
KLEANTO
Estas vi, kiu konkuras kun mi, mi estis la unua laŭ la dato.
HARPAGONO
ĉu mi ne estas via patro? ĉu vi ne ŝuldas al mi respekton?
KLEANTO
En tiuj ĉi aferoj la filoj ne estas devigataj obei la patrojn, kaj amo konas neniun.
HARPAGONO
Per bonaj batoj mi certe igos vin koni min.
KLEANTO
ĉiuj viaj minacoj neniom helpos.
HARPAGONO
Vi lasos Marianon.
KLEANTO
Tute ne.
HARPAGONO
Oni donu al mi bastonon, tuj!
93
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO IV
Harpagono, Kleanto, Jakobo JAKOBO
He! He! He! Sinjoroj, kio estas? Kion vi pensas?
KLEANTO
Mi ridas je tio.
JAKOBO
(al Kleanto) Ha! Sinjoro, kviete!
HARPAGONO
Al mi paroli kun tia senhonto!
JAKOBO
(al Harpagono) Ha! Sinjoro, mi petegas.
KLEANTO
Mi neniel deflankiĝos de tio.
JAKOBO
(al Kleanto) Kiel! Al via patro!
HARPAGONO
Lasu min fari.
JAKOBO
(al Harpagono) Kiel! Al via filo! Tio ĉi kon-venis por mi.
HARPAGONO
Mi volas fari vin juĝanto en tiu ĉi afero, Jakobo, por montri, kiel prava mi estas.
JAKOBO
Mi konsentas.
(al Kleanto) Malproksimiĝu iom.
HARPAGONO
Mi amas knabinon, kun kiu mi volas edziĝi, kaj tiu kanajlo havas la arogantecon ami ŝin samtempe kaj amindumi ŝin malgraŭ miaj ordonoj.
JAKOBO
Ha! Li esta malprava.
HARPAGONO
ĉu ne estas abomene, se filo volas konkuri kun sia patro, kaj ĉu li ne devas, pro respekto, eviti meti sin en miajn inklinojn?
94
LA AVARULO
eLIBRO
JAKOBO
Vi estas prava. Lasu min paroli kun li kaj restu tie.
KLEANTO
(al Jakobo kiu proksimiĝas al li) Nu! Bone; ĉar li volas elekti vin kiel juĝanton, mi ne rifuzis, kiu ajn egalvaloras por mi kaj mi ankaŭ konsentas, Jakobo, fidi al vi pri nia disputo.
JAKOBO
Grandan honoron vi faras al mi.
KLEANTO
Mi portas amon por fraŭlino, kiu respondas al miaj deziroj kaj ĝentile akceptas la proponojn de mia koro, kaj mia patro intencas veni kaj ĝeni nian amon, ŝin ankaŭ svatante.
JAKOBO
Li estas malprava, certe.
KLEANTO
ĉu li ne hontas, en sia aĝo, pensi pri edzi-
ĝo! ĉu decas por li esti amema? ĉu li ne devus lasi tiun okupon al la junuloj?
JAKOBO
Vi estas prava, li ŝercas, lasu min paroli du vortojn kun li.
(al Harpagono) Nu! via filo ne estas tiel stranga, kiel vi diras, kaj li refariĝas saĝa; li diras, ke li konas la respekton, kiun li ŝuldas al vi, li nur koleriĝis en la unua flamiĝo, kaj li ne rifuzos submetiĝi al tio, kio plaĉos al vi, se nur vi konsentas trakti lin pli bone, 95
LA AVARULO
eLIBRO
kaj doni al li kiel edzino personon, kiu povos kontentigi lin.
HARPAGONO
Ha! Diru al li, Jakobo, ke sub tiu kondiĉo li povos esperi ĉion de mi, kaj, krom Mariano, mi lasas lin plene libera elekti tiun, kiun li volos.
JAKOBO
Lasu min fari.
(al Kleanto) Nu, via patro ne estas tiel malprudenta, kiel vi lin pentras, li klarigis al mi, ke pro via kolero li ekscitiĝis, kaj li nur riproĉas vian farmanieron; li estas tre inklina konsenti je tio, kion vi deziras, se nur vi volas aĝi ĝentile kaj montri al li la submetiĝon, respekton, kaj obeemon, kiujn ĉiu filo ŝuldas al sia patro.
HARPAGONO
Ha! Jakobo, vi povas lin certigi, ke, se li donos al mi Marianon, li ĉiam trovos min la plej obea el ĉiuj homoj, kaj ke mi neniam faros ion escepte laŭ lia volo.
JAKOBO
(al Harpagono) Tio estas farita, li konsentas je tio, kion vi deziras.
HARPAGONO
Tio estas plej bone.
JAKOBO
(al Kleanto) Do estas aranĝita, li estas kontenta je viaj promesoj.
KLEANTO
Dank’al la ĉielo!
96
LA AVARULO
eLIBRO
JAKOBO
Sinjoroj. Vi nur bezonas interparoli kune, ĉar vi nun konsentas; vi estis tuj malpaci-
ĝontaj pro malkompreniĝo.
KLEANTO
Mia kara Jakobo, mi estos danka al vi dum mia tuta vivo.
JAKOBO
Ne estas kaŭzo por tio.
HARPAGONO
Vi faris al mi plezuron, Jakobo, kaj tio ĉi meritas rekompencon.
(Harpagono serĉas en sia poŝo. Jakobo prezentas la manon, sed Harpagono eltiras nur sian poŝtukon kaj diras) Mi promesas memori
ĝin.
JAKOBO
Mi kisas al vi la manojn.
SCENO V
Harpagono, Kleanto
KLEANTO
Mi petas vin pardoni al mi la ekscitiĝon, kiun mi vidigis.
HARPAGONO
Estas nenio.
KLEANTO
Mi certigas vin, ke mi ĝin treege bedaŭras.
HARPAGONO
Kaj mi estas treege kontenta vidi vin tiel saĝa.
KLEANTO
Kiel bona vi estas, ĉar vi tiel rapide forgesas mian kulpon.
97
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Oni facile forgesas la kulpojn de siaj infanoj, kiam ili revenas al sia devo.
KLEANTO
Kiel! Vi ne konservas ian koleron pro ĉiuj miaj malsaĝaĵoj?
HARPAGONO
Vi devigas min al tio per la submetiĝo kaj la respekto, en kiujn vi metas vin.
KLEANTO
Mi promesas, patro, ke ĝis la tombo mi konservos en mia koro la memoron pri via boneco.
HARPAGONO
Kaj mi promesas, ke neniu afero estas, kiun vi ne ricevos de mi.
KLEANTO
Ha! Patro, mi ne postulas ion plu, vi donis ja sufiĉe al mi, donante Marianon.
HARPAGONO
Kiel?
KLEANTO
Mi diras, patro, ke mi jam estas tre kontenta, kaj mi tion trovas en via boneco, kiam vi donas al mi Marianon.
HARPAGONO
Kiu parolis pri dono al vi de Mariano?
KLEANTO
Vi, patro.
HARPAGONO
Mi?
KLEANTO
Sendube.
HARPAGONO
Kiel? Estas vi, kiu promesis ŝin lasi.
KLEANTO
Mi ŝin lasi?
HARPAGONO
Jes.
KLEANTO
Tute ne.
HARPAGONO
Vi ne ĉesis deziri ŝin?
98
LA AVARULO
eLIBRO
KLEANTO
Kontraŭe, mi deziras ŝin pli ol iam.
HARPAGONO
Kiel, kanajlo, denove?
KLEANTO
Nenio povas min ŝanĝi.
HARPAGONO
Lasu min fari, perfidulo.
KLEANTO
Faru ĉion, kio plaĉos al vi.
HARPAGONO
Mi malpermesas al vi vidi min iam.
KLEANTO
Des pli bone.
HARPAGONO
Mi vin forlasas.
KLEANTO
Forlasu.
HARPAGONO
Mi malkonfesas vin kiel filon.
KLEANTO
Tiel estu!
HARPAGONO
Mi vin malheredontigas.
KLEANTO
Tiom, kiom vi volos.
HARPAGONO
Kaj mi donas al vi mian malbenon.
KLEANTO
Mi ne bezonas viajn donacojn.
SCENO VI
Kleanto, La Flèche
LA FLÈCHE
(elirante el la ĝardeno kun kesteto) Ha! Sinjoro; kiel gustatempe mi trovas vin! Sekvu min rapide.
KLEANTO
Kio estas?
LA FLÈCHE
Sekvu min, ni estas feliĉaj.
KLEANTO
Kiel?
99
LA AVARULO
eLIBRO
LA FLÈCHE
Jen estas via afero.
KLEANTO
Kio?
LA FLÈCHE
Mi enbuskis por tio dum la tuta tago.
KLEANTO
Kio estas tio?
LA FLÈCHE
La trezoro de via patro, kiun mi kaptis.
KLEANTO
Kiel vi faris?
LA FLÈCHE
Vi scios ĉion. Ni forkuru; mi aŭdas lin kri-anta.
SCENO VII
HARPAGONO
(kriante en la ĝardeno) ŝtelisto! ŝtelisto! Oni mortigas! Buĉas! Justeco! Justa ĉielo! Mi pereis, mi estas mortigita; oni tranĉis al mi la gorĝon, oni forrabis de mi mian monon.
Kiu povas esti? Kien li pasis? Kie li estas?
Kie li sin kaŝas? Kion mi faros por trovi lin?
Kien kuri? Kien ne kuri? ĉu li ne estas tie?
ĉu ne tie ĉi? Kiu estas? Arestu!
(al si mem, prenanta sian brakon) Redonu mian monon, kanajlo . . . Ha! Estas mi . . .
Mia animo estas konfuzita kaj mi ne scias, kie mi staras, kiu mi estas, kaj kion mi faras.
Ho ve! Mia mizera mono, mia mizera mono, mia kara amiko, oni senigis min je 100
LA AVARULO
eLIBRO
vi; kaj ĉar oni vin forprenis de mi, mi perdis mian subtenon, mian konsolon, mian
ĝojon; ĉio estas finita por mi, kaj mi nenion plu havas por fari en la mondo! Sen vi mi ne povas vivi. ĉio estas perdita; mi ne vivas plu, mi mortas, mi estas mortinta, mi estas enterigita. ĉu ne estas iu, kiu volos revivigi min, redonante al mi mian monon aŭ dirante, kiu ĝin prenis? He! Kion vi diras? Estas neniu. Kiu ajn tion faris, li devas esti tre zorge observinta la horon, kaj elektinta ĝuste la tempon, kiam mi parolis kun mia perfida filo. Ni eliru! Mi volas venigi la juĝ-
istaron kaj turmentigi mian tutan domon, servistinojn, lakeojn, filon, filinon kaj an-kaŭ min.
Kiom da personoj kune! Mi ne vidas iun, kiu ne vekas miajn suspektojn, kaj ĉiu ŝajnas esti mia ŝtelisto. He! Pri kio oni parolas tie? Pri tiu, kiu min priŝtelis? Kian bruadon oni faras tie supre? ĉu tie estas mia ŝtelisto? Pro kompato, se oni scias novaĵon pri mia ŝtelisto, mi petegas, ke oni ĝin diru al mi. ĉu li ne estas kaŝita inter vi? Ili ĉiuj rigardas min kaj komencas ridi. Vi vidos, ke ili sendube portoprenis en la ŝtelo, kiun mi 101
LA AVARULO
eLIBRO
suferis. Nu rapidu! Komisaroj, pafarkistoj, policistoj, juĝistoj, turmentiloj, pendigiloj kaj ekzekutistoj. Mi volas, ke oni pendigu ĉiujn, kaj se mi ne retrovos mian monon, mi poste pendigos min mem.
102
LA AVARULO
eLIBRO
AKTO V
SCENO I
Harpagono, Komisaro
KOMISARO
Lasu min fari, mi konas mian metion, dank’al Dio. Ne estas hodiaŭ la unua fojo, ke mi min okupas je malkovro de ŝteloj, kaj mi dezirus havi tiom da sakoj da mil frankoj, kiom da personoj, kiujn mi pendigis.
HARPAGONO
Estas intereso de ĉiuj juĝistoj preni en siajn manojn tian aferon; kaj se oni ne retrovigos mian monon, mi ankaŭ procesos kontraŭ la juĝistaro.
KOMISARO
Oni devas fari ĉiujn necesajn esplorojn. Vi diras, ke estis en tiu kesteto . . .
HARPAGONO
Dek mil eskudoj bone kalkulitaj.
KOMISARO
Dek mil eskudoj!
HARPAGONO
Dek mil eskudoj.
KOMISARO
La ŝtelaĵo estas grava.
HARPAGONO
Ne ekzistas turmento sufiĉe granda por la graveco de la krimo; kaj se ĝi restas nepu-103
LA AVARULO
eLIBRO
nita, la plej respektaj objektoj ne plu estos en sendanĝereco.
KOMISARO
El kiaj moneroj konsistis tiu sumo?
HARPAGONO
El bonaj ormoneroj kaj bonpezaj ormoneroj.
KOMISARO
Kiun vi suspektas pri tiu ŝtelo?
HARPAGONO
ĉiujn; mi volas, ke vi arestu la urbon kaj la antaŭurbon.
KOMISARO
Ni devas, se vi fidas al mi, ne timigi iun, kaj peni akiri kelkajn pruvojn, por ke ni poste rehavu perforte la monerojn, kiujn oni forprenis de vi.
SCENO II
Harpagono, Komisaro, Jakobo JAKOBO
(en la fono de la scenejo, turnante sin al la flanko, de kiu li eniris) Mi tuj revenos, oni lin buĉu tuj, oni rostu liajn piedojn, oni lin brogu en bolanta akvo, kaj lin pendigu de la plafono.
HARPAGONO
(al Jakobo) Kiun? Tiun, kiu min priŝtelis?
JAKOBO
Mi parolas pri la laktoporkido, kiun via majordomo ĵus sendis al mi, kaj kiun mi volas prepari laŭ mia bontrovo.
104
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Ne pri tio estas la parolo. Jen estas tiu sinjoro, al kiu vi devas paroli pri io alia.
KOMISARO
(al Jakobo) Ne timiĝu, mi estas homo, kiu vin ne ĉagrenos, kaj faros la aferojn tute
ĝentile.
JAKOBO
ĉu tiu ĉi sinjoro partoprenos en la vespermanĝo?
KOMISARO
Vi devas, kara amiko, nenion kaŝi al via mastro.
JAKOBO
Je mia honoro, sinjoro, mi montros ĉion, kion mi scias fari, kaj mi regalos vin tiel bone, kiel mi povos.
HARPAGONO
Tio ne estas la demando.
JAKOBO
Se mi ne donos al vi tiel bonan manĝaĵon, kiel mi volus, en tio estas kulpa via sinjoro majordomo, kiu tranĉetis al mi la flugilojn per la tondilo de sia ŝparemo.
HARPAGONO
Perfidulo! Ni parolas pri alia afero ol vespermanĝo, mi volas, ke vi diru al mi nova-
ĵojn pli la mono, kiun oni forprenis de mi.
JAKOBO
ĉu oni forprenis monon de vi?
HARPAGONO
Jes, fripono, kaj oni tuj pendigos vin, se vi
ĝin ne redonos.
KOMISARO
Ne traktu lin malbone, mi vidas el lia mieno, ke li estas honesta homo, kaj ke li, ne devigante nin meti lin en malliberejon mal-105
LA AVARULO
eLIBRO
kaŝos al vi, kion vi volas scii. Jes, amiko, se vi konfesos la fakton, oni nenion malbonan faros al vi, kaj vi estos rekompencita konvene de via mastro. Oni forprenis hodiaŭ lian monon, kaj vi certe scias ion pri tio.
JAKOBO
(mallaŭte, flanken) Jen estas ĝuste la okazo por venĝi min je nia majordomo. De la tempo, kiam li eniris la domon, li estas la favorato, oni nur aŭskultas liajn konsilojn, kaj mi ankaŭ havas sur la koro la batojn de hodiaŭ.
HARPAGONO
Pri kio vi murmuras?
KOMISARO
(al Harpagono) Lasu lin fari, li preparas sin por kontentigi vin, mi ja diris, ke li estas honesta homo.
JAKOBO
Sinjoro, se vi volas, ke mi diru la veron, mi pensas, ke via kara majordomo tion faris.
HARPAGONO
Valero?
JAKOBO
Jes.
HARPAGONO
Li, kiu ŝajnas tiel fidela al mi?
JAKOBO
Li mem. Mi pensas, ke li priŝtelis vin.
HARPAGONO
Kial vi tion pensas?
JAKOBO
Kial?
HARPAGONO
Jes.
JAKOBO
Mi tion pensas pro tio, ke mi tion pensas.
KOMISARO
Sed vi devas diri la signojn, kiujn vi havas.
106
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
ĉu vi vidis lin vaganta ĉirkaŭ la loko, en kiu mi metis mian monon?
JAKOBO
Jes, vere! Kie estis via mono?
HARPAGONO
En la ĝardeno.
JAKOBO
¯uste. Mi vidis lin vaganta en la ĝardeno.
Kaj en kio estis tiu mono?
HARPAGONO
En kesteto.
JAKOBO
Jen estas la afero. Mi vidis lin kun kesteto.
HARPAGONO
Kaj kia estas tiu kesteto? Mi jam vidos, ĉu
ĝi estas la mia.
JAKOBO
Kia ĝi estas?
HARPAGONO
Jes.
JAKOBO
¯i estas . . . ĝi estas kiel kesteto.
KOMISARO
Kompreneble. Sed rakontu iom pri ĝi, por ke ni vidu.
JAKOBO
¯i estas granda kesteto . . .
HARPAGONO
Tiu, kiun oni ŝtelis de mi, estas malgranda.
JAKOBO
Ho! Jes, ĝi estas malgranda, se oni ĝin tiel komprenas, sed mi nomas ĝin granda pro tio, kion ĝi enhavas.
KOMISARO
Kian koloron ĝi havas?
JAKOBO
Kian koloron?
KOMISARO
Jes.
JAKOBO
¯i havas koloron . . . Ja, unu koloron . . . ĉu vi ne povus helpi al mi?
HARPAGONO
He!
107
LA AVARULO
eLIBRO
JAKOBO
ĉu ĝi ne estas ruĝa?
HARPAGONO
Ne, griza.
JAKOBO
Jes, grizruĝa, tion mi volis diri.
HARPAGONO
Neniu dubo, tio estas ĝi, certe. Skribu, sinjoro, skribu lian atestadon. ĉielo, al kiu de nun sin fidi? Oni ne devas plu ĵuri pri io, kaj post tio ĉi mi juĝas min ankaŭ kapabla priŝteli min mem.
JAKOBO
(al Harpagono) Sinjoro, jen li revenas. Ne diru al li, almenaŭ, ke ili malkovris tion al vi.
SCENO III
Harpagono, Komisaro, Valero, Jakobo HARPAGONO
Alproksimiĝu, venu konfesi la plej nigran agon, la plej abomenan krimon, kiu plenu-miĝis iam.
VALERO
Kion vi volas, sinjoro?
HARPAGONO
Kiel, perfidulo! ĉu vi ne ruĝiĝas pro via krimo!
VALERO
Pri kiu krimo vi parolas?
HARPAGONO
Pri kiu krimo mi parolas, kanajlo! Kvazaŭ vi ne scius, kion mi volas diri. Vane vi volas kaŝi ĝin. La afero estas malkovrita, kaj oni 108
LA AVARULO
eLIBRO
ĵus min sciigis pri ĉio. Fi! Tiel misuzi mian bonecon kaj penetri en mian domon ĝuste por min perfidi, por min trompi en tia maniero!
VALERO
Sinjoro, ĉar oni tion malkovris al vi, mi ne volas serĉi deflankiĝojn kaj nei la aferon.
JAKOBO
(flanken) Ho! Ho! ĉu mi divenis ĝuste, ne sciante tion?
VALERO
Mia intenco estis paroli kun vi pri tio, kaj mi volis atendi oportunan okazon por fari tion, sed ĉar tiel estas, mi petegas vin ne koleriĝi kaj voli aŭskulti miajn klarigojn.
HARPAGONO
Kiajn belajn kiarigojn vi povas doni al mi, ŝtelisto, kanajlo?
VALERO
Ha! Sinjoro, tiajn alnomojn mi ne meritis.
Estas vere, ke mi faris ofendon al vi; sed mia kulpo tamen estas pardonebla.
HARPAGONO
Kiel pardonebla! Tiaspeca insido, mortigo!
VALERO
Mi petegas, ne koleriĝu. Kiam vi estos aŭdinta min, vi vidos, ke la malfeliĉo ne estas tiel granda, kiel vi diras.
HARPAGONO
La malfeliĉo ne estas tiel granda, kiel mi diras! Kiel! Mia sango, mia internaĵo, kanajlo!
VALERO
Via sango, sinjoro, ne falis en malbonajn manojn. Mi estas de tia rango, ke mi ĝin ne 109
LA AVARULO
eLIBRO
malhonorigos, kaj nenio estas en tio ĉi, kion mi ne povos konvene rebonigi.
HARPAGONO
Estas ja mia intenco, ke vi redonu, kion vi ŝtelis.
VALERO
Via honoro, sinjoro, estos plene kontentigita.
HARPAGONO
Ne estas afero de honoro en tio ĉi. Sed, diru al mi; kio vin instigis al tia ago?
VALERO
Ha! ĉu vi demandas min pri tio?
HARPAGONO
Jes, certe, mi demandas vin pri tio.
VALERO
Dio, kiu senkulpigas ĉion, kion li instigas fari, Amo.
HARPAGONO
Amo!
VALERO
Jes.
HARPAGONO
Bela amo, certe, amo al miaj ormoneroj!
VALERO
Ne, sinjoro, ne via riĉeco min allogis, ne tio min blindigis; kaj mi ĵuras, ke mi nenion petos el ĉiuj viaj posedaĵoj, se nur vi lasos al mi tiun, kiun mi havas.
HARPAGONO
Mi ne faros, je ĉiuj diabloj; mi certe ne lasos ĝin al vi. Vidu kian arogantecon; li volus konservi la ŝtelaĵon forprenitan de mi!
VALERO
ĉu vi nomas tion ŝtelaĵo?
HARPAGONO
ĉu mi nomas tion ŝtelaĵo! Tian trezoron!
VALERO
Trezoro, certe; kaj la plej valora, kiun vi posedas, sendube; sed vi ne perdos ĝin, lasan-110
LA AVARULO
eLIBRO
te ĝin al mi. Mi petas ĝin de vi surgenue, tiun ĉarmoplenan trezoron, kaj vi bone faros, donante ĝin al mi.
HARPAGONO
Tion mi neniel faros! Kion signifas tio?
VALERO
Ni reciproke promesis fidelan amon, kaj ni ĵuris ne forlasi unu la alian.
HARPAGONO
La ĵuro estas admirinda, kaj la promeso amuza!
VALERO
Jes, ni promesis aparteni por eterne unu al la alia.
HARPAGONO
Mi ja vin malhelpos, mi certigas.
VALERO
Nur morto povos disigi nin.
HARPAGONO
Tio estas vere diabla pasio por mia mono.
VALERO
Mi jam diris al vi, sinjoro, ke ne monavido instigis min fari tion, kion mi faris. Mia koro ne agis pro la motivoj, kiujn vi pensas, kaj pli nobla intenco inspiris al mi tian decidon.
HARPAGONO
Vi vidos, ke pro kristana bonfaremo li volas havi mian posedaĵon. Sed mi tion reor-digos, kaj, senhonta fripono, la juĝistaro tuj venĝos min je ĉio.
VALERO
Vi agos, kiel vi volos, kaj mi estas preta elporti ĉiujn perfortajn traktojn, kiuj al vi plaĉos; sed mi petas vin kredi almenaŭ, ke, se en tio estas io malbona, min solan vi 111
LA AVARULO
eLIBRO
devas kulpigi, kaj via filino neniel estas kulpa en ĉio tio ĉi.
HARPAGONO
Mi tion ja kredas, certe; estus tre strange, se mia filino partoprenus en tiu krimo. Sed mi volas rehavi mian posedaĵon, kaj vi devas konfesi en kiun lokon vi ĝin forportis.
VALERO
Mi? Mi ne forportis ŝin; ŝi estas ankoraŭ ĉe vi.
HARPAGONO
(flanken) Ho, mia kara kesteto!
(laŭte) ¯i ne eliris el mia domo?
VALERO
Ne, sinjoro.
HARPAGONO
He! Diru ion; vi ne tuŝis ĝin?
VALERO
Mi ŝin tuŝi! Ha, vi ofendas ŝin tiom, kiom min; mi brulis por ŝi per flamo tute pura kaj respekta.
HARPAGONO
(flanken) Li brulis por mia kesteto!
VALERO
Mi volus morti prefere ol montri al ŝi ofendan penson; ŝi estas por tio tro saĝa kaj honesta.
HARPAGONO
(flanken) Mia kesteto tro honesta.
VALERO
ĉiuj miaj deziroj limiĝis al ŝia vido, kaj neniu krima penso makulis la pasion, kiun inspiris al mi ŝiaj belaj okuloj.
HARPAGONO
(flanken) La belaj okuloj de mia kesteto! Li parolas pri ĝi kiel amanto pri sia amatino.
112
LA AVARULO
eLIBRO
VALERO
Sinjorino Klaŭdo konas la veron de tiu aventuro; ŝi povas atesti . . .
HARPAGONO
Kiel! Mia servistino estas kunkulpa en la afero!
VALERO
Jes, sinjoro, ŝi ĉeestis en nia promeso; kaj nur eksciinte la honestecon de mia amo, ŝi helpis al mi decidigi vian filinon, ke ŝi donu al mi sian promeson kaj akceptu mian.
HARPAGONO
He!
(flanken) ĉu la limo de la juĝo lin delirigas?
(al Valero) Kion vi enmiksas ĉi tie kun mia filino?
VALERO
Mi diras, ke mi havis ĉiujn eblajn malfacilaĵojn por konsentigi ŝian hontemon al tio, kion volis mia amo.
HARPAGONO
La hontemo de kiu?
VALERO
De via filino; kaj nur hieraŭ ŝi konsentis al nia reciproka subskribo de promeso de geedziĝo.
HARPAGONO
Mia filino subskribis al vi promeson de geedziĝo?
VALERO
Jes, sinjoro; same kiel mi ankaŭ subskribis al ŝi.
HARPAGONO
Ho! ĉielo! Alia malfeliĉo.
JAKOBO
(al la komisaro) Skribu, sinjoro, skribu!
113
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Pliiĝo de malbono, kresko de malespero!
(al la komisaro) Nu, sinjoro, faru la devon de via ofico kaj skribu kulpigon kontraŭ li kiel ŝtelisto kaj delogisto.
JAKOBO
Kiel ŝtelisto kaj delogisto.
VALERO
Tiajn alnomojn mi ne meritas; kaj kiam oni scios, kiu mi estas . . .
SCENO IV
Harpagono, Elizo, Mariano, Valero, Frozino, Jakobo, Komisaro
HARPAGONO
Ha! fripona filino! Malinda de tia patro kiel mi! Tiel vi profitas la instruadon, kiun mi donis al vi? Vi lasas vin kaptiĝi de amo por kanajla ŝtelisto kaj forpromesas vian koron, sen peti pri mia konsento! Sed vi ambaŭ estos trompitaj.
(al Elizo) Kvar fortaj muroj respondos al mi por via konduto.
(al Valero) Kaj bona pendigilo, senhonta fripono! punos vin pro via aroganteco.
VALERO
Ne via pasio juĝos la aferon; kaj oni almenaŭ min aŭskultos, antaŭ ol kondamni min.
114
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Mi eraris dirante ”pendigilo”; vi estos tute viva ligata al rado!
ELIZO
(surgenue antaŭ Harpagono) Ha! Mia patro, havu pli homajn sentojn, mi petegas; kaj ne pelu la aferojn ĝis la ekstrema severeco de la patra povo. Ne lasu la unuan movon de kolero forkonduki vin, kaj prenu la tempon por bone pripensi, kion vi faros. Penu koni pli bone tiun, pro kiu vi koleras. Li estas tute alia, ol vi lin juĝas, kaj vi malpli miros, ke mi donis min al li, kiam vi scios ke, sen li, jam de longe vi plu ne havus min. Jes, patro, estas li, kiu min savis el tiu granda danĝero, de kiu mi estis minacata en la akvo; kaj al li vi ŝuldas la vivon de tiu filino, kies . . .
HARPAGONO
ĉio tio estas nenio, estus pli bone por mi, se li lasus vin droni kaj ne farus tion, kion li faris.
ELIZO
Mia patro, mi petegas vin pro la patra amo, ke vi . . .
HARPAGONO
Ne, ne, mi nenion volas aŭdi; estas necese, ke la juĝistaro plenumu sian devon.
JAKOBO
(flanken) Vi pagos al mi por la ricevitaj batoj.
FROZINO
(flanken) Tio ĉi estas stranga embaraso.
115
LA AVARULO
eLIBRO
SCENO V
Anselmo, Harpagono, Elizo, Mariano, Frozino, Valero, Komisaro, Jakobo
ANSELMO
Kio estas, sinjoro Harpagono? Mi vidas vin tute ekscitita.
HARPAGONO
Ha! Sinjoro Anselmo, vi vidas en mi la plej malfeliĉan el ĉiuj homoj, kaj jen estas multe da konfuzo kaj malordo en la kontrakto, pro kiu vi venas. Oni mortigas min en la propraĵo; oni mortigas min en la honoro; jen estas perfidulo, kanajlo, kiu malrespek-tis la plej sanktajn rajtojn; li penetris en mian domon sub la masko de servisto, por ŝteli mian monon kaj delogi mian filinon.
VALERO
Kiu pensas pri via mono, pri kiu vi parolas tiel konfuze?
HARPAGONO
Jes, ili donis unu al la alia promeson de geedziĝo. Tiu ĉi ofendo koncernas vin, sinjoro Anselmo, kaj vi devas procesi kontraŭ li kaj fari je viaj kostoj. ĉiujn juĝajn perse-kutojn, por venĝi vin de lia aroganteco.
ANSELMO
Mi ne intencas edziĝi perforte kaj postuli koron, kiu sin jam fordonis. Sed viajn interesojn mi estas preta defendi kiel miajn proprajn.
116
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
Jen estas tiu sinjoro, kiu estas honesta komisaro kaj nenion forgesos, laŭ tio, kion li mem diris al mi, pri la farado de sia ofico.
(al la komisaro, montrante Valeron) Kulpigu lin dece, sinjoro, kaj faru la fakton tre krima.
VALERO
Mi ne komprenas, pli kiu krimo oni povas kulpigi min pro la pasio, kiun mi havas al via filino, nek al kiu turmento vi volus kon-damnigi min pro nia promesiĝo, kiam oni scios, kiu mi estas.
HARPAGONO
Mi mokas je ĉiuj tiuj rakontoj, kaj la nuna mondo estas plena da ĉiuj ŝtelistoj de nobleco, da ĉiuj trompistoj, kiuj profitas sian nekonatecon kaj sin vestas arogante per la unua fama nomo, kiun ili intencas preni.
VALERO
Sciu, ke mia koro estas tro alta, por ke mi min ornamu per io, kio ne apartenas al mi, kaj tuta Napolo povas doni ateston pri mia rango.
ANSELMO
Haltu! Atentu, kion vi diros. Vi riskas ĉi tie pli ol vi pensas, vi parolas antaŭ homo, kiu konas la tutan Napolon, kaj povos facile vidi klare en la rakonto, kiun vi faros.
117
LA AVARULO
eLIBRO
VALERO
Mi ne estas homo, kiu timas ion, kaj se Napolo estas konata al vi, vi scias, kiu estis sinjoro Tomaso d’Alburci.
ANSELMO
Sendube mi scias kaj malmultaj personoj lin konis pli bone ol mi.
HARPAGONO
Mi ne pli zorgas pri sinjoroTomaso ol pri sinjoro Marteno.
(Ekvidinte, ke du kandeloj brulas, Harpagono estingas unu)
ANSELMO
Mi petegas, lasu lin paroli, ni vidu, kion li per tio volas diri.
VALERO
Mi volas diri, ke al li mi ŝuldas la vivon.
ANSELMO
Al li?
VALERO
Jes.
ANSELMO
Iru, vi mokas. Serĉu alian rakonton, kiu povos sukcesi pli bone, kaj ne penu vin savi per tiu ĉi trompo.
VALERO
Bonvolu paroli pli konvene. Tio ĉi ne estas trompo, kaj mi ne diras ion, kion mi ne povos facile pruvi.
ANSELMO
Kiel! Vi riskas diri, ke vi estas la filo de sinjoro Tomaso d’Alburci.
VALERO
Jes, mi tion riskas, kaj estas preta defendi tiun veron kontraŭ kiu ajn.
ANSELMO
La kuraĝo estas mirinda! Sciu, por konfuzi vin, ke jam antaŭ almenaŭ dek ses jaroj, la 118
LA AVARULO
eLIBRO
homo, pri kiu vi parolas, pereis en la maro kun siaj infanoj kaj edzino, dum ili penadis savi siajn vivojn el la kruelaj persekutoj, kiuj akompanis la ribelojn en Napolo kaj kaŭzis la ekzilon de multaj familioj nobelaj.
VALERO
Jes, sed sciu, por konfuzi vin, ke lia sepjara filo, kun unu servisto, estis savita el tiu ŝippereo de hispana ŝipo, kaj ke tiu savita filo estas tiu mem, kiu parolas kun vi. Sciu, ke la ŝipestro, tuŝita de mia sorto, ekhavis amon por mi, li edukigis min kiel propran filon, tuj kiam mi estis kapabla je tio, la militado estis mia profesio, antaŭ ne longe mi eksciis, ke mia patro ne mortis, kiel mi ĉiam pensis; kiam mi pasis ĉi tie por iri ser-
ĉi lin, aventuro aranĝita de la ĉielo kaŭzis, ke mi vidis la ĉarman Elizon, tiu vido faris min sklavo de ŝia beleco, kaj la forto de mia amo kaj la severeco de ŝia patro instigis min preni la decidon akceptigi min en ŝia domo kaj sendi alian homon por serĉi miajn gepatrojn.
ANSELMO
Sed kiaj pluaj atestoj, krom viaj paroloj, povas certigi nin, ke tio ne estas fabelo konstruita sur vero!
119
LA AVARULO
eLIBRO
VALERO
La hispana ŝipestro; rubena sigelilo, kiu apartenis al mia patro; agata ĉirkaŭmanu-mo, kiun mia patrino estis metinta sur mian brakon, la maljuna Pedro, tiu servisto, kiu saviĝis kun mi el la ŝippereo.
MARIANO
Ha! El viaj paroloj mi povas ĉi tie atesti, ke vi ne mensogas, kaj ĉio, kion vi diras, vidi-gas al mi tre klare, ke vi estas mia frato.
VALERO
Vi, mia fratino!
MARIANO
Jes, mia koro tuŝiĝis tuj de la momento, kiam vi malfermis la buŝon, kaj nia patrino, kiun via vido ravos, milfoje raportis al mi pri la malfeliĉoj de nia familio. Ankaŭ nin la ĉielo ne lasis morti en tiu terura ŝippereo; sed ni nur savis nian vivon, perdante nian liberecon; korsaroj ricevis mian patrinon kaj min sur fragmento de la ŝipo. Post dekjara sklaveco, feliĉa okazo redonis al ni la liberecon kaj ni revenis en Napolon, kie ni eksciis, ke nia tuta posedaĵo estis vendi-ta, kaj ni ne povis havi novaĵojn pri nia patro. Ni pasis en ¯enovon, kie mia patrino kolektis kelkajn mizerajn restaĵojn de dis-
ŝirita heredaĵo; kaj de tie, forkurante de la barbara maljusteco de siaj parencoj, ŝi venis ĉi tien, kie ŝi nur vivas per velkinta vivo.
120
LA AVARULO
eLIBRO
ANSELMO
Ho! ĉielo, kiaj estas la montroj de via potenco; kaj kiel bone vi pruvas, ke nur al vi apartenas fari mirindaĵojn! Kisu min, infanoj, kaj enmiksu vian ĝojon kun tiu de via patro.
VALERO
Vi estas nia patro!
MARIANO
Pro vi mia patrino tiel longe funebris!
ANSELMO
Jes filino, jes filo; mi estas Tomaso d’Alburci, kiun la ĉielo savis el la ondoj kun la tuta mono, kiun li portis. Kredinte, ke vi ĉiuj mortis antaŭ pli ol dekses jaroj, mi pretiĝis, post longaj vojaĝoj, por serĉi en edziĝo kun
ĝentila kaj saĝa persono la konsolon de nova familio. Pro manko de sendanĝereco por mia vivo en Napolo, mi decidis neniam reveni tien, kaj sukcesinte vendigi tie mian tutan posedaĵon, mi kutimis vivi ĉi tie, kie, sub la nomo de Anselmo, mi klopodis fori-gi la ĉagrenojn de tiu alia nomo, kiu kaŭzis al mi tiom da malfeliĉoj.
HARPAGONO
(al Anselmo) Tiu ĉi estas via filo?
ANSELMO
Jes.
HARPAGONO
Mi ŝuldigas vin por pagi al mi dek mil eskudojn, kiujn li ŝtelis de mi?
ANSELMO
Li vin priŝtelis?
HARPAGONO
Li mem.
121
LA AVARULO
eLIBRO
VALERO
Kiu diras tion?
HARPAGONO
Jakobo.
VALERO
(al Jakobo) ĉu vi diras tion ĉi?
JAKOBO
Vi bone vidas, ke mi nenion diras.
HARPAGONO
Jes, jen estas lia komisara moŝto, kiu ĵus ricevis lian ateston.
VALERO
ĉu vi povas kredi min kapabla je ago tiel malhonesta?
HARPAGONO
Kapabla aŭ nekapabla, mi volas rehavi mian monon.
SCENO VI
Harpagono, Anselmo, Elizo, Mariano, Kleanto, Valero, Frozino, Komisaro, Jakobo, La Flèche KLEANTO
Ne malkvietiĝu, patro, kaj ne kulpigu iun.
Mi eksciis novaĵojn pri via afero, kaj mi venas ĉi tien por diri al vi, ke, se vi permesos, ke mi edziĝu kun Mariano, via mono estos redonita al vi.
HARPAGONO
Kie ĝi estas?
KLEANTO
Ne estu malkvieta pri tio; ĝi kuŝas en loko, pri kiu mi respondas, kaj ĉio dependas de mi sola; apartenas al vi diri, kion vi decidas, 122
LA AVARULO
eLIBRO
kaj vi povas elekti, ĉu doni al mi Marianon, ĉu perdi vian kesteton.
HARPAGONO
ĉu oni nenion forprenis el ĝi?
KLEANTO
Absolute nenion. Vidu, ĉu vi intencas apro-bi tiun geedziĝon, kaj aldoni vian konsenton al tiu de ŝia patrino, kiu lasas ŝin libera elekti inter ni du.
MARIANO
(al Kleanto) Sed vi ne scias, ke tiu konsento ne sufiĉas, kaj ke la ĉielo, (montrante Valeron) samtempe kiel fraton, kiun vi vidas, ĵus redonis al mi patron, (montrante Ansel-mon) kies konsenton vi devas ricevi.
ANSELMO
La ĉielo, miaj infanoj, ne redonas min al vi por kontraŭstari al viaj deziroj. Sinjoro Harpagono, vi komprenas ja, ke la elekto de juna fraŭlino prefere falos sur la filon ol sur la patron. Nu, ne lasu diri al vi tion, kion ne estas necese aŭdi, kaj konsentu kiel mi al tiu duobla geedziĝo.
HARPAGONO
Por decidiĝi, mi bezonas vidi mian kesteton.
KLEANTO
Vi ĝin vidos tute sanan.
HARPAGONO
Mi havas neniun monon, por doni dote al miaj gefiloj.
ANSELMO
Nu, mi havas sufiĉe da ĝi por ambaŭ; tio ne malkvietigu vin.
123
LA AVARULO
eLIBRO
HARPAGONO
ĉu vi promesas pagi ĉiujn elspezojn de tiuj du geedziĝoj?
ANSELMO
Jes, mi promesas. ĉu vi estas kontentigita?
HARPAGONO
Jes, se nur vi pagos al mi festan veston por la geedziĝo.
ANSELMO
Konsentite. Ni iru ĝui la ĝojon, kiun prezentas al ni ĉi tiu feliĉa tago.
KOMISARO
He, sinjoroj, atendu, mi petas, kiu pagos al mi por mia skribo?
HARPAGONO
Ni neniel bezonas viajn skribaĵojn.
KOMISARO
Jes, sed mi ne volas esti skribinta ilin por nenio.
HARPAGONO
(montrante Jakobon) Kiel pago, jen estas homo, kiun mi donas al vi por pendigo.
JAKOBO
Ho, ve! Kiel do mi devas fari? Pro verdiro oni min batas, kaj pro mensogo oni volas pendigi min.
ANSELMO
Sinjoro Harpagono, vi devas pardoni al li tiun trompon.
HARPAGONO
ĉu vi do pagos la komisaron?
ANSELMO
Tiel estu! Ni iru rapide komuniki nian ĝojon al via patrino.
HARPAGONO
Kaj mi vidi mian karan kesteton.
124
LA AVARULO
eLIBRO
ISBN 91-7303-198-4
125